DIFINI, -O (*). 1216.

Gr: Ò D \ . T ; Ó D @ H , -@ L , Ò D 4 F : ` H , -@ á . L: definio, -itum, -ire; definitio, -onis.

A: define; definition. F: définir; définition. G: bestimmen; Definition, Begriffsbestimmung. H: definir; definición. I: definire; definizione.P: definir; definição. R: (opredeleniat); (opredelénie.

 

1. Etimologie, difino devenas el la latina definitio, siavice el definio, -ire (= konkludi, meti finon, klarigi), kunmeto el de (= de, kiel emfazo) kaj finis (= fino).

Verba radiko. Vorformoj: difini (tr), difino, difina, duondifina, nedifinebla, sendifina

2. Difino estas sinteza metodo de konceptado, prezentanta la difinitan aferon per la ekvivalentaj partoj. Ekzemple, homo estas racia animalo.

 

Konsistas, do, difino en diražo ekvivalenta al objekto difinita. La antaýsupozo estas, ke la difinito havu partojn, kaj ke la partoj estu prezentataj kiel ekvivalentoj de la entjero.

La principo de difino estas, ke la tutažo ekvivalentas al la sumo de la partoj. Pro tio, estas materiale la samo la objekto difinita kaj la kunmetitaj elementoj de la difino.

 

Nuance, determini estas precize fiksi la limojn, interne de kio restas la determino, dum difini estas diri, per la ekvivalentaj partoj, kio estas la difinito,.

Tamen, la etimologia sugesto rilatas al tiu determino de la limoj, kaj efektive, per la limaj determinoj oni rekonas la specifecon de objekto. Pro tio, foje per la kunteksto, foje per analogio, oni uzas difini por diri determini.

Do, - kiel avertite kaj akorde kun la etimologio (de = de, kaj finere = fini, limigi), - difino sugestas la starigon de la limoj.

En tiu kunteksto, difini ankaý signifas, ekzemple, difini la kapablon de sistemo, de ujo, de premio, de celo, de vasteco de vorto, de artikolo. Sed en tiuj kazoj la signifo de difini alproksimiøas al tiuj de determini kaj destini.

La etimologiaj sugestoj nur priskribas la difinon, îar esence la difino konsistas el la prezentado de la unuo per ties jam konataj partoj. Do, difino esence difiniûas per la ekvivalenteco de la unuo kun la koncernaj partoj, kaj kiel simpla determino de afero.

 

Pri la naturo de la difino estas ankoraý esplorendaj aparte pluraj flankoj, kaj kiuj prezenteblas laýjene:

- Alternativa uzo de difinito kaj de difino (vd 3);

- la sinteza karaktero de la difino (vd 4);

-Gnozeologia prospero de difino (vd 5);

- La malrekta evidenteco en difino (vd 6);

- Kiel trovi la difinon? (vd 7).

Poste:

- Specoj de difino, laýforme (vd 8), laýmaterie (vd 16).

- Leøoj kaj propražoj de la difino (vd 24).

 

3. Alternativa uzo de difinito kaj difino. La ekvivalenteco inter difinito kaj difino ebligas, en la asertoj, la anstataýigan operaciadon, - laö la intereso de la parolando, - uzante foje unu, foje alian, por diri la samon. Ekzemple, homo estas laboristo; racia animalo estas laboristo.

Okazas tamen kelkaj diferencoj, pro tio ke la identeco estas materia (aý ontologia), sed ne formala inter entiero kaj la sumo de ties partoj.

La alternativa uzo de difinito kaj de difino helpas foje la stilon, foje la emfazon de apartaj aspektoj, pro la formalaj diferencoj, malgraý la materiala identeco (vd 5).

Precipe en matematiko la alternativa uzo de difinito kaj difino helpas la operaciadon.

 

Rimarku ekzemplojn de alternativaj uzoj:

Homo estas racia animalo – racia animalo estas homo.

Vi, homo – Vi racia animalo!

8 estas 5+3 inverse 5+3 estas 8.

Kiel jam avertite, la anstataöiga operaciado, surbaze de la ekvivalenteco de difinito kaj difino, okazas tre ofte en matematiko (vd 11).

Multaj el la matematikaj operacioj (adicio, subtraho, multipliko, divido, frakcio, potencigo, elradikado, proporcio) estas nur metodoj de operaciado surbaze de la ekvivalenteco de la difinaj terminoj, aplikitaj plurmaniere.

 

Æu matematiko estas nur aplikita logiko? Tio dependas de la difino mem de matematiko. La operacioj pri la kvantoj dependas de la aplikado de logikaj principoj. Sed okazas rekta kaj malrekta aplikado. La aliaj sciencoj aplikas malrekte la logikajn principojn, kaj estas do en si mem sendependaj.

Se oni asertas, ke matematiko estas nur rekta aplikado de la logiko al kvanto, øi restas nur kiel speciala logiko. Eble matematiko (vd) estas ne nur tio. Pri tio temas la difino kaj metodoj de la sciencoj (vd).

 

4. La sinteza karaktero en difino. En difino la difinita afero estas konceptata sinteze per la ûenerala kadro al kiu ûi apartenas; la difino de homo, komprenigas la homon per la tutaëo prezentata - animalo kaj ties racieco.

Certamaniere, la simplaj konceptoj ne havas ekvivalentan difinon, îar se la difino fariûas per prezentado de la partoj, ili ne havas tiujn partojn, por esti difinataj. Simplaj aferoj estas ja rekte konataj.

 

Sinteza karaktero de la difino, jen kio evidentiûas, kiam oni atentas, ke per tiu metodo estas utiligata la kunmeto.

Inverse, divido kaj klasifiko estas analizaj metodoj, dum kunmeto kaj difino estas sintezaj metodoj.

 

Kunmeto (vd) signifas la kontraöan direkton de la divido (vd). Reiras la kunmeto de la partoj al la tutaëo; deiras la divido de la tutaëo al la partoj.

Kion serîas la kunmeto? Kion ûi jam supozas? La kunmeta metodo serîas la tutaëon, kaj supozas jam esti konataj la kunmetendaj partoj. La kunmeta metodo estas do klare sinteza.

Kunmeto kaj difino havas preskaý la saman celon. Kunmeto kaj difino rilatas en la celo. La kunmeto celas simple la tutažon; difino prezentas la sumon de la kunmetitaj partoj kiel ekvivalenton de la tutaëo (do, la tutažo difiniûas per la ekvivalenta sumo de la kunmetitaj partoj).

Difino havas kunmeton kiel antaýsupozon. Estas du momentoj: la unua, - de la kunmeto, - celas trovi la tutažon en si mem; la dua, - de la difino, - per la konataj kunmetitaj partoj klarigas la tutažon.

 

5. Gnozeologia prospero de difino. Ne okazas taýtologio en difino. La ekvivalenteco inter difino kaj difinito estas materia identeco, kaj ne formala identeco.

En difinito la tutažo aperas nur kiel materia entjero, ne formale kiel sumo de partoj. Nur en la difino la sumo de partoj aperas formale kiel partoj. La tutažo (aý entjero) ne estas formale la samo kiel la partoj rekonataj kiel partoj

La menso iras el la difinita objekto al la sintezo de la elementoj kies sumo estas la ekvivalento, sen ke en îio okazu la formala ekvivalento. Do, ne estas difino taötologio rilate la difiniton, sed en difino okazas gnozeologia progreso, iranta el la entjero al la koncernaj partoj.

La identeco inter la difinito kaj la difino estas, - oni insistas, - materia, sed ne formala. La entjero ekvivalentas materie al la partoj, sed la kono progresas, kiam ûi marïas el unu formo de kono, - el la entjero, - al la alia formo de kono, -al la sinteza kono per la partoj. Okazas do progreso, kiam oni iras ekde unu, - la difinito (entjero), - al la alia, - la difino (sumo de partoj).

6. La malrekta evidenteco en difino. Oni atentu ankaý la evidentecon, per kio la difino diriøas ekvivalenta al difinito. La kompreno de la principo, - ke la sumo de partoj ekvivalentas al tutažo- fariøas per mensa operacio, kies evidenteco estas malrekta kaj tute racia. La percepto de la ekvivalenteco de la difinito kaj de la atribuata difino restas malrekta; en la rekta percepto oni konstatas nur la difiniton kaj la difinon. Oni atingas per rekta evidenteco la donitažojn, sed ne la principon, ke ekvivalento estas la sama kiel la afero al kio øi ekvivalentas.

Oni estu do atenta, ke la gnozeologia identeco de la difino rilate la difiniton, ne aperas kiel klara evidenteco, sed sed konfuza. Se la identeco, - inter difinito kaj difino, - ne okazas per senpera evidenteco, sed per malrekta; nur per nova operacio la menso komprenas, ke unu klarigas la alian. Kaj en tiu nova operacio povas okazi malatento, kaj la difino fariøi erara.

 

Difino postulas kompetentecon, kaj eblas nur en racionalisma filozofio. Nur la racio rekte komprenas la principojn, kaj pro kio difino kaj difinito estas la samaj.

La transiro el la konfuza identeco al la klara identeco ne eblas en empiriisma filozofio.

La menso konas la tutaëon unumaniere, la partojn alimaniere; tio ne estas empiria kono, sed pure racionalisma procezo. Tamen, la empiria konstato povas eventuale averti, ke homo estas racia animalo, kvankam ne povanta kompreni pro kio unu ekvivalentas la alian.

 

7. Kiel trovi la difinon? Kvankam oni asertas, ke la partoj konsiderataj ekvivalentaj al la difinita afero estas konataj antaö la difinenda unuo, la interrilato inter ambaö terminoj restas nekonata je la komenco.

Fine, la malkovro de tiu interrilato ne solviøas per la metodoj de konceptado, sed pere de la metodo de rezono, kiu povas esti indukta (analiza) kaj dedukta (sinteza). Sekve, du estas la metodoj de seræado de la difino, unu per analizo (aý divido), alia per sintezo (aý kunmeto). Sed ambaý operacias per komparo de la konceptoj, ûis eltrovo de la genro, diferenco, speco, propraëo, akcidenco.

Per la operacio de divido oni analizas la individuajn elementojn, celante malkovri la øeneralan aspekton, kiu kunigas îiujn.

Ordinare, la plej ûenerala aspekto estas genro, en kiu troviûas la diferencoj, kiuj kune konsistigas la specon.

 

Pli facile oni malkovras la genron, îar ne tiel strikta; la diferenco ordinare ne estas klare konata, kaj estas pri ûi nia scivoleco.

Oni konsideru, ekzemple, la elefanton. Facile oni konsentos pri la animaleco de elefanto (genro); tamen ne tiel facile oni konsentos pri specifa diferenco de elefanto rilate la aliajn bestojn.

Koncerne al genro, kvankam pli facile trovebla, povas okazi problemo pri la plej proksima genro rilate la aliajn gradojn de la genro mem.

Oni konsideru denove la elefanton. Estas ja elefanto substanco; sed tiu estas la tute supera genro, kiun ankaý entenas krajono. Sekve, difini elefanton kiel substancon ne estas diri multon, æar per tio mi povas pensi ke li estas krajono.

Îu elefanto estas korpo? Ankaö krajono estas korpo.

Îu elefanto estas viva? Nun, krajono ne estas viva. Sed tamen tio ne sufiæas por difini elefanton, æar ankaý arbo estas viva.

Îu elefanto estas animalo? Jen, fine, oni havas la proksiman genron, al kiu apartenas elefanto.

 

Sed, mankas ankoraö la diferenco, pri kiu daöras la serîado. Kiel malkovri la specon? Per komparoj de terminoj, oni malkovras tion, kio ludas kiel diferenco. Per tiu komparo oni strebas percepti, kio kompletigas la genron kaj sekve fariøas kompletiûanta diferenco, per kio restas kompleta la speco. Do, post pluraj komparoj oni fine trovis la elementojn por fari la difinon.

 

8. Specoj de difino, laýforme, laýmaterie. Kun iom da liberaleco homoj difinas æiujn aferojn, sen atenti la specon de difino uzata. Jen liberaleco, kiu malfacilas la taskon de klasifikado.

Principe, îiu juûo estas komenco de difino, îar ûi diras ion ekvivalentan al objekto konata.

Por komenci la sistemigon de la difinoj, oni avertu pri la klasado laýforme kaj laýmaterie. Ili interpleksiøas, sed distingiøas, æar unu rilatas nur al maniero difini, la alia al la enhavo pri kio okupiøas la difino.

 

9. Laýforme, la specoj de difino varias laý la maniero prezenti la difinon mem, sendepende de la materia speco de enhavo.

Historie, la laýforma kompreno de la difino estis pli strikta en Aristotelo, kiu avertis pri la karaktero de la difino æefe kiel diranta la esencon de la afero, dum la stoikistoj, ekzemple Krisipo, akceptis pli vastan komprenon de la difino kiel respondo al iu ajn demando.

Aristotelo diris, ke difino koncernas al esenco kaj substanco (Anal. Post., II, 3. 90b 30. Tamen Aristotelo ne estis rigida rilate tiun vidpunkton. La akcepto de pluraj specoj de difino laýforme fariøis tradicio, sed tamen kun averto pri la æefeco de la esenca.

Krisipo asertis, ke difino estas V B ` * @ F 4 H (= respondo) (D. Laerta, VII, 1, 60), kaj Cicerono tiusence prezentis plurajn specojn de difino (Topp., 5, 26).

Same okazis en skolastikaj rondoj, jam ekde la antaýa tempo de Boecio, kiu prezentis entute 15 specojn (De definitione, Patr. Latini, 54, col.901-07).

 

Tiu laýforma maniero prezenti la difinon okazas laý pluraj æefaj vidpunktoj.

- Laý la eventuala celo de la difino mem; tiusence okazas absoluta difino kaj eksplikiga (funkcia) difino.

- Laý la ebleco prezenti partojn de la difinito; tiusence okazas propra senca difino kaj ne propra senca difino.

Laý kompleteco kaj nekompleteco de prezentado de la ekvivalentaj elementoj konsistigantaj tiun difinendan objekton; tiusence okazas kompleta difino kaj ne kompleta difino.

10. Difino absoluta kaj difino eksplikiga. Estas principe la operacio de difino nur la ekvivalenteco inter du kampoj, tiu de la difinito kaj tiu de la difino. Sed povas okazi aldona intereso en tiu fenomeno.

Difino absoluta estas tiu, kiu nur esence prezentas la ekvivalentojn de la difinita afero.

 

11. Difino eksplikiga (klariga, funkcia) estas prezentado de la ekvivalento cele al informo rezultinta.

Ordinare, difino celas klarigi ion. Sekve, la funkcia difino estas atenta al fakto ke la konsistigaj partoj jam estas konataj, îar per ili ûi konatigas la difinendan tutaëon. Do la funkcia difino de difino okazas jene:

Difino estas prezentado de la difinito per jam konataj partoj.

12. Proprasenca difino (esenca difino) kaj ne proprasenca difino (priskriba difino). Oni lernu distingi tion, kio fakte estas difino, kaj tio, kio nur alproksimiøas al difino, pro tio ke nur la efektiva difino ebligas la alternadon de difinito kaj de difino.

En matematiko, estas klare, ke nur eblas la alternado se efektive okazas la difino.

 

Proprasenca difino okazas nur, kiam la difinita objekto estas prezentata per la sumo de la efektive konsistigaj elementoj. Tiam eblas krei la ekvivalenton, per kio fariøas la difino.

Tiu proprasenca difino estas ankaý dirata esenca difino, pro tio, ke difino estas esence tio, - la ekvivalenteco inter la intjero kaj la koncernaj partoj. Ekzemple, homo estas racia animalo (homo estas la sumo de du elementoj – racieco kaj animaleco).

 

13. Kontraste, la ne proprasenca difino, anstataý prezenti esencajn elementojn (æiujn esencajn partojn, kiel en kompleta difino, aý kelkajn esencajn partojn, kiel en ne kompleta difino) (vd), øi nur propražojn. Tiu ne proprasenca difino estas ankaý dirata priskriba difino, pro tio, ke øi nur prezentas la propraëojn de la difinito, ne la partojn mem de la difinito.

Se la partoj estas esencaj, ekzemple genro kaj specifa diferenco, la difino estas esenca. Se nur aliaj elementoj, la difino estas priskriba. En tiu priskriba difino, per la priskribo de karakteriza elemento, la difinito nur fariûas konata de malproksimo. Se okazas ke la objekto estas ne difinebla per proprasenca difino (îar la objekto estas simpla), øi povas tamen resti difinebla per alia flanko, per la propraëoj, kaj do per priskriba difino. Belo, ekzemple, estas simpla nocio kaj do difinebla nur per priskriba difino.

 

Kompreneble, la esenca difino estas la plej bona por kompreni iun ajn aferon; sed, ne îiam la esenca difino estas atingebla, kaj pro tio restas nur la priskriba difino.

La univokaj konceptoj facile difiniûas per klara distingo de genro kaj diferenco, kiuj kune difinas la specon. Klasika ekzemplo de esenca difino en la rango de univoka konceptaro estas tiu pri la homo (speco) – racia (diferenco) animalo (genro). Alia ekzemplo de esenca difino: triangulo (speco) estas figuro (genro) el tri anguloj (diferenco).

 

La analogaj konceptoj, kvankam povantaj havi kunmetitajn elementojn, per kiuj eblas prezenti tiujn konceptojn pere de la difino, estas ne tiel facile difineblaj. Laý la aristotela konceptado de la ento, tiu æi estas kunmetita el ekzisto kaj esenco: aý el du principoj – aktualo kaj potencialo. Do, la ento difiniûas (laö la proprasenca difino kaj esenca difino) el io kunmetita el aktualo kaj potencialo.

 

Ordinare ne proprasenca difino okazas rilate simplajn objektojn (ne havantajn kunmetitajn konsistigajn elementojn), do sen ebleco esti prezentataj per ekvivalentaj partoj. Sed tamen, per abstraktado, eblas diri ion pri tiuj simplaj aferoj, kaj tio restas do la ne propra aý priskriba difino. Îiu ne proprasenca difino de simpla objekto ripetas la nocion de tiu objekto mem, kvankam per aliaj abstraktaj elementoj. Okazas iom da avantaøo en tiu procedo, æar tiuj abstraktaj aspektoj avertas iamaniere la atenton pri io antaýe ne avertita.

 

Per vortoj oni povas fari ïajnan diferencon, precipe kiam la dua vorto estas kunmetita. Efektive, tamen okazas taötologio. Jen ekzemplo: nenio estas neento.

Ankaö per konceptoj oni sukcesas fari ian diferencon, kiam la difinenda objekto kaj la difino ricevas diferencon de abstrakteco. Ekzempoj: ento estas enteco; belo estas beleco.

Neproprasenca difino okazas ordinare per nur kelkaj abstraktaj partoj. Ekzemploj: ento estas tio, per kio la afero estas; belo estas elstaro.

 

14. Kompleta difino (per la 4 fundamentaj kaýzoj) kaj ne kompleta difino. Laý la kompleteco aö ne kompleteco de la difinenda objekto povas okazi la kompleta difino, per la prezentado de îiuj elementoj, kies tutaëo konsistigas la ekvivalenton de la difinita afero, kaj la ne kompleta difino, per prezentado nur la dezirataj eksplikigaj elemento kapablaj identigi la difiniton.

 

Relative, tamen, al la cirkonstancaj celoj de la difino, ne estas îiam eble nek necese enmeti îiujn elementojn, sed nur tiujn eventuale petatajn de la kunteksto.

El la ebleco varii la prezentadon de la elementoj konsiderataj ekvivalentaj al la difinenda objekto rezultas, do, la multobleco de la difinoj.

En tiu senco, îiu difino havas vidpunkton, laý kiu øi fariøas. Do, laý la kompleteco aý ne kompleteco de la ekvivalentoj, oni difinas, foje laö la vidpunkto de îiuj elementoj, foje laö de kelkaj elementoj, jen tiuj, jen tiuj aliaj.

 

Kiam difino estas kompleta? Principe, difino estas kompleta, kiam øi prezentas æiujn konsistigajn elementojn de la difinito.

Ordinare, la kompleta difino ne estas ebla, îar oni ne scias îion pri iu ajn afero; tamen, la kompleta difino estas la fina celo, kiun oni serîas kiel finan rezulton.

La fundamentaj elementoj de îiu estaëo estas la kvar kaözoj:

 

La kaýzoj en si mem estas afero de enhavo, kaj pro tio rilata al la difinoj laýmaterie (vd 16). Sed, prezenti æiujn kaýzojn, aý nur kelkajn apartajn, estas afero de difino laýforme, æar rilata al kompleteco kaj ne kompleteco de la difino.

Tiu difino, kiu mencius tiujn kvar kaözojn estus kompleta difino. Okazas relativa kompleta difino, se estas la kvar kaýzoj rigardataj laý la vidpunkto de aparta scienco. Do, relative oni povas interpreti kiel kompletan difinon tiun, kiu en îiu aparta scienco mencias tutaëe la fundamentajn elementojn.

Æiu scienco, - pro la øenerala sistemeco, - havas nur unu linion de laboro; pro tio, la petataj difinoj okazas laý la vidpunkto de la specifa objekto de tiu scienco.

Filozofiaj sciencoj difinas raciajn objektojn, ekzemple la substancon kiel tio, kio substaras la akcidencon.

La empiria scienco difinas ion per empiriaj konstatoj, ekzemple, konceptante ïtonon kiel ion jam de longe ekzistanta sur la Tero kaj konsistanta el malmolaj materialoj ktp.

 

Ordinare, precipe en naturaj aferoj, oni prezentas nur la internajn kaözojn en la difino (materia kaj forma). Tiuj estas formaj difinoj (vd 12), pro tio, ke ili nur prezentas internajn konsistigajn kaýzojn.

Ekzemploj de formaj difinoj: homo estas racia animalo; kaserolo estas ujo el konsistenca materialo.

La eksterajn kaözojn (celan kaj efikan) oni almetas ordinare nur por kompletigi la forman difinon.

Kiam ne kompleta difino prezentas nur la eksterajn kaýzojn, øi fariøas operacia difino (vd 21), rekte kontrasta al forma difino.

Tiuj kompletigoj per la eksteraj kaýzoj ne estas kutimaj, - kiel oni jam avertis, - en difinoj por naturaj konkretaj objektoj; neniu kutime difinas la homon kiel racian animalon generata de aliaj homoj (efika kaýzo), kaj por esti feliæa.

 

Sed la kompletigoj per la eksteraj kaýzoj oftas en difinoj (operaciaj) de rezultoj de agoj kaj rezultoj de faro [artefaritaj aferoj]

 

Koncerne al difinoj de rezultoj de ago, necesas difini per indiko de la eksteraj kaözoj. Ekzemploj:

Konsilo estas eldiro de tio, kion oni opinias, ke iu devus fari (formo) por plibone agi (celo);

Leøo estas racia decido (forma kaözo), anoncita parole aö skribe (materia ka zo), de tiuj, per kiuj la rajto estas decidata (efika kaözo), por komuna celo (cela kaözo).

 

Koncerne al difinoj de rezultoj de faro estas klare necesa la informo pri la celo de la faritažo.

Ekzemploj de operaciaj difinoj en la kampo de faritažoj:

domo estas konstruažo por loøi;

horloûo estas maïino por montri horojn;

vorto estas prononcata sono por signifi ion.

kaserolo estas ujo el konsistenca materialo farita por kuiri manøažojn.

Operacia difino estas atenta al fenomeno, ke en faritaëoj estas kelkaj rilatoj inter la formo kaj la celo tiamaniere, ke ili estu klare indikataj, æar la ïanûo en la celo, ïanûas la formon. Ekzemploj:

Vazo estas ujo por enteni fluecajn aö solidajn substancojn;

Pelvo estas portebla vazo malprofunda kaj larûa;

poto estas kuirvazo, sed florpoto kelkfoje;

kaldrono estas granda kuirvazo;

kaserolo estas mezgranda kuirpoto kun tenilo;

baseno estas granda pelvo en ûardeno aö parko, aö parto de haveno ïirmita kontraý ventegoj, aö regiono, en kiu fluas rivero kun siaj alfluantoj.

 

La plej ampleksa difino estas do tiu, kiu prezentas, krom la genron, la specigon (internajn elementojn), ankaö eksterajn kaýzojn, kiel tiujn de efiko kaj celo. Ni memoru Aristotelon, kiu asertis, ke æiu afero konsistas el kvar kaýzoj, per kiuj ûi do difiniøas (forma, materia, efika, cela kaýzoj).

Jen, do, kiel ekzemplo, la ampleksa difino:

Metodo estas maniero (formo) de operacio (materio), ekzemple de la homo (efika kaýzo), por plibone atingi la rezulton (cela kaýzo).

Alia ekzemplo, nun pri aparta metodo:

Akupunkturo estas maniero (formo) de anestezio (materio), kreita de æinoj (efikaj kaýzoj), por atingi sendolorajn rezultojn (cela kaýzo). Tiu speco de kompletaj difinoj per cela kaj efika kaýzoj estas uzataj, kiam tiuj eksteraj aspektoj gravas en la øenerala kompreno de difinita afero.

 

15. Ne kompleta difino konsistas en la prezentado de ekvivalentaj elementoj pri la difinenda afero tiamaniere, ke tiuj elementoj estu sufiîaj ene de eventuala kunteksto.

Ekzemple, pelvo estas vazo profunda kaj larûa. Jen ne kompleta difino, sed sufiîa laö la kutima kunteksto.

 

Estas nekompleta difino facile komprenebla, sed ne facile sistemigebla.

Por sistemigi la nekompletajn difinojn oni prenu unue la plej fundamentajn vidpunktojn.

Pri la fundamenteco, tamen, de tiuj plej fundamentaj vidpunktoj la homoj povas malkonsenti.

Oni supozu, ke la divido per kaözoj, laý la prezentado de Aristotelo, estas bona. Tiam la specoj de difinoj estus kvar – difino per la materio, difino per la formo, difino per la celo, difino per la efika kaýzo.

Aliflanke, konsiderante, ke la materio kaj formo interrilatas, kiel internaj kaözoj kun elstaro de la formo, oni povas nomi formajn konsistigajn difinojn tiujn, kiuj prezentas la determinantan formon kaj la determinitan materion; paralele, - konsiderante ke la celo kaj efiko interrilatas kiel eksteraj kaýzoj kun elstaro de la efika operacio, - oni povas nomi operaciajn difinojn tiujn, kiuj prezentas la celon kaj efikan kaözon kiel ekvivalenton de la afero difinenda.

 

La formaj difinoj estas kompreneble la plej bonaj koncerne la enhavon, kvankam la operaciaj difinoj estas la plej utilaj; cetere, la formo decidas fine pri la operacio. Unuj kaj aliaj estas granda grupo de difinoj, kiuj denove subdividiûas.

Inter la formaj difinoj troviûas la proprasencaj (aý esenca) kaj ne proprasencaj (aý priskribaj) difinoj; la reala kaj noma difinoj. Tiuj menciitaj formaj difinoj tre gravas, kaj devas esti aparte esplorataj.

 

16. Laýmaterie, la difinoj direblas per la enhavo, kaj kiuj estas do en kontrasto kun la laýformaj difinoj. Ekzemple:

Pli detalaj estas la sciencaj difinoj: logikaj difinoj, matematikaj difinoj, filozofiaj difinoj, poozitivaj sciencaj difinoj, fizikaj difinoj, biologiaj difinoj ktp.

 

17. Forma esenca difino, kontraste al operacia difino. Pri formaj difinoj kaj pri operaciaj difinoj oni jam esploris enkonduke, por paroli pri la laýforma kompleteco de difinoj (vd 14); nun la sama temo reaperas laýenhave, kaj do laýmateria divido de la difinoj.

La formaj difinoj estas kompreneble la plej bonaj koncerne al enhavo; tamen, la operaciaj difinoj estas la plej utilaj.

 

Formo estas la interna konsisto mem de la difinito, kaj estas formaj difinoj tiuj, kiuj prezentas tiun internan konsiston. Kontraste, la operaciaj difinoj rilatas al efikanta kaýzo kaj celo.

Cetere, la formo decidas fine pri la operacio. Unuj kaj aliaj estas granda grupo de difinoj, kiuj denove subdividiøas.

Inter la formaj difinoj troviøas la esencaj kaj priskribaj difinoj. La reala kaj nomai difinoj.

 

18. Forma priskriba difino estas tiu prezentanta la ekvivalentecon per propražoj. Anstataý prezenti la esencajn elementojn, la priskriba difino aliras al difinito ekde malproksimo, pere de tiuj aspektoj ordinare pli konataj.

Propražoj estas formaj sekvoj de la pli fundamenta naturo. Inverse, ili kaýzas la konon de tiu fundamenta naturo.

Eventuale, stabilaj akcidencoj ankaö povas menciiûi kiel priskriba difino, îar sufiîaj por informi pri la difinenda objekto; almenaö estas prezentata la kunteksto de ûi.

Per la propraëoj kaj stabilaj akcidencoj, oni iras malrekte en la esencon; se la propraëoj estas forma sekvo, tiuj determinoj rezultintaj el la fundamento resendas al ûi.

Ekzemploj de priskribaj difinoj per propražoj: homo estas animalo kapabla ridi; homo estas socia animalo; homo estas politika animalo; homo estas libera estulo.

Difino per stabilaj akcidencoj: homo estas dupieda senpluma animalo; homo estas scivolema spirito.

 

Gravas priskriba difino por klarigi pri simplaj aferoj. Se ili estas simplaj, nur eblas difini ilin priskribe per la propražoj kaj akcidencoj. Ekzemple, ekzisto estas la kontraöo de ne ekzisto; esenco, estas la maniero per kio io ekzistas; propraëo estas aspekto de la esenco; unu estas la antaöa rilate la du. Priskribe oni difinas al ento, al belo, al bono, al certeco, al io, al aëo, al afero, al perfekteco, al fundamentaj statoj de sento.

19. Forma noma difino reala kaj forma reala difino. Oftas komenci klarigon per la noma difino, por nur poste daýrigi per la reala.

La noma difino iras malrekte en la objekton tra la nomaj sugestoj tre oftaj en la strukturo mem de la vorto. Do, noma difino eksplikas la difinitan aferon per lingvaj informoj. Tiuj povas esti per la lingva konvencio, per la etimologia originalo, per la semantika evoluo. Tiu difino ne estas nur difino de la nomo; per la nomo, ûi klarigas la difinitan aferon.

 

La konvencia noma difino ekzamenas la nomon de iu difinita afero laö la esenca funkcio de la lingvo – signifi per konvencia vorto, sendepende de etimologia origino kaj semantika evoluo.

Pro la sendependeco de la konvencio (esenca al la lingvo) rilate al la etimologia kaj semantika origino de la vortoj (neesenca al la lingvo), la nomoj povas kreiûi ne nur per eventuala uzo, sed ankaö tute planite.

La meza vojo estas tiu, kiu prenas etimologiajn vortojn, kaj korektas ilian eventualan semantikan evoluon, ûis la atingo de preciza signifo dezirata; tio okazis kun Esperanto, etimologia lingvo, sed kun plibonigoj, tiamaniere, ke la konvencia noma difino restas ekvivalenta. Ekzemple, banko signifas monsistemon, benko signifas specon de sidilo.

 

b) La etimologia noma difino konceptas pri iu afero per la pasinta origino-signifo de uzata vorto. Ekzemple, filozofio laönome signifas "amiko de saûo"; aö ontologio estus la "scienco pri la ento".

Foje tiu etimologia noma difino alpro-ksimiûas de la ekvivalenteco kun la afero difinita; tio okazas koncerne la vorton ontologio (= scienco pri la ento) kaj ne tute koncerne la filozofion (= amiko de la saûo).

 

c) La semantika noma difino (el la greka F ­ : " , -" J @ H = signifo) prezentas la etimologian difinon kun la transformoj de signifo okazintaj tra la jarcentoj. Ekzemple, ideo (el la greka 4 * X " , -" H = vidado, ideo) signifante figure la mensan vidadon, fine signifas rekte tiun mensan operacion; valoro (el la latina valor = forto) fine signifas ankaö la komercajn valorojn, moralajn valorojn, metafizikajn valorojn.

La intereso pri la nomaj difinoj okazas precipe en la plej abstraktaj partoj de la sciencoj kaj filozofio, îar la abstraktaj konceptoj apogas sin sur la vortoj, pro manko de la konkreta æeesto de objekto.

 

20. La reala difino estas tiel dirita por distingi ûin de la noma difino. Kompreneble, la reala difino estas la îefa difino, îar ûi rekte mencias la ekvivalenton de la difinita afero.

Kiam la noma difino fariûas nur pri la nomo, ûi ankaö estas reala difino (de la nomo). Nur kiam oni prenas la difinon de la nomo, por fine kompreni per eventualaj lingvaj sugestoj la difinitan aferon, temas pri la noma difino

Vortaroj difinas la vortojn per reala difino, îar ili faras tion per la ekvivalenteco inter la nomo kaj la signifita objekto. La vera noma difino ne celas rekte difini la nomon, sed per ties difino klarigi alian objekton.

 

Foje la noma difino povas malhelpi, se oni ne estas sufiîe atenta pri apartaj ne interesaj sugestoj de la etimologio. La juda kaj kristana Biblio, ekzemple, diras ke Babelo (Babilono) signifas "konfuzaëo", îar tie Dio konfuzis la homajn lingvojn. Tiu interpreto baziûas sur proksimeco de sonoj, kiuj en la hebrea lingvo fakte signifas konfuzaëon; sed en la babilona lingvo la signifo estas "pordego de Dio".

 

21. La operaciaj difinoj, difininantaj per mencio de la efika kaýzo kaj de la celo, distingiøas de la formaj aö konsistigaj difinoj. Precipe pri eventualaj aferoj kaj artefaritaj objektoj estas konvene mencii la efikan kaýzon kaj celon en la difino.

Se tiu mencio de la eksteraj kaözoj restas sola, sen la forma kaj materia kaýzoj, la difino estas nur operacia kaj sekve nekompleta difino, kvankam sufiæa ene de kunteksto. La difino estos kompleta nur, kiam æiuj kaýzoj menciiøas.

Operacio (el la latina opus = verko) havas multsignifecon. Pro tio, ankaý operacia difino signifas kun nuancoj diversajn specojn de difino.

 

a) Operacia difino foje signifas la difinendan aferon per mencio de la agoj kaj faroj (teknikoj), per kiuj oni atingas la konon de tiu difinenda afero. Tiu mencio helpas la komprenon de la konceptoj utiligataj en la difino.

Ekzemple, la operacia difino de varmo diras, ke la varmo estas tiu fenomeno, kiu dilatas la korpojn; aý, varmo estas tiu fenomeno, kiu altigas la kolonon de hidrargo en la termometro.

Operacia difino de inteligenteco estas la kapablo solvi problemojn demanditajn kiel testo; el tiu demandaro rezultas la kvociento de inteligenteco.

 

La operaciaj difinoj estas karakterizaj de la empiriaj sciencoj. Ordinare empiriaj sciencoj operacias empiriajn donitažojn (ekzemple, la varmon), kaj pli amplekse ankaý empiriajn efikojn (ekzemple, la efikojn de la varmo kiel dilatanta la metalojn). Per tiu empiria konstatita efiko oni operacie povas difini la empirian kaýzon.

 

b) Genetika difino (generiga difino, geneza difino) estas speco de operacia difino, kaj havas rilaton al la efika kaözo. Ekzemploj: æino estas tiu, kiu naskiûis en Æinio (geografia kaj politika senco); æino estas tiu, kiu naskiûis el æinaj gepatroj (etna aö genta senco); filo estas tiu, kiu estis generita; patro estas tiu, kiu generis.

La matematiko uzas la devenajn difinojn, kiam ûi prezentas objektojn per la komenciûinta apero. Ekzemple, linio estas punkto, kiu eliras. Fine, la laödevena difino estas priskriba difino, sed unu el la plej signifaj en tiu speco.

 

22. Ekvaciaj difinoj estas tiuj, kiuj celas la anstataýon de unu el la terminoj de la difino per la alia, sen klara determino pri kiu estas la difinenda kaj kiu la difino. Ekzemple, 2 plus 3 estas kvin; aý 5 estas 3 plus 2; 2 plus 3 estas 1 plus 4. En tiuj difinoj unu eksplikas la alian, sed en ambaý direktoj. Konsiderinte, ke en la difino okazas sintezo, tie æi la sintezo ankaý okazas en ambaý direktoj.

La specoj de ekvaciaj difinoj estas almenaý tri – implicita, eksplicita, sugesta, kun subdividoj.

 

a) Implicita ekvacia difino estas tiu, kiu signifas ne rekte la difinitan objekton, sed per iu elemento, kiu povas iumaniere indiki øin per analiza kalkulo.

Tiu implicita ekvacia difino okazas pere de elementoj jam konataj, kiuj rilatas al la ekvivalento mem.

Se oni prezentas la premisojn, virtuale oni jam donas la difinon kiel konkludon.

Se oni prezentas la kondiæojn de la aksiomoj aý principoj, ankaý implice oni jam donis fine la difinon kiel rezulton de la analizo

En matematiko la implicita difino okazas en la ekvacio (matematika egalažo enhavanta nekonatan nombron per x).

 

b) Eksplicita ekvacia difino estas tiu, kies terminoj ambaýflanke estas prezentataj; ekzemple, en la plej ofta aritmetikaj operacioj de sumo: 2 plus 3 egalas 5.

La eksplicitaj ekvaciaj difinoj povas esti samspecaj ambaýflanke, kiel en la menciitaj aritmetikaj operacioj 2 + 3 = 5.

Okazas ne-samspeca ekvacia difino, kiam unu kategorio estas prezentata nur per operacia ekvivalenteco kun alia kategorio. Ekzemple, se unuflanke oni prezentas per la mekanika ekvivalento tion, kio aliaflanke estas reprezentata per la varmo; aý, la ekvivalento en kilogramoj de la varo; aý, la ekvivalento en mono de la sama varo.

 

c) Sugesta ekvacia difino estas tiu, kiu difinas nur per la genro tiamaniere, ke la nekonata diferenco estu sugestata per tiu rimedo. Ekzemple, tiu fungo estas el grupo de manøeblaj fungoj.

 

23. Sciencaj difinoj. Laýmaterie, la difinoj varias en specojn laö la objekto difinita, tio estas laý la kampo en kiu ili okazas.

Tiusence estas klasoj de: logikaj difinoj, matematikaj difinoj, filozofiaj difinoj, sciencaj difinoj, fizikaj difinoj, biologiaj difinoj ktp. Æiuj povas ricevas apartan studon en la koncernaj specifaj sciencaj metodikoj.

 

24. Leûoj aö propraëoj de difino. En bona difino okazas:

.

25. Vidpunkto en difino estas postulo de la sistemeco. Ordinare ne eblas difini per indiko de æio, kaj ne estas tiu la celo de kiu difinas.

Sekve, por bone difini oni lasu klare, per la kunteksto, se la vidpunkto estas efektive universala, aý se la vidpunkto estas aparta. Cetere, se la vidpunkto estas aparta, øi estu, kiom eble, sufiæe klara.

 

26. La ekvivalenteco estas esenca al la difino mem, îar rekte per ûi fariûas la konon de la difinito.

Kiel ekvivalenta, la difino fariûas vere difino; sen ia ekvivalenteco ne ekzistas difino.

Kiu faras aserton, nur atribuas la predikaton al subjekto, kaj ankoraý ne faras difinon. Por ke okazu difino estas necese lasi klare, ke la aserto aldone fariøas kiel ekvivalenteco.

27. La eksplikiga efiko de la difino rezultas el la ekvivalenteco; sed la ekvivalenteco estas esenca, dum la eksplikiga karaktero estas nur propražo de la difino (vd 11).

Kvankam nur propražo, la eksplikiga karaktero de difino estas tio, kio faras ke la difino estu utila. Pro tio, oni tiel ofte uzas la metodon de difino.

28. Bona libro estas tiu, kiu ofte uzas la difinon. Sed estas necese, ke tiu ekspliko estu rekta rezulto de la difino mem. Kiam el la difino ne rezultas eksplikon, la difino mem ne estis bone prezentata

 

29. La dikotomeco rezultas el la vidpunkto korekte aplikata. Per du vortoj fariøas la plej bonaj difinoj.

 

30. Kiel mallonga, la difino estas nur eldiro de la konsistigaj partoj de la difinenda koncepto.

La difino ne enmiksas aliajn juøojn, nek enmetas rezonojn. Didaktike, oni lasu tiujn aliajn elementojn kiel postajn klarigojn.

 

31. Kompreneble, la difinoj petataj ene de bona libro estu oportunaj, kaj metataj sisteme je la øusta momento.

Tiu tezo pruvenda estas je la komenco de diskutado nur ankoraö hipotezo. Sed tiu hipotezo, kiel hipotezo, estas la æefa esti difinenda je la komenco de la esploro.

Samtempe kun la fundamenta hipotezo pruvenda, estas difinendaj la antaýsupozoj (vd). Tiuj antaösupozoj jam estas konataj kaj pruvitaj; îiu povas, tamen, ne akcepti la samajn antaösupozojn, kaj precipe pro tio estas necese, ke îiuj terminoj estu difinitaj.

Polemikaj spiritoj ofte forgesas difini la pridiskutažojn; rezulte ili estas konfuzaj, jen pri la hipotezo defendata, jen pri la antaýsupozoj. Klara spirito estas tiu, kiu diskutas pri la tezo kun ambaö specoj de difino, tiuj de la hipotezo kaj tiuj de la antaösupozoj. Malklara spirito nek scias kian estas la hipotezo proponata, nek kiajn konceptojn estas antaý supozoj.

Resume pri la tuta afero pri difino. Estas tio, kio estas la naturo de difino; tio, kio estas la specoj de difino; tio, kio estas la leøoj de bona difino.

E. Pauli

 


DIGNITAS, -ATIS. (L: 1218)

Erudicia nomo de la latina skolastiko, ekvivalenta al "aksiomo", kaj per kiu Boecio tradukis laölitere la grekan • > \ T : " , -" J @ H (vd).

E. Pauli.

 


DIGNO, -A (+). 1220.

L: dignitas, -atis; dignus.

A: dignity;. F: dignité; digne. G:Würde; Menschewürde. H: dignidad; digno. I: dignità; degno. P: dignidade; digno. R: (dostóinstvo); (dostoiniyi).

 

1. Etimologie, digno devenas el la latina dignitas (= digno, titolo, posteno), enkadre de la hindeýropa radiko dek- (= ricevi), el kiu ankaý devenas similaj vortoj, ekzemple, decus, -oris (= deco) (vd).

Substantiva radiko. Vortformoj: digno, digna.

 

2. Digno estas objektiva kvalito, rezultinta el la interna valoro de persono aö de objekto, pro kio ties integregreco ne devas esti atingata. Ekzemple, natura digno de la homa persono; digno de homo por sia bona konduto; digno de aferoj uzataj en kulto; digno de la historiaj restaëoj.

Nuance, valoro (vd) estas io direbla kompare, kaj kapabla havi prezon laýkvanto, kaj sekve akireba, aý vendebla, per interïanøo, permuto, aý ankoraý esti forlasita, dum digneco estas io ne tuïebla, îar dirita pri io simple kiel objektiva kvalito. Iamaniere digno estas speco de valoro, kiam øi estas absoluta, sed la nocio mem de valoro estas pli vasta, povanta esti ne absoluta, forlasebla.

3. La karaktero de digno estas la netuïebleco de kelkaj valoroj. Estas digno en la fundamento mem de la homaj rajtoj, kiu do estas respektendaj sen ebleco esti anstataýgitaj per io ajn alia.

Kant (1724-1804) avertis pri la netuïebleco de la digno, æar tio montriøis fundamenta en la aýtonoma etiko de li proponata. Laý la kagegorika imperativo: "Vi agu tiamaniere, ke vi traktu la homaron, en via persono kaj en iu ajn alia, æiam ankaý kiel celo, neniam nur kiel ilo" (Grundlegung zur Met. Der Sitten, II).

Nenio povas atenci, perforti, profani la dignon. Nur eblas imagi malrektan reagon, se iu homo atakas alian. Sekve okazas la sindefendo, kies malrekta rezulto povas esti malhelpon al digno de la atakanto.

 

Ankaý Friedrich von Schiller (1759-1805) esploris la koncepton de digno, kun proksimeco al tiu avertita de Kant, elstarigante aparte la liberecon de la homa spirito. "Kontrolo de instinktoj pere de la morala forto estas la libereco de spirito, kaj la esprimo de libereco de spirito estas nomata digno" (Graco kaj digno, skribažo de 1797, en Werke, eld. Karpeles, XI, p. 207).

 

Denove Alexius von Meinong (1853-1921) pritraktis valorojn kiel dignojn (germane, Wuerdigkeiten), kaj kiujn li priskribis fenomenologie.

3. En aparta erudicia senco, digno estas aksiomo, laý uzo disvastigita en la latina skolastiko.

Tiu aparta skolastika senco de digno , -kiel aksiomo, - estis enkondukita de Boecio, kiu tradukis laölitere la grekan • > \ T : " , -" J @ H (vd) per dignitas (= digno).

Tiel uzis la vorton Tomaso el Akvino, In Met. , III, 5, 390).

Giambattista Vicco, en verko Scienza nuova, 1725, uzis la esprimon "aksiomoj aý dignoj (itale dignità), filozofiaj, jen filologiaj".

E. Pauli.