AÖTODAFEO.
0643.A: auto-da-fé. F: autodafé. G: Autodafé. I: autodafé. P: auto-da-fé. R: (autodafé).
1. Aötodafeo, deveninta el la portugala auto da fé, ekvivalenta al aötoo de la fido (sed fido en senco de kredo).
En antikva portugala lingvo oni uzis aöto da samta inquisyçam (1540), poste aöto da inquisiçam (1541), fine aöto da fee (1544).
La portugala auto devenas el acto (= ago), siavice el la latina actus (= ago, akto), kaj signifas eron de teatra reprezentado.
Substantiva radiko.
2. Aötodafeo estis solemna religia katolika ceremonio, praktikata okaze de la oficiala kaj publika proklamo de la kondamno fare de la Inkvizicio (vd). Jen praktiko en katolikaj landoj, kontraö la tiel nomitaj herezuloj, sekvata de solemna ekzekuto, kutime per bruligado, îio kun aspekto de religia ago.
Okazis tiu formala aötodafeo unuafoje en Lisabono, la 26-an de septembro de 1540, kaj disvastiûis en landojn kun inkviziciaj tribunaloj.
3. Takse, aötodafeo estis fanatikisma praktikado, jam forigita, kontraöa al homaj fundamentaj rajtoj pri la libereco de konscienco en religiaj aferoj.
En la pasinteco îio estis pli kruela, politike kaj religie. Jam ne ekzistas tiuj homoj de la pasinteco. Nun oni zorgu ke la nuntempaj homoj estu plibonaj.
En pli evoluinta religio homoj de kontraöaj ideoj interparoladas amike sub la sama tegmento, cele al trovo de la vero.
Homoj, kiuj mortigas kaj bezonas apartajn templojn por kulti Dion, ankoraö restas surstrate de la vojo aliranta al bona Dio.
E. Pauli.
AÖTODETERMINI, -O, -ISMO
(N). 0644.
1.Erudicia vortformado el la grekdevena pseödosufikso aöto-, siavice el " Û J ` H (= mem) kaj la latina radiko determinare (= determini), influe de la jam ekzistanta vortformo determino, -ismo (vd).
Verba radiko, same kiel determini.
2. Aötodetermino estas la libero de volo, kapabla agi ne determinita, nek de ekstera kaözo, nek de interna antaödetermino.
Laö tiu teorio la lastaj determinantoj de la volaj agoj estas absolute spontaneaj.
Kontraste, heterodeterminismo aö interna antaödeterminismo ne lasas eblecon por la aötodetermino.
3. Specoj de aötodetermino. Laöforme, aötodetermino povas esti, ekzemple, respondeca, kaj ne respondeca. Pli vigla, kaj malpli vigla.
Laömaterie, aötodetermino rilatas al tiuj, kiuj estas libervolaj. Rimarkindas, la Individua aötodetermino kaj la aötodetermino de la Ïtato.
Ïtata, aö nacia aötodetermino estas la politika aötodetermino (vd 0645), per kio Ïtatoj aö nacioj rajtas per si mem estri sin, en tio, kio apartenas al tiu instanco.
E. Pauli.
AÖTODETERMINO. Politika...
0645.
1. Estas politika aötodetermino tiu postulo, per kio apartaj popoloj mem estras sin. Estas ja aötodetermino (vd 0644) la libero de volo, kapabla agi ne determinita, nek de ekstera kaözo, nek de interna antaödetermino, kaj inter la specoj de autodetermino elstaras tiuj de la individuoj kaj tiuj de la ïtatoj.
La kontraöo de la politika aötodetermino estas la stato de kolonio (vd), per kio aparta grupo de homoj de unu lando estas subordigataj al grupo de homoj de alia lando tiamaniere, ke tiu alia grupo sole politike decidas en la socia kontrakto.
2. Doktrino. Malfacilas la kriterioj por difini, kiam popolo estas politike aparta popolo rilate alian.
Kriterio povas esti strikte politika, ekzemple, socia kontrakto, kontraste kun kriterioj nur sociologiaj, ekzemple raso, lingvo, kulturo, religio, lando.
Strikte politikaj kriterioj estas formalaj; sociologiaj kriterioj estas nur materiaj. La unuaj estas decidivaj, la dua estas nur motivoj.
3. Ïajnas, ke politike aparta popolo nur tiel difiniûas per kriterio politika, tio estas per decido de la kolektivo. Ne ekzistas Ïtato sen difinita socia kontrakto, kiu manifestiûas per la efektiva ago kiel memstara socio.
Grupo povas esti sociologie tre difinita, ekzemple, kiel jam dirite, per aparta raso, per aparta lingvo, per aparta kulturo, per aparta religio, per aparta regiono de loûado, sed tamen ne esti Ïtato.
Tiaj grupoj tendencas al aparta socia kontrakto. Inverse, granda kolektivo kun iom da homogeneco kaj komunaj interesoj, tendencas al socia kontrakto de vasta Ïtato.
Malgraö la diferencoj, malsamaj grupoj povas ankaö formi laövole nur unu grandan Ïtaton, aö multajn ïtatojn, laö la socia kontrakto de ili elektita.
Simile, inverse, homogenan grupon povas dividiûi en plurajn Ïtatojn, se tiel decidas la socia kontrakto.
Do, politike aparta popolo esence nur tiel difiniûas per la socia kontrakto.
Nur post la difinita elekto, - per kio fariûas pluraj sociaj kontraktoj kaj sekve pluraj ïtatoj, - komenciûas la politika aötodetermino. Do, la aötodetermino ne antaöekzistas al la socia kontrakto; ne estas per iu antaöa kultura kaj etna situacio, ke fariûas la socia kontrakto.
4. Principe, des pli granda estas la nacio fariûinta Ïtato, des pli bone, pro tio ke la celo atingebla per la socia kontrakto estas, per la unuiûo de multaj, atingi kolektive rezultojn. La grandeco de teritorio certe estas avantaûa, pro la interna merkato kaj facileco de movo
La sociologiaj diferencoj de la grupoj, precipe de raso, lingvo, kulturo kaj propra lando, sugestas ofte al ili la preferon por elekti la socian kontrakton, per kio ili fariûas pluraj sendependaj ïtatoj. Foje tiuj diferencoj enhavas iom da nekapablo, por sufiîe evolue kolektive vivi. Jen problemo precipe de sovaûuloj, kies triboj estas kutime kiel apartaj Ïtatoj.
Tamen, oni ne troigu la gravecon de la grupaj diferencoj, îar pluraj solviûas per bona volo kaj per teknikaj rimedoj. La kreskema regiona influo de kelkaj grandaj lingvoj kaj apero de Internacia Lingvo estas faktoroj, kiuj influos precipe dum la tria jarmilo.
Por ïtatiûi, la diferencoj de raso ne estas aparte decaj motivoj por esti prezentitaj de civilizitaj homoj, malgraö la ideologioj de kelkaj gentoj, kiuj kredas esti elektitaj de Dio.
Rasoj preferu intermiksiûi. La nuntempa kreskema faciligo de komunikado helpas la akcepton de la intermiksiûo kreskeme okazanta en la junulara nivelo.
5. Se grupo jam estas delonge unuiûinta, per socia kontrakto formanta unu Ïtaton, - îu subite kelkaj rajtas proponi la dividon?
Surbaze de la libereco de pensado, îiu povas fari proponon, por krei novajn ïtatojn; same inverse, îiu povas proponi la kunfanidiûon de pluraj ïtatoj en unu pli grandan.
Sed tiuj proponoj nur fariûas efektivaj post la akcepto de la plimulto; do, ïtatoj nur sendependiûas, aö kunfandiûas per politika interkonsento. Nenio validas en politikaj aferoj sen la akcepto de la plimulto.
Foje la plimulto pensas saûe, foje ne; en îiu kazo, la volo de la kolektivo estas la valida leûo. Kiam tri aö kvar stultuloj proponas krei por ili etan Ïtaton, ili tuj konstatos, ke tio ne funkcias, kaj ili revenas al la antaöa penso de Ïtato de multaj homoj.
Sed, kiam la tri aö kvar proponintoj formi novan Ïtaton estas ambiciuloj, tiam la afero fariûas grava, îar ili jam ne estos atenta al la konveneco de la plimulto. Tamen, kiel antaöe dirite, îio esence dependas de la politika plimulto; pro tio oni asertas, ke îiu popolo havas la regnestojn kiun ûi meritas!
Cetere, en îiu kazo de propono de divido de Ïtato en plurajn, aö inverse, de kunfandiûo de pluraj Ïtatoj en unu, devas esti respektataj la fundamentaj homaj rajtoj; do, ne okazu perforto, nek agoj kun aspekto de terorismo (vd).
Nacioj kiuj perdis sian sendependecon perforte, jen komplika afero por ekvacii la problemon. Foje tiuj dependigitaj nacioj akceptis definitive sian novan situacion, kaj tio okazas precize, îar ili uzas sian rajton de aötodetermino por akcepti ûin, almenaö implice; per tiu vojo restis definitivaj grandaj imperioj, kiuj en pratempo formiûis per la forto, kaj konsolidiûis per la rasa miksiûo akceptata de la novaj generacioj.
Tamen, povas okazi precize la kontraöo, se la perfortigita grupo persistas (saûe aö malsaûe) en la konscia intenco reveni iutage al sian efektivan kondiîon de sendependa Ïtato. Malgraö la rajto por tiel decidi, tiu sinteno povas tamen ne esti la plej saûa maniero pensi; foje tio, kio okazis perforte, fakte estis ankaö bona por esti nun akceptata libere.
La tuthomara realo estas pli fundamenta, ol la politikaj apartaj celoj de grupoj. La pasinta realo distordiûis pro la isoleco de la homoj pro la grandaj distancoj, kaj pro tio okazis la ne necesa apartiûo de la rasoj kaj de la lingvoj.
Sed per plibonigo de la homaj kondiîoj, novaj ïanûoj okazos, tamen en plibonan direkton. La nova realo okazos precipe pro la generaciaj rasaj miksiûoj. Post kiam en Ameriko la miksiûo de rasoj komencis rapidiûi, oni jam ne kapablas restarigi la antaöajn difinitajn tribajn grupojn. Same eble okazas en Eöropo kun la plimulto de la antikvaj keltoj.
Principe, la mondo apartenas al îiuj homoj, ne nur al tiuj kiuj alvenis unue al iu loko. La normo estas la respekto al la fundamentaj homaj rajtoj. Sekve, kiam okazas problemoj de okupo, îiuj devas zorgi, kiamaniere solvi ilin; la decido estas rajto ne nur de unuj, sed de îiuj kune.
6. Historie, la principo de aötodetermino jam estis alvokita de Francisco I-a, de Francio, 1526.
Politika aötodeterminismo jam estis kreskinta okaze de la sendependiûo de Ameriko, 1776, rilate Anglion.
La aötodetermino de la aliaj nacioj de Ameriko okazis precipe dum la 19-a jarcento, post la eventuala malfortiûo de Hispanio kaj Portugalio, venkitaj de Napoleono.
La detruo de la koloniismo en Afriko kaj Azio okazis precipe dum la 20-a jarcento pro la malfortiûo de la koloniistoj kiel sekvo de la internaj konfliktoj en Eöropo.
Eble dum la 3-a jarmilo fariûos definitiva ordo en la mondo rilate al la politika aötodetermino de la popoloj en la mondo. Kreskos la geopolitikaj motivoj, kaj malkreskos la etnaj.
Eöropo reunuiûos per granda politika federacio, pro geopolitikaj motivoj, malgraö la etnaj insistoj.
7. Ekde la I-a Granda Milito (1914-1918) oni parolas pli ofte pri aötodetermino de la nacioj, almenaö pro ruzeco.
Elstaras la insisto fare de la usona Prezidanto Woodrow Wilson pri la principo de aötodetermino, citita de li en siaj famaj 14 punktoj. Sed tiu principo trovis rezistojn. En 1920 komisio de juristoj, nomata de la Konsilio de la Societo de Nacioj neis akcepti ûin kiel internacian pozitivan juron.
La rekono de la aödetermino jam estas klara en la Îarto de Atlantiko, 1941, en la protokolo de Yalta, 1945, kaj en la konferenco de San-Francisco, 1945, kiam estis aprobita la 1-a Îarto de la Unuiûintaj Nacioj, kun la deklar, ke unu el la celoj de la organizado estas:
"disvolvi amikajn rilatojn inter la nacioj, surbaze de la respekto al la principoj de egaleco de rajtoj kaj aötodetermino de la popoloj" (art. 55).
E. Pauli.
AÖTODINAMISMO
(N). 0646.
1. Erudicia vortformado, per la pseödosufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem), (vd), el la greka * b < " : 4 H (= forto, efikeco, povo).
Substantiva radiko. Samfamilia vorto dinamismo (+).
2. Aötodinamismo estas la kapablo atribuata al estaëoj ekagi per si mem.
Kelkaj konsideras la movon esencan propraëon de la materio. Leibniz konceptis la monadon (vd) kiel konstantan forton.
La materiisma marksismo atribuas al materio la esencan kapablon moviûi, kaj pro tio eblas la evoluo.
3. Doktrino. Estas diskriminacia aserto diri, ke la animo enhavas la kapablon moviûi per si mem, kaj ke la materiaj korpoj ne kapablas moviûi per si mem. La problemo de memmovo principe estas egalaj en unuj kaj en aliaj estaëoj.
Por opinii pri la aötodinamismo necesas averti pri la konceptoj uzataj. Kutime, en materiaj aferoj, ekago estas kapablo de movo (greke ), nomata ankaö mekanika movo. La demando estas do, îu la materio kapablas movi sin mem?
Ordinare la materio estas konceptata kiel inercia, nur kapabla moviûi per puïo de alia. Îu tio estas esenca al materio? Eble materio estas ekde la fundamento energia kampo.
Kontraöa al koncepto de inercia materio, estas la dinamisma teorio, jam esplorata de Leibnico. En tiu kazo, kiam la materio staras senmova, ûi tamen restas tia per deviga ekvilibro kun alia materio. Okaze de la forigo de la alia materio, la unua denove moviûas. La kinetika forto ekzistas îiam, sendepende îu la materia estas en ekvilibro, îu ûi estas en efektiva movo.
4. La demando pri aötodeterminismo fareblas ankaö pri la psiko. Platono atribuis al animo la kvaliton moviûi per si mem, kaj movi la korpojn. Kiel pruvi tion?
Îu la menso kaj la volo kapablas per si mem agi? Ïajnas, ke la menso nur ekpensas, kiam ûi estas ekscitita de la objekto, kaj same la volo agas, nur post kiam la objeto estas enkondukata de la kapabloj de kono. Do, la meminiciato atribuata al la vivaj estaëoj dependas de la objektoj kontaktigitaj. Tiu kapablo memmoviûi de la psiko estas la specife nomata imanenta ago. Sed tio ankoraö ne signifas movi en la eksteron la materiajn korpojn.
Laö la platona difino de la animo, kiel jam dirite, ûi estas tio, kio kapablas movi aliajn. Oni devas do insiste demandi, îu la psiko kapablas movi la korpojn? Se tio eblas, restas ne tiel grava la demando pri la aötodinamismo de la materio, îar la vivaj estaëoj movas ûin.
La doktrinoj neantaj la memkapablon de la korpa movo devas klarigi, pro kio ûi tamen moviûas. Tiukaze, la ekzisto de movo postulas en la lasta instanco al iu unua ekstera motoro, - Dio, - en la senco kiel proponis Aristotelo.
Eble la eraro pri la inercia materio estas pli fundamenta. Oni kutime imagas la materion per la atomisma teorio. Sed la fundamenta realo eble nur montriûas per korpuskloj.
Pli fundamente estas io alia, kies manifestiûo estas la korpuskloj. Sekve, oni ne povas meti la fundamentan demandon pri la dinamismo de la naturo kiel komenciûanta en la korpuskloj. La vera dinamismo de la naturo estas io pli fundamenta.
E. Pauli.
AÖTODONI, -TECO
(N). 0647.A: F. G: Selbstgegebenheit (Husserl). H: I: P: autodatidade. R:
1. Vortformado el la pseödosufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem), kaj la verbo doni (= doni) em substantivigita participo, almetita de sufikso -eco.
Esprimo metata en uzo fare de Husserl (Ideen, I, § 67).
Verba radiko, same kiel doni.
2. Aötodoniteco estas stato de objekto prezentanta sin klare ekperceptebla, per si mem. Tiusence, la objektoj fariûas per si mem montreblaj, sen peto de la konanto kaj sen io ajn inter la objekto kaj tiu konanto. Estas esenca al objekto fariûi konata, kaj tio ne okazas nur kiam estas io inter unu kaj la alia.
Tiel same, en artoesprimo, la simileco de signifanto al la objekto similata, per si mem faras ke unu signila alian. Pro tio, arto necese funkacias kiel portanto de mesaûo.
La rilato inter forma kaözo kaj forma efiko estas esenca, kaj do necesa kaj spontanea. Jen la speco de rilata okazanta inter esprimo kaj esprimato.
Iamaniere, la aötodoniteco estas universala kvalito de îiuj estaëoj. Per la aötodoniteco la diversaj elementoj de la mondo interrilatiûas spontanee. Nur okazas diferenco de gradoj en la aötodoniteco.
3. Por Edmund Husserl, la aötodoniteco estas la kvalito, per kio la objekto aperas prezentita per klara videbla karaktero, sen io ajn inter ûi kaj la konanto:
"Ekzistas por îiu esenco, por îiu koncerna individua momento, la absoluta (iel direbla) najbareco, en kiu la doniteco, - en rilato al serio de gradoj de klareco, - estas absoluta, tio estas, ûi estas pura aötodoniteco" (Husserl, Ideen, I, § 67).
E. Pauli.
AÖTOEROTO, -ISMO
(N). 0648A: auto-erotisme. F: auto-èrotisme. G: Auto-erotismus. H: autoerotismo. I: P: auto-erotismo. R:
1. Vortformado per kunmeto de la pseödosufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem) kaj erotismo (erot-ismo) (vd) uzata ekde 1899, fare de Havelock, kaj kies nocio estis tuj utiligita psikanalize de Freud.
Substantiva radiko. Samfamiliaj radikoj: eroto, erotika.
2. Aötoerotismo estas la individua praktikado de erotisma sento.
Nuance, masturbo (vd) estas la mekanika ekscito de la seksaj organoj, precipe per la manoj, dum aötoerotismo signifas pli vaste la erotecon mem.
3. Doktrino. La erotika sento okazas, principe, nur kiel individua procezo. Îiu kapablas nur individue senti erotisme. Ne okazas esenca diferenco inter erotika sento kaj iu ajn alia agrabla tuïa sento.
Efektive, erotika sento rezultas el tuïo; ûi okazas per premoj sur la nervoj, kiuj sendas la informon al spina centro, el kiu revenas, en dua tempo, nekondiîitaj refleksoj, kies ïveligajn efektojn, precipe en la seksorganoj, kaözas premoj. Îi tiu interna premo estas sentata kiel tuïo forte agrabla.
La procezo povas fariûi pli intensa per la interago kun alia persono, precipe de alia sekso, îar tiam multe kunlaboras pluraj kondiîitaj refleksoj. Kompreneble, en tiu lasta kazo la rezultinta erotismo fariûas multe pli agrabla kaj prefera, sed tamen fundamente ûi restas individua sento ambaöflanke de la partoprenantoj.
La anormaleco en aötoerotismo ne situas simple en la fakto, per kio ûi estas individua, - aötoerotisma, - sed en la eventualaj formoj, per kio la individuo povas malekvilibre praktiki ûin. En si mem, aötoerotismo estas io normala kaj celata.
Tamen, îar erotikaj sentoj estas la plej fortaj kaj plej forte dezirataj, ili povas facile perturbi la psikan ekvilibron.
4. Psikanalizo vaste diskutis la aötoerotismon de la infanetoj. Sigmund Freud (1856-1939) opiniis, ke erotismo jam estas komenciûanta je la suîado, kiam la infano fariûas konkuranto de la patro.
Repuïitaj emocioj restas kiel memoraëoj, kies imagoj agas en la subkonscio kun sufiîe sendependa povo por estigi neörozon, dezirojn, influojn en la revojn.
Jen la tiel nomata komplekso de Edipo (vd), literature esplorata de la grekoj. Laö la tragedio de Sofoklo, Edipo, reûo de Tebo, nekonante sian patron, mortigis lin kaj prenis lian edzinon Jokasta kiel propra edzino.
E. Pauli.
AÖTOEVIDENTA, -ECO
(N). 0650A: self-evidence. F: auto-évidence. G: Selbstevidenz. H: autoeviéncia. I: P: auto-evidência. R:
1. Erudicia esprimo, aötoevidenteco, vortformo per kunmeto de la pseödo sufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem), evidenteco (evident-eco), ekvivalentas al memevidenteco.
Adjektiva radiko, same kiel evidenta.
2. Aötoevidenteco estas la karaktero de la unuaj konoj de îiu serio de perceptoj.
Kartezio emfaze avertis pri la memevidentecon de la pensanta egoo, - mi pensas, do mi ekzistas. Kaj li faris de tiu kono la deirpunkto de la gnoziologio.
Aristotelo avertis, ke la unua evidenteco estas la intuicio de la empiria ento, kaj kiu manifestiûas en la verbo esti.
2. Principe, îiu senpera evidenteco estas memevidenta, tio estas aötoevidenta.
Nuance, senpera evidenteco estas tiu, kio estas atingata rekte, sen ekiro pere de alia, dum aöto-evidenteco (aö memevidenteco) estas pli emfaza, îar rigardata kiel memmontriûanta, tio estas absolute, sendepende. Tamen konkrete ili estas la samaj.
E. Pauli.
AÖTOKINEZO
(N). 0651.
1. Erudicia vortformado, per kunmeto de la pseödo sufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem) kaj kinezo, el kinezo (= movo), el la greka 6 \ < 0 F 4 H (= movo).
Substantiva radiko. Samfamiliaj radikoj: kinezo, kineta.
2. Aötokinezo estas la kapablo de memmovo. Ekzemple, la aötokinezo de la vivaj estaëoj.
Nuance, aötodinamismo (vd 0646) estas evolua procezo, kiu sekvas al kapablo moviûi, dum aötokinezo nur konsistas en la kapablo de la memmoviûo.
3.Specoj. Laöforme, okazas la spontaneaj psikaj aötokinezoj kaj la raciaj elektitaj aötokinezoj.
Kompreneble, la simple spontaneaj aötokinezoj enhavas malpli da aötokinezeco. Nur la liberaj aötokinezoj estas absolute aötokinezaj.
4. Laömaterie, okazas mekanikaj aötokinezoj kaj la vivaj aötokinezoj
En vivaj formoj de movo konstatiûas la simple biologiaj aötokinezoj, - determinitaj de la kontaktitaj objektoj, - kaj la psikaj aötokizoj, - pere de konataj objektoj, denove duspecaj, la determinitaj kaj la racie elektitaj .
La afero pri aötokinezo diskutadas precipe rilate la mekanikajn movojn.
5.. Doktrino. La mekanikaj movoj estas interpretataj de unuj, ekzemple atomistoj kaj Kartezio, kiel simpla puïo, sen partopreno de la movanta korpo.
Sed se la fortoj de altiro estas komprenataj kiel apartenantaj al korpo mem, tiam la aötokinezo apartenas al la korpa naturo, kiu do moviûas per propra forto. En tiu kazo la ekvilibro de kontraöstarantaj korpoj konservas ilin senmovaj, kaj kiam unu el la korpoj estas forprenata, aö fariûas malpli forta, la alia sendetene moviûas per la propraj nedetenitaj fortoj.
Takse, estas multe pli racie interpreti la altiron kiel interna al la korpoj mem, ol ekstera forto, kiun oni ne scias al kiu atribui, nek kiamaniere klarigi ilin.
La problemo pri la movo egalas por animo kaj por la korpoj. Estas diskriminacio atribui al korpoj la esenca inercio, kaj al spirito la esenca kapablo memmoviûi. Aötodinamismo (vd 0546) eble egale apartenas al psiko kaj al materia korpo.
Antikvuloj, kiel Platono, supozis ke nur la vivaj estaëoj estus aötokinezaj. Se ili atribuis al la vivaj estaëoj la animon, tiu îi estus do difinita kiel havanta kapablon memmovi sin, kaj per tiu memmovo puïi la korpon al movo. Tiel priskribis Platono la animon (Fedro 245 e).
Aristotelo imagis, ke kelkaj korpoj falas, dum aliaj supreniras, îar ili havas naturan lokon al kiuj ili direktiûas; jen speco de aötokinezo, îar Aristotelo interpretis la lokon kiel speco de determino de la korpoj mem.
Cetere, por Aristotelo la vivuloj estas simple memmovaj (Pri la animo I,2. 403; II,2. 403a). Same Tomaso el Akvino (Sum. theol. I, 18 a.1).
E. Pauli.
AÖTOKONSCII, -O
(N) (ontologiasence). 0652.A: self-consciousness. F: autoconscience. G:Selbstbewusstsein. H: autoconciencia. I: autoconscienza. P: autoconsciência. R:
1. Erudicia vortformado, per kunmeto de la pseödo sufikso aöto-, el la greka " Û J ` H (= mem) kaj la latina conscii (= konscii), paralele al la vortformado de memkonscio (vd. 0638.1).
Verba radiko, same kiel konscii.
2. Aötokonscio, ontologiasence, estas tio, kio esence estas konscio, kontraste kun la empiria konscio kiel kono de tiu konscio. Ekzemple, homo estas konscia psiko, kaj konscias pri la propra konscio; Dio estas pura konscio, kaj estas kompleta konscio pri sia konscieco.
Principe, do, estas du specoj de konscio:
1) tiu konscio, kiu ekzistas kiel estanta esence konscio (la ontologia konscio);
2) la eventuala konscio pri tio, kio esence ekzistas kiel konscio.
Por esti avertita pri tiu distingo, oni uzas prefere la esprimon aötokonscio por la ontologia konscio, kaj konscio de si por la konscio de la konscio.
Do, auto-konscio, kiu povas signifi ambaö specojn de konscio, restu tamen por signifi la unuan.
Same okazas kun memkonscio, kiu povas signifi ambaö; nun tamen oni povas esti ne tiel severaj.
3. Modernepoke, ekde de Leibniz, Kantio kaj Fichte estis enkondukataj apartaj esprimoj, per kiuj avertiûas pri gravaj distingoj okazantaj en la konscio.
Kant parolis pri la pura kaj transcenda mio, distinga de la procezo mem de la agoj de kono, kiujn ûi igas eblaj.
"Se ni prezentas la internan agon (spontaneecon) per kio estas ebla koncepto (penso), tio estas la reflektiûo, kaj la senson (ricevebleco) per kio estas ebla percepto (perceptio) aö empiria intuicio, tio estas, la aprehensio, kiel ambaö enhavantaj konscion, la konscio de si mem (apperceptio) povas dividiûi en tiu de la reflektiûo kaj en tiu de la aprehensio.
La unua estas konscio de la intelekto,
la dua de la interna senso,
la unua estas nomata pura apercepto (kaj false interna senso),
la alia empiria apercepto.
En psikologio ni demandas pri ni mem laö la prezentoj de nia interna senso; en logiko tamen laö tio, kio estas prezentata de la intelekta konscio. Tiel, la mio aperas duobla (kio povas esti kontraödira):
1-e la mio kiel subjekto de la penso (en la logiko) al kiu aludas la pura percepto (la mio kiu nur reflektas) kaj pri kio nenion oni povas diri escepte ke ûii estas prezentado de la tutaëo simpla;
2-e la mio kiel objekto de la apercepto kaj, do, de la interna senco, kio inkluzivas multecon da determinoj, kiuj faras eblan la internan sperton" (Antropologio, § 4, en noto).
En îi tiu teksto, do, la aötokonscio estas priskribita kiel konscio pure logika, kiun la mio estas kiel subjekto de la penso en la filozofia reflektiûo; kaj ne estas la empiria konscio de si.
En alia teksto denove Kant parolis pri la mio, en la pura apercepto, kiel estanta "la mio stabila kaj konstanta, kiu konsistas la koncernon de îiuj niaj prezentoj" (Kritiko de la p. r., 1-a eldono)
Pli detale en la 2-a eldono tiu mio estas priskribita kiel pura formala funkcio, sen propra realeco, sed kiel baza kondiîo de îiu alia operacia kono, kiel "supera principo de la kono", kiu estas la ebleco de la objektiva sintezo konsistiganta la inteligentecon.
4. En la romantikisma ideismo la aötokonscio estis priskribita kiel infinitan, dum en Kantio ûi enhavas la karakteron de apriorisma formo, al kiu alvenas la donitaëoj.
Por Fichte (1762-1814), la aötokonscio estas substanca, tio estas, persimema estaëo. Ûi estas principo ne nur de la kono, sed de la realo mem. Ûi ne estas nur unu el la kondiîoj de la kono, sed la produktiva principo de îio. La mio estas la konscio, kaj produktas la objekton, la naturon, la ne-mion.
"Nenion oni povas pensi, sen samtempe pensi la propran mion kiel konscion de si mem; neniam oni povas abstrakti la propran aötokonscion"(Fichte, Wissenschafstlehre, 1794, § 1, 7).
Sed malsame ol la panteismo de Spinozo, Fichte asertas ke la aötokonscio estas la kreanta principo de la mondo: "La mio de îiu estas li mem, la ununura supera substanco" (Ibidem, par. 3, D. 6).
"La esenco de la kritika filozofio konsistas en la fakto ke la absoluta mio estas metata kiel absolute senkondiîa kaj ne determinebla per io ajn pli alta"(Ibidem).
5. Schelling (1875-1854) reelaborigas la saman romantikisman ideisman monisman koncepton: "La aötokonscio, ekde kiu ni ekiras, estas unueca ago kaj absoluta; kaj kun tiu unueca ago estas metata ne nur la propra mio kun îiuj siaj determinoj, sed ankaö iu ajn alia afero metata ûenerale en la loko de la mio... La ago de la aötokonscio estas, samtempe idea kaj reala. Danke al ûi, tio kio estis metita reale iûas idee ankaö reala, kaj tio kio estis metita idee estas metata ankaö reale" (System des transzendentalen Ideal., 1800, seck. III, averto).
6. Hegel (1870-1831) emfaze asertas:
"Kiel aötokonscio la mio rigardas sur sin mem, kaj sia esprimo pura estas Mi = Mi, aö Mi estas Mi" (Filozofia propedeötiko, doktrino de la koncepto, § 22).
Kaj rediras:
"La vero de la aötokonscio estas la aötokonscio, kaj tiu îi estas estas la fundamento de la alia; tiel en la ekzisto la konscio pri alia objekto estas aötokonscio; mi konas la objeton kiel mian (ûi estas mia reprezento), pro tio mi konas en ûi min mem"(Enciklopedio, § 424).
Iomete poste li emfazas la racion kiel la substancon kaj lastan realon de la mondo:
"La aötokonscio, tio estas la certeco, ke ties determinoj estas tiel objektivaj - determinoj de la esencoj de la aferoj - kiel siaj propraj pensoj, estas la racio; tiu îi, dum havas tian identecon, estas ne nur la absoluta substanco, sed la vero kiel kono" (§ 439).
E. Pauli.
AÖTOKONSERVO
(N). 0653.
Ekvivalenta al memkonservo (vd).
AÖTOKRATIO
(+). 0654.A: autocracy. F: autocratie. G: Autokratie. H: autocracia. I: autocrazia. P: autocracia. R: (samoderjávie).
1. Aötokratio estas vortformita per kunmeto de la grekaj " Û J ` H (=mem) kaj 6 D V J @ H (= forto, povo), por signifi tiun, kiu regas sin mem.
Substantiva radiko. Samfamilia radiko: aötokrato.
2. Aötokratio estas sistemo de aötokrata regado, en kiu unu persono havas la tutan povon. Tiel oni diris unue pri la rusan caron, kaj poste ankaö pri la totalismaj regnestoj en Rusio mem (Stalin), Italio (Mussolini), Germanio (Hitler), aö pri la diktatoroj eventuale aperintaj en iu ajn lando.
En pli vasta senco, autokratio diriûas ankaö pri organizaëoj kies centra povo estas absolute persona. Tio okazas kutime em religiaj grupoj, ekzemple en la kristana katolika. Kutime, en familio la patro (vd) agas aötokratie. Laö la romiana juro patro havis aötokratan povon. Ankaö apostolo Paölo elstarigis la subigecon de la edzino.
Foje aötokratioj organiziûas kun helpo de konsilantaro, sed la konsilantoj estas nur teknika aparato por asesori al la aötokratiesto, de kiu simple dependas îiu povo.
E. Pauli.
AÖTOKTIZO
(N). 0655.
1. Erudicia vorto, ekvivalenta al memkreo, el la grekaj " Û J ` H (=mema) kaj 6 J \ F 4 H (= kreo, konstruo), disvastigita de la itala ideisto Gentile.
Substantiva radiko.
2. Autoktizo, en la kunteksto de la ideisma filozofio, precipe de aktualismo (vd), estas la substanco konceptata kiel sence estamta io aganta. Tiusence, substanco estas memmeto de si (tio estas, aötometaëo), mem kreo de si (tio estas aötokreaëo), mem aktualigo de si (tio estas aötoaktualo).
3. Doktrino. La fakto en si mem ne estas klarigo. Ûi nur estas konstato, sen ekpliki ion ajn. Per si mem fakto restas mistero. La esto kiel fakto estas mistero, kiun filozofo provas klarigi.
Ideismaj filozofioj, precipe ekde Fichte, Schelling, Hegel, provas monisme kaj autoktize klarigi la realon. Same, Aristotelo per la doktrino konceptantan Dion kiel puran aktualon (vd) provis pli racie komprenigi la realon.
E. Pauli.
AÖTOKRITIKI, -O.
(N). 0656.A: aötocritic. F: autocritique. G: Autokritik. H: autocrítica. I: autocrìtica. P: autocrítica. R:
1. Erudicia esprimo el la grekaj " Û J ` H (=mem) kaj 6 D \ < , < (= juûi, distingi), ekvivalenta al memkritiko (vd).
Verba radiko, same kiel kritiki.
2. Aötokritiko estas kapablo taksi siajn memajn pensojn kaj agojn. Tiu kapablo supozas la kritikan penson, laö io, kio oni samtempe konas la multajn alternativojn de interpreto de la sama problemo.
Principe, îiu homo kapablas mem kritiki sin, îar la juûo (vd) fariûas per la komparo de terminoj tiamaniere, ke je la fino la racio decidas por unu el la predikato. Tamen, ne îiuj kapablas esti egale atentaj al la diferencoj inter la komparitaj predikatoj, kaj pro tio unuj juûas pli bone ol aliaj.
3. En religiaj medioj la aötokritiko estas praktikata kiel askezo celanta la perfektigado de la virto, per trovo de la eventualaj eraroj okaze de la îiutaga vivo. Per la praktikado de la konscienco-ekzameno (vd) je la fino de la tago, sekvata de propono al plibonigo je la sekvanta tago, la religiulo iom post iom perfektiûas.
Nuance, konfeso (vd) estas aldona praktiko, per kiu la pekoj estas eldirataj ne nur por pardonpeto, sed ankaö cele al ne praktikado de ili denove.
4. En politika nivelo la aötokritiko praktikeblas per bedaöro esprimo pro eraro. Sed tio estu iniciato de la pardonpetanto, kaj ne deviga.
En kelkaj rondoj de la marksisma dialektika filozofio kaj politiko la aötokritiko estis praktikita kun aspekto de puno.
Por la ruso Jdanov aötokritiko estas esenca leûo de la dialektiko, kaj rolas kiel promocia forto de la lukto de klasoj.
5. Aötokritiko de artisto (beletristo, pentristo, muzikisto,ktp) estas la racia revizio fare de la kreinto de la esprimo, dum la inspiro okazas.
Konsistas inspiro en la kapablo elekti inter pluraj manieroj krei la esprimon. Jen kiam la komparo inter ili rezultas en finan elekton; kelkaj estas tre spontaneaj por fari la elekton, kaj kapablaj atingi grandan rezulton. Dum fariûas tiu komparo, okazas la aötokritiko de artisto.
E. Pauli.
AÖTOLOGIKA
(N). 0657.A: aötologica. F: autologique. G: autologisch. H: autológico. I: autologica. P: autológico. R:
1. Erudicia vortformado, kontraste kun heterologika, el la greka " Û J ` H (=mema) kaj 8 @ ( 4 6 ` H (= logika).
2. Aötologika estas adjektiva kvalito atribuata kiel mem posedata. Ekzemple: plursilaba, kolektiva, signifikanta.
Kontraste, heterologika (vd) estas kvalito ne posedata, kiel, ekzemple, senutila.
E. Pauli.
AÖTOMACIO
(de la produktado). 0658A: automation. F: automatioin. G: Selbsttaetigkeit. H: automación. I: automozione. P: automação. R:
1. Erudicia vorto, el la greka " Û J ` : " J @ H per kunmeto de la grekaj " Û J ` H (= mem, li mem) kaj : " J \ . T (= pensi).
Substantiva radiko. Proksima radiko: aötomato (vd).
2. Aötomacio konsistas el la aötomatigo de la sinsekvaj stadioj de la produktado. La aötomacio povas okazi en pli granda kaj en malpligranda skalo.
3. La avantaûo de la aötomacio estas malpligrandigo de kostoj, kun la sekva ebleco de plibonido de la sociaj kondiîoj. En danûeraj operacioj, la aötomacio ludas kaj rolas kiel defendo de la homo.
Unuavide la aötomacio povas forpreni al laboristoj la ïancon de dungado. Sed tiu problemo devas esti solvata per aliaj esploroj.Tamen, la aötomacio fariûu kun iom da kontrolo tiamaniere, ke la avantaûoj venu antaö la malavantaûoj. Oni pensu ne nur pri la avantaûoj de la entreprenisto, sed en la socia avantaûo.
En si mem la aötomacio ne maldungas, îar la maïinoj bezonas kontrolon de homoj; aötomacio kun la samaj laboristoj produktas pliajn varojn, kaj ili fariûas malpli multekostaj por la laboristoj mem.
E. Pauli.
AÖTOMATA SKRIBADO.
0660.
1. Konsciaj agoj estas gvidataj de antaökono, ankaö kiam ili fariûas tre spontaneaj. Sed ili samtempe ligiûas kun kondiîitaj kaj nekondiîitaj refleksoj, kaj aspektas aötomataj.
Dum oni dormas kaj sonûas la imagoj kapablas gvidi la agojn, se ili ne maligiûis kun la refleksoj. Tio okazas tiel same kun homoj, kiel kun bestoj. Dormantaj hundoj bojas.
Konsiderinte ke la subkonscio plenas el imagoj, kaj ke ili povas organiziûi laö pluraj sinsekvoj, eblas hipotezi ke en apartaj situacioj, precipe patologiaj, ili kapablas gvidi la homan manon por skribi. Jen la ebla klarigo por la aötomata skribado kaj por pluraj aliaj aötomataj mirindaëoj de la homa konduto.
2. Apartan uzon faras kelkaj pentristoj de la aötomateco en pentrado kaj pluraj verkistoj en skribado. Tiu kapablo estas utila, sendepende de la ideologiaj interpretoj.
E. Pauli.
AÖTOMATO, -ISMO
(+). 0661.Gr: " Û J ` : " J @ H , - .
A: automaton; aötomatism. F: automate; automatisme. G:Automat; Selbsttaetigkeit. H: autómato; automatismo. I: automa; automatismo. P: autômata; automatismo. R: (avtomát).
1. Etimologie, aötomato devenas el la greka adjektivo " Û J ` : " J @ H (= aötomata, memmova, memmensa), koresponda al verbo : " J \ . T (= fari ion spontanee), siavice kunmeto el " Û J ` H (= mem, li mem) kaj : " J \ . T (radiko signifanta menso), enkdre jam de la hindeöropa men-.
Substantiva radiko. Formoj: aötomato, aötomataj, aötomatismo (vd). Proksima radiko: automacio (vd 0658).
2. Aötomato estas evoluinta maïino (vd) tiamaniere, ke malsamaj proceduroj fariûas en logika sinsekvo de kaözo kaj efiko.
3. La interoperaciado (vd) de faro, ago kaj penso, kiel en komputilo (vd), efikigas la rezultojn de la maïinoj.
Kelkaj operacioj pure fizikaj, do nur kiel sekvo de faroj, povas esti planitaj tiamaniere ke, por la menso, ili ekvivalentas logikajn operaciojn. Jen la aötomata maïinskribado (= tajpado), la aötomata kontofarado, la aötomata traduko el unu lingvo en aliajn.
Kelkaj aötomatoj estas pli simplaj, ekzemple horloûo por mezuri tempon, kvanton da fluanta akvo, konsumon de elektropovo, rapidecon de kuranta aötomobilo, pezon de varoj. Aliaj, nome la elektronikaj komputoroj (vd), estas kapablaj aötomatizi komplikajn operaciojn.
4. Aötomatismo estas stato de tio, kio estas konstante aötomata (vd 0565). La karaktero aötomatisma en maïino estas precipe ûia konstanta movo. Aldone, tiu aötomatismo montriûas ankaö per la kunordigo de diverspecaj movoj.
Aötomatismo estas unu el la îefaj karakterizoj de la tekniko; sed la elementoj en sinsekva fluo devas esti antaöe aranûitaj de la homa inteligenteco. Kiam okazas eraroj, ankaö ili povas esti per si mem aötomate korektataj, se la teknika fluo estas tiel organizataj, ke ili povu alternative elekti. Fakte tamen, okazas nur ke la aparato iru al dua efiko, se la unua ne povas estiûi. Pro tiu interoperaciado (vd) eblas la kreo de aötomatoj (vd) kun karaktero de inteligentaj maïinoj.
Figure, aötomatismo diriûas ankaö pri nemekanikaj movoj, kiel la psikaj, kiam ili havas tiun eksteran aspekton pro la emo de ripeto.
5. La ebleco de aötomatismo okazas pro tio, ke mekanikaj kaözoj kaj efikoj estas proporciaj kaj determinismaj. Do, sufiîas atingi la kontrolon de la mekanikaj fortoj, por ke ili produktu regule la efikojn, kies persista sinsekvo okazigas la aötomatismon.
La psikaj aötomatismo okazas kiel rezulto de la ripeto, per kio la agoj fariûas pli facilaj kaj stabilaj. Certamaniere, eduko celas la psikan aötomatismon (vd),
îar per la ripetado de la bonaj agoj, faras ke tiuj estu stabilaj, tio estas, ke ili estas praktikataj kiel facila virto.
La ripeto de samaj imagoj, precipe en konstante sama medio, okazigas saman konduton kaj sekve kondiîojn por la aötomatismo. Se la laboro îiutage ripetiûas kun la sama tasko, denove la tendenco al aötomatismo estas favorata. Aldone, la tendenco al imitado instigas la homojn esti egalaj, kun la fina rezulto de la aötomatismo.
6. Certe, aötomatismo, per ûenerala aötomacio (vd 0658) estas io avantaûa, ekonomia, komforta. Dum la aötomatismaj movoj produktas rezultojn, la homoj vivas kun pli da rimedoj sen troa laboro kaj laco.
Tamen, iom da diverseco ankaö allogas la homojn. Per la kombino de la aötomatisma ripetado kun iom da varieco, formiûas la vivoritmo. Per saûa uzo de la tekniko, la homoj vivas plibone. Oni substreku tiun "saûan uzon", îar ne îiuj homaj funkcioj povas esti simple anstataöiigitaj.
E. Pauli.
AÖTOMATISMO. Animala...
0662.
1. La kondiîitaj refleksoj kaj nekondiîitaj refleksoj (vd) funkcias aötomate, sed per la sistemo de interoperaciantaj operacioj. Tiu sistemo estas ne nur mekanika sekvo. Kiam okazas la ago mekanika sur la sensorganoj, samtempe okazas psika sento.
Tiuj du fortoj, mekanika kaj psika, samtempe efikas la fenomenojn de kondiîitaj refleksoj kaj de nekondiîitaj refleksoj.
Aldone, ankoraö povas okazi malrekte la racia kontrolo de la intelekto kaj volo. Kiam do io afekcias iun ajn sensan organon, ambaö fenomenoj, la mekanika kaj psika, eniras la nervajn centrojn kaj el tie revenas la mekanika reago kaj la sensa. Do, la kondiîitaj kaj nekondiîitaj aötomatismoj agas interoperacie.
2. Eblas koncepti la biologian vivon kiel aötomatan procezon, nur per fiziko-kemiaj agoj kaj reagoj, kun samtempa paralela psikismo.
Platono kaj Kartezio tiel elpenis la homan estaëon: estus do la animo en la korpo kiel spirito en arestejo, aö kiel spirito en la maïino (latine, spectrum in machina).
Aliflankte, por Kartezio, la bestoj estus nur maïino sen vitala principo.
3. En la homa estaëo okazas la interoperaciado, inter psikaj fortoj kaj mekanikaj fortoj.
Ïajne, la biologia fiziko-kemia forto agas interoperacie sur la psika vivo; inverse, la psikisma forto agas interoperacie sur la biologia fiziko-kemia korpo.
Kiamaniere tiu ago okazas, jen afero ne klara (vd).
En dualisma interpreto, laö kio homo estas du substancaj principoj, ambaö agoj, - la mekanika kaj la psika, - estas specife neredukteblaj operacioj.
Nur per la interoperaciado de la mekanikaj kaj psikaj fortoj okazas novaj rezultoj. Homo agus psike sur sia korpo, kiel komputilisto tajpas la klavaron de sia komputilo. Sed ne klaras kiel tiu interago povos okazu, îar ne estas proporcio inter la du fortoj.
La dualismo de Platono kaj Kartezio estas radikala.
Aristotelo, kvankam ankaö dualisto, pli intime ligis korpon kaj animon. Ambaö estas substancaj, sed la animo estas substanca formo de la korpo, kaj pro tio eblas la interoperaciado. Asertante ke ke la animo estas substanca, sed, almenaö parte, ûi estas formo de la korpo (vd), kaj pro tio estas ebla la interoperaciado.
Monismaj interpretoj kunmetas mekanikajn kaj psikajn agojn, kiel efikojn de ununura substanco (vd). En tiu kazo korpo estas viva ekde si mem, per ununura principo agas mekanike kaj psike.
E. Pauli.
AÖTOMORFO, -ISMO
(N). 0663.A: automorphism. F: automorphisme. G: H: automorfismo. I: . P: automorfismo. R:
1. Erudicia vorto, kunmeto el la grekaj " Û J ` H (= mem, li mem) kaj : @ D N Z (= formo, figuro). Jen pli erudicia kaj faka vorto ekvivalenta al formo.
Substantiva radiko.
2. Aötomorfismo estas la fenomeno, per kio, ekzemple en matematiko, kelkaj kvantoj aö figuroj transformiûas en aliajn, kaj kio helpas la operaciadon. En aritmetiko okazas la aötomorfismo de la numeroj. En geometrio la aötomorfismo de la numeroj.
E. Pauli.