DERELIKCIO
(N). 1140L: derelictio, -onis.
A: dereliction, throwness. F: déréliction. G: Geworfenheit. H: derelicción, abandono. I: derelizione. P: derrelicção, abandono. R:
1. Kiel vorto, el la latina derelictio (= derelikcio), kunmeto el neiva prefikso de (= de ) kaj relictio (= forlaso), sia vice el la verbo relinquo, -ictum, -ere (= lasi, forlasi). Kiel faka vorto, derelikcio aperis en juro. Sed øi fariøis fama en religia uzo ekde la 16-a jc., kaj elstara en ekzistencialisma filozofio, ekde de 20-a jc.
Substantiva radiko.
2. Derelikcio, en jura kunteksto, estas la kondiæo de tio, kio post esti havata propražo, restis forlasita al si mem, en stato de malhelpo kaj foržeto kiel netaýga.
En juro, res derelicta (= afero derelikciita) estas movebla afero volonte forlasita, kun la intenco ne havi øin por si.
Nuance, forlaso signifas simpla ne repreno, dum derelikcio enhavas karakteron dramecan de tio kio estas forjetita. Jen la signifo de germa. Similas derelikcio al la latina samdevena vorto reliquia (= restažo).
Tamen, helpe de la kunteksto, forlaso kaj derelikcio povas signifi samon.
3. Kiel religia kaj ontologia stato kaj sento, derelikcio estas tiu fundamenta situacio de homo forlasita al si mem, en cikonstanco unuavide ne solvebla.
Laý la principo de dependeco (vd 1136) la finitaj aferoj universale interdependas, kiel per speco de vasta sistemo, kies fina dependeco okazas en konekto kun Dio. Sekve, ia ajn rompiøo kaýsas la fenomenon de derelikcio.
Konsidere, ke religio estas fundamente øenerala rigardo pri la realo tutaže, estas eble elpensi la derelikcion en religia kunteksto.
Oni citas, æi-rilate, vortojn de Jesuo kiam krucumita:
"Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min!" (Mk 15,34)
Certaj formoj de kristanismo, - ekzemple, jansenismo (Jensenius, Port-Royal, Pascal) - akcentis tiun aspekton de dia forlaso rilate la homojn.
La samo estas perceptebla en la religia sento de la protestantismo de Kant.
La koncepto de Infero estas ankaý formo de derelikcio, kredata de kristanoj rilate la pekintojn, kaj kun aldona puno.
4. Enkadre de la ekzistencialisma filozofio de Martin Heidegger, Geworfenheit (= derelikcio) estas fundamenta elemento rezultinta el la analizo de la homa ekzisto. Sed la analizo montras plurajn ekzistentialojn, kun elstaro je la komenco tiu de la sento de situacio (Befindlichkeit). Tiu de derelikcio, tamen elstaras pro la drameca karaktero.
5. Oni avertu, ke la homa ontologia situacio estas en dependo de la ontologio akceptata. Sen integrigaj konceptoj pri la tutažo, certe æio restos katastrofa. Inverse, pli optimisma estas la kompreno de la mondo, kiel ununura granda kampo de fortoj, en kio nenio perdiøas, kaj æio kikle transformiøas.
La problemo estas epistemologia, - æar estas necese malkovri en kia interpreto estas la vero.
DERIVI, -O
(+). 1141A: derive; derivation. F: dériver; dérivation. G: ableiten; Ableitung. H: derivar; derivación. I: derivare;derivazione. P: derivar; derivação. R: (obrazóvivat); (slovoobrazovánie).
1. Etimologie, derivo devenas el la latina derivo, -are (= derivi, devii, elpreni, dedukti), kunmeto el de (= de, kiel emfazo) kaj rivus (= rivero, rivereto).
Verba radiko. Vortformoj: derivi, derivo, derivado, deriva o, malderivi (tr), malderiva o, derivilo, parta deriva o. Proksima radiko: derive-o (Supl. de PIV).
2. Derivo estas devenigo de io el alia. Ekzemple, derivi vorton.
La nova formo nomatas derivaëo.
Ordinare konservas la derivažo iom de la antaýa formo. Tiu fenomeno de iom da konservo en la derivažo, similas kun tiu de la efiko rilate la kaýzon.
Oni avertu ke okazas tamen iom da diferenco: la rilato inter kaýzo kaj efiko akcentas la kaýzon kiel principon de la efiko; la rilato inter derivaëo kaj la antaýa deirpunkto, - almenaý en derivado de vortoj, - estas simple la konservo de iom de la antaýa estaëo el kio fariûas la derivado.
3. Specoj de derivado. En la fenomeno de derivo distingiøas du aspektoj: la procezo mem de derivo, kies formo estas esplorenda; la afero derivita, kio estas la materia aspekto de la derivo.
Laýforme, procezo mem de derivo rilatas al la maniero per kio fariûas la derivado. Ekzemple, derivado de vortoj aý per prefiksoj, aý per sufiksoj.
Kvankam la materia aspekto distingiûas de la forma, ûi povas tamen multe influi. Estas procezoj malpli influataj de la materio, aý pli fundamentaj kaj en pli øeneralaj kadroj de la enteco mem, de la tempo, de la kvanto. Aliaj estas ligitaj al detaloj. Ekzemple, derivo de vorto per afikso, aý per sufikso, estas forma procezo ligita al detaloj de la gramatiko, tute diferenca de la procezoj de derivado en logiko, tekniko, psikologio, matematiko.
Tiel same, tiuj æi kampoj procezas formojn de derivo, kiuj aspektas tre specifaj de la koncernaj kampoj.
Sed io restas tamen pli øenerala en iu aparta procezo, kaj ebligas la komparan studon. Ekzemple, en æiu procezo ekzistas derivilo, kvankam en îiu materio la derivilo havas apartan aspekton
En gramatiko la deriviloj estas finaëoj, sufiksoj, afiksoj, kumentitaj vorteroj.
En logikaj, psikologiaj, matematikaj, teknikaj kampoj okazas denove la deriviloj, kvankam kun la koncerna tipa vario.
5. Laýmaterie, multaj aferoj povas esti derivataj, multobligante materie la specojn de derivoj:
-
en gramatiko okazas derivo de vortoj, ekzemple, el nomo libro derivas librejo;-
en logiko estas notinda la derivo de pensoj el aliaj pensoj, ekzemple, abstraktaj konceptoj el konkretaj;-
en psika vivo oni miras la derivon de mildaj emoj el krudaj instinktoj;-
en elektrotekniko deriviøas, ekzemple, kurento el unu speco de cirkvito en alian;-
en matematiko menciindas derivojn, ekzemple, de funkcio.-
Eblas ankaý diri, ke efiko derivas el la kaýzo, ke la kreitaëo derivas el Dio. Sed, tiu-kaze, la vorto derivo ne inkluzivas la informon pri kaýzeco, sed ke la derivažo ion havas el la kaýzinto, ekzemple, iom da simileco.E. Pauli.
DES, DES-
1143.
Internacia prefikso, des, des- devenas el la samsignifa latina des-, foje dis- (vd) , kun fundamenta signifo de senigado. Ekzemple, desorganizi, deshidrati, desindiferenciûo (vd), desmitigo (vd).
Foje des- reduktiûas al la kondiîo de pseýdo sufikso. Ekzemple, desintegratoro, desmodio.
Nuance, de (vd 1048) estas ordinare prepozicio (ankaý vortero) signifanta rilaton al verbo, aý al substantivo, aý al adjekto, dum des ordinare avertas adverbe pri vario.
E. Pauli.
DESCRIPTIO
. (L: 1143).Gr:
ß B @ ( D " N Z , - H .A: description. F. description. G: Beschreibung. H: descripción. I: descrizione. P: descrição. R:
1. Latina esprimo, ekvivalenta al priskribo (vd), kunmeto el la prefikso des- (= fortikiga prefikso) kaj skribere (= skribi).
2. Avertu pri la latinidaj H: descriptivismo ( vd)
(F. Mora: Description, 764))
DESDIFERENCIÛO
. 1144.A: F: dédifférenciation. G: H: I: P: desdiferenciação. R:
1. Erudicia vorto, per kunmeto de la seniga internacia sufikso des- kaj diferenciûo, unue uzita de fiziologiistoj (vd C. Pérez, La dédifférenciation des cellules, 1920).
2. Desdiferenciûo estas la fenomeno, per kio diferenciûo revenas al la antaýa stato de ne diferenciøo.
La superaj vivaj estažoj, kiuj reproduktiøas per spermoj kaj ovoloj, komencas sian novan vivon per la plej simpla histo nomata epitelio; nur posttempe aperas la sekvantaj pli altnivelaj histoj.
Jen cikla vivo, per kio la sama æelo, sed en sinsekvaj reproduktažoj, iras kaj revenas.
Je øusta momento, kelkaj æeloj diferenciøas, kaj evoluas kiel novaj specoj de histoj, - konjunktiva, muskola, nerva. Kaj îiu el la kvar, siavice en sia kampo denove diferenciûas; ekzemple, epitelio difereniøas en eksteran haýton kaj internan mukozon.
Malgraö la tendenco de la konstanta diferenciûo, okazas fenomenoj de renversiûo, per kio do fariûas la desdiferenciûo, por ripeti la ciklon.
Tiu reveno al la praa homogena stato estas prezentita kiel scienca klarigo, ekzemple, de la metamorfozo de la insektoj, de la regenero de fortranûitaj korpaj partoj, de novaj formoj de korpaj îeloj kiam ili estas kulturitaj en vitra ujo (in vitro), kaj de multaj aliaj ne tute klarigitaj fenomenoj, el kiuj la plej øenerala estas la evolucio de unu specojn en aliajn specojn.
En tiu kampo de la desdiferenciûo situas eble kelkaj fenomenoj kredataj de simplismaj piuloj kiel mirakloj. La kompreno de la fenomeno de la cikla dediferenciûo helpas la ûeneralan komprenon de la evolucio kaj la antaývidon de la eblaj estontaj influoj de la homa scienco en vivformoj.
E. Pauli.
DESEGNI, -O
(*). 1145.A: design; design. F: dessiner; dessin. G: zeichnen; Zeichnung, Absicht. H: diseñar; diseño. I: dissegnare; disegno. P: desenho. R: (chertjt); (cherchénie).
1. Etimologie, desegno devenas, tra la latinidaj, el la latina designo, -atum, -are (= desegni, marki, signi), kunmeto el de (= de, kiel emfazo) kaj signi (= signi, marki, indiki).
Verba radiko. Vortformoj: desegni (tr), desegno, desegnado, desegnažo, desegniøi, desegnisto, desegnarto.
2. Desegno estas arto reprezenti nur per linioj la formojn de objekto. Principe, desegno estas arto de formoj. Sed per alianco, fariøas desegno samtempe grava en pentro.
La æefa propražo de desegno estas ne nur la linioj, sed la formo kiel tutažo, kies limoj estas sistemo konsistiganta integre la objekton. Se tiu objekto enhavas funkciojn, ekzemple de tensio kaj movo, eblas ankaý al desegno sugesti certamaniere tion.
3. Industria desegno rilatas al formo de la produktata objekto. Tiu desegno kutime estas produktata surpapere antaý la produktado de la objekto, nur pro tio ka kutime unu kreas la modelon kaj aliaj produktas øin industrie.
Sed principe, la industria desegno estas efektive la formo de la objekto mem.
En la unua momento la industria desegno funkcias kiel esprimo de la definitiva objekto. Sed tio okazas, - kiel avertite, - nur eventuale, æar la industria desegno estas efektive la mema formo de la industria produkto.
Eblas konstrui rekte la unuan modelon de la industria objekto, kaj poste nur ripeti la novajn ekzemplerojn.
E. Pauli.
DESIGN
(A: 1146).
Angla esprimo, ekvivalenta al industria desegno (vd 1145,3).
DESIECO.
1147.L: aseitas, -atis.
A: aseity. F: aséité. G: Aseität. H: aseidad. I: aseità. P: asseidade. R:
Ekvivalentas al desieco, tiu alia vortformado: ekdesieco (vd).
Nuance, absoluta (vd) signifas esti malligita de io ajn, dum desieco rekte avertas pri la kapablo esti de si mem, sen ligo al iu ajn dependo.
3. La naturo de Dio inkluzivas la desiecon.
Îu la desieco estas propraëo de æiu aferoj, aý nur de Dio? Îu desieco estas eî la esenco mem de Dio?
Jen afero, pri kio fariûas diskutado fundamenta, æar ne eblas serioze paroli, nek pri Dio, nek pri la finitaj aferoj, per supražaj nocioj.
E. Pauli.
DESIGNATUM.
(L: 1147).
1. Latina esprimo, designatum devenas el la verbo designo, - atum, -are (= desegni, nomi, elekti), kio signifas, ke io estas klare karakterizata kaj montrita.
2. Designatum en semiotiko kaj moderna logiko estas la objekto, kio estas signifata de la signo, sendende, - îu tiu objekto reale ekzistas, îu ne.
Kontraste, denotatum (vd), signifas realan objekton (Dewey, Logic, î. 18; Morris, Foundations of the theory of signs, § 7).
E. Pauli.
DESIGNATOR.
(A: 1148).A: designator. F: designateur. G: H: I: P: designador. R:
Angla esprimo, surbaze de la latina designator (= montristo), kaj uzata de Morris (Signs, language and behavior, 1943, III,3) kaj de Carnap (Meaning and necessity,
' 1), por signifi specon de signo. Sed ambaý aýtoroj uzis malsame la vorton.E. Pauli.
DESMITIGO.
1148.A: demythysation. F: démythisation. G: Entmytologisierung. H: desmitisación. I: dismitificazione P: desmitisação. R:
1. Vorformado el la internacia prefikso des- (indikanta senigadon) kaj mito (vd), siavice el :
L 2 @ H (= vorto, rakonto, legendo).
2. Desmitigo estas forigo de æiu praa teksto la mitajn elementojn, cele al tio kio restas valora.
La operacio de desmitigo estas celo ne nur de tiuj, kiuj esploras mitojn nur cele al kulturaj rezultoj, sed precipe de tiuj, kiuj kredas trovi ankoraý ion teologie valoran.
3. Estis desmitigo la celo de la alegoria ekzegezo (vd), pratikita jam de klasikaj gregkoj rilate la homerajn kaj aliajn mitojn.
Tiel same helenigitaj judoj el Aleksandrio provis reinterpreti la bibliajn rakontojn per reduktado de pluraj mirindažoj al alegorioj.
Kristanoj, îefe Origeno (185-254), ankaý praktikis la alegorian ekzegezon.
Tamen, la laýtera ekzegezo, ekzemple de Aýgusteno, daýre rezistis.
3. Modernepoke aperas novaj formoj de desmitigo, influataj de plibonaj historiaj konoj kaj foje ankaý de novaj filozofioj.
Aparte elstaris la desmitiga ekzegezo de la germana teologo kaj filozofo Rudolf Bultmann (Revelacio kaj sava okazažo - Offenbarung und Heilsgeschehen, 1941; Kerygma kaj Mito - Kerygma und Mythos, 1948- 1955, kun aliaj kunlaborantoj; Historio kaj Eskatologio - Geschichte und Escatologie, 1958).
E. Pauli.
DESPLIE
. 1150.L: a fortiori.
A: all the more; even more certain. F: raison de plus. G: H: tanto más; con más razón. I: tanto più. P: tanto mais; com mais razão. R:
1. Vortformado el la adverboj des (vd), montranta paralelan variecon, kaj pli, indikanta kvanton aý gradon.
2. Desplie, en senco de "kun pli da kapablo" ne rekte signifas specifan specon de argumentado, sed nur averto pri la kapablo de la premisoj konkludi.
Nuance kaj kompare, despli estas pli abstrakta ol aforciora (vd 0100), koresponda al la latina a fortiori (= aforciora). Despli avertas pri la kvanto da kapablo, dum aforciora, pri la forto de la kapablo.
E. Pauli.
DESPOTO, -ISMO.
1151A: despot; despotism. F: despote; despotisme. G: Despot; Despotismus. H: déspota; despotismo. I: dèspota; dispotismo. P: déspota; despotismo. R: (déspot); (Despotizm).
1. Etimologie, despoto devenas, tra la mezepoka latina despota, -ae (= despoto), el la greka
* , F B ` J 0 H (= sinjoro de la domo, sovereno, sinjoro kun absoluta povo).Substantiva radiko. Vortformoj: despoto, despota, despotismo.
2. Despotismo estas monarkia formo de registaro (vd) kun absoluta kaj arbitra povo.
Nuance, tirano (vd), ankaö grekdevena vorto, inkluzivas perforton, uzurpon, foje kruelecon, dum despotismo emfazas la absolutecon.
Tiranismo estas la sistemo mem de la registaro kun tirano, same kiel despotismo estas kun despoto.
E. Pauli.