Astronomia kuriozaĵo

Tago egala al 42 jaroj kaj nokto egala same al 42 jaroj

D-ro Alves de Moura (Portugalio)

Legantoj, trankviliĝu! Tio ne okazas sur la Tero, ĉi tiu malfeliĉa planedo, kiu, malgraŭ ĝia jam longa kunhoma vivo ĉirkaŭ du milionoj da jaroj aŭ dudek mil jarcentoj ankoraŭ ne trovis la Veron, la Pacon, la Sekuron de siaj mortemaj loĝantoj.

Temas pri alia planedo Urano perdita ĉe la disvastoj de la Sunsistemo, je meza distanco de trimil milionoj da kilometroj, kaj la lumo, por tio trapasi je la rapido de 300 000 km/s, konsumas du horojn kaj duonon. Tio sigoifas, ke la lumo, kion per teleskopo oni povas observi sur la planedo Urano, en difinita momento, estas de tie ekirinta antaŭ du horoj kaj duono tempo egala al tiu; kiun konsumis aviadilo de Lisbono al Zagreb.

La loĝantoj (?) de Urano estas devigataj adaptiĝi al specialaj kaj unikaj kondiĉoj, kiujn nur en tia planedo oni povas konstati. Tio okazas ĉar la rotacia akso de Uarano estas preskaŭ paralela al orbita plano [ebeno!], formanta kun ĝi angulon pli malgrandan ol 8°. Oni komparu ĝin al tio, kion la Tera akso faras kun ĝia orbita plano en la ekliptiko (66° 33').

Uzante pli simplan esprimon, oni povas kompari Teron al moviĝanta turbo, kies akso estas kliniĝinta 66° 33', rilate al la plano sur kiu ĝi moviĝas. La planedo Urano estas komparebla al bilarda pilko, kiu sur la verda ŝtofo de la bilardo ruliĝus ĉirkaŭ imaga akso, preskaŭ paralela al la plano sur kiu ĝi turniĝus. Dum la transira movo ĉirkaŭ difinita punkto, tiel la turbo kiel la pilko devus konservi la koncernajn aksojn ĉiam paralelaj al si mem, kiel okazas al planedoj, do al Tero kaj Urano respektive.

La translacia periodo de Urano daŭras 84 terajn jarojn, t.e. dum tiu planedo kompletigas translacion ĉirkaŭ Suno (centro de la tuta Sunsistemo), Tero realigas 84 vojaĝojn ĉirkaŭ la sama reĝo-astro.

Pro la aksa pozicio, preskaŭ paralela al la plano de la orbito, ĉiu poluso de Urano ricevas varmon kaj lumon el Suno, dum 42 teraj jaroj kaj aliaj 42 teraj jaroj ĝi estas enmetita en mallumo.

La daŭro de la taga movo, t.e. unu kompleta rotacio de la planedo ĉirkaŭ sia akso, estas 10 h 48 m. Tamen, ĉar la rotacia akso estas preskaŭ sur la plano de ĝia orbito, tia movo, kombinata kun tiu de translacio, naskas la sinsekvon de tagoj kaj noktoj, laŭ tre diferenca maniero ol tiu konstatita sur aliaj planedoj.

Sur tiu planedo okazas ankaŭ fenomeno unika: la rotacia movo efektiviĝas laŭ retroira senco. Ties kvin satelitoj ankaŭ turniĝas laŭ retroira senco, sed sur planoj preskaŭ perpendiklaj al tiu de la orbito de Urano. Nu, same kiel okazas ĉe aliaj planedoj, la rotacia akso restas dum la translacio ĉiam paralela al si mem. El tio rezultas, ke, en la tempospaco de la solsticoj de Urano, la rotacia akso de tiu ĉi planedo estas turnita al Suno. La poluso de la lumigata hemisfero (turnita al Suno kaj tial al Tero) troviĝas preskaŭ ĉe la centro de la disko; la alia, ĉe la kontraŭa hemisfero, estas tuta en mallumo.

La ekvatoro respondas al ŝajna cirklo turnanta la planedon. Ĉe la sekvanta solstico (42 teraj jaroj, poste) inversiĝas la aferoj. Ĉe la ekvinoksoj, la rotacia akso estas perpendikla al la direkto de la sunradioj. La ekvatora plano prezentiĝas en tiu direkto. Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj, dum kelkaj teraj jaroj, la tagoj estas egalaj al la noktoj.

OK POZICIOJ DE URANO DUM ĜIA TRANSLACIO DE 84 TERAJ JAROJ:
A 1-a ekvinokso (tago kaj nokto de 5 h 24 m) C 1-a solstico; E 2-a ekvinokso (tago kaj nokto de 5 h 24 m); G 2-a soltico; B Komencas, ĉe L, tago de 21 teraj jaroj; D Finiĝas, ĉe L tago de 21 teraj jaroj; F Komencas, ĉe L, nokto de 21 teraj jaroj; H Finiĝas, ĉe L, nokto de 21 teraj jaroj.

Ni vidu bildon:

Ĉe la pozicioj C kaj G de Urano, ĉe solsticoj, la respektivaj polusoj (PP') troviĝas preskaŭ ĉe la centro de la disko; la ekvatoro (EE') limigas tiun diskon.

Ĉe la pozicioj A kaj E, ĉe ekvinoksoj, la rotacia akso estas perpendikla al sundirekto (same kiel okazas al Tero ĉe ekvinokso de marto kaj de septembro) kaj, tial la tago daŭras nur iom pli ol kvin horojn, kaj la nokto la saman teminon, ĉar la daŭro de la taga movo (rotacio) estas 10 h 48 m.

Iu loko, ĉe la latitudo 45° en Urano (respondanta ĉe Tero, ekzemple, al latitudo de Bordeo), havas tagon de 21 teraj jaroj kaj nokton ankaŭ de 21 teraj jaroj, apartigitaj per aliaj tiomaj jaroj kun tagoj kaj noktoj daŭrantaj de kelkaj minutoj ĝis 10 horoj kaj 48 minutoj, laŭ la sezono de la Urana jaro (84 teraj jaroj).

Urano estas 74-oble pli volumena ol la Tero. Ĝia konsisto, laŭŝajne, prezentas treegan similecon al Jupitero kaj al Saturno (transira fazo, fluida stato eliganta varmon kaj komencanta eble skizon de starigo de kontinenitoj). Oni supozas, ke la temperaturo en la hemisfero turnita al la Suno, estas 160 gradoj C.

La kialo de la nomo de tiu planedo, malkovrita de la angla astro nomo Herschel en 1781, rilatas al greka mitologio, kiel, cetere, ĉiuj aliaj konsistigantaj la Sunsistemon. Ĝi prenis la nomon de la parto de la dio Saturno kaj de la avo de la dio Jupitero, do ĝi ekaperis al homaj okuloj laŭ la ordo de distancoj al Suno, post la planedoj nomitaj per la nomoj de tiuj dioj Jupitero kaj Saturno. Urano, efektive, estis, laŭ la klasika mitologio, la diaĵo personiganta la ĉielon, post kiam ĝi estis, en tera vivo, la unua reĝo de la Atlantoj, mitologia popolo de la mistera Atlantido.


Fonto: Homo kaj kosmo, 1975, n-ro 3-4, pĝ. 13-16.

STEB: http://www.eventoj.hu

  Reen al la antaŭa paĝo!