ARKAIKA (+), ARKAISMO (*). 0490.

Gr: • D P " 4 6 ` H . L: archaicus

A: archaic;.archaism. F: archaique; archaisme. G: archaich; veraltet, veraltetes (Wort); Archaismus. H: arcaico; arcaísmo.. I: arcàico: arcaismo. P: arcáico; arcaismo. R: (arkhaicheskij); (arkhaism)..

 

1. Etimologie, arkaika, devenas el la greka adjektivo • D P " 4 6 ` H (= malnovmoda), kun substantiva formo (la unua, la gvidanto), verba – D P T (= komenci, gvidi). Same devenas arkaismo, kies greka koresponda formo estas • D P " 4 F : ` H .

Arkaika (+) estas adjektiva radiko. Vortformoj: arkaika, arkaikaëo, arkaikeco, arkaikismo. Proksimaj radikoj: arkaismo (vd), arkano (vd), arkeologio (vd).

Arkaismo (*) estas substantiva radiko. Proksimaj radikoj: arkaika, arkano, arkeologio.

2. Arkaika estas io malnoviûinta, ne kohera kun la nuntempa uzado. Ekzemple, arkaikaj formoj de esprimo.

Nuance, antikva rekte rilatas la antaöecon en la tempo, kontraste kun la nuntempo, dum arkaika rilatas al la funkcia stato de la afero.

Folklora estas afero kreita laö la populara saûo, - kio ordinare estas malevoluinta kompare kun la efektiva filozofio kaj scienco, - kaj tiusence estas io arkaika. Tamen folkloro estas principe nuntempa. Pro tio, la nuntempa folkloro estas aktuala, rilate la pasintan folkloron, kio do estas arkaika se ûi estas nun simple ripetata.

3. Epistemologie, la arkaikaj restantaj aferoj servas kiel nuntempaj informoj pri la pasinteco. Ili ne estas esprimo, certamaniere. de la pasinteco, kiel la dokumentoj, sed estas la pasinteco mem. Ambaö servas siamaniere al la historiografo.

 

4. Arkaismo (substantiva radiko) estas tio, kio evolue ne koheras kun la nuntempa stato de perfekteco.

Nuance, anakronismo (vd) diriûas kun pli da rilato pri la diferenco de tempo kaj ne inkluzivas rekte la malûustaëon kun la evolua perfekteco, dum arkaismo emfazas la nekoheron kun la nuntempa stato de plibonigo kaj, pro ûia troa malaktualeco, ne plaîas plu.

 

4. Specoj de arkaismoj. Laöforme, io povas esti plurmaniere arkaisma, foje pro ne akcepto de lanuntempaj preferoj, foje pro malkonservo, foje pro tradiciemo anstataö îiam renoviûanta.

Laöforma multspececo de la arkaismoj dependas rekte de la stato de evoluo. Kelkaj formoj estas nur anakronismaj. La plej malevoluintaj diriûas strikte arkaismaj.

5. Laömaterie, okazas arkaismoj precipe en homaj aferoj, pro la tendenco al progreso. Notindas arkaismoj en artoj, ekzemple lingva arkaismo (vd), arkaisma penso (vd 0491), arkaisma psiko (vd 0492), arkaika periodo de la historio.

E. Pauli.

 


ARKAÍSMA PENSO. 0491.

 

1. Arkaisma penso estas kutime la ne kritika penso, en kio restas ne sufiîe logikaj elementoj.

Tiu arkaisma penso, per ne suficîe logikaj elementoj, okazas, ekzemple, kiam naturaj fortoj estas rigardataj supersitîe, magie, simbole, antropomorfisme.

Okazas ankaö arkaisma penso kiam la homaj agoj estas rigardataj kiel subordigataj al sensencaj teologiaj doktrinoj pri punoj kaj eskatologiaj universalaj juûoj, sen ke por tiuj okazontaëo estu prezentata pruvo.

Post evoluo, la antaöaj statoj, - biologiaj, psikaj, manieroj pensi - estas rigardataj kiel arkaísmaj, do ne nur anakronikaj koncerne al tempo kaj antikvaj.

En la kazo de la mensa evoluo, tiuj antaöaj fazoj ne restas nur kiel tradiciaj formoj, sed kiel efektive ne sufiîe disvolviûintaj manieroj pensi.

2. Oftas en religia kampo la arkaisma kampo.

Por unuj aspektas arkaismaj pensoj kiromancio (vd), horoskopo (vd), astrologio (vd), magio (vd), kabalo (vd), kiuj tamen por aliaj elstaras kiel la plej alta saûo. Kelkaj formoj de la arkaísma penso konserviûas tra la tempo en antikvaj tiel diritaj sanktaj skribaëoj, trovataj en pluraj regionoj de la mondo kaj en tre malnovaj lingvoj.

3. Scienco kaj filozofio strebas sistemigi la homajn konojn celante malaperigi la arkaisman penson.

Pri la arkaisma penso aperis pluraj kaj malsamaj interpretoj, surbaze de sociologio, psikologio kaj gnozeologio.

Sed tiuj interpretoj estas tamen relativaj.

 

Ekzemple, A. Comte interpretis la mensan evoluon per tri fazoj: teologia, metafizika, scienca (vd).

En teologia stato la homoj atribuas la fenomenojn al supernaturaj agantoj; en la metafizika stato, al racionalismaj estaëoj, ekzemple, al substancoj; fine, en la scienca stato, al efektivaj kaözoj, ûuste determinitaj de la sperto.

 

Sed la teologia interpreto ne povas esti principe konsiderata falsa. Ûi povas esti falsa, kiel fakte kutime okazas.

Efektive la supernaturaj religioj estas pluraj, kaj se ili kontraödiras unuj la aliajn, nur unu eblas esti vera. Eventuale neniu estas vera, kaj ankoraö venos la vera.

Same direblas pri la metazika interpreto. Ûi povas esti falsa, kiel certe okazas, îar malsamaj interpretoj ne povas îiuj esti veraj.

Cetere, A. Compte estis en dependo de la pozitivisma filozofio, kiu simple neas la racionalisman penson. La diskutado por decidi inter racionalismo kaj empiriismo estas malfacila kaj dependas de subtila kapablo elpensi tiun gnozeologian problemon (vd).

 

4. Pri la arkaika penso notindas ankaö la teorioj de strukturalismo (vd) de Cl. Lévi-Strauss, de la funkciismo (vd) de Raddcliffe-Brown.

E. Pauli.

 


ARKAISMA PSIKO. 0492.

 

1. Tiel same kiel en la artaj esprimoj (vd 0408), la formoj de penso kaj de la tuta psikismo povas resti arkaismaj.

Tio okazas ankaö en biologiaj fenomenoj, îar la koncipaëo ripetas unu post aliaj la fazojn de la animala evoluo. Sed se dum la kreskado kelkaj fazoj ne estas trapasataj, restas la arkaisma formo de la speco.

 

2. En psikanalizo gravas atenti, ûis kie la individuo restas en stato de arkaisma psiko, kun situacioj kiuj eventuale diversiûas en îiu individuo.

Cetere, oni distingas ankoraö inter la strikte individua evoluo de la individuo, aö ontogenezo (vd), kaj la influoj de la speco, raso, grupo, aö filogenezo (vd).

Kelkaj patologiaj statoj estas simple ne supereblaj, îar rekte dependaj de arkaismaj biologiaj formoj de evoluo. Sed tamen ili estas racie kontroleblaj de la fakulo.

Aliaj arkaikaj statoj, okazintaj en biologie normalaj individuoj, restas en la subkonscio (vd), kaj tie agas laö la eventualaj fiksiûoj okazintaj en la infana vivo de la individuo, sed atingeblaj de la sanigaj rimedoj de la psikanalizisto.

 

Freud aparte studis la erotismajn fiksiûojn( vd), kaj kiuj poste agas sur la tereno de la revosimbolismo.

(Jacob I,147).

E. Pauli.

 


ARKAISMO EN ARTOJ KAJ TEKNIKOJ. 0493.

1. Evoluo en esprimo forlasas la antaöajn stilon de esprimo, kaj kiuj restas kiel arkaikaj stiloj.

 

2. Arkaismo en lingvo estas vorto aö fraza esprimmaniero ne plu uzata en la komuna lingvo de kolektivo al kiu ûi servas.

Tiu procezo okazas jenmaniere, laö Zamenhof:

"kun la tempo la formo nova iom post iom elpuïos la formon malnovan, kiu fariûos arkaismo". Oni supozas ke tio okazis precize kun la vorto arkaika.

4. Arkaismo en kunteksto de beletro nomiûas la neproporcieco inter la tekstoj de la pasinteco kaj de la nuntempo. Sekve, lingvo de la pasinteco estas ne nur antikva lingvo, sed ankaö arkaika.

Eblas la arkaikeco per konscia elekto, per imitado de malnova stilo. Sed kutime tio arkaikeco en lingvo okazas pro la tendenco de ïanûo okazantaj en la lingvo tra la tempo.

Pluraj faktoj helpas la stabilecon en lingvo. En naciaj lingvo stabileco estas favorata de la skribita literaturo kaj erudicieco de verkistoj kaj legantoj. Per ofta kontakto de la pasinto kaj de la nuneco, la lingvo konserviûas la sama, kaj nur sanûiûas kiam necese.

En planitaj lingvo, surbaze de fundamento, la stabileco okazas pli da tempo. Jen la kazo de Esperanto, kies literaturo pli da tempo ne malnoviûos, kaj estos pro tio pli da tempo utila.

5. Arkaismo en plasta arto, en historia senco, estas tiu fenomeno, laö kio la unuaj artistoj esprimas la figurojn sen sufiîe venki la karakterojn de la materialoj mem.

Ofte restas la pezeco de la materialo, anstataö fariûi flekseblaj kiel la vivaj movoj.

Ekzemple, hieratismo estas karakterizo de la egipta statuo, kiu restis dum la arkaikaisma fazo de la greka skulpturo, poste anstataögita de la fleksebleco.

 

6. Arkaismo en teknikoj okazas kiam novaj plibonaj formoj de faro estas inventitaj, sed tamen kelkaj homaj grupos restas en la antaöaj.

En arkitekturo, uzo de cemento kaj fero ebligis novajn teknikojn de konstruo, fronte al kiuj la antaöj formoj fariûis arkaikaj.

Same pluraj artefaritaëoj restis arkaismaj fronte al novaj industriaj produktaëoj.

E. Pauli

 


ARKANO. 0494.

L: arcanum, -i.

A: arcanum. F: arcane. G: Geheimnis. H: arcano. I: arcano. P: arcano. R: (tájna).

 

1. Etimologie, arkano devenas el la latina arcanum (= sekreto, mistero, arkano), per substantivigo de la neötra formo de la adjektivo arcanus, siavice enkadre de la eöropa radiko ark- (fundamenta ideo de enteno).

Substantiva radiko. Vortformoj: arkano, arkana.

 

2. Arkano estas io emfaze sekreta kaj mistera entenata de io. Ekzemple, arkano de la naturo.

Origine, arkano estis teologia vorto uzata de la primitiva kristana eklezio.

En fermitaj societoj arkano estas sekreta instruo, rezervita al la inicitoj.

La uzo de arkano fare de la alkemiistoj aldonis al la termino la sencon de mistero de la naturo. Tiaj estas la eliksiroj de la vivo, la filozofia ïtono, kaj similaj esprimoj.

 

3. Disciplino de la arkano (latine disciplina arcani) estas esprimo de la kristana teologio, disvastiûinta en la 17-a jarcento, kaj kiu rilatas al la misteraj ritoj, per kiuj estis konservataj kaïe kelkaj misteraj praktikoj elzemple bapto kaj eökaristio, al kiuj ne estis akceptataj la paganoj kaj nek tiujn kiuj estis doktrinigitaj por fariûi adeptoj.

Estas disciplino de arkano bazita en vortoj de Jesuo mem:

. "Ne donu sanktaëon al la hundoj, nek ëetu viajn perlojn antaö la porkoj; por ke ili ne premu ilin sur la piedoj, nek poste, sin turninte disïiru vin"(Mt 7,6).

En la sama kunteksto situas aserto de apostolo Paölo:

"Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirtuloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. Mi nutris vin per lakto, ne per manûaëoj; îar vi ankoraö tion ne kapablis; kaj eî nun vi estas ankoraö karnaj" (1Kor., 3,1-3).

La principo estas elstarigita de la kristanaj verkistoj ekde la 3-a jarcento: Origeno, Bazilo, Atanazio, Krizostomo, Ambrozo, Aögusteno.

E. Pauli

 


ARKEO (Z). 0495.

L: archoeus.

A: archean (adj.). F: archée. G: H: arqueo. I:. P: arqueus. R:

 

1 Erudicia vorto, enkondukita de svisa alkemiisto Paracelso (1493-1541), surbaze de la greka (= principo), por paroli pri la fundamenta elemento de îiuj aferoj.

Pseödosufikse, kun tiu sama etimologia bazo, arke- aperas en la vortformado de erudiciaj vortoj, ekzemple, en arketipo (vd). Ankoraö kun la sama etimologia bazo, arkeo aperas en alia vortformado, ekzemple, arkeologio (vd). Ankoraö pseödoprefikse, sed per arki-, en arkitekturo (vd), arkipelago.

Estas ordinara ekvivalento de arki- la prefika uzo de îef-, kiel en îefanûelo, îefepiskopo.

Arkeo (Z) estas ankaö nomo de la ïipo, per kio Noa savis sian familion kaj paron de îiuj vivantaj animaloj de tero, - laö biblia rakonto (Gen. 6,12-7,16). Sed nun alia estas la etimologia deveno.

Nun, arkeo, same kiel arkano (vd), devenas el la eöropa radiko ark- kun la fundamenta signifo enteni (france arche, portugale arca). Sed hebree arkeo diriûas tevá.

 

2 Arkeo estas la origina principo enhavanta potenciale îiun materion kaj penson. Estas do arkeo speco de ûenerala kampo valida por îiuj aferoj de la mondo.

Kontraste kun la antikva atomismo (kiu konceptas la aferojn kiel miksiûon de partikloj, kaj kiu influas ankoraö hodiaö la modernan fizikon), la arkeisma hipotezo, gajnis novan forton kun la pli modernaj konceptoj pri kampo de energio kaj fortoj de gravita altiro kaj forpelo.

Hodiaö tre evoluinta imago de la mondo, la arkeo estis tamen origine prezentata per simplaj konceptoj, enhavantaj erarajn asertojn.

La nocio de arkeo alproksimiûas al tiu de Dio en panteisma kaj monisma formo, sed ne estas la sama.

 

3. Historie , arkeo, kvankam kiel nomo aperinta nur en la Renesanco, estis jam imagita de la antikvuloj. Foje arkeo estis konceptata en monisma karaktero, kaj tiam miksiûas kun la koncepto mem de Dio. Foje, estas nur io ûenerala, emaninta el Dio, sed ankoraö io ekzistanta antaö la individuaj aferoj.

Orientaj semidaj religioj imagis je la komenco io kahosa, el kio iom post iom fariûis la mondo, aö per interna forto, aö helpe de aparta Dio.

 

Per pli raciaj konceptoj, la unuaj filozofoj imagis ion ûeneralan surbaze de îio.Taleso opiniis ke la akvo estas la unua elemento.

La antaösokratano Anaksimandro el Mileto parolis pri io nedeterminita, la , kiu ne estas miksaëo de individuaj eroj, sed principo kapabla alpreni formojn.

Similaj estas la hilemorfismaj opinioj de Platono kaj Aristotelo, kiuj ambaö konsideris la materion kiel eternan principon, kaj kiu ricevis formojn alterneblajn.

En tiu kadro disvolviûis, îe ka stoikistoj, la ideo de animo de la mondo (vd 0320; laö la stoika monismo îiuj formoj de la aferoj estas kune la ununura granda formo de la eterna materio.

Neoplatonanoj enkondukis la transiran procedon, per kiu el unu el la eternaj principoj devenas la aliaj du, ankaö eternaj. Jen la Triunuo.

Por Ploteno (î. 203-269), el la plej alta Unuo devenas la Logoso; el la Logoso devenas la Animo de la Mondo, el kiu fine emanas la individuaj estaëoj de la mondo mem. Koncerne al la sinsekva procedo, Ploteno asertis ke la generas îiujn estaëojn sen esti ilin individue (Enn. III, viii, 9); ke ûi ne entenas inteligentecon (V, III, 11); ke ûi ne entenas penson (V, ii; VIII, 13); ke ûi estas lumo antaö la lumo (V,III, 12); ke ûi estas ne eldirebla kaj sen nomo (V, III, 13).

Kiel konate, en tiu kunteksto disvolviûis la kristana teologio de la Triunuo, - Dia Patro, la dia Filo, la dia Sankta Spirito, - difinita en la Koncilioj de Niceo, 325, kaj de Konstantinopolo, 381.

 

4. En Renesanco la imago de mondo surbaze de arkeo estas reprenata de Agrippa el Nettesheim (1485-1535), Paracelsus (jam citita kiel kreinto de la nomo arkeo), J. B. Van Helmont, kaj de aliaj. Ili praktikis la kemion, ofte la farmacion kaj esploris klarigi la vivon.

Laö Paracelso îiuj aferoj estas kunmeto el tri elementoj (sulfuro, salo, merkuro) kaj movigitaj de iliaj senkonsciaj arkanoj, tio estas de la arkeo (Meteror., 79 ks). Sen esti spirita, sed korpo, tamen astra korpo (Paramirum, II), arkeo havas la centron de lokigo en la stomako, kie, per la digestado apartigas la venenojn for de la naturaj substancoj kaj penetrigas ilin per fluidoj per kiuj ili fariûas kapablaj esti asimilataj.

J. B. Van Elmont opiniis pli vaste pri la ago de arkeo en îiuj korpoj kaj do ili estis multaj: "Constat Archaeus ex connexione vitalis aurae velut materie, cum imagine seminali, quae est interior nucleus spiritualis, fecunditatem seminis continens. La arkeo konsistas el kombino de la vitala spiro, kiel materio, kun la sema imago, kiu estas la ena nukleo, entenanta la seman fekundecon"( Archaeus faber - Arkeo fabrikanto, 5).

Enkadre de la romantikismo floris denove la ideo de arkeo, kaj inspiris la monisman filozofion pri la naturo de Schelling. Same okazas la magnetismo de Mesmer (1734-1815), laö kiu la korpoj elsendas korpajn radiojn kaptitajn de la animo.

 

5. Daöris en teologio la influo de la ideo de arkeo, ekzemple en Amos. Comenius kaj Johano Bayer. Laö la interpreto de tiu lasta, la biblia teksto "la spirito de Dio ïvebis super la akvo"(Gen I, 2), ne estus Dio mem, sed Lia unua emanaëo.

 

La materio estus verko de la Patro; la animo de la mondo estus verko de la Sankta Spirito; la Lumo estus kreo de la Filo (Physices ad lumen divinum reformatae synopsis, Leipzig, 1633).

Efektive, tiu "spirito de Dio" de la Biblio en Genezo, ne estas Dio mem, sed io forto veninta el Dio, kaj nomata spirito en la senco de blovo. La teologia novaëo estas nun la nova interpreto enkadre de la kunteksto de arkeo.

E. Pauli.

 


ARKEOLOGIA HISTORIO. 0496.

 

1. Arkeologia historio estas erudicia esprimo, enkondukita de Nietzsche (1844-1900), por aîe klasifiki tiu historio okupiûanta pri la îiutagaj banalaëo, kontras al la monumenta kaj kritika.

 

2. Kompreneble, historio sciencas universale pri la tuta pasinteco. Per materia divido, eblas doni al îiu objekto sian lokon. Per tiu materia vidpunkto, okazas la ûenerala historio kaj la specialaj historioj.

Sed laöforme, îiu scienco havas sian specifan vidpunkton, kaj kio redividiûas. Historio (vd) estas scienco karakterize selektiva, ne nur pro tio ke oni elektas materie la historiendajn temojn, sed ankaö pro tio ke certaj formaju vipunktoj tre gravas, dum aliaj ne estas tiel gravaj en la sistemo mem de la historio.

La materia selekto en historio estas tre relativa, îar efektive malsame interesas al homo unu parto de la mondo kaj al homo de alia parto.

Sed la forma aspekto de la historio rilatas al esenco mem de tiu scienco kiel sistemo.

 

2. Nietzsche avertis pri tri specoj de historio:

- la arkeologia historio, rilata al la îiutagaj banalaëoj,

- monumenta historio, pri la gravaj okazaëoj, kapablaj esti projektataj en la estonton,

- kritika historio, utila por rompi kun la pasinteco, cele ao plibonigo.

Jen la vibra teksto de Nietzsche mem:

"Historio apartenas al tio kio estas viva, per tri rilatoj:

apartenas al vivo, îar ûi estas aktiva kaj aspiras;

îar ûi konservas kaj adoras;

îar ûi havas neceson de liberigo.

Al îi triunuo de rilatoj korespondas tri specoj de historio, kaj oni povas distingi la studon de historio sub vidpunkto monumenta, vidpunkto arkeologia, vidpunkto kritika" (Ne aktualaj prikonsideroj, Unzeitgemaesse Betrachtungen, 1873-1876, 4 vol., 2-a parto, Pri la utileco kaj nekonveneco de la historiaj studoj por la vivo).

E. Pauli.

 


ARKEOLOGIO (+). 0497

Gr: • D P " 4 @ 8 @ ( \ " , -" H .

A: archeology. F: archéologie. G: Altertumskunde.H: arqueologio. I: archeologia. P: arqueologia. R: (arkheológija).

 

1. Etimologie, arkeologio devenas el la greka • D P " 4 @ 8 @ ( \ " (= rakontoj pri la antikveco), per kunmeto de la greka • D P " Ã @ H (= antikva), siavice el • D P Z (= principo), kaj el la scienca finaëo logia, el 8 ` ( @ H (= vorto, diskurso, traktaëo). La moderna senco aperis la 17-a jarcento (vd 3).

Substantiva radiko. Vortformoj: arkeologo, arkeologio.

 

2. Arkeologio estas parto de la historia scienco, tiu kiu estas surbaze de homaj restaëoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko.

Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaëoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiûas pri faraëoj.

Ekzemple, arkeologio esploras konstruaëojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.

3. Historie, arkeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde îiam la homoj okupiûis iomete pri la restaëoj de la pasinteco.

Jacques Spon (1647-1685) reprenis la grekformitan vorton arkeologia por tiel nomi la agadon de la homoj okupiûantaj pri antikvaëoj. Jarcento poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento.

Figure, Kant enkondukis la vorton, por paroli pri la rezultoj de la homaj mensaj fakultoj (Kritiko de la fakulto de teleologika juûo - Kritik der Urteilskraft, II,).

 

4. Logikoformalaj aspektoj de la arkeologio rilatas unue al metodologio, îefe difino kaj divido en specojn.

Koncerne al difino, - kiun oni jam faris (vd 2), - arkeologio estas difinta kiel kiel historia scienco, kaj kiel tre aparta sekcio.

Daöras la la formala aspekto de metodo en scienco, per la divido kaj klasifiko en specojn.

 

5. Specoj. Laömaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariûas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aö specojn.

Koncerne al vasteco de la temo, eblas dividi materie la arkelogion en ûeneralan kaj en specialajn.

 

Pro la elstaro de la antropologiaj informoj, arkeologio aspektas kiel parto de la antropologio mem. Sed fakte okazas nur historiaj antropologiaj enhavoj, same kiel ekzistas arkeologia ekonomio, arkeologia civilizo, arkeologia filozofio, ktp.

6. Historio (vd) specife kiel scienco okupiûas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciûa, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.

En antikva Mezopotamio kaj Egipto la historia tempo komenciûis je la dua jarmilo a.K. Iom post iom aperas la historia tempo en aliaj regionoj de la mondo. Sed en ne strikta senco, historio estas ankaö la scienco de informo atingata per aliaj rimedoj, el kiuj elstaras tiu pere de la arkeologio, per kio oni atingas pli fruajn tempojn, îar ekde tiam restas konstruaëoj, utilaj objektoj, artaëoj, homaj ostoj kaj aliaj restaëoj.

 

7. Laö la vidpunkto de la komenciûo de la historia tempo, arkeologio dividiûas, en prehistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiûas ofte kun la historio en strikta senco, îar la arkeologiaj restaëoj informas pri la sama afero ke la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.

Foje arkeologiaj informoj kontraödiras asertojn de la skribita historio, jen kiam ordinare devas esti preferaj la arkeologiaj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaöe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito.

Kulture gravaj estis la arkeologiaj malkovroj dum la 19-a jc. en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis plibonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrino, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.

Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, îe Morta Maro, pri malnovaj skribaëoj de la esenoj (vd), kiuj jam antaöe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj.

8. La gnozeologia, aö epistemologia valoro de arkeologio demandas pri la sekureco de la arkeologia esploro kiel kiel scienco.Gnozeologiaj problemoj en arkeologio estas multaj, sed ne substancaj.

Kiel pozitiva scienco, la empiriaj rimedoj situas en la estanteco, do ne en la pasinteco. La restaëoj estas trovataj en la nuntempo, kaj ekde hodiaö ili ebligas pruvi, ke ekzistis la pasinteco kaj ke tiu pasinteco havis tiajn karakterizojn.

La kolekto de materialoj, kun priskribo, estas rekte fenomenologia laboro, per kio la donitaëoj fariûas en si mem empirie konataj.

 

Sed, por atribui al tiu materialo iun rilaton al la pasinteco, necesas fari argumenton. Jen kiam okazas la partopreno de la indukta kaj dedukta racio.

La indukto (vd) neniam fariûas tute certa, kvankam pli kaj pli certa per almeto de novaj donitaëoj. Aparta izolita malkovrita materialo fariûas iom post iom pli certa informo; komence ûi sugestas hipotezon, kiun pli kaj pli pruviûas.

Per la dedukto kompletiûas la informo, kiu konsistas en la konkluda aserto ke okazis pasinteco, kun tiaj karakterizoj.

 

9. La logikoformalaj aspektoj kaj la gnozeologiaj problemoj estas, ûis îi-tie, la afero pri arkeologio estas filozofia. Koncerne al la rezultoj mem de la arkeologio, ili estas en si mem empiria scienco, kaj specife historio.

Tamen, ekstere, la arkeologiaj enhavoj interesas eventuale al pluraj aliaj sciencoj, inkluzive al filozofio. Certe la rezultoj de la antropologio pri la homo gravas en antropologia filozofio.

E. Pauli.

 


ARKESTETISMO (N). 0498.

A: archaestetism. F: archestétisme. G: Archestetismus. H: arquestetismo. I: P: arquestetismo. R:

 

1. Erudicia vorto, per kunmeto de la grekaj elementoj • D P Z (= principo) kaj " Ç F 2 0 F 4 H (= senso), kun signifo ekvivalenta ao senso ekde la fundamento, kaj kreita de Edward Dinker Cope (1840-1897), usona paleontologo, esploristo de la mesosaörideoj.

 

2. Arkestetismo estas doktrino, laö kio la vivo kaj la senso jam ekzistas antaö la apero de la koncernaj organoj, kiuj nur rezulte aperas.

Nuance, hilozoismo rekte supozigas, ke la materio estas viva, dum arkestetismo estas funkciisma interpreto asertanta, ke la vivo havas du fazojn, - unu sen organoj, la alia kun organoj.

Kompare, anagenezo (vd) estas la kapablo de rekresko de organoj perditaj per akcidento, dum arkestetismo asertas la ûeneralan antaöekzistantan kapablon aperigi ilin.

Îar arkestetismo ne rekte asertas la universalecon de la vivo en la materio, kvankam kohere rezultas en tio, eblas imagi plurajn specojn de arkestetismaj hipotezoj.

 

3. Doktrino. Principe, la organoj ne estas la vivo mem, sed nur instrumentoj de manifestiûo.

Spermatozooj kaj ovoloj ne havas organojn, sed tamen ili estas vivaj kaj jam kapablas iamaniere psike senti. Estas fundamente egalaj, tiuj kiuj havas ïancojn krei organojn, kaj tiuj kiu ankoraö ne havis la ïancon. Pli vaste, eble la vivaj estaëoj de la tuta naturo diferenciûas inter si, îar por unuj la ïancoj ne estis la samaj ol la ïancoj havitaj de aliaj. Fundamente unuj ne diferencas de tiuj, kiuj restis sen ïancoj.

 

Kompreneble, se la instrumentoj de manifestiûo ne estas esencaj al la vivo mem, tiu îi eble restas la sama en iu ajn nivelo de disvolviûo de la korpo. Do, komenciûinta koncipaëo estas tiel specifa viva estaëo, kiel grande organizita homo. Je la komenco ne okazas nur potenciala homo, sed efektivie tiel specifa homo kiel je la fino de la kreskado de îiuj organoj.

Same, povas esti dirite pri îiu ajn îelo. En tiu revolucia arkestetisma interpreto de la vivo, la potencialeco rilatas nur la organojn, kiuj iom post iom kreiûas, kaj eventuale diference por unuj homoj kaj bestoj, ol por aliaj.

 

4. Oni atentu la diversan kuntekston de arkestetismo en dualisma kaj en monisma interpretoj de la animo (vd).

En dualisma interpreto, - korpo kaj animo kiel substance distingaj, - la korpa disvolviûo tute ne ïanûigas la animon en si mem, kaj facile oni komprenas, ke la vivo estas la sama antaö kaj post la apero de la organoj.

En la monisma interpreto, - la psiko kiel propraëo de la korpo, - denove la vivo mem ne ïanûiûas kun la apero de la organoj; tamen en îi lasta interpreto, la monisma, okazas ûuste la proporcieca manifestiûo de la fundamenta psikismo kun la kreskema apero de la organoj kaj ties kreskema perfekteco. La psika propraëo antaöekzistas en la materio, sed nur manifestiûas okaze de la adekvataj cirkonstancoj, kaj îiam proporcie, laö kio fariûas la varieco de la vivaj estaëoj.

 

Enkadre de la arkestetisma teorio, - îu en monisma, îu en dualisma kunteksto, - estas facile akceptebla, ke la vivo okazas en îiu ajn materio. Estus do la vivo io universala, laö multaj jam opiniis en la antikveco, modernepoke precipe Schelling kaj Jouffroy. Îi-kaze, la organoj îiam restas kiel posta organizado de la vivo kaj de la psiko. Substanca morto ne okazas, sed nur reveno al malplialtaj formoj de vivo.

 

5. La detaloj de la arkestetisma doktrino povas varii, kondiîe ke restu la ûenerala bazo, pri la antaöeco de la vivo rilate la organojn de manifestacio.

En dualisma sistemo, la vivo ekzistas nur en apartaj materiaj ekzistaëoj. Sekve nur en tiuj eblas la arkestetisma formado de organoj.

En monisma sistemo, supozanta la vivon kiel estanta en îiu materio, okazas la Universala arkestetismo . Sekve, se la vivo kaj psiko estas origina potencialo de îiu materia estaëo, la organoj estas nur aparta rimedo, per kio okazas la manifestiûo de la vivo kaj psiko ekzistanta egale en îiu ajn materio.

 

Same, en ambaö sistemoj, - dualisma kaj monisma, - se la organoj malaperas per morto, ne malaperas necese la vivo, nek la psiko. Ne estas kohere imagi, - eî en dualisma sistemo, - ke la vitala principo, aö animo, foriras de la korpo. En tiu ;korpo restas la vivo, ûis kiam okazos nova ïanco havi organojn por agi en la eksteron. Kaj ekstere manifestiûi kiel viva.

Stultulo estas tiel grava homo ol saûulo; la diferenco situas nur en tio, ke unu ne funkcias, pro manko de la sufiîaj rimedoj, dum la alia plene funkcias.

Cetere, oni rimarku, ke la psika vivo estas imanenta ago. Ne necesas ke imanenrta ago manifestiûu en la eksteron. Principe, do îio povas esti viva, sen ia ajn ekstera manifestiûo.

 

6. Sugestas arkestetismo, ke la psiko estas la sama sub îiuj estaëoj, tiamaniere ke ne ekzistas stulta materio. Se la sensorganoj ïanûiûas, per malplibonigo, per pligonigo, per aliigo, fariûas tute aliaj la manifestiûoj, kaj la specioj povas malsupreniri sian nunan gradon, kaj inverse ankaö supreniri ûin.

Pro tio eblas okazi la malevoluo kaj la evoluo, sen ke ïanûiûu en si mem la psika speco, sed nur la somata organizado kun la koncernaj manifestacioj. Alidire, la materio de la kolubro povas fariûi birdo, de la bovo fariûi îevalo, de la homo fariûi superhomo, kaj inverse malsupreniri al stato de sensignifa besto, de sensignifa grundo, sen ke malaperu la fundamenta psiko. La estonta disvolviûo de la biologio eble akiros la teknikajn rimedojn por fari tiajn mirindaëojn.

 

Se oni konsideras la spermatozoojn kaj ovolojn de la superaj animaloj, en tiu unua momento estas sen organoj de senso, tamen ili jam sentas. Post la fekundado la unuaj îeloj de la superaj animaloj restas dum multa tempo sen formi la organojn de senso. La homo jam estas nomata racia, sen ke li fakte povu pensi. Tiu kreskado ekde la minimumo ûis la plenaûa individuo sugestas ke la arkestetisma doktrino veras.

La genetika strukturo multe determinas pri la estonta disvolviûo de la individuo. Sed tiu genetika strukturo ne estas la psika vivo de la individuo. En la universala arkestetisma hipotezo, îie ajn estas la sama psiko, kiu tamen emerûas foje kun tiu, foje kun tiu alia genetika strukturo kaj organoj.

 

Enkadre de la universala arkestetismo povas ïanûi la genetika modelo, sen ke tiu ïanûo signifu sânûon de la antaöekzistanta psiko, sed nur ïanûon en la eblecoj de manifestacioj. Sed se la genetika strukturo (kaj do de la organoj) influas malrekte la psikajn manifestaciojn, la ïanûo de la genetika strukturo prezentas al ni la samajn individuojn, kiel estantaj novaj specoj de animaloj, laö la eventuala formado okazinta.

 

7. Konklude: enkadre de la arkestetisma kunteksto nur okazas somataj ïanûoj; esence la psiko restas la sama, malgraö la ïanûoj de manifestacio.

Sub diversaj organoj povas esti la sama psika individuo: ekzemple, kun unu genetika speco de strukturo li povas manifesti sin kiel birdo, sub alia kiel leono, sub alia kiel simio, serpento aö krokodilo, fine foje kiel forta viro, foje kiel bela virino, foje ankoraö kiel tute nova speco de homo, kiel ankoraö ne aperis sur la tero, sed pri kiu eble oni trovos ekzemplerojn en aliaj astroj de la kosmo.

Eble post milionoj da jaroj, la sama nuntempa materio organiziûos per tute malsamaj genetikaj strukturoj, per kiuj la sama nuntempa psiko manifestiûos per bestoj kiuj ne estas la nunaj, per homoj ankaö tute aliaj. Jen arkestetika mondrigardo tute kontrasta kun la tradiciaj antropomorfismaj interpretoj.

E. Pauli.