DIECO.
1204.L: divinitas, -atis.
A: divinity. F: divinité. G: Götlichkeit. H: divinidad. I: divinità. P: divindade. R:
1. En kio konsistas la naturo de Dio, la dieco mem?
Gravas tiu temo en religio, kaj ordinare ne estas sufiæe zorgata de la religiuloj. Nur eblas perfekta religio kun korekta nocio pri la dieco. Nur per bona filozofio forigeblas la kutimaj difektoj pri tiu nocio.
Koncerne al ekzisto, estas Dio la ekdesieco (vd) kaj koncerne al la esenco Dio estas la intensiva infiniteco.
Tiu divido en du aspektojn estas tamen maniero de la homa kompreno. Fakte en Dio la ekzisto kaj la esenco fariøas la samo, - la esenco de Dio estas la la maniero de la ekzisto mem. Tamen restas la mensa distingo, æar esenco æiam estas la maniero de la ekzisto, ankaý kiam unu estas la alia.
2. La ekdesieco, latine aseitas, konsistas en la kapablo ekzisti sendepende de alia, kaj do nur ekde si mem. Principe la ekdesieco estas la fakto, æar io ekzistas. Se la mondo estas ekdesi, tiu mondo estas la Dio. Se alia estas la ekdesieco, tiu alia estas la Dio. Restas nur decidi, kiu estas efektive la ekdesieco.
Du estas la aferoj esplorendaj en tiu ekdesieco:
rilatas al æio, kio estas Dio, kontraste al la finitaj estažoj.
Aparte diskutas la gnozeologio pri la principo de memsufiæo (vd).
Ankaý aparte estas la diskutado, pri la kontingenceco kontraý la ekdesieco okupiøas la pruvoj pri la ekzisto de Dio. Tomaso el Akvino metis tiun argumenton kiel 3-an vojon al Dio (vd).
Kia estu la solvo, en æiu kazo la ekdesieco restas kiel karaktero de la dieco.
3. Intensiva infiniteco rilatas al esenco. Tamen esenco estas maniero ekzisti, kiu povas esti finita, aý infinita.
En finita esenco pli facile oni komprenas, kio estas esenco, æar la maniero ekzisti limiøas al determinoj, kiuj restas unuj en kontrasto al aliaj determinoj. Certamaniere la finitaj esencoj estas en kontraýdiro de unuj rilate la aliajn. Sekve de tio okazas la antitipio (vd).
En infinita esenco ne okazas determinoj, per kio la ekzisto limiøu en aparta maniero ekzisti. La maniero ekzisto de la infinita ekzisto estas ekzisti sen limoj, sen determinoj. Sekve, la maniero ekzisti estas simple ekzisti, tio estas, koincido kun la ununura mema esenco.
La dieco, koncerne al esenco, estas esti la sama ekzisto.
4. Falsa Dio, jen la Dio de la plimulto, pro manko de sufiæe bona filozofio.
Estas falsa Dio, tiu Dio kiun oni imagas kiel aparte loøanta en la æielo. Efektive, se Dio estas pli granda ol la æielo, Li ne povas esti aparte tie. Cetere, Dio ne kreis la æielon, por poste enloøiøi tie. Pli bone estas diri, ke la kreita æielo estas en Dio.
Ankoraý pli radikale direblas, ke ne ekzistas kreita æielo, sed ke Dio mem estas la æielo. Efektive, æie ajn estas Dio, kaj do æie estas la æielo. Tiusence, æiu kreita estažo jam estas en la æielo; mankas nur konscii pri tio, kaj esti kontenta pro tio. Tamen, Dio povas elekti inter la du menciitaj formoj de æielo.
Estas ankaý falsa Dio, tiu Dio kiun oni imagas kiel estanta Sinjoro, al kiu servas la kreitažoj. Efektive, pro la fakto, ke Dio estas intensive infinita, Li nenion bezonas, kaj sekve Li ne kreis la mondon, nek la homojn, por ke Li fariøu Sinjoro, kiu ricevas servojn de la servistoj.
Plibone estas diri, ke la mondo kaj ni homoj estas la gloro de Dio. Efektive, gloro estas certa brilo, kio avertas pri tiu, kiu estas motivo de la gloro. La tuta kosmo estas motivo de gloro de Dio. Same, ni homoj estas tiu gloro. Ni estas objektiva gloro, per la realo gloranta Dion; kaj ni povas esti formala gloro, per la konscio esti la gloro de Dio. Cetere, ni gloras Dion per vortoj.
Tre gravas la korekta nocio pri la dieco, por ke la religio ekfunkciu bone. Tiam la tuta kosmo estos rigardata kiel templo de Dio. Per korekta nocio pri la dieco, æiuj kreitažoj kondutos optimisme kiel gloraj radioj de la Kreinto. Sed ni malbone gloras Dion, se ni konceptas Lin kiel falsan Dion. Oni lasu ke Dio Diu per la vera dieco.
E. Pauli.
DIFEKTI, -O
(*). 1205.L: deficio, - eci, -ectum, - ere; defectus, -a, -um; defectio, -onis.
A: spoil, impair, damage; defect. F: endommager, détériorer; défaut. G: beaschaedigen, verletzen; Defekt, Mangel. H: defecto. I: difetto. P: defeito, dano, estrago. R: (povrezhdát); (povrezhdénie).
1. Etimologie, difekti devenas, tra la itala difetto (= difekto), el la latina deficio (= lasi, dizerti, defali, malfortiøi, esti en manko, en elipso, en eklipso), kunmete el de (= de, for) kaj facio (= fari).
Verba radiko. Vortformoj: difekti (tr), difekto, difektažo, difektebla, difektiøi, difektiøema, disdifekti (tr), fordifekti (tr), sendifekta, batdifekti (tr), bruldifekti (tr), valvodifekto, militdifektoj, tordodifekti (tr).
2. Difekto estas stato de io pro iu funkcia malbonigo.
Alidire, difekto estas okazinta manko en io, aý en iu, kaj pro kies ne sufiæeco fariøas funkcie ne uzebla por la koncernaj celoj, æu nur praktikaj, æu nur estetikaj.
Ekzemple, difekto de vazo pro iu rompo; difekto de mano, pro iu vundo; difekto de lingvo, pro manko de sufiæa fleksebleco.
Nuance, kripleco estas perdo de uzokapablo de iu viva membro, dum difekto diriøas pli vaste.
E. Pauli.
DIFERENCIALO, -A
. 1208.A: differential. F: diférentielle. G: Differentiell. H: I: P: diferencial. R: (differentsiál)
1. Etimologie, diferencialo, - same kiel diferenco (vd),- devenas el la latina differentia (= diferenco), siavice el differro, -erre (= porti al diversaj direktoj, dispelli, esti malsama), kunmeto el di- (pere de, dis-) kaj fero, -erre (= porti). Je la fino estas metataj du pseýdo sufiksoj enc-, kiel en diferenco, kaj al-, tiu lasta signifanta "havi la kvaliton de".
Substantiva radiko. Vortformoj: diferencialo, diferenciali (tr), diferenciala (kiel en diferenciala kalkulo, diferenciala ekvacio, diferenciala tabelo).
2. Diferencialo estas sendependa varianto, en interrilato al alia samspeca varianto. Ekzemple, diferencialo en rada sistemo, por normale funkcii en kurboj.
Elstaras la diferenciala kalkulo (vd
3. Specoj. Laýforme, diferencialo en variablo povas esti granda, aý malgranda.
Laýmaterie, diferencialo okazas en abstraktaj figuroj (kiel en geometrio), en mekanika movo (kiel en dentradažo), en psika sinteno (kiel en diferenciala psikologio).
En æiuj interagaj sistemoj eblas la koresponda diferenciala evoluo, kaj sekve eblas elpensi la korespondan variablojn. Do, eblas: diferenciala ekonomiko, diferenciala sociologio, diferenciala pedagogio, diferenciala folkloro, diferenciala etiko, diferenciala religio, diferenciala reago, ktp.
4. Scienco pri diferencialo estas preno de diferencialo kiel aparta temo, pro ties graveco.
Tiu temo ne estas specifa aparta scienco, sed estas preno el æiu specifa scienco, de la parto kiu rilatas al diferenciala variablo en evoluo. El pedagogio estas prenata la diferenciala pedagogio, el psikologio la diferenciala psikologio, el sociologia la diferenciala sociologio, ktp. El la kolekto de tiuj specifaj partoj fariøas la scienco pri diferencialo.
5. Diferenciala kalkulo (A: differential calculus. F: calcule différentiell. G: Differentialrechnung. H: cálcul diferencial. I: càlcolo differenziale. P: cálculo diferencial. R:) elstaras enkadre de scienco pri diferencialo.
En geometrio, diferenciala geometrio, aý infiniteziamala geometrio, estas metodo de studo de la figuroj, precipe de la propražoj de kurboj kaj de la surfacoj de la æirkaýažo. de æiu punkto.
Diferenciala kalkulo, ekzemple de sendependa variablo, okazas per kresko de la variablo. Alia diferenciala kalkulo estas diferenciala ekvacio.
La esploroj de Karl F. Gauss (1777-1855) pri kurboj de linioj kaj de surfacoj ebligis la matematikan konceptadon de radiusoj de kurboj, tanøentaj rektoj, geodezio de surfaco, ktp.
6. Diferenciala psikologio (A: diffrential psychologie. F: Psychologie différentielle. G: DifferentialPsycholgie. H: psicologia diferencial. I: psicològia differenziale. P: psicologia diferencial. R:) studas modojn kaj kapablojn de reago de individuo, kaj rilatas al la psikologio de la personeco. En tiu kampo situas parto de la psikotekniko (vd).
E. Pauli.
DIFERENCIGO.
1210.A: differentiation. F: différentiation. G: Differenzierung. H: diferenciación. I: diferenziamento, differenziazione. P: diferenciação. R: (differentsiatsija).
1. Vortformado el verbo diferenc-i (ntr) kaj sufikso -igi- , esprimanta la efikon de la kaýzo.
2. Diferencigo estas tio, kio diferencigas unuj rilate la aliajn. Supozas diferencigo la ekziston de diferenco. Pro la diferenco fariøas la diferencigo.
Povas diferencigo esti rigardata ekde de individuo, kiu diferencigas aliajn, ekzemple, diferencigo pro rasa aý religia diferenco.
Kaj povas diferencigo esti rigardata per si mem, fare de la diferenciganta faktoro. Ekzemple, diferenciga kulturo de la etnoj, kies malsamaj kulturoj per si mem enhavas malsaman identecon.
Diferencigo diriøas pri diferenco, kiam øi aldone estas rimedo de rekono de grupo. Ekzemple, kultura diferencigo de etno kutimas esti aparta lingvo.
3. Specoj. Laýforme, diferencigo povas okazi nur per diferenco objektiva, kiam diferencoj objektive diferencigas homojn kaj aferon.
Sed al efektiva diferencigo povas okazi reago el unu el la flankoj, kaj ankaý reago de ambaý flankoj.
Jen la ofta diskriminacia diferencigo. Ekzemple, nigruloj kaj blankuloj estas diferencigataj fare de la koloro kaj ordinare ankaý de la diverseco de kulturo; sekve, povas okazi diskriminacia diferencigo de nigruloj kontraý blankuloj, inverse ankaý de blankuloj kontraý nigruloj.
Ordinare, kiam okazas diskriminacia diferencigo, la diferencoj efektive ekzistas. Sed okazas diskriminacio pro tio, ke en pluraj aliaj aferoj estas egalaj la sociaj rajtoj de ambaý flankoj. Ekzemple, æiuj devas esti liberaj por iri kaj reveni, esti akceptataj en publikaj servoj kun egalaj rajtoj.
Nur en tute individuaj aferoj, æiu elektas laý sia prefero. Ekzemple, æiu edziøas laý persona elekto.
4. Laýmaterie, okazas enhave, kelkaj aparte gravaj diferencigoj. Ekzemple, kultura diferencigo, etnaj diferencigoj, religiaj diferencigoj, diferenciga pedagogio.
Ordinare æiuj diferencoj estas diferencigaj, sed ne uzataj por averti pri tiu karaktero.
Diferenciga pedagogio estas aplikado de pedagogiaj rimedoj laý la individua diferenco de la lernanto.
5. Kelkaj diferencigoj ne utilas, kaj prefere oni forigu ilin, kiom eble. Jen la kazo de etna diferencigo. Pro la malfacileco de komunikado en la pasinteco okazis la diferencigo de rasoj kaj lingvoj, kun la koncernaj malhelpoj.
Per la plibonido de komunikado malaperos, iom post iom, la diferencoj de etnoj kaj de lingvoj. La remiksiøo de rasoj (vd) certe helpos la pacon kaj la humanismajn sentojn. Sed dum la remiksiøo de rasoj kaj kulturoj okazas, aperas reakciuloj, kiuj avertas pri la diferencigoj, kiujn ili proponas konservi. Certe estas plibone humanismo ol naciismo surbaze de etnismo.
E. Pauli.
DIFERENCI, -O
(*). 1211.Gr:
* 4 " N X D T ; * 4 " N @ D V , - H . L: differro, distuli, dilatum, -erre; differentia, -ae.A: difference. F: différence. G: Differenz, Unterschied. H: diferencia. I: differenza. P. diferença. R: (rasnitsja); (differetsiátsja).
1. Etimologie, diferenco devenas el la latina differentia (= diferenco), siavice el differro, -erre (= porti al diversaj direktoj, dispelli, esti malsama), kunmeto el di- (pere de, dis-) kaj fero, -erre (= porti). Okazas pseýdo sufikso enc-
Verba radiko. Vortformoj: diferenci (ntr), diferenco, diferenca, diferencado (vd), diferencigi, diferencigo, sendiference. Proksimaj radikoj: diferenci-i, diferencial-o, indiferent-a (*).
2. Diferenci estas per kelkaj determinoj esti diversa de la aliaj de la sama tavolo. Estas do diferenco tio, per kio io egala, ne identas kun alia en æio. Ekzemple, diferenco inter individuoj de la sama speco; diferenco inter specoj de la sama genro; diferenco inter malsamaj nombroj. Do, per diferenco egalaj aferoj fariøas malsamaj nur el kelkaj determinoj.
Nuance, diverseco elstarigas tion, per kio aferoj ne identas, dum diferenco montras rekte tion, kio faras la diversecon.
Diferencigo (vd 1208) rilatas al diferenco, kiam øi estas rigardata rekte kiel distingo de io, ekzemple kultura diferencigo, etna diferencigo.
3. Diferenco estas la fenomeno, per kio la simplo akiras novajn determinojn kaj deferenciøas rilate aliajn. La kreskema diferencado okazas en la tuta naturo, en la fizika kaj en la viva.
Kelkaj estas pli profundaj, ekzemple la kemiaj transformoj, la atomaj transformoj, la apero de novaj histoj ekde la epitelia. Aliaj estas supražaj, ekzemple ligno per kio estas frabrikata meblo. Rilate la pli profundajn diferencadojn, kvankam profundaj, oni ne konas tute fundamentajn þanøojn. Atomaj transformoj konataj okazas nur per alia lokigo de elektronoj kaj subatomaj eroj.
La animala evoluo (vd) estas klarigebla per la diferencado. Tiu diferencado, laý H. Spencer, estas iro de la homogeneco (vd) al la heterogeneco (vd) First principles, æ. 15).
Nuance, esti diferencigita sugestas superecon. Tio okazas pro la principo, ke diferencado fariøas per almeto de la diferencoj.
4. La determino, per kio fariøas la diferenco, situas en la kampo de la esenco, ne de la ekzisto. La diferenciga determino estas tio, per kio, la afero estas tia, kaj ne la alia.
Se tiu diferenciga determino estas supraža, oni nomas øin kvalito, aý eco; se øi estas fundamenta, la nomo estas esenco.
Sed vastasence, uzeblas por ambaý signifojn la sama vorto, - esenco estas kvalito, kaj kvalito estas esenco.
5. Specoj de diferenco. Laýforme, diferenco povas esti specifa kaj akcidenca.
Specifa diferenco estas tiu, kiu aldonas la diferencon, per kio, iu afero havigas la specifan formon de sia speco.
Kontraste, akcidenca diferenco estas vario per io sekundara, kaj kio ne atingas la specan diferencon. Foje estas nur grada diferenco de la sama determino.
Oni avertu, ke specifa diferenco (vd) estas unu el la kvin predikatmanieroj enklasigitaj de Porfirio surbaze de Aristotela esploro en tiu kampo.
Diferencialo (vd) rilatas al diferenco, kiam øi fariøas kreskeme varia rilate la alian terminon.
La koncepto de diferencialo estas do laýforme distinga diferenco, kaj ne estas simple materia speco de diferenco.
Tamen, per novaj prikonsideroj, diferencialoj fariøas materie malsamaj. Ekzemple, rada diferencialo; diferenciala ekvacio; diferenciala kalkulo (vd 1208,3).
Diferencigo diriøas pri diferenco, kiam øi aldone estas rimedo de rekono de grupo. Ekzemple, kultura diferencigo de etno kutimas esti aparta lingvo. kaj foje estas dirataj diferencigoj.
Estas ja diferencigo laýforma speco de diferenco. Sed la kultura diferenco mem estas laýmateria speco.
6. Laýmaterie, diferencoj pluras, kun elstaro de la distingo inter logikaj diferencoj kaj ontologiaj diferenco.
Logikaj diferencoj estas la formalaj fluoj de la logikaj operacioj, per kiuj okazas diferencigitaj la tri operacioj, - koncepto, juøo, rezono.
Siavice, redividiøas la logikaj operacioj, en analizajn operaciojn kaj sintezajn operaciojn.
Denove, enkadre de la konceptoj, montriøas la analizaj operacioj de divido kaj klasifiko; enkadre de la sintezaj operacioj de konceptado vidiøas la diferencaj operacioj de kunmeto kaj difino.
Enkadre de la juøo okazas la sintezaj diferencoj de donitažoj de esploro kaj de fenomenologio, kaj la analizaj diferencoj de la unuaj principoj.
Fine, enkadre de la rezono okazas la analiza indukto kaj la sinteza dedukto.
Koncerne al ontologiaj diferencoj (vd 1213) ili konstateblas per du grandaj regionoj, - diferencoj de transcendaj modoj (vd) kaj diferencoj de la kategorioj (dek en la klasifiko de Aristotelo) (vd).
Tiuj ontologiaj diferencoj estas studataj de la logiko, sed nur kiel materia divido rilata ne rekte al la formala aspekto de la logika fluo.
E. Pauli.
DIFERENCO. Metodo de...
1212.A: method of difference. F: méthode de différence. G: H: método de diferencia. I: metodo di differenza. P: método de diferença. R:
1. Metodo de diferenco estas indukta metodo, kaj do analiza, seræanta la kaýzon de fenomeno, per kreskema reduktado de la kaýzoj al du, kiuj nur diferenciøas per unu cirkonstanco.
Tiam la kaýzo restas identigebla, se en unu kazo la fenomeno montriøas, kaj se en la alia kazo øi ne aperas.
Jen la dua el la induktaj metodoj laý la ordo prezentita de J. S. Mill:
"Kiam en unu kazo la fenomeno produktiøas, kaj en alia kazo la fenomeno
ne produktiøas, kaj æiuj havas komunajn cirkonstancojn, ekcepte unu, la ununura cirkonstanco, per kiu la du kazoj diferenciøas, estas, aý la efiko, aý la kaýzo, aý necesa parto de la kaýzo de la fenomeno" (System of logic, III, æ. 8,
' 2).
2. Epistemologie, metodo de diferenco estas principe sufiæa, tamen enkadre de kelkaj kondiæoj.
Unue, metodo de diferenco antaýsupozas la principon de nekontraýdiro, laý kiu ne eblas samtempaj kontraýoj. Se estus ebla la samtempa kontraýeco, la diferenco signifos nenion por la metodo.
Due, metodo de diferenco uzeblas nur kiam en la praktiko oni sukcesas atingi la izoladon de malsamaj kazoj per du unikaj diferencoj. Teknikoj de laboro estu disvolvigataj, por ke tiu tasko fariøu kiomeble atingata.
Cetere, kiam oni atingas la izoladon de du unikaj diferencoj, oni tamen ne povas ankoraý aserti absolute, ke ili estas efektive unikaj.
Pro prudenteco, rekomendindas do la aldona uzo de aliaj induktaj metodoj, - de koincido (vd), de varioj (vd), de residuoj (vd).
E. Pauli.
DIFERENCO. Ontologia...
1213.
A: ontological diference. F: différence ontologique. G: Ontologische Differenz. H: ontologia diferencia. I: differenca ontològica. P: diferença ontológica. R:
1. Diferenco okazas ekde la ontologia estažo øis la plej supražaj apartaj niveloj de akcidencoj.
Principe, diferenco estas afero de la esenco, æar estas maniero esti, kaj per øi difiniøas iun ajn afero. Ne estas diferenco afero de la ekzisto.
Æar oni konas pere de la diferencoj de la esenco, la ekzisto nur povas esti konata malrekte pere de la esenco. Do, la diferencojn oni bone konas, sed ne la ekziston mem.
2. Ontologiaj diferencoj pluras, sed ili redukteblas al du fundamentaj klasifikoj:
3. La ontologiaj diferencoj ne okazas en estažo intensive infinita, Dio. Sed ili estas karakterizaj de finitaj estažoj.
Principe, ne facilas komprenigi la eblecon de la diferencoj, pro tio pli facile estas akcepti Dion, ol akcepti la mondon.
Tiu pproblemo estis aparte diskutata de la monistoj, ekzemple de Spinosa, Hegel.
4. Heidegger avertis pri la ontologia signifo de esto kaj ento. Por tiu celo li aldone avertis pri la diferencoj de la modaloj infinito, - esti, - kaj participo, - estanto (vd).
E. Pauli.
DIFERENCOJ. Metodo de la minimumaj percepteblaj...
1214A: Method of least noticeable difference (a Method of just perceptible difference).
F: Méthode des plus petites différences perceptibles.
G: Methode der ebenmerklichen Unterschiede (oder Minimalaenderungen).
H: Metodo de las diferencias más pequeñas perceptibles.
I: Metodo delle difference (o variazioni) minime.
P: Método das mínimas diferenças (ou variações) perceptíveis. R:
1. Metodo de la minumaj percepteblaj diferencoj estas unu el la fundamentaj metodoj de la psikofiziko (vd) kaj konsistas en la progresema variado de la ekscito kun adekvata alnotado de la diferencoj de rezulto.
2. Percepto de gradaj diferencoj en psikaj perceptoj estas en dependo de sufiæa ekscito.
Nur post sufiæa vario, okazas vario en la psika percepto.
La atento al fenomeno de la gradaj diferencoj en la psikaj perceptoj ebligas la matematigon de la metodo, kaj al la objektiva pritraktado de la empiria psikologio.
E. Pauli.