ASARISMO.
0548.
1.Asarismo estas islama teologia skolastikisto, nomata per la nomo mem de la ellaborinto Abu l-Hasan al As-ari (873-935), naskiûinta en Basra kaj vivinta en Bagdad.
2. Post koni la racionalisman tendencon de mutazilismo (vd), Al-As-ari revenis al la laölitera interpreto de Korano.
Fariûinta antiracionalisto, Al As-ari konservis tamen, kelkajn filozofiajn elementojn, per kiuj li forigis kelkajn antropomorfismajn konceptojn.
Dio ne povas esti situata en aparta loko, nek povas esti rigardata per la homaj okuloj.
Cetere, la mondo estas kreita kaj la homa libero limigita.
E. Pauli.
ASCENCIO
. 0550.L: ascensio, -onis.
A: ascension. F: ascension. G: Aufstiegs. H: ascensión. I: ascensione. P: ascensão. R: (voskhozhdenie).
1. Kiel vorto, ascencio devenas el la latina ascensio, kunmeto el prefikso ad (= al) kaj scando, -ere (= salti, supreniri), tiu lasta enkadre de la hindeöropa radiko skand- (= salti).
Substantiva radiko.
2. Ascencio estas la supreniûo en direkto de la îielo. Tio estas dirate pri la ïajna supreniûo de stelo super la tera horizonto, kaj en pluraj kredoj, pri homoj forirantaj en alian mondon, supren de la astroj.
Nuance, la latina assumptio (= alpreno) (L: 0573) enhavas pasivan sencon, en la senco ke alia alprenas, dum ascencio fariûas per propra forto.
3. Antropomorfisme, oni kutime supozas, ke la supro estas loko pli bona kaj pli deca. La sociaj gestoj distingas, per meto en la supron, la honorajn lokojn.
Eble pro la honoro de la supro, facile disvastiûis la kredo, ke al tiun alton ascencias la animoj post la morto, kaj ke tie estas la îielo de sanktuloj, de anûeloj, de Dio, kaj ke tie ne estas permesa la eniro de Diablo, nek de malbonaj homoj.
Eskatologiaj religioj aparte emfazas la eminentecon de la supro.
Kristanoj kredas je la ascencion de Jesuo al îielo, kaj priskribis tion kiel supreniron. Jesuo mem parolis pri la îielo kiel en la alto, kaj same pri la eskatologiaj okazontaëo (Mk 16,19; Lk 54,51; Agoj 1, 9).
Apostolo Paölo asertis, ke je la mondofino revenos Jesuo, kaj restos staranta sur la nuboj por juûi la homojn. Tiuj, kiuj tiam ankoraö vivas kaj restas bonaj, estos ascenciigataj ankaö sur la nubojn, kaj la aliaj, pro ilia malboneco, estos metetitaj malsupren en la Inferon.
4. Doktrino. En religia predikado, la îefa estas doni korektan koncepton pri Dio. Enkadre de la intensiva infiniteco de Dio, aötenta religia prediko devas forigi la astronomian ascencian karakteron atribuata al Dio al bonuloj, al spiritoj kaj al Dio mem.
Tamen tiu korektado estas malfacila, precipe en kulto, kaöze de la antropomorfisma supozo, ke en la supro estas pli deca, ol en la malsupro.
Cetere, la simbolismo de turoj de klasikaj temploj ne povas esti malaltigitaj, pro historia valoro de la pasinteco. Malgraö tio, oni devas strebi laödi Dion kiel egale deca îie ajn.
5. Kvankam, principe, la miraklaj ascencioj, pri kiuj parolas la religioj kaj okupiûas la koncernaj teologioj, ne estas rekte filozofiaj asertoj, postulas tamen la filozofio, nome de la logiko kaj de la epistemologio, ke tiuj miraklaj ascencioj devas esti strikte pruvataj.
Tiuj asertoj devas ankaö esti koheraj kun filozofio de la religio, kaj do kun la metafizikaj fundamentaj konceptoj pri Dio mem kaj koheraj kun la realo kreita de Dio rilate la kosmon.
6. La ascensioj, kiel ili estas konstante priskribitaj de la tradiciaj religioj, estas kredo surbaze de la antropomorfisma kompreno, laö kio la supro de la mondo situas ekde de la loko kie oni estas.
Cetere, por la antikvuloj estis pli akceptebla la kredoj pri la plej diversaj ascensioj, pro la tiutempa naiva imago pri la îiela volbo kiel firmaëo kaj pro la erara kompreno de la kosmo kiel malvasta.
Se estus vera la malrapida ascencio de Jesuo, kiel ûi estis priskribita, certe Li ankoraö ne atingis, post du mil jaroj, la îielon supren de la steloj.
Se verus la rakonto laölitere, pasos ankoraö miljonoj da miljaroj, por ke Jesuo atingu tiun pli supran îielon. Denove, kiam Jesuo revenos sammaniere, Li bezonos multan tempon, ûis revene kaj denove atingi la terajn nubojn.
Cetere, tiu plisupra îielo je la ekstera limo de la kosmo eble ne estas firma volbo, kiel la antikvuloj imagis. Nek estas firma volbo tiu regiono super la teraj nuboj, por ke Jesuo avantaûe ekde ascensiu tien la homaron, por distribui la juûotajn homojn dekstren kaj maldekstren.
5. Ekzegezoj pri la ascencio. Por konservi la kredon je ascensioj, estas necesa la reinterpreto de la tekstoj, rakontantaj ascenciojn, pro tio, ke la rakontoj ne povas en îiu detaloj esti konservataj enkadre de la moderna geografio kaj astronomio.
Por solvi la malfacilaëojn rilatajn al îiuj rakontoj pri ascencio de la religiaj sanktuloj, profetoj kaj de Jesuo mem, ruzaj ekzegezistoj de la sanktaj skribaëoj provis reinterpreti la tekstojn..
Kelkaj el tiuj reinterpretoj estas nur supraëaj flikaëoj. Ili reduktiûas al du ekzegezaj ekstremoj, - la laölitera ekzegezo kaj la alegoria. Îu unu el la du reinterpretoj rajtas, îu neniu?
6. Unuj reinterpretoj de la ascensio,- jen de Jesuo, jen de îiuj aliaj similaj rakontoj, - prenas kiel bazon, ke tiu fenomeno estas nur iro al aparta loko, en la senco ke la bonuloj ne restu en la sama loko de la malbonuloj. Sekve, ne gravas ke la îielo estu, aö ne estu volbo, proksima, aö malproksima.
Îu flikaëo? Îu solvo? Elpensi aparta loko rilate Dion, estas antropomorfismo, îar Li estas en îiuj lokoj. Dio ankaö estas tie, kie estas la malbonuloj. Do, la dia îielo eblas esti îie ajn.
Cetere, aparta loko, por izoli la bonulojn aspektas, ke la birdetoj nur povus esti feliîaj kiam arestitaj en ora kaûo.
7. La dua ekzegeza reinterpreto serîas la solvon per la ideo ke îielo nur kiel feliîo. En tiu senco îielo restas simple malligita de la ideo de loko al kio nur image estus fariûinta la ascencio de Jesuo kaj de îiuj aliaj al kiuj estas atribuata la sama fenomeno. En tiu reinterpreto, ascencio en la îielon estus alegoria ascencion en la feliîon.
Malgraö la plibonigo de la ideo pri feliîo, tiu ekzegezo ïajnas malkohera kun tio, kio la aötoroj de la rakontoj efektive asertas, kiam ili parolas pri ascencio.
Malgraö tio, la alegoria interpreto de la ascencioj en la îielon, kiel ascencioj en la feliîon, havas kulturan valoron, same kiel kulture valoras îiuj aliaj belaj mitoj de la antikvuloj kaj de la poeziaj naivuloj de la nuntempo.
E. Pauli.
A SE
(= Ekde si). ASEITAS, -atis.. (= Ekdesieco). (L: 0550).A: F: à soi-même; asèitè. G: in sich; Selbstlichkeit. H: de si mismo; aseidad. I: P: de si mesmo; asseidade. R:
1. A se estas grava ontologia latina esprimo, ofta en skolastika filozofio kaj teologio, ekvivalenta al ekde si, en senco de ekde si mem, kontraste kun la latina ab alio (= ekde alia) (vd 0005).
Aseitas (= ekdesieco) estas la latina abstrakta formo de a se (= ekde si), kaj ekvivalenta al ekdesimemeco, kontrasta kun la latina abalieco.
Kontraste kun la konkreta esprimo a se (= ekdesimem), la nomo aseitas estas abstrakta.
Tiel same distingiûas per se (= per si mem) (konkreta nomo) kaj perseitas (abstrakta).
2. Historie, Anselmo el Canterbury (1033-1009) faris tiun aserton, ke Dio estas ens a se (= ento ekde si).
Ekde tiam tiu karakteriza esprimo fariûis kutima inter la skolastikistoj de Mezepoko kaj ankaö îe tiuj, kiuj modernepoke daöre verkas latine.
Spinozo esploris prosiman nocion causa sui (= kaözo de si). Kvankam li estis en panteisma kunteksto, la esprimo havas absolutan sencon.
Schopenhauer klarigis sian ideon pri la vivvolo, dirante ke ûi estas io a se (= ekde si).
3. Doktrino. Dio estas ento a se (= ekde si mem); ne estas ento ab alio (=ekde alia). Sed la kreitaëo estas ento ab alia (= ekde alia).
Do, la aseitas (= la ekdesieco) karaktizas la nocion de Dio.
Estas ja aseitas (= ekdesieco) tio, kio estas per si mem tiamaniere, ke ûi ne bezonas alion por ekzisti kaj estadi.
Aseitas, kiel uzata en la latina skolastiko, rekte signifas la kvaliton, per kio ento estas a se (= ekde si mem).
Tiusence, oni difinas: Dio estas la A se (= la Ekde si). Same estas direbla: Dio ekdesiecas.
Latine mankas la fleksebleco, per kio fariûis la frazo en Internacia Lingvo Esperanto, sed direblas Dio aseitas est (= Dio estas ekdecieco).
La aseitas (= ekdesieco) rekte diriûas pri la sendependeco; tiusence la aseitas estas la absoluteco.
Okazas ekvivalenteco inter aseitas kaj ekdesimemeco (vd 1365).
4. Nuancaj esprimoj. Okazas nuancaj distingoj inter tri latinaj esprimoj:
- ens a se (= ento ekde si mem);
- ens per se (= ... per si mem);
- ens in se (= ... en si mem).
Tiuj esprimoj estas simetrie kontrastaj kun:
- ens ab alio (= ... ekde alia);
- ens per alio (= ... per alia);
- ens in alio (= ... en alia).
La latina se tradukeblas en la Internacian Esperanto per si. Sekve, oni diru, adjektive:
- ekdesia,
- persia,
- en sia.
Do, pro ne neceso, estas eviteblaj la neologismoj kreitaj ekde la latinaj:
- asea (surbaze de a se);
- persea (surbaze de per se);
- insea (surbaze de in se).
La abstraktaj formoj estas:
- ekdesieco (ne neologisme aseeco) (vd);
- persieco (ne perseeco) (vd),
- ensieco (ne inseeco) (vd).
5. Oni atentu, ke ento per se (= per si) (vd 6251) emfazas esti per propraj rimedoj, tio estas per propra principo aö kaözo, îar per (= per) rilatas prepozicie al instrumento, pere de kio oni faras ion; dume, a se emfazas pli absolute esti nur dependa de si, ne dependa de alia, ne ligita al io.
La aserto, ekzemple, ke Dio estas per se (= per si) enhavas la sencon, ke Dio estas principo de la propra ekzisto; malsame, la aserto, ke Dio estas a se (= ekde si mem) enhavas la sencon, ke Li estas absoluta, tio estas sendependa en iu ajn senco.
Nuance, per se (= per si) emfazas esti per propraj rimedoj, îar per rilatas prepozicie al instrumento, kaözo, pere de kio oni faras ion; dume, a se (= ekde si) emfazas pli absolute, esti nur dependa de si, nedependa de alia. Do perseitas signifas pli emfaze la rimedojn, per kiuj okazas la ekzisto per si mem, dum aseitas (= ekdesieco) signifas pli absolute (tio estas, pli ûenerale).
Tamen, la kunteksto povas doni al la du esprimoj la saman signifon, malgraö la nuancaj diferencoj surbaze de la etimologio.
6. La ento in se (= en si) (vd L: 3115) estas dirata de tiu ento, kiu havas en si mem la subjekton, kaj tiam ûi estas nomata substanco, dum ento in allia (= en alia) situas en alia subjekto, kaj estas nomata akcidenco.
Kompreneble, Dio nur povas esti konceptata kiel ento en si, do nur kiel substanco.
7. Daörigo pri la ekdesieco de Dio. Îu en Dio povas esti akcidencoj? La akcidenteco en si mem ne estas la îefa problemo, sed la karaktero finita de la akcidenco.
Malfacile oni konceptas ion sen akcidencoj, kaj pro tio malfacilas la koncepto pri Dio. Pro tiu malfacilo estas Dio ordinare konceptata erare, aö almenaö ne sufiîe adekvate al tio, kio eblas scii pri Li.
Ateistoj ekzistas ne pro tio, ke Dio fakte ne ekzistas. Sed ateistoj ekzistas pro tio ke la Dio, kiun ili neas, fakte ne estas la vera Dio.
8. La problemo pri Dio situas en tio, ke la koncepto de substanco ne estas sufiîe klarigata en la senco kiel ûi okazas en la fundamento. Sen tiu rekta konceptado de la fundamento, îio restas absurda.
Oni rimarku, ke loko, enkadre de la 10 kategorioj de Aristotelo estas akcidenco.
Nu, se en Dio ne okazas akcidencoj, venas la demando, - Îu Dio ne havas lokon?
Nur analogie eblas aserti, ke Dio lokiûas, kiam loko estas rigardata kiel akcidenco. La loko de Dio estas la substanca îie ajn restado. Dio ne estas en la lokoj de aliaj, sed la aliaj estas certa maniere en loko de Dio, kaj do en la îie ajn restado. Dio ne estas en la îielo, nek estas sur la Tero, nek en la kosma spaco. Sed la îielo, Tero kaj kosmo estas en Dio.
Tempo estas akcidenco. Îu Dio ne tempas?
Almenaö îi-tie oni havas alian vorton, por diri ke Dio estas eterna.
Sed tiu eterna ne signifas konstantan tempon.
Dio eternas en substanca senco, îar Li ne nur daöras konstante, sed Li estas tiu daöro en si mem.
Ago estas akcidenco. Kohere, oni ne povas diri, ke Dio agas, ke Dio pensas, ke Dio kreas.
Îi-rilate, oni uzas la pli adekvatan vorton aktualo, por diri ke Dio estas eterna aktualo.
Sekve, Dio ne agas, sed Li eterne estas aktuala ago. Dio ne kreas, sed Li estas eterna kreo. Dio ne pensas, Li eterne estas aktuala penso. Dio ne volas, Li eterne estas aktuala volo. Dio ne estas libera, Li eterne liberas.
9. Jen, do, vera Dio nur estas substanco, kaj îio alia estas en ûi substance. Konsidere ke Dio nur substancas, Li estas loko substance, tempo substance, ago substance, kreo substance, kaj tiel îio nur substance.
Same, Dio estas la transcendaj nocioj nur substance. Sekve, Dio substancas kiel ento, substancas kiel vero, substancas kiel bono, substancas kiel belo.
Jen, îio, kio signifas esti ento en si. Per la esprimo esti ento en si estas dirata îio per unu esprimo. Per la aliaj estas dirate îio analize.
10. Pozitiva senco de a se . Eblas distingi subtile pozitivan sencon en a se (= ekde si), kaj samtempe negativan sencon.
Per la pozitiva senco oni rekte asertas la ekdeciecon de Dio. Jen la plej bona koncepto pri Dio.
Per la negativa senco Dio estas rigardata rekte la neon rilate al la ab alia (= ekde alia).
Tiu nea senco de ekde alia estas necesa, por ke la pozitiva senco fariûu kritika. Sed nur per la pozitiva senco de ekdesieco plenuiûas la nocio pri Dio.
Estas tiuj, kiuj avertas,- kiel faris ekzemple Walter Schultz (Dio en la moderna metafiziko, 1961, p. 63), - ke Kartezio rigardis la negativan sencon de a se, dum Spinozo la pozitivan.
Fronte al tiu distingo, - kaj se ûi historie veras, - rezultas, ke Spinozo estis pli subtila kaj profunda ol Kartezio en aferoj pri Dio, kiam li rigardis Lin kiel ens a se ( = ento ekde si) tra la fenestroj de la pozitiva senco.
E. Pauli.
ASEKURI, -O
(*). 0553A: insurance. F: asurance. G: Schutzvorrichtung. H: seguridad. I: assicurazione. P: seguro. R: (strakhovánie).
1. Etimologie, asekuri devenas el la vulgara latina assecurare, kunmeto el sufikso al (kun deviga senso) kaj la pli antikva latina securus (= sen zorgo), siavice kunmeto el sine (= sen) kaj cura (= zorgo).
Verba radiko. Vortformoj: asekuri (tr), asekuro, asekuraëo, asekurato, asekuristo, resekuri, kontraösekuri.
2. Asekuri estas perioda kontribuo al asekuristo, kiu zorgos kontraö riskoj, per speciala premio, kiun la asekurato ricevos kiam okazos la neceso.
Estas asekuro farata pere de racia sistesmo. La eblecoj de la asekuristo fariûas per amasigo de periodaj malgrandaj pagoj de multaj asekuratoj tiamaniere, ke li per la sumo kapablu premii al asekurato, kiu eventuale havis perdon aö difektiûon.
3. Specoj de asekuro. Koncerne al vasteco, asekuro povas esti strikte individua, kaj povas ankaö fariûi socia, tiamaniere ke îiuj respondecas, per la koncerna kontribuo, por îiuj.
Povas asekuro fariûi cele al apartaj aferoj. Ekzemple, asekuro kontraö fajro, asekuro kontraö aötomobila akcidento, asekuro de gamboj de dancistino kontraö perdo de movo.
4. Principe, asekuro estas privata iniciato, kio do celas aldonan profitan gajnon por la servo.
Eblas ankaö la ïtata asekuro tiusence, ke la Ïtato administras la kontribuojn de îiuj.
Povas do asekuro ricevi multajn jurajn formojn.
Pli kompleksa estas tiu asekuro, kio fariûas malrekte. Anstataö la kontribuo esti rekte farata de îiu individuo, ûi okazas pere de la entrepreno, kie la asekurato laboras. Ankoraö pli komplike, la kontribuo povas okazi pere de imposto.
5. Socia sekureco. Principe devas ekzisti la socia sekureco, en la senco ke îiuj zorgu iamaniere pri îiuj, sendepende de la elektita jura formo de kontribuo.
Kelkaj riskoj, ekzemple malsano, maljuneco, malïanco de laboro, postulas rekte ian ïtatan formon de asekuro, se ne estas privatulo por organizi ûin. Sed, lasta instance, tiu ïtata asekuro baziûas sur la individua devo de îiuj respondeci por îiuj aliaj.
En îiu okazo la asekuro en fundamentaj riskoj postulas specialan iniciaton de la Ïtato, aö por mem organizi la sistemon, aö por rekte kontroli la privatan iniciaton îi-rilate, por ke okazu la socia sekureco.
En ne sufiîe evoluintaj socioj facile okazas la korupteco kaj malfacilaëo kontroli la koruptecon. Jen pro kio la socialismaj propoponoj ofte malsukcesas, kaj la registaro provas dividi la administracion de la sekureco kun apartaj saûaj leûoj.
6. Jura aspekto. Îar asekuro estas afero inter pluraj kaj pluraj aferoj, kaj cetere tre komplika iniciato, ûi estas objekto de juro.
E. Pauli.
ASEMBLEO
(+). 0555.A: assembly. F: assemblèe. G: Versammlung. H: asemblea. I: assemblea. P: assembléia. R
: (assambléja).
1. Etimologie, asembleo devenas, tra la latinidaj, el la latina assimulo, -are (= meti kune, ïajnigi) kunmeto el sufikso ad-, ad-, as- (= al) kaj simul (= kune).
Substantiva radiko.
2. Asembleo estas la kunvenintaro de asociiûintoj, rigardata kiel interkonsiliûa kaj leûofaranta organismo, kontraste kun la ekzekutiva instanco. Ekzemple, asembleo de klubanoj, asembleo de kluboj, asembleoj de federaciitaj nacioj, asembleo de parlamentanoj.
En aparta signifo, la nomo asembleo aperas kiel parto de la nomoj de pluraj organizaëoj. Kelkaj estas religiaj, ekzemple Asembleo de Dio (vd 0566), kelkaj politikaj, ekzemple Asembleo de Deputitoj.
3. La graveco de la asembleo estas en tio, ke la asocioj ne ekzistas se ne per la asembleo, kiu kreas ilin.
Post la kreo de asocio, tiu îi restas respondeca kiel jura persono. Sed la respondeco de asocio limiûas al tio, pri kio ûi estis instituciita. Sekve, la estraro gvidanta ûin, nur gvidas en tiu kampo.
4. Asembleoj transdonas al kreinta asocio nur povojn antaöe havitaj de la konvenintoj.
Jen pro kio ïtata povo ne rajtas puni per morto, îar la civitanoj, kiuj kreas la Ïtaton per la socia kontrakto (vd), ne havas la individuan povon mortpuni. Kompreneble, se civitanoj ne rajtas mortpuni, ankaö ne rajtas la Ïtato.
E. Pauli
ASEMBLEO DE DIO.
0556A: Assembly of God. H: Asemblea de Dios. P: Assembléia de Deus. R:
Nomo de aparta kristana eklezio, enkadre deprotestantismo, kaj de la pentekostisma movado.
E. Pauli.
ASERTI, -O
(+). 0558.L: assero, -um, -ere; assertum, -i.
A: assert; assertion, statement. F: assertion. G: Behauptung. H: asserción, affirmación. I: asserire; asserzione, asseverazione. P: asseverar, afirmar; asserto, afirmação. R: (uverénie)
.
1.
Etimologie, aserti devenas el la latina verbo assero, -ertum, -ere (= defendi, aserti), kunmeto ad (= al) kaj serere (= plekti, interplekti, ligi), enkadre de la eöropa radiko ser- (= interplekti, interîeni, serii).Verba radiko. Vortformoj: aserti (tr), aserto, aserta, asertiva (vd 0567).
2. Aserto estas la mensa operacio, per kio la predikato estas ligata al subjekto. Ekzemple, Johano estas kuranta.
Nuance, juûo signifas pli vaste îiun ligon de predikato al subjekto, kaj kapablas kompreni aö almenaö percepti, pro kio la ligo inter predikato kaj subjekto fariûas, dum aserto nur simple rilatas al ligo aö ne ligo de la inter si asertitaj terminoj.
3. Specoj de asertoj. Laöforme, aserto povas esti rekta aserto kaj malrekta aserto, nomebla ankaö nea aserto, aö simple, neo.
Efektive, nur okazas aserto per la verbo esti, sed per du formoj. En neo, unue estas dirata ke la predikato estas en alia loko, kaj sekve, malrekte, ne atribuata al subjekto.
Ankoraö laöforme, asertoj povas okazi enkadre de la diversaj formoj de neceso.
Tiam unu el la formoj de aserto nomiûas asertiva, kontraste al aliaj, la apodiktika kaj la problemeca.
Principe aserto îiam estas asertiva propozicio, sed semantike okazas la variaj uzoj, determineblaj per la sintakso, aö almenaö per la kunteksto. Pro tio, do, estas la diferenco inter asertiva propozicio (vd ), apodiktika (vd) kaj problemecaj (vd), didaktike pritraktendaj aparte.
4. Signo de aserto estis proponita de Frege I- (legenda: estas la kazo ke; oni asertas ke; estas establita ke).
Kontraöa signo, proponita de Lukasiewicz -I (legenda: oni forpelas ke).
4. Jean de la Harpe proponis logikan kalkulon surbaze de du simboloj:
`A' (legenda: estu establita ke) kaj `E' (legenda: estu ekskludita ke). .... (La logique de l'assertion pure, 1950).
E. Pauli.
ASERTIVA JUÛO
(aö propozicio). 0560.A: assertoric propozition. F: jugement assertorique. G: assertorisch ... H: juicio asertórico. I: assertórico. P: juízo assertório. R:
1. Vortformo per kunmeto al la verba radiko asert-i kaj la sufikso iv-, montranta ke iu povas fari ion, aktive, responda al io pasiva.
2. Asertiva juûo estas tiu, kiu, - laö la videpunkto de la modo de atribuo de la predikato al subjekto, - simple asertas la fakton. Do, la predikato estas asertata, sendepende, îu ûi estas io necesa al subjekto, îu nenecesa.
Ekzemple, Petro estas kuranta; jen aserto nenecesa, sed nur asertita pro la fakto mem, ke li kuras.
Kontraste, la apodiktika juûo (vd 0336) fariûas surbaze de io necesa en la subjekto. Kaj la problemeca juûo (vd 6673), kun iom da ebleco.
Principe, îiu juûo estas aserto (vd 0558), sed semantike restis tiu aparta signifo, por la juûoj kiuj simple nur asertas, sen prikonsidero pri aliaj modoj de la aserto.
3. Kiel avertite, la vidpunkto, laö kio tiuj juûoj - asetiva, apodiktika, problemeca - distingiûas estas en la modo, per kio la predikato (vd 5115) atribuiûas al subjekto.
La aserto en asertiva juûo estas nur konstatita fakto, kiu eventuale povus ne okazi. Îar tiu aserto nur rilatas al enesto de la fakto, la skolastika logiko nomis ûin propozicio de inesse (= propozicio de enesto).
Asertiva juûo asertas pri kontingencaj aferoj, kaj pro tio oni eî povas adverbe diri tion. Ekzemple: kontingence Johano estas kuranta.
Tamen, paroli pri kontingenceco jam inkluzivas ion pri la modo, kaj kiuj entute estas kvar: ebleco kaj neebleco, kontingenceco kaj neceso. En tiu kadro enmetiûas problemeco, kio rilatas al iom da ebleco. Pro tio Kant klasifikis per tri la modoj de judûo, - asertivaj, apodiktikaj, problemecaj, - kiel jam cititaj.
Estas enkadre de la kontingencaj aferoj, ke la asertiva juûo okazas.
3. Se la propozicio asertiva ne konsideras, îu la rilato enhavas neceson aö neneceson, tio per si mem faras ûin necese dependa de konstato. Sed samtempe la konstato ne inkluzivas la konstaton de neceso.
Takse, la asertiva juûo, dum ûi restas simple asertiva, ne gravas en scienco, îar la scienca celo estas la atingo al necesaj propozicioj.
Per analizo povas rezulti el la asertivaj juûoj ion necesan.
4. Pri la klasifikado de la propozicioj en grupon de tri, fare de Kant, - asertivaj, apodiktikaj, problemecaj, - oni avertu, ke îi-tiu klasifikado ne estas sufiîe sistema. La asertiva estas en samtempa kontrasto kun la aliaj du, kiuj estas rekte modalaj.
Jam en Aristotelo oni trovas la sugeston de tiu divido en tri:
"Îiu propozicio eldiras: aö, ke iu karaktero apartenas al subjekto; aö, ke ûi apartenas al ûi necese; aö, ke eventuale povas aparteni al ûi" (Unuaj analitikoj, I,2. 25a 1).
Foje oni klarigas, ke asertivaj juûoj estas pri la realo; principe tamen, eblas koncepti la realon kiel nekontingencan; tiam la aserto pri la realo jam ne estus nur asertiva.
Kant elstarigis, ne nur la subdividon en tri (problemecaj, asertivaj, apodiktikaj), sed kun aparta emfazo rilatigis la asertivan juûon al la realo, kies vero estas asertata.
Sed Kant parolis en ideisma kaj apriorisma kunteksto. Al la asertiva juûo korespondas la mensaj aprioraj kategorioj ekzisto kaj neekzisto (Dasein, Nichtsein).
Hegel sekvis la kantian dividon. Tamen, ne îiuj akceptis ûin.
E. Pauli.
A SIMILE
(L: 0560).
1. Latina esprimo, ekvivalenta al ekde de la simila.
2. A simile (= ekde la simila) estas formo de argumentado per analogio (vd) surbaze de la simileco.
Ekzemple:
- tio, kio la païtisto estas por la grego, tio estas la guberniestro por la komunumo;
- nu, la païtisto devas esti sindediîa por la grego tutaëe;
- do, la guberniestro devas esti sindediîa por la komunumo tutaëe.
3. Limoj de la argumentado a simile. Konsiderinte, ke simileco estas io parte egala, parte neegala, la argumentado a simile (= ekde la simila) devas atenti al tiu situacio, por sekvi per la ûusta vojo, per la egala parto.
Oni konsideru, kiel jam avertis Aristotelo, ke la kategorio kvalito (vd) havas kiel propraëojn havi similon, havi kontraston, havi gradon.
Esti propraëo de io, ekzemple esti simila, signifas necesan rilaton inter la du terminoj; se tiu propraëo ne estas necesa, la rilato estas nur akcidenca, kaj do kun perdo de interrilata forto.
Sekve, argumento a simile (= ekde la simila) estas pli forta, kiam la simileco okazas per efektivaj propraëoj.
Kaj, kiam argumento a simile (ekde la simila) fariûas per akcidencaj similecoj, ûi nur restas forta en la kazo de stabilaj akcidencoj, kaj malpli forta en la kazo de ne tiel stabilaj akcidencoj.
Enkadre de la propraëoj mem, la simileco povas havi gradojn, kiel supre avertite. La rilatoj îiukaze ekzistas, sed kondiîitaj proporcie al tiuj gradoj. Se la simileco okazas, ekzemple, nur per ekstera analogio, la argumeto a simile (= ek de la simila) restas nur kun ekstera valoro, kiel ekzemple, en la kazo de la ekstera simileco inter païtisto kaj guberniestro.
E. Pauli.
ASIMILI, -O
(+). 0561.L: assimilo, -are; assimilatio, -onis.
A: assimilate; assimilation. F: assimiler; assimilation. G: assimilieren; Assimilation, Angleichung. H: asimilar; asimilación. I: assimilare; assimilazione. P: assimilar; assimilação. R
(assimilírovat); (assimiljátsija).
1. Etimologie, asimili devenas el la latina assimilare (= fari simila), kunmeto el ad (= al) kaj similis (= simila).
Verba radiko. Vortformoj: asimili (tr), asimilo, asimilado, asimiliûi, malasimili.
2. Asimilo estas fenomeno konsistanta el aproprigo fare de io alia al si mem tiamaniere, ke ûi fariûas propra, sed sen malapero de la enhavo. Ekzemple, asimilo de nutraëoj; asimilo de konkeritaj gentoj; kultura asimilo de minoritatoj; asimilo de novaj scioj.
Nuance, anekso (verba radiko) estas nur pri almeto, dum asimilo inkluzivas pli profundan kombinon.
En îiu asimilado okazas grada forma simileco. Nutraëoj asimilitaj de arbo fariûas similaj al la konsisto de la arbo; nutraëoj asimilitaj de animalo fariûas similiaj al la histoj de tiu animalo.
Sed tio estas nur sekvo, ne la esenco mem de la fenomeno, kio malfacile klarigeblas. Pro tiu malfacila klarigado de la fenomeno de asimilo, okazis la semantikaj ïanûoj de signifo de la vorto. La signifo de asimilo varias inter la uzantoj de la koncepto. Estas nuancaj diferencoj en la uzoj de tiu vorto fare de H. Spencer, Herbart, Wundt, J. L. Balwin, ktp.
3. Doktrino pri asimilo. Krom esti mirinda, fenomeno de asimilo gravas por decidi pri multaj klarigendaj aferoj, - naturaj, psikologiaj, metafizikaj, moralaj, sociaj, eble ankaö teologiaj. Precipe en biologia asimilo la afero ne montriûas klara, kaj povas influi en la interpreto mem de la vivo.
4. Specoj de asimilo. Oni atentu al la specoj de asimilo, por jam distinge kompreni ilin, îar en îiu kazo montriûas apartaj aspektoj.
En asimilado oni distingu la formon de asimilado kaj la asimilitan materion. Okazas specoj de asimilo, klasifikeblaj, jen laö la vidpunkto de la formo de asimilado, jen laö la vidpunkto de la materio (aö objekto) asimilita.
5. Laöforme, la asimilado konsistas el la aproprigo en senco de kontrolo pri la asimilito. Tiusence, povas okazi diversaj manieroj de asimilado. Kelkaj ekzemple estas pli rapidaj. Aliaj, malpli. Îi-rilate estas tre konata la diferenco, per kio unuj nutraëoj estas pli rapide asimileblaj ol aliaj.
Ankoraö laöforme okazas la substanca asimilado, pli profunda, kaj la aksidenca asimilado, nur supraëa.
Kelkaj genroj de asimilado estas pli vastaj: asimilado de substanco absorbas la individuecon de aliaj substancoj, ekzemple de nutraëo (vd); mensa asimilado alproprigas la enhavon de la ideoj de aliaj spiritoj; psikologia asimilado adaptas la psikan staton de unuj al tiu de aliaj; rasa asimilado biologie asimilas alvenintajn gentojn; asimilado de parolsonoj estas adopto de sono pli simila de apuda sono.
6. La substanca asimilado fare de aliaj substancoj de la homa korpo konsistas en tio, ke unu korpo alproprigas la aliajn substancojn tiamaniere, ke ili jam ne daöras kun individua iniciato.
Ili eniras la vivmanieron de la alia por formi kun tiu alia ununuran pli grandan unuaëon
7. Laömaterie, la specoj de asimilado estas tiel multaj ol la kategorioj de estaëoj kapablaj por tiu fenomeno.
Notindas la asimiladoj en fizikaj, fiziko-kemiaj, biologiaj, psikologiaj, sociaj, kulturaj kampoj.
La biologiaj asimiloj tre interesas al la interpreto de la vivo. Sed la psikologiaj, sociaj, kultura tre valoras por la homa vivo.
8. Fiziko-kemia asimilado okazas, kiam unuj korpoj estas integrgigitaj de aliaj. Per tiu procezo fariûas la plej diversaj kemiaj transformoj, Tiel, grandskale organiziûas la geologiaj tavoloj kaj la astroj.
Sed tio okazas tamen en akcidenca nivelo, kompare kun la plej fundamentaj subatomaj partikloj de la materio. Okazas en subatoma nivelo mirindaj asimiloj, kaj per kiuj okazas la transformoj en la vasta kosma spaco. Kelkaj el tiaj subatomaj asimiloj estas konataj en surteraj fenomenoj kaj en homaj laboratorioj.
Esenca aö substanca fizika asimiliûo, enkadre de la korpuskloj, konsistas en totala transformo de la lasta korpuskla unuaëo en alian specon de korpuskla unuaëo..
9. Asimilo en hiporeala mondo. Eble la korpuskla karaktero de la materia estas nur supraëa fenomeno.
Povas okazi ke, materio estu nur vasta kampo, tute alia ol tiu de la subatomaj korpuskloj. Eble materio estas speco de kampo de fortoj. Ankaö kiam oni parolas pri fortoj, eblas ke tio ne estu la adekvata maniero priskribi la efektivan fundamentan konsiston de la naturo.
La nuna fizika scienco kapablas paroli preskaö nur per la lingvaëo de korpuskloj, îar tiel manifestiûas la materio. Sed ne estas racie resti en tiu simplisma atomisma pensado. Korpusklo estas simplisma elvortigo pri la efektiva materia realo.
La fizika asimilado fariûas certe en tiu ne korpuskla hiporealo, en kampo preskaö nekonata. Nur per tiu maniero elpensi, oni povas alproksimiûi al iu pli racia kompreno de la fenomeno de la interatantaj fortoj.
Tiuj fortoj asimilas unuj al la aliaj, foje ekvilibriûantaj, foje kliniûantaj en unu direkton, foje en alian direkton.
10. Biologia asimilado. Fiziko-kemiaj asimiloj okazas en nivelo de la molekuloj kaj notindas kiam en la kampo de la procezoj de biologia asimilado de la nutraëoj.
Kreas la asimilado de substancoj apartajn demandojn, pri la naturo de la vivo mem kaj pri la rilatoj inter korpo kaj spirito.
Se oni troigas la distancon inter korpo kaj vivo, la asimilado ïajnas ne komprenebla.
Se oni konceptas îiun materion kiel en si mem viva, la asimilado fariûas fenomeno pli facile klarigebla. Se îiu materio estas viva, okazas nur diferenco de stato, inter la viva materio kaj la materio asimilata.
11. La psikologia asimilado komenciûas per la konoj, kaj povas esti enhava kaj ankaö strikte psiklogia. La enhava asimilado de unuj konoj en aliajn okazas, kiam ili progreseme pliboniûas kun la progreso de informoj. Kulturaj ïanûoj kutime okazas per noviûantaj ideoj, foje per propra esploro, foje per ekstera influo.
La asimila absorbado de ideoj interesas la historiiston de filozofio.
Ekzemple, la unuaj grekaj filozofoj asimilis elementojn de la egipta kaj babilonia saûo.
Judoj, antaöe alkutimitaj al la mezopotamia lakseco, asimilis la pli rigidan moralon de egiptanoj.
Kristanoj asimilis elementojn de la orfeaj kaj pitagoraj religioj.
La kristana filozofio asimilis unue la platonan, poste la aristotelan filozofion.
10. La psikologia asimilado tre gravas en socio. Per ûi homoj alkutimiûas kunvivi pace, foje amike kun la rezultinta feliîo. Homo estas tiusence rezulto de la medio.
Sociologio montras kiel okazas la procezo de interago de la homoj, kaj kiuj plej ofte estas nur procezoj de asimilado de unuj rilate la aliajn.
Filozofio pri eduko difinas la atingendajn celojn de la edukendulo, kaj kiu edukiûas per interago kun la gepatroj, instruistoj kaj la medio ûenerale.
Retorikisto kaptas la atenton de la aödantaro, kaj tiu aödantaro asimiliûas al la retorikisto. Jen aparta kazo de psikologia asimiliûo.
12. Grava estas ankaö la rasa asimilado. Jen fenomeno principe nur biologia, sed tre influata de kulturaj kaj ideologiaj faktoroj. Neniu estas devigata edziûi kun asimila celo, kaj kutime interrasa edziûo malfacilas pro la diferencoj.
Tamen, tiuj, kiuj miksiûas kontribuas kiel pozitiva faktoro, ne nur por la reveno al la homogeneco de la homaro, sed ankaö por la kreo de veraj kondiîoj de la homa paco.
Inverse, rasoj kiuj kultivas la apartismon, kredante ekzemple pri la propra elekto fare de Dio, ne favoras la homaron. Oni ne povas serioze kredi, ke Dio elektis unu genton, malfavore de aliaj gentoj kaj malfavore al la homogenezo de la homaro.
13. Lingvoasimilado okazas preskaö strikte laö la vortsignifo, îar okazas per similigo, laö la lingva leûo de la analogio (vd 0294).
Grave estas noti, ke la lingvoasimilado klarigas la antropologian tendencon de îiu lingvo esti sistemo kun interna ripetado de similaj rimedoj.
Ekzemple, substantivoj tendencas havi la saman finaëon. Tielsame, adjektivoj, verboj ktp. obeas sian homogenan sistemon.
Nomoj kaj alnomoj de individuoj obeas la saman asimilan tendencon, kaj kiam iu enmigras landon de alia lingvo, tiuj nomoj kaj alnomoj tendencas adaptiûi. Dutra (alnomo de unu el la Prezidantoj de Brazilo, estas portugallingva formo de la ûermanoflamanda Huter (= îapelfabrikanto).
Pro la tendenco de asimileco, îiu lingvo havas sian manieron fari la koncernan sintakson. Enkadre de la sintakso lingvoj multe pli rezistas al asimilado.
Internacia Lingvo Esperanto emfazis la asimilan unuecon de la lingvo per la reguleco de la netuïeblaj radikoj kaj finaëoj. Tiu alûustigo, al la antropologia fenomeno de la lingva asimileco, tre favoras la internacian paroladon.
Certe la asimila tendenco de lingvaj sonoj ne estas rigida, kaj pro tio multaj formoj de lingvoj estas eblaj îi-rilate. Tamen, la emfaza asimileco, pere de regula gramatiko, multe helpas la lernadon de la lingvo internacia, ne nur pro ïparo de tempo, sed pro la facileco kaj agrablo.
14. Demona posedo. Kiel asertate de tiuj, kiuj kredas je la demona posedo, tiu fenomeno estas speco de asimilo de la persono de alia.
Okazas certe psikaj malaranûoj de la personeco, kaj la plej diversaj. Kelkaj estas tiel kahosaj, ke aperis la kredo ke en tiuj kazoj estas la demono kiu alproprigis la personecon de tiuj individuoj.
Aldone al tiu kredo, okazas alia, ke per la rito ekzorcismo eblas elpeli la demonon.
Sed estas necese strikte pruvi, ke tiu fenomeno estas efektive asimilo de la personeco fare de demono, kaj ke la kuracado efektive estas efiko de la rito de ekzorcismo (vd).
15. Dia asimilado de la homa personeco. En teologia kampo asertis Tomaso el Akvino, ke "îiuj kreitaëoj tendencas asimiliûi al Dio" (Omnia intendunt assimilari Deo (S. C. Gentiles III, 19, 21).
Rimarkindas la asimilo de personeco, per kio unu persono asimilas la alian, kaj kiel estas asertate de la kristana teologio (precipe de la romkatolika), rilate Jesuon.
Kiel sciate, la kristana dia Triunuo konsistas el tri personoj, - Patro, Filo, Sankta Spirito, posedantaj la saman unu dian naturon.
La dua persono, - la Filo- , alproprigas ne nur la naturon de Dio, sed ankaö alproprigas la homan naturon de Jesuo. Do, la difino de Jesus, laö la menciita teologio, estas, - unu dia persono (la Filo) kaj du naturoj, la dia naturo posedata ekde îiam, la homa naturo, ekposedata en la tempo.
Tiu homa naturo de Jesuo, pro la aproprigo fare de la dia dua persono, restas sen homa personeco. Laö tiu oficialigita teologio, fare de la Koncilioj, en Jesuo restas nur la dua persono de Dio, kaj ne ekzistas aparta homa persono; sed restas du naturoj posedataj de la sama persono, la dia. Certamaniere, la homa persono de Jesuo restis asimilata de la dia persono.
Tiu doktrino pri Jesuo estis oficiale voîdonita je la 4-a jc. Parto de la kristanaro, nomata arianismo (vd), konservis la nocion de Jesuo kiel havantan homan personon, do sen asimilado aö konsubstanciado fare de Dio. Arianoj estis persekutataj oficiale de la kristana imperio de Konstantinopolo, kaj post tri jarcentoj ili malaperis.
E. Pauli.
A SIMULTANEO
. (L: 0563).
1. Latina esprimo, ekvivalenta al samtempa. La prepozicio a (= el, ekde) signifas ekde kio fari as la argumentado. Simultaneus (= samtempa) estas malfrua latina formado, siavice el simul (= samtempe, kune) (vd 0002).
2. A simultaneo , kiel formo de argumento, estas speco de apriora argumento; sed ne îiu apriora estas a simultaneo (= samtempa).
Oni nomas argumento a simultaneo, la skolastikan aprioran pruvon pri Dio, prezentita de Anselmo el Cantebury.
Tiu anselma pruvo estis ne akceptata de Tomaso el Akvino.
Poste ûi estis nomata ontologia pruvo per iniciato de Kant.
E. Pauli.