33.
La Kuirejo
En vagista tendaro, kie oni restas nur mallonge, oni
faras simplan kuirfajron.
En fiksa tendaro, kie oni restas pli longe, oni
konstruas improvizitan kuirejon.
En la kuirejo troviĝas:
altarfajro: surtabla ŝton- aŭ sulkfajro, por facile labori.
stablo: tablo por prepari la manĝojn.
pot-breto (rako), sur kiun oni metas la potojn.
teler-krado (-rako), sur kiun oni metas la telerojn.
tas-arbo (-branco), sur kiun oni pendigas la tasojn.
puto: truo en la tero por forĵeti malpuran akvon k.s.
kun krada kovrilo por haltigi la grasojn kaj
restojn de manĝaĵojn (elefant-kaptilo).
rubotruo: por forĵetaĵoj.
BBB-truo: balau, bruligu, bategu. |