ANIMO. Origino de la..
. 0321.
1. La demando pri la origino de la animo estas en dependo de gravaj antaösupozoj.
La fenomeno de animiûo (vd), per kio korpo moviûas kiel viva kaj agas, kaj pensas, daöras per la demando pri la naturo de tiu animiûo. Îar pri tio okazas la malkonsento, post kiam îiu elektis sian manieron koncepti la animon, fariûas siamaniere la demandon kaj respondon pri la origino de la koncerne akceptata animo.
Tiel kiel la korpaj aferoj ïanûigas unu en alian, kun la konservo de la sama kvanto de materio kaj de energio, la animo povus esti io iamaniere ïanûema kaj îiam ekzistanta.
Kio fakte okazas, jen la demando pri la origino kaj pri la senmorteco de la animo; preskaö sama estas la demando pri la origino kaj senmorteco de la vivo, de la psiko, de la spirito.
Tradiciaj religioj, surbaze de kredoj je diaj revelacioj, kutime konsentas pri la eterneco de la animoj, sed malkonsentas pri la origino.
2. En monisma interpreto de materio kaj animo, - kiel reduktataj al unu ununura principo, kun psika flanko kaj fizika, - la demando pri origino de la animo estas respondata per la aserto, ke la animo jam îeestas ekde îiam en la naturo de îiu korpo.
Kiel la fundamentaj korpaj energioj, kiuj îiam enestas, sed montriûas en apartaj situacioj, same la psiko, îiam enestanta, nur montriûas, per la psikaj fenomenoj, kiam okazas adekvata organizado (vd 0316,16).
3. En kreisma doktrino, ûeneraligita inter la kristanoj, - asertanta, ke îiu homa animo estas kreita de Dio okaze de la naskiûo, - la afero fariûas pro tio dualisme. Tio signifas ke, post la metado de la kondiîoj, fare de la romantikaj gepatroj, Dio estas atenta por enmeti la animon, kiel substancan principon, esence distinga de la substanca korpa principo.
La fenomeno mem de la kreo kaj enmeto de la animo en la korpon nomiûas animiûo (vd), kiu do okazas alimaniere ol en monisma interpreto.
Aristotelo argumentis ke la korpa formo ne enhavas la racian formon, kaj pro tio la racia animo aperas kiel almeto. Sed la formo de plantoj kaj bestoj povas eliri el la korpa formo (De gen. Anim., B, 3. 736b 227; De anima, II, 3. 736b 22-29).
Parolis Aristotelo nur, ke la racia animo venas (= kvazaö per la pordo), en la senco ke ûi ne enestas en la korpo, kaj ke pro tio estas io almetita.
La opinio de Aristotelo, kultivata de la mezepokaj skolastikistoj, estas ke bestoj ne havas ion racian. Pro tio, la besta animo povas esti evoluo el la korpa formo.
Restas determini la ûustan momenton, kiam tio okazas en animiûo. Surbaze de la homa figuro, denove Aristotelo, kaj ankaö Tomaso el Akvino (Cont. gent, 1,II. î87-87-89; Sum. Theol.), Duns la Skota, defendis la prokrastan animiûon, kelkaj monatoj post la koncipo, îar tiam oni jam rekonas homajn formojn.
Modernepoke, post la scienca malkovro, ke la fekundigo okazas per kuniûo de ovolo kaj spermatozoo, firmiûis la opinio îe la skolastikoj, ke tiam estas samtempe kreata la animo, kaj ke tiam okazas la animiûo.
Sed tiuj asertoj - pri la koncipe per kuniûo de ovolo kaj spermatozoo - ne koheras sufiîe kun la fakto ke spermatozooj kaj ovoloj jam estas per si mem vivaj aötonomaj estaëoj.
Efektive ne ekzistas veraj biologiaj gepatroj, sed nur îeloj, kiuj foje dividiûas, foje kuniûas. Okaze de divido de viva îelo, la du nova îeloj ne naskiûas, îar ili estas io viva ekde de nataöe de la divido. Same, okaze de la kuniûo de du îeloj, la nova îelo ne naskiûas, îar ûi estas el du elementoj jam vivaj.
Cetere kaj principe, kuniûintaj du îeloj en unu, povas denove malkuniûi, kaj reveni al la antaöa stato de du. Tio okazas en kelkaj kazoj de protozooj.
En grandaj animaloj, la redividiûo de îeloj fariûas precipe por formi histojn. Estas ja histo nur grandaj grupoj de îeloj, inter si tiel mirinde organizitaj, ke ili funkcias kun aspekto esti nur unu individuo, sed tamen fundamente îiu îelo estas aötonome individua vivo. La prezentitaj fenomenoj postulas eble novan difinon pri la vivo kaj pri la origino de la vivo.
4. Transdonismo (latine traducianismus) (vd), - de kelkaj unuaj latinaj kristanaj filozofoj (Tertuliano ekzemple) kaj poste reprenata de aliaj, - proponis, ke la gepatroj transdonas ion el sia propra animo, simile al kandelo kiu transdonas al alian la lumon.
Tiu hipotezo estas surbaze de la materia kompreno de tiuj unuaj kristanoj fare pri la naturo de la animo (vd 320.9).
Per modernaj biologiaj konceptoj eblas renovigi la transdonisman doktrinon pri la origino de la animo.
Evoluciisma doktrino koheras kun transdonismo, se oni antaösupozas la vivkapablon kiel apartenanta al la materia naturo mem. Okaze de la adekvata organisma organizado, la psikaj fenomenoj montriûos per la koncernaj operacioj.
5. Origino de la animo per emano. Laö la neoplatonisma emano la animoj devenus el la animo de la mondo.
La metafizika koncepto de emano estas malfacile komprenebla, kaj povas esti reduktita al kreismo.
Kiam la emano de la animoj jam estus okazinta en antaöaj tempoj, la doktrino montriûas ekstere simila al tiu de la antaöekzistado de la animoj.
6. Antaöekzisto de la animoj estas dualisma propono pri la origino de la homa animo nur kiel reveno de jam antaöezistanta animo, kiu, je la ûusta momento de homa koncipo, enkarniûas. Jen ofta opinio de antikvaj religiaj grupoj, ekzemple orfeanoj, pitagoranoj, kaj ankaö de Platono. Tiu doktrino estas ripetata de kelkaj unuaj kristanoj, ekzemple de fama ekzegisto Origeno el Aleksandrio (î, 183-245).
Modernepoke la doktrino pri la antaöekzisto de la animoj kaj reenkarniûo estas subtenata spiritismo (vd), de Alan Kardec (1804-1869).
Spiritismo apogas sin en psikaj fenomenoj, interpretataj kiel okazintaj en antaöaj ekzistoj. Pro kio sendependaj spiritoj enkarniûas? Por puriûi, kaj kiu puriûas jam ne revenas. La homa naskiûado dependus de sufiîa stoko da enkarniûontaj spiritoj.
E. Pauli.
ANKSIA, -ECO.
0323.L: anxius, -a, -um; anxietas, -atis.
A: anxious; anxiousness, anxiety. F: anxieux; anxiété. G: Angst, Unruhe. H: ansioso; ansia, ansiedad. I: ansioso; ansia, ansietà.P: ansioso; ânsia, ansiedade. R:
1. Etimologie, anksieco devenas el la latina anxietas, kun baza senco de streîo, fermo.
Adjektiva radiko. Vortformoj: anksia, anksieco.
2. Anksieco estas stato de intelekta perturbo, kun ne difinita deziro kaj sento de kora premateco.
Kompare, anksieco estas meza grado inter la similaj statoj maltrankvileco kaj angoro (vd), tiu îi lasta kun la sama etimologia deveno.
E. Pauli.
ANNYYA
(aö INNIYYA). (Ar: 0321).
Araba (mezepoka) esprimo ekvivalenta al esenco, foje ekzisto, laö la kunteksto, per kio estas tradukataj la grekaj fakaj vortoj kaj .
Enkadre de la araba etimologio mem, la vorto estas obskura, eble rezultinta el kunmeto de la asertiva partiklo inna. Aö el anna, fermanta propozicia partiklo, kaj la finaëo de abstrakta vorto iyya. Ambaö formoj annyya kaj inniyya estas uzataj. (Jacob, longe)..
E. Pauli.
ANOETIKA
(N). 0324.Gr: .
A: anoetic. F: anoétique. G: Anoetik.H: anoético. I: P: anoético. R:
1. Erudicia vortformo, el la greka (= ne komprenebla, sen racia), kunmeto el la seniga -, - (= sen) kaj (= intelektebla), siavice el la verbo (= koni). Sama formado kiel nelogika (vd).
Adjektiva radiko. Rimarku, ke noetiko (= teorio pri scio) estas substantiva radiko, dum anoetika estas adjektiva formo; komparu kun nelogika kaj logiko.
2. Anoetika, en ontologia kampo, laö senco enkondukita de Rosmini, estas kompreno de la ento, ankoraö sen la racia prikonsidero de ûia inteligebleco; tiusence la "anoetika maniero pensi estas komuna al îiuj homoj", kontraste al la dianoetika (vd) maniero, kiu estas "pli perfekta kaj pli riîa". Jen diferenco simila al tiu inter estaëo kaj esto, aö inter esto kaj ento.
3. Oni ankaö uzis anoetika por nomi la temojn kiuj ne estas noetikaj, - afekcio, emocio, apetito, instinkto kaj volo, kontraste kun ideo, penso, rezono. En tiu kampo uzeblas paroli pri influo de la anotetika vivo sur la notetika, kaj inverse.
E. Pauli.
ANOMALIISTOJ
(en lingvo). 0325.
1. Anomaliistoj estis nomataj la adeptoj de doktrino interpretanta la lingvon kiel naturan sistemon de komunikado.
Tiu doktrino estas defendata de Kratilo, kiel aperas en samnoma dialogo de Platono, Kratilo, kaj poste ankaö îe stoikistoj kaj gramatikistoj de la skolo de Pergamo en Malgranda Azio. Kontraste, defendis la konvenciisman interpreton la analogiistoj (vd 0288), interalie la sofistoj, Platono, Aristotelo, kaj la gramatikistoj de Aleksandrio.
2. La argumentado de la anomaliistoj insistis ke, se la lingvo estus konvencia, ûi devus esti multe pli logika. Fakte, en lingvo oftas esceptoj, tio estas anomalioj. El tiu averto devenis la nomo de la anomaliistoj, laö kiuj lingvo antaöekzistas al la homa iniciato kaj iom post iom manifestiûas per la uzado.
Stoikistoj asertis, ke ekzistas rilato inter la signifo de vorto kaj ties materia portanto. Tiu portanto havus kiel formon îi tiun signifon. Kvankam la uzado fuïas la naturan formon de la vorto, ûi restas, kaj oni povas serîi ûin. Konsekvence de îi tiu teorio, la stoikistoj kreis la sciencon de etimologio (el µ = vera, kaj = vorto), por esplori la naturajn etimojn de la vortoj. Ekzistus do simileco inter lingvo kaj la figuraj artoj, kiuj esprimas per natura mimezo.
3. La koncepto pri natura lingvo daöris tra la tempoj kaj ofte ûi apogiûis sur naivaj dogmaj kaj mitaj asertoj de la religioj.
La imago de natura lingvo influis ankoraö la modernan lingvistikon, kies konduto restis dum multa tempo nur en la antropologia studado de la jam ekzistantaj lingvoj, sen provi planitajn lingvojn. La unuaj modernaj lingvistoj malmulte okupiûis rekte pri tute novaj planitaj lingvoj farataj pere de konvencio rekte elektita.
La unuaj ideoj pri tute nova lingvo estis prezentitaj de tre inteligentaj homoj, Kartezio, Komenio, Leibniz, kaj ili trovis en Ludoviko Zamenhof (1859-1917), gemandevena judo, de Pollando, la unuan sukcesan kreinton, kaj kiu publikigis en 1887 sian gramatikon de Esperanto, en plurajn lingvojn, - pola, rusa, germana, franca, angla.
Lingvo estas ja sistemo, kaj per invento de novaj sistemoj, la lingvistiko povas pli rapide progresi. Kiel la tekniko de maïinoj, kiu ne nur zorgas pri malnovaj maïinoj, sed inventas novajn kaj plibonajn, tiel same, lingvistiko bone orientita esploras novajn teknikojn de lingvokomunikado.Kiam nova lingvo ja estas inventita, tiu lingvo malgraö stabila, povas tamen iom post iom pliboniûi.
4. Aliflanke, la vidpunkto de la anomaliistoj ne estas tute erara, en tio ke, se la lingvo estus konvencia, ûi devus esti pli regula.
Fakte, lingvoj tendencas al reguleco, tio estas al la leûo de analogio (vd 0294). La tendenco eliri el la vulgara lingvo al iu faka terminaro por la sciencoj, kaj fine al iu tute planita lingvo sen malregulaëoj, estas io akorda kun la homa racieco.
Oni tuj komprenas ke, en la kreado de tute konvencia lingvo, estas rekomendinda atenti la homajn naturajn kondiîojn. La lingvoj spontanee praktikataj de la homoj konservas sin ene de iu tipa homa tendenco. Pro tio, antaöplani novan lingvon, oni esploru (per la lingvistiko) tiujn naturajn kondiîojn, por akorde kun ili inventi lingvan sistemon kapablan funkcii. Ekzemple, vortoj ne estu pli grandaj ol la kapablo uzi ilin.
En la praktiko, oni planu lingvon per imitado de la jam ekzistantaj lingvoj, kaj forigu nur tiujn elementojn, kiuj ne estas necesaj por la homa komunikado, kaj perfektigu tiujn, kiuj helpas la komunikadon. Jen pro kio la lingvo internacia Esperanto (vd) fariûis pli akceptebla ol aliaj tro artefaritaj proponoj.
E. Pauli.
ANOMALIO
(+). 0326.Gr: µ , - .
A: anomaly. F: anomalie. G: Abnormitaet. H: anomalía. I: anomalia. P: anomalia. R:
(anomálija).1. Etimologie, anomalio devenas el la greka µ , per kunmeto de la seniga - kaj µ (= ebena, egala). Laölitere, anomalio estas io ne ebena, neegala, neglata; la definitiva signifo fari is per la metafora translokigo.
Substantiva radiko. Vortformoj: anomalio, anomalia, anomalisto (vd).
2. Anomalio estas deflankiûo de regulo enkadre de difinita sistemo. Ekzemple, mano kun 6 fingroj, anstataö la kutimaj kvin fingroj de la animala mansistemo, estas anomalio en la konata animala regno.
Nuance, escepto (vd) estas normala ne apliko de la ûenerala regulo, dum anomalio estas efektive io nenormala. Monstraëo estas io ïoke deflankiûa pro eksceso.
Kelkaj anomalioj estas tiel deflankiûantaj, ke ili mirigas la homojn. Ekzemple, viro kun vosteto, virino kun du serioj de mamoj, dukapa îevalido.
Anormaleco (vd) diriûas pri iom pli ofta deflankiûo de normoj kaj okazintaëoj, dum anomalio estas deflankiûo rilate pli stabilaj naturaj leûoj. Tamen, kun sufiîe difinita kunteksto la komparitaj vortoj povas unu signifi kiel la alia.
3. Diversiûas la anomalioj, laöforme, kiam, laögrade, kelkaj estas pli deflankiûantaj, aliaj malpli; kelkaj malplioftaj, aliaj ne; kelkaj per manko, aliaj per io tute nova. Ekzemple, giganteco estas anomalio per la formo de troeco; kripleco estas anomalio per la formo de manko; viro kun vosteto per la formo de io tute nova.
Laömaterie, tre interesas la filozofon distingi inter si la anomaliojn okazintajn en tute universalaj sistemoj kaj la anomaliojn en partikularaj sistemoj; subdivide, distingi anomaliojn okazintajn en la natura sistemo kaj anomaliojn en artefaritaj aferoj, kaj anomaliojn okazintajn en fizikaj, psikaj, sociaj sistemoj.
4. Ne estas akceptinda la anomalio en absolute universalaj sistemoj, tio estas, de la leûoj de la ento mem, kaj kiuj universale validas en logiko, en gnozeologio, en etiko.
Estas, ekzemple, logikaj kaj gnozeologiaj anomalioj la antinomio (vd) kaj kontraödiro (vd).
Etikaj antinomioj estas, ekzemple, la malbonaj faroj, la pekoj (kontraö Dio), la malvirto.
Enkadre de la partikulara ento, kie eblas la multobleco de la sistemoj, la anomalioj estas tiaj nur interne de îiu aparta sistemo. Tio, kio estas anomalio en unu sistemo, povas esti normala en alia.
Pro tio, anomalio okazinta en unu sistemo povas esti nur ïanûo de sistemo, kiel ritmo kiu pasas al alia ritmo.
5. Evoluo kaj malevoluo. Anomalioj foje okazigas ïancon de evoluo, aö de la malevoluo, se tiuj anomalioj kapablas establi definitive la novan sistemon.
Dume, ne apero de anomalio, signifas la stabilecon de la sistemo. Kiam, pro iu anomalio, kelkaj simioj disvolvis la voston, tiuj kelkaj havigis avantaûon rilate la nehavantajn ûin.
Vosto estas progreso, kiun kelkaj simioj kaj ni homoj ne atingis. Cete en pasintaj barbaraj epokoj, tiu popolo kiu estus vostigita, venkus la nevostigitaj. Do, anomalio enhavas multon de relativeco, îar foje estas ïanco de pli bona sistemo, foje de ne tiel bona.
La evoluo per anomalio fariûas definitiva en la naturo, kiam la evolua anomalio de individuo fariûas sufiîe interna, ekzemple en la kromosomaj genoj, kaj tiamaniere ke ili povu reproduktiûi. Tiu procezo okazas en la genetika strukturo (vd 2137) de spermatozooj aö de ovolo, foje per eventualaj okazaëoj de la naturo, foje per laboratoria interveno.
6. Anomaliistoj. En (neplanita) lingvo, anomalio estas la fenomeno, per kio kelkaj vortoj kaj gramatikaj funkcioj ne koheras kun la ûeneralaj leûoj de la koncerna lingvo-sistemo. Tiu fenomeno jam estis prezentata de la grekaj anomaliistoj (vd), kontraö la analogiistoj (vd), favore de la natura ekzisto de la lingvo.
La anomaliistoj argumentadis, ke, se la lingvo estus invento de la homa racio (tio estas, de la lógos) ûi devus esti logika; se fakte la lingvo ne estas logika, sed plena el anomalioj, ûi ekzistas kiel io natura.
Kompreneble, en planita lingvo, en la senco de regula lingvo, anomalio restas simple kiel gramatika eraro.
7. Epistemologie, anomalio povas esti okazo de novaj sciencaj eltrovoj. Mencieblas pluraj ekzemploj en la historio de la sciencoj.
En astronomiaj observoj de Ole Roemer (1644-1710) konstatis, ke la malfrua malapero de la satelitoj de planedo Jupitero ïajne ne obeis la leûojn determinitajn de Newton, kaj per tiu fenomeno pruvis, ke la lumo havas limigitan rapidecon. Cetere, tiu dana fisikisto kaj astronomo mezuris la rapidecon de la lumo kaj perfektigis la astronomiajn instrumentojn.
Je la fino de la 20-a jarcento oni konstatis ankaö ke kelkaj steloj iras antaöen foje ïanceligante dekstren, foje maldekstren. Tio estis interpretata kiel signalo de ekzisto de planedo en la sistemo de tiu stelo, kaj ke do nur la Suno havas planedojn.
Seksaj anomalioj ebligis montri, ke pluraj morfologiaj diferencoj inter viroj kaj virinoj okazas nur pro la malsama kronologio en la interna fiziko-kemia agado de kelkaj faktoroj de kreskado. Pli da frueco en la agado de tiuj faktoroj okazigas la venon al ekstero de la viraj seksorganoj; kiam la samaj faktoroj agas en la virinoj, jam ne eblas okazi tion, kaj ili restas en la interno.
Sekve, anomalioj en la kronologio de la seksa trasformo, klarigas pro kio, foje viro similas virinon, kaj pro kio foje virino similas viron.
Same, anomalioj klarigas la animalan evoluon tra la jarmiloj. Kiam la anomalio atingas la genetikan strukturon, kiel supre avertite, ili reproduktiûas kaj aperas nova speco de planto aö de animalo. La anomalioj, do, helpis epistemologie pruvi la leûon de la ûenerala evoluo de plantoj, animaloj, homoj.
Pro anomaliaj faktoroj kelkaj îeloj reprenas pasintajn perditajn kapablojn de reproduktiûo. Jen klarigo por eksterodinaraj fenomenoj, foje prezentataj kiel mirakloj.
La argumentado de la jam cititaj anomaliistoj en lingvo, estas ankaö epistemologia ekzemplo de uzo de anomalio kiel pruvo. Sed la argumentado en la kazo de lingvo estas falsa, îar ûi decidas pri la esenco de la lingvo, per akcidencaj esceptoj.
En vera anomalio la rilato inter la fenomeno kaj la principo devas esti esenca tiamaniere ke unu ligas rekte la alian kiel necesan sekvon.
7. Etike, anomalioj en homoj,foje biologiaj, foje psikologiaj, okazigas demandojn pri la konservo aö forigo de tiuj fenomenoj. Pli ûenerale, tio okazigas la demandon pri la rajtoj de la anomaliuloj kaj eî pri ilia socia protekto.
Principe, îar ne okazas absoluteco en la naturo, sed nur stabileco de kelkaj formoj, - kiuj pro tio estas nomataj normalaj, kontraste kun la ne oftaj, - îiu natura formo estas etike bona.
Principe, îiu persono, pro ûia aötonomieco, rajtas konservi sin, kiel ûi estas kaj rajtas pasi el unu formo en alian sistemon. Do, îiu tiel dirita anomaliulo rajtas vivi laö sia aparta anomalio kaj aötonomieco. Neniu povas konflikti kun la alia, indiferente, îu tiu alia estas konsiderata anomaliulo aö ne. Kriplulo rajtas anomalie kripli, lami, malbele prezenti sin, handikape konduti sin. Same, se li gigantas, kaj per alia maniero avantaûas, li havas siajn apartajn rajtojn, kaj inverse li ankaö estas devigata respekti la tiel nomatajn normalajn malgrandulojn.
La afero pri anomaliulo fariûas pli tikla, kiam la anomaliulo rekte dependas de la normalaj homoj, îu de la individua normala homo, îu de la socia protekto. Jen la problemo de malbone koncipitaj embrioj (vd); de feto en kancera utero; de kripluloj ne kapablaj de vivteniûo; fine, de malsanuloj ûenerale.
Certe estas etike bona la persona iniciato de la anomaliuloj mem, forigi sian anomaliojn. Same, estas etika iniciato esplori la kreon de anomalioj, kiuj efektive nur estas eniro en evolucian plibonan sistemon; ekzemple, esplori plibonigi la generadon de supera homo, kun apartaj novaj organoj, inkluzive esplori la generadon de homo adekvata vivi en la ekstera spaco de nia planedo. Se iu konvinkiûas, ke havi voston estas avantaûa organo, tiu rajtas klopodi havigi tiun progreson jam atingata de pluraj bestoj.
7. La socia devo de la individuoj, îu anomaliuloj, îu ne-anomaliuloj, postulas, ke ili pace kunvivu kaj aldone unuj helpu la aliajn, laö la difino mem de la politika socio (vd). La helpo de unuj civitanoj al aliaj centriûas en tio, ke îiu havu la ïancon atingi la plej bonajn formojn; kompreneble, la plej bonaj formoj kutime estas la tiel nomataj normalaj, sed tiu ne estas absoluta vero.
Aparta etika kaj precipe socia problemo okazas kun la seksa anomalia konduto. Unuj seksumas individue, aliaj per samseksa amo, ankoraö aliaj per ambaö seksaj formoj de amo (vd 0258). Îu tiu prefero en îiu kazo estas natura? Îu unuj estas normalaj, la aliaj nature anomaliaj?
La opinio estas kutime tolerema, se îiu kondutas private pri sia prefero. Per kiu aranûo solvi la konflikton pri la ekstera konduto? Kutime, la plimulto ne akceptas la konduton de la malplimulto, kaj tiuj lastaj plendas pro tio. En politikaj aferoj validas la decido de la plimulto. Sed anomalio ne estas politika temo, sed individua rajto de îiu anomaliulo.Tamen, kelkja aspektoj de la anomalieco povas fariûi eventuale politikaj.
Ne estas unuavide klare, ke la diferencoj inter la seksa konduto estas io dependa de la publika moralo akceptata de la grupo, tio estas de la plimulto; se la publika moralo estas dependa de la grupo, restas klare ke politike decidas la plimulto.
Sed, tiu plimulteco en kelkaj aferoj nur atingas certajn aspektojn. Ekzemple, se la afero rilatas al la fundamentaj homaj rajtoj, la grupo ne decidas pri la fundamentaj rajtoj mem, îar tiuj rajtoj jam estas difinitaj per si mem; la socio nur rekte difinas tiujn fundamentajn rajtojn en la senco, ke ûi rekonas ilin kaj protektas ilin; la politika socio difinas kaj protektas tiun rajton tiamaniere, ke la individuaj rajtoj de unuj iru nur ûis kie ne okazas konflikto kun la individuaj rajtoj de la aliaj.
Do, se la anomalieco situas enkadre de la fundamentaj rajtoj, la politika plimulto ne povas simple kontraöstari ilin, sed povas, kaj devas, difini la koncernajn rajtojn, ûis kie ili iras, kaj ûis kie ili ne povas iri. Do, pri la anomalieco en la seksa konduto restas almenaö klare, ke ûi ne estas absoluta. Same kiel la kriplulo rajtas kripli, sed ne en îiu strato, same îiu specoj de samseksuloj restas enkadre de certaj limoj.
En la praktiko, tamen oni devas ankaö decidi pri la akcepto mem de la fundamentaj rajtoj. Tiu afero estas ideologia. Nur post kiam oni akceptis la ekziston de la fundamentaj rajtoj kaj kiaj estas tiaj fundamentaj rajtoj, eblas paroli pri la praktika uzo de tiuj rajtoj.
Sekve, la afero pri la konduto de la tiel konsiderataj anomaliuloj dependas de tio, kion la socio ideologie decidis. Se la decido estas, ke la anomalioj situas en la kadro de la fundamentaj rajtoj, la konduto fariûas unumaniere; en la kontraöa hipotezo, la konduto restas decidenda de la plimulto.
E. Pauli.
ANOMIO
(N). 0327.Gr: µ , - .
A: anomy. F: anomie. G: Anomie. H: anomía. I: P: anomia. R:
1. Erudicia vorto, el la greka substantivo µ (= senleûeco, maljusteco, peko), per kunmeto de la seniga - (=sen) kaj µ (=kutimo, leûo). Aldone al la klasikaj signifoj, anomio fariûis erudicia termino modernepoke, kun du nuancoj, teologia kaj socia, sed ambaö kun filozofiaj aspektoj.
Substantiva radiko. Vortformoj: anomia, anomieco, anomieca.
2. Anomio estas stato de iu aö de io sen leûo. Ekzemple anomia stato de homoj rilate al la dia leûo, anomio de sovaûulo, anomia socio.
Nuance, aötonomio (vd) estas dirite ne kontraste kun manko de leûo (kiel en anomio), sed pri havanta leûon per propra iniciato, kontraste kun leûo heteronoma, tio estas, de ekstera iniciato, kiel en pasinto okazis en koloniita lando.
En kunteksto de kantia etiko, aötonoma etiko estas tiu kun interna principo (la bona volo), heteronoma, tiu kun bazo en celo, do en ekstera principo.
3. La specoj de anomio, laöforme, povas esti individua (subjektiva anomio), se la kaözo situas en la subjekto submetita al leûo, ekzemple, pro manko de sufiîa preparo; socia (objektiva anomio), se la stato de manko de leûo situas en aötoritatuloj, ekzemple, pro nekapablo formuli ilin sufiîe adekvate, por ke ili estu obeataj, aö pro ne kapablo garantii, ke ili estu plenumataj.
Laömaterie, la specoj de anomioj okazas laö la kampo en kiuj ili okazas: religia, teologia, etika, socia, politika. En îiu, denove okazas subdividoj.
4. En teologia kunteksto, anomio estas malobeo de la leûo, îefe de la dia. Jen kiel reaperis la greka termino je la fino de la 15-a jc., en la angla formo anomy; je la 16-a en la franca formo anomie.
Sed tiu teologia uzo, simila al la klasika, ne prosperis.
5. En socia kunteksto, anomio estas stato de individuoj en senleûa socio. Jen nuanco aperinta je la 19-a jc., iniciate de E. Durkheim, kaj kiu disvastiûis îefe pro lia sukcesa verko Suicido (Suicide, 1897), en kiu li klarigas la rilaton de memmortigo kun sociaj neregulecoj.
Same esploris sociologiajn aspektojn de la anomio Robert King Merton, kiu avertis, ke la kaözo de la anomio okazas pro la nekongruo inter la difinitaj sociaj celoj kaj la normoj kiuj regulas la manieron atingi ilin (Socia strukturo kaj anomio, 1949).
Talcott Parsons ankaö insistis, ke la anomalio okazas pro la perfekta instituciigo de la sociaj celoj, kontraste kun la manko de normiga sistemo (La socia sistemo, 1951).
Tiel same David Riesman (Visaûoj in the amaso, 1952, La akademia revolucio, 1968).
Manko de leûa ordo, laö sociologiaj klarigoj, okazas, kiam la leûoj, kiuj devus reguli la agojn de la individuoj rilate al la ûeneralaj celoj, jam ne kongruas kun la intereso de tiuj individuoj, kiuj pro tio elektas agi senleûe.
La anomia animstato okazas kun gradoj, ekde la simpla forlaso aö forgeso de la leûo, ûis la ribelo aö revolucio.
6. La kaözoj de anomio povas esti subjektivaj, flanke de la individuoj, kiam ili ne estas preparitaj por obei ilin; kaj objektivaj, flanke de la leûoj mem, kiam ili estas malbone prezentitaj de la socio.
Se, flanke de la individuoj, okazas malpreparo por respekti la leûojn, kiuj kondukas al la komunaj celoj, tiuj homoj tendencas atingi siajn individuajn celojn senleûe, ekzemple, per ïtelo, per forrabo.
Same okazas kun subevoluintaj homoj, kiu ofte kreas tute anomie siajn malbone konstruitajn dometojn îirkaö la urboj sen atento al iu ajn normo de urbanizo, ekzemple pri larûeco de la stratoj.
La kaözoj de la anomio okazas flanke de la leûoj mem, kiam, ekzemple, la leûo restas kiel institucio ne sufiîe bone kongrua kun la atingendaj komunaj celoj.
Tiam povas okazi rezisto kaj ribelo de la individuoj, kiuj do situas en stato de aktiva anomio. Perforto de unuj kontraö la aliaj okazas precize pro manko de leûo; ekzemple, se unu vendas ion, kaj la alia ne pagas, la unua perforte agas sur la nepaganto, îar en tiu kazo ne ekzistas leûo por garantii la pagon. Same, komerco de ne permesataj varoj, ekzemple komerco de malpermesataj drogoj, îiam generas la perforton; îar tiuj varoj estas ekster la protekto de la leûo, kaj pro tio en kelkaj kazoj ili nur sukcesas la pagon per la perforto.
7. Certe en bone instituciita socio ne okazas anomio. Flanke de la civitanoj ne eblas resti ekster la leûo, îar bona leûo antaövidas rimedojn por premi ilin; siavice, flanke de la bona leûo mem ne okazas motivo, por rezisti racie al ûi.
Îar la socio, pro la demokratiaj principoj, dependas de la civitanoj, la evoluo mem de la socio ûis la forigo de la anomio dependas unue de la subjektiva kapablo de la civitanoj. Do la kompleta forigo de la stato de anomieco dependas de la forigo de la subjektiva anomio de îiuj individuoj, sen escepto de iu ajn.
Sed tiu forigo de la subjektiva anomio fariûas nur progreseme, de unu individuo post la alia; denove progreseme, de un klaso post la alia. Grade progresas la le o kun la koncernaj sociaj avantaûoj. Nur post la disvastigado de la sociaj avantaûoj al îiuj klasoj de homoj kaj al iuj kvartaloj de la urboj malaperos la anomieco kaj koncernaj malbonaëoj.
E. Pauli.
ANONIMA
(+). 0328.Gr: µ .
A: anonymous. F: anonyme. G: anonymi, ungenannt. H: anónimo. I: anònimo. P: anônimo. R: (anonímiyj).
1. Etimologie, anonimeco estas kunmeto el la seniga - (= sen)- kaj µ (= nomo), kun la fina laövorta signifo de sennoma.
Adjektiva radiko. Vortformoj: anonima, anonimeco, sennomeco.
2. Anonima estas tiu, kiu iamaniere îeestas, îu persone, îu per iu ago aö per iu faro, sed kaïas sian identecon.
Îar kutime la identeco fariûas per uzo de nomo, anonima estas tiu, kiu kaïas sian nomon. Tiusence okazas la anonimeco de verkisto de romano, de pentraëo, de letero sendita al policestro, ktp, kiam tiu verkisto prezentas sin iamaniere sen la koncerna nomo.
Nuance, sennoma estas tiu (aö tio), kiu (aö kio) fakte ne havas nomon, dum anonima havas nomon, kiu tamen estas konservita kaïe.
Specoj de anonimeco okazas, laöforme, se ekzemple foje ûi fariûas eventuale, kiel estas la anonimeco de preterpasanto; foje, per aktiva elekto de la aganto, kiu povas havi siajn apartajn motivojn (psikologiajn, sociajn, antropoligiajn, kaj eî ontologiajn), kiel estas la elektita anonimeco de tiu, kiu intence restas kun sia nomo ka ita.
3. Nomiûas ontologia anonimeco (aö antropologia anonimeco, aö anonimeco de konduto), la sinteno per kio homoj, en apartaë situacioj, deziras kunvivi kiel ne konataj persone.
Tiam la anonimeco ebligas trankvilecon. Se neniu estas si mem, kaj îiuj estas nur oniaj, la vivo fluas sen personaj respondecoj. Jen karakterizo dezirata de homoj antaö problemoj, kiel ajn ili estas.
Se problemoj ne okazas, homoj levas sin el la onia anonimeco, por fiere aperi kiel individuaj personoj. Problemoj fakte ekzistas, sed ne îiam la homoj sufiîe fortas por alfronti ilin. Pro tio, foje homo prezentas sin ne-anonime, foje anonime.
La anonimeca konduto de homo estas esplorata de ekzistencialismo, precipe de Heidegger.
Asertis Heidegger, ke homo timas esti si mem, kaj ke pro tio homo fuûas de sia aötenta situacio de estulo limigita kaj kondamnita por morti. Pro tiu timo homo serîas esti ne si mem, kaj rifuûas en la ekstera mondo, inter la homoj, kiel anonima. Li jam ne parolas rekte pri si mem, sed uzas la vorton oni (germane mann) (vd). Fariûinte ne aötenta ekzistanto, rifuûinta anonime en la mondo, li trankviliûas.
E. Pauli.
A NON POSSE AD NON ESSE
... (L: 0329).
Latina esprimo, al kiu almetiûas ... valet (tenet) consequentia, ekvivalenta en la tuto "ekde la neebleco ekzisti, validas la konsekvenco".
Tio signifas, ke, ekde la neebleco, iu inferenco kaj argumento kapablas pruvi la ne realecon de io. Ekzemple, se X ne eblas, tiam X ne estas reala (vd L: 0005).
E. Pauli.
ANTAGONISMO
(Z). 0330.A: antagonism. F: antagonisme. G: Gegenhaltung. H: antagonismo. I: antagonismo. P: antagonismo. R:
(antagonizm).
1. Etimologie, antagonismo devenas el la greka (= antagonisto, kontraöulo), siavice el (= antaö) kaj (= lukto). Oni rimarku, ke la abstrakta formo estas µ (= lukta ago, heroa ago).
Substantiva radiko. Vortformoj: antagonismo, antagonisma, antagonismeco. Proksima radiko: antagonisto.
2. Antagonismo estas aktiva kontraöeco. Kun nuancaj distingoj antagonismo rilatas al opono (vd) kaj opozicio (vd). La aktiva kontraöeco de antagonismo estas rekte pli konfliktiva, kun tendenco forigi la alian parton.
La antagonisma kontraöeco okazas principe inter personoj, sed ankaö inter aliaj aferoj, kiam tiuj aliaj konceptoj rekte ekskludas la kontraöan flankon.
3. Antagonismo signifas la aktivan opozicion inter personoj pere de agoj, ideoj, sentoj. Nuance, la antagonismeco inter personoj estas pli objektiva ol malamikeco, kiu rilatas preskaö nur al manko de sento de amo.
4. En logiko kaj filozofio ûenerale antagonismo îefe okazas pro la rekta ekskludo de unu esenco rilate la alian. Tio, kio estas unu afero, simple neas la alian.
Pro tiu aktiva antagonismo, la loko de unu ne povas esti la loko de alia.
Pli ûenerale, la 1 de la serio ne povas esti la 2 de la sama serio, kaj nek la inverso.
Dirite, per alia formo: A ne estas B, kiel B ne estas A.
En mekanika logiko unu signo îiam forigas la alian. Sekve, malsamaj estoj fariûas antagonismaj laö la vidpunkto de la esenco (aö naturo).
5. Okazas tamen du logikoj de antagonisma ekskludo de la aferoj: la aristotela logiko de la identeco kaj la hegela logiko de dialektika integriûo.
En la logiko de identeco la esenco neas simple sian kontraöon, kaj en tute ûenerala kadro la ento simple ekskludas la neenton tiamaniere, ke la neento simple estas la nenio.
Malsame, en la dialektika logiko la rilato al la antagonismaj kontraöaj aferoj estas ne nur de ekskludo, sed ankaö de samtempa komplementeco tiamaniere, ke okazas la sintezo de la tezo kun la antitezo, do kun fina integriûo.
E. Pauli.
ANTAÖDESTINISMO
. 0331.
1. Vorformado el antaö kaj destino (vd).
2. Antaödestinismo, en religia kampo, estas doktrino pri la fiksado de la destino de îio fare de Dio, ekde la eterno.
Nuance, determinismo (vd) estas interna determino de la rezulto enkadre de la kaözoj mem, kiuj do ne libere agas, dum antaödeterminismo estas rigardata determino ekde la ekstero de la individuoj.
3. Doktrino. En dualisma doktrino, laö kio la tutpotenca Dio ne entenas limojn, îio restas en absoluta dia kontrono, eî la tiel nomataj liberaj estuloj.
Sekve okazas la ûenerala antaödestino.
Unuflanke oni devas sufiîe klare prezenti tiun senliman potencon de Dio, kaj aliflanke montri kiamaniere ankoraö eblas al aliaj individuoj resti efektive liberaj.
Kompreneble, pri la antaödestinismo aperis pluraj doktrinoj. Kelkaj estas historie gravaj, tre interesaj al teologoj, sed fundamente filozofiaj. Kelkaj oftas en katolikaj medioj, kelkaj en la protestantaj, kelkaj en aliaj filozofiaj sistemoj (vd).
E. Pauli.
ANTAÖECO.
0332.A: anteriority. F: antériorité. G: Vordersein. H: anterioridad. I: anteriorità. P: anterioridade. R:
1. Antaöeco estas tio, kio estas antaöe rilate al tio, kio estas poste. Ekzemple, ontologie la ekzisto estas antaö rilate la esencon, tio estas, rilate la manieron de ekzisto. Inverse, logike esenco estas antaö rilate la ekziston (îar oni pensas unue la esencon).
2. Laöforme, la antaöeco povas okazi, ekzemple, laö la manieroj, per kiuj distingiûas la kaözoj (vd): interna antaöeco (laö la internaj kaözoj) kaj la ekstera antaöeco (laö la eksteraj kaözoj).
La interna antaöeco havas aspekton de nur logika antaöeco, îar ûi okazas en aferoj samtempe subsistantaj, dum la ekstera estas kapablaj ekzisti apartigataj. La interna rilato inter materia kaözo kaj forma kaözo estas de antaöeco de la materia rilate la forman, îar per la formo la materio fariûas determinata.
La ekstera rilato inter efika kaözo kaj cela kaözo estas de antaöeco de la efika rilate la celan, îar per la efiko estiûas la celo.
Detalaj aspektoj pri la antaöeco estas montrigeblaj. En forma kaözo kaj koncerna forma efiko, la antecedento ne restas reale aparta, kiel okazas en efika kaözo kaj koncerna efika rezulto. La propraëoj estas formaj efikoj, kontraste kun fabrikitaj produktaëoj.
Unua, en sinsekva numerado, estas antaöeco laö la objektiva vidpunkto. Logika antaöeco rilatas la sekvon en la ekpensado; ekzemple, oni ekpensas unue la empiriajn donitaëojn, kaj poste novajn pli abstraktajn aspektojn de tiuj donitaëoj.
Kronologia antaöeco rilatas la sekvon en la tempo; ekzemple, Januaro antaöas Februaron.
E. Pauli.
ANTAÖPREDIKAMENTOJ.
0333.L: antepaedicamenta, -ae.
A: antepredicament. F: anteprédicament. G: Antepraedicament, Unregelmaesigkeit. H: antepredicamentos. I: P: antepredicamentos. R:
1. Erudicia vortformado ekde la skolastika latina antepraedikamenta, kunmeto el ante (= antaö) kaj praedicamentum (= predikamento) (vd).
Per praedicamentum Boecio tradukis la grekan (= kategorio) (vd).
2. Antaöpredikamentoj estas vidpunktoj, laö kiuj la konceptoj subordiûas unuj al aliaj, por ebligi la klasojn, ûis la atingo de tute ûeneralaj genroj (tiuj îi nomataj predikamentoj aö kategorioj).
Ekzemple, per la distingo inter analogieco kaj univokeco, eblas dividi la konceptojn en grandajn du klasojn. Jen, do analogieco kaj univokeco estas antaöpredikamentoj de klasifikado de la entoj.
Nuance, predikatmanieroj (aö kategoremoj) (vd) estas la internaj eroj de ento, kiu grade konstruiûas, kaj kiuj estas genro, specifa diferenco, speco, propraëo, akcidenco, dum antaöpredikamento estas vidpunkto de klasifikado.
Sed precipe la univokaj entoj estas klasifikeblaj en superajn genrojn, al kiuj oni nomas kategorioj (vd). Jen, do la kutima uzo de antaöpredikmantoj, por klasifiki la kategoriojn de entoj (3733).
Kutime oni klasifikas la konceptojn per unu vidpunto; sed kiam la klasoj kunordiûas inter si, la vidpunktoj multobliûas. Tiam oni devas elekti la plej fundamentajn vidpunktojn (nomeblaj antaöpredikamentoj) kaj inter tiuj îi komenci per la tute unua. Per de la aliaj striktiûas la kampo, ûis kiam kompletiûas la tuta kadro.
Îar la antaöpredikamentoj devas esti antaöe konsiderataj, ili nomiûas ûuste pro tio antaö-predikamentoj.
3. En la klasika logiko, surbaze de Aristotelo, estas prezentataj kvin antaöpredikamentoj:
- univokeco (kontraste kun analogieco),
- nekomplekseco,
- universaleco,
- supereco en la genro,
- reala distingeco inter si.
4. Historie, Aristotelo unue, per uzo de la univokeco kiel antaöpredikamento, apartigis la univokajn konceptojn, kontraste al la analogaj kaj trasnscendaj.
Per uzo de la aliaj antaöpredikamentoj li sukcesis krei sistemon de grupoj, en kies alto situas 10 superaj neredukteblaj kategorioj: substanco, kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, pozicio, aktivo, aktivo, havo.
Tra la tempo, elstaraj filozofoj provis, per aliaj antaöpredikamentoj, novajn klasifikojn de la konceptoj, kiuj estas malsamaj, îar organizataj surbaze de aliaj antaöpredikamentoj, kiujn la proponintoj aparte defendis. La plej konata inter la aliaj sistemoj estas la klasado de Kant en 12 kategoriojn (vd).
Cetere, la interna organizado de la kategorioj (aö predikamento) estas farata pere de la predikatmanieroj (vd): genro, speco, diferenco, propraëo, akcidenco (laö listo de Porfirio). Okazas do distingo inter predikamento, predikatmaniero, antaöpredikamento.
Oni rimarku ankaö, ke la antaöpredikamentoj ne nur estas interesaj por fari la klasifikadon de la konceptoj en ûeneralajn genrojn. En si mem ili estas apartaj gravaj nocioj.
5. Oni pridiskutu aparte la antaöpredikamentojn: esti univoka, nekompleksa, universala, la supera en la genro mem, reale distinga rilate la aliajn.
a) Univokaj konceptoj estas tiuj, kiuj estas komplete diversaj en unu el la partoj signifitaj, sed en alia estas komplete egalaj.
Ekzemple, planto kaj animalo estas komplete distingaj en la specifa parto, per kio animalo estas animalo kaj ne planto; sed ili estas komplete egalaj (laösupoze) en tio, per kio ambaö diri as vivaj estaëoj.
Alidire, la predikato estas atribuata same al animalo kaj al planto. Kontraste, analogia koncepto estas tiu, kiu atribuiûas al îiu siamaniere; ekzemple, ento (laösupoze) estas analogia îar atribuata diversmaniere, neniam egale.
Kategorioj estas konceptoj univokaj, kiuj parte estas diferencaj kaj pro tio malsamas kun aliaj konceptoj, parte kun ili estas tute samaj tiamaniere, ke estas egalaj predikatoj. Ekzemple, substanco (unu el la kategorioj) estas univoka, îar ûi estas egalmaniere substanco îie ajn, kie oni predikas ûin pri io.
Do, se la kategorioj estas klasifikado de univokaj konceptoj, estas forigitaj la transcendaj analogiaj konceptoj, kiel ento, aëo, io, vero, bono, belo, ordinare uzataj kiel analogiaj.
Direblas ankaö specialaj modoj por la kategorioj, en kontrasto kun la specialaj modoj (aö ûeneralaj modoj), por la transcendaj nocioj.
b) Nekompleksa koncepto, kondiîo postulata de plej alta kategorio, estas tiu, kiu ne enhavas malsamajn elementojn, kontraste kun tiu, kiu enhavas malsamajn. Ekzemple, la univokaj nocioj, kiel substanco, kvanto, kvalito, rilato, tempo, inter aliaj, estas nomeblaj kategorioj, îar ili estas nekompleksaj nocioj.
Aliaj konceptoj, ekzemple animalo kaj planto, estas divideblaj en malplisimplajn substancajn elementojn; ili estas ankaö korpo kaj substanco.
La celo estas dividi, ûis kiam la dividebleco finiûas, kaj oni jam ne trovas en la sama nivelo alian eblan dividon, kaj tiu koncepto prezentiûas nekompleksa kaj do kapabla por esti konsiderata kategorio.
c) Esti universala apartenas al la kondiîoj por fariûi kategorio, kaj pro tio estas antaö predikamento. Estas do ekskludata la individuo. Petro, ekzemple, estas individuo ene de la speco homo, kiu estas universala koncepto. Oni rimarku, ke tiu estas la metafizika universalo, kiu rilatas al konkretaj individuoj. Por ke fariûu la universalo, fariûas la abstraktado, per kio estas forigata la individuo.
En antaöpredikamento de la universaleco ne pritraktiûas pri la aliaj abstraktaëoj, ankaö kun universala karakterizo. Kategorio tamen ne estas îiu metafizika universalo. Kiel jam dirite, kategorio devas esti nekompleksa nocio. Homo, kvankam metafizika universalo ne estas simpla nocio, îar entenas aliajn elementojn, kiel animalon, vivon, korpon, substancon. Tiuj aliaj ankaö estas metafizikaj universaloj en kreskema pli vasta etendo, sed nur la plej vasta, la substanco, estas nekompleksa.
d). Esti la supera koncepto en la genro gravas kiel kriterio, per kio estas establita îiu ajn kategorio. Por sisteme determini la genran superecon de la kategorioj estas necese kunordigi laöorde îiujn konceptojn ekde la simpla klaso, nomata speco, poste progresi tra mezaj genroj, ûis la atingo de la plej supera.
Tiu organizaëo estas farata per uzo de la kategoremoj (vd), nomataj ankaö predikamanieroj (vd), kiuj estas kvin, ekde la supro al la malsupro: genro (vd), speco (vd), diferenco (vd), propraëo (vd), akcidenco (vd).
La rezulto estas la porfiria arbo (vd 0472), kies pinto estas la kategorio. Do, se oni atingos konstrui 10 porfiriajn arbojn, dek estos la kategorioj.
Okazas ankaö ke, tio, kio estas vera en la plisupera genro, estas vera en la malsupera. Ekzemple, se substanco estas supera genro (kaj do kategorio), tio, kion oni atribuas al substanco, ankaö povas esti predikato de malsuperaj substancoj, do, de korpo, planto, animalo, homo.
e). Reala distingo. Ekde la kvina antaöpredikamento, oni parolas pri aliaj kondiîoj esti atentigataj por klasifiki la kategoriojn. La îefa estas la reala distingo inter la kategorioj.
Se nur okazas reala distingo en dek kategorioj, nur 10 estos la superaj kategorioj.
Tiu reala distingo, ekzemple, inter substanco kaj kvanto, inter kvanto kaj kvalito, inter kvalito kaj rilato, inter rilato kaj tempo, kaj tiel inter la aliaj kategorioj, signifas ke povas okazi realaj apartaj ïanûoj en la sama estaëo en unu kategorio sendepende de la alia.
Ofta aparta ïanûo estas tiu de loko. Sed ankaö eblas observi ïanûojn de kvanto, kvalito, rilato, tempo, ago ktp.
E. Pauli.
ANTAÖPREDIKATIVO.
0334.A: antepredicative. F: anteprédicativ. G: ..... praedicativ. H: antepredicativo. I: antipredicativo. P: antepredicativo. R:
1. Vorformado el "antaö" kaj "predikativo" (vd).
2. Antaöpredikativo estas kono, kiu logike antaöestas la predikativon de la juûo. Ekzemple, tiu, kiu asertas, ke la domo estas blanka, tiu devas havi antaökonon pri la domo mem, nomata do antaöpredikativo.
Sed tiu antaöpredikativo estas konkrete samtempa kono, kvankam logike antaöa.
3. Doktrino. Enkadre de la mensaj operacioj, la antaöpredikativo estas nur koncepto, kaj kiel koncepto ûi ne ekzistas aparte, sed nur kiel parto de la juûo. La homa kono okazas îiam kiel juûo, kaj ene de la juûo situas la koncepto.
Kiam aperas donitaëo, tiu donitaëo havas tuj la formon de juûo. Domo, ekzemple, aperas kiel donitaëo, kaj kiam tio okazas, formiûas samtempe la vidado de domo, la koncepto de domo, la juûo pri la domo, kaj la fina rezulto estas: tio estas domo.
Estas evidente, ke ne ekzistas izolaj konceptoj. Ili nur aperas enkadre de juûo. Sekve de tio, la antaöpredikativa karaktero de la juûo estas specifa karaktero de la homa penso.
4. Historie, pri la antaöpredikativa karaktero de la juûo jam okupiûis Aristotelo (Pri la interpreto, 9. 18b 37), kvankam sen uzi la esprimon.
Kelkaj filozofoj, ekzemple Kartezio, pritraktis la ideon kiel tute izola. Same aspektas la empiriisma filozofio, precipe de psikologiismo.
5. Husserl enkondukis la terminon, kun senco pli larûa kaj enkadre de lia kunteksto. Li avertas ke la evidenteco de îiu ideigita scienca juûo havas sian praan fonon en iu singulara objekto (Efarhrung und Urtheil, Eksperimento kaj juûo, par. l0.
E. Pauli.
ANTAÖSOKRATA FILOZOFIO
. 0335.
1. Didaktika nomo de la unua periodo de la okcidenta filozofio, kaj konsistanta el skoloj de diversaj regionoj:
- Jonia malnova skolo, kies unua filozofo estis Taleso el Milete (î. 640-547 a.K.) kaj la aliaj Anaksimandro, Anaksimen;
- Jonia nova skolo, de Heraklito, Empedoklo, Anaksagoro;
- Itala skolo, fondita de Pitagoro; kun elstaro de Filolao;
- Eleana skolo, de Ksenofano, Parmenido, Zenono, Meliso;
- Atomista skolo, de Leökipo, Demokrito);
- Sofisto, de Protagoro, Gorgio kaj pluraj aliaj.
Pro la iom post ioma prospero de Ateno, je la fino de la antaösokrata periodo, la filozofio centriûis en tiu urbo, al kiu alfluis la lastaj antaösokratanoj, kaj kelkaj estis majstroj de Sokrato kaj Platono.
2. La prefera temo de la antaösokrataj filozofoj estis la filozofio pri la naturo kun Kontraste la sokrata periodo, elstarigis la homajn temojn. Sed kreskeme, îiujn temojn, kiel oni konstatas en Aristotelo.
Gnozeologie, Jonianoj kaj atomistoj estis moderaj racionalistoj; pitagoranoj kaj eleanoj estis pli radikale racionalismaj; sofistoj estis proksimaj al sensismo, empiriismo, skeptikismo.
E. Pauli.
ANTAÖSUPOZO
. 0336.
1. Antaösupozo, en sistema sinsekvo, estas la antaöa elemento rilate al la sekvanta.
Scienco, ekzemple, estas kono en sistemo, kaj do en tiu sistemo kelkaj elementoj estas antaösupozo de aliaj.
2. En îiu sistemo gravas determini, kio estas antaöe, kaj kio situas poste.
Kiu, do, praktikas ciencon, devas esti atenta en îiu fazo de la sistemo, kio restas antaöe, kaj kio en tiu momento estas esplorenda, kaj kio dependos de tio.
Ankaö devas okazi atenton al la proporcio de tiu dependoj inter antaösupozo kaj la sinsekvo.
Same, antaösupozoj devas esti pruvataj, kaj rekonataj per ties grado de certeco.
Kiam gravas io, ankaö gravas la koncerna antaösupozo,
Didaktike, îiu parto de temo estas rekte pritraktata de tiu parto de scienco. Sed, ordinare estas menciitaj la antaösupozoj, ne por denove pruvi ilin, sed por pli vaste kompreni la tutan aferon.
3. Specoj. Laöforme, antaösupozoj povas esti, ekzemple, bone konataj, dubaj, pluraj, gravaj, sensignifaj, ktp.
Laömaterie, antaösupozoj varias per la specoj de sistemo. Ili povas esti logika, laö la vidpunkto de la evidenteco, kiu aperas unue. Ekzemple, psikaj fenomenoj estas ordinare konataj antaö la principo de psikismo. Same, simptomoj de malsano estas antaöe konataj rilate la malsanon mem.
Antaösupozo estas ontologia, kiam en la realo aperas unue. Ekzemple, Dio kaözo estas ontologia antasupozo de la efiko.
E. Pauli.
ANTECEDENTO.
0338.
L: antecedens, -tis.
A: antecedent, anterior, prior. F: antécédent. G: Antecedent, Antezedens, Vorhergebend. H: antecedente. I: antecedente. P: antecedente. R:
1. Etimologie, antecedento devenas el la latina antecedens, participa formo de la verbo antecedo, -ere (= iri antasöen, troigi), siavice kunmeto el ante (= antaö) kaj cedo, -ens, - cessum, -ere (= cedi, lasi). Uzata ofte plurale: antecedentoj.
Substantiva radiko.
2. Antecedento estas îio, kio iamaniere antaöas rilate alian. Ekzemple, bonaj antecedentoj de akuzito; antecedento de kondiîita propozicio; antecedento de silogismo.
Nuance, kaözo (vd) estas antaöa kiel efika principo, dum antecedento ne necese estas efika.
Precedento (vd), kun parte simila etimologio kaj senco, estas pasinta fakto, kiu klarigas, pro kio okazis sama analoga fakto, ekzemple, precedento de krimulo; malsame, antecendo ne rilatigas tiel strikte la aferojn en sinsekvo.
Estas ne tiel multe uzata antecedento en fizikaj aferoj.
3. Specoj. Laöforme, antecedentoj estas diritaj, jen per ordo, jen per efiko, demonstro, rezulto.
Laömaterie, - laö vidpunkto de la materio en sinsekvo, - la antecedentoj estas nomataj logikaj, psikaj, juraj, moralaj.
4. En logiko, kiu formale pritraktas la penson kiel sistemon, en kiu la pensoj fluas unuj post aliaj, îiu antaöa elpensita elemento estas antecedento rilate la sekvan.
Kelkaj pensoj estas nature antaöaj rilate la aliajn. Îefe estas nomata antecedento tiu penso, kiu antaöas, tiusence, la alian.
5. En gnozeologio, antecedento diriûas rilate la evidentecon. Penso estas eksplicita rilate la implican; ekzemple, ento estas antecedento rilate la neenton; ankaö rilate la principon de nekontraödiro.
En hipoteza juûo (kun du propozicioj), la nekondiîita estas antecedento rilate al la hipoteziita propozicio; ekzemple, se A estas la unua litero (antecedento), la aliaj estas la sekvaj. En kondiîitaj propozicioj, unu estas antecedento rilate la kondiîitan.
Em demonstra rezonado, antecedento estas la tutaëo, el kio devenas per indukto aö per dedukto la konsekvencon. La tutaëo de la premisoj, per kiuj operacias la dedukto, estas la antecedento rilate la konsekvencon. Ekzemple:
se A estas B, kaj se B estas C (premisoj de la antecedento);
A estas C (konsekvenco, kontraste kun la antecedento)
5. En psikologio kaj biologio antecedentoj helpas la pli fundan komprenon de la korpaj kaj psikaj fenomenoj.
Individuaj problemoj fariûas pli klaraj per la vivhistorio, îar en ûi aperas rilatigitaj la antecedentoj kaj la konsekvencoj.
6. En medicino, antecedentoj estas la tuto de antaöaj afekcioj konsiderataj kapablaj helpi klarigi la nunan staton de la malsanulo.
7. La kono de la antecedentoj de poetoj helpas al leganto kapti specialajn evokivajn esprimojn. La asociiûo de imagoj, uzata kiel rimedo de la poezia esprimo, okazas kutime iomete egale por îiuj, sed por kelkaj kun tute malsimilaj esceptoj.
En la kampo de pentrado Van Gogh estis unu el tiuj kazoj, kies pentraëoj enhavas apartan poeziecon en la koloroj kaj linioj, îar li vivis ilin kiel ne psikenormala homo.
8. Kiel morala kaj jura esprimo, antecedento diriûas pri la tuta antaöa konduto de persono. Tiu konduto estas ordinare esplorata kiel vivhistorio, ekzemple por koni homon eventuale akuzita antaö tribunalo, aö por garantii bonan staton de la publikaj funkciuloj.
Antecedento povas aldone pravigi okazan fakton. Kun tiu nuanco precedenco diriûas precedento (vd). Kiu, ekzemple, pasintece praktikis samspecajn krimojn, pri kiu nun li restis akuzata, estas sub efektiva suspekto. Antecedentoj influas la taksadon pri la respondeco kaj determinas pli da severeco en la koncerna juûista decido.
E. Pauli.