HABEAS CORPUS... (L: 2581) (habeaskorpo) (N?).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al "havu vian korpon", enkadre de la frazo havu vian korpon ad subjiciendum (= havu vian korpon por submeti al juûado), trovinta en la redakcio de la angla Granda Îarto, de 1215, îapitro 29, subskribita de la reûo Johano sen Tero kaj la baronoj.

 

2. En juro, ekde la anglo-saksa juro de Mezepoko, habeas corpus estas jura instrumento, per kiu arestito, post peto, ricevas la rajton prezenti sin al tribunalo por esti tuj juûata, aý resti en libereco ûis kiam la juûo okazu.

La celo de tiu instrumento estas garantii fundamentajn rajtojn de la persono kontraý absolutecaj perfortoj flanke de la povo de reganto. En la praktiko, habeas corpus estas garantio de la civitano ne esti punata sen formaligita verdikto de kondamno tiamaniere, ke restas spaco inter la akuzo ûis tiu formaligo.

La detaloj de habeas corpus aparte varias laölande, sed la fundamento situas en la filozofia principo, ke ekzistas flanke de la individuo ne atingeblaj rajtoj, pri kiuj la publika leûo mem devas doni garantiojn.

 

3. En helena kaj romiana leûo ne aperas klare tiaj garantioj. La evoluo okazas en la angla juro. Ekde la 12-a jarcento, do jam antaö la Granda Îarto de 1215, ekzistis kelkaj garantioj favore de la akuzato atribuitaj al li per la Writ (= Ordo) de odio et alia. Plibonigoj okazis per la aprobo en 1628 de la petition of rights, 1689 (= leûo de la rajtopeto), per kiu perfektiøis la procezo.

Per Bill of rights (= Deklaracio de rajto) de 1689 estis akceptataj de la angla Parlamento la libereco de voîdonado, por elekti la parlamentanojn kaj, interalie, la garantio per habeas corpus.

La usona leûaro reprenis la saman garantion en 1787.

 

En registaroj de latina tradicio la leûo de garantioj de habeas corpus disvastiûis nur je la fino de 19-a jarcento, tamen kun oftaj rompoj ankoraö dum la 20-a jarcento.

Ne evoluinta socio tendencas al la absoluteco de la kolektivo kontraö la individuoj. Sekve, la ekzisto de leûo habeas corpus estas signo de socia evoluo.

 

4. Malfacilas la ekvilibro inter la fundamentaj rajtoj de akuzato kaj la publika ordo. Unuflanke la socio devas esti garantiita kontraö la individuoj; aliflanke, la individuo, ankaö devas esti garantiita kontraö la absoluteco de la kolektivo, reprezentata de la Ïtato.

Bona leûaro zorgas, por ke tiu ekvilibro okazu; sen tiu ekvilibro inter la individuo kaj la kolektivo, la socio ne estos sufiîe bone regata.

 

Unuflanke, kaj principe, estas dezirenda la rapideco en la premo kontraö la krimulo, kaj tiu rapideco estas faciligata se la persona povo de la reganto ne estas malhelpata de la leûa procezo. Polico devas povi agi kaj la juûisto devas povi rapide decidi kaj per efika sentenco. Tamen, tio ne eblas, se okazas tro da protekto al krimulo, ekzemple per la habeas corpus, ne saûe donita, îar surbaze de la sensaûeco de la leûo la efektiva krimulo sukcesas protekti sin.

Aliflanke, tamen, la persona rapida povo de la reganto povas fariûi arbitra. Sekve, estas necese per egale saûa leûo antaövidi la habeas corpus, - kiel protektantan rimedon de îiu individua civitano, estu li krimulo, aý ne estu.

E.Pauli.

 


HABILITACIO (en Esperanto-Deutsch). 2582.

L: habilitatio, -onis.

A: habilitation. F: habilitation. G: Habilitation. H: habilitación. I: abilitazione. P: habilitação. R:

 

1. Erudicia vorto, habilitacio devenas el la latina, kun la aktiva senco esti lerta per antaöpreparo.

En latinidaj lingvoj, habilitatio disvastiûis kun du nuancoj: la propra kaj la aparta. Habilitatio en propra senco esprimas la preparon per kiu estas atingata la lertan kapablon.

Substantiva radiko. Vortformoj: habilitacio, habilitacii ().

 

2. Habilitacio, en aparta senco kaj en privata juro, estas formala deklaro, kutime per skribita dokumento fare de speciala lernejo, per kiu la kapabligita homo estas dirata sufiîe lerta kaj sekve deklarata rajtigita oferti profesie servojn enkadre de la koncerna fako.

Analoge, per habilitatio fariûas la transdono al iu de la permeso plenumi agon nome de alia, al kiu li do reprezentas. Ekzemple, habilitatio, subskribi kontrakton nome de alia. Ordinare, tiu aparta habilitatio fariûas per skribita rajtigo kaj rajtigilo (vd 7112).

 

3. La jura rajtigado estas postulata en organizata socio, por garantii la sufiîe bonajn servojn de la fakuloj.

E. Pauli.

 


HABITATO. (). 2583.

L: habitat.

A: habitat. F: G: Habitat; Lebensraum. H. habitat. I:. P: habitat; meio ambiente. R:

 

1. Erudicia esprimo, el la latina habitat, tria persono de la verbo habito, -are (= loûi), tamen uzata substantive.

 

2. Habitat estas la medio, en kiu loûas kiel kutima restadejo, iu speco de animalo aý planto.

Kiam oni parolas pri habitat, aldone estas ankaý priskribata la aspekto de la viva organismo mem kaj la ekologiaj rilatoj al medio.

E. Pauli.

 


HABILITAS, - ATIS. (L: 2582).

L: habilitas, -atis.

A: able (adj). F: habilité. G: Geschicklichkeit; Faehigkeit. H: habilidad. I: abilità. P: habilidade. R:

 

1. Latina esprimo, habilitas ekvivalentas al lerteco (vd).

Kiel vorto, habilis devenas el la adjektivo habilis (= lerta), siavice el la verbo habeo, -itum, -ere (= teni, havi). Jen vorto disvastigita precipe en latinidaj lingvoj.

Samdevenas la angla able (= lerta).

 

2. Habilitas, - laý la etimologia sugesto kaj semantiko, - estas kapablo facile fari bone apartajn aferojn.

En tiu etimologia kadro habilis (= lerta), siavice el la verbo habeo, -itum, -ere (= teni), estas tiu, kiu bone tenas, ekzemple, ion per la manoj, aö per la brakoj.

Semantike, habilitas direblas precipe en mensa senco, - kiel en scii fari, ne en la morala senco, kiel em virto esti bona.

Nuance, virto rilatas al forto kaj energio, dum habilitas al sperto de tiu, kiu scias pensi, agi, fari.

 

Figure, habilitas ankaö signifas plenumi mensajn taskojn, gvidi grupojn, solvi politikajn malfacilaëojn.

 

3. En estetiko aö arto tre gravas la lerteco, kaj ûi okazas en du flankoj:

- lerteco por krei la materian signifanton,

- lerteco enmeti la signifaton (vd).

Unu estas la portanto, alia estas la portato. Kelkaj homoj lerte prononcas (la portanton), sed ne kapablas meti la signifon (la portaton); same, kelkaj bone trajtas la liniojn de desegnoj, kaj kopias facile antaökzistantajn verkojn, sed ili mem ne kapablas enïovi valoran signifon.

Parolemaj homoj povas esti supraëuloj; kontraste, aliaj parolas malbone, sed kun granda enhava signifo. Sed parolemaj homoj ne kapablas facile paroli pri granda enhava signifo. Kompreneble, la enhavo ne estas la arto. Sed nur estas granda artisto tiu, kiu kapablas krei la grandan enhavon kaj meti tiun grandan enhavon en la arton.

 

Malrekte la grandeco de la arto dependas de la mensa granda enhavo. Malgranda artisto lertas nur por prezenti sensignifajn esprimojn; li bone esprimas tion, sed estas sen granda enhavo, æar li nek kapablas krei tiun grandan enhavon, kaj nek esprimi øin. Malgranda artisto lertas nur por prezenti sensignifajn esprimojn; li bone esprimas tion, sed estas sen granda enhavo.

Grandaj artistoj kapablas atenti al granda enhavo kaj samtempe ili lertas esprimi tiujn grandajn enhavojn.

Grandaj filozofoj povas esti, kiel ekzemple Platono kaj Bergson, samtempe enhave grandegaj intektuloj kaj mirindaj artistoj de la arto de esprimo. Aliaj estas tre elstaraj filozofoj, ekzemple Aristotelo, Kant, Wittgenstein, sed ne tiel brilaj en la esprimado, kvankam ili almenaý prezentis didaktike bone siajn ideojn.

 

4. Figure, okazas ankoraö la mensa lerteco, per kiu la konoj estas lerte operaciataj, rapide kaj îiam kun logiko; jen la natura logiko, kiu per praktikado fariûas la facila operaciemo de la menso. Pro tio unuj multe pli ol aliaj kreas la sciencon kaj saûon por la îiutaga vivo, ne nur por la ekstera artoesprimo, sed por îiuj aliaj bezonoj.

E. Pauli.

 


HABITUS. (L: 2584).

 

1. Latina esprimo, habitus ekvivalentas al havo (vd 2616), per substantivigo de la samforma pasinta participo habitus (= havata, havita) de la verbo habere (= havi), uzata en tri nuancaj distingaj signifoj, sed æiuj ligitaj al la sama radiko.

Per habitus (= havo) oni tradukis la grekajn © > 4 H (= bona stato de la korpo, de la animo, de la kapabloj), siavice el § P , 4 < (= havi). Same per habitus latinoj tradukis § 2 @ H (= kutimo).

Nuance, kutimo (vd), uzo (vd), moroj (vd), virto (vd) rilatas al propražo absolute atribuata al io, dum habitus povas signifi la samon, sed kun la karaktero de io kio estas havata, posedata.

 

2. La distingo inter aktiva kaj pasiva enkondukas du sencojn, per kiuj malsamas la sencojn de havo kaj de habitus (= havato). Sed tiuj du sencoj ne æiam estas avertataj, kaj pro tio la sama vorto povas esti uzata foje en aktiva senco, foje en pasiva.

Oni avertu pri subtila distingo de fakaj sencoj en la latina habitus. Tiu vorto habitus signifas la manieron, laý kiu, io estas posedata, kaj tiu afero jam estis diskutata de Aristotelo (Kategorioj, 15, 15b, 16-25).

Ekzemple, en aktiva senco, Brazilo havas sude la respublikon Uruguajo (aktiva havo). Virto estas habitus (havo en pasiva uzo). Kutimo estas havo (pasiva uzo de havo).

Pro internaj uzoj de la lingvo, en la latina la aktiva formo de havo diriøas prefere per la infinito habere; per tiu habere estas ja kutime nomata la havo en senco de kategorio. Kontraste, per habitus estas indikata la pasiva signifo de havo, koresponda al havato.

La subdivido de la aktiva havo, kontraste al pasiva habitus (= havato), helpas meti ordon, en konceptoj de tiu kampo.

 

3. En aktiva senco estas habitus (aý havo) (vd) klasifikata kiel kategorio de konceptoj. En pasiva senco habitus (= havato) estas postpredikamento. Semantike okazas du sensoj de habitus. Sed nur la lasta estas pli kohera kun la vortformo havato.

 

a) Kiel kategorio de konceptoj, habitus (= havo) estas aktiva determino akirata de io, sekve de la fakto de iu apudeco. Tiusence, habitus estas maniero havi ion. Ekzemple, la fakto per kiu Brazilo havas Urugvajon kiel limon. Sansence de apudeco reto povas havi fiïojn. De nove, same homo povas havi veston.

En la aristotela klasado de la konceptoj, habitus (= havo) estas metata; kiel la lasta en listo de 10 kategorioj (substanco, rilato, kvanto, kvalito, tempo, loko, situo, ago, pasivo, havo). En tiu kunteksto habitus estas elpensa aktive.

b). Kiel postpredikamento, habitus (= havo, kutimo, virto) signifas pasive kaj estas speco de propražo de iu ajn alia kategorio. Ekzemple, esti parto povas esti havo, kiel en homo havas korpon kaj animon.

Tiukaze, la senco de habitus (en senco de kutimo, aý havo de kutimo) ne estas de apudeco, kiel kategorio havo.

Nun la nomo uzata latine estas habitus (= kutimo).

Kiel dirite habitus (= havo, kutimo, virto) estas unu el la tiel nomataj kvin post-predikamentoj (vd); la aliaj estas opono, prioreco, simultaneco, movo, ankaö laö la aristotela listo (Kateg., 11b 15 -15b 30).

 

4. En la menciita pasiva senco estas habitus determino atinganta la funkciadon de kapablo; sed ne estas la kapablo mem. Ekzemple, la konkapabloj kaj la volo estas atingeblaj de certaj determinoj, laý kiuj ili havas apartan manieron agi, aý kun pli da emo, aý kun pli da lerteco.

En tiu kadro de pasiva senco habitus estas virto kaj kutimo. Jen morala senco. Koncerne al kutimo (Esperante), tiu senco aperas en variaj vortoj, en naciaj lingvoj: Gr: § 2 @ H ; L: habitus; mos; A: habit; custom; F: habitude, coutume. G: Gewohnheit; H: hábito. I: àbito; P: hábito (= costume).

En tiu senco, habitus estas sinteno rilate ion; ekzemple, sano estas korpa sinteno korpe bone funkcii; virto estas sinteno de volo korekte agi.

Aristotelo enkondukis tiusence la temon (Metaf., V, 20. 1022b 10; Etiko al N. II, 5).

Tomaso el Akvino avertis: "Habitus distingiøas rilate la potencon en tio, ke per øi oni ne estas kapabligataj fari ion, sed farataj lertaj aý mallertaj, por agi bone aý malbone" (Contra gentiles, IV, 77).

La latina habitus ne estas la potenco mem, sed aktualigo de tiu potenco. Tiu aktualigo estas lerteco por operacii iu ajn maniere; sed nur laý iu kutima. Tiusence okazas rilato inter habitus kaj eduko, æar nur en tiu celata maniero.

 

5. Laýforme, eblas redividi habitus, en specojn, - morale bona habitus kaj morale malbona habitus; - forta habitus kaj malforta habitus.

Laý la vidpunkto de la origino, kelkaj estas denaskaj habitus. Ekzemple, la unuaj principoj, la sinderezo. Aliaj estas akiritaj habitus, rezulte de la uzo aý eduko.

Kristanaj teologoj distingas inter naturaj habitus kaj supernaturaj habitus (aý infuzaj).

 

6. Laýmaterie, habitus dividiøas precipe en rilato al subjekto en kiu øi okazas.

En la menso okazas la mensaj habitus. En la volo, la volaj moralaj habitus.

Reduktiøas al materia divido la skolastika teologia distingo inter operaciaj habitus, ekzemple de iu kapablo operacii, - kiel jam menciite, - kaj enta habitus (quoad esse), ekzemple, la konstanta graco (gratia habitualis).

 

7. Habitus supozas ion potencialan, kaj povas realiøi laý pluraj formoj, per kiuj øi determiniøas (vd Tomaso el Akvino, Sum. Theol., I, 2, 49 a.4). Pro tiu multobleco, per la habitus elektiøas unu; la stabileco en unu el ili konsistigas la habitus.

Pro tio ne estas nomataj habitus la fizikaj potencialoj, kiuj determiniøas nur per unu maniero (Tomaso el Akvino, Sum. Theol. I, q.50, a. 1.; Duns la Skota, Opus Oxoniense, 2, d. 3, q. 10).

La psikaj potencialoj estas influataj de la objekto atingata, kaj pro tio kapablas havi plurajn eblecojn, el kiuj tamen kelkaj stabiliøas kiel habitus. En tio tamen ne estas inkluzivitaj certaj fenomenoj de aklimatizo de la plantoj, nek la nekondiæitaj refleksoj, eæ ne la kondiæitaj refleksoj, ekzemple, lerteco de manoj.

 

8. Æe modernaj filozofoj konstateblas kelkaj apartaj uzoj de habitus.

Oftas la distingo inter pasivaj kaj aktivaj habitus.

 

Maine de Biran (1766-1824) nomis per pasivaj habitus, tiujn de la sensoj, karakterizataj de la malkresko de la konscio, adaptiøo, disvolviøo de la responda bezono.

Kontraste, aktivaj habitus, tiujn de la operacioj, karakterizataj de la facileco, perfekteco, tendenco al la spontanea nevola reproduktado (Influeence de la l’habitude sur la faculté de; la pensé).

 

En moderna koncepto de habitus ankaý enmetiøas la distingo inter kondiæitaj kaj nekondiæitaj refleksoj, kaj malkovroj pri la memorigaj procezoj.

E. Pauli.

 

 


HADESO (Z). 2585.

Gr: ž * 0 H , aý ž 4 * 0 H , -@ L . L: Infernus, -i.

A: Hades. F: Hadès. G: Hades. Unterwelt. H: Hades. I: Inferno. P: Hades, Inferno. R:

 

1. Erudicia nomo, el la greka ž * 0 H (=Hadeso), laölitere nevidebla, kunmeto el la seniga V - (= ne, sen) kaj Æ * , à < (= vidi).

Substantiva radiko.

 

2. Hadeso, en primitiva senco, laö greka mito, estas nomo de subtera senluma loko. Tie, laövorte, videblas nenio pro manko de lumo.

Per personigo, Hadeso fariûis nomo de la Dio de la subtera senluma loko. Poste, enkadre de la romiana latina kunteksto, Hadeso fariûis Plutono.

 

3. La kultura signifo de la helena Hadeso interesas la filozofion pri religio, æar enkadre de tiu kunteksto disvolviøis la religia ideo, ke Dio estas la lumo mem.

Pekintoj restas en mallumo, kaj neniam rigardos Dion. Beatuloj ricevos la gracon de la lumo por rigardi Dion, kaj en tiu rigardo ili estos eterne feliæaj.

Sed æiuj tiuj formoj de la tradicia religio enhavas ion antropomorfisman.

E. Pauli.

 


HAECSEITAS (L: 2586).

A: hecceity; this-ness (Baldwin). F: ecceité; haecceité. G: Disheit (Wolff). H: ecceidad. I: ecceità. P: heceidade. R:

 

1. Erudicia latina esprimo, haecseitas ekvivalentas al tiueco (vd), individueco (vd), enkondukita de la mezepoka skolastikisto Duns la Skota (1266-1308), per preno de la adjektivo haec (= tiu), en senco de haec res (= tiu îi afero), por signifi la lastan determinon, per kiu fariûas la individueco de konkreta ento.

La vortformado fariûis, ekde de la latina abstrakta haeceitas, -atis (= tiueco, individueco), siavice el haec, feminino de hic (=tiu), enkadre de la frazo, kiel jam dirite, haec res (= tiu afero).

Oni avertas, ke haeceitas troviûas en Raportata parisientia, II, s.12, q. 5, n. 1, 13, 14, sed ne en la îefa verko Opus oxoniense. Oni rimarku la kutima erudicia uzo fare de îiu lingvoj en du formoj, rekte en la latina - haeceitas, - kaj per la neologisma vortformado.

En internacia Esperanto, tiu neologismo fareblas per hekceitato.

 

2. Haeceitas estas la determino, per kiu îiu esto fariûas individuo (vd). La demandita problemo estas, ke konkrete nur ekzistas individuaj estaëoj. Se ili estas pluraj, precipe se ili estas egalaj, tiu fakto de la multobleco de individuoj, instigas demandi pri la naturo mem de la individueco.

La klarigoj, fare enkadre de la diversaj filozofiaj sistemoj, ne interkonsentas pri la principo, per kiu afero fariøas individua.

La empiriisma filozofio ne havas klarigon, kaj nur povas akcepti la fakton de la individueco.

 

Racionalismaj filozofioj imagas, ke ekzistas iu ûenerala naturo, kiu per iu determino faras la individuojn esti individuaj. Sed tiu determino denove dividas al la racionalismaj filozofoj

Tomaso el Akvino (1225-1274) opiniis, ke la principo de multobligo de la individuoj estas la materio, tio estas la materio "markita de la kvanto" (signata quantitate).

Duns la Skota (1266-1308), dekoj poste, asertis ke la principo de individuigo ne estas la materio, nek la formo, nek la formo kombinita kun la materio, îar neniu el tiuj konsistigoj kapablas singularigi iun enton. Sekve, se fakte okazas la individueco, tiu nur povas resti en la realo mem, la tiueco (haeceitas), kiel lasta realo de la afero" (ultima realitas entis, quod est materia vel quod est forma, vel quod est compositum) (Opus ox., II, disp. 3, q. 6, n. 15).

La tiueco estas simple la lasta aktualigo de la formo, tio estas, de la esenco mem, jam antaö eniri sian ekziston. En la porfiria arbo la formo determiniûas en sinsekvo per la supera genro, per la mezaj genroj, per la speco; aldone ûi ankoraö determiniûas je la fino kiel individua.

 

3. La skotisma vidpunkto estas, ke oni ne povas almeti iun naturon al alia naturo, îar tiu procezo postulus iun realan distingon, kiu ne estas akceptebla. Ne okazas inter la naturo kaj la tiueco iu forma distingo. Tamen, la tiueco ne reduktiûas al iu simpla "termino". La "formaleco" de la naturo ne estas la ne transdonebla (aö ne komunikebla), sed la "formaleco denominativa", îar ankaö en la kunmetaëo okazas netransdonebla (aö komunikebla) "formaleco" (Rep. par. II, d. 12, q.8, n. 8).

 

Komentis Glocenius:

"Oni uzas la barbarismon haeceitas prenita el haec por nomi la individuigantan diferencon ... Skoto nomis haeceitatem al ecce ipsum (= jen li mem)".

 

4. Kelkaj sugestoj de la skotisma doktrino pri la tiueco jam troviûas en aliaj filozofoj.

Oni rimarkas, ke Aristotelo avertis pri la individueco kiel la "konkreta elemento" (Met., VII, 8. 1033b 19). Sed tiam oni komprenu la konkretan elementon kiel entecon, ne kiel kunmeton.

Kelkaj skolastikistoj de Oksfordo, precipe franciskanoj, Tomas el York, Roger Bacon, Johano Peckam, pritraktis la individuecon simile al Duns la Skota, kvankam per aliaj vortoj.

E. Pauli.

 


HAGGAAH (He: 2587).

 

1. Hebrea (mezepoka) substantiva esprimo, - ofte uzata de la hispana juda filozofo Maimonido (1135-1204) -, Haggaah signifas la transiron de la potencialo en la aktualon.

 

2. Avertis Maimonido, ke ne eblas paroli pri filozofio kun homo nekapabla distingi inter la stato de podenco kaj stato de aktualo.

Cetere, Maimonido esploris la spiritualisman ekzegezon (vd 2587), sub la konkretaj aferoj pri kiuj parolas la biblio.

E. Pauli.

 


HAGIOGRAFO, -IO. 2588.

Gr: hagiographos; hagiógrapha biblíon. L (malfrua): hagiographus.

A hagiographist; hagiography. F: hagiographe; hagiographie. G. Hagiograph; Hagiographie, Lebensbeschreibung von Heiligen. H: hagiógrafo; hagiografía. I: agiògrafo; agiografìa. P: hagiógrafo; hagiografia. R: (hagiógraf); (hagiográfija).

 

1. Etimologie, hagiografio devenas el la grekaj – ( 4 @ H (= sankta) kaj ( D V N , 4 < (= skribi). La neötra hagiógrafa signifis kolektive hagiografiaj libroj, kaj kiu eniris la latinan.

Substantiva radiko. Vortformoj: hagiografo, hagiografio, hagiografia.

 

2. Hagiografio estas literatura ûenro, enkadre de la biografio, aparte praktikita pri la kristanaj sanktuloj.

En la kunteksto de la sanktaj skribažoj, hagiografiaj jam estis nomataj tekstoj de tria grupo de la bibliaj libroj, kontraste kun tiuj de la leûoj kaj de profetoj.

 

3. La karaktero de la antikvaj hagiografoj estis kutime apologiaj kaj celis impresi la legantojn. Manko de historia sekureco kaj kritika penso havis kiel rezulton, ke multaj el la hagiografiaj verkoj estas aro de falsaj rakontoj.

Kiam kritike legataj, antikvaj hagiografioj tre valoras; kelkaj utilas ankaö al la filozofio. Bone verkitaj biografioj servas kiel kono de la homa koro, precipe de tiuj, kiu proponis sin fariûi perfektaj.

 

4. Komenciøis la kristana praktikado de la hagiografio per la Agoj de la martiroj. Jen aro de informoj, al kiu almetiûis informoj kolektitaj de Eözebio el Cezareo (î 265-339), aýtoro de Eklezia historio.

Rimarkindas la skribažoj de Atanazio el Aleksandrio (æ. 295-373), aýktoro, krom de teologiaj verkoj, de Vivo de Sankta Antao (360).

Multe verkis latine Sankta Jeronimo (æ. 347-419). Krom esti tradukisto de la biblio en la latinan kaj aýtoro de polemikaj libroj, li verkis Pri famaj viroj (De viris illustribus), rigardata kiel fondo de la kristana literaturo, malgraý la ne-ekzatecoj, konfuzažoj, maljustaj opinioj.

Informis Jeronimo en Pri famaj viroj pri 135 verkistoj ekde Sankta Petro, kun oftaj mencioj al herezuloj kaj nekristanoj. Cetere, Jenonimo verkis tri apartaj hagiografioj: Sankta Paýlo, heremito; Machus, monako; Sankta Hilariono, fondinto de la monakismo en Palestino.

La ekleziaj komunumoj konservis listojn kaj informojn, inter alie: Pontifika libro (Liber pontificalis), Romo; Agoj de episkopoj (Gesta episkoporum).

Aparte disvastiûis Martirlibro (Martirologium). Pro postaj almetitaëoj tiu Martirlibro restis ne fidinda verko.

Foje eblas distingi inter malpligrandaj versioj, - pli antikavaj, - kaj pligrandaj. Estas, ekzemple, postaj almetitažoj tiuj mirindažoj rakontataj pri la legenda filozofino Sankta Katarina, pri kies mortinta korpo estas dirate ke la anøeloj kunportis øin el Aleksandrio al Monto Sinajo!

 

5. Ekde kiam en 993 la papo Johano XV-a oficiale kanonizis, per formala deklaro, komenciøis ankaý nova fazo de la publika kulto kaj de la hagiografio.

Sed nur moderepoke la anarkio de la kristanaj hagiografio pasis al iom, por ioma kontrolo.

Pli seriozaj eseoj pri la sanktuloj okazas ekde la laboro de la bolandistoj. Acta Sanctorum (= Agoj de la sanktuloj) estas kritika teksto, rezultinta el la laboro de la bolandistoj, projektita en 1607 de la nederlanda jezuito Heriberto Rosweyde, kaj plenumita de alia jezuito Jean Bolland (1596-1665), el Malines (Belgio). La unua volumo aperis em 1635. La societo fondiûis en 1641, kaj restariûis en 1837 en mane de la jezuitoj.

Komence elstaris Godfroid Henskens, kun 24 volumoj; J. Gramzez, sulpiciano, aötoro de Francaj sanktaj pastroj de la 17-a jarcento (Saintes prêtes français du 17-e siècle).

Poste: D. Baudot, Dictionnaire d'hagiographie, 1925; benediktanoj el Parizo Vies des Saints et des bienhereux selon l'ordre du calendrier, ekde 1935).

 

6. Nova plibonigo okazis en la katolika hagiografio ekde la dua parto de 20-a jarcento, kiam la kritiko fariøis sufiæe forta por apogi oficialajn iniciatojn.

En 1960 Papo Johano XXIII-a forigis de la preøolibro Breviero la neverajn rakontojn.

En 1969 la sekvanta Papo Paýlo VI-a. same forigis de la oficiala liturgia kalendaro la nomojn de sanktuloj sen historia sekura aýtenteco. Tiu decido kolektis nomojn, inter sanktulinoj:

- Sankta Katarina el Aleksandrio;

- Sankta Margareta aý Marina, el Antiokio;

- Santa Barbara, el Nikomedio;

- Sankta Filomena, virgulino kaj dirata martirigita;

Inter sanktuloj:

- Sankta Georgo, martiro;

- Sankta Kristoforo, martiro, el Licio;

- Sankta Nikolao (Sankt Klaus), episkopo el Mira.

 

7. Takse, tamen, la legenda hagiografio de la kristana gesanktularo enhavas tamen kulturan valoron.

Unue la legendareco mem pruvas la fragilecon de la tradiciaj religioj.

Due, la legendoj mem estas certamaniere tendenco al kreo de io pli mirinda ol la kutima supražeco de la vivo.

Trie, pluraj geografiaj nomoj dependas de tiu kultura situacio, nun jam ne tute forigebla.

E. Pauli.

 


HAGSHAMA (He: 2589).

1. La mezepoka hebrea hagshama -, deveninta el géshém (= korpo, materio), - ekvivalentas al esprimo antropomorfisme konkreta, per simbolo, de io pli subtila substantiva esprimo (vd He 2587)

Jen uzo de hagshama fare de juda filozofio, precipe de la hispana juda Maimonido (1135-1204), kiam li avertis ke la biblia esprimo ofte estas "konkreta kaj korpeca" (Gvido), kaj ke la efektiva senco estas la kaïita (vd Jacob).

2. Jam grekoj esploris aliajn formojn de ekzegezo, kiel la alegorian, por enmeti sencon en la homeraj rakontoj. Same la judo Filon el Aleksandrio (æ. 25. a. K. – 50 p. K.). Nun, per aparta vorto Hagshama, plurmaniere tradukata de la mezepokaj ekzegezistoj, daýras la celo savi la bibliajn tekstojn.

E. Pauli.

 


HAITIO. 2590.

Ûeneralaëoj (vd 2590-000).

Filozofoj de Haitio (vd 2590-002).

Resumo de filozofio en Haitio (vd 2590-005).

 


HAKHANA (he: 2590)

Hebrea (mezepoka) esprimo ekvivalenta al homa intelekto.

E. Pauli.

 


HALAL (He: 2591).

 

Hebrea mezepoka esprimo, halal ekvivalentas al loko. Tiu vorto estis uzata de Ibn Gabirol (æ. 1021- æ. 1058), Maimonido (1135-1204) kaj de aliaj judaj filozofoj, por diskuti la aristotelajn konceptojn pri loko kaj spaco, foje kun nuancaj diferencoj.

E. Pauli.

 


HALQ. HALIQ. (Ar: 2591).

 

Arabaj (mezepokaj) esprimoj, Halk kaj Haliq ekvivalentas respektive al kreo kaj kreinto.

Tiuj esprimoj jam uzataj en la islama Korano, gravas en la araba filozofio, kaj tra ili oni atingas la sencon pri la realo øenerale. Pri la ideoj de la araba filozofio pri la kreo kaj pri la kreinto longe okupiøis tiutempaj filozofoj.

E. Pauli.

 


HALTI, -O (*). 2592.

A: halt; come to a stop; stop, halt. F: s’arrêter; arrêt; halte, suspention. G: Halten, stocken; Aufenhalt. H: parar; parada, suspensión. I: parare, fermare; fermata, sopensione. P: parada, suspensão. R: (ostanóvka).

 

1. Etimologie, halti devenas el la germana halten (= sindeteni), siavice el la eöropa radiko kel-, kun la senco puïi. El tiu radiko devenas la angla hold (= teni), la franca halte (= haltejo).

Verba radiko. Vortformoj: halti (ntr), halto, haltadi, haltejo, haltigilo, haltilo, antaöhaltigi, nehaltigebla, senhalta, batalhalto, nokthaltejo, spirhalto, ïiphalto.

 

2. Halto estas îeso de movo kaj de iu ajn operacio (koni, agi, fari).

Nuance similaj, sed kun apartaj diferencoj, estas la proksimaj nocioj paözi, ripozi, intermiti, striki, frostiûi, suspendi.

 

3. Unuavide halto estas îeso de aktiveco. Tamen, la fenomeno de inercio montras, ke la materio, kiam senmova, emas resti senïanûe tia; kaj, kiam moviûanta, emas konservi la movon eî se îesas la antaöan puïon.

 

4. Morale, halto prezentas problemojn, se ûi okazas antaö la fina plenumo de sufiîa kvanto. ...

E. Pauli.

 


HALUCINO. 2593.

L: hallucinatio, -onis.

A: hallucination. F: hallucination. G: Sinnentaeuschung. H: alucinación. I: allucinazione. P: alucinação. R:

 

1. Erudicia vorto, halucino devenas el la latina allucinatio, aý hallucinatio, siavice el la verbo allunicor, aý hallucinor, fine eble el la greka • 8 b 6 0 (= mensa perturbo).

Substantiva radiko. Vortformoj: halucino, halucina, halucini (tr), haluciniûi, halucinozo. Zamenhofa formo: halucinacio.

 

2. Halucino estas formado de falsa sensaëo, funkcianta kiel esprimanta efektivan realon. Kiam eksteraj incitoj okazas, - ekzemple drogoj, - la imagoj venintaj el la subkonscio aperas sen kohereco.

Nuance, iluzio (vd) estas falsa taksado, kutime pro malatento, kiu povas okazi en normala homo, dum halucino estas principe anormala psika situacio.

Vizio (vd) havas karakteron de unu el la specoj de halucino, sed estas dirata precipe pri aferoj konsiderataj transcendaj, kun aspekto de manifestiûo aö revelacio de io eksterodinara. Viziulo estas kutime dirata pri religia homo, kaj kiu precipe en la pasinto, kreis religion, aý transformis øin, - sed estas homo nenormala, sen la efektiva vero, tamen akceptata de la amaso.

 

3. Faktoroj de halucino povas esti psikaj malsanoj, eventuale korpaj malsanoj kaj drogoj. Jen kampo de esploro de la empiriaj sciencoj kaj empiria psikologio.

 

4. Halucinoj, ekstazoj kaj vizioj tre gravis en la kreo kaj konservo de la tradiciaj religioj.

Iluzioj multe pli influas la amason, ol la scienco kaj filozofio. Estas necese iom por iom inversii tiun situacion.

Malgraý la kutima fuïa karaktero de la praktikata religio, estas tamen la vera religio afero grava.

E. Pauli.

 


HAMURABO. Kodo de... 2595.

 

1. Kodo de Hamurabo estas jurkodo de Babilonio, diskonigata per tiu nomo, æar øis estis dekretita de la reûo Hamurabo, grandioze enskribita sur nigra ïtono.

Tiu fama kodo estas kun 2,25 m. je alto, 1,60 m. cirkle en la alto, preskaö 2 m. en la bazo, kun densa teksto 3600 linioj distribuataj en 46 kolumnoj, ornamita supre per la figuro de la reûo ricevanta la leûaron el la Dio Ïamaï.

Pri la reûo Hamurabo mem, oni rimarku, ke tiu estis nomo de pluraj reûoj de la dua jarmilo a.K., kaj ne nur de tiu de la kodo. La nomo estas akada - Hammu-rapi (legebla ankaö Khamu-Rabi, pli ofte Hamurabi), ekvivalenta al Varmo sanigas (oni atentu ke Varmo estis epiteto de Dio Suno).

 

Dufoje la ïtono de kodo de Hamurabi falis en manojn de konkerantoj. Unuafoje, en antikva epoko, per ne klaraj cirkonstancoj, ûi estis portata pli orienten al Irano.

Duafoje, jam modernepoke, - post kiam la historia valora ïtona dokumento estis retrovata en la akropolo de Suzo, inter decembro de 1901 kaj januaro de 1902. Tiam la monumento estis transportata pli okcidenten al Museo Louvre de Parizo.

 

2. La jurkodo de Hamurabo estas bildo de la antikvaj leûoj de Mezopotamio, îar ûi sistemigis kohere la normojn de la pli vasta tiutempa imperio.

Tamen pli antikvaj estas tri aliaj mezopotamiaj kodoj, kvankam retrovataj poste:

- Kodo de Ur-Namu, kiu regis î. 2050 a.K.;

- Kodo de Bilalama, î. 1950 a.K.;

- Kodo de Lipit-Ishtart, de î. ....

 

Post Hamurabo, kiu regis ekde î. 1792 al 1750 a. K., aperas la jurkodoj de la medo-asiriaj kaj de la hititoj.

Hamurabo estis la 6-a inter la 11 reûoj de la unua babilonia dinastio. Kun Hamurabo definitive kunfangiûas la akada semida civilizo kun la pli antikva sumera. Gajnas definitivan stabilecon la akada semida lingvo, restante tamen la sumera kiel religia.

Pli elstara, la Kodo de Hamurabo estis por pli vasta imperio.

3. Pri la influo de tiuj antikvaj kodoj pri la estontaj tempoj, oni citu ekzemple, tiun sur la israelidoj. Elirinte israelidoj el Mezopotamio, ili portis el tie leûojn kaj kutimojn, kiuj eniris la biblian tekston kaj formis la moralon poste konsiderata rekte donata de Dio.

Hamurabo estis eble la reûo Amrafel, citita de Genezo 14, 1, kiel kontaktiûinta kun Abrahamo, en Kanaano.

 

Dum jarcentoj israelidoj restis en Egiptio, kaj kompreneble nun ili estis influataj de la moralo de la nova lando, kies karakterizo estis pli da rigideco.

Kompreneble, la israelida moralo kaj juro havis ankaý internan evoluon.

3. Laöenhave, la kodo de Hamurabo prezentas klare kaj mallonge la privatan juron. Per komparo kun la aliaj kodoj kaj informoj pri kutimoj, oni konstatas, ke la leûoj de Hamurabo fiksis tradiciajn morojn, kaj samtempe kontribuis por la homogeneco îi-rilate en vasta regiono.

Tiutempe kunfandiûis du îefaj tradicioj en Mezopotamio, - la sumera, en sudo kaj la semida en nordo, kie Babilonio fariûis kultura kaj spirita centro de la meza oriento.

 

Metode, la leûoj de Hamurabo ankoraö ne atingas la abstraktan formon de prezentado. Tion ankoraö ne atingos la aliaj kodoj mil jaro poste. La leûoj nur konkrete kaj kazuistike determinas kion fari, aö ne fari. La temoj estas pri la civila ordo, punoj kaj administro.

Estas rimarkinda la leûo de Taliono (vd. L. 8927), per kiu la krimulo estas punata sammaniere kiel tio, kion li faris.

Poste ankoraö ripetiûas en Israelo tiu leøo de Taliono (Dt 29, 21; Lev. 24, 19) kaj same en la islama Korano.

 

4. Entute estas 18 øeneralaj temoj klare eldiritaj per 282 artikoloj, laö la malsupra skizo:

 

I. Sorîaëo kaj dia juûo (art. 1-2).

II. Falsa atesto kaj koruptiûo de juûistoj (3-5).

III. Krimoj pri ïtelo kaj rabo; repostuloj de movebloj (6-126), laý la jenaj temoj:

 

-1 Atenco kontraö la proprieto (6-25).

-2 Eltropovo kaj depono de perdeblaj objektoj, sen atestanto aö kontrakto (7).

-3 Perditaj objektoj (9-13).

-4 Rabo de ne plenaûaj filoj de libera homo (14).

-5 Forkuro de sklavoj (15-20).

-6 Enrompo de domo (21).

-7 Forrabo kaj ekatako (22-24).

-8 Raboj praktikataj dum incendio (25).

 

IV. Rajtoj kaj devoj de la oficiroj, de la soldatoj kaj de vasaloj ûenerale; organizado de la profitoj (26-41).

V. Kultivo de la kampoj. Luo kaj reûimo de la ne kultivitaj fonoj (42-66) (vd 253-260).

VI. Domo: aîeto kaj luo (71-78).

VII. Prunto kaj procentoj (88-96).

VIII. Societoj (98-99).

IX. Kontraktoj de komisioj (100-107).

X. Familio (127-195), laý la jenaj temoj:

 

- 1 Edzinoj (127-177).

- 2 Neceso de kontrakto por la valideco de la edziûo (128).

- 3 Adulteco de edzino aö de fianîino (129-132)..

- 4 Nova edziûo de edzino de arestito aö forkuranto (133-135).

- 5 Divorco (137-143).

- 6 Konkubino (144-147).

- 7 Malsana edzino (148-149).

-8 Fruktouzo kaj transdono flanke de la edzino de donaco ricevita de la edzo (150).

- 9 Respondeco de edzoj pri la ïuldoj de siaj edzinoj (151-152).

- 10 Murdado de unu el la geedzoj fare de la alia (153).

-11 Incesto (1554-1558).

- 12 Rezigno de edziûo (159-161).

- 13 Heredo (161-174).

- 14 Edziûo de sklavo de la palaco aö de libera homo kun filino de ne libera homo (175-176).

- 15 La filoj (178-195).

 

XI. Deliktoj kaj punoj (korpaj lezoj, notario kaj repagoj) (196-214), laý la jenaj temoj:

- 1 Lezo.

- 2 Mortigo.

- 3 Abortigo.

 

XII. Honorarioj kaj profesiaj punoj (kuracistoj, veterinaroj, barbiroj, konstruestroj, boatistoj (215-240).

XIII. Prunto kaj luo de bovoj (241-249).

XIV. Bovo kaözanta homan morton per kornopiko (250-252).

XV. Pri la agrikulturistoj (253-260).

XVI. Pri la païtistoj (261-262) (vd 57-58).

XVII. Pri tarifoj por la diversaj luoj.

XVIII. Pri la sklavoj; pri nuligado de vendokontraktoj; pri reneado de la posedanto (298-282).

E. Pauli.

 


HANDIKAPO. 2597.

A: handicap. F: handicap. G: Handikap. H: I: P: Handicap, desvantagem. R: (gandikáp).

 

1. Etimologie, handikapo devenas el la angla handicap, kun la signifo de embaraso.

Substantiva radiko. Vortformoj: handikapo, handikapi (tr), handikapaëo, handikapulo.

 

2. Handikapo estas embaraso por egaligi la ïancojn de malsamaj konkurantoj. Ekzemple, per handikapo îevaloj kun malsamaj ïancoj estas akceptataj por sama vetkurado.

Tiu origina senco la vorto disvolviøis je la komenco de 20-a jc., en irlandana medio de kuræevaloj.

 

3. Per semantika evoluo, handikapo pasis al socia kunteksto, kaj signifas homon malhelpatan de la naturo, sed pro tio artifike helpata de la aliaj, por ke li, en la konkurenco de la vivo, ne perdu la ïancon subsisti.

Jen humanisma sento, kies evoluo estas tipa de la moderna socio.

E. Pauli.

 


HANHAGA (He: 2600).

Mezepoka hebrea esprimo, uzata de la hispana judo Maimonido (1135-1204), hanhaga ekvivalentas al individua kaj politika konduto. La kunteksto estas ke la universo havas ordon, en kiu la homoj havas individuan kaj politikan konduton.

E. Pauli.