DEMIURGO. 1113.

Gr: * 0 : 4 @ L D ( ` H , -@ Ø .

A: Demiurge. F: Démiurge. G: Demiurg. H: Demiurgo. I: Demiurgo. P: Demiurgo. R: (Demiúrg).

 

1. Etimologie, Demiurgo devenas rekte el la greka * 0 : 4 @ L D ( ` H (= demiurgo, artisto, faranto de io permane), kunmeto el * Z : 4 T (= fabriki, konstrui, formi) kaj § D ( @ < , -@ L (= ago, verko).

Latine, krom la formo Demiurgus, oni tradukis per artifex, fabricator, aedificator, genitor, opifex. Komparu al arkitekto (vd).

Substantiva radiko.

 

2. Demiurgo, en la kunteksto de Platono, estas la metiisto de la sensoj kaj de unu el la æieloj (Resp., 507c; 530 a). Li estas dia artisto (Sof., 265 c). En kronologie malfrua libro, Timeo, precipe en 29 a - 31 a, li fariøis pli detala, sed ankaý mite aspekta, kompreneble pli simbola.

Tri estas la eternaj principoj: la eternaj ideoj, la eterna dia demiurgo, la eterna senforma materio. Sed Demiurgo, kiel la plej perfekta el la kaýzoj ( D 4 F J @ H J ä < " Ç J 4 T < ), rigardas ekde îiam la ideojn, la eternajn modelojn

( J Î  Ä * 4 @ < § * 8 , B , < ), kaj produktas, pro boneco kaj sen envio, la mondon, dezirante ke io estu simila al tiuj ideoj. Sekve, la rezultinta mondo estas viva, kun animo kaj intelekto.

 

3. Kompare al la neoplatonisma kaj kristana Triunuo, la platona ankoraý ne enmetis la principon de deveno (vd), per kio ekde la eterno unu devenas el la alia.

La eternaj ideoj, la eterna Demiurgo, la eterna materio kunlabore interagas, por krei la formojn de la materio per imitado. Sed en la platona doktrino tiuj tri eternaj estaĵoj ne devenas tamen unu de la alia per eterna sinsekva deveno, kiel poste estos proponata de la neoplatonanoj kaj, siamaniere, de la kristana teologio pri la tri diaj personoj.

 

4. Pri la produktado, de la mondo fare de Demiurgo, malakordas la opinioj rilate la detalojn. Unua tezo proponas, ke Platono intencis preskaý laýlitere kompreni la faron de la mondo laö li prezentis la rakonton.

Nur nuance malsame, dua opinio atribuas al Platono la kredon je la ebleco de la mito esti vera.

Tria opinio supozas okazi ezotera ekspono de doktrino, kiu restis atingebla nur de malmultaj.

Fine, pli raciaj estas la aliaj interpretoj, kiuj foje interpretas la Demiurgon kiel efektive unu nuran Dion; aý kiel Dion inter aliaj malpli altaj dioj.

Certe neniu post Platono ripetis la nocion pri Demiurgo tiel kiel øi aperas en Timeo. La ideo de Platono utilis almenaý kiel deirpunkto de la novaj metafizikaj mondrigardoj.

E. Pauli.

 


DEMOKRATIO, - ISMO (+). 1115.

Gr: * 0 : @ 6 D " J \ " , -" H .

A: democracy. F: démocratie. G: Demokratie.. H: democracia. I: democrazia. P: democracia. R: (demokrátija).

 

1. Etimologie, demokratio devenas rekte el la greka * 0 : @ 6 D " J \ " , siavice el * ­ : @ H (= regiono, popolo) kaj 6 D V J @ H (= povo).

Origine, en Ateno, * ­ : @ H estis parto de tribo. Îar parto de tribo okupis spacon, * ­ : @ H ekvivalentis fakte la nocion de distrikto, aý parto de la urbo, aý de la regiono. La reprezentado de æiuj distriktoj estis, do, la demokratia registaro.

Substantiva radiko. Vortformoj: demokratio, demokratia, socialdemokratio, popoldemokratio.

 

2. Demokratio estas politika reûimo, en kio povo fontas en la civitanoj, per voædonita delego.

Nuance, respubliko (vd) kontrastas al monarkio (aý heredaj regnestoj), dum demokratio elstarigas la popolan fonton de la povo.

Pli fleksebla koncepto, demokratio postulas almenaý konstitucion dependa de parlamento rekte elektata de la civitanoj, kaj kiuj decidas inter hereda aý respublika registaro.

Cetere, demokratio, kvankam rekte dependa de la popolo, supozas ke tiu æi regu per la plimulto, sed surbaze de la homaj rajtoj. Tio signifas, inter alie, liberon de penso kaj proporcian reprezentadon en la parlamento.

Unupartia reøimo ne faciligas la perfektan demokration. Inverse, tro da partioj ankaý mararanøas la proporcian reprezentadon.

 

3. Demokratismo estas doktrino pri la demokratia formo de registaro, kontraste al absolutisma formo.

Malgraý demokratio (vd) havu plurajn pragmatismajn programojn, fundamente la doktrino estas unueca por karakterizi demokratismon kiel kontrasta kun absolutismo.

E. Pauli.

 


DEMOKRATO (+) (Demokrata Partio). 1117.

. A: democrat. F: démocrate. G: demokrat.. H: demócrata. I: demócrata. P: democrata. R: (demokrát).

 

1. Kiel vorto, el la greka adjektivo µ (= demokrata), kunmeto el µ (= popolo) kaj (= povo).

Substantiva radiko. Vortformoj: demokrato, demokrata (vd), demokrataro, demokrateco, demokratismo (vd), popoldemokrata, socialdemokrata.

 

2. Demokrato estas partiano de demokratio (vd). Samsignife direblas, partiano de respubliko (vd).

 

3. Demokrata partio estas tiu proponanta la demokration, kontraste al nedemokratiaj formoj de politika reøimo.

 

4. Partiaj nomoj. Kompreneble, politika partio devas esti rekonata pere de politika nomo, kaj ne pere de aliaj klasoj. Precipe tio ne povas okazi en demokratio. Estas do malkoheraj nomoj kiel: partio de laboristoj, partio de komercistoj, partio de katolikoj, partio de publikulinoj, ktp.

Nomo de politika partio enhavas ja la koncernan politikan idealon. Okaze de reagoj al ne demokratiaj tendencoj, la trafa nomo fariøas do Demokrata Partio. Same, kontraý heredaj registaraj tendencoj, la trafa nomo estas Respublika Partio.

Konsiderinte, ke socialismo ne rekte supozas la demokration, kaj ke eblas ne demokratiaj socilialismaj partioj, necesas ke oni antaömetu, ou postmetu la vorton, kiam ili inkluzivas la demokration; ekzemple Demokrata Socialisma Partio.

Kontrasta al socialisma partio estas la nomo Liberala Demokrata Partio; sed, æi-foje, liberala povas rekte signifi ankaý la demokratian karakteron, kaj do sufiîas diri: Liberala Partio.

Variaj tendencoj ankaý reflektiøas en partiaj nomoj. Ekzemple, conservativa partio, progresisma partio, parlamentisma partio.

E. Pauli.

 


DEMONECA (figure). 1118.

L:daemoniacus.

A: demoniac. F: démoniac. A: Teuflisch. H: demoniaco. I: demoníaco. P: demoníaco. R: (djábolskij).

 

1. Vortformado el demono, kaj sufikso –ec-a signifanta abstraktan kvaliton.

 

2. Demoneca, figure, estas la perverseco mem, laý kio øi estas atribuata al demono.

Notis Kant, ke la demonececo konsistas en la elekto de la malbono kiel malbo por esti nomotivo de la ago (Religion I, 3). Diablo estas do la personigo mem de la malbono (II, 23).

E. Pauli.

 


DEMONO, -ISMO, -OLOGIO (*).1121.

Gr: ) " \ : T < , -@ < @ H . L: daemonion, -ii.

A: demon. F: démon. G: Dämon; Teufel. H: demonio. I: demònio. P: demônio. R: (démonI).

 

1. Etimologie, demono devenas, tra la latininidaj kaj latina, el la greka ) " \ : T < (= Dio, destino, sorto, spirito kiu dividas la sorton), enkadre de la hindeýropa radiko dai- (= dividi, distribui).

En la persa lingvo demono estas dirite per div, kiu ïajne estas la frua radiko el kio formiûis la ekivalenta nomo en la greka. Okazis semantikaj ïanûoj de tiu senco, influe de la varieco de la kredoj kaj tradukoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: demono, demona, demonismo, demonologio, demonomanio, demonohavanto.

 

2. Demono, laö la kredo, estas spirito en malsupra nivelo de Dio, sed proksime de Li, supera al homo, al kiu li povas helpi aý malhelpi. Al ) " \ : T < , ekvivalenta al demono, la greka kredo atribuis la funkcion distribui la destinojn, akorde kun la hindeýropa radiko dai- (= dividi).

Nuance, Satano (vd), semida propra nomo, kiu signifas kontraýulo, estas la malbona anûelo, tiu, kiu estas kontraý Dio, kaj estas îefo de la demonoj, dum demono estas iamaniere komuna nomo atribuebla al iu ajn samspeca spirito. La greka ekvivalento de Satano estas ) 4 V $ @ 8 @ H (= Diablo), kiu do ankaö estas nur propra nomo, kontraste al la komuna, demono.

La dioj de aliaj popoloj estis nomataj de judoj kaj kristanoj malbonaj spiritoj. Ili estas, do, "kontraýuloj". La dio de filiïtoj - Baal -Zebub (= Belzebuto) (vd) fariûis nomo por mencii la demonon (Mt 10, 25; 12, 24; Mk 3, 22; Lc 11, 15 ks).

En la tradukita biblio diskonata per la nomo Septuaginto, demono estas sinonimo de falinta anûelo.

Tiel same la greka ) " \ : T < fariûis îe la kristanoj simple la nomo de malbona spirito kaj kontraýulo de Dio. Tamen, en la skribaëoj de la Nova Testamento nur unufoje (?) estas uzata la nomo ) " \ : T < (= Demono), kiu estis prefere menciita per la aliaj nomoj kaj adjektivoj.

Doktrino de kredo je demonoj (vd).

Nuance, demonologio (vd) estas scienco pri la demonoj, dum demonismo estas nur la kredo je demonoj.

3. Demonismo, kiel kredo, estis ofta en la antikveco kaj havis varian evoluon tra la tempo, kun sociologiaj, kulturaj, teologiaj kaj filozofiaj aspektoj. Îiu vario havas sian sistemon, inter kiuj kelkaj estas tre evoluintaj laö la spekulacia vidpunkto, ekzemple la kristana.

Kredas je demonoj la kristana religio, îefe la katolika, certamaniere kiel daöriganto de la helena mitologio (vd 8).

Islamanoj kredas pri la ekzisto de demonoj, kaj estas sub la influo de la zoroastrima dualismo.

Ïamanismaj religioj kredas je bonaj kaj malbonaj spiritoj.

 

4. Origine, ) " \ : T < (= Demono) enhavis pozitivan sencon, simila al bona spirito. En Homero ) " \ : T < signifas Dion, diaëon (Iliado 1, 222; 3, 420); foje dian povon (Odiseo, 3, 27).

La senco pli strikta, kiel diaëo protektanta kaj konduktanta la homojn, aperas en la tekstoj de pitagoranoj, Platono (Simpozio, 202d-e; Fedro, 240b; Leûoj, IX, 877 a), Pindaro, Heraklito, Aristotelo, stoikistoj, ktp. Jen la senco de la fama esprimo "Demono de Sokrato", per kio estas menciita la diaëo inspiranta lian moralan konduton kaj saûon (vd Platono, Apologio, 31 d).

La personan demonon îiu ricevas per sorto, - diras Platono, - kaj ankaö ke li povas esti elektata libere de la protektato (Resp., X, 617e; 620, e).

Nuancaj aliaj signifoj estas enmetitaj en la greka signifo de demono. Tiel estas nomata la spirito de la antaöuloj, kiel uzis la vorton Pindaro (latinigite genius generis). Same parolebras pri "animoj de la ora aûo aö protektantaj diaëoj" (Hesiodo). Por la akousmatikaj (vd 0151), la plej orfeisma branîo de la pitagora skolo, la homa animo estas ) " \ : T < (= Demono), falinta el la îielo kaj nun karcerigita en la tera korpo (Jambliko, Pitagora vivo, 82; Ksenokrato, Fragm. 82).

Simile konceptis la animon la stoikistoj: sendependa spirito kaj individua, antaöekzistanta al la homa kondiîo, eniranta la nunan homon, je la momento de la naskiûo.

Literature, en tragedio kaj poezio ) " \ : T < signifas la destinon, akorde kun la origina ideo, ke tiu diaëo distribuas ûin.

 

5. Kontraste al la pozitiva senco de la grekoj, klare konstatebla en Sokrato, la posta neiva signifo aldonita de la kristanoj al demono (vd) fariûis la plej kutima. Kompreneble, îiuj religioj tendencas interpreti la diecojn de aliaj kiel malbonaj. Cetere, oni rimarku, ke la kristanoj kredas je la ekzisto de la demonoj, kaj sekve îi-rilate ili estas daörantoj de la persaj kaj grekaj mitoj.

Oni rimarku ke la grekoj mem foje distingis inter bonaj kaj malbonaj damonoj. La sokrata Eöklido parolis pri du demonaj kamaradoj: ( " 2 ` H ) " \ : T < (= bona demono) kaj 6 " 6 ` H ) " \ : T < (= malbona demono).

Platono uzis foje la esprimon ) " \ : T < N b 8 " > (Rep., X, 620d-e), demono gardisto. Jen esprimo kio rekte ekvivalentas al la kristana gardanûelo. Do, kristanoj pasis al la nocio de gardanta anûelo, influe de tio, kio por la grekoj apartenis al pozitiva figuro de ) " \ : T < , nur kun la diferenco, ke anûelo (vd) estas alia vorto, signifanta mesaûisto.

Same romianoj havis la esprimon bonus angelus (= bona angelo).

 

6. Klasikaj grekoj imagis la daimonojn kiel spiritoj de la mortintoj, kiuj havis apartan povon kaj agis intervene en la homa vivo kaj en la naturo. La kredo je demonoj kreskigis ilin kiel perantoj inter la homoj kaj la dioj.

Îe la kristanoj restis per nova formo la greka kredo je la spiritoj (demonoj) de la mortintoj kiel perantoj îe Dio. Fine la kristanoj rigardis ankaý la sanktulojn kiel taögaj por esti alpetataj kaj honorigitaj per normala kulto. Tiu kulto disvastiøis precipe æe romkatolikoj.

Îiutempe kaj en îiuj popoloj okazas kredoj je la spiritoj de la mortintoj, kaj kun la plej diversaj nomoj.

Nekromancio (vd) estis vaste praktikita de Babilonanoj, Egiptanoj, grekoj. La Antikva Testamento parolas pri la spiritoj de la mortintoj, nomataj el helohim.

Estis malpermesate pritrakti ilin, por ke la konsulto estus direktata rekte al Javeo. Sed tamen, - malgraý la malpermeso, - la mortintoj estis konsultataj de la israelidoj (Lev. 19, 31; I Sam. 28, 7, kaj pluraj aliaj tekstoj).

 

7. La antaöa tradicio de mezoriento kredis je malbonaj spiritoj, kies nomoj estis poste tradukitaj per demono. La la dualismaj religioj, ekzemple zoroastrismo el Persio, la kromaj spiritoj inter la plej alta principo de bono (Dio) kaj la tute kontraýa, pli profunde dividiûas en bonajn kaj malbonajn.

Tiu zoroastrisma divido vaste eniris la judan religion, post kiam Kiro konkeris en 538 a.K. Babilonion, kaj integris la tutan regionon, inkluzive Palestinon, en la grandan persan imperion.

Kvankam sadukeoj reagis kontraý la ekzisto de anûeloj (vd) (greka nomo adoptita kiel traduko en Septuaginto), akceptis tiun ekziston profetoj, farizeoj, zelotoj, esenoj kaj fine ankaý la kristanoj.

Tiu nova kredo pri demonoj estis malofta en la bibliaj verkoj de la Antikva Testamento, sed disvastiûis jam en la apokrifaj libroj de tiu tempo.

La malbonaj spiritoj estas prezentitaj kiel delogantoj por la malbono, kaj estas falintaj anûeloj, damnitaj de Dio al Infero. Kelkaj tradicioj asertas ke ili pekis pro malîasteco (Henoc aeth 15; Testamentoj de la 12 patriarkoj; Jubileus); aliaj, ke ili pekis per ribelo kontraö Dio (Henoc slav 7; Vita Adae 15). Daöras la kresko de tiu kredo per la rabena literaturo.

8. En la kristana medio ankaö prosperis la kredo je la demonoj, kvankam kun iom da modero. Ili estas punataj per sufero en la fajro, sed samtempe agas por faligi la homojn en pekon. Demono tentas Jesuon. Demonoj minacas la religiemon kaj kredon de la kristanoj (Efez 6,12; 1Jo 4,1).

Demonposedataj estas liberigitaj de Jesuo, de la apostoloj, de la disîiploj de Jesuo. La manifestacioj de demonoj estas similaj al la fenomenoj de epilepsiuloj. Pro tio oni demandas îu fakte ili estis epilepsiuloj?

Same kiel la anûeloj, okazas hierarkio en la kadro de la demonoj, kiuj estas subordigataj al Satano, aö al Diablo, la granda malamiko de Dio (Mt 25, 41; 2Kor 12,7; Efez 2,2; Apok 12, 7). La kulto al idoloj, lasta-instance estas direktata al demonoj (1Kor 10, 20 ks; 2Kor 6,15; Apok 9, 20). Je la fino de la tempoj, demonoj furiozos (1 Tim 4,1).

9. Islama religio kredas je la demonoj, kaj je la fina venko de Dio.

 

10. Takse, same kiel la doktrino pri la anûeloj (vd) la kredo je demonoj, aö demonismo (vd), estas malfacile pravigebla, precipe îar ûi entenas epistemologiajn malfacilaëojn, antropomorfismojn, malkoherecojn kun la filozofio pri religio.

Pri la ekzisto kaj naturo de la demono, aparte oni diskutas sub la titolo demononologio, same kiel pri la angêloj sub anûelologio (vd).

Demonologio estas scienco, precipe teologia, pri la naturo kaj povo de la demono (vd). Por nekredantoj pri demonoj, tiu scienco redukti as al kultura aspekto, per esploro de tio, en kio konsistas tiu kredo. Jen longa esploro, îefe historia. (Vd 1122s....)

E. Pauli.

 


DEMONSTRACIO (+). 1123.

Gr: B ` * , 4 > 4 H , -, T H . L: demonstratio, -onis.

A: demonstration. F: démonstration. G: Demonstration; Beweis. H: demonstración. I: dimostrazione. P: demonstração. R: (demonstrátsija).

 

1. Etimologie, demonstro devenas el la latina demonstratio, siavice kunmeto el la prepozicio de (= de, el) kaj monstratio (= montro).

Verba radiko. Vortformoj: demonstri (tr), demonstro, demonstrado, demonstrebla, demonstriva, demonstristo. Proksimaj vortradikoj: demonstr-i (vd), demonstrativ-o.

 

2. Demonstracio estas logika operacio por pruvi aserton ekde antaýaj elementoj, kontraste al pruvo per rekta konstato. Ekzemple, logika demonstracio per silogismo, milita demonstracio per elmontrado de fortokapablo, teknika demonstracio per testo de efikeco.

Tiusence, demonstracio ekvivalentas, kiel vorto, al demonstro (vd), aö demonstrado, vortformita el alia termino, - demonstri (vd).

Nuance, silogismo (vd), el la greka F L 8 8 @ ( 4 F : ` H , estas pli ordigita formo de demonstracio, dum tiu æi signifas nur pli vaste la sama fundamenta operacio.

Æar pluras la specoj de demonstro, - inferenco, indukto, dedukto, - direblas demonstro precipe pri la plej kompleksa, la dedukto.

Cetere, tiu signifo rilata al dedukto estis la plej uzata en la pasinto, pro tio ke Aristotelo disvolvis precipe la demonstracion, - B ` * , 4 > 4 H , - kies traduko oni faris per la latina demonstratio.

Sed modernepoke, demonstro perdis sian fakan karakteron de dedukto, kaj fariøis uzata pli vastasence, por iu ajn sinsekvo de premisoj por atingi rezulton.

 

3. Specoj de demonstro. Laöforme, demonstro diferenciøas per la maniero fari la operacion de pruvo. Sub tiu vidpunkto, demonstro povas okazi, pli simple, en la kampo de juøo; pli komplekse, en la kampo de rezozono.

Per simpla eksplicitado, aý inferenco (vd), demonstro avertas en eksplicitaj asertoj tion, kio estas enhavata, sed jam formale enhavata. Tiel oni pruvas principojn, aý aksiomojn, kaj propraĵojn, ekzemple de anguloj.

En la kampo de la operacio de rezono, demonstro fariøas malkovro de tio, kio estas virtuale entenata en antecedento. Tiu antecedento kaýzas la konkludon. Sed foje la demonstro fariøas per dedukto (vd), uzante sintezan metodon, foje per indukto (vd), uzante la analizan metodon.

 

4. Laömaterie, demonstracio povas esti de la penso, kiel en logika demonstracio, de la ago, kiel en administro, de la faro, kiel en teknika efikeco.

E. Pauli.

 


DEMONSTRI, -O, -ADO. 1124.

Gr: B @ * , \ 6 < L : 4 . L: demonstro, -avi, -atum, -are.

A: demonstration. F: démonstration. G: Demonstration, Beweis. H: demonstración. I: demonstrazione. P: demonstração. R: (demonstracija); (pokáz).

 

1. Etimologie, demonstri devenas el la latina demonstrare (= demonstri, pruvi per evidentigado), siavice kunmeto el la prepozicio de (= de, el) kaj montri (= montri).

Verba radiko. Vortformoj: demonstri (tr), demonstro, demontrado, demonstrebla, demonstristo.

 

2. Demonstro estas pruvo ekde antecedento, per la plej diversaj formoj, per inferenco, per indukto (analize) (vd), per dedukto (sinteze) (vd).

Oni rimarku, ke la greka B @ * , \ 6 < L : 4 estis tradukata per la latina demonstrare, laý la aristotela uzo kiel operacio de dedukto, aý silogismo. Sed poste, demonstri fariøis uzata pli vaste, pri æiu speco de pruvo ekde antaýaj propozicioj, kaj do ankaý por inferenco kaj indukto.

Pri demonstro validas la samon kiel pri demonstracio (vd), escepte la gramatikan diferencon, æar demonstro estas verba radiko, demonstracio estas substantiva radiko.

E. Pauli.

 


DEMORALIZO (Z). 1126.

A: demoralization. F: démoralization. G: Entsittlichung. H: desmoralización. I: demoralizzazione. R: demoralizatsija).

 

1. Etimologie, demoralizo devenas el latinida vortformado, kies latina estus hipoteze demoralizatio. La prepozicio de (= de) sugestas malgrandigon, kaj moralisatio signifas moraligo.

Verba radiko. Vortformoj: demoralizi (tr), demoralizo.

 

2. Demoralizo estas stato de perdo de moralaj kvalitoj postulantaj iom da energio, kiel kuraøo, sinteno, prestiøo, aýtoritato. Ekzemple, demoralizo de la trupo, demoralizo de la registaro.

Nuance, la etimologia senco rekte rilatas al la moralo en la propra senco de pravigo, dum la semantika kunteksto nur kun moralaj kvalitoj kontraste al la fizikaj.

 

3. Pro la graveco de la moralaj valoroj, intencita demoralizo pariøas delikto (vd 1101).

E. Pauli.

 


DE MUNDO (verko). (L: 1127).

Latina titolo de verko, kiu tradukis la grekan A , D Â 6 ` F : @ L , ekvivalenta al Pri la mondo, kaj false atribuita al Aristotelo. Tamen, øi estas valora.

De mundo estis redaktita en la 1-a jc. a.K. (laý unuj), aý en la 1-a aý eî en la 3-a p.K. (laý aliaj, æar øi enhavas influojn de la stoikistoj, precipe de Posidono, kun monismaj kaj panteismaj trajtoj.

(F. Mora).

 


DENOMINACIO.1127.

L: denominatio, -onis.

A: denomination. F: dénomination. G: Bennemung. H: denominación. I: denominazione. P: denominação. R:

 

1. Etimologie, denominacio devenas el la latina denominatio (= meti nomon), kunmeto el de (= de) kaj nomino, -are (= nomi, meti nomon).

Substantiva radiko.

 

2. Denominacio estas la ago, per kio oni atribuas al æiuj aferoj nomon (vd).

Jen universala tendenco kaj neceso, pri kio jam la juda Biblio informas:

"Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero îiujn bestojn de la kampo kaj îiujn birdojn de la îielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin. ... Kaj la homo donis nomojn al îiuj brutoj kaj al la birdoj kaj al îiuj bestoj de la kampo" (Genezo 2,19-20).

 

3. Specoj. Pri la varieco de la denominaciado kaj rezultintaj nomoj vaste okupiøas gramatiko, kaj en tio okazas granda diverseco de la lingvoj. Tamen en la fundamento okazas io influanta la procezon mem de la denominacio, kaj per kio la nomoj diversiøas laýforme kaj laýmaterie (laýenhave).

Ordinare, nomoj estas prenataj el kvalitoj.

Okazas interna denominacio (latine intrinseca denominatio), se la nomoj estas prenataj el io nur rilata al la afero denominaciita.

Ekstera denominacio estas tiu en rilato al la aliaj (latine extrinseca denominatio).

Komprneble, kiel jam avertis Leibniz, la ekstera denominacio estas iamaniere reduktebla al la interna, îar la interrilato supozas ion internan.

 

3. En retoriko, denominacio estas fenomeno, kio fake diriûas metonimio (vd): ïanûo de vorto per la nomo de io îiam interrilata. Ekzemple, li rezignis la kronon.

 

4. Fake, en ekonomiko kaj financo "ïanøo de la nomoj de la unuoj en monsistemo, sen ïanøo de ties valoro rilate al oro" (PIV).

E. Pauli.

 


DENOTATUM . (L:1127).

Latina esprimo, fake uzata, por signifi denotacio (vd 1127).

 


DENOTACIO (N). 1127.

A: denotation; denoting. F: dénotation. G: Denotation. H: denotación. I: denotazione. P: denotação. R:

 

1. Erudicia vorto, ekvivalenta al latina denotatum (vd L: 1127), kiam fake uzata. Saussure vaste uzis la vorton denotatum.

Sed precipe Bloomfeld kaj Hjelmslev (Prolégomes à une théorie du langage, Parizo, 1968) disvolvis la oponan signigon de konotacio kaj denotacio.

 

2. Kiam estas metite kontrasto inter denotacio kaj konotacio, estas denotacio la nomo de individuo al kiuj etendiøas la nocio aý la termino, dum konotacio rilatas al la konsista enhavo de la koncepto.

Nuance, konotacio signifas la konsistigajn notojn de la termino, dum denotacio la referencon de la termino a la estaĵoj. Komparu kun designatum (vd).

E. Pauli.

 


DENSA, -ECO (*).1130.

A: dense; density. F: dense; densité. G: dichte; Dichtigkeit. H: denso; densidad. I: denso; densità. P: denso; densidade. R: ; (gustotá).

 

1. Etimologie, denseco devenas el la latina densus (= densa, kompakta).

Adjektiva radiko. Vorformoj: densa, dense, denseco, densa o, densejo, densigi, densi i, maldensa, maldensigi, maldensi i.

 

2. Denseco estas koncentrado de pli da eroj de substanco, ol ordinare okazas. Tiusence, okazas densa pluvo, densa barbo, densa kemia solvaĵo, densa mallumo, kaj ankaý morala denseco.

 

3. Morala denseco rilatas al grado de intenseco per kio homo agas individue, kaj precipe en socia kampo. Pri tiu koncepto kaj socia fenomeno avertis precipe la sociologio de Durkheim.

E. Pauli.

 


DENUNCI, -O (*). 1131

L: denuntio, -atum, -are; denuntiatio, -onis.

A: denounce; denouncement. F: dénoncer; dénounciation. G: denunciren; H: denunciar; denuncia. I: denunciare; denùnzia. P: denunciar; denúncia. R: (donós).

 

1. Etimologie, denunco devenas el la latina denuntiatio (= denunco, antaýdiro, prognozo), kunmeto elde (= de, kiel emfaza) kaj nuntio, -are (= anonci).

Verba radiko. Vortformoj: denunco, denuncanto, denuncisto.

 

2. Denunco estas sciigo al supera respondeculo pri ies malplenumo de devo, precipe kiam tio havas la formon de delikto (vd). Ekzemple, denunco al polico pri ïtelo.

Nuance, akuzo asertas iun esti kulpa, dum denunco estas æefe sciigo al iu respondeculo.

 

3. Morale, denunco estas devo en certaj kazoj, precipe kiam, tio evitas gravajn danøerojn.

En si mem devo de denunco ne estas determinita de la graveco de tio, pri kio estas la denunco; tamen, tio influas la gradon de la devo.

Principe, temen, æiu denonco estas ago de virto, pro tio, ke øi helpas la regnon de bono.

 

4. Molesto rezultinta el la denunco povas pravigi ne fari denuncon. Tio okazas precipe kiam la denuncato kapablas reagi per nova delikto.

E. Pauli.

 


DEONTIKO (DEONTIKA LOGIKO). (N). 1132.

A: deontic. F: deontique. G: deontik. H: deóntica. I: deontica. P: deôntica. R:

 

1. Erudicia vorto, el la greka * X @ < , -@ < J @ H (= neceso, konveneco), same kiel estis formitaj logiko, apodiktiko, aksiomatiko, kun la koncernaj adjektivoj. Esprimo kreita en 1951 fare de G. H. von Wright, por signifi la devigan karakteron de la normoj, ne nur de la etiko, sed ankaö de la logiko. Substantiva radiko. Vortformoj: deontiko, deontika.

 

2. Deontiko estas scienco pri necesaj procedoj, en apartaj kampoj, ekzemple en logiko, per la deontika logiko . En logiko, deontiko okupiûas pri la normoj, ezkemple, pri la leûoj de silogismo.

Nuance, deontologio (vd) estas kunmetita vorto kaj signifanta la objekton de tiu scienco, dum deontiko rekte nur signifas la devigecon. Semantike, jam frue deontologio signifis la moralan devigecon.

3. Deontika argumento estas surbaze de io deviga.

Aparte konata kiel deontika argumento estas la pruvo de la dia ekzisto per la morala devo (vd).

E. Pauli.

 


DEONTOLOGIO. 1134.

A: deontology. F: déontologie. G: Deontologie. H: deontología. I: deontologia. P: deontologia. R: ...

 

1. Erudicia vorto, deontologio estis kreita de Jeremy Bentham (Deontology or the science of morality, 1834, postmorta), per kunmetito de la greka * X @ < , -@ < J @ H (= neceso, konveneco), kaj la scienca finaĵo logio.

Substantiva radiko.

 

2. Deontologio estas etika scienco de apartaj professioj.

Pro la empiriisma orientiøo de Bentham, lia deontologio limiøis al esploroj de etikaj procedoj de apartaj grupoj de la socio, æefe de profesioj okupiøintaj kun homoj. Sekve stabiliøis la nocio de deontologio kiel la aparta etiko, ekzemple de kuracistoj, advokatoj, instruistoj.

 

3. Historie, sed sen propra nomo, la kuracista deontologio jam estas antikva, kun klaraj difinoj en Hipokrato. La nomo kuracista deontologio, kiu estas moderna, tuj oftiøis en Francio.

Farmaciista deontologio rilatas al pluraj temoj, unuflanke al la kreo de saniloj, aliflanke al kontrolita sistemo de respondeca komerca vendo.

E. Pauli.

 


DEPENDENCO. Principo de... 1136.

1. Principo de dependeco diriøas pri la universala interrilato de æiuj aferoj, kaj per kiuj ili kunordiøas en sistemo. Jen la fakto, kies naturo estas gnozeologie diskutata. Eæ kiam Hume neis la principon de kaýzo, - asertante ke oni nur konstatas ke unuj aferoj venas post alaj, kaj ne ke ili estas kaýzo unuj de aliaj, - li ne povis nei la principon, ke unuj venas post aliaj. Ankaý tiu fenomeno reduktiøas al principo de dependeco.

2.Abstrakte, principo de dependeco montriøas en pluraj tavoloj, - logika, epistemologia, ontologia, fizika, kemia, biologia, etika, kaj denove redivide. Sekve de tio, scienco kaj filozofio restas nur unu granda sistemo de konoj.

3. Certamaniere la dependeco karakterizas la limojn de æiuj aferoj. Sed aliflankte, en æio dependeco troviøas nova riæeco. La dependeco okazas rilate al io ricevata, pri kio la ricevinto povas danki.

En la sinsekvo de la sistemo okazas progreso øis la dependo de æio rilate al tio, kio ekvivalentas al tutaĵo, - Dio. Ne okazas la inverso, ke Dio estas en dependo.

Kompreneble, pri kio signifas enhave la dependeco, - tio estas temo de la metafiziko. Estas metafiziko la ununura scienco kio devas prubi al si mem. Tio signifas, ke la konsisto de la principo de dependeco, dependas ankaý de io, - de la metafiziko akceptata.

E. Pauli.

 


DEPERSONIÛO. 1137

A: F: dépersonalisation. G: H: despersonalización. I: depersonalizzazione. P: despersonalização. R:

1. Vortformado enkadre de la sufikso de- (vd) signifanta iamaniere forpreno; do, forpreno el persono.

2. Depersoniûo estas modifo de la ordinara karaktero de la personeco.

Principe, persono estas la individuo, rigardata kiel havanta certan naturon, kaj kio estas racia. Rezulte de tiu racieco, persono havas konscion pri si mem. Ordinare, persono korekte konscias pri si mem, kaj identas al si mem.

Sed, patologiaj kaýzoj povas modifi la personecon tiamaniere, ke la individuo povas, ekzemple, senti kiel fremdajn la proprajn vortojn. Konsekvence, tiu individuo povas interpreti foje la memajn vortojn kiel estantaj de aliaj.

E. Pauli.

 


DEPUTITO (*). 1138.

A: deputy. F: député. G: Deputat. H: diputado. I: deputato. P: deputado. R: (deputát).

 

1. Etimologie, deputito devenas el la latina deputatus, pasinta participo de deputo, -atum, -are (= purigi, detranæi, branæotranæi, stuci, atribui), kunmeto el de

(= de, kiel seniga) kaj puti (= detranæi). La fina senco estas ke deputito estas elprenata de la komunumo por esti sendata al parlamento, aý analogaj kunsidoj.

Verba radiko. Vortformoj: deputi (tr), deputito.

 

2. Deputito, en politika senco, estas elektita de civitanoj kiel reprezentanto en parlamento (vd).

Ordinare deputitoj estas pluraj, pro la neceso reprezenti proporcie grupojn, kiuj siavice organizias per politikaj partioj (vd). Tiu fakto malfacilas la tutan sistemon, kio tamen estas necesa.

E. Pauli.

 


DEREISTISCH (G: 1139).

 

Malofta germana erudicia esprimo, el la latina res, rei (= kozo, afero), - kun la korespondaj vortformoj en aliaj lingvoj, - signifanta esti inklina al aýtismo (vd), malligita de la realo, laý Bleuerer, Piron (Lalande: Déreistique).

E. Pauli.