FIZIOLOGIA PSIKOLOGIO.
2238.
Ekvivalenta al psikofiziologio (vd).
FIZIOLOGIO
(+). 2240.Gr:
N L F 4 @ 8 @ ( \ " , -" H .A: physiology. F: physiologie. G: Physiologie. H: fisiología. I: fisiologìa. P: fisiologia. R: (fisiológija).
1. Erudicia vorto, el la greka
N L F 4 @ 8 @ ( \ " (= esploro, scienco pri la naturo), kunmeto el N b F 4 H (= naturo) kaj 8 ` ( @ H (= scienco).Substantiva radiko. Vortformoj: fiziologo, fiziologio, fiziologia.
2. Fiziologio estas scienco pri la histoj kaj organoj de la vivantaj estaëoj (plantoj kaj animaloj), precipe pri la koncernaj funkcioj. Ekzemple la funkcioj de la nervosistemo, funkcioj de lal cerbo, endokrinaj kaj ekzokrinaj funkcioj de la glandoj. Kontraste, morfologio kaj anatomio esploras la formon kaj strukturon de la vivantaj estaëoj, dum fiziologio la vivantajn fenomenojn mem.
En pli vasta kampo, fiziologio diferenciûas de la psiko, kiu estas konscia; aliflanke, fiziologio diferenciûas de la simplaj korpaj fizikaj fenemenoj, karakterize nur mekanikaj. Tiu diferenco kun la fizika flanko ne prezentiûas klara; eble estas nur diferenco de komplikeco, laö la interpreto ke la vivo reduktiûas al fiziokemiaj procezoj.
3. Helpe de kunteksto, fiziologio enhavas pli vastajn kaj foje analogiajn sencojn.
La plej vastas estas la klasika historia senco ekvivalenta al îiu esploro pri la naturo. Tiusence, Aristotelo nomis fiziologojn al la antaösokrataj filozofoj, okupiûintaj pri la ekstera mondo (vd 2104-4), kontraste kun la homaj temoj, pri kiuj avertis la filozofoj ekde la sofistoj kaj Sokrato.
Analogie, fiziologio diriûas pri malmorala aranûo, por atingi finan rezulton, fare, ekzemple, de politikistoj, kiam ili kreas, ekzemple, tro salajrigitajn homojn por faciligi meman reelekton.
E. Pauli.
FIZIOMORFISMO
(N). 2242.A: F: physiomormisme. G: H: fisiomorfismo. I: P: fisiomorfismo. R:
1. Erudicia esprimo.
Sama vortformado kiel antropomorfismo (vd), teomorfismo (vd).
2. Fiziomorfismo estas tendenco koncepti la homajn kaj sociajn aferojn laý la fizika. Ekzemple, mekanismo de niaj ideoj.
Inverse, antropomorfismo (vd) estas interpreto de la nehomaj aferoj laö la homaj, ekzemple Dio kiel homo, dum fiziomorfismo rigardas la homajn kiel la nehomajn.
Analogaj vortoj ankoraö ne estas fiziomorfismo, sed facile estas tiel erare interpretataj.
La sociologio de A. Comte aspektas ofte fiziomorfisma. Tipa esprimo: socia fiziko (vd).
Magio (vd) estas fiziomorfismo, dum religio estas antropomorfismo, - laý interpreto de Lévi-Strauss.
E. Pauli.
FLANDRO.
2245.
1. Lando de flandroj (îefaj urboj Gant, Bruges...), parto de Belgio, ekde kiam tiu îi sendependiûis en 1830. La filozofio en Flandrio havas apartan karakteron, kaöze de la diferenco de Lingvo (vd 0761-003).
2. Flandrismo estas movado celanta konservi la flandran lingvo-aötonomion rilate la francan, de la alia parto de la lando.
E.Pauli.
FLARI, -O
(*). 2247Gr: , - . L: olfacio, -actum, -ere; olfactus, -us.
A: smell; smell. F: flairer; flair, odorat. G: riechen, schnupfen; Geruch. . H: oler; olfato. I: odorare; olfatto.P: cheirar; olfato. R: (njúkh).
1. Etimologie, flari devenas, tra la franca flairer, el la vulgara latina flagro, -are, siavice transformo de la primitiva fragro, -are (= sendi el si odoron; bonodori); flagro, -are, en la klasika, signifas bruli, amegi, deziregi.
Verba radiko. Vortformoj: flari (tr), flaro, flara, flarado, flarsenti (tr), antaöflari (tr), ekflri (vd), elflari (tr), enflari (tr), priflari (tr).
2. Flaro estas percepto de odoro. Unu el la kvin tiel nomitaj eksteraj sensoj. En homo la organo de flarado estas la nazaj tuboj, tra kiuj la volatilaj elementoj fluas kaj estas perceptataj de specialigitaj nervaj æeloj.
Flarado estas sento alte disvolvita îe insektoj. De floro al floro flugas la insektoj, pro la odoro de la elementoj de ili serîataj. Nekonscie ili transportas la polenon, tiel helpante la plantan fekundigon.
3. Kompleta eduko (vd) ne forgesas la sensojn, kaj inter la sensoj ne restas nur en la superaj homaj sensoj (vidado) kaj aödado), sed ankaö okupiûas kun liaj malsuperaj (flaro, gusto, tuïo).
Efikas la metodoj de Maria Montessori (1870-1952) pri eduko de la sencoj.
Ekzercu do îiu sian kapablon de flaro. Por tio kelkaj altigas la pinton de sia nazo, kaj atentas al eventualaj parfumoj îirkaö si. En eventuala trairado tra ûardenoj, onimiru kiel la insektoj îirkaöiradas la florojn, kaj ni mem imitu ilin metante foje la nazon inter la petaloj de floro.
E. Pauli.
FLORI, -O
(*) 2248.Gr:
– < 2 @ H , -@ L H . L: floreo, -ui, -ere; flos, -oris.A: flourish; flower. F: fleurir; fleur. G: blühen; Blume. H: florir; flor. I: fiorire; fiore. P: florir, florescer; flor. R: (tsvetók); (tsvestí).
1. Etimologie, flori devenas el la latina floreo (= flori), enkadre de hindeöropa radiko bhel-, bhle-, bhlo- (= folio, floro).
Verba radiko. Vortformoj: flori, floro, florado, flora,floraëo, florejo, floreto, floristo, florumi, florfolio, florkulturejo, florpolvo, flortigo, florvendistino, disflori, ekflori, reflori, buterfloro, krucofloroj, majfloro, neûofloro, paperfloro, sangofloro, sunfloro.
Rimarku: Flora, diino de la floroj.
2. Floro estas plantparto, ofte kolor- kaj belaspekta enhavanta la organojn de reproduktado. Ekzemple, floro de oranûarbo. Kelkaj floroj estas tiel elstaraj, ke ili ricevis propran nomon; ekzemple rozo.
Ofte floro ricevas figuran sencon, por elstarigi ion îefan, produkteman, prosperan, brilan, belan. Ekzemple, en la floro de la juneco. En analoga uzo, ekzemple floroj de retoriko (por signifi stilfigurojn).
3. En greka kronologio de la filozofoj, oni uzis la esprimon akmé µ (=akuta parto de objekto, pinto, momento plej sukcesa) por signifi la elstaran tempon de disvolviûo; tiu informo kutime estis traduktia latine per floruit (= ekfloris), kaj uzata por signifi la tempon kiam filozofo agis pli elstare.
E. Pauli.
FLOU.
Logiko ... (F: 2250).
Franca esprimo, ekvivalenta al delikata, vaporeca, uzata de Zadech por esplori la mankon de striktecon de la ordinara penso.
Jam Aristotelo distingis inter apofantika lingvaëo kaj tiu kun aliaj ne tute logikaj elementoj (Jacob pri Flou).
FLUI, -O.
2251.FLUI, -O (*) (universala fluo). 2252
Gr:
D X T . L: fluo, -uxi, -uxum, -ere; fluxus, -us.A: flow, stream; flux. F: couler; flux. G: fliessen; Fluss; Fluth.H: fluir; flujo. I: fluire; flusso. P: fluir; fluxo. R: (techénie).
1. Etimologie, fluo devenas el la latina fluo, fluctum (poste fluxum) (=flui), enkadre de la hindeöropa bhleu (=elflui abunde).
Verba radiko. Vortformoj: flui (ntr), fluo, fluadi, fluaëo, fluaëa, flueco, fluejo, fluenti, flueto, fluilo, fluakvo, flulinia, flurondo, fluometro, alflui, alfluo, alfluanto, deflui, defluilo, disflui, ekflui, elflui, elfluo, elflukvanto, enflui, enfluo, enfluejo, forflui, forfluigi, kontraýflue, kontraöfluo, kunflui, kunflui, kunfluejo, laöflue, preterflui, reflui, senflua, superflui, superfluo, superflua, traflui, traflueti, transfluigi, dikflua, Golfofluo, nazfluulo, rapidfluo, sangofluo, sangalfluo, tubfluilo, ventofluo. Proksimaj radikoj: fluid-, fluks-, fluktu-, flus-.
2. Fluo estas seninterrompa moviûo en saman direkton. Ekzemple, fluo de akvo, de vortoj, de odoro, de tempo, de opinioj
Nuance, kurento rilatas al elektro, dum fluo riatas al iu ajn sekvo de elementoj. Ondo estas sinsekvo de elementoj kun arkforma leviûo kaj refalo, kiu estas detaloj ne inkluzivitaj en simpla fluo.
3. Specoj. Laöforme, fluo povas okazi per ïanûo de la akcidencaj elementoj, dum restas substance la sama individuo; tiel fluas la tempo de la sama afero. Aö per tutaëa anstataöigo; ekzemple, fluo de la individuo per alia individuo, kiu povas tamen esti esence egala; tia estas la fluo de akvo, îiam tute nova rilate la pasintan. Sed ankaö kiam la anstataöigo estas tutaëa restas iu rilata al la antaöaj elemento, îar okazas almenaö la sinsekvo.
Laö la vidpunkto de dependeco kaj nedependeco, okazas laöforme la fluo de kaözo kaj efiko, en kiu okazas dependeco, kaj la fluo de simpla sinsekvo, en kiu unu venas nur post alia. Ekzemploj: Efikoj fluas el la kaözo kun dependeco; kelkaj okazaëoj sekvas eventuale unuj post aliaj sen rekta dependeco inter ili.
Ofte la deverseco de formoj de fluo estas indikataj per apartaj nomoj: Elfluo, alfluo, defluo, disfluo, ekfluo, kunfluo, preterfluo, kontraöfluo, ktp.
4. La realo estas flua. Jen konstato, kaj kiu ne facile klarigeblas.
Parmenido elektis la senmoviûon de la ento, kiel racia tezo, kaj reduktis la movo al iluzio.
En alia flanko situas Heraklito (akorde kun unu el la interpretoj), laö kiu la realo estas konstanta fluo, en la senco ke la antaöa realo ne estas la nuna, same kiel la fluanta akvo. Tiusence, Heraklito asertis, ke oni ne metas dufoje sian piedon en la saman riveron.
Do la koloseo nun ekzistanta en Romo ne estas la sama konstruita antaö du mil jaroj. Per la inversa opinio, ûi estas la sama koloseo, kaj kiu tempas du mil jaroj.
Aristotelo provis, per la teorio kiu dividas la enton en aktualon kaj potencialon, solvi la problemon, sen nei la realon kaj la movon.
5. Enkadre de kreisma metafiziko, la mondo fluis el Dio, kiel sekvo de unu post alia. Sed tio, kio fluis povas esti rigardata per pluraj gradoj.
Preskaö tute malligita de Dio estas la magia kreo, per kio la kreitaëo simple aperas, post eldiro de Dio, aö post volo de Dio.
Kun iom da grado plus, la kreo fariûas kiel io tute nova, sed almenaö havanta Dion, kiel modelon, al kiu parte la kreitaëo imitas; jen la rilato de ekzemplara kaözo, akorde kun la platona hipotezo de la arketipaj ideoj.
Efektive, se Dio estas infinite vasta, nenio nova aperas sen iamaniere esti imitado, same kiel sur infinita linio oni nur povas streki novajn liniojn tiel kiel la antaöekzistanta. Jen kreo ne nur magia, per la tutpova volo de Dio, sed ankaö per fluo de imitado.
Tria formo de kreo koncepteblas per formo de fluo kun iom da partopreno de la kreinto, kiu tamen ne dividiûas. Jen afero simila al forma kaözo kies forma efiko estas io nova, sed ne apartigebla. Tio okazas inter ideoj kaj la intelekto; inter triangulo kaj la propraëoj de la triangulo; inter antecedento de sillogismo kaj la konsekvenco kaözata. Jen la emanatisma fluo, la emantisma panteismo de Ploteno.
Mistikuloj tendencas al la emantisma panteismo. Okazas transdono de Dio kaj samtempa absorbo en la kreisma fluxo.
En la mezepoka skolastiko de Alberto la Granda(De causis et processu universitatis) kaj disîiploj (Thierry el Freiberg, Ulrich el Strasburgo, Majstro Eckhart, Berthold el Moosburgo), tendence mistika, la nocio de fluo (latine fluxus) karakterizas la manieron klarigi la kreon fare de Dio. Jen doktrinoj rilataj, al Liber de causis kaj ideoj de Proklo, kies interpreto de la kreo estas imagataj kiel fluo.
E. Pauli.
FOBIO.
2253.A: phobia. F: phobie. G: Phobie. H: fobia. I: fobia. P: fobia. R: (fóbija).
1. Erudicia vorto, el la greka
N ` $ @ H (= spektro, fantomo, teruro, timo), kun memstara signifo kaj ankaö kiel scienca sufikso.Substantiva radiko.
2. Fobio estas obseda angora timo okaze de difinitaj cirkonstancoj, troige interpretataj kiel danûeraj. Ekzemple, fobio en fermitaj lokoj (klaöstrofobio).
3. Kiel scienca sufikso, -fobio signifas la obsedan ankoron indikata de la antaöa vorto. Ekzemple, klaöstrofobio, akvofobio, kancerofobio.
4. Pluras la formoj de fobio. Oftas la formonomata psikastenio (vd), kiu agas per fiksaj ideoj, kaj pro kiuj okazas sennecesaj maltrankviliûoj.
5. Virta fortikeco, akirata de fobiulo, povas mildigi la efektoj de la fobioj. Sed fobio en si mem ne estas manko de fortikeco, îar baziûas en la konsistemo mem; jen tio povas esti atingata de la psikanaliza kuracado.
E. Paöli.
FONDI, -O.
2255.L: fundo, -atum, -are; fundatio, -onis, fundamentum, -i.
A: to ground, to found. F: fonder. G: begründen; Grundbau, Fundament, Grundlagen. H: fundar; fundación. I: fondare; fondamento. P: fundar; fundação, fundamento. R: (obrasovánie).
1. Etimologie, fondi devenas el la latina fundare, siavice el fundus (= tero)., enkadre de la hinde ropa radiko bhudh- (= tereno), el kiu anka devenas la samsignifa germana Boden.
Verba radiko. Vortformoj: fondi, fondo, fondado, fondoj (= fonduso), fondaëo, fondiûo, fondinto, refondi, senfonda. Proksimaj radikoj: fondus-o, fundament-o (vd).
2. Fondo estas krei per meto de iu fundamento. Ekzemple, fondi domon sur roko kiel fundamento, fondo de urbo, fondo de institucio, fondo de SAT en 1921, fondo de logiko fare de Aristotelo, fondo (figure) de la vivo sur la amo. Nuance, fundamento (vd) estas io statika, sur kio estas metata la pezo de io, dum fondo estas ago per kiu kreiûas io; sekve direblas fondi la fundamenton.
3. Enkadre de la filozofio mem oni demandas kun intereso pri kelkaj fondoj, ekzemple fondo de la filozofio mem, fare de Taleso; fondo de unuaj filozofiaj skoloj; fondo de la Akademio fare de Platono, fondo de Liceo fare de Aristotelo, fondo de modernaj filozofiaj institucioj
E. Pauli.
FORESTO
. 2256L:absentia, -ae.
A:absence. F: absence. G: Abwesenheit. H: ausencia. I: assenza. P: ausênsia. R:
1. Vortformado el for- kaj esto.
2. Foresto estas stato de tio kio ekzistas, sed ne estas en la loko rilate kiun havas tiun staton. Nuance, neesto kaj nenio estas stato de tio, kio simple ne ekzistas.
3. Direblas foresto pri la psika stato de tiu, kiu tute ne estas atenta al aferoj îirkaö li. Foresto povas okazi aktive, kiam estas alia afero en la intereso de la psikeforestanta individuo; jen la fenomeno de distro, aö distriûo.
4. Tabelo de foresto, jen esprimo uzata de Fr. Bacon en la indukta metodo, kaj per kiu oni skribe notas la kazojn, en kiuj esplorata fenomeno ne estas trovata; en kontrasto estas tabelo de alesto kaj tabelo de gradoj.
E. Pauli.
FORGESI, -O
(*). 2257Gr:
¦ B 4 8 " < 2 V < @ : " 4 . L: obliviscor, -oblitus, -isci.A: forget; forgetfuness. F: oublier;oublie. G: Vergessen; Vergessung. H: olvidar; olvido. I:dimenticare; dimenticanza, oblio. P: esquecer, olvidar; esquecimeto. R: (zabivat).
1. Etimologie, forgesi devenas el la germana vergessen, en kiu la nea prefikso ver- estis anstataöigata de la angla formo for-. La dua parto de vorto estas enkadre de la hindeöropa ghend (=ideo de preno). Komparu kun la samdevena latina com-prehendere (= kompreni), situanta en la sama kampo de la kono.
Verba radiko. Vorformoj: forgesi, sinforgesi, forgesema, forgesemo, forgesigi, forgesiûi, neforgesebla, neforgesumino, sinforgeso.
2. Forgesi estas psika fenomeno de ne plu memori pri io antaöe sciata. Ekzemple, forgesi ies nomon, forgesi instruon, forgeso de antaöaj suferoj.
3. Laöforme, okazas la efektiva forgeso, kiu konsistas en ne plu memori, kaj la forgeso per neatento. Tiu lasta subdividiûas en forgeso per neglekto de sufiîa atento, kaj en aktivan forgeson, per atento al aliaj aferoj por ne memori maloportunajn aferojn.
Ordinara forgeso povas tamen ne konsisti ankoraö en la definitiva forgeso en la subkonscio (vd). Tion oni konstatas, îar en specialaj psikaj statoj kelkaj konsideritaj tute forgesitaj imagoj kaj scioj reaperas en la memoro.
4. Rekomendindas iom da saûo rilate la fenomenojn de la forgeso. Ekzemple, ne oprotunaj aferoj oni aktive forgesu per la aktiva neatento, tio estas per atento al la oportunaj.
5. Per la forgeso malaperas por ni la pasinteco. Îar oni ne havas la memoron pri la pasinteco, la treega antikveco de la mondo simple ne ekzistas por ni. Sed, kiam mankas la memoro, eblas tamen ricevi per aliaj la informon pri tiu antaöa tempo, aö per scienca kalkulo.
E. Pauli.
FORÛI
(*). 2258.L: fabrico, -are.
A: forge. F: forger ; controuver. G: schmieden; erdichten. H: forjar. I: forgiare. P: forjar. R: (kovát).
1. Etimologie, forûi devenas tra la franca forger (= forûi, per la antikva franca favrechier = fabriki), el la latina fabricare (= fabriki), enkadre de la origina latina radiko faber (fabrikisto).
Verba radiko. Vortformoj: forûi, forûado, forûejo, forûisto, alforûi, elforûi, kunforûi.
2. Proprasence, forûi estas prilabori en utilaëon dukteblajn materialojn, îefe metalojn, per fajro kaj martelo, aö per tekniko kun similaj rezultoj.
Figure, forûi estas prilabori ion kun iom da ruzeco kaj sperto, jen bona, jen trompa. Ekzemple, forûi sian sorton, forûi sian vivon, forûi rimedojn por la vivo. Pro iom da postulata scio, foje posedata nur de specialisto, kaj pro la mirindaj rezultoj, la nocio de forûo servis figure por signifi apartajn formojn de malbonaëoj, ekzemple, falsa atesto, jaluzaëoj, makinacio, komploto.
E. Pauli.
FORMA.
2260.
1. Forma estas tio, kio havas la karakteron de distribuata en la spaco, kiel estas propra de îiu korpo. Enkadre de îi kvalifika signifo, forma uzeblas kiel sufikso; ekzemple, ondoforma, ventroforma, homoforma.
Analogie, forma signifas esenca, îar la nocio de esenco (vd) similas al nocio de formo. Ekvivalentas forma al esenca, tiel same kiel formo al esenco (vd) 2160-3).
Oni rimarku, ke esenco estas maniero esti de la ekzisto; tio analogas kun formo, kiu estas maniero per kiu korpo distribuas en la spacon siajn partojn. Sekve, formo estas figure kaj analoge formon, kaj demandi pri la esenco de io fariûas simila al demandi pri ûia formo. En tiu kunteksto, forma senco fariûas la samo kiel esenca senco.
Forma difino ekvivalentas al esenca difino, kiu donas la specifajn elementojn de la difinito. Kartezio uzis forma en senco de esenca.(vd).
Kiel esenca kaözo, esenca efiko, esenca propraëo, direblas ekvivalente ankaö forma kaözo (vd 3652), forma efiko, forma propraëo.
Nuance, formala (vd) signifas io rilata al formo, sed ne rekte al formo kiel esenco.
2. Post kiam forma alprenas la sencon de esenca, ûi kontrastas kun îio, tio kio ne estas esenca; aparte disvolvigita de la skolastikistoj ne estas esencaj la sencoj diritaj materiala, metafora, virtuala, eminenta. Uzeblas facile en adverba formo: Forme, materiale, metafore, virtuale, eminente. Latine: formaliter (vd),materialiter, metaphorice, virtualiter, eminenter.
Kiel esprimo, forma kaözo estis uzata unue de Aristotelo. Analogie al efika kaözo li nomis la aliajn fundamentajn metafizikajn principojn forma kaözo, materia kaözo, cela kaözo (Met., I, 3.983a).
La rilatoj inter naturo kaj ties propraëoj estas forma kaözo (la naturo) kaj forma efiko (la propraëoj). Aferoj rilatiûintaj per la rilatoj de forma kaözo kaj de forma efiko restas kunaj; en la sama unuaëo kunestas la naturo kaj ties propraëo; en la sama triangulo restas la tri anguloj kaj la propraëo sumi 180 gradojn. Pro tiu restado de la forma efiko en la forma kaözo, la karakterizo de la forma efiko estas de perfektigo almetita al la forma kaözo. Sekve, propraëo estas ne nur propraj, sed ankaö perfektigoj.
La rilato inter forma kaözo kaj forma efiko estas necesa, kiam pritraktiûas pri propraëoj. Se oni metas difinitan forman kaözon, ûi necese rezultigas la propraëojn kiel estantajn la koncernajn efikajn kaözojn; se do oni kreas similaëon kun io, necese ûi restas esprimata.
E. Pauli.
FORMALA
(+) 2142.A: formal. F: formel. G: formal; förmlisch. H: formal. I: formale. P: formal. R: (formalny), (forményj).
1. Etimologie, formala devenas el la latina adjektivo formalis (=formala, laÖ la formo) kunmeto el forma (=formo) ka jla latina sufikso -alis signifanta havi la kvaliton esti tio, kion la radiko signifas; îi kaze, havi la kvaliton esti formo.
Adjektiva radiko. Vortformoj: formala, formalaëo, formalema. Proksima radiko: Form/o(vd).
2. Formala estas la formo (vd) konsiderita rekte en si mem, kontraste kun la aliaj enhavitaj elementoj, sed la formo nur en la senco de eksteraëo malriîigita konsekvence de tiu apartigita konsidero. Ekzemple, demando nur formala (ne tuïanta la principojn); formala akcepto (nur ceremonia).
Nuance, formo (vd) estas io pozitiva determino, per kiu la enhavo ion ricevas, ekzemple, homa formo, porka formo, substanca formo, animo kiel formo de la vivanta korpo (Aristotelo), dum formala ne konsideras tiujn enhavajn aspektojn.
En latinidaj lingvoj tiu distingo inter formala kaj forma nur fariûas per kunteksto; pro tio oni devas esti atenta.
3. Pluraj estas la specoj de formaleco. Oni povas kontroli ilin per la paralela multobleco de la formoj (vd 2160.4). Sed kelkaj estas pli karakterizaj, tiuj rilataj kun la sinsekvo de la formoj, precipe en operacioj, îar oni povas aparte konsideri la fluon de la elementoj, sen atenti la enhavon.
Logiko estas formala esploro de la mensaj operacioj; do kiel sinsekvo de interrilatigitaj pensoj, kiuj fluas, kaj ne pri la enhava valoro de tio, kion ili konceptas, juûas kaj rezonas. Same, planado, tekniko, matematiko estas formalaj sciencoj (vd 2264).
Formala povas signifi supraëeco. Tio okazas, îar ordinare la formala aspekto estas malpligrava ol la enhava. Kelkaj homoj estas socie tre postulemaj pri la formalaj aspektoj de la sociaj ceremonioj. Jen homoj kutime tre supraëaj. En religiaj instancoj okazas facile la ritismo (vd), kiu estas tendenco pligravigi la rolon de ritoj; ofte la ritoj mem estas interpretataj kiel efikaj kaözoj, en la senso de efiko per la simbola faro mem (latine, ex opere operato). Same formalismo en moralo (2264), en juro (vd 2153), en arto (vd 2151) estas emfazo en la praktikado per meto de sinsekvo de agoj sen atento al la afero en si mem.
E. Pauli.
FORMALAJ SCIENCOJ
. 2264.
1. Kelkaj sciencoj okupiûas pri la fluo de la eroj en sinsekvo, ne pri la naturo de la eroj en si mem, kaj pro tio ili estas nomataj formalaj sciencoj, kontraste kun la teoriaj sciencoj. Estas formalaj sciencoj, ekzemple, logiko, administrado, tekniko, matematiko; aparte oni povas diskuti, îu ankaö etiko estas formala scienco. Do tiu grupo de sciencoj disvolviûas sendepende de la realo kiel io en si mem ekzistanta.
Oni avertu, ke formalaj sciencoj povas esti aö filozofiaj, aö empiriaj, sendepende de la karaktero esti formalaj. Logiko estas filozofia, îar nur operaciebla per raciaj decidoj pri la kohereco de la logikaj elementoj inter si; kontraste, administracio, tekniko, matematiko estas empiriaj formalismaj sciencoj, îar la manieroj de fluo nur estas determineblaj per empiria konstato.
2. La formala karaktero de logiko (vd) estas en tio, ke ûi rigardas la pensojn nur laö la vidpunkto de operacioj, kies eroj fluas iamaniere. Pli fundamente, la pensoj fluas kiel operacioj de koncepto (vd), de juûo (vd), de rezono (vd). Pli detale, laömetode (vd), la mensaj operacioj foje fluas per analizo (vd) foje per sintezo (vd).
Ankoraö pli detale, la analizaj metodoj de la konceptoperacio fariûas per divido (vd) kaj klasado (vd); la sintezaj, per kunmeto (vd) kaj difino (vd). La analizaj juûoperacioj fariûas principoj aö aksiomoj: la sintezaj juûoperacioj okazas foej kiel empiriaj sintezoj, foje kiel nur raciaj sintezoj. La analizaj rezonoperacioj, aö induktoj, eliras el al singularaj donitaëoj al pli ûeneralaj asertoj: la sintezaj rezonoperacioj, aö deduktoj, metas sub universalaj asertoj aliajn malpli universalajn.
La sistemo de logiko, kiel montrite, estas pri la konoj kiel sinsekvo de eroj, kaj pro tio estas formalsima scienco. Aldone, tamen, alia scienco povas demandi pri la interna enteco de la asertoj: îu la eroj en si mem io estas; en la supozo ke la eroj en si mem estas io, îu la interrilatoj inter ili estas io. Jen tasko de la teoriaj sciencoj. Tre gravas la demandoj de la metafiziko (kies dividoj estas gnozeologio kaj ontologio ) kaj psikologio.
Elstaras la gnozeologia demando, îu la enteca enhavo de la elpensitaj objektoj estas nur mensa, kiel asertas fenomenismo (vd) kaj ideismo (vd), îu estas efektive realaj, sendependaj de la menso, laö la vidpunkto de realismo (vd). Oni avertu, ke, kiam oni asertas ke logiko kaj gnozeologio pritraktas la valoron de la konoj, du estas la sencoj: logiko pritraktas la valoron de la formala fluo, gnozeologio la enteca valoro de la enhavo.
Konsiderinte, ke îiu scienco estas en si mem aötonoma rilate sian abstraktan specifan studobjetkon, logiko studas formalisme îiundirekten îiujn elblecojn de la elpensitaj eroj en sinsekva fluo. Tio signifas, ke logiko esploras sian specifan objekton formalisme, sendepende de tio, kio poste gnozeologio deciodos pri la realo kaj ne realo. Logiko esploras, ekzemple, la koloron kiel objekto de sentoj kaj de konceptoj, kaj de juûoj, kaj de rezonoj sen demandi îu koloroj ekzistas ekstere aö ne. Same, logiko parolas pri la esto, sendepende îu tion, kio estas komprenata de la menso fakte estas tile, aö ne. En la menso îiam oni pensas per la verbo esti, per kiu oni asertas, aö neas; en la ekstera realo eble ne ekzistas, nek la koloro, nek la esto (kiel en la verbo esti). En logiko do rekta vojo estas la formalismo.
3. Administracio (vd), kiel formala scienco, ne okupiûas pri la administraj aferoj en si mem, sed nur pri la agoj inter si sufiîe bone kunordigitaj por esti sukcesaj. Didaktike tamen la administrado estas kutime esplorita priksime de la aferoj administrataj. Pro tio, oni tuj parolas pri ekonomia administrado, lerneja administrado, ktp; sed tio ne ïanûas la formalisman aspekton de administracio, rekte okupiûinta nur pri la agoj kiel eroj en sinsekvo.
Kiam oni okupiûas kun scienca metodiko, krom la logika branîo pri metodoj de pensado (vd), ankaö okazas branîo specife administra, îar estas pri administro de agoj cele al atingo de la scienco (vd). Efektive, kono estas ne nur specife kono, sed ankaö ago, kiu havas komencon, disvolviûon kaj konkludon, kapablaj esti administritaj per ordigita sinsekvo. Apartenas al la scienca administrado: projekto de esploro, programo de scienco esploro (programo de studobjektoj, ûenerala planado de la scienco. La6uavertite, la scienca administrado estas formalisma, sen atento al agoj en si mem, sed nur pri la sinsekvo de la eroj en flua Sinsekvo.
4. La formalisma karaktero de tekniko (vd), kiel scienco estas en tio, ke ûi studas la farojn kiel fluo por atingi iun rezulton, ne por koni ilin entece en si mem. Pro tio, tekniko ne estas teoria scienco, sed formalisma, same kiel administracio, matematiko, logiko.
Kelkaj teknikoj malkovras kiel malhelpi, danûerigi, malprosperi, maortigi. Jen afero morala, pri kio rekte ne okupiûas la tekniko kiel formalisma scienco. Same kiel la sendependeco de la logiko rilate sian abstraktan specifan objekton, ankaö la teknika esploro demandas pri îiuj specoj de faraj fluoj; la aliaj aspektoj ne apartenas al ûi. Kiel formalisma scienco, tekniko ne limiûas en si mem, nek eniras en la kampon de la aliaj sciencoj.
5. Formalismo en matematiko (vd) jam evidentas, ekde la momento, kiam oni konstatas ke kelkaj operacioj estas nur anstataöoj, per novaj ekvivalentoj. Ekzemple, 2 + 2 estas 4 (= ekvivalentas al 4).
La specifa studobjekto de matematiko estas esploro de la rilatoj de kvantoj, kiel eroj inter si ekstere rilatiûintaj. Nuance, natura scienco, precipe en la parto nomata fiziko (vd), ankaö temas pri la kvantece aspekto de la korpoj, sed pri la korpoj en si mem, enhave, entence do teorie. Kontraste, matematiko neniam rekte pritraktas la kvanton en si mem, sed nur kvanta dum havanta partojn, kies eroj interrilatas kaj kapablas sinsekviûi iamaniere, kaj kapablas esti pritraktitaj formalisme. Se didaktike en fiziko estas dirite io formalisme, tio estas matematiko; inverse, se en matematiko estas dirite io teorie pri la kvanto en si mem, tio ne estas matematiko. Kompreneble, sciencoj helpas unuj la aliajn, sed principe ili estas specife sendependaj.
Pro la formalisma aspekto de la matematiko, ûi ne estas devigata funkcii laö la interna aspekto de la fizikaj realaëoj. Formalisme matematiko povas nombri bonajn aferojn tiel same kiel la malbonaj. Pro la formalismo, sama povas esti la matematiko de Dio kaj la matematiko de la Diablo. Nur en la realo povas okazi la diferenco, îar nur Dio povis elekti, laö kiu matematiko li kreis la realon. Oni scias, ke li elektis la eöklidan. Formalisme la matematiko povas esti eöklida kaj neeöklida, laö la aksiomoj elektitaj por la operaciado; realisme, nur validas la eöklida. Oni rimarku, ke la aksiomoj ne estas pritraktaj en si mem de la matematikoj; ilin nur uzataj kiel elekteblaj formoj de fluo, kaj ke pro tio matematiko estas formala scienco.
E. Pauli.
FORMALIGITA LINGVAËO
. 2265.
1. Îar lingvo estas fluo de konvenciaj elementoj, kaj kiuj sintakse povas ïanûi la sencon laö la estrukturo de la frazo, eblas artifike rearanûi la konvencion kaj la sintaksan struktursistemon.
Aparta sintaksa aranûo de la lingvo, per kiu ûi esprimas nur kelkajn esencajn strukturojn, per forigo de la materia intuicia tutaëo de la esprimita objekto, jen esence la formaligita lingvaëo. Ekzemple, por klarigi tion, kio estas subjekto kaj kio estas predikato, anstataö klarigi per la frazo en "Adamo estas bela", en kiu konkrete okazas pluraj informoj, eblas anstataöigi la vortojn per signoj enhvantaj nur la sencon de subjekto kaj predikado, laö la modelo "A estas B". Same en matematiko, anstataö sumi materie, ekzemple "du homojn plus du homojn estas kvar", oni formaligite skribas 2+2=4.
En la komuna lingvaëo oftas kelkaj formaligoj. Pronomo estas ekzemplo de tio. Ekzemple, anstataö diri "Petro iris al urbo, kaj Petro poste revenos", oni pli simple formaligas: "Petro iris al urbo, kaj poste li revenos".
2. Estas la formaligita lingvaëo intime ligita al la fundamentaj konceptoj de lingvo kiel arto. Principe, arto (vd) esprimas per simileco, îar îio simila atentigas pri la similato. Sed, per konvencia ekvivalento (vd...) eblas signifi la ekvivalentitajn objektojn; jen la kreo de simbolo, de lingvo. Tiu ekvivalenteco, kvankam konvencia, estas speco de simileco, kaj sekve restas enkadre de la ûeneralaj konceptoj pri arto.
Sed per la konvencia akcepto fariûis ebla signifi objektojn, per tre vastaj rimedoj, inkluzive de kunteksto, konstruata per logikaj rimedoj kaj sugestoj de la imagpovo. Tamen, tio, kio unuflanke vastiûas, povas aliflanke esti denove malvastigata per la formaligita lingvaëo. Estas ja la formaligita lingvaëo sintaksa sistemo de simboloj metata strikte surbaze de reguloj, precipe de operaciado, per kiu novaj rimedoj restas al dispono de la lingvo mem, kiu servas al homo. Planitaj lingvoj, kiel Esperanto, estas nur komenco de tiu kontrolo. Formaligita lingvaëo estas sintaksa kontrolo de la lingvo por tute specifaj celoj de la sciencoj, îar la nova lingvaëo havas kiel arketipon la specifa objekto por kiu ûi estas kreata.
3. Nomeblas al la formaligita lingvaëo, kontraste al la neformala materia lingvaëo, per metalingvaëo (vd). Foje, enkadre de kunteksto, ankaö sintaksa lingvaëo. Câr formaligita lingvaëo dependas de elektitaj aksiomoj, ûi nomeblas ankaö aksiomatigita lingvaëo; principe, îiu konvencio dependas de elektita aksiomo, sed tiu fenomeno estas precipe karakteriza de la formaligita lingvaëo.
Kelkaj el tiuj formalaj aranûoj apartenas al la kutima sistemo mem de îiu lingvo. Ekzemple, personaj pronomoj nur rilatas la subjekton, sen la materiaj elementoj prezentataj de la substantivoj. Inter la substantivoj mem okazas formalisma distingo inter la propraj substantivoj (ekzemple, Petro, Johano) kaj la komunaj substantivoj (ekzemple homo).
Principe, îiu esprimekvivalenteco estas jam formaligo, îar ûi estas semantika anstataöo de la natura esprimkapablo per meto de konvencia ekvivalenteco. Tiu fundamenta karaktero de la lingvo ebligas la restantantaj iniciatoj de formaligo.
4. La utileco de la formaligita lingvaëo situas en la plibonigebleco de la lingvaj funkcioj. Same okazas en la formaligita matematiko, kaj en la ûenerala formaligo de la sciencoj (vd 2266), kies logikaj strukturoj estas kaptitaj en sintaktikaj skemoj kaj operacioj, kiuj funkcias kiel apartaj teknikoj.
La operaciebleco, jen unu el la îefaj utiloj de la formaligita lingvaëo, kaj kiu tre helpas la al sciencoj.
Mnemonikaj vortoj estas konata operaciia lingvaëo. Mezepoka skolstika logiko kreis mirindan operaciadon pere de mnemonikaj vortoj por kontroli la silogismajn figurojn (vd...) kaj silogismajn modojn (vd...), faciligante fari la transformon de unuj en aliajn, sen perdo de kontrolo pri la valideco kaj korekteco rilate la leûojn de la legitima rezonado.
Same, la moderna simbola logiko kreis operaciojn pere de la formaligado.
Metebla en maïino, la formaligita lingvaëo ebligas krei specon de mekanika sistemo de pensado. La elektitaj simboloj, unuflanke estas konvenciaj portantoj de informo, aliaflankte ili kapablas reagi mekanike; sekve, per mekanikaj operacioj fariûas ekvivalentaj mensaj operacioj. Jen la bazo de cibernetiko (vd), kiu estas sistemo de interoperacio de la mensaj informoj, tra la formaligitaj simboloj.
.E. Pauli
FORMALIGO DE LA SCIENCOJ.
2266.
1. Estas formaligo de scienco la kreo de nur sintaktika sistemo de simboloj por la koncernaj temoj. Îiu simbolo ricevas striktan sencon, kaj operacias sen la aliaj sencoj de la materia kunteksto. Jam en la vulgara lingvaëo la terminoj estas metataj en la frazo kun sintaksaj funkcioj, foje de subjekto, kaj nur funkcias en la senco de subjekto, foje de predikato, kaj nur funkcias en la senco de predikato.
Kiam sintaksaj rimedoj fariûas pli striktaj, tiam ili povas operacii strikte laö la intereso de aparta scienco. En tiu kazo la terminoj signifas nur enkadre de la koncerna formaligita scienco; pro tio restas n__ apartaj signoj, ordinare literoj, îar la aliaj aspektoj de la konkretaj aferoj ne estas pritraktataj; ili estas semantike forgesataj.
Fariûas la formaligo de la sciencoj per adapto de formaligita lingvaëo (vd 2265) al la strukturo de la specifa objekto de îiu aparta scienco. Do formaligo de la scienco estas la aparta strikta esprimosistemo, kiu estas nur atenta al la specifa vidpunkto de la koncerna studobjekto. Nuance, scienca lingvaëo estas plibonigita parolmaniero por uzo de la scienco, dum formaligita lingvaëo aperis enkadre de la moderna logiko kaj filozofio de la sciencoj.
Nuance, aksiomatigo de la sciencoj (vd 0156) estas pri la principoj mem de la scienco, kaj kiuj estas esprimataj per la rimedoj de la formaligita lingvaëo.
2. Pri la formaligo okupiûas la logiko kaj filozofio pri scienco, sed tamen laö la intereso de îiu ajn formaligita scienco. Sekve, por fari la formaligo de iu ajn scienco, estas postulata la logika karaktero de tiu scienco, precipe la difino kaj la specifaj operacioj.
Tiu formaligita lingvaëo (vd 2265) nomeblas foje metalingvaëo kontraste kun la pli konkreta vulgara parolmaniero, kies plibonigo ûi estas. Nuance, metalingvaëo elstarigas la karakteron de nova sed aparta, dum formaligita lingvaëo la semantikan reduktadon al la specifa studobjekto.
Îiu scienco apartiûas disde la alia per aparta forma objekto. Anstataö mencii la materian konkretan objekton, la scienca lingvaëo povas organizi sin nur enkadre de la forma objekto, kaj fariûi karakterize abstrakta; jen fundamente la formaligo de la scienco. Sed la formaligo kompletiûas per tuta lingvo sistemo, kiu kreas sistemon de simboloj ne nur por la konceptoj, sed ankaö por juûo, precipe de aksiomoj, kaj por la rezonado en indukta kaj dedukta operacioj. Pro tiu ûenerala etendo de la formaligo al îiuj operacioj, oni povas paroli pri la formaligo, ekzemple, de aksiomoj; formaligo de teorio.
3. La avantaûo de la formaligo, jen de la lingvaëo ûenerale, jen de la sciencioj speciale, estas la operacia uzo de la terminoj. Precipe la transformo en mekanikajn operaciojn helpas la mensajn operaciojn (vd 2265.4).
E. Pauli.
FORMALISMO
. 2268.
1. Enkadre de la specoj de sciencoj, formalismo estas la karaktero de tiuj, kiuj rigardas nur la fluon de eroj en sinsekvo (vd 2144); tiusence, estas formalismaj: logiko, planado, tekniko, matematiko. Kontraste estas teoriaj sciencoj (vd) tiuj, kiuj okupiûas kun la eroj en si mem.
Pri la formalisma karaktero de la matematiko okazis malsamaj opinioj. Pro tio, formalismo en matematiko estas dirite precipe de la doktrinoj laö la orientiûo de Hilbert.
2. Kiel doktrino, formalismo estas elstarigo de la forma aspekto, sen la enhava.
Laömaterie, estas pluraj aferoj, en kies kadro montriûas la formalisma tendenco, kiel alta taksado de la formo aö de la formalisma aspekto.
a) Formalisma estetiko, kiel en la arto por la arto (vd 2270).
b) Formalismo en juro (vd 2271) konsistas el la insisto en la procezo mem.
c)Al la sama senco reduktiûas la socia formalismo kiel tendenco al plenumo de normoj de ûentileco. Foje la plenumo de tiaj reguloj aspektas supraëeco.
d) Morala formalismo estas plenumo de la leûo sen atento al la interna bono konsistigataj de ili (vd 2273).
3. Gnozeologia formalismo estas doktrino, kiu interpretas la konatajn objektojn, parte aö tutaëe, kiel elementoj antaöe situantaj en la strukturo mem de la konkapabloj.
Laö la gnozeologia formalismo de Kant, aprioraj formoj, antaöekzistantaj en la fakultoj mem de kono, kombiniûas kun la empiriaj donitaëoj, aö fenomenoj; en la fina rezulto, per kiu kreiûis la objekto, la fenomenoj estas materio de la aprioraj formoj, kies tasko estis determini, aö kiel substanco, aö kiel kaözo, aö kiel realo, ktp.
4. Îu etiko estas formalisma? Etiko estas formala scienco, se ûi strukturiûas simile al logiko; dum logiko determinas la fluon akorde kun la verecon, etiko determinas la fluon akorde kun la bonecon.
Tiam restas nur la problemo determini kia estas tiu boneco, samkiel la demando, kia estas la vereco. Nun la afero jam invadas la gnozeologian kampon. En gnozeologie mem, la afero povas estis gnozeologie formalisma (Kant) kaj inverse efektive reala.
Laö Kant etiko estas ankaö (gnozeologie) formalisma en la senco, ke ûi ne estas determinata de la ontologieco de la celoj, sed nur ekde la intermo de la volo, apriore determinita de la praktika rezono, kiu simple asertas la devon (vd), kaj do apriorisme. Pro tio, la volo rekte agas kiel bona, sendepende de la aferoj en si mem.
"Se rezonkapabla estaëo devas prezenti al si siajn maksimojn kiel ûenerale validantajn leûojn, ûi povas ilin prezenti al si sole kiel liaj principoj, kiuj enhavas decidargumenton por la volo sole laö la formo, ne laö materio" (traduko de Kamaryt)
La moralaleûo plenumas tiun kondiîon:
"Agu tiel, ke maksimo de via volo povu îiam validi kiel principo de ûenerala leûaro".
4. Oni nomis formalistoj la sekvantojn de la ontologia doktrino de Duns skoto pri la formoj, kontraste al terministoj" sekvantoj de Ockham (Gerson, De conceptibus, p. 806).
E. Pauli
FORMALISMO EN ARTO.
2270.
1. Serva arto-esprimo servas al multaj celoj, per ûiaj propraëoj esti instrumento de komunikado kaj amuzo, esti psike estetika, esti kapabla eduke formi la spiriton, inter alia metante linearan ordon en la ideojn (vd). Sed la esenco mem de la arto estas en la esprimo, el kiu dependas la aliaj rezultoj. Formalisma arto konsistas en radikala elstarigo de la esenco. Do de la arto simple kiel arto, senkonsidere de aliaj elementoj. Formalismo en arto estas purismo.
Laögrade, la pureco de la formalismo en arto povas esti strikte radikala, kiam ûi centriûas nur en la esprimo kaj al la propraëoj rekte logikaj (ekzemple kohereco) kaj gnozeologiaj (evidenteco, vero, certeco) kaj ne en la aliaj propraëoj. Malpli radikala formalismo atentas ankaö al psikaj propraëoj (ekzemple estetikeco, katarso, komuniko, amuzo), sed ne al pli malproksimaj interesoj, ekzemple, moralaj, edukaj, sociaj).
2. Takse, arto ne estas nur arto esence, sed la tuta kunteksto al kiu ûi apartenas. Kompreneble, la artist ankaö agas enkadre de la fundamentaj homaj rajtoj de esprimo. Sed tio ne forigas la ûeneralan kuntekston en kiu li situas.
E. Pauli
FORMALISMO. Jura.
.. 2271.
1.Principe pluraj aspektoj de la juro ne dependas de formalaëoj aldonitaj por perfektigi ûin. Foje la plenumo de plifundamentaj postuloj estas malhelpataj de prokrastoj rezultintaj de malpli gravaj detaloj, per kiu la juraj procezoj anstataö helpi, fakte eventulae malhelpas. Okazas jura formalismo kiam la îefaj postuloj de la juro estas malhelpataj de la insisto pri detaloj.
2. Revolucio foje estas ne alia afero ol rompo de jura formalismo.
Tamen aliflanke, oni estu prudenta en îiu rompo de la jura formalismo, îar principe la malpli signifaj leûoj ankaö havas sian funkcion, helpi la pli rektan plenumadon de la plej gravaj leûoj.
E. Pauli
FORMALISMO, Morala.
.. 2273.
1. Esence, moralaj devoj estas plenumendaj pro interna motivo de la agado. Se tamen la plenumado okazas pro supraëaj motivoj, kvankam en si mem ankaö foje tre valoraj, komenciûas la morala formalismo.
2. Enkadre de la religioj okazas la plenumo per la atento nur al ordono de Dio Kaj pro espero de pozitiva rekompenco. Jesuo ofte avertis kontraö la farisea formalismo, kvankam li mem karakterizis la îielon kiel lokon de kompenso.
E. Pauli.
FORMALITER
(L: 2274).
1. Latina esprimo, ekvivalenta al forma, adverbigo de formalis, kaj uzata de la skolastikistoj en senco de esenca (vd 2142-2b), kiel en forma senco (= esenca senco) (vd 2147).
2. Formaliter kontrastas kun materialiter (=materiale), entenata en la konkreta kompleta objekto; metaphorice (=metafore), entenata ne propre; virtualiter (= virtuale), entenata kiel kapabla esti kaözita; eminenter (= eminenta) (vd), entenata per la plej perfekta maniero.
E. Pauli
FORMA OBJEKTO.
2274.
1. En la kunteksto de specifa scienco, aö de specifa demandaro, forma objekto estas la esenca aspekto, kiu servas kiel vidpunkton esplorenda, kun la forlaso de îij aliaj.
Kontraste, materia objekto estas, en tiu kunteksto, la konkreta objekto tutaëe. Ekzemple, la forma objekto de la logiko estas la pensoj, laö la formala vidpunkto de operaciado, ne de enhavo; inverse, la gnozeologio havas kiel forman objekton la pensoj kiel enhavo.
2. Per specifaj formaj objektoj la sciencoj estas rekte difinitaj.
Nur la logiko difinas sian propran objekton, kaj samtempe la objektojn de îiuj aliaj (vd). La metafiziko (kies unua parto estas gnozeologio) defendas la validecon de îiuj aliaj sciencoj (vd).
E. Pauli
FORMA SENCO.
2276.
1. En esprimo, forma senco estas tio, kio unue estas esprimenda. Estas ja forma senco en kontrasto kun la materia senco, kiu signifas la objekton kiel konkreta tutaëo.
Jen parolmaniero ofta en difinoj kaj dividoj. Ekzemple, arbo, laö la forma senco estas certa planto, dum la materia senco estas vorto de kvar literoj. Nuance, propra senco estas en kontrasto kun metafora, virtuala, eminenta, dum forma senco signifas la esencan karakteron de la senco de esprimo. Okazas iom da ekvialenteco inter forma senco, esenca senco, specifa senco, sed ne tiel multe kun propra senco
2. Tiu strikta uzo de forma senco estis kutima en la mezepoka skolastiko, latine formaliter (vd l:2154). Kaj reaperis en Kartezio. (2142-2b).
E. Pauli.
FORMA VIDPUNKTO
(en divido). 2280.
1. Okaze de divido, forma vidpunkto estas distingo rekte rilata al diferenco de determino, îu esenca determino, îu îiu ajn alia propraëa aö akcidenca determino. Kontraste, materia vidpunkto atentas nur al la aferoj atingataj de forma determino, sed ne avertante rekte pri tio kio distingas. Okazas do dividoj laöforme, kaj dividoj laömaterie.
Oni rimarku ke forma divido povas povas esti esenca divido; sed inverse forma divido estas ankaö la aliaj, per propraëoj kaj akcidencoj.
Okaze de divido, estas forma vidpunkto la plej grava, îar dividas per esenca aspecto.
E. Pauli.