ARTIKOLO
(vortspeco) (*). 0522.Gr:, D J D @ < , -@ L .
A: article. F: article. G: Artikel, Geschlechtswort. H: artículo. I: artìcolo. P: artigo. R:
(artikl).
1. Etimologie, artikolo devenas el latina articulus (= artiko), enkadre de la hindeöropa radiko ar-, kun la fundamenta signifo de konekto. Same hindeörope devenas el la radiko ar- (= konekto) la koresponda greka D J D @ < (= artiko, ëuntaëo, artikolo).
Substantiva radiko. Vortformoj: artikolo, artikola, îefartikolo, leûartikolo, kredartikolo.
2. Artikolo, en lingva esprimo, estas la plej simpla rimedo, per kio la signifo de nomo estas metata en partikularan determinon, kontraste al tio, kio havas iun ajn determinon. Ekzemple, "mi acêtis libron kaj la libro ïatis min"; "mi vidis knabon kaj la knabo forkuris". Oni rimarku, ke en la dua fojo libro kaj knabo jam ne estas iu ajn libro, nek iu ajn knabo, sed estas en kontrasto kun la aliaj samspecaj.
3. Historie, la artikolo nur iom post iom estis difinita. Platono ankoraö ne konis klare tiun vortspecon. Li dividis la propozicion en du elementojn: nomo (Ð < @ : " ) kaj verbo (Õ : " ), tiu lasta kun la inkluzivo de verboj kaj adjektivoj. Aristotelo apartigis trian vortspecon, - F b < * , F : @ H (= artikulacio, konjunkcio) aö F b < * , F : @ 4 (= artikulacioj, konjunkcioj), - kiu probable inkluzivis ankaö prepoziciojn, pronomojn kaj artikolojn.
Pli komplete, stoikistoj dividis la vortspecojn en kvar klasojn: nomo, verbo, konjunkcio, artikolo ( D 2 D @ < ; en la pluralo D 2 D " ).
Poste, kelkaj stoikistoj prezentis kvin vortspecojn, per subdivido de nomo en propran kaj komunan. Per D 2 D " (= artikoloj) estis klasifikataj la sekundaraj vortoj (ne nomoj, ne verboj) deklinacieblaj - la pronomoj kaj la determinoj de nomoj.
Do, nur malfrue la vorto artikolo reduktiûis al la nuntempa signifo.
4. Doktrino. La karaktero de la plej simpla determino fare de la artikolo konsistas en tiu simpla distingo, kaj kio ne estas pli ol kontrasto. La aliaj determinaj vortoj diras ion pli.
Ekzemple, en "mi vidis knabon, kaj la knabo kuris", - la artikolo nur kontraste distingas tiun knabon de aliaj knaboj. En tiu alia ekzemplo, "mia knabo, kaj via knabo", ne nur okazas kontrasta distingo, sed aldone kaj îefe diriûas poseda determino.
Anstataö vorto por îiu aparta signifo, la sama vorto, per la kontrasta determina funkcio de la artikolo, prenas la apartan signifon.
5. En la klasado de vortspecoj, artikolo apartenas al la klaso de adjektivoj. Kiel îiu adjektivo, artikolo diras ion determinan rilate alian, ordinare, kiel jam dirite, rilate la substantivon.
Sed la adjektivoj subdividiûas en du subklasojn, la kvalifikajn kaj la determinajn; nun la artikolo reduktiûas al la subdivido de la determinaj adjektivoj.
La determinaj adjektivoj redividiûas en posedajn, montrajn, rilatajn, demandajn, kolektivajn, nedifinajn, neajn, kaj artikolo.
Denove, îiu determina adjektivo redividiûas en specojn. Sed la artikolo restas tre simpla.
6. En artikolo eblas distingi inter la lingvistika fenomeno, per kio okazas la artikola determino, kaj la gramatika aspekto, per kio oni elektas kiel fari la artikolan determinon. Estas ekzemple nur gramatika karaktero, ke artikolo lokiûu antaö la nomo, kaj ne poste; aö inverse, nur poste kaj neniam antaö.
En deklinaciaj lingvoj, kiel la latina, artikoloj ïajne malaperas. Sed fakte tiu artikolo estas je la fino de lavorto, por formi la nominativan finaëon.
Estas ankaö gramatika aspekto fari la plej simplajn determinojn de la nomoj, aö pere de artikolo, aö nur pere de kunteksto, aö ankoraö per aliaj pli komplikaj rimedoj.
Kompreneble, planitaj lingvoj, kiel ekzemple Esperanto, evitas komplikaëojn, serîante îiam la plej bonan regulon kaj îiam sen esceptoj.
Kiam la determino estas strikte nur specife artikola (per nura kontrasto), eblas îion esprimi per unu vortformo, sen la neceso de la tro komplikaj sistemoj de la naturaj lingvoj.
Pro la simpleco de la funkcio de la artikolo, la gramatikaj normoj ne bezonas esti komplikaj. Ekzemple, artikolo povas esti morfologie nur unuspeca vorto, kaj nefleksebla.
En internacia lingvo Esperanto la artikolo estas "la", kaj sen fleksio. Ekzemple, la viro, la viroj, la virino, la virinoj; saluti la virojn kaj la virinojn.
Kelkaj lingvoj, ekzemple slavaj kaj la klasika latina, malmulte uzas artikolon, kontraste kun la germana, la greka, la latinidaj (precipe la portugala).
En lingvoj ne uzantaj apartan artikolon, la funkcio de artikolo tamen subsistas, sed estas alimaniere realigita, aö samtempe per la aliaj adjektivoj (kiuj absorbas la artikolan funkcion), aö simple per la fraza kunteksto.
La determina kapablo de artikolo facile miksiûas kun la morfologio de la substantivo kaj de la aliaj menciitaj determinaj adjektivoj, pere de fleksioj. Malgraö kelkaj eventualaj avantaûoj (sed ne bezonaj) de tiuj miksiûoj, ili okazas kun perdo de la klara vortspececo de la artikolo kaj faras la lingvon pli malfacila. Pro tio la flekseco de la artikolo ne rekomendindas en planita lingvo por internacia uzo.
En pluraj lingvosistemoj artikolo inkluzivas seksan determinon, - vira kaj ina, foje efektiva, foje nur mita.
Jen influo de la substantivo en afero superflua, precipe se la sekso estas mita. Por germana lingvo Suno estas ina, kaj Luno maskla. La inverso okazas en latina kaj latinidaj lingvoj, kies Suno estas maskla, kaj Luno ina. Se oni postulas de la artikolo nur sian specifan funkcion, la esprimvaloro multe pli emfaze okazos.
Cetere, por ke lingvo estu internacia, artikolo devas esti neötrala determino, por ke ne konfliktu kun la mita vortformado de la naciaj ne planitaj idiomoj.
7. La fenomeno de absorbo de la artikolo okazas pro la simpleco mem de la artikola funkcio. Efektive la funkcio de artikolo estas tiel simpla, ke ofte la kunteksto faras la samon. En deklinaciaj lingvoj ûi povas esti absorbita de la vorto mem.
Artikolo estas absorbita de la kunteksto, kiam la determino fariûas per aliaj determinaj adjektivoj; sufiîas do diri "mia libro", anstataö "la mia libro", por ke la determino okazu.
Kompreneble, la artikola determino estas la plej simpla, dum la aliaj enmetas pliajn determinojn. Cetere, se ambaö rimedoj estas uzataj, la determino fariûas tre emfaza. Se, do, oni bezonas emfazi la determinon, precipe la kontraston, la artikolo povas fariûi la ûusta rimedo.. Ekzemple, "la mia libro". Oni devas lerni kiam fari tion, por ke la emfazo ne fariûu superflua. Kelkaj lingvoj, ekzemple la klasika latina ne uzas artikolon, îar la simpla determino fariûas, aö per la kunteksto, aö per aliaj determinaj vortoj, precipe per la determinaj adjektivoj.
Îar propraj nomoj jam sufiîe estas determinataj, ili kutime ne postulas artikolon. Tamen eblas subdistingi, kaj tiam la subdistingo fariûas per artikolo. Ekzemple: Semirama estas la legenda reûino fondinto de Babilonio, sed la Semirama kiun mi konas estas reala.
8. Ne eblas precizigi per detaloj la vortfunkcion de la artikolo, îar la artikola funkcio estas principe determini, kiam la aliaj determinoj fare de adjektivoj jam ne estas tute necesaj.
E. Pauli..
ARTIKOLO
(literatura ûenro) (*). 0523.
1. Kiel malgranda literatura ûenro, artikolo estas ekspono de temo, kies grando estas strikte difinita, adaptita al la kapablo de gazeto kaj revuo, de enciklopedio kaj de îapitro de libro. Cetere, artikolo kutime estas pri temoj ligitaj al tujaj interesoj.
Nuance, îapitro estas dependa ero de strikte fermita pli granda plano, dum artikolo celas fariûi per si mem kompleta sendependa informo.
Tamen redivideblas îapitro en artikolojn. Sed tiam, îiu artikolo estas per si mem strikte difinita.
En enciklopedio, artikolo fariûis la metodo, per kio la temoj estas dividataj en adekvatajn sendependajn erojn, por ke ili povu esti sisteme atingataj de la uzantoj.
2. Artikolo estas ankaö uzata kiel sistemo de konstanta informo. Îiutage, gazetoj komentarias per artikoloj la situacion, en politiko, en ekonomio, en kulturo, en socia vivo.
En fakaj sciencaj rondoj, la informaj artikoloj estas kutime publikigataj en revuoj, por informi pri esploroj, kiuj ankoraö daöras.
E. Pauli.
ARTINSPIRO
. 0524.
1. Artinspiro estas tiu gvidanta ideo, laö kies gvido fariûas la verko de artesprimo. Plivaste, îiu konscia faro estas gvidata de antaöa gvidanta ideo. Tio ankaö okazas, kiam estas kreata arta verko.
La ekzisto de antaöekzistanta ideo, por krei artaëon, evidentas, kiam skulptisto hakas iom post iom statuon, aö kiam pentristo metas farbon por krei figuron.
Îö anakaö okazas tiu antaöa ideo, kiam oni elvortigas spontanee la îiutagan konversacion? Certe ankaö tiam okazas tiu gvidanta ideo, îar dum oni parolas la parolado fariûas konscie, kvankam la vortoj aperas facile helpe de la kondiîitaj refleksoj. Foje oni korektas la diriton, kaj tio konscie.
Por klarigi la fakton de la artinspiro estas farendaj du demandoj, unu pri la naturo, alia pri la origino.
2. Kiel naturo, artinspiro estas juûo. Kiam oni asertas, ke arta inspiro estas gvidanta ideo, estas dirata la cêfa parto de la juûo, kiu gvidas la agon. Efektive ne ekzistas izolitaj ideoj, sed nur ideoj kiuj estas enkadre de juûo, aö kiel predikato, aö kiel subjekto.
Artinspiriro asertas, per ideo en formo de predikato, kiel estas farenda la verko, por ke ûi estu kapabla esprimi.
Perfekta artinspiro estas kritika, îar kapablas diri kiel la farenda verko ne devas esti farata.
Artkritiko konsistas precize en tio, - koni sufiîe kritike tion, kio en arto fariûis bone, kaj en kia grado ûi estas perfekta, aö ne perfekta.
La artisto mem kapablas esti kritikisto de sia propra arto. Kiam ankoraö eblas, la artisto, per sia kritiko, povas plibonigi sian verkon.
3. La origino de artinspiro estas la sama de îiuj aliaj juûoj, kvankam foje tre impresiûema.
Kono komenciûas per impreso de objekto. Fundamente, la unuaj konoj estas pri empiriaj sensaëoj. Kiam la empiria objekto prezentiûas, tuj la intelekto intuicias la enton de tiu sensaëo. Ekzemple, okuloj vidas la koloron, tuj la intelekto komprenas ke tio estas koloro.
Per analizoj kaj sintezoj progresas la intelektaj konoj, kaj fine okazas tre komplikaj teoriaj kaj praktikaj konoj, interalie la tiel nomataj artaj inspiroj.
4. La verbo inspiri signifas laö la mito, ke iu, per blovo, enspiris ion en la homan kapon. Efektive nur okazis ago de la objeto, el kies transdonita unua informo la mensa operaciado atingis la reston per propra forto.
Kiam oni sukcesas progresi el unuj konoj en aliajn, tio estas dirata mensa inspiro. Per novaj etapoj tiu mensa progreso atingas praktikan ideon pri la farenda artaëo. Jen kiam okazas la artinspiro.
Estas do pluraj specoj de inspiro, kaj tiu artinspiro estas nur unu el ili.
5. Artinspiro estas ja mirindaëo. Sed ne estas aparta mirindaëo postulanda specifan fakulton, nek estas dependa de speciala genio havata nur de kelkaj. En intelekto îio estas mirindaëo, kaj ne estas do necese imagi apartajn mirindaëojn por la artinspiro.
. Sed kelkaj homoj estas pli kapablaj, kaj pro tio iliaj inspiroj estas grade pli vastaj, tamen nur grade, ne esence.
E. Pauli.
ARTISTO.
0525.Gr: J , P < \ J 0 H , -@ L .
A: artist. F: artiste. G: Kuenstler. H: artista. I: artista. P: artista. R:
(artist), (dejatel).
1. Por la ordinaraj bezonoj îiuj homoj praktikadas artojn, almenaö per la lingvoparolado kaj gestoj.
Kiam necese, îiuj kapablas desegni pli simplajn figurojn, pentri ion kaj modli hazarde.
Sed, profesia artisto posedas talenton kaj uzas ûin klere, por prezenti al la konsumantoj altkvalitajn esprimojn, jen lingve, jen per linioj, koloroj kaj plastaj formoj. Havi talenton de artisto ne signifas havi apartan fakulton, sed nur grade pli altan inteligentecon por praktiki la arton.
2. Krom talento, artisto formiûas per arteduko (vd 0517). Kvankam arto ne inkluzivas esence la lertecon, la kutima nuanco de tiu vorto entenas tamen, ke artisto estas lerta, kaj ke arto estas lerteco. Tiu lerteco estas akirata per la arteduko.
Por la artedukado de artisto gravas speciale praktiki la inspiron. Estas inspiro nenio aparta, sed nur la speciala juûo, per kio la artisto atentas tion, kio estas farenda.
La juûo de inspiro devas esti kritika, por ke estu sciate, ne nur tio, kio estas farenda, sed ankaö tio, kio ne estas farenda. Serioza artisto ripete komparas plurajn ïancojn, ûis kiam li firmiûas en bona gvidanta ideo.
Per memkritiko artisto lernas plibonigi tion, kion li kreas. Aldone, li atentu al artkritiko (vd 0527) farata de aliaj.
3. Morala aspekto gravas por artisto, - verkisto, muzikisto, kantisto, aktoro, baletistino -, îar lia profesio rilatas al la publiko al kiu vendiûasla arto kiel varo.
Artistoj estu atentaj al la ûeneralaj sociaj celoj: al sentoj de la homamaso, kiu ûenerale estas de supera ordo, malgraö apartaj deflankiûoj.
Sekve, artisto ne faru apologion de malvirto, de malakcepto de sociaj institucioj, de malordo, de anomio, de krimo.
Kvankam estas malfacile difini la moralon akceptitan de la granda publiko, ûi estas tamen ûenerala celo de la socio.
] Do artisto ne nur konu sian arton, sed ankaö estu moralisma homo kaj edukisto de la socio.
Sed tiun taskon li praktiku kritike, per sia kapo sufiîe evoluinta, tio estas, kritike. Ekzemple, se estas dubo pri la moralo mem, li diskutu ûin kun la publiko pere de rimedoj de sia arto. Nek ïtataj instancoj, nek religiaj institucioj rajtas simple nei al civitano la liberan diskutadon. Neniu decidu aötokrate.
E. Pauli.
ARTKRITIKO.
0527.
1. Artaj verkoj prezentitaj de profesiuloj kutime estas taksataj per la tiel nomata artkritiko, fare de alia kompetentulo teorie konanta la ûeneralajn principojn pri la arto mem.
Artkritiko estas do taksado de individua verko kompare kun akceptitaj ûeneralaj principoj al kiuj ûi devas obei. Estas do klare, ke artkritiko jam supozigas la sciencon mem pri la arto, kiu estas aplikita al aparta verko.
2. Perfekta artkritiko dependas de antaökondiîoj:
- Sufiîe bona kompreno de la ûeneralaj principoj pri la arto;
- Sufiîe bona kompreno de la individua verko elektita por esti taksata;
- Sufiîe bona kompara percepto, îu la ûeneralaj principoj estas adekvate aplikitaj en la konata individua verko.
3. Laöenhave la kritiko dependas de la speco de principo kun kiu fariûas la komparo. Okazas do artkritiko laö la vidpunkto de la diversaj sciencoj pri arto, nome filozofio pri arto, sociologio pri arto, psikologio pri arto, gnozeologio pri arto, moralo pri arto, ktp.
Se oni ekzemple kritikas verkon, avertinte ke ûi prezentas sian temon kun firma evidenteco kaj vero, tio estas filozofia (aö, pli precize, gnozeologia) kritiko pri arto.
Se oni alnotas, ke la prezentado fariûas agrable, jen psikologia (aö estetika) kritiko pri arto.
Averto, ke verko estas danûera por la socio, jen morala taksado.
Certe la gnozeologia kritiko tre valoras por la artevoluo, sed îiuj aliaj estas kompreneble utilaj.
4. Memkritiko en arto, aö memartkritiko, estas tiu, per kio la artisto mem elektas la ûustan kaj adekvatan esprimon.
Se la artisto estas sufiîe inteligenta, li komparas multajn manierojn kaj elektas la preferan.
Kelkaj artoj estas facile korekteblaj post kiam la verkoj jam estas pretaj; tiam, se la artisto havas aötokritikon, li povas korekti sian verkon, depende de la cirkonstancoj.
Memkritiko en arto rilatas al artinspiro (vd), îar ambaö konsistas en la komparo per kio la artisto konas plurajn elektendajn eblecojn de esprimo, kaj subite perceptas la preferan.
E. Pauli.
ARTO
(*). 0530.Gr: 2 X P < 0 , - H . L: ars, -tis.
A: art. F: art. G: Kunst. H: arte. I: arte.P: arte. R:
(iskússtvo).
1. Etimologie, arto devenas el la latina ars (= arto, ofico), enkadre de la hindeöropa radiko ar- kun fundamenta senco de konekto, artiko, aranûo.
En okcidentaj lingvoj arto fariûis la traduko de la greka 2 X P < 0 (= tekniko) (vd). La vorto tekniko, ankaö ekzistanta en tiuj okcidentaj lingvoj, ne tradukas rekte la grekan, sed nur kiam la afero estas pri faro, sen inkluzivo de esprimo.
Kiam estas pri esprimo en ekstera materio, - pentro, skulpto, muziko, lingvo, - la nomo estas la latina devena arto.
Koncerne al arto, okazas iom da semantika libereco, per preskaö polisemia uzo de la vorto laö jene:
- arto en ûenerala senco (proksime al tekniko),
- arto en strikta senco (kiel esprimo);
- arto en forta senco (perfekta faro),
- arto en figura senco.
Substantiva radiko. Vortformoj: arto, arta (vd), artaëo, artisto (vd), artefarita (vd), senarta, belarto (vd).
2. Arto, en ûenerala senco, estas ia ajn enteca rezulto de operacio de faro. Ekzemple, konstruaëo, arkitekturo, maïino, skulptaëo, pentraëo, muziko, lingvo, belaj faritaëoj, belaj vestoj, belaj aranûoj.
La menciitaj faritaëoj nek estas imanentaj agoj, kiel estas konoj, nek estas fenomenoj de la naturo, kiel estas montoj.
Arto kio estas nur enteca faraëo karakteriziûas kiel bela kaj utila, îar ne destinata al esprimo.
Arkitekturo (vd), - principe nur enteca arto, - kaj kiu zorgas esence pri la spacoj en servo de la homo, faras ûin aldone bela, do kun ornamoj, foje lige kun artaj esprimoj.
Nur akcidence la entecaj artoj , kiel ekzemple arkitekturo, fariûas samtempre rimedo de esprimo.
Same okazas kun cibernetiko (vd), kiu per interago, ordigas inteligente la homajn operaciojn kombine kun la teknikaj operacioj. Esence, cibernetiko estas nur enteca arto; sed akcidence kaj kutime ûi enhavas procezojn de esprimo.
Subdividiûas laöforme, la granda genro de teknikaj artoj, en subspecojn, ekzemple, mekanikaj artoj (por movi), konstruartoj, industriaj artoj.
Ofte tiuj teknikaj artoj interplektiûas, kaj kreas komplikajn produktaëojn, kun tendenco al beleco, por allogi la aîetantojn.
3. Arto striktasence, estas esprimo en ekstera materio tiamaniere, ke en tiu esprimo estu la signifo de io alia.
Ekzemple, vorto estas sono signifanta ion. Oni ne parolas nur por elmeti sonojn, sed por signifi mesaûojn, kiuj unuj sendas kaj aliaj komprenas, kun la inversa ebleco povi respondi per la samaj vortaj rimedoj. Lingvo estas do klara ekzemplo de arto en strikta senco.
Same, pentro kaj skulpto enhavas signifon. Ili estas belaj koloroj kaj belaj formoj, sed fundamente celas diria ion. Antaö figura pentro kaj figura skulpto ne eblas dubi pri la intencionaleco. Sed ankaö en abstrakta pentro kaj abstrakta skultpo evidentiûas la mesaûo, kvankam foje ne facile komprenebla.
Ankaö muziko, tre ïatata pro la harmonio, enhavas signifon, kio akompanhas la estetikan impreson.
Nuance, kulturo (vd) rilatas precipe al la internaj kreoj de la homo, dum arto estas en la ekstero.
Civilizo (vd) estas la homaj faritaëoj konsiderataj kiel evoluaj atingoj, dum arto simple akcentas la faron.
Lerteco (vd) estas kapablo facile fari, dum arto estas la faro mem; tamen, îar la arta faro postulas iom da kapablo fari, foje arto kaj lerteco metiûas en la sama kunteksto, sed per figura uzo.
Proksime al arto vastasence estas îiuj terminoj kiuj iamaniere signifas faradon: artefaritaëo, teknikaëo, produkto, verko.
Artefaritaëo (vd 0518) estas io ajn farita de la homo, kontraste kun aferoj nature ekzistantaj, dum arto, îu vastasence, îu striktasence, enhavas la ideon de iom da perfekteco, per kio la verko fariûas valora, kvankam ne necese utila.
Proksimaj al arto estas ankaö verko (vd) kaj produkto (vd).
4. Doktrino. En arto striktasense estas elstarigendaj tri aspektoj:
- arto kiel ekstera faritaëo;
- arto kiel kontrasta al naturo;
- arto kiel esprimanta per mimezo kaj asociiûo de imagoj;
- aldonaj rimedoj de la mimezo, kunteksto kaj asociiûo de imagoj.
Post tio estas ankoraö konsiderendaj:
- propraëoj de arto;
- stilo;
- divido de arto en specojn.
5. Kiel ekstera faritaëo, arto estas, - kiel jam avertite, - en kontrasto kun la enaj rezultoj de la operacioj (ekzemple de kono, instinktaj agoj, decidoj de volo) kaj en kontrasto kun la naturaj aferoj. Jen du aspektoj tuj elstarigendaj.
Per faro fariûas io materia, metita eksteren de la faranto, kontraste kun la interna imanentaj homaj operacioj de kono kaj volo. Restas la rezultoj de la imanentaj operacioj de ago ene de la aganto.
Kiu konas, tiu konservas en la konkapablo la konojn. Same, kiu volas, tiu konservas sian agon, ene de sia volkapablo. Principe, ankaö administro estas imanenta ago, kvankam kutime pri eksteraj aferoj.
Sed, pro analogio okazanta kun la operacioj de faro, tiuj inmanentaj rezultoj direblas figure artoj. Pro tio oftas la figuraj asertoj arto pensi, arto esti virta, arto instrui, arto eduki, arto administri, arto politiki, arto gvidi.
Laö tiu figura senco, foje logiko estis nomata arto bone pensi.
Same figura estas la esprimo, per kio la ses logikaj libroj de Aristotelo ricevis la kromnomon Organo (greke Ð D ( " < @ < = instrumento de laboro), îar tiuj instruoj pri uzo de la menso estis rigardataj kiel instrumento por la resto de la filozofio.
Estis mezepoka skolastika uzo paroli pri logiko kiel pri arto. Kasiodoro (477-570) proponis la aferon precize per tiu formulo "îu la logiko estas scienco aö arto"? (De artibus ac disciplinis liberalium literarum \Pri la artoj kaj liberalaj sciencoj).
Apartaj rezultoj de ago formas aliajn genrojn de artoj en figura senco. Ekzemple, arto de planado, arto de administro, arto de gubernado, arto de politika artikulacio.
Malgraö la vasteco de la senco de arto, la nocio de arto en propra senco ne inkluzivas la rezultojn de la imanentaj agoj, îar la agoj de penso kaj impulsoj ne estas en si mem eksteraj faritaëoj.
Nur figure, - kiel avertite, - oni nomas arton al la rezultoj de la operacioj de kono kaj ago. Por klare kompreni tion, - kio estas kaj kio ne estas arto, - oni atentu la dividon de la homaj kapabloj en tri operaciojn, - kono, ago, faro. Ekstera materia rezulto okazas nur en faro, kaj nur tiu ekstera rezultinta faraëo estas nomata arto.
Oni rimarku aparte, ke en la greka uzo J X P < 0 (= tekniko) estis nomo por arto ûenerale, tamen ne tiel ûenerale, ke ûi inkluzivus la logikon, se ne tre eventuale. En okcidentaj lingvoj, pro la uzo de alia nomo - arto,- restis tekniko nur por la komuna faro de utilaëoj, sen arta intenco.
6. Kontrasta al naturo. Elstarigeblas ankaö la kontrasto de la arta faro kun la naturo.
Tio povas havi du signifojn. La îefa estas ke arto (en strikta senco) enhavas esprimon, kaj naturo ordinare ne enhavas signifon, îar ne ekzistas por esti esprimo.
La alia signifo de la averto pri diferenco inter arto kaj naturo estas en la senco ke arto estas faro de iu, kaj do artefaritaëo, dum naturo ordinare estas konsiderata unuavide kiel io absoluta (sen iu ajn referenco al deveno). En tiu dua signifo arto estas konsiderata nur entece, - arto kiel entece kreata de homo, naturo entece ne kreata.
Kutime, kiam oni difinas la arton kiel faron, oni almetas kiel faron de homo. Pli ûuste oni diru, kiel faron de iu ajn. Sekve, se oni ïanûas la vidpunkton de nia rigardo, per la personigo de la naturo, ankaö la naturaj mirindaëoj aperas kiel faro, kaj sekve kiel arto.
Same Platono rigardis la naturajn aferojn kiel farojn de Demiurgo kaj la teistoj farojn de persona Dio. En îi kunteksto, oni diras, ne nur analogie, nek nur figure, sed proprasence, ke tiuj aferoj estas arto de la naturo, arto de Dio. La naturo ne estas nomata arto, nur kiam ûi estas metata ekster la ideo de afero farita.
La akcidenca diferenco inter tio, kio estas rezulto de naturaj operacioj, kaj tio, kio estas rezulto de raciaj homaj operacioj, estas tiel rimarkinda, ke ordinare oni ne konsideras la artan aspekton de la naturaj operacioj, kaj simple nur konsideras arton al la rezultoj de la homaj operacioj.
Tiusence, artefaritaëo kontrastas kun natura rezulto. Tamen, kiel jam avertite, se oni rigardas îiun rezulton de la naturo simple "kiel rezulto de iu ajn operacio", ankaö la naturaj aferoj estas rigardeblaj kiel artaj (en enteca senco).
Sed, se oni ne konsentas pri tio, restas almenaö la analogio, kaj tiam okazas la figura uzo, per kio la plej mirindaj rezultoj de la naturaj operacioj estas nomeblaj artaj.
Kiu ajn estu la opinio pri la diferenco inter natura kaj homa, tiu diferenco ne estas nur ekstera, preskaö akcidenca. Se iu trovas en la profunda maro iun objekton, kaj ne scias, îu ûi estis produktaëo de natura operacio, îu de homa operacio, li estus antaö io, kio estos nomebla arto, aö ne arto, laö informo akirenda.
Malgraö ne esti io natura, arto povas imiti la naturon. Tion jam asertis Aristotelo: "arto imitas la naturon" (º J X P < 0 : 4 , Ã J " 4 J ¬ < N b F 4 < , Fiziko II,2. 194a 21).
Same Tomaso el Akvino: "arto imitas la naturon, kiom eble"(ars imitatur naturam, inquantum potest, en 1 anal. 1 a).
Modernepoke kreskis la apartigo inter arto kaj naturo, pro la insisto en la kreiveco kaj originaleco. Sed principe, kiam arto estas esprimo (arto en strikta senco), la imitado okazas kiel rimedo de la esprimo mem, îar per la simileco unu signifas la alian (vd).
7. Arto kiel mimezo. Esence esprimo fariûas per simileco, pli precize, per imitado aö mimezo (vd).
Îio simila al io alia, sendas al tio alia la atenton. Se ekzemple, desegnisto prezentas trajton similajn al Luno, pro tiu simileco la atento iras eltiuj trajtoj tiu astro. Jen teoria ekspliko de la arta esprimo.
Nur la kvalitoj havas la propraëon esti similaj al aliaj. Pro tio la kvalitoj estas la fundamentaj rimedoj de la esprimo.
En la kampo de la arto la kvalitoj ordinare pli kapablaj servi kiel rimedoj de esprimo estas la plastikaj formoj, koloroj, sonoj. Pro tio ili elstaras, ekzemple, en skulpturo, pentraëo, muziko kaj lingvo.
8. Aldonaj rimedoj de la mimezo, kunteksto (vd) kaj asociiûo de imagoj (vd 0574). Tiaj rimedoj ne estas fundamentaj en arto, kiu jam antaöekzistas. Sed ili notinde helpas la mimezan similecon de la esprimo.
Precipe per la kunteksto kompletiûas la esprimo per mimeza imitado. Se oni ekzemple parolas pri reûo, la kunteksto aldonas, ke li povas havi palacon.
La kunteksto funkcias pere de la logikaj konektoj, kiuj percepteblas per analizo kaj per sintezo, kaj per îiuj aliaj rimedoj de la metodiko. Partoj rilatas inter si kaj kun la tuto, aö de la tuto kun la partoj. Kaözo rilatas al efiko, inverse efiko al la kaözo.
Aparte funkcias en artoj de esprimo la asociiûo de imagoj. En memoro, aö subkonscio, la aferoj estas gravuritaj kun la kutima cirkunstancaro de la objektoj. Se eventuale oni rigardas izole unu objekton, tiu imago tuj altiras imagojn de aliaj. Per tiu rimedo riîiûas la prozon kaj fariûas la poezia esprimo.
Okazas en poesia esprimo du operaciaj momentoj: en la unua estas esprimita la stimula objekto, en la dua aperas la asociiûintaj imagoj ekscititaj de la stimula objekto. La atento iras îefe al la dua operacia momento.
Pro tiu îefeco de la dua momento de la poezia operacio, poetoj ofte esprimas banalaëojn en la unua operacio. Kompreneble, îar en la unua operacia momento, la îefo ne estas rekte la enhavon de la stimula objekto, sed la kapablo eksciti imagojn. La estas ke en la dua operacia momento ekbrilu la efektivan poezian mesaûon.
Kiu ne komprenas poezion nek muzikon, tiu povas aserti, ke estas neniu stultaëo, kiun la kantistoj jam ne kantis, îar li atentas nur la unuan fazon de la esprimo, ne la duan, kie efektive estas la mesaûo.
9.Propraëoj de la arto. Krom la esenca elemento de arto, kiel esprimo per mimezo, kunteksto, asociiûo de imagoj, okazas gravaj propraëoj: gnozeologiaj, komunikaj, psikologiaj, logikaj, moralaj, sociaj, ktp.
Gnozeologie perfekta esprimo, tiel same kiel perfekta penso, devas esti evidenta, vera, certa.
Jen kampo vaste esplorata por atingi perfektecon en arto.
Ekstera esprimo povas fariûi komunikado, tre grava utila propraëo de la arto. Tiu fenomeno de la komunikado fariûas, îar alia homo kapablas interpreti tion, kio antaöe esprimis la artisto, îu per lingvo, îu per iu ajn alia arto.
Komunikado ne eblas de kapo al kapo, nur rekte inter mensaj esprimoj. Okazas la pensoj en nia kapo, sed aliaj ne povas legi ilin, se ne malrekte pere de la eksteraj esprimoj, tio estas, pere de la esprimo en arto.
Tamen, komunikado ne estas la esenco mem de la arto; tiu esenco estas la esprimo, kaj restas komunikado kiel propraëo. Sed la komunikado estas tiel ofte celata de la esprimo, ke oni preskaö identigas la arto-esprimon kun la komunikado.
La psikologiaj efikoj de arto notindas kiel estetikeco (vd), ludo (vd 0535), distro (vd 535), katarso (0537).
10. Stilo konsistas el akcidencaj karakterizoj de la esprimo. Kvankam akcidencaj karakterizoj, ili estas tre kapablaj allogi per la estetikeco. Sekve, arta stilo (vd 0515) multe interesas la homojn.
11. Divido kaj klasifiko de artoj en specojn. Pro ekzisto de du elementoj en arto, - materio (signifanto) kaj formo (signifato), - okazas du fundamentaj vidpunktoj de divido kaj klasifikado de artoj.
Foje oni prezentas specojn de arto nur per unu vidpunkto, foje nur per alia, kaj la afero ne prezentiûas pro tio klare. Bona divido devas esti atenta al vidpunkto laö kiu ûi fariûas.
Materio kaj formo estas du elementoj de arto-esprimo, al kiuj oni estu îiam atenta: materio kiel portanto (signifanto), formo kiel fizionomio, per kio ûi fariûas esprimo (signifato).
En arto materio ludas kiel portanto de la esprimo. Tiu portanto estas nomebla esprimanto, en la senco de subjekto de la esprimo. Same, simetrie, signifanto (vd) kaj signifo (vd), diriûas pri la formo, per kio arto fariûas esprimo.
La supra divido rilatas al la arto en strikta senco, kiel portanto de esprimo. Aldone okazas la divido de la artoj en ûenerala senco.
12. Laöforma divido de artoj en specojn. Laöforma divido de artoj konsideras rekte la esprimon (signifaton), sendepende de la tema enhavo kaj sendepende de la portanta materio uzata.
Laöforme, arto en strikta senco, unue dividiûas en:
- formojn de esprimo, nomataj prozo kaj poezio (vd 0513),
- ûenrojn de arto (vd. 0514), nomataj, interalie, priskribo, rakonto, eseo, traktaëo, tezo, disertacio, diskurso, letero, artikolo.
10. La formoj de esprimo, - prozo kaj poezio, - estas fundamenta laöforma divido de arto, îar ûi fariûas per la maniero, laö kio okazas la rimedoj mem de esprimo, - mimezo kaj asociiûo de imagoj.
En lingvo klare distingiûas prozo kaj poezio. Sed en aliaj artoj tiu divido ankaö okazas, kvankam ne tiel ofte estas uzataj tiaj nomoj.
Prozo estas fundamenta formo de esprimo, pere de la mimeza simileco, kiu rilatigas verkon de arto kun la objekto eksprimenda.
Desegnisto, ekzemple, trajtas la formojn de arbo, kaj tiu simileco logike sendas la atenton al arbo. Tiel same, en lingva prozo, la konvenciaj signifoj de vortoj rekte avertas pri la objektoj.
En poezio la rimedo de esprimo okazas pere de asocio de imagoj. Tiu esprimo fariûas per du momentoj.
En la unua la proza esprimo, rekte signifas la objekton.
En la dua momento okazas la poezian efikon, îar la antaöe indikita objekto ekvekas en la subkonscio aliajn imagojn.
Do, en poezio la unua momento ne estas en la intenco de la verko, sed la intenco estas en la dua momento, tio estas, de la ekvekitaj asociiûintaj imagoj.
Konklude, Prozo kaj poezio estas du specoj de artoj, laö la vidpunkto de la formo de arto-esprimo mem.
11. Artaj ûenroj (vd 0514). La tuja aldona laöforma redivido de la formoj de arto fariûas per la ûenroj.
Tiu redivido okazas per la atento al la formoj de esprimo, sed dum ili adaptiûas al la diverseco de la esprimataj objektoj. Ekzemploj de artaj ûenroj estas:
- priskribo (vd),
- rakonto (vd),
- novelo (vd),
- romano (vd),
- diskurso (vd),
- tezo (vd),
- traktaëo (vd).
- eseo (vd),
- artikolo (vd).
- liriko (vd),
- epopeo (vd).
Oni rimarku, artaj ûenroj ïajnas preskaö laömateria redivido, îar influataj de la temo esprimata. Sed fakte, la îefo estas la formo de la artaj ûenroj.
Kio kaözas la distingon en ûenrojn de arto situas en la esprimo mem, kiu devas adaptiûi al la signifata objekto.
Kompreneble, se la esprimo dependas de iom da simileco inter esprimo kaj objekto, îiu genro de diferncaj objektoj rezultigas diferencajn arto-esprimojn. Priskribo ne estas kiel rakonto, diskurso ne kiel letero, eseo ne kiel tezo, soneto ne kiel poemo.
12. Ankaö estas laöforma divido, la distingo per grado de perfekteco, laö kio okazas la arto en forta senco (aö perfekta arto) kaj la vulgara arto (aö malbonkvalita arto).
Sed la esprimo arto en forta senco uzeblas ankaö enkdadre de artoj en vastasenco, precipe por la tiel nomataj belaj artoj. Oftas nomi arto al îio farata kun iom da perfekteco.
13. Laömaterie, arto dividiûas per la materialoj uzataj en la faroj kaj laö la enhavoj esprimataj.
Per la materialoj uzataj, estas almenö kvar fundamentaj artoj:
- per koloro, ekzemple pentro (vd),
- per formoj, ekzemple skulpto (vd),
- per sonoj, ekzemple, muziko (vd),
- per konvenciaj ekvivalentoj, ekzemple, lingvo (vd).
Nur kvalitoj (vd) estas kapablaj havi similon. Pro tio nur kvalito esprimas alian, per ûia simileco (vd). Do, la nombro de diferencaj specifaj artoj dependas de la nombro mem de specifaj kvalitoj atingataj de la sensoj. Ili estas pluraj, sed nur kelkaj estas sufiîe elstaraj por la uzo en arto.
Reduktiûas al materia divido, la klasado de artoj en utilajn, liberalajn, servistajn.
14. Pluraj kvalitoj povas konkrete îeesti en la sama individuo. Jen pro kio pluraj povas funkcii samtempe, per alianco, aö konkretismo.
Ekzemple, formoj kaj koloroj kunestas. Pro tio, pentraëo esprimas pere de formoj kaj koloroj. Same, statuo esprimas pere de formoj kaj koloroj.
Pli amplekse, aktoro sur la scenejo estas formo, koloro, muziko kaj lingvo. Retorikisto parolas kaj faras gestojn.
E. Pauli.