DO (*). 1332.

L: ergo.

A: then, therfore. F: donc. G: also, folglich, demnach, doch. H: luego. I: dunque. P: logo. R: (che).

Etimologie, do estas vortero simila al la franca donc, siavice el la postklasika latina dunc, fine el la latina demonstriva adverbo dum (= tiam). Okazas etimologiaj rilatoj inter do kaj la germana doch, kaj ankaý la angla then. Kompreneble, la fina formo do rezultis kiel konsekvenco de la lingva planado.

 

2. Do, kiel konjunkcio, ligas inter si la asertojn de propozicioj, sed kun la aldona signifo de logika konsekvenco. Pro tio oftas la konjunkcio do en operacioj de rezonado, jen en simpla inferenco, jen en struturigita argumento, indukta kaj dedukta.

 

Ekzemplo de konjunkcio do en simpla inferenco:

mi vidas,

do mi scias.

Rimarku, ke en simpla inferenco, la konkludo avertita per do jam antaýekzistas formale en la antecedento. Efektive, kiu vidas, fakte jam scias. Nur restas fari la eksplicitan aserton.

 

Ekzemplo de uzo de konjunkcio do en dedukta argumento, en strikta silogisma esprimformo:

A rilatas al B;

B rilatas al C;

do, A rilatas al C.

Rimarku, ke, en strukturigita argumento, la konkludo antaýekzistas nur virtuale en la antecedento. Sekve, tiu do nur signifas la formalan efikon.

 

4. Eblas esprimi konsekvencon simple per kunteksto.

Aliaj esprimoj povas signifi ankaý tiun rilaton de konsekvenco: sekve..., rezulte..., konsekvence...

Eblas aldoni al la konsevenco aliajn aspektojn, per kiuj øi estas modifata, kondiæata, priskribata. Ekzemple, do tiam ...

 

4. En logistiko la enhavo de la konjunkcio do havas apartan signon, ofte en formo de kurbo.

E. Pauli.

 


DOCENTO (Z). 1333.

A: docento, senior university teacher. F: docente. G: Dozent. H: docente. I: docente. P: docente. R: (dotsent).

1. Etimologie, docento devenas el la latina docens, -entis, siavice el la participo, de la verbo doceo, -ere (= instrui).

2. Docento estas instruanto kun universitata nivelo, kiu kapablas instrui, sendepende de la titolo de profesoro (vd).

Nuance, doktoro (el la latina doctus, samdevena el la verbo docere) signifas staton de tiu, kiu estas instruata, dum docento tiun, kiu aktivas kiel instruanto.

Per tiu titolo, la docento estas konsiderata sufiæe kapabla por transdoni altnivele konojn, en la universitato mem, aý ekster la universitato kiel privata docento (libera docento).

Nuancoj, kutime determinitaj laýleøe, distingas diversajn formojn de docenteco, ene kaj ekstere de la universitato.

E. Pauli.

 

 


DOCETO, -ISMO (N). 1334.

A: docetae; docetism. F: .... docétisme. G: ..... Doketismus. H: doceto; docetismo. I: ....docetismo. P: ... doceta; docetismo. R:

 

1. Kiel vorto, el la greka * @ 6 X T (= þajni, bone þajni).

Substantiva radiko. Vortformoj: doceto, doceta, docetismo.

 

2. Docetismo estas kristana sekto de la 1-a kaj 2-a jc., disvolviøinta en fruaj medioj de gnostikismo kaj manikeismo.

Surbaze de la dualisma ideologio de bono kaj malbono, docetismo asertis, ke la bona principo estas la Dio de la Nova Testamento; la malbona principo estas la malbona Demiurgo, identigita kun la Dio de la Malnova Testamento, kreinto de la homo kaj de la malperfektažoj de tiu æi mondo.

 

Por docetismo la sufero de Jesuo okazis nur þajne. Se Jesuo estis Dio, Li ne povus adopti la materion, nek povus suferi.

Cetere, docetismo instigis la kontraston de la kristana eklezio kaj la juda religio; pro tio la apostolo Paýlo estis la preferata.

 

3. Koncerne al detaloj, okazis tri formoj de docetismo.

Laý la unua, la korpo de Kristo estis reala, efektiva tera korpo, sed sen esenca rilato al la dia naturo.

Laý la dua formo, plej disvastiøinta, la korpo de Jesus estis fantoma, nur videbla figuro; jen doktrino de Marciano, de ofitoj kaj de manikeanoj.

Laý la tria, la korpo de Jesuo estis etera, veninta kun Li el la æielo; jen doktrino de Valentino, Basitides. Cetere, docetismaj ideoj estis konstatitaj en aliaj kristanaj grupoj, - priscilianistoj, parto de la anabaptistoj.

 

4. La historia graveco de docetismo estas en tio, ke øi estas frua formo de doktrino, kiam la kristana dogmaro ankoraý ne estis klara, kaj tre dependa de la unuaj predikistoj.

Organizita precipe de Marciano, kies kapablo de organizado estis evidenta, docetismo prosperis en la Malgranda Azio kaj Okcidento. Reage kaj influe, ankaý la aliaj kristanoj plibone organizis sian eklezion.

Æefe Ignaco el Antiokio, aganta dum la lastaj dekoj de la unua jarcento, kaj aýtoro de sep leteroj (Epistoloj), reagis kontraý la praktikoj de la docetoj.

E. Pauli.

 


DOCILA, -ECO (N). 1335.

L: docilitas, -atis.

A: docility. F: docilité. G: H: docilidad. I: docilità.. P: docilidade. R:

 

1. Etimologie, docila devenas el la latina docilis (= docila) kaj fine el la verbo doceo, -octum, -ere (= lernigi, instrui).

Adjektiva radiko. Vortformoj: docila, docileco.

 

2. Docileco estas la kvalito per kio edukenda homo akceptas la gvidantecon, ekzemple de gepatroj kaj majstroj.

Nuance, obeema estas simpla tendenco plenumi ordonojn, dum docileco rilatas al lernado kaj facile akceptata disciplino (vd).

E. Pauli.

 


DOCTA IGNORANTIA. (L: 1336).

 

1. Latina esprimo ekvivalenta al dokta ignoro (vd 1350), kio fundamente signifas, sed pli paradokse, la sinsekvon de la kritika penso.

 

2. Jen nomo de æefverko de Nikolao Kusano (el Kues) (1401-1464), Docta ignorantia (1640) proponis, kiel Kartezio, la universalan dubon. Sed la vidpunkto de Kusano estas influata de mistikisma kono pri Dio, por solvi la limojn de la neiva teologio.

E. Pauli.

 


DODEKAFONA (N) MUZIKO. 1336.

A: dodecaphonic music. F: musique dodekaphonique. G: Dodekaphonie Musik. H: música dodecafónica. I: mùsica dodecafònica. P: música dodecafônica. R:

1.Kiel vorto, dodekafona estas erudicie formita per kunmeto de la grekaj * f * , 6 " (= dekdu) kaj N T < Z (= sono, voæo).

 

2. Dodekafona muziko estas atonala (vd 0613) sona arto-esprimo. Kiel sciate, en la tradicia skalo la 12 sonoj havas malegalajn valorojn, æar grupiøantaj æirkaý difinita toniko kun kiuj ili faras akordojn (vd). Nun, en dodekafona muziko,

la sonoj estas taksataj egale, kaj do libere, en la ordinara kromata serio de 12 sonoj (12 duontonaj notoj) de la muzika skalo.

Nuance, atonala (kaj atonalismo) signifas rekte la ne obeon al la tonalaj reguloj de la harmonio, per kio estas regulataj la 12 tonoj de la muzika skalo, dum

Dodekafonia; muziko diradas pli specife pri sistemo de tiuj 12 tonoj.

Modaloj (vd) estas pritraktataj tute libere. La dodekafona muziko estas karakterize seria (aý serieca), kaj pro tio nomiøas ankaý "seria (vd) muziko" (F: musique sérielle, P música serial).

 

3. Historie, dodekafona muziko estas kreažo de la aýstrano Arnold Schönberg (1874-1951), ekfuncianta ekde 1923, kaj kies unuaj gravaj disæiploj estis Alban Berg kaj Anton Webern. Forigis Schönberg la kutiman tonalan sistemon kaj kreis novajn regulojn kies bazo estas pro tio dirata la atonaleco.

Kiel movado, dodekafonia muziko enhavas elementojn de ekspresionismo (vd) en aliaj artoj. Schoenberg mem evoluis el pluraj formoj en novajn, kiu iras ekde la atonalisma fazo øis la definitiva formo de la dodekafonia muziko.

La rompo kun la tradicia skalo establigita de Bach kaj Rameau jam estis komenciøinta en la hiperkromatismo de Wagner en Tristan und Izolde.

E. Pauli.

 


DOGMEMO. 1337.

A: dogmatism. F: dogmatisme. G: Dogmatismus. H: dogmatismo. I: dogmatismo. P: dogmatismo, dogmaticidade. R: (dogmatízmI).

 

1. Vortformado el dogm-o kaj sufikso -em- montranta øeneralan inklinon. Oni avertu, ke vortformo per -ismo, kiel en dogmismo, havas doktrinan signifon (= sciado pri absoluta certeco, pri dogmoj ktp).

Sed la latinidaj vortformoj (ekzemple la franca dogmatisme, aý la itala, hispana, portugala dogmatismo) signifas samtempe, depende de kunteksto, foje dogmemon, foje dogmismon.

 

2. Dogmemo estas emo establi sian opinion kiel absolutan, nediskuteblan, definitivan. Ekzemple, dogmema predikisto, dogmema instruisto.

Nuance, fanatikeco (vd) estas blinda fervoro, dum dogmemo emfazas la subjektivan sekurecon pri la asertoj. Tamen, fanatikuloj estas ordinare dogmemaj, æar ili simple ne reekzamenas siajn opiniojn.

 

3. Dogmemaj homoj facile fariøas gvidantoj. Ili ne penas por plibonigi siajn opiniojn, kaj pro tio restas al ili forton kaj tempon por prediki.

Cetere, junuloj þatas klarajn asertojn kaj firmajn decidojn.

Simile la amaso øenerale atendas tujan komandon. Amaso ne estas gvidata per la racio, sed per ordonaj komandoj, per estraj esprimoj.

Oni do preparu la karakterize dogmemajn homojn, por ke ili estu almenaý pli kritikaj. Aliflanke, oni avertu ankaý la junulojn pri la neceso kritike rezoni.

 

3. Specoj de dogmemo. Laýforme, dogmemo okazas, aý per sistemaj asertoj, aý per sistemaj neoj.

Akcidence, sed kutime, dogmemulo prezentas aýtoritate opinion sen sufiæa kono pri la pruvoj.

Spiritoj sen kritika kapablo povas esti tamen humile prudentaj; same, aliaj ankaý sen kritika kapablo, estas tute dogmemaj, kaj do arogantaj.

4. Laýmaterie, dogmemo okazas precipe en ideologia kampo.

En religiaj instancoj oftas la dogmemo. Tio okazas precipe en institucioj, kiel en kelkaj eklezioj, kies povo estas aýtokratisma, rekte ricevita de Dio, laý la koncerna kredo.

Dio donis al homoj la rezonon por kritike pensi. Tamen la tendenco en ideologiaj aferoj estas la dogmemo. Pro tio prosperas en religia kampo la dogmemaj predikistoj, malmulte la filozofoj.

 

Same, en aýtokratismaj politikaj reøimoj, la dogmemo fariøas la sinteno de la gvidantoj. Ili decidas sendiskute en politikaj doktrinoj kaj sukcesas pere de populismaj reøimoj. Feliæe tamen, iom post iom kreskas la konscio pri la instituciita reøimo, fare de la racia decido de la plimulto.

E. Pauli.

 


DOGMIKO.1338.

A: dogmatics. F: dogmatique. G: Dogmatik. H: dogmática. I: dogmàtica. P: dogmática. R:

 

1. Vortformado el dogm-o kaj sufikso -ik-o, por nomi sciencojn pri teknikoj kaj artoj, konsidere ke la scienco pri la dogmoj estas simila al arto.

 

2. Dogmiko estas la scienco pri dogmoj, sisteme eksponataj laý la fontoj de kredo de æiu specifa religio. Ekzemple, kristana dogmiko estas arto de doktinoj surbaze de revelacio entenata la koncernaj fontoj.

Ordinare religioj fariøas surbaze de kredo je dia revelacio. Por tio, ordinare dogmo estas revelaciita doktrino, laý la koncerna kredo.

Sed principe, dogmo povas esti nur filozofia kaj scienca.

Æiu religia grupo prezentanta doktrinojn havas siajn dogmojn, kiuj estas sisteme prezentataj, do per la konstruo de la koncerna dogmiko.

La vorto tamen ligiøas al okcidentaj tradiciaj religioj, kiuj jam delonge, ekde la greka kaj latina civilizacio predikas siajn doktrinojn.

 

3. Epistemologie, dogmiko estas sicenco de doktrinoj surbaze de fonto de interpreto. Ne estas dogmiko do filozofio, sed aparta pozitiva scienco.

Tamen, tiu pozitiva scienco estas intime ligita al filozofio, same kiel la pozitiva scienco de juro.

Cetere, kiel scienco, dogmiko devas esti atenti al æiuj leøoj de la logiko kaj de la gnozeologia valideco.

 

Dogmiko estas parto de la teologio (vd), kies aliaj partoj estas la morala teologio, la askeza teologio (vd 9).

 

4. Fundamenta teologio. La antaýsupozoj de la dogmiko de revelaciitaj religioj estas modernepoke tre postulataj de kritikemaj intelektuloj, kaj ili estas studataj de la fundamenta dogmiko, ofte dirata fundamenta teologio.

Elstaras kiel temoj de la fundamenta teologio:

Decidi pri tio ne estas la teologio, aý dogmiko, sed antaýsupozoj de la teologio mem, aý de la dogmiko.

 

Tute fundamente situas øeneralaj problemoj pri la ekzisto de persona Dio kaj pri la naturo de la homa spirito. Estas ja religio øenerala rigardo pri la realo, en kio gravas la korekta nocio pri Dio kaj pri la homa spirito.

Tute specifaj problemoj de la fundamenta teologio rilatas al la revelacio mem, kiu devas esti pruvita kiel fakto.

Pli detale, æiu religio havas sian fundamentan teologion, aý fundamentan dogmikon, kaj oni devas determini, - æu unu revelacio estas ekskluziva por la tuta homaro, æu estas malfermita, kaj akceptanta ankaý aliajn.

En la kristana fundamenta teologio, aý fundamenta dogmiko, elstaras du temoj:

 

5. Krizo de la moderna dogmiko en la fundamento. Kompreneble, revelacio fare de Dio al homoj estas pruvenda.

Æar la pruvoj estas ne tiel klaraj, ol oni supozis en la pasinteco, la moderna dogmiko restas en krizo en la fundamento mem. Pro tio gravas la fundamenta teologio, cele al pli strikta ekzameno de la asertataj dogmoj.

 

Tradiciaj religioj fondiøas sur malnovaj dokumentoj, nomataj sanktaj skribažoj, - inter aliaj la juda Biblio, la islama Korano, la budismaj Granda Vehiklo kaj Malgranda Vehiklo. Jen ekzameno malfacile farebla, kaj sen kio ne eblas rekoni ilin kiel aýtentajn fontojn de la revelacio.

En tiu tasko gravas inkluzive esplori la personan kapablon de æiu ricevinto de revelacio, æar li povas esti ne sufiæe kapabla interpreti fenomenojn kiujn li supozas esti supernaturaj. Cetere, se li estas homo sen sufiæaj filozofiaj konceptoj, li eæ ne scias korekte pri Dio mem, kiun li rigardas antropomorfisme.

 

6. Pri eksteraj sukcesoj. Koncerne al krizo de la dogmiko rilata al revelacio, oni elstarigu, ke neniu revelaciita religio sukcesis atingi la akcepton de la plimulto, kaj nur regas en kelkaj regionoj helpe de eksteraj sukcesoj.

La grandeco de æiu religia grupo ne dependis do rekte de kritika kapablo, sed de sociologiaj kaj politikaj faktoroj.

Ekzemple, pro la politiko de Imperiestro Konstanteno la Granda (c. 288-337) sukcese prosperis kristanismo en la vasta Romia Imperio.

Pro la mezepoka araba ekspansio, kreskis la islama religio en Okcidenta Azio kaj Norta Afriko, per la regiogna forigo de la kristana religio.

Same, pro la koloniisma ekspansio de Hispanio kaj Portugalio disvastiøis la oficiala katolika religio de tiuj landoj en Latinamerikon.

Poste, pro la elstaro de Usono reage disvastiøas la protestantaj eklezioj en latinameriko; inverse, en Usono mem, pro la enmigro de irlandanoj, italoj, poloj kreskis ankaý la statistiko de la katolika eklezio.

Fine, post kiam okazis la tutmondigo de la komunikado, ankaý religioj de Malproksima Oriento agas en Okcidento.

Cetere, ne æiuj kredantoj konas erudicie la dogmikon de sia subgrupo. La plimulto havas la religion de la grupo, enkadre de kiu ili naskiøis, kaj ne kapablas kritike decidi pri øi.

7. La efektiva teologio, aý dogmiko. Sisteme, post la akcepto de la Revelacio fare de la fundamenta teologio, venas la interpreto de tiu Revelacio. Jen tasko serioze farita de teologoj de æiu tempo.

Estas ja teologio scienco per la lumo de la revelaciita dia lumo, kiun la teologoj kredas esti en la Sanktaj Skribažoj. Tiel organiziøis sisteme granda strukturo de doktrinoj, kiuj decidas pri multaj aferoj helpe de la kredataj revelaciitaj doktrinoj.

Kelkaj doktrinoj estas eksplicitaj en la revelacio mem, kaj tiam metataj en ordo, kaj kun komentoj.

Aliaj doktrinoj estas nur implicaj, kiel potencialo aktualigebla.

8. Malakordaj dogmikoj. Unuavidade, celas revelacio klarigi la religion. Paradokse, la tiel dirataj revelacioj prezentataj en la mondo malakordas inter si, kaj æiu individua revelacio estas malsama interpretata de la koncernaj predikistoj.

 

Pro la malsamaj interpretoj de specifa revelacio, la religio subdividiøas interne en novajn religiojn. Tiu malakordo komenciøas jam ekde de la akceptataj fontoj de revelacio. Kompreneble, efektiva revelacio devas esti sufiæe klara, por ke ne okazu tiom da malkonsentoj.

Enkadre de la kristana religio okazis pluraj dividoj kaj redividoj rilate la saman fonton de revelacio. Fundamente, kristanismo jam estas neo-judisma religio, pro tio ke øi estas frua apartiøo, per forigo de tio, kio estas nomata Malnova Testamento, aý religio de Abrahamo, de Moseo, de Profetoj.

Poste, okazis la grandaj redividoj, - Ortodoksa Ecklezio, Romkatolika Eklezio, Reformacia Eklezio (Evangelia, aý Protestanta). Precipe la Reformacia Eklezio, pro toleremo, redividiøis.

9. Dogmiko dividiøas en partojn, laý la temaro.

Jen la æefaj traktažoj de la kristana dogmiko:

  1. Pri Dio unu kaj triunua (vd);
  2. Pri Dio kreinto kaj levinto (vd);
  3. Pri la enkarniøinta Dio (vd);
  4. Pri la sakramentoj, Pri la graco, virtoj (vd);
  5. Pri Maria kaj la sanktuloj (vd);
  6. Pri la venontažoj, morto, æielo kaj infero (vd).

E. Pauli.

 


DOGMISMO. Gnozeologia... 1340

A: dognatism. F: dogmatisme.

G: Dogmatismus. H: dogmatismo. I: dogmatismo. P: dogmatismo. R: dógmatizm.

 

1. En gnozeologio dogmismo estas doktrino pri la ebleco de la certeco, kontraste kun la neebleco de la skeptikismo (vd). La sinteno de la homa menso, koncerne la certecon aý la dubon prezentas du fundamentajn formojn, kies ekstremoj estas la dogmismo kaj la skeptikismo.

Nuance, kritikismo (vd) rilatas al sistema kritikado pri la kapabloj de la homo kapablo koni, dum dogmismo simple rilatas al la atingata vidpunkto favore de la ebleco koni kun certeco, kontraste al la skeptikisma neebleco.

 

Koncerne la nomon, dogmismo aperis nur en la postsokrata periodo de la filozofio. Kvankam Platono jam uzis la terminon dogmo, øi signifis opinion, decidon, dekreton (Respubliko, 538; Leøoj 644 d). Nur la postsokrataj skeptikistoj nomas siajn kontraýulojn dogmistoj (D., L., IX,74).

Tendence, tra la jarcentoj, dogmismo signifas pli kaj pli nur la naivan dogmismon. Sekve de tio, multaj nomas sin prefere "defendantoj de la certeco", aý simple "kritikistoj". Tamen, dogmismo estas nomo sufiæe bona por substance signifi la kontraýon de skeptikismo.

Aý dogmismo aý skeptikismo, jen la binareco en gnozeologia kampo. Efektive, nur du povas esti la fundamentaj sintenoj de la menso. Ekde la momento, kiam la kono okazas, tiu æi kono, aý estas certa, aý estas duba. La dogmisma akcepto de la natura certeco signifas, ke la menso estas nature kapabla por korekte atingi informojn.

 

2. La natura certeco de la dogmistoj povas esti komprenata diversmaniere. Kiam la skeptikistoj nomis siajn kontraýulojn dogmistoj, ili nur pensis en la natura certeco de tiuj dogmistoj, æu naive akceptata, æu gnozeologie ekzamenata.

 

Kaýze de la malfacilažoj de la certeco kaj de la doktrinoj de la grandaj filozofiaj sistemoj, precipe de la teologiaj doktrinoj, la nomo dogmismo disfaldiøis en plurajn nunancojn de malbonkvalitaj sencoj.

Naiva dogmismo estas unu el tiaj malbonkvalitaj nuancoj. Jen la naiva dogmismo jam estis ofta æe la antikvuloj. Tamen, la dogmismo, kontraý kio la skeptikismo batalis, ne estis necese la naiva, sed la vera dogmismo de æiuj, tiuj kiuj defendas certecan opinion, æu naive, æu gnozeologie ekzamenata.

Laý la filozofia ekzameno, la dogmismoj dividiøas en:

- Naivajn dogmismojn, sudividitajn entute naivajn dogmismojn kaj en parte naivajn dogmismojn, aý komenciøintan filozofian dogmismon;

-Filozofiajn dogmismojn, subdividitajn en dogmismojn de eksteraj kriterioj kaj dogmismojn de internaj kriterioj (kritismon).

 

Eble nur tiu lasta dogmismo, - tiu de la interna dogmismo, - estas vera. Sed por atingi tiun konkludon, oni devas ekzameni æiujn eblecojn de solvo, inkluzive ekzameni la þancon de skeptikismo.

 

I - Naiva dogmismo.

3. Naiva dogmismo konsistas el la nekonscia vivado de la natura certeco, do sen la ekveko de ties problemo. Øenerale primitivuloj, - ankoraý hodiaý la granda amaso de la homoj, - ne konsciiøas pri la neceso de la ekzameno de niaj konoj. Ili ekzamenas kelkajn problemojn, sed neniam sufiæe æiujn. Inter la forgesitaj problemoj ne ekzamenataj, oni konstatas preskaý æiam la gnozeologiajn.

La unuaj filozofoj rezonis pri la naturo, sed ne pri la homo. La sekvantaj filozofoj, - la novaj jonianoj, pitagoranoj, eleanoj, - jam diris ion pri la problemoj de kono. Sed tiutempe nur la sofistoj elstarigis la gnozeologiajn diskutojn, - Protagoro el Abdera (æ. 481-411 a.K.), Gorgiaso el Leontio (æ. 485 – æ. 385 a.K.).

Escepte la sofistoj mem, la antaýsokrataj filozofoj estas naivaj dogmistoj rilate la øeneralan certecon.

 

Okazas, - kiel jam dirite, - du specoj da naivaj dogmismoj. La tute naiva dogmismo konsistas el la kompleta forgeso de la gnozeologiaj problemoj. La parte naiva dogmismo, - kiu jam estas komenciøinta filozofia dogmismo, - ekzamenas postajn problemojn de la kono, ekzemple la principon de nekontraýdiro, sed ne ekzamenas la bazan kapablon de la menso mem

 

4. La tute naiva dogmismo okazas æiutempe æe la primitivuloj.

Sed oni povas diri tion ankaý rilate la unuajn miletajn filozofojn; kvankam ili persone povus pritrakti la gnozeologion, ni scias nenion pri tio, æar la informoj venintaj al ni parolas nur pri la natura filozofio.

La parte naiva dogmismo okazis tuj post la miletaj filozofoj, æe la eleana skolo, æar ili ekzamenis la principon de nekontraýdiro. Por la eleanoj tio, kio estas, ne povas samtempe ne esti. Tamen la; eleanoj ne ekzamenis la fundamenton mem de tiu æi principo; almenaý ili ne lasis skribažon pri tio.

 

II – Komenciøinta filozofia dogmismo.

 

5. Æe la sofistoj kreskis la gnozeologiaj diskutadoj. Sed la duboj, kiujn la sofistoj prezentis, estas tamen pri specifaj temoj, ekzemple pri la naturo de la ekstera mondo. Ili ne ekzamenis specife la mensan povon, æu øi atingas æie la certecon. Do, ankaý la antaýsokratanaj sofistoj praktikis parte naivan dogmismon.

 

La penso de Sokrato, Platono kaj Aristotelo konsistis en la kontraýstaro al la sofistaj asertoj. Kvankam proponante la certecon pri tiuj specifaj temoj, ili pritraktis tiujn temojn kiel problemojn, kies pruvojn oni devas seræi.

Sokrato, Platono kaj Aristotelo estos parte naivaj dogmistoj, se ili ne faris pli ol tion, - solvi specifaj gnozeologiaj problemoj. Efektive, ili ne pritraktis la bazan gnozeologian problemon de nia kono. Cetere, ili kutime preferis la logikajn kaj psikologiajn temojn, kompreneble ankaý tre signifajn.

 

6. Kelkaj (ekzemple Kardinalo D. Mercier, Critériologie génerale L. II, æ. 3,e. 1899, p.109) citas kuriozan tekston de Aristotelo, þajne pritraktantan la bazan problemon de la certeco laý la kritikisma formo:

"Estas necese, koncerne la sciencon, kiun ni seræas, ke ni pritraktu komence la malfacilažojn (aporiai), kiuj devas esti unue diskutataj. Tiuj estas jen la opinioj malsamaj de la niaj, kiujn kelkaj filozofoj asertis; kaj jen æio, kio restis for de ilia atento. Por tiuj, kiuj seræas la solvon de malfacilažoj (euporesaj ), estas utile komenci per la esploro de æio (diaporesaj kaló); æar la facileco (euporia) konsistas precize en æi tio: ke la malfacilažo de la komenco estu solvita. Oni ne povas disfari nodon, nesciante la aferon. Malfacilažo en la penso montras la ekziston de nodo en la objekto mem. Dum øi estas en la malfacilažo, øi havas sintenon similan al tiu de katenita homo: øi ne estas kapabla antaýeniri. Estas necese, ke antaýe ni konsideru æiujn malfacilažojn kaýze de la motivoj, kiujn ni indikis, kaj æar la seræo sen antaýa esploro de la malfacilažoj estas tiel, kiel iri sen la scio pri tio, kien iri - øi estus risko, æar en donita momento ni povus ne rekoni, æu ni atingis, aý ne atingis tion, kion ni seræis. La celo de la diskuto ne montriøas klara. Øi aperas klare nur al tiuj, kiuj diskutis la malfacilažojn ekde la komenco. Rezulte, ni troviøos en favora kondiæo por juøi, kiam ni jam komprenis la konfliktajn argumentojn de la kontraýuloj" (Aristotelo, Metaf., III,l. 995a 21-995b 3).

Tiu teksto klare situas Aristotelo en la centro de la la metafiziko, kiel li mem diras - en la scienco, kiun ni seræas. Do, li pritraktas malfacilažojn de la metafiziko. Kio estas metafiziko por Aristotelo? En la sekvanta libro, li difinas, ke ekzistas scienco, kiu "studas la enton kiel enton kaj iliajn atributojn esence apartenantajn" Metaf., IV,1. 1003a 20).

En la kunteksto de tiu aristotela difino de la metafiziko, æi tiu filozofia scienco entenas la gnozeologion. Efektive, Aristotelo faras liston de malfacilažoj, inter kiuj estas la demando pri la nekontraýdira principo (III,1. 995b 8).

 

7. Tamen, Aristotelo, kvankam estante en la rekta vojo, ne faris æiujn demandojn. Li ne demandis pri la kapablo mem de nia menso por la atingo de la vero. La listo de 14 malfacilažoj, de li proponitaj por ekzameno, ne enhavas øin. Cetere, la plimulto de la demandoj ne estas gnozeologiaj, sed ontologiaj, do ne pri la ento kiel montras sin al ni, sed pri la ento nur en si mem absolute. La gnozeologia prikonsidero rilatas la entecon al la kono: la entecon kiel objekto lokigita antaý nia menso.

La aristotela malfacilažo (aporía) ne estas necese dubo. La unuaj latinaj tradukoj de mezepoko, ankaý tiu de Wilhelmo Moerbeke utiligata de Tomaso el Akvino, tradukis tiun vorton en tiun alian -dubon. Se iu tradukas la vorton aporía per dubo, li sugestas, ke Aristotelo ludis pri la gnozeologia problemo de la certeco kaj kapablo de nia menso pri øi. Sed tiu traduko kaj tiu sugesto estas eraraj.

 

Ten, la mistraduko de aristotela aporia per dubo povas enkonduki la novajn legantojn al la vera filozofia dogmismo, kaj kiu konsideras kritike la bazojn de la certeco (vd 1226).

 

III - Dogmismoj de eksteraj kriterioj.

8. Jam dum la postsokrata greka filozofio oni eliras el la naiva dogmismo, per la plibonaj gnoziologiaj esploroj de la stoikistoj kaj skeptikistoj.

Filozofia dogmismo jam konscie pruvas rekte la kapablon de la homa menso, per sufiæe bona fenomenologio. Per filozofia pruvo estas metata konscie la problemon, sekvata de sistema esploro de la problemo, kun la fina elekto kontraý aý favore de la certeco.

Dogmismo filozofie difinita estas do, konscia vivo de nia propra kapablo por atingi la certecon. La gnozeologia ekzameno de dogmismo elirigas la konanton el la naiveca certeco. Øenerale la homoj komenciøas kiel naivuloj, por progresi øis la pruvita certeco ekde la mensa kapablo.

 

Por solvi la problemon, estas necese malkovri la karakteron de la certeco, do la kriterion de la certeco. Æar siavice la opinioj pri la kriterio ne konsentas inter si, la filozofia (aý kritikismaj) dogmismo dividiøas en plurajn specojn.

Kiam dogmismoj klares pritraktas kriteriojn, ili jam ne kutimas esti naivaj.

 

 

Eblas subdividi la filozofiajn dogmismojn en du grupojn:

dogmismojn de eksteraj kriterioj, kiel tiuj de la stoikistoj kaj tiuj de kelkaj modernaj skolastikistoj;

dogmismojn de internaj kriterioj.

 

9. La stoikistoj starigas unuafoje klaran gnozeologion, sed per ekstera kriterio de certeco, tamen racia. La postulata kriterio estis la normala funkciado de la menso. Jen speco de psikologismo.

La stoika filozofio okazis en la postsobrata periodo, kiam floris la skeptika skolo (vd), kaj kiam ankaý la Meza Akademio de platonajoj fariøis relative skeptika, kaj pro tio la gnoziologiaj esploroj progresis.

 

La unuaj stoikistoj estis Zenono el Citio (æ. 336-264 a.K.), - fondinto de la skolo æirkaý la jaro 300 a. K., æe unu el la portikoj de Atenano, - kaj Krizipo (280-205 a.K.), tre erudicia kaj laborema, pro tio nomata la dua fondinto de la skolo.

Revigliøis la Antikva Portiko je la; fino de la dua jarcento a. K. per la Meza Portiko, kies majstro estis Panecio (+ 110 a.K.) kaj Posidonio (+ 50 a.K.).

Nova revigliøo okazos per la Moderna Portiko, je la tempo de Seneko (3-65 p.K.), Epikteto (50-130), Marko Aýrelio (121-180).

 

Por la stoikistoj kono povas esti rekte direktata impreso; tiu premsigno, de la objekto reala sur nin, estas imago (N " < J " F \ " ), formita interne de nia menso. Ni havas certecon pri la vero de tiu kono, se øi tute bone sin prezentas, se øi estas normala, se øi tute altrudas sin al ni. Do, en kelkaj cirkonstancoj la kono havas sufiæajn kvalitojn, por ke øi estu akceptata kiel vera informo. Tiu normala kaj altruda aspekto de la kono estas, do, la kriterio de la vero, laý la stoikistoj.

Þajnas, ke la stoikistoj konsideras la konon en la rekta atento. Laý tiu vidpunkto, tiu dogmismo situas en la speco de la racia dogmismo de ekstera kriterio. Mankas, tiam, al øi la malrekta atento, laý la vidpunkto atenta de la kritika dogmismo. Nur pere de la dua atento oni povas koni kaj samtempe observi la konon kritike.

 

Krisipo, pli precize ol la liaj stoikistoj avertis ke la kriterio de la certeco pri la vera kono estas la komprenebla imago (N " < J " F \ " 6 " J " 8 0 B J 4 6 Z ). Tio signifas, ke la kono de nia menso estas perfekta prezentado, tute logika, sen io ajn, kio povas kontraýstari la komprenon de la subjekto konanta; sekve, li havigas certecon pri la vereco de la informo.

La greka vorto 6 " J " 8 0 B J 4 6 Z konsistas el kunmeto de 6 " J V 8 " : $ V < T , signifanta ideon de perfektiøo, kiam en kunmeto; kaj 8 " : $ V < T , kapti, preni. Figure, 8 " : $ V < T signifas ankaý percepti, precipe perceptado per la sensoj.

Sekve, oni povas etimologie kaj semantike percepti, ke la vorto 6 " J " 8 0 B J 4 6 Z povas signifi kvaliton atribuebla al la kono. La greka esprimo de Krisipo N " < J " F \ " 6 " J " 8 0 B J 4 6 Z signifas do, ke la imago (N " < J " F \ " ) havas la adjektivan kvaliton, kio estas esprimata komprenebla (6 " J " 8 0 B J 4 6 Z ).

Koncerne la vorton "kritério" (vd), el la greka 6 D 4 J Z D 4 @ < (= fakulto; juøi, kriterio) øi havas en la greka lingvo, kiel unuan signifon, la indikon de fakulto juøi, kohere kun la etimologia deveno 6 D \ < T (= ripari, elekti, taksi, juøi). Tiu senco de kriterio kiel fakulto jam ne validas hodiaý.

 

La dua signifo estas tiu de instrumento. Ekzemple, evidenteco kiel kriterio de certeco.

Stoikistoj uzis ambaý sencojn de kriterio. Pro tio, foje ili diris, ke la fakultoj estas kriterioj de vero, kaj foje, ke la kriterio estas la komprenebla imago de kono.

 

Post kiam Diogeno Laerta informas kiel funkcias la fakultoj kaj la konoj laý la stoikistoj, daýre li asertas:

"Tial la kriterio de la vero estas la komprenebla imago N " < J " F \ " 6 " J " 8 0 B J 4 6 Z , tio estas, tiu, kiu elvenas el la reala objekto; tia estas almenaý la penso de Krisipo en la libro Pri la fiziko, kaj ankaý de Antipatro kaj Apolodoro. Boeto akceptas pli grandan nombron de kriterioj: la intelekton, la sensojn, la sentojn kaj la sciencojn" (D., L, VII, 54). Ne atenta pri la du specoj de kriterioj, Diogeno miskomprenis Krisipon kaj tiel li daýrigas la informon:

"Krisipo ne akordas kun si mem pri tiu æi afero, æar prezentas kiel kriterion la sensecon kaj la antaý-konceptado (B D ` 8 0 R 4 H )" (VII,54).

 

Facile oni komprenas, ke la fakultoj inter si povas percepti la eraron unu de la alia. La intelekto ekzamenas la sensojn, por juøi ilin; siavice la sentoj ripetitaj povas montri la miskomprenon de la intelekto. Ankaý ideoj pli øeneralaj povas gvidi la formadon de malpli øeneralaj konceptoj. Sekve, la kriterioj povas esti multaj. La antaýkoncepto (B D ` 8 0 R 4 H ) de Krisipo konsistas el ideoj pli øeneralaj, ekzemple pri la bono, la belo, la ento, kiuj, kvankam elprenitaj el antaýaj sentoj, povas gvidi nin en novaj eksperimentoj. Sekve, antaýaj konceptoj helpas nin kiel kriterioj.

"Aliaj el la antikvaj stoikistoj prezentas, kiel kriterion de la vero, la rektan racion (Ï D 2 ` H 8 ` ( @ H , latine recta ratio) laý Posidonio en la traktažo Pri kriterio" (D., L, 54). Ankaý tie æi la kriterio konsistas el iu øenerala ideo, kiu reguligas la apartajn spertojn. Oni avertu, ke kriterioj dependaj de aliaj, postulas fine fundamentan kriterion. Æiu dependa kriterio havas legitijmecon nur en aparta grupo de konoj; jen relativa certeco de vero, sen atingi esti absoluta.

 

10. Mezepoke dogmatismo kun eksteraj kriterioj, kvankam ne klare, estis la øenerala sinteno de la latina skolastiko kaj ankaý de la bizanca kaj araba.

 

Tomaso el Akvino, en sia komentario al la teksto de Aristotelo, kies B @ D \ " (= malfacilažo) estis tradukita per "dubo", enkondukis aldone la esprimon "universala dubo". Efektive tiu universala dubo povas esti interpretata laý la metoda universala dubo de Kartezi. Sed, kiel jam avertite, tiu interpreto estas erara atribuo al Aristotelo, kvankam fare de kapablaj skolastikistoj, Kardinalo Mercier, Sentroul, Jenanière.

La kunteksto de Tomaso el Akvino estas la sama de Aristotelo, kiam tiu æi distingas la sciencon pri la ento kiel ento - tute universalan sciencon -, de la apartaj sciencoj, pri la specifaj entoj, ekzemple, pri la korpo, la animalo, la spirito. La malfacilažo ( B @ D \ " ) de la metafiziko estas universala dubo, kiu diferencas de la aliaj malfacilažoj pri la apartaj entoj.

"Aliaj sciencoj pritraktas aparte pri la vero: tial apartenas al ili aparte dubi pri la unuopaj veroj. Sed tiu æi scienco (la metafiziko), kiel havas la universalan prikonsideron pri la vero, tiel ankaý apartenas al øi la universala dubo pri la vero. Sekve øi pritraktas ne la apartajn dubojn, sed la universalan dubon" (T. el Akvino, In duodecim libros metaphysicorum Aristotelis expositio, II, lect. 1.343).

Principe, metafiziko devas pruvi sian propran objekton. Tio efektive signifas ankaý la universalan dubon.

 

11. Floris dogmatismo kun eksteraj kriterioj modernepoke, en variaj filozofiaj orientiøoj: enkadre de eklektikaj spiritualismoj; ene de tradiciaj skolastikaj skoloj; en la kunteksto de la empiriismaj filozofioj. Inter la eksteraj kriterioj de certeco unuj estas pli raciaj, aliaj malpli raciaj, kvankam æiuj estas kelkmaniere ne sufiæe raciaj pro la ekstera karaktero.

La modernaj raciaj dogmismoj konsistas el novaj specoj de stoikismo. Por la stoikistoj la kriterio de vero estas, kiel jam eksponite, la korekta funkcianta spontaneeco. Jen kio okazas en la nova speco de racia dogmismo. Ekzemple, tiuj, kiuj asertas, ke oni havas naturajn certecojn - la nekontraýdirantan principon kaj la konon pri nia propra kapablo -, fakte defendas la korektan funkciadon de nia menso. Ili nur almetas aliajn precizecojn. La difekto de æiuj tiuj kriteriroj konsistas el la ekstereco de ili koncerne la unuajn konojn. Tiuj kriterioj bezonas novan konon por validigi ilian valoron. Tio ne eblas, æar tio estus rezonrondo.

11. Doktrino de tri fundamentaj certecoj de Jaime Balmes (1810-1848), hispana sacerdoto, por akordigo de la moderna kaj de la skolastika filozofioj, proponis gnozeologian sistemon de tri fundamentaj certecoj.

Por Balmes ne sufiæas la kartezia kriterio de evidenteco. Necesas fundamentaj certecoj.

La unua fundamenta certeco estas la propra ekzisto - la mio; tiu certeco apartenas al la konscio, æar dum ni konas en malrekta atento al la kono mem, ni povas percepti la mion.

La dua fundamenta certeco estas la la nekontraýdira principo - dum io estas, ne povas samtempe neesti: tiju principo apartenas al la rekta atento kaj do al la esenco mem de la objekto konata. Por Balmes, la mio apartenas al ordo reala; la principo de nekontraýdiro al la ordo ideala.

La tria fundamenta certeco konsistas el tiuj konoj, kiujn la homo havas pere de la komuna saøo, kvazaý instinkta, per kiu li agas prudente antaý iu ajn rezonado. La neceso, kiu okazas en la tri fundamentaj certecoj, estas neceso antaý la intelekto; ne estas altrudo de ne raciaj fortoj.

 

Kelkaj detaloj estas kuriozaj sed ne esencaj al la problemo de la fundamento mem. Por Balmes, ekzemple, la fundamenta certeco ne estas nur unu, sed multaj fundamentaj certecoj, entute tri, kaj elvenantaj el tri ordoj de gnozeologiaj funkcioj - la konscio, la evidenteco, la komuna saøo.

"La rimedoj, per kiuj ni perceptas la veron, estas el diversaj specoj; tio faras, ke la perceptitaj veroj estu paralelaj al la respektivaj rimedoj de perceptado. Konscio, evidenteco, intelekta instinkto aý komuna saøo, jen la respektivažoj de la diritaj rimedoj. Ili estas inter si distingaj, malsamaj, kiuj multfoje tute ne interrilatatiøas" (J. Balmes, Fundamenta filozofio, I, æ. 15 n. 147).

 

Koncerne la evidentecon, þajne Balmes difinas øin kiel percepton de io, kio estas implica. En la ento, ekzemple, estas implice, ke øi ne estas identa kun la ne-ento; jen la principo de la nekontraýdiro. Sekve, Balmes ne difinas la evidentecon, kiel karakteron aý kvaliton, kiel rezultinta el la æeesto de la objekto. Sed li priskribas øin kiel funkcion de la menso, kapabla percepti implicajn nociojn.

Por Balmes la æefa nocio tiel perceptata kiel funkcion de la menso estas la nekontraýdiro.

"La evidenteco æiam kuniras kun la neceso, kaj do kun la universaleco de la veroj, kiujn øi perceptas. Øi ne ekzistas, kiam mankas la du menciitaj kondiæoj. Pri la kontingenca ne estas evidenteco, nur kiam øi estas submetita al iu principo de neceso. Oni ekspliku tiun æi doktrinom per la komparo de ekzemploj koncernantaj respektive la konscion kaj la evidentecon. Ke estas en mi iu ento, kiun pensas, æi tion mi scidas ne per evidenteco, sed per konscio. Ke tiu, kiu pensas, ekzistas, tion mi scias ne per la konscio, sed per la evidenteco. Pri ambaý estas absoluta certeco, nerezistebla; sed, en la unua, øi estas pri aparta okazintažo, kontingenca; en la dua, pri universala vero kaj necesa" (Fundamenta filozofio, I, æ. 16, n. 153).

 

La øenerala aspekto de la dogmismo de Balmes estas nekritika. La tri specoj de certecoj ne estas pruvitaj per interna kriterio. Ili ne baziøas sur la evidenteco kiel kvalito, sed sur la neceso. Koncerne la konojn de la konscio:

"Por percepti kaj por esti certaj, ke ni perceptas, kaj pri tio, kion ni perceptas, ni nur bezonas la percepton mem. Se ni supozas la dubon pri la nekontraýdira principo, nia certeco ne þanceliøos pri tio, ke ni suferas, kiam ni suferas, ke ni øuas, kiam ni øuas, ke ni pensas, kiam ni pensas. La esto de la ago aý de la impreso tie en la fundo de la nia spirito estas intima, senpera, senrezista efikeco por fari, ke ni estu super æiu dubo" (Fundamenta filozofio, I, æ.15, n.148). Tiu æi aserto diras, ke la sekureco de la perceptoj de nia konscio baziøas sur la efikeco de la kono en la rekta atento, kiel diris antaýe la stoikistoj. La saman bazon havas la kono de la komuna saøo, kies instinkteco sufiæe vigla estas øia garantio. Koncerne la principon de nekontraýdiro, øi rezultas kiel implica en antaýaj donitažoj; unue, ekzemple, ni bezonas kompreni la nocion de ento kaj poste analizi in por rezultigi la principon menciitan. Do, øi ne estas memstara kono, æar øi dependas de alia.

12. La doktrino de tri fundamentaj certecoj de la gnozeologio de la italaj jezuitoj Tongiorgi (1820-1865) kaj Palmieri (1829-1909) estas simila al tiu de Balmes. Ili anstatagis la trian certecon de Balmes - la komunan saøon - per la memkonado de la menso pri sia propra kapablo koni la realon.

"Kvankam estas multaj tiuj veroj, kiujn ni ne povas nek bezonas pruvi, tamen estas nur tri tiuj primitivaj veroj, kiuj estas necesaj antaý iu ajn filozofia seræado. Jen ili:

1) la unua fakto, kiu estas la propra ekzisto;

2) la unua principo, kiu estas la nekontraýdira principo - la samo ne povas esti kaj ne esti samtempe;

3) la unua kondiæo, kiu estas la certeco de la racio por atingi la veron" (Tongiorgi, Logica, Roma, 1861, P. II, L. I; æ. 3., a. 4).

 

Kelkaj el tiu skolastika rondo elstarigis la certecon pri la nekontraýdiro, ekzemple la franca dominika monako Garrigou-Lagrange (Le réalisme du principe de la finalité, Paris, 1932, p. 167).

 

13. La empiria konstato, per kio la empiriistoj (vd) akceptas la homan kapablon je la certeco, ne estas alia ol ekstera kriterio kaj sekve ne sufiæe kritike pruvita dogmismo.

Oni konsideru, ke la sentoj kaj la konceptoj estas en rekta atento. Sekve ili ne estas kontroleblaj nur per si mem. Estas necesa la malrekta atento, per kio kompletiøas la empiria konstato; sed la malrekta atento jam ne estas empiria operacio.

Efektive, strikta empiriismo ne povas juøi pri la certeco de el empiriaj konstatoj, se ne per iu alia kono, kio ne estas empiria. Almenaý tiu-rilate falas empiriismo, æar øi devas akcepti gnozeologiajn ne-empiriismajn prikonsiderojn. Estas simileco inter la empiriisma gnozeologio kaj tiu de la antikva stoika skolo, Car laý stoikismo sufiæas la normala funkcia operacio de la kono.

14. Pragmatisma eksterza kriterio. Æe la empiriismaj rondoj (do, æe la ne-racionalismaj filozofoj) okazas la prezentado de la pragmatisma kriterio de la vero kaj certeco.

Akceptinte nur la empiriajn donitažojn, restas malantaý pragmatisto nur iu senforma materialo, pri kio tamen estas ebla, per tiu kriterio, decidi ion pluse.

Do, kio nomale funkcias praktike, oni povas akcepti øin kiel veran.

 

Estas simileco inter la pragmatisma kriterio kaj tiu de la stoikistoj (vd 9). Tiuj lastaj parolis pri la normala funkciado de la menso, kiel akceptebla kriterio de la vera kono.

Koncerne la pragmatistojn, la normala funkciado estas la aløustigo de niaj konoj al la aferoj mem. Estas vera, tiu kono, kio per novaj spertoj æiam konstatiøas; kelkaj povas ekde la komenco resti konataj kiel korektaj; kelkaj aliaj pliboniøas per æiu nova eksperimento; fine, aliaj restas kiel falsaj. Do, la eduko estas esence eksperimento.

Estas iamaniere pragmatismaj la germana Hans Vahinger, la itala Antonio Aliotta, la hispana Ortega y Gasset, iomete la franca Henry Bergson, æiuj ne-optimismaj pri la racionalisma filozofio, kaj do seræantaj aliajn kriteriojn.

..... .....

IV - Dogmismo kun interna kriterioj.

15. Dogmismo kun interna kriterioj, nomeblas ankaý kritika dogmismo aý simple kritikismo.

Kritika dogmismo manifestiøis historie unue en la antikvaj platonismaj rondoj. Æe platonistoj, pli ol æe peripatetikoj (vd), estis priatento pri la gnozeologiaj problemoj.

 

La Meza Akademio, kies reprezentantoj estis Arkesilao (æ. 315 - 240 a.K.) kaj precipe Karneado (209-129a.K.) inkliniøis en direkton de la skeptikismo, sed distingis ankoraý inter la pli duba kaj la pli probabla.

Alia branæo de la platona filozofio, konata kiel neoplatonismo, kies æefa majstro estis Ploteno (204-270), restis firme dogmema kaj kredis je revelacioj. En tiu klimato elvolviøis la kristanaj kaj mahometanaj doktrinoj. Sed kelkaj el iliaj fruaj reprezentantoj, Aýgusteno el Hipono (354-430) kaj Aviceno el Afsan (980-1036) klopodis aranøi gnozeologiajn solvojn.

 

16. La kristana Aýgusteno vivis, ja, tre signifajn spertojn rilate la certecon, æar unue li estis skeptika laý la platonaj akademianoj, kaj poste li fariøis neoplatona filozofo laý Ploteno. Sed pli atenta pri la gnozeologia solvo de la problemo pri la certeco, li insistis pri la kono de si mem, de sia propra ekzisto, de la percepto de io certa, dum oni dubas. Tiuj prikonsideroj havas la aspekton de iu ekzameno de la problemo atentigante pri la du atentoj de nia konado, la rekta atento kaj la malrekta.

La insisto de Aýgusteno ne estas pri la normaleco de la kono, kiel en la "komprenebla imago" de Krisipo, sed pri la kritika percepto. Li montras kiel ni vidas la motivon mem de la certeco, kvankam li ne tute klare eksplikis ion. Ekzemple, li ne mencias la kriterion de la certeco. Tamen li uzas in - la evidentecon.

Kiam Aýgusteno celas pruvi la ekziston de Dio, li komencas tion per la plej evidentaj certecoj; jen komenco per la gnozeologia certeco pri la propra ekzisto de tiu, kiu parolas:

"Se plaæas al vi, ni esploru per la sekvanta ordo: unue, kiel evidentiøas la ekzisto; poste, æu eldevenas de li æiuj estažoj kaj dum ili estas bonaj; laste, æu inter la bonažoj inkluziviøas la libera volo. Post la klarigado de æi tio, ni scios, æu øi estis korekte donita al homo. Pro tio mi demandas al vi, æu ni komencas per la plej evidentaj; æu vi mem ekzistas (utrum tu ipse sis). Eble vi timas tion, æar vi povus trompiøi koncerne tiun demandon; kaj efektive, se vi ne ekzistus, vi entute ne povus trompiøi" (De libero arbitrio, II,e,7).

Dum Aýgusteno pritraktas la spiritan naturon de la animo, li samtempe referencas gnozeologiajn aspektojn: "Æiuj tiuj (kiuj neas la spiritan naturon) ne avertiøas, ke la menso konas sin mem, kiam øi demandas pri si mem, laý ni jam pruvis. Ni ne korekte dirus, ke ni konas ion, dum ni nekonas øian substancon. Sekve, kiam la menso konas sin mem, øi estas certa pri øia substanco. Nu, øi estas certa pri si, laý la argumentoj antaýe aldiritaj. Efektive, øi ne estas certa, ke øi estas aero, fajro aý alia korpo. Do, øi ne estas io el tio; kaj æio, kio altrudiøas al sia konado, apartenas al tio æi, ke øi estas certa, ne konsisti el tio, pri kio øi ne estas certa; sed nur pri ekzisto øi estas certa, kio estas la sola, pri kio øi estas certa" (De Trinitato, X,10. 16).

 

En alia teksto, Aýgusteno ankoraý emfazas:

"Ni ekzistas kaj ni scias, ke ni ekzistas; pro tio ni amas nian estažon kaj nian konon. Kaj ni estas certaj pri la veroj de tiuj tri aferoj. Æar tio ne estas kiel la objektoj de niaj sensoj, kiuj povas trompi nin pere de falsa kono. Mi estas nepre certa per mi mem, ke mi ekzistas, ke mi konas kaj ke mi amas min. Tie æi mi eæ ne timas la argumentojn de la akademianoj, eæ mem, se ili diras al mi: vi trompiøas! Æar se mi trompiøas, estas pro tio, ke mi ekzistas. Car neniu povas trompiøi, se li ne ekzistas. Kaj se mi efektive ekzistas, kiamaniere mi, kiu trompiøas, povas trompiøi dum mi kredas, ke mi ekzistas, se estas certe, ke mi ekzistas dum mi trompiøas? Tiamaniere, se æiam mi estus tiu, kiu estas trompata, estus sendube ke, dum vere mi estas trompata, mi ne povas trompiøi, kiam mi kredas ekzisti" (De civitate Dei, XXI,26).

 

17. Kartezio estas dogmisto, kun interna kriterio, kaj kun samtempa metoda disvolviøo de la universala dubo, per kio la menciita dogmismo prubiøas. Li prezentas, detale kiel instrumenton de konstato de la certeco la evidentecon klaran kaj distingan. Eble ne æiuj estontaj kritikistoj defendos la metodan dubon kaj la evidentecon øuste kiel Kartezio. Sed fundamente ili akceptas la øeneralajn aspektojn de tiu solvo, pere de metoda dubo kaj pere de la evidenteco kiel kriterio de la certeco.

Kartezio, en sia metoda dubo, supozis la realan dubon; sed, dum li tiel provis dubi øis la fino, li perceptis, ke ne estas ebla dubi pri æio, ekzemple pri la propra ekzisto. Jen, li diras, la komenco de la metoda rekonstruo de æiu filozofio kaj scienco.

"Dum mi volis tiel pensi, ke æio estas falsa, endis, ke mi, kiu tion pensis, estus io. Kaj perceptante, ke æi tiu vero: mi pensas, do mi ekzistas, estas tiom firma kaj tiom certa, ke æiuj plej strangaj supozoj de skeptikuloj ne estus kapablaj þanceli øin, mi juøis, ke mi povus akcepti øin, sen skrupulo, kiel la unuan principon de la filozofio, kiun mi seræadis" (Diskurso pri la metodo, IV, p. 32, 15-23, laý traduko de E. de Zilah).

Koncerne la evidentecon kiel kriterion sufiæan:

"Post tio, mi konsideris øenerale, kio estas necesa al iu propozicio, por ke øi estu vera kaj certa; æar, pro tio ke mi trovis unu, kiun mi scias esti tia, mi pensis, ke mi devas ankaý scii, en kio konsistas tiu certeco. Kaj, perceptante, ke estas nenio en æi tio: mi pensas, do mi ekzistas, kio garantias, ke mi diras la veron, escepte ke mi vidas tre klare, ke, por pensi, mi bezonas ekzisti, mi juøis, ke mi povas preni kiel øeneralan regulon, ke la aferoj, kiujn mi konceptas tre klare kaj tre distinge, estas æiuj veraj" (IV, p. 33, 12-23).

 

La øeneralaj reguloj de la metodo proponitaj de Kartezio entenas ekde la komenco la insiston pri la kriterio de la evidenteco:

"Anstataý tiu granda nombro da reguloj, el kio konsistas la logiko, mi kredas ke sufiæas por mi la kvar jenaj, kondiæe ke mi prenu firman kaj konstantan decidon ne unu foje forlasi ilian plenumon. La unua estas neniam akcepti ion kiel veran, kion mi e konus evidente tiela: tio estas, eviti zorgeme senpripensan rapidecon kaj antaýjuøon; kaj ne almeti ion pli en miaj juøoj, sed nur ton, kio sin prezentas tiel klara kaj tiel distinga al mia spirito, ke mi havus neniam okazon meti ilin en dubon" (II, 18,11).

 

18. Kant, kiu estis unuatempe dogmisto kaj poste skeptikulo, restis fine tre subtila kritikisto. Li asertis koncerne la evoluajn tendencojn de la homa menso:

"La unua paþo en la aferoj de la pura racio, tio, kio karakterizas øian infancecon, estas dogmisma. La dua paþo estas skeptika, kaj øi helpas la seriozecon de la juøo, motivigata de la eksperimento. Sed øi necesas trian paþon, tiun de matura kaj energia juøo". Kompreneble, la infana dogmismo estas la naiva; poste, per la esploro pri la spontanea certeco, tiu dogmismo fariøas filozofia, tio estas, kritike ekzamenata.

La kritikismo de Kant atingas rezultojn pli subjektivajn. Li ekskludas la metafizikon, kiu por li estas la ontologio kaj la filozofio pri la naturo. Sekve de tio, la tendenco de la kantisma kritikismo estas, ke la filozofio konsistos preskaý nur en la prikonsidero pri la scienco kaj pri la homaj agoj.

Kant pritraktis tre interese la problemojn pri la realo. Li asertis, ke niaj sentoj kaj konceptoj ne atingas øin, æar ili estas nur fenomenoj de la sensoj kaj formoj de la intelekto. Koncerne tiiujn temojn ni avertas, ke la øeneraleco de la problemo pri dubo kaj certeco estas antaýa al tiu de la realismo kaj fenomenismo aý de ideismo. Tamen, okazas mallarøa ligiteco inter ili, æar æiuj estas tre øeneralaj prikonsideroj. Sed, se ni demandas pri certeco kaj pri dubo, tiu æi problemo estas la plej øenerala. Iu povas havi certecon (aýdubon), æu pri la realismo, æu pri la ideismo. Antaý ol decidi pri la realismo, oni bezonas decidi pri la certeco mem de la kono; ankaý por decidi pri la ideismo, oni havas la saman bezonon antaýe decidi pri la certeco mem de nia kapablo koni la veron. Se oni decidas, ekzemple, ke ni konas certece pri la objekto kaj pri la subjekto (la mio), ne estas ankoraý necese, ke ni sciu pri la realeco aý ideeco de la objekto kaj de la subjekto (aý de la mio).

En Kant la principo de nekontraýdiro estas prezentata kiel interna leøo (aý kanono) de nia menso. Efektive tio povas okazi, æar ni æiam pensas atentaj al tiu principo, ne akceptante tion, kio estas kontraýdira; ni akceptas tion, kio estas identa al si mem kaj foržetas tion, kio ne akordiøas kun æi tio; en niaj logikaj kunmetoj, nur estas vera tio, kio koheras interne kaj la aliaj estas eraraj. Kant akceptas raciajn postulojn, por eviti kontraýdirojn; pro tio, li ankaý foržetas la paralogismojn.

Aliflanke, tamen, la nekontraýdira principo estas nur iu ekstera kriterio de la certeco pri la vero. Ni bezonas koni tiun principon antaýe kiel certa, por ke ni poste utiligu øin. Æu kiel leøo interna de nia menso, æu kiel leøo en la ekstera reala mondo, æie ajn la nekontraýdira principo estas ekstera kriterio. Uzi tiun eksteran kriterion, por determini la certecon pri iu kono, estas io propra de la racia dogmismo, ne de aýtenta kritikismo. En la komenco mem de æio, la gnozeologio nur povas utiligi kriterion internan al la kono ekzamenata. Nur post la uzo de la interna kriterio, oni povas antaeniri pere de la eksteraj kriterioj. Post la provo de la principo de la nekontraýdiro, tiu æi kriterio komencas sian validan aplikon kaj fekundecon.

19. Ekde de Kant la centro de la gnozeologiaj diskutoj jam ne estas plu la problemo de dubo kaj certeco, diskutita de dogmistoj kaj skeptikistoj, sed la demando pri realismo kaj ideismo, do pri la objektiveco kaj subjektiveco. Tamen, tio signifas nur la centron de intereso, æar la problemo pri dubo kaj certeco daýras ankoraý kiel la sisteme plej fundamenta. Por ke ni juøu pri realismo kaj pri ideismo, oni jam supozas kapablon decidi pri la certeco øenerale. Tiu ideismo aý realismo estas nur iu aparta certeco.

Cetere, la hodiaýa tendenco estas favora al la neraciaj rimedoj ene de la kono. Kelkaj seræas la valorojn pere de tiuj nelogikaj vojoj de nia menso. Ankaý pere de intuiciaj rimedoj aliaj provas atingi la certecon kaj objektivecon.

E. Pauli.