Pavel Volkov (urbo Vladimir, Rusio): "Vojaĝo en Neocenon" ==================== http://sivatherium.h12.ru/futzoy.htm Antaŭparolo "Post 25 milionoj jaroj" "Post 25 milionoj jaroj" Ideo verki la libron venis al mi post trarigardo de filmo "The future is wild" ("La estonteco estas sovaĝa") de Dougal Dixon kaj John Adams. La filmo vekis en mi, kiel en biologisto, multajn demandojn (la demandojn oni povas legi en mia artiklo "La tre sovaĝa estonteco"). Mi decidis ne salti el tempo en tempon (en la 12-seriera filmo po kvar serieroj oni dediĉis al tempoj: post 5, 100, 200 milionoj jaroj) mirigante tiuj, kiu legos mian libron, per mia genia sagaco (plejparte pro manko de ĝi) - nepre estos almenaŭ unu scivolema leganto, kiu prenos sciencajn librojn kaj refutos miajn tezojn per siaj argumentoj. Precipe, tio koncernas rigardon en la malproksiman estontecon. Mi pentas, ke trarigardinte la filmon "The future is wild" kaj traleginte libron, laŭ kiu oni kreis la filmon, mi faris la samon. Kaj pro tio, mi anticipe volas diri, ke mi pretas ricevi ne nur laŭdon (se ĝi estos), sed kaj senindulgan, frakasan kritikon (mi tute ne dubas, ke ĝi estos). Sed mi pretigis ĉiujn miajn fortojn, eksidiĝis ĉe komputilon, kaj komencis enkorpigi miajn pensojn en literojn de presita vorto. Mi konfesas, ke mi mem de komence ne sciis, kiom da ĉapitroj havos fina varianto de mia libro. Ja tiel estas ĉiam: iom-post-iom vi profundiĝas en laboron, vin kaptas entuziasmo, kaj vi vidas ke vi povas fari ankoraŭ unu paŝo trans horizonton... Pro tio la libro havas tiom da ĉapitroj, kiom mi sukcesis skribi ĝis ĉi tiu tempo (novaj ĉapitroj aperas ĉiutempe, kaj nun kvanto da ili estas pli ol 40 (rim. de tradukisto)). Dum laboro super la libro mi uzis kelkajn ideojn kaj datumojn pri eblaj ŝanĝoj de nia planedo, kiuj estas en la filmo kaj la libro "The future is wild", almenaŭ tiuj, kiuj ne kontraŭstaras kontraŭ racio. Pro tio mi opinias mian verkon kiel daŭrigo de la proekto ("The future is wild"), mi nur ne scias, estos mia libro logika aŭ ne. Sed pri tio juĝu sciencistoj kaj, precipe, legantoj. Mi decidis limigi min per unu "salto trans tempo" kaj priskribi nur solan epokon - 25 milionoj jaroj post nun. Sed mi decidis aranĝi ĉapitrojn de mia libro, ke ili kunmetis kurson de unu vojaĝo - ĉirkaŭ tuta mondo, de poluso al poluso, tra ĉiu kontinento, tra ĉiu klimata zono, tra ĉiu sezono. Ĉapitro 1 "Lando de altaj herboj" --------------------------------- "Ex Africa semper aliquid novi" (Afriko ĉiam donas ion novan) - diras antikva proverbo. Kaj Afriko en neocena tempo plene konfirmas ĝin. La kontinento estas mondo tre riĉa je vivaj estaĵoj. Sur ebenaĵoj de Afriko, kiuj similas al savanoj de homtempo, paŝtiĝas miloj da ĉiugrandaj herbomanĝuloj: ekde malgrandaj estaĵoj ĝis kolosuloj. Sed ni ne povas vidi sur la ebenaĵoj la plej gravajn herbomanĝulojn, kiujn konas ĉiu naturisto kaj ĉasisto - hufulojn. Mankas multenombraj antilopoj, elefantoj, ĝirafoj, zebroj, rinoceroj. Mankas leonoj kaj leopardoj, kiuj ĉasis la hufulojn. Ĉiuj la bestoj pereis pro homo aŭ pro katastrofoj de fino de Holoceno (nuna geologia epoko). Novaj herbomanĝuloj de Afriko ne tre similas al specioj, kiuj konsistigis holocenan animalaron de la mondparto. Se flugi super la ebenaĵoj, povas ŝajni ke nenio ŝanĝiĝis. Sed de proksime gravaj ŝanĝoj estas bone videblaj. En densa arbustaro paŝtiĝas bestegoj. Ili ŝiras branĉojn for de arbustoj, per grandaj tranĉaj dentoj. Oni povas pensi ke tiu estas iaj ronĝuloj, sed la bestoj estas posteularo de grupo de hufuloj, kiuj transvivis amasan pereon danke al sia kapablo vivi en ekstremaj kondiĉoj. Tiu estas praidoj de damanoj 'Hyrax' - platkornuloj. Sur kapo de la kolosuloj situas plata korna ĉapo. Per la "korno" oni ne povas trapiki, sed povas fari frakasan baton, kaj faligi malamikon. Granda virseksulo-platkornulo kun granda dika korna tubero sur kapo forŝiras branĉon kaj malrapide maĉas ĝin. Li estas trankvila: matura platkornulo ne havas malamikojn. Apude petolas liaj idoj - tio estas paro de ĝemeloj, kiujn naskis unu el virseksulinoj de lia famila grupo antaŭ unu monato. La platkornulidoj pli malproksime havas unu kaj du jaroj - ili estas virseksulo kaj virseksulino. Ili antaŭlonge difinis hierarkion kaj nun simple ĝuas pro abundo de nutraĵo kaj sendanĝero. Kelkaj maturaj virseksulinoj plukas plensukan herbon: nun estas humida sezono, kaj la herbo estas tre delikata. Grandaj tranĉdentoj permesas al ili elŝiri el grundo grandajn faskojn de herbo. Serĉante nutraĵon platkornuloj maldensigas arbustarojn kaj ne permesas al ili fari kontinuan aron. En pasinteco la laboron faris elefantoj kaj rinoceroj. Danke al laboro de platkornuloj arbustoj ne kovras apertajn spacojn. Sur apertaj lokoj de savano tero estas kovrita per tapiŝo de herbo, kiu donas nutraĵon al aliiaj herbomanĝuloj. Jen el densa herbo elstariĝis kapo kun longaj oreloj, kaj post ĝi el densejo mallerte aperis korpo kun mallongaj antaŭaj kaj tre longaj malantaŭaj kruroj. La besto movas sin kvazaŭ kanguruo: apogante sin sur antaŭaj kruroj, faras paŝon antaŭen per ambaŭ malantaŭaj kruroj samtempe. Sed ĝi iras ne tiel lerte kiel la faras kanguruo, ĉar vosto de la nova besto ne servas kiel apogpunkto. Tiu estas stepa kangurua saltulo. Ĝi vivas en grandaj aroj: post unua el herba densejo aperas dua, tria besto... Inter ili ni povas vidi kaj iliajn idojn kiuj sekvas siajn patrinojn. La saltuloj paŝtiĝas manĝante precipe dukotiledonajn plantojn: pli rigidajn grenplantojn ili manĝas nur pro forta malsato. Nelerteco de la bestoj ne estas vero: en momento de danĝero ili saltas per siaj malantaŭaj kruroj atingante grandan rapidecon. Kaj tio ne estas mirinde: iliaj praulo estis afrika ronĝulo 'Pedetes'. Kangurua saltulo posedas delikatan aŭdkapablon kaj estas tre evitemaj: pro ĉiu suspektinda sono, besto kiun aŭskultis ĝin saltas supren je 3 metroj, rigardante ĉirkaŭaĵojn. Se ĝi rimarkis rabobeston, ĝi informas tutan aron per abrupta fajfo, kaj saltuloj fuĝas. Jen kaj nun, aŭdinte grunton, unu el junaj virseksulinoj saltas supren. Sed ŝi maltrankviliĝis vane: ĉe arbustoj paŝtiĝas aliiaj herbomanĝuloj de nova Afriko - lepolopoj. Ili similas per kompleksio al antilopo (nur ne havas kornojn). La bestoj estas posteuloj de leporoj. Fortaj makzeloj permesas al ili manĝi nutraĵon, kiun ne ŝatas saltuloj: grenplantojn. Ekvidinte neatendite saltintan saltulon lepolopoj desaltas flanken, sed baldaŭ trankviliĝas kaj pinĉas arbustojn plu. Ilin ne timigas dornoj: mallarĝa muzelo permesas akurate elpinĉi foliojn ne tuŝante pikilojn. Proksime paŝtiĝas aliiu familio de platkornuloj. Ili ne zorgas pro lepolopoj, ĉiutempe desaltantaj flanken pro ekfluginta birdo aŭ akrido. Delikata aŭdkapablo avertos ilin pri ĉiu danĝero. Sed iu gardisto ne estos troa, kaj ili ĝin havas. Tio estas teksistoj-akarmanĝuloj, malgrandaj buntaj birdetoj, esplorantaj grandegajn herbomanĝulojn. Densa odoro de grandaj bestoj logas nubegoj de sangavidaj insektoj: kuloj kaj tabanoj. Kaj de sur herbo kaj arbustoj sur bestoj falas embuskante tre grandaj akaroj. Tamen la malgrandaj birdetoj kontraŭstaras kontraŭ la armeo de parazitoj. La birdetoj de antaŭlonge dividis la savanon en multaĵo da terenoj, kaj gardas ilin kontraŭ samgenruloj. Sed, kiam bestoj paŝtiĝas sur ilia teritorio, paro de teksistoj-akarmanĝuloj traktas la kolosulojn, liberigante ilin kontraŭ parazitojn. Se kolosulo preterpasas, la birdetoj povas mem logi ĝin: ili faras specialan flugaĵon - "kandelo" super aperta placo, abrupte flugas supren kaj malrapide subenflugas, ofte svingante per flugiloj. Hela koloro faras ilin tre rimarkeblaj. Krom tio, ili faras logan trilon el molaj oftaj fajfetoj. Teksistoj-akarmanĝuloj havas bonegan vidkapablon: ili vidas eĉ tre malfortan movon de herbo kaj branĉoj, tuj informante pri tio per laŭta alarma krio. Pro tio ili iĝis kvazaŭ "flugantaj okuloj" de grandaj herbomanĝuloj. Sed unu el loĝantoj de la savano ne bezonas servojn de gardisto: tio estas la plej granda birdo el ĉiuj kiu iam vivis sur la planedo. Struto-ĝirafo, giganto de neocena afrika savano, havas altecon ĝis 6 metroj. Ĝi sur de sia alteco bone vidas ĉiujn ĉirkaŭaĵojn je granda distanco. Kaj ankaŭ ĝi ne rifuzas servon de akarmanĝuloj: inter plumoj de la birdego trovis hejmon multaj parazitoj, kaj nudan kolon permanente atakas sangavidaj insektoj. Kaj teksistoj volonte sidiĝas sur dorso kaj kolo de gigantoj por serĉi bonan tagmanĝon. Strutoj-gigantoj konsistigas familiojn el kelkaj birdoj: virseksulo, du-tri virseksulinoj kaj kelkaj birdidoj. Uzante okazon, por trakti la familion alflugas teksistoj-akarmanĝuloj de kelkaj terenoj. Havi la bonajn gardistoj estas granda sukceso por herbomanĝuloj. Kuŝante sub la suno, ŝi-platkornulo dormetas. El buŝo elfalis neĝismaĉita branĉo kaj suben ektiris fadeno de salivo. La besto perdis atenton, kaj tio povas kosti en aliia tempo vivon. Sed platkornuloj vivas are, pro tio nenio minacas al la virseksulino: samfamilianoj vigilas. Subite teksisto-akarmanĝulo alarme krias. Tuj eksilentis grumblintaj platkornulidoj kaj ilia patrino vekiĝis. La alarmo ne estas vana: en herbo estas videbla makulkovrita nigre-blanka dorso de la plej danĝera rabobesto de la savano - genoto-murdisto. Platkornuloj tuj stariĝas en defendan ordon, kaŝante idojn post dikajn postaĵojn. Ili muĝas kaj balancas kapojn. Samtempe la bestoj sendas kemian signalon al samgenruloj: floko de lano sur dorso de platkornulo leviĝas kaj malfermas elirojn de odora glando, kiu disvastigas amaran moskan fetoron. Najbaraj familioj de platkornuloj, perceptinte la signalon, komencas flari aeron kaj muĝi, montrante grandajn tranĉdentojn. Makulita rabobesto eliras el arbustaro. Tio estas virseksulino, kaj post ŝi, en kaveto inter arbustoj sidas paro da idoj. La idoj estas malsataj, sed ĉaso de genotino malsukcesis dum lastaj tri tagoj. La platkornuloj manĝante povas neniigi rifuĝejon de genotino, kaj pro tio ŝi ne povas retreti. La virseksulino ne intencas ataki: ŝi ne povas superforti platkornulon. Sed ŝi montras al grandegaj herbomanĝuloj sian forton, laŭte krias, faras atakmovojn (sed ŝi ne proksimiĝas al la platkornuloj), ŝiras faskojn de herbo per dentoj, kaj ĉifas ilin svingante per kapo. Fin-fine nervoj de platkornuloj ne povas elteni, kaj ili malrapide deiras. Lasta foriras ĉefa virseksulo. Li deiras, turninte al genoto sian flankon, preta ataki genoton. Sed samtempe li strabas al aperta ebenaĵo - tie estas pli maldanĝere. La genotino ankaŭ foriras - ŝi ne volas malŝpari tempon por senrezulte montri fortojn, kaj ŝiaj idoj volas manĝi. Genoto estas ne sola rabobesto: en la savano ekzistas kaj aliiaj ĉasistoj. Ĉe arbo paŝtiĝas aro de grandaj, similaj al urso, ratoj-herbotranĉuloj. Tio estas posteuloj de kana rato 'Thryonomys', ili lerte ronĝas herbon preskaŭ ĝis radiko. Junaj arbustoj kaj la plej rigidaj herboj estas ilia ĉefa nutraĵo. Rigida herbo estas necesa por la ronĝuloj, iliaj dentoj kreskas tre rapide, kaj ili devas ĉiutempe forfroti la dentojn. De aliia flanko, ili ne havas konkurantojn. Neniu, krom platkornulo, manĝas tion, kion manĝas ratoj-herbotranĉuloj. Sed rato-herbotranĉulo havas malamikojn, ĝia viando estas gusta kaj delikata. Tamen akiri la raton oni povas se trafas ĝin surprize. Kaj nun ilin ĉasas paro de katoj-dukoj. Virseksulo kaj virseksulino kaŝe aliras al la ronĝuloj-grandeguloj tra alta herbo. Unu el la ratoj forŝiras branĉon de arbusto kaj komencas manĝi ĝin sidante sur malantaŭaj kruroj. Ĝiaj okuloj situas sur flankoj de kapo, kio donas preskaŭ cirklan vidkapablon. Kaj per rando de okulo la rato rimarkas la katojn-dukojn. Se rato-herbotranĉulo rimarkas rabobeston demalproksime, ĝi komencas aktivan defendon - ĝi stariĝas sur malantaŭajn krurojn kaj penas doni al malamiko proksiman lukton. Aro de la ratoj, kiuj grincas per grandaj dentoj kaj faras agrese atakantajn movojn - estas danĝera oponanto. La katoj-dukoj elsaltas el herbo, sed ilin jam renkontas tuta familio de ratoj. Kontrasta koloro de ventroj avertas: ne alvenu, tre danĝre! Nesukcesa rabobesto longe memoros fortajn mordojn de oranĝkoloraj tranĉdentoj. Sed katoj-dukoj uzas dum ĉasado ankaŭ aliiun taktikon: la rabobestoj provas timigi la gigantajn ronĝulojn. Li-kato pufigas kolhararon kaj montras siajn fortojn. Li muĝas plenvoĉe, esperante fuĝigi la ratojn. Unu aŭ du ratojn li povus timigi, sed la ratoj estas multe, kaj kvanto donas al ili kuraĝon. La ratoj retretas al granda arbo, volante sendanĝerigi sian malfronton. Ili sukcese debatas atakojn de la paro de katoj. Ŝajnas ke ilia defendo estas senrompebla. La ovo tenas pezon de kokino, sed krevas, kiam kokido batas ĝin el ene. Kaj la ratoj-herbotranĉuloj spertis tion. De sur branĉoj de la arbo sur iliaj kapoj falis granda nigre-blanka korpo - genoto-murdisto uzis malsukceson de la katoj-dukoj kaj konvertis ĝin en sian sukceson. La rabobesto falis sur grandegan maturan raton. Kaj per forta bato de sabraj kojnodentoj ĝi ŝiras gorĝon de la ronĝulo. Ceteraj ratoj diskuras pro paniko, la katoj-dukoj uzas la okazon. Ili trovas en si fortojn por persekuti kaj forkuras postsekvante junan li-raton. Post unu sekundo oni aŭdas lian sufokiĝan stertoron, kiun superlaŭtas graŭlo de la katoj-dukoj. Vivo en savano estas vivo de soldato en milito. Longa silento kaj mallongaj minutoj de timo konsistigas vivon de loĝantoj de savano. Rabobestoj ricevis sian parton, la alarmo velkis, kaj herbomanĝuloj denove revenas al kutima ritmo de vivo. Denove teksistoj-akarmanĝuloj sidiĝas sur dorsojn de herbomanĝuloj kaj serĉas parazitojn. Aro de lepolopoj, skuas orelojn, pelante tedemajn insektojn. Sed tio ne ĉiam donas sukceson: sub haŭto de iuj bestoj oni povas vidi ŝvelojn. Tio larvoj de subhaŭta ojstro kreskas, parazitante en lepolopoj. Antaŭ esti manĝota de birdoj ojstro metis sur haŭto siajn ovojn kaj garantiis daŭrigadon de sia genro. Kaj ĉi tie ilia adaptado ne estas absoluta: lepolopoj havas amikon... Aŭ ĉu ne tute amikon? Malgranda birdo flugas ĉirkaŭ aro de lepolopoj. Ĝi similas al teksisto-akarmanĝulo, sed atenta okulo povas rimarki diferencojn. Tamen la lepolopoj ne vidas la diferencojn. La birdeto sidiĝas sur kolo de lepolopo kaj esploras haŭton de la besto. Trovinte malmolan ŝvelon, ĝi komencas operacion. Maldika firma beko trovis truon, tra kiu eliras spiriloj de larvo, kaj penetras en profundon de fistulo. Per lerta movo de kapo la birdo eltiras larvon kaj glutas ĝin. Kaj poste... ĝi dislarĝigas vundon kaj komencas leki sangon, uzante longan tuban langon, kiu profunde eniras en la vundon. Salivo de la birdo havas anestezan efikon, kaj la vundo ne maltrankviligas la lepolopon. Tio estas birdo-sangsuĉulo - ĝi estas sukcesa imitanto kaj proksima parenco de teksisto-akarmanĝulo. Sata, ĝi forflugas, malfacile svingante per flugiloj. Sangsuĉulo devas esti atenta: teksistoj-akarmanĝuloj persekutas ilin pro simila koloro. Sata birdo penas kaŝi sin sur arbo kontraŭ sia agresiva parenco. Kompreneble, laboro de birdo-sangsuĉulo maloportunas al herbomanĝuloj, sed tio estas sola birdo, kiu scipovas eltiri larvojn de subhaŭta ojstro: ĝia salivo paralizas la larvon kaj la birdo povas facile eltiri ĝin. Diference de teksisto-akarmanĝulo, birdo-sansuĉulo penas esti apude de aro de herbomanĝuloj, migrante kune kun ili. Ĝi tro dependas de sia specifa nutraĵo. Kaj ĝian idaron edukas la sama teksisto-akarmanĝulo. De adoptaj gepatroj juna birdo-sangsuĉulo lernas imiti signalon por voki herbomanĝulojn. Tra tuta mondo trairas asocioj de interhelpado kaj antagonismo inter vivaj estaĵoj. Eĉ grandegulo, kiu, ŝajnus, ekster rondo de konkurenco, estas devigita partopreni en ili. Granda struto-ĝirafo pinĉas foliojn for de arboj, irante de unu arbo al aliiu. Neniu besto povas preni manĝaĵon de sur tia altaĵo, kiun atingas la grandegulo. Precipe ĝi ŝatas foliojn de sukera arbo, kiu kreskas en savano en malgrandaj aroj. Sed foliaro de la arbo estas mirinde densa kaj verda, spite, ke ĝi tre logas la herbomanĝan grandegulon. Simple, ankaŭ la arbo havas siajn amikojn. Sed ĉi tio estas sekva historio... Вот, нашел на диске кусок от первой главы, который забыл выложить (он был в отдельном файле): Bestaro al 1a ĉapitro: Struto-ĝirafo (Deinostruthio altissimus) Post formortado de grandaj herbomanĝuloj, la plej altaj estaĵoj de savano restis strutoj. Eksperimentoj pri bredado de la birdoj en malvarmaj regionoj, kiuj oni faris en XX jarcento, kaj trovaĵoj de fosiliaj restaĵoj de la birdoj en Centra Azio, montris altan ekologan elastecon de la birdoj. Tio permesas opinii, ke savado de ili eblos, se estos amasa formortado de herbomanĝuloj, spite, ke la birdo havas grandan dimension. Struto-ĝirafo estas la plej alta besto de neocena Tero: matura li-struto havas altecon je 6 metroj (iufoje oni povas renkonti eĉ rekordajn 7-metrajn kolosulojn), ŝi-struto havas altecon je ĝis 5 metroj, ĵusa el-ova birdido - 0.7 m. Ovo de struto-ĝirafo havas volumon je ĝis 7 litroj, tempo de kovo estas 75 diurnoj. En unu nesto estas iufoje 15-16 ovoj de 2-3 virseksulinoj. Kovas nur ŝi-strutoj, li-struto, pro granda pezo (ĝis 900 kg.) ne povas fari tion, sed li gardas teritorion ĉirkaŭ nesto kaj partoprenas en edukado de idoj. La birdo estas malrapida, povas atingi rapidon nur 40 km/h. Ĝi manĝas foliojn, kiujn forfrotas per ŝtonoj en muskola stomako kaj plu fermentas ilin en glanda sekcio de stomako. Struto ofte manĝas etajn vertebrulojn kaj kadavraĵon. Ĝi kapablas peli rabobestojn for de mortigita de ili ĉasaĵo. Nur birdidoj havas malamikojn, matura birdo sukcese defendas per batoj de piedoj kontraŭ ĉiu rabobesto. Voĉo de birdido - ĉirpado kaj pepado, maturaj birdoj ordinare silentemas, nur iufoje laŭte grumblas. En nupta sezono virseksulo faras, pufante kolon, laŭtan raŭkan zumadon, akompanante ĝin per montrado de pufaj plumoj sur etenditaj ventumile flugiloj. Teksisto-akarmanĝulo (Ricinivorus medicus) Malgranda birdo el ordo Paseroformaj (Passeriformes). Ĝi manĝas etajn insektojn kaj akarojn, kiuj parazitas sur grandaj herbomanĝuloj. Unu el posteuloj de 'Bubalornis niger'. Dimensio, kune kun vosto, estas - 10 sm. Logas al si atenton de eventualaj "klientoj" per bunta koloro (flava ventro, ruĝaj kapo kaj beko, blanka pinto de beko, supraĵo de korpo, flugiloj kaj vosto striitaj, nigre-blankaj) kaj per laŭta krio. Se mankas herbomanĝuloj - ĝi kapablas kapti insektojn kiel ceteraj birdoj. Nestas sur arboj po familio, gardas sian nestas teritorion. La nesto estas fermita, globeska, plektita sur pintoj de flekseblaj branĉetoj. Ovoj estas po 3-4, ĝi kovas ilin dum 12 tagoj. Birdidoj elflugas el nesto post 15-16 tagoj, gepatroj nutras ilin ankoraŭ dum 4-5 tagoj. Dum sezono de nestado la birdo metas ovojn 2-4 foje (tio dependas de abundo de herbo kaj de kiom longe restas sur teritorio herbomanĝuloj). Birdo-sangsuĉulo (Sanguiornis parasiticus) Malgranda birdo el ordo Paseroformaj (Passeriformes), ankaŭ devenas de 'Bubalornis niger'. Ĝia koloro imitas teksiston-akarmanĝulon, diferencante de ĝi nur per pli malgranda dimensio (8-9 sm. kune kun vosto), blanka beko kaj per malhela vosto sen strioj. Kriado estas pli akuttona ol la de teksisto-akarmanĝulo, sed similas al ĝi per sono. Nesta-parazito de teksisto-akarmanĝulo, ŝanĝas unu el ĝiaj ovoj kontraŭ sia. Birdido kreskas kune kun adopta familio, kaj lernas imiti vokan signalon de akarmanĝuloj. La birdo manĝas larvojn de subhaŭta ojstro kaj post eltirado de larvoj - sangon de herbomanĝulo, kiun suĉas el vundo, profundigante ĝin per lango kun korna pinto. Salivo havas anestezan efikon. La birdo kapablas fortrinki kvanton da sango, kiu estas ĝis 60% de pezo de korpo de la birdo, pro kio la sata birdo flugas tre malrapide. Post manĝado la birdo strebas kaŝi sin en arbkavo aŭ en aliia rifuĝejo kontraŭ vera teksisto-akarmanĝulo, ĉar akarmanĝulo atakas imitanton, miskonas ĝin kiel birdo de sia genro. Unu sangsuĉado permesas al la birdo travivi sen aliia nutraĵo dum diurno. Diference de vera teksisto-akarmanĝulo, la birdo akompanas arojn de herbomanĝuloj dum migrado, ĉar ne zorgas pri siaj patraj devoj kaj ne bezonas havi permanentan nestan teritorion. Platkornulo (Platyceras foetidus) La besto estas posteulo de nuna damano 'Hyrax'. Se okazos amasa pereo de grandaj nunaj herbomanĝuloj, damano havas eblecon transvivi: la besto estas bone adaptita por loĝi en kondiĉoj de malabunda monta flaŭro kaj manko de akvo. Tranĉdentoj, kiuj kreskas dum tuta vivo, simile al tranĉdentoj de aliiuj ronĝuloj, permesas manĝi malmolajn stepajn vegetaĵojn. La posteulo de damano distingiĝas per granda dimenso kaj kompakta komplekcio. Lia korpo estas kovrita per mallonga malhele-bruna lano, sur sakro situas floko de longa blanka lano. Hufetoj sur kruroj diskreskis kaj la kruro iĝis simila al kruro de elefanto. Pezo de ŝi-platkornulo estas ĝis 800 kg., tujnaskitaj idoj - ĝis 50 kg., maturaj li-platkornuloj - ĝis 1 tuno. Ŝi-platkornuloj estas gravedaj dum 10 monatoj, ili naskas du idojn, pli malofte - 1 aŭ 3 (ordinare unu el 3 baldaŭ mortas). Platkornuloj vivas en familiaj grupoj aŭ en malgrandaj gregoj (ĝis 40 kapoj), kiuj inkluzivas kelkajn familiojn sub gvido de dominantaj virseksuloj. Li-platkornuloj havas sur kapo platan kornan kusenon, kiun ili aplikas dum nuptaj turniroj. Atakita de rabobestoj, platkornuloj aktive defendas, depremante la rabobeston for de idaro. Sur sakro de virseksulo estas speciala granda haŭta glano, karaktera por damanoj, ĝin ĉirkaŭas longaj blankaj haroj. Ekvidinte rabobeston, platkornulo levigas la harojn supren. Blanka koloro kaj akra odoro de sekrecioj servas por parencoj kiel signalo por defendo, kaj por rabobestoj kiel averto. Defendantaj bestoj mordas rabobeston kaj batas ĝin per sia plata korna tubero sur frunto. Voĉo de la besto - obtuza grumblado, krio de agreso aŭ defendado - laŭta hurlado. Stepa lepolopo (Lepolopa gracile) Gracia kaj svelta posteulo de leporedoj, kiu iĝis ekologia analogo de antilopoj. Vivas en gregoj, kiuj konsistas el kelkaj dekoj da kapoj, sur abundaj paŝtejoj ili kuniras en gregoj po 150-200 kapoj. Pezo de lepolopo estas ĝis 50 kg., alteco laŭ ŝultroj estas ĉirkaŭ 1.5 m. Komplekcio estas delikata, vosto estas mallonga, kruroj estas longaj, adaptitaj por saltkurado (pro danĝero lepolopo povas kuri kun rapido je 80 km/h por mallonga distanco kaj fari saltoj je 5 metroj de longo). Ungoj sur kruroj transformiĝis en komunan kornan ungon por fingroj (po 3 sur ĉiu kruro, sur antaŭa kruro estas bone disvolviĝintaj nur fingroj II kaj III, la IV ne atingas teron; sur malantaŭa precipe granda estas fingro III). Lano estas mallonga, sablokolora kun senorde disĵetitaj kaŝtankoloraj makuloj. Aŭd- kaj vidkapablo estas tre bonaj, olfakto estas subtila. Ŝi-lepolopoj naskaj ĉiu-jare po du vidkapablajn striitajn idojn. Nutras idojn ĉiuj virseksulinoj de la grego, kio permesas travivi eĉ orfoj. Virseksuloj vivas kune kun la grego, sed dum nupta sezono avantaĝan rajton por pariĝado havas la plej forta el ili. Ordinara voĉo estas mallaŭta ronkado, nupta krio de li-lepolopo estas - ĉirpado , krio de danĝero - abrupta fajfo. Stepa kangurua saltulo (Macropedetes timidus) Posteulo de negranda saltanta afrika ronĝulo 'Pedetes'. Vivas en gregoj po 15-20 bestoj, esro en la grego mankas. Komplekcio estas simila al gracia kanguruo kun longaj oreloj. Dimensio estas ĝis 80 sm. je longo, vosto - 1 m., alteco laŭ ŝultro - ĝis 60 sm. (se la besto sidas), pezo estas ĝis 15 kg. Koloro de lano estas flavete-griza kun brunaj laŭlongaj strioj sur dorso, kiuj sur flankoj transformiĝas en makulojn. Ventro kaj antaŭajn krurojn estas blankaj. Ido estas griza kun diversformaj brunaj makuloj, ventro estas malhela. Ŝi-saltuloj naskas dufoje dum jaro po unu ido. Idoj post du horoj post naskiĝo povas sekvi gregon. La besto manĝas herbon, foliojn de arbustoj kaj arbetoj. Saltulo povas per antaŭaj kruroj elfosi el tero radikojn kaj tuberojn de plantojn. La besto povas longe ne bezoni pri akvo. La besto savas sin kontraŭ malamikojn per kurado, atingante rapidon je ĝis 40 km/h. se longa distanco, kaj ĝis 60 km/h. se mallonga distanco. Rato-herbotranĉulo (Megarhizomys ferox) La besto estas uno el gigantaj ronĝuloj de neoceno, posteulo de afrika kana rato 'Thryonomys'. Ĝi havas dimensio kiel nuna bruna urso. Kompleksio estas masiva, kruroj estas mallongaj, kapo estas granda. La besto vivas en familiaj grupoj, kiuj konsistas el ĉefa virseksulino, virseksulo kaj idoj el du lastaj naskitaroj. Pliaĝaj idoj forlasas patrojn kaj kuniras en gregojn, ene de ili poste formiĝas paroj, kiuj poste iĝas apartaj familiaj grupoj. Naskitaro ordinare konsistas el 3-4 idoj. La besto manĝas draĵojn kaj radikojn de plantoj, la besto scipovas elfosi per tranĉdentoj (kiuj estas je ĝis 25 sm. de longo) tuberojn de plantoj. la besto kapablas pro neceso grimpi sur arboj. Koloro de dorso estas grize-bruna kun malgrandaj nebulaj makuletoj, ventro estas nigra kun kontrastaj blankaj diversformaj makuloj. Defendante kontraŭ rabobestoj familia grupo de la bestoj stidiĝas ronde sur malantaŭajn krurojn, kaŝante idojn de lasta naskitaro, kaj montras al la rabobestoj rimarkeblajn ventrojn (averta koloro) kaj grandajn tranĉdentojn. De tempo al tempo unu el la bestoj movetas atake al rabobesto kaj provas mordi ĝin. Voĉo estas gruntado, kiam defendas aŭ dum nuptaj turniro - raŭka graŭlo. Kato-duko (Pseudoleo barbatus) Post amasa formortado de grandaj herbomanĝuloj formortis ankaŭ grandaj felisedoj-rabobestoj: leonoj, leopardoj, gepardoj, tigroj, jaguaroj kaj ceteraj. Pli facile dum la katastrofo vivis rabobestoj kiuj dependis de malgranda ĉasaĵo, kvanto de kiu rapide renoviĝis. Kato-duko devenas de stepa kato - uno el specioj, kiuj transvivis la formortado. Ĝi iĝis pli granda (kiel leopardo) kaj akiris specialaj trajtoj de seksa dimorfismo. Kolorstilo de ambaŭ seksoj estas pale-bruna kun nigraj makuloj, kiuj kunuĝas sur spino en laŭlongajn strietojn, kaj sur vosto kaj kruroj en laŭlarĝajn ringojn. Li-kato havas sur mentono hele-blankajn longajn harojn, kiuj similas barbon. Sur liaj ŝultroj kaj brusto ruĝe-brunaj longaj haroj similas mantelon, sur kapo li-kato havas kufon, el iom longaj haroj, kiu similas ĉapeton. Ŝi-kato havas sur mentono flavan hararon. La bestoj vivas kaj ĉasas pare, li-kato pelas ĉasaĵon al embuskanta ŝi-kato. Ili ĉasas malgrandajn kaj mezdimensiajn herbomanĝulojn, idojn de grandaj herbomanĝuloj, birdojn, rampulojn. Kiam naskas katidojn (ĝis 4-5) ĉasas nur ŝi-kato, li-kato gardas bestkuŝejon kaj najbaran terenon for de rabobestoj kaj grandaj herbomaĝuloj. La katoj kreas parojn por diversa tempo: junaj bestoj - por unu sezono, la maturaj plenfortaj - por tuta vivo. Post morto de unu el paro, restinta parano povas aliĝi al familio de iu el siaj idoj, partoprenante en ĉasado kaj familiaj agoj. Voĉo de la kato estas miaŭado kaj ronronado (diference de veraj grandaj felisedoj ili ne povas graŭli), dum danĝero - laŭta ŝrikado. Genoto-murdisto (Necrogenetta deima) Presentanto de viveredoj, praido de genoto. Uno el la plej sukcesaj rabobestoj de neoceno. Ĝi kapablas mortigi eĉ grandan ĉasaĵon: sabraj kojnodentoj de la besto estas grandaj. Makzeloj estas mallongaj, la besto kapablas apertigi ilin ĝis angulo je 130 gradoj. Pezo de la besto estas ĝis 120 kg., longeco - ĝis 1.5 m., vosto - 1m. Virseksuloj estas pli grandaj ol virseksulinoj. Kolorstilo de hararo estas grize-blanka kun nigraj oreloj, masko sur muzelo, kruroj kaj pinto de vosto. Sur korpo de la besto estas nigraj diversformaj makuloj, kvanto kaj situo de ili estas individua por ĉiu besto. La besto havas kompaktan fortan korpon, ĝi kapablas grimpi sur arbojn kaj naĝi. Ĝi preferas ĉasi el embusko aŭ peli dum mallonga distanco, havante rapidon dum pelado ĝis 60-70 km/h. La besto ĉasas sole, kune ĉasas nur paroj dum nupta sezono, aŭ ŝi-genoto kune kun idoj. Ĉiu besto havas sian apartan terenon, ŝi-genoto, havanta idojn, agresive pelas aliiujn genotojn. Virseksulino estas graveda dum 6 monatojn, naskas po 2-3 blindajn kaj surdajn idojn, kiuj havas hararon. Idoj restas en nesto 2 monatojn, poste ŝi-genoto komencas instrui ilin pri ĉasado. Post 1 jaro idoj iĝas memstaraj. Voĉo estas malalta grumblado, agrasiva besto graŭlas. 7. Vagantoj de oceano Tempo de majesto de Pacifiko iom-post-iom foriras: ringo de kontinentoj premas ĝin ek de okcidento kaj oriento. Ameriko kaj Azio tuŝas reciproke en nordo, kreinte montan istmon, Aŭstralio po iom moviĝas al nordo kaj ĝia norda bordo jam atingas ekvatoron. Nur Antarktido ne premas Pacifikon, moviĝante en Hindian oceanon. Klimataj zonoj de Pacifiko ankaŭ ŝanĝiĝis: Aŭstralio kaj Nova Gvineo devojigas, kvazaŭ giganta digo, Sudan Pasatan Fluon al sudaj latitudoj, farinte sudon de Pacifiko pli varma. Devojigita de ili branĉo de Norda Pasata Fluo konsiderinde varmigis bordon de Azio. Kompense amerikaj bordoj situas sub influo de malvarmaj akvoj, precipe bordoj de Suda Ameriko. Norda Pacifiko danke al Beringa terkolo estas izolita for de malvarmaj akvoj de Arkta oceano kaj tie akvoj estas pli varmaj, kompense akvoj de Suda Pacifiko iras multe pli malproksime al poluso, ĉar ilin ne kondukas Fluo de Okcidentaj Ventoj. Danke al tio, Perua fluo iĝis multe pli forta kaj malvarma, influinte al klimato de sudo de Suda Ameriko. Sed centro de Pacifiko restas varma: el Atlantiko tra malfermiĝinta Panama markolo eniras varma fluo. En faŭno de Pacifiko fariĝis rimarkindaj ŝanĝoj. Amasa formortado forportis en neeston riĉan faŭnon de cetacoj, kio permesis al planktono abunde reproduktiĝi. Kaj abundeco de la nutraĵo puŝis al nova vojo de evoluado supervivintajn loĝantojn de oceana vastaĵo, kaj ankaŭ novulojn, kiuj pretendas pecon de planktona "kuko". Ĉar balenoj, kiuj amase elfiltris planktonon, formortis, sed aliiaj kvarkruruloj, kiu povus fari tion sambone, en maro ne aperis, la loko de viva planktona trolo ekokupis fiŝoj. Kaj la plej disvastiĝinta el ili - fiŝo-galeono. la estas tipa loĝanto de akva sino kiu havas altan blu-lazuran korpon, nerimarkeblan de malproksime en oceana blueco. Fiŝo-galeono bone naĝas, sed iufoje preferas vojaĝi per movado de marfluoj. Ĉiuprintempe amasoj de la fiŝo moviĝas por grasiĝi al bordoj de Antarktido. Fiŝo-galeono vojaĝas en grandegaj gregoj, kiuj konsistas el centoj da individuoj. Varma marfluo de ekvatoro, preterpasanta proksime de bordoj de Aŭstralio estas bonega veturilo por ili. Trafinte en necesan akvostrion, la fiŝoj el aktivaj naĝantoj konvertiĝas en preskaŭ planktonaj estaĵojn: ili disfaldas grandegajn brustajn naĝilojn, kiel veloj, kaj drivas fojfoje malvigle movante vostojn. Tiel ili atingas sudajn latitudojn ne perdas siajn provizaĵojn de sebo, kiuj jam estas konsumitaj en ekvatoraj akvoj. Dum vojaĝo la fiŝojn ne manĝas, ĉar la marfluo estas malabunda je granda planktono, sed riĉa je etaj algoj. Akvoj el profundaĵo, riĉaj je nitrogeno kaj fosforo, leviĝas al surfaco de oceano ĉe subakvaj montoĉenoj de Antarkto, stimulas reproduktiĝo de fitoplanktono kaj provizas per nutraĵo multe da vivuloj. Dum sudaj latitudoj iĝas pli kaj pli proksimaj, akvo de marfluo iĝas pli malklara - en ĝi iĝas kreski kvanto da zooplanktono: miloj da kankretoj, meduzoj, larvoj, ovoj de maraj estaĵoj. Tio ne haltigas la fiŝojn-galeonojn, sed permesas al ili komenci pligrandigi sian pezon. Se balenoj ĉerpis planktonon po porcie, suprennaĝante al surfaco, do fiŝo-galeono faras tion pli optimume, kontinue. Ennaĝante en nubo de planktono, la fiŝo malfermas sian buŝon. Unuarigarde al la fiŝo oni povas pensi ke ĝia buŝo estas ordinara. Sed aperta, la buŝo estas unu el mirakloj de inĝeniera elpenso de naturo: ĝi povas multe dilatiĝi kaj konvertiĝas en grandega trolo por manĝeblaj estaĵetoj. Brankaj petaloj estas kovritaj per milionoj da haretoj de epitelio, kiuj servas por filtri nutraĵon. Ŝajnas ke la fiŝo havas buŝon, kiu apartenus al multe pli granda fiŝo - tiel strange ĝi aspektas. Grego de la fiŝoj kuratingas nubon de planktono kaj spaliriĝas kiel iom konkava lunarko. Kvazaŭ laŭ komando, ili samtempe malfermas la buŝojn kaj julas per vostoj. Por sendi filtritan nutraĵon en stomakon, la fiŝo simple iom malfermas brankajn kovrilojn kaj ekskuas ilin. Brustaj naĝiloj dum manĝado estas falditaj: ili nur malhelpas aktive naĝi. Efikeco de formanĝo estas tiom alta, ke ĉirkaŭ duono de planktono trafas en stomakojn de la fiŝoj post sukcesa "trolado". Fiŝoj-galeonoj devas plipeziĝi: en malvarmetaj antarktaj akvoj ili faras nuptludojn. Sed dume Antarktido estas malproksima... Sata fiŝgrego samtempe fermas buŝojn, disfaldigas naĝilojn kaj daŭrigas nerapidan vojaĝon al malvarma sudo. Movo de grandaj gregoj de la fiŝegoj ne restas nerimarkita, kaj el profundaĵo aperas rabofiŝoj. Jen leviĝas ek de marskoj de kontinenta soklo ŝarko-buldogo. Larĝa korpo montras ke la estas ĉefunda rabofiŝo, sed korpkoloro estas simila al koloro de pelagaj fiŝoj. Muzelo de la fiŝo estas mallonga kaj larĝa. La rabofiŝo facile flosas danke al sia granda grasa hepato. la fiŝo ne ŝatas longe aktive naĝi - ĝi, laŭ sperto, scias ke ĉasaĵo mem alnaĝas al ĝi. En malklara akvo distance aperas ankoraŭ unu samtia ŝarko, post ĝi ankoraŭ unu kaj ankoraŭ. La ŝarkoj ŝajne kreas kaptan reton super soklo. Kaj ili atendas. Fin-fine el blua malklareco aperas silueto de grandega fiŝo, najbare alies, kaj jen - antaŭ la ŝarkoj stariĝas kvazaŭ viva muro el fiŝoj-galeonoj. La fiŝoj naĝas, ne ŝanĝante sian kurson, rekte al ŝarkoj. Kaj venas momenton kiam la plej malsata rabofiŝo aŭdacas ataki. Ĝi impetas al negranda fiŝo-galeono, facile kuratingas kaj mordante ek de malsupro elŝiras internaĵojn de la fiŝo. Sentinte sangon, aliuj ŝarkoj ŝajne laŭ ordono atakas gregon de la fiŝoj-galeonoj. Makzeloj tranĉas korpojn, forŝiras vostojn kaj frakasas spinerojn. Jen dronas grandega kapo tute formordita ek de korpo. Ŝajnas ke la flegmaj grandeguloj estas kondamnitaj por ekstermo. La fiŝoj havas ne tiel bona armilo kiel havas ŝarkoj: dentoj de fiŝoj-galeonoj estas malgrandaj kaj servas nur por pli hermetike fermi buŝon. Ili povas esperi nur je sia manovrkapablo kaj rapido. El pigraj pasivaj flosantoj dum danĝero ili momente konvertas en rapidegajn estaĵojn, kiuj kapablas eviti ĉian rabofiŝon. Aldone ili havas mirindan manieron defendi. Grega ekzistado konvertis la fiŝojn en ĉampionojn pri sinkrona naĝado. Kaj la apartaĵo savas fiŝojn-galeonojn. La grego grandigas rapidon, aspiras al surfaco, kaj... Surfaco de suda oceano estas kvieta. Sed subite super centoj da metroj da akvo samtempe elflugas al dumetra alto miloj da grandegaj fiŝoj, ili sinkrone turnas siajn flankon suben, kaj samtempe falas sur faco de akvo. La falado generas bruegon, kiu similas al krevado de kelkaj bomboj. Kaj oceano denove kvietiĝas: ankoraŭfoje la spektaklo ne reos, almenaŭ hodiaŭ. Sona ondo havanta grandegan forton simple svenigas la ŝarkojn, igante ilin ĉesi ĉasadon kaj foriri en profundaĵojn. Kaj unu el ili fartas malbone: ĝia korpo konvulsias, kaj ĝia korpkoloro iĝis pli pala ol ordinare. Tiutempe la fiŝoj-galeonoj perdinte nur kelkajn siajn samgreganoj daŭras sian vojaĝon al bordoj de Antarktido. Antarktida soklo estas loko kie profunda oceanofluo aliras al surfaco kaj miksiĝas kun relative verma akvo de ekvatora fluo. Kaj tio stimulas vivon en la loko. Akvo iĝas verdeta pro amaso de fitoplanktono, kaj ĝin aktive voras rapide multiĝanta zooplanktono - mikroskopaj kankretoj, hidrozooj, etaj kalmaretoj kaj alopiedaj moluskoj. Ili kiel multcentmetraj nubegoj svarmas en akvo donante al ĝi ruĝetan kaj brunetan koloron. Kaj la abunda zooplankton logas multon da manĝuloj. Fiŝoj-galeonoj ne sole manĝas sur oceanaj paŝtejoj de sudo. Ili havas amason de konkurantoj, la plej multenombra el ili estas - "ruĝa rabisto". "Ruĝa rabisto" estas negranda nigrokula helruĝa kankreto, kiu anstataŭis klupeojn en neocenaj maroj. Grandegaj gregoj la kankretoj naĝas kiel granda reto, kaj per haretkovritaj kruroj elkaptas ĉian pli-malpli grandan planktonon. Samkiel fiŝo-galeono la kankreto kapablas manĝi ĉiutempe malplenigante vastejojn de oceano. Sed tute malplenigi oceanon ĝi ne kapablas: ja ekzistas fiŝoj kiuj volonte manĝos la kankreton. Stranga grande-naza ombro aperas el profundaĵo de oceano. Ĝi cele moviĝas al grego de "ruĝaj rabistoj", kiuj cirkle naĝas ĉe surfaco de akvo. La kankretoj trovis mortan birdon kaj rapidas akiri gustajn pecojn. Akvo, ŝajnas, bolas ĉirkaŭ la kadavreto. La plej neatendemaj kankretoj elsaltas el akvo kaj falas sur birdon. Kaj la ombro ŝtele alnaĝas pli kaj pli proksime. Kaj jen la ombro faras rapidan impeton en centro de svarmado de la kankretoj. Longa plata rostro faras movon de sube supren, farita akvokirleto turbigas la kankretojn malhelpante al ili trovi necesan kurson por savi. Granda buŝo malfermiĝas kaj ensuĉas la senhelpe kirlitajn kankretojn. La ĉasisto estas mara padelnazulo, posteulo de fiŝo-sego. Dentoj sur la fama sego jam delonge reduktis en etajn dornetojn, kaj ĝi konvertis en bonega ilo por pelado en aron etajn gregajn estaĵojn. Suba makzelo de la fiŝo konvertiĝis unue en la elstareblan, kaj poste en la etendeblan, kaj buŝo de la fiŝo iĝis kiel funelo, kiu kapablas rapide kaj simple gluti per unu gluto centojn da etajn ĉasaĵojn. Malgrandaj okuloj, kiuj staras sur flankoj de plata muzelo rigardas ne flanken sed precipe antaŭen, por taksi denson de grego de kankretoj. Ordinare maraj padelnazuloj ĉasas rapide "tratranĉante" laŭlonge gregon de kankretoj. Tiutempe plata muzelo permesas arigas parton de la kankretoj, ne permesante al ili fuĝi. La fiŝoj estas solemaj, ili renkontas ordinare nur dum nuptsezono. Iufoje ĉe granda grego de kankretoj ĉasas kelkaj la fiŝoj. Tiuokaze oni povas spekti gregan ĉason de maraj padelnazuloj: la fiŝoj ĉirkaŭe naĝas ĉe la grego de kankretoj, turnigante al ili siajn ventrojn. Blanka koloro de la ventrojn timigas la "ruĝajn rabistojn" igante ilin kuniĝi en densan globon. Tiutempe la maraj padelnazuloj malfermas siajn buŝojn kaptante multon de la kankretojn. Se mara padelnazulo estas solemulo, do aliiu mara ĉasisto estas grega fiŝo. Treege bela mugilo-tinuso organize atakas "ruĝajn rabistojn". Ili pelas la kankretojn al surfaco de akvo kaj samtempe impetas al ili igante kankretojn alte salti super surfaco. Tion uzas maraj birdoj - flavkapaj plonĝuloj. Dum transflugado inter ĉeantarktaj insuloj ili volonte ĉasas kune kun mugilo-tinusoj. La birdoj serĉas ruĝajn makulojn sur surfaco de oceano kaj flugas al ili, kaptante la kankretojn dum saltado. Sed eĉ mugilo-tinusoj ne povas formanĝi ĉiujn kankretojn, ja ili ne estas lasta ĉeno de nutra ĉenaro. Ŝarko-buldogo uzas donacojn de antarkta somero por akumuli pli multe da graso por vintri sur fundo. Vintro estas ne tiel malvarma kiel malsata sezono: dum polusa nokto fitoplanktono preskaŭ mankas en la maro, kvanto de zooplanktono malmultiĝas kaj gregoj de fiŝoj fornaĝas en pli varmajn latitudojn. Sed nun nutraĵo abundas kaj dentozaj rabofiŝoj ne gapas. Grego de mugilo-tinuso alnaĝas al surfaco de akvo. La fiŝoj kapablas atingi grandegan rapidon, sed nun ili ne rapidas. La fiŝojn intencas fraji, sed la okupo postulas ne rapidi. La grego malrapide ĉirkaŭas en malgranda profundo. Subite de la grego denaĝas preta por frajado ŝi-fiŝo kaj tre rapide ĵetas sin foren. Tuj post ŝi ekaspiras paro de li-fiŝoj. Ili baldaŭ kuratingas ŝin kaj premas ŝin deflanke. Ŝi-fiŝo elĵetas en akvon dozon de frajo, kaj li-fiŝoj ŝprucas sur la frajon el laktumoj, pro kio en akvo aperas blanketa makulo. Poste la fiŝoj revenas en gregon kaj denove eniras en komunan ĉiraŭadancon. Poste el la grego elnaĝas paro de ŝi-fiŝoj kaj ilin kuratingas po-pare li-fiŝoj, kaj en akvo aperas du novaj blanketaj makuloj. Kaj denove la grego daŭras sian dancon. Tio estas nepra riton por samtempigi pretecon de fiŝoj por frajado. Kaj poste, kvazaŭ krevas risorto: la grego disfalas en triojn de fiŝoj, kaj akvo iĝas nediafana pro nuboj de frajo. Nur kelkaj fiŝoj ne frajis - ili ne estas sufiĉe maturaj. La grego denove kuniĝas, la fiŝoj estas malplenaj da fortoj post frajado. Ili plenumis sian devon antaŭ sekvaj generacioj, kaj sorto de frajo ilin ne interesas plu. Mugilo-tinusoj malrapide naĝas super malprofundaĵo, kaj sekve ilin de sur fundo leviĝas arĝenteta ombro kun larĝa kapo. Ĝi dum iu tempo sekvas post la grego, kvazaŭ atendas ion, kaj poste impete atakas. Kaj jen unu blueta fiŝo baraktas en faŭko de rabofiŝo, senforte malfermante sian buŝon. Forglutinte ĝin, ŝarko atakas mugilo-tinusojn ankoraŭfoje. Senplenaj da forto fiŝoj estas tro malrapidaj, kvankam en aliiu tempo ili ne permesus al iu ŝarko eĉ alnaĝi tiel proksime por sukcese ataki. Kaj la ŝarko prenas tributon de oceanaj loĝantoj, uzante na "rato de pli forta". Ankaŭ fiŝoj-galeonoj nuptas en antarktaj akvoj. Sed ili restas en vasta maro, ne proksimiĝante al malprofundaĵoj. Tio savas la fiŝojn kontraŭ atakoj de ŝarkoj-buldogoj. Li-fiŝoj ekhavas nuptan koloron, kaj ŝi-fiŝoj iĝas pli palaj. Ĉiu li-fiŝo okupas iun malgrandan "terenon" ĉe surfaco, kie penas allogi ŝi-fiŝon, brilante sub radioj de la suno. Por montri sian individuecon li-fiŝo foj-foje elsaltas el akvo kaj plaŭdas per flanko falante sur akvo, kaj farante ŝprucfontanon. Kiam ŝi-fiŝoj alnaĝas al aro de li-fiŝoj, ruĝflankaj kavaliroj koruse nupte kantas, kio similas al knaro de motoro. Dum la kantado kavaliroj disfaldas brustajn kaj ventrajn naĝilojn, konvertante ilin en ion simila al ventumilo aŭ pufa kolumo. Kiam ŝi-fiŝo alnaĝas proksime al elektita li-fiŝo, li komencas ekskui per tuta korpo, kaj poste faldas siajn brustajn naĝilojn kaj alpremas al ŝi-fiŝo siajn flankon kaj ventron. La paro iĝas simila al "libro". Tiutempe kloakoj de la fiŝoj ŝvelas, la truoj kuniĝas, kaj li-fiŝo donas sian seman likvon al ŝi-fiŝo. Diference de aliiaj fiŝoj fiŝoj-galeonoj havas internan fekundigon. Alvusoj longe maturiĝas en ovarioj de ŝi-fiŝo, kompense ili naskiĝas jam sufiĉe grandaj kaj memstaraj, kaj procento de ilia pereado estas malgranda. Kiam somero aliras al fino, kaj la suno super antarkta oceano komencas subiri, fiŝoj foriras de kontinenta bordo. Gregoj de fiŝoj-galeonoj serĉas branĉo de akvofluo, kiu forportos ilin de Antarktido preter bordoj de Suda Ameriko en centraj regionoj de Pacifiko , kie la fiŝoj travintras. Tie planktono estas ne tiom abunda sed tie estas loko, kie alvusoj de la fiŝoj naskiĝas kaj dum unua jaro kreskos kaj disvolviĝos, pretante sin por unua vojaĝo sub "veloj" al sudaj maroj. Bestaro будет позже... --------------------- Bestaro al 7a ĉapitro "Ruĝa rabisto" (Gregariomyzis planctophagus) Pelaga naĝiva kankreto el ordo 'Myzida'. Longo de korpo estas ĝis 40 mm. Loĝas supran tavolon de akvo (ĝis profundo je 80 - 100 m., por nutrado levas sin al surfaco). Ĝi vivas en grandaj aroj, denso de ili estas ĝis 1200 kankretoj per 1 metro kuba de akvo, la aroj etendiĝas al kelkaj centoj da metroj. Ĝi manĝas etan zooplanktonon, kaj konkurencas pro tio kontraŭ fiŝo-galeono kaj okupas ekologian niĉon de, formortina antaŭ neoceno, klupeo,. la kankreto povas manĝi mortajn fiŝojn en akva sino. La kankreto havas hele-ruĝan korpkoloron, okuloj estas grandaj kaj nigraj. Kruroj de la kankreto estas longaj, interna flanko de ili estas kovrita per haretoj, kiuj servas por filtri planktonon. La kankreto filtras planktonon movante sin abdomenon antaŭen al ĝi, tiutempe kruretoj de la kankreto faras el si "korbon". por kapti manĝeblajn organismojn. Longaj krurmandiblojn de la kankreto esploras la "korbon" kaj tiras en buŝon kaptitajn nutraĵon. Ŝarko-buldogo (Brachyselache ginglymostoma) Pelaga ŝarko, posteulo de nuna ŝarko-vartiso (Ginglymostoma cirratum). Ŝarko-buldogo havas mallongan supran makzelon, ĝia buŝo estas preskaŭ fina (ŝarko-vartisto havas malsupran buŝon). Post formortado de ŝarkoj de alta oceano la specio, kiu devenis de ĉebordaj ŝarkoj okupis lokon de aktiva rabisto de supra tavolo de akvo. La ŝarko loĝas en supra tavolo de alta oceano ĝis 50-metra profundo, iufoje malleviĝante ĝis 400 metroj por ĉasado sur soklo. Korpo de la ŝarko havas 5-metran longon, preskaŭ cilindra, iom plata de flankoj, vosta tigo havas kvarangulan sekcon. Buŝo de la ŝarko estas larĝa, fendo de la buŝo etendas ĝis vertikalo tra okulo. La okuloj estas malgrandaj, situas sur flankoj de kapo. Ĉe anguloj de buŝo estas paro de mallongaj "palpiloj". neparaj naĝiloj havas serpan formon, vosta naĝilo estas preskaŭ egalpadela (kuel nuna tunuso). Brustaj naĝiloj estas larĝaj kaj mallongaj. Korpkoloro estas arĝenteta kun blu-griza nuanco, pinto de dorsa naĝilo estas nigra. Tre granga hepato estas grasoza, ĝi permesas al la fiŝo havi pozitivan naĝeblecon. La fiŝo naĝas malrapide, sed pelante ĉasaĵon ĝi kapablas fari atakmovojn kun 60-kilometra rapido. La ŝarko manĝas fiŝojn, polpojn kaj grandajn krustacojn. Ŝi-sarko naskas unufoje per jaro ĝis 10 grandajn memstarajn idojn (longo de ŝarkido estas ĝis 60 sm). Mugilo-tunuso (Thunnomugil cyanogaster) Oceana grega fiŝo. Ĝi havas 1.5-metran longon kaj 50-k-graman pezon. Apartenas al ordo Mugiliformes. Ĝia korpo estas forta, muskoloza. Vosta tigo estas mallonga kaj rigida, vosta naĝilo havas serpan formon. La fiŝo kapablas atingi rapidon pli ol 60 km/h kaj teni ĝin dum kelkaj horoj. Skvamo de la fiŝo estas eta kaj profundigita en haŭton. La Mugulo-tunuso havas du dorsajn naĝilojn: pikan kaj molan. Pika naĝilo estas akrepinta, alta, kun granda arĝenteta makulo por diferencigi siajn samspeciulojn. Brustaj naĝiloj estas mallarĝaj, situas tre alte, kiam la fiŝo moviĝas ili servas kiel horizontala rudro kaj stabiligilo. Ventraj naĝiloj estas mallarĝaj, dum naĝado kuŝiĝas en sulketon sur ventro. Okuloj de la fiŝo estas grandaj, fendo de buŝo etendiĝas ĝis horizontalo de supra rando de okulo. Denkoj mankas, makzeloj estas duraj, kapablas dispremi malmolan karapacon de krustaco. Dorso estas nigra, ventro estas lazura kun metala brilo, laŭlonge de flanko estas arĝenta strio. Iriso estas ruĝa. Li- kaj ŝi-fiŝoj havas saman korpkoloron. La fiŝo manĝas krustacojn, polpojn kaj malgrandajn fiŝojn. En nuboj de kankretoj la fiŝo manĝas kaptante ĉasajon dum movado, ne ŝanĝante sian direkton. Ĝi pelas kaj ĉirkaŭstaras malgrandajn fiŝojn grege. Frajo de la fiŝo estas pelaga (unu ŝi-fiŝo generas ĝis 8-9 milionojn), alvusoj manĝas fitoplanktonon. Mara padelnazulo (Nectopristis polyodonopsis) Ĝi estas kartilaga fiŝo, posteulo de funda fiŝo-sego (Pristis). Ĝi iĝis pelaga fiŝo post formortado de granda kvanto de antaŭaj pelagaj fiŝoj. Longo de korpo de la fiŝo estas ĝis 5 metrojn, 40% de la longo apartenas al longa plata muzelo. Dentojn sur randoj de muzelo reduktiĝis, buŝo moviĝis al supra parto de kapo kaj iĝis pli granda, korpo iĝis pli alta ol havis praulo. Vosta naĝilo iĝis pli alta, kvazaŭ egalpadela (supra padelo estas iom pli longa ol la suba). Naĝas la fiŝo sufiĉe rapide, povas atingi rapidon je 40 km/h. Koloro de supra parto de korpo estas griza kun malhela reta ornamo, malsupra parto de korpo estas blanka kun multo da grizaj makuloj. La fiŝo vivas sole, malofte oni povas vidi grupon el 2-5 la fiŝoj. La fiŝo manĝas gregajn planktonojn krustacojn. La fiŝo naĝante ĉirkaŭ grego de kankretojn per batoj de sia muzelo kunpelas ilin en densan globon kaj poste kaptas ilin per sia larĝe aperta buŝo. En densa nubo de planktono la fiŝo simple naĝas malrapide tra la nubo kun aperta buŝo. Sur randoj de brankaj fendoj de la fiŝo estas mallongaj kornecaj haretoj, kiuj tenas filtritan ĉasaĵon. Ĝi estas vivonaska fiŝo, generas ĝis 10-12 alvusojn, longo de la alvusoj estas gis 30 sm. Por akuŝo la ŝi-fiŝo iras al bordo: alvusoj manĝas fundajn organismojn, poste manĝas pelagan planktonon. Fiŝo-galeono (Pelagopomus navigator) Ĝi estas granda pelaga fiŝo. ĝia longo estas ĝis 2 metrojn kaj pezo estas ĝis 200 kg. Ĝi manĝas malgrandan plamktonon. Post formortado de striaj balenoj la fiŝo okupis iliajn ekologan niĉon. Nutra areo de la fiŝo estas ĉepolaj maroj, kiam la fiŝo migras tra ekvatoro ĝi preskaŭ ne manĝas. Ĝi apartenas al familio Centropomidae ordo Perciformes. Korpo de la fiŝo estas alta, iom plata deflanke, dorso estas malhele-blua kun metala brilo, flankoj estas lazuraj, ventro estas blanka. Dorsaj naĝiloj estas du: pika kaj mola. Neparaj naĝiloj estas diafanaj, brustaj naĝiloj estas blanketaj, ekstera rando de ili estas lazura. Strukturo de brustaj naĝiloj estas rimarkinda: ili estas tre larĝaj kaj longaj, longo de ili estas preskaŭ 1 m. Kiam la naĝilo estas makfaldita ĝi estas kiel duonrondo. Radioj de la naĝilo estas tre firmaj, iliaj bazoj estas fortaj kaj muskolozaj. Dum aktiva naĝado brustaj naĝiloj estas faldigitaj kaj kuŝaj laŭlonge de korpo, iliaj funkcioj plenumas larĝaj ventraj naĝiloj. Kapo de la fiŝo estas tre granda: 1/3 de longo de tuta korpo, okuloj estas grandaj, situas en supra parto de kapo. Brankaj arkoj konvertiĝis en filtran aparaton: brankaj haretoj kovras nur supran duonon de la arkoj kie ili estas protektitaj per kornecaj haretoj. Sur malsupra duono de branka arko estas nur longaj epiteliaj haretoj, kiuj retas tutan fendon inter arkoj. Interspaco inter la haretoj estas malgranda kaj ĝi permesas kapti planktonon, kiesa dimenso estas pli ol 3 mm. Dum manĝado buŝo de la fiŝo estas aperta tre larĝe danke al etendeblaj ligamentoj. Grego de fiŝoj-galeonoj dum manĝado stariĝas kvazaŭ muro kaj kaptas preskaŭ ĉiun zooplanktonon. Al tempo de tempo la manĝantaj fiŝoj fermas sian buŝon kaj glutas planktonon, kiun estas akumulita sur filtra aparato. La fiŝoj preheras molan planktonon, kaj evitas nubojn de duraj kankretoj. Fiŝo-galeono naĝas malrapide, dum migrado ili naĝas kiel planktono: ili disfaldas siajn brustajn naĝilojn - kvazaŭ veloj, moviĝas danke al marfluoj. Migras la fiŝoj en gregoj po 300 - 500 fiŝoj. En polaj maroj la fiŝoj ludas nuptajn ludojn. Li-fiŝo iĝas hele kolorita: sur flankoj aperas malhelaj laŭlarĝaj strioj, buŝo kaj operkuloj iĝas hele-ruĝaj. Ŝi-fiŝo iĝas pala kaj dika. Fiŝoj-galeonoj havas internan fekundigon, en momento de kulmino de nupta ludo, li- kaj ŝi-fiŝo premiĝas per kloakoj kaj iĝas similaj al duonmalfermita libro. Ŝi-fiŝo naskas en ekvatoraj akvoj ĉirkaŭ 250 alvusojn, kies longo estas 20 mm. Alvusoj dum unua tempo loĝas en kolonio de salpaoj-ĝardenistoj (Viridisalpa hortensis), manĝante algojn kaj etan planktonon. Kiam alvusoj iĝas 10 sm. (post 1 jaro), ili foriras al pola maro kun maturaj fiŝoj. La alvusoj iĝas maturaj kiam ilia longo estas 50 sm. (4-a jaro). La fiŝoj aktive kreskas ĝis 20 jaroj. fonto: http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=1487 - 2005.01.28. ------------------------------------------------------------------------ http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=1487 Traduko de elektitaj cxapitroj (dume 1-a kaj 7-a) el libro de rusa biologisto Pauxlo Volkov "Vojagxo en Neocenon". (Voyage into Futurozoe). Ekzistas reta angla auxtora traduko de la libro (neplena): http://sivatherium.h12.ru/2tourneo.htm Nia Mondo post 25'000'000 jaroj. Priskribo de bestaro kaj fauxno de la posthoma tempo. From: "hamstromax" per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com Date: Thu, 08 Sep 2005 08:53:17 -0000