APRAKSIO (N). 0453.

Gr: B D " > \ " , -" H .

A: apraxia. F: apraxie. G: Apraxie.H: apraxia. I: apprassia. P: apraxia. R:

 

1. Erudicia vorto, el la greka B D " > \ " (= mallaciûo, senago), kunmeto el la seniga (= sen) kaj B D V > 4 H (= ago), metita en faka uzo iniciate de Gogol, en 1873.

Substantiva radiko.

 

2. Apraxio esta psika anomalio, karakterizata per la perdo de la inteligenta uzo de la aëoj. Rilatas al agnozio (vd), afemio (vd), agrafio (vd).

Psikologio esploras la internajn kaözojn de la apraksio.

E. Pauli.

 


APREHENSIO (N). 0454.

L: apprehensio, -onis.

A: appreehension; seizing. F: apréhension. G: Aprehenzion. H: aprehensión. I: apreenzione. P: apreensão. R:

 

1. Erudicia vorto, deveninta rekte el la latina apprehensio, kunmeto el la aktiva a- ad- (= al) kaj prendere (= preni, kapti).

En latinidaj lingvoj el apprehendere devenas la vortoj, kiuj signifas lerni: en Portugala aprender, en la franca apprendre.

Substantiva radiko. Vorformoj: aprehensio, aprehensii, aprehensiiva, aprehensiiveco.

 

2. Aprehensio estas la operacio de aktiva ekkapto de la objekto fare de la fakulto de kono. Ekzemple, aprehensio de la situacio; aprehensio de la esenco. Rimarku, - aprehensio de la esenco estas pli facila, ol la aprehensio de la ekzisto; perfekta aprehensio de la situacio, gravas por saûa decido en kazo de danûero.

Nuance, koncepto (vd) prezentas la konsistigajn elementojn de la objekto, dum aprehensio elstarigas la aktivan sintenon de la fakulto, kiam ûi kaptas tiajn konsistigojn de la objekto; tiusence oni parolas pri kompleta aö ankoraö ne kompleta koncepto, dum aprehensio elstarigas la kompletan kapton de la informo.

Estas ankaö distingo inter percepto kaj aprehensio. Dum percepto estas nur konstato de objekto, aprehensio ekkaptas la kompletan informon de la elementoj konsistigantaj la perceptatan objekton.

Ankaö ne okazas identeco inter aprehensio kaj la proksimaj: ideo (vd), nocio (vd), intuicio (vd).

 

3. Foje oni parolas pri aprehensio nur kiel unua operacio de la menso, kiel distinga de la dua.

La skolastika uzo de la latina Apprehensio, por signifi mensan kapton de objekto, okazas ekde la 13-a jarcento, kaj jam klare distinga de la sua mensa operacio. W. Ockam assertis: "Inter la agoj de la intelekto unu estas la aprehensiiva, rilatiûinta al îio, kio estas agata de la intelekta kapablo, la alia eblas nomi juûiva, îar per ûi la intelekto ne nur aprehensias la objekton, sed ankaö donas al ûi la konsenton aö malkonsenton" (In Sent., Prol., Q. 1, 0).

Por W. Ockam la aprehensia ago povas konsisti el la kreo de propozicio, aö en la ekkono de jam formita aro de konoj (Quodl., V, q.6).

 

Aprehensio kiel filozofia termino reaperas en modernuloj, ekzemple Chr. Wolff (Log., § 33) kaj E. Kant, îiam kun la distingo inter simpla ekkapto de la konataj objektoj kaj la posta komprenigado. Kant, en la 1-a eldono de Kritiko de la p. r., parolas pri "sintezo de la aprehensio", per kio la multobleco en la reprezentado fariûas "la unueco de la intuicio".

E. Pauli.

 


APRIORA. 0455.

Gr: B D ` J , D @ < . L: a priori.

A: a priori. F: a priori. G: apriorisch. H: a priori. I: a priori. P: a priori. R: (apriórnyj).

 

1. Erudicia vorto, deveninta el la latina a (= el) kaj la kompara adjektivo prior (= unua, antaöa), kontrasta kun posterior (= posta, posteriora), kiel en aposteriora (vd).

Adjektiva radiko. Vortformoj: apriora, apriore, aprioreco, aprioraëo, apriorismo (vd).

 

2. Semantike, apriora prezentas diversajn uzojn tra la historio, el kiuj unu progresis en vastan sencon, dum alia striktiûis modernepoke en gnozeologian sencon.

La grekaj du kontraöaj ekvivalentoj tradukitaj per la latinaj apriora kaj aposteriora estas kaj , enkondukitaj en fakan uzon fare de Aristotelo (Met., V, 11. 1018b 30-35).

Ordinare la naciaj lingvoj uzas rekte la latinan formon, influe de la latina skolastiko. Sed la esperantigo per apriora kaj posteriora estas tre utila pro la rezultinta fleksebleco.

La erudicia uzado de apriora jam troviûas en la latinidaj tekstoj de Tomaso el Akvino (1225-1274) kaj de W. Ockam (1280-1349). Sed tiu uzo disvastiûis kun Alberto el Saksio (1316-1390), per siaj komentarioj pri Aristotelo (In Anal. post., I, q. 9) (vd. Prantl, IV, 78), kie la demonstro el la kaözo en la efikon estas nomata apriora demonstro kaj demonstro propter quid, dum estas nomata aposteriora demonstro tiu el la efikoj en la kaözon kaj demonstro quia.

Reprenas la esprimon J. Zabarella, Kartezio.

Enkondukis; J. Locke la gnozeologian uzon.

La gnozeologia aprioreco estis vaste uzata de Kant, por interpreti la konon kiel kunmeto el sensaj fenomenoj riceventaj de la konkablojn apriorajn formojn (vd 0456).

 

3. Apriora, vastasence, estas tio, kio en seria sekvo, estas antaöa. Kontraste, apriora estas tio, kio estas posta, nome aposteriora (vd).

Ekzemple, kaözo estas ontologie apriora rilate la efikon. Same, kono de la fenomenoj estas gnozeologie apriora rilate la universalon el ili prenita per ûeneraligo.

Pro la korelativeco inter apriora kaj aposteriora, tio kio diriûas esence pri apriora validas inverse pri aposteriora.

 

Striktasence, apriora enhavas la gnozeologian sencon esti formo de la konkapablo, antaöekzistanta al la efektiva objekto konata. Certamaniere, tiu gnozeologia senco estas nur unu el la pluraj specoj de aprioraj aferoj.

 

4. Specoj de aprioreco. La specoj de aprioreco povas okazi laöforme kaj laömaterie.

Malofte oni estas atenta al la formo, per kio fariûas la aprioreco. Foje laömaterie distingitaj apriorecoj havas aspekton de laöforma aprioreco; ekzemple, la aprioreco laönature kontraste kun la gnozeologia.

Aspektas apriora laöforme la distingo inter kaözoj quia kaj propter quid. Tamen, tiu distingo apartenas al la kaözoj mem, do ne al la formo de la aprioreco.

 

5. Laömaterie, la aprioreco diversiûas laö la aferoj, kiuj efektive montriûas esti antaö alia.

Ordinare filozofoj akordas pri la aprioreco en kelkaj el la aferoj. Alidire, en îio estas sistemo, en kio unuj elementoj estas aprioraj (antaöaj) rilate la aliaj.

En logiko okazas la sinsekvo de la mensaj operacioj.

En metafiziko gravas la antaêco de la gnozeologiaj demandoj rilate la ontologiajn.

Interne de la gnoziologio estas metata la antaöeco de tio, kio estas rekte evidenta kaj tio, kio estas nur malrekte evidenta.

Koncerne al objekto estas demando pri tio, kio apartenas al konkapablo kaj tio, kio estas de la objekto mem, sendepende de la konkapablo. Jen kiam okazas la aserto de Kant, ke en la menso antaöekzistas aprioraj formoj (vd) rilate la objekton.

En filozofio la intereso falas sur la gnozeologia aprioreco kaj aposterioreco, dirita rilate la evidentecon de la konoj, kaj sur la ontologia aprioreco kaj aposterioreco, dirita rilate la kaözojn.

 

6. Pri la ontologia vidpunkto de aprioreco kaj aposterioreco jam avertis Aristotelo, kiam li faris distingon inter "tio, kio estas antaöa kaj pli konata de ni" (hemâs) kaj "tio, kio estas antaöa laönature" (N b F , 4 ), tio estas ontologie.

 

Aristotelo klarigis:

"Per antaöa kaj pli konata de ni, oni komprenu tion, kio estas pli proksima de la sensaco; sed dirante antaöa kaj pli konata absolute, oni mencias tion, kio ests pli malproksima de la sensaco".

La plej proksimaj de la sensaco estas la individuaj objektoj; la plej malproksimaj estas la universaloj, kaj ili estas unue absolute, laönature" (An. post., I, 2. 72a 1 ks).

 

En tiu aristotela kunteksto, Alfarabi enkondukis la distingon inter demonstro propter quid (= pro kia kaözo) kaj quia (= îar).

Tiuj distingoj estis nomataj de Alberto la Granda, respectikve apriora kaj aposteriora:

"La demonstro estas duobla; unu devenas el la kaözoj al efiko, kaj nomiûas demonstro apriora (a priori) aö demonstro propter quid, aö demonstro perfekta, kaj tiu îi demonstro konigas la rezonon per kio la efiko ekzistas.

La alia estas la demonstro, kiu devenas ekde la efikoj al la kaözoj, kaj nomiûas demonstro aposteriora (a posteriori), aö demonstro quia, aö demonstro ne perfekta, kaj tiu îi demonstro konigas la kaözojn per kiuj la efiko ekzistas" (In An. post., I, 9).

 

7. Estas konate, ke la prezentitaj pruvoj pri la ekzisto de Dio (vd) reduktiûas al du genroj: apriora (aö ontologia) kaj aposterioraj.

La apriora pruvo pri la ekzisto de Dio, akceptata de malmultaj, ekiras el la koncepto mem de la esenco de Dio.

Anselmo el Canterbury (1033-1109), inventinto de tiu pruvo, diris ke Dio esence estas la ekzisto, kaj ke pro tio li povas esti pensata nur kiel ekzistanta.

 

Inverse, la aposterioraj pruvoj pri la ekzisto de Dio esploras faktojn, kiuj postulas kaözon ne kaözita. Îu ekzistas tiaj faktoj, kaj pri kiuj estas tiaj faktoj, diskutas la filozofoj.

Kartezio prezentis la fakton mem, ke ni havas la denaskan ideon pri Dio; nur Dio povas esti adekvata kaözo de tia ideo; do, ekzistas Dio kiel kaözo de nia denaska ideo pri Dio.

Same aposterioraj estas la pruvoj, diskonigataj per la nomo de "kvin vojoj", tiel kunordigitaj de Tomaso el Akvino (Sum. theol., I, q. 2, art. 3). Tiuj kvin faktoj eksplikendaj per la ekzisto de Dio estas la jenaj: sinsekvo de movoj, sinsekvo de kaözoj, kontingenceco de la mondo, ekzisto de gradoj en la ento, ordo de la mondo.

7. La gnozeologia uzo de la vorto apriora okazis influe de la tiutempaj racionalismaj filozofioj. Gnozeologie apriora estas tio, kio jam antaö ekzistas en la konkapablo.

Kant disvolvis la apriorecon en gnozeologia kampo per la eksplicita uso de la vorto kaj per subtilaj aranûoj de la aprioraj formoj.

Okazas aprioraj formoj en la sensoj kaj en la intelekto. Spaco estas apriora formo de la eksteraj sensoj. Tempo, apriora formo de la internaj sensoj.

Por la intelekto estas 12 aprioraj formoj. Ankaö por la praktika rezono okazas la apriora formo, per kiu okazas la devo bone agi (vd 0456).

E. Pauli.

 


APRIORAJ FORMOJ (de kono). 0456.

A: a priori form. F: forme apriori. G: a priori Formen. H: formas a priori. I: P: formas a priori. R:

 

1. Kiam la konkapabloj funkcias, okazas kelkaj antaöaj kondiîoj, nomataj aprioraj formoj, sen kiuj la kono ne efektivigeblas.

Kiom da elementoj de la kono estas aprioraj, - jen la demando, pri kies respondo ne facilas, kaj okazis pluraj proponoj.

 

2. La gnoziologia aprioreco povas esti nur parta, kiel ekzemple, se oni konsideras subjektivaj la koloroj, sed ne la korpon prezentantan koloron.

 

Kelkaj aspektoj de tiuj subjektivaj kondiîoj estas nomataj anticipoj de la kono (vd. 0343) kaj anticipoj de la percepto (vd 0344).

 

Certamaniere, îiuj operacioj de la menso estas aprioraj formoj, enkadre de la principo ke ili ne estas la objekto mem.

Sed okazas pluraj manieroj prezenti tiujn antaöekzistantajn elementojn. Por Platono, neoplatonismo, aögustenismo, karteziismo la universalaj ideoj antaöekzistas al la empiria sperto; pro tio ili estis diritaj denaskaj.

Kontraste la modera racionalismo (tipa de Aristotelismo kaj tomismo) prenis la universalojn per abstraktado aplikita al la empiria sperto; la aferoj mem interligiûas, tiamaniere ke tiuj abstraktigitaj universaloj signifis ion ontologie ekzistanta. Nominalistoj, empiristoj, pozitivistoj, îiuj atomismaj formoj asertas ke la universaloj estas nur nomoj, sen io responda flanke de la individuoj, kiu restas nur individuaj.

En îiu interpreto okazas io gnozeologie apriora, kvankam neniu uzis la vorton. En denaskaj universaloj, la aprioreco estas la denaskeco mem. En la interpreto per abstraktado, la aprioreco okazasa en la stato de la abstraktigitaj konoj. En la nominalisma teorio, la universalaj nomoj ion imagas por kunordigi sub unu nomo la ensemblo de la individuoj.

 

3. La aprioraj formoj povas atingi multe pli profunde la konfakultojn.

Kant kaj post li la ideistoj ûenerale elstarigis tiujn apriorajn formojn kaj pro tio iliaj filozofioj estas nomataj apriorismaj.

 

En kantia kunteksto (vd. 455-4), aprioraj formoj estas stabilaj elementoj antaöekzistantaj en la konkapablo, kaj kiuj almetiûas al la kono de fenomenoj.

Tiaj aprioraj formoj, laö Kant, ne okazas en la eksteraj sensoj, sed en la internaj sensoj kaj en intelektaj fakultoj.

4. En la internaj sensoj, imagpovo kaj memoro, okazas du aprioraj formoj, - spaco kaj tempo, - kiuj do almetiûas al sensaj fenomenoj. Kiam la fenomenoj aperas, ili estas perceptataj samtempe kiel fenomenoj spacigitaj. Kaj tempigataj.

Kiam la spacigita fenomeno de la eksteraj sensoj estas transdonataj al la internaj sensoj, ili estas organizataj en spaca kakdro kaj en tempa sinsekvo.

5. En intelekto okazas 12 fundamentaj aprioraj formoj kiel konceptoj de la pura racio, kaj unu apriora formo en la praktika racio.

Kiam la spacigitaj kaj tempigitaj objektoj estas komprenataj de la intelekto, ili havigas al si 12 fundamentajn konceptojn, nome aprioraj kategorioj, sen kiuj oni ne pensas ilin.

Kant prezentis la tabelon de la kategorioj (vd), en triopoj, laö jene:

de kvanto - unueco, plureco, totaleco;

de kvalito - realeco, neo, limo;

de rilato sed alternative - akcidenco aö substanco, kaözeco aö dependeco, aganto aö paciento;

de modaleco - ebleco, ekzisto, neceso.

 

Elstaras inter la 12 kategorioj, tiu de realo. Tio signifas, ke la empiriaj fenomenoj ne estas realaj sendenpendaj aferoj de la konanta subjekto. Tamen la konanta subjekto konas la objekton nur kiel reale sendependan, kaj povas kompreni ûin nur kiel realan. Dum oni sonûas, la sonûo okazas kiel reala; tamen poste oni malkovras, ke ûi ne estis io reala. Same, per atenta analizo, laö opinio de Kant, oni malkovras, ke neniu mensa objekto estas reala. Do tiu realo estas nur apriora formo.

 

Kant metis, kiel jam dirite, ankaö en la praktika racio aprioran formon. Per tiu formo estas apriore determinita la moralaj devoj.

Tiu apriora formo de la praktika racio li nomis kategoria imperativo (vd), kaj konsistas en la averto Ich soll! (=mi devas!).

 

6. Aliaj filozofoj, akceptante la apriorecon de formoj en la konkapabloj, prezentis tamen aliajn tabelojn de kategorioj (vd 3633). Kompreneble, la kategorioj en si mem ne rekte rilatas al la aprioreco. Kategorioj por unuj filolozofoj, ekzemple aristotelanoj, estas realaëoj; por aliaj, kiel Kant, ili estas nur aprioraj formoj de la intelekto.

 

En la dialektika ideismo de Fichte, Schelling kaj Hegel apriora kaj aposteriora ricevis apartan klarigon, ekde la mi, aö memo (vd)..

En la fenomenologio de Edmund Husserl la formalaj esencoj estas aprioraj, sed ankaö okazas iu speco de apriorismo en la materiaj esencoj (materia apriorismo) (vd).

Max Scheler asertis, ke per iu emocia intuicio estas atingataj materian aprioron, krom la objektoj atingataj de la intelektisma intuicio (vd).

7. Empiriistoj, pozitivistoj kaj neopozitivistoj reduktas la efektivan obketivecon al la malmulto de la empirio. La resto havas nur formalisman utilecon. Jen speco de apriorismo rilate al îio pureformalisma.

 

Wittgenstein, nur akceptas la apriorecon en formalisma senco, enkadre de la logiko.

Reichenbach, kontraö la ideismaj apriorecoj: "Ekzistas nenio simila al la sinteza aöto-evidenteco; la ununuraj fontoj akcepteblaj de kono estas la sensa percepto kaj la analiza aötoevidenteco de la taötologioj" (The theory of probability, p. 372)

Clarence Irving Lewis (1883-1964), enkadre de sia "koncepta pragmatismo", supozas, ke la menso havas aprioran kadron, sen kiu ne eblas pensi. Aliflanke, la aferoj funkcias sen tiu aprioreco. Îar oni ne kapablas pensi alimaniere, fakte neniam la aferoj estas precize atingataj (Mind and the world order, 1929).

E. Pauli..

 


A PRIORI. (L: 0456).

Latina esprimo, ekvivalenta al apriora (vd 0455), kontraste al a posteriori, siavice ekvivalenta al aposteriora (vd 0445).

E. Pauli.

 


APROBI, -O (*). 0457.

L: approbo, -avi, -atum, -are; approbatio, -onis.

A: approve; approbation. F: approuver; approbation. G: billigen; Biligung. H: aprobar; aprobación .I: approvare; approvazione. P: aprovação. R: (odobriat ) (v).

 

1. Etimologie, aprobi devenas el la latina approbare (= aprobi, pruvi), kunmeto el ad (= ad) kaj probo, -are (= pruvi, aprobi, laödi), enkadre de la hindeöropa radiko bheu- (= kreski, esti).

Verba radiko. Vortformoj: aprobi (tr), aprobo, aprobinda, malaprobi (tr), malaprobo, malaprobinda.

 

2. Aprobi estas favore opinii pri io laö la vidpunkto de valoro. Ekzemple, aprobo de konduto, de iniciato, de propono.

En aprobo pritraktiûas pri valoro en senco de bono, kaj ne de logika rekteco. Tamen, malrekte ankaö la logika rekteco povas esti rigardata kiel io bona. Tia estas la kazo de aprobo en ekzamenoj pri sciencoj.

 

3. Specoj. Laöforme, aprobo povas esti oficiala, ekzemple, aprobo per leûo, kaj privata, ekzemple, la individua aprobo de aîeto.

La aprobo okazas laö gradoj, aprobante per pli alta taksado, ekzemple, valoroj de la racio, ol la valoroj de la sensoj. Tiusence, io povas esti aprobita kiel plaîa al sentoj, sed tamen malplaîa al la racio.

Pri tio jam avertis Kant (Kritik der Urteilskraft, par. 54).

 

4. Laömaterie, aprobo diversiûas laö la bono pri kio fariûas la favora opinio. Ekzemple, aprobo de leûo; aprobo konduto; aprobo de teknikaëo; aprobo de novaj limoj de lando.

En ûenerala klasifikado, bono povas esti la morala (pri konduto); en îi kampo okazas la morala aprobo. Tiu estas la ofta lingvaëo de edukistoj, kaj estas la aprobo pri kiu multe okupiûas la anglaj filozofoj Hobbes, Cudworth, Hume, Shaftesbury.

Cetere, bono povas esti la agrabla; en îi alia kampo okazas la aprobo pri agrabaj sentoj, tuïoj, manûaëoj, odoroj, ktp. Îi tie edukistoj kaj moralistoj aprobas la superajn valorojn kiel la preferaj, kaj aprobas kiajn estas la superaj valoroj.

E. Pauli.

 


APROPTOSÍA. (Gr: 0457).

A: F: G: I: P: aproptosia. R:

 

1. Greka esprimo, ekvivalentas al singardemo. Kunmeto el -B D ` H (= kiu ne? ) kaj B 4 f F 4 H (= falo).

 

2. Stoikistoj, post prezenti la dialektikon kiel virton, aldonis, ke ûi inkluzivis ankoraö aliajn virtojn, interalie la singardemon en juûo.

Laö Zeno "La dialektiko estas necesa; ûi estas virto, kaj entenas plurajn aliajn apartajn virtojn:

singardemon ) en la juûo, kiu konsistas en la scio kiam konvenas doni aö nei la konsenton;

reziston al ïajno de vereco, kiu gardas nin kontraö la falsaj eksteraëoj;

reziston en la konvinko, kiu ne lasas transiri el unu principo al alia;

laste, la rektecon de intenco, per kio la spirito emas la veron en la perceptado" (DL, VII, 1.46).

E. Pauli.

 


APROSPTOSÍA (Gr: 0458).

 

1. Greka esprimo, ekvivalenta al libereco por erari, aö fali. Kunmeto el -B D ` H (= kiu ne?) kaj B 4 f F 4 H (= falo), siavice el B \ B J T (= fali).

 

2. Pri legeblas en Aleksandro el Afrodizo (De an. 150).

E. Pauli.

 


APTA, -ECO (N). 0458.

L: aptus, -a, -um; aptitudo, -inis.

A: ability. F: Aptitude G: Eignung. H: aptitud. I: aptitudine. P: aptidão. R:

 

1. Vortformado el apta. Etimologie, apteco devenas el la latina aptitudo (= apteco), siavice el aptus, - a, - um (= apta).

Vortformoj: apta, apteco, aptigi, aptiûi, malapta, neapteco. Proksima verba radiko: adapt-i.

 

2. Apteco estas proporcia kapablo de individuo por bone plenumi specifajn taskojn. Ekzemple, la apteco de kelkaj individuoj, por esti gvidantoj, la apteco de aliaj por esti artistoj.

Nuance, taögeco (vd), el la germana verbo taugen, signifas ke io valoras kiel bona, aö utila, por io, dum apteco simple kaj rekte nur rilatas al ûusteco de funkcio.

Kapablo rilatas al apteco en tio, ke apteco estas la kapablo dum proporcia al celo, kaj la kapablo mem estas precipe la povon de faro. Ekzemple, konkapablo, kontraste kun apteco de la konkapablo por esti verkisto.

Efektive devas okazi proporcio inter kaözo kaj efiko. Oni imagas kutime ke apteco estas alvoko, eî dia alvoko. Fakte, tamen, apteco estas faktoro kiu proporcie pli efike agas.

Se la individuoj estas multflanke malsamaj, ili konsekvence aptiûas malsame al la sama tasko. Gravas do difini la ûustan aptecon de îiu, por ke li sukcese aplikiûu al tiu tasko, al kiu liaj kapabloj estas pli aptaj.

Foje homoj malsukcesas, ne pro manko de ûenerala kapablo, sed pro eraro de apliko de havataj aptecoj.

Aliflanke, tiu selekto nur eblas por taskoj divideblaj en la socio. Kelkajn taskojn îiuj devas plenumi preskaö egale. Sekve, tiuj, kiuj ne kapablas tion, fakte restas îiam malplisukcesaj.

3. Eduko povas efikigi la aptecon. Per la eduko tre progresis la homaro.

Eduka orientiûo (vd) orientas la edukendulojn en direkto de iliaj naturaj aptecoj.

 

Ne nur oni efikigu la plej elstarajn kapablojn, por profesie sukcesi, sed oni ankaö regenerigu kelkajn aliajn ne tiel kapablajn aptecojn. Ekzemple, kiu ne havas sufiîan aptecon por percepti la harmonion de la muzikaj sonoj por esti muzikisto, tiu ekzercu sin multe, por almenaö esti konsumanto de la muziko.

 

4. Psikologoj kaj pedagogiistoj, ekzemple Claparède, kreis metodojn por diagnozi la aptecon sufiîe frue, por ke ekde la komenco îiuj individuoj estu adekvate orientataj por elekti trafe sian profesion kaj zorgi pri la koncerna preparo.

Varias la opinioj pri la plej bonaj metodoj. Kelkaj agas statistike pri praktikaj rezultoj. Aliaj estas pli teoriaj, atentaj al genetikaj kaj faktoroj de la medio.

E. Pauli.

 


AQL (= Intelekto).(Ar: 0458).

 

1. Mezepoka araba vorto, per kiu la arabaj filozofoj tradukis la grekan nous (= inteligenteco) kaj samtempe reesploris la interpretojn faritajn de la helenaj komentariistoj de tiu neklara nocio trovata en aristotela libro Pri la animo, III, 4-5.

 

2. Ekde la antikva Teofrasto ûis Mezepoko oni akre diskutis pri la naturo de la du intelektoj: pri la aganta intelekto, per kio fariûas la abstraktado, kaj pri la pasiva intelekto, per kio okazas la kompreno.

 

3. Pro neoplatona influo, Aleksandro el Afrodizo interpretis la apartan intelekton kiel eksteran substancon kaj kiel identigitan kun Dio.

La repreno de tiu vidpunkto, fare de gravaj filozofoj, influis la mezepokan filozofion, kaj kreis konfliktojn inter filozofoj kaj religiaj superaj instancoj (vd ...).

 

4. La alia interpreto estis tiu de la helena komentariisto Temistius, kiu reinterpretis la agantan intelekton kiel individuan kapablon ene de la animo. Tomaso el Akvino disvolvis detale tiun vidpunkton.

E. Pauli.

 


A QUO....AD QUEM... (L: 0458).

 

Latina esprimo, ekvivalenta al "ekde io... al io". La konjunkcio a (= el, ekde) signifas la deirpunkton, kaj quo la lokon ekde kie fariûas la movo. Siavice ad quem signifas la lokon de alveno (vd. L: 0002).