Amri Wandel - Tel Aviv - IKU 2000

Ses tagoj de kreado: de la pra-eksplodo ĝis la homo...


1. Resumo

"En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la Teron" - tiu kaj aliaj frazoj el la biblia rakonto de Genezo rimarkinde kongruas kun la modernaj teorioj pri la kreado de la universo kaj evoluo de vivo sur la Tero. La komenco de la kreado per "kaj Dio diris: estu lumo" memorigas pri la aserto de moderna kosmologio, ke la universo komencis per giganta "pra-eksplodo" (konata en la scienca medio per la angla termino "Big Bang"). Similajn surprizajn paralelaĵojn inter la Genezaj rakontoj biblia kaj scienca oni povas trovi en la evoluo de la sun-sistemo, la Tero, vivo sur la Tero, ĝis la lasta paŝo: apero de pensanta homo, kiu kapablas esplori la originon de la universo. Mi provos ĉi sube rakonti tiun mirindan historion de Genezo, kiu laŭ la Biblio daŭris ses tagojn, kaj laŭ la moderna scienco iom malpli ol ses miliardojn da jaroj.


2. La ekspansianta universo

Komence de la 20-a jarcento astronomoj rimarkis, ke malproksimaj galaksioj malproksimiĝas for de ni je granda rapideco. En la tria jardeko usona astronomo Edwin Hubble malkovris, ke la rapideco de malproksimiĝo de la galaksioj estas proporcia al ilia distanco: ju pli malproksime de ni troviĝas galaksio, des pli granda estas ĝia ruĝenŝovo, kaj des pli rapide ĝi moviĝas for de ni.

La malkovro, ke ĉiuj galaksioj malproksimiĝas de la Tero, ne signifas, ke ni troviĝas en la centro de la universo. Fakte, nia loko en la kosma fluo de la galaksioj tute ne estas speciala – kaj tute ne ekzistas "centra punkto"; el ĉiu alia loko en la universo oni vidos similan fenomenon, ke ĉiuj galaksioj malproksimiĝas. Kiel analogio oni povas imagi balonon kun punktoj sur ĝia surfaco: se la balono pligrandiĝas ĉiu punkto sur ĝia surfaco malproksimiĝas de ĉiuj aliaj punktoj.


3. La pra-eksplodo: kiom aĝas la universo?

En la kosma pasinto, antaŭ miliardoj da jaroj, la galaksioj estis pli proksimaj unu al la alia, ol ili estas nuntempe. Se oni povus retroiri en la tempo sufiĉe multe, oni fine alvenus al la momento, kiam ĉiuj galaksioj kaj la tuta materio en la universo estis koncentritaj en unu punkto. Tiun tempon oni povas konsideri kiel la komencon de la universo. Laŭ tiu interpreto, la ekspansio de la galaksioj estas rezulto de iu grandega eksplodo. Tiu modelo de la universo nomiĝas la pra-eksplodo (angle: Big Bang, akronime: Pra-EKsplodoO - PEKO). Se oni renversas la ekspansion, dividante la distancon per la rapido oni povas taksi la aĝon de la universo: 10-15 miliardoj da jaroj. La Geneza priskribo pri la komenco de la kreado "Kaj Dio diris: estu lumo kaj fariĝis lumo" memorigas pri la PEKO teorio. Tiu teorio havas firman observan bazon.

En la jaro 1965 la esploristoj Penzias kaj Wilson malkovris strangan radio-bruon en ilia ricevilo. Evidentiĝis ke tiu bruo ne estis tera radio-elsendo, sed ĝi venis el la ekstertera kosmo, egalmezure el ĉiuj direktoj. Efektive, la teorio de la praeksplodo antaŭvidas ĝuste tian bruon, kiel "eĥo" de la PEKO: la komenca pra-lumego ekspansiinta dum miliardoj da jaroj malf ortiĝis kaj malvarmiĝis ĝis la nuna nivelo.


4. La Suno kaj la steloj

"Kaj Dio diris: estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo". Kiel fariĝis tiuj "lumaĵoj"? Kiel naskiĝis la suno kaj la steloj? Nuntempe ni scias, ke ankaŭ la suno estas stelo, tute averaĝa, sed tial aspektas tiom brila ĉar la aliaj steloj estas multe pli malproksimaj. Iom post iom la materio de la ekspansianta universo malvarmiĝis kaj kondensiĝis en pli densajn strukturojn kun vastaj preskaŭ malplenaj spacoj inter ili – la galaksioj. En la galaksioj nuboj de gasoj kolapsis kaj naskis stelojn - lumantajn gasglobojn kiel nia Suno. Tiu procezo de stel-naskiĝo el la interstela gaso daŭras en diversaj partoj de la Galaksio, kiel ekzemple okazas en la granda nebulozo de Oriono.


5. La ĉielo kaj la Tero: la sunsistemo

La sunsistemo naskiĝis antaŭ ĉirkaŭ 5 miliardoj da jaroj el interstela nubo de gaso. Infraruĝaj observoj de stelaj embrioj montras grandan diskon de gaso kaj polvo. La frua sunsistemo similis verŝajne al tia disko, kies centra parto kolapsis kaj fariĝis la suno, kaj la cetero kondensiĝis kaj kreis ringojn kiuj sekve fragmentis kaj naskis planedojn.

La konsisto de la planedoj variis laŭ la distanco de la Suno kaj la temperaturo en la pra-suna nebulaĵo: en la regionoj relative proksimaj al la Suno la temperaturo estis sufiĉe alta, tiel ke gasoj kaj grejnoj de glacio vaporiĝis kaj nur grejnoj de elementoj kiel karbono, silico kaj fero povis kondensiĝi. Tiel kreiĝis la kvar terecaj rokaj planedoj, Merkurio, Venuso, Tero kaj Marso. Pli for de la prasuno la temperaturo estis pli malalta, kaj glacio-grajnoj povis kondensiĝi. La pli granda maso de la planedoj kreitaj en tiu parto povis altiri ankaŭ la gasojn hidrogeno kaj heliumo. Tiel kreiĝis la gasaj gigantoj, Jupitero kaj Saturno, kaj la eksteraj planedoj Urano kaj Neptuno. Ĉiuj kvar havas rokan kernon, ĉirkaŭita de dikaj tavoloj de glacio kaj ekstere estas plejparte la gasoj hidrogeno kaj heliumo.

Bildo 1


6. Tagoj kaj jaroj

"Kaj Dio diris: estu lumaĵoj en la ĉielfirmaĵo por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempon, tagojn kaj jarojn". La perioda ŝanĝiĝo de la tago kaj nokto, de la tajdoj kaj de la sezonoj havas gravan rolon en la evoluo de la vivo sur la Tero. La malprofunda akvo ĉe la marbordoj povis servi kiel taŭga medio por la kunfandiĝo de la unuaj organikaj molekuloj al pli kompleksaj strukturoj, kaj la ripetiĝa ciklo de sekiĝo kaj malsekiĝo kaŭze de la tajdoj – laŭ kelkaj scenaroj pri la komenco de la vivo – servis kiel akcelilo de tia kunfandiĝo.

La sezonoj kaj la tagnokta ciklo plenumas gravan rolon ankaŭ en la vivo de multaj plantoj kaj animaloj nuntempe, sed pri tio ni ne scias, ĉu la vivaj estaĵoj adaptiĝis al la sezonoj aŭ inverse, ke la periodaj tagnokta kaj sezona cikloj estas esencaj por evoluo de kompleksaj estaĵoj.


7. La akvo - eliksiro de vivo

"Kaj Dio diris: estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo ... kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo". La unua kondiĉo por la evoluo de biologia vivo, kiel ni ĝin konas, estas la ekzisto de likva akvo sur la surfaco de la planedo. Likva akvo servas kiel bankuvo, kie simplaj organikaj molekuloj flosas kaj povas renkonti similajn molekulojn por krei pli kompleksajn ĉenojn, kiuj estas la bazo por proteinoj kaj DNA molekuloj, la genetika reprodukta ŝlosilo. Gravan rolon havas ankaŭ la akvo ĉiela: la akvovaporo en la atmosfero servas kiel forcejo: ĝi enlasas la lumon de la suno kiu varmigas la Teron, sed baras la reflektitajn infraruĝan varmoradion, kiu sen la atmosfera akvo estus reradiiĝinta for en la spacon. Sen la akvovaporo en la atmosfero la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la Tero estus –18 °C, kaj ĝi estus eterne kovrita de glacio.

"Kaj Dio diris: en la akvo aperu moviĝantaj estaĵoj, vivaj estaĵoj". Efektive ĝuste tion ni konkludas ankaŭ de fosiloj: la unua vivo evoluis en la akvo. La plej fruaj malkovritaj spuroj de la vivo estas de antaŭ 3.8 milardoj da jaroj. Temas pri fosilitaj senkernaj ĉeloj nomataj prokariotoj (greke: senkernaj). Tiu aĝo estas mezurita per radioaktivaj elementoj, specife la izotopo 13-a de karbono. Tiu ĉi paŝo okazis relative rapide: nur duonmiliardo da jaroj post la estiĝo de la planedo.

La sekva paŝo daŭris multe pli longe: pasis proksimume tri pliaj milardoj da jaroj ĝis la apero de multĉelaj organismoj antaŭ proksimume 700 milionoj da jaroj. Poste la evoluo fariĝis pli rapida: antaŭ 600 milionoj da jaroj, en la komenco de la kambria erao, tre multiĝis la specioj, evento nomata "la granda antaŭen-salto". La evoluo de vivo ĝis tiu tempo okazis en la akvo. Same kiel en la Biblio, la sekva paŝo estis disvastiĝo de vivaj estaĵoj al la seka tero.


8. Vivo aperas sur la tero

La tero, aŭ la "sekaĵo", kiel nomas ĝin la biblia rakonto, estis kreita tre frue en la geologia historio de nia planedo. Laŭ la biblio "Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo". Tamen, dum 90% de la historio de la Tero, kvar miliardoj da jaroj, vivo evoluis en la akvo, kaj nur antaŭ ĉirkaŭ duonmiliardo da jaroj la unuaj vivaj estaĵoj aperis sur la seka tero, aŭ, kiel rakontas Genezo: "Kaj Dio diris: la tero aperigu viajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn".

Ni ne certas kial tiu paŝo okazis tiom malfrue rilate al la evoluo de enakva vivo. Eble la apero de teraj estaĵoj estas ligita al la plimultiĝo de oksigeno en la atmosfero. La praatmosfero apenaŭ enhavis oksigenon, ĉar libera oksigeno estas kemie aktiva kaj facile kombiniĝas kun la elementoj en la grundo, sekve atmosfera oksigeno malaperas, se ĝi ne estas da–re reproduktata. Post la apero de blue-verdaj algoj antaŭ ĉirkaŭ du miliardoj da jaroj, kaj pli poste tiu de vegetaĵoj, fotosintezo produktadis oksigenon, kaj ĝia koncentriĝo en la atmosfero kreskis ĝis estis atingita signifa nivelo, antaŭ proksimume unu miliardo da jaroj. Tio ligiĝas al la kvalito de tri-atoma oksigeno (ozono), kiu efike baras la danĝerajn ultraviolajn radiojn de la Suno.

Antaŭ la apero de oksigeno kaj la ozona tavolo, la subakva habitato estis pli protektita de la ultra-violaj sunradioj ol la tero. La unuaj estaĵoj kiuj ekvivis sur la seka tero estis amfibiaj - dum parto de ilia vivo ili revenis al la akvo. Kelkaj specioj, kiel ranoj kaj kraboj retenis tiun kvaliton ĝis hodiaŭ. Poste aperis pli grandaj specioj, kies kulmino estis la dinozaŭroj, reptiloj kiuj aperis antaŭ 250 milionoj da jaroj. Post ilia subita malapero, antaŭ 65 milionoj da jaroj, plimultiĝis alia speco: la mamuloj. La ordo de apero estis do inversa al la frazo en la biblio: unue la rampaĵoj, nur poste la brutoj.

Bildo 1


9. Ni faru homon laŭ nia bildo

Antaŭ proksimume tri milionoj da jaroj aperis simiecaj mamuloj, kiuj dum tiu relative mallonga tempo disvolvis la kapablon uzi ilojn por ĉasado kaj konstruado, organizis sin en sociajn strukturojn por pli sukcese akiri nutraĵon kaj kreskigi siajn idojn, kaj fine evoluigis komunikeblon, kulturon kaj skriban lingvon, ebliginta konservi kaj transdoni la atingojn de iu generacio al la sekva. Tio eble estas la ŝlosilo al la progreso, kiu ebligas al la homo ne nur "regi ĉiujn bestojn sur la tero, fiŝojn en la maroj kaj birdojn en la aero", sed ankaŭ forlasi la surfacon de sia planedo kaj atingi aliajn planedojn, kaj esplori la plej forajn partojn de la universo, el kiu la tuta Tero estas neimageble eta polvero, kaj rekonstrui la historion de la kreado, el kiu homa vivdaŭro estas neimageble eta temp-ero.

Eble ĝuste tiu ĉi kapablo - la scivolo kaj la kompreno de la kreaĵo estas la kvalito, kiu ĝustigas la biblian priskribon de la lasta kreaĵo, la homo: "en nia bildo".


Bibliografio


Fonto: Internacia Kongresa Universitato 2005, Vilnius, Litovio

Enretigo: Mihá Erika
Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb