DIÁ- (Gr: 1180).

 

1. Grekdevena vortero, el * 4 V (= tra), uzata kiel prefikso, kun la jenaj signifoj: disigo kaj divido, unu kun alia aý kontraý alia, tra, plenumo, perfekteco. Cetere, estas ankaý prepozicio (= tra, inter, en, post, sur, pere).

 

2. Kvankam ne Esperanta elemento, diá- troviûas je la komenco de vortradikoj, ïajnante prefikson, tiu-kaze tamen nur kiel grekaj elementoj, pri kiuj oni estu tamen atenta. Jen tiaj vortoj: diablo (vd), diademo, diafana, diagnozo (vd 1183), dialektiko (vd 1186), dialogo (vd 1192), dianoetiko (vd 1190), ktp.

(Plena Analiza Gram., n. 431).

E. Pauli.

 


DIABLO (*). 1180.

Gr: * 4 V $ @ 8 @ H , -@ < . L: diabolus, -i.

A: devil, diabolical (adj). F: diable. G: Teufel, diabolisch (adj). H: diablo. I: diàvolo. P: diabo. R: (djábol).

 

1. Etimologie, Diablo devenas, tra la latina diabolus, el la greka substantivigita participo * 4 V $ @ 8 @ H (= kalumnianto, disfamiganto, kiu dividas per inspiro de malamo), kunmeto el * 4 V (= tra), kaj $ V 8 8 T (= ëeti).

En la eklezia greka lingvo ) 4 V $ @ 8 @ H estas nomo de Satano kaj pro tio skribita majuskle. Same okazas en la eklezia latino Diabolus. Tiu dua semantika signifo fariûis definitiva en la modernaj lingvoj

La transformo de la komuna signifo en propran nomon fariøis okaze de la traduko de la hebrea Biblio en la grekan, nomata Septuaginto (vd), îirkaö la jaro 280 a.K. en Aleksandrio, kaj kiam la hebrea nomo Šatan estis anstataýigata per Diablo, kiu efektive nur signifis kalumnianto, sed ekde tiu traduko fariûis propra nomo en la religia literaturo. Tamen, en la Nova Testamento (verkita originale en la greka), foje ankoraö restis la antikva uzo, sed malofte, kiam per la sama vorto estas avertite, ke oni ne estu diabloj (kalumniantoj):

"Virinoj ankaý devas esti seriozaj, ne kalumniantoj. Sobraj, fidelaj pri æio" (1Tim 3,11).

"La maljuninoj estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitajde troa vino" (Tito, 2,3).

Substantiva radiko. Vortformoj: diablo, diabla, diable, diabla o, diableto, diablido, diablino.

 

2. Diablo, nomata ankaö Satano (vd), estas nomo de la plej alta spirito de la malbono, laö juda kaj kristana kredo. Li estas ribelinto kontraý Dio.

Îar la versioj parolas pri pluraj malbonaj spiritoj, la nomo diablo atribuiûis certamaniere ankaý al tiuj aliaj. Sed pli korekte estas uzi plurale demonoj kaj malbonaj spiritoj. Kristanoj identigis kun Diablo la grekaj demonoj (vd), kaj sekve la nomoj pasis al la sama signifo.

 

3. Filozofia takso pri diablo. Principe ne eblas ento esence malbona, sed ento kun manko de perfektigaj determinoj. Nur per malatento, tiu manko povas esti konceptata rekte kiel la malbono.

Restas demandi, - æu eblas esence malbona intenco?

 

Enkadre de la doktrino pri binareco (vd) polareco (vd) en finitaj aferoj, îio okazas per kontraöaj fortoj, kaj la koncerna stato bonas, kiam okazas la ekvilibro.

Îu unu el la polusoj estas bona kaj la alia malbona? Principe, en si mem, neniu el la polusoj estas malbona; nur relative eblas tiel pensi.

Sufiîas tamen rigardi erare, unu el la polusoj kiel principe malbona, por ke el tiu koncepto kreiøu la koncepto de Diablo. Sed se la Diablo venis al la mondo per tiu malkorekta maniero koncepti ûin, tiu Diablo efektive ne ekzistas.

Nur eblas koncepti Diablon substance bona, kaj nur akcidence malbona, same kiel ekzistas malbonaj homoj. Sed el tiu ebleco ne sekviûas, ke la Diablo ekzistas. Gnozeologie, nur strikte argumentata doktrino povas garantii, ke tia estulo estis antaövidita kaj kreita de Dio.

E. Pauli.

 


DIADO (N), -A. 1181.

Gr: * L V H , * L V * @ H ; * L " * 4 6 ` H . L: dyas. –adis ; dualitas, -atis..

A: dyad; diadic. F: dyade; diadique. G: Dyas; diadisch. H: díade; diádico. I: dìade; diàdico. P: díada, díade.diádico. R:

 

1. Etimologie, diado devenas el la greka * L V H , * L V * @ H (= paro), sivavice el * b @ (= du).

Substantiva radiko. Vortformoj: diado, diada.

 

2. Diado, laýlitere, estas paro da elementoj duope metataj en io konsistigata per du.

Semantike, tamen, tiu vorto diado fariøis faka, sekve diferenca de simpla paro.

Krome, tiu vortformo diado estas uzata por erudicie traduki grekajn tekstojn, pri fundamentaj duopoj, komprenataj kun aparta karaktero. Ekzempe: "la nedifina diado" (* L  H ` D 4 F J @ H ), "diadoj de la granda kaj malgranda" (: , ( V 8 @ L 6 "  : 4 6 D @ Ø ).

Nuance, paro simple signifas du egalajn elementojn duope metatajn, dum diado enhavas la karakteron de afero kies karakterizo estas la bineco. Efektive en diado la binareco estas rigardata kiel aparta karaktero, kaj ne nur kiel simpla pareco.

3. Diada, en adjektiva formo, estas la karakterizo esti duopa, kontraste al trieca, kvareca, ktp.

Okazas pli ofte en logiko la uzo de diada, por nomi rilatojn inter duecaj terminoj kontraste kun la rilatoj nomataj triecaj, kvarecaj, ktp.

Estas, ekzemple, diadaj rilatoj, ke A estas simila al B, aý ke A amas B. Estas truada rilato, ke A donacas B al C (vd Charles Peirce, en Collected papers, 3, 625).

 

4. Historiaj doktrinoj. La reduktado de æio al la unuo, kontraste al diado, estas ïajne pli facila rimedo por vaste klarigi la tutan realon. Tiu estas la monisma sistemo, kaj certamaniere estis la direktivo de la antikva atomismo.

Inversa estis la strebo de dualismo, per la plej variaj interpretoj, inter alie tiu de la diado.

Pitagoranoj elstarigis la binarecon de la naturo, per pluraj kontraýaj principoj, cefe de la monado kaj de la diado:

Estas la diado "la principo de diverseco kaj malegaleco, de æio, kio estas dividebla kaj ïanøebla, kaj restas foje unumaniere, foje aliamaniere" (Porfirio la Fenica, Vita Pithag. , 52).

 

Aristotele, analizante la temon, asertis, ke "nombro deriviøas el la monado kaj el la nedifina diado" (Metaf., 13,7. 1081a 14).

Ploteno aparte avertis, ke la inteligenteco supozas la dividon inter la pensisto kaj la objekto pensata , kaj ke tiu problemo devas esti aparte esplorata rilate Dion, kiu esence estas la Unuo (Enn, V, 4, 2).

Plutarko atribuis al diado la originon de la malbono, jen de la fizika, jen de la morala.

 

Kelkaj modernaj monistoj, uzante la vortojn kun apartaj nuancoj, provis klarigi la emanon de la mondo el Dio, kiel diado fluanta el la unuo.

Giordano Bruno, en Renesanco, asertis ke el la Unuo devenas la Diado, kiel el la punkto eliras la linio. Aldone, li klarigis ke el la Diado konsistas la fundamentoj elementoj de la universo, - esto kaj esenco, materio kaj formo, potencialo kaj aktualo, ktp (De monade, numero e figura, 1591).

F. Schelling uzis la vorton diado (Verke, I, X, p. 263), por klarigi la universon, sed æio en monisma ideisma kunteksto.

E. Pauli.

 


DIÁDOKOI FILÓSOFON (Gr: 1182).

 

1. ) 4 V * @ P @ 4 N 4 8 @ F ` N T < (= sinsekvoj de filozofoj) estas esprimo uzata de antikvaj historiistoj de la filozofio por nomi la skolestrojn kiuj postvenis al fondinto. Pli vaste signifas skolestro, æar ankaý fondindonto estas tia, dum * 4 V * @ P @ H (kies pluralo estas * 4 V * @ P @ 4 ) nur signifas la posteulon de la fondinto.

Pere de la doktrinoj de la * 4 V * @ P @ 4 la historiistoj celis paroli pri la doktrinoj instruataj de la koncernaj lernejoj mem.

 

2. Tiu metodo prezenti skolojn per la sinsekvo de la postaj skolestroj firmiøis per la titolo de verko fare de la aristotelano Sociono el Aleksandrio, - ) 4 V * @ P @ 4 N 4 8 @ F ` N T < (= Sinsekvoj de filozofoj), de la komenco de la 2-a jc. a.K. Pluraj uzis la saman titololon, kaj aliaj almenaý la metodon. Havas ion de tiu metodo la verko de Diogeno Laerta, de la 3-a jc. p.K., Pri la vivoj, doktrinoj de la famaj filozofoj.

E. Pauli.

 


DIAGNOZO (+). 1183.

Gr: * 4 V ( < T F 4 H , -, T H . .

A: diagnosis. F: diagnose. G: Diagnose. H: diagnosis. I: diàgnosi. P: diagnose. R: (djágnoz).

 

1. Erudicia vorto, el la greka * 4 V ( < T F 4 H (= diagnozo, kapablo distingi, decidi), kunmeto el * 4 V (= tra), kaj ( < ä F 4 H (= kono, rekono).

Substantiva radiko. Vortformoj: diagnozo, diagnozi (tr), diagnozisto, diagnozistiko, serodiagnozo.

 

2. Diagnozo identigo de malsano per la sistema esploro de la simptomoj.

Analoge aý figure per diagnozo fariûas identigo de aliaj problemoj.

Reduktiøas diagnozo al metodiko, kaj en tiu kampo al tekniko.

 

3. Specoj. Laýforme diagnozo povas esti faka, aý ne faka. Siavice, la faka diagnozo povas esti per tiaj, aý tiaj aliaj instrumentoj.

Laýmaterie, diagnozo estas specifaj por pluraj malsanoj.

 

3. Takse. Per diagnozo îiu povas koni plibone sin mem, psike, biologie kaj fizike. Kompreneble, diagnozo disvolviøenda kiel tekniko kaj utiligenda kiel rimedo por la propra disvolviøo.

E. Pauli.

 

 


DIAKRONA, -ECO. 1184.

A: diacronic. F: diachronique. G: diakronisch. H: diacrónico. I: diacrònico. P: diacrônico. R:

1. Erudicia grekdevena vorto, kunmeto el * 4 V (= tra, kontraö, unu post alia, dividite) kaj P D ` < @ H (= tempo), kreita de la lingvistikisto F. de Saussure (1857-1913), por lingvo uzo, sed kiu fariøis poste pli vasta.

Adjektiva radiko. Vorformoj: diakrona, diakroneco.

 

2. Diakrona, kontraste al sinkrona (vd), estas la tempa sinsekvo de la historiaj fenomenoj, kiuj povas montriøi pro tio malsimilaj. Ekzemple, dialektiøo de la sama lingvo de la tempo estas diakrona fenomeno.

Nuance, sinkrona (vd) estas la tempoj de diversaj aferoj simultanaj, ekzemple la nuntempa diversiøo de la lingvoj, dum diakrona estas la tempoj de la sama afero unu post alia.

Ordinare, îiu individua afero estas nur diakrona. Sed, estas aferoj, kiel lingvo, kiuj povas havi ankaý sinkronajn fenomenojn, per kiu ûi dialektiûas laö la regionoj, kaj fine restas familio de lingvoj.

E. Pauli.

 


DIALEKTIKO, -A (+) (metodo). 1186.

Gr: * 4 " 8 , 6 J 4 6 ` H (adj). L: dialectica, -ae.

A: dialectics; dialectic. F: dialectique; dialectique. G: Dialektik; dialektisch. H: dialéctica; dialético. I: dialèttica; dialletico. P: dialética; dialético. R: (dialektika); (dialektikocheskij).

 

1. Etimologie, dialektiko devenas rekte el la greka adjektivo * 4 " 8 , 6 J 4 6 ` H , kunmeto el * 4 V (= tra, inter) kaj 8 X ( T (= diri, legi), en la kunteksto * 4 " 8 , 6 J 4 6 ¬ ¦ B 4 F J Z : 0 (= dialektika kono) paralela formado kiel 8 @ ( 4 6 ¬ ¦ B 4 F J Z : 0 (= logika scienco). Rimarku la verbon * 4 " 8 X ( T (= elekti, konversacii, rezoni, paroli dialekton).

Substantiva radiko. Vortformoj: dialektiko, dialektika. Samfamilia vorto: dialekto (vd 1188).

 

2. Dialektiko estas diverseco de rekte kontraýaj elementoj, kiuj tamen per sinsekvo kuniûas en unu tutaëon.

Supozas dialektiko tri esencajn elementojn, kaj kiuj modernepoke estis nomataj:

 

Estas tezo la unua momento, kiam la afero estas metata simple kiel la antaýa elemento

Sed, dum la tezo asertas sin mem, øi prezentiøas tuj kiel havanta kontraýon. Jen la antitezo.

Fine, tezo kaj antitezo, kvankam kontraýaj elementoj, estas rigardataj kiel unu tutažo. Jen la sintezo.

 

4. Doktrino. Efektive, en pluraj aferoj tuj evidentas, ke okazas la kontraýoj, kaj ke el tiuj kontraýoj rezultas sintezo. Oni rimarku, ekzemple, ke ne eblas norda poluso, sen la koresponda suda poluso, kaj ke ne eblas norda kaj suda polusoj sen ekvatoro.

Restas la demando, - æu tiu estas la absoluta situacio de æiuj aferoj? Kompreneble, ne eblas paroli pri rilato, sen la koncernaj rilatiøintaj terminoj en ne reduktebla kontraýeco.

 

Sed restas dua demando, - æu rilato estas fundamenta al la konsisto mem de æiu ento?

Se rilato ne estas fundamenta en la konsisto de æiu ento, restas io antaýa kaj ekster la sistuacio de kontraýeco.

Se tamen rilato estas fundamenta en la konsisto de æiu ento, restas akcepti ke la kontraýeco apartenas al la enteco mem. Oni do ekzamenu pli vaste tiun aferon.

5. Ekzistentismo versus esencismo. Oni rimarku, ke rilato estas interna karaktero de la esenco, kaj ne de la ekzisto. Tiusence, ïajnas ke ne okazas rekta aý propra kontraýeco inter ekzisto kaj esenco.

Unu ekzisto ne estas kontraýa al alia ekzisto, kaj pro tio unu povas deziri la alian.

Nur okazas tiu kontraeco en la plano de esenco.

 

Æiu esenco de finita ento estas rekte kontraýa al esenco de alia finita esenco. Jen kie oni devas esplori.

Se tiu aparta esenco estas nur kontraýa al alia sub la vidpunto de la esenco, øi povas tamen esti ne kontraýa al la ekzisto de tiu alia, kaj aneksi øin.

Cetere, ekzisto estas antaýa rilate la esencon. Efektive:

Jen ekzistisma filozofio.

Koncerne al nomo, rimarku la semantikan diferencon inter ekzistencialismo kaj ekzistismo.

Rilatas ekzistencialisma filozofio al ekzistencialoj (vd), kiel situacioj de la ekzisto.

Pli fundamente ekzistismon elstarigas la ekziston rilate la esencon.

Inverse, meti la rilatojn de kontraýeco en la fundamenton mem de la ento, estas elstarigo de la esenco, kaj do esencisma filozofio.

 

Nur eblas en infinita ento meti en la fundamenton la esencon mem, æar tiam la esenco kaj la ekzisto estas la samo. Oni rimarku, ke esenco estas nur la maniero de ekzisto. En infinita ento la maniero de ekzisto estas esti sen limoj, kaj sekve la kontraýoj kunfandiøis.

 

3. Specoj de dialektiko. Malfacile redukteblaj al unu ûenerala difino, la diverseco de la specoj de dialektikoj ankaö malfacile klasifikeblas.

La divido okazas aý laý la vidpunkto de la formo, aý laý la vidpunkto de la materio.

 

Laýforme, dialektiko fariøas per sinsekvo de kontraýoj, unuj inkluzivantajn la aliajn, kreskeme, aý inverse malkreskeme.

Koncerne al sinsekvo, øi povas esti fermita, aý malfermita. En fermita dialektika sistemo, la sinsekvoj iras øis ian absoluton; tia estis la dialektiko sistemo prezentita de Hegel.

Malsame, en malfermita dialektika sistemo, la sinsekvo de kontraýoj okazas senfine.

Formalisme, eblas imagi dialektikojn ekster la trieca formo.

 

4. Laýmaterie, dialektiko divideblas en du grandajn øenrojn:

Okazis, ke unu el la formoj de dialektiko, - tiu de la kontraýeco de opinioj, - aperis historie pli frue, kaj pro tio donis al dialektiko sian historian signifon.

Aliaj formoj aperis poste; sed ili egalrajtas esti formoj de dialektiko.

Rilate la materion en kio okazas la dialetiko, kelkaj estas, ekzemple, pri la diskurso ûenerale; aliaj pri la silogismo; ankoraý aliaj pri la realo.

 

5. Dialektiko kiel diskutado estas preskaý kiel dialogo. (vd 1192). Tiu speco de dialektiko fariûis fama en la dialogoj de Platono.

Aristotelo aparte studis la dialektikan diskutadon, kontraste kun la analitiko (vd).

Oni rimarku, ke en la klasika studprogramo nomata tri vojoj, latine trivium (vd), la sekvo estis gramatiko, retoriko, dialektiko (tiu lasta estis fakte logiko).

Skolastikistoj el Mezepoko nomis dialektiko la formalan logikon (vd), kontraste kun la retoriko.

 

Kant uzis la vorton dialektiko en senco simila al tiu de Aristotelo (vd Lalande).

 

5. Dialektiko kiel kontraýeco de la realo kiel tezo, antitezo, sintezo disvolviûis post Kant, en la monisma ideismo de Fichte, Schelling, Hegel, - jen la ideisma dialektiko (vd), kaj en la monisma materiismo de Feuerbach, Engels, - jen la materiisma dialektiko (vd).

Mirindas, kiel modernepoke la reprezentantoj de la dialektika filozofio aparte disvolvis en æiu kampo de konoj la dialektikan komprenigadon de la temoj. Oni kreis la dialektikan metafizikon, la dialektikan psikologion, la dialektikan etikon, la dialektikan politikon, la dialektikan historion, ktp.

Citindas Hegel, - Enciklopedio de filozofiaj sciencoj resume (Encyclopaedia der philosophischen Wissenschaften im Grundrisse, 1817); Karl Marx, - La kapitalo (Das Kapital, 3 vol., 1867,1885,1894).

E. Pauli.

 


DIALEKTO (+). 1188.

Gr: * 4 V 4 , 6 J @ H , -@ L . L: dialectus, -i.

A: dialect. F: dialecte. G: Dialekt. H: dialecto. I: dialetto. P: dialeto. R: (dialekt).

 

1. Etimologie, dialekto devenas, tra la latina, el la greka * 4 V 4 , 6 J @ H (= interparolo, konversacio, maniero paroli, dialekto), kunmeto el * 4 V (= tra. inter) kaj 8 X ( T (= diri, legi),

 

2. Dialekto estas regiona varieco en lingvo, rilate al la sama lingvo en aliaj regionoj.

Ordinare okazas æefa dialekto, rilate al kio estas dirataj dialektoj la aliaj, dum la æefa estas konsiderata oficiala. Principe, dialektoj estas novaj lingvoj, sed sen signifa diferenco.

3. Dialektiøo estas socia fenomeno, normale okazebla per manko de kontakto inter regionoj de la sama lando, aö per manko de kontakto inter sociaj tavoloj.

Post kiam pliboniøis la kontakto inter regionoj malkreskis la ebleco de dialektiøo, kaj la dialektoj jam ekzistantaj tendencas al malapero.

 

4. Principe dialektoj ne okazigas problemojn inter la uzantoj de la sama grupo, sed kiam fariûas necesaj la interrilatoj, kaj kiuj kreskas pro la novaj eblecoj de interkomunikado.

Iom post iom dialektoj reduktiøas al la historia kulturo de la antaýe izolitaj regionoj.

E. Pauli.

 


DIALELO (N). 1190.

Gr: * 4 V 8 8 0 8 @ H 8 ` ( @ H ; 6 b 6 8 å .

A: Diallelon, diallelus. F: diallèle, diallelus. G: Diallele. H: dialelo. I: diallelo. P: dialelo. R:

1. Erudicia vorto, el la greka adjektivo * 4 V 8 8 0 8 @ H (= per la alia), kunmeto el * 4 V ( = tra) kaj 8 8 Z 8 8 T < (= unuj al aliaj), kiel en la kunteksto de * 4 V 8 8 0 8 @ H 8 ` ( @ H , aý * 4 V 8 8 0 8 @ H J D ` B @ H ).

 

2. Dialelo estas maniero de rezonado fariøinta en 6 b 6 8 å (= cirklo), en kies sinsekvo unuj argumentoj utiligas la aliajn tiamaniere ke fariøas cirklo. Estas do dialelo erara ordo de la konektitaj pensoj per ne akceptebla inversiûo, æar estis uzata kiel bazo la pruvenda aserto. Ekzemple:

per A pruviûas B,

per B, la A.

Konkreta ekzemplo:

homo estas libera, îar li agas libere,

do îar li libere agas, li havas liberan volon.

3. Pro tiu analogio de dialelo al cirklo aperis pluraj kunmetita esprimoj en tiu priskriga kampo La esenco de dialelo estas la inversiûo en la rezono; pro tio øi direblas per tiuj priskribaj nomoj, kelkaj avertanta rekte pri la cirklo, kelkaj aldone pri la difekto. Tiusence, dialelo estas ekvivalenta al:

- cirklo en pruvo (latine, circulus in probando) (vd),

 

La latina skolastica esprimo circulus vitiosus (= malvirta cirklo, korukpta cirklo, difektita cirklo) estas tradukata laýtere de la lingvoj kiuj havas la korespondan substantivan radikon vitium (= malvirto, korupteco) kaj la adjektivan vitiosus (= malvirta, korupta, difektita). Cetere, oni atentu, ke la skolastika circulus vitiosus ofte estas internacie kaj erudicie rekte uzata Takse, tiu nomo sugestas la rezoninversiûon kiel io malprava kaj erara.

Kartezio, per uzo de logika cirklo avertis pri la logika kampo de la menso, kvankam uzanta la analogion kun la matematika cirklo. La kartezia logika cirklo estas tamen pli vasta ol rezoninversiûo.

 

Koncerne al la latina petitio principii (= peto de la principo), kiu tradukas la grekan J Î ¦ > D P ­ H , oni imagas ke, en rezoninversiûo, la argumentanto senrajte petas tiun antaýsupozon.

 

Paradokso (= kontraý la komuna opinio) (vd) ne signifas rekte la cirklan rezonandon de dialelo; sed pluraj paradoksoj fakte estas kaïaj cirklorezonoj, aö almenaý similaëo. Kiu ne akceptas la eblecon de efektiva paradokso, serîas montri kie ûi okazas.

 

Nuance, sofismo estas erariga argumento, kaj eblas esti dialelo; sed sofismo povas esti ne nur dialelo, sed ankaý aliaj specoj de erarigaj rezonoj.

Jam Aristotelo avertis pri la substilaëoj de la sofismoj kun cirklorezonoj, montrante, kiam la premisoj jam antaýsupozas la pruvon (Top. VII, 13. 162b; Sof. El.5. 167b; Anal. Priora II, 16. 64a 28

Same Petro la Hispana (Summullae logicales, 753) avertis pri la kaïa aspekto de la cirklorezonoj.

 

4. Historie grekaj skeptikistoj avertis, ke la dogmistoj faris dialelon por pruvi la certecon, kaj inverse la dogmistoj akuzis la skeptikistoj estis memkontraýdiraj.

"Por scii, ke okazas demonstro, oni bezonas kriterion, kaj, por demonstri, kio estas kriterio, estas bezone kriterio. Rezulte, æar æiu el ili dependas de alia, ambaý restas ne kompreneblaj" (Diog. Laerta, IX, Pirrono).

 

La skeptikisto Agripa, avertis, en unu el la kvin J D ` B @ 4 (= modoj) por pravigi la skeptikan dubon: ke niaj konoj pruviøas unhj per la aliaj (* 4 V 8 8 0 8 @ < ), kaj sekve la tutažo baziøas sur cirklorezono (Seksto la Empiria, Hip. Pirron., L. I).

5. Specoj de dialeloj estas preskaý la samaj kiel la cirklorezonoj. Laýforme cirklorezonoj povas okazi per eraro en la operaciado mem.:

- foje en la kampo de la juøa operacio,

-foje ne la kampo de la rezona operacio.

Pro la fakto ke la specoj de dialeloj aý cirklorezonoj ne havas klarajn nomojn (vd 3), rekomendindas, ke oni atentu rekte al la mensaj operacioj, en kiuj la cirklorezonoj okazas.

 

a). Dialeloj okazas en la operacio de juøo, kiam erare fariøas la operacio de rezono, por ekspliciti la implicažon; do, per erara inferenco (vd). Erare fariøas la eksplicitado (aý inferenco) de io, kiam estas atribuata al la implica enhavo, ion ne ebla, sed kies eksplicitado tamen estas asertata. Jen la cirklorezono de skeptikisto, kiu acertas sian universalan certecon, ke nur okazas dubo.

Alia ekzemplo estas la radikala empiriismo, kiam li asertas sian empiriisman tezon per uzo de la kontraýa racionalisma operacio. Avertas la racionalistoj, ke empiriisto ne kapablas pruvi sian tezon, nek kompreni ûin, sen samtempe pensi kiel racionalisto (vd).

 

b) Dialelo okazas precipe en la operacio de rezono. Pli vaste, laýforme, okazas la eblecoj de cirklorezonoj enkadre de la tria mensa operacio, - la rezono.

Siavice, ankaö laöforme, dialeloj aý cirklorezonoj povas esti deduktaj (sintezaj) aý induktaj (analizaj).

Ambaý specoj de rezonoj uzas plurajn propoziciojn; jen, pro kio la eraro facilas.

6. Laömaterie, dialeloj rilatas al temo, kie ûi estas uzata kiel rezona procedo, por atingi rezultojn.

Historie, multaj estas la cirkloj okazintaj en filozofiaj kaj aliaj sciencoj; pro tio okazas la diverseco de sistemoj. Sed ne îiuj akordas pri la fakto de tiaj cirkloj. Pri la deirpunkto de la certeco, skeptikistoj akuzas la dogmistojn esti farantaj dilemon; inverse la dogmistoj akuzas la skeptikistiojn.

Sekve de tio okazas iom da pesimismo en la kampo de la homa saûo. Avertis Seksto la Empiriisto:

"Cirklo aperas, kiam, tio, kio devas esti konfirmita pri la esplorata afero postulas la pruvon elprenata de la afero esplorata. Îar oni povas akcepti neniun el la du por pruvi la alian, oni haltas la juûon pri ambaö" (Hyp. Pyrrh. I, xv, 168-69).

Inverse, kutime estas asertata kontraö la skeptikismo, ke ili rondiradas, îar kiam ili asertas la skeptikisman dubon, samtempe ili proponas tion kiel certa.

7. Se oni demandas pri la dialeloj aý rezoncirkloj de îiuj apartaj kazoj, neniam finiûas la ekspono de la temo. Kelkaj specialaj estas almenaö citendaj.

Oni avertas kontraö la radikala racionalismo, precipe de platonismo kaj karteziismo.

 

Kartezio en la pruvo de la realo de mia mio (vd) pravas, nur se oni akceptas tion, kion li supozas.

Supozis Kartezio ke, per la konstato de mia mi, li jam pruvis la realon de tiu mi.

Sekve, li pasas al alia realo, Dio.

Fine, ekde la vereco de la reala Dio, li pruvas silogisme, ke la sensaj fenomenoj estas realaj; jen pera certeco kaj realismo pri la ekstera mondo. Jen senpera realismo.

 

Pri analiza cirklo (vd) estas diskutado. Kutime oni progresas per analizo. Sed estas demandenda, æu en analizo okazas cirklo?

Same, oni demandu æu okazas hermeneötika cirklo (vd 2501)? La demando estas, æu, - dum oni analizas kaj dum oni interpretas hermeneötike, jam okazas la uzo de tio, kio estas analizata, kaj de tio kio estas interpretata ?

 

8. Ne îiu cirklo en logiko kaj gnozeologio, analizo kaj hermeneötiko estas difektita, kiam per la rekta atento, kun la samtempa malrekta atento, oni konstatas plurajn elementojn samtempe. Per tiu samtempeco de la atento okazas la sekva ebleco per unuj konstatitaj elementoj pravigi la aliajn.

Pro tiu samtempa ebleco atenti plurajn elementojn okazas la eblo rezoni, kaj distingi, kiam la rezono estas korekta, kaj kiam estas dialelo, rezoncirklo, cirkulus vitiosus.

E. Pauli.

 


DIALOGO (Kiel metodo kaj mensa sinteno) (+). 1192.

Gr: * 4 " 8 @ ( @ H , -@ L . L: dialogus, -i.

A: dialogue. F: dialogue. G: Dialog. H: diálogo. I: diàlogo. P: diálogo. R: dialóg.

 

1. Etimologie, diálogo devenas, tra la latina dialogus, el la greka * 4 " 8 @ ( @ H (= interparolado, konverscio, dialogo), kunmeto el * 4 V (= tra, inter) kaj 8 ` ( @ H (= ideo, vorto).

Substantiva radiko. Vorformoj: dialogo, dialogi (ntr), dialoge, dialogisto.

 

2. Dialogo estas interparolado de pluraj.

Nuance, konversacio enhavas familiaran kaj distran karakteron, - ekzemple, sprita konversacio, - dum dialogo akcentas la komunikadom, kiu fariøas reciproke kaj kun iom da evoluo pri la temo.

 

3. Specoj. Elstaras dialogo kiel metodo de verkado kaj dialogo kiel mensa sinteno.

Kiel metodo de verkado, dialogo rilatas al la forma aspekto.

Kiel mensa sinteno, dialogo multe rilatas al materia aspekto, æar en tiu sinteno okazas akcepto diskuti pri malsamaj doktrinaj vidpunktoj.

 

4. Dialogo kiel metodo de verkado estas formo de esprimo, elektata por pritrakti difinitan temon, kiun kolektive diskutas pluraj dialogantoj.

Nuance, literatura øenro estas verko kun difinita temo, al kio adaptiøas la stilo, dum dialogo ne dependas de la temo, sed de la metodo de pritraktado, kiu okazas per pluraj diskutantoj. Tiusence, traktažo, artikolo, romano estas øenroj. Sed æiu øenro povas uzi dialogon kiel metodo de esprimo

4. Principe, dialogo faciligas la pritraktadon per klara atento al la diverseco de la opinioj, kaj per montrado ankaý de la iom post ioma progreso de la diskutado.

Tamen, ankaý aliaj metodoj de pritrakto kapablas fari tion, kvankam siamaniere, kun avantaøoj kaj malavantaøoj. Efektive, per la rekta esprimo (sen dialogantoj) scienca metodiko prezentas la situacion de la esploro per determino de la problemo: per la historia determino rilata al la ekzistantaj opinioj, per determino de tio, kio restas esplori.

Aristotelo uzis tiun metodon, æar li metas la problemon kaj la opiniojn de la antaýaj filozofoj.

Oni elektas la metodon akorde kun la celo atingenda. Certe dialogo enhavas viglan karakteron. Inverse, rekta esprimo (sen dialogo) estas tre sistema kaj sekve tre konciza.

 

5. Historie, dialogo estis ofte praktikata en klasika filozofio, jen simple kiel metodo de esprimo, jen pro la spirito mem de bona mensa sinteno de la klasikaj filozofoj.

Platono, platonanoj kaj neoplatonanoj disvolvis la esprimadon de filozofio en formo de dialogo. Ne hazarde, sed per iom da konscio, Platono elektis la uzon de dialogo (Fedro., 275 c; Carta VII 341 b).

Antikvaj informantoj asertis ke ankaý Aristotelo uzis verki per dialogoj. Sed nur restis liaj sistemaj traktažoj.

Neniu el la bibliaj aýtoroj verkis pere de dialoga metodo. Sed jam antikvaj kristanaj pensistoj, ordinare neoplatonanoj, verkis dialogojn, kvankam ne tiel ofte.

Aýgusteno uzis dialogon en kelkaj gravaj verkoj.

 

Modernepoke, precipe ne Renesanco estis uzata dialogo. Gravas ankaý la dialogoj de Galileo, Berkeley, Hume.

Kompreneble, dialogo estas formo de esprimo adekvata por intuiciismaj kaj ekzistencialismaj filozofioj, kaýze de la ebleco krei ekzistencialajn situaciojn de surprizo, silento, respondo kaj ne respondo, kontakto kun la aliaj mioj. La samo eblas aserti pri teatro kaj la arto øenerale. Jen temo, pri kio aparte okupiøis Martin Buber, aýtoro de Dialoga vivo (Dialogisches Leben, 1947).

 

6. Dialogo kiel mensa sinteno okazas precipe, kiam homoj amas diskutadon cele al vero, kaj ne cele al defendo de personaj konvinkoj. Tiusence, dialogo estas tre grava sinteno.

La mensa sinteno kolektive esplori la konon estas la celon de kongresoj, simpozioj, seminarioj, studsemajnoj, rekontiøoj. Ofte tiaj kunsidoj estas ankaý movadaj, kaj do kun kelkaj antaýdifinitaj ideologiaj celoj, sed tamen kun kelkaj antaýelektitaj diskutendaj temoj, pri kiuj estas libera dialogo kiel mensa sinteno.

Kompreneble, ne æiam oni povas diskuti æion ekde la bazo, kaj devas pro tio atenti la didaktikan sistemon de æiu scienco. Kiam estas elektata por la diskutado specifan temon, la fundamento mem povas resti kiel antaýsupozoj. Sed, pro la spirito de dialogo kiel mensa sinteno, la rediskutado de la fundamento mem ne estas absolute forigata.

7. Ordinare la spirito de dialogo mankas æe fanatikaj ideologiistoj, precipe en politiko kaj en religio. Koncerne al tiuj jam kapablaj dialogi, ili ankoraý povas perfektigi tiun bonan spiriton.

En politika ideologio la malfacileco de dialogo kutime okazas , æar malantaý la defendata ideologia kýïas praktikaj interesoj

Foje, la interesoj estas tute individuaj; foje estas interesoj de sociaj klasoj; fine, estas la interesoj etinismaj kaj naciismaj pro manko de kompreno je la humanismaj valoroj.

Por la fanatika politikisto, la aliaj estas æiam la banditoj. Kompreneble, gravas la individuaj interesoj; sed propraj interesoj ne estas absolute la ununuraj.

 

En religia ideologio oftas la miskompreno, ke la kredanto devas esti fidela al sia kredo. Por la fanatika religiulo, la aliaj estas æiam partianoj de Demono. Kompreneble, oni estu fidela al vero, sed tiu vero estu kritike ekzamenata, kaj oni havu la spiriton de dialogo, por kune konversacii pri æiuj gravaj aferoj.

E. Pauli.

 


DIAMETRO, -A. 1193.

Gr * 4 V : , J D @ H , -@ L L: diametros, -i.

A: diameter; diametrical. F: diamètre; diamétral. G: Diameter. H: diamentro. I: diametro. P: diametro. R:

 

1. Erudicia vorto, diametro devenas, tra la latina diametros, el la greka * 4 V : , J D @ H (= diâmetro), kunmeto el * 4 V (= tra) kaj  : X J D @ H (= mezuro).

Substantiva radiko. Vortformoj: diametro, diametra, diametro, duondiametro (radiuso).

 

2. Diametro estas linia mezuro per la plej vasta grandeco de io spaca. Tiu mezuro okazas en plano, paralelogramo, cirklo, globo.

Per diametro sciiøas la vasteco de io ajn, per la rekta linio inter la ekstremoj.

 

3. Figure, diametraj propozicioj estas tiuj, esprimantaj per kontraýdirantaj ekstremažoj.

Tiu uzo en logiko aperas unuafoje en Aristotelo, - J  H 6 " J  * 4 V : , J D @ < [B D @ J V F , 4 H ] (= propozicioj "en diametro" (Perì hermen., 10. 19b 35).

E. Pauli.

 


DIANOETIKO, -A (N). 1194.

Gr: * 4 " < @ Z J 4 6 ` H , -Z , ` < .

A: dianoetic. F: dianoétique. G: Dianoétik. H: dianoética. I: dianoètica. P: dianoética. R:

 

1. Erudicia vortformado, dianoetiko estas devenas el la grega * 4 " < @ 0 J 4 6 ` H (= rilata al inteligenteco, dianoetika), siavice kunmeto el * 4 V < @ 4 " , kunmeto el * 4 V (= tra) kaj< @ X T (= pensi).

Same kiel logiko estis vortformita enkadre de 8 @ ( 4 6 ¬ ¦ B 4 F J Z : 0 , noetiko formiøis per < @ 0 J 4 6 ¬ ¦ B 4 F J Z : 0 , kaj dianoetiko per * 4 " < @ 0 J 4 6 ¬ ¦ B 4 F J Z : 0 . Rimarku la paralelismon inter logiko, noetiko, dianoetiko; logika, noetika, dianoetika.

Substantiva radiko. Vortformoj: dianoetiko, dianoetika, dianoetikeco, dianoetikisto, nedianoetika.

 

2. Dianoetiko rilatas al scienco pri la demonstrivaj konoj, konstraste al noetiko kiel scienco pri simplaj konoj

Nuance, la vortoj menso, intelekto, inteligento , kono, scio estas dirataj universale, dum la vortoj dianoetiko, noetiko, logiko enhavas la fundamentan sencon de scienco, kaj ekde tiu specifa senco de scienco fariøas la vortuzo.

 

Vastasence, kaj figure, dianoetiko rilatas ankaý al la intelektaj virtoj en demonstriva kampo (en senco de natura logiko). Tiam la mensa operacio jam ne estas konsiderata formale kiel kono, sed enteca ago de kono.

Tiusence, direblas dianoetikaj virtoj (vd 1195), kontraste al etikaj virtoj. Estas, ekzemple, dianotetikaj virtoj, inter alie, la prudenteco.

Foje kelkaj vortoj formale rilataj al menso, povas signifi kiel dianoetikaj virtoj, ekzemple, saøo.

.

3. Historie, okazis iom da evoluo en la vortuzo koncerne al dianoetiko. Kaýze de iom da semantika libereco en lingvo, estas tamen bezone, ke la faka uzo iom post iom fiksiøu, kaj en tiu fiksiøo estu gividata de la leøoj de la lingvistiko.

Jam Aristotelo distingis inter dianotetikaj virtoj kaj etikaj virtoj (vd (vd 1827).

La skoto William Hamilton (1788-1856) nomis per noetiko la studon de la fundamentaj leøoj de pensado, kiujn li elektis esti la jenaj kvar principoj, - identeco, kontraýdiro,ekskludo de la tria, sufiæa rezono, - (Lectures on logic, V, 1 p. 72).

Tiuj du nomoj dianoetiko kaj noetiko ne tuj disvastiøis, sed ili estas sufiæe bonaj por ke la uzo ne falu, sed kresku.

 

Oni estu avertita, ke la nomoj de scienco, dianoetiko, noetiko, logiko, - vortformitaj per la adjektivoj * 4 " < @ 0 J 4 6 ` H , < @ 0 J 4 6 ` H , 8 @ ( 4 6 ` H , - ne egalas al la fundamentaj signifoj de la grekaj adjektivoj mem, kaj ke ili nek egalas al la substantivoj * 4 V < @ 4 " (penso, projekto) (vd Gr: 1195), * 4 V < @ 0 F 4 H (= penso, projekto), < @ 0 F 4 H (= inteligento) (vd).

Tamen, en la greka lingvo mem la vortuzo de logiko kaj dianoetiko mem havis la eblecon esti uzata simple adjektive kaj kiel signifanta sciencon. La distingo estis tamen ebla per la kunteksto.

 

4. Apartaj vidpunktoj, - logika, gnozeologia. Pritraktas dianoetiko al la demonstrivaj konoj sub du specifaj distingaj vidpunktoj:

 

5. Dianoetiko en logiko estas tiu parto, kiu esploras la demonstrivan penson, kontraste la antaýaj fazoj de la penso, apartenanta al noetiko.

Estas klare en logiko, ke la mensaj operacioj estas tri, - koncepto, juøo, rezono. Sekve okazas la divido de logiko en tri partojn.

Æefe la tria estas demonstriva, kaj sekve temo de la dianoetiko. La evidenteco estas nur virtuala, æar la konkludoj estas nur atingataj per la forma kaýzado de la asertoj de la antecedento, kiuj funkcias kiel premisoj. Estas do dianoetiko en logiko tiu parto, kiu esploras la formalismon de la virtuale evidentaj konoj.

Æiu parto de la logiko esploreblas sinteze kaj analize. En la tria operacio, - rezono, - ambaý procezoj estas tipe demonstrivaj, - per rezona indukto (analiza) kaj per rezona dedukto (sinteza). Jen redivido de la dianoetiko en logiko.

 

En la dua mensa operacio, - juøo, - la spontanea penso jam estas sinteza, æar æiu penso estas kunmeto de predikato atribuata al subjekto, kaj do de koncepto al alia koncepto.

Sed ne okazas la sama spontaneeco en analizo de juøo. La rezultoj de analizo de juøo povas esti implicaj konoj, kun elstaro de la principoj, aý aksiomoj. Tamen tiuj konoj estas pri objektoj formale ekzistanta, kvankam atingataj nur kiel implicaj. Pro tio ili povas resti ankoraý kiel temo de noetiko.

Klaras do, ke noetiko en logiko direblas pri la formala esploro de la du unuaj mensaj operacioj, - koncepto kaj juøo, - kontraste al dianoetiko, rilata al la tria mensa operacio, kaj do de la demonstriva penso, nur virtuale evidenta.

 

6. Dianoetiko, en gnozeologio, estas tiu parto, kiu taksas la efektivan enhavan valoron, de tio, kio oni scias per la formo de demontriva penso.

Kompreneble, gravas la noetiko en gnozeologio, aý teorio pri kono. Unue fenomenologie estas necese decidi pri la unuaj eksplicitaj konoj, kaj poste pri la implicitaj. Sed, estas necesi antaýeniri, per la dianoetiko, por decidi pri la enhava valoro de tio, atingata de demonstriva penso.

Skeptikismo atakas la gnozeologian valoron de la penso ekde la komenco. Sed estas ankaý atakoj de tiuj, kiu akceptas noetikajn rezultojn, kaj tie restas sen nova païo en la virtualan kampon. Kiel konate, limoj estas metataj de la empiriisma filozofio, de la apriorismo de Kant, de intuiiciismo (ekzemple, de Bergson), de ekzistencialismo kaj de similaj pensmanieroj.

E. Pauli.

 


DIANOETIKAJ VIRTOJ. 1195.

1. Estas konate ke, post æiu ago, nova ago fariøas pli facila ripeti. Virto estas akiro de tiu facileco. Kiam tiu facileco okazas en la kampo de kono, la nomo estas dianoetika virto. Kiam øi okazas en la praktikado de bono, la nomo estas etika virto.

Kompreneble, okazas ankaý la noetika virto, æar la facileco de kono akireblas jam en la plej simplaj nocioj; sed, la facileco akirata estas pli grava kaj postulema de edukado, kiam la afero estas pri la demonstriva penso, æar pro la komplikeco de la rezonaj procezoj, precipe de silogismo. Konsekvence de tio restis la prefero paroli pri dianotikaj vortoj.

Koncerne al esprimo natura logiko, kiu ankaý estas virto, øi signifas pli øenerale, sen distingi inter noetikan virton kaj dianoetikan virton. Nuance, natura logiko rekte nur avertas pri la spontaneecon, dum dianoetika virto emfazas tiun spontaneecon kiel ion bonan, analoge al la etikaj virtoj.

2. La virta facileco en noetikaj, dianoetika, logikaj virtoj restas en la kampo de la enteca ago pensi, ne formale en la penso mem kiel informo kaj instruo.

Pro tiu karaktero de la enteca aspekto de la kono kiel ago, povas okazi ke ekde la naskiøo eblas la diferencoj de inteligenteco, kaj ankaý ke laýlonge de la vivo fariøu progreso, krom la influo de drogoj kaj malsanoj.

La edukado kaj pluraj aliaj zorgoj kapablas influi la intelektan evoluon, kaj sekve la dianoetikajn virtojn. Gravas do la iniciatoj en tiu kampo, jen de la individuoj, jen de la familio, jen de la socio pere de adekvataj lernejoj.

Eduki por bone pensi, precipe por pensi kun lerteco en la kampo de demonstriva penso, jen la dianoetika eduko.

En eduko, oni ne nur celu la etikajn virtojn, sed ankaý la dianotikajn. Oni alkutimiøu al tiuj aliaj vortuzoj: dianoetika eduko, noetika eduko, logika eduko.

 

3. Dianoetikaj virtoj. Jam Aristotelo distingis inter dianotetikaj virtoj kaj etikaj virtoj (vd (vd 1827). Li prezentis kvin dianoetikajn virtojn, per uzo de nomoj en figura senco:

E. Pauli.

 


DIANOIA. (Gr: 1195).

 

Greka vorto, * 4 V < @ 4 " . -" H ekvivalentas al penso, intelekto, spirito, en rezona demonstriva disvolviøo. Pli simpla estas ja la < ` 0 F 4 H (= inteligento), kaj progresas per la * 4 V < @ 4 " .

Jen distingoj fare jam de la grekaj filozofoj, kiuj daýras en modernaj filozofoj kaj en la terminoj dianoetiko (vd 1194) kaj noetiko (vd).

E. Pauli.

 


DIANOIOLOGIO (N). 1196.

G: Dianologie. P: dianologia.

 

1. Erudicia vorto, kunmeto el la greka * 4 V < @ 4 " (= penso) kaj 8 ` ( @ H (= ideo, scienco), per kiu Johan Heinrich Lambert (1728-1777) nomis la unuan parton de verko Nova Organo (Neues Organon, 1764).

2. Dianologio, en la senco de Lambert, estas studo de la leøoj de la penso, laý vidpunkto de la formo, kontraste kun la enhavo, aý vero, kiun li ekzamenas en la dua parto, nome alethiologio (vd).

Oni rimarku ankaý, ke la dianologio de Lambert restis en la sama linio de la formala logiko de Wolff.

E. Pauli.

 


DIASPORO. 1197.

Gr: * 4 " F B @ D V , - H .

A: diaspora. F. G:. H: diáspora I: P: diáspora. R: diaspór.

 

1. Etimologie, diasporo devenas el la greka * 4 " F B @ D V (= dispersio), koresponda al verbo * 4 " F B , \ D T (= dispersi, distribui), kunmeto el * 4 V (= tra) kaj F B , \ D T (= semi, produkti, dissemi).

Substantiva radiko.

 

2. Diasporo, historie, estas la diseminado de la juda komunumo tra la mondo, okazinta ekde kiam ili estis liberigitaj de la babilonia kaptitejo (538 a.K.).

Dum la helena periodo (ekde 336 a.K.) judoj migris en la grandajn komercajn centrojn. En Aleksandrio disvolviøis grava juda kultura centro. Tie okazis, æ. 280 a.K., la grava traduko en la grekan de la hebrea Biblio, diskonigata per la nomo Septuaginto. Eble kelkaj postaj latinaj tradukoj havis judan originon, kaj estis reprenataj de la kristanoj.

Îar la judoj fariøis romianaj civitanoj, la koncerna juda religio estis rekonata kiel laýleûa. Post la falo de Jeruzalemo (70 p. K) la juda tradicio konserviøis en diasporo, ne nur de la religiaj ritoj, sed ankaý de la filozofio.

 

Kvankam la diasporanoj parolis la alilandajn lingvojn (aramean, persan, grekan, latinan, araban, estonte ankaý la hispanan, germanan, kun la kreo de dialektikoj en la koncernaj idiomoj, ili lernis sufiæe multe la hebrean por interpreti la Biblion.

Nur modernepoke la hebrea (vd) fariøis denove parolata lingvo de la juda komunumo, kaj oficiala de Ïtato Israelo, sendependigata en 1947, iniciate de la Unuiøintaj Nacioj.

Iamaniere, per rekreo de la juda Ïtato finiøis oficiale la diasporo.

 

3. Helpis la juda diasporo la disvastigon de la kristana kredo, per la predikado fare de kristanigitaj judoj kaj en judaj sinagogoj (Epistolo de Tiago I,1; I Petro I,1; Al hebreoj, de Paýlo la Apostolo).

Ekde la Imperiestro Konstantino ( æ. 280-337) kristanoj superregis, kaj iom post iom ili premis la judojn, kies diasporo apartigis ilin en getojn (vd). Ekde la moderna luma jarcento, fariøis denove, iom post iom, la interkomprenigado de judoj kaj kristanoj.

E. Pauli.

 


DIASTEMO (en logiko kaj lingvo) (N). 1198.

Gr: * 4 V F J 0 : " , -" J @ H . L: diastema, -atis.

A: diastem. F: diasteme. G: Diastema. H: diástema. I: diàstema. P: diástema. R:

 

1. Erudicia vorto rekte deveninta, tra la latina diastema, el la greka * 4 V F J 0 : " (= intervalo, interspaco), siavice kunmeto el * 4 V (= tra, inter) kaj Ç F J 0 : 4 (= starigi, situi, peli).

Substantiva radiko.

 

2. Diastemo estas spaco, kun specialaj karakteroj, inter du, kiuj en aliaj estas ordinare ne spacigitaj. Ekzemple, distemo en juøo kaj en propozicio, per la spacigo de subjekto kaj predikato.

 

3. Specoj. Laömaterie diversiûas la diastemo laý objektoj spacigitaj.

En zoologio, denta diastemo estas spaco sen dentoj en mandibloj de animaloj.

En anatomio, diastemo estas poroj ne rekte videblaj.

Muzika diastemo estas intervalo simpla.

Geologia diastemo estas nekontinueco inter tavoloj de sedimento.

Logika diastemo estas tiu spaco inter predikado kaj subjekto en propozicio.

 

4. Historie, jam Aristotelo parolis pri la diastemo de subjekto kaj predikato en la propozicio (An. pr., I, 4. 26 b 21; An. post., I, 21. 82b 7 ks.).

5. En juøo kaj propozicio, diastemo estas fenomeno okazigata per la abstraktiga karaktero de la homa penso. Inter predikato kaj subjekto povas ne okazi realan distingon, sed tamen la menso kreas øin. Ekzemple, ekzistanto konkrete unueca, la abstraktado dividas øin en subjekton al kiu estas atribuata la ekzisto.

Pro tio, ordinare la penso estas operacio de juøo, ne nur operacio de konceptado. La plej simplaj donitažoj aperas æiam en formo de diastemo. Ekzemple, tio estas libro, anstataý simple libro.

8. Oni distingu inter:

Jen daýrigo de la laýmateria divido de diastemo (vd 3).

Okazas ankaý divido laýforme. Notindas du diastemaj formoj de la lingva propozicio:

 

Principe, predikato per si mem enhavas la verban karakteron, per kio øi atribuiøas al subjekto. Sed ne æiam la vorto kapablas lasi tion klare. Jen, kiam, la verbo esti aperas kiel helpanta.

Verbo esti ankaý havas sencon de kompleta predikado, kaj tiam øi signifas ekzisti. Ekzemple, mi estas (= mi ekzistas). La fleksebleco de la verbo esti ebligas du formojn: mi estas, mi estas estanta. Nuance, ankoraý direblas: mi estas ekzistanta. Tiaj mirindažoj rezultintaj pro la fenomeno de la diastemo en penso kaj en lingvo.

E. Pauli.

 


DIATRIBO (N). 1200.

Gr.* 4 " J D 4 $ Z , -­ H . L:diatriba, -ae.

A: diatribe. F: diatribe. GH: diatriba. I: diatriba. P: diatribe. R:

 

1. Erudicia vorto, deveninta, tra la latina diatriba, -ae (= diskutado), el la greka * 4 " J D 4 $ Z (= studo, diskutado de skoloj, okupiûo, kritiko), kunmeto el * 4 V (= tra) J D \ $ T (= mueli, ago konsumi).

Substantiva radiko.

 

2. Diatribo estas ûenro de diskurso, karakterizata de akra kritiko, kaj kiu fariûas precipe per ironiaj demandoj kaj koncernaj respondoj.

Nuance, dialogo (vd) estas æiu ajn interparolado, dum diatribo enmetas principe la akran kritikon.

3. Uzas diatribo ordinare kiel rimedon demandojn kaj respondojn kiuj, povas esti rapidaj kaj trafaj, kun disvolviûo ne trankvila. En dialogo la dialongantoj, kvankam fiksiaj, estas prezentataj kiel ordinaraj homoj, dum en diatribo ili povas esti tute fikcie imagitaj kaj malaperi, por lasi lokon por la rezonado.

Löforme, kelkaj diatriboj estas pli popularaj, aliaj pli erudiciaj, uzataj eî en filozofiaj temoj.

 

4. Historie, la dialogoj de sofistoj, Sokrato kaj Platono preparis la diatribon, kiu estis disvolviûata en la medioj de cinikuloj kaj stoikistoj. Restas ankoraö fragmentoj tre antikvaj de diatriboj deTeles (en Stobaios). Aliaj ekzemploj: Diatriboj de Aristipo (D. L., II, 8), de la mezgranda sokrata skolo de Kireno; Diatriboj de Epikteto, kies teksto ankoraö konserviûas, ordigitaj de Arriano.

Kelkaj diatriboj estas pli mildaj, kaj eblas ke la senco mem de diatribo estis pratempe ne tiel severa, signifanta nur la konversacion. Efektive pli milda estas la karaktero de la diatriboj de Aristipo

En la skribaëoj de la kristana Nova Testamento la diatriba stilo foje montriûas en la Epistoloj de Apostolo Paýlo. En Al Romianoj uzi Paýlo didaktikajn demandojn al fikscia kontestanto (Rom 9, 19; 11, 19), antitezojn kaj personigojn (4,12; 10,6; 15, 3-8), analogiojn kun la naturo (11,17-24), ktp.

 

E. Pauli.