ARABA, -O (gento kaj lingvo). 0460.

L: arabicus, -a, -um (adj); arabs, -abis (subst).

A: Arabic; arab. F: arabe. G: arabisch; Araber. H: árabe. I: àraba; arabo. P: árabe. R: (arábskij).

 

1. Etimologie, arabo devenas, tra la latina arabs, -abis (= arabo), kaj signifas eble laö latina mem, gento de arida regiono.

Per tiu nomo la araboj estis cititaj de la latina poeto Vergilio, je la unua jarcento a. K.

Eble la latina radiko venas de la greka, kaj kiu fine el la semida araba mem. Rimarku la hebrean arébéh (= stepo, deto).

Substantiva radiko. Vortformoj: arabo, araba, arabio, arabismo. Proksima radiko: arabesko.

2. Araboj estas semida gento, same kiel judoj, sirianoj.

Kiel gento, sed kun alia nomo, araboj jam aperas en la historio je la 16-a aö 15-a jarcento antaö la nuna erao.

Araba gento fariûis grava ekde de Mahometo (570-632) kaj disseminiûis Okcidente ûis Maroko, Oriente ûis Pakistano.

Same kiel la eöropaj nacioj devigis la kristanan religion, araboj disvastigis perfort la sian, la islaman.

Sed pli frue la kristanoj komprenis ke religio estas afero de libera konscienco, dum en pluraj arabaj landoj la registaroj restas ankoraö oficiale islamaj. Same la araba filozofio restas en tiu kunteksto.

 

3. La araba lingvo apartenas al la suda grupo de la semidaj lingvoj. Kiel portanto de kulturo, la araba lingvo elstaris dum mezepoko, kiam disvolviûis la araba scienco kaj la araba filozofio (vd 0461).

Enkadrre de la semidaj lingvoj unue kreskis la kulturo en siria lingvo. Jam frue okazis tradukoj el la grekaj filozofoj al la siria. Poste okazis la traduko el la siria en la araban. Fine, rekte el la greka en la araban.

 

4. Arabismo estas etnisma movado, celanta konservi la spiritan komunecon de la arabaj nacioj kaj civitanoj dispartitaj tra la mondo.

E. Pauli.


ARABA MEZEPOKA FILOZOFIO. 0461 (vd 0461y000).

 

1. Kolektiva nomo por la filozofio verkita en araba lingvo, îefe de la 8-a jc. ûis la 13-a. Ekde la fino de mezepoko arabaj Ïtatoj iom post iom diferenciûas, kaj en îiu aperas apartaj naciaj filozofiaj tradicioj.

 

2. Araba filozofio evoluis en formo de skolastiko, sub la influo de la greka (precipe de la platona kaj aristotela, jam ekzistanta en la konkeritaj landoj) kaj sub la deviga atento al la islamaj dogmoj de Korano.

Enkadre de la greka filozofio aparte influis la verko nomata Teologio, tiutempe atribuata de la araboj al Aristotelo, sed fakte kolekto de pensoj surbaze de la plotenaj Eneadoj. Same influis Libro pri kaözoj (latine Liber de causis), kiu estis estrakto aö traduko de la Teologio de Proklo, same inspirita en Ploteno.

Pro tiu ligo kun Ploteno kaj Korano la araba filozofio konceptis Dion kiel tre transcendan estaëon. El Dio necese emanas la mondo kaj pro tio îio okazas determinisme. Islamo signifas submetiûo al dia volo.

 

3. Fakaj vortoj kreiûis en araba filozofio kaj teologio, kaj kiuj ofte estas aparte citataj kiam oni okupiûas pri la koncernaj verkintoj. Ekzemploj: falsafa (= filozofio), faylasuf (= filozofo), falâsifa (= filozofoj).

E. Pauli.

 


ARABIO. Filozofio en... 0462.

 

1. Kiel ekvivalento de la tiel nomata duoninsulo, Arabio estas reprezentata de Saudi-Arabio (vd), Omano (vd), Jemeno (vd), Unuiûintaj Emiraëoj (vd 1696), Barejno (vd), Kuvajto (vd).

Mahometo (î. 570-632), per religia milito, sendependigis la regionon rilate la bizantian imperion. Poste okazas la araba ekspansio, surbaze de sankta milito. Konsekvence de la ekspansio, la administrado pasis al Damasko, poste al Bagdado.Iom post iom okazis regionaj regnoj, interalie tiu de araba Hispanio.

Samtempe okazis la kultura heredo, per kio la antaöa bizantia filozofio alprenis araban stilon. Notindas Avicena (980-1036), Gazali (1058-1111), Averoeso (1126-1198).

 

2. Fine Turkio kontrolis la arabajn landojn kaj eî faligis Bizantion en 1453. Sed reage, ekde la 15-a jarcento, iom post iom, la okcidentanoj detruis la rezultojn de la araba kaj turka ekspansio.

Post la koloniado, precipe de angloj kaj francoj, fariûis sendependaj pluraj arabaj ïtatoj, kaj samtempe konservita la ïtatoj de Turkio (mongola) kaj de Iranio (hindeöropa). En îiu restis la influo de islamo.

 

Rezulte de tiu historia kadro, la filozofio en Arabio fariûis unue parto de la ûenerala fenomeno de la araba mezepoka filozofio (vd 0461). Kun la sendependiûo de Saudi-Arabio (vd) kaj de aliaj nacioj de la araba duoninsulo fariûis aparta regiona tradicio, kun elstaro ekde la esploro de petrolo.

E. Pauli.


ARANÛI, -O (en estetiko) (*). 0463

A: arrange; arrangement. F: arranger; arrangement. G: einrichten; Einrichtung. H: arreglar; arreglo. I: arrangiare. P: arranjo. R: (ustráivat); (ustrójstvo).

 

1. Etimologie, aranûi devenas rekte el la franca arranger, per kunmeto de la franca à (= al) kaj rang (= ordo, vico, rango, grado. Siavice, tiu franca rang devenas el la francika hring, signifanta cirklo, ringo, kiu estas la hindeöropa radiko hring-, kun fundamenta signifo cirklo, ringo, kiel ekzemple en la geraman Ring (=ringo).

Verba radiko. Vortformoj: aranûi (tr), sin aranûi, aranûo, aranûaëo, aranûema, aranûiûi, alaranûi, aliaranûi, antaöaranûi, malaranûi, floraranûo, hararanûo, teksaranûo, vivaranûo, vortaranûo.

2. Aranûo estas kunordigo de diversaj elementoj en taögan pozicion kaj ordo, por atingi apartan rezulton.

Celas aranûo estetikan efekto, per ritma ordo kaj harmonio. Per taöga pozicio, kiel ekzemple, mebloj en vizitîambro. En vivsituacio, kiel en aranûo de laboro, aranûo de rimedoj por esti feliîa. En arto povas estas readaptiûo: aranûo kiu adaptas muzikon aö teatraëon al nova prezentado.

E. Pauli.

 


A-RATIONALIS. (L: 0463).

1. Erudicia latina esprimo, ekvivalenta al la grekdevena alogika (vd) kaj al la latindevena neracia.

 

2. A-rationalis, kiel ankaö alogika, estas dirite precipe de tiuj gnozeologiaj sistemoj serîantaj apogojn sur aliaj vojoj de informo. Ekzemple, koni subaze de la sento, precipe por atingi la realon.

La supozo de la alogikistoj estas, ke la raciaj vojoj ne suceksas. Tiaj estas la intuiciismaj sistemoj, ekzemple de Bergson, kaj de kelkaj ontologiaj analizoj de la ekzistencialismaj filozofioj.

E. Pauli.

 


ARBITRA, -O (*). 0464.

L: arbitrarius; arbitrium, -ii.

A: arbitrary. free will. F: arbitraire.arbitre. G: willkürlich.Willkurr. H: arbitrario.arbitrio. I: arbitràrio. arbitrio. P: arbitrário.arbítrio. R: (proizvólnyj). (proizvól).

 

1. Etimologie, arbitra devenas el la latina arbitrarius, siavice el arbiter (= juûisto), îio enkdadre de la verbo arbitro, -atum, -are (= juûi, pensi, decidi). Pli origine okazas kunmeto el ar-, tra ad (= al) kaj baetare (= iri), en la kunteksto aliri por rigardi kaj juûi.

Adjektiva radiko. Vortformoj: arbitra, arbitro, arbitreco, arbitreca. Proksimaj vortoj: arbitracio (vd), arbitraûo.

 

2. Arbitra estas kvalito de tiu, kiu absolute memdecidas, tute sendepende de aliaj, inkluzive sendepende de la motivoj. Ekzemple, arbitra decido, arbitra elekto de vortoj fare de Volapuko, arbitra reûimo.

Nuance, libera estas kvalito situinta en la naturo de la ago, dum arbitra estas kvalito îefe rilata kun la iniciatinto de la ago, aganta kiel juûisto tute sendepende per memdecido.

Ne eblas memdecidi, sen libereco de decido, kaj pro tio libereco estas propraëo de la arbitreco.

 

3. Arbitro estas la decido mem, per kio fariûas la elekto inter pluraj eblecoj, kiam tute sendepende de aliaj.

Nuance, volo estas la decido kiel kapablo agi, dum arbitro estas la decido rekte konsiderata kiel iniciato plene sendependa.

Libero rekte rilatas la kapablon elekti, dum arbitro nur emfazas la decidon kiel sendependan absolutan iniciaton.

3. Specoj de arbitro. Laöforme, kiel îiu kvalito, havas arbitro gradojn de perfekteco, kaj per kiuj okazas specoj. Laögrade arbitro povas esti foje pli arbitra, foje malpli arbitra; foje pli racie arbitra kaj malpli racie arbitra; foje pli konscie arbitra kaj malplikonscie arbitra

La vidpunkto de racieco kaj ne racieco en arbitro prezentas plurajn aspektojn. Principe, la nocio mem de arbitro ne inkluzivas, ke ûi estu racia aö neracia. Do, îiu decido estas esence arbitra, kaj ne postulas la raciecon.

Oni konsideru, ke la racieco estas tipa de la libero, îar ûi devas elekti inter pluraj. Tute abstrakte konsiderata, la arbitro ne postulas rekte la raciecon. Sed en konkreta situacio la arbitro de la decidanta volo kutime havas raciajn motivojn (ekzemple, plenumon de la leûo) kaj ne raciajn emojn. Tiusence, okazas racia kaj neracia arbitreco.

Emoj estas multspecaj, ekde fortaj altiroj ûis la plej simplaj kapricoj. En tiu neracia kunteksto, arbitra ligiûas kun aîaj nuancoj, kiu varias en naciaj lingvoj. Protesti, ekzemple, kontraö la arbitreco de decido, rilatas ne nur al la esence libera decido, sed al aliaj akompanantaj neraciaj aspektoj.

 

Kvankam laöforme la arbitraj decidoj diversiûas, kun elstaro de la diverseco laö la kvalitaj gradoj de la koncerna perfekteco, arbitro ne dependas de iu ajn racia prikonsidero, îar la decido estas simple absoluta.

Sed tamen, se la racio estas konsultata, la arbitro fariûas, laöforme, racia, dum la alia restas simple arbitra, sed ne necese malracia. Se eventuale la arbitro pekas kontraö la racio, ûi estas nomata malracia arbitro.

Kutime, arbitro havas la aîan sencon de malracia, îar tiam oni estas avertita kontraö ûi. Tiusence, okazas ekzemple, esprimoj kiel: protesto kontraö la arbitro, ekzemple de arestado. Jen du formoj de arbitro tre gravaj en socia vivo, - la racia kaj la neracia, - la unua tre racia kaj akceptebla, la dua tre maracia kaj aîa.

 

Principe nur ekzistas libera arbitro, kvazaö ûi estus la ununura speco, kaj kun tiu esenca propraëo. En tiu ununura senco, arbitro kaj libera arbitro estas la samo, kaj konsistas el la kvalito, per kio la volo libere decidas.

Tamen, apartaj vidpunptoj, ebligas distingi inter libera kaj nelibera arbitro. Tiu lasta estis nomata de M. Lutero "serva arbitro", latine servum arbitrium (vd 0387).

Kant distingis, per vastigo de la senco, inter animala arbitro, arbitrium brutum, rekte dependa de la eksteraj ekscitoj, kaj libera arbitro - liberum arbitrium, - kapabla racie mem elekti (Kritiko de la p. r., Transcenda doktrino de la metodo; Kanono de la p. racio, s. 1).

Tiu distingo inter libera kaj nelibera dependas ankaö, îu fakte ekzistas la libera kapablo elekti, kiun unuj akceptas, kaj la adeptoj de determinismo (vd) neas.

 

4. Laömaterie, la arbitro diversiûas laö tio, pri kio estas la arbitraj decidoj.

Politika arbitreco estas tiu, per kio reganto decidas individue pri aferoj dependaj de la voîdono de la kolektivo; îi-kaze la afero povas esti ideologia, kaj nomata absolutismo (vd).

Arbitreco en lingvo (vd 0467) signifas ke la homo kapablas krei ûin proprainiciate. Nuance, libereco en lingvo konsistas en la libero obei la lingvajn regulojn.

Kvankam principe îiu decido estas esence arbitra, en apartaj kuntekstoj la vorto arbitro signifas la troigan arbitrecon.

Notindas kelkaj specoj de arbitraj instancoj, pro la uzo de la aîa formo fari decidojn: arbitra reûimo, arbitraj gepatroj, arbitraj instruistoj, arbitraj administrantoj.

5. Doktrino. Îu Dio devas esti konceptata kiel absolute arbitra? Îu nur laöforme? Îu ankaö laömaterie? Pri tiaj aferoj okazas apartaj demandoj, kaj pri kies respondo aperis doktrinoj tre subtilaj.

Îiu doktrino pri Dio devas fundamente esti atentaj, ke Li estas intensive infinita, kaj ke li ekde la eterno estas ununura libera ago.

 

Laö voluntarismo (vd) Dio estas absolute arbitra, eî pri la esencoj, povante kontraödirajn aferojn, ekzemple, fari kvadratan cirklon, kondiîe ke Li estu farinta tion ekde la eterno enkadre de eterna arbitra libera volo..

Simile, laö antaödestinismo (vd) Dio absolute determinas îion, eî la liberan volon de la homoj, decidante indiferente ke estu bonuloj kaj malbonuloj, ke kelkaj necese estu damnotaj kaj aliaj estu necese inter la elektotaj.

Îu Dio estas unu nura ago kaj ekde la eterno arbitre metata kaj îiam en metado?

Îu Dio estas libera, sed necese libera, do per la kombino de la neceso kun la libero?

Îu, do, Dio estas tute arbitra, en la senco de senprikonsidero de io alia ekster Li mem?

Fine, îu Dio povas arbitre voli ne esti ekzistanta, kun la inkluzivo ke Li poste dempve revenu ao ekzistanteco?

 

Tiaj kaj similaj demandoj devas esti respondataj kohere kun la naturo mem de Dio kiel intensive infinita estaëo. Oni atentu ûenerale, ke Dio nur povas esti konceptata kiel la principo de si mem, îar Li estas la ekdesieco (vd). Ekde la momento, ke Li die estas, nenio poste povas esti malsame ol Li jam estas, îar Li ekde îiam estas îio.

E. Pauli.

 


ARBITRACIO (+). 0466.

A: arbitration. F: arbitrage. G: Schiedsspruch. H: arbitraje. I: arbitrato, arbitràggio. P: arbitragem. R: (arbitrázh).

 

1. Etimologie, arbitracio devenas el la latina arbitror, -ari (= juûi).

Substantiva radiko. Vortformoj: arbitracio, arbitracii (tr.). Proksimaj radikoj, sed apartaj: arbitra, arbitraûo.

 

2. Arbitracio estas solvo de konflikto per interkonsenta elektita juûisto. Ekzemple, fini internacian konflikton per arbitracio.

Nuance, mediacio (vd) estas iniciato de persono, aö registaro, prezenti solvon al konfliktantoj, dum arbitracio jam estas la decido mem, per kio fariûas la solvo proponita.

La morala kaj jura devigo submetiûi al decido de la elektita juûisro naskiûas el la kontrakto de la interkonsento mem.

Rekomendindas, ke la interkonsento estu perfekta kontrakto, klare antaödifinita en dokumento, en kiu antaö îio estu deklarita tiu interkonsento mem kaj la reguloj de la procezo: kiu (aö kiuj) juûu, kun kia kompetenteco, kie kaj ûis kiam okazu la juûo.

 

3. Historie, noticoj pri arbitracioj jam okazas en la babilonia antikveco.

Evoluis la procezo de arbitracio îe la grekoj.

En Mezepoko arbitracio okazis ofte inter kristanaj princoj, foje kun la romia papo kiel arbitraciinto.

Modernepoke gravaj konfliktoj estis solvitaj per arbitracio.

 

4. Doktrino. La filozofia taksado de arbitracio valoras, pro ties kapablo solvi pace konfliktojn. Pri tiu graveco de arbotracop aparte avertis Grotius (De jure belli ac pacis, 1625).

Certe la daöro de konfikto nur helpas la pli fortan, kiu ne îiam estas tiu kiu fakte rajtas.

Aliflanke, la pliforta îiuokaze havas ankaö avantaûon haltigi la konflikton, îar la perforta venko havas ankaö sian elspezon.

 

Tamen, arbitracio ne estas la plej perfekta maniero solvi problemojn. Tiu procedo dependas de la supozo, ke ambaö instancoj havu la bonan volon atingi pacan solvon.

Kaj kio okazos, kiam tiu bona volo simple ne ekzistas en unu el la konfliktantoj?. La afero gravas, kiam en ambaö flankoj ne ekzistas bona volo, kaj ambaö preferas solvi la konflikton per uzo de la forto.

 

Perfekta internacia organizaëo devas havi, por la internaciaj aferoj, konstantan kortumon kaj povon de efikigo de la decidoj, tiel same kiel la nacioj havas interne. La naciaj ïtato ankoraö ne sufiîe evoluis en tiu kampo.

Sed, dum oni ne atingas la efektiviûon de la institucioj bezonataj de la internacia juro, arbitracio restas signifa instanco.

 

Kvankam modernepoke okazis ofte la arbitracia metodo de solvo de internaciaj konfliktoj, kreskas la ûenerala akcepto de konstanta internacia kortumo kaj povo de efikigo de la decidoj.

Pli facile oni akceptas la kortumon sen la efikiko de la decidoj. Tamen, la avantaûo de la internacia kortumo plene okazas, nur kiam ûi estas akompanata de efiko, per ago de la internacia socia organizaëo. Tiu efika organizaëo nur eblas se la unuiûintaj ïtatoj ne estas esence aötonomaj. En nuna tempa situacio nur parte okazas la internacieco de la politika povo.

E. Pauli.

 


ARBITRECO EN LINGVO (analogiistoj). 0467.

 

1. Arbitreco en lingvo estas tiuj iniciatoj, per kiuj oni ïanûas lingvon, ekzemple por krei fakajn vortojn, kaj povas eî krei lingvon tute novan. Kontraste kun la arbitreco en lingvo estas la teorio, kiu reduktas la parolkapablon al simpla sistemo de kondiîitaj refleksoj.

Per la lingvistiko (vd) eblas koni kiel la lingvosistemo funkcias. Certe la kondiîitaj refleksoj helpas la eldiradon de la vortoj je la ûusta momento. Sed estas necesa la racia kompreno de la vortoj, por ke la homoj estu kiel raciaj komprenantoj de la vortoj, kaj ne estu nur parolantoj kiel la papagoj.

Cetere, la homa arbitreco povas kontroli ankaö la kondiîitajn refleksojn. Per la racia kompetenteco, homoj povas fari korektojn kaj plani tute novajn lingvojn kun la plej bonaj reguloj.

 

2.Ekde la helena filozofio oni diskutadas,

- îu la lingvo (vd) estas natura, kiel volis la anomaliistoj (vd),

- îu la lingvo estas per arbitra konvencio (vd), kiel proponis la analogiistoj (vd).

 

Kontestis la anomaliistoj la arbitrecon pro la ofteco de la gramatikaj esceptoj; se lingvo estus konvencia, la homoj farus ûin pli racia, sekve pli regula.

Tamen, analogiistoj povas kontraömeti, ke lingvo, kvankam konvencia kaj kapabla esti regula, estas influata de aliaj faktoroj.

Cetere, oni ankaö konsideru, ke la tutaëa reguleco de la lingvo ne estas postulo, por ke ûi fariûu funkciebla. Nur internacia lingvo bezonas pli da reguleco, por ke ûi estu adekvata al îiuj nacioj samtempe.

 

3. Per la arbitreco en lingvo eblas plibonigi la lingvon kiel science planigitan sistemon de komunikado.

Malbona lingvosistemo malhelpas la mensan evoluon. Bona lingvo funkcias kiel pedagogia rimedo.

Sen la arbitreco, pratikata flanke de la naciaj lingvoj pere de la gramatikistoj kaj beletraj akademioj, la lingvo ne povus sufiîebone evolui. Sen la arbitrecon en lingvo cele al pliboniga lingvoplanado, evoluus la homoj, kaj ne la lingvon. Ankaö sen tiu arbitreco ne eblus krei adekvatan internacian lingvon.

Sed tamen la lingvoj multe evoluis tra la tempo, kaj la planitaj lingvoj montriûis pli perfektaj. Rajtas do la analogiistoj kontraö la anomaliistoj de îiuj tempoj.

E. Pauli.


ARBITRIUM. Servum... (L: 0468).

A: F: Serf-arbitre. G: H: siervio arbítrio. I: P: servo arbítrio. R:

 

1. Latina esprimo, servum arbitrium (= serva arbitreco) estas dirite kontraste kun liberum arbitrium (= libera arbitro).

La esprimo originiûis per la titolo de verko de Lutero De servo arbitrio (= Pri la serva arbitro), 1525.

2. Defendis Lutero la servan kondiîon de la homa volo, kiel absolute dependa rilate la potencon de la dia graco.

E. Pauli.

 


ARBO (*). 0470.

Gr: *X<*D@<,, -@L . L: arbor, -oris.

A: arbour; tree. F: arbre. G: Baum. H: árbol. I: àlbero. P: árvore. R: derevo.

 

1. Etimologie, arbo devenas el latina radiko arbor (= arbo), ne ekzistanta en aliaj hindeöropaj familioj de lingvoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: arbo, arbaëo, arbaro, arbarigi, arbarumi, arbarkulturo, arbeto, arbetaëo, arbetaëaro, arbisto, arbohakisto, arbokulturo, îefarbisto, praarbaro, senarbigi, fruktarbo, panarbo. Proksimaj: arbedo, arbusto.

 

2. Arbo estas vegetalo en la plej evoluinta formo, karakterizata de ligenca akso, kiu supre dividiûas en sistemon de branîoj, kaj kun kapablo de plurjara vivo.

Cetere, arbo estas figure uzata, kiel ekzemple en Porfiria arbo (vd), kaj ofte simbole (vd 7).

 

3. Doktrino. Arbo estas kolektivo de vivaj estaëoj, kunordigataj îefe de lignecaj elementoj. Efektive, pro ûia karaktero de planto kun pluraj îeloj, arbo estas interpretebla kiel kolektivo de pluraj apartaj vivaj estaëoj, intime asociiûintaj per stabila ekvilibro.

Oni rimarku, ke arbo jam estas speco, enkadre de la vegetaloj ûenerale. Unuj estas nur îeloj apartigitaj. Aliaj îeloj vivas kolektive, sed îiu principe sendependa vivo. Inter la vegetalo vivantaj kolektive, kelkaj vivas kiel simplaj kolonioj, dum aliaj havas organizitan sistemoj, pere de organoj. El tiuj organizitaj sistemoj, unu estas la arbo.

Nur supraëa pripensado povas imagi, ke arbo havas nur unu ûeneralan vitalan principon kontrolantan la tuton. Sufiîas la ekvilibro inter la granda kolekto de îeloj, por ke granda arbo konserviûu.

 

4. Koncerne al kresko de la vegetaloj, tiu de la arbo estas unu el la plej kompleksa, sed fundamente okazas la sama fenomeno en îiuj specoj.

La ordinara formo de kresko de lavegetala vivo fariûas per la divido de îelo en du egalajn novajn îelojn. Redividoj de la îeloj, denove fariûas per la simpla divido en du, kaj tiel multobliûas evolue samspecaj individuoj.

 

Kelkaj specioj specioj de arboj kapablas multobliûi per simpla fortranîo de malgrandaj branîoj, tio estas, per klonado.

Sed okazas ankaö la seksa divido de la îeloj en du gametojn, - ovolon kaj espermatozoon.

5. La genezo (vd) de la vegetala vivo okazas malsame en dualismo kaj en monismo.

Laö dualismo, aperas la vivo per aparta kreo de tiu vivo. En tiu sistemo du du estas la substancaj principoj,- korpo kaj vitala principo, - inter si ne redukteblaj ekde de la substanca fundamento.

Laö monisma interpreto, unu estas la fundamenta substanco, sed kun pluraj kapabloj. Per unu kapablo, korpo agas fizike, per alia kapablo agas kiel viva. Jen tiu sistemo la tutaëo de la materio povas esti viva, foj en stato vivanta, foj en stato domanta.

 

6. Îu arbo enhavas psikan vivon? Certe vegetala vivo ne estas la samo kiel psika vivo. Sed eblas, ke ili estas, krom vegetaloj, ankaö havantoj de psika vivo, kvankam sen manifestiûo. Tiel universale elpensas la monisma sistemo.

Laö la monisma interpreto de la naturo, en îiu materio latentas la psika vivo. Tiel same, kiel en îiu materio latentas psika vivo, povas latenti ankaö la gegetalan vivon, sed kie apartaj propraëoj. Tiusence, la arbo enhavas la psikecon, kaj povas havi minimumon da psikaj manifestacioj.

Ne estas necese, ke tio, kio latentas, manifestiûu. Por ke oni akceptu, ke en la arbo nun ekzistanta okazas psikaj manifestacioj, estas necese pruvi tion rekte per faktoj.

Certe la vegetaleco mem ne estas io psika. Kiel jam avertite, povas enesti la pesikecon en la vegetaloj, sed kiel alia flanko de la pluraj povoj enhavataj de la naturaj estaëoj.Tiel same la mekanikaj fortoj ne estas la psikeco, sed eblas la psikeco ekzistu en la fizikaj aferoj, sen ke ûi manifestiûu.

 

8. Tiel same kiel homo kaj animaloj ûenerale, ankaö arbo estas sufiîe signifa por fariûi objekto de morala kaj politika interesoj.

Arbo gravas pro ties ekologia influo kaj subteno de la homaj vivkondiîoj.

Jam ekde de pratempo, precipe en dezertaj regionoj kaj en landoj preskaö dezertaj, arboj estis rigardataj religie, objekto de kulto. Israelidoj estis malpermesataj (laö ilia supozo) de Dio mem) detrui fruktodonajn arbojn, eî nek tiujn de la malamikoj (Dt 20, 19 ks).

Post kiam la ekologia konscio sufiîe evoluis, la arboj ricevis mondskalan protekton, per detalaj leûoj.

 

7. Simboloj kaj figuraj esprimoj utiligas la arbon, jen en poezio, jen en prozo, por elvoki kaj signifi la longedaöran vivon, la grandanimecon, la virton de forto.

En artesprimoj de la praa homo la figuro de arbo oftas. Kun la apero de la skribita literaturo de Mezopotamio kaj Egiptio, la arbo ofte estas citata. Same okazas en bibliaj tekstoj (Jz 9,7-15; Sl 1, 13; Eclo 11, 3; Is 2, 13; 10, 34; 65, 22). Famas la arbo de bono kaj malbono (vd 0471).

La divido per branîoj, kun iom da ordo, kreis la didaktikan imagon konata per Arbo de Porfirio (vd 0472).

Arbo estas simbolo de la vivo, pro la kresko, forta rezisto kaj fruktodono. En tiu kadro la mezopotamiaj mitoj kredis je la arbo de la vivo, arbo de bono kaj malbono (vd 0500), kaj pri kio ankaö aperis rakonto de Biblio.

En Vieno, centra Eöropo, aperis la arbo de Kristnasko, kiu dum la 19-a jarcento disvastiûis en la tutan mondon.

La kutima arbo por tiu celo estas Abio, kies branîoj konserviûas verdaj dum la vintro kaj pro tio estas dirata tre fidela.

 

En ramanismo kaj budhismo arbo ankaö havas funkciojn. Io estas Arbo de la mondo, Arbo de la vivo.

Per arbo estas figurata la akso de la mondo: Ïivao estas la

centra trunko, Bramaho kaj Viïnuo estas la flankaj branîoj

Sub arbo Budho (vd) fariûis eklumiûinta.

E. Pauli.

 


ARBO DE BONO KAJ MALBONO. 0471.

 

1. Arbo de bono kaj malbono estas praa mito de Mezoriento. Kelkaj estas enhave pli teologiaj, kelkaj pli filozofiaj, sed îiuj antropologie signifaj. Foje prezentita kiel arbo, foje kiel herbo, ûi enhavis la sciencon pri bono kaj malbono.

 

2. La versio de la juda biblio pri la Arbo de Scienco (hebree ets hadaat) de Bono kaj Malbono, ne estas la plej antikva, sed estas la plej disvastiûinta.

Tiu arbo de scienco situis en mezo de Paradizo (Gen. 2,9) (vd).

La unuaj gepatroj Adamo kaj Eva estis malpermesataj de Dio manûi el la fruktoj de arbo de scienco (Gen 2, 17). Tamen ruza parolanta serpento persvadis ilin manûi (Gen 3, 6). Pro tio la unuaj homoj estis elpelitaj de Dio el Paradizo (Gen 3, 23).

 

Kelkaj eksterbibliaj fantaziaëoj asertas, ke ankaö la birdoj kaj aliaj bestoj estis persvaditaj de la serpento manûi, kaj ke konsekvenco ankaö ili fariûis mortemaj. Nur la fenikso ne manûis, kaj pro tio ûi ne mortas, îar rensaskas el la cindroj.

 

3. Mezepoke oni opiniis, ke la malpermesata frukto estis pomo (latine malum).

Sed tiu latina malum signifanta pomon estas konfuzo kun la semida esprimo malum signifanta malbonon.

Aliaj interpretoj identigis la ne permesatan frukton kun la fiko, foje kun la vinbero, foje kun la tritiko.

4. Por mildigi la mitan karakteron de la bela rakonto pri nudulino parolanta kun serpento, la alegoria ekzegezo (vd) provis interpreti la malpermeson manûi frukton kiel figuran manieron malpermesi malbonan faron.

La arbo aspektas kiel simbolo de la virino, alternative bona kaj malbona, kun kiu la viro alterne faras sian seksan sperton.

 

Takse, por interpreti mitojn multe pli helpas la psikanalizo ol la erudicia ekzegezo. Per tiu alia fruktodona rimedo de interpreto, la rezulto estas almenaö kelkaj pensoj por la îiutaga filozofio.

E. Pauli

 


ARBO DE PORFIRIO. 0472.

L: Arbor Porphyriana.

A: Tree of Porphyry. F: Arbre de Porphyre. G: Arbor Porphyriana. H: Arbol de Porfirio. I: Scala di Porfirio.P: Arvore Porfiriana. R:

 

1. Arbo de Porfirio estas diagramo, kiu ilustras la klasadon de la entoj, enkadre de vidpunktoj nomataj antaöpredikamentoj (vd 0333), per ilia subordigo en sinsekvo de specoj kaj genroj progresive pli ûeneralaj.

Tiu esprimo arbo estas menciita de Porfirio la Fenica, aötoro de la verketo Enkonduko en la Kategoriojn de Aristotelo, diskonigata per la greka titolo +ÆF"(T(Z (Eisagoge-o).

Eble en ûi estis ankaö la didaktika desegnaëo. En la plej antikvaj tekstoj de logiko oni trovas, kun kelkaj varioj, la ilustraëon, de la unua kategorio - substanco, esence kiel malsupre, laö jene:

 
 

 

Substanco

 

Kunmetita

 

Simpla

 

Korpo

 

Vivanta

 

Nevivanta

 

Vivanto

 

Sensebla

 

Nesensebla

 

Animalo

 

Racia

 

Neracia

 

Homo

 

 

Oni rimarku, ke centre, ekde de la supro, substanco estas supera genro; korpo, vivanto, animalo estas tri subalternaj genroj; homo estas speco, kiu kunordigas la individuojn, ekzemple, Petro, Paölo, ktp.

La diferencoj estas indikitaj dekstre kaj maldekstre. Sed nur maldekstre subdiviûas la diferenco, per kio okazas la malsupreniro, en îiam pli malvastaj subalternaj subgenroj.

Sed kiam estas atingata la homo, tiu jam ne subdivideblas, pro manko de nova specifa diferenco.

 

2. Same, sub la aliaj superaj kategorioj (kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, situo, aktivo, pasivo, havo) okazas porfiriaj arboj, per kiuj organiziûas la univokaj konceptoj. Kutime la didaktikaj manualoj de logiko ne prezentas tiujn aliajn diagramojn.

Kvankam estas prezentita la arbo de substanco kiel la arbo de Porfiro, fakte tiu estas nur unu el la porfiriaj arboj, nome tiu de la substanco; tiel same okazas la porfiria arbo de la kvanto (vd), de la kvalito (vd) kaj tiel plu la aliajn.

Per tiuj dek porfiriaj arboj klasifikeblas la tutaëo de la univokaj konceptoj.

E. Pauli.

 


ARCHÊ - S . (Gr: 0472).

 

1. Greka vorto, ekvivalentas al la latina principium (= principo), por signifi komenciûon, estradon.

Vortformoj en kunmeto kun •DPZ: arkaika (vd), arkaismo (vd), arkano (vd), arkeologo, arkeologio (vd), arketipo (vd).

Simila estas la greka vortero •DP4- (= arki-), kun la koncernaj vortformoj: arkitekto, arkitekturo (vd).

 

2.Arché estas tio, kio estas en la principo kiel konsistiganta elemento, inkluzive kiel kaözo. Estas do arché tio kio estas en la principo en îiuj sencoj.

Tucidido distingis inter komenco de la peloponeza milito kaj ties kaözo (I, 23, 4-6). Tiel same Aristotelo difinis la filozofion kiel estanta konon de la unuaj principoj (•DPV4) kaj kaözoj ("ÆJ\"4) (Met. I,2. 982b 9).

Kiel avertite, la greka ne estas nur la samo kiel kaözo (="ÆJ\"), îar fakte la estas îefa elemento, el kio estas faritaj la aferoj.

Sed analogie arché partoprenas en la kaözado. Pro tio Aristotelo nomis ûin per materia kaözo. Laö uzo de Aristotelo estas kvar fundamentaj kaözoj: materia kaj forma (enaj kaözoj), efika kaj cela (eksteraj kaözoj).

 

3. La antaösokrataj filozofoj centrigis sian esploron en la determino de la unua elemento, kiun ili nomis la •DPZ.

Laö Taleso la arché estas la akvo; laö Anaksimandro io nedifina(ápeiron); laö Anaksimeno la aero; laö Heraklito la fajro.

Kvankam îiuj eraris pri la efektiva arché, ili tamen korekte elpensis la nocion la arché, îar fakte el io pli fundamenta elemento formiûas la aliaj pere de komplikaj kombinaëoj.

Kontraste, la plej simplaj antikvaj homoj pensis erare, supozante ke Dio rekte kreis îiujn variaëojn, kiel oni legas en la biblia unua paûo.

4. !DPV4 estas la aksiomoj ekde kiuj eliras îiu demonstro (Met., IV, 3 kaj 4).

E. Pauli..

 


A RECTO AD OBLIQUUM. Rezono... (L: 0473).

 

1. Latina esprimo ekvivalenta al "ekde la rekto al la oblikva", cele al la konkludo.

 

2. La rezono en kontraöa ordinara direkto fariûas per la gramatika anstataöigo de la ordinara termino per alia ekvivalenta, kiu tamen estas nur parto de la efektiva subjekto aö predikato.

Okazas do nur nesilogistika inferenco (vd), laö alnoto de Leibniz, kiu donis la sekvajn ekzemplojn:

"Jesuo Kristo estas Dio:

sekve, la patrino de Jesuo Kristo estas Patrino de Dio".

Kaj "Dio punas al homo; estas tiel, ke Dio ûuste punas al tiu, kiu punas;

do, Dio punas ûuste al homo" (Novaj Eseoj, IV, î. 17, &sect; 4.).

E. Pauli.

 


AREOPAGO (Z). 0474.

Gr: UD,4@HBV(@H. L: Areopagus.

A: Areopagus. F: Aréopage. G: Areopag. H: Areópago. I: Areopago. P: Areópago. R: (Areopág).

 

1. Etimologie, Areopago devenas rekte el la greka UD,4@HBV(@H, laövorte Monteto de Areso (Dio de la milito kaj filo de Zeöso kaj Hera).

 

2. Areopago estas la nomo de la îefa atena urba monteto, alte 100 metrojn. En la supro estis konstruita la Akropolo (•6D@H = plej alta, B`84H = urbo).

 

3. Tribunalo. Lokigita en la Akropolo supre de Areopago, la îefa tribunalo de Ateno fariûis konata per la sama nomo de Areopago.

La povo de tiu tribunalo kreskis okaze de la reformoj de Solono, 595 a. K. Ûi estis konsistigita de eksarkontoj kaj respektemaj homoj, kaj influis la grekan vivon, juron, politkkon, religion

Konservis Areopago stabilan agadon ûis îirkaö 400 p. K., kiam la institucioj de Ateno estis faligitaj de la kristana imperiestro de Konstantinopolo.

 

4. Apostolo Paölo ankaö parolis al la homoj de Areopago, je la jaro 52, invitite de stoikistoj kaj pitagoranoj, por prezenti siajn ideojn pri Jesuo. Li duone sukcesis:

"Kaj aödinte pri releviûo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aöskultos vin denove pri tio. Kaj tiel Paölo eliris el inter ili. Sed iuj viroj aliûis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino nomata Damaris, kaj aliaj kun ili" (Agoj de Apostoloj, 17,32-34).

Tio montris, ke, jam ekde la komenco, intelektuloj tendencas konsideri ne sufiîaj la argumentoj de la kristana kredo.

E. Pauli.