AORISTO.
0393.Gr:
• ` D 4 F J @ H , - @ L . L (malfrua): aoristos.A: aorist. F: aoriste. G: Aorist. H: aoristo. I: aoristo. P: aoristo. R: (aorist ).
1. Etimologie, aoristo devenas, tra la malfrua latina aoristos, el la greka (= ne limigita, ne determinita), kunmeto el la seniga
• (= sen) kaj Ò D 4 F J ` H (= determinita, kun limo), siavice el Ó D F H (= limo).Substantiva radiko.
2. Aoristo estas formo de verbo, prezentanta la agon kiel pasintan, sen la aldona determino pri daöro aö nedaöro, do, îu en la momento, kiam oni parolas, la ago restas finrealigita, aö ne finrealigita.
La vorto kiel formo de verbo estis uzata de la helenaj gramatikistoj, kaj tiuj formo de verbo okazas en la greka lingvo kaj en aliaj. Foi la gramatikistoj aliajn nomojn por diri la samon.
3. Ordinare îiuj lingvoj havas rimedojn signifi la pasinton kaj la koncernan staton de la ago.
Sed kelkaj lingvoj faras tion per propra finaëo, kiel la aoristo en la helena kaj en kelkaj aliaj lingvoj.
Aliaj faras la samon analize, per uzo de du verboj, en kiu unu estas en participa formo. Se tiu lingvo la participo havas formon por îiu tempo, la eblecoj de precizeco pri îiu stato de la ago fariûas tre perfekta.
Eblas ke lingvo havu la du sistemojn. Sed tio ne estas necesa, kaj kreas malfacilaëojn de lernado.
4. Internacia Lingvo Esperanto uzas simplan formon, per kunmeto de finaëo -is, por signifi la pasinton, kaj sufikson -ad- por prezenti la agon en malvolviûo, daöro, ripetiûo, en pasinto, prezenco.
La analiza formo de stato de la ago fariûas per verbo (kun pasinto, prezenco, futuro) kaj participo (ankaö kun prezenco, pasinto, fuguro). Sed tiu tiu participo estas rigardata kiel adjektiva modalo.
La sistemo de participoj (vd) en Esperanto estis motivo de polemikoj inter fakuloj de la lingvo.
E. Pauli.
APAGOGIO
(N). 0394.Gr: B " ( T ( Z . - H .
A: apagogy. F: apagogie. G: Apagogie. H: apagogía. I: apagogia. P: apapgogia (subs.) R:
1. Erudicia vorto, tra la la franca, el la greka substantivo B " ( T ( Z (= ago de devio), koresponda al verbo B V ( T , -, 4 < kunmeto el B - (= el, for) kaj ( T ( (= ago transporti), tiu îi, siavice, el ( T , -, 4 < (= porti, transporti, gvidi).
Substantiva radiko. Vortformoj: apagogio, apagogia. Kompare kun analogio kaj analoga (= analogia), ankaö eblas krei simetrie apagogio kaj apagoga (= apagogia), kiel okazas en la internacia uzo fare de la naciaj lingvoj.
2. Apagogio estas argumentado per malrekta vojo, ordinare kiam la rekta ne eblas. En la praktiko, apagogio estas reduktado de problemo en ian rezulton. Certamaniere estas reduktado de unu problemo en alian, sed kun iom da solvo.
Semantike, en ordinara greka kunteksto, apagogio estas devio, pro iu avantaûo. Tiusence, Platono uzis la verbon por signifi devii la argumenton (Fedro, 262b).
En Aristotelo, fondinto de la logiko, apagogio jam signifas pli specifajn specojn de argumentado, cele al rezulto. Modereke, Pacius kaj Wund uzis la vorton kun similaj signifoj.
Fine, tri estas la formoj de apagogio:
- rezonado per probabla malgranda premiso kaj apodiktika granda premiso;
- rezonado per reduktado al absurdo;
- rezonado per ekskludo de tezo, por pruvi la alian (jen la disjunktiva silogismo).
La du unuaj specoj de apagogio estis prezentataj de Aristoteleo, per uzo de la nomo apagogio; la lasta estis uzata de Wundt, ankaö per la nomo de apagogio.
3. Laö uzo enkondukita de Aristotelo, apagogio estas argumento kun malgranda premiso nur probable certa, kaj ke pro tio ankaö konkludas nur kun probableco. Sed la alia premiso, la granda, estas apodiktika aserto, kaj kio pro tio ebligas ian rezulton.
Nuance, abductio, kvankam vorto enkondukata por traduki la korespondan grekan terminon, signifas pli vaste ankaö dubajn induktojn, dum apagogio estas nur dedukto, kun duba premiso.
Je la 16-a jc., Julius Pacius tradukis la grekan en la latinan, per abductio (= abdukcio) (vd. 0008). Tamen, konserviûis nuancaj distingoj inter amba erudiciaj terminoj, kaj kiuj plilarûiûis en postaj uzoj (vd 0008).
La aristotela teksto difinas kaj tuj prezentas ekzemplon, per la asertoj ke scienco povas estas lernigata dum estas ne certe ke virto estas scienco.:
"Okazas B " ( T ( Z (aö abdukcio), kiam la unua termino apartenas tutevidente al meza (termino), dum estas ne certa, ke la meza apartenas al la lasta termino, estanta tamen anka probabla tiu rilato, a eî pli probabla ol la konkludo; a ankora kiam la intermetitaj terminoj inter la lasta termino kaj la meza estas en malgranda nombro: en îuj tiuj kazoj, oni alproksimiûas de la scienco.
Oni supozu, ekzemple, ke A signifu ke povas esti lernigata, B scienco, kaj G [gama] justeco. Estas klare, ke la scienco povas esti lernigata, dum estas necerte, ke la virto estas scienco.
Se ja la propozicio BG estas anka probabla, a pli probabla, ol AG, okazas la (abdukcio): oni estas, efektive, pli proksime de konado, pro tio oni almetis al la konkludo AG la propozicion BG, îar anta e oni havis neniun sciencon.
Oni supozu nun, ke la terminoj intermetitaj inter B kaj G estas en malgranda nombro: ankora en tiu maniero, oni estas proksime de la scienco.
Oni supozu, ekzemple, ke D signifu esti kvadrata, E figura rektlinia, kaj Z cirklo. Se inter E kaj Z, estas nur unu meza termino (ekzemple, se, por sekureco, la cirklo devus esti egala al rektlinia figuro), oni estus proksime de la scienco.
Kontra e, kiam BG estas ne pli probabla ol AG, kaj la intermetitaj ne estas en granda nombro, mi ne nomus tion B " ( T ( Z (abdukcio); sen mezaj, kiam la propozicio BG estas senpera, tia propozicio estas scienco" (Unuaj Anal., II, 25. 69a 20-35).
La avantaûo de la apagogio estas ke, kvankam la konkludo estas duba, oni almenaö konas al kiu konkludo la duba premiso portas.
5. Apagogika argumento direblas anka en la senco de argumento per absurdo (vd L: 0003), la uzo konstatita en fama verko de Leibniz:
"Estas malfacile, miaopinie îiam forlasi tiujn apagogiajn demonstrojn, tio estas, kiuj reduktas al absurdo..." (Novaj eseoj, IV, 8 par. 2).
Oni rimarku, ke Aristotelo mencias la reduktadon al absurdo per la esprimo redukto al la neebleco ( B " ( T ( Z , Æ H J Î * b < " J @ < ) (vd Unuaj Anal., I,6. 28b21).
6. Simile, apagogia argumento diriûas pri disiûa (disjunktiva) maniero de pruvo de tezo; tio estas per refuta ekskludo de îiuj aliaj alternativoj tiamaniere, ke restas nur la proponita tezo, la la jena formulo: a A, a B, a C,... estas vera; sed ne B, ne C,..., sekve A estas vera. Tiu estis la uso fare de Wundt.
E. Pauli.
A PARI. Argumento.
... (L: 0394).
1. Latina esprimo, en la kunteksto de argumento a pari causa (= el identa ka zo) (vd L: 0002).
Preska ekvivalenta al a fortiori (= per la sama forto).
Amba esprimoj estas el jura deveno, kaj pasis al uzo de la logiko por nomi la forman strukturon de îiuj argumentoj kun tia strukturo.
2. Argumento a pari estas procezo indukto-deduktiva, kiu, per analogio, konkludas, el io konata, similajn aliajn okazojn. Ekzemple, tiu sanilo sanigis mian kapdoloron; a pari, a a fortiori, sanigos la vian.
Kontraste, la argumento a contrario (vd L: 0060) deduktas el la kontra eco de la hipotezoj la kontra econ en la konsekvencoj.
3. La formala strukturo de argumento a pari estas induktiva, kun daöro en la deduktiva.
Estas unue induktiva, îar el kelkaj kazoj, foje eî el unu kazo, fariûas la transiro al universala aserto.
Poste, per dedukto, fariûas la apliko de tiu universalo al la okazo simila al tiu (aö tiuj), el kiu (a el kiuj) estis farata la deiro. Do, unue la indukto, kiu kreas la universalon; poste, la dedukto, kiam sub la universalo estas sintetizata la singularo.
Sed, la universalo en si mem restis ne sufiîe pruvita, kaj pro tio argumento a pari havas nur probablan valoron.
E. Pauli.
APARTA
(*). 0395.L: a parte; ad partem.
A: apart (adv). F: à part (adv). G: apart; bei Seite (?). H: aparte (adv). I: a parte. P: à parte (adv), separado. R: (otdélnyj).
1. Etimologie, aparta devenas el la latina a parte, siavice el prepozicio a (= de, je), per reduktado de ad (= de, je), kaj pars, -art is (= parto).
Adjektiva radiko. Vortformoj: aparte, apartaëo, aparteco, apartigi, apartismo (vd).Proksimaj samdevenaj radikoj kaj kun analogiaj signifoj: apartamento, aparteni, partikulara.
La adjektiva karaktero de aparta estas klare indikata de la vorto en Internacia Lingvo Esperanto. Tio ne okazas ofte en naciaj lingvoj.
2. Aparta estas abstrakta konsidero de unuj rilate al aliaj tiamaniere, ke la atento iru nur al unuj, ne al aliaj. Ekzemple, por îiu homo estas aparta sidilo, aparta peceto da pano, aparta îambro.
Nuance, partikulara estas io karakteriza, kontraste kun komuna, dum aparta simple dividas por individuigi.
Emfaze rilatas aparta al la koncepto de parto, îar ûi rekte supozas ûin; tamen, apartigo ne estas nur la partigo, îar la partigo jam ekzistas anta la apartigo, sed pro la partigo okazas la aparteco; post kiam okazas la partigo de tutaëo en partojn, venas la aparta konsidero de tiuj partoj; same, konsidero de la individuoj rilate aliajn individuojn de la ensemblo, kaj konsidero de grupoj rilate aliajn grupojn.
Aparta anka rilatas al partikulara (vd), kiu anta supozas, kaj la partigon, kaj la apartigon. Partikulara inkluzivas, laö jam avertite, specialan karakterizon. Ekzemple, îiu aparta popolo kun siaj partikularecoj!
E. Pauli.
A PARTE ANTE...
, A PARTE POST... (L: 0395).
1. Latina esprimo, ekvivalenta "rilate antaöon... rilate poston", laö la vidpunkto de la tempo (vd L: 0002).
2. A parte ante, en skolastiko, estas la tempa direkto konsiderata en la senfinan pasintencon, kaj a parte post estas la tempa direkto konsiderata en la senfinan estontecon. Ekzemple, la eterneco a parte ante estas senfina da ro okazinta en la pasintencon; la eterneco a parte post estas senfina da ro en la estontencon.
Cetere, en skolastiko, estas, ekzemple, dirite, ke la animo ekzistis a parte ante, se ûi ekzistis pli frue antaö la korpo; ke la animo ekzistis a parte post, se ûi ne ekzistis antaö la korpo, sed ekde kiam ekzistas la korpo.
E. Pauli.
A PARTE REI.
(L: 0396).
1. Latina esprimo, ekvivalenta al "flanke de la afero". Anka latine oni diras la samon per a parte naturae (= flanke de la naturo); a ankora secundum naturae (= la la naturo, aö laönature).
2. A parte rei estas maniero de distingo kontraste al intelekto (secundum intellectum), en kiu la afero en la realo estas komparata kun tio, kio estas dirata en la koncepto. Ekzemple, mezepoke oni diskutadis pri kiamaniere la enhavo deklarita de la universalo povus okazi flanke de la individuaj aferoj. Tiu estus do la problemo a parte rei, de la universalo.
Distingo povas okazi, samtemple flanke de la mensa koncepto kaj de la reala afero; tiu-kaze, por ke la kono estu certa, oni devas konscii pri la diferenco. Tiel same, kiel oni devas konscii, ke la doloro kaj la koloro ne okazas a parte rei, oni konsciu, ke la plimulto el nia penso, jam ekde la nocio de ento, ne adekvate informas pri la realo.
E. Pauli.
A PARTICULARI AD UNIVERSALEM NON VALET CONSEQUENTIA.
(L: 0396).
1. Filozofia aforismo, de la latina skolastiko, ekvivalenta al "ekde la partikulkara al la universala ne validas la konsekvenco".
2. Kompreneble, el la malpluso ne eblas preni la pluson, kaj pro tio la formalaj reguloj de la logiko avertis pri tio. Sed, kontraste, per la inverso la leûo diras ke, ekde de la universala propozicio al la partikulara, jen nedefinitan, jen singularan, validas la konsekvenco - ab universali al particularem, sive indefinitam, sive singularem valet (tenet) consequentia (vd L: 0063).
E. Pauli.
APARTISMO. Socia...
0397.A: apartheid; segregation. F: ségrégation. G: Apartheid. H: segregación. I: segregazione. P: apartheid; apartismo, segregação. R:
1. Vortformado el la adjektiva radiko apart-a (vd 0395) kaj doktrina sufikso -ism-, por signifi sistemon.
Jen esperanta ekvivalento de la afrikansa (sudafrika dialekto de la nederlanda lingvo) esprimo apartheid, kies origina signifo estas apartigo. Krom tiu historia signifo, apartismo enhavas ûeneralan signifon.
2. Apartismo estas politika sistemo de aparta socia vivo de grupoj diferencigitaj surbaze de raso, aö lingvo, aö kulturo, aö religio, kun forgeso de la pli alta homeca sento. Ekzemple, rasa apartismo, kiu longe persistis en Mezoriento kaj Afriko.
Nuance, segregacio (vd) rekte signifas la efektivan apartigon de diveraj sociaj grupoj liuj inter si aktive diferenciûas, dum apartismo enhavas doktrinan karakteron por diri la samon, kaj pli politike.
Diskriminacio (vd) estas avantaûo maljuste neata al unu grupo, favore de alia, dum apartismo signifas preskaö nur resti aparte, sed dirate doktrine kaj eî aktivisme per partio.
Jakobenismo (vd) estas doktrino de agadgrupo radikale kontraö alinacianoj, kaj do kun apartismaj sentoj.
3. Historie, apartismo estis en la pasinto tendenco de îiu rasaj grupoj. Kelkaj konservis tiun apartigon pere de religiaj ideologioj.
Kelkaj aliaj konservis la praan apartigon pro gravaj kulturaj diferencoj ûis hodiaö.
4. Specoj de apartismo. Laöforme, apartismaj sentoj kutime orgniziûas per sociaj movadoj kiuj foje estas specifaj apartiismaj societoj, foje miksiûas kun sociaj organizaëoj kiuj principe estas ne apartiaj.
Koncerne la miksiûon kun sociaj organizaëoj principe ne apartismaj, okazas tio ofte kun religiaj organizaëoj kaj kun la Ïtato.
Principe, religia socio entenas îiujn homojn, por helpi al îiujn sian religian disvolviûon. Kompreneble, religia disvolviûo entenas la rajton al kritika penso kaj libera konscio. Sed kutime, la religiaj organizaëoj ne atingas tiun nivelon de perfekteco, kaj agadas apartisme.
Same okazas koncerne al la politika socio, kies Ïtato foje misksiûas kun apartismaj sentoj.
La ïtata apartismo povas okazi, per apartiismo ene de la sama sendependa Ïtato, kaj per apartismoj de Ïtatoj de unu speco de apartismo kontraö Ïtatoj de aliaj specoj de apartismo.
La divido de la homaro en plurajn aötonomajn Ïtatojn fariûis precipe surbaze de apartismaj sentoj, kaj ne surbaze de la plej bonaj administraj motivoj. En la malnovaj kontinentoj tiuj apartismaj sentoj okazis precipe en la praa pasinteco.
En Europo, Azio, Afriko tre gravis la apartigo pro raso, lingvo, religio.
Kontraste, en la nova mondo, precipe en Ameriko, okazis la influo de aliaj faktoroj, kvankam ne tute sen la antaöaj.
Interne de grandaj imperioj okazis apartismoj sen la divido en multajn Ïtatojn. Sed tio estis ebla, foje pro forta premo, foje pro saûa toleremo.
5. Laömaterie, apartismoj estas ordinare de raso, de lingvo, de religio, de kulturo, de ekonomikaj rimedoj, de eduko, de sekso, de aûo.
En mezepoko fariûis fama apartismo praktikata de la kristanoj kontraö judoj, kiuh estis devigataj vivi en getoj (vd).
6. Doktrino. Kompreneble la homara homogeneco, per la ûenerala miksiûo de îiu rasoj kaj kulturoj, estas la kreskema tendenco, kaj estas ankaö saûa solvo por pluraj problemoj rezultintaj el la malsameco.
Tamen, principe, apartismo ne estas io esence malbona, kondiîe ke tio ne okazigu konfliktojn kaj forgeson de la sociaj devoj kaj fundamentaj homaj rajtoj.
En la bazo de la apartismo estas la diverseco kelkaj ne kontroleblaj tendencoj al diverseco okazigita de sociologiaj faktoroj, ekzemple de la medio kaj de la homa kultura kreemo. Sed tiu diverseco ne estu troiga ûis la punkto malhelpi la îefajn humanismajn sentojn de la homaro.
Cetere, apartismo povas fariûi saûa aranûo por dumtempaj situacioj de la homa evoluo, ûis kiam la homoj atingos la sufiîan homogenecon kaj lernas esti amikoj de îiuj.
Dumtempaj situacioj estis la bazo de la reservejoj en Ameriko por indianaj grupoj.
Same, dumtempaj situacioj okazis en Afriko. Restis polemika la apartisma Apartheid de Sudafriko, surbaze de la etna diverseco de la lando, kaj kiu fariûis eksplodema ekde la diskriminaciaj leûoj de 1948, kiuj daöris dum kvar dekoj.
Per apartismo estis elektataj politikaj solvoj por grekoj kaj turkoj.
Religiaj kaj etnaj malfacilaëoj, kun apartismaj rimedoj de solvo, okazas en Irlando, Balkanoj, Mezoriento.
Sed kiam apartismo estas elektata kiel dumtempa solvo, tio estu kun saûo, por ke la konfliktoj efektive atingu solvon, laö la fundamentaj rajtoj de la homo iri kaj reveni, kaj havi lokon por ie loûi..
7. Pro apartismaj sentoj îiu diferencigita grupo emas krei apartan Ïtaton, ankaö kiam tio ne rekomendindas administracie.
Oni avertu, ke la kreo de Ïtato principe nur dependas de socia kontrakto inter homoj. Tio ne dependas de aliaj apartismaj sentoj, sed nur de politika apartismo.
Tamen, tiuj aliaj diferencoj povas sociologie krei, per almeto, la politikan apartismon.
Post kiam Ïtatoj efektiviûas tiuj aliaj sociologiaj bazoj, la koncernaj homaj grupoj avantaûe restas trankvilaj ene de propraj limoj, kaj oni jam ne parolas pri apartismo. Tamen, kiam Ïtatoj estas multaj pro diferencoj, fakte okazas apartismo kaj ûi fariûas ankoraö pli forta sento de unuj Ïtatoj kontraö la aliaj. Do tiu aranûo per la multobligo de la Ïtatoj ne devas esti konsiderata definitiva, îar ne ideala formo por la homara disvolviûo.
Interne de la sama Ïtato la apartismo estas faktoro de sociaj konfliktoj. Ekstere, apartismo estas faktoro de milito de unuj Ïtatoj kontraö la aliaj. En îiu kazo, apartismo estas ne rekomendinda celo.
Kompreneble, apartismo pere de apartaj Ïtatoj estas faktoro de malpaco, de nekunlaboro, de militoj, de malraciaj naciaj sentoj, kun perdo de la homaraj sentoj. Tiu estis la dramo de la civilizita Eöropo, ûis la fino de la dua jarmilo.
La eöropa politika organizado en multajn absolute sendependajn Ïtatojn estis faktoro de militaj iniciatoj, perdo da tempo kun kontrolo de landlimoj, elspezo kun ambasadejoj, konsulejoj, sânûo de mono, traduko de naciaj lingvoj en aliajn naciajn lingvojn, ktp.
Pro tio saûaj eöropanoj klopodis atingi la eöropan unuiûon.
Pluraj rigardis en la planita internacia lingvo Esperanto unu el la ïancoj por solvi la problemon de la pluraleco de lingvoj. Similaj problemoj okazas en aliaj regionoj de la mondo.
En kelkaj regionoj la solvo de etnaj kaj lingvaj problemoj estis aldone malhelpata de ideologiaj malkonsentoj, precipe religiaj. Ekzemple, se nacio konsideras sin elektita de Dio, do kun nacia religio, la tuta afero fariûas malfacila.
8. Takse, la îefa celo de Ïtato ne estas fariûi instrumento de solvo por apartismaj sentoj. La socia kontrakto celas rekte kaj specife la sekurecon de la individuaj civitanoj kaj la progreson de la kolektivo.
Kompreneble, tio inkluzivas la protekton de la subjektivaj rajtoj de îiu diferencigita individuo kaj de îiu diferencigita grupo. Sed tiu protekto ne signifas rekte la dividon en apartajn Ïtatojn. Cetere, troa divido en Ïtatojn povas malhelpi precize la celojn de la socio. Tiuj celoj estas atingataj per la kunlaboro de la kolektivo, kiu fariûas pli efika, se la socio estas granda kaj sufiîe bone integrigita internacie, kun hierarkia organizado ekde la individuo, mezaj politikaj instancoj, ûis la tutmonda Ïtato.
Konklude do apartismo, jakobenismo, radikala naciismo situas inter la îefaj faktoroj de la internacia malamikeco. Ankaö enlanda apartismo montriûis malagrabla por la civitanoj. Fine, apartismo fariûas administre malfacila por la guberniestroj. En si mem, apartismo ne estas malmorala, sed eventuale grava faktoro de miskompreno kaj perdo de la universala solidareco.
Kvankam la apartiga diferenciûo de la popolgrupoj enhavas multajn valorojn, facile pruviûas, ke pli da unueco estas plibone por la feliîo de la homaro. Kultivo en lernejoj de elementoj pri la malsamaj kulturoj de la najbaraj nacioj helpas la amikecan kunvivadon kaj la reciprokan asimiladon. La akcepto de komuna dua internacia lingvo, ekzemple Esperanto, kontribuos por la sama frata kunvivado; apartismaj malsamaj ecoj îiam restos, sed ili jam ne estos ïokaj, nek malhelpemaj.
Diferencoj de raso, religio kaj kulturo, ne estas per si mem, kiel jam avertite, rajto de Ïtati o. Tiuj diferencoj utilas tamen kiel bona sociologia bazo por tiu Ïtatiûo, se oni povas aldoni aliajn kondiîojn, ankaö gravajn, ekzemple la ekonomian kapablon kaj politikan interkonsenton. Cetere, diferencoj povas esti motivo por plibonigi la administracion per tiu politika apartado.
Tamen, plibone estas labori en la alian direkton, celante la kulturan, ekonomikan kaj politikan unuiûon. En miksiûo de kulturoj la rezultinta nova kulturo estos certe pli riîa.
9. Federaciiûo. Se ne eblas la unueciûo, oni planu almenaö la federaciiûon de la multspecaj nacioj. Estu la fina rezulto la super-federacio de la unuiûintaj Ïtatoj, parte atingita de la nuntempa "Unuiûintaj Nacioj".
La klasika aserto de Aristotelo, ke homo estas politika animalo estu interpretata rekte kiel ûenerala asociiûo de la homoj en homara socio, ne rekte nur la asociiûo en multobleco da Ïtatoj sen posta federaciiûo. Nek sufiîas la internacia unuiûo sen specifa internacia propra povo. La îefa politika fenomeno estas la universala unuiûo en la sama senco per kiu civitanoj kreas la mezajn politikajn instancojn.
La subdivido en naciajn ïtatojn estas ne tiel grava, kaj okazos nur kiel interna perfektigo de la universala asociiûo. Kompreneble, la malcentriûo havas ankaö siajn avantaûojn, por plibone distribui la taskojn kaj por adaptiûo al eventualaj diferecoj, inter alie tiu de la raso (nacio), kulturo (lingvo), ktp.
Laö la nuntempaj sociologiaj faktoroj, îefe de facila komunikado, la kreskema ûenerala unueciûo fariûas per si mem. Meti barilojn kontraö tiu tendenco, pro apartismaj sentoj, estas la samo kiel rezisti al tajdo. La pasintaj diferencoj estis rezulto de tiutempaj faktoroj, kiuj jam ne tiel forte agas nun; defendi ilin favore al la naciaj apartismoj povas esti ne realisma procedo.
10. Apartismo praktikata konscie aspektas ideologia. Per la ideologio (vd) îiu aparta grupo stabiliûas kiel grupo kaj konscie reagas kontraö aliaj, foje por detrui aliajn, foje nur konservi sian grupan integrecon.
Nacia ideologio nur pravas kiel grupa intereso, kiam ûi samtempe koheras kun la ûenerala asociiûo de la homaro. Oni komparu kun la estetika diverseco de la sono en muzika harmonio. Tro da varieco estas malharmonia. Tro da homogeneco estas malagrabla. Tiel same la nacia varieco estas riîeco nur kiam ûi estas en kohero kun la ûenerala asociiûo de la homaro.
11. Ordinare, apartismoj okazas sur diversaj kampoj samtempe. La plej oftaj samtempaj faktoroj estas rasaj, religiaj, kulturaj, lingvaj.
Rasa ideologia apartismo estis praktikata ofte surbaze de biologiaj aö genetikaj diferencoj. La nuntempa diferenco inter tri fundamentaj rasoj ekzistas almenaö ekde 30 000 jaroj. Io okazis, pro kio tri grupoj apartiûis kaj restis sen kontakto, kaj iom post iom fariûis malsamaj biologie: blankuloj, flavuloj, negroj. Interne, novaj subtipoj kreiûis, foje inter si tre agresemaj.
Okaze de la Romia Imperio komenciûis en Okcidento granda miksiûo de rasoj. Per la invado de germaj triboj la miksiûo pasis al nova fazo.
Sed nur modernepoke, kreskeme rompiûas grandskale la rasaj bariloj, kaj en pluraj regionoj de la mondo la homa remiksiûo okazas. Certe tio estos po la bono de la homaro, îar fariûas pli riîa la stoko de genoj de la gepatroj.
Apartaj cirkonstancoj helpis tiun remiksiûon en Ameriko (vd), inter alie la fakto ke la landoj havas geografian nomon kaj la civitanoj estas nomataj per efektiva landa nomo, ne per genta nomo, kaj pro tio ili sentas sin nacie egalaj.
Sed en landoj sen geografia nomo (kiel ofte okazas en malnovaj kontinentoj), kaj kiuj estas nomataj pere de genta nomo, ne prezentiûas la sama ïanco de egaleco por la civitanoj. Rekomendindas do, ke tiaj landoj oficialigu iun geografian duan nomon. Certe tiu propono ne plaîas al multaj, sed ne estas maltrafa ideo por faciligi la universalan etnan miksiûon.
Rompiûas ankaö modernepoke, pro la novaj rimedoj de komunikado kaj demokratiaj reûimoj, la kulturaj bariloj. Certe dum la tria jarmilo okazos ankaö la rasa miksiûo en la malnova mondo, tiel kiel ekde tempe pli rapide okazas en en Ameriko.
12. Tre rezistemaj kulturaj bariloj estas tiuj de diferenco de lingvo. Sed ankaö tiuj bariloj rompiûas iel pro la kreskema reciproka lernado, almenaö parte, de la lingvo de najbaraj landoj.
Ne sufiîas la lernado de pluraj naciaj lingvoj por atingo de la homara frateca asociiûo. La tutmonda komunikado povas fariûi pli adekvate per specife internacia planita lingvo, kiel Esperanto. Tiam, dum la bariloj rompiûas en la sufiîa kvanto, îiu Ïtato konservos samtempe sian nacian lingvon kiel koncernan identecon. Principe, varieco ne malbonas, sed ili ne estu tro grandaj, por ke ili ne malhelpu la fratecon.
13. Religia apartismo okazis îefe en la pasinteco. Tiu apartigo estis praktikata eî en tombejoj (vd), per severaj religiaj leûoj, kiuj devigis aparte enterigi la mortintojn. La kreo de civilaj publikaj tombejoj mildigis tiu postmortan malfratiûon. Rilate religiajn doktrinojn homoj estu en konstanta dialogo, por ke la kritika penso estu atingita pli facile.
Pedagogia apartigo ne estu praktikata de la religioj, per kio en la pasinteco ili kontrolis la kredantojn malpemesante ilin kontaktiûi kun aliaj religianoj.
Pro tiu pedagogia apartigo okazis (aö ankoraö okazas) la sociologia fenomeno, laö kio, en kelkaj regionoj la civitanoj praktikas amase unu religion, en aliaj amase alian. Ankaö en religiaj aferoj la korekta sinteno devas esti la kritika penso, kiu estas favorata pere de la universala dialogo.
Senapartisma religio ne konstruas apartajn preûejojn, sed nur unuspecan templon por Dio, en kiu estas permesata la libera penso de îiu speco de opiniantoj kaj estas dezirata la karitata renkontiûo. Religiuloj ne kapablaj adori Dion sen apartisma spirito, ne atingis ankoraö la veran religiecon. Ili estas kiel kaproj, kiuj ne deziras kunvivi kun la bonaj ïafoj de Dio.
E. Pauli.
APATIO.
0398.Gr: B V 2 , 4 " , -" H . L: apathia, -ae.
A: Apathy. F: apathie. G: Apathie. H: apatía. I: apatia. P: apatia. R: (apátja)
1. Etimologie, apatio devenas, tra la latina apathia, el la greka B V 2 , 4 " (= manko de sento), kunmeto el la seniga - (= sen) kaj B V 2 @ H (=sento).
Substantiva radiko.
2. Apatio estas psika stato de nesentemo. Ekzemple, apatio de la sanktulo por îio en la mondo; apatio de la stoikaj saûuloj; apatio de la malsanulo je la medio; apatio de kristanaj kaj budhanaj asketoj.
Nuance, indiferenteco signifas prezentantan nenian motivon por prefero pri iu a io, dum apatio okazas anka kiam la motivoj ekzistas.
Senintereso (vd) okazas per manko de atento, kun sekva ne scivolo, nek deziro de uzado, dum apatio estas manko de kapablo senti.
La kontra o de apatio estas, la vorte, simpatio (vd), per anstataöigo de la seniga prefikso per µ. Semantike evoluis simpatio al la nuanco de reciproka inklino inter personoj pro simileco de gustoj kaj kun tendenco de interrilato. Kontraste, antipatio aktive rezistas, dum apatio pasive rezistas; fine, simpatio aktive reciprokas.
Grekaj filozofoj kultivis la apation celante la internan liberecon de homo, cele al perfekta aötonoma gvidado de si mem, kaj kion ili nomis (= aötarkio) (vd).
Per la apatio la interna volo restis potence libera, îar kapabla agi sen esti sklava de la sentoj. Tiu estis la idealo de la etiko de Sokrato, kaj kiu estis konservata precipe de la cinikuloj kaj stoikistoj.
Apatio pri la sentoj, kiel ûin proponis cinikuloj kaj stoikistoj estis per kompleta grado laöforme, kaj estis pri îiuj motivoj laömaterie.
3. Specoj de apatio. Elstaras, la forme la diverseco de la apatioj rezultintaj el gradoj de intenseco. Tiu gradiûo okazas, îar îiu kvalito havas gradojn.
Tute negativa apatio estas la psika stato de nesentemo per detruo de la sentemo mem tiamaniere, ke la sento pri la objekto simple ne okazas, kaj sekve ne aperas la konsekvenca stato de iu ajn speco de psika stato.
Sed ordinare apatio rezultas el malgranda kapablo senti, do en ne sufiîa kvanto da impreso por ïanûi antaöekzistantan sintenon.
Ordinare la negativa apatio estis tiu proponita de la cinikuloj kaj stoikistoj, sed pli modere de kelkaj.
Pozitiva apatio estas la psika stato de nesentemo rezultanta per la eduka stabiligo de la emocioj, interpretataj kiel per si mem bonaj kaj pro tio akceptataj. Se ne okazas novaëo, la anta a nekontrolebleco de la psika stato malgrandiûas iom post iom, kaj fariûas tio, kio nomeblas alkutimiûo.
Pro manko de novaj spronoj, la apatio per alkutimiûo metas sub kontrolo eî fortan seksan senton sen detrui ûin.
Se tamen geedzoj vivantaj strikte fermitaj unu al alia povas fariûi sekse pozitive apatiaj, tio okazas pro aliaj motivoj, ekzemple îar ili ne zorgas pri iom da diverseco. Principe, per atingo de la pozitiva apatio ne detruiûas la naturaj impulsoj, sed ili restas sub kontrolo de la racia volo. Ordinare la moderna psikologio kaj eduko proponas tiun pozitivan apation kiel prefera.
Kvankam grado de apatio estas natura, tiu grado eblas esti kreskigata kaj anka malkreskigata. Per agoj, kiuj stimulas la instinktajn inklinojn a apetitojn, kaj per malpermesoj, kiuj dormigas ilin, la stato de apatio ïanûiûas. Jen afero pri kiu okupiûas la empiria psikologio, kaj interesas edukistojn kaj moralistojn.
4. La materia vario de la specoj de apatio rezultas el la diverseco de la enhavo de la motivoj, pri kiuj okazas nesentemo.
Tiusence okazas apatioj je apartaj fruktoj, je apartaj personoj, je apartaj lokoj, je seksaj plaîoj.
Malpliofte okazas la apatio de homoj je sekso (vd); tiaj friduloj facile fariûas monakoj a monakinoj.
Figure, estis nomata politika apatio (vd 03l6) la senintereso de civitanoj pri sociaj aferoj.
Apatio pri la sentoj ûenerale, kiel proponis cinikuloj kaj stoikistoj, signifis materie kaj la forme samtempe; materie, îar estis pri îiuj motivoj; la forme, îar estis per kompleta grado.
La apatio diferencas materie, ankaö la la speco de sentokapablo, jen de la vidado, jen de la a dado, jen de la tuïado, flarado kaj gustosento.
Îar en la tuïado la ekstremoj - doloro kaj ûuo - estas pli distingaj, la apatio fariûas ankaö îefe îi-rilate. Ordinare apatio estas dirata rilate la doloron, ne tiel ofte rilate malagrablajn vidindaëojn kaj ne melodiecajn sonojn.
5. Doktrino pri la apatio kiel idealo. Krom la psikologiaj aspektoj de la apatio, distingata laöforme en negativan kaj pozitivan, la apatio, îefe la pozitiva, estas ankaö Ideologie proponata kiel idealo de vivo, kaj do kiel celo esti atingenda de la eduko kaj askezo bone orientita.
Tamen, kiel jam dirite, la negativa apatio estis la tendenco de la etiko de Sokrato, cinikuloj, stoikistoj. Same oftas la negativa apatio en diversaj formoj de askezo praktikataj de kristanoj, hinduistoj, budhanoj.
Cinikuloj kaj stoikuloj kultivis la apation kiel virton. Kvankam malfacile atingebla idealo, la apatio estas tamen vojo de homa feliîo (DL VI, l. 8-11). Îefe cinikuloj famiûis pro ties malïato je komforto kaj sociaj moroj je deco.
Ofte oni mencias Diogenon, kiu vivis en barelo.
Da rigantoj de tiu filozofio, stoikistoj jam estis pli decaj, kun praktikado de la apatio en pli ûenerala kadro de la monisma kompreno de la mondo, regata de la fatalo. Ili spertis doloron kaj malfeliîon trankvile kaj senemocie. Morale ili vivis komforme al la natura leûo. La stoikisma disciplino havis sian rolon en la energia forto de la romia imperio. Ûi influis anka la kristanan moralon, precipe tiun difinitan de Apostolo Pa lo.
La babilonia etiko estis malpli rigora ol tiu de Egipto. Konsekvence de tio ïanûiûis la judaj kutimoj per la praa transiro de la unua regiono en la alian. Tra la judoj la kristanoj heredis la rigoran etikon de Egipto.
Neopitagoraj rigorecoj influos la etikon de la juda sekto de esenoj, kiuj siavice forte influos la kristanan etikon.
Pere de apostolo Pa lo la kristanoj aldone kultivis la formalisman moralon de fariseoj (kun akcento en la religiaj ritoj) kaj la apation de la stoikistoj, kiel anta e jam dirite. La averto kontra la ebleco eniri en pekon, sen aparta supernatura helpo de la dia graco, fariûis ofta en kristanaj skribaëoj kaj en oficialaj doktrinoj de pluraj eklezioj.
Apartaj kristanaj grupoj praktikis la asketismon (vd) per sistemaj korpaj rigoraëoj, kun rekta rezigno pri la sensaj plaîoj, precipe de la seksaj.
En Oriento la apatio estis praktikata ekde la pratempo de fakiroj (vd), okcidente nomataj gimnosofistoj (vd), la vorte nudaj saûuloj. Oftas en tuta oriento la tendenco al apatiaj praktikoj. Budhana senmova medito kaj nirvano kiel celo vaste disvastiûis.
6. Takse kaj principe, la negativa apatio estas ne homara sinteno, kaj do evitinda. La reago kontra la apatio kiel morala sistemo okazis jam en la klasika antikveco fare de la epikuranoj, kiuj emfazis la bonecon de la naturaj inklinoj, îiuj plenumendaj, kondiîe ke kun ekvilibro.
Pelagianoj (vd), de la 5-a jarcento, malgraö la kristana tendenco al la idealo de la negativa apatio, defendis la homan naturan bonecon, sed sensukcese, pro la tiutempaj oficialaj premoj.
La renesanca humanismo, iome kontra la vidpunkto de la plimulto de la kristanoj, reenkondukis la homojn en pli optimisman koncepton pri si mem. Modernuloj kreskeme akcentas, surbaze de sciencaj psikologiaj observoj, la pozitivan funkcion de la emocia vivo kaj ke estas necese nur adekvate gvidi ûin. Esti feliîa kaj bone akceptata de la homoj, jen psikologiaj strukturoj pli kaj pli akceptataj.
Kant, sen forigi la noblecon de apatio kiel idealo, asertis, ke la naturo estis saûa, îar ûi donis al homo la simpation, por gvidi sin almena provizore anta ol atingi la plenumitan uzon de la racio ( Antropologio, par. 75).
Rousseau aparte insistis pri la boneco de la infana koro, kaj sur tiu bazo disvolvis sian pedagogion.
Modernaj edukistoj, anka kristanoj, enkondukis novajn direktivojn en la edukado, per gvidado de la pasioj kiel fortoj kontrolendaj kaj fortikigendaj, anstataö premoj cele al apatio,
En si mem homaj inklinoj emas iri al objekto, sed depende de anta a kono de tiu objekto. Nur per la kontrolo eblas bone emi. Sensaj konoj ne enhavas en si mem sufiîan kapablon por juûi pri preferoj. Kiam la objekto prezentiûas, la emo tuj aperas kiel rekta sekvo. Sed tio ne signifas, ke îio restas perdita. Cetere, pli bona klarigo pri la seksaj spronoj forigis la antaöan kredon, ke ili estis agado de la demonoj.
La homo havas anka racian volon, kies emo al objekto okazas kun la prezento de tiu îi en formo de kritika juûo, kaj sekve kun elektebleco. Aldone, volo, per tiu kapablo racie elekti, povas ankora influi malrekte la sensajn inklinojn per kontrolo de la sensoj. Se tiu estas la ebleco, kreiûas, en ûenerala instanco, la etiko pri la inklinoj, a pasioj. Pro la homa kapablo agi bone, laö averto de epikuristoj kaj modernuloj, estu la kontrolo de homa volo ne tirana, por ke ne estu nur la apatio, sed spontanea vivoplena stato de pasio kaj kapabla kontrolo de la volo helpe de la sufiîe instruata racio.
E. Pauli.
APATIO EN POLITIKO.
0400.
1. Kelkaj homoj tre multe okupiûas pri la politikaj celoj, kontraste kun la apatieco de la plimulto, precipe de tiuj, kiuj eî ne iras al voîdonado por elekti la regantojn.
Politika apatio estas manko de civitana emo favore al kolektiva respondeco. Tiu postulata respondeco fontas el socia pakto, per kio estis instituciita la politika komunumo, cele al kolektivaj avantaûoj.
Kiu ne respondecas, kvankam da re rajtas pri tiuj avantaûoj, ne tiel multe meritas ilin; a la apatiuloj estas devigataj perforte al tiu plenumo, a ili estas punataj.
La neplenumo de la politika respondeco okazas kutime per gradoj; inverse, nur grade la respondeco estas plenumata. Enkadre de tiu parta respondeco situas la politika apatio. Malplibone respondecas tiu, kiu agas kontra leûe.
Kutime, civitano politike apatia plenumas almena pasive la civitanecon, ekzemple, per paca kunvivado, sukcesa laboro, pago de la impostoj. Li nur ne plenumas sufiîe multe la formalajn iniciatojn de la civitaneco, konsistantajn precipe en la rekta vo donado, kiam estas necese decidoj, kiuj devas esti sa aj, kaj efikaj kontroloj pri la administrantoj. La socia pakto implice postulas tion, por ke la tuta kolektivo funkciu adekvate.
2. La faktoroj, kiuj povas krei la fenomenon de la politika apatio, estu ekzamenataj, por ke, per difinita diagnozo, ili estu sanigataj.
Kelkaj faktoroj estas subjektivaj.
Manko de sufiîa konscio pri la socia kontrakto, per kiu la individua civitano rekte respondecas, estas, inter la subjektivaj faktoroj, la fundamenta ka zo de la politika apatio.
Kiu ne scias pri persona respondeco simple ne zorgas pri la afero. Kontraste, tiu, kiu klare scias pri la respondeco, ne tiel facile fariûas apatia.
Dua subjektiva faktoro de politika apatio estas la manko mem de sento de respondeco. Sed, kiam mankas la senco mem de respondeco, la civitano jam estas proksime de la kontra leûa aganto. Homoj ekzistas tute konscie nerespondecaj, kaj do intence malbonaj; ili nur obeas la leûon preme devigataj. Ili estu devigataj ne nur pri la ûeneralaj devoj, sed anka pri la civitaneco. Per la politika edukado (vd 1184) eblas disvolvi la emon de partopreno en la sociaj aferoj.
3. Objektivaj faktoroj, kreantaj la politikan apation, ofte okazas en la formo mem de la politikaj institucioj, foje tro diktatorecaj. En malaltaj instancoj, ekzemple, en la municipa, pli facile fariûas la politika partopreno de la civitanoj.
En pli altaj instancoj, precipe en modernaj socioj, la servoj bezonas esti pli fake distribuataj, private kaj publike.
Dum kelkaj zorgas pri privataj entreprenoj, kelkaj aliaj, per mandatoj ricevitaj de la unuaj, plenumas la politikajn.
Sed tiu divido en privatulojn kaj publikajn servistojn ne tute malligas la privatulojn rilate la politikon. Unue, îar ili rekte estas respondecaj voîdoni la mandaton al la homoj de la registaro; due, îar ili da re restas respondecaj pri la kontrolo de tiuj, al kiuj ili faris la prokuron. Por ke tiu voîdonado kaj kontrolo fariûu efike, la institucioj devas saûe anta vidi la manieron, per kio la neapatiaj civitanoj restu respondecaj.
4. La tiel nomataj popularaj manifestacioj ne estas per si mem la formo de politika partopreno. Ili fariûas nur normalaj, kiel preparo al regula voîdonado. Same, la revolucio (simile al militoj inter nacioj) ne estas normala maniero praktiki la civitanan devon.
La ïancoj por la politika partopreno de la civitanoj estas kutime pli multaj en respublika reûimo ol en reûimo de nobelaro. Cetere, la kreo de pluraj politikaj partioj pli efike organizas la diversecon de la opinioj kaj pli praktike ordigas la partoprenon de la civitanoj. Cetere, la administrado fariûu tiamaniere, ke îiumomente la civitanoj povu taksi la kapablon kaj seriozecon de la administrantoj. Integriûo inter administrantoj kaj la civitanoj estas faktoro de altiro al politiko; inverse, manko de integriûo, faktoro de apatio.
E. Pauli.