De incenso antikva al moderna parfumo

R. Hauger

IKU-Prelego dum la 70-a UEA-Kongreso en Aŭgsburgo 1985


Enhavo

Enkonduko
A. Odorkulturo kaj Religio
1. Kulturantropologiaj vidpunktoj      
2. Proust kaj la memoro
B. Gusto kaj odoro
1. Kemiaj komunikiloj
2. Evolucio el akvo al aero
3. La lango
4. Flarsenso kaj flarteorioj
5. Eksperimentoj
6. Odorklasifikado

C. Odoraĵoj kaj parfumoj
1. Historio
2. Ekstraktado de odoraĵoj
3. Komponado de parfumoj
4. Parfumklasoj
D. Parfumo kiel nelingva komunikado
1. Sinestetiko de sentumoj
2. Socia signifo de la kosmetiko
3. Memvaloro de la odorkulturo
Resumo
Literaturo


La konduto de la homoj estas ekde pratempo influita de la sensoperceptoj, kiuj influas nian nervosistemon. Ni vivas en mondo de odoroj, koloroj kaj sonoj (kiel poetas la franca verkisto Baudelaire). Sonoj kaj koloroj estas sufiĉe bone difineblaj kiel elektromagnetaj frekvencoj. Sed kiamaniere "manipulas" nin la odoroj? Tiuj stimuloj okazas ankoraŭ hodiaŭ laŭ mekanismo, kiu indikas la komunan pratempon de la vivaĵoj.

La plej multaj odoroj estas kompleksaj aroj de apartaj komponantoj, nur kelkaj plant- kaj bestodoroj estas kemie kaj psikologie analizitaj. Hodiaŭ ekzistas teorioj pri la formoj kaj efikoj de unuopaj molekuloj rilate la flaran senson. Pri muziko kaj pentroarto evoluis tradiciaj kutimoj tiel, ke modernaj son- kaj kolorkomponaĵoj estas nun plezure agnoskitaj.

Ĉi tiu temo traktas morojn kaj kutimojn de la parfumado kaj demandas, kiuj spertoj validas kaj ĝis kia grado: ekzemple, varbado uzas eblecojn psikologie influi nian konduton pere de sensoj.

(Resumo el la kongreslibro)


A. Odorkulto kaj religio

1. Kulturantropologiaj vidpunktoj

La ĉefvortoj de nia temo estas laŭ deveno antikvaj: incenso signas apartan fumon de rezinaj substancoj; se oni uzas ilin profane, "moderne", estiĝas el ili la parfumo, kiu odoras kaj kiun ni flaras. Laŭ la senco de la radikoj sanskritaj, grekaj, latinaj, incenso signifas "la ekbruligito", parfumo "pere de la fumo" de la oferaĵoj kaj profana signas "antaŭ la sanktejo".

Fumigo havas, en la historio de la homaro, pratempan tradicion: estas same kultura agado kiel ankaŭ praktika konserva apliko.

Laŭ kulturantropologia vidpunkto estas la temo de la fumado parto de la etologio, kiu pritraktas la devenon de la moroj kaj moraloj, kiu ankaŭ pritraktas la kutimojn de la manĝado, de la komunikado kaj de la sinreproduktado.

Per la medio de la fumo la homoj serĉis rilatojn al la dioj, ĉar la homoj ja havas intencojn, serĉas gracon kaj favoron (Moseo 1,3-4; 4,3-5; 8,20-21). Sed en la biblio ĉiu povas trovi ekzemplojn ne nur por tiaj sinceraj, sed ankaŭ por amuzaj situacioj, kie ni legas ekz. en la Sentencoj de Salomono (7,17) "mi preparis mian kuŝejon per mirho, aloo kaj cinamo", kaj el la Glorokanto de Salomono (8,2) ni ekscias pri gustaĵoj la sekvan: "mi prezentus al vi aromizitan vinon kaj moston el miaj granatfruktoj".

Estis en la tempo de malnova kulturo, en kiu la reĝo dungis ungventofarulojn kaj parfumistinojn kaj en kiu spertaj metiistoj ungventumis vivantojn kaj balzamis mortintojn.

La romaj pastroj uzis por ĉiu dio apartan incenson. La pastroj de la diversaj kultoj jam tre frue ekkonis, ke el ĉiuj sensekscitoj la odoro estas la plej efika: la riĉaĵoj de la temploj kaj la pompo de la pastroj ne tiom kaptas la kapojn de la mizeruloj kiel la bonodoro de la ceremonio. Per fuma nebulo la mesaĝo atingas ne nur la faldojn de la vestaĵoj, sed ankaŭ tiujn de la cerbo, kie kuŝas la subkonscio. Memkomprene la murmurado en mistika kaj kolore iluminata ĉirkaŭaĵo influas nin, sed la flarsento estas tamen pli sentema, pli sentiva por neraciaj impresoj.

La parfumado ankaŭ hodiaŭ grave rolas por gusto kaj odoroj. Negocemaj fumigistoj ofertas al ni, per la reklamo, "la odoron de la pureco" — kaj t.n. "diskretaj tentistoj" varbas por cigaredoj per la "odoro de la granda vasta mondo". Nun, pureco ne povas odori; se la tolaĵo odoras freŝa, tiam ĝi enhavas odoraĵon kaj ne estas pura (kaj pro tio eble kaŭzas alergion); ankaŭ la "brila blanko" ne povas esti senmakula, ĉar enhavas pliheligilojn; se la "granda vasta mondo" odoras tabake, tio nur plialtigas la spezojn. Ĉi tiaj neseriozaj ekzemploj montras, ke ekonomiaj karteloj serĉas influi nin per parolado pri odoroj en maniero nedirekta, mensa; ili lerte vekas kaŝitajn dezirojn.

 

2. Proust kaj la memoro

Ni memoru pri niaj kaŝitaj deziroj; la franca verkisto Marcel Proust skribas en la romano "Serĉante la tempon pasintan" (Du côté de chez Swann, 1913, — A la recherche du temps perdu) pri la celo retrovi la propran pasintecon: kiam li iafoje prenis teon kaj oferitan bakaĵon ĉeestis subite gusto kaj certa odoro, el kiu la forgesita tempo vigle eliĝis {James Joyce spertis tion per la sono de la lingvo}. La pasema, bagatela kaj vanta odoro povas interrilati kun la memoro en nia cerbo, kiu daŭre konservas pasintaĵojn. Ĉar niaj rilatoj al la tempo ne estas finitaj, sed enstampitaj en la subkonscio, kiu estas strukturata kiel iu lingvo {Jaques Lacan}, kaj lingvo estas la "domo de la estado" {Martin Heidegger}.

Vi eble mem rimarkis, kiel certa odoro aktivigis vian memoron. Sed kontraŭe al la aspekto aŭ al la voĉo de iu persono, gusto aŭ odoro ne estas konservebla fizike, nur priskribe. Tamen ekzistas tiu "kolosa konstruaĵo de la memoro" (l'édifice immense du souvenir). Pri tiu ne-ebleco de daŭra odorfiksado ekzistas kaŭzoj: ni tutsimple ne scias, kiel odoro kaj flarsento funkcias, pro kio ankaŭ ne eblas "bildigi", stoki kaj reprodukti ĝin.

 

B. Gusto kaj odoro

1. Kemiaj komunikiloj

Jam Plato pensadis pri gusto kaj odoro kaj ekkonis {Timaios, ĉ. 28-29}, ke ambaŭ estas parencaj. Koncerne senspercepton la biologiistoj observis similan konduton ĉe diversaj vivaĵoj, eĉ komunanan fiziologian fundamenton, kiun ili eksperimente evidentigis. Ekestas la hipotezo, ke la vivo evoluiĝis en la akvo, eble en la maro, kiam tiu ne estis tiel sala kiel hodiaŭ. Unue ekzistis unuĉeluloj sin aglomeris al multĉeluloj. Ambaŭ havis du ilojn por trovi kontakton: perceptoroj pri premo per tuŝado kaj/aŭ perceptoroj pri kemiaj informoj el la akvoza medio. Tiaj en la akvon transdonitaj kemiaj t.n. "gamonoj" estas verŝajne la originaj unikuloj por la kontaktserĉoj (L. Jaenicke, 1985, observis ilin ĉe la brunalgoj).

 

2. Evolucio el akvo al aero

Dum kelkaj vivaĵoj post jarmilionoj forlasis la maron, la naturo faris grandiozan eltrovon: ovon kovritan per ŝelo. La evoluo de la senkovra gelata ovo de la amfibioj al la kovrata ovo de la reptilioj ĝis al la krusta de la birdoj ebligis la sendependan evoluon de la ovo for el la akvoza medio en la aeran: la krusto protektas la enhavon kontraŭ la sekiĝo.

Estas konata hipotezo, ke ĉiu estaĵo ankoraŭfoje trapasas la evoluon de la vivo sur la tero. La vivaĵo kreskas en la ovo, ĝis la organismo estas tiom evoluita por la vivo en la aero; ankaŭ la homa embrio estiĝas feto kreskanta en akvoza medio de veziko, kiu respondas al la maro. Ĉe la eloviĝo kaj naskiĝo la vivmedio ŝanĝas kaj estiĝas gasa. Dum la evolucio la kontakteblecoj por la informiĝo necese adaptiĝis ĝis finfine niaj sensorganoj rezultis.

 

3. La lango

La lango ankoraŭ direkte perceptas la sensimpresojn el la likvoza medio, sed kune kun la palato ĝi informas nin nur pri kvar gustoj: dolĉa — sala — acida — amara laŭ sinsekvo agrabla, kaj laŭ sinsekvo de kreskanta sentiveco.

La skemo de la lango montras, kie ni kion prefere gustumas.

La aldonita diagramo indikas la rilaton inter agrablo kaj koncentreco.

 

4. Flarsenso kaj flarteorioj

Por la novakirata percepto el gasa medio la flarsenso necese devis evoluiĝi. La aero enhavas multegajn informajn erojn, kiujn odorantaj objektoj disvastigas kaj kiuj disflugas kune kun la vento. Se multaj el ili trafas nian nazon aŭ se kelkaj odorantaj molekuloj trafas la antenon de insekto, tiam tiu kontakto povas eksciti sensimpreson.

Por la priskribo necesas rimarko pri la problemo de la metonomio, do pri interŝanĝo de du vortoj kun sama ideorilato:

kaŭzoefiko
agenzonocioperceptilonocioolfakto
odoranta principo
aromo, gustaĵo
odoro
gusto
flarsenso
gustsensilo
flaro
gustumo
flarsentumo
gustumo

Odoroj rilatas al tute konkretaj aĵoj, pro tio diversaj antaŭkondiĉoj devas esti plenumitaj, por ke la sentumo "flaro" efektiviĝas, kaj koncerne la odoron nur laŭŝajne temas pri kontakto de aero kun nia "solida" nazo; necesas vaporigeblo kaj solveblo de la odoraĵo kiel konkreta materiero.

La flarsensa (olfakta) regiono de la nazo ampleksas ĉ. 10 cm2. En tiu flarsentuma haŭto troviĝas ĉ. 20 milionoj da perceptoroj, kovritaj per mukoza membrano kun multegaj flarharetoj, kiuj pligrandigas la aktivan surfacon. La alvenaj odormolekuloj kontaktas unue kun tiu malseketa membrano. En akordo kun la membranteorio de Robertson {1959} oni supozas, ke la molekuloj devas esti ete solveblaj kaj en akvo kaj en lipoido. Ili solviĝas en la likvoza fazo de la muko kaj enpenetras tiam la membranon ekscitante la odorperceptorojn. Tiuj ekscitoj estas plukondukataj per la neŭronoj.

Se nun iu demandas, kiel la perceptado detale efektiviĝas, oni devas rezigni pri preciza respondo pro la multeco de la teorioj. Certe ni scias multajn detalojn pere de elektronmikroskopaj fotoj (H. Brettschneider) kaj pere de fajnegaj nervsondiloj kun impulsmultobligiloj (D. Schneider), sed la demando, kiel la energio de ia odoranta molekulo estas transkondukata al la plej unua akceptanta ilo de la nervosistemo, restas nerespondita: ankaŭ hodiaŭ ni ne scias ĝin detale!

Laŭ W. Ostwald nenio okazas sen ekvivalenta ŝanĝiĝo de energiformoj, ankaŭ neniu sensprocezo, ĉu temas pri vibrantaj sonondoj ĉe la aŭdado, pri elektromagneta oscilado ĉe la vidado aŭ pri interŝanĝo de iaj kemiaj potencialoj ĉe gustado kaj flarado.

Pri tio la diversaj flarteorioj estas apartigitaj en tri fundamentajn grupojn:

  1. la odoro dependas de formo kaj grando de la molekuloj kaj ties perceptoroj;
  2. ĝi dependas de la energia aŭ oscilada stato, kiu per resonanco estas transdonata;
  3. ĝi dependas de la sorbado al aŭ en la membrano laŭ fizikaj aŭ funkcialaj proprecoj, kiuj generas, instigas aŭ moduligas elektrajn potencialojn.

La agenza tempo de iu odoraĵa molekulo ĉe iu akceptilo estas taksata tre mallongedaŭra. La odormolekuloj povas, dum tiuj procezoj, esti ŝanĝitaj aŭ resti senŝanĝaj. Kaj verŝajne ne nur unu karakterizaĵo de iu odormolekulo estas flardecida. Ja oni devas diri, ke ne la odormolekuloj "odoras", sed ke sole la akceptoroj sur la dentrita membrano por ni "flaras" realigante la procezon de la flarado.

La plej multaj odoroj disvastiĝas ĉiukaze en la etera sfero sen estiĝi flaritaj. Tie ili formas, ankaŭ en senco metafora, la atmosfera medio de la vaporaĵoj, fumaĵoj, haladzoj (ή άτμίς).

Ekzistas hodiaŭ ĉ. 40 flarteorioj; la plej maljuna devenas de Titus Kukretius Karus, priskribita en lia poemo De rerum natura ĉ. en la jaro 47 a. {I,297 ss; II,680 ss; IV,675 ss}.

Konata ekzemplo pri la teorigrupo a. estas la stereo-kemia perceptora teorio de J. E. Amoore (1952); ĝi postulas la ekziston de 7 bazaj molekulformoj, kiuj respondas al 7 puraj odoroj. Ĉiu molekulformo bezonas po 1 apartforman perceptilon. Se unu molekulo de tiu certa formo alvenas kaj povas trovi ejon, kiu konformas al ĝia dimensio, ĝi enfalas en tiun ujon, kiu funkcias kiel relajso. Estiĝas ekscito de la nervo, kiu signalas al la cerbo unu el la sekvantaj puraj impresoj:

etera/pira-frukta   ĉe molekulformobastoneta
kamfora/rezinasfera
moskadiska
flora/rozadraka
menta/mentolakojna
pika/vinagrapozitive ŝarĝita
ovo-putranegative ŝarĝita

 

Tiu ideo estas tre imagebla, pro tio ĝi estis disvastigita ekde la publikigado inter 1952-62 en multaj ĵurnaloj. Ĝi similas al la koncepto "ŝlosilo kaj seruro" de la biokatalizenzoj {Fermentteorio de E. Fischer}, ke aparta ŝlosilo estas kondiĉo por la movo de la seruro. Sed nenio estas dirata pri la movanta forto!

Ekzemplo de la grupo b. estas la teorio de R. E. Randebrock kiu postulas nur unu specon de perceptoroj, kiuj enhavas proteinsubstancon de la alfa-helikso. Li supozas oscilan frekvenc-moduladon inter odormolekulo kaj perceptoro. W. S. Brud (Varsovio, 1980) plektis inteligente tiun teorion kun la tria teoriogrupo.

Sed estas diskutenda, ĉu la multeco da miloj da odoroj ne estas efektivebla nur per rafinita kunagado de ĉelgrupoj (t.n. "flarĝeneralistoj") kun "flarspecialistoj".

 

5. Eksperimentoj

Ekkonoj pri natursciencaj fenomenoj eblas nur per eksperimentoj, sed pri ĉiu teorio troviĝas konfirmaj kaj kontestaj eksperimentoj. Kiel studobjektoj insektoj estas tre sensitivaj; ekz. abeloj kaj homoj montras similan flarkonduton laŭ sentemo kaj specifo. Eĉ malgrandaj insektoj posedas multegajn perceptorojn, ekz. la famekonata papilio bombikso (Bombyx mori), el kies kokono oni fabrikas la silkon.

A. Butenandt {1955, 59, 61} sukcese izolis la bombikolon, inan "feromonon" {nocio kreita de P. Karlson, M. Lüscher 1959, pri speciospecifaj odoraĵoj, kiuj ampleksas sekslogilojn, spursignalojn, alarmilojn kaj kunvokilojn, la t.n. nestodoro). Per bombikolo antaŭ ĉio D. Schneider detale eksperimentis (1957 ss 1968). Ene de la bombiksaj antenoj ĉeestas ĉ. 40.000 perceptoroj; D. Schneider kalkulis, ke 40 molekultrafoj al 40 perceptoroj je sekundo indikas al bombikso, ke en la alblovanta ventdirekto sidas bombiksino! Do unu molekulo je unu perceptoro! Tio signifas, ke 1 milono de la perceptoroj plenumas la ekscitsojlon. Ĉi tiu signalsistemo efikas eĉ el distanco de 1, eble el de 11 km.

Rilate al certa folio-tranĉanta formiko sufiĉus 0,33 mg por marki flareblan vojo-signon ĉirkaŭe la teron; tio respondas al 8·10-12 g/m aŭ 3·1010 molekuloj po 1 m, (do 1 molekulo po 1 anstromo), de la piedsigna feromono 4–metil–2–metoksikarbonil–pirolo (komparu la artikolon en ĉi tiu kajero de L.Kovács "Pri la feromonoj").

Aliaj flar-majstroj estas angiloj kaj hundoj: por hundo sufiĉas tiuj odormolekuloj, kiuj trapenetras la kaŭĉukajn plandumojn, por ke ĝi eltrovu, en kiun direkton iu homo marŝis; ĉar ĝia nazo analizas ne nur konstantan odoron, sed odormiksaĵon, kiu estas ŝanĝita laŭ tempo kaj direkto. Multaj aliaj ekzemploj pruvas la grandan signifon de la odoro kiel informilo en la faŭno.

La homoj grandparte perdis siajn flarkapablojn, ĉar la odoro estas esprimo kaj restaĵo de antaŭlingva komunikadepoko. Ni estas stampitaj de nia kulturo, kiu akcelas prefere optikajn sociajn signalojn. La subkonsciaj influoj restas tamen vivantaj.

Pro tio interesas, en kiun parton de la cerbo la flarnervoj kondukas la informojn de nia nazo: estas praa regiono de la nervosistemo, pli frue nomita flarcerbo, kiu staras en konekso al la t.n. limba sistemo, en kiu ili finiĝas kaj kiu kiel ringo ĉirkaŭigas la cerban trunkon kaj havas multajn konektojn al la cerebro. La limba sistemo estas konsiderata sidejo de antaŭhistoriaj, primaraj sentimentoj, emocioj kaj afekcioj. Flarekscitoj alvenantaj en la cerbo atingas unue tiujn ĉi sentimentpritraktajn partojn de la hipotalamo, regiono de la cerebelo, kaj estas nur pli poste plukondukataj al la cerebra kortiko, kiu interrilatas al intelekto kaj pensado.

Inverse estas ĉe aŭdad- kaj vidadekscitoj; el tiu ĉi anatomia kaj nervofiziologia diferenco rezultas la prioritato de la sentimentoj ĉe la flarado.

Tiuj cirkonstancoj eksplikas diversajn etologiajn spertojn pri flartravivaĵoj kaj flaraventuroj. Per la odoro estas alparolitaj originaj, sed aŭtentikaj instinktoj (A. Hagen, 1901; J. Hirsch, 1921).

En la Fundamenta Krestomatio de L. L. Zamenhof (17a eld., 1954, p. 187) estas menciita Cesare Lombroso, laŭ kiu inter kelkaj popoloj oni diras ne "Kisu min", sed "Flaru min".

Germanlingve signifas la eldiro "Mi ne povas flari (aŭ gustumi) lin/ŝin", ke racio ne helpas, se ekzistas instinkta antipatio. Aliaj ekzemploj estas "veni al la odoro de io" aŭ la greka vorto por bona, άγαδος, kiun oni intrepretas kiel "la ne malbone odoranta", bona do signifus "ne havi malbonan odoron"; sanktoj estadas en la "odoro de la sankteco", sed "estadi en iu odoro" povas kontraŭe signifi "malbonan famon".

 

6. Odorklasifikado

Se iu ĝenerale valida scienca ekspliko por la flarproceso ne ekzistas, logike ankaŭ ne eblas scienca klasifikado de la odoroj. Tamen disvolviĝis multaj proponoj pri pli aŭ malpli praktika ordigo de la multegaj odorimpresoj {Carl v. Linne en "Odores medicamentorum", 1752, aŭ Zwaardemaker, 1895}.

a. Pentaedra skemo de H. Henning (1916):
ĝenerale oni rimarkas, ke la lingvo ne posedas vortojn pri odorkvalitoj, sed nur komparajn, priskribajn esprimojn. Ses karakterizaj odoroj staras ĉe la verticoj (flora, spica, rezina, bruletodora, frukta, putra). Sur la eĝoj troviĝas odorvicoj. Tra la edroj pasas odorserioj de variaj koncentrecoj. Teorie troviĝus ĉiuj tiam konataj odoroj sur la kvin surfacoj de la kvinedro (pentaedroprismo).

b. En la sistemo de E. C. Crooker kaj L. F. Henderson {1927} estas uzitaj kvar odornocioj de Zwaardemaker, kiuj estas determinitaj per kvar laŭvicaj ciferaj indikoj laŭ jenaj grupoj:

flora (F), acida (A), bruletodora (B) kaj kapra (C).

Normsubstancoj por la flora kaj acida grupoj estas:

1112 n-butilftalato7122 anilino
2424 toluolo 7213 cinamoacido
3336 α-klornaftalino 5335 resorcindimetiletero
4344 α-naftilmetiletero      2424 toluolo
5645 p-cimolo 5523 isobutilfenilacetato
6645 citralo 5626 metilfenilacetato
7343 safrolo 5726 eŭkaliptolo
8453 metilsalicilato 3803 acetacido (20 % )

La bruletodora grupo (nomita ankaŭ empireŭmatika laŭ έμπυρευμα, la neeksplika, bruleta odoro de batitaj silikoj) ampleksas la odorojn tabakan, fajran, fuman, fenolan, gudran, ankaŭ vulpan, ursan, putoran, mefitan kastoran; kemia ekz. estas 7423 feniletilalkoholo kaj 7584 gvajakolo.

La normociferoj de la kapro-odora grupo ankaŭ ne estas listigitaj; ĝia odorkvalitoj ampleksas la odorojn grasan, rancan, ŝvitan, strato-polvan post pluvo, malseka-hundan, formaĝan, putran, hidrogensulfida; kemia ekz.estas 7343 safrolacetacido.

Oni rimarkas horizontale la diversajn odorkvalitojn, vertikale la intenson de la odorkolumno. La sumo de la ciferoj ne estas fiksita, ĉar eblas kompleksaj odoroj (ekz. flora-frukta, flora-spica). Oni fiksas unue F, poste A, B, C (W. Schweissheimer, 1952). Specifa, laŭ tiu skemo konstatita ne-norma odoro estas ekz. la roza kun ciferoj 6-5-2-3.

Spertuloj kapablas "disflari" certajn odorojn laŭ ties kvar bazaj parametroj kaj ankaŭ eblas interkonsenti unu kun la alia. Sed la sistemo ne funkcias koncerne la modernajn rafinitajn parfumojn.

La demandoj lingvistikaj pri la problemoj de tiuj klasifikadoj estas interesaj. Kvankam ĉiuj odoroj devenas de objektoj, mankas la objektivebleco; oni ĉiam komparas verbale "odoras kiel ...", "similas al ...". Pro tio la parfumistoj serĉis ne-verbalajn metodojn de la odorpriskribo: ne objekt-odoroj, sed situaci-odoroj.


c. Paŝon en ĉi tiun direkton faris P. Jellinek per sia libro "La psikologiaj fundamentoj de la parfumado" (1958).

Li disigas la flarefikojn disde la odorimpresoj, kaj li atribuas al la efikoj de iu odoro ĉe la flaranto iniciaton al certa konduto. {Antaŭulo tiurilate estis H. Ellis 1917}.

La klasifiko de Jellinek respondas al la fakto, ke ankaŭ la homo reagas al odoroj ne racie, sed emocie. Jellinek reliefigas la reakciojn, kiujn la odoroj kaŭzas en nia sentimento, post kiam la flarcerbo kaj la limba sistemo "pripensis" la informojn en la asociada centro komparante ilin per dialogo kun la memoro.

La sekvanta skemo de la odorefikoj montras polarecon de verticoj kaj lateroj: kontraŭaj verticoj respektive lateroj respondas al kontrastaj efikoj respektive al kontrastaj agoj.

En la dua skemo de la odorimpresoj Jellinek rilatas tiun efikskemon al la jam kelkfoje menciitaj impresoj.

Oni atentu la striktan diferencon inter odorimpresoj kaj odorefikoj, do inter sensimpresoj kaj sentimentoj, ĉar oni ne devus miksi la priskribajn adjektivojn de la du kategorioj:

ni povas karakterizi odorojn ekz. verdaj, lignaj — tio estas impreso; sed ne taŭgas karakterizi ilin ekzaltaj, stimulaj — kio estas efiko; ĉar inverse odoro povas agi en ni ekzalta, sed ne verda aŭ ligna.

Efikantaj adjektivoj esprimas sentimentojn, agordojn, inklinojn, kiuj estiĝas en ni (sentimentalo estas specifa sentimento). Tamen ankaŭ tiuj esprimoj priskribas per komparo, estas do signantaj; ĉar ili rilatas al flarefikoj, al homaj flarsentimentoj.

Tiu ĉi priskribita diferencigo estas esence memora al la antikva korpa odorsfero, la individuo-odoro, kaj al individua odorsentimento.


d. P. M. Walter (Dragoco 1971) faras pluan paŝon kaj rilatigas la odorojn al homaj motivoj. La influo de la feromon-ekkono estas evidenta. Walter aludas la piramidon de la deziroj: la homoj kontentigas unue iliajn bazajn bezonojn kiel transvivado kaj sinreproduktado (laŭ la sentenco malsato kaj amo movadas la mondon), tiam sekvas la amuzado kaj nur pli poste la t.n. superaj, noblaj motivoj. Bonvolu konsideri tiun deduktan aŭ hierarkian skemon ne strikta, sed nur kiel diskutproponon.

Laŭ Walter la praktika parfumado estas la arto, per odoroj influi la homajn motivojn; tiu tendenco distinas la modernan parfum-merkatigon.

e. La fina paŝo al ne-verbala sistemo de Hofstetter {1955} aŭ Osgood {1957} uzas kiel odorsignifon kontrastajn parojn de adjektivoj koncerne la vekitajn sentimentojn. Ili ricevas semantikan polaran profilon de iu persono. Estas uzeblaj kiel signantoj ne nur adjektivoj, sed ankaŭ simboloj, koloroj, bildoj.


f. Tre interesa por ni Esperantistoj estas la eksperimento de Aronsohn (1894), antaŭulo Letellier {1850}, krei artefaritan lingvon por odoroj, ĉar nia objektrilata lingvo ja ne havas vortojn por odorkvalitoj. Kiel ekzemploj estu citataj por la odoro de

alkalia lesivonaho
hidrogensulfidosahb
arsenikvaporoasboc
kamforocipho
cianohacyn
pomojhecyn
mandarinojhicyn
amilnitritocadahknob
karbolocedoh
mentolocihsoh
eŭgenolocihlob
jodoformocahic
timolocihno.

La greka vorto kinamomum — cinamo — devenas laŭdire de singaleza "kacyn" — ligno kaj nama — dolĉa. Ankaŭ la araba lingvo havas, kontraŭe al la nia, specifajn signifojn pri apartaj odoroj.

Ni vidas, ke la klasifikado de la odoroj estas "blanka tereno sur la scienca karto" {Kastner 1973}. Praktikaj klasifikadoj ekzistas, sed ne sciencaj. Tio nur eblus post kompleta kono de la flarprocezo.

 

C. Odoraĵoj kaj parfumoj

1. Historio

Al la historio de 1'odoro apartenas unue la priskribo de la odoroj de bestoj kaj plantoj kiel kvalitoj de vivaĵoj, kiuj troviĝas en la naturo, kaj nur poste la arto, cele prepari odoraĵojn kaj uzi ilin. Ni scias, ke Arabio je la tempo de la reĝino de Saba liveris amasojn de rezinoj kaj balzamoj el tereno, kiu tiam ankoraŭ nutris arbarojn. La egiptoj konis artajn ujojn por la konservado de bonodoraj kaj kosmetikaj substancoj. La "vitrofarilo", inventita en Sidon, ebligis unuajn vitrajn flakonojn. Vitro valoris tiam kiel oro, kaj balzamoj kaj spicoj apartenis al la ege ŝatataj trezoroj. La Tri Saĝuloj el la oriento portis (en la jaro 0!) tri donacojn: oron, incenson kaj mirhon: du el ili estis parfumaĵoj.

La persa literaturo de la tiama tempo estas plena de laŭdado pri la plantaj odoroj roza kaj lilia (Susa), sed ankaŭ fremdlanda ambro kaj tibeta mosko jam estis en la receptoj.

Jam longe antaŭe prosperis en Babilono speco de kosmetika poezio, kiel pruvas, el la tempo de la famekonata Hamurabi, unika teksto, laŭ kiu amanto intencas metamorfoziĝi en ŝminko kaj ungvento, por tiel esti plej proksime al la amatino.

Pli poste la araba filozofo kaj kuracisto Avicenna (980-1037) verŝajne jam ekstraktis plantojn kaj florojn per distilado, kaj nomoj kiel alkoholo kaj eliksiro estas arabaj.

Ankaŭ en la mezepoko estis odorantaj akvoj tre ŝatataj: la akvo de Chypre (Cipro) en la 12-a jarcento, la akvo Hungara ĉ. ekde 1370 kaj akvo Kolonja ĉ. ekde 1709.

Sed la alkohola ekstrakto nomata parfumo estas tradicie ligata kun la franca urbo Grasse proksime al Nice. Tie oni jam de longe produktis gantojn; tial ke la ledo sekve de la tanado malbonodoris, ekzistis la intereso kaŝi tiun kromodoron. Poste oni kreis la tiurilatan parfumnomon "jufto" aŭ "rusa ledo" (bovida ledo kun betula gudro), kiu montras maldolĉan "viran noton".

En Grasse estiĝis tri famaj parfumproduktejoj: Galimard (1747), Fragonard (1783) (hodiaŭ kun bela parfummuzeo) kaj Molinard (1849). La produktado de la parfumaĵoj tre evoluiĝis en la 19-a jarcento, kaj Grasse estiĝis "ĉefurbo" de la parfumoj.

Hodiaŭ ne plu sufiĉas la floroj kultivataj en la ĉirkaŭaĵo de Grasse — eĉ ne plu la aldone importataj kvantoj.

La kemia industrio havis bonan "flarsenton": ĝi uzis la ŝancon kaj pruvis la trafan sentencon, ke la mono kuŝas sur la strato en la senco de la vorto: ĝi plinobligas la ŝtonkarbonan gudron en valorajn kemiaĵojn. Dum la Pariza Mondekspozicio (1900) oni prezentis al la mira vizitantaro ne nur aluminion kaj anilinon, sed kiel amasproduktojn ankaŭ la jam pli frue sintezitajn odoraĵojn vanilinon (1872), jononon (1875), kumarinon (1893). Vanilino, plej eminenta aromizilo, estis produktata ekz. en 1970 je kvanto de minimume 5000 da tunoj kun prezo de ĉ. 30,- markoj po 1 kg. La sintezo de multaj aliaj odormaterialoj sekvis: nur en Usono oni produktis en 1968 ĉ. 260 tunoj da metiljonono kun valoro de ĉ. 2,4 milionoj da $-oj.

 

2. Ekstraktado de odoraĵoj

La surteraj plantoj produktas amason da odorantaj substancoj, sed ni volas konsideri nur florojn. En 1750 oni eltrovas en Grasse idealan metodon: sur tavolon de graso (du trionoj da porka kaj unu triono da bova) oni etendas la freŝajn florojn ekz. de jasmeno (kolektitaj antaŭ sunleviĝo!) kaj lasas ilin eble tri tagojn; la graso eltiras la grassolveblajn odoraĵojn. Tiam la velkintaj floroj estas anstataŭataj per freŝaj tiom ofte, ĝis la graso estas saturata "pomado", entenanta ĉ. 1 % da odoraĵo. Tiu nun estas ekstraktata per alkoholo. Post atentema vaporigo de la alkoholo en distilaj instalaĵoj restas la t.n. "esenco absoluta pomada" (Essence absolue de pomade, Absolue dlenfleurage) — la plej fajna floroleo. Tiu ĉi nevarma metodo estas la plej delikata — nur hodiaŭ tro multekosta.

La hodiaŭa ekstraktado de la floroj per varma graso, nomita "varma macero", donas la "esencon konkretan" (Essence concrete), el kiu estas poste ricevata la "esenco absoluta".

La gajno montriĝas tiel: ĉ. 8 milionoj da mankolektitaj jasmenfloroj pezas 1 tunon, el kiu oni ricevas 2,3 kg da "konkreto" aŭ 1,0 kg da "absoluto"; sed el 1 tuno da violfloroj oni ricevas nur 250 g da "konkreto" aŭ 100 g da "absoluto".

Tiuj ĉi nombroj parolas per si mem, kaj oni komprenas, ke nur la plej valoraj parfumoj enhavas tiajn aŭtentikajn substancojn. La prezo ekz. po 1 kg bulgara rozoleo de bona kvalito estas ekvivalenta pli malpli al 1 kg da oro kaj bezonas 3000 kg da florfolioj.

Bonan parfumon oni aĉetas en flakono aŭ en gracia flakoneto, en kiu la ekstrakto troviĝas en alkohola solvaĵo:

enhavasekstrakto, resto alkoholo
parfumo (Extrait)15 - 30 %
parfumo tualeta8 - 15 %
akvo tualeta4 - 8 %
akvo kolonja3 - 5 %
disblovebla kolonjo1 - 3 %.
 

3. Komponado de parfumoj

Interese estas certaj principoj de la parfumkomponado, ĉar la parfumistoj vere komponas siajn kreaĵojn el 50, 100, eble 150 kombinaĵoj. Celo de la alkohola parfumsolvo estas la dis-odorado, kiu okazu plejeble malrapide kaj simetrie, tiel ke komenca kaj fina odoro ne diferencas. Ĉar tio praktike ne eblas, ili celas bonodoran kaj efikan kompromison.

La odorsinsekvo (odorprofilo) komencas per la kapo-noto, kiu simbolas la melodian motivon kaj baldaŭ svenas. Tiam sekvas la ĉefnoto, kiu estas koro kaj korpo komune. Fine restas la fundo, ofte kune kun specifaj fiksiloj, kiuj mem estas odoraĵoj kaj kiuj retenas kaj stabiligas la odorimpreson. Korpo kaj fundo devas unuiĝi kaj formas komune la bukedon.

Ĉeestas ankaŭ nuancaĵoj laŭ la ideoj de la parfumisto. Tiel ekestas odor-piramido, kiu similas al la gusto-piramido de la vino.

La t.n. fiksaĵoj, kiuj kelkfoje mankas en malmultekostaj parfumoj, grave rolas en la famaj parfumkreaĵoj. Ili apartenas al fundo kaj estas ofte valoraj aŭtentikaj odoraĵoj kiel ekz. la besta mosko, ambro, civeto aŭ kastoro, sed ankaŭ plantaj ekstraktaĵoj kiel la "kverko-musko absoluta".

Por krei novan sukcesan parfumon necesas kreivaj ideoj kaj bonega "flarnazo". Tiun laboron prizorgas la famekonataj "nazuloj", kiuj estas tre raraj; eĉ en Grasse troviĝas nur kelkaj. Sed same necesas por sukcesplena parfummarko bona ideo pri alloga nomo, kun kies "mesaĝo" la uzontinoj kaj uzontoj povas asociade identiĝi.

 

4. Parfumklasoj

La unuaj parfumoj entenis prefere florodorojn, sed tiu maniero respondis tro al realismo: sinjorinoj ne volas figuri promenantan violon, rozon, konvalon. La parfumistoj variis en freŝigajn, stimulajn, narkotajn, obtuzajn fantaziodorojn.

Ordigo laŭ tipfamilioj estas ofte nur malpreciza, sed povas aspekti tiel:

floraj ciprajaldehidajorientaj(virinaj)
dolĉamuskafantazianarkota
L'OriganChypreChanel 5Shalimar
1905191719211925
CotyCotyChanelGuerlain
Arpège
1927
Lanvin

ledaj-tabakajfilikaj (ankaŭ viraj)
jufta/bruletaverda/putreta
Cuir de RussieFougere Royal
19241882
ChanelHoubigant

Ni vidis antaŭe la komponadon laŭ la odorprofilo, do laŭ la sinsekva svenado. Nun ni rigardas — iomete — la komponadon laŭ la odora tendenco de la komponaĵoj, kiun ni provas rilatigi al la odorefika skemo de Jellinek. La ekzemplo estu la famekonata Chypre de Coty (1917). {Sed necesas diri, ke multaj Chypre-tipoj ekzistas, ĉar ĉiu parfumisto provas nove krei tiun parfumtipon, kaj ankaŭ en pli novaj parfumtipoj la ideo de la tipo Chypre estas ekkonebla}.

Bazo de multaj parfumkreaĵoj estas la jasmena odoro. Natura jasmena floroleo estas unu el la gravaj odorkomplekso en la parfumoj de la tipo "franca"; la jasmena esenco absoluta el la pomado entenas 2,5 % da indolo, kiu portas preskaŭ fekan odoron; tiom procentoj da indolo estas tolerebla nur, se ili estas ruze kaŝitaj en natura odoraĵo.

La karaktero de la Chypre-tipo estiĝas el la kontrasto erotika-jasmeno kun stimula-kverkomusko, sed tio estas odorkontrasto, ne efikkontrasto, ĉar kverka musko ekzaltas la jasmenon (jasmeno mem entenas stimuligan jasmonon je ĉ. 3 %).

Kastoro aŭ mosko aŭ ambro substrekas la impreson de la jasmeno. La narkota rozo kontrastas kun la ekzalta kverkmusko kaj plifortigas jasmenon en la obtuzan direkton. La brila kontraŭpunkto al la akordo musko-jasmeno-rozo estas la freŝiga, kontraŭ-erotika kaj pro tio grave necesa bergamoto. Tiel ekestas kvazaŭ "konstelacia" opozicio de odoraj steloj.

 

D. Parfumo kiel nelingva komunikado

1. Sinestetiko de sentumoj

Parfumo estas ne nur teknika ekstrakto, sed estas metafore ankaŭ eliksiro el kaŝitaj deziroj flanke de la odorant(in)o kaj de la flarant(in)o. Per la odoro naskiĝas flarekscitoj, en kiuj speguliĝas konvenaj kaj tabuitaj travivaĵoj kaj ekspektaĵoj, kiuj estas bonege arkivitaj en la flarsentuma memoro.

Kvankam nia vidado kaj aŭdado estas pli atente kultivitaj, signifas odoro, krom koloro, sono kaj formo, suplementan belec-komponanton, kiu povas esti perceptata nur per nazo kaj gusto. La samtempa perceptado per diversaj sensorganoj, eĉ se nur unu estas aktive ekscitita kaj aliaj nur induktitaj, nomiĝas sinestezio. Tiu evoluas nekonsiderate ĉu ni vere aŭ nur ŝajne vidas tion, kion ni flaras — aŭ aŭdas kion ni vidas — aŭ flaras kion ni aŭdas. Tiuj procezoj povas inversiĝi kaj suplementiĝi. (J. Donath, 1922). La libervola apercepto de tia odor-kolor-son-impreso en la konscion povas elvoki sinestetikan efikon.

Estetiko estas nocio pri elkultura sublimado kaj kongruas kvazaŭ kun belharmonio inter naturo kaj arto. Poetoj taŭgas plej bone por peri al ni ian sentuman enhavon per paroloj, kaj Charles Baudelaire priskribis en 1857 la imagon de sinestezia sentumado per siaj versoj en "Correspondances" (interrespondoj) en la ĉapitro "spleen et idéal" de la poemkolekto "La floroj de la malbono" (Les Fleures du Mal), en kiu li poemas la kunagordiĝon inter odoroj, koloroj, sonoj. Ankaŭ poetoj ekster la simbolismo aludas situaciojn, en kiuj miksiĝas sensimpresoj, kaj preskaŭ ĉiam la odoro rolas ĉefe kiel sinestezia peranto ĉe la aliaj sensperceptadoj.

En tiu kunteksto la odoro estas ĉiam ege individua signalo, kiu forlasas la sferon de la dissendanto serĉante ricevanton; odoro simbolas ekzistantan ĉeeston, preskaŭ materian kontakton. Sed pro tio ke la signalo ne estas unusignifa, sed modulita per la agordo, ĝi estas asociebla nur, se ekzistas la ebleco al ia identigo estu per interkompreniĝo aŭ per malkonsento.

Se ni konsideras la aliajn signalojn, ekz. sonojn kaj kolorojn, ŝajnas eble iomete kuraĝe diri, ke tono generas "punktualan" kaj koloro "arean" impreson, dum ke odoro agas en la spaco; sed fakte odoroj ne estas prezenteblaj nur areaj, ili posedas volumenon kaj pretendas amplekson.

Odoroj reprezentiĝas kiel korpoj (esprimo ĉe la vingustado!) kun verticoj, eĝoj, edroj kaj enhavo. Pro tio diversaj odoroj ne nuliĝas, sed nur pli malpli harmonie miksiĝas antaŭ ol ili disflugas unu post la alia laŭ volatileco.

Parenteze estas interese, ke en la mitologio ne ekzistas estaĵoj, kiuj povas vivi per aŭdado de sonoj aŭ per vivado de koloroj, sed raportiĝas pratempa sagao pri "senbuŝuloj", kiuj ne manĝis, sed povis vivi per flarado de odoroj!

Hodiaŭaj ekspozicio-konceptoj en muzeoj serĉas realigi la ideon de la totalartaĵo kiel artprezentado, kiu strebas al sinoptika celebrado de certa epoko aŭ stilo. Tiuj ekspozicio-faruloj prezentas eventon el plej eble multaj vidpunktoj: arkitekturaj, stilistikaj, pikturaj, skulpturaj, literaturaj, muzikaj. Sed plej validas ĉe tio la rigardado, ĉar la homo estas okulvivulo kaj li prezentiĝas nur malmulte kiel orelvivulo.

 

2. Socia signifo de la kosmetiko

Vido kaj aŭdo estas la superaj sensoj. La flarsento estas taksita malsupera senso, verŝajne ekde la homo iras sur du gamboj kaj ekde sia nazo malproksimiĝis for de la tero. Laŭ eldiroj de certaj filozofoj la nazo, tiu ekstremaĵo de la kapo, nur ĝenas lin je la pura cerbumado; kaj ideoj ne volas esti konfrontataj kun odoroj.

Sed en kiel pli ampleksa maniero kontribuas ĝuste la odoro al totalimpreso de ia evento aŭ situacio, simultane kun la aliaj sensoj:

"Nenio pli reala en la mondo ol odoro, ĝi sorĉas nin momente en la regno de la realajoj" {Christ. Dietrich Grabbe, Don Juan und Faust, 1829}.

Tipa ekzemplo estas la objekt-odoro, kiu unuiĝas kun la vida bildo aŭ la ago de la odorfonto al kompleksa sensimpreso.

Vidaj (visuell), sonaj kaj odoraj influoj devas esti ĉiutage multnombre asociataj per ni. Ĉe tio strukturiĝas, kune kun la odoro, iama bilda (eidetisch) materialo kaj formas la virtuan (virtuell) fonon de nereala sentumado.

Kaj ni ĉiuj scias, ke odoroj posedas mirindan asociigan forton revekante pasintajn memoraĵojn kaj situaciojn, eĉ junaĝajn, kiuj pliriĉigas la kompleksan fundon de la memoro. Tiaj asociadoj signifas venkadon de la tempo.

Oni atribuas tion al la konstato, ke la vojoj de la flarnervoj sin miksas parte kun tiuj de la vidnervoj irante al cerbo.

Inter la odormemoro kaj la kolormemoro ekzistas paraleloj kaj leĝo-konformecoj. Tiuj senskonsciaj memorspuroj signifas reziduojn (restaĵ-etoj) de ia pli frua konscio, ili estas funkciaj postefikoj de iamaj perceptadoj. Tamen ni ne scias, kiel ili estas pregitaj, enstampitaj kaj arkivitaj. Tute ĝenerale oni parolas tial pri la travivaĵstrukturo, kiu disvolviĝas ĉe la flarado.

En ĉi tiu rilato la homo baziĝas sur animala fundo, kiu estas regata per instinktoj de la malsato kaj de la sinreproduktado. La vigla, refreŝiga spirito direktas lin stimulante aŭ kvietigante per impulsoj, kiuj rezultas el la transformado de sensperceptoj. Sed tiuj rezultaj impulsoj ne estas laŭvole reprodukteblaj kaj antaŭdireblaj kiel la puraj natursciencaj disciplinoj ĝin deziras. Eĉ teknikaj maŝinoj ja ne ĉiam perfekte funkcias, des malpli perfektaj, kaj pro tio manipuleblaj, estas animalaj vivaĵoj. Ĉar la t.n. "spaco de la homa travivaĵo" estas kompleksa: pro la ebleco al konscia abstraktado tiu spaco ampleksas ne nur la biosferon, sed ankaŭ la logosferon (B. Heim, 1982). La homo povas evidente percepti fizikan influon kaj ekkoni ĝin samtempe per siaj aliaj sensoj — kaj ĝui ĝin, kio havigas al li la sinestezian sentumadon.

Ni konstatas kelkajn interesajn ideojn pri sinesteziaj interrespondecoj. Al la fiziologiaj ekscitoj odoraj, koloraj, sonaj, al kiuj devus esti adiciitaj ankoraŭ formo kaj moviĝo (ritmo), respondas la sensperceptadoj flarado, vivado, aŭdado respektive palpado kaj ekvilibro.

Nia lingvo estas sono strukturigita kaj iniciatas, dum la aŭdado, finfine komprenon. Sed ankaŭ la vido de la teksto aŭ la palpado de la brajla skribo kondukas al la sama rezulto, ke ni "vidas", parolante pri parfumoj, certajn kolorajn florojn, kiuj aperas kiel virtualaj ideaj bildoj — kaj mankas malmulte eĉ flari ilin! Se okazas ankaŭ tio kaj se ni ankoraŭ aŭdus certan tonon, dum ke ni imagas ruĝan rozon, tiam ni travivas sinestezian eventon.

Analoge elvokas la flarado ekz. de la substanco nootkatono la imagan bildon de la flava pampelmuso, kaj eble ni eĉ sentas agacon sur la dentoj kaj salivon en la buŝo.

 

3. Memvaloro de la odorkulturo

Konekse kun tiu temo staras la traktado de G.W.S. Piesse, kiu publikigis en 1862 proponon por la interrilato inter odoroj kaj tonoj en la formo de odor-gamo, en ties mezon li metis la tonon c4, al kiu li atribuis la rozodoron. Sed li nomis jasmenon, c6, "Meru kaj umbilikon de ĉiuj plantodoroj". Li opiniis, ke odoroj same efikas sur la homaj sentoj kiel muziko, kaj ke al ĉiu odoro respondas tono. Sur speco de harmonia skalo li konstruis, analoge al muziko, odorharmoniojn laŭ konsonancaj kaj dissonancaj odorakordoj — interesa, sed parte arbitra ideo, kiu ne estas konklude deduktebla.

La esprimo "odor-orgeno" tamen grave rolas ĉe la parfumkreado kaj signifas la laborejon, en kiu la parfumisto disponas pri plej eble multaj odoroj, kiuj staras antaŭ li en multaj vicoj kiel centoj da orgenfajfiloj, dum ke li komponas novan melodion el tiuj ĉi notoj.

Alia ekzemplo estas kultrilatoj inter odoroj kaj koloroj, kultivitaj per magiaj ceremonioj kiel rita konduto. Tiel eblas enkonduki tute novajn laŭmodajn manierojn. Koloroj kaj odoroj estis en antikvaj tempoj ambaŭ multekostaj kaj luksaj. Nur malmultaj koloroj kaj ankoraŭ pli malmultaj odoraj substancoj estis daŭremaj. La diversaj kultoj ĉiam serĉis rimedojn por elvoki la sinesteziajn eventojn per ekstazoj.

Hodiaŭ blukoloritaj banŝaŭmoj ne nur ŝajnigas la ĉielbluan marbordon, sed en la banejo eĉ odoras mare, kaj brunigaj kontraŭsunaj kremaĵoj disodorigas artefaritan odoron de kokospalmoj. La modo simulas per sintezoj la plenumon de civilizaciaj revoj. Sed ĝi ankoraŭ ne povas kolorigi la aŭdatan muzikon kaj ne kapablas odorigi la sonĝojn. Tion pli bone scipovis jam antaŭ jarcentoj certaj indianaj triboj, kiuj faris grandan migradon por trovi la drogon de la kakto Peyote, per ĉi ties helpo ili spertis la plivastigon de la konscio — ne per poezio, sed per naturaj drogoj.

Kio la flarfenomeno efektive "estas" restas ankoraŭ sen ampleksa respondo. La demando devas soni, kiel efikas odoro; sed tiom longe ni eĉ tion ne scias precize, oni simple nur povas priskribi la fenomenojn. Kaj ni povas konstati certan magian, tio signifas neeksplikeblan pensstrukturon, kiu vidigas la fiksadon de la sentimentoj per moroj kaj uzadoj en formo de certaj tabuoj.

La odorestetiko montras pli originan biologian konekson ol nia moderna kaj abstrakta valorestetiko, kiu ĉiutage emfazas t.n. sakrajn kaj eternajn validojn, kiujn ŝtataj kaj religiaj manipulantoj altrudas al la homaro. Tiaj piaj mensogoj estas ofte produktoj de lerta manipulado, kiu celas la subpremon de nedezirataj kondutmanieroj per tabuado.

La odorkaŭzita sinestezio resistas la sciencigon. Per kiaj efektivaj interagoj odoroj — koloroj — sonoj interplektiĝas estas nekonate, sed la homo kapablas, registri la efikojn, kaj la antropologio kolektas tiurilatajn praajn mitojn.

Novaj ekkonoj de tiuj traviveblaj transiroj rezultos eble el pli bona kompreno pri aranĝo kaj plektiĝo de fizika kaj psika mondoj. Ebla kvantumo-fizika unuecigo de fortoj kaj resonancoj al kosma fiziko scipovos pli bone konsideri la potencan asociigan povon de la malgrandegaj odoreroj.

Multaj medioj ĉirkaŭas nin, al ili apartenas ankaŭ la informado, precipe la lingvo; ĝi figuras kaj priskribas certan parton de nia reala kaj intelekta mondo en la formo de signoj, kaj la gramatiko estas la metasistemo de tiuj signantoj. Sed tiaj lingvaj signoj nur estas malgranda parto el la tuta regno de la signoj.

La homo kredas sin krono de la kreaĵoj, antaŭ ĉio pro sia lingva kapableco. Sed ĉiuj aliaj vivaĵoj ankaŭ uzas informsistemojn, kiuj bonege funkcias, sen ke ni havus influon aŭ scion pri ilia mondo aŭ iliaj vivkonceptoj.

La signifo de la signoj obeas al konvencioj, kaj la signifa sistemo ne plu funkcias, se la signifsperta tradicio disfalas aŭ perdiĝas.

Parfumo estas en ĝenerala senco informo el la nelingva regno de la signoj laŭ la konvencio de la naturo. Parfumo estas valorlibera komunikilo kaj apartenas al la individua odorsfero de ĉiu vivaĵo. La senco de tia alloga aŭ kaŝa kosmetiko estas la celita aŭ subkonscia reliefigo de sociaj signaloj. Konsiderante tion la parfumo rajte servas al la konscia intenco por la adaptiva kompensado: ĝi subtenas la memkonfirmon kaj kapablas aktivigi forgesitajn informajn signalojn {Freitag 1972}.

 

Resumo:


Literaturo

Amoore J. E.,Perfumery and Essential Oil Records 43 (1952), 321-330 The Stereochemical Specifities of Human Olfactory Receptors
Aronsohn Ed.,Arch. f. Laryngologie 2 (1894), 42-47 Versuch einer Nomenclatur der Geruchstjualitaten
Brud W. S.,Dragoco Report 27 (1980/2), 44-53 Bemerkungen zur Theorie des Geruchs
Chaillan R.,Dragoco Report 31 (1984/5-6), 141-153Trends in der Parfümerie
Corbin A.,Editions Aubier Montaigne, Paris ISBN 2.7007.0293.XLe Miasme et la Jonquille — 1'odorat et 1'imaginaire social XVIII - XIX siècles
Donath J.,J. f. Psychologie und Neurologie, 29 (1922),112-119Über Farbigriechen (Odoratio colorata)
Hagen A.,Verlag H. Barsdorf, Charlottenburg, 1901Die sexuelle Osphresiologie (Iwan Block)
Heim B.,Andreas Resch Verlag, Innsbruck, 1982 Der kosmische Erlebnisraum des Menschen
Henning H.,Verlag Joh. Ambrosius Barth, Leipzig, 1916 Der Geruch (Habilitationsschrift)
s.o., Leipzig, 1924 Der Geruch - Ein Handbuch
Hirsch J.,Z. Psychologie und Physiologie der Sinnesorgane 88 (1922), 337-371 Über traditionellen Speisenabscheu
Hofmann H. H., Naturw. Rundschau 22(2) (1969), 53-62 Der Geschmackssinn des Menschen
JaenickeL.,Chemie für Labor und Betrieb 36 (1985/6-7), 280-284, 356-360 Sexuallockstoffe der Braunalgen I und II
Jellinek P.,A. Hüthig Verlag Heidelberg, 1965, 2. Auflage Die Psychologischen Grundlagen der Parfiimerie
Köonig R.,Intern. Soc Cosmetic Chemists 23 (1972), 823-829 Kulturanthropologische Betrachtungen zum Problem der Parfümierung
T. Lucretius C. Langenscheidtsche B.gr.u.röm. Kl. 65, Berlin-Schóneberg Von der Natur der Dinge (dt. v. W. Binder)
Ohloff G.,Chemie in Unserer Zeit 5 (1971), 114-124 Die Chemie des Geruchsinns
Pilz W.,Contact Nr. 47 (1990), 18-23 Babylon: kulturelles Zentrum der vorderasiatischen Welt
Zit. aus P. Rovesti, Alla Ricerca dei Cosmetici Perduti, Marsilio Editori, Venedig, 1975
Piesse G.W.S.,Lindsay & Blakiston, Philadelphia, (1867) (London 1862) The Art of Perfmery — The Odors of Plants
Randebrock R., Gustation and Olfaktion, G. Ohloff & A. F. Thomas Academic Press, London N.Y., (1971)111-125 Molecular Theory of Odor with the alpha-Heliz as Potential Perceptor
Ráath-Végh I.,Die Geschichte der Liebe (trad. Gyula Háy) (A szerelem regényes életrajza, Cserépfalvi, Budapest, 1941)
Kiepenheuer, Leipzig und Weimar, 1963
Schneider D.,Dragoco Report 8 (1961/2), 27-38 Der Geruchssinn bei den Insekten
Schneider D.,Dragoco Report 15 (1968/4-5), 67-74, 95-100 Wie arbeitet der Geruchssinn bei Mensch und Tier
Schneider D.,Naturwissenschaften 58 (1971/4), 194-200 Molekulare Grundlagen der chemischen Sinne bei Insekten
Schweisheimer, Seife - Oele - Fette - Wachse 26 (1953), 691-692 Geruchs-Klassifizierung und Duftmessung
Walter R. M.,Dragoco Report 18 (1971/10), 209-213 Die Parfümerie bedarf einer prakt. Geruchsklassifizierung

Rimarko:
Uzitaj skemoj aŭ diagramoj el la citita literaturo.
Ne detale menciita literaturo en { }.


Fonto: Scienca Revuo- Vol. 42 (1991) - 158. pĝ. 61-92.

STEB: http://www.eventoj.hu