La signoj de Askio (ASCII)

   20       Spaceto
   21   !   Krisigno
   22   "   Citilo
   23   #   Dieso
   24   $   Dolarosigno
   25   %   Elcentosigno
   26   &   Kajsigno
   27   '   Apostrofo
   28   (   Ronda ekkrampo
   29   )   Ronda finkrampo
   2A   *   Asterisko
   2B   +   Plussigno
   2C   ,   Komo
   2D   -   Minussigno
   2E   .   Punkto
   2F   /   Suprenstreko
   30   0   Cifero nul
       ...
   39   9   Cifero naŭ
   3A   :   Dupunkto
   3B   ;   Punktokomo
   3C   <   Malpliosigno
   3D   =   Egalosigno
   3E   >   Pliosigno
   3F   ?   Demandosigno
   40   @   Volvita A
   41   A   Majuskla A
       ...
   5A   Z   Majuskla Z
   5B   [   Rekta ekkrampo
   5C   \   Malsuprenstreko
   5D   ]   Rekta finkrampo
   5E   ^   Cirkumflekso
   5F   _   Substreko
   60   `   Malapostrofo
   61   a   Minuskla A
       ...
   7A   z   Minuskla Z
   7B   {   Kuniga ekkrampo
   7C   |   Vertikalo
   7D   }   Kuniga finkrampo
   7E   ~   Tildo

Ĝeneralaj notoj

  • En klara kunteksto oni povas simpligi kelkajn nomojn ellasante la finaĵojn "-et-", "-o" kaj "-signo". Inverse, se estas utile indiki eksplicite, ke temas pri signo, oni povas aldoni la finaĵon "-signo" al la nomoj, kiuj ne finiĝas tiel.

  • Se en iu kunteksto la signo havas specialan signifon, oni povas legi ĝin tiel, ekzemple = kiel "egalas" (en matematika ekvacio), ^ kiel "potenco" (en programo en BASIC), % kiel "modulo" (en programo en C), @ kiel "ĉe" (en retadreso), ktp.

  • La neesperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni prefere nomu "kuo", "ĝermana vo", "ikso" kaj "ipsilono". ("Duobla vo" kaj "vavo" estas aliaj nomoj de W.)

  • Ekzistas diversaj literumaj alfabetoj por pli klare indiki la Esperantajn literojn dum telefonado kaj simile; vidu ekzemple paĝon 93 de la Jarlibro 1995 de UEA.

    Notoj pri apartaj signoj

  • Citilo "

    En askia kunteksto sufiĉas la nomo citilo, kvankam en tipografio ekzistas tre diversaj specoj de citiloj.

    Aliaj proponoj: dustreka rekta citilo; dustreka vertikala citilo; simetria duobla superlinia citilo; colsigno; sekundosigno; lepororeloj.

  • Dieso #

    Se nepre necesas distingi la askikan signon kaj la muzikan signon, oni povas uzi la nomon askia dieso, sed oni malofte miksas Askion kun muzika notacio sur ĉi tiu planedo.

    Aliaj proponoj: krado; funtsigno; usona numersigno.

    Angle: sharp (dieso); hash; grid (krado); pound sign (funtsigno).

    Finne: risuaita (plektobarilo).

    Norvege: nummertegn (numersigno); "firkant" (kvarangulo); "grind" (pordeto en kradbarilo).

  • Elcentosigno %

    El la tradicia triopo centono, elcento kaj procento mi pensas, ke elcento estas hodiaŭ iomete pli ĝenerale akceptata ol la aliaj, sed ĉiu el ili estas multe uzata.

    Aliaj proponoj: centonosigno, procentosigno; procentsigno; elcento, centono, procento.

  • Kajsigno &

    La signo & devenas de mallongigo de la latina vorto et (kaj), kaj ĝi estas uzata kun tiu signifo en kelkaj kuntekstoj en kelkaj lingvoj. Tamen tiu uzado ne estas universala: en kelkaj lingvoj & signifas ktp, kaj en Esperanto multe pli kutima mallongigo de kaj estas k.

    Aliaj proponoj: perlueto; komerca "kaj".

    Angle: ampersand.

    France: perluète.

    Germane: Et-Zeichen; kaufmaennisches Und; komerzielles Und.

  • Apostrofo '

    La grafika aspekto de ĉi tiu signo kelkfoje estas simpla vertikala streketo, kelkfoje rekta streketo klinita dekstren, kaj kelkfoje kurbita kiel eta komo. Ĝi estas uzata kiel apostrofo, kiel citilo, kaj kiel dekstra korno. Kiam ĝi estas uzata kiel citilo, kelkfoje ĝi estas la ferma citilo responde al malferma citilo ` (malapostrofo), kaj kelkfoje ĝi funkcias kaj kiel malferma kaj kiel ferma citilo.

    Aliaj proponoj: dekstra korno.

  • Krampoj ()<>[]{}

    Laŭ PIV parentezo ne estas aliaa nomo de krampo: parentezo estas pli ĝuste interkrampaĵo. Ambaŭ vortoj estas Fundamentaj, sed la tradukoj en la UV ne estas tre klaraj:

    kramp' crampon, parenthese | clamp, holdfast, staple | Krampe, Klammer | skoba | klamra
    parentez' parenthese | parenthesis | Parenthese | skobka | nawias
    En la Akademiaj Korektoj: kramp' | clamp, bracket | | skoba, skobka |

    La esprimoj rondaj krampoj (), angulaj krampoj <>, rektaj krampoj [] kaj kunigaj krampoj {} estas en PAG kaj PIV, do oni povas konsideri ilin kiel jam establitajn.

    Aliaj proponoj: malferma ronda krampo (, ferma ronda krampo ), ktp; malferma vinkulo {, ferma vinkulo }; krampo (<[{, malkrampo )>]}; pinta krampo <>; orta krampo []; kurba krampo {}.

  • Asterisko *

    La nomo steleto estas pli facile direbla, do verŝajne preferinda en klara kunteksto.

    Aliaj proponoj: steleto; stelo.

  • Minussigno -

    Oni povas mallongigi la nomon minussigno al minusominus, sed oni prefere ne uzu la nomojn streko kaj streketo, ĉar ili estas tiom multsignifaj. En tipografio oni distingas diversajn specojn de horizontala streko: TeX konas kvar (-, --, $-$ kaj ---), kaj en Esperanto oni havas la interpunkciajn terminojn dividstreko kaj haltostreko. Kiam oni skribas tekston askie, oni ĝenerale uzas minussignojn anstataŭ dividstrekoj kaj haltostrekoj.

    Aliaj proponoj: minus; minuso; streko; streketo.

  • Punkto .

    En Askio estas nur unu punkto, sed en la kunteksto de pli riĉa signaro oni eble volus uzi la PIV-an esprimon fina punkto por distingi ĝin de la meza punkto (tradicie uzata por skribi nombrojn en Britio, kaj trovebla en Latin-3).

  • Suprenstreko /

    En askia kunteksto la nomo divido(signo) ŝajnas same taŭga kiel suprenstreko, sed en aliaj kuntekstoj ĝi povas esti konfuza, ĉar ekzistas aliaj tipografiaj signoj por prezenti dividon, kaj eble oni konfuzus ankaŭ kun dividstreko (horizontala streko uzata por dividi vorton).

    Aliaj proponoj: dividosigno; divido; oblikvo; oblikva frakcistreko; dekstren klinita streko.

    Angle: solidus; diagonal; separatrix; shilling mark; slash; stroke; virgule; fraction bar; shilling stroke; fraction.

  • Malpliosigno < Pliosigno >

    Mi hezitas donante unuavice la nomojn malpliosigno kaj pliosigno, ĉar la esprimo angulaj krampoj jam aperas en PAG kaj PIV, sed la unuaj estas verŝajne pli evidentaj nomoj en askia kunteksto, kaj tiuj nomoj estas ankaŭ pli facile koncizigeblaj (ekzemple al malpli kaj pli).

    Aliaj proponoj: angula ekkrampo, angula finkrampo; malpli-ol-signo, pli-ol-signo; malplio, plio. (Pri aliaj ebloj ol ekkrampo kaj finkrampo legu ĉe la noto pri krampoj.)

  • Egalosigno =

    PIV mencias nur la iom longan esprimon signo de egaleco.

    Aliaj proponoj: signo de egaleco; egalsigno; egalo.

  • Demandosigno ?

    Aliaj proponoj: ĉusigno.

  • Volvita A @

    Hodiaŭ unu el la ĉefaj uzoj de la signo @ estas en retadresoj. Kiam oni diras retadreson al iu, kiu konas tiajn aferojn, estas plej konvene prononci la signon kiel "ĉe", tamen tio ne ŝajnas bona bazo por pli ĝenerala nomo de la signo.

    PIV ŝajne ne mencias nomon por la signo @, sed multaj nomoj estas jam uzitaj en Esperanto. Ekzemple, en MONATO surkasede mi aŭdis la esprimojn atelo kaj volvita A, kaj en eldonitaj terminaroj oni povas trovi interalie la nomojn heliko kaj po-signo. La nomo volvita A ŝajnas plej klara.

    La nomo po-signo ŝajnas malbona, ĉar po ne estas tre preciza traduko de la komerca senco je la kosto de po, kaj tiu senco mem ne estas tre internacia.

    Kelkaj el la nacilingvaj nomoj menciitaj sube estas ĝenerale uzataj, sed aliaj estas slangaĵoj, efemeraj proponoj jam forgesitaj aŭ oficialaĵoj apenaŭ konataj; mi mencias ilin kiel fonton de ideoj, ne kiel fidindan referencon pri la nacilingva uzado. Arroba estas arabdevena nomo de malnova pezunuo egala al 25 funtoj (ĉ. 15 kg), kies mallongigo estas @.

    Aliaj proponoj: heliko; atelo; po-signo.

    Angle: snail (heliko); commercial at.

    Dane: snabel-a (rostra a).

    France: colimaçon (heliko); arobase/arrobas.

    Finne: kissanhäntä (katvosto), miuku (miaŭo).

    Germane: Klammeraffe (atelo).

    Hispane: arroba

    Hungare: kukac (vermo).

    Itale: chiocciol(in)a (helico).

    Nederlande: apestaart (simiovosto).

    Norvege: kroell-alfa (bukla alfa); kringle (kringo).

    Portugale: arroba; àzinho (a-eto).

    Svede: snabel-a (rostra a); kanelbulle (cinama bulko); alfa-bulle (alfa-bulo).

  • Malsuprenstreko \

    Aliaj proponoj: maloblikvo; inversa frakcistreko; retroklino.

  • Cirkumflekso ^

    Aliaj proponoj: ĉapelo; tegmento.

  • Malapostrofo `

    Kelkfoje malapostrofo estas uzata kiel malferma citilo responda al ferma citilo ' (malapostrofo).

    Legu aliloke, kial malakuto estas tre malbona propono.

    Aliaj proponoj: maldekstra korno; malakuto.

  • Vertikalo |

    Kvankam io tre simila al la askia signo | aperas en ĉiu linio de la Universala Vortaro de la Fundamento, ĝi ankoraŭ ne havas establitan Esperantan nomon. En la kunteksto de pluraj mastrumaj sistemoj (Unix, DOS, OS/2, AmigaDOS) la plej konvena prononco estas dukto, sed vertikalovertikala streko ŝajnas la plej bona propono por ĝenerala nomo, ĉar la signo havas plurajn aliajn tradiciajn uzojn en komputiko kaj matematiko.

    Kelkfoje vertikalo estas bildigata per rompita vertikala streko.

    Aliaj proponoj: vertikala streko; masto; paliso.

  • Tildo ~

    La askian signon oni prefere nomu tildo, kiu estas, laŭ PIV, "Supersigno, iom simila al kuŝanta S (~), kiun oni metas super la hispana n, por doni al ĝi la sonon nj k super la portugalaj vokaloj, por ilin nazaligi".

    En PIV estas difinita ankaŭ ondosigno kiel "Tipografia ondo, en formo de onda linieto (~)", sed por tiu signo ($\sim$ en TeX) mi eble preferus la nomon ondostreko, kiu aperas ekzemple en la angla-Esperanta vortaro de BENSON (1995).


    Sergio POKROVSKIJ <pok@iis.nsk.su> havas similan tabelon en sia Komputika Leksikono.

    Niaj ĉefaj diferencoj estas pri: volvita A, kajsigno, ekkrampo/finkrampo, suprenstreko/malsuprenstreko.

    Mi havas alian paĝon pri la Nomoj de kromsignoj, sed kelkajn askiajn signojn (', `, ^, ~) indas konsideri samtempe kun la respondaj kromsignoj.

    Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@xxxx.xxx>
    1998-04-19