FECHNER, Leûo de...
2141.A: Fechner's law. F: Loi de Fechner. G: Fechners Gesetz. H: Ley de Fechner. I: Legge di Fechner. P: Lei de Fechner. R:
1. La vario de sencaco kreskas malpli rapide ol la kvanto de vario de la ekscito, do ne per la sama kreskogrado de la koresponda ekscito.
Ekzemple, kiam duoblas la nombro de kantistoj, ne duoblas la efekto de la ekscitantaj sonoj.
2. La vario de sensaco estas en dependo de la limino (vd). Ekde tiu limo, la nervekscito fariøas sufiæa por ke la sensaco ekfunkciu.
Por æiu specifa sensaco ekzistas absoluta limino. Aldone, okazas la diferenciala limino, konsistante el la minimuma vario necesa, por ke la subjekto estu kapabla percepti la varion.
Post la determino de tiuj du pli fundamentaj psikaj konstatoj, restas determini la gradojn de vario de sensaco okaze de la varioj de ekscito.
2. Historie, ekde esploroj fare de Ernst Heinrich Weber (1795-1878) atingis Gustav Theodor Fechner (1801-1887), la plenumon de la psikologia leøo pri la vario de la sensaco. Jen pro kio, foje oni diras leøo de Weber-Fechner, foje simple leøo de Fechner.
Determinis Weber ke la ekscito pliiøas kaj malpliiøas per seninterrompa kontinua formo, dum la sensaco pliiøas kaj malpliiøas per interrompa malkontinua formo. Jen signifa diferenco inter la formo de ekscito kaj de sensaco.
Fechner plibonigis la leøon de Weber per matematika determino de la gradoj de vario de la sensaco rilate la eksciton. Li avertis, ke la ekscito kreskas geometrie, kaj la sensaco kreskas nur aritmetike.
Etere, Fechner generaligis la leøon de la varioj de sensaco al æiuj faktoj de la konscio, kaj tiel vastigis la esploron pri mezuro en psikologio (Elemente der Psychophysik, 1860, du vol.).
3. Leøo de Fechner, pri la vario de sensaco:
"La sensaco varias kiel la logaritmo de la ekscito".
La samo en formulo: S = C do E.
Em tiu formulo S ekvivalentas al la intenseco de la sensaco; E al la ekscito; C estas konstanta variablo.
4. Oni avertu, ke psikaj fenomenoj estas imanentaj kaj ke sekve ili estas nur adekvate konataj per la interna sperto. Efektive, psikeco estas kvalito, kaj kiu estas rekte konata per la imanenta ago de kono.
Tamen psiko havas aliajn kaýzojn kaj efikojn, per kiuj ili estas aldone malrekte empirie konataj.
Unue, la ekscitanta objekto estas fizika (korpa).
Dues, okazas biologiaj fenomenoj enkadre de la organo de ekscito.
Trie, post la sensaco, povas okazis empiriajn rezultojn, per kiuj restas ebla la empiria scienco pri la imanenta fenomeno de sensaco.
Tiuj tri aldona konoj konoj pri la imanenta fenomeno de sensaco estas tre utila, kaj kompletigaj de la rekta kono pri la la psiko.
La Leøo de Fechner estas enoncata per kvantaj indikiloj, kaj kiuj rilatas la aldonaj elementoj okazantaj dum la sensaco. Ili helpas melrekte koni imanentan fenomenon, sed ne estas ankoraý dirantaj ion rekte pri la gradoj de intenseco per kiuj varias la imanenta sensaco.
E. Pauli.
FEDERACIO, -ISMO.
(+). 2143.L: foedus, -eris; foederatio, -onis.
A: federation; federalism.. F: fédération; fédéralisme. G: Foederazion; Federalismus. H: federación; federalismo. I: federazione federalismo. P: federação; federalismo. R: (federalizm).
1. Etimologie, foederacio devenas el la postklasica latina foederatio (= federacio), siavice el la latina fidere (= fidi).
Substantiva radiko. Vortformoj: federacio, federacia, federaciismo, federaciisto. Paralelaj radikoj: federala, federi (tr).
2. Federacio, en politika kunteksto, estas supermetiûo de politika povo sur aötonomaj Ïtatoj en la internaj aferoj de la unuoj mem. Ekzemplo de frua sukcesa federacio estas Usono - Unuiûintaj Ïtatoj de Ameriko, - kies komenciøo okazis per 14 unuoj, em 1787, kun posta kresko de novaj aliøoj.
Nuance, federo estas streîa kunigo de pluraj Ïtatoj, dum federacio malplistreîa. La diferenco estas nur grada, ne esenca.
Aliflanke, konfederacio estas kutime dirata nur supermetita organizaëo por apartaj celoj. Ekzemplo de tio estis Brita Konfederacio, nome Commonwelth.
Internacia traktažo celas ordinare ion pli simpla ol konfederacio.
3. Federaciismo estas politika doktrino favoranta la formadon de federacio.
Nuance, federalismo, en Internacia Lingvo rilatas nur al tio, kio estas federala (vd), dum distinga de tio, kio estas individue de la federaciita unuoj, kiel ekzemple, federa leøo (de la federacio), dum federaciismo estas,kiel dirite, doktrinon pri la federacio.
La deirpunkto de la federaciigo estas principe progresema, ekde la izolitaj Ïtatoj unuiûendaj en federaciojn kaj fine transformo de pluraj federacioj en konfederacion.
4. Doktrino. Laý jam avertis Aristotelo, homo estas politika animalo. Jen principo valida ne nur por la urba organizažo, sed ankaý por la homaro mem. La federacia sistemo valoras kiel kunordiga aranûo, kapabla eviti konfliktojn kaj promocii la komunan pliefikan agadon de æiuj nacioj.
La îefa politika celo ne estas la nacio, nek la etnoj, sed la homaro bone administraciita pere de la sinsekvaj formoj de federacioj. Patriotismo, pri parto de la homaro, ne estas tiel grava ol humanismo, pri æiuj partoj de la homaro.
Principe ne okazas kontraýdiroj inter patriotismo kaj humanismo, sed radikaleco de la patriotismaj sentoj. Aliflanke, humanismo ne estas tendenco favorantaj al la plej fortaj, sed al æiuj laý la justeco. Tutmondismo (vd) estu samtempe humanisma.
5. Historie la formado de federacioj okazis laý la sociologia kapablo de la homa interkonsento kaj laý eventualaj ïancoj.
Simplaj homoj vivas per predado, kaj sekve tendencas predi aliajn naciojn. En tiu fazo de la ekonomio, la Ïtatoj tendencas rigardi unuj la aliajn kiel rabistojn, koloniistojn, malamikojn.
Evoluintaj homoj tendencas al interna disvolviøo per agrikulturo kaj industrio, kun samtempa ïanøo de varoj. En tiu fazo de la ekonomio la popoloj sentas sin kiel partneroj de komuna procezo, kiel kunlaborantojn de la homara progreso.
6. Laý la eventualaj ïancoj aperis la plej diversaj federacioj.
Tre homogenaj reûimoj fariûis iom post iom federacioj per la kreskema aötonomieco de administraj unuoj. Tio okazis, kiam tre unuecaj imperioj kaj regnoj iom post iom disfaldiøis en federaciojn.
Ekzemple, Brazilo, kiam kolonio de Portugalio, estas kolekto de kapitanujoj, kunordigata de øenerala brazila guberniestro. Kiam okazis la sendependeco rilate Portugalion, en 1822, kreiøis Imperio, kaj la kapitanujoj fariøis provincoj kun iom da loka iniciato. Nova etapo de disfaldiøo okazis en 1889, kiam la interna sendependeco fariûis pli granda en 1889, per transformo de la provincoj en Federaciitajn Ïtatojn.
Inverse, tre sendependaj Ïtatoj kapablis fariøi konfederacioj, poste federacioj, fine unuiinta ununura Ïtato.
Ekzemple, la Konfederacio de la Germanaj Ïtatoj, de 1815 ûis 1866, fariûis unuiûinta definitiva germana Ïtato em 1871.
Okazas federacioj enkadre de magrandaj unuoj. Ekzemple, la federacio de svisaj kantonoj, ekde 1271.
Usono rezultis el konfederacio de grandaj teritoriaj unuoj, en 1787.
La tendenco de Eöropo estis multobligo de la aötonomaj Ïtatoj, surbase de etnaj diferencoj. Sed fine, inverse, okazis la tendenco al Eöropa Konfederacio, nomata Eýropa Unio. Eble post longa tempo fariûos Eöropa Federacio, kun sufiîe centrigita politika povo, kiu gvidos efike Eýropon kiel tutažon.
En la pasinto okazis pluraj provoj de unuiøo de Eýropo, pere de kreo de Imperioj. Sed tiuj provoj, kutime pere de ne demokratiaj rimedoj, fine malsukcesis.
E. Pauli.
FEDERALA.
2144.A: federal. F: fédérali. G: Foederalisch. H: federal . I: federai. P: federal. R: (federacia).
1. Etimologie, federala devenas el la postklasica latina adjektivo foederalis, kunmeto el foederatio (= federacio) kaj la latina sufikso alis, signifanta havi la kvaliton esti tia.
Adjektiva radiko.
2. Federala estas tio, kio koncernas al centra registaro de la federacio de Ïtatoj, kontraste al tio, kio koncernas al la Ïtatoj individue. Ekzemple, federala polico.
Nuance, federa estas tio, kio rilatas æiumaniere al federo, dum federala diras la samon, sed kontraste al la individuaj unuažoj.
Ne rilatas federalismo al politika doktrino nomata federaciismo (vd) favoranta la formadon de federacio.
E. Pauli.
FELAPTO
(FELAPTON). 2145.
1. Mnemonika vorto, per kies tri vokaloj EAO estas indikata la 2-a de la ses silogismaj modoj de la 3-a figuro, konsistanta el premiso universala negativa (E), plus universala asertiva (A), konkludo parte negativa (O), laý jene:
Neniu M estas P;
nu, iu M estas S;
do, iu S ne estas P. Konkreta ekzemplo:
"Neniu homo estas ïtono;
nu, iu homo estas animalo;
do, iu animalo ne estas ïtono" (Petro Hispano, Summulae logicales, 4, 14).
"Felapto" (EAO) estas reduktebla al "Ferio" (EIO) per parta konverto de la malgranda premiso.
2. En simbola notacio, per la konsonantoj S (subjekto), P (predikato), M (meza termino), jen la formulo:
(M e P)
L (M a S). É . (S o P).E. Pauli.
FELIÎA, -O
(*) 2146.Gr:
, Û * " \ : T < ; , Û * " 4 : @ < \ " , -" H . L: felix, -icis; felicitas, -atis.A: happy; happiness. F: heureux; bonheur. G: glücklich; Glück, Glückseligkeit. H: felice; felicidad. I: felice; felicità. P: feliz; felicidade. R:
1. Etimologie, feliîo devenas el la latina felicitas, siavice (kiel fecundus) el la hindeýropa radiko dhe- (= suîi).
Adjektiva radiko. Vortformoj: feliîa, feliîo, feliîi (ntr), feliîigi, feliîega, feliîulo, feliîe, malfeliîa, malfeliîe, malfeliîo, malfeliîego, malfeliîigi, malfeliîulo.
2. Feliîo estas plenkontenteco rezulte de la plenumo de îiuj bezonoj.
Nuance, beateco (vd) rilatas al perfekta feliîo, dirata precipe pri la estonta, laö la religiaj kredoj, dum feliîo diriûas pri la plenumo de la deziroj sen apartaj rilatoj, kaj precipe en la nuna stato de la animo.
3. Dependas feliîo de du kondiæoj, - atingenda objekto kaj konscio pri kio okazas.
Per la atingenda objekto aktualiûas la potencialoj, ekzemple, de kono kaj de volo. Aktualiûo fariûas per aldono de io, kio mankas. Tiu mankanta io estigas la potencialon, sen kio ne eblas la feliæo. Direblas, pro tio, - malplena ventro, malkontento.
La aktualiøo, per atingo de objekto, fariøas feliæo nur per la samtempa konscio pri tiu pleniøo. Do, nur okazas konscia feliæo.
Ne vivantaj objektoj ankaö tendencas, sed ne havas konscion de tiu tendenco, kaj pro tio ili ne deziras. Ne vivantaj objektoj kapablas pleniøi, sed ne feliîas.
3. Specoj. Laöforme, kaj en la ûenerala kadro de la afekcioj aö sentoj, feliîo estas kiel genro de pluraj specoj.
Rilate la tempon, feliîo povas esti la nuntempa, per plenumo de la nunaj deziroj, aö la estonta, siavice, aý per konservo de la nuntempa, aý per plenumo de la estontaj bezonoj.
Depende de la ideologio, la estonta feliîo povas esti postmorta, aý pere de la apartiga stato de la senmorta animo, laý dualisma doktrino; aý per emerøo de la sama naturo, kies fortoj reanimiøas, laý la monisma interpreto de la realo.
Saudado (vd) estas agrablo rezultinta el rememoro pri io bona, kiu ekzistis en pasinto, kaj ke nun jam ne persistas.
Principe, la konscio pri la feliæo estas nuntempa. Tamen, rememoro pri la pasinta feliæo estas agrabla. Ankaý estas agrable scii, ke la feliæo daýros, kaj malagrable scii, ke øi finiøos.
Se la pasinto estis tempo de malfeliæo, oni preferas simple forgesi øin. Kiam la feliæo en estonto ne montriøas klare, denove oni strebas forgesi tion; sed se montriøas kelka ebleco efike zorgi pri tiu estonta feliæo, oni atente okupiøas pri tiu zorgo.
4. Laýmaterie, feliæo povas esti, ekzemple, sensa (materia), racia (spirita).
Foje materia feliæo kaj spirita feliæo ne situas sur la sama vojo, kaj tiam oni devas esplori kiel solvi tion. Sed principe, unu ne estas kontraýdira rilate la alian. Ordinare, oni rigardu la materian feliæon kiel komencon de la spirita.
Per supraža interpreto de malsukcesoj oni povas tendenci al radikalisma asketismo (vd) per forlaso de la materia feliæo, foje eæ per elekto de la doloro kiel rimedo de perfekteco. Racia asketismo zorgas pri la øenerala harmonio de æiuj funkcioj.
5. Feliæo kiel morala celo. Kiel celenda valoro, feliîo gravas en homa vivo kaj determinas la etikan konduton.
Eödajmonismo (vd) estas doktrino, laö kiu feliîo estas la homa celo. Sekve, feliæo estas celenda kiel bono. Inverse, estas malbona, tio, kio rekte malhelpas la feliæon.
Estas feliîo estas unu el la fundamentaj postuloj de la homa vivo, laý la konstato. Al feliîo îio orientiûas. Nenio montriûas havi sencon por ni, sen tiu lasta celo.
Feliîo havas en si mem la celon, kaj pro tio ûi kapablas esti fina celo de la vivo.
6. Laý antaýdirite, varias la orientiøoj pri la feliæo, jen pri la elekto mem de la feliæo, jen pri la specoj preferendaj.
Laýforme, estas etike celendaj la nuntempan feliæon kaj la estontan; unu ne forigas la alian.
Laýmaterie, etike bonaj estas la materian feliæon kaj la spiritan.
Efektive, ne okazas kontraödiro inter la nuna kaj estonta feliîo. Se ekzistas atingota îielo, tio ne malhelpas ke la feliîo komenciûu ekde nun.
Zorgu por la nuna feliîo, kaj ne forgesu la estontan. Inverse, zorgu por la estonta feliîo, ne forgesante la nuntempan.
6. Historie, la greka filozofio multe okupiûis pri la feliîo, kiel nuna bonstato de la animo kaj elpensis la stabilecon de tiu nuna feliîo.
Taleso el Mileto, la unua filozofo, jam diris esti feliîa "tiu, kiu havas sanan korpon, bone formitan animon kaj sufiæa bonhavo" (Diogeno Laerta, I, 36).
Preskaö same Demokrito difinis, ke feliîo estas "mezuro de la plaîo kaj proporcio de la vivo", tio estas ekster bezono kaj troigo (Frag., 191, Diels).
Orfeismaj movadoj kaj kristana kredo metis la akcenton en la entonta feliîo. Per pesimisma taksado pri la atingoj de la nuna vivo surtere, oni avertis ofte pri la estonta feliîo kiel speco de konsolo. Foje eî la sufero estis prezentata kiel rimedo, per kiu atingeblas la estonta feliîo.
Modernepoke gajnis denove lokon la klasikaj grekaj humanismaj idealoj de dumviva feliîo, sen kontraödiro kun la estonta.
E. Pauli.
FEMINA,
aö FOEMINA. (L: 2148).Gr:
2 Z 8 , 4 " , -" H ; ( L < Z , -( L < " 4 6 ` H .A: female. F: femme. G: Weibchen. H: hembra. P: fêmea. R: (sámka).
Latina vorto, femina ekvivalentas al -ino.
El la diminutivo foemella (= malgranda ino) devenis la vorton al la latinidaj lingvoj, kaj kiuj havas vulgaran sencon.
Sed rekte el la latina femina, devenis la latina adjektivo feminus, -a, -um, el kiu fariûis la erudicia feminismo (vd).
E. Pauli.
FEMINISMO
(+). 2150.A: feminism. F: féminisme. G: Feminismus. Frauerrechtlertum. H: feminismo. I: femminismo. P: feminismo. R:
1. Erudicia vorto, el la latina femininus (= ina, virina) kaj finaëo signifanta doktrinon, aö movadon.
Substantiva radiko. Vortformoj: feminismo, feminisma. Proksima radiko: feministo (+), kun la koncerna ina formo feministino.
2. Feminismo estas movado fare de la virinoj por la egaleco rilate la virojn en neýtralaj aferoj.
3. Kompreneble, en seksaj aferoj ne eblas la egaleco, pro tio ke æiu sekso havas apartan sunkcion kaj komplementan.
Cetere, æiu sekso devas esti taksata per si mem bona stato kaj sufiæa por individua kontentiøo.
Al seksa stato reduktiøas ankaý la akcidencaj diferencoj, kaj kiuj povas esti ankaý taksataj kiel bona bona stato kaj sufiæa por kontentiøo. Ekzemple, viroj estas ordinare pli fortaj kaj tendencaj al elekto de tio, kio efikas, dum virinoj ordinare estas emaj al tio, kio estas perfekta, bela, etika, krom esti aparte kapablaj por taskoj postulanta lerta uso de fingroj.
Tiuj akcidencaj diferencoj de viroj kaj virinoj povas krei malsamajn rezultojn en la socio, kaj pri kio ne diskutas la movado nomata feminismo. La diskuto estas kiam la afero estas pri neýtralaj aferoj.
4. En du malsamaj kampoj okazas feminismo, interne kaj ekstere.
Efektiva feminismo antaýsupozas, ke virinoj disvolviøu tiel multe kiel la viroj, por ke la egaleco povu okazi.
Kompreneble, tiu interna evoluo de virinoj rilatas al tuta grupo, ne nur de individuaj virinoj; tiel same, viroj devas evolui kiel grupo, ne nur kelkaj individuaj viroj.
Do feminismo rilatas al absoluta disvolviøo de la virino.
Estas necese ne nur garantii tiujn rajton (vd 6). La virinoj mem devas alpreni al si la fundamenton mem de feminismo, kaj prepari sin por tiu egaleco.
Manko de la edukado por disvolviøo de la virinoj estis en la pasinteco, unu el la îefaj faktoroj de la virina malalta kondiîo. Tiu solvo ne atingeblas nur per leûo dekretanta la egalecon. Inter edukita viro kaj ne edukita virino la diferenco estas io reala. Nur per la edukado, tiel kiel la viroj, la virinoj evoluos.
Flanke de la virinoj okazis la historia fakto, ke ili ne evoluis tiel rapide kiel la viroj rilate kulturajn aferojn. Kulpe aö senkulpe, tiu neevoluo okazis, kaj nun modernepocke devis la virinoj rapide evolui. Sendube, tio eblis pro la kreskanta eniro de virinoj en îiuj gradoj de la lernejoj. Sekve, virinoj fariûas kapablaj por multaj taskoj kaj ankaö kapablaj organizi sian propran ideologion kaj movadon. Mondaj feminismaj organizaëoj multas.
5. Ekstere, pledanta en neýtralaj aferoj havigi al virinoj efektivan egalecon kun la viroj, laö la jura, socia, politika, ekonomia, eduka vidpunktoj.
Neniu leøo, nek kutimo, nek ideologio devas malpermesi, ke virinoj estu egalaj al viroj en neýtralaj aferoj.
Efektive en la pasinteco, kaj iniciate de la viroj, tiuj rajtoj estis malpermesataj al virinoj. Kutime ankaý religiaj institucioj estis kreo de viroj. Monakoj kreis normojn por monakinoj.
Æar kutime la viroj faris tiun institucian malpermeson al virinoj, la movado de feministoj havas la karakteron de klopodo por liberigo.
6. Principe, edukado de virino okazas en du flankoj:
- virino devas esti edukata je virinaj aferoj por esti virino;
- virino devas esti edukata en neýtralalaj aferoj por esti humanisma, tiel humanisma kiel la viro.
La revigligo de la virina sinteno estas la îefa faktoro de sukceso de la moderna feminismo.
Flanke de la viroj, ili same lernu esti viroj. Tiusence, viroj lernu uzi la fizikan forton; sed viroj ne uzu la fizikan forton por detrui la rajtojn de virinoj esti egalaj al viroj en neýtralaj aferoj.
Foje, virinoj ankaö prezentas specifajn superecojn; ekzemple, pri la kapablo lerte labori pere de la fingroj, aö pri la kapablo pedagogie eduki la infanojn. Ankaý æi tie, virinoj ne uzu tiujn specifajn kapablojn por detruj la egalecon de viroj en neýtralaj aferoj.
7. Koncerne la diferencojn forigendajn pere de la feminisma movado, ili ne atingas, kiel jam avertite, la seksajn diferencojn. Pri tiuj diferencoj la celo estas precize en kontraöa direkto. La viroj devas esti îiam pli viraj kaj la virinoj îiam pli virinaj, laö la principo ke, æiu rajtas pri sia individua identeco kaj per ûi fariûas feliîa. Feminismo ne forigas la diferencojn, kiuj per si mem okazas.
Pro tio Aristotelo povis aserti:
"Modereco kaj kuraûo en viro estas malsamaj ol tiu de virino. La viro ïajnus malforta se li estus kuraûa kiel virino; kaj virino estus interpretata malserioza, se ïi havus nur la determiniûon kaj modestecon de honesta viro. Ni scias ankaö, ke en la familio la devoj de viro diferenciûas de tiuj de la virino; tiuj de unu estas akiri, tiuj de la alia estas konservi" (Politiko, II 2,10).
Rigardante la militistan edukadon de la virinoj en Sparto, kie viroj kaj virinoj povis praktiki gimnastikon (tiutempe nude), Platono proponis, ke ankaö en Ateno estu permesata al virinoj la publika edukado en publikaj ejoj. Platono mem ja permesis, ke virinoj eniru la akademion fondita de li mem kaj vestu sin kiel la viroj (tiutempe mallonge vestitaj).
8. Religioj, kiam dependaj de kelkaj akceptataj revelacioj, tre influis la diskriminacian virinan edukon. La feminismaj movadoj malfacile ïanûos tion, îar la antikvaj tekstoj, al kiuj la fiduloj de tiuj religioj ankoraý kredas, ofte klare asertas la diskriminacion.
Por la unuaj kristanoj la virinoj estu sanktaj. Sed, tamen, virinoj ne povis estri en la preûejo, nek pastriûi, nek resti sen tuko sur la kapo. Same okazas la religia diskriminacio en kelkaj islamaj, hindaj, budhismaj tradiciaj rondoj
Kelkaj opinias ke tiu decido kontraý la virinoj estas dogma, kaj ke pro tio ne eblas ïanøi tiun eklezian diskriminacion. Sed aliaj kontraýopinias, ke la afero estas nur kultura, kaj ke pro tio feministoj rajtas.
Efektive, religio (vd) estas io serioza, kaj devas komenci per rekta mondrigardo, en kiu elstaras korekta nocio pri Dio (vd) kaj pri la kreitažoj kiel dia gloro (vd).
9. Modernepoke, la edukado de la virinoj disvolviûis. La germana teologo Lutero (1483-1546) proponis, ke ankaö la knabinoj estu enirigataj en la lernejojn, por ke virinoj estu kapablaj legi la Biblion same kiel la viroj.
Johano Herder (1744-1803):
"Ne estas io, kio montras pli decide la karakteron de homo aö de nacio, ol la maniero laö kiu estas pritraktitaj la virinoj".
En Francio jam frue la plenaûa virino akiris novajn kutimojn. Tiu disvolviûo okazis rapide dum la 18-a jarcento, kiam ïi alkutimiûis ankaö îevalrajdi kaj povis studi beletrojn.
Rousseau, kvankam pli favora al la virinoj ol siaj samtempuloj, ankoraö asertis: "Ne estas propra de la virinoj la esploro de abstraktaj kaj spekulativaj sciencoj, de la principoj kaj aksiomoj de la sciencoj; îiuj aliaj studoj devas esti al la praktiko" (Emilio V).
La franca feminismo progresas kun George Sand (1804-1876) kaj Simone de Beauvoir (1908-1986).
Je la fino de la 19-a jarcento la virinoj fariûis liberaj rilate la virojn precipe en supera edukado, profesio, krom en la maniero vesti sin.
La antaöa burûa idealo estis eduki la junulinojn en monakejoj ûis la edziniûo. Kelkaj ofte rezignis edziniûi kaj la monakejoj de virinoj povis prosperi.
Sed nun la virina edukado fariûas en publikaj lernejoj same kiel la junuloj. Koncerne al sia laboro, la moderna virino cielas labori en oficejoj, por gajni monon kaj esti sendependa rilate iliajn elspezojn. Tiu fakto ïanûis la rigardon de multaj rilate la kapablon havi filon, nun ekster la klasika formo de familio. Je la dua parto de 20-a jacento la virinaj monakejoj malpleniûis; anstataöe, la virinoj plenigis la oficejojn precipe de la modernaj entreprenoj.
E. Pauli
FENOMENA, FENOMENOLOGIA, FENOMENISMA
. (+) 2152.A: phenomena, phenomenological. F: fénoménal, phénoménologique. G: phaenomenal; phanomenologisch. H: fenomenal, fenomenológico. I: fenomenale, fenomenològico. P: fenomenal, fenomênico, fenomenlógico. R:
1. Fenomena estas adjektivo signifanta la kvaliton esti fenomeno (vd). Ekzemple, en filozofia senco - fenomena mondo kontraste al noumena.
Nuance, fenomenologia rilatas al la metodo kaj metodiko de esploro de la fenomeno, dum fenomena rekte diriûas pri la fenomeno konsiderata kun tia strukturo.
Enkadre de la metodo, parolebras pri fenomenologia reduktado (vd 2156), per kiu estas esplorata la fenomenan aspekton de la fenomena strukturo. Jam avertis Heidegger pri la diferenco inter fenomena kaj fenomenologia (Sein und Zeit, § 7).
Fenomenisma, adjektivigo de fenomenismo (vd) signifas ke la aferoj havas la manieron propononata de fenomenismo kiel doktrino, sen alia realeco ol tiu de objektoj de la senso. Jen dirata laö la fenomenisma sistemo de Hume.
E. Pauli.
FENOMENISMO.
2153.A: phenomenalism. F: phénoménisme. G: Pha^|nomenalismus, Immanentismus. H: fenomenismo, fenomenalismo. I: fenomenismo. P: fenomenismo. R: (fenomenism).
1. Erudicia vortformado, el fenomeno (vd) kaj doktrina sufikso -ism-o , aperinta dum la 19-a jarcento, dum doktrino ja ekzistanta ekde la antikveco, kaj kreskanta en la iluminisma 18-a jarcento.
2. Fenomenismo estas la gnozeologia doktrino, laö kiu la objekto atingata de la kono restas limigita al fenomenoj. Tiusence, la objekton havas propran karakteron, malsama de la ekstera objekto en si mem, kaj kiu povas ekzisti, aö ne.
Pro la distingo inter aperinta fenomeno kaj la afero en si mem rezultas, ke la kono funkcias sendepende, ke ekzistu la objekto en si mem; precipe, tio signifas, ke koni ne estas koni iun eksteran objekton, kaj ke la kono povas esti tute malsama ol tiu ebla ekstera objekto.
3. La distingo inter fenomeno kaj la afero en si mem ebligas du specojn de fenomenismo:
pura fenomenismo, - defendata de Charles Renouvier kaj de H. S. Hodgson;
fenomenismo atribuata al la objektoj de kono, sed tamen sen nei la realon, foje atingebla aliamaniere, - laö la manieroj proponataj de Spencer, Kant kaj aliaj.
Jam la antikvaj skeptikistoj, inter alie Seksto la Empiria, ke ili certas pri la fenomenoj, ekzemple pri la dolcaëo, sed ne certas, îu la fenomenoj korespondas al io reala ekstera, dendepende de fenomenoj, îu la fenomenoj korespondas al io reala ekstere de la fenomeno prerzentaa de la kono.
La pera realismo, de Kartezio kaj aliaj, estas certamaniere fenomenisma, îar asertas ke en la unua atingo, la kono estas nur fenomena reprezentado; poste, la pera realismo pruvas, pere de la principo de kaözo, aö de aliaj rimedoj, ke la fenomenoj estas kaözataj de la realo.
La apriorisma gnozeologio de Kant estas ne realisma rilate la sensajn fenomenojn, kaj rilate tion, kio estas la konceptoj. Nur per aliaj rimedoj, prezentataj kiel postuloj de la praktika racio, Kant akceptas ke la realo ezksitas, spite la fenomenismo de la sensoj kaj apriorismo de la konceptoj..
E. Pauli.
FENOMENO
(+). 2154.Gr:
N " Æ < ` : , < @ < , -@ L . L: phaenomenon, -omenis.A: phenomenon. F: phénomène. G: Phaenomen. H: fenómeno. I: fenomeno. P: fenômeno. R: (fenómen).
1. Etimologie, fenomeno devenas, tra la malfrua latino, el la greka
N " Æ < ` : , < @ < siavice el N " \ < T (= brili, montri). Rimarku, apagar... ???? (= manifestiûi, aperi, montriûi).Eniris fenomeno la latinan lingvon dum la postklasika periodo, per uzo fare de la gramatikisto Laktancio (î.260-325), okcidentano dumtempe lekciinta en Oriento. La doktrina vortformado fenomenismo estos kreata nur la 18-an jarcenton, fare de J. H. Lambert, en verko de 1767.
Substantiva radiko. Vortformoj: fenomeno, fenomena (vd), fenomenismo (vd), fenomenologio (vd).
2. Fenomeno estas tio, kio rekte montriøas al la percepto, kontraste kun tio, kio konatiøas pere tio, kio konatiøas pere de ellaborado de la fenomenoj mem, analize, aö sinteze. Heidegger esploris samdevenajn vortojn
N b F 4 H (= naturo) kaj N ä H , N T J ` H (= lumo) por havigi elementojn por klarigi la sencon de fenomeno.
3. Multspecaj fenomenoj okazas, kaj klasifikeblaj laý la elektita vidpunkto.
4. La fundamenta demando estas, - kio estas tio, kio montriûas en la fenomeno. Estas supraëa la prikonsidero, kiu menciûas demandante, îu la fenomeno estas kaözata de io reala? Kutime la pera realismo tiel demandas pri la ekstera realo, kiun ili supozas esti la kaözanto de la fenomeno; jen la realismo de de katezianoj, kaj ofte de la empiriistoj.
Efektive, laömetode, la fenomeno estas nur la fenomeno. En la fenomeno estas îio, kio eblas esti al nia dispono. Nur abstrakte eblas dividi inter montriûo kaj la realo de tio kio montriûas. En îi momento de la gnozeologia demando pri la realo, nur ekzistas tiu realo de la fenomeno.
La korekta demando restas do:
- Îu tio, kio montriûas estas realo sendependa de la kono?
Aö estas realo dependa de la kono?
Eblas diri, ke parto estas dependa, parto sendependa de la kono. Sed tio ne ïanûas la sencon de la demando, kiu antaösupozas, ke la fenomeno estas la tuta realo, kaj ke nenio alia ekzistas por la kono.
Rezulte, la tezo de realismo, se ûi pruveblas, nur povas esti senpera realismo (vd); la pera realismo estas simple neebla (vd).
E. Pauli.
FENOMENOLOGIA REDUKTADO
. 2156.
1. Estas fenomenologia reduktado analiza metodo, kiu apartigas la pli fundamentan en ekzamenata fenomeno, por plibone determini ûian karakteron, lasante la reston por posta prikonsidero. La celo estas atentigi pri la îefa, kaj ne meti la supraëan kiel fundamentan.
Nuance, eidetika reduktado (vd 1500) apartigas la esencon, kaj diriûas precipe kontraste kun la transcendentala reduktado (vd), kiu forlasas la ekziston de la ekstera konkreta mondo, dum fenomenologia reduktado rilatas ambaö metodikojn.
2. La celo de la fenomenologia reduktado, helpe de la eidetika kaj transcendentala reduktadoj, estas la îefo en la penso.
Edmund Husserl (1859-1938) kredis, ke per la fenomenologiaj rezultoj oni havas ion pli ol tion de la pozitivismaj asertoj.
E. Pauli.
FENOMENOLOGIA SKOLO.
2158.
1. Malpliamplekse, ol la tuta fenomenologia movado (vd 2160.5), la tiel nomata fenomenologia skolo rilatas nur la grupon pliproksime formita îirkaö Edmund Husserl (1859-1938), profesoro en Halle (1887-1901), Goettingen (1901-1916) la Universitato de Friburgo (1916-1928).
Tiu grupo havis kiel îefan organon de esprimo Jarlibro por filozofia kaj fenomenologia esploro (= Jarbuch für Philosophie und Phaenomenologische Forschung, 12 vol., Halle, 1913-1930), kaj kiu publikigis gravajn verkojn de Husserl mem Ideoj por pura fenomenologio (Ideen zu einer reinen Phaenomenologie un phaenomenologischen Philosophie, Halle, 1913), Max Scheller La formalismo en la Etiko kaj la materiala Etiko de la valoroj (Der Formalismus in der Ethik und die materiale Wertethik, 1913-1916), Martin Heidegger Esto kaj Tempo (Sein und Zeit, Halle, 1927).
Kompreneble, al fenomenologia skolo apartenas pli strikte Max Scheler ol Martin Heidegger. La unuaj havis la influon de Husserl. Cetere, la fenomenologia skolo ne havis la striktan karakteron de doktrina unueco, krom la fenomenologia metodo. Rilate la rezultojn Husserl mem ne estis la sama je la komenco, ol je siaj finaj jaroj.
La unuaj disîiploj de Husserl estis formitaj je la tempo kiam li lekciis en la Universitato de Goettingen (1901-1916). Menciindas: Adolf Reinach (1883-1917), Edwig Conrad-Martius, Max Scheller, J. Hering, M. Geiger, A. Pfaender, Edith Stein. El la periodo de Friburgo, komenciûinta en 1916, elstariûas Eugen Fink. Ekde tiam kreskas kaj fariûas pli granda la figuro de Heidegger.
2. Nomatas fenomenologia movado (vd) la disvastiûo de la fenomenologio, kaj kiu fariûis precipe ekde 1933, kiam la antisemitisma movado okazigis la elmigradon de filozofoj el Germanio. Tiu monda fenomenologia movado restis malfermata rilate Husserl, kaj Husserl mem estis ïanûiûema. Plej proksime de li restis Euchen Fink (1905-1975).
E. Pauli.
FENOMENOLOGIO
. 2160.A: phenomenology. F: fénomélogie. G: Phaenomenologie. H: fenomenología. I: fenomenologia. P: fenomenologia.
1. Erudicia vortformado, el la greka
N " Æ < ` : , < @ < (= tio, kio aperas) kaj la scienca finaëo -io, iniciate de Johann Heinrich Lambert (1728-1777), en verko de 1767. Eble tiu vorto estis formita en la skolo de Christian Wolff (1679-1754), sed ûi aperas unuafoje per la menciita Lambert.
2. Fenomenologio estas tiu komenciûinta parto, en îiu scienco, kio pritraktas tion, kio montriûas senpere al la menso.
Oni rimarku, ke kelkaj konkapabloj, kiel la sensoj, havas nur unu operacion, dum aliaj, kiel la mensaj, havas du aý tri.
Fenomenologiaj konoj estas nur tiuj okazantaj en la unua konoperacio de la konkapablo.
Oni diras ankaý, ke la fenomenologiaj konoj estas intuiciaj, pro tio, ke ili rekte, senpere, atingas la konatan objekton.
La sensaj konoj îiam estas fenomenologiaj, îar la sensoj havas nur tiun unuan operacion. nur okazas kiel rekte prezentantaj la objektojn.
En la mensaj konoj okazas tiuj, kiuj sub vidpunkto de la evidenteco, estas rekte perceptataj, kaj estas tiu speco nomata fenomenologiaj konoj.
La aliaj estas derivitaj ekde la unuaj; pro tio ili estas nomataj kursivaj konoj.
3. Gravas la atento, ke en la menso okazas tri operacioj, kaj do per tri etapoj. Sed la unua, - la fenomenologia, - estas tute fundamenta. Sekve, la du aliaj operacioj kune direblas ne-fenomenologiaj operacioj, aý kursivaj konoj.
Tiusence, la menso operacias do per du fundamentaj etapoj, la fenomenologia kaj la kursiva. La kursiva operaciado redivideblas do en du, per kiuj rezultas la implicitaj kaj la virtualaj konoj.
Estas implicitaj konoj, tiuj, kiuj formale (esence) jam ekzistas, sed kaïitaj; tion jam signifas la vorto mem implicita. Ekzemple, la nocio de ento implicas la forigo de la ne-ento.
Estas virtualaj konoj, tiuj, kiuj rezultas per forma kaözo. Premisoj, ekzemple, kaözas la konkludon. Estas do la enhavo de virtuala evidenteco em la dependo de la fenomenologiaj kaj implicitaj evidentecoj. Por ke ili estu validaj, devas la tuta sistemo montriøi valida ekde de la bazo.
Kompreneble, fenomenologio elstarigas la neceson atenti speciale tion, kio estas efektive je la komenco. Jen, atento al tio, kio per si mem jam valoras, jen atento al forlaso de la aliaj konoj, kiel efektive aliaj kaj postaj, por ke ne inversiûu la ordo, kaj nek fariûu konfuzaëo.
4. Specoj. Laöforme, fenomenologio povas esti rigardata nur kiel metodo; foje ankaö kiel rerzulto de tiu metodo.
a) Kiel metodo, fenomenologio montras la vojon en la strikte eksplicitajn logikajn vojojn, kiel la donitaëoj fluas en la menso. Aparte do okazas la fenomenologia metodo aö la fenomonologia reduktado (vd 2044), la eidetika reduktado (vd 1544).
Laö la metodika vidpunkto, la fenomenologia operacimaniero fariûas en ambaö direktoj, en la sinteza (kiel en dedukto), kaj en la analiza (kiel en indukto), kondiîe ke ûi restu îiam en la ekzameno de la fenomenoj de senpera evidenteco.
Oni facile komprenas, ke la sintezaj juûoj pri la empiriaj donitaëoj estas rekte atingataj; sammaniere la unuaj donitaëoj de nia konscio estas atingataj senpere per la mensa reflektiûo pri si mem, precipe pri la mio (vd). Kvankam la dedukta rezono (aö silogismo) ankaö estas sinteza operacimaniero, - kaj ne estas senpera rilate la konkludon, îar tiu îi dependas de la premisoj, - la tuta afero distingiûas klare de la fenomenologiaj sintezaj juûoj de la komenco.
b) Kiel rezulto, fenomenologio estas la filozofio atingata de la fenomenologiaj metodoj. Ekzemple, ekzistencialismo estas filozofio kreita per uzo de la fenomenologiaj metodoj.
Aliflanke, ne rekomendindas tiu vortsignifo de fenomenologio kiel rezulto. Oni preferu uzi la vorton fenomenologio nur kiel signifanta metodon.
5. Laömaterie, fenomenologio dividiûas en diversajn kampojn de esploro. La unua kampo de fenomenologio estas tiu je la komenco de metafiziko, kies komenciûo estas fenomenologia kaj fariûas per la gnozeologio (vd).
Avertis Husserl, ke la gnozeologio de Kartezio enkadre de la cogito ergo sum ne estis sufiîe je la komenco de îio.
Efektive, metafiziko komenciøas strikte je la komenco, per pruvado de la objekto mem ekzamenenda. Ne eblas ekstarti sisteme, sem pruvi la komencon mem.
Kiam Jean Henri Lambert (1728-1777) kreis la nomon, fenomenologio devis servi nur al sensa kono. Kompreneble, en fenomenologio la rezultoj atingataj de la fenomenologoj ne îiam akordas.
La fenomenologio de kelkaj finiøis jam en la gnozeologio, dum aliaj antaöeniris en la ontologion per fenomenologiaj metodoj.
Sed la metodo de fenomenologio en si mem ne dependas de la plimulteco de rezultoj, kiuj estas malpli vastaj laö unuj, pli vastaj laö aliaj.
Fenomenologio atingas ankaö la aliajn filozofiajn sciencojn, kaj sekve okazas la fenomenologia psikologio, la fenomenologia estetiko, la fenomenologia etiko, la fenomenologio de valoroj, kaj tiel plu. En æiu kazo la speciala fenomenologio konsistas en la unuaj esploroj, kiam la tasko estas nur la priskribo de la donitažoj de tiu aparta kampo de scienca esploro.
Kontraste al speciala fenomenologio de æiu aparta scienco nomeblas øenerala fenomenologio, tiu de la metafiziko. Al tiu æi øenerala fenomenologio de la metafiziko apartenas la demandoj specife metafizikaj, aý gnozeologiaj, ekzemple, pri la certeco kaj realo. Tiuj metafizikaj fenomenologiaj antaýsupozoj de la specifaj sciencoj ne forprenas al la specialaj fenomenologioj la koncernan specifecon.
4. Historie, la uzo de fenomenologio komenciûis en la strikte etimologia senco, tio estas, en la kampo de la sensoj.
Jean Henri Lambert (1728-1777), alsaco-franca matematikisto kaj filozofo, verkanta germane, estis eble la unua uzanto de la vorto fenomenologio, en verko pri nova logiko, nome Neus Organon (= Nova Organo, 1763 -1764).
Li tendencis krei novajn nomojn, kaj pri tio la titoloj de 4 partoj estas:
1) Dianologio
2) Aletiologio
3) Semiotiko
4) Fenomenologio , aö doktrino de la aperaëo.
Germane: Phenomenologie, oder Lehre des Scheins. Kaj uzis fenomenologio en senco de sensa kono, precipe de la iluzia.
Kant reprenis la nomon fenomenologio, en la senso ankoraö rilata al sensoj, kiel titolo de la 4-a parto de Metaphysische Anfangsgründe der Naturwissenschft (Unuaj metafizikaj principoj de la naturscienco, 1786, Prefaco, sed en la aparta kampo de la movo kaj ripozo, por determini la manierojn laö kiuj ili aperas al la ekstera senso.
En la kunteksto de Kant la empiriaj fenomenoj ekvekas la sensajn apriorajn formojn de speco kaj tempo.
5. La transiro al fenomenologio en pli vasta senco per inkludo de la spririto okazas en Hegel, sed nur en la aparta Hegelisma kunteksto.
Pli Ofta fariûis la senco poste enkondukita de E. Husserl. Paralele, tamen konserviûis la unua strikte empiria senco.
Kiel montrite, la sencoj de fenomenologio estas pluraj, kaj oni devas îiam esti atenta al la kunteksto.
Hegel, jam en kunteksto pli ampleksa ol tiu de la empiria senco de Lambert, nomis per fenomenologio de la spirito la sinsekvon de la konsciaj aperaëoj, tio estas de la konsciaj fenomenoj. Tiuj konsciaj fenomenoj ampleksis, ekde la komenciûo per la unuaj sensaj aperaëoj, kaj progresas tra diversaj disfaldoj, ûis ûia apero al si mem, kiel memkonscio, kaj universala, kaj infinita vera naturo.
En tiu vasta kunteksto, Hegel Interpretis la fenomenologion kiel identan al estiûinta veno al esto (portugale vir-a-ser) de la scienco aö de la scio. Tiusence, fenomenologio estas la vojo, kiun trakuras la singulara individuo malkovrante la gradojn de formado de la universala spirito (Phanomenologie des Geistes, Prefaco , eld. Glockner, p. 31).
William Hamilton, sub Fenomenologio faris priskriban psikologion (Lectures on methaphysics and logic, 1859-1860, I, p.17). Jen uzo disvastigita en psikologio dum la lastaj dekoj de la 19-a jarcento, en germanaj rondoj.
Kun la senco de metodo por pritrakti pure raciajn filozofiajn nociojn, fenomeno estas vorto enkondukita de la germana filozofo E. Husserl (1859-1938), precipe per liaj verkoj Logikaj esploroj (Logische Untersuchungen, 1900-1901), Ideoj por îiu pura fenomenologio kaj fenomenologia filozofio (Ideoj zu einer reinen Phaenomenologie und phaenomenologischen Philosophie, 1913) kaj Karteziaj meditoj (Cartesianische Meditationen, 1929, sed publikigita en 1950, tamen kun pli frua franca versio en 1931.
6. Fine, la fenomenologia skolo (vd 2158) de Husserl uzis fenomenologion kiel nomon de metodo kaj ofte por la rezultinta filozofio.
Sed neniam Husserl difinis ûin precize. Krom tio, la rezultoj atingataj de Husserl per fenomenologio ne estis akceptataj de pluraj disîiploj.
Tuj je la komenco Husserl starigas per la nomata fenomenologia redukto (vd 2156) la nocion de esenco (kun platonaj nuancoj) kaj lasis interkrampe la ekziston.
Ekzistencialisto akceptis la fenomenologian metodon, sed sen tiu reduktado fare de; Husserl. Por ekzistencialistoj tiu reduktado estas platonisma strangaëo, æar por ili la esenco (modo de la ekzisto) ne estas komprenebla sen la îefa donitaëo - la ekzisto.
E. Pauli.
FERIO
(1-a fig., 4-a modo). 2163.
1. Mnemonika vorto, de la latina skolastiko, per kies tri vokaloj AIO estas indikataj, enkadre de la 1-a silogisma figuro, la 4-a kaj lasta modo, en kiuj la tri menciitaj vokaloj (EIO) esprimas la kvaliton de la premisoj.
Tiu silogismo konsistas el premiso universala negativa (E), premiso partikulara afirmativa (I), kun konkludo partikulara negativa (O), laöjene:
Neniu M estas P (premiso universala - E);
nu iu S estas M (premisso partikulara asertiva);
Do, iu S ne estas P (konkludo partikulara negativa). Konkreta ekzemplo:
"Neniu animalo estas ïtono (E);
nu, kelkaj homoj estas animaloj (I);
do kelkaj homoj ne estas ïtonoj" (O) (Petro Hispano, Summullae Logicales, 4.07).
2. En simbola logiko direblas
( M kaj P) (M i S) (S kaj P).
3. Al ferio reduktiûas Ferison (vd 2164-2). Same reduktiûas al Ferio Fesapo (vd 2051-2).
4. En kvanta logiko ekvivalentas al
( x (Gx Hx) x (Fx Gx))
X (Fx Hx)
E. Pauli.
FERISON
(3-a fig., 6-a modo). 2164.
1. Mnemonika vorto, de la skolastika logiko, indikanta la 6-an kaj lastan validan modon de la ses silogismaj modoj de la 3-a figuro, laö la jena kadro:
Darapti, Felapton, Disamis, Datisi, Bocardo, Ferison.
Laý la kvalito, indikata per la vokaloj (EIO), unu premiso estas universala negativa (E); alia premiso partikulara afirmativa (I), la konkludo partikulara negativa (O), laöjene:
Neniu M estas P;
Nu , iu S estas M;
Do iu S ne estas P. Konkreta ekzemplo:
"Neniu homo estas ïtono (E);
iu animalo estas homo (I);
do iu animalo ne estas ïtono" (Petro Hispano, Summullae Logicales, 4.15).
2. Kompare, Ferison reduktiûas al Ferio, per la simpla konversio de la malgranda.
3. En simbola formo, kaj per uzo de la konsonantoj S (subjekto), P (predikato), M (meza termino), fariûas la skizo:
(M kaj P) (M i S).
É . (S kaj P).
4. Ferison ekvivalentas al la sekva kvanta elementa logiko:
( x (Gx Hx) x (Gx Fx))
X(Fx Hx)