APOKALIPSO (Z). 0427.

 

Gr : B @ 6 V 8 L B F 4 H , -, T H . L: Apocalypsis.

A: Apocalypse. F: Apocalypse. G: Apokalypse. H. Apocalipse. I: Apocalisse. P: Apocalipse. R: (Apocálipsis).

 

1. Erudicia vorto, Apokalipso devenas el la grekaj elementoj B ` (= el) kaj 6 " 8 L B J ` H (= kovrita), kun la fina signifo de revelacio.

Substantiva radiko. Vortformoj: Apokalipso, apokalipsa.

 

2. Apokalipso estas nomo de la lasta libro de la kristana Nova Testamento, verkita de homo nomata Johano, kaj kiu la tradicio diras esti la sama verkisto de la Evangelio de Johano, apostolo de Jesuo.

La temo de Apokalipso kvankam teologia, rilatas ankaö al filozofio pri religio. Kiel literatura ûenro (vd), Apokalipso estas nur unu ekzemplo de tiu apokalipsa ûenro (vd 0426), pri kio la filozofio pri arto kaj filozofio pri kulturo ankaö okupiûas.

 

3. La origina signifo de Apokalipso kiel revelacio konserviûis nur en la titolo de la verko de Johano. Anstataö esti prezentata per la tradukita versio, - kaj tiam la titolo estus tradukita per Revelacio, - restis la titolo tiel kiel en la greka.

Pro la fakto ke ne îiuj komprenas erudiciajn vortojn kaj îar malaperis la kompreno pri tiu speco de literatura ûenro, kreskis la mistera karaktero de la libro Apokalipso.

 

Semantike, hodiaö Apokalipso jam ne rekte signifas revelacion.

En propra senco Apokalipso estas nur nomo de libro.

En figura senco, apokalipso signifas la karakteron de io simila al la enhavo de tiu libro, pro ties mistera enigmeco (almenaö ïajna) kaj ties teruraj imagoj.

 

Subdistingiûas, per la maniero de la revelacio, du apartaj signifoj de la origina vorto apokalipso:

- foje apokalipso nur signifas revelacion ûenerale, laö la ordinara senco;

- foje revelacion de vero aparte kaïita en envolvaëo.

 

Kun la ordinara senco, la vorto apokalipso aperas 18 foje en la greke verkitaj libroj de la Nova Testamento.

Tamen, la semantika tendenco firmigis la duan sencon de apokalipso kiel revelacion de veroj aparte kaïitaj en envolvaëoj.

 

En tiu dua senco Apostolo Paölo jam pli frue ol Johano uzis la terminon en la Epistolo al Galatoj, tradukebla per "malkaïo", jene:

"Îar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikata de mi, ke ûi ne estas laö homo, îar mi ne ricevis ûin de homo, kaj ûi ne estas instruita al mi krom per malkaïo (= apokalipso) de Jesuo Kristo" (Gal. 1,11-12).

Poste, Johano, priskribante, "la apokalipson de Jesuo Kristo" (Apok 1,1) estis situanta en tiu sama kunteksto de malkaïo de io kaïita en envolvaëoj.

 

4. La aötoro prezentas sin mem, kiel Johano, servisto de Dio (Apok 1, 1). Kaj la tradicio identigas lin kun la apostolo Johano, la aötoro de Evangelio kaj de kelkaj malgrandaj epistoloj.

Se veras la identigo kun apostolo Johano, la aötoro de Apokalipso devas esti almenaö 85 jaraûa, kiam li verkis sian libron enkadre de la persekuto fare de la imperiestro Domiciano, de la jaro 96.

Tiu kalkulo estas farata surbaze de la fakto, ke Jesuo estis krucumita je la jaro 30, kiam Johano estis disîiplo de Jesuo, kaj devis esti almenaö 20 jaraûa. Sed tro frue malaperas la informoj pri Johano la Apostolo en aliaj tekstoj. Li estis menciita lastafoje de Apostolo Paölo, kiel partoprenanto de koncilio en Jerusalemo, okazinta îirkaö la jaro 50 (Gal., 2,7-8). Tiam li estis almenaö 40 jaraûa. Eble Johano ne translokiûis antaö 65 al Efezo, proksime de Patmos, kiu estas la geografia kunteksto de Apokalipso. La aliaj skribaëoj de Nova Testamento nur atingas tiun jaron, kaj, kiam ili okupiûas pri Efezo okazas silento pri Johano.

Rilate la kristanaron, la detalo estas, ke ûi divolviûis kun iom da paco dum la unua jarcento, spite eventualaj persekutoj en kelkaj urboj aö regionoj.

Nero, imperiestro ekde 54 ûis 68, nur persekutis, - laö ne tute certaj asertoj, - la kristanojn ekde la incendio de Romo, okazinta en 64. Sed post kelkaj tempo Nero estis faligita. Vespasiano reordigis la imperion, kiel imperiestro ekde 69 ûis 79. Pere de sia filo Tito, estis detruita Jerusalemo kaj la juda regno (70). Ekde tiam judoj jam ne estis minaco por la kristanaro. Poste regas Tito (79-81), tuj sekvata de Domiciano (81-96), la dua imperiestro kiu persekutis la kristanojn.

 

Domiciano komenciûis pace. Sed kiam okazis la ûenerala manko de vivrimedoj, li agis rigore, kaj foje kruelege. En tiu klimato okazis persekuto al kristanoj. Fine, la servistoj pereigis tiun imperiestron kaj enterigis lin kaïe.

Nun estis la tempo, kiam Johano troviûis arestita sur la insulo Patmos kaj revenis al Efezo, kiel li mem tekstis:

"Mi Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo" (1,9).

 

La persekuto fariûis do la atmosfero, ene de kiu moviûas la etoso de la imagoj kaj de la alegorioj de Apokalipso. Eî interpretita kiel fikcia ûenro, la verko malfermas fenestron super la tiutempa kristana situacio.

En la eklezio de Pergamo estis martirigita Antipas (2,13). En vizio, senpacience Johano rigardas la martirojn petantajn justecon antaö la trono:

"Kaj kiam li (la Ïafido) malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis; kaj ili kriis per granda voîo, dirante: ûis kiam, ho estro, la sankta kaj vera, Vi ne juûas kaj ne venûas nian sangon al la loûantoj sur la tero?" (6,9-10).

 

Unuaaspekte, Johano estas viziulo. En tiu kazo la bildoj de Apokalipso estus vizioj, per kiul li estus ricevinta revelaciojn.

Sed antaö atribui al Johano la karakteron de viziulo, oni ekzamenu, îu la vizioj de la teksto estas nur fikciaj rimedoj de adoptita ûenro de verkado.

 

5. Doktrino. La ûenerala aspekto de la verko Apokalipso estas simila al tiu de aliaj tiutempaj tekstoj redaktitaj laö la fikcia apokalipsa literatura ûenro (vd 0426), kiu floris dum kelkaj jarcentoj. Do, la verko faras revelaciojn per uzo de aparta parolmaniero, vaste kombinita kun impresivaj fantaziaj imagoj, kaj kiu jam ne estas kutima hodiaö.

En iu ajn teksto Johano rekte diras, ke li uzis tiun apokalipsan ûenron. Pro tio, la apokalipsa ûenro de lia verko restas klara nur per tiu ûenerala aspekto de la verko mem, kiun li kreis.

Se veras tiu hipotezo, ke la Apokalipso de Johano estis skribita laö aparta literatura ûenro, nomata apokalipsa, oni devas interpreti tiun libron kohere kun la koncerna ûenro. Îi-kaze, Apokalipso de Johano povas esti nur doktrina libro, kiu uzas la fikcion por esprimi siajn temojn, kaj ne estas historia verko. Laö tiu hipotezo, la interpreto devas fariûi, ne kiel historia ûenro, sed nur doktrina, per alpreno de la tiutempaj fikciaj figuroj de esprimo, ne facilaj por la hodiaöa homo, ordinare ne alkutimita al la procezoj uzataj de tiu aparta fikcia uzo.

Pro ne atento al tiu ekzegeza interpreto oftas hodiaö absurdaj interpretoj.

 

Tamen, la aliaj interpretoj de la apokalipsa teksto ankaö rajtas esti ekzamenataj, pro la ofteco ke ili okazis kaj influis la homajn mensojn, malgraö ke ili estas naivaj.

Tri estis la historiaj interpretoj de la Apokalipso, tradicie batalantaj unu kontraö la aliaj du. Kompreneble, ankaö kontraö la interpreto de Apokalipso kiel doktrina libro per literatura fikcia ûenro.

 

La unua historia interpreto rigardas en la Apokalipso la historian priskribon de la Eklezio ûis la fino de la persekuto fare de la romia imperio.

Jen la antikva historia sistemo. Tiusence, Apokalipso estas fenestro pri la okazaëoj en Malgranda Azio, kie ekfloris tiutempe iomete la kristana eklezio.

 

La dua historia interpreto rigardas en la Apokalipso la historian priskribon de la Eklezio ûis la fino de la tempoj, kiun la pasintaj kristanoj kutime supozis esti nelonga.

Îar jam pasis du mil jaroj, tiu dua interpreto fariûas îiam pli komplika kaj fantaziema pro la multobleco de la okazaëoj kaj religiaj transformoj.

Jen la universala historia sistemo.

 

La tria historia interpreto rigardas la Apokapson de Johano kiel historion nur de la lastaj tempoj de la Eklezio, pro tio nomata eskatologia interpreto.

La malfacilaëo de tiu tria interpreto estas la antropomorfisma antikva kompreno de la universo kun la Tero kiel centro. Tiu sistemo tamen estis la plej ofte akceptata en la antikveco kaj ankoraö oftas hodiaö.

Takse, se oni pruvus ke tiuj historiaj interpretoj de Apokalipso havas iom da bazo, ili tamen ne klarigas la verkon de Johano tutaëe.

 

6. Analizata kiel nur doktrina verko, la Apokalipso de Johano prezentas klare tri karakterojn:

- difinitan fundamentan doktrinon;

- prezentadon per reîapitra metodo;

- uzon de fikcia esprimo.

7. Fundamenta doktrino de Apokalipso. Montriûas en Apokalipso difinita fundamenta doktrino, aö argumento, aö ideologio, kiel fundamento de la tuta afero, laöjene:

- Post la persekutado fare de la romia imperiestro, kiu enkondukis la imperiestran kulton, la kristanoj venkos, îar venos Jesuo, la reûo de îio, la A " < J @ 6 D V J @ D (= la Plejpotenca). "Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca" (Ap 1,8).

 

Certe la unuaj kristanoj havis eraran kredon pri la proksima fino de la mondo. Ankaö la unuaj kristanoj erare imagis la vastecon de la Tero kaj de la Universo.

Tiuj eraroj klarigas kelkajn imagojn de la Apokalipso de Johano.

Cetere, la kristanoj imagis antropomorfisme la religion kiel socian organizadon, kiel dian regnon, kun Kristo kiel reûo, kaj kun Dio sidanta meze de la îielo sur trono, îirkaöata de la beatuloj. Pro tio, la kulto al romia imperiestro, en la senco de apoteozo (vd), estis io tute kontraöa al la tiutempa kristana kredo. La reago de la kristanoj kontraö tiu kulto okazigis la persekutadon, konsekvence krizon en la eklezio.

 

Enkadre de la kunteksto en kiu Johano verkis sian Apokalipson la elektebla temo estas normale doktrina, - la defendo de la kristana vidpunkto, ke Kristo, ne la Imperiestro ricevu dian kulton.

Sekve, la enhavo de la apokalipsaj eskatologiaj figuroj estas unuarange doktrina. Îi-kaze, la signifo de la verko de Johano presentiûas pli ampleksa ol tiu de simpla historia prezentado de venontaëoj.

Tiel interpretita, la Apokalipso de Johano havas la aspekton de optimisma diskurso. Kun iom da kaïa politika aroganteco kontraù la paganaj aötoritatuloj, Jphano instigas la kristanojn resti fidelaj.

 

8. La reîapitra metodo de prezentado , - jen la dua karaktero de Apokalipso, rigardata nur kiel doktrina verko - konsistas en esploro de la sama fundamenta doktrina temo, per pluraj revenoj al nova sinsekvo de figuroj apokalipse esplorataj. Do, per novaj îapitroj kun la sama argumento, la fina venko de la kristanoj!

En la Apokalipso verkita de Johano okazas sinsekvo de sep partoj kaj en îiu parto oftas reapero de sep aferoj:

I - Epistoloj al sep eklezioj pri la venko de la bono (î. 1-3);

II - Libro de sep sigeloj, rilata al la îevaloj (î. 4-7);

III - Sep trumpetoj (î. 8-11);

IV - Sep signoj, inter alie drako de 7 kapoj (î. 12-15);

V - Sep anûeloj, sep oraj pelvoj (î. 15-16);

VI - Pri la besto de sep kapoj (î. 17-19);

VII - Mil jaroj, Nova Jerusalemo (î. 20-22).

 

En reîapitra metodo ne okazas strikte historia sinsekvo de okazaëoj, sed la reveno al la sama argumento per novaj epizodoj, simboloj, alegorioj, avertoj.

 

9. Uzo de fikcia rimedo de esprimo, jen la tria kaj mirinda karaktero de la Apokalipzo, kaj pri kio îefe okazas la malfacilaëoj de la tuta verko.

Malgraö la imagoj uzataj de la Apokalipso estas ofte eskatologiaj, tio estas pri la mondofino, la intenco de la apokalipsa teksto ne estas rekte prediki doktrine pri tiu eskatologio. Estis eskatologio jam diskonigata kredo de la unuaj kristanoj. Ïajnas ke la verkisto faras fikcion uzante la skatologion nur kiel materialon. Paroli per skatologiaj imagoj estis kutima en apokalipsa stilo. Kvankam la skatologia temo ankaö aperas en Apokalipso de Johano, ûi ne estas la îefa intenco de la verkisto.

Apartenas al la eskatolologia principo la kontraöeco de bono kaj malbono kun la fina venko de la bono. La profetaëoj de Apokalipso nenion havas aparte novan, rilate tion, kio jam estis dirite de antaöaj doktrinoj. La mirindeco de Apokalipso de Johano estas nur la uzata literatura ûenro, kaj en kiu li superis aliajn similajn tiutempajn tekstojn.

 

Detale pri la apokalipsa ûenro, oni avertu, kiel jam dirite, ke îi-rilate la Apokalipso de Johano situas precipe en la kampo de la eskatologio. Ûi ne estas originala ûenro kreita de li, îar ûi jam estis praktikata literatura ûenro almenaö ekde la profeto Danielo.

La originaleco nur okazas en tio, ke la temo nun estas kristana. La metodo, aö tekniko de esprimo, konsistas en la kreo de simbolaj figuroj, tuj metataj en movo, kiel ekzemple okazas en alegorioj. Dum la agado de tiuj simboloj fariûas la revelacio, inkluzive profetaëoj. Per tiuj rimedoj estas ilustrataj la revelacioj kaj profetaëoj.

Takse, tiu literatura metodo ne helpas la klarecon, kvankam tre impresa. La esprimo per analogioj nur validas, por kelkaj flankoj de la temo, tiuj rekte celataj de la kunteksto.

Sed la atento de la leganto al la aliaj flankoj, ne rekte celataj de la aötoro, povas gvidi en trompojn. Tiuj trompoj fariûas foje pli altiraj kaj en la intereso de supraëaj retorikistoj. Pro tio, la Apokalipso de Johano estis ofte uzata bonintence de trompistoj, kies aödantoj estas la simpluloj.

 

Krei apokalipsajn figurojn ne estas malfacila tasko.

Sonûoj helpas tion.

Same, la nenormalaj psikaj statoj de epilepsiuloj, viziuloj, mistikuloj, ekstaziuloj estas facila kampo de eksterordinaraj imagoj.

Ankaö la mitaj interpretoj okazigis sekvojn de fantaziojn al dispono de viziuloj.

Aldone, venas la persona arta kapablo de la verkisto.

 

10. Hodiaö kapabla verkista povas krei similajn apokalipsojn al tiu de Joahano. Sed îiu tempo havas sian medion kaj klimaton, por la koncernaj literaturaj ûenroj.

La literatura ûenro, al kiu obeas la Apokalipso de Johano, aperis post la juda ekzilo en Babilonio (538 a.K.), kiam jam okazas vasta kontakto kun la babilonia kulturo kaj persa zoroastrismo.

Surbaze de la eksteraj influoj kaj de la profetaj libroj ekfloris du novaj apartaj ûenroj, - libroj de sa o (libri sapientiales) kaj libroj de apokalipso (apokalipsaj libroj). Cetere îe paganoj, judoj, kristanoj, precipe en Aleksandrio, evoluis la alegoria ekzegezo de antikvaj tekstoj.

 

Precipe interrilatiûas, per la stilo, la profetaj kaj apokalipsaj verkoj. El la brilaj koloroj de la profetaj priskriboj estas prenitaj sugestoj por similaj kadroj de la apokalipsaj fantaziaëoj. La Apokalipso de Johano estis influata precipe de la imagoj de la projetoj Danielo, Ezekielo, Zekarja.

Oni avertu ke Jesuo mem, parolante pri eskatologiaj temoj, estas sub la influo de tiu jam ekzistantaj apokalipsoj.

Laste, ankaù Johano verkis libron enkadre de la apokalipsa ûenro. Ne okazas do granda originaleco en la kadroj priskribitaj pri la fino de la mondo, nek flanke de Jesuo, nek de Johano. Ne estis forgesita eî la anûelo (vd), kiu portas la revelacion, sendata de Dio situata malproksime en la îielo.

11. Per komparaj tekstoj oni povas montri pli detale la dependecon de la Apokalipso rilate imagojn uzatajn de la antaöa literaturo: sep oraj lampingoj (simbolo de sep eklezioj de Malgranda Azio, al kiu skribas Johano (1,12); sep an eloj kaj sep steloj (sep episkopoj de la menciitaj sep eklezioj), Ïafido de Dio (Jesuo) (5, 6), aglo (8,13), ïlosilo (8,13), virino vestita per la suno (12,1), ruûa drako havanta 7 kapojn kaj 10 kornojn (12,3), sep anûeloj havantaj sep plagojn (15,1), ktp.

Oni aparte atentu, ke la ruûa drako de Apokalipso, kun 7 kapoj, 10 kornoj, diademoj sur la kapoj, estis imagita surbaze de la animaloj, per kiuj la profeto Danielo simboligis, jam kelkaj jarcentoj antaöe, la malamikojn de Israelo, kaj kiuj nun reaperas kiel sumo en unu nura pligranda besto.

Pro tiu sumo, la fantaziaëo kreita de Johano fariûas multe pli terura ol la originalaj apartaj kvar bestoj priskribitaj de la profeto Danielo. Tiu îi imagis plurajn bestojn laö la kvanto de la malamikaj nacioj: leono kun flugiloj, urso kun kojnaj dentoj, kvarkapa leono, besto kun dek kornoj.

 

Teksto de Danielo: "Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la îielo batalas inter si sur granda maro, kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia. La unua estis kiel leono, sed ûi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deïiris de ûi la flugilojn, oni levis ûin de la tero, kaj starigis sur piedoj kiel homon, kaj homa koro estis donita al ûi.

Jen ankaö dua besto, simila al urso, staris îe ûia flanko, kaj tri kojnodentojn ûi havis en sia buïo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ûi: leviûu kaj manûu multe da karno.

Poste mi vidis ankoraö unu beston, simila al leono; sur sia dorso i havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al i.

Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan: ûi havis grandajn ferajn dentojn; ûi manûegis kaj frakasis, kaj la resta on ûi dispremis per la piedoj; ûi estis malsimila al îiuj antaöaj bestoj kaj havis dek kornojn" (Dan 7,2-7).

 

Jen, nun la pli impresa imago kreita de Johano, kvankam ne tute originala:

"Mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj ûiaj piedoj estis kiel de urso, kaj ûia buïo de leono; kaj la drako donis al ûi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan aötoritaton" (Apok 13, 1-3).

 

Pri alia aparta besto, supreniranta el la tero:

"Îi tie estas saûeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; îar ûi estas la numero de homo; kaj ûia numero estas sescent sesdek ses" (13, 18).

Oni atentu, ke tiutempe la ciferoj de la numeroj estis skribataj per literoj, kaj nomo povis esti legata kiel numeroj, kaj inverse numeroj kiel nomo. Pro tiu dua ebleco de legado de la literoj disvolviûis aparta scienco pri la nombroj (vd), kiu ankaö influis la religiajn doktrinojn.

Kelkaj interpretis la menciitan numeron 666 de la besto kiel ekvivalenta al CEZARO NERO, sed surbaze de la nomo skribate per la hebreaj literoj kaj legite kiel ciferoj.

12. Per la strikta interpreto de la libro de Johano kiel aparta ûenro, la apokalipsa, oni havas la ïlosilon por nei la realon kaj historian sekvon de la prezentitaj figuroj. Ofte homoj demandas: îu la vizioj prezentitaj de Johano fakte okazis al li?

Enkadre de la apokalipsa ûenro oni povas supozi, ke îio estas nur literatura fikcio; la rakontitaj epizodoj rezultis el la metodoj kaj teknikoj uzataj de la tiutempa apokalipsa ûenro. Tiel same ja oni scias ke îiu simbolo kaj alegorio signifas ne reale, sed fantazie. Tamen, Johano povis esti viziulo, kaj esti vidinta multon el tio, kion li verkis; sed tio ne estis necese por la ûenro mem de lia Apokalipso.

13. La nurliteratura interpreto de la apokalipsaj figuroj ne malplenigas la libron de Johano. Per tiu kompreno la libro montras pli da riîeco kaj forto de esprimo; aldone, la libro fariûas pli bonsenca. En tiu hipotezo la verko ne celis prezenti viziojn, sed pere de imagoj kun aspekto de ravaj vizioj prezenti kaïitajn enhavojn. Cetere, la Apokalipso de Johano estas forte entuziasma kredo je la venko de la bono.

Kompreneble, la menciita plibona senceco de Apokalipso, kiel libro verkita en aparta fikcia literatura ûenro, estas postulo precipe de homoj kiuj havas pli erudician komprenon pri Dio kaj la religio. Por simpluloj la simplisma religio estas pli akceptebla, kaj pro tio ili povas preferi la fantasiaëojn de la Apokalipso de Johano kiel efektivaj vizioj pri eskatologiaj okazontaëoj.

 

Ne estas kontraö la fikcia ûenro, ke la teksto aldone diru malkaïe, sub tiu fikcio, tion, kio okazos tuj; nek gravas, ke la teksto estu karakterize priskriba de efektivaj agoj. Îio estas propra al la apokalipsa ûenro, kiu prezentas fikciajn alegoriajn kadrojn, foje pri konkretaj okaza oj kaj foje pri estontaëoj. Sed neniam la alegoriaj kadroj mem povas estas rekte historiaj, nek nuntempaj, nek estontaj.

Kontraste, la historia interpreto de la apokalipsaj imagoj kondukas al nenio. Se fakte la aötoro de Apokalipso volis prezenti tiajn imagojn kiel okazontaj, la paradoksoj estos tiel multaj, ke la fina konkludo estos ke la aötoro eraris.

 

14. Konklude, la esenco mem de Apokalipso estas doktrina. Anstataö eksponi la konkretan historian disvolviûon de la Eklezio, la verko insistas rekte pri ûia luktado kontraö la malbono, kiu, kvankam forta, estos venkita. Nevideble, Kristo îeestas. La malbonuloj estos juûataj kaj la bonuloj estos venûataj. Ekzistos societo de sanktuloj, tio estas triumfanta Eklezio.

En la ekspono de tiu îefa temo, la mencio al tiutempa Eklezio okazas nur kiel ilustra epizodo, ne kiel îefa celo de la teksto. Tiel same, per paralelismo, estus eble mencii la luktadon inter bono kaj malbono, ankaö de la estonteco, mezepoka, modernepoka. Tiusence, la Apokalipso de Johano restas îiam aktuala.

 

Tamen, en neniu teksto de Johano oni povas rekte apogi la nehistorian interpreton. Nur la karaktero mem de la tuta verko kreita enkadre de la tiutempa apokalipsa literatura ûenro estas pruvo per kiu difiniûas la verko de Johano kiel nehistoria, sed nur doktrina.

Eblas akcepti, kiel jam avertite, que Johano havis ankaö kelkajn aldonajn historiajn celojn, kvankam la îefa celo estis la apokalipsa, per kio li surmetis al îio la ûenerala ideo pri la forto de bono kaj de la justeco favore al bonuloj. Se ne okazus tiutempe persekuto al la kristanoj pro la kulto al Imperiestro, restus sen signifo, por ke li verkus kun tiaj koloroj.

Post la akcento pri la nehistoria interpreto de Apokalipso, malfortiûas la ïancoj de la miljaristaj interpretoj, simple pro tio ke ili sekvis falsan kriterion. Cetere, okazas la falsa interpreto, îar miljaroj povas ankaö signifi multan tempon.

La afero estas pri la teksto: "Kaj mi vidis anûelon malsuprenirantan el la îielo, havantan la ïlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj entenis lin por mil jaroj, kaj ëetis lin en la abismon kaj fermis ûin kaj sigelis ûin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ûis finiûos la mil jaroj" (20,1-2).

E. Pauli.

 


APOKATASTAZO (N). 0428.

Gr: B @ 6 " J V F J " F 4 H , -, @ H .

A: apocatastasis. F: apocatastasis. G: Apokatastasis. H: apocatástasis. I: apocatástasi. P: apocatástase. R:

 

1. Erudicia vorto, deveninta el la greka B @ 6 " J V F J " F 4 H (= restarigo), kunmeto el B ` (= malproksima) kaj 6 " J V F J " F 4 H (= establigo, fono, instituciigo).

Substantiva radiko.

 

2. Apokatastazo estas la estonta restarigo de la pasinteco, pere de periodaj evoluoj, is la fina enerala restarigo en perfekta formo de iuj spiritoj, homoj, animaloj. Nuance, evolucio okazas per selekto de la plej fortaj, dum apokatastazo enhavas la ideon de io pli øenerala optimisma principo reganta la naturon tuta e, inkluzive morale.

 

3. Historie la apokastazo troviûas en diversaj penssistemoj, filozofiaj kaj precipe religiaj. En dualismaj sistemoj pri la apokastazo zorgas la dia providenco. En monismaj sistemoj îio restariûas kiel ena forto de pliboniûo.

Kelkaj historiaj apokatastazaj doktrinoj ne estas klare difinitaj, nek sufiîe bone argumentataj.

 

4. Kiel antikva kristana kredo, apokatastazo estis perioda refariûo de la pasinteco, kun plibonigaj rezultoj, inkluzive de malbonaj spiritoj, kun la fina triumfo de la bono.

Tiu apokastazo estis defendata de kelkaj kristanaj pastroj de la antikva Oriento, en la senco ke îio revenos al la origina paradiza kondiîo. Ankaù la malbonaj spiritoj revenos îiujn al la îiela gloro, post sekvo de sinsekvaj reviviûoj kaj kulporepago. En tiaj pastraj doktrinoj okazas influoj de platonaj kaj neplatonaj ideoj.

 

La kristana ekzegezisto Origeno el Aleksandrio ( 185- . 255) la materia mondo aperis pro la falo de la intelektaj substancoj, escepte de la Filo de Dio. Sed la reviviûo de la spiritoj okazas tra serio de vivoj kaj en diversaj mondoj, ûis la reveno de la origina situacio (In Johan., I,16 20; Kontraù Kelso, IV, 67-68).

Gregoro el Nissa interpretis la mondon kiel teatron de la progresiva reedukado de la estaëoj cele al la origina kondiîo. Tiu reveno estos universala: "Eî la inventinto de malbono (tio estas la Demono) unuigos sian propran voîon al la himno de danko al la Savinto" (Pri kreo de la homo, 26).

 

5. Proksima al la apokastazo estas la doktrino de la cikla ripetiûo de îio, defendata de la antaösokrata jonia Anaksimandro el Mileto (vd 0884).

Same pitagorismo (vd) kaj stoikismo (vd) kredis je la evoluo tra diversaj generacioj.

Similaj doktrinoj okazas en orienta Azio, enkadre da taoismo (vd) kaj budismo (vd), proponitaj per aliaj fakaj vortoj kaj analogioj.

 

6. Modernepoke apokatastazaj doktrinoj proponis la franca Charles Renouvier, en Nova monadologie, 1899. La homoj pasos el unu mondo en aliajn, laù la respondeca uzo farita de la libereco, ûis atingo de la individua kaj ankaù de la socia perfekteco.

Pri la kosma cikla reveno okupiûis Nietzsche (vd 0884). Pri la cikla periodeco de la civilizacioj Vicco kaj Spengler (vd 0884).

Spiritismaj doktrinoj kredas je la konstanta plibonigo de la spiritoj tra sinsekvaj reenkarniûoj.

 

7. Doktrino. Principe, apokatastazo havas favore de si mem, raciajn prikonsiderojn.

Unue, la estoj, kutime en interago, havas la kapablon plibonigi sin mem. Îiu ago havas iun rezulton, kaj îiu rezulto estas plibonigo.

Sekve, se okazas fiaskoj kaj malsukcesoj de kelkaj, ili ne perdis pro tio la enan kapablon plibonigi sin mem per nova ïanco.

 

Due, la diverseco postulas iun ekvilibron, per kio rezulte okazas la bono de îiuj partoj de la tuta o. Sekve, la difektitaj elementoj devas esti restarigitaj en la intereso de la tutaëo.

Pro tio, la intereso de îiu estas, ke îiuj estu sukcesaj. Tiusence oni alnotas ke individua sukcesa civitano nur estos plene feliîa, kiam ankaö la najbaroj tiel estos.

 

Trie, neniu rekte volas sian malbonon; sekve de tio, malbonuloj iamaniere deziras reveni esti bonuloj.

Eî malfeliîulo kiu memmortigas sin, pensas je sia bono, îar li rigardas sian neekziston prefera ol esti tute malfeliîa. Se malbonulo ne volas rekte sian malbonon, ne estas kohere kun la realo damni lin por la eterno.

 

Kvare, la fina universala sukceso de îiuj estas certe malpli katastrofa ol la elitisma doktrino pri la eterna savo nur de unuj kaj eterna damno de aliaj.

Pro tio la kredo je la eterneco de la Infero estas malplikohera ol la kredo je apokastazo.

Principe, nedecas, ke Dio estu malkohera. Kvankam li povas detrui îion, ankaö la bonulojn, kaj damni malbonulojn, por li estas pli honora esti sukcesa administranto de îio en finan sukceson de îiuj.

 

Cetere, per la empiria konstato de la sciencoj, estas konstatitaj pluraj ciklaj fenomenoj en la universo. Inter ili estas tiu de la homa vivo, kun la sinsekvo de la generacioj. Alia, tute ûenerala, estas tiu de la konstanta malekvilibro sekvata de la reekvilibro de la naturaj fortoj.

Koncerne la apokastazoj surbaze de teologiaj argumentoj, ili estas kondiîitaj al la respektivaj teologiaj sistemoj. Kompreneble, tiuj teologioj ne nur devas garantii siajn revelaciitaj fontoj, sed ankaö esti koheraj kun la filozofio pri religio kaj kun la eltrovoj de la scienco.

E. Pauli.

 


APOKRIFA, -O (+). 0430.

Gr: B ` 6 D 4 N @ H . L: apocryphus. P: apócrifo. R: (apókrif).

A: apochrypha. F: apochryphe. G: Fabelhaft. H: apócrifo. I:

 

1. Etimologie, apokrifa devenas rekte el la greka adjektivo B ` 6 D 4 N @ H (= kaïa, sekreta), kunmeto el B ` (= de) kaj 6 D L B J ` H (= kaïita).

Adjektiva radiko.

 

2. Apokrifo estas verko false atribuata al iu pli antikva aötoro, sed fakte verkita de alia poste, kun la sekva perdo de aötoritato. Pli strikte, apokrifa estas dirite pri antikvaj verkoj, kiam erare atribuataj al iu. Kelkaj libroj estas, ekzemple, atribuataj al Platono, dum aliaj supozas ilin apokrifaj. Ankoraö pli strikte, enkadre de la bibliaj libroj, estas dirataj apokrifaj tiuj ne akceptitaj oficiale de iu religia grupo.

Kutime apokrifaj verkoj faras novan prezentadon de samaj doktrinoj de iu alia pli antikva, sed kun almeto de informoj. Tiuj almetitaj nova oj povas esti fakte veraj, precipe se ili koheras. Tamen, pro manko de pruvoj, ili restas kutime substance senvaloraj. Apokrifaj verkoj nur estas profiteblaj, kiam ili estas legataj kritike. Tiuj tekstoj povas havi almenaù ion pri la enerala atmosfer de la tempo, kiam ili estis verkitaj.

 

3. En filozofia kampo fariøis famaj kelkaj apokrifaj verkoj. Al Pitagoro estis atribuataj la Oraj versoj, kiuj fakte estas kolekto farita de postaj pitagoranoj. Ili tamen valoras, ne nur ar ili apartenas al la skolo, kaj povas e signifi parolan tradicion de longa tempo. Cetere, okazas interna valoro de la Oraj versoj en si mem, kiuj do estas citataj sendepende de la aötenteco.

Al Platono estis konsignataj la verkoj, kiuj tamen estas pli probable apokrifaj:

Alcibiado I; Iono; Menekseno; Hipiaso Granda.

Aristotelo estis mezepoke konsiderata aötoro de la apokrifaj Liber de causis (ekstrakto el la Elementoj de teologio de Proklo) kaj De mundo, de la aristotelaj medio de la 1-a jarcento p.K., kaj latinigita de Apulejo.

Al Duns la Skota estis atribuataj la apokrifaj Theoremata; Quaestiones disputatae de rerum principio; Grammatica speculativa.

 

4. En Biblia kunteksto, apokrifaj libroj estas nomataj tiuj, kiuj apartenas al la enerala kunteksto de la biblia tempo sed ne integrigitaj en la oficiala kanono (vd). Por la judoj ne estas kanonaj precipe la apokalipsa enro (vd 0426) aperinta post la profetoj. La juda kanono akceptas nur libron de antaö la kristana erao; do, nur la libroj de tiel nomata Antikva Testamento. Pri tiu Antikva Testamento la protestantoj akceptas la saman kanonon de la judoj. La katolikoj inkluzivas en la kanonon ankoraö kelkajn tiutempajn verkojn: Tobio, Judita, Libro de Sa o, Ekleziastiko (N), Baruko, I-a kaj II-a Libroj de la Makabeoj, pliaj partoj el Danielo kaj Estera. Tiuj i verkoj, cetere influataj de la helenisma sa o, estas konsiderataj apokrifaj de judoj kaj protestantoj.

Apokrifaj por iuj instancoj, en Antikva Testamento, estas: Äanoä, Jubileoj, Psalmaro de Salomono, 3-a kaj 4-a libroj de Esdras, Pre o de Manase. Enkadre de la Nova Testamento okazas, krom la Evangelioj de Mateo, Marko, Luko, Johano, kelkaj apokrifaj Evangelioj); krom la Agoj de Luko, apokrifaj Agoj (ekzemple, Agoj de Petro); krom la Epistoloj de Paölo, Jakobo, Petro, Johano, Judo, apokrifaj Espistoloj (inter alie, de Barnabeo, Klemento). Koncerne al la apokrifaj apokalipsoj (krom tiu de Johano), ili jam okazis dum la Antikva Testamento, kaj jam oni citis kelkajn.

Kompreneble, la karaktero apokrifa de pluraj libroj ne situas en tio, ke ili ne estu interne valoraj, sed en tio, ke ili ne estas oficiale akceptataj de la religiaj instancoj al kiuj ili estas prezentataj.

La kristanaj apokrifaj libroj helpas por difini la nivelon de tiutempa doktrino. Ofte ili inspiras ankaö artistojn. Foje apokrifaj libroj konservis exprimmanierojn kaj simbolojn de tiu epoko.

E. Pauli.

 


APOLOGETIKO. 0432.

Gr: B @ 8 @ ( 0 J 4 6 ` H (adj). L: apologeticus (adj).

A: apologetics. F: apologétique. G: Apologetik. H: apologética. I: apologètica. P: apologética. R: (apologija).

 

1. Etimologie, apologetiko devenas el la greka adjektivo (favora kaj defenda parolado), enkadre de la maniero nomi sciencojn, kiel en B @ 8 @ ( 0 J 4 6 0 ¦ B 4 F J Z : 0 , sed disvastigita kiel substantivo nur modernepoke, fare de Gottlieb Planck (Enkonduko en la teologia scienco - Einleitung in die theologische Wissenschaft, 1794). Vortformado, el B ` (= de) kaj 8 @ ( Z @ : " 4 (= paroli).

Substantiva radiko. Proksima radiko: apologio (vd).

 

2. Apologetiko estas metoda defendo de kredo, precipe religia kaj kristana. Nuance, apologio estas îefe laùda diskurso aù libro, kvankam kun eventuala defendo, celante precipe personon, dum apologetiko restas pli defenda, pli ideologia kaj rilata al institucio.

Okazas kutime proksimeco inter fundamenta teologio (vd) kaj apologetiko.

Per la fundamenta teologio fari as la pozitiva kaj sistema prezento de la antaùsupozoj de la teologio, kaj povas esti eventuale la defendo mem de tiuj fundamentoj kontraù atakoj; pro tiu sistemeco de la fundameta teologio, kiu eventuale ankaù respondas al atakantoj, fundamenta teologia nomeblas pozitiva apologetiko.

Sed apologetiko striktasence îiam estas unue neiva, per rekta respondo al la atakoj; cetere, la fundamenta teologio reduktiûas nur al fundamento de la teologia , dum apologetiko etendiûas al defendo kontraù atakoj al îiuj aliaj tezoj.

 

3. Kutime, apologetiko diriûas pri defendo de la kristana kredo, îar tiu nomo estas grekdevena kaj pere de la greka lingvo disvolviûis tiu literatura teologia ûenro.

Kelkaj skribaëoj de la kristana Nova Testamento jam havas la apoletikan stilon, kiu evoluas kun la unuaj apologiistoj (vd). La kunteksto estis la romia imperio, en kiu komence la kristana religio ne havis oficialan akcepton. Poste, okazas la contraùo kaj la apologetika stilo ïanûiûis.

Mezepoke Sumo kontraý gentoj (Summa contra gentiles) de Tomaso el Aquino estas apologetiko kontraý la nekristanaj arabaj filozofoj.

 

Modernepoke la îefa temo de la apologetikaj diskutoj estis la kontraöeco inter protestantismo kaj katolikismo. Ambaöflanke aperis didaktikaj apologetikaj traktaëoj por uzo de mezaj kaj superaj lernejoj.

Post kelka tempo venis la atakoj kontraö kristanismo kiel tutaëo, kies revelacio estis neata de pluraj, - ekzemple deistoj, modernistoj, interalie, Hobbes, David Strauss, Renan.

La filozofiaj kaj sciencaj antaùsupozoj de la religio gajnis kreskeman spacon en la moderna apologetiko, îar antaù ol paroli pri la dia revelacio, estas necese klarigi filozofie pri Dio mem kaj science pruvi multajn el la asertoj de la bibliaj libroj. Cetere, disvastiûis novaj orientiûoj en ekzegezo, nomataj liberalaj.

Se estonte fariûos tre disvastigita la malkredo je revelaciitaj religioj, la îefa kontraùeco en apologetiko eble estos inter dualismo kaj monismo.

E. Pauli.

 


APOLOGIISTOJ. Kristanaj... 0433.

 

1. Apologiistoj, en historia kunteksto, estas la komuna nomo de la verkistoj de apologiaj tekstoj por defendo de la kristana kredo, je la 2-a kaj 3-a jarcento. La nomo kreiûis ekde la greka B @ 8 @ ( \ " (= apologio, defendo) (vd 0434).

Restis konataj kiel la unuaj Aristido, Justeno, Taciano, Atenagoro, Minucio Felikso. Gravas ankaù la Apologio verkita de Tertuliano.

2. Enkadre de la kristana filozofio, apologiistoj estas ankaù la unuaj reprezentantoj de la patristiko (vd), kun kelkaj ideoj pri Dio, pri animo kaj natura morala devo. Îio estas influataj de la neoplatonisma filozofio.

Pro la alproksimiûo de platonismo kaj kristanismo oftas la konverto de intelektuloj de tiu filozofio al la nova religio, kaj inverse kristanismo estas influata de tiu filozofio.

E. Pauli.

 


APOLOGIO (Z). 0434.

Gr: B @ 8 @ ( \ " , -" H . L: apologia, -ae.

A: apology. F: apologie. G: Apologie. H: apologio. I: apologia. P: R: (apológija).

 

1. Etimologie, apologio, el la greka B @ 8 @ ( \ " (= apologio, defendo), siavice el B @ 8 @ ( Z @ : " 4 (= defendi), kunmeto el B ` (= de) kaj 8 ` ( @ H (= vorto).

Substantiva radiko. Proksimaj radikoj: apologetiko (vd), apologo (vd).

 

2. Apologio estas literatura ûenro temante pri laýdo, kutime celante ankaý la defendon.

Jam la klasikaj grekoj praktikis la apologion. Ekzemple, Apologio de Sokrato, verkita de Ksenofono; Apologio fare de Platono por defendi Sokraton.

Per similaj rimedoj la unuaj kristanaj apologiistoj (vd) defendis sian religion.

E. Pauli.

 


APOLOGO (+). 0436.

Gr: B ` 8 @ ( @ H , -@ L . L: apologus, -i.

A: apolog, apologue. F: apologue. G: Gleichnissrede. I: apòlogo. P: apólogo. R : (apológ).

 

1. Etimologie, apologo devenas el la greka B ` 8 @ ( @ H (= apólogo, rakonto), kunmeto el B ` (= de) kaj 8 ` ( @ H (= vorto).

Substantiva radiko. Proksimaj radikoj: apologetiko (vd), apologio (vd).

 

2. Apologo estas literatura proza ûenro, kies temo estas morala, kaj formo estas alegoria, en kio fikcie parolas bestoj, plantoj, nevivaj aëoj. Ekzemple, apologo de la vulpo.

Nuance, fablo (vd) estas imagplena rakonto plejofte versa,- kaj la vorto estas latina, - dum apologo, grekdevena, estas ordinare proza.

 

Ofte apologoj ilustras demonstron, îefe pri moralaj aferoj. Îi-rilate apologo similas al fablo, kiu ankaö enhavas moralan instruon.

 

Naskiûis la apologo surbaze de la antropologia animisma tendenco de la homoj, helpe ankaö de la antropomorfismaj konceptoj.

E. Pauli.

 


APOLONO, -ECA (Z). 0437.

Gr: ! B ` 8 8 T < , -T < @ H . L: Appollus.; apollineus.

A: Apollo. F: Apollon. G: Appllon. H: Apolo; apolíneo. I: Apollo; apollìneo. P: Apolo; apolíneo. R:

 

1. Kiel nomo, Apolono devenas el la nomo de la helena ! B ` 8 8 T < (= Apolono).

Substantiva radiko. Vortformoj: Apolono (propra nomo), apolona, apoloneca. Proksima radiko: Apolonio (virnomo).

 

2. Apolono estas estas helena Dio de la lumo, arto kaj poezio. Estas Apolono filo de Zeuso (vd) kaj Latona.

Kiel Dio de la lumo, Apolono havas iom da simileco kun la dua figuro, - la Logoso, - de la Triunuoj de aliaj religioj.

En arto Apolono estas ofte prezentata kun proporcia rektlinieca vira nuda korpo laù la klasikaj kanonoj de beleco.

 

3. Apoloneca signifas la spiriton de harmonio kaj sereno, inklina al klareco kaj beleco, kontraste kun la dionizeca ekzalto kaj vulgareco.

Jen antinomio elstarigita de Nietzsche, surbaze de la verkoj de Schopenhaùer kaj Wagner. Per tiu antinomio, interpretis Nietzsche novmaniere la grekan kulturon, kiu estus ne nur klasika, tio estas, intelekta, apoloneca.

Kutime oni rigardis la grekan kulturon kiel nur klasikan ekvilibron kontraste kun la modernepoka romantikismo. Avertis tamen Nietzsche, ke la greka kulturo estis situanta inter du tendencoj, la apoloneca, reprezentata de la artoj de vidado, kiel skulpturo kaj arkitekturo, kaj la dionizeca, konstatebla precipe en la muziko (La origino de la tragedio en la spirito de la muziko - Die Geburt der Tragoedie aus dem Geiste der Musik, 1872).

 

Plue asertis Nietzche, ke la grekoj estis pesimismaj kaj ke ili venkis la malesperon de la dionizeca orfeismo per la disciplinita sereneco de la apolonecaj korusoj de la tragedio (Naski o de la tragedio pere de la spirito de la muziko, Grekio kaj la pesimismo, 1872).

La angoro, asertas Nietzsche, esprimas la kontraùdiron de la ekzisto, inter la dionizaprincipo (Vd KLASIKAn 3743,3). Cetere, avertis Nietzsche, ke la grekoj esprimis siajn internajn sentojn per transdono de ili al la diaëoj, kaj rezulte al Apolono unu el siaj sentoj kaj al Dionizo la alian.

Rilatas Apolono al la revo (Traum) kaj Dionizo al la ebrieco (Rausch).

 

4. En pli vasta kaj objektiva kompreno, la temo pri apoloneca kaj dionizeca sinteno reduktiûas al la universala fenomeno de la ekvilibro kaj malekvilibro de la naturaj fortoj.

Per la ago oni feliîas. Sed ago fariûas kun malekvilibro. Tamen bona malekvilibro estas tiu, kiu atingas novan ekvilibron.

Kiu tro moviûas, tiu riskas ne atingi novan ekvilibron. Sed pli feliîas tiu, kiu kapablas multe malekvilibriûi sen perdo de la celata nova ekvilibro.

E. Pauli.