AUTÓS. (Gr: 0685).

Greka vorteto ofte uzata, " Û J ` , -Z , -` (= mesmo, -a, -o), kiel pronomo kaj kiel prefikso kun la formo aöto- (vd 0638), kutime erudiciaj.

E. Pauli.

 


AÖTOSKOPIO (N). 0686.

A: autoscopy. F: autoscopie. G: Autoskopie. H: autoscopia. I: austoscopia. P: autoscopia. R:

 

1. Erudicia vorto, kunmeto el " Û J ` H (mem, li mem) kaj F 6 @ B X T (= rigardi, observi).

Substantiva radiko.

 

2. Aötoskopio estas halucina fenomeno, per kiu la individuo rigardas sin mem. En interna aötoskopio li rigardas siajn internajn organojn. En ekstera aötoskopio (aö deöteroskopio, aö spegulskopio) li rigardas sian meman figuron antaö si.

Nuance, introspekto (vd) estas la normala mem observado, kiel metodo de la psikologio.

E. Pauli.

 


AÖTOSUFIÎA, -O. 0687.

Gr:" Û J V D 6 , 4 " , -" H .

A: self-sufficiency. F: autarchie. G: Autarkie. H: I: P: autosuficiência. R:

 

1. Vortformado el la pseödosufikso aöto- , el la greka " Û J ` H (= mem) kaj la latina sufficiens (= sufiîa).. Ekvivalenta al aötarkio (vd), aötarcio (vd), memsufiîo.

Adjektiva radiko, same kiel sufiîa.

 

2. En la aparta kunteksto de cinikuloj (DL VII,11) kaj stoikistoj (DL VII,1, 65), aötosufiîo, per la nura virto, sufiîas por esti feliîa.

E. Pauli.

 


AÖTOSUGESTI, -O (N). 0688.

A: autosuggestion. F: auto-suggestion. G: Autossugestion. H: autosugestión. I: auto-suggestione. P: autossugestão. R:

 

1. Erudicia vortformado, per la pseödoprefikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem) kaj la latina suggero, -essi, - estum, -ere (= almeti, konsili, sugesti).

Verba radiko, same kiel sugesti.

 

2. Aötosugesto, laövorte, estas la sugesto (vd) de la individuo sur sin mem. Erudicia ekvivalento de memsugesto. Tiu sugesto povas okazi per konscia iniciato kaj per nekonscia, foje pro psika malsano.

 

3. La psika procezo de la aötosugesto havas la saman ûeneralan bazon de îiu sugesto, kiu estas la fakto ke îiu ago estas gvidata de imago.

Tiu gvidanta imago povas esti enkondukata per iniciato de alia. Surbaze de tiu procezo influas la individuon la medio, instruo, eduko, tradicio, kaj tiu, kiu aparte deziras sugesti lin.

Kun la persona disvolviûo malkreskas la ekstera influo; la individuo kreskeme gvidas sin per imagoj kontrolataj de li mem. Sed îiu povas konservi apartan kapablon por selektive akcepti pasive la eksteran sugeston; jen la speciala sugesto, kies aparta formo estas hipnozo (vd). Tiel same, la individuo mem povas sugesti sin per kontrolo de siaj imagoj, al kiuj li restas pasive fordonata.

 

La aötosugesto povas okazi pro manko de klara konscio, perdo de kapablo de kritiko, divido de la konscio, malkontrolo de la aötomataj instinktoj; tiam facile la individuo sugeste kredas je io ne ekzistanta, je okazontaëoj ekster la kutima realo, je efikoj de sanktaëoj.

Sed aötosugesto povas esti utiligata pozitive, fare de normalaj homoj. Efektive, normalaj homoj kapablas resti pasive antaö kritike elektitaj imagoj, kiuj do selektive gvidos ilin. Por îiu momento la adekvta imago estas alia, îar saûe elektata. Foje la adekvata estas tiuj de la konstruenda tasko, foje tiuj de la medio elektita por mallaciûi. Jen la fina rezulto de aötosugesto racie uzata, pozitive utiligata.

E. Paöli

 


AÖTOTELA, - ISMO (N). 0690

Gr: " Û J @ J , 8 Z H .

A: autotelic. F: autotélique; autotèlisme. G: H: autotélico; autotelismo. I: P: autotélico; autotelismo. R:

 

1. Erudicia vorto, aötotela estas kunmeto el la grekaj " Û J ` H (= mema) kaj J X 8 @ H (= rezulto, celo), iniciate de J. L. Baldwin. Ekvivalenta al memcela.

Adjektiva radiko. Vortformoj: aötotela, aötotelismo (vd).

 

2. Aötotela estas la eco de ago praktikata kun celo nur en la individuo mem, sen atento al iu pli ûenerala celo, heterotela, al kiu ûi povus esti kunordigata. Tia estas, ekzemple, ludo por la infano.

"Ne havanta celon nek objekton ekstere, krom si mem ... Ekzemploj: ludo pro ludo, arto pro arto" (J. M. Baldwin, Genetic theory of reality. p.314).

 

Same aötotelisma estas esprimoj kiel arto por la arto, manûo por la gusto manûi, promeno por la promeno mem.

Kutime la homa agado ne estas aötotelisma, îar kunordigita per îeno da celoj.

Aötotelismo oftas en plenaûuloj sen granda inteligenteco. Ankaö bestoj kutime agas aötotelisme.

 

3. Principe, tamen, îiu ago estas aötotela, kun sufiîa celo en si mem, kaj pro tio kapabla esti plaîa.

Nur aldone almetiûas aliaj pli ûeneralaj celoj, al kiu kunordiûas la individuaj agoj. Pro la streîo de la bezonoj kaj postuloj de la vivo, oni malatentas la apartajn celojn de la agoj, kaj nur atentas kun plena konscio la îefajn celojn.

Tamen, plenume vivita vivo estas tiu, en kiu oni atente vivas la plaîon de îiu ago aparte, kune kun la plaîo de îiuj kunigitaj sub pli ûenerala celo.

 

Oni havu kiel maksimon esti pozitive aötotelisma kun samtempa heterotelismo. Do, oni ne nur païu por iri al alia loko, sed ankaö sentu la païon mem. Oni ne manûu nur pro malsato, sed por senti la guston de îiu movo de la buïo.

Same, oni ne atentu la artojn kiel heterotelismaj rimedoj, sed ankaö la arton pro la arto.

Estu la ludo por mem plaîo, kaj ne nur por venki disputon kontraö la alia sporta partio. Tiu orientiûo estas pozitive aötotelisma, îar atentas ne nur al la agoj individue, sed samtempe ankaö atentas la kunordigon de la agoj enkadre de pli ûeneralaj celoj.

E. Pauli.

 


AUXERRE. Skolo de... 0691.

 

Jen nomo per kiu konatiûas la majstroj de la benediktana monakeio de urbo proksima de Parizo, aparte dediîataj, ekde la 9-a jc., al la disvolviûo de la logiko kaj gramatikaj studoj.

E. Pauli.

 


AVANGARDO (figure). 0692.

A: vanguard. F: avant-garde. G: H: vanguardia. I: avanguàrdia. P: vanguarda. R:

 

1. Vortformado per kunmeto de avano (= antaöa parto de armeo) kaj gardo (= protektanta ago).

.

2. Avangardo estas la antaöirantaj esploristoj en milita operacio.

Figure, en la movadoj ûenerale, avangardo estas movado de tiuj, kiuj antaöeniras pere de la invento de novaj formoj konsiderataj la plej evoluaj.

Tiusence figure la esprimo estis uzata ekde la 19-a jarcento en la kampo de la artoj, por nomi la plej modernajn reprezentantojn, precipe la avanulojn de la abstrakta pentro.

 

3. Avangardismo kutime postulas spiriton de lukto, por venki la inercion de la alkutimiûo al tradiciaj formoj de agado.

La avangardismo de kelkaj artistoj estas tre konata en îiu tempo.

En du kampoj okazas la avangardismo, unu en la praktiko, per kiu la avanuloj efektive movadas per la efektivigo, ekzemple, de novaj formoj de arto kaj lingvo; alia en la kampo de la teorio, ekzemple, per la manifestoj, deklaroj, kritikoj.

 

Aparta avangardismo estis tiu de planitaj lingvoj, îar ûi agis kontraö la peza inercio de amaso da cirkunstancoj, ekde la tradiciaj etnaj interesoj, ûis la miskompreno de pluraj lingvistikistoj mem.

E. Pauli.

 


AVARECO (*). 0693.

L: avaritia, -ae.

A: avarice, avariousness. F: avaresse. G: Geiz. H: avaricia. I: avarìzia. P: avareza. R: (skúpost).

 

1. Etimologie, avareco devenas el la latina avaritia, siavice veninta el kelto-itala radiko av- (= tre deziri).

Adjektiva radiko. Formoj: avara, avareco, malavareco, avarulo, malavarulo.

 

2. Avareco estas troa ïparemo de la kolektita riîeco, kun pasia emo kolekti îiam plimulte. Aö inverse, pasia kolekto de riîeco, kun tro da ïparemo je la elspezo.

Principe, ïparemo estas bona emo, kaj kutima deirpunkto de la progreso.

Sed ïparemo fariûas avareco, kiam la akiritaj vivrimedoj estas neracie konservataj tiamaniere, ke ili nek estas utilaj por la avaruloj mem, nek por aliaj. La avareco ne estas malbona precipe pro la ne farintaj aferoj.

 

Kelkaj estas nur avaruloj rilate al la aliaj. Ili havas îion nur por mema avantaûo, kaj nenion ili dividas favore al la aliaj.

Jen la avareco pro manko de solidareco. Tiu estis la avareco ilustrita de la parabolo de Jesuo pri la riîulo kiu bankedis kaj ne lasis, ke la kompatinda Lazaro prenus la falintajn panerojn sub la tablo (Lk 16,19-31).

 

3. La subjektivaj kaözoj de la avareco varias. Ïparemo por progresi aspektas en si mem laödinda, kaj post kelkaj sukcesoj povas per si mem malaperi kiel kaözo de avareco, kiu do ankaö malaperas.

La troa egoismo, sen iu ajn solidareco kun aliaj homoj, estas ofta faktoro de la avareco; tiaj homoj estas avaruloj rilate al la aliaj, ne kun si mem. La pasia sento je la posedo de riîeco, jen la îefa kaözo de la plena avareco, samtempe malutila al la aliaj kaj al si mem.

Kelkaj estas tre ïparemaj pro prudenteco je la nekonata estonteco; tio ne estas specife la avareco, malgraö la simileco de aspekto.

Prudenteco kun la estonto ne estas malkredo je la dia Providenco (vd). La kredo je la Providenco ne sendevigas iun ajn je la prudenteco.

E. Pauli.

 


AVATARO. 0695.

A: avatar, transformation. F: avatar. G: H: avatar. I: P: avatar. R:

 

1. Etimologie, avataro devenas el la sanskrita avatar (= malsupreniro, reenkarniûo, transformiûo), kunmeto el ava (de supro al malsupro) kaj tr (= trairi).

Substantiva radiko.

 

2. Avataro, en bramanisma teologio, estas la malsupreniro kaj enkarniûo de Viïnuo, la lasta persono de la hinda Triunuo, por refari la kosman kaj moralan ordon (Bagavatgito, IV,7).

Figure, oni nomas per avataroj la sinsekvajn rolojn, kiujn la sama individuo ludis laölonge de sia vivo en malsamaj sociaj situacioj. Pli vaste, avataro diriûas pri iu ajn speco de sinsekvaj reenkarniûoj, pri kiuj kredas pluraj spiritualismaj doktrinoj.

 

Okazas iom da analogio inter la hinda Avataro kaj la enkarniûo

de la dua persono de la kristana Triunuo difinita de la Koncilioj de la 4-a jarcento. Sed la kristana enkarniûo fariûas nur unufoje, per Jesuo; tamen, Jesuo revenos je la fino de la mondo, enkadre de eskatologiaj okazaëoj.

Oni atentu la ûeneralan kuntekston de la hinduisma kredo: el Bramo devenas la aferoj, Ïivao emas detrui ilin, kaj Viïnuo, precipe kiel enkarniûinto, tio estas kiel Avataro, konservas ilin..

La bramanisma kredo mencias oftajn reekarniûojn de Viïnuo, okazintaj tra la jarcentoj, jen en formo de bestoj, ekzemple, de fiïo, apro, testudo, jen en formo de persona homo, ekzemple de Kriïno kaj de Ramakandra.

Sed pri tiuj avataroj ne akordas la skribitaj fontoj de informo, sed kutime ili estas îirkaö dek kaj kun figuro mezbesta, mezhoma.

 

3. Laö la Puranoj (vd), - sanktaj tekstoj entenantaj la hinduan teologion, - dek estas la avataroj:

1) Matsya (fiïo, temanta pri la diluvo);

2) Kurma (testudo, reprenanta el la fondo de la maro la juvelojn dronintajn okaze de la universala katastrofo);

3) Varaha (javardo, kiu fosas en la fondo de la akvoj, por repreni la grundon tien falantan pro la pezo de la demonoj);

4) Narasimbha (vira homo-leono);

5)Vamana (nano, transira estulo inter la bestaj enkarniûoj de Viïnuo kaj la sekvantaj diigitaj avataraj herooj);

6) Parasurama (detruanto de la kastoj de militistoj kontraöstarantaj al la brahamanoj, kiuj tamen renaskas fare de la vidvinoj de la militistoj, kun la sekva konservo de la ekvilibro inter la laika kaj religia povo, ambaö necesaj por konservo de la ordo);

7) Rama, heroo de la epopeo Ramayana, verkita de Valmikio (avataro apartenanta al la suna raso, kaj kiu venkas la demonon Ravana, reûo uzurpatoro de Cejlono);

8) Krishna, internacie Kriïno (la supera sinjoro, laö la poemo Mahabarato, kutime prezentata kiel belhara junulo);

9) Buda, internacie Budho (kiu malsupreniris por venki la malbonulojn per de trompema doktrinado);

10) Kalki (viro kun kapo de îevalo, kiu nur aperos je la fino de la kosma periodo, kiam li punos la malbonulojn kaj renovigos la kreitaëon).

 

4. Avataro ankaö signifas la revenon de aliaj individuoj.

E. Pauli.

 


AVEROISMO. 0696

A: averroism. F: averroisme. G: Averroismus. H: averroismo. I: averroismo. P: averroismo. R:

 

1. Doktrina sistemo de la hispano-araba filozofo Averroeso (1126-1198), inspirita en Aristotelo, sed kun kelkaj neoplatonismaj influoj.

Tre influis Averroeson la mezepokajn skolastikojn de Okcidento, kiu dividiûis, kelkaj favore, kelkaj kontraö. Same okazis en Renesanco kiam Averroeso ankoraö estis influa en Italio.

 

2. La materio estas eterna.

La îielo estas viva estaëo, kiu ne naskiûis, nek mortos. La motivo estas, îar la îiela materio estas pli perfekta, ol la subluna materio.

Dio estas altega tute transcenda.

Inter Dio kaj nia mondo estas meza estaëo, per kio fariûas la transiro.

Averoeso interpretis kun difinita precizeco la aristotelan teorion de aktualo kaj potencialo, jen rilate la enton, jen rilate la intelekton, kun klarigoj kiuj helpis al la mezepokajn latinajn sikolastikistojn.

Cetere, Averroeso defendis la duoblan veron tiamaniere, ke la veraj asertoj en teologio povas esti ne veraj en filozofio, kaj inverse.

E. Paöli.

 


AVERTO (*). 0697.

A: warning. F: avertissement. G: Warnung. H: advertencia. I: avvertenza. P: advertência. R:

 

1. Etimologie, averto devenas el la latina adverto, -ere (= turni al iu direkto, ekzemple la ïipon, la atenton), kunmeto el ad (= al) kaj vertere (= turni).

Verba radiko. Vorformoj: averti (tr), averto, averta, avertilo, antaöaverta.

 

2. Averto estas atentigo pri io erara.

Nuance, admono estas persvada instigo al la bona procedo, dum averto simple antaösciigas la malvaloron.

Avizo kaj anonco rilatas nur al la informo, dum averto al la eraro kaj malvaloro.

 

3. Kiu avertas, bone agas.

Plibone estas averti kun persvada admono.

Deviga averto nur okazas, kiam la avertanto havas ankaö respondecon pri la avertito.

La aliaj avertas nur pro zorgo pri la bono kaj amikeco. Estu tamen prudenta; se vi ne estas devigata averti, kaj se vi antaövidas, ke la averto estos sensucesa, kaj cetere danûera, preferu ne averti.

E. Pauli.

 


AVICENISMO. 0698.

 

1. Avicenismo estas la aristotelisma filozofio kiel ûi estis prezenta de la araba filozofo kaj medicinisto Aviceno (980-1037), kiu verkis en Oriento, sed estis influa en Okcidento.

 

2. Aparte estas nomata latina avicenismo la influo de Aviceno super la mezepokaj okcidentaj skolastikaj filozofoj, precipe pri tiuj kun aristotela orientiûo.

Koncerne al rilatoj inter esenco kaj ekzisto, estas karakterize avicenisma la doktrino de la ekzisto kiel akcidenco alveninta al la esenco.

Ankaö Aviceno unue klare esploris la pruvon pri Dio surbaze de la kontingenceco de la mondo. Tiu pruvo estos prezentata de Tomaso el Akvino kiel la 3-a vojo iranta al Dio.

E. Pauli.

 


AVIDYA. (Hi: 0699).

1. Avídia, kiel hinda vorto, estas kunmeto el la seniga a (= sen) kaj vydia (= scio, saûo), ekvivalente al ne-scio, aö simple al ïajno, kontraste al tio kio estas efektiva.. Foje la samo estas dirata per Maya (vd).

 

2. Avidya estas la konstanta instigo de la nescio al scio, dum samtempe malhelpas la perfektan konon. Kio estas la efektiva realo malantaö la ïajna mondo, jen ofta demando de la hinda filozofio.

E. Pauli.

 


AVIDO, AVIDECA (*). 0700.

L: aviditas, -atis.

A: eagerness, concupiscence. F: avidité, concupiscence. G: Gierigkeit, begierde. H: avidez. I: avidità. P: avidez. R:

 

1. Etimologie, avido devenas el la latina aviditas, siavice el radiko kelto-itala av (= tre deziri).

Adjektiva radiko. Vortformoj: avida, avide, avidi (tr), avido, avideco, avidiva, avidulo.

 

2. Avideco estas senkontrola forta deziro dum ago de ekpreno kaj konsumado.

Avidiva tradukas la latinan concupiscibilis (vd), aö kupideca (vd), vortoj gravaj en la klasifikado de la sentoj (vd).

E. Pauli.

 


AZENO (*) DE BURIDANO. 0703.

A: Buridans ass. F: âne de Buridan. G: Esel des Buridan. H: asno de Buridan. I: àsino di Buridano. P: asno de Buridano. R:

 

1. Rakonto, - pri probable fabelo, - atribuas al la franca filozofo Johano Buridano, de la 14-a jc., la aserton (tamen ne trovata en liaj skribaëoj) ke, kiam du motivoj egale altiras, ne eblas elekti, kaj ke pro tio, azeno, situinta egaldistance inter du pecoj de fojno, mortus malsate, sen ebleco rompi la ekvilibron de la altiro.

 

2. La problemo - ilustrita per la azeno metita inter egalaj altiroj - jam estis pritraktita de grekaj filozofoj, Anaksimandro, Aristotelo (Pri la cielo, II,13). Kaj denove estas pritraktita de la arabaj filozofoj, Algazel, Averoeso.

Sekve, la diskutado ripetiûis en mezepoka latina skolastiko, fare de Tomaso el Akvino (S. theol., I-II, q.XIII), Johano Buridano, kaj pluraj aliaj.

 

3. Certe en fizikaj ekvilibritaj fortoj tiu ne rompo de la ekvilibro ne okazas, dum ne aperas iu malekvilibriga forto.

Tiel same, enkadre de la biologiaj fortoj, se oni ne akceptas iun apartan kapablon elekti.

Tamen, ordinare oni ne havas ïancon testi pri tio la bestojn, îar la cirkonstancoj por ili sufiîe multas, por ke ili iamaniere ekiru al manûaëo.

Restas la demando, îu la ekvilibro de motivoj malebligas la voldecidon. Certe la ekvilibro de altiro malhelpas la decidon, îar pli alogaj motivoj difinas la preferon. Sed tio ankoraö ne nuligas la elekton de la volo, se ûi fakte havas la kapablon de libera elekto.

E. Pauli.

 


AZENOJ. Ponto de... 0704.

L: pons asinorum.

A: asses'bridge. F: pont aux ânes. G: Eselsbruecke. H: puente de los asnos. I: ponte dei asini.P: ponte dos asnos. R:

 

1. Ponto de azenoj estas logika diagramo kreita de Petro Tartareto, skotista majstro en Parizo, 1480-1490, por malkovri la mezan terminon de la diversaj silogismaj figuroj (vd).

La diagramo estis tiel kromnomata, îar tiu malkovro de la meza termino estas konsiderata malfacila de la plimulto (Prantl., Geschichte der Logik, IV, p. 206).

 

2. Foje la esprimo "ponto de azenoj" estas uzata por îiu ajn malfacila doktrino.

E. Pauli.

 


AZIANISMO. 0705.

 

1. Vortformado el Azi-o (vd 0706), tra Azian-o, kaj la doktrina sufikso -ism-o, esprimanta ankaö movadon, sistemon kaj kutiman manieron. Paralela esprimo al afrikanismo (vd), amerikanismo (vd), eöropanismo (vd), kaj kun paralelaj temoj.

 

2. Azianismo estas movado elstariganta diversflanke temojn pri la Azia kontinento, precipe kulturaj, ekonomiaj, politikaj.

Pro la vasteco kaj interna diverseco de Azio la azianismaj movadoj ne okazas kun la sama aspekto de tiuj de aliaj kontinentoj.

Dum longa tempo, kelkaj regionoj estis sufiîe grandaj por apartaj movadoj, kaj estis regataj por sufiîe fortaj kulturaj diferencoj malhelpantajn kontinentan movadon.

Azianismo tamen kreskis, kaj daöre kreskas.

 

Azio estas tiel granda, ke azianismo ne restos nur regiona, sed fariûas kun tutmonda influo.

En Orienta flanko estas la vasteco de Pacifiko, por agadi.

En Okcidenta flanko de Azio brilas Eöropo, kun aspekto de duoninsulo de alia plivasta kontinento. Kiel sciate, Eöropo heredis en la pasinto kulturajn varojn de Mezoriento.

3. Azianistoj havas multon por esplori pri Azio kiel kontinento kun apartaj formoj de penso. Koncerne al la pasinto azianistoj aventas pri la diversecoj. Kaj koncerne al estonteco azianistoj avertos pri la trasformoj kaj kapablo de azianoj por novaj sintezoj.

El Azio venis la eöropaj lingvoj. Jen la hindeöropaj lingvoj parolataj ekde Hindio ûis la alia flanko de Okcidento, inkluzive Ameriko. Fine, hindeöropa estas la bazo de la Internacia Lingvo Esperanto.

E. Pauli.

 


AZIO (+). 0706

L: Asia, -ae.

A: Asia. F: Asie. G: Asien. H: Asia. I: Asia. P: Asia. R: (Ázija).

 

1. Etimologie, Azio devenas, tra la latina Asia el la greka , el ne klara origino, sed eble signifanta Oriento.

Substantiva radiko. Vortformoj: Azio, azia, aziano, azianismo, Malgrandazio.

 

2. Azio estas kontinento inter Eöropo kaj Pacifiko, konsistanta el la triona parto de la seka surfaco de la tero.

En Azio troviûas prekaö la duona parto de la homa loûantaro. Azio estis la elirpunkto de la tri nuntempaj grandaj rasoj (blanka, flava, nigra).

Mistika kontinento, Azio estas lulilo de grandaj religioj.

La sudorienta regiono de Azio (Mezopotamio, Arabio, Sirio, Meza Granda Azio, en kontakto kun Okcidento (Egipto kaj Grekio) naskis la îefan civilizon, kiu ekde la kristana erao venas ûis la nuntempo.

 

3. Politike, dum miljaroj la popoloj de tuta Azio tendencis formi grandajn imperiojn, kiuj tamen restis îiam ne stabilaj.

Ekde la 16 jc la okcidenta eöropa koloniismo perturbis la normalan evoluon de Azio, sed tamen kun samtempaj pozitivaj influoj.

La plej rezistemaj al eöropa koloniismo estis Îinio kaj Japanio.

Je la 20-a jc. Anglio estis devigata retiriûi el Hindio kaj aliaj aziaj landoj. Tiel same francoj estis batitaj en Indoîinio kaj aliaj regionoj.

Ankaö la okcidentaj misiistoj de religioj ne sukcesis en Azio. Revenintaj al la memgvidado, la azianoj, en paca kontakto kun Okcidento, prosperas laö siaj apartaj kulturaj idealoj.

 

4. Kia estos la estonteco de Azio?

Hegelo rigardis la interrilatojn de Eöropo, Azio kaj Afriko per la dialektika rigardo de Tezo, Antitezo, Sintezo. Kvankam artifika meto de la interrilatoj, tiu penso sugestas tamen demandi pri la estonteco de Azio.

Pro la grandeco de la oceano Pacifiko, kaj pro la vasta flanko de Ameriko (vd), kaj pro la geografia grando de Azio, situanta en la alia flanko, oni povas antaökalkuli, ke okazos vasta civilizacia kaj kultura movado en la tuta pacifika regiono kontraste kun pasintaj dumtempaj neevoluintecoj.

Pri tiu temo zorgas azianismo (vd 0705).

E. Pauli.