ATAKI, -O
(*). 0580.A: attack; attack. F: attaquer; attaque. G: attackieren; Angriff. H: atacar; ataque. I: attaccare; attacco. P: atacar; ataque. R:
(atákovat); (atáka).
1. Etimologie, ataki devenas, tra la itala attaccare (= komenci batalon), el la ûermana Zihan, aö tainks, enkadre de la hindeöropa radiko deik-, aö dik- (= montri). El tiu radiko devenas gravajn vortojn kiel la latina dicere (= diri), indicare (= indiki), judicare (= juûi). Tra la ûermana, la itala attaccare (= ataki).
Verba radiko. Vortformoj: ataki (tr), atako, atakanto, atakato, atakema, kontraöataki (tr).
2. Atako estas ago komenci iniciaton detrueman. Ekzemple, milita atako al urbo, atako de malsano.
Nuance agreso (vd) estas aparta atako, fare de iu, kiu mem ne estas minacata, sed îiam preta ataki eî ne provokite, dum atako mem estas pli abstrakta koncepto, sendepende de emo de agreso.
3. Specoj de atako distingiûas, laöforme, laö la atakanto. Laömaterie, ankaö laö la atakanto, kaj aldone laö la atakato.
Laöfome, se atako estas fare de homa persono, ûi inkluzivas respondecon kaj prikonsiderojn de celoj. Tiusence, povas okazi senrespondeca atako, maljusta atako.
Ordinare oni konsideras justan la atakon al danûeraj bestoj. Sed troigo en tiu kampo povas krei ekologiajn problemojn. Sekve, la atako al danûeraj bestoj devas obei al racia plano.
4. Laömaterie, atako, flanke de la atakanto, povas esti :
- atako per komenciûo de materia detruo, kiel en komenciûo de batalo kontraö urbo, lando, popolo, malbonuloj, bestoj, kaözoj de malsano, ktp.
- atako per vortoj, per skribo kaj per similaj rimedoj kontraö ies doktrino, reputacio, konduto, ktp.; a
- tako (figure) per pritrakto de nova malfacila tasko, ekzemple, ataki la studon, la konstruaëon, la propagandon.
Atako fare de io ne persona konservas la karakterizon de detruo. Foje io atakas la spiriton, foje la korpon, foje la iniciaton, foje la integron de kemia elemento. Ekzemple, atako de sopiro al spirito, de febro al korpo, de krizo al industrio, de rusto al fero.
4. Laömaterie, flanke de la atakato, atako diversiûas laöenhave de tio, kio estas atakata. Havas diversan karakteron
- atako al raciaj estaëoj, kiel ekzemple al homoj,
- atako al neraciaj estaëoj, kiel al bestoj, plantoj, krudaj materialoj.
Eblas distingi inter
- atakoj al konkretaj aferoj, kiel atako al homo,
- atakoj al abstraktaëoj, kiel atako al doktrinoj.
E. Pauli.
ATANATISMO
(N). 0585.A: athanatism. F: athanatisme. G: Athanatismus. H: atanatismo. I: atanatismo. P: atanatismo. R:
1. Erudicia vorto, el la greka 2 V < " J @ H (= senmorta), siavice el la seniga - (= sen) kaj 2 V < " J @ H (= morto).
2. Atanatismo estas doktrino pri la senmorteco de la animo, laö esprimo enkondukita ekde la 19-a jc.
Tiu doktrino estas tipa de dualismo, laö kio animo estas konceptata kiel principo substance aparta rilate la korpon, kaj apartigebla de tiu îi post la korpa malintegriûo.
Kontraste, en monisma interpreto, per kio materio mem estas principo de la psikismaj fenomenoj, restas tiu senmorteco de la animo pro la konservo mem de la ununura fundamenta substanco.
Tamen, en dualisma sistemo la konservo de la animo ne prezentiûas klare. La fakto mem de la spiritualeco favoras la senmortecon, sed ne rekte garantias ûin. Pro tio, kelkaj filozofoj, ne nur skolastikaj sed ankaö aliaj, ekzemple, Kartezio, opiniis ke la senmorteco de la animo rekte dependas de Dio, do ne de la anima naturo mem.
E. Pauli.
ATARAKSIO.
0586Gr: J " D " > \ " , -" H .
A: ataraxia. F: ataraxie. G: Ataraxie.H: ataraxia. I: ataraxia. P: ataraxia. R: Hinde: Nirodha. Îine: Wunian (vd Jacob).
1. Erudicia vorto, el la greka J " D " > \ " (= trankvilo), kunmeto el la seniga - (= sen) kaj J V D " > 4 H (= perturbo, agito).
2. Ataraksio estas stato de mensa senemocia sereneco, sen perturboj kaj sen agitoj.
Estis ataraksio la klasika greka idealo de vivo.
Jen idealo trovebla ankaö en la postaj filozofioj okcidentaj kaj orientaj, sed îiam kun aliaj aspektoj, ekzemple, hodiaö per la averto pri la avantaûo de la sentensia vivo.
3. Historie, la unua greka proponinto de ataraksio estis Demokrito (î. 460-370 a. K.), saûulo de la atomisma skolo de Abdero. Liaj estas la jenaj mirindaj vortoj:
"Por la homoj la bona animo aperos kun la modera ûojo kaj mezuro en la vivado. La aferoj, kiuj mankas, kaj tiuj, kiuj estas troaj, kutime ïanûiûas kaj okazigas en la animo grandan komocion.
La animoj, kiuj pendolas inter ekstremoj, estas nek stabilaj, nek kuraûaj. Vi devas do direkti la penson al tio, kio estas ebla, kaj kontentiûi kun tio, kio estas al dispono, kun malmulta atento al tiuj, kiuj estas enviitaj kaj admiritaj kaj ne daöre pensi en ili.
Vi devas, ja, rigardi la vivon de tiuj, kiuj pensas, rezonante pri tio, kio faras ilin suferi multon, por ke tio, kio estas al via dispono, kaj tio, kion vi posedas, ïajnu al vi granda kaj envia, kaj ne plu alvenu suferoj al via animo, pro tio, ke vi deziras pli, ol vi havas.
Tiu, kiu admiras tiujn, kiuj posedas, kaj estas nomataj feliîaj de aliaj homoj, kaj havas ilin îiumomente en sia penso, tiu îiam estas devigata realigi novan taskon kaj ëeti sin, pro deziro de io, en la realigon de nova necesa ago, kiun la leûoj malpermesas.
Pro tio estas necese, ne resti tro pensanta en tiuj aferoj, sed, surbaze en tiuj îi, havi la animforton por kompari sian propran vivon kun tiuj, kiuj vivas malplibone kaj senti sin feliîa, pensante en tio, pro kio ili suferas, kaj en tio, en kio estas plibona via kondiîo kaj via vivo. Havante tion en via menso, vi vivos kun pli bona animo, kaj vi formovos dum la vivo multajn malbenojn: malbonvolemojn, enviojn kaj incitecojn" (Frag. 191, konservita kiel citaëo fare de Stobeo).
4. La ataraksia idealo estis jam ekvilibre difinita en la aristotela averto, ke en la mezo situas la virto.
Kiel idealo, ataraksio disvastiûis precipe dum la postsokrata periodo, kaj prenis la apartajn inspirojn en la epikurisma, stoika, skeptikisma filozofioj.
Epikuro proponis la etikon de plezuro, sed favore de la stabila 6 " J " F J 0 : " J 4 6 Z º * @ < Z (= trankvila plezuro), preferenda al la ïanûemaj plezuroj. La idealo tiu ataraksia rezultas el la ekvilibro inter korpo kaj animo, per malesto de la doloro ( B @ < \ " ), de la peno ( 8 L B \ " ), de la timo ( N @ $ \ " ). El tiu stato de libereco ( B 8 T H ¦ 8 , L 2 , D \ " ) kaj de ataraksio rezultus la feliîo (D. L. XI, 107).
Stoikistoj, en monisma metafizika kunteksto, emfazis la grekan idealon de la ataraksio. Pro tiu monisma mondkoncepto, estus necese konformi sin kun la fatalo. La apatio (vd) estas stato de rezistema stabileco antaö la sensaj inklinoj.
Pirono, îefo de stoikismo, proponis la halton de la juûo (¦ B @ P Z ), kies pli alta rezulto estus la ataraksio (DL X, 66).
Kvankam nuance distingaj, ataraksio kaj apatio tendencas esti ekvivalentaj îe la grekaj filozofoj (vd. en Seksto la Empiria, Adv. Phys., I, l8, 25, 26, ktp).
Denove, sed en alia kunteksto, skeptikistoj proponis la halton de juûo (¦ B @ P Z ); se la certeco ne estas atingebla. Sed ankaö per tiu halto de juûo atingeblas la ataraksio kaj feliîo.
Arcesilao, el la Nova Akademio, deklaris, ke la ataraksio estas simptomo de la halto de la juûo (¦ B @ P Z ), kontraste kun Pirono, kiu konsideris ûin kaözo (Seksto, Hyp. I,232).
Seksto la Empiria asertis ke, post la skeptika halto de juûo, venas la ataraksio, "kiel ties ombro" (Adv. Phys., I 8, 10, 29, 30, 31, 205, 232 ks). Plie li asertis: "Skeptikismo celas la ataraksion en la priopinieblaj aferoj kaj la moderemo en la aferoj kiuj estas necesaj" (Hipotip. Pir., I, 25).
5. Modernepoke revenas la kulturo de la serena neperturbo, por eviti la tension, precipe la koran tension, danûera malhelpo por la longa vivo.
Troa agitiûo, absorbo fare de la negocoj kaj bruo de grandnombro de teknikaëoj estas kontroleblaj per periodaj ferioj en apartaj lokoj kaj per leûoj de kiomebla silentigo.
Tro da atentigo al homoj kiuj postulas nin, ne estas rekomendinda al neniu. Maljuniûintaj homoj devas retiriûi al kvietaj lokoj, por ke la postuloj per si mem fariûu malpli oftaj, kaj la vivo pli longa.
E. Pauli.
ATAVISMO
(+). 0588.L: atavus, -i.
A: atavism. F: atavisme. G: Atavismus. H: atavismo. I: atavismo. P: atavismo. R:
(atavísm).
1. Erudicia vorto, atavismo devenas tra la latinidaj, el la latina atavus, -i (= antaöloj), kunmeto el at- (= transe, plie) kaj avus (= avo), kun senco de kvara avo. Esprimo kreita en 1971.
Substantiva radiko.
2. Atavismo estas fenomeno aperinta en individuo, ne okazintaj en gepatroj kaj pli proksimaj geavoj, sed apartenintaj de la plej malproksimaj praavoj.
Tio signifas, ke, en miksiûo de rasoj, malaperintaj karakterizoj konserviûas kaïe tra la generacioj, dum aliaj malkaïe kaj kun iom da stabileco, laö genetikaj leûoj de Mendel (vd 4866).
3. Speciala atavismo okazas rilate korpajn formojn, kiuj hodiaö ne havas funkcion, sed restas de antaöaj stadioj de animala evoluo.
Îi-rilate oni mencias la abduktoron de la kvina metatarso de la homo piedo.
4. Atavismaj fenomenoj povas malrekte rilati al la homa ûenerala psiko kaj do al la pensmaniero, kun rilato al la pasintaj generacioj. Jen bazo por teorio pri nacia spirito, kaj pri la homara spirito ûenerale.
5. Kun la kreskema facileco de la miksaëo de rasoj, la atavismaj fenomenoj fariûos pli oftaj kaj kun pli da varieco.
En la pasinto okazis la inverso de la nuntempa tutmondiûo. Pro la malfacileco de interrilato, la homaj grupoj disvolviûis en malsamaj direktoj, kaj kreis apartajn genojn.
Antaö îirkaö 30 000 jaroj apartiûis la nuntempaj grandaj rasaj branîoj, kaj ili fariûis îiam pli malsamaj, kun malfeliîaj sociaj rezultoj.
Remiksiûo, kvankam kun atavismoj, faros ke la homoj pli facile akceptos unuj la aliajn.
Post la miksiûo ne malaperos la internaj diferencoj, precipe tiuj rilatigitaj al genoj. Sed nun la diverseco de genroj estas administraciitaj favore de îiuj, kaj okazos nova speco de atavismo.
Per la rasa miksiûo la stoko de genroj apartenas al îiuj samtempe. Jen avantaûo kapabla fari, ke la homaro estu pli kapabla ol en la pasinteco estis la isolitaj rasoj. Cetere, la scienco kapablos estonte krei novajn variojn de genroj, kaj la estonta homaro estos multe pli kapabla per tiu racie kontrolita atavismo.
E. Pauli.
ATEISMO
(+). 0590.Gr: 2 , Ä " , -" H ; 2 , ` J 0 H , -0 J @ H .
A: atheism. F: athèisme. G: Atheismus. H: ateísmo. I: ateismo. P: ateísmo. R:
(ateízm).
1. Etimologie, ateísmo, devenas el la greka 2 , Ä " , kunmeto el la seniga - (= sen) kaj 2 , ` H (= Deus).
La vorto ateisto jam estis uzata en la antikveco por nomi tiujn, kiuj ne akceptis la diojn. Kontraste, ateismo aperis nur je la 16-a. jarcento, kaj por nomi la doktrinon kontraö la ekzisto de Dio, kiel distinga de deismo (vd), kontraö la supernaturo.
Substantiva radiko. Proksima radiko: ateisto (+) (vd).
2. Ateismo, striktasence, estas doktrino, laö kio la mondo estas konceptata sen aparta persona Dio. Kontraste, teismo konceptas la mondon, kiel havanta personan dion.
La persona Dio estas ordinare konceptata kiel aparta de la mondo, kaj do laö la dualisma doktrino.
Sed eblas koncepti personan Dion, sen esti aparta de la mondo. Jen panteismo, îar la mondo mem estas Dio.
Do ateismo estas nur unu el la monismoj. Ne îiuj monismoj estas ateismaj.
Jen semantika problemo por komprenigi la vorton ateismo, kiu restas striktasenca kaj vastasenca.
Eblas distingi inter ateismo vastasence, kaj ateismo striktasence. La vasta senco de ateismo rilatas al personeco de Dio, sendepende, îu li estas konceptata dualisme, îu monisme. Panteismo estas monisma, sed tamen ne ateisma, îar Dio estas la mondo mem.
En monismaj sistemoj, la maniero koncepti la mondon okazas per pluraj varioj, kies îefaj formoj estas panteismo kaj ateisma materiismo.
La nomataj monismaj panteismoj konceptas la mondon tiel absolutan kiel la persona Dio de la dualistoj.
3. La îefa elemento de la dia esenco ne estas la persona karaktero, nek la sendependeco de la mondo, sed Lia ekdesieco (latine aseitas) (vd), kontraste al kontingenceco.
Pro tio, la striktasenca difino de ateismo, kiel nomo de doktrino neanta la apartan personan Dion, ne estas tute adekvata, îar la monismaj doktrinoj ankaö povas aserti la ekdesiecon de la realo, kaj do de la mondo.
Rezulte oni ne konsideras ateismajn la monismajn filozofiojn, kiuj asertas la ekdesiecon de la realo ûenerale. Pro tio, la nomoj Dio kaj mondo, teisto kaj ateisto , en la kunteksto de la malsamaj filozofiaj formuladoj de la metafizikaj doktrinoj pri la ûenerala ento, suferis semantikajn diferencojn.
Spinozismo estis foje dirita ateismo. Sed aliaj kontestis. Fakte Spinozo estis monisto, kun panteisma karaktero.
Enkadre de ideisma filozofio, aperis ankaö formoj de monismo, kies centro estas Dio. Malgraö tiu meto de Dio en la supro, fare de Fichte, tiu-îi elstara filozofo perdis ,pro tio, sian postenon en la universitato de Jena; li estis akuzata je ateismo pro la aserto, ke Dio identiûas aktive kun îio (Pri la fundamento de nia kredo en la kosma ordo, 1798).
4. Specoj de ateismo. Kiel jam antaödirite, pro la semantikaj problemoj de la nomo, ateismo dividiûas en specojn, laö la interpreto prezentita pri la monisma realo. Elstaras du tendencoj; la unua estas pli spirita, kutime nomata panteismo (vd), ne tiel klare ateisma; la alia estas pli materia, fizikisma, mekanikisma, nomata simple materiismo (vd).
Kvankam tiu materiisma monismo nur rekte forigas la personan dion, îefe ûi estas nomata ateismo.
Okazas la nea-ateismo, kiam la tradiciaj argumentoj por pruvi la ekziston de Dio ne estas akceptataj; jen speco de agnostikismo (vd).
Se la pruvoj rekte forigas la ekziston de Dio, la ateismo estas pozitiva. Tamen, se la ateisto nur forigas la personan Dion, restas por li subdistingi, îu okazas monismo kun infinita estaëo, do la panteisma sistemo, îu okazas la monismo kun finita estaëo, do la efektiva ateismo.
4. La moralo en ateisma sistemo estas tute alia ol tiu fondita sur personeca Dio. En la kazo de personeca Dio, la moralo estas îiam absoluta. Malsame en monismaj sistemoj, la absoluteco, kvankam povanta okazi, regas sin alimaniere.
En la pozitivisma kaj materiisma sistemoj la moralo povas simple ne ekzisti, aö almenaö ne esti absoluta.
Metafiziko kiu ne funkcias por pruvi Dion, ankaö ne funkcias por krei moralon strikte absolutan.
Per socia kontrakto la homoj kreas devojn, kies valideco ne rezultis el io interna al la estaëoj mem, sed nur el la interkonsento de la homoj.
La religio en ateisma sistemo ïanûiûas sian koncepton ekde la fundamento. E. Pauli.
ATENCO
(*). 0592.A: attempt; attempt. F: attenter; attentat. G: Attentat, Anschlag. H: atentar; atentado. I: attentare; attentato. P: atentar; atentado. R:
(nokutchátsja; (nokutchénie).1. Etimologie, atenci devenas, tra la latinidaj, el la latina attento, -are (= provi, plani, observi, ataki), kunmeto el at- (= al) kaj tentare (= ataki).
Verba radiko. Vortformoj: atenci (tr), atenco, atenca. Samfamilia radiko: ataki (vd).
2. Atenco estas provi ataki (vd), ekzemple mortigi iun, aö difekti ion ne permesatan. Ekzemple, atenco kontraö la Prezidento de la Respubliko, seksatenco, atenci la fundamentajn rajtojn de la civitanoj.
Proksimaj konceptoj: atako (vd), krimo (vd), insido (vd), embusko, perforto (vd).
E. Pauli.
ATENO. Skolo de..
. 0593.
1. Nomo de fama granda pentraëo de Rafaelo, Skolo de Ateno (verkita en 1509-10, Vatikano) prezentanta la grekajn filozofojn. Li inkluzivis ankaö Zoroastron, Averoeson kaj kelkajn matematikistojn.
En la centro elstaras Platono, montranta la îielon de la realaj ideoj, kaj de Aristotelo, montranta la naturon kiel fonto de la sciencoj.
Diogeno la Cinikulo restas malaranûite sidanta sur la ïtuparo. Oni rimarkas, inter aliajn, ankaö Sokraton, Pitagoron, Parmenidon, Empedoklon (aö Boecio), Epikuro.
2. Skolo de Ateno, enkadre de la historio, foje estas nomata la sokrata periodo, kiam eltaris Sokrato, Platono, Aristotelo, la malgrandaj sokrataj skoloj, kaj parto de la postsokrata periodo rilata al la malnova akademio (vd 0132) kaj al la unuaj peripatetikoj (vd 6248).
Kontraste ao Skolo de Ateno menciindas la Skolo de Aleksandrio (vd 0194) kaj ankaö la antaösokrataj skoloj de Jonio, de Italio (pitagora), de Elea (Parmenido).
3. Neoplatona skolo de Ateno, jen movado, kiu floris dum la helenisma periodo ekde la 3-a jarcento.
Subite malaperis tiu skolo en 529, kiam la kristana imperiestro de Kontantinoplo fermis la tradiciajn filozofiajn lernejon fondita de Platono, 387 a.K.
La plimulto de la reprezentatoj de la menciita neoplatona skolo ne naskiûis en Ateno. Kelkaj instruis nur tie, aö havis la tipan orientiûon de la skolo.
Kun granda kapablo de sistemigo, la neoplatonanoj de Ateno disvolvis la metafizikon de trieca emanatisma sinsekvo, sur kio baziûa la kristana Dia Triunuo. Aldone, multaj komentariis la verkojn de Platono kaj Aristotelo.
Elstaris: Plutarko el Ateno (komentariisto de Platono kaj de Pri animo de Aristotelo), Siriano, Dominino (ne îiam strikte neoplatona, verkisto ankaö de matematikaj traktaëoj), Marino (el Neapolis, Sichem, Samaria), Isidoro (influata de la alegoria ekzegezo de Jambliko), Proklo el Konstantinopolo kaj el la plej signifaj reprezentantoj de la skolo, Damascio, Simplicio (fama komentariisto de Aristotelo kaj de Epicteto), Prisciano (kiu restis dumtempe îe la persa reûo Cosroes, same kiel la jam cititaj Damascio kaj Simplicio).
E. Pauli.
ATENTA, -O
(*). 0594.L: attentus, -a, -um; attentio,-tionis.
A: attentiv; attention. F: attentif; attention. G: attention. H: atento; atención. I: attento; attenzione. P: atento; atenção. R: (vnimátelnij); (vnimánie).
1. Etimologie, atento devenas el la latina attentio, siavice kunmetaëo de at- (= al) kaj...tentio (= etendo, inklino).
Adjektiva radiko. Vortformoj: atenta, atenti (tr), atento, atentema, atentigi, atentigi, malatenti, preteratenti, senatenta. Samfamilia radiko: atendi.
2. Atento estas la kono rigardata kiel direktata al iu objekto.
Konsiderinte, ke kono esence direktiûas al iu objekto, atento estas esenca parto de la kono tiamaniere, ke ne ekzistas kono sen atento, kaj nek atento sen kono.
Pri la atento okupiûas precipe la gnozeologio. Sed ankaö okazas la psikologia vidpunkto (vd 0596-3). Oni estu avertita, por ke la gnozeologia vidpuntko ne estu malhelpata per psikologiisma konfuzaëo.
Atento rilatas al intencionaleco (N) (vd). Tiu îi estas la esenca elemento de îiu kono, kiam rigardate kiel atento al objekto.
Nuance, intencionaleco estas la atenteco rigardata kiel mensa marïo al objekto, dum atento aö atenteco signifas absolute, tio estas, sen rekte signifi marïadon al objekto, sed nur la konon kiel direktitan al objekto.
La ekstera aspekto de la atenteco estas de iu centrigo de la mensa kapablo sur elektita objekto, per forlaso de la aliaj.
Tiu ekstera aspekto de la atenteco okazas kiel elekto de la kono mem, kiu nun konas tiun precizan objekton, kaj lasis koni la aliajn.
Se la kono iras poste al la aliaj, ankaö iras al la aliaj la atento, îar kono kaj atento estas la sama operacio, nur abstrakte apartigeblaj. Pro tiu abstraktado oni povas paroli pri la atenteco de la kono.
Sed oni nur povas paroli pri la atenteco de la kono en la senco, ke la atenteco estas parto de la kono, kaj la îefa parto, îar ûi estas la pinto mem de la kono. Kiam haltas la atento, îesas la kono mem. Per nova atento, jen de nove la kono!.
3.Specoj de atento. Laöforme, la atento o prezentiûas per du gravaj specoj:
- rekta atento (rekta konscio), per kio la atento iras al ekstera objekto, fore de la kono mem;
- malrekta atento (malrekta konscio), per kio la atento iras sur la antaöan atenton kaj fariûas mematenta (memkonscia, memkona).
Tiu malrekta atento supozas la rektan, kaj ebligas la analizon de la penso mem, kun la sekva disvolviûo en novajn juûojn, kiuj fine orgniziûas kiel rezonoj kaj scienco.
4. Okazas ankoraö aliaj laöformaj specoj de atento. Ekzemple, laö la funkcia aspekto, atento estas spontanea, kiam ûi ekstartas per la simpla îeesto de la objekto kaj restas firma; tiu atento estas preskaö la sama kiel spontanea kono.
Kontraste, atento estas vola (aö artifika), kiam ûi okazas operaciita per vola decido; kutime, vola atento estas tiu, kiu, post la jam ekzistanta spontanea kono, fariûas insista, cele al novaëoj.
Distribuita atento okazas kiam la atingataj objektoj formas grupon, aö estas en sinsekvo, kiel en teatro.
Kontraste, centrigita atento estas elekto de aparta objekto inter pluraj.
5. Laömaterie, la atento dividiûas en tiom da diversaj specoj de objektoj, kiom atingas la kono.
Ekzemple, atento al la specife sciencaj aspektoj de problemo (al la faktecaj aspektoj) kaj atento al specife filozofiaj aspektoj de problemo (al la racionalismaj aspektoj).
Kutime virinoj atentas plimute al perfekteco, kaj sekve al beleco, estetikeco, moralaj valoroj.
Dume, viroj estas pli atentaj al tio, kio efikas, kio rezultas, kio utilas. Jen ezemplo de materia diferenco de atento.
En kelkaj distingoj de la specoj de atento, okazas samtempe diversaj specoj de atento. La eksteraj objektoj kaj la mio estas materie distingaj, sed por atingi la eksterajn objektojn oni uzas formon de atento (la rektan atenton), dum por atingi la internan mion oni uzas alian formon de atento (la rektan atenton).
Same la distingo inter la prefera atento de virinoj (al la perfekteco de la objektoj) kaj tiu prefera de la viroj (al la efikeco) povas esti ne nur materia distingo de la atento, sed ankaö forma distingo, îar oni povas averti, ke la afero ankaö rilatas la spontanean atenton.
6. Okazas semantikaj specialaj diversecoj en la signifo mem, per kio nomiûas la specoj de atento.
Vastasence, ekstera atento signifas tiun pri konkretaj eksteraj empiriaj objektoj. Interna atento estas medito pri abstraktaëoj.
Kontraste, en strikta senco, kiel pli supre prezentita, ekstera atento estas îio, kio ne estas mia refleksa konscio; interna atento estas nur tiu-îi refleksa konscio.
Edmund Husserl faris plurajn avertojn pri la atento, precipe pri la intencionalisma karaktero de kono, kontraö la psikologismaj komprenoj de kana fenomeno.
7. Psikologio studas la psikan aspekton de la atento. Nun la atento estas rigardata ne enhave, sed nur kiel ago, kiu ekstartas, daöras, intensiûas, malintensiûas.
Du kvalitoj, aö propraëoj, karakterizas la atenton:
- la spontaneeco,
- la stabileco.
Pri ambaö utilas fari apartajn esplorojn.
.
8. La spontaneeco de la atento okazas tiel same kiel la spontaneeco de la kono.
Inteligentaj homoj havas tre spontanean atenton, kaj pro tio ili atingas rapide rezultojn.
Sed la kono de objekto fariûas grade, ekde de la objektoj prezentintaj senpere, ûis tiuj, kiuj aperas post longa sekvo de operaciado.
Kompreneble, la atento al la unuaj aperintaj objektoj estas multe pli spontanea, pro ilia senpereco, ol tiu al la lastaj, atingataj per pli longa vojo.
Okazas do gradoj en la spontaneeco de la atento. Tiu spontaneeco de la atento varias ankaö laö la individuoj, îar ne îiuj homoj estas samkapablaj.
Laö la vidpunkto de la faktoroj, la atento estas:
- simple spontanea, kiam ûi dependas nur de la internaj faktoroj de la kono, tio estas precipe per efiko de la objekto kaözanta la konon;
- vola atento, kiam aldone la volo determinas al la menso, ke ûi konu, tio estas, ke ûi estu atenta.
Spontanea atento diriûas do kontraste kun la vola atento, per kio el la ekstero la volo influas la konon, kaj sekve ankaö la atenton.
Oni avertu, denove, ke la spontaneeco de la atento estas esenca al la kono mem. Îio komenciûas ekde de la ago de la konata objekto. Kvankam per decido la volo eblas interrompi la procezon de kono, tio ne validas por la komenciûinta kono.
Koncerne al la volo, ûi funkcias nur post la okazo de iu kono, per kio la objekto de elekto fariûas elektebla. Pro tio, oni ankaö povas priskribi al la spontanea atento kiel estanta tiu, kiu normale okazas.
9. Stabileco de la atento estas kvalito dezirebla, per kio la menso konservas dum longa tempo sian intereson en unu temo, ûis la laceco.
Per la stabileco de atento estas ebla al instruisto pritrakti profunde la saman studobjekton, celante la elîerpiûon.
Plenaûaj homoj kapablas centri la atenton eble trifoje pli da tempo ol infanoj, dufoje pli ol knaboj.
Jen aspektoj, al kiuj estas atentaj la pedagogio kaj didaktiko.
La stabileco de la atentoi ankaö interesas la retorikistojn, ëurnalistojn, propagandistojn. Post 15 minutoj, foje post mezahoro necesas, ke la temo estu anstataöigata, por ke per nova intereso persistu la atento.
Patologiaj malaranûoj okazigas, ke kelkaj tro koncentras sian atenton.
Ankaö okazas la kontraöo: nenia stabileco de la atento.
E. Pauli.
ATESTI, -O, -ANTO
(*). 0595.L: attestatio, -onis, testimonium, -ii;áttesto, -ari.
A: attest; attestation; Witness. F: attester; tèmoignage; témoin. G: attest; Zeugniss, Zeugenausage, Beweist; Zeöge. H: atestar; testigo; I:attestar; testimònio. P: testemunho; testemunha. R: (attestát) (svidéltstvo).
1. Etimologie, atesti devenas el la latina attestor, -ari, kunmeto el at- (= al) kaj testor, -ari (= testi).
Verba radiko. Vortformoj: atesti (tr), atesto, atestaëo, atestanto, atestigi.
2. Atesto estas certigo pri fakto deklarita vera pro propra sperto de la atestanto. Ekzemple, parola atesto, doni malveran ateston, naskiûatesto.
Nuance, aserto (vd) estas nur firma esprimo de opinio, dum atesto aldonas la celon de certigo pri fakto, kutime per posta deklaro kun aparta celo, ekzemple, por ke juûisto povu decidi.
3. Gravas la morala aspekto de la atesto, se el la deklaro rezultas malhelpoj al aliaj.
4. Tiu, kiu bezonas la ateston de alia, devas ekzameni la sekurecon de tiu atesto.
Li esploru unue, îu la atestanto intencas vere atesti, sen deziro de trompo.
Due, îu la atestanto kapablas atesti.
Trie, se estas pri skribitaj verkoj, estas necese ke ili estu aötentaj, tio estas, ke ili efektive apartenas al la atestantoj, kaj ne estis ïanûitaj tra la tempo.
La aötoroj de la tiel nomataj Sanktaj Skribaëoj prezentas sin kiel atestantoj de ricevita revelacio, kiun ili deklaras ricevintaj de Dio.
Certe kutime religiuloj intencas vere atesti, sen trompo. Jen, do, ili plenumas la unuan kondiîon menciita supre.
Sed, sur la duan falas îiam la duboj, foje îar tiuj atestantoj havas aspekton de viziuloj, epilepsiuloj; foje îar ili estas homoj ne sufiîe informitaj pri la psikaj fenomenoj de la subkonscio.
Cetere, pro la multaj objektivaj eraroj kontraö la scienco, ofte ili montriûis esti nesciuloj.
Krom tio, la sanktaj skribaëoj kutime enhavas problemojn de aötenteco, pro la longa pasinteco kaj malfacilaëo de malnova lingvo.
Cetere la Sanktaj Skribaëoj de pluraj religioj estas inter si kontraödiraj.
5. En religia kampo, - koncerne al nomo, - elstaras la Atestantoj de Jehovo (vd 3497).
E. Pauli.
ATIMIO
(N). 0597.
1. Erudicia vorto, atimio devenas el la greka 2 L : @ H , per la seniga - (= sen) kaj 2 L : ` H (= blovo, volo, deziro, animo).
Substantiva radiko.
2. Atimio estas psika stato de senvolemo, senanimeco, senkuraûeco. Formo de senkohera apatio de skizofrenulo.
E. Pauli.
ATIMO
(N). 0598.Gr: ¦ > " \ N < 0 H (adv) J Î < Ø < ; . L: momentum, -i; nunc (adv).
A: instant; now (adv.). F: instant. G: Augenblick, jetzt. H: ahora. I: ora. P: átimo; agora (adv). R:
1. Erudicia vorto, atimo devenas el la greka J 4 : @ H (= senvaloro), kunmeto el la seniga - kaj J 4 : Z (granda valoro).
Sed la grekaj filozofoj pritraktis la aferon per uzo de ¦ > " \ N < 0 H , kunmeto el ¦ > (= el) kaj " Ç N < 0 H (= subite). La vorto atimo disvastiûis ekde la uzo farita de Kierkegaard.
Substantiva radiko.
2. Atimo estas tio, kio situas inter du realaj kontraöoj, kaj estas rigardata kiel io efektiva. Ekzemple, inter la pasinto kaj la estonto. inter la eterno kaj la neeterno, inter la movo kaj la nemovo,
Nuance, nuno (vortformita en la adverbo nun) simple signifas la estanton kiel daöranta, kvankam inter la pasinto kaj estonto, dum atimo emfazas tiun momenton kiel pozitivan eron, aö parton en la tuta tempa sinsekvo. Cetere, atimo pli vaste signifas, dum la nuno rilatas nur al mezo inter du tempoj.
3. Îu ekzistas efektive la atimo? La afero pri atimo estas nur alia maniero rigardi tion, kio fakte okazas. Kiam la efektiva realo estas konata, ûi estas influata de la imagado. Necesas ke oni atentu pri tio, por ke ne fariûu falsaj imagadoj.
Koncerne al la atimo inter pasinto kaj estonto, efektive nur ekzistas la nuno; ne ekzistas la pasinteco, kaj la estonto nur ekzistos, kiam ûi eniros la nunecon.
Per falsa imagado oni rigardas la pasinton, kiel restanta malantaö ni, kaj la estonto kiel senfinan vojon antaö ni. Pro tio, tempo ïajnas kiel tunelo. Fakte, tio ne estas la realo.
Cetere, oni havas memoron, kiu fiksas la imagadon pri nia marïo tra tunelo de la tempo, kun la sekva falsifiko de la realo.
Tempo (vd) estas la daöro de tio, kio ekzistas. Ne okazas diferenco inter nuno kaj atimo, sed nur diferenco de atento al iu vidpunkto pri la sama estanta realo. Nur pro tio oni povas distingi inter nuno kaj atimo. Eblas eî uzi indiferente ambaö vortojn por diri la samon, kondiîe ke la kunteksto fariûu sufiîe klara.
3. Platono, pritraktante la problemojn pri la movo, neata de la eleanoj, jam diris:
"La atimo ïajnas indiki tion, kio servas kiel transiro inter du inversaj ïanûoj.
La transiro de movo al ripozo, kaj la inverso, ne okazas ekde la senmoveco, kiu ankoraö estas senmova, nek ekde la movo, kiu estas ankoraö movanta.
La iomete stranga naturo de la atimo situas meze de la trankvilo kaj de la movo, kvankam ûi ne estas en la tempo kaj faras ûin esti punkto de alveno kaj de ekstarto de tio kio moviûas en direkto de la estanta senmova, kaj de la estanta senmova en direkto de la estanta mova" (Parmenido, 156 d).
Laö tiuj punktoj, la atimo estus io aparta, kio ne estus nek la tempo kaj nek la eterno, nek la movo kaj nek la ripozo; sed estas io inter ili, kaj el kio konsistas la punkto de renkonto de ambaö flankoj.
4. Pri la morala aspekto, jam Aristipo, fondinto de la skolo de Kireno, avertis pri la neceso vivi en la atimo de la nuno.
Oni "havu la menson en la hodiaöo, plibone dirite, en tiu atimo, en kio îiu agas kaj pensas ion, îar nur la nuno estas nia, ne la antaöa atimo, nek la atendata: unu fakte jam estas detruinta, la alia oni ne scias, îu ûi venos" (Heliano, Var. Historiae, XIV, 6).
Tamen la tendenco de la homoj estas plani, kaj pro tio ili grandparte vivas pensante en estontaj avantaûoj.
Same, la religiuloj kutime insistas je la estonta feliîo kaj premiado fare de Dio. Sed la îefo de religio estas la kulto al Dio en la nuno. La estonto venos per si mem kiel bono zorgata de Dio al siaj nunaj fideluloj.
La orientiûo de la eduko ordinare celas prepari la infanon por la venonta plenaûeco. Reage Lessing kaj Rousseau, de la 18-a jc, avertis pri la neceso doni al îiu momento de la vivo sendependan kaj plenumitan valoron. Kompreneble, la plenaûas homo ankaö estas en la celoj de la eduko, tamen la îefa realo de la infanoj estas la îiutaga vivo.
5. Kierkegaard konceptis la atimon kiel enmeton de la eterneco en la tempo. Per tiu enmeto okazus ankaö la dia vero en la homo, en kio naskiûas la kredo (aö fido) (Philosophische Brocken, îap. 4-a).
Pro tio la kredo fariûas subite, senneceso de demonstraj aö persvadaj procezoj. Pri tio li polemikis kun la oficiala dana eklezio, per teksto al kiu li donis la karakterizan titolon La Atimo.
Efektive, la eterneco estas kiel atimo, îar îiumomente ûi estas îio.
6. Karl Jaspers, avertante pri valoro de la nuno, analizis ekzistencialisme:
"La vivita atimo estas ega supera fakto, varmo de sango, senpereco, vivo, korpa nuneco, totaleco de la realo, ununura vera afero kaj konkreta.
Anstataö ekstarti ekde la nuneco en la pasintecon aö en la estontecon, la homo trovas la ekziston kaj la absoluton en la atimo, kiujn nur tiu îi kapablas doni al li.
Pasinteco kaj estonteco estas senformaj mallumaj abismoj, maldifinita tempo, dum la atimo povas esti la aboliciigo de la tempo, la îeesto de la eterno" (Psychologie der Weltanschauungen, 1925, I,3, p. 133 en la itala traduko).
7. Martin Heidegger difinis la atimon kiel la "aötenta nuneco", kontraste kun la neaötenta nuneco de la îiutaga vivo, al kiu orientiûas la komuna homo.
Atimo estas la anticipa decido de la morto, tio estas, de la nenio de la ekzisto, kaj pro kio okazas la angoro (Sein und Zeit, § 68; 81).
E. Pauli.