AFAZIO. Fizika kaj gnozeologia...
0087.Gr:
N " F \ " , -" H .A: aphasie. F: aphasie. G: afasia. H: afasia. I: afasia. P: afasia; afemia
. R: (afazija).
1. Erudicia esprimo, afazio devenas el la greka
N " F \ " (laýlitere senparola), per kunmeto de la seniga - (= sen) kaj N 0 : \ (= paroli). Tiu vorto disvastiøis probable pere de la franca aphasie.Substantiva radiko.
2. Afazio, en propra senco, estas la fizika ne kapablo paroli, Jen la dirata fizika afazio, pri kio okupiøas precipe biologio kaj psikologio. Sed, en gnozeologia senco, afazio signifas nekapablon aserti kian estas la vero (vd 5).
Tiu nekapablo povas esti parta aý totala parolkapablo.
Angloj, kiel Jastrov kaj Baldwin (en Dict. of phil.), uzis la vorton en pli vasta senco, ankaý por perdo de skribkapablo, eæ por la perdo de kapablo kompreni
.
3. Kaýzoj de la nekapablo paroli okazas pro nervaj perturboj, sen lezo de lango-organo. Iamaniere, fizika afazio direblas ankaý biologia kaj psikologia.
Nervaj perturboj okazigantaj la afazion, povas esti cerbaj malaranøoj, kiuj malhelpas la procezon de kunordigo inter ideoj kaj paroloj.
4. Malefikoj de afazio. Okazas mensa malevoluo sekve de la pasiva malkapablo paroli. Komprerneble, la manko de tiu grava rimedo de komunikado per parolkapablo, modifas ankaý la konduton de la afaziulo. Specialaj rimedoj devas do esti uzataj por helpi al afaziuloj.
5. Gnozeologia afazio estas la senparola mensa sinteno de skeptikismo (vd) pro la neebleco atingi asertivajn certecojn pri iu ajn doktrino, kaj de agnostikismo (vd), rilate transcendajn aferojn, precipe rilate asertojn pri diaj revelacioj.
Estas gnozeologia afazio aktiva sinteno. Dum la fizika aý biologia afazio okazas simple pro ne kapablo, inverse la gnozeologia afazio estas aktiva sinteno de la skeptikisto ne aserti ion ajn, post kiam li kritike konvinkiøas, ke nenio apogas la mensan certecon pri io ajn. Same agnostikisto (vd) per aktiva mensa sinteno estas singarda rilate doktrinojn pri la transcendo.
6. Historie, la gnozeologia afazio estis unue proponata de la grekaj skeptikistoj pro la sensukcesa ebleco de certeco pri iu ajn doktrino (greke
* ` ( : " ). Æio ajn estas neklara, kaj io ajn puïas nin al konsento. Sekve, saøulo restas sen meti asertivan parolon, laý informo de Seksto la Empiria (Pirroneioj hypotiposei, I, 20: A , D Â N " F \ " H ).7. La prudenteca afazio. Iom da mensa afazio estas propra de æiu prudentulo. Homoj ne atingas tiom da konoj, kiom da vortoj ili kapablas eldiri, kaj pro tio rekomendindas, ke oni praktiku iom da afazio, anstataý tro da parolemo.
Seriozaj fakuloj kutime restas en sia fako, kaj ankaý en sia fako ili estas modere prudentaj fari absolutajn asertojn.
Fanatikuloj opinias, ke vero devas esti predikata, kaj akuzas kiel apostaton (vd) tiujn kiuj retroiras al alia vero, aý simple restas afaziaj. Jen troigo!
AFEKCIA
. 0088.L: affectus, -a, -um.
A: affective. F: affectif. G: affektiv; Gefühls. H: affectivo. I: affetivo. P: afetivo. R: (affektivnyj).
1. Afekcia, - vortformita el verba radiko afekci/i (vd 0092), - estas tio, kio kvalite afekcias ion, metante la atingatan aferon ekster la ordinara stato. Ekzemple, afekcia substanco, afekcia veneno, afekciaj vortoj, afekcia entuziasmo de unuj sur la aliaj.
Nuance, sento (vd) okazas en psika kampo, dum afekcio diriøas pli vaste, en biologiaj kaj fizikaj statoj de la aferoj. Sed, kiam sentoj estas tre fortaj, precipe kiam ili estas emocioj (vd), la vorto afekcio uzeblas. Kompare al stato de sento, afekcia enhavas pli da ïanøo okazigata en la afekciito.
En la kampo mem de la sama grupo de vortformoj estas malfacila la kompreno de la nuancoj. Oni rimarku la nuancon inter afekciata, kiu estas adjektivo kun verba enhavo pro la karaktero de participo, kaj afekcia, simple adjektiva vorto
Afekciiva
(vd) esprimas pli emfaze la kvaliton facile esti afekciata de tio, kio afekcias, ol afekcia en simpla adjektiva formo.Simile, afekciebleco (vd) estas la ebleco esti afekciata, kontraste kun afekcia, kiu simple asertas la afekcian propražon.
2. Laý la doktrino de Scheler kaj Heiddeger sento estas fundamenta situacio. En tiu kazo la "senta situacio" (Befindlichkeit), ekvivalentas al "afekcia situacio", æar øi signifas la emocian strukturon de la homa ekzisto øenerale.
3. Tre gravas por edukistoj prezenti afekciajn faktorojn, por influi la formadon de la homa personeco.
Tiel same, por uzi sukcese æiujn ajn rimedojn de komunikado, la afekciaj esprimoj estas necesaj. Retorikistoj ne nur argumentas per strikte logika apofantikeco (vd 0420), sed ankaý parolas afekcie.
AFEKCIEBLECO.
0090.A. affectibility. F: affectibilité. G: affektivheit; Gefühlsheit. H: afectibilidad. I: P: afectibilidade. R:
1. Afekciebleco estas la ebleco esti afekciata. Ekzemple, kelkaj metaloj estas afekcieblaj de rusto, sed ne oro.
Krom la fizika afekciebleco okazas la biologia afekciebleco, la homa afekciebleco. Tiusence, kelkaj homoj estas pli kapablaj esti afekciataj ol aliaj, kiam okazas granda bruo kaj danøero.
Adolto (vd) estas emocie matura, kaj do ne tiel afekciebla, ol adoleskanto (vd). Inter la edukaj celoj inkluziviøas la fortikigo de la volkapablo rilate al la ebleco esti afekciata.
En moralaj aferoj, kelkaj estas virte malfortaj, dum aliaj rezistemaj.
2. La afekciebleco supozas kapablon ricevi ïanøon. Kvankam la afekcio estas pasive ricevata, devas okazi la kapablo de ricevo. Neeblas do afekcii tion, kio principe ne estas ïanøebla. Æiu ricevas la impreson laý sia kapablo. Se mi impresas mian manon kontraý la akvo, okazas la impreso; tamen, kiam mi reprenas la manon, la impreso misfariøas. Malsame, se mi presas fingron kontraý vakso, la impreso firme restas.
Kapablo
, potencialo, fakulto (de kono, de ago, de sento), jen nomoj rilataj al la fenomeno de afekciebleco.
3. Fizikaj aferoj, por esti afekciataj, devas havi la koncernan strukturon kapabligitan por la ricevo. Ili devas esti, do, afekcieblaj.
Ordinare, por ricevi ion novan, la fizikaj aferoj samtempe demetas ion, kion ili antaýe havis.
Kiam metaloj rustiøas, ili ricevas oksigenon en sian strukturon; kiam tre altiøas la varmo, metaloj demetas oksigenon.
Tiu fenomeno de demeto kutime estas nomata purigo, sed fakte estas perdo de io. Oro estas stabila metalo rilate al rusteco; fakte estas nekapablo kapti oksigenon. Tamen oro kapablas muldiøi facile, kio estas alia afekcio, kio estas kapabla konservi la konsiston, dum okazas la perdo de antaýaj formoj por ricevi la novajn.
4. Viva korpo facile afekciiøas. Aliflanke, ne ekzistas viva movo, sen afekciiøo, æar la vivo mem estas speco de konstanta afekciiøo.
Okazas pozitiva afekciiøo, kiam la operacioj vigliøas, ekzemple, per iom da vino. Negativa afekciebleco ordinare ne estas dezirata, kaj povas fariøi grava kun aspekto de malsano (vd 0093).
En æio validas la polareco (vd) de kontraýaj fortoj seræantaj ekvilibron. Oni jam komprenas, ke la afekciebleco estas la motivo, per kio okazas la vivaj movoj. Principe, la afekciebleco de la vivaj estažoj ne estas io malbona. Sed estas necese, ke tiu afekciebleco okazu enkadre de la certa ekvilibro. Movo de vivanta estažo estas nur ïanøo al alia formo de ekvilibro.
5. Kono estas kapablo de afekcio, kun samtempa kapablo de konscio pri kio estis almetata. Estas do afekciebleco antaýkondiæo de la kono (vd), se ankoraý ne estas antaýa eterna kono.
Memoro
(vd) estas konservo de la afekcia impreso, per kio fariøis la kono; æar tiu afekcio fariøis konstanta, okazas la memoro. Kiel sciate, post kelka tempo malaperas ordinare la memoro; tiu malapero estas atribuata al misfaro de la afekcia impreso.
6. Dio korekte difinita kiel enhavanta ekde la eterno æion aktuale - ne povas esti afekciata per ricevo de io nova. Same Li ne povas ïanøiøi per demeto de io, æar Li devas, laýdifine, resti æiam æio.
Do, se Dio konas kaj agas, li ankaý devas ekde æiam koni kaj agi per unu sola eterna plena aktualo, sen novaj afekcioj. Jen tute malsama koncepto pri Dio, ol tiu de la folklora religio.
Metafizike, akcidencoj estas konsiderataj afekcioj de la substanco, kiu povas principe esti atingata foje de unuj, foje de aliaj. Pli vaste, Spinozo interpretis æiujn ajn fenomenojn kiel afekciojn de unu sola substanco, kiun li nomis Dio. Por ke tiu doktrino estu vera, necesas ke Dio povu esti afekciebla substanco. Aliflanke, Spinozo provis montri, ke la substanco nur povas esti unu.
AFEKCIEMA, -O; AFEKCIECO
. 0091.L: affectuosus, -a, -um.
A: affective. F: affectivité. G: Affektierheit; affizierend; Zuneigung. H: afectivo. I: afetività. P: afetuoso. R: (affektivnyj) (adj.).
1. Afekciemo estas la emo esti afekciata de aliaj. Ekzemple, gepatroj kutime estas pli afekciemaj rilate al siaj gefiloj, ol rilate al la aliaj homoj. Pro tio, gepatroj estas komprenemaj, bonvolemaj, teneraj rilate al gefiloj.
Unuavide afekciemo ïajnas aktiva iniciato de tiu, kiu estas afekciema. La procezo tamen funkcias inverse: afekciemulo estas kaptata de tio, kio estas objekto afekcianta.
2. Kiel kvalito, afekciemo okazas en æiuj homoj. Ordinare, neniu homo estas indiferenta kiel pordo. Aliflanke, afekciemo postulas kontrolon, kaj tiu kontrolo akireblas per edukado.
Cinikuloj (vd) kaj stoikistoj (vd) proponis akiri la indiferentecon rilate al objektoj kiuj afekcias. Cinikuloj agis senformalismo, kiel hundo surtrate urinanta æe æiu stango.
AFEKCII, -O
(Z). 0092.Gr:
B V 2 @ H , -, T H . L: affecto, -avi, -atum, -are; affectio, -onis.A: affect; affection. F: affecter; affection. G: affizieren; Affektion. H: afección; afetar. I: affetare; affezione. P: afetar: afecção; afeição. R:
(vozbuzhdat); (affekt).1. Etimologie, afekcii devenas el latina verbo affecto, -atum, -are (= afekcii), kunmeto el ad (= al) kaj facere (= fari). Tiu æi lasta estas enkadre de la hinteýropa radiko dha- (= meti), el kiu devenas ankaý la latina facio, -actum, -ere (= fari). La latina substantiva formo estas affectio (= afekcio); la adjektiva formo estas affectus (= affekcia, bone aýmalbonstata, psike prema, malsana).
Verba radiko. Vortformoj: afekcii (tr), afekcia afekciebleco, afekciemo, afekciemeco, , afekciiva, afekciiveco, afekcio. Proksima radiko: afekti, -o (vd).
2. Afekcio, en la plej øenerala senco, estas la rezultinta stato okazigata en iu ajn estažo, pro la ïanøiga ago de alia. Ekzemple, fizika afekcio rezulte de batado, biologia afekcio rezulte de veneno, psika afekcio rezulte de malsukceso.
Kutime afekcio dirøas pri ïanøoj okazigataj de objekto aganta en viva korpo kaj en la psiko. Venenoj, ekzemple, afekcias korpajn organojn. Malsanoj estas korpaj afekcioj.
Gravas afekcioj okazintaj en psika vivo: konkapabloj estas atingataj de la objektoj kaj impulsivaj fortoj estas influataj de tiuj objektoj diversmaniere.
Nuance, sento (vd) diriøas pri psika stato kaj ligita al nocio de agrablo kaj ne agrablo, dum afekcio diriøas pli vasta al iu ajn estažo kaj pli rekte ligita al nocio de ïanøo. La sama afero, ekzemple amo, povas esti konsiderata afekcio kaj sento, laýla vidpunkto konsiderata. Ne æio, kio estas afekcio, estas ankaýsento; ekzemple, malsano estas afekcio, sed ne sento.
Okazas malfacileco por kompreni la nuancojn inter la diversaj vortformoj de afekcio mem afekcia (vd 0088), afekciebleco (vd 0090), afekciema (vd 0091), afekciiva (vd 0092), ktp., - æar la tuta afero pri afekcioj estas en si mem malfacila kaj rilatas ankaý al afekto (vd 0094, emocio (vd 1755) kaj sento (vd).
Cetere, en naciaj lingvoj la esprimoj varias semantike, foje enhavas plurajn nuancojn, nur distingeblaj per la kunteksto.
3. Specoj. La diverseco de la afekcioj estas ordigita per malfacilaj sistemoj de klasifikado.
Parto de la klasifikado de afekcioj koincidas kun la klasifikado de sentoj, æar la sentoj estas afekcioj en psika kampo; sed pli vaste okazas multaj aliaj afekcioj.
4. Laýforme, afekcioj kaj sentoj klasifikeblas laýla maniero de la afekciito esti atingata de la objekto.
En la psikaj afekcioj (nomataj sentoj) tiu maniero estas tre influata de la kono. Rezulte, la psikaj afekcioj oni studu samtempe kun la klasifikado de la sentoj (vd).
La biologiaj kaj fizikaj manieroj de la afekcioj okazas laý aliaj manieroj, ankaý tre variaj, sed, kiel dirite, ne en la sama genro de la laýforma klasifikado de la psikaj afekcioj, aý sentoj.
5. Laýmaterie, afekcioj dividiøas laý la afekciita afero: fizikaj afekcioj, kemiaj afekcioj, biologiaj afekcioj, psikaj afekcioj, sociaj afekcioj, metafizikaj afekcioj (f), ktp. Spinozo, ekzemple, interpretis la naturajn fenomenojn kiel afekcioj de la ununura estažo, enkadre de lia monisma sistemo.
AFEKCIIVA, -ECO. 0093
A: affectivity. F: affectivité. G: Affektivitaet, Liebefaehigkeit. H: afectividad. I: affettività. P: afetuosidade. R:
1. Afekcieveco estas pasiva kvalito esti facile afekciata de aliaj. Ekzemple, la afekciiveco de virinoj rilate siajn gefilojn.
Nuance, afekcia estas ordinara kvalito esti afekciata, dum afekciiveco estas iom da emo esti afekciata, aý io tre facile afekciata, kvankam tio okazu ordinare.
Same diriøas sentiva aparato; sentiveco de fotografia plako
.
2. La afekciieveco dependas de nestabileco de la natura konstanta stato. En psikologia kampo tio okazas, ekzemple, en infanoj kaj adoleskantoj.
En fizika kampo, elektro dependas de la nestabileco de la elektronoj de la ekstera atoma cirklo. Per la diferenco de tiu afekciiveco la aferoj fariøas pli aý malpli kapablaj por la elektra kurento.
AFEKTI, -O
(*). 0094.L: affectatio, -onis.
A: affect; affectation. F: affecter, affectioner; affectation. G: affektieren, vortaeuschen ; Afektiertheit, Vortaeuschung. H: afectar; afectación. I: affettare; affettazione. P: afetar; afetação. R: (afektirovat, tchemanitcja);
(pritvorstvo).1. Etimologie, same kiel afekcii (vd 0092), afekti devenas el la latina afficio, -eci, -ectum, -ectum, -ere (konduki, porti, anonci, impresi), per la fundamenta kunmeto ad (= al) kaj facere (= fari). En la latina samdevenas el afficio la formoj affecto, - avi, -atum, -are (= afekti, deziri) kaj affectatio (= afekto, troa deziro, amo, deziro de saøo).
Verba radiko. Vortformoj: afekti (tr), afekto, afektado, afektulo, senafekta.
2. Afekto estas ïajnigo de avantaøa aspekto, per artifikaj nenaturaj manieroj. Ekzemple, afekti modestecon, sanktecon, solenecon, gravan mienon.
Nuance, hipokriteco estas montri sin valora, aý virta, dum afekto fariøas en pli vasta kaj neýtrala kampo.
3. Takse. Afekteco rilatas al moralaj aferoj sed ne gravaj. Kutime afekto okazas pro estetikeco, vaneco, deziro de socia prestiøo.
Kondiæe ke tiaj celoj ne damaøu aliajn, afektado ne malmoralas. Efektive, ne æiam necesas, ke la ekstero estu la reflekto de la interno.
Kutime homoj plenumas sociajn esprimojn, ekzemple saluti unuj la aliajn, sen la koresponda interna sento.
Principe ne eblas kulti Dion sen la interna kohero. La afekta ekstera kulto, sen partopreno de la interno, povas havi tamen socian efikon, kaj sekve fariøi eventuale rekomendinda.
Per prudenta afektado pli saøaj homoj praktikas ritojn kaj kultas Dion publike same naive kiel la simplaj homoj. Sed private æiu estu kohera, sen afekteco.
AFEREZO.
0095.A: apheresis. F: aphérèse. G: Aphaeresis; Aphaerese. H: aféresis. I: aféresi. P: aférese. R:
1. Erudicia vorto, el la greka
N " \ D , F 4 H , -, T H (= forpreni, abstrakti, ïteli), la sama per kiu la greka parolas pri abstrakta (vd), kunmeto el N - (= for, el) kaj " \ D , F 4 H (= prenita, kaptita, rabita).Substantiva radiko.
2. Aferezo, en lingvo, estas literfiguro per forigo de fonemo en komenco de vorto. Ekzemple, Tonio anstataý Antonio.
Kontraste, apokopo malkreskigas la vorton je la fino, kiel en aýto, anstataý aýtomobilo.
3. Afekciaj efikoj. Per aferezo la eldiro de nomoj fariøas afekciaj. Kutime aferezo estas lingvažo de la familia rondo. En la infana kaj virina kunteksto oftas la uzo de aferezoj. Viroj fariøas pli mildaj, kiam ili lernas uzi aferezon.
4. En medicino, aferezo estas elpreno de ero el la korpo.
5. En filozofio, kiam oni parolas pri la abstraktado, uzeblas nur rekte la vorton en la greka mem. Ekzemple, la afairesis en Aristotelo.
AFERO
(*) 0096.L: res, rei.
A: affair; thing. F: affaire. G: Sache; Ding. H: cosa. I: coza. P: coisa. R:
*Á:@ (délo).
1. Etimologie, afero devenas, tra la franca affaire (= afero, farendažo), koresponda al esprimo à faire (= por fari), siavice el la latina facio, feci, factum, -ere (= fari; france faire).
2. Afero diriøas pri la ento rigardadata laý la modo esti kiel determinita esenco, kaj absolute. Tiusence, oni ekzemple parolas pri urøa afero, interesa afero, nekomprenebla afero.
Pri nuancoj, oni atentu, ke ento povas havi øeneralajn modojn (vd), kaj unu el ili estas afero. Inter la aliaj estas ažo, vero, bono.
En faka uzo, necesas iom da subtileco, por kompreni la diferencojn inter la plej diversaj modoj de la ento.Æar pluraj estas la modoj de ento, necesas koni æiujn, por distingi ilin inter si, por fine klare kompreni tion, kio estas afero, kaj signifas alimaniere la aliaj modoj.
Cetere, pluraj nocioj alproksimiøas al tiu de afero kaj uzeblas kiel ekvivalentaj, sed dependaj de kunteksto.
3. Inter afero kaj ažo. Estas ažo, difinita kiel ekvivalento de la latina res (= kozo) (vd), determinita en la kampo de la ekzisto, dum afero difiniøas en la kampo de la esenco. Afero estas io determinebla en la senco de io distingebla aý ne distingebla, komprenebla aý ne komprenebla.
Tiusence (en la kunteksto de esenco), estas afero ekvivalento de la latina aliquid (= io) (vd). Laý la latina skolastiko, res (= ažo, kozo) estas nocio situanta en la nivelo mem de ento, kiam rigardata absolute kaj laý la vidpunkto de ekzisto; tiusence oni asertas ke ento estas ažo ekzistanta. Aliflanke, aliquid (= io) estas la sama ento, kiam rigardata absolute kaj laý la vidpunkto de esenco; æi-kaze, kiel aliquid (= io), la ento determiniøas kiel esenco, per kiu øi fariøas tia, aý tia.
4. Strikta senso de afero. Por kompletigi la avertojn pri la nuancoj, restas montri la finan nuancan diferencon inter io (la latina aliquid) kaj afero. Tiu diferenco fariøas per la averto, ke ekizistas øeneralaj modoj (la transcendoj), kaj specialaj modoj (la kategorioj) (vd). Ambaý, - io kaj afero, - restas en la kampo de esenco, sed unu en la regno de øeneralaj modoj, dum alia prefere en la regno de specialaj modoj (kategorioj).
Eblas uzi la vorton afero en la øenerala senco de io, aliquid; tiam io kaj afero fariøas rigore sinonimaj; sed, en ordinara uzo, afero signifas kun iom da determino, en la kampo de la kategorioj (vd), dum io vastiøas al la transcenda kampo de la tute øeneralaj modoj de la ento.
En tiu strikta senco de afero, oni povas difini: afero estas io determinita ... (ne inverse, io estas afero ...). Se oni diras Ministro de la eksteraj aferoj, en tiu ekzemplo restas klare, ke okazas pli da determino en la enhavo de afero, ol en tiu de io, aliquid. Pro tio ne direblas, Ministro de la ekstera io... Nek direblas Ministro de la ekstera aliquid.
Cetere, kiel nocio absoluta, afero kontrastas kun æiuj nocioj en rilato. Estas ja afero en kontrasto kum vero kaj bono, dirataj kompare.
Objekto
(vd) estas io ajn estažo rigardata en rilato, precipe en rilato al konanto kaj al aganto, dum afero restas absoluta nocio.
AFGANIO. Filozofio en
... 0098.Øeneralažoj (vd 0098-000).
Filozofoj en Afganio (vd 0098-002)
Resume de filozofio en Afganio (vd 0098-005).
AFINA, -ECO.
0098.L: affinis; affinitas, -atis.
A: affined, affinity. F: ....; affinité. G: Verwandt; Verwandtschaft. H: afin; afinidad. I: affine, affinità. P: afim; afinidade. R: (
skhodnyj (ródstvennyj); (blízost), (srodstvó).
1. Etimologie, afina devenas el la latina affinis (= lima, najbara, boparenca), siavice el finis (= limo). Okazis la semantika evoluo el lima, en najbaran kaj boparencan.
Adjektiva radiko. Vortformoj: afina, afineco, afinuloj.
2. Afina estas kvalito de interrilato kun iom da malproksimeco, sed tamen efektiva kaj kapabla produkti efikojn. Ekzemple, afineco en familio, en kemio, en ideoj.
3. Afineco en socio. Afina en familia senco, estas la rilato de tiu, kiu fariøis parenca de grupo, sekve de la edziøo.
Afineco ekvivalentas al boparenceco, sed kun pli larøa kaj fleksebla signifo.La afinaj interrilatoj havas sociajn efikojn inter du familiaj grupoj. En kelkaj socioj la boparenceco kreas malpermesojn por nova edziøo enkadre de la sama grupo, se ekzemple unu el la geedzoj restas kiel vidvo, aý vidvino. Foje okazas øuste la kontraýo.
Estas konate, ke edziøoj inter tre proksimaj parencoj ne rekomendindas biologie pro la malmulta varieco de la stokoj de genoj (vd). Malgraý la genoj estas stabilaj, ili tamen iom post iom ïanøiøas, kaj kreas diferencojn de raso (vd). Sekve, la edziøo de paroj el malsamaj rasoj ebligas pli bonan sumon de genoj. Afinaj homoj restu du singardemaj!
4. Afineco en alkemio kaj kemio, dirata ankaý afineco de la elementoj, estas propražo, laý kiu unuj elementoj altiras la aliajn, kun pli aý malpli da tendenco, por kombinoj.
Jam la mezepoka Alberto la Granda uzis por tiu fenomeno la vorton.
Modernepoke afina fariøis vorto de scienca uzo, kaj ofta ekde de Boerhaave kaj Bergmann.
5. En la menso okazas afinaj ideoj kaj afinaj imagoj. Koncerne al la afineco de la ideoj, øi fariøas per logikaj rilatoj, dum la afineco de la imagoj per la fenomeno de asociiøo (vd).
Pri la logikaj leøoj okupiøas la logiko (vd), aparte pri la konceptoj, pri la juøoj, pri la rezonoj.
Pri la leøoj de asociiøo okupiøas precipe la psikologio, aparte pri privivado, simileco, kontrasto, kaj estas tre interesaj por la operacioj de poezio (vd).
Kant, okupiøinta precipe pri la gnozeologia aspekto, determinis la regulon de uzo de la ideoj de la pura racio, kaj nomis tiun regulon leøo de afineco de æiuj konceptoj.
Tiu aparta regulo de la racio kontrolas "la kontinuan transiron de unu speco al alia per la grada grandigo de la diferenciøo" (Kritiko de la p. r.). Leøo de afineco estas resumo de aliaj du, leøo de homogeneco (vd) kaj leøo de specifeco (vd), per kiu reguliøas pli detale la uzo de ideoj (Kr. de la p. r.. Apendico al la transcendentala dialektiko).
Goethe enkondukis la vorton afina por klarigi psikologiajn aferojn, per aplikado de la kemiaj afinecoj de la elementoj. Li verkis novelon, titole Wahlverwandttschaften (La elekteblaj afinecoj), 1809, en kiu li faras psikologian analizon de adolto.
6. Afineco inter æiuj aferoj, aý agapismo (vd 0106). Estas agapismo vorto kreita surbaze de la greka
( V B 0 (= amo frateca), por signifi la evoluon surbaze de la øenerala amo inter la aferoj. La binareco de la naturo okazas per la afina karaktero de la aferoj. Charles Sanders Peirce (Chance, love and logic, p. 266 ks) nomis per agapismo al la "leøo de evolua amo", laý kiu la kosma evoluo kreskigus la fratan amon inter homoj.E. Pauli.
AFLIKTI, -O
(+). 0098.L: affligo, -ctum, -ere; afflictio, -onis.
A: afflict; affliction. F: affliger;affliction. G: bekuemmern; Kuemmer, Schmerz. H: afligir; aflicción. I: affliggere; afflizione. P: afligir; aflição. R: (ogorchát);
(ogorchénie).
1. Etimologie, aflikti devenas el la latina affligere (= žeti surteren, bati, premi, aflikti), kunmeto el ad (= ala) kaj fligere (= bati).
Verba radiko. Vortformoj: aflikti (tr),aflikto, afliktiøi.
2. Aflikto estas emocio konsistanta el profunda interna psika doloro. Ekzemple, aflikto pro grava malsano, aflitko pro
la perdo de ofico.Nuance, æagreno (vd) estas emocio de malplezura sento, kun aspekto emocie pli difinita , ekzemple per ploro, dum aflikto aspektas stato ne tiel difinita en la interno de la psiko kaj pli intensa. Pro simpla emocio infano nur ploras, sed pro aflikto øi ploras kaj malpaciencas.
AFORCIORA
(N). 0100.1. Erudicia esprimo, afortiora estas vortformita enkadre de la latina idiomažo a fortiori (= sekve kun pli da rajto) (vd L: 0102). Jen la sama vortformado kiel apriora (vd), el la latina a priori ( vd L: 0457), aposteriora (vd 0445), el la latina a posteriori (vd L: 0445).
Adjektiva radiko. Vortformoj: aforciora, aforciore, aforcioreco.
2. Aforciora, en logiko, estas karaktero de dialektika argumentado , kiu uzas kiel rimedo montri, ke la dua aserto implicas en la unua, kaj kiu jam estis akceptata. Ekzemple, se iu malsukcesas kun helpo, aforciore malsukcesos senhelpe.
3. Doktrino. La dialektika aforcioreco ne estas argumento striktasence, kiel la tria mensa operacio, æar esence øi situas en la dua mensa operacio, - juøo, - kaj estas nur analizo de io eksplicita (la jam akceptita aserto), kies implicažo oni montras, sen neceso de silogisma komparo per premisoj kun komuna meza termino.
Se la rezulto dependus de komparo de premisoj, tiu rezulto ne enestus implice en la antecedento, sed nur virtuale. Estas ekzemple implicita, ke la tuto estas sumo de la partoj, kaj ke æiu parto estas malpli granda ol la grandeco de la tuto. Okazas emfaza simetrio inter tio, kio estas akceptata kaj tio, kio øi implicas tiamaniere, ke la unua apogas la duan.
La emfazo de la impliceco okazas æefe, kiam oni atentas, ke pluso entenas malpluson. Asertis Ulpiano de la romia juro: "Por tiu, al kiu pluso estas permesata, malpluso ne povas esti malpermesata" (Non debet, cui plus licet, quod minus est non licere" (Digesto, L. 50, titolo XVIII, n. 21, ed. Mommsen).
Tamen, la aforciora argumento povas ricevi la formon de silogismo, precipe tiun de entinemo. Sed tiu silogisma formo estas nur ekstera aspekto de la pruvo per aforcioreco, fare per la lingva formulado. Oni konsideru, ke la konsekvenco de silogismo estas entenata virtuale en la premisoj, kaj ke per la logika operacio de komparo rezultus la konsekvenco. Sed ne estas tio, kio fakte okazas en la aforciora argumento, kies antecedento jam enhavas forme la konsekvencon, ne nur virtuale, kankam nur implice.
4. Specoj. Laýforme, eblas distingi pliajn specojn de aforciora argumentado, foje per la retorika strukturo, foje per tute logika sinsekvo de la analizo. Sed æiu konservas la fundamentan karakterizon de simpla inferenco, per kiu montriøas, ke la rezulto estas implica en la materio analizata.
Laýmateria diverseco de la forciora argumentado rezultas per la simpla vario de la enhavo. Oni avertu, ke la aforciora argumentado utilas precipe en psikologiaj, moralaj kaj juraj aferoj, pro la kapablo impresi. Ekzemploj:
Psikologia speco de forciora argumentado:
"Mi amis vin, kiam nekonstanta; kion mi, se vi estus fidela?" (Andromako, akto IV, esc. 5).
Jura speco de aforciora argumentado:
"Se oni rajtas moritigi ïteliston, aforciore (pro pli da rajto) oni povas mortigi murdiston" (Cicerono, Pro Milone).
AFORISMO
(+). 0101.Gr:
N @ D 4 F : ` H , -@ Ø . L: aphorismus, -i.A: aphorism. F: aphorisme. G: Aphorismus; Behauptung. H: aforismo. I: affermativo.P: aforismo. R:
(aforízm).
1. Erudicia vorto, aforismo eniris en okcidentajn lingvojn, tra la latina aphorismus, deveninta el la greka
N @ D 4 F : ` H (= determino, limigo, apartigo), kunmeto el kunmeto el N - (= for, el) kaj Ï D 4 F : ` H (= limigo).Substantiva radiko.
2. Aforismo estas øenro de esprimo konciza, pri io grava, plej ofte pri konduto, moralo, administro, studado, socia vivo, filozofiaj tezoj. Ekzemple, "vivo estas nedaýra, arto estas longa, ïanco forkuranta, sperto trompiøema kaj juøo malfacila" (Hipokrato).
Pri la øusta difino de aforismo kaj pri la nuancaj diferencoj rilate al aliaj mallongaj esprimoj, jam multe opiniadis la erudiciuloj. La precizeco, per kiu oni metas multon en malmultajn vortojn, atingiøas plejofte per priskribaj difinoj, en kiuj la vortoj estas trafaj kaj la figuroj apartenas al la æiutaga vivo.
3. Pri nuancaj distingoj. Oni unue distingu inter nur mallonga esprimo (ekzemple propozicio, frazo) kaj longa øenro; poste inter la mallongaj øenroj inter si, ekzemple, inter la citita aforismo kaj la nuance distingaj sentencoj, proverboj, pensoj, popoleldiroj.
Øenro
æiam rilatas al temo. Tio ne okazas en propozicio kaj frazo.Propozicio
(vd) estas kompleta vortgrupo, havanta per si mem kompletan sencon, dum aforismo, malgraý esti konciza esprimo, estas aldone arta øenro, kaj do difinita per la enhavo; per si mem propozicio ne dependas de la enhavo; cetere, la koncizeco de aforismo fariøas ofte per pluraj propozicioj.Frazo
(vd) povas konsisti el unu, kaj ankaýper pluraj propozicioj; sed frazo ankaý ne difiniøas per la enhavo, kaj en tio kontrastas kun aforismo pli dependa de tiu enhavo.Kiel nomo de literatura øenro, aforismo estas erudicia nomo, parte pro tio ke øi devenas etimologie el la greka, parte pro la uzo en kiu øi prosperis, kontraste kun popoleldiro.
Estas aforismo ankaý pli erudicia nomo kompare kun la øenroj nomataj per latindevenaj terminoj; pro tiu erudicia karaktero, oni nomas aforismojn tute subtilajn metafizikajn asertojn, kaj kiuj oftas en la latina skolastiko; ekzemple, ab esse ad oportere non valet illatio (vd L: 0011); agere sequitur esse (vd L: 0109).
Sentenco
(vd) estas konciza literatura øenro, kiu karakteriziøas per la forto de la emfaza aserto; pro tio sentenco fariøas klare bela. Kontraste, aforismo povas esti pli diskursiva.Proverbo
(vd) prezentiøas kiel konsekrita popola saøo, kiu fariøas rekte per sperto, kaj estas pro tio alvokata okaze de novaj okazažoj. Kontraste aforismo havas pli vastan kampon de apliko.Penso
(vd) celas prezenti sinteze interpreton pri io en la intereso de la esplorema menso, precipe pri la enigmoj de la vivo; penso estas pli sistema, dum aforismo estas pli difina kaj vasta. Certe, aforismo havas ion el la propražoj de æiuj mallongaj esprimoj. Foje, øi estas ne nur esence aforisma, sed enhavas samtempe la stilon de la alia.
4. En apartaj uzoj aforismo montriøas sukcesa øenro. Pro la plaæa estetika efiko de la retorika emfazo de la koncizaj esprimoj, aforismoj sukcesas kapti la atenton de iu ajn homo, æefe de tiuj pli junaj kaj energiaj.
Gvidantoj kapablaj difini klare konceptojn, precipe celojn atingendajn, komandas per ordonigaj vortoj, kaj pli facile sukcesas. Aforismo helpas al retorikisto kiel rimedo de konvinkigo de la amasoj. Mallongaj trafaj asertoj gvidas grandajn amasojn pli facile ol longaj korektaj diskursoj.
5. Oftas la libroforma kolekto da aforismoj. Kvankam æiu aforismo estas en si mem kompleta verko, eblas doni al la mallongaj formoj de esprimo sisteman sinsekvon.
Kutime la kolektado de aforismoj fariøis laý apartaj kuntekstoj. Dum unuj avertas pri religio, aliaj okupiøas pri moralaj devoj, socia adapto, reguloj por la sano. Sub æiu aparta kunteksto aforismoj estas kolekteblaj øis atingo de la sufiæa kvanto por ricevi øeneralan titolon, same kiel okazas kun la libroj pri aliaj temoj.
6. Per la aforisma formo estis verkitaj la bazaj religiaj kaj moralaj libroj de Hindio - Rig Veda, Sama Veda, Yajur Veda, Atharva Veda; de Æinio -Tao-te king, atribuata al Laot-Tsé, Luen Yu, Tchong Yong, Ta Hio, Mong-Tse.
Aforismaj estas la bibliaj Proverboj, Ekleziasto, Libro de Saøo. Pluraj doktrinoj atribuataj al Jesuo havas la formon de aforismoj.
7. Erudiciaj aforismoj oftas en la klasika greka kaj latina literaturo. Kiel titolo mem, fariøis fama Aforismoj de Hipokrato (5-a jc. a. K.), kun avertoj pri la sano kaj vivo.
Pluraj el la fragmentoj atribuataj al filozofoj, kies verkoj perdiøis, estas aforismoj. Famas Mirindaj diražoj de Sokrato, verkita de Ksenofono. Tiel same, Vivo de la filozofoj, de la aýtoreco de Diogeno Laerta, de la 3-a. jarcento, estas plena el aforismoj de la helenaj filozofoj, notinde de Sokrato, Platono, Aristipo, Diogeno la Cinikulo.
Daýre mezepokaj verkistoj (bizantiaj, latinaj, øermanaj) kultivis la aforisman øenron.
En la latina diskoniøis la kolekto Florilegium.
Aparte citindas Explicatio aphorismatum philosophicorum, verkita de Vilhelmo el Doncaster; perdita dumtempe, øi estis retrovata de M. Grabmann en 1937.
Modernuloj øenerale vaste uzis aforismojn por emfaze verki pri gravaj aferoj filozofiaj, moralaj, politikaj.
La erudicieco montriøas en la formo, per kiu la anglo F. Bacon verkis Nova Organo, 1620, interpreto de la naturo kaj homo.
Signifaj estas Aforismoj por la saøeco de la vivo, de Schopenhaýer.
Ankoraý pli tipe filozofiaj estas la aforismoj de Wittgenstein, en Filozofiaj esploroj (Philosophische Untersuchungen, 1953) kaj en aliaj tekstoj.
8. En Internacia Lingvo Esperanto jam pluras la aforismoj. Kelkaj el la proverboj tradukitaj de Zamenhof aspektas aforismoj. Æe aliaj daýris la tradukado de la aforismoj jam ekzistantaj, el kiuj multaj estas tre interesaj al la filozofio.
Sed æiam restas gravaj la aforismoj de la pasinta latina skolastiko, pro tio ankoraý nun rekte citataj latine.
La aforismoj en internacia lingvo, jen per traduko, jen per nova formulado, tendencas al stabileco, pro ties internacieco kaj forto de esprimo.
A FORTIORI.
(L: 0102).Latina esprimo, a fortiori ekvivalentas al "sekve kun pli da rajto". Esperantigebla per aforciora (vd 0100), same kiel a priora (= apriora), a posteriori (= aposteriora).
AFRIKANISMO
. 0102.1. Afrikanismo, en tute øenerala senco, estas sinteno rilate al Afriko (vd 0103). Same, sed kontraste, oni diras amerikanismo (vd 0245) rilate Amerikon, eýropanismo (vd 2033) rilate Eýropon, azianismo (vd 0705) rilate Azion. Jen temoj parte filozofiaj, parte de pozitivaj sciencoj. Sed ankaý la temoj de pozitivaj sciencoj povas interesi malrekte la filozofion.
En apartaj sencoj, afrikanismo estas subjektiva sinteno de afrikanoj rilate sian kontinenton. Pro la konsiderinda kvanto de la negra raso en Afriko, en apartaj kuntekstoj afrikanismo povas eýfemisme signifi negrismo (vd); tiu negrisma afrikanismo povas okazi ankaý ekster la Afrika kontinento, æar ligita al raso, ne al la geografia speco en si mem. Afrikanisma negrismo okazas precipe en Ameriko, kien estis en la pasinto sendataj la negraj sklavoj kaj kiuj poste estis liberigataj kaj kulture evoluis.
Afrikanismo en absoluta senco estas tio, kio okupiøas pri Afriko nur kiel temo, sendepende æu la interesito estas, aý ne estas el tiu kontinento. Jen epistemologia vidpunkto.
2. Geografie kaj demografie estas ja Afriko kontinento kun tre specifaj karakterizoj, pri kiuj la afrikanismaj studoj nur lastatempe profundiøis.
Pro kio okazas la granda dezerta regiono, kaj kiel kontroli tion?
Kiaj negraj rasoj ekzistas, kaj pro kio ili militis inter si? Fine kiel integrigi negrojn kaj la aliajn ekzistantajn rasojn en la kontinento?
3. Lingvistikaj studoj montris tre malsamajn familiajn lingvojn en Afriko. Nur la egipta kaj semida prezentas antikvajn dokumentojn. La hodiaýaj multnombraj negraj lingvoj redukteblas al regionaj familioj, kaj per kiuj eblas determini kiel la triboj migradis tra la jarcentoj.
Ekster la Afrika kontinento, afrikanismo estas idioma esprimo origine Afrika, sed enirinta en idiomon de aliaj kontinentoj. Ekzemple, maracatu (= marakatuo), nomo de karnavala danco en Brazilo.
4. La geopolitika interpreto pri Afriko estas pozitiva, en la senco ke øi estas sufiæe fruktodona tero. Æar la tero apartenas al æiuj homoj, - tiel ke æiu homo rajtas iri ien ajn, - kaj æar neniu homo estas absoluta posedanto de terspaco, kaj æar la homoj devas interkonsenti pri la okupo de la tero, kaj æar la rasoj miksiøas, la rezulto estas estonta feliæa Afriko.
La unuaj interpretoj fare de kelkaj eýropanoj pri Afriko estis negativaj, surbaze de la geografiaj kaj homaj malfacilažoj de tiu kontinento. Pro tiuj malfacilažoj malfacile ekvacieblaj, la konkludoj pri Afriko estis paradoksaj, kiel jam avertite.
Hegel, per dialektika interpreto, atribuis malfavoran lokon al Afriko. Li situigis Afrikon kiel tezon, el kiu evoluis la antitezo (Azio), kun la fina sintezo (Eýropo). Reprezentas do Afriko la fazon, kiam la Spirito ne sukcesas atingi la konscion kaj la homo restas en bruta stato, pasive kaj en sklaveco" (Philosophie der Geschichte, Lasson, p. 221 ks)
Por la italo Gioberti, la negroj estas "la plej degenerigita de la homaj rasoj" (Protologia, II, p. 221).
La degenero ne signifas necese rasa degenero, sed malaltigo de la kulturo. Kiam la afero estas pri kulturo, øi dependas nur de akceligado en la eduka disvolvo de la homaj kapabloj por ke emerøu la civilizacio.
Malgraý la eraroj fare de la koloniado, multe øi tamen akcelis la afrikan disvolviøon. Post forigo de la koloniisma sistemo, la afrikaj nacioj daýre prosperas, precipe æar la monda strukturo prezentis novajn ïancojn al æiuj nacioj samtempe.
5. Humanismo. Koncerne al rasaj diferencoj, ili certe okazas, kiel en la tuta animala regno. Sed rasa diferenco devas esti racie administrata.
Oni avertu, ke la negroj havas pli grandajn gambojn rilate la korpon; tra la jarmiloj pligrandigo de gamboj estis karakterizo de homa evoluo. Koncerne al la psikaj kvalitoj, certe la negroj, sen elstara egoismo, estas øentile servemaj. Jen signifa karaktero de la negroj, favora al la socia kunvivado.
Tamen, ne estu nigra rasismo, tiel same kiel oni pledas ke ne estu rasismo flanke de la blankuloj.
Diferenco de raso (vd) rezulta el aparta speco de genoj de æiu grupo. Sed se æiuj havas apartan stokon de genoj, la plej bonaj homoj estos tiuj, kiuj per miksiøo, partoprenas el æiuj rasoj Per la misksiøo fariøos unu nura raso en la tuta mondo, kun avantaøo por æiuj individuoj. Sed tiu idealo nur eblas post la efektiva facileco de internacia kontakto kaj øenerala socia evoluo, precipe de la kulturo.
Gravas paroli pri tiaj aferoj pri la rasa diverseco de la homoj, por gvidi la solvon de tiu problemo, same kiel pri la lingva problemo por trovi la solvon per planita universala sistemo de kompreno.
6. Historio de la filozofio en Afriko jam frue komenciøis en la mediteranea marbordo, kie floris la helena civilizacio (æefe en Aleksandrio) kaj la latina (pli okcidente), kun la araba en la sekvo.
Dum la 20-a jarcento la filozofio aperis ankaý en la aliaj landoj de Afriko.
AFRIKO, -ANO
(+). 0103.L. Africa, -ae; africanus, -a, -um.
A: Africa; african. F: Afrique; africain. G: Afrika; afrikanisch. H: África; africano. I: Africa; africano. P: África; africano. R: (Áfrika);
(afrikánets).
1. Etimologie, Afriko estas vorto deveninta el la latina África. Jen nomo de etno Afri, de la regiono de Kartago, je la tempo de la unuaj romianoj, kaj fariøinta nomo de provinco de la Romia Imperio. Poste, iom post iom la nomo disvastiøis por la tuta kontinento.
Substantiva radiko. Vortformoj: Afriko, Afrika, afrikano, afrikanismo (vd), afrikanisto. Proksima formo: Sud-Afriko (vd).
2. Afriko estas kontinento sur la tropiko, suden rilate al Eýropo kaj Azio. Kune, Eýropo, Azio, Afriko estas la malnova mondo, rilate al la kontinentoj de Ameriko kaj Oceanio.
Afrikanismo
(vd 0102), krom aliaj eblaj sencoj, estas scienca movado, kiu temas pri Afriko.Estas Afriko kontinento paradoksa, ne facile loøebla, sed tamen æefa lulilo de la homaro. Frue aperis primatoj en Azio, sed ili prosperis precipe en Afriko La unuaj praaj homoj, laý la scienco (ne laý la mitoj), aperis en la altažoj de la centro-suda Afriko, nome la aýstralopitekoj (vd), antaýpli ol miljono da jaroj. Tiuj homoj tuj disvastiøis en Azion kaj Eýropon, kie ili transformiøis en novajn pli evoluintajn formojn.
3. El kie venis afrikanoj? Kiel raso, negroj jam ekzistas ekde 30 mil jaroj, kaj ne estas klare el kie ili venis. En Afriko ili loøas ekde antikva tempo, kaj okupis la plimulton de la kontinento, kaj æefe karakterizis øin. La antikva literaturo mencias la negrojn per la nomo de etiopoj.
Laýlonge de la mediteranea Afriko frue kreskis semidaj civilizacioj, kun elstaro de la egiptanoj, hiksoj, kartaganoj, fenicoj. Okaze de la helena povo, aperis grekaj urboj, kun elstaro de Cireno kaj Aleksandrio. La romianoj kreis la latinan Afrikon, per la konkero de Kartago.
Dum kelkaj jarcentoj la mediteranea Afriko estis kristana. Ekde la 8-a jarcento tiu mediteranea Afriko restis sub kontrolo de la semidaj araboj, samtempe islamaj.
La kreskema enpenetro de blankuloj en la negran regionon de Afriko fariøis unue per la disvastiøo de la araboj, parte laýlonge de la Hindia Oceano, parte laýlonge de Atlantika; samtempe penetris la islama kredo.
Post la 16-a jarcento komenciøis la moderna eýropa koloniado, kaj kreskis la enpenetro de blankuloj en la tuta Afrika kontinento. Jen fenomeno, kiu ne konscie enkondukis la estontan remikisiøon de æiuj rasoj de la mondo.
4. Pri la negra sklaveco malfacile oni kapablas opinii. Kompreneble, principe sklaveco estas perforto al la homaj rajtoj. Aliflanke, la afero estis okazinta per pluraj faktoroj, kaj do estas necese ne interpreti tiun komplikan aferon per simplaj konceptoj.
Negroj de unu tribo vendis negrojn de alia. La sklaveco de la negroj estis do invento de la negroj mem, same kiel en la antikveco la brankuloj inventis sian sklavecon de la blankuloj.
Sed la blankuloj, kiuj antaýe jam pratikis la samon inter la blankuloj, profitis la negran sklavecon por havigi laboristojn, precipe por la plantejoj en Ameriko.
Aliflanke, pro la sklaveco, negroj disvastiøis en aliajn kontinentojn, precipe en Amerikon. Pro tio preskaý triono de la negroj vivas ekster Afriko. La tutažo de la negroj estas æirkaý 10 pro cent de la tutmonda loøantaro.
Paradokse, sklaveco, - kvankam kontraý la personaj rajtoj de la homo, - estis tamen ïanco por havigi laboron kaj manøon. Cetere, post la forigo de la sklaveco la negroj havas ankoraý pli da ïancoj havigi laboron æe la blankuloj, ol æe la negroj mem.
5. Rezultoj de la koloniigo. Same paradokse, la koloniigo de la eýropanoj en Afriko, - kvankam io perforta, kaj pro tio ne aprobinda, - lasis en Afriko civilizajn efikojn. Jam pasis la tempo de koloniigo, sed la civilizaj efikoj daýras.
La negraj elitoj de Afriko ofte iras al landoj de blankulo por studi. Inverse, blankuloj iris al negraj landoj kiel profesoroj.La sistema koloniigo de Afriko fare de Eýropanoj , okazis precipe dum la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. Citindas æi-rilate Portugalio, Hispanio, Anglio, Francio, malplimulte ankaý Germanio, Italio, Belgio, Nederlando.
6. Du grandaj malbonoj okazis en la mondo: la diverseco de la rasoj kaj la diverseco de la lingvoj. La negroj mem praktikis la rasismon unuj kontraý la aliaj; iom post iom, tio mildiøas. Sed, per la disvastigo de la negroj en la mondon de blankuloj, kaj de la blankuloj en la nigran Afrikon, ankaý komenciøis la miksiøo la malfacila remiksiøo de la homaro.
Unuflanke la politika evoluo de la Afrika kontinento, aliflanke samtempe la militoj de la eýropaj koloniismaj landoj inter si, havis kiel finan rezulton la formadon de modernaj sendependaj ïtatoj de Afriko.
La miksiøo de rasoj, pli frue okazinta en Ameriko, okazos ankaý en Afriko dum la tria jarmilo. Same dum la tria jarmilo okazos la forigo de troaj lingvoj. Principe, la tero apartenas al neniu popolo ekskluzive; nek la rasoj estas kulturendaj kiel apartaj grupoj. Per si mem la homa specio tendencas al kunfandiøo kaj humanismo.
AFRODIZIO, -IGAžO.
0104.A: sexual excitment ; aphrodisiac. F: excitation sexueelle; aphrodisiaque. G: Aphrodisie; Aphrodisiakum. H: afrodisia; afrodisíaco. I: afrodisìaco. P: afrodisia; afrodisíaco. R:
1. Etimologie, afrodizio devenas el la nomo
! N D @ * \ J 0 (= Afrodito), greka diino de la amo kaj beleco, naskiøinta el la mara ïaýmo, koresponda al la romia Venuso.Substantiva radiko. Vortformoj: afrodizio, afrodiziigažo, malafrodizio.
2. Afrodizio estas la seksa exciteco, rigardata kiel sufiæe vigla. En aparta kunteksto, afrodizio povas signifi tro da exciteco.
La exciteco unue okazigas la alfluon de sango, por rigidigi la seksorganojn. Tiu fenomeno estas la seksa erektiøo. La interna premo de la æeloj okazigas agrablan tuïan senton, - la seksan plezuron, - la plej fortan inter la homaj sentoj, kaj pro tio tre dezirata.
3. Afrodiziigažo estas substanco estiganta la afrodizion, tio estas, la ekscitecon de la seksorganoj. Tiuj substancoj uzeblas, kiam okazas manko aý malkresko de la seksa ekscitiøo.
En la pasinto, la tiel diritaj afrodiziigažoj kutime havis nur la famon, æar ili fakte ne efikas. Tamen, principe, afrodiziigažoj estas eblaj, kaj estis esplorataj de la moderna scienco.
Inverse, okazas ankaý malafrodiziaj substancoj. Alkoholaj trinkažoj kaj fumo ne favoras la afrodiecon.
4. Takse, la uzo de afrodiziigažo bonas, pro la boneco mem de la seksekscitiøo. Sed la uzo de tiu rimedo estu prudenta, por ke ne okazu paralelaj malbonaj efikoj.
Tamen, ne estas necese la inverso, pere de asketisma uzo de malafrodiziecaj drogoj, nek pere de kastrado kiel uzis kelkaj kristanoj de la unuaj jarcentoj.