|
N-ro: bk0772
Kategorio: Urboj, Landoj, Lokoj
Eldon-lando: Nekonata lando [XX]
Aperjaro: Ne konata...
Teksto: "Alaska. Stangoj Totem. Antaŭ la kajutoj de Alaska'anoj ofte staras fostoj «stangoj Totem». Ili prezentas, fuŝskulptitaj, homojn, bestojn aŭ objektojn: estas ĉu emblemoj kvazaŭblazonaj, ĉu memorigoj pri heroago de tiu, kies tombon ili ornamas. La plimulto havas 1 metr. diametre, 10 metr. alte, iaj altiĝas ĝis 20, 25, 30 metroj, laŭ la riĉeco de la mortinto; cetere, tiaj monumentoj kostas po kelkaj miloj da frankoj. Plie, kiam oni starigas stangon, la kutimo postulas , ke oni donu festenegon, ĉe kiu estas akceptata iu ajn. La stangoj estas kiel relikvoj por la tieuloj; po nenia prezo oni povas ilin akiri."
Indiko: (Tra la Landoj, 1-a serio - P. E. S.)
|