BIOMORFA, -ISMO (N). 0823.

A: biomorfism. F: biomorfisme. G: Biomorphismus. H: biomorfismo. I: biomorfismo. P: biomorfismo. R:

 

1. Biomorfa estas erudicia vorto, per la kunmeto de la grekaj  $ \ @ H (= vivo) kaj : @ D N Z (= formo, figuro).

Adjektiva radiko. Vortformoj: biomorfa, biomorfismo. Analogaj vortformoj: antropomorfismo, hilemorfismo.

 

2. Biomorfa estas la tendenco elpensi kelkajn nebiologiajn agojn, precipe la psikologiajn kaj sociajn, kiel la biologiajn. Pro tio oni diras socia vivo, kultura vivo, religia vivo. Ofte tio okazas, îar konkrete psikaj kaj sociaj agoj estas akompanataj samtempe de korpaj movoj.

Nuance, antropomorfismo (vd) estas la tendenco koncepti nehomajn aferojn, kiel homajn, ekzemple Dion, kun homa vizaûo, dum biomorfa rilatas al la proksimeco inter diverspecaj agoj de la sama homo.

 

3. En artoj, precipe en la literatura, biomorfaj esprimoj oftas, îar ili helpas la bildigon en la fantazio.

Aliflanke, biomorfaj esprimoj en la kampo de la metafizikaj esprimoj malhelpas la rektan komprenon. Tio okazas precipe en la populara religio.

E. Pauli.

 


BIONOMIO (N). 0825.

A: bionomies. F: bionomie. G: Bionomie. H: bionomía. I: bionomia. P: bionomia. R:

 

1. Erudicia vorto, biomomio fariûis per kunmeto de la grekaj $ \ @ H (= vivo) kaj < ` : @ H (= kutimo, leûo). Termino kreita de Ray Lankester kaj akceptata de pluraj biologoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: bionomio, bionomia.

 

2. Bionomio estas scienco pri la interrilatoj de organismoj kaj iliaj rilatoj al medio.

Nuance, ekologio elstarigas la reciprokan ekvilibron inter vivantaj estaëoj, kaj povas plivaste inkluzivi la geologian ekvilibron, dum bionomio rilatas rekte nur la vivantojn.

E. Pauli.

 


BIOSFERO (N). 0826.

A: biosphere. F: biosphère. G: Biosphaere. H: biosfera. I: biosfera. P: biosfera. R:

 

1. Erudicia vortformado, biosfero estas kunmeto el la grekaj  $ \ @ H (= vivo) kaj F N " Ã D " (= sfero). Aö per la kunmeto de la internacia radiko bio- kaj sfero. Vorto kreita de E. Suess, en 1875 (laö A. G. da Cunha, Dic. Etimológico); enkondukita de Le Roy L'exigence idéalistique et le fait de l'évolution, 1927 (laö Abbagnano, Dizionàrio di f.).

Substantiva radiko. Vortformoj: biosfero, biosfera.

 

2. Biosfero estas la vivo kiel tutaëo, kontraste kun aliaj tutaëaj sistemoj. Ekzemple, biosfero kontrastas kun la minerala regno, en la malsupro, kaj kun la viva noosfero (vd), en la supro.

Evoluis unue la biosfero, kaj poste okazis la noosfero.

 

3. La transiro de unu sfero al alia estas povas okazis per simpla natura evoluo, laö unuj, kiel Charles Darwin (1809-1882), kaj per aparta kreo de Dio, laö la pasinta kredo.

La franca jezuita paleontologo Teilhard de Chardin (1881-1955), surbaze de la distingo inter biosfero kaj noosfero, esploris precipe tiun lastan. Li almetis la detalon, ke la noosfero estis grade preparita de la antaöa tavolo, en la senco de evolucia kreado fare de Dio kiu tamen fine kreas la animon je la ûusta momento. Per tiu rimedo li provis helpi la biblian ekzegezon, laö kio Dio kreis la homon, per la rekta enspiro de la animo.

E. Pauli.

 


BIOTIPO, -OLOGIO. 0828.

 

A: biotype; biotypology. F: biotype; biotypologie. G: Biotypus; Biotypologie. H: biotipo; biotipología. I: biotipo; biotipologìa. P: biotipo; biotipologia. R:

1.Biotipo estas kunmeto el la grekdevena vortkomenco bio- (el $ \ @ H = vivo), antaömetita al tip-o (el la greka J b B @ H = tipo). Termino kreita je la komenco de la 20-a jarcento, fare de la dana genetikisto W. L. Johansen (1857-1927).

Per almeto de la finaëo -olog/io (= scienco) por formi teknikan vorton, haveblas biotipologio.

 

2. Biotipologio estas parto de la empiria psikologio esploranta la korpajn tipojn de la individuoj kaj ties rilatojn al la psikaj karakteroj.

Simila estas la nomo antropologia konstitucio (Earnest Albert Hopton, 1887-1954) (vd).

 

Îar la nomo biotipo ne inkluzivas la vorton psikologio, eblas paroli biotipa psikologio. Malgraö la nomo biotipologio celas la biotipan psikologion, per tiu vorto tamen eblas signifi pli fundamente la rilatojn de la biotipo al la ûenerala biologia sinteno de la individuo. Ekzemple, la demanda îu dika homo vivas plimulte, aö malplimulte estus fundamenta biotipologio, sen rekta rilato al la psikologia tipologio.

 

homa korpo estas determinita de la biologia vivo, la vorto biotipo sufiîe klare nomas la studobjekton.

3. Didaktika disciplino. Malgraö esti nur parto de la psikologio, la temoj de biotipologio estas sufiîe vastaj kaj interesaj, por esti aparte organizataj kiel disciplino kaj studobjekto de kurso.

Interesas la filozofon precipe la epistemologiajn aspektojn de la biotipologio. Sed tamen la afero interesas ankaö malrekte al la homaj temoj ûenerale.

 

La metodo de biotipologio estas empiria, îar nur per empiriaj testoj la tipoj determineblas. Post pluraj konstatoj, per indukto, firmiûas la distingo inter tipoj. Inverse, post kiam oni jam konas la tipojn, la scio pri ili uzeblas dedukte kaj utile. Ekzemple, se oni jam konas universale pri la karakteroj de specifa tipo, tuj eblas apliki ilin al îiu tiuspeca tipo de homo kiun oni trovas.

4. Historie, menciindas ke ciutempe la populara scienco avertis pri iom da diferenco inter individuoj dikaj, maldikaj, altaj, malaltaj.

Pli science, jam Hipokrato (4-a jc a. K.) avertis pri la rilato inter la korpaj karakteroj kaj la psikaj statoj.

Hipokrato distingis la tipojn tisika kaj pletorika. Li priskribis tipojn, kun la celo poste analizi la individuojn per metado de ili, aö en unu klason, aö en alian.

 

Okaze de la moderna progreso de la tipologio, estis priskribitaj plurajn tipojn, sed malsame laö la esploristoj.

Klasifikado de tipoj, laö Jean-Noel (1754-1822):

- cefala,

- muskola,

- abdomena.

 

Klasifikado, laö Louis-Leon Rostan (1790-1866) kaj Claude Sigaud (1862-1921):

- spira,

- digesta,

- cereba,

- muskola.

 

Klasifikado de Ernst Kretschmer (1888-1964):

- leptosoma,

- atleta,

- piknika,

- displasika.

 

Klasifikado de R. Waltyewr Mills:

- hiperstenika,

- stenika,

- astenika.

 

Sen klara referenco, la klasado, kvankam ïanûebla, povas esti plibonigata. Per pli precizaj mezuroj, kaj kun sekva aparta evoluo de la biotipologio, estis prezentitaj de Giacinto Viola ( 1870-1943) tri difinitaj tipoj:

- brakitipo,

- normotipo,

- longotipo.

 

Elstariûas la klasifiko de la usonano William Herbert Sheldon (1899-19..), laö la vidpunkto de faktoroj agantaj proporcie malsame en îiuj tipoj, denove distribuataj en primaraj kaj sekundaraj; estas primaraj la faktoroj endomorfaj, mezomorfaj, ektomorfaj.

 

4. La gnozeologia kaj epistemologia aspekto de la biotipologio ne prezentiûas unuavide klaraj. Kvankam îiutempe, ekde Hipokrato, ïajnas ke okazas rilato inter la korpo kaj la psiko, la konkreta scienco montriûas aliflanke supraëa kaj ne fidinda.

Sed oni atentu, ke la psikologio ûenerale ne atingis ûis nun precizecon pri multaj fenomenoj. La rilatoj inter la psiko kaj la korpo (vd) ankoraö ne estas klarigita ekde la fundamento; nur post tio kmenciûos la kompreno mem de la biotipologio.

Inverse, la rezultoj de la biotipologio helpos determini la rilaton inter psiko kaj korpo.

 

5. La morala kaj jura respondeco estas certe influata de la individua biotipo. Sed tiu influo ne estas sufiîe bone konata, kaj pro tio edukistoj kaj aötoritatuloj nur prudente rigardu tiun aspekton. (Nur en Mirador).

E. Pauli.

 


BIPOLUSA, -ECO. 0830.

A: bipolar; bipolarity. F: bipolaire; bipolarité. G: bipolarischt; Bipolaritaet. H: bipolar; bipolaridad. I: bipolare; bipolarità. P: bipolar; bipolaridade. R:

 

1. Vortformado per la internacia prefikso bi- (= du) kaj polusa.

 

2. Bipolusa, en figura senco, laö ontologia senco enkondukita de Ferrater Mora, estas la eco per kio en la komplementareco okazas duobla komplementareco.

"Se oni parolas pri komplementareco, estas necese, ke A estas komplementa kun B, se kaj nur se B estas komplementa kun A; la bipoluseco esprimas duobran komplementecon kaj bi-direktecon" (F. Mora, Diccionário, artikolo Polaridad).

E. Pauli.

 


BIRDO (simbolo). 0831.

G: Ð D < 4 H , -4 2 @ H . L: passer, -eris; avis, -is.

A: bird. F: oiseau. G: Vogel. H: pájaro. I: pássero. P: pássaro; ave. R: (ptítsa).

1. Etimologie, birdo devenas el la angla bird (= birdo), nur angla vorto, el radiko nekonata.

Pasero, el la latina passer, signifas malplivaste nur malgrandajn birdojn.

Plivasta familio de vortoj devenas el la hindeöropa radiko aw- (= birdo), ekzemple: grekaj oionos (= birdo), aietós (= aglo); latinaj avis, aucellus; itala uccello; franca oiseau; hispana kaj portugala ave.

Cetere, el tiu hindeöropa radiko devenas la latina auspitium (= auspicio) (vd) kaj latinidaj avion (F), avión (H), avião (P) (= aviadilo).

Substantiva radiko. Vortformoj: birdo, birdeto, birdodivenisto, rabobirdoj, ks.

 

2. Birdo estas besto kun la antaöaj membroj adaptitaji interne kaj ekstere al facila flugado.

 

3. La facila flugado de la birdo ekvekas miron flanke de la homo, kiu tuj komparas tiun facilecon kun la spirita fleksebleco de la menso.

Cetere, la flugado de la birdoj en la vasta spaco inter la tersurfaco kaj la îielo sugestas simbolojn por pluraj metafizikaj elspensoj, precipe religiaj.

 

La diverseco de la simboligado varias laö la aspekto rigardata kaj la kultura evoluo de la homoj.

Estas necese, ke la imagoj kreitaj en nia kapo, per sugesto de la birdoj, helpu nin supreniri al la efektiva vero.

Por garantii la veron en simboloj uzantaj birdon estas necese atenti nur la aspekton pro kio ili estis elektataj. Tio ne facilas, pro la beleco de birdo.

 

Egiptanoj reprezentis la animon kiel birdo havanta homan kapon (vd).

Sekundaraj dioj kaj diinoj, anûeloj (vd) kaj similaj legendaj fantaziaëoj estas kutime imagataj kiel havantaj flugilojn.

Kristanoj konceptis al Sankta Spirito kiel kolumbo (vd).

La islama Korano mencias la paseron kiel simbolon de la senmorteco de la animo (2, 262; 3,43; 67, 19).

Orientaj kaj okcidentaj religioj observis la voladon de la birdoj por malkovri la estontaëojn.

E. Pauli.

 


BIRMO. Filozofio en... 0832.

Ûeneralaëoj. 0832y000.

Filozofoj de Birmo. 0832y002.

Resumo de filozofio en Birmo. 0832y005.


BISAÖ-GVINEO. Filosofio en... 0833.

Ûeneralaëoj. 0833y000.

Filozofoj de Bisaö-Gvineo. 0833y002.

Resumo de Filozofio en Bisaö-Gvineo. 0833y005.


BISEKSECO. 0834.

A: bisexuality. F: bisexualité. G: bisexuell. H: bisexualidad. I: bisessualità. P: bissexualidade. R:

 

1. Bisekceso estas vortformita per antaömeto de la internacia prefikso bi- (= du) kaj seks-o, -eco.

 

2. Bisekseco estas la îeesto de ambaö seksoj en la sama individuo. Tiu fenomeno estas la normala stato de kelkaj vivaj estaëoj.

Nuance, androgineco (vd) kaj hermafroditeco (vd) signifas sinonime la samon, sed per simpla vorto, dum bisekseco per kunmetita vortformo. Cetere, tiuj aliaj vortoj, precipe la mita hermafroditeco, enhavas pliajn semantikajn signifojn, dum bisekseco estas simple logika esprimo.

 

3. Takse, bisekseco estas io pozitiva, îar estas sumo de du kapabloj. Pluraj plantoj kaj animaloj estas biseksaj.

Principe, bisekseco povus esti ankaö la homa normala stato, kaj nur ne estas îar la alia direkto fariûis eventuale pli ofta en superaj animaloj.

Tamen, la sekseco per apartaj malproksimaj individuoj estas ankoraö pli avantaûa, pro la pli granda diverseco de la stoko de genoj. Per la miksiûo de rasoj, eblas do atingi la plej diversajn rezultojn.

 

3. Morale, la konduto en kazo de bisekseco nur povas esti tiu, kiu koheras kun tiu stato.

E. Pauli.

 


BITO (Supl. de PIV). 0835.

 

1. Artifika vorto, per mallongigo de la angla BInary digiT, por signifi binaran ciferon.

 

2. En naturala matematiko, la fundamenta ero estas unu. La sekvanta estas du.

Pro la pli vasta natura kapablo, la matematika sistemo organiziûas pli komplike per la decimala sistemo.

Sed, en la reala matematika sistemo validas la eroj unu, kun la sekvanta du.

La sistemo de kvanto per eroj estas disvolvigata de la aritmetiko.

 

Kontraste al sistemo de eroj, estas la analoga sistemo, kaj kiu estas disvolvigata precipe de la geometrio.

 

3. Matematikaj eroj estas abstraktaëoj. Konkrete, ero povas signifi jes kaj ne, vera kaj malvera, blanka kaj neblanka, ktp. Bit ekvivalentas al 0 kaj 1.

En informadiko la elementaj informoj per eroj estas prezentataj en binaraj eroj, ekzemple per la ciferoj 0 kaj 1, kaj kiuj estas konceptataj per la nocio de simpla fingro premo, kun du inversaj rezultoj. Sur tiu bazo fariûis la citita bit: (binary digit = binara cifero).

 

4. Bito estas, enkadre de ne analogika komputila sistemo, la plej elementa formo de informo, kaj kiu estas duspeca.

Teknike la du elementoj estas operaciitaj per malpli alta elektra forto, ekzemple 0, 5 voltoj por 0; kaj 3,5 voltoj por 1. Ene de tiu interspaco eblas pluraj diferencoj teknike organizeblaj por la uzo de la informado.

E. Pauli.

 


BIVALENTA. 0837.

 

1. Vortformado el la internacia sufikso bi- (=du) kaj valenta (vd). Erudicia esprimo ekvivalenta al duvalenta (vd).

 

2. Bivalenta estas la kvalito per kio afero enhavas la duoblan eblan valoron. Ekzemple, en kemio la duobla kombiniveco de atomoj, rilatigita al hidrogeno kiel normo, kontraste kun monovalenta, tri valenta, ktp.

 

3. En logiko, aparte interesas la valentecon de la propozicioj. Bivalenta estas la logika predikato, kies ebla valoro estas nur duobla: vera aö falsa. Al tio rilatas la principo nomata de la tria ekskludata (vd 0821).

E. Pauli.

 


BIVALENTECO. Principo de... 0838.

Jen alia nomo por la principo de la tria ekskludata (vd), kiun kelkaj taksas kiel taötologia.

E. Pauli.

 


BIZANCIA FILOZOFIO. 0838.

 

Ekde kiam en 326 estis translokita al Konstantinopolo, aö Bizancio, la îefurbo de la Romia Imperio, sed precipe dum mezepoke, disvolviûis aparta filozofio en greka lingvo, paralele al la latina skolastiko en Okcidento.

E. Pauli.

 


BIZANCISMO. 0840.

 

1. Vortformado el Bizancio (= Konstantinopolo)..

 

2. Bizancismo estas eco de io rilata al Bizancio, kulture kaj stile. La translokigo de la îefurbo de la Romia Imperio al Konstantinopolo helpis la konservon de la greka lingvo, en kiu oni daörigis la verkadon dum la tuta Mezepoko.

En la kampo de la arto elstariûis la tekniko de la mozaikoj, kaj kun aparta stilo, diskonigata kiel bizancia.

Aîe, bizancismo direblas pri io subtila, sed sen signifa enhave. Ankaö estis dirata bizancismo la tro ofta erudicia citado de grekaj frazoj en alilingva teksto de diskurso.

E. Pauli.

 


BJELORUSIO. Filozofio en... 1841.

Ûeneralaëoj. 1841y000.

Filozofoj de Bielrusio. 1841y002.

Resumo de filozofio en Bjelrusio. 1841y005.

 


BLANKISMO. 0842.

 

Politika doktrino de la franco Auguste Blanqui (1805-1881) pri socia revolucio pere de malmultaj, kiel komenciûo de la ûenerala socialisma venko.

E. Pauli.

 


BLASFEMO (+). 0843

Gr: $ 8 " F N 0 : X T , $ 8 " F N 0 : \ " -" H . L: blasphenia, -ae.

A: blasaphemy. F: blasphème. G: Gotteslaesterung. blasphemia. H: blasfemia. I: blasfémmia. P: blasfêmia. R: (rúgan).

 

1. Etimologie, blasfemo devenas, tra la latina blasphemia, el la greka $ 8 " F N 0 : \ " (= blasfemo, disfamigo), substantivigo de la verbo $ 8 " F N 0 : X T (= blasfemi), kunmeto el $ 8 V $ 0 (= damaûo, ago lezi) kaj N 0 : \ (= diri).

Verba radiko. Vortformoj: blasfemi, blasfemisto, blasfemulo.

 

2. Blasfemo estas malrespekta eldirado de vorto kontraö Dio.

Nuance, sakro (vd) enhavas iom da kolereco, dum blasfemo povas esti nur nei la statuson de la diaj aferoj.

Ankaö insulto (vd) estas nuance agresema, sed diriûas pli ûenerale pri îiu ajn malrespektata persono.

Sakrilegio (vd) estas malrespekto, ne estas eldiro, sed nur malrespekto, kiu povas esti kontraö persono, objekto kaj loko.

Kutime blasfemo estas eldirata en formo de interjekcio. Ûi aspektas interjekcio, post frustracia okazaëo. Maloftas la racia tute elpensita blasfemo.

 

3. Taksata kiel malobservo de dia leûo, tio estas kiel peko (vd), blasfemo situas inter la plej gravaj, îar rekte kontraöstaras al Dio.

Pekoj kontraö la naturo, ofendas Dion nur malrekte, kaj nur kiam Dio estas rigardata kiel aötoro de la naturo; ankaö en tiu îi kazo, se la naturo estas neïanûebla pro dia volo. Cetere, eblas resti kontraö la naturo, sen samtempe intenci ofendi Dion; en îi kazo nur okazas materia peko, ne formala (esenca, rekte intencita). Blasfemo estas principe îiam formala peko.

 

4. Specoj de blasfemo. Laöforme, blasfemo povas esti motivigata nur per la spirito de kontraöeco al Dio. Jen blasfemo malfacile okazebla, îar simple sensenca.

 

Laömarterie, blasfemoj diferenciûas pro la afero kio motivas ûin. Homo, kiu rigardas siajn proprajn malfacilaëojn, kaj petas al Dio, ke Li helpu, sed tamen Li ne helpas, tiu homo povas reagi kaj ofendi Lin pro la malhelpo. Jen alia blasfemo, la frustracia blasfemo, pri kies graveco ne estas facile taksi. Kutime, la blasfemoj okazas enkadre de tiu alia formo, la frustracia.

 

Kiel sciate, ofte oni aödas religiaj predikantoj aserti, ke la graco devas esti meritata. Îu vere? Principe la dia graco estas îiam pli granda ol la homa merito. Bona Dio ne kreis malaranûitan mondon, por ke la homoj meritu la riparon de tiom da doloro de la infanoj, de la adoltoj, de la maljunaj suferantaj sur la lito de morto kun la filoj plorante îirkaö ili.

Pluraj blasfemas per laötaj vortoj. Sed ekzistas ankaö la blasfemo en la interno de la penso, de tiuj kiu fermas la buïon, sed ne sukcesas pensi alimaniere, ol per la kaïa blasfemado, pro la trista dizastra sorto, kiu atingis ilin. Tamen, restas spaco por la espero, îar la sorto povas esti alia ol tiu, kiun oni imagis.

E. Pauli.

 


BLASTOMERO (N). 0844.

A: blastomere. F: blastomere. G: Blastomer. H: blastómero. I: P: blastômero . R:

 

1. Erudicia vorto, blastomero rezultis per kunmeto de la grekaj $ 8 V F J 0 (= burûono) kaj : X D @ H (= parto, ero). Oni rimarku ke blasto-- servas kiel pseödosufikso por konstrui plurajn fakajn terminojn, ekzemple: blasto, blastulo, blastodemo, blastodermo, blastodemo, blastogenezo, blastuloj, ktp.

Substantiva radiko.

 

2. Blastomero estas la îeloj rezultintaj el la unua divido de la ovolo post la fekundigo (aö unuaj îeloj rezultintaj de la divido de la embrio).

Jen fenomeno esplorata de la empiria scienco kaj tre grava por filozofie difini la vivon.

E. Pauli.

 


BLAZONO (+). 0846.

A: coat-of-arms. F: blason; armoiries; armes. G: Wappen. H: blasón; escudo de armas. I: blasone. P: brasão. R: (gerb).

 

1. Etimologie, blazono devenas el la franca samsignifa blason, sen konata origino.

Substantiva radiko. Vortformoj: blazono, blazonlibro.

 

2. Blazono estas ïildo sur kiu estas bildigitaj la insignojn, devizojn kaj ornamojn per kiuj estas distingataj homaj grupoj, familioj, urboj, regnoj. La formo estis influata de la antikva uzo de ïildoj; sed la malapero de la ïildouzo, liberigis la nuntempajn formojn de la blazonoj.

La signifo de blazono estis pratempe totema. Hodiaö ûi restas pli formala reprezento de la grupo al kiu apartenas kiel ekstera identeco. Aldone, ili atentigas pri la idealoj de la grupo.

E. Pauli.

 


BLINDA, -ECO (*). 0847.

Gr: J L N 8 ` H . L: caecus; caecitas, -atis.

A: blind; blindness. F: aveugle; cécité; aveuglement. G: blind; Blindheit. H: ciego; cequera. I: cieco; cecità. P: cego; cegueira. R: (slepój ); (slepotá).

 

1. Etimologie, blinda devenas el la germana blind (= blinda), enkadre de la hindeöropa radiko bhlendh- (= malhela, obskura). Rimarku, ke el tiu sama radiko devenas la germana blenden (= blindigi), blindar (en la hispana kaj portugala), blendi en la Internacia Esperanto.

Adjektiva radiko. Vorformoj: blinda, blinde, blindeco, blindigi, blindiga, blindulo, blindulejo, blindumo, blindludo, kolorblinda.

 

2. Blinda estas ne kapablo vidi, pro ne funkciado de la okulorganoj. Konsidere ke 90 pro cent de la homa percepto fariûas per la okuloj, la blindeco signifas malgrandan helpon.

Ordinare, blinduloj kompense pli multe ekzercas la aliajn kapablojn de sento, precipe la kapablojn de aödo kaj tuïo.

 

3. Foje oni parolas pri la mensa blindeco (A: mind blindness), aö anima blindeco (G: Seelenblindheit), precipe rilate homojn tre atentaj al kelkaj apartaj vidpunktoj en konflikto kun aliaj necesaj.

Principe, la mensa blindeco nur estas parta, kaj okazas per la tendenco esti pli atenta al unu afero kaj ne al alia. Homoj atentaj al pluraj aferoj samtempe estas do kiel rigardantaj kun la okuloj tre malfermitaj kaj kapablaj percepti.

 

4. Kutime la homa atento (vd) estas direktata al preferoj. Viroj ekzemple, estas pli atentaj al efikaj aferoj, dum virinoj estas pli atentaj al perfektaj aferoj, precipe al la belaj.

Oni reagu, kaj havu samtempe îiujn atentojn, kaj do malpli da blindeco.

 

5. Psika blindeco rilatas al nekapablo de la konfakultoj ûenerale, kaj ne nur de la organo de vidado. La psika blindeco de la fakultoj estas dirata nur analogie, îar ne estas dirata nur de la okuloj, sed pri la difekto de kapablo rekoni iun ajn objekton, pri la ne kapablo legi (aleksio), inkluzive pri ne kapablo distingi inter bono kaj malbono (morala blindeco).

La nekapablo legi, pro la ne rekono de presitaj vortoj nomiûas per la specifa nomo aleksio (vd 0196) (E: wordblindness; G: Woerterblindheit; F: cécité verbale).

Oftas la esprimo morala blindeco, kaj signifas la malesto de la morala sento, pro la ne atento al distingo inter bono kaj malbono.

E. Pauli.