ARTO. Scienco kaj filozofio pri... (estetiko). 0531.

(vd 0531y000)

 

1.Pro la graveco de arto, pluraj pozitivaj kaj filozofiaj sciencoj okupiûas pri ûi, kaj sekve fariûas kolekto de vidpunktoj, kies ensemblo ne estas unu specifa scienco, sed nur didaktika disciplino.

Arto estas konkreta afero, kaj pro tio atingebla kiel studobjekto de pluraj sciencoj, filozofiaj kaj nefilozofiaj, sed îiu laö sia specifa vidpunkto.

Didaktike, kiel avertite, la ensemblo kunordiûas kiel unu disciplino, pro la samtempa intereso pri îiuj vispunktoj pri la sama temo.

La unueco situas en la materia objekto. Kaj sekve nur okazas kolekto de apartaj tekstoj, de pluraj sciencoj pri la sama temo, sen la koresponda formala unueco.

 

Tiu granda kolekto divideblas en du kampojn, laö la du genroj de sciencoj, la filozofiaj kaj la pozitivaj, aö empiriaj.

Sekve restas klare, ke filozofio pri arto estas tio kio estas dirata de la filozofiaj sciencoj pri la arto.

Same, la kolekto de la diritaëoj de empiriaj sciencoj pri la arto konsistigas la scienco pri arto; sed nun scienco estas uzata, kiel kutime, nur kiel empiria.

 

La plej oftaj demandoj pri la arto okazas pri difino, klasifiko, komunikado, belo, estetikeco, ludo, katarso, kritiko, eduko, historio, ktp.

Inter la propraëoj de la arto estas la estetikeco, kaj kiu varias laö la stiloj, pro tio ankaö tre interesa temo.

 

Estetiko, por kolektive signifi filozofion kaj sciencon pri arto, estas termino aperinta modernepoke, kreita de la germano Alexander Baumgarten.

En verko de 1750 kun tiu titolo, li difinis jam je la komenco:

"Estetiko (teorio pri la liberalaj artoj, malsupera gnozeologio, arto de bele pensi kaj arto de analoga racio) estas scienco de la sensa kono" (Aesthetica, §1).

 

La kunteksto de Baumgarten estis kartezia, laö kiu senca kono estas nur konfuza penso. Perfekta penso estas vera, tiel kiel senso estas estetika kaj bela.

Kant reprenis la vorton estetiko, sed kun alia senco, por nomi la studon pri la sensaj konoj.

Etimologie, el la greka aísthesis (= sensaco, sento) estetiko ne estas klara nomo por signifiki filozofion pri arto, nek iu ajn alia scienco pri arto. Unuflanke, arto postulas inteligenton, aliaflanke estetiko rilatas etimologie nur al senso. Sed, tamen, semantike la senco atribuata de Baumgarten al estetiko firmiûis, kaj ne tiu de Kant.

Cetere, Baumgarten kreis la nomon por la artoj en ûenerala senco, kun inkluzivo de la liberalaj artoj, ne nur por la artoj kiel esprimo.

 

3. Historie. Jam en la pasinteco la teoriaj studoj pri la artoj individue atingis konsiderindan evoluon.

Sed tiu evoluo okazis precipe en la moderna epoko.

 

Lingvistiko (vd), pri la lingvo simple kiel lingvo, en pli ûenerala senco ol gramatiko de aparta lingvo, estas novaëo de la fino de la 19-a jarcento. La pinta evoluo de la lingvistiko okazis kiam oni kreis la planitajn lingvojn, precipe la Internaciana Esperanto, 1887.

 

Gramatiko (vd) jam estis evoluinta îe la grekoj kaj latinoj.

Same estis evoluinta en klasikaj tempoj la retoriko (vd), kiu prosperas ûis nun. Modernepoke en la kampo de komunikado precipe evoluis la didaktiko (vd), atenta al la interna ordo de la penso.

 

Tre multe evoluis la teoria kono pri la muziko, per la kreo de plibonaj rimedoj de notado, de novaj instrumentoj por produktado de sonoj, per malkovro de la samtempa kombino de pluraj fluoj de melodioj.

Beethoven (1770-1827) estas unu el la plej altaj simboloj de la efektivigo de la nova muziko.

 

La arto de pentro, kiu en la pasinteco atingis eksterodinarajn rezultojn en la kreo de naturaj figuroj, gajnis novajn revoluciajn formojn, post kiam evoluis la kompreno pri la esprimendaj temoj, precipe kaöze de la konkurenco fare de la teknikoj de fotografio.

Impresionismo (vd) estis movado kiu restis ne nur en la la realismon de la objektoj, kaj atentis la eventualajn sensajn perceptojn. Sed tio ankoraö estas realismo, kaj kiu la fotado povas ankaö reprezenti.

Ekspresionismo (vd) estas multe pli revolucia, îar transdonis al la ekstera esprimo la internajn sentmanierojn de la artisto. Tio parte jam okazis per la poeziaj asociiûo de la imagoj, sed nun speciale kreskas per novaj rimedoj kaj emfazo.

Sed precipe moderna fariûis la elekto de tute abstraktaj temoj, kiuj principe ne okazas en la konkreta mondo. Per la formeto de kelkaj formoj de la figuraj objektoj, la abstraktaj temoj estas sugestataj pere de la restantaj formoj la abstraktaj temoj.

 

La moderna skulpto, same kiel la pentroarto, esploris teorie la impresionismajn, ekspresionismajn, abstraktajn temojn de la pentroarto. Tamen, la skulpto havigis novajn materialojn, kaj la arkitekturo mem ofte povis per la novaj teknikoj esplori skultajn aspektojn.

 

Kino kaj televido, per tute novaj teknikoj en la kreo de imagoj, fariûis la krono de la homa kapablo de faro krei, en la forta senco de la vorto, la arton. Per la virtualo revoluciiûis la moderna esprimo kapablo.

4. Grekoj jam delonge bone kreis la arton, kaj nur poste ili pasis al teoria sistema studo kaj per la uzo de la vorto tekniko.

La iom-post-ioma striktigo de la senco de J X P < 0 povas esti historie akompanata ekde Platono. Li prezentis la plej ampleksan sencon de arto (J X P < 0 ), kiu inkluzivis la figuran, kaj do îiujn homajn kreaëojn, eî la sciencon.

Vorto kaj rezono estas arto: ¬ B , D Â J @ × H 8 ` ( @ L H J X P < 0 (Fed., 90 a).

Tiel same estas arto la dialektiko, tio estas la filozofia diskutado (Fedro, 266 d). Ankaö estas arto la poezio, kiu tamen antaösupozas inspiron (Fedro, 245 a). Artoj estas la politiko kaj milito (Prot., 322 a). Same estas artoj medicino kaj justeco per kiu homoj kune vivas (Prot.,).

Pli detale Platono dividis la konon en du artojn, ambaö kun nuancoj: juûa (6 D 4 J 4 6 Z ) kaj konanta (( < T F J 4 6 Z ); direktanta (X B 4 J " 6 J 4 6 Z ) kaj prezidanta (X B 4 F J " 6 J 4 6 Z ) (Pol. 260 a, b; 292 c).

 

Aristotelo komencis la striktigadon de la amplekseco de arto (J X P < 0 ), per la ekskludo de la scienco, kiun li diris esti pri la necesaj aferoj, reduktante la arton al kampo de la nenecesaj, do de la eblaj.

Tiuj eblaj aferoj ekster la neceso, denove estis dividitaj de Aristotelo en rezultoj de ago (ne artaj), kaj en produktoj de faro, kiuj estas arto. Tiusence, estas artoj arkitekturo, retoriko, poezio, medicino, mekaniko, manfaroj, kaj ne estas arto analitiko (logiko), fiziko, matematiko.

 

En frua verko Aristotelo jam asertis ke, dum la bestoj nur havas imagojn (N " < J " F \ " 4 ) kaj nur spertoj (¦ : B , 4 D \ " 4 ), la homoj altiûas al arto (J X P < 0 ) kaj al rezonado (8 @ ( F : ` l ). En arto do okazas la partopreno de la racio. Arto kaj scienco (¦ B 4 F J Z : 0 ) devenas el la sperto kaj de la hazardo (J b P 0 ); okazas arto kaj scienco nur kiam okazas juûo pri io universala. Tamen en tiuj tekstoj ne okazas klara distingo inter arto kaj scienco; arto estas nur meza grado inter scienco kaj eksperimento (Met. I, 1. 980 b 25 kaj 982 a 1 ks).

En postaj verkoj (Etiko al N., VI, 3-4; 1139b - 1141a) Aristotelo akcentis pli la direktivan partoprenon de la racio, kiu gvidas la operacion de la arta faro kaj avertas pri la lerteco postulata de ûi.

Sekve la arto difiniûas kiel lerta produktado akompanata de la racio (Etiko al N., VI, 3-4). Arto estas stato de kapableco por fari ion. Ne okupiûas la arto pri la necesaj aferoj, nek pri la ago, sed nur pri la produktado. En tiu senco oni povas paroli pri la arto de la ïtatestro, kiu produktas la bonan socion, sed pli ûuste oni nomas arton al la faro kiel la arkiteturo. Avertas ankoraö Aristotelo, ke la arto, - malgraö la simileco kun la harzardo, îar ambaö ne estas naturaj, - ne formetas la saûecon (Etiko al N. VI, 4. 1141a 10).

 

5. La platona ampleksa senco de arto, inkluzivinte la mensajn operaciojn, rezistis la tempon, samtempe kun la pli strikta difino de Aristotelo. Por stoikistoj "arto estas aro de komprenoj", laö informo de Seksto la Empiria (Hip. Pir., III, 241; Adv. dogm., V, 182).5).

Ploteno reprenas la distingon inter scienco, karakterize kontemplativa, kaj arto. Tiu îii dividiûas laö la vidpunkto de rilato al la naturo. Unuflanke estas la arkitekturo kaj similaj, kiuj fabrikas objektojn. Aliflanke estas la artoj, kiuj helpas la naturon, nome medicino kaj agrikulturo, kaj la praktikaj artoj, nome retoriko kaj muziko, kiuj agas sur la homo, por fari ilin plibonaj, aö malplibonaj (Eneadoj, IV, 4, 31).

 

6. En la latina Okcidento, ekde la 1-a jc., oni konservis la ampleksan sencon de arto kun inkluzivo de kelkaj sciencoj. Samtempe disvolviûis la klasifikado de la liberalaj artoj (vd 0542).

Modernepoke, kvankam en malkreskinta skalo, konserviûas la uzo de arto en vasta senco de enteca kreo, sen inkluzivi la karakteron de esprimo. Per mekanikaj artoj kaj belartoj multon oni signifas, kio ne estas arto-esprimo, sed nur produktaëo de iloj, ornamoj, belaj konstruaëoj.

A. Baumgarten kreis novan nomon, - Estetiko,- por filozofio pri arto, sed inkluzivis la kreon de la belo ûenerale.

 

Kant reprenis ankaö la vastan sencon de arto, îar distingis inter arto de la naturo kaj arto de la scienco, kaj subdistingis inter mekanikaj artoj kaj estetika arto.

"Kiam arto, laö la kono de iu ebla objekto, plenumas nur la necesajn operaciojn por realigi ûin, ûi estas mekanika arto; se tamen ûi havas kiel senperan celon la plaîon, ûi estas estetika arto. Tiu îi estas la agrabla arto, aö la bela arto. Ûi estas agrabla, kiam ûia celo estas fari, ke la plaîo estu akompanata de la reprezentoj kiel simpla sensacoj: ûi estas bela, kiam ûi celas kunigi la plaîon al la reprezentoj kiel formoj de kono" (Kritiko de la p. r., § 44).

Do, por Kant, bela arto havas la celon en si mem, kun seninteresa plaîo, dum la agrablaj artoj celas nur la plaîon.

 

7. Doktrino pri la empiriaj sciencoj pri arto. Sciencoj, kiuj esploras la arton pere de empiriaj rimedoj, estas nomataj kune pozitivaj sciencoj pri arto, aö mallonge scienco pri arto.

Fakte, ili estas kolekto da sciencoj, îiu aplikita al la esploro de la arto per siaj apartaj metodoj. La îefaj estas: historio pri arto, sociologio pri arto, empiria psikologio pri arto, estetiko, tekniko de arto.

 

Historio pri arto estas parto de la ûenerala historio, kio per tiu parto konstatas kiel la kreo de artaëo disvolviûis tra la tempoj. Per la historio pri arto oni scias, ke arto jam de longe estis praktikata, kaj ke nur poste oni disvolvis la teorian studon de ûi. Cetere oni scias, ke la praktikado de la arto evoluis tra la tempo kej ke ûi multe dependis de teoriaj orientiûoj.

Per pliaj subdividoj tiu historio montras la evoluon de arto en îiu lando kaj influoj de unu lando en aliajn.

Per formaj dividoj, historio pri arto povas ankoraö studi aparte stilojn, formojn kaj ûenrojn de esprimo. Kaj îio denove aparte, per materiaj dividoj, en specifaj artoj, muziko, skulpturo, pentraëo, lingvo.

Per historio pri arto oni konstatas, ke per la arto konserviûas bonaj kutimoj kaj evoluas la kritika penso. Aparte naciaj lingvoj montriûas kiel fermiûo de kulturoj, kiuj pro tio kontrastas inter si. La malfermiteco racie okazos nur post la akcepto de tute internacia lingvo.

 

Sociologio pri arto esploras la interoperaciojn okazintaj en arto-esprimo. Interago de sociaj fenomenoj reflektiûas en arto.

Esprimo de temo povas esti pli socia kaj politika, en evoluintaj socioj. En malpli evoluintaj gravas la magia penso, kaj sekve artaj temoj prezentas ofte religiajn epizodojn en tiu sama ideologia nivelo. Racionalisma filozofio favoras klasikisman stilon, kontraste kun la pozitivismaj filozofioj, pli instigaj de la realisma.

 

Naciaj lingvoj influas, kiel jam avertite, la fermiûon de landaj kulturoj. Lerno de fremdaj lingvoj faciligas interagon de kulturoj.

Lingvo internacia Esperanto faciligas la ûeneralan amikiûon. Pro la interna logikeco de Esperanto, ûi montriûas ankaö kapabla disvolvi la menson.

Pedagogia valoro jam povis esti konstatita ekde pli antikva tempo rilate la sistemojn de numerado. Pli facile oni lernis la aritmetikon, post kiam oni inventis la arabajn ciferojn. Ankaö la decimala sistemo influas la mensojn.

 

8. Doktrinoj pri la filozofiaj sciencoj pri arto. Filozofio pri arto, kontraste kun la empiriaj sciencioj pri arto, estas la kolekto de esploroj pri arto pere de la pure raciaj rimedoj de la filozofio. La îefaj demandoj de filozofio pri arto rilatas precipe la logikon, gnozeologion, psikologion (estetikon), moralon, edukon, politikon.

 

Logiko pri arto, analoge al logiko pri penso, difinas la formalajn aspektojn de la sciencoj pri arto, celante determini al îiu sian esplorobjekton.

En kampo de sciencoj pri arto kaj filozofio pri arto certe okazas malfacilaëoj kiuj nur eblas forigi per bona logiko pri arto.

 

Gnozeologio pri arto pritraktas arton, por determini sian entecon, ekzemple îu ûi estas esprimo, kun posta klarigo pri kio estas esprimo, kaj kiel per mimezo okazas la tuta fenomeno.

Aldone, gnozeologio pri arto esploras perfektigajn propraëojn de la esprimo, nome evidenteco, vereco, certeco. Aparte oni konsideru, ke gnozeologio estas parto de metafiziko, flanke de ontologio; tiusence, gnozeologio pri arto povas esti nomata metafiziko pri arto.

La ûenerala enteca naturo de arto, kiel esprimo, estas esploro de gnozeologio, kiu do klarigas, ke ûi estas esprimo kaj havas propraëojn de evidenteco, vereco, certeco kaj similaj.

 

Psikologio pri arto studas apartajn psikajn aspektojn de arto, ekzemple, la sentojn de agrablo aö estetikeco (vd), katarso (vd).

Sentoj okazas en du niveloj, la racia (en volo) kaj la sensa (en sensaj impulsoj). Tiun saman distingon eblas fari en estetiko: estetikaj raciaj sensoj, estetika sensaj sentoj.

La racia estetikeco okazas kiel rezulto de artesprimo, tiu îi komprenata striktasence. Efektive, arto rezultigas racian senton. Tiu racia arta sento ne devenas el la sensa aspekto de la arto, sed el la intelekta kompreno de artesprimo. Îiu kono, ankaö tiu de intelekto, estas agrabla. Solvo, ekzemple, de matematika problemo, kontentigas nin.

La efikaj rezultoj de intelektaj konoj okazas en la sama racia nivelo de la volo. Sekve, la sentoj rezultintaj, ekzemple, el matematika problemo kaj el la kompreno de artesprimo, kreas racian estetikan senton en la vola sistemo, ne rekte en la sensa.

Ekster la kampo de arto, sensaj aferoj ankaö rezultigas specifajn sensajn estetikajn sentojn. Ambaö estetikaj sentoj povas okazi en arto, unu kiel strikte arta, alia kiel antaöarta.

Ekzemple, en muziko, la sonoj povas impresi estetike antaöarte, kiam ili estas nur agrablaj sonoj; aldone, kiam ili estas konsiderataj kiel portantoj de esprimo (tio estas, de arta mesaûo), ili rezultigas apartan novan plaîon, îi-foje en racia plano.

 

Etiko en arto, jen malfacila temo, kiu inkluzivas edukajn aspektojn kaj politikajn.

La morala vidpunkto en arto okazas pro tio, ke la temoj esprimataj inkluzivas la homecajn. Principe, la temo de arto estas îio esprimebla, do la universaleco.

La edukaj aspektoj de arto evidentas, pro la kapablo mem de informo rezultinta de îiu esprimo. Cetere, per arteduko (vd) fariûas pli lerta la artisto.

Tiel same, arto havas politikan signifon, îefe la lingvo. Sekve, filozofio pri arto konsistas el ampleksa temaro.

 

9. En pli ûenerala kadro la artoj de esprimo estas studataj kune, per la ûenerala filozofio pri arto kaj per la ûenerala scienco pri arto.

Unu el la dividoj estas tiu, kiu dividas per la vasteco, en ûeneralan kaj specialajn. Rezulte, la afero administraciiûas pli bone.

Ordinare, îiu devas havigi al si ûeneralan filozofion pri arto kaj ûeneralan sciencon pri arto. Aldone, îiu elektu sian specialan arton.

E. Pauli.

 


ARTO KAJ BELO. 0534.

 

1. Nuanca diferenco estas inter arto kaj belo, kaj la inversiûo belo kaj arto (vd 0766), îar la akcento situas en la unua vorto ne egale kiel en la dua. Eblas paroli pri la unua titolo, kaj denove pri la dua, preskaö dirante la samon, sen ke efektive ne estu la samo.

Parolante pri arto kaj belo, oni konsideru ke belo (vd) estas elstaro de la perfekteco. Sed nun oni ne demandas rekte, îu fakte belo konsistas en tiu elstaro, sed kiamaniere la belo okazas en arto. Nu, îar la arto povas esti konsiderata foje en vasta senco, nur kiel enteca faritaëo, foje kiel faritaëo kiu aldone estas esprimo, la esploro farenda estas, kiamaniere la belo montriûas en unu kazo, kaj kiamaniere en la alia.

 

En arto nur kiel enteca faritaëo belo okazas absolute en la objekto kreita, kiam ûi estas entece perfekte realigita; tiusence, belo en vestoj kaj belo en konstruaëoj estas enteca belo.

Sed kiam arto estas ankaö esprimo, belo povas okazi plurmaniere; krom la absoluta antaöarta beleco de la materio uzata por ricevi la esprimon, belo povas ankaö esti en la temo de tiu esprimo kaj en la elstara perfekteco de la esprimado.

 

Principe, en îiu aparta kazo unu belo ne dependas de la alia belo. Sed tamen, en îiuj kazoj okazas la belo. Kompreneble, sumo de pluraj beloj faras pli grandan impreson.

Malbela temo povas esti bele esprimita, sed se la temo ankaö estas belo, du foje ûi okazas kaj la tutaëo fariûas pli impresa.

 

2. Belo en arto de esprimo (en arto striktasence) estas antaö îio en la esprimo mem, sendepende de la temo.

Ne gravas en la perfekteco de la esprimo mem, îu la esprimita objekto estas io bela, ekzemple brila suno, îarma floro, altira virineto. Esprimo povas esti ankaö io nebela, nenotinda, neagrabla, ekzemple povraj homoj, katastrofoj, murdado de bestoj.

Bela arto-esprimo estas tiu, kiu gnozeologie elstaras kiel esprimo evidenta, klara, distinga, vera, certa, emfaza; kiu psikologie kapablas inciti estetikan senton, scivolon, katarson, eî ludan agrablon.

 

Foje, oni asertas, ke kapabla artisto estas tiu, kiu penetras funde la realon, kaj esprimas ûin tiamaniere, ke ne kutime perceptitaj aspektoj nun evidentiûas; jen gnozeologia beleco de la arto-esprimo.

Kaj ankaö foje oni asertas, ke bona verko altiras la atenton de la konsumanto, kiu fariûas estetike impresita; jen la psikologia efiko de la arto-esprimo. Sekve, se beleco estas elstaro de perfekteco, tiu arto-esprimo elstaras kiel bela, flanke de la esprimmaniero.

Socia bezono devigas ofte la pritrakton de ne belaj temoj, sed kun elstara esprimo, do kun la belo en alia flanko.

Novelo kaj teatro ofte okupiûas pri la homaj problemoj, kiu do ne estas belaj kiel temoj. En arto ofte estas esplorataj la dramaj situacioj.

 

3. Kiam eblas oni tamen preferu la belajn temojn. En arto gravas la objekto, al kiu la esprimo altiras la atenton. Tiel kiel oni konas ne nur por ûui la operacion de kono en si mem, sed aldone pro la enhavo de la objekto, ankaö arto-esprimo estas pro la enhavo de la objekto al kio ûi direktas la atenton. Anti-arto (vd 0341), ne elektas la belon, sed ankaö sovaûajn, primitivajn, ekzotajn temojn.

La avantaûo de bela objekto estas la fakto ke ûi havas pli da enteco, kaj pro tio ûi fariûas emfaze prefera. En malplibelaj objektoj okazas mankoj, kaj pro tio malpli da enhavo kaj malpli da agrablo.

 

Tamen, kvankam okazas pli da intereso pri la belaj objektoj, ne necesas ke la objektoj de arto estu la plej belaj. Îiuj gradoj de la entoj estas per si mem ankaö bonaj, kvankam ne tiel bonaj ol la supra bono.

Nur la malbono en si mem ne estas dezirebla; tiu malbono en si mem estas nur abstraktaëo. Ontologie ne ekzistas malbelaj estaëoj, sed malpli altaj gradoj kun mankoj kiam en komparo rilate la pli altajn. Eî la diablo simple kiel estaëo estas bela kaj bona.

Cetere, en la praktiko, ni homoj bezonas okupiûi kun pluraj gradoj de aferoj, kaj eî kun la forigo de la malbono kaj de la malbelo. Îiu ento estas plibonigebla per almeto de la mankantaj elementoj.

Do, preferi la pli belajn, kiel en klasikismo, aö aliajn aspektojn ne tiel belajn, kiel en realisma arto, estas nur afero de eventuala elekto kaj nur rilata al stilo. Tiel same, kiel la intelektaj konoj ne nur direktiûas al belaj objektoj, kvankam preferaj, ankaö en arto-esprimo la objektoj ne nur estas la plej belaj, îar ofte la aliaj ankaö interesas la homojn.

 

4. Klasikismo (vd) ideologie elektas nur la belecon en arto-esprimo, beleco en la perfekta esprimo en si mem, beleco en la esprimita objekto. Tiu elekto fare de klasikismo okazas îefe rilate la esprimitan objekton, kun la ekskluzivo de îiuj aliaj.

Tiu klasika arto estis prefere praktikata de la grekoj je la tempo de Sokrato kaj Platono, kaj tiu lasta teorie defendis ûin.

"Oni malpermesu poetojn kaj aliajn artistojn imiti malvirton, malsobrecon, malnoblecon, nedececon îu en pentraëo de vivaj estoj, îu en arkitekturo, îu en îiuj aliaj imagoj" (La Resp. III, 401b).

 

Neklasikisma orientiûo en arto estas tiu, kiu elstaras la universalecon de la esprimendaj temoj, kaj kiu do inkluzivas ankaö la nebelajn. Sed, koncerne al ne belaj temoj okazas preferoj, per kiuj diversiûas la neklasikismaj stiloj. Estas historie konataj stiloj: manierisma (vd), baroko (vd), realismo (vd), romantikismo (vd), impresionismo (vd), ekspresionismo (vd), ktp.

La avantaûo de la neklasikismaj stiloj estas la facileco de diverseco, malgraö la malavantaûo de perdo de la nocio de perfekteco de la temoj. Pro la la relativeco de la homaj celoj, oni tamen ne povas forgesi, kiel jam dirite, ke la homoj ne povas okupiûi pri la plej altaj gradoj de la perfekteco. Se tiel estus, la arto, scienco kaj filozofio nur devus temi pri Dio.

E. Pauli.

 


ARTO KEL LUDO KAJ DISTRO. 0535.

 

1. Inter la psikaj efikoj de arto elstaras tiu de ludo (vd), per kio arto estas simple destinita al estetika sento, amuzo, distro (vd), ripoza okupeco. Certe arto ludas kiel agrabla tempopasilo, per distra legaëo, per agrabla aödado de muziko, per amuzaj televidaj programoj.

Principe la ago, por la ago mem, estas agrabla. Nu, arto fariûas per ago kaj faro, sendepende de tio, kio ûi esprimas; ekde tiu unua momento ûi estas ludo kaj ûi estas agrablo. Do estas agrable paroli kaj doktrini, agrable kanti kaj danci, agrable pentri, skulpti, gestumadi, reprezenti teatron. Inverse, estas agrable konsumi la arton, aödante kaj rigardante.

Ne okazas sento, sen objekto. Ludo simple metas tiun objekton, sen alia celo ol la rezultinta sento. Arto kiel ludo estas do la esprimo simple kiel esprimo, celante la rezultintan unuan senton.

 

2. Restas la demando ûis kie zorgi pri la arto kiel ludo kaj ûis kie postuli la aliajn celojn? Certe en la sama afero oni povas meti pliajn celojn.

Pro saûo, oni elektu tiujn celojn, kiuj alûustiûas al la realo de îiu. Sed neniam oni forgesu la avantaûon senti en îiu faro la ludan avantaûon, per kio ûi simple fariûas estetika sento, amuzo, distro, ripoza okupeco. Do, arto estu antaö îio arto kiel arto.

E. Pauli.

 


ARTO KIEL KATARSO. 0536.

1. La interna dinamiko de la psikaj statoj pliboniûas per la praktiko kaj per la konsumo de la arto.

Tiu bona efiko havas karakteron de katarso, tio estas, de purigo de la psikaj premoj.

Oni avertiûu pri du inversaj formoj de katarso, - per la praktikado, per la konsumo.

Per la praktikado de la esprimo okazas la bezonata ekstera esprimo, elportanta la internajn premojn. Se tio okazas per vorto, okazas la elvortigo. Plibone estas paroli pri la internajn problemojn, ol silenti. Foje sufiîar nur agi. Sed, kiam la aerto estas praktikata, okazas jam tiu ago; tamen, se tiu ago ankaö fariûas esprimo, des plibone. Tiu kiu bezonas agi, tiu trovas en la praktikado de la arto ïancon de granda trankviliûo. La sekva trankvilo aspektas interna purigo, aö katarso (vd).

Inverse, la konsumo de la arto, per atento al tio, kion ûi esprimas, kreas internan ordon, kun la forigo de la neivaj sentoj de angoro, sufero, doloro.

 

2. Katarsaj verkoj ne îiam rekomendindas al la konsumantoj de arto. Tiuj verkoj kreiûas pro subjektiva bezono de esprimo de la esprimanto. Se la konsumanto havas la samajn problemojn li eble konsumos tiun arton, foje kun profito, pro egala katarso. Sed normala konsumanto ne bezonas ilin.

 

3. Katarsaj verkoj utilas kiel materialo de diagnozo, per kio psikiatro komprenos la aötoron kaj povos helpi lin.

E. Pauli.

 


ARTO KIEL KOMUNIKADO. 0537.

 

1. La plej granda servo de arto esta la komunikado (vd). Îefe funkcias kiel komunikado la lingvo, îar ûi funkcias per sonoj facile produkterblaj de homo, kaj ligeblaj al kondiîtaj refleksoj.

Arto, tamen, estas unue esprimo, kaj per tiu esprimo ûi fariûas komunikado. Foje esprimoj restas nur esprimo, kiel homo parolanda sole. Ankaö estas tiu, kiuj kantas aö ludas instrumenton nur por esprimiûi.,

Aldone, esprimo povas komuniki la enhavon, kiu sekve fariûas mesaûo. Kelkaj artoj, kiel lingvo, malgraö esti antaö îio esprimo, destiniûas tamen precipe por la komunikado. Kutime neniu parolas nur por esprimi sin, sed por komuniki ion al alia.

 

2. La empiria karakterizo de arto estas tio, kio ebligas la kapablon de komunikado de artesprimo. Ankaö penso estas esprimo, sed ne estas rekte perceptebla de aliaj. Arto estas ekstera konkreta afero, kiun alia perceptas kaj reinterpretas.

Unue pentristo metas sian internan imagon sur la pentraëo; poste, alia rigardas, kaj per reinterpreto kaptas tion, kion la pentristo celis esprimi.

En lingvo la afero fariûas sammaniere, sed pli komplike, îar per antaöa konvencio la vortoj devas esti konataj kiel konvenciaj ekvivalentoj de la signifoj. Kun tio antaösupozo, per la eksteraj vortoj de unuj fariûas eblaj al aliaj reinterpreti la alparolantojn.

 

3. Esprimo fariûas per la simileco, îar tio, kio estas simila al alia, avertas pri tiu alia. Se desegno similas arbon, ûi esprimas tiun arbon.

Okazas du specoj de simileco, la natura kaj la konvencia. Desegno kiu imitas la trajton de objekto esprimas tiun objekton per natura simileco. Malsame, língvo nur esprimas per konvenciajn ekvivalentojn. La fina rezulto estas, ke la artoj diversiûas per ilia esprimo kaj per ilia kapablo de komunikado

 

Artoj per natura imitado de la figuroj de la aferoj pli konkrete kapablas prezenti la aferojn, ol la artoj per la konvencia ekvivalenteco.

Per la natura imito pentraëo, kino, televido, teatro, skulpto informas rapide multe, kompare kun la lingvaj vortoj.

4. Sed îiu arto prezentas avantaûojn en sia specifa kampo. Lingvo,magraö esti nur sono, kapablas krei detalajn konvenciojn, kiu akompanas eî la mensajn operaciojn de abstraktado, juûo, rezono, kun la ïanco komuniki temojn ne atingatajn de la konkretaj imagoj de la aliaj artoj.

Eblas sumi la artojn tiamaniere, ke ili komuniku samtempe. Koloroj kaj formoj facile kuniûas; ekzemple, la formoj de statuo povas esti koloritaj.

Same, vortoj kaj bildoj okazeblas samtempe. Homo kiu parolas, ankaö povas gestumi per mano kaj svingi la kapon. Aktoro en scenejo imitas per la tuta korpo aliajn personojn kun samtempa parolo. La teknikoj de kino, televido kaj komputilo vaste riîigis la rimedojn de komunikado per la samtempaj metado de pluraj artoj.

E. Pauli.

 


ARTOJ. Liberalaj... 0542.

 

1. Semantike, liberalaj artoj estas tiuj funkcioj, kiuj en la klasika greka kunteksto, estis taksataj decaj kaj dignaj esti kulturataj de la liberaj homoj. Dume, manaj artoj, îar sen neceso de aparta scienco, estis destinitaj al servistoj, kaj sekve nomata servistaj artoj.

Tiu koncepto evoluis en la pozitivan sencon de la specife homaj funkcioj. Tiusence do liberalaj artoj estas tiuj, kiu rilatas al la ûenerala kulturo de la homoj: poezio, retoriko, filozofio kaj similaj.

 

Klasikaj grekoj parolis pri B " 4 * , \ " (= edukado), romianoj pri humanitas (= humanaëoj), modernuloj pri kulturo.

Kiam Tomaso el Akvino distingis inter liberalaj artoj kaj servaj artoj, li alnotis, ke la unuaj rilatas la laboron de la racio, la aliaj "la laborojn praktikatajn de la korpo, iamaniere servaj, îar korpo estas subordigita al animo, kaj homo estas libera laö la animo" (Sum. th., II, 1, q. 57, a. 3, ad 3).

Pli profundaj ïanûoj en la studprogramoj, pri la liberalaj artoj kaj kulturo, okazas precipe ekde la moderna scienca revolucio.

 

2. Ekde la pitagoranoj kaj sofistoj oni imagis integrigitan programon de studoj, kaj kiuj estos plibonigitaj de la lernejoj de Platono, Aristotelo, stoikistoj.

Grekoj nomis la studprogramon per la esprimo enciklopedio (¦ ( 6 b 6 8 @ H ). Romianoj pasis al nomo liberalaj artoj (liberales artes).

Marcus Terentius Varro (ll6-27), - eklektika filozofo, kun platonismaj kaj stoikismaj influoj, - numeris 9 liberalajn artojn laöjene: gramatiko, retoriko, logiko, aritmetiko, geometrio, muziko, arkitekturo, medicino.

Je la 5-a jc. Martianus Capella verkis enciklopedian verkon pri la liberalaj artoj, kiujn li reduktis al 7 (kiuj konatiûis kiel septivium - laövorte sep vojoj), nome: gramatiko, retoriko, logiko (trivium - laö vorte tri vojoj), aritmetiko, geometrio, astronomio, muziko (quadrivium, laövorte kvar vojoj). Metianus Capella ne konsideris liberalajn tiujn artojn ne necesaj al estulo pure spirita, foriginte do la arkitekturon kaj la medicinon.

 

Jam enkadre de Mezepoko, pro la verkoj de Kasiodoro, la 7 liberalaj artoj konserviûis kiel konstanta studprogramo de la lernejoj.

Oni atribuis al Alkuino, organizinto de la skoloj, la subdividon de la septivium (= sep vojoj) en du grupojn, nome kvadrivium (= kvar vojoj) trivium (= tri vojoj).

Enkadre de la greko-romia kulturo, la liberalaj artoj enkondukis en la filozofion, sed en la mezepoka en la teologion.

E. Pauli.

 

 


ARTO. Principo de ekonomio en... 0543.

 

1. La neceso kaj sufiîo regas la kvanton de la elementoj en arto. Se estas maltro, la esprimo ne sufiîe bone fariûas preciza, se estas troa, tiu superabundeco konfuzigas la konsumanton de la esprimo.

La leûo de ekonomio (vd 1566) okazas ne nur en arto, îar jam en metafiziko estas avertite, ke la entoj ne estas multobligendaj (vd...).

 

2. En lingva kaj literatura stilo, la ekonomio en arto nomiûas koncizeco (vd), kiu estas do esprimo de la ideoj per plej malmultaj vortoj.

Per la koncizeco oni garantias la precizan celon de la esprimo, sen la devioj kiuj multaj vortoj eventuale kaözas.

Nuance, lakona stilo estas strikta malmulteco de vortoj, dum konciza stilo restas en la simpla sufiîeco. Foje, lakona stilo celas al frapanteco, dum konciza celas al ezakteco.

Didaktika stilo tendencas al repetiûo. La uzo de pronomoj malhelpas la didaktikecon, pro tio ke pronomoj tro abstrakte anstataöigas la substantivajn subjektojn. Sekve, do, didaktika stilo fariûas precipe per la ripeto de la subjektoj de la antaöa frazo.

E. Pauli.

 


ARTO. Valoro de... 0544.

 

1. Kiel esprimo, arto valoras antaö îio kiel komunikado kaj informo.. Neniu kaptas rekte la ideojn de alia homo. Ideoj pasas de kapo al kapo, nur per ekstera materia esprimo. Nu, îiu materia esprimo estas ja la arto.

Do, precize per arto, - jen per lingvo, jen per pentraëo, jen per skulptado, jen per muziko, fariûas la komunikado kaj la informo.

Didaktiko estas ordigita prezentado de instruo, - per ordo en ideoj kaj per ordo en eksteraj artaj esprimoj.

 

2. Platono proponis forpeli el la Politéia (Respubliko) la artojn. Sed en la platona kunteksto, scienco estas rememoro de denaskaj ideoj, kiujn oni havigis en antaöa vivo, kiam estis rigardataj la eternaj ideoj.

La scienco akirata per rekta kono de la naturo atingata de la sensoj estas nur kono de io ne tiel perfekta kiel la eternaj ideoj. Kiam la mondo estis kreita, ûi estis nur imito de la eternaj realaj ideoj (Timeo, 28 b). Artisto nur imitas tiun naturon, kiu siavice jam estas imito. Jen "arto de îarlatano" (Resp., 602 d). Tiel same, estas forigendaj la tragedio kaj komedio.

 

3. Modernepoke Hegel insistis, ke arto ne estas imito de la naturo, sed rekta kreo de belo. En Hegela ideisma kunteksto spirito kreas la objekton, do la naturon, kaj se la spirito kreas ankaö la arton, li ne imitas la naturon.

"Pro la supereco de la spirito rilate la naturon, tiu supereco transdoniûas ankaö al la naturo, ûia supereco komunikiûas al siaj produktaëoj kaj, sekve, ankaö al arto. Jen pro kio arta belo ankaö estas supera al la natura belo" (Estetiko,10).

 

4. Kia ajn estas la interpreto de la kapablo de artesprimo, ni homoj havas en la arto valoran rimedon de komunikado. Platono akceptis almenaö ke kelkaj artoj estas pri kapablaj por la spirita evoluo.

Efektive, la valoro de arto dependas de tio, kio ûi portas. Valoras la arto proporcie al valoro de la mesaûo.

E. Pauli.

 


ARUBO. Filozofio en ... 0545