Reklamu vian aranĝon!
Plena Kalendaro de Esperantaj Aranĝoj estas unu el la plej popularaj, plej vizitataj Esperantaj retpaĝoj.
- La enlistigo de bazaj informoj pri via aranĝo estas senpaga! (dato, nomo, retpaĝo, organizaj adresoj, ktp)
- La kalendara listo kutime enhavas 300-400 aranĝojn. Vi volas kapti kaj turni la atenton de vizitantoj al via aranĝo per aldono de APARTA EMBLEMO tuj antaŭ la datumoj de via renkontiĝo!
- Tarifo por la emblemo: nur 15 eŭroj. Vi povas pagi ĝin al nia UEA-konto ELLS-S.
- Tiu sumo estas nur simbola prezo. La emblemo aperas ĉiufoje, kiam iu ajn vizitanto rigardas la kalendaran retpaĝon (sed kompreneble oni devas pagi ĝin nur 1-foje). La emblemo estos videbla en la retpaĝo ĝis la fino de la kuranta jaro.
Por peti modifi / aldoni / forigi iun informon oni povas uzi la anonc-enketilon en la retpaĝo mem, aŭ oni povas fari ĝin per simpla retmesaĝo al la adreso: "oficejo@eventoj.hu" .
Se vi mendas la aperigon, sendu al ni vian emblemon en iu ajn bildformato (prefere: gif, jpg, png) retpoŝte – aŭ en koverto al nia adreso: Eventoj, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario.