Teknika disvolvo kaj novaj produktoj en la Industria Kooperativo KLIMA

MOSONYI József
inĝeniero-ekonomikisto, prezidanto de la kooperativo
 
- Fabrikado de aerfiltriloj por eksplodmotoroj
- Klimat-aparato por maturigi viandaĵon

Sekvante la iniciatojn de la nuna kvinjar-plano (1986-90), ni decidis pli rapide disvolvi la teknikan nivelon kaj la produktogamon de nia kooperativo. Plialtigante la nivelon de niaj produktaĵoj, ni celas levi ilian kvaliton kaj plimodernigi ilian strukturon, ankaŭ por firmigi la konkurkapablon sur la internacia merkato. Ni forte disvolvas niajn teknologiojn kun la celo fabriki pli fideble kaj ekonomie ĉiujn produktaĵojn. Por enprogramigi la parametrojn de la teknologia laboro, ni konsideras precipe la preskribojn de la konstruo (strukturo) de la produktota varo, kaj laŭ ties postuloj estas elektataj la plej efikaj metodoj por la unuopaj fabrikadaj fazoj, t.e. la ĝustaj sistemoj de homoj, maŝinoj, iloj.

Koncerne la evoluigon de la fabrikaĵoj, precipe gravas kontinue renovigi kaj ŝanĝi ilin. La disversan ritmon de la ŝanĝoj pri fabrikaĵoj grave influas la scienca kaj teknika progreso, kompreneble ankaŭ la investaj eblecoj. Nia kooperativo plejparte produktas investotajn varojn, kaj ni spertis, ke la produktoŝanĝo forte malrapidiĝis pro la bremsadoj en la investadpolitiko en la lastaj jaroj. Klopodante modifi nian varogamon, nepre necesas disvolvi ankaŭ la teknologion, ĉar nur tiel iĝos pli profitdona la fabrikado. Ĉe tiu modifado de la varogamo ni klopodas pliampleksigi la liston de tiuj, kiuj anstataŭas importatajn varojn; krome ni ekproduktos varojn, kiuj povos altigi la konkurkapablon de la prilabora industrio.

Nia kooperativo jam de pluraj jardekoj projektas kaj fabrikas industriajn fridigilojn. Niajn produktojn multloke uzas la industrioj de viando, lakto, konservaĵoj, kortbirdoj, kaj aliaj. De pli ol 15 jaroj ni fabrikas aerfiltrilojn por eksplodmotoroj de enlande vaste uzataj kamionoj kaj laborveturiloj (Ikarus, IFA, ZIL, Rába-Steiger). Tiuj du produktosferoj servas kiel bazo por nia kooperativo, kaj en la sekvaj ni priskribos tiujn.


Fabrikado de aerfiltriloj por eksplodmotoroj

Oni ofte devas ŝanĝi difektitajn maŝinerojn de veturiloj, traktoroj kaj aliaj laborveturiloj. La kaŭzo estas piej ofte ia defrotiĝo; sekve, se oni sukcesus malpliigi tion, la vivdaŭro de la maŝinoj grave plilongiĝus. El multaj analizoj de frotdifektoj evidentiĝis, ke ilin eblas moderigi per plibonigo de la aerfiltrado. Pro tio oni devas zorgi pri bonkvalitaj aerfiltriloj, muntante ilin en eksplodmotorajn maŝinojn.

La kvalito kaj polvoenhavo de la aero konsumata de la motoroj grave influas ilian vivdaŭron kaj ankaŭ la konsumon de brulmaterialo. La polvoenhavo de la media aero, ensuĉata de motoroj, kutime troviĝas inter 10-1 - 10-3g/m3. La tasko de la aerfiltrilo estas protekti la motoron kontraŭ penetrado de polvo.

Ĉe la nuntempaj aerfiltriloj troveblas du sistemoj:

Nun temos nur pri la sekaj - aŭ kunpaperaj - aerfiltriloj. Kune kun la faka esplorinstituo AUTÓKUT nia esploragado rezultigis pli bonkvalitan aerfiltrilon kun papera enmetaĵo, kies rendimento estas η = 99,97%. Tio signifas internacie altan rendimenton, kaj konsidere la ŝparadon pri lubrikaĵo, tiu fabrikaĵo iĝis konkurkapabla sur la internacia merkato.

La plej gravaj parametroj de la aerfiltriloj estas la filtra rendimento kaj la aerrezisteco. La filtra rendimento dependas de la filtrometodo: ĉe la seka metodo la rendimento de la antaŭfiltrilo estas 87%, ĉe la ĉeffiltrilo kun papera enmetaĵo 99,9%. Aliflanke la malseka (oleita) aerfiltrilo funkcias per 98,5 procenta rendimento. La aerrezisteco siavice dependas de la filtrila strukturo, de ĝia almuntado, de la papermalpuriĝo k.a.

La antaŭfiltrilo havas la taskon malhelpi penetron de grandaj malpuraĵoj: arbofolio, papero, ĉifono k.s. - tiucele servas dratreto aŭ plako kun truetoj. Polvograjnojn forigas centrifugilo, troviĝanta en la antaŭfiltrilo. La tiel filtrita polvo ĉu venas en apartan kolektujon ĉu la ellasgaso forigas ĝin per injektora dukto. Sekve, la ĉeffiltrilon trafas malpli da polvo. Alia tasko de la antaŭfiltrilo estas protekti la ĉeffiltrilon kontraŭ pluvakvo kaj lavakvo. Videble, la antaŭfiltrilo igas pli sekura la tutan funkciadon kaj pli longa la vivdaŭron de la ĉeffiltrilo.

La tasko de la ĉeffiltrilo estas malhelpi penetron de kvarckristaloj en la motoron, kiuj mordas la maŝinerojn (piŝto, cilindrobloko, lagroj k.a.). En la filtrilo laŭ tipoj diversas la vojo de la aero. En la oleita aerfiltrilo la polva aero trafas la oleosurfacon; la grandaj grajnoj mergiĝas en la oleon, la etaj kiuj malsekiĝis oleite, kaptiĝas sur interna dratspongo: la tiel purigita aero venas en la motoron.

En la filtriloj kun paperenmetaĵo - tamen sen polvujo - la aero pasas tra la enmetaĵoj kaj purigita venas en la motoron. En filtriloj havantaj polvujon, centrifugilo turnas la aeron, pelante la grajnojn en la polvujon. Do, granda parto de la polvo ne atingas la enmetaĵojn, kies vivdaŭro forte pli longiĝas. La polvujoj estas periode purigendaj.

Jen la teknikaj karakterizoj de la aerfiltriloj:

Dum la jaroj, sekve de la teknika disvolvado, vastiĝis ankaŭ la gamo de la aerfiltriloj: ekzistas jam 15 modernaj specoj el ili. Pluraj tipoj fariĝis superflua la importon ĉe la plej grandaj enlandaj aplikantoj (Rába Magyar Vagon- és Gépgyár, Ikarus, Csepel Autó). Tial ni ellaboris la filtrilon L 76 TR por la traktoroj Rába-Steiger, kaj la tipon L 16 GS por la entrepreno Csepel Autó. Fig.1 montras nian specialan fabrikaĵon por ŝarĝveturiloj de la Fabriko Rába: kompletan aerfiltrilon de tipo L 19 D, ellaboritan en 1986 kaj konsistantan el antaŭfiltrilo, aer-enkondukilo kaj ĉeffiltrilo.

Fig. 1. Kompleta aerfiltrila sistemo de tipo L 19 D. a) antaŭfiltrilo; b) aer-enkonduka tubo; c) ĉeffiltrilo

Tiuj produktoj estas fabrikataj per moderna teknologio sur aŭtomataj veldmaŝinoj, el prefabrikitaj maŝineroj; la surfaco post konvena manipulado ricevas la deziratan farbadon por plaĉe aspekti. Altgrada ilaro kaj kompetenta fakularo garantias la bonan kvaliton de la aerfiltriloj, kiujn moderna paktekniko ŝirmas dum liverado al la mendintoj.

En la planoj pri la venontaj jaroj ni celas aŭtomatigi ĉiujn veldadojn kaj instali modernan farbejon. Estas projektataj pli grandaj aerfiltriloj kun kapacito de 30 m3/min, kiuj kontentigos la aerbezonon eĉ de turboŝarĝaj motoroj.


Klimat-aparato por maturigi viandaĵon

Lastatempe rapide evoluas tutmonde en la viando-industrio la teknologioj por maturigi kaj sekigi viandaĵojn. La publiko pli vaste serĉas varojn sekajn kaj duonsekajn. La sek-varoj, produktitaj per novaj maturigaj kaj sekigaj procedoj, havas avantaĝojn krom la favoraj ecoj senseblaj -, ĉar la fabrikado bezonas malpli da energio, kaj dum la stokado malpli da fridado.

La maturigaj klimatiziloj faras la kvaliton de la varo pli homogena, ĉar eblas daŭre influi la pH-valorojn kaj kontroli la samecon de la akvoforigo pere de preciza regulado de la aercirkulado, humido kaj temperaturo.

En la fabrikado de la piej multaj sek-varoj eminentan rolon havas la mikroorganismoj kaj ilia reguligata kreskado. Ĉe la fermentitaj kolbasoj la reguligata reproduktigo de certaj mikroorganismoj kontribuas al la bona kvalito.

Tre gravas ĝuste elekti la maturigan temperaturon. Malkonvena temperaturo povas forte ĝeni la vivkapablon de la mikroorganismoj, sekve malcertigi la fermentadon.

La sekigo estas tiu grava teknologia fazo, dum kiu oni devas zorge reguligi en la maturigejo la temperaturon, humidon kaj aercirkuladon, por fari malrapida la sekigon en relative alta humido. Teorie la desurfaca akvoforiĝo kaj la interna akvodifuzo de la viandaĵo estas en ekvilibro. Se la surfaca sekiĝo tro rapidas, la eksteraĵo de la kolbaso fariĝos kala, kiu malhelpos la pluan akvoforiĝon. Aliflanke, se la desurfaca akvoforiĝo tro malrapidiĝas, sur la eksteraĵo akumuliĝas malsekaĵo, kaŭzante nedeziratan ŝimiĝon.

La ĝustajn kondiĉojn por maturigo kaj sekigo oni devas determini aparte por ĉiu viandaĵo, prefere laŭ ĝiaj konsistigaj materialoj. La plej multaj maturigaj procedoj estas efektivigeblaj inter +15 kaj +3 °C en relativa humido de 65 - 90%.

Pri tiuj teknologioj pioniris la Hungara Esplorindustituto pri Viandindustrio (OHKI), disvolvante kaj projektante la klimataparatojn, kiujn fabrikas nia kooperativo. Tiuj aparatoj taŭgas por maturiga termotraktado kaj fumaĵado de krudaj farĉaj viandaĵoj, ŝinkoj, peklitaj, marinitaj kaj fumaĵitaj. Kaze de fumaĵa teknologio ankaŭ la fumgeneratoro aparatenas al la instalaĵo.

La aparato permesas precize kaj sammezure reguli la temperaturon, la fumo- kaj vapor-enhavon de la aero diversloke en la maturiga kamero, sekve la maturiĝo rapide prezentas bonan varon en homogena kvalito. Dum la tuta procedo de maturigo la varoj ne estas movataj.

LA FUNKCIADO

La produktoj maturiĝas en klimatkameroj (25) masonitaj aŭ stabilvandaj korodimunaj. En la kameroj ventolilo (19) cirkuligas la aeron, ŝanĝante ĝin 100 - 140-foje dum horo. Aparte gravas precize determini la aerrapidon, ĉar ĝi forte influas la egalan temperatur-distribuon kaj humidon. Por bone sekigi la varon oni devas 0 - 25%-on da freŝa, filtrita aero reguligeble enigi en la kameron (17). Fig. 2 montras la skemon, dum Fig. 3 kaj 4 la strukturon de la maturiga klimataparato.

 klaku por grandigi
  1. Aer-ensuĉa kanalo
  2. Temperatur-detektilo
  3. Humido-detektilo
  4. Lavtubaro
  5. Malvarmiga transigilo
  6. Regulilo de fridfluido
  7. Magnete regata valvo por bari la fridfluidon
  8. Filtriloj
  9. Varmotransigilo
  10. Kondensujo
  11. Fermvalvoj pneŭmate regataj
  12. Fermvalvoj
  13. Gutoforigilo
  14. Enira tubofino por fridfluido
  15. Elira tubofino por fridfluido
  16. Enira vaportubofino por malsekigo
  17. Enkonduko de freŝaero
  18. Enkonduko de fumo
  19. Ventolilo
  20. Regulilo
  21. Kluĉilo
  22. Premaer-kanaloj
  23. Forkonduko de malfreŝaero
  24. Miksujo
  25. Maturiga kamero
Fig. 2. Principa konekto-skemo de la maturiga klimataparato


 

 klaku por grandigi
  1. Aer-ensuĉa kanalo
  2. Temperatur-detektilo
  3. Humido-detektilo
  4. Lavtubaro
  5. Malvarmiga transigilo
  6. Regulilo de fridfluido
  7. Magnete regata valvo por bari la fridfluidon
  8. Filriloj
  9. Varmotransigilo
  10. Kondensujo
  11. Fermvalvoj pneŭmate regataj
  12. Fermvalvoj
  13. Gutoforigilo
  14. Enira tubofino por fridfluido
  15. Elira tubofino por fridfluido
  16. Enira vaportubofino por malsekigo
  17. Enkonduko de freŝaero
  18. Enkonduko de fumo
  19. Ventolilo
  20. Regulilo
  21. Kluĉilo
  22. Premaer-kanaloj
  23. Forkonduko de malfreŝaero
  24. Miksujo
  25. Maturiga kamero
Fig. 3. Skemo de maturiga klimataparato


 

La enblovaj (22) kaj elsuĉa (1) aerkanaloj troviĝas flanke kaj meze de la kamero: iliajn dimensiojn oni devas nepre surloke difini. La aero, elsuĉita tra la aerkanaioj (1) el la kamero, estas dividata pro la temperatur- kaj vaporregulado; parte tra fridilo (5), parte tra vaporhejtita aervarmigilo (9) kaj gutoforigilo (13) la aero pasas en la miksujon (24). En ĝi la humido reguleblas laŭ necese per dozado de malaltprema vaporo (16). Tie almiksiĝas la fumo (18) de la fumgeneratoro al la regulata aero. La ventolilo transigas tiun aeron en la kameron (25) tra premaj aerkanaloj (22) dekstra aŭ maldekstra. La konstantigatan aermovadon regas permotore funkciigata valvo.

Tiu ciklo kontinue ripetiĝas aŭtomate. Termoreguliloj - sekaj-malsekaj - kun platen-detektiloj observas la staton de la aero en la kamero, kaj determinas la farendojn por gardi la preskribitajn indikojn de la hejtado, fridigo, humidigo kaj fumaĵado. Ĉar la maturiga procedo daŭras plurajn tagojn, eĉ plurajn semajnojn, depende de teknologio kaj produktaĵo, la procedojn ene de la instalaĵo eblas registri por kontroli la funkciadon.


LA STRUKTURO

La maturiga kamero

Dimensiojn de maturiga kamero determinas la nombro, aranĝo kaj movigeblo de la maturigaj ĉaroj, kies mezuroj estas 1 m x 1 m x 2 m. La interna alto de la kamero prefere devas esti 2,8 - 3,0 m, por la konvena aercirkulado. La vandoj havas laveblan kovraĵon sur la masonaĵo, aŭ ili konstruiĝis el metalaj paneloj, plakitaj per 1 mm dika rustrezista lameno ŝtala aŭ aluminia, kun poliuretan-ŝaŭma termoizolaĵo kaj kun kadroj facile munteblaj per ŝraŭboj. La interpanela ŝtopaĵo estas pura silikongumo. Pro la superpremata aerumado necesas likimunaj pordoj kaj vandaj trakondukejoj. Al la klimatinstalaĵo ni liveras - laŭ mendo - la metalajn vandojn, panelojn, pordojn kaj maturigajn ĉarojn.

La pordo

La pordo estas konstruita el rustrezista ŝtallameno kun poliuretan-ŝaŭmo, 83 mm dika, kun envanda kadro, fermiĝemaj pordhokoj, klinkomekanismo, se necese ankaŭ kun alirkajo. La dimensioj estas: 2410 mm x 1500 mm, ĝenerale kun aperturo de 1240 mm x 2240 mm, sed ĉi-lasta povas esti eventuale alia.

La fumaĵĉaroj

Akceptaj dimensioj de la fumaĵĉaro estas 1020 mm x 1020 mm x 1860 mm, el 50 mm dikaj velditaj kaj emajlitaj profilŝtalaj sekcioj, kun po 6 ŝarĝ-bretoj. La malplenaj ĉaroj estas enpuŝeblaj unu en la alian helpe de 2 moveblaj ansoj. La 6 radoj estas el injekte muldita plasto kun rustimunaj ŝtalpivotoj (fig.4).

 klaku por grandigi
  1. Aer-ensuĉa kanalo
  2. Temperatur-detektilo
  3. Humido-detektilo
  4. Lavtubaro
  5. Malvarmiga transigilo
  6. Regulilo de fridfluido
  7. Magnete regata valvo por bari la fridfluidon
  8. Filriloj
  9. Varmotransigilo
  10. Kondensujo
  11. Fermvalvoj pneŭmate regataj
  12. Fermvalvoj
  13. Gutoforigilo
  14. Enira tubofino por fridfluido
  15. Elira tubofino por fridfluido
  16. Enira vaportubofino por malsekigo
  17. Enkonduko de freŝaero
  18. Enkonduko de fumo
  19. Ventolilo
  20. Regulilo
  21. Kluĉilo
  22. Premaer-kanaloj
  23. Forkonduko de malfreŝaero
  24. Miksujo
  25. Maturiga kamero
Fig. 4. Skemo de maturiga klimataparato

 

La klimatizilo

La klimatizilo havas kapoton kunvelditan el rustimuna 2 mm dika lameno, kun flanĝaj juntoj. Estas enkonstruitaj:

Aer-enblova kanalo

La aer-enblova kanalo konsistas el 2 pecoj, el rustimuna ŝtalplato 1 mm dika, veldita (parte aŭtomate) kun protekta gaso; kun fermeblaj aperturoj por manipuli kaj purigi, kun enblov-konusoj, apartigaj eĝoj, flanĝaj juntoj kaj konektaj elementoj.

Aer-elsuĉa kanalo

La aer-elsuĉa kanalo konsistas el 1 mm dika rustimuna ŝtalplato, veldita kun protekta gaso, kun elsuĉ-aperturoj, flanĝaj tubjuntoj kaj konektaj elementoj.

Fumgeneratoro

(tipo OHKI 493/A). Ĉefaj karakteriziloj:

Mikroprocezila regulilo

(tipo HUBB GOR). Ĉefaj karakteriziloj:

La puriga ekipaĵo

La puriga ekipaĵo konsistas el vaporpumpilo, vaporeniga valvo, purigan likvajon eniga valvo kaj tridirekta krano. La vaporpumpilo suĉas la purigan materialon el ujo tra gumtubo kaj disŝprucas ĝin en la instalaĵo. La vaporo kaj la puriga miksaĵo estas antaŭfikseble kondukataj tra la tridirekta krano al la aervarmigilo aŭ kluĉilo.

Teknikaj datenoj:

Tipoj:

KL 24

KL32

KL4B

Nombro de ĉaroj:

3 x 8

4 x 8

4 x 12

Necesa kamerdimensio [m]

 

 

 

     longo:

10

10,5

15

     larĝo:

4

5,2

5,2

     alto:

2,6

2,6

2,7

Frid-povumo [kW]

29,1

39,5

58,2

Saturita vaporo, 2,5 baroj por hejtado.[kg/h]

144

192

288

Saturita vaporo, 2,5 baroj por malsekigi [kg/h]

120

150

240

Premaero ĉe 3 - 7 baroj [Nm3/h]

3

3

3

Elektra povumo [kW]

15

17

30

La datenoj estas nur orientigaj; ni variigas la blokojn de ĉiu ajn tipo por ĝustigi ilin laŭ la maturiga tasko, laŭ la ebla aranĝo de la kamero kaj ĉaroj kaj ankaŭ laŭ la ebloj de var-movado.


Fonto: revuo Fokuso, n-ro 1987/4, p. 58.

STEB: http://www.eventoj.hu