Filmindustria Vortaro | La Oficiala Filmindustria Vortaro de Esperanto-TV

By | February 28, 2014

Jen la oficiala vortaro de Esperanto-TV. Ĉiu skipano devas konsulti ĉi tiun vortaron, elserĉante nekonatajn vortojn pri la filmindustio. Tiel ni povas certigi lingvan normigon, kiam ni komunikas interne aŭ kun aliaj grupoj.

Esperanto English Pусский Italiano
Artist-elektado; Signifas la procezon aŭ tagan eventon, kie aktoroj, dancistoj, kantistoj, manekenoj aŭ aliaj artistoj prezentas siajn talentojn al filma aŭ teatra skipo por gajni rolon. Audition, Casting Call Прослушивание Audizione, Provino, Casting, Assegnazione (ddella parte)
Artist-serĉado; Signifas la procezon, kiun starigas reĝisoro aŭ produktoro por elserĉi aktoron, danciston, kantiston, manekenon, aŭ alian artiston por partopreni en filmo aŭ teatro. Kutime oni faras tiun procezon per la disdonado de afiŝoj ĉe retejoj aŭ agentejoj. Casting Call, Audition Notice Кастинг Casting
Altdifina (AD); Signifas videon kun rastrumerodenso multe pli alta ol tradiciaj televid-sistemoj. High Definition Высокой Чёткости Alta Definizione
Film-farado; La ago de fari filmon Film making Кинопроизводство, Киносъемки Produzione (di film); (il) fare un film
Litko; (aŭ plilonge litka mikrofono, bazita sur la nomo de la kreinto Raymond A. Litke) estas malgranda radiomikrofono uzata por televido, teatro, kaj publika prelego. Ĝi donas al la portanto la eblecon libere movi siajn manojn. La litko havas kutime kvar partojn: la mikrofono alkroĉiĝas per malgrandaj pingloj al kolumoj, kravatoj, kaj aliaj vestaĵ-partoj. Ĝi estas ligita al la elsendilo per drato. La elsendilo kutime kuŝas en la poŝo, aŭ pendas de la zono de la portanto. La ricevilo de la Litko estas kutime ligita al sona miksilo, ĉefe kiam vi devas mastrumi multajn mokrofonojn samtempe, sed povas ankaŭ esti alkroĉita rekte al kamerao. Lapel Microphone, Lavalier microphone Петличный микрофон Lavalier, Spillo, Bottone
Komikeraro; Signifas filmeton, kiu enhavas kolekton da amuzaj fuŝitaj scenoj. Oni ofte vidas komikerarojn de la skipano aŭ aktoroj je la fino de filmo. Blooper Оговорка Papera (pron. pàpera)
Reĝisoro; Persono, kiu respondecas pri la enscenigo de la filmo kaj direktas la ludon de la aktoroj. Oni gramatike rajtas uzi la vorton “Direktoro” sed la ETV-skipo ĉiam evitu ĝin, ĉar ĝi entenas kelkajn aliajn signifojn. (Film) Director Кинорежиссёр Regista
Rekvizito; Objekto necesa por plenumado de iu sceno: Ekzemple glavo, seĝo, aŭ nereala pafilo estas kutimaj rekvizitoj en multaj dramoj. Prop (Theatrical Property) Реквизит
Ringo; Signifas parton de iu dublenda sceno, kiun oni fortranĉas por esti spektita kaj studita plurfoje de aparta dublisto kaj poste voĉregistrita ĝis tiu parto “ringo” de la filmo estas ĝuste dublita. (Dubbing) Loop or Segment Сегмент Anello
Sceno; Kompone aparta kontinua fragmento de filmo. Ĝi karakterizas per unueco de tempo, de loko kaj de ago. Kutime la rigardo de la kamerao estas ne interrompita dum sceno. Scene Явление, подмостки, сцена Scena
Simulita batalo; Signifas la teknikan arton, kiu estas uzata en televido kaj teatro por krei la iluzion de fizika batalo sen kaŭzi damaĝon al la interpretistoj. Stage Combat, Fight Choreography Постановочный бой Lotta figurata
Subtekstigi; Aldoni tekston ĉe la plej suba parto de la ekrano, kiu provizas tradukon aŭ transskribon de la dialogo aŭ rakonto. Oni evitu la verbon “subtitoli” To subtitle Кин. Субтитрова́ть, Субтитри́ровать, Снабди́ть субти́трами; Sottotitolare
Surbendigi; Registri vidon aŭ sonon por filmo, ankaŭ oni povas uzi “voĉregistri” kiam temas pri surbendigo de la voĉo. To record Записывать Registrare, Incidere, filmare, riprendere e girare

La ETV-skipo aldonas novajn vortojn al la ĉi-supra listo, kiam ili estas bezonataj.
Se vi ne povas trovi la deziratan vorton en la ĉi-supra listo, tiam ni rekomendas al vi: