Esperantaj libroj en elektonika formo ĉe la eldonejo Eventoj
La plej oportuna formato por interreta publikigo estas PDF (portebla dokumento-formato). Por legi tiujn eldonaĵojn vi bezonas iun pdf-legan programon. Ni rekomendas la programeton "Foxit" kiu estas ne nur SENPAGA, sed multe pli rapida, kaj malgranda ol la tradiciaj programoj... Se vi ankoraŭ ne havas ĝin, unue vi elŝutu tiun ĉe: http://www.foxitsoftware.com. Foxit estas senpage havebla al ĉiuj platformoj (DOS, Windows, Macintosh, Unix ktp).
János Sárközi: OPTIKO - Ĉapitro el lernolibro pri fiziko.
122 paĝa lernolibro kun la sekvaj subĉapitroj: optiko (ĝenerale), fotometrado, ekesto-, propagiĝo-, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj.
C. Stop-Bowitz: ELEMENTA ZOOGEOGRAFIO
De la montpintoj ĝis la abismoj de la maro vivas animaloj, sed kaj horizontale kaj vertikale la unuopaj specioj montras pli aŭ malpli limigitan disvastiĝon. La studado de tiu fenomeno kaj de ĝiaj kaŭzoj estas nomata zoogeografio. Tiu ĉi 53 paĝa preleg-studo verkita de la renoma profesoro traktas tiujn aferojn.
János Arany: TOLDI - Rakonta poemo, hungara epopeo
Miklós Toldi, la fortega junulo estas unu el la hungaraj popolaj herooj, pri kies aventuroj oni rakontis legendojn.
Unu el la plej famaj hungaraj verkistoj János Arany en tri parta verko notis tiujn rakontojn (Toldi, Vespero de Toldi kaj La amo de Toldi). La unuan el ili oni lernas en ĉiuj hungaraj elementaj lernejoj, kaj nun, pere de tiu ĉi eldonaĵo ankaŭ vi havas la eblon ekkoni liajn mirindajn aventurojn.
László Szilvási: MIRE JÓ AZ ESZPERANTÓ? (hungare)
Nem csak a tanfolyamot frissen végzettek között, de még a "régi" eszperantisták között is gyakran felmerül a kérdés, hogy mi mindenre is lehet használni az eszperantót, milyen főbb szolgáltatások vannak, és hogyan lehet ezeket elérni? Mit kell tudni az eszperantó hátteréről, a nemzetközi és a magyar szervezetekről, rendezvényekről?
A könyv ezekre a kérdésekre ad választ, mindenhol feltüntetve a pontos címeket, adatokat, és közérthető stílusban konkrét válaszokat ad a fenti kérdésekre.
A "Mire jó az eszperantó" egy önálló fejezetként jelent meg az "Összefoglaló Eszperantó Nyelvtan" című könyvben. Ha megtetszik a kiadvány, a Budapesti Eszperantó Ház könyvküldő szolgálatán keresztül szívesen elküldjük Neked is.
Az eszperantó térhódítása a természettudományokban és a technikában (hungare)
Az 1988-ban készült kiadvány éves bontasban sorolja fel az eszperantó természettudományi alkalmazásával kapcsolatos főbb eseményeket, eredményeket.
Disvastiĝo de Esperanto en la natursciencoj kaj en tekniko - en la hungara lingvo. La eldonaĵo - verkita en 1988 - listigas po unuopaj jaroj la ĉefajn rezultojn, okazintaĵojn, rilatantaj al la aplikado de Esperanto en la natursciancaj branĉoj.