Parolado en la membrokunveno de ISAE en Prago 1996

La rolo dee ISAE kaj Scienca Revuo en mondo de specialigitaj sciencoj

YAMASAKI Seiko, (JP)


Ni aŭdas de diversaj flankoj la opinion, ke la Scienca Revuo malsufiĉas por kovri ĉiujn kampojn de la sciencoj kaj ke ISAE perdis realecon tiel, ke ĝi pli bone estu tegmenta organizo transdoninte individuajn sciencojn al faka organizo.

Al mi ŝajnas, ke tio ne estas realisma, antaŭ ĉio el financa kialo: ISAE ĵus reakiris budĝetan ekvilibron post la enorma peno de sia ĝenerala sekretario kaj ne kapablas, al si permesi tian lukson. La scienca esperantistaro ne kapablus subteni dispecigitajn societetojn kun iliaj liliputaj periodaĵoj.

Kiuj sciencistoj, precipe natursciencaj, publikigos siajn plej novajn studrezultojn en Scienca Revuo? Konkurenco en sciencoj estas tiel feroca, ke ili nepre devas publikigi siajn referaĵojn en lingvoj kompreneblaj al plej eble granda nombro da siaj kolegoj: ilia promocio dependas de la kvanto de citaĵoj el iliaj verkaĵoj fare de aliaj. Kaj jam nun ne plu okazas en grandaj lingvoj, kiel en malnovaj tagoj, sed en La lingvo, kiu estas angla. Mia samlandano d-ro Konisi Gaku, membro de la Akademio de Esperanto, estas teoria fizikisto. Li estas akademiano pro siaj literaturaj meritoj. Lia agado en scienco ne koheras devige kun lia esperantisteco.

Esperantlingvaj sciencistoj estas devigataj aperigi artikolojn ne vere originalajn en SR, do pli aŭ malpli popularsciencajn; iliajn originalajn ili rezervas ĝenerale por anglalingvaj fakgazetoj.

Kiam mi parolas pri popularscienco tio tute ne signifas ion malaltvaloran.

Esperanto ankoraŭ ne estas maturiĝinta malgraŭ siaj pli ol cent jaroj da historio, aŭ pli ĝuste: esperanto kiel scienca lingvo evoluis malunuece, same kiel aliaj kampoj de la homa spirito, kaj en iuj terenoj postrestas kompare kun ekz. nia lingvo en la poezio.

El tio ĉi devenas la graveco de la esperantlingva terminologio. Tiuj truoj estas lante sed konstante plenigataj, sed plejparte en la formo de fakvortaroj. Ili tamen ne estas sufiĉaj: terminologio estas nur instrumentaro por sciencoj, ne scienco mem. Devas ekzisti fundamentaj lernolibroj aplikantaj tiujn terminojn praktike.

Mi citu tipan ekzemplon, nome debaton okazintan dum la Brajtona UK en 1989. Prof. Honey, porparolanto de la angla, refutis la oratoran defendon de esperanto fare de prof. John Wells dirante, ke li agnoskas maljustecon de la nuntempa hegemonio de la angla, sed ke en realeco la angla estas preskaŭ la sola fenestro al moderna teknologio por junuloj en evoluantaj landoj kiel ekz. en Afriko, kie li pasigis kelkajn jarojn. Kiam ili penis en granda malfacilo por proprigi al si ilon por la levo de la vivnivelo de siaj kunlandanoj, li alvokis al la ĉeestantoj konsistantaj preskaŭ nur el esperantistoj; tiam li sentis la vanecon de la memkontentaj, memnomumitaj mondsavantaj esperantistoj sidantaj en foteloj. Kompreneble li eraras; sed oni sentis patoson de lia alvoko.

Ni devas eldoni lernolibrojn de sciencoj, eĉ se nur por la triamondanoj. Tio estas certe utila formo de popularscienco. Oni povus kunredakti el bonkvalitaj artikoloj el SR tiajn lernolibrojn.

Ni scias nombron da specimenoj de prestiĝaj popularsciencaj gazetoj: la Scientific American, kiu estis ŝategata de Thomas Edison kaj ankoraŭ nun legata tiel de amatoroj kiel de fakuloj; aŭ la National Geographic, lukse presita popularmagazino, kiu fariĝis iusence amaskomunikilo kontribuanta al la financo de la Nacia Geografia Societo usona. Eĉ pli: la brita Nature kaj la usona Science estas nefakaj gazetoj, almenaŭ ne limigitaj al unu speciala branĉo de la naturscienco, tamen aperas en ili pintaj tezoj pri nuklea fiziko.

La nunaj alte specialigitaj sciencoj tendencas perdigi el la vidkampo de sciencistoj komprenon pri la lastatempaj atingoj en najbaraj disciplinoj, kaj pri la natursciencoj ĝenerale, alivorte pri informaĵoj, el kiuj oni formas sian mondkoncepton (Weltanschauung).

Due, la pinto de la alpoj de sciencoj postulas vastan montpiedon, ĝeneralan klerecon de la popolamaso.

Ĉi tiu subtila ekvilibro, ĉi tiu streĉiteco inter la speciala kaj la ĝenerala, eĉ la esotera, estas sekurigilo de la disvolviĝo de sciencoj.

La misio de Scienca Revuo ekzistas en tio. Por atingi tiun celon la eldonkvanto devas esti altigita. En tiu senco oni devas celi varbadon por pli granda membraro en nia Asocio, varbado bazata sur bonkvalita multflanka enhavo.

Speciale, post malapero de esperantologiaj gazetoj, SR povas servi kiel tia, kaj fakte ĝi ofte faras tion. La Japana Esperantologio estis bonvenigita kiel tia je sia debuto en Esperantio, sed neniu dua numero aperis.

Se la eldonkvanto de SR multiĝus, kaj se iuj esperantistoj, ni diru iuj estontaj Nobel-premiitoj, ekhavus aŭdacon aŭ kapricon publikigi malgrandan parton de siaj esplorrezultoj en Scienca Revuo, tiam ilia renomo donus prestiĝon al tiu ĉi, ne inverse. Kiam Enrico Fermi estis publikiganta unu post alia siajn disertaciojn en la Bulteno de la Universitato de Romo, antaŭ ol li elmigris al Usono, ni aŭdas ke ĉiuj teoriaj fizikistoj en la mondo lernis la italan se oni subtrahus la troigon (kaj kiel benita estis la tiama mondo nescianta la akaparon de la scenejo fare de la angla!). Sed kial ne: iam venus tempo kiam tio okazus al esperanto.


Fonto: Scienca Revuo vol. 47 (1996) (2) - 169. p. 20-22.

STEB: http://www.eventoj.hu