DOGMO
(*). 1342.Gr: ) ` ( : " , -" J @ H ; L: dogma, -atis; doktrina, -ae.
A: dogma. F: dogme. G: Dogma. H: dogma. I: dogma. P: dogma. R: dígmat, dógma.
1. Etimologie, dogmo devenas el la greka ) ` ( : " (= opinio, decido, kaj aldone de decido, dekreto, sentenco), enkadre de la hindeýropa radiko dek- (aý dak- (= ricevi), el kio devenas la grekaj * @ 6 X T (= ïajni, kredi), * ` > " (= opinio), kaj la jam menciita ) ` ( : " (= dogmo), kaj la latinaj docere (= instrui), documentum (= dokumento), doktrino (= instruo).
2. Dogmo estas opinio, en la senco de juøo pri io. Sed juøo pri io povas estas pli milda, laý la senco mem de opinio, kaj pli rigora, laý okazis en posta uzo de dogmo. Em milda senco, æiu greka filozofia skolo havis siajn dogmojn, tio estas, siajn opiniojn aý doktrinojn. Tiu nestrikta senco, kvankam malaperinta, kaj restanta nur historia senco, ankoraý estas trovata en teksto de F. Bacon: "Gilbert, kiu reprenis la dogmojn de Filolao..." (De dignitate scientiarum, III, 4. 1623).
3. En la kristana eklezio dogmo ricevis apartan signifon, æar prgreseme kelkaj opinioj estis oficiale fiksitaj kaj senindulge severe altruditaj kiel kondiæo de aparteno al grupo.
En tiu nova kunteksto dogmo signifas definitive difinitan doktrinon. La kristana eklezio fiksis siajn dogmojn pere de ekumenaj koncilioj (vd), kiuj unue okazis en Oriento: Niceo (325), Konstantinopolo (381), Efezo (431), Kalcedono (451), denove Konstantinopolo (553, 680). Kvankam ekumenaj, tiuj unuaj koncilioj okazas nur en mediteranea spaco kaj sub kontrolo de la bizantia imperiestro.
Post kiam je la 11-a jc dividiøis la kristanaro en roman (okcidentan) kaj ortodoksan (orientan), la romaj koncilioj okazas en Okcidento, direktitaj de la papo, kun nova sekvo de dogmoj, interalie, tiu de la doktrina neerarebleco de la papo mem, per deklaro de la Koncilio Vatikano (1869-1870).
4. Ekde Kant dogmo jam ne kontrastas kun skeptika dubo, sed kun kritika penso. Dogma estas tiu penso naiva, ne nesufiæe ekzamenata, sed absolute asertata.
Tiusence estus dogmatisma precipe la metafiziko, æar øi estus, - laý Kant, - rezulto de la naiva kredo je la realisma objektiveco de la konceptoj. "La dogmatismo de la metafiziko, tio estas, la antaýjuøo eniri en øin sen la kritiko de la pura racio..." (Kritiko de la p. r., pref. de la 2-a eldono, B. 30). En kantia ideisma kunteksto dogmo havas apartan aæan signifon. (vd. (Lalande. Jacob, Abbagnano) .....
DOJENO
. 1343.A: doyen (oldest mem ber). F: doyen. G: H: deán. I: decano. P: deão, decano. R:
1. Etimologie, dojeno devenas, tra la franca doyen (frua franca deien), el la latina decanus (= komandanto de dek soldatoj), siavice el decem (= dek).
Substantiva radiko.
2. Dojeno estas persono kun aparta rango, pro la posteno de plej malnova en la korporacio al kiu li apartenas.
Ordinare la regularoj antaývidas la apartajn funkciojn de dojeno.
DOKSO
(N). 1344.Gr: * ` > " , -0 H ; L: opinio, -onis; placitum, -i.
. A: F: G: doxisch (adj.). H: dóxico, doxal. I: P: dóxico, doxal (adj.). R:
1. Erudicia vorto deveninta el la greka * ` > " , -0 H (= opinio, ïajno), enkondukita en la filozofian uzon fare de Parmenido el Eleo (æ. 540 - 479 a.K.).
En la latina la adjektivo placitus (= agrabla, plaæa), el la verbo placeo, -ere (= plaæi) en la substantiva formo placitum signifas opinio, plurale placita, opinioj. Preskaý same en la greka, anstataý * ` > " (= opinio) direblas per vorto kiu fundamente signifas plaæa, kiel en titolo de verko de Aecio E L < " ( T ( Z J ä < D , F 6 ` < J T < (= Kolekto de opinioj), latine kutime citata Placita Aetii (= Opinioj de Aecio).
Substantiva radiko. Vortformoj: dokso, doksa, dokseco, dokceca, doksologio (vd), doksografo (vd), doksometro (vd).
2. Dokso estas la kutima opinio, kontraste kun la vero ( 8 Z 2 , 4 " ).
3. Asertis Parmenido, ke la vojo de la vero estas tiu, kiun trairas la senmortemuloj, pri kio estas la revelacio al filozofoj. La vojo de la doksoj estas tiu, kiun devas trairi la mortemuloj, kiuj vivas en la mondo de ïajnaĵoj. En æi mondo de la ïajnaĵoj estas la fenomenoj de la naturo, kaj sekve tie restas la kosmologiaj eksplikoj. Jen speco de meza vero, kiu nek estas tute vera, nek tute falsa.
4. En uzo fare de Platono, dokso, kun senco de opinio, kontrastas kun scienco (Rep., VI. 505d). Same, en Respubliko, IV. 431 c; Sofisto, 240 d. Aliflanke, dokso, aý opinio, ne estas tamen ïajno; avertas Platono, ke la opinio povas esti korekta Ï D 2 ` H . Tiu rekteco ne sufiæas por esti efektiva scio. Korekta opinio estas nur "komuna scio". Dokso estas ankaý "gloro", æar øi estas la bona opinio. Platono uzas aliajn formojn de la sama radiko: * @ > V . , 4 < (= opinii, havi opinion), * ` > " F : " (= opinio, kredo), * @ > " F J Z H (= tiu havanta opinion), * @ > " F J ` H (= tio pri kio oni havas opinion), * @ > " F J 4 6 ` H (= taýga por esti priopiniata).
5. Dokso fariøis grava nocio ekde Teofrasto (372-285, aýtoro de la verko M L F 4 6 ä < * ` > " 4 (= Pri la opinio de fizikistoj, latine De placitis physicorum).
Pro la kresko de la nombro de verkistoj, kiuj okupiøis pri la opinioj de la filozofoj, ili fariøis konataj per aparta nomo, la doksografoj (vd).
5. Modernepoke, reprenis la uzon de dokso Edmund Husserl (Ideen, ' 103), enkondukante la adjektivan formon doksa. Per tiu adjektivo Husserl esploris plurajn modojn de la kredo, tio estas de la dokso, - doxische Modalitaeten.
E. Pauli.
DOKSOGRAFO, -IO
(N).1345.A: F: G: H: doksógrafo. I: P: doxógrafo. R:
1. Erudicia vortformado, per kunmeto de dokso (vd) kaj graf-o (vd), grekdevena elemento de scienca vorto signifanta praktikan arton, en tiu æi kazo ekvivalenta al "kolektanto de opinioj".
Rimarku * ` > " (= opinio, kredo, gloro) (vd 1344) kaj ( D V N T (= gravuri, skribi, verki). Vortformado simila al hagiografo (vd), biografio (vd). Oni avertu, ke la vorto doksografo, kreita surbaze de la greka * ` > " (koresponda al la latina opinio, -onis (= opinio), kiel øi aperas en verko de Teofrasto M L F 4 6 ä < * ` > " 4 (latine kutime citata per De physicorum placitis), havas alian paralelan, kaj kio rilatas al la senco de plaæo, latine plaæita (= opinioj plaæe akceptataj), kiel en Placita Aetii (= Opinioj de Aecio), laý kutima citado de la greka titolo E L < " ( T ( Z J T < D , F 6 ` < J T < (= Kolekto de opinioj). En la latina ambaý tradukoj estas la samaj, sed en la greka estas malsamaj la vortoj uzataj en la titoloj.
Vortformoj: doksografo, doksografio (scienco pri la verkoj de la doksografoj, la verko mem).
2. Doksografo, en historia kunteksto, precipe de la filozofia historio, estas kolektanto de opinioj kaj informoj troveblaj en diversaj aýtoroj de la malfrua antikveco, pri aliaj ankoraý pli antikvaj.
Certamaniere doksografoj estas historiistoj, sed ne nur tio; ofte ili eventuale citas tekstojn de pasintaj aýtoroj nur pro la enhavo, sen rekta intenco fari historion. Tiaj tekstoj cititaj estas hodiaý nomataj fragmentoj, dum la informo sen originala teksto nomiøas doksografiaĵo, aý simple doksografio.
Æar la plimulto de la antikvaj verkoj perdiøis, la laboro de doksografoj restis kiel grava fonto de informo. Cetere, originalaj restantaj verkoj, ekzemple de Platono kaj Aristotelo, prezentas ankaý informojn pri siaj antaýuloj kaj samtempuloj; sed doksografoj estas nomo precipe de la malfruaj antikvuloj, tiuj post Platono, post Aristotelo, post Teofrastro.
Modernepoke, Hermann Diels organizis unuafoje vaste kaj kompetente la doksografajn materialojn Doxographi graeci collegit recensuit prolegomenis indicibusque instruxit Hermannus Diels, Berlino, 1879); pro tio per "D" aý "Diels" oni kutime citas tiujn materialojn.
3. Foje doksografoj prenis informojn de aliaj pli antikvaj doksografoj, kies verkoj ankaý perdiøis. Okazas, do, speco de genealogio en la reto de informoj.
Elstaras la nomo de Teofrasto, kiel akso en la doksologia sistemo, æar li verkis Teofrasto M L F 4 6 ä < * ` > " 4 (latine kutime citata per De physicorum placitis), en 16 (aý 18) libroj, kiuj poste malaperis preskaý tute.
Sed antaý ke la citita verko de Teofrastro malaperus, pluraj postaj doksografoj prenis informojn el øi.
La perdita verko de Teofrasto estis dividita en du: la unua, nomata Pri la materialaj principoj, parte konserviøis per citaĵoj fare de Simplicio en siaj komentarioj al Fiziko de Aristotelo (siavice Simplicio prenis tiujn citaĵojn el la komentarioj, sed perditaj, fare de Aleksandro el Afrodizo); la dua, nomata Pri la sensaĵo, parte konserviøis.
Tamen, kelkaj el la doksografoj laboris sendepende de Teofrasto.
4. Tri estas la øenroj de verkoj de la doksografoj:
doktrinaj verkoj, en kiuj post æiu aparta temo estas prezentitaj la opinioj de la aýtoroj unu post alia;
biografiaj verkoj, en kiuj la æapitroj estas la aýtoroj, kun la koncernaj doktrinoj;
la tiel nomataj sinsekvoj (latine successiones), kiu grupigas la aýtorojn, laý la skoloj al kiuj ili apartenis.
Tiu distribuo de la temoj ja fariøis per la tri kutimaj metodoj de la historio de la filozofio, prezentebla, aý ekde la problemoj, aý ekde de la aýtoroj, aý ekde la skoloj.
Aldone okazas la kronologioj, efektive nur helpaj verkoj; menciindas, laý la verkistoj, Apolodoro, Kroniko; Eratostenes el Kireno, Kronografio.
La prezentitaj kvar øenroj enhavas kelkajn kakterojn esplorendajn.
4. Doktrinaj verkoj. Pro la temo mem, gravas la doktrinaj verkoj fare de la doksografoj. Oni rimarku, ke tiu literatura øenro elstarigante la enhavon estis adoptata de Teofrasto en la verko M L F 4 6 ä < * ` > " 4 (De physicorum placitis).
Sur tiu doktrina verko de Teofrasto okazis la kreo de la verkoj kun similaj titoloj, kiuj diras * ` > " 4 (= opinioj), aý opinioj kiuj plaæis (ρεσκovια).
Citindas jam perdita verko, nomata de Diels Vestusta placita, redaktita dum la 1-a jc, æirkaý la jaro 50, eble de disæiplo de Posidonio. Tiu Vetusta placita entenis informojn ne nur de Teofrasto, sed ankaý pri postaj peripatetikuloj, stoikistoj, epikuranoj. Sed antaý la perdo de Vetusta placita, tiu dua verko transdonis la informojn al aliajn.
Fine, la greka doksografo Aecio, verkis kompilaĵon titole Koleko de opinioj, latine cititaj Aetii placita (= Opinioj de Aecio), de la 2-a jc, æirkaý 150, restis kiel unu el la plej antikvaj kaj æefaj transdonintoj al la posteuloj de la informoj pri la antikva filozofio, tra la tradicio de Teofrasto. Øi entenas Epitomo de la opinioj de fizikistoj (konservata), en 5 libroj, kaj Eltiraĵoj de la fizikistoj, konataj pere de la Antologio de Stobeo.
Oni supozas, ke la verko de Aecio ligas kun Teofrasto nur pere de la Vetusta Placita, kaj kiel jam avertite fontis, krom en aliaj peripatetikuloj, ankaý en stoikistoj kaj epikuristoj.
Sur la Placita Aetii apogiøas, la aýtoroj, Pseýdo-Plutarko Epitomo, aý Placita philosophorum; Plutarko, Ekstraktaĵoj (Eclogae), entenataj en la Antologio (latine Florilegium), de Johano el Stobi (aý Stobeo). Citindas ankaý la kristano Hipolito, de la 2-a kaj 3-a jc, Refuto de æiuj herezoj, kiuj inkluzivas kiel herezajn kelkajn antikvajn filozofiojn.
5. Biografiaj verkoj. Pluras la magrandaj biografioj fare de la doksografoj.
La plej granda kolekto konservita integre estas tiu de Diogeno Laerta, de la 3-a jc, nome Pri bioj, doktrinoj kaj sentencoj de famaj filozofoj en dek libroj.
Kutime oni avertas pri la malmulta kritika zorgo, kiu oftis en la aleksandria epoko. Tamen Diogeno Laerta ne havis la apologian intencon, kiel kutime okazis tiutempe, precipe en religiaj sektoj, kies tekstoj kutime parolas pri mirindaĵoj.
6. Komenciøo de la sistema historio de la filozofio. La doksografio enkadre de la skolaj vidpunkto, praktikitaj de la tiel nomataj verkoj titolitaj Sinsekvoj de la filozofoj, atingis la unuajn gravajn rezultojn enkadre de la sistema historio de la filozofio, æar la filozofoj estas grupigitaj ne nur kronologie, - tio ankaý gravas en historio, - sed ili estas foje grupigitaj per skoloj, kaj tiu æi ankaý estas historigitaj kiel modado.
Elstaras la verko de Sociono el Aleksandrio, æar en øi aperas la klasika distingo en Jonian skolon (vd) kaj Italan skolon (vd).
Menciindas apartaj aýtoroj kaj verkoj influantaj la komenciøon de la sistema historio de la filozofio.
Marcus Terentius Varro (116-27 a. K.), aýtoro de Imagines (= Imagoj), kun pli ol cent biografioj, kaj li skribis parte surbaze de la Vetusta placita.
Cicerono (106-46 a. K.) informis pri la greka filozofio por la latina mondo.
Aýlus Gelius (2-a jc.), en Noctae atticae, informas pri literaturo.
Seksto la Empiria (2-a kaj 3-a. jc.), eseoj pri skeptikistoj.
Plutarko (æ. 46 æ. 120) estas verkisto de Paralelaj vivoj, de grekoj kaj romianoj, entute 64.
Utilaj estas foje la informoj de pluraj kristanoj:
Origeno (æ. 182 c. 252), ekzegezisto, neoplatona pensisto.
Eusebio el Cezareo (260-340), verkisto de Eklezia historio; cetere, fragmentoj, konataj kiel Stromateis pseýdo-plutarkaj, restis konservitaj de Eusebio en Preparatio evangelica.
Hipolito el Romo (æ. 170 - æ. 235), en Filozofiaĵoj (Philosophoumena), konata ankaý per la enhavo Refuto de æiuj herezoj, inkluzive de la filozofoj, informis surbaze de Teofrasto kaj Plutarko.
Klemento el Aleksandrio (æ. 150-216), aýtoro de Tapiïoj (Stromata).
Aýgusteno el Hipono (354-430), vaste erudicia, precipe pri neoplatonisma filozofio, kaj pri si mem, en Confessiontes (= Confesioj)..
E. Pauli.
DOKSOLOGIO
. 1346.Gr: * @ > @ 8 @ ( \ " , -" H . L: doxologia, -ae.
A: doxology. F: doxologie. G: Doxologie. H: doxología. I: dossologia. P: doxologia. R:
1. Erudicia vorto, tra la malfrua latina doxologia, el la samsignifa greka * @ > @ 8 @ ( \ " , siavice el * @ > @ 8 @ ( X T (= glori al Dio per kanto aý vortoj), kunmeto el * ` > " (= opinio, gloro) kaj 8 ` ( @ H (= vorto, scienco).
Substantiva radiko. Eblas la vortformado el dokso kaj la finaĵo de teknikaj vortoj -ologio; tiam doksologio estas scienco pri la dokso, tio estas, pri la opinioj. Sed oni preferu uzi doksografio (vd), evitante la sinonimecon de la du doksologioj.
Substantiva radiko. Vortformoj: doksologio, doksologia. Proksimaj radikoj: dokso (vd 1344), doksografio (vd 1345), doksometrio (vd 1347).
2. Doksologio estas laýdo al iu elstara, precipe al Dio, per aparte elektitaj vortoj (vd 3).
Nuance, Apologio (vd) enhavas eksplicitan karakteron de laýdo kun celo de defendo, dum doxologio estas laýdo en absoluta senco, kutime per aparte trafaj vortoj.
Ankoraý pli vaste signifas kulto kaj liturgio, dum doksologio rekte estas lingvaĵo.
Doksografio (vd 1345) estas skriba informo, kutime eventuala, precipe pri pasintaj gravaj aýtoroj; la vorto aperis por nomi la informojn pri la klasika grekaj
verkistoj kaj filozofoj.
Cetere, kiel jam avertite, eblas legi doksologio kiel kunmeto, el doks-o (vd 1344), kaj la finaĵo de teknikaj vortoj -ologi-o, por signifi scienco pri dokso; jen alia senco, sed sen utileco. Kiam doksologio signifas laýdon al Dio, la vorto estas legata kiel memstara simpla radiko.
Leibniz, en tute aparte signifo, nomis per doksologio la manieron paroli adaptita al la ïajno, ekzemple en la esprimo diranta ke la suno leviøas (Discours de la métaphysique, ' 27).
3. Uzataj doksologioj. En ordinara lingvaĵo fiksiøas kelkaj formuloj, per kiuj estas farataj laýdoj.
Sed ordinare la doksologiaj formuloj estas kombinitaj kun aliaj, precipe de bondeziro kaj bonveno. Principe, bondeziro kaj bonveno ankoraý ne estas doksologio. Tiaj estas: Vivu! Vivu la Prezidento! Sed, la kunteksto povas fari ke bondeziro kaj bonveno fariøu doksologiaj. Ekzemple: Vivu nia bona Prezidento! Vivu nia bona Dio!
Enhavas doksologian karakteron esprimoj rekte landantaj. Ekzemple: Gloro al Dio!
Kulto (vd) signifas pli vaste ol doksologio, sed ordinare kulto fariøas pere de doksologioj. Same liturgio (vd), kiel oficiala kulto fare de religia grupo, signifas pli vaste ol doksologio, sed precipe en liturgio troviøas doksologiaj esprimoj.
Prezentas æiuj religioj prezentas apartajn doksologiajn formulojn, kaj dependaj de la lingvo uzata.
4. En la juda Biblio (dira Testamento, de la kristanoj), troviøas pluraj doksologioj, per kiuj la homoj estas invitataj doni al Dio gloron - hebree obed, tradukita en la grekan per * ` > " (= gloro). Ekzemple:
"Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! Donu gloron al la Eternulo, dio de Israel" (Josuo 7,19).
"Faru honoron al la Dio de Izrael" (I Samuel, 6,5).
Sed la biblia rigardo havas la formulon de beno kaj rito, en kio la efiko okazas per la eldiro mem de la vortoj. Tiuj doksologioj fariøis la æiutaga preøo de juda piulo. Foje Psalmoj finiøas per:
"Glorata estu Dio" (66, 20; 68,36).
5. En la Nova Testamento, de la kristanoj, troviøas du specoj de doksologio.
La unua diras, ke Dio estu "benata" (Rom 1,25; 2 Kor 1,3; 11, 31; Efez 1,3; 1Petr 1,3); tiu formulo estas simila al la beno de la Antikva Testamento.
Sed en la Nova aperas la beno al Mesio, kaj kiun oni kredas esti Jesuo:
"Kaj la homamaso, kiu iris antaý li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo" (Mt 21,9).
Apostolo Paýlo je la fino de Epistolo:
"al la sola saøa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por æiam kaj eterne. Amen" ( Rom 16, 27).
Apostolo Petro:
"Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Petro 1,3).
" Por ke en æio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por æam kaj eterne. Amen" (4, 11).
Sed neniam en tiaj doksologioj estas aldonata beno al la Sankta Spirito, foje tamen menciita.
La dua speco de doksologio de la Nova Testamento konsistas el invito (kiel ankaý en la A.T.) glori Dion. Kelkaj formuloj estas simplaj:
"Al Li estu la gloro por æiam. Amen" (Rom 11, 36).
Pli vasta formulo estas prezentata, post kiam Anøelo anoncis al païtistoj la naskiøo de Jesuo:
"Kaj subite estis kun la anøelo amaso de la æiela armeo, laýdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro" (Lk 2, 13-14).
Same en Fl 4,19; 1Tim 1,17; Jud 24s; Apok 7, 12.
Preøoj kutime uzas je la komenco doksologion. Rimarku la tekston: "Vi do preøu jene Patro nia, kiu estas en la æielo, via nomo estu sanktigita" (Mt 6, 13).
E. Pauli.
DOKSOMETRO, -IO
(N). 1347.A: doxometer; doxometry; F: doxométrie; G: Doxometrie. H: doxometria; I: doxometria; P: doxometra; doxometria; R:
1. Erudicia vortformado, per kunmeto de la greka * ` > " , -0 H (= opinio, ïajno) kaj : X J D @ < (mezuro, metr-o) (vd) signifanta mezurilon.
Substantiva radiko. Vortformoj: doksometro, doksometrio.
2. Doksometrio estas tekniko, surbaze de interviuoj atinganta proporcie la diversajn sociajn tavolojn, por malkovri la komunan opinion de tuta grupo sen neceso konsulti æiujn individuojn.
Reduktiøas doksometrio al metodo per montraĵeto (vd). Principe, en homogena grupo de individuoj, ekde unu konatiøas æiuj. Tiu ebleco malgrandiøas kun la grada diverseco de la individuoj.
Kompreneble, en socio la epistemologiaj malfacilaĵoj de doksometrio estas grandaj, æar malfacilas malkovri tiujn individuojn, kiuj estas la tipaj reprezentantoj de la grupo.
E. Pauli.
DOKTA. 1348.
L: doctus, -a, -um.
A: learned. F: docte. G: H: docto. I: dotto. P: douto. R: (uchényj).
1. Etimologie, dokta devenas el la latina doctus, siavice el la verbo docere (= instrui).
Adjektiva radiko.
2. Dokta estas tiu, kiu multe scias.
Nuance, erudicia rilatas al fakaj scioj, kun detalaj konoj, dum dokta pri scioj øenerale, pri pleneco de scio, en senco de ege klera kaj kultura.
Klera havas la kuntekston de preparita per studoj, tamen sen esti faka, dum dokta enhavas la karakteron de scioplena, elstare saøa.
E. Pauli.
DOKTA IGNORO
. 1350.1. Kiel esprimo, dokta ignoro disvastiøis en filozofio pere de la latina formo Docta ignorantia (L: 1336), per uzo fare de Aýgusteno(Ep. ad Probam. 130, c.15, n.28)., Sankta Bonaventuro (Breviloquium, V, 6), Kardinalo Nikolao el Kuzo (per titolo de verko, De docta ignorantia,1640).
Sed enhave tiu esprimo tradukeblas en æiujn lingvojn.
Oni avertu ke, dokta ignoro uzeblas per tri sencoj:
la fundamenta epistemologia senco;
la metodika senco;
la psikologia senco, kiel psika stato.
2. Dokta ignoro, en epistemologia senco, estas paradoksa esprimo, en kio ignoro signifas ne koni, sed tamen per erudicia dokteco, en la senco, ke oni estas kritike konscia pri tio.
Nuance, naiva ignoro estas ignori sen konscio pri tio, dum dokta ignoro estas stato de refleksa kritika averto.
Historie, la gnozeologia enhavo de dokta ignoro aperis frue en la greka Sokrato, kiu asertis, sed dirite en la greka:
"Mi nur scias, ke mi nenion scias" (Platono, Apologio).
3. Psikologie, dokta ignoro signifas staton de ricevebleco de tiu, kiu ne scias rilate al tiu, kiu scias. Jen la stato de demandanto øenerale, kaj de lernanto en lernejo. Docileco estas tiu psikologia stato de ricevebleco.
Al psikologia stato de ricevebleco reduktiøas la uzo de dokta ignoro fare de mistikuloj.
Por mistikuloj, dokta ignoro signifas staton de ricevebleco ankaý ne iri per la ordinara vojo de la racio, sed per la mistika pasiva atento.
Estis en tiu psikologia senco, ke Aýsgusteno uzis unuafoje la esprimon docta ignorantia (Ep. ad Probam. 130, c.15, n.28). Dokta ignoro estus iu stato de ricevebleco de la dia spirito.
Mezepoke Bonaventuro reprenis la esprimon en simila psika senco, kun almeto de la; mistikisma disponebleco al transcendo:
"Kiel per dokta ignoro (ignorantia docta), nia spirito estas forrabita supren de ni, en la obskuron kaj ekstaze" (Breviloquium, V, 6).
4. Kiel metodo, dokta ignoro signifas universale dubi, por en la sekvo progresi per sistema pruvado, unu post alia, de la akceptataj konoj.
Nuance, universala dubo elstarigas la ampleksecon, dum dokta ignoro avertas pri la erudicieco de tiu procedmaniero.
La enhavo de la verko de Nikolao el Kuzo (1401-1464), titole Docta ignorantia (1440), estas metoda, sed kun mistikaj influoj ricebitaj de la mistika neoplatonismo. Al la infinite transcenda Dio oni nur atingas per la neiva teologio kaj per mistikaj rimedoj. Ni homoj estas en stato de dokta ignoro, kaj nia tasko, do, komenciøas per kono de nia ignoro:
"La precizeco de la vero brilas nekompreneble en la mallumo de nia ignoro" (Pri la dokta ignoro, I, 26) (Vd ankaý De docta ignorantia, I, 3; De conjecturis, I, 12; Apologia, p. 13).
E. Pauli.
DOKTORO
(*). 1351.L: doctor, -ris.
A: doctor. F: docteur. G: Doktor. H: doctor. I: dottore. P: doutor. R: (dóktor).
1. Etimologie, doktoro devenas el la latina doctor, siavice el la verbo docere (= instrui).
Substantiva radiko. Vorformoj: doktoro, doktora, doktoreco, honordoktoro.
2. Doktoro estas fakulo atinginta altan kapablon por instrui. Tiusence Cicerono uzis la vorton, - doctor dicendi (= majstro de retoriko).
En formala senco, doktoro estas homo atinganta superan rangon je kapablo de kono, per rekono de laýleøa instrua instanco.
La regularoj por difini tiun atingon variis laýlonge de la jarcentoj kaj varias ankaý laý landoj.
Ordinare, por formaligi la doktoriøon estas petata la verkadon de tezo kaj koncerna publika defendo.
Sed principe, por esti doktoro, sufiæas ke la kapablo je kono estu deklarata de la kompetenta instanco. Pro tio estas doktoroj kun defendo de tezo kaj doktoroj sen defendo de tezo.
3. La aýtodidaktiko povas kreskigi la sciencon de doktoro. Laýlonge de la vivo, doktoroj multe varias en sia kapablo, pro la aýtodidaktiko de unuj kaj ne de aliaj. Kelkaj doktoroj fariøas profesoroj, kaj en tiu ofico ili kreskas je saøo. Aliaj kreskas je saøo dum ili laboras enkadre de la temo en kiu ili doktoriøis. Ekzistas ankaý tiuj doktoroj kiuj individue esploras, kaj publikigas verkojn pri la rezultoj.
4. Doktoro pro honoro, - doctor honoris causa. Por elstarigi la kompetentecon, kiam øi fariøis utila al komunumo, la titolo de doktoro pro honoro estas atribuata de la universitatoj al konsiderindaj saøaj homoj.
5. Estis konsekritaj per apartaj adjektivoj la mezepokaj saøuloj de filozofio, teologio, spiritualismaj skribaĵoj, laý jene:
Doctor admirabilis - Johano Ruysbroeck;
Doctor angelicus - Tomaso el Akvino; aý
Doctor communis - la samo;
Doctor authenticus - Gregoro el Rimini;
Doctor breviloquus - Guiu el Terrena;
Doctor christianissimus - Johano Gerson;
Doctor dulcifluus - Antono Andreas;
Doctor eximius - Francisco Suárez;
Doctor extaticus - Dionizo Cartujo;
Doctor fecundus - Petro el Auriol;
Doctor fundatissimus - Egidio Romano;
Doctor illuminatus - Ramón Lull;
Doctor irrefragabilis - Aleksandro el Halles;
Doctor mirabilis - Roger Bacon;
Doctor modernus - Durando el Saint-Pourçain; aý
Doctor resolutissimus - la samo;
Doctor planus et perspicuus - Gualterio Burlegh;
Doctor seraphicus - Sankta Bonaventuro;
Doctor solemnis - Henriko el Gand;
Doctor solidus - Rikardo el Middleton;
Doctor subtilis - Johano la Skota;
Doctor succintus - Francisco el Marcia;
Doctor universalis - Alberto la Granda;
Doctor universalis - Alano el Lille.
E. Pauli.
DOKTRINO
(+). 1352.Gr: B " 4 * , \ " , -" H ; * ` ( : " , -" J @ H . L: doctrina, -ae.
A: doctrine. F: doctrine. G: Lehere. H: doctrina. I: dottrina, -ae. P: doutrina. R: (doktrina).
1. Etimologie, doktrino devenas el la latina doctrina, siavice el la verbo docere (= instrui).
Substantiva radiko. Vortformoj: doktrino, doktrini (tr), doktrina.
2. Doktrino estas aro de scioj, kun karaktero de fermita sistemo de principoj interpretanta ion vastan, kaj proponita kiel instruo.
Nuance, scienco (vd) estas karakterize kontemplativa, celante kreski æiam kaj æiam, dum doktrino, kvankam ankaý sistema kiel scienco, havas definitivan karakteron, kaj celas la akcepton flanke de la aliaj personoj, kies agojn øi ankaý celas influi. Ekzemple, doktrino de epikurismo, doktrino de kristanismo, doktrino de kabalo.
Kompreneble, scienco estas por transformi la realon en avantaøo por la homo, precipe tiu estas la celo de tekniko. Sed tiu transformo celata de la scienco ne havas la saman karakteron ;de movado, kiel en doktrino.
Ideologio (vd) ankoraý pli forte ol doktrino celas la agojn, æefe de sociaj grupoj.
3. Sociaj kaj religiaj doktrinoj. Pro la karaktero de la socio kaj de la religiaj organizaĵoj, la plej oftaj doktrinoj estas sociaj kaj religiaj.
En socio la celoj estas en la intereso de æiuj, sed ili dependas de elekto fare de la plimulto, kaj sekve eblas la divido de opinioj kun la koncernaj doktrinoj.
Enkadre de la sociaj doktrinoj estas menciindaj la liberalisma doktrino, la socialisma doktrino, la kristana socia doktrino. La rezulto estas formado de grupoj, nomataj politikaj partioj (vd), kun la koncernaj doktrinoj kaj administraj proponoj (projektoj, programoj, planoj).
En religio la intereso okazas pro tio, ke æiu rigardas sin enkadre de la tutaĵo, kaj certamaniere dependa de Dio. Sed tiu rigardo estas fundamente doktrina. Cetere, pluraj homoj sentas sin pelitaj fari karitaton portante al aliaj tion kio ili persone elpensas esti la vero, precipe se estas pri religio. Sekve, la religiaj doktrinoj prosperas, per akcepto de unuj kiel konsumantoj, kaj de aliaj kiel predikistoj.
Sedpro la malfacilaĵo de la religiaj doktrinoj, diversiøas la religio en plurajn organizaĵojn. Æiu grupo havas do sian religian doktrinon.
4. Bona doktrino devas esti kritika, sekve esti scienca. Sed ne æiuj doktrinoj havas tiun zorgon.
Almenaý æiu predikisto de doktrino, kaj koncerna religia organizaĵo, komprenu ke la libereco de konscienco rilate al proponitaj doktrinoj estas fundamenta homa rajto. Sekve pri doktrinoj neniu povas postuli fidelecon (vd). La menso povas ïanøi sian komprenon, sen ke tiu ïanøo estu io malbona. Do, neniu povas esti persekuta pro ïanøo de doktrino kaj pro aliro al alia religia organizaĵo.
5. Pri la neerarebleco en doktrino. Principe, se la proponanto de doktrino estas rekonata kiel ne kapabla erari, tiu doktrino per si mem fariøas akceptebla. Jen la aparta kazo de Dio, laýdifine rekonata kiel ne kapabla erari, kaj sekve absolute akceptata kiel kredinda.
Sed la doktrina problemo estas, - æu fakte Dio faris revelacion? Se homo asertas, ke li estas profeto, kaj ke Dio parolis al li, - æu mi devas simple kredi lin?
Same, se religia instanco prezentas sin kiel ne kapabla erari pri doktrino, - æu tio sufiæas, por ke mi akceptu tion?
Estas ankaý konate, ke pluraj religioj prezentas kiel revelaciitan de Dio la enhavon de kelkaj libroj, - judoj kaj kristanoj prezentas la Biblion, islamanoj prezentas la Koranon, budhanoj prezentas Mahajanon, aý Hinajanon.
Jen tiklaj aferoj en religio, æar la profetoj de æiuj religioj parolis per absolutaj vortoj, kaj æar superaj instancoj de religioj ankaý kutime prezentas sin absolutaj.
Certe, pri doktrino dependa de pluraj antaýsupozoj, æiu rajtas zorgi kun libereco de konscienco kaj kritike.
E. Pauli.
DOKUMENTO
(*). 1353.L: documentum, -i.
A: document. F: document. G: Dokumento. H: documento. I: documento. P: documento. R: (dokumént).
1. Etimologie, dokumento devenas el la latina documentum (= instruo, dokumento. atestilo), siavice el doceo, -octum, -ere (= instrui, malkovri).
Substantiva radiko. Vortformoj: dokumento, dokumenti (tr), dokumenta, dokumentujo.
2. Dokumento estas identigilo por pruvi la aýtentecon. Ekzemple, persona dokumento; genealogiaj dokumentoj; historiaj dokumentoj.
3. La neceso de dokumentoj okazas unue pro la ebleco de malfido de la homoj. Sed ankaý pro eventuala ebleco de eraro.
La dokumentoj mem devas enhavi gnozeologian validecon, kiu konsistas en la perfekta rilato inter la dokumento mem kaj la afero kiun ili dokumentas.
4. Historio (vd), principe kiel scienco operacias per argumentado, kaj uzas dokumentojn kiel premisoj. Per la nunekzistantaj dokumentoj, historio pruvas ke okazas la pasinteco kaj ties detaloj.
La gnozeologia valideco de la historio konsistas en tiuj elementoj kiuj garantias la interrilaton inter la dokumentoj kaj la eldirata konkludo. Pri ordinaraj okazaĵoj kutime validas la atesto de honestaj homoj. Sed kiam la rakontoj temas pri mirindaĵoj kaj kredo je revelacioj, ne sufiæas ordinaraj rakontoj, sed ankaý la kompetenteco de interpreto flanke de la atestantoj.