D-ro Rainer Kurz, Stuttgart, Germanio

PROFESIA ORGANIZADO DE ESPERANTAJ ORGANIZAĴOJ - ĈU TIO ESTAS NUR VIZIO?

Enkonduko

Sufiĉe ofte oni aŭdas pri malbona organizado de nekomercaj organizoj. Ekzistas multaj konataj ekzemploj kiel la Internacia Komisio por Olimpikoj, la Ruĝa Kruco aŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Tio montras, ke gvidado de nekomercaj organizoj havas siajn malfacilaĵojn, ĉar tiuj organizoj havas specialajn bezonojn.

Tiuj problemoj certe ekzistas ankaŭ ene de Esperantujo, en kiu la organizado ĉefe estas farita pere de volontuloj. En ĉi tiu artikolo mi klarigas la ĝeneralajn problemojn de tiaj organizoj. Kiel ekzemplo mi speciale priskribas la situacion de la Germana Esperanto-Asocio (GEA), kies prezidanto mi estas.

Priskribo de GEA kiel ekzemplo de volontula organizo

GEA estas nacia Esperanto-asocio de Germanio kaj estas aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi estas kuniĝo de la du antaŭaj asocioj de la tiamaj germanaj ŝtatoj. Kiel nacia klubo ĝi estas neŭtrala por esti la hejmo de ĉiu germana esperantisto.

Kun ĉirkaŭ 1500 membroj ĝi estas nuntempe unu el la plej grandaj naciaj Esperanto-organizoj de la mondo. Ene de Germanio ne ekzistas alia simila nacia Esperanto-organizo. Tiamaniere GEA tenas kvazaŭ la monopolon por Esperanto en sia lando. Por pritrakti siajn taskojn, GEA disponas pri kelkaj instancoj (resurcoj):

La celoj de volontulaj organizoj

Por profesie labori, ĉiu organizo bezonas klaran difinon de siaj taskoj kaj celoj. Kompreneble la celoj devas veni de la membroj, kiel klientoj kaj kontribuantoj de la organizo. Ĝenerale oni povas distingi inter tri specoj de organizoj:

GEA apartenas al la tria kategorio; siaj celoj konsistas el la subteno de la idealoj (Esperantigo) kaj la oferto de servoj al la membroj. Aldona celo ĉiam estas la prizorgado de siaj financoj (la organizo devas bone uzi la monon).


Reala situacio de volontulaj organizoj - la ekzemplo de GEA

Laŭ siaj tri ĉefaj celoj, GEA havas la sekvan situacion:

1. Rilate al subteno de la idealo:

La subteno grandparte funkcias pere de financaj subtenoj, ekzemple subvencio por Esperanta agado kiel biblioteko, seminario aŭ partopreno ĉe foiroj. Ĉar malpli ol 20 % de siaj enspezoj estas libere disponebla mono, malfacile eblas fari aktivaĵojn kiuj bezonas multajn financrimedojn.

Aliaj aktivadoj estas publika laboro, kiu konsistas el produktado de informiloj kaj la gazetara laboro. Ĝi konsistas el la verkado kaj aperigado de artikoloj en gazetoj aŭ en aliaj amasmedioj. La gazetara laboro estas sufiĉe efika aktivado, sed bedaŭrinde ne okazas sufiĉe konstante en Germanio.

Ankaŭ la partopreno ĉe foriroj estas efika laboro por informi aliajn personojn pri nia lingvo. Ĝi okazas ĉirkaŭ 5 foje jare ĉe diversaj ekspozicioj.

La pagita varbado kiel publika laboro praktike ne eblas (kaj ne indas) por Esperanto, ĉar la financaj ebloj estas tre limigitaj. Ne eblas konkurenci kun firmaoj kiuj posedas dekojn da milionoj de eŭroj jare por varbi.

El mia vidpunkto, la ĉefa problemo rilate al la subteno de la idealoj estas la manko de kapablaj homoj kiuj ellaboras la taskojn.

2. Rilate al servoj por la membroj

Preskaŭ 50 % de la Esperanto-parolantoj ene de Germanio ne estas membroj de GEA. Por tiu nemembrado ekzistas diversaj kialoj. La ĉefa kialo estas, ke multaj Esperantistoj ne opinias, ke 90 germanaj markoj jare indas rilate al la avantaĝoj, kiujn la membreco donas.

Tial necesas plibonigi la servojn. Kompreneble ni devas rigardi la eblojn, kiujn havas nacia Esperanto-asocio. Ĝi ne povas transpreni taskojn de surloka laboro, nek prizorgi internaciajn Esperanto-aferojn.

Nuntempe ekzistas du ĉefaj servoj, kiuj estas la membro-gazeto, kiu aperas sesfoje jare kaj la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) kiu okazas preskaŭ ĉiujare.

Aliaj eblaj servoj estis ĵus evoluigitaj de GEA, kaj metitaj en listo. Ekzemplaj servoj estas:

Por enkonduki novajn servojn, la ĉefa problemo estas la manko de homforto. Mankas kapablaj personoj kiuj havas tempon kaj fokusas sian laboron al la strategiaj celoj.

3. Bona uzado de la mono

Feliĉe nuntempe la organizo de la financoj ene de GEA sufiĉe bone funkcias, sed ekzistas multaj ekzemploj de Esperanto-organizoj en Germanio kaj en la mondo, kiuj malbone regas siajn financojn.

Oftaj problemoj de diversaj Esperanto-centroj estas ke la financaj aferoj ne estas sufiĉe profesie prizorgataj, ĉar ne estas haveblaj spertaj homoj.

Ankaŭ ene de GEA estas multaj financaj ebloj, kiujn oni nuntempe ne transprenas, ĉar mankas kapablaj homoj, ekzemple prizorgi novajn fontojn por enspezoj el donacoj, heredoj aŭ publikaj subvencioj.


Bazoj de la problemoj de volontulaj organizoj

Por plibonigi la situacion oni devas kompreni la bazojn de la problemoj. La antaŭe menciitaj problemoj feliĉe venas de malmultaj fontoj:

Manko de difinitaj celoj rilate al la individuaj servoj por la membroj. Ankaŭ tio venas de la situacio, ke ofte tiaj organizoj havas monopolon ene de sia regiono. La problemo kun la monopolo estas ke la organizo ne sentas la premon de konkurenco por pliboniĝo kaj ankaŭ ne ekzistas aliaj organizoj, de kiuj oni povas kopii sukcesajn agmanierojn.

Manko de kapablaj homoj, kiuj havas tempon samtempe. Ĉar volontulaj organizoj havas malmulte da mono, ne estas facile konvinki la kapablajn homojn labori dum sufiĉe da tempo senpage por iu tasko. La kapablaj homoj, kiuj pretas labori por volontula organizo tre ofte jam devas dividi sian tempon inter diversaj aktivadoj ene kaj ekstere de la movado.

Ofte ekzistas kelkaj homoj kun limigita kapablo, kiuj samtempe pretas labori multe. Tiam la problemo estas: kiel uzi la homojn efike.

Kunlaborantoj mem difinas siajn taskojn. Tiu problemo venas el la situacio, ke estas malfacile allogi kapablajn homojn por certaj aktivadoj, por kiuj preskaŭ ne ekzistas konkurenculo. Tiu donas grandan potencon al la kunlaboranto. Tial ofte la kunlaboranto mem difinas siajn taskojn, kaj ofte laboras pri siaj ŝatataj temoj, kiuj el sia vidpunkto estas gravaj aferoj, sed ne ellaboras gravajn aktivadojn el la vidpunkto de la estraro. Ekzemple estas pli facile trovi homon, kiu pretas produkti novan lerno-libron, kiu eble estas la trideka en la merkato, sed ne eblas trovi homon, kiu prizorgas profesiajn gazetarajn laborojn, kiuj estas gravegaj.

Rapida ŝanĝo de kunlaborantoj okazas ĉar la organizo havas malmultajn (financajn) eblojn por ligi kunlaborantojn al siaj taskoj. Tial ofte la kunlaborantoj oficiale aŭ neoficiale ĉesas sian kontribuon rapide. Tiel multaj individuaj projektoj finas, kiam la sola kunlaboranto finas la laboron. Ĉar la kunlaborantoj laboras «hobie», ili malofte produktas (bonajn) dokumentojn pri siaj aktivadoj, kiujn la sekvaj volontuloj povus uzi. Tiel la projekto post kelkaj jaroj devas esti rekomencita ĉe la komenco.

Estroj aŭ estraranoj ne estras. Ekzistas diversaj kialoj kial estroj de tiaj organizoj ne plenumas siajn taskojn (estri, plani, trovi kaj motivigi homojn): nekapableco, burokratio, distanco, manko de tempo, … ktp.


La rimedoj

Kiel rimedoj nur eblas metodoj, kiuj kongruas kun la specialaj kapabloj de tiuj organizoj. Mi proponas 4 ĉefajn punktojn:


Unuaj rezultoj por GEA

GEA komencis antaŭ ses monatoj uzi la antaŭe menciitajn rimedojn. Unue ni difinis liston kun niaj strategiaj taskoj. La listo enhavas ĉiujn taskojn, kiujn ĉefe la profesia persono devas fari kaj enhavas ankaŭ tempo-planon ĝis kiam la rezulto estu preta. La sekvaj aktivadoj de tiu listo jam estis farita:

Ni bezonas la menciitajn aktivadojn por efike varbi por Esperanto, kaj por oferti bonajn servojn al niaj membroj. Kiam la servo de GEA estas bona, ili rezultas en pli da membroj. Tiel pliboniĝus ankaŭ la financa kapablo de la asocio. Samtempe ni eĉ kontribuas al la publika atraktiveco de Esperanto mem.


Pri la aŭtoro

D-ro Rainer Kurz el Stuttgart, Germanio estas memstara firmaokonsilisto. Lia konsil-entrepreno gvidas konsilprojektojn por telekomunikad- kaj interret-firmaoj, inter ili monde gvidaj firmaoj kiel Deutsche Telekom, France Telekom kaj Lucent Technologies. Liaj konsilprojektoj temas ĉefe pri ekonomia kaj organiza konsilado, projektmastrumado kaj entreprenaj strategioj. Antaŭ ol li fondis sian firmaon li laboris por internaciaj elstaraj konsilfirmaoj kiel McKinsey kaj Gemini Consulting. Por plia informo rigardu interrete ĉe http://www.rkbc.de .

En Esperantujo li estas estrarano de la Internacia Komerca Esperanto Fakgrupo (IKEF) kaj prezidanto de la Germana Esperanto Asocio (GEA).



Fonto: prelego de la aŭtoro dum KAEST-2000
Teknika kunlaborinto: Szilvási László

STEB: http://www.eventoj.hu