Medicina Parazitologio

Helmintozoj - Hompatogenaj platvermoj
– Prof. Dr. R. Sachs –

Enhavo
Enkonduko
Terminaro

I. Cestodoj
1. Malsanoj pro adoltaj cestodoj
1.1 Teniozo
1.2 Difilobotriozo
1.3 Himenolepidozo
1.4 Dipilidiozo
2. Malsanoj pro larvaj cestodoj
2.1 Cisticerkozo
2.2 Eĥinokokozo
2.3 Cenurozo
2.4 Sparganozo
II. Trematodoj
1. Distomoj en la sango
1.1 Sĥistosomozo (Bilharciozo)
2. Intesta distomozo
2.1 Fasciolopsozo
2.2 Malpli gravaj intestodistomoj
3. Hepata distomozo
3.1 Klonorĥidozo
3.2 Opistorĥidozo
3.3 Malpli gravaj hepatodistomoj
4. Pulma distomozo
4.1 Paragonimozo
Postparolo
Bibliografio


Kromkajero de Scienca Revuo, jaro 2001, printempo
Tekstaro por Sanmarinaj Universitataj Sesioj, SUS, fakaro 5.1 Naturscienco

Enkonduko

Tiu ĉi kompendio, kiu aperas kiel "Faka Kromkajero Printempo 2001" de Scienca Revuo volas peri fakan superrigardon super speciala kampo de parazitologio. Pro sia signifo kiel patogeno de homo kaj hejmaj bestoj, la helmintoj interesis, dum la lastaj cent jaroj, en ĉiam pli alta grado la kuracistojn, veterinarojn kaj biologojn. Ĉe la platvermoj la "generacia ŝanĝo" vere estas stranga fenomeno, nome ke la idaro ne maturiĝas en la sama organismo, en kiu disvolviĝas la ilin produktantaj adoltoj. PIV klasifikas cestodojn kaj trematodojn kiel du ordojn en la klaso plathelmintoj (Platyhelminthes). En multaj anglalingvaj kaj germanaj lernolibroj tamen ilia klasifikado estas en du klasoj kadre de filumo aŭ subfilumo de plathelmintoj.

Komuna baza konstruaĵo kaj ĉefa histoelemento de la platverma korpo estas la parenĥimo. En tiu histo konsistanta el relative nediferenciĝintaj ĉeloj kaj okazaj muskolaraj fibroj troviĝas la nerva, ekskretoria kaj seksa sistemoj. Mankas sangovazoj kaj specialaj spirorganoj. Platvermoj estas primare hermafroditaj; nur kelkaj specioj estas unuseksaj kun estiĝo de masklaj kaj femalaj individuoj (ekz. sĥistosomoj). Dum inter la trematoda grupo troviĝas kaj eksteraj kaj internkorpaj parazitoj, la ĉestodoj vivas senescepte endoparazite en la gastiganta korpo.

Plua alloga stimulo por pristudado de la parazita mondo estas la unika adaptiĝo, kiun tiu sistematike tute diferenca grupo de vivestaĵoj sub premo de specialaj ekzistokondiĉoj evoluis rilate al formo, vivmaniero, disvolviĝo de komplikaj kontaĝvojoj por la elekto de diversspecaj gastigantoj, same kiel ankaŭ la specifa reago de la respektiva gastiganto kontraŭ la parazita infestado. Tiu alterna interdependeco kaj kvazaŭa "ludo por postvivado" forte altiras ĉiun biologie interesatan personon.

Preskaŭ ĉiuj hompatogenaj trematodoj normale estas parazitoj de bestoj. Ili nur esceptokaze infektas la homon, sed ili povas kaŭzi masivajn infektojn pro lokaj manĝokutimoj. La plimulto de cestodozoj kaj trematodozoj estas pernutraĵe akiritaj zoonozoj. Same kiel por la bovaĵa kaj porkaĵa tenioj tiel ankaŭ por la sĥistosomoj la homo estas la ununura fina gastiganto.

La plej grava kaŭzo por studi la vivociklojn de parazitoj tamen estas kaj restas, ke speciale ĉe helmintaj rnalsanoj, kiuj endanĝerigas la homon, validas la ĝenerala komunpopola eldiro, ke "ju pli bone estas konata la malamiko, des pli bone li povas esti kontraŭbatalata". Tiu ĉi libro do celas, doni al studento kaj leganto enkondukan konon de la multnombraj aspektoj de parazita infekto.

La hompatogenaj platvermoj speciale taŭgas por la ĝenerala kompreno, ke infektiĝo de la homo ofte dependas de neglekto aŭ forgeso de bazaj higienaj sanreguloj. Pernutraĵe akiritaj zoonozoj povas esti en multaj okazoj evitataj per sindeteno de konsumado de neveterinare ekzamenitaj krudaj aŭ ne sufiĉe kuiritaj viandnutraĵoj, kaj kontaktzoonozoj povas esti samgrade kontrolataj pere de pli disciplina rilato inter homo kaj besto.

R. Sachs

Terminaro de nePIVaj fakvortoj

(A: angle, G: germane, G: greke)

celomo A: coelom, G: Zölom (Gr. kailoma malplena)
— korpa kavaĵo (ekz. senceloma distomo)
cenuroA: coenurus, G: Zönurus (Gr. koinos = ĝenerala, oura = vosto)
— cistoforma cestoda larvo, el kies vando elkreskas multaj idaj cistoj
cerkario A: cercaria, G. Zerkarie (Gr. kerkos = vosto)
— globoforma unua larvo de trematodo kun vosto
koracidio A: coracidium, G: Korazidium (Gr. korax = korniko, idion, dim.)
— larva stadio de certaj cestodoj kiu havas ciliojn kaj pluevoluas en la unua intera gastiganto al procerkoida stadio
metacestodo A: metacestode, G: Metazestode (Gr. meta = post, kestos = zon(rimen)o, eidos = aspekto)
— "vezikovermo", cista larva stadio de cestodo
onkosfero A: oncosphere, (G: Onkosphäre (Gr. onkos = hoko, sthaira = globo)
— larva stadio de cestodo antaŭanta cisticerkon
prepatentperiodo A: prepatent period, G: Präpatenz (Gr. prae = antaŭ, patens = aperta)
— la tempodaŭro inter infekto per helminta larvo ĝis apero de ovoj en la gastiganta fekaĵo (evolutempo de larvo ĝis maturiĝo kaj ovoproduktado de adolta femalo)
protoskolekso A: protoscotesproscolex, G: Protoskolex (Gr. pro = antaŭ, skoles = verma kapo)
— ronda cisto kun likvaĵplena kavaĵo = evolustadio de tenio
pentastomido A: pentastomid, G: Pentastomid (Gr. penta = kvin, stomo = buŝo)
— membro de la Pentastomida, parazitoj kiuj estas klasilitaj laŭ la biologia sistemo inter la vermoj kaj la artropodoj
plerocerkoido A: plerocercoid, G: Plerozerkoid (Gr. pleres = plena, kerkos = vosto)
— longigita vermoforma larvo de certaj cestodoj en la dua intera gastiganto
procerkoido A: procercoid, G: Prozerkoid (Gr. pro = antaŭ, kerkos = vosto, cidos = formo)
— frua larva formo de certaj cestodoj en la unua intera gastiganto
zoonozo A: zoonosis. G: Zoonose (Gr. zoon = besto, -ozo = malsano)
— malsano komuna al homo kaj besto kun reciproka kaj interŝanĝebla infektokapablo

Dankesprimo

Mi estas danka al Inĝ. Jozefo Wozniczka por kritika kaj korektiga tralego de la manuskripto kaj valoraj sugestoj por pli bona kompreno de la fakscienca teksto ankaŭ por nefakuloj kaj laikoj. Grandegan dankon mi ŝuldas al d-ro Josef Kavka, kies nelacigebla terminologia helpo formis tiun broŝuron al lingve kontrolita parazitologia lernolibro por studentoj.


Helmintozoj

Hompatogenaj platvermoj

I. Cestodoj

Difino

Cestodoj estas plataj vermoj kun kapo, kolo kaj ĉeno da proglotidoj. Ĉiu proglotido havas kompletan masklan kaj femalan seksaparatojn. Ne ekzistas intesta kanalo. La nutraĵo estas sorbata tra mola haŭto (kutiklo). La unuopaj proglotidoj tamen estas ligitaj unu kun la alia per nervofibroj. La longo de cestoda ĉeno povas esti inter kelkaj milimetroj ĝis pluraj metroj (Bildoj 5 kaj 6).

Malsaniga efiko

Escepte de la tre malgranda cestodo Hymenohpis nana (himenolepido nana) la evolua ciklo de la hompatogenaj cestodoj estas karakterizataj per tio, ke la larvaj stadioj disvolviĝas en alia gastiganto ol la adoltaj vermoj. La generacia ŝanĝo de la parazito do estas devige konektita kun ŝanĝo de gastiganto. La "intera gastiganto" estas la portanto de la larvaj stadioj, la "fina gastiganto" estas la portanto de la plenkreska, adolta, ovoproduktanta parazito.

En la evoluciklo de cestodoj, la homo povas roli kiel fina gastiganto aŭ kiel intera gastiganto. Sed ankaŭ tie ĉi ekzistas escepto: nome ĉe la porkaĵa cestodo Taenia solium (tenio solia). Tiu ĉi tenio okazas ĉe la homo kaj kiel adolta vermo (kaŭzanta teniozon) kaj kiel larvo (kaŭzanta cisticerkozon). La porkaĵa tenio sekve de tio troviĝas, de tempo al tempo, en la sama homo en ambaŭ evolustadioj: kaj kiel larvo kaj kiel adolto.

Konforme al tio oni distingas ĉe la homo:

Biologiaj karakterizoj de cestodoj

Cestodoj estas parazitoj de la intesto ĉe ĉiuj klasoj de vertebruloj. Ili nutras sin en la digestodukto per sorbado (tra la parazita tegumento) de la bezonataj nutraĵeroj el la gastiganta intestoenhavo.

La cestodo konsistas el ĉeno da proglotidoj konektitaj per ekskrecia kaj nerva sistemo. La plej malantaŭaj (aŭ finaj) segmentoj aperas sendigestitaj, memage moviĝemaj en la fekaĵo (Taenia saginata, T. solium, Dipylidium caninum) aŭ ili malkombiniĝas jam en la intesto kun la sekvo, ke la konfirmo de la infekto estas ebla per demonstrado de la ovoj (D. latum, H. nana, H. diminuta).

La kapo de cestodo (skolekso) estas provizita per specialaj adheriĝaj strukturoj (suĉilaj pelvetoj, suĉilaj fosaĵoj, kronoj kun hoketoj) por alkroĉiĝi al la intesta mukozo. Tuj malantaŭ la kapo troviĝas la cestoda genera centro, nomata "tenia kolo", de kie formiĝas kaj kreskas la proglotidoj. Por identigo laŭ specio utilas la formo kaj karakterizaĵoj de la skolekso, hoketoj, utero kaj ovoj.


1. Malsanoj pro adoltaj cestodoj

1.1 Teniozo

Difino

Infekto de la homo pro la cestodaj specioj tenio saginata aŭ tenio solia en la maldika intestokanalo. Ĉar la unua okazas ekskluzive post manĝo de kruda, per la larvaj stadioj infektita bovaĵo pravigas la nomo "bovaĵa tenio". Infekto per la dua okazas ekskluzive post ingesto de infektita kruda aŭ nesufiĉe kuirita porkaĵo, pravigas la identigo "porkaĵa tenio" — aŭ el vidpunkto de kuracisto kaj veterinaro pli precize: "per bovaĵo aŭ porkaĵo akirita tenio".

Geografia distribuo

Tutmonda. Diferenca infekto-ofteco laŭ homaj nutraĵokutimoj. La porkaĵa tenio, ekzemple, estas nur tre malofta en muzulmanaj landoj.

Evoluciklo kaj epidemiologio (Bildo 1)


Bildo 1 Tenio saginata (Taenia saginata):
Plenkreska cestodo (1) vivas en la maldika intesto de homo. La eligita matura proglotido (2) enhavas ovojn, kiuj estas infektaj por bovoj. La onkosfero (3) liberiĝas en la bova intesto, enpenetras la mezenterajn sangovazojn kaj pluevoluas (4) en la muskolaro al infektokapabla cisticerko (5), kiu malfaldiĝas (6) en la homa intesto kaj pluevoluas al adolto (1).

(D! = diagnostika pruvo; I! = infekta stadio)

La vermo vivas alkroĉite en la mukozo de la maldika intesto. La maturaj segmentoj estas forpuŝataj plej ofte unuopaj, sed pookaze ankaŭ kiel mallongaj proglotidĉenoj, kaj estas eligataj kun la fekaĵo. De tempo al tempo, proglotidoj spontanee elrampas el la anuso kaj estas trovataj en la littolaĵo aŭ subvestoj. Tenio saginata forigas ĉiumonate ĉirkaŭ 400 maturajn segmentojn, ĉiu enhavanta ĝis 100 000 ovojn. Ĉiu ovo (2) entenas tuj evolukapablan larvon kiu nomiĝas onkosfero (3) aŭ "seshoka embrio" pro la globoforma aspekto kaj videblaj hoketoj. Ovo de tenio do estas senpere infekta por intera gastiganto. Tial okazas ankaŭ akcidenta meminfekto de portanto de la porkaĵa tenio, kiam pro kontraŭperistalta moviĝo de la duodeno, regurgito aŭ forta vomado maturaj segmentoj kun infektokapablaj ovoj eniras la stomakon.

La cestodaj ovoj estas tre rezistokapablaj en korpo-eksteraj medioj kaj restas vivaj sub favoraj kondiĉoj (humideco, ombro) ĝis kvar monatojn. Ĝenerale la infektiĝo okazas perbuŝe dum ingesto de ovoj dum nutrado. En la maldika intesto eloviĝas la onkosferoj (3). Tiuj unuaj larvostadioj enpenetras la intestan mukozon kaj la mezenterajn vejnojn, kiuj transportas ilin per la sangofluo en ĉiujn organojn. Post 1-3 tagoj la larvoj jam estas establiĝintaj en la koncerna histo de prefero, kaj pluevoluas (4) al dua larvo-stadio, la cisticerko (5) en kiu jam troviĝas la enfaldita skolekso de la estonta cestodo kun suĉiloj kaj krono kun hoketoj. En la bova muskolaro la cisticerkoj estas evoluintaj al infekta stadio jam tri semajnojn post ingesto de ovoj.

La cisticerkoj de la bovaĵa kaj porkaĵa tenioj estas pizograndaj, rondaj, vezikecaj malgrandaj cistoj kaj troviĝas precipe en la muskola histo de la bova lango, laringo, diafragmo, koro, dorso kaj femura muskolaro. Ili tamen ankaŭ pookaze troviĝas en okulo, centra nervosistemo, hepato kaj pulmo. Infektiĝo de ventrikloj aŭ ĉebazaj cisternoj de cerbo povas disvolviĝi al ĉirkaŭ 20 centimetroj grandaj misformiĝoj de cisticerko. Ĉe homa infektito tio estas konata kiel cisticerko racemoza (Cysticercus racemosus) kaj preskaŭ ekzkluzive kaŭzita de la porkaĵa teniolarvo.

La cisticerkoj de Taenia saginata restas infektaj ĝis 9 monatojn, tiuj de T. solium ĝis 6 jarojn. La homo infektas sin per ingesto de nesufiĉe boligita, kruda aŭ ne sufiĉe longe frostita, fumaĵita aŭ sekigita viando, en kiu la cestodaj larvoj postvivis la diversajn konservadprocedurojn. En la maldika intesto la cisticerko malfaldas la skolekson (6), tiu alkroĉas sin al la mukozo, la vezikeca konekthista cisto estas digestata, kaj el la skolekso respektive ties genera parto ĝuste malantaŭ la skolekso, la "tenia kolo", elkreskas la proglotidoj. Post ĉirkaŭ 4 monatoj aperas la unuaj maturaj segmentoj en la fekaĵo (latentperiodo). Sen apliko de kuraciloj la vivodaŭro de cestodo en la maldika intesto de homo daŭros ĝis 20 jarojn.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

La enorma longo de la parazito estas en kontrasto al la preskaŭ ne rimarkeblaj klinikaj simptomoj, kiujn ĝi kaŭzas. Nur tre malofte la infektito plendas pri okaza ventrodoloro, ŝanĝo inter konstipo kaj diareo, kaj manko de apetito. Plej ofte oni serĉas kuracistan helpon nur tiam kiam aperas la unuaj teniaj proglotidoj en la fekaĵo. Tenio saginata tial estas rigardata kvazaŭ "nemalsaniga parazito". En antaŭaj tempoj oni fakte intence infektis iom korpulentan homon per bovaĵtenia parazito kiel "maldikigan rimedon". Kontraŭe, la portanto de porkaĵa tenio (tenio solia) estas danĝero por si mem kaj por aliaj en la sama domo vivantaj enloĝantoj pro ebla transdono de la cisticerkozo.

Diagnozo

Kontirmo de proglotidoj en la fekaĵo. Por identigo de la koncerna tenio-specio oni premu unuopan segmenton inter du vitraj objektportiloj kaj enordigu ĝin post mikroskopa ekzameno al la koncerna specio laŭ la malsamaspekta disbranĉiĝo de la utero en la du teniospecioj (Bildoj 5 kaj 6). La uteroj ne havas naturan malfermaĵon, ili estas "senelirejaj", kaj la ovoj nur liberiĝos el la proglotido post rompiĝo de la segmento.


1.2 Difilobotriozo

Difino

Infekto de la homa intesto pere de dilifobotrio lata (Diphyllobotrium latum), la fiŝaĵa cestodo. Kontraste al la aliaj vermo-infektoj, tiu ĉi malsano okazas precipe en landoj de mezvarmaj kaj malvarmaj klimatozonoj.

Geografia distribuo

Speciale ofta en la norda kaj nordorienta Eŭropo. Laŭdire 45% de la fiŝistoj ĉe la rivero Volgo estas infektitaj. En Azio estas fokusoj en Siberujo, la Manĝurio kaj en Japanujo. En la norda Ameriko la malsano okazas en la nordusona marebenaĵo kaj en Kanado. La nombro de infektitaj personoj estis meze de la 20a jarcento (ĉirkaŭ 1950) pli ol dek milionoj. Sed tiu nombro certe malplialtiĝis pro la kreskanta konsumado de malaltglaciigita fíŝaĵo.

Evoluciklo kaj epidemiologio (Bildo 2)


Bildo 2. Difilobotrio lata (Diphyllobotrium latum):
La plenkreska cestodo (1) eligas ovojn (2) en kiuj evoluas koracido (3) kun cilia randaĵo (4). En ĝi troviĝas onkosfero (5), kiu pluevoluas en la "unua intera gastiganto" al procerkoido (6). Post ingesto per "dua intera gastiganto" la procerkoido disvolviĝas al plerocerkoido (7), kiu estas la infekta stadio por la "fina gastiganto" (homo kaj aliaj vertebruloj).

La adolta vermo (1) vivas en la maldika intesto de la fina gastiganto (homo, hundo, urso). La ovoj liberiĝas el la maturaj segmentoj en la intesto (diagnozo tial nur per fekaĵekzamena konfirmo). La ovoj (2) de difilobotrio havas malgrandan kovrilon, nomita "operkulo". Pro tio ili ege similas al trematodaj ovoj (kies speciala karakterizaĵo estas tiuspeca operkulo).

Same kiel ĉe la trematodoj, la evoluo de la larvo al koracidio (3, 4) okazas ekskluzive en akva medio kaj daŭras, depende de la temperaturo kaj klimatokondiĉoj, dek tagojn ĝis kvar semajnojn. La koracidioj eloviĝas en malprofunda akvo.

Por pluevoluado la koracidio devas atingi la inteston de la "unua intera gastiganto", nome etan krustulon el la genro CyclopsDiaphorus, en kiu la cilia krono estas digestata. La koracidio transformiĝas al onkosfero (5). Dum evoluperiodo de 16-18 tagoj en la krustulo disvolviĝas procerkoido (6). Unusola krustulo povas enteni kvin procerkoidojn; pli alta infektoŝarĝo mortigas la malgrandan "unuan interan gastiganton". La procerkoido povas nur pluevolui post engluto pere de fiŝo, kiu transprenas la rolon de "dua intera gastiganto".

La kolbasoforma procerkoido senpere enpenetras la intestan vandon de la fiŝo kaj setladas en ties muskolaro, grasa histo, hepato kaj gonadoj. Tie ĝi konsiderinde kreskas, evoluas en skolekson kaj fariĝas vermoforma vivaĵo 6 milimetrojn longa, kiu nomiĝas plerocerkoido (7) aŭ spargano. En predantaj fiŝoj, ekz. ezokoj, povas okazi kumuliĝado da infektaj larvoj de la fiŝaĵa cestodo pro tio, ke la sparganoj denove (sen plua disvolviĝo) enmigradas la fiŝmuskolaron. La ezoko tiel fariĝas "akumula aŭ stokanta gastiganto". La homo, same kiel viandmanĝantaj mamuloj, infektiĝas per kruda aŭ nesufiĉe boligita fiŝaĵo, kiu entenas la infektajn plerocerkoidojn.

Protekton kontraŭ infekto nur garantias intensa kuirado aŭ profunda frostigado (minimume 48 horojn ĉe minus 9 gradoj laŭ Celsio) de la fiŝaĵo. Sen tio, la viva spargano, post ingesto, kroĉas sin al la homa maldikintesta mukozo kaj rapide kreskas al adolta vermo: jam post 18 tagoj la tipaj fiŝcestodaj ovoj estas demonstreblaj en la fekaĵo de la fina gastiganto. Estas interese, ke difilobotrio en sia longeco povas bone adaptiĝi al koncerna fingastiganto.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Kiel ĉe tenioj, ankaŭ ĉe portantoj de la fiŝaĵa cestodo preskaŭ ne montriĝas gravaj simptomoj. Tio ege kontrastas al la enorma longo de la parazito (Bildo 5). En nur la duono de la infektokazoj estas menciita senapetiteco aŭ diareoj. Tamen estas karakterizaĵo, en kontrasto al la aliaj cestodaj infektoj, ke difilobotrio tre sukcese konkurencas "kun la intesta mukozo" pri rapida sorbado de vitaminoj kaj folacido, kaj vitamino C.

La sekvo estas progresema hiperĥroma anemio, kiu speciale vidiĝas dum vitamino-B12-malriĉa nutrado. Aliflanke oni trovis ĉe fiŝistoj en Orient-Prusujo — spite de amasa difilobotriozo — neniam anemion. La kaŭzo: ili kutimas manĝi precipe fiŝhepaton per kiu ili infektiĝas — sed samtempe daŭre kompensas siajn vitamino-B12-deficiton.

Diagnozo

Konfirmo de la ovoj en la fekaĵo. Difilobotrio estas vere ovoproduktanta maŝino (plurajn centmilojn da ovoj tage). Pro tio la pruvo de la ĉeesto de ovoj sukcesas plej ofte jam sen iu ajn speciala fekaĵa pliriĉigmetodo.


1.3 Himenolepidozo

Difino

Intesta infekto kun la etaj cestodospecioj himenolepido nana (Hymenolepis nana) kaj himenolepido diminuita (H. diminuta). Ĉar ambaŭ specioj provokas similajn simptomojn kaj havas preskaŭ identajn geografiajn distribuojn, ili estos kune pritraktataj. Iliaj evolucikloj tamen estas diferencaj.

Evoluciklo de himenolepido nana (Bildo 3)

Bildo 3 Himenolepido nana (Hymenolepis nana):
Plenkreska cestodo vivas en homa intesto. Per fekaĵo eligita ovo (2) estas senpere infekta por la homo mem pro enhavanta onkosfero (2), kiu pluevoluas en la intestokanalo histo al cisticerkoido (3) kaj disvolviĝas al adolto (1).

La evoluo okazas sen ŝanĝo de gastiganto. La fina kaj samtempe intera gastiganto (homo, muso) infektas sin per engluto de la cestodaj ovoj (2). En la intesto eloviĝas ciliata larvo, enpenetras la intestan mukozon kaj kreskas al stadio de cisticerkoido (3), kiu jam 3-4 tagojn post la infektiĝo refaldas la skolekson, remigradas en la intestan kanalon, alkroĉiĝas per la skolekso al la mukozo kaj plukreskas al stadio de adolta vermo (1). Ĉirkaŭ 2-3 semajnojn post la infektiĝo komenciĝas la produktado de ovoj de tiu plej malgranda specio el la grupo de cestodoj (Bildo 5). La proglotidoj (0.3 mm longaj, 1 mm larĝaj) diseriĝas en la intesto, la ovoj aperas do libere en la fekaĵo. Ĝenerale la natura vivodaŭro de la parazito estas proksimume unu monato.

Evoluciklo de himenolepido diminuita

La infektita fina gastiganto (homo, rato) eligas la ovojn, kiujn ingestas puloj aŭ skaraboj. En la insekta intesto eloviĝas la onkosfero, traboras la intestan vandon kaj maturiĝas en la abdomena kavaĵo al cisticerkoido. La homo infektiĝas per hazarda engluto de insektoj (ekz. dum manĝado de neboligitaj cerealoj aŭ sekigitaj fruktoj). La liberiĝinta cisticerkoido sin fiksas per la skolekso al la intestovando kaj maturiĝas dum kelkaj semajnoj al plenkreska vermo (20-60 mm longa, 3.5 mm larĝa). Nur malofte troviĝas pli ol unu aŭ du vermoj ĉe infektito. La natura vivoperiodo de H. diminuta apenaŭ superas 5-7 semajnojn.

Klinikaj signoj kaj diagnozo

En multaj kazoj la infekto restas sensimptoma. Iafoje estas senapetiteco, diareoj, urtikario kaj ventrodoloroj. Ofte aperas negrava eozinofilio. Konfirmo de la ovoj en fekaĵa specimeno.


1.4 Dipilidiozo

Difino

Kosmopolita infekto kaŭzita de dipilidio kana (Dipylidium caninum), multloke la plej ofta cestodo de la hundo kaj tial nomata ĝenerale ankaŭ "hundotenio".

Evoluciklo kaj epidemiologio

Tiu parazito distingiĝas de la homspecifaj specioj en tio, ke ĝia larva stadio (same kiel himenolepido diminuita) evoluas en insekto, ekz. en pulo. La adolta parazito preferas la hundon, sed ankaŭ okazas en ŝakalo kaj vulpo, malpli ofte en kato; homoj nur hazarde infektiĝas. La adolta vermo estas 20-40 cm longa kaj ĉirkaŭ 5 cm larĝa. Pro la karakteriza formo de la maturaj segmentoj kiel kukuma kerno ĝi estas ankaŭ konata sub la nomo "kukumkernforma tenio".

Kiel interaj gastigantoj rolas pulo (Ctenocephalus canis kaj Pulex irritans) kaj aliaj ektoparazitoj vivantaj en la besta felo kaj nutrantaj sin de haŭtaj ĉeloj kaj haroj kiel ekz. triĥodekto (Trichodectes canis). Estas la pula aŭ triĥodekta vermoforma larvo, kiu ingestas la tenian ovon. La onkosfero eloviĝas, traboras la intestan vandon de la insekta gastiganto kaj invadas ties grasan ventrohiston (5 tagoj). Tie ĝi rondvagadas kaj nur post maturiĝo de la pulo mem pluevoluas al cisticerkoido (18 tagoj). Post ingesto per taŭga fina gastiganto la cisticerkoido disvolviĝas en ties maldika intesto dum tempodaŭro de 15-20 tagoj al adolta tenio.

Homo infektiĝas pro tro intima kontakto kun siaj hejmaj bestoj. Estas kompreneble plej ofta infekto de infanoj, kiuj hazarde englutas infektitan pulon dum ludado kun hundo.

Diagnozo

Konfirmo de la kukumkernformaj proglotidoj en la fekaĵo. Nur tre malofte estas demonstreblaj la ovoj, ĉar la segmentoj ĝenerale ne rompiĝas en la intesto.


2. Malsanoj pro larvaj cestodoj

2.1 Cisticerkozo

Difino

Infektiĝo de la homo per la infektaj larvoj (cisticerko celuloza) de la porkaĵa tenio Taenia solium (tenio solia).

Evoluciklo kaj epidemiologio

La homo infektiĝas pere de ingesto de teniaj ovoj de ekstere aŭ per meminfektiĝo, kiam pro kontraŭperistaltaj moviĝoj de la intestaro maturaj segmentoj estas transportataj reen en la stomakon de la infektito mem. Ĉe pli ol 25% de la cisticerkozopacientoj validas tiu anamnezo. En la intesto eloviĝas la onkosferoj jam 24-72 horojn post ingesto de la ovoj. Ili enpenetras la mukozon kaj la mezenterajn vejnojn, kaj estas distribuotaj pere de la sangofluo en ĉiujn organojn.

Sekve de tio la cisticerkoj povas troviĝi en ĉiuj organoj, sed oni povas ekkoni certajn preferatajn korpohistojn kaj organsistemojn: subhaŭta histo, muskolaro de la nuko, lango, pleŭro, okulo kaj la ĉirkaŭokula histo, cerbo kaj kavernoj de la centra nervosistemo (vd. ĉapitron "teniozo": cisticerko racemoza). Proksimume du monatojn post la hista invado la cisticerkoj estas ĝisfine evoluintaj al infekta stadio. Ili atingas grandon de 1-2 cm diametre, en la cerbo eĉ 3-6 cm diametre.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

La establiĝo de cisticerkoj en diversaj histoj kaŭzas alergian inflamreagon, kiu montriĝas unue per estiĝo de konektivhista kapsulo kaj poste per amasiĝo de ĉel-infiltraĵoj, kiuj konsistas el eozinofilaj kaj neŭtrofilaj granulocitoj, limfocitoj, plasmoĉeloj kaj ankaŭ gigantĉeloj. En la cerbo la cisticerkovezikon ĉirkaŭas neŭroglio. Nur en la okulo mankas konektivhista kaj ĉela infiltraĵo: tie disvolviĝas la cisticerkoj senkapsule en la vitreo aŭ en la antaŭa okulĉambro.

Cerba cisticerkozo
okazigas diversajn klinikajn simptomojn laŭ la lokiĝo de la cisticerko. Ĉe la duono de la kazoj ekestas epilepsio, kiu montriĝas kelkaj sernajnoj post la infektiĝo. Dum lokalizado de 1a cisticerkoj en la akvodukta regiono de la cerbo povas, kaŭze de okluzio, estiĝi interna hidrocefalo kaj simptomoj de cerba tumoro.

Cisticerkozo de la molaj partoj
preskaŭ neniam kondukas al videblaj simptomoj, sed estas malkovrita radiografie (sklerotaj resp sklerodermaj cisticerkoj en muskolaro kaj subhaŭto) aŭ serologie kadre de ekzameno pro eozinofilio. Okaze la pacientoj hazarde mem palpadas la etajn nodojn en subhaŭto aŭ muskolaro.

Okula cisticerkozo
evidentiĝas per kvazaŭ daŭre ŝanĝanta "ombrovido". Pro aldonaj alergiaj inflamreagoj povas ekesti uveito, retinito, ĥoreito kaj palpebra konjunktivito.

Cisticerkozo de la koro
povas kaŭzi, laŭ la lokaliĝo en la miokardo, diversspecajn korafekciojn.

Diagnozo

Kontfirmo pere de ekzameno de palpeblaj subhaŭtaj nodoj (biopsio). Rentgena pruvo de sklerodermaj cisticerkoj eblas plej frue 4-5 jarojn post la infektiĝo. Cisticerkoj en la centra nervosistemo videbliĝas per komputiltomografia ekzameno.


2.2 Eĥinokokozo

Difino

Iniekto de la homo per la larvaj stadioj de la eĥinokoka cestodo. La adoltaj vermoj estas parazitoj de karnovoruloj kaj estas ricevintaj (bedaŭrinde) aliajn nomojn ol iliaj larvostadioj ĉe la homo, nome

adolta vermo larva stadio
Echinococcus granulosus (eĥinokoko granuloza)Echinococcus cysticus (eĥinokoko cista)
Echinococcus multilocularis (eĥinokoko multloka)     Echinococcus alveolaris (eĥinokoko alveola)

Ĉar ambaŭ infektoj difcrenciĝas koncerne epidemiologion, distribuon kaj prognozon ili estas aparte pritraktotaj.

a) Cista eĥinokokozo

Distribuo

Eĥinokokozo de la cista tipo troviĝas sporade kaj mondskale; ĝin kaŭzas eĥinokoko granuloza. Multnombraj infektoj okazas en landoj kun intensa ŝafbredado: Aŭstralio, Nova Zelando, Argentino, Irano, Hindujo (la nuna Barato), Hispanujo. Tio estas intime ligita kun la parazita evoluciklo.

Evoluciklo (Bildo 4)


Bildo 4. Eĥinokoko granuloza (Echinococcus granulosus):
Plenkreska vermo (1) en la maldika intesto de hundo produktas ovojn (2) per kiuj infektiĝas la intera gastiganto (muso, ŝafo, bovo, homo). La eloviĝinta onkosfero (3) disvolviĝas al hidatido (4). En ĝi evoluas proskoleksoj (5) kiuj malfaldiĝas (6) kaj kreskas al adolto (1).

La fina gastiganto por la adolta eĥinokoko granuloza (1) estas hundoj kaj hundsimilaj karnovoruloj. La malgranda cestodo (3-8 mm longa, maksimume 0.6 mm larĝa, nur 3-4 segmentoj) lokiĝas en la supra duodeno, kie ĝi maturiĝas 6-10 semajnojn post ingesto de infektaj eĥinokokovezikoj kaj havas vivodaŭron de ĉirkaŭ 3-6 semajnoj. De tempo al tempo deiĝas la fina (matura) proglotido, kiu enhavas ĝis ekstremo da 1000 ovoj. La segmento rompiĝas jam en la dika intesto kaj la liberiĝintaj ovoj estas eligataj kun la fekaĵo.

Ŝafo, sed ankaŭ aliaj herbovoraj bestoj, infektiĝas pere de la ingesto de plantmaterialo kontaktinfektita per tia hunda fekaĵo enhavanta infektajn ovojn. La homo ĝenerale infektiĝas pro intima kontakto kun sia hundo dum hazarda ingesto de ovoj algluiĝantaj al la hunda felo precipe ĉirkaŭ la anuso. Jam en la momento de la eligado pere de la fina gastiganto la ovoj (2) entenas la maturajn onkosferojn (3), kiuj tuj post ingesto liberiĝas, enpenetras la mukozon kaj sangoflue verŝiĝas per la porda vejno en la hepaton.

Onkosferoj, kiuj trapasas la hepatan filtron, eniras per la dekstra korĉambro la pulmon kaj (se ili eskapas ankaŭ en ties kapilarsisteman reton) per la arteria sangofluo fakte ĉiujn organojn. Konforme al tiuspeca disseminado la hepato estas la plej ofta lokalizado (70%) de cista eĥinokoko. Signife malpli ofta estas la infekto de la pulmo (20%) kaj de aliaj organsistemoj (10%).

La onkosfero tre malrapide kreskas kaj evoluas al hidatido (4), t.e. pli aŭ malpli granda eĥinokoka veziko kun genera kapacito. Tiu pligrandiĝas en la hepato aŭ pulmo ĉiun jaron nur 1 ĝis 2 cm — do tiom malrapide, ke povas pasi 5-20 jaroj, ĝis kiam ekestos klinikaj simptomoj. Ĉe aliaj lokiĝoj (centra nervosistemo, okulo) la spacopostulo de la parazito tamen evidentiĝas multe pli frue.

La hidatido estas plena de hidatidlikaĵo kaj konsistas el tavole lamelita ekstera vando, kiun mem ĉirkaŭas konektivhista kovraĵo kiel inflamreaga produkto de la gastiganto. Interne algluiĝas al tiu ekstera vando la tielnomata "genera tavolo", el kiu elkreskas (en la lumenon de la veziko) granda nombro da "bredkapsuloj". Tiuj mem estas vezikecaj cistoj en kies interno estiĝas la proskoleksoj (5), t. e. enfalditaj etaj cestodaj kapoj kiuj malfaldiĝas (6) post engluto per fina gastiganto en ties intesto kaj pluevoluas al nova cestodo (1). Post kreviĝo de tiaj bredkapsuloj liberiĝas la proskoleksoj en la eĥinokokan vezikon kaj videbliĝas tiom amase kvazaŭ sablo, pro tio nomita "hidatida sablo".

Kiel sola cestodospecio, eĥinokoko do havas reproduktan kapaciton jam en sia larva stadio. Povas ankaŭ okazi, ke la bredkapsuloj estiĝas en la ekstera tavolo de la veziko, tiel ke ekestas "ekzogenaj bredkapsuloj" — kreskomaniero rigardata "normala" por la alveola eĥinokoko.

Eĥinokokaj vezikoj ĉe la homo povas atingi diametron ĝis grando de 40 centimetroj. La fina gastiganto infektas sin per ingesto de internaj organoj, en kiuj troviĝas eĥinokokaj vezikoj. Post tio la proskoleksoj (5, 6) adheriĝas en la komenca parto de la duodeno kaj kreskas al matura cestodo (1) dum daŭro de ĉirkaŭ ok semajnoj.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Pro sia perfekta enkapsuliĝado kontraŭ la gastiganta histo kaj la tre malrapida kreskado, la eĥinokokaj vezikoj povas resti nerimarkite tra jaroj, eĉ tra jardekoj — kondiĉe, ke ili estas "en tipa maniero" lokataj: en hepato aŭ pulmo. Malsanosimpotomoj primare estiĝas pro spacopostulo de la parazito, sed danĝero ankaŭ ekestas por infektita persono pro alergia efiko de la hidatida likvaĵo, kiu en eta kvanto daŭre difuziĝas tra la vezikovando kaj tiel konstante subtenas alergion. Okaze de amasa elfluo de hidatidlikvaĵo el la veziko (traŭmo, ĥirurgia interveno) povas sekvi severaj anafilaksiaj reagoj. Dum tio estas eble, ke endogenaj idaj eĥinokokocistoj estas dissemataj, kun sekva metastaza disvastiĝado de la cista eĥinokoko. Ĉe la homo ekzistas la tendenco al skleriĝo de la cistovando. Kiam la cistoj estas mortintaj, oni ekkonas tion pro ĉeso de la cista kreskokapablo.

b) Eĥinokokozo de la alveola tipo

Distribuo

Meza Eŭropo, Turkujo, Rusujo de Nigra Maro ĝis Siberujo, norda Japanujo, sudorienta Azio, Aŭstralio, norda Ameriko, Alasko.

Evoluciklo kaj epidemiologio

La naturaj fingastigantoj de eĥinokoko multloka estas sovaĝeje vivantaj hundecaj karnovoruloj, kiuj infektas sin per predado de la naturaj interaj gastigantoj, nome sovaĝaj ronĝuloj. En Mezeŭropo la tipa infektociklo okazas inter la kampara muso kaj vulpo. Hundo kaj kato rolas kiel okazaj gastigantoj. La homo infektiĝas per hazarda ingesto de eĥinokokaj ovoj, ekz. dum manĝado de kamparaj fruktoj aŭ beroj (ekz. mirtelo aŭ arbara frago) kiuj estas kontaminitaj per fekaĵo de infektita vulpo. Ĉasistoj povas infektiĝi dum senfeligo de tia vulpo. La evoluciklo de E. multilocularis cetere samas al tiu de F. granulosus.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

La alveola eĥinokoko kreskas per ekzogena proliferado. Pro tio estiĝas granda nombro da veziketoj, kiuj inter si estas apartigitaj per vitrecaj membranoj. La unuopaj veziketoj entenas nur malmultajn skoleksojn kaj nur parte estas likvaĵplenigitaj. La primara lokalizado de la alveola eĥinokoko ĉiam estas la hepato, kie la cestodaj larvoj kreskas enfiltriĝe same kiel hepata karcinomo. Laŭokaze deiĝas idaj veziketoj, kiuj metastazas en aliajn organojn (pulmon, limfnodojn, cerbon). Post pli longa ekzistado povas okazi centra fandiĝo de la tumoro. Neniam okazas spontanea pereo de la parazitolarvo kaj pro tio ankaŭ neniam spontanea resaniĝo de la infektito.

Klinike la alveola eĥinokokozo de la hepato ne diferencas de malrapide kreskanta hepatĉela karcinomo. Estiĝas progresiva hepatomegalio (pligrandiĝo de la hepato), iktero, kaj pro pordvejna hipertensio ankaŭ splenomegalio (pligrandiĝo de la lieno). Sen terapio la prognozo estas infaŭsta.

Diagnozo

Rentgenologie videbliĝas malklarkontura tumoreca maso. La serologia diagnozo estas identa kun tiu por la malpli danĝera cista eĥinokoko, ĉar la antikorpoj de E. alveolaris krucreagas kun la hidatida likvaĵo de E. cysticus. Ne ĉiam montriĝas eozinofilio, sed la seruma IgG ĉiam estas plialtigita.


2.3 Cenurozo

Difino

Ĉe la homo temas pri malofta malsano pro infekto per larvoj de tenio multicipa (Taenia multiceps) aŭ tënio seriala (Taenia scrialis), kiuj atakas cerbon aŭ konektivan histon. Ambaŭ specioj evoluas al speciala cista metacestoda formo, nome la cenuro.

Geografia distribuo

kosmopolita

Evoluciklo kaj epidemiologio

La adolta parazito en la intesto de la fina gastiganto (hundo, membroj de la kaneda familio) estas 40-100 cm longa, la gravedaj segmentoj — plenaj de ovoj — estas eligataj per la fekaĵo. Post ingesto de ovo eloviĝas en la gastiganta intesto la onkosfero kaj enpenetras la mezenterajn sangovazojn.

La larvo de tenio multicipa estas forte neŭrotropa kaj migras en la cerbon, kie ĝi cistoforme kreskas ĝis grando de pomo, kiu nomiĝas cenuro. Tio estas travidebla veziko, kiu kontraŭe al cisticerko (en kiu troviĝas nur unu proskolekso) kaj eĥinokoka hidatido (en kiu troviĝas sendependaj idaj vezikoj) enhavas el la vando elkreskantajn proskoleksojn firme al la vando adheraj.

La granda nombro de la skoleksoj en la cenuroveziko respondecas pro la ofte masiva infektiĝo ĉe la fina karnovora gastiganto kun grandega nombro de adoltaj cestodoj — tiom amase, ke ili povas kaŭzi konstipon. La infekto de la homo okazas pere de ingesto de teniaj ovoj per kontaminita nutraĵo.

Pro la cerba cenurozo plej ofte respondecas la larvo de tenio multicipa, dum la metacestodoj de same kosmopolita tenio seriala kaj de al tropikaj regionoj limigita tenio braŭna (Taenia brauni) preferas setladi en la konektiva histo.

Diagnozo

Cerba cenurozo kaŭzas pro sia kresko prematrofion de la cerbohisto kun fortaj kapdoloroj, naŭzo kaj morto. Diferencdiagnoze eblas cerba tumoro, cisticerkozo, eĥinokokozo. Konektivhista cenurozo nur malofte kaŭzas klinikajn simptomojn. Tio certe dependas de la lokiĝo. Ĉe infektitaj ŝafoj estiĝas simptomkomplekso konata kiel "turnomalsano", t.e. la malsana ŝafo daŭre rondcirkuladas kaj, kiam ĝi atingas iun ajn barilon kiel muron, foston aŭ arbotrunkon, la infektita ŝafo senhelpe restas premanta la kapon kontraŭ la obstaklon.


2.4 Sparganozo

Difino

Infekto de la homo per la procerkoido aŭ plerocerkoido de diversaj specioj de difilobotriaj specioj kaj parencaj cestodoj, kies finaj gastigantoj estas hundspecaj rabobestoj (ne de la fiŝaĵa cestodo Diphyllobotrium latum, kies fina gastiganto ja estas la homo).

Geografia distribuo
en Usono: difilobotrio mansonoida (Diphyllobotrium mansonoides), en Azio (Japanujo, Ĉinujo, Aŭstralio, Koreo, Vjetnamo, Gujano): difilobotrio mansona (D. mansoni), en Afriko: difilobotrio tejlera kaj difilobotrio pretoria (D. theileri kaj D. pretoriensis), kaj ĉe la bordo de la Pacifika oceano de suda Ameriko: difilobotrio pacifika (D. pacificum).

Evoluciklo kaj epidemiologio

La vivociklo similas al tiu de la fiŝaĵa cestodo Diphyllobotrium latum sed la dua intera gastiganto estas serpentoj, ranoj kaj mamuloj. La homo infektiĝas aŭ per hazarda engluto de malgrandaj krustuloj de la genro ciklopo (Cyclops, apartenanta al la planktonaj vivestaĵoj) dum akvotrinkado aŭ per manĝado de nekuiritaj ranoj kaj serpentoj.

En kelkaj regionoj de sudorienta Azio oni kuracas vundojn kaj okulajn malsanojn per surmetado de kruda ranofemuro sur la korpolezo. Dum tio la plerocerkoido povas senpere infekti la homon. Sendepende de la infektomaniero la homo fariĝas ĉiam la "dua intera gastiganto" kadre de la evoluciklo de tiu cestodo.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Tute egalas, ĉu la infekto okazis per la procerkoido (pro senpera ingesto de la eta ciklopa krustulo) aŭ per plerocerkoido (el infektitaj amfibioj): sparganoj preteras la subhaŭtan kaj muskolaran histon kiel lokaliĝon.

Tie ili atingas konsiderindan longon (8-36 cm) kaj larĝon (ĝis 1 cm). La parazitoj aktive rondmigradas en la histo kaj kaŭzas kronikajn recidiv-inflamajn ŝvelaĵojn. Ilia natura vivodaŭro en la homo estas pluraj jaroj. Tipa formo estas la okula sparganozo, kiam la cestodolarvoj lokiĝas en la ĉirkaŭokula histo.

Diagnozo

Konfirmo nur post eltranĉado kaj identigo de la spargano. Serologiaj pruvmetodoj ne ekzistas. Preskaŭ ĉiam aperas modera eozinofilio.

Bildo 5 Morfologiaj kaj biologiaj karakterizaĵoj de cestodoj:
fina gastiganto, longo de plenkreska vermo kaj aspekto de skolekso.
SpecioFina gastigantoAdoltoSkolekso
Difilobotrio lata
(Diphyllobotrium latum)
fiŝaĵa cestodo
homo
hundo
kato

3-10 cm

2,5 mm
Tenio saginata
(Taenia saginata)
bovaĵa cestodo
homo
3-10 m

2 mm
Tenio solia
(Taenia solium)
porkaĵa cestodo
homo
2-7 m

1 mm
Eĥinokoko granuloza
(Echinococcus granulosus)
hundocestodo

Eĥinokoko multloka
(Echinococcus multilocularis)
vulpocestodo
hundo
ŝakalo
vulpo
lupo

2-9 mm

0,6 mm
Himenolepido nana
(Hymenolepis nana)
nana cestodo
homo
muso

10-40 mm

0,5 mm

Bildo 6

Bildo 6 Morfologiaj kaj biologiaj karakterizaĵoj de cestodoj:
fina proglotido, ovo, intera gastiganto kaj formo de larvo.
Fina proglotuloOvoIntera gastigantoLarvo

2-4x10-20 mm

70x45μ
Krustulo
Fiŝo

Procerkoido

Plerocerkoido

20x6 mm

35-40μ
Bovo
Cisticerko bova

13x8 mm

35-40 μ
Porko
Homo

cisticerko celuloza

2-6 x 0,6 mm

33-43μ
Ŝafo
Bovo
Homo

Hidatido

0,3 x 1 mm

30-45μ
(Homo)
(Muso)

Cisticerkoido




II. Trematodoj


Difino

Trematodoj estas grupo de platvermoj (ankaŭ nomata distomoj aŭ suĉvermoj) kiuj apartenas al la subklado plathelmintoj (Platyhelmintes). La dua grupo de tiu subklado estas la cestodoj. La disdivido de trematodoj okazas en la sekva listigado laŭ vidpunkto medicina, do iom deflanke de la sistematiko biologia.

Ĉiuj trematodoj vivas parazite kaj posedas tegumenton (ekstera haŭttavolo). Ili ne estas segmentataj, sed bilatere simetriaj individuoj kun grando de kelkaj milimetroj ĝis kelkaj centimetroj.

La pli fura, iom antikveca nomo "distomoj", do, dubuŝuloj (Greke: di = du, stomo = buŝo) estis kaj ankoraŭ estas tre taŭga, tamen en la hodiaŭa scienco preskaŭ forgesita termino: ĝi estiĝis el miskompreno de la ĉeesto de entute du suĉiloj, el kiu fakte nur la kapa suĉilo samtempe servas kiel buŝo dum la ventra suĉilo estas nura adhera organo por alkroĉado.

Trematodoj estas hermafroditoj, t.e. en ĉiu unuopa vermo troviĝas kompletaj maskla kaj femala seksaparatoj (escepto: sĥistosomoj). Trematodoj havas (kontraŭe al 1a cestodoj) intestan kanalon, kiu tamen ne havas elirejan anuson; la trematoda nutraĵo sekve estas parte digestita, parte vomita.

Lokiĝo en organo/organisistemoKaŭzanta aganto
Vejnoj sĥistosomo hematobia (Schistosoma haematobium)
sĥistosomo interkalata (Schistosoma intercalatum)
sĥistosomo mansona (Schistosoma mansoni)
sĥistosomo japana (Schistosoma japonicum)
Intesto fasciolopso buska (Fasciolopsis buski)
specioj de helerofio (Heterophyes spp.)
specioj de metagonimo (Metagonimus spp.)
specioj de eĥinoslomo (Echinostoma spp.)
Gastrodiskoido homa (Gastrodiscoides hominis)
Hepato klonorĥo ĉina (Clonorchis sinensis)
opistorĥo kata (Opisthorchis felineus)
opistorĥo vivera (Opisthorchis viverrini)
fasciolo hepata (Fasciola hepatica)
fasciolo giganta (Fasciola gigantica)
dikrocelio dendritika (Dicrocoelium dendriticum)
Pulmo specioj de paragonimo (Paragonimus spp.)

Evoluciklo de trematodoj

Escepte de la sĥistosomoj ĉiuj hompatogenaj trematodoj estas hermafroditaj. Por sukcesa vivocikla trapaso ĉiam estas bezonata nesala akvo, kiun la parazitoovoj nepre devas atingi. En la ovoj evoluas (aŭ estas evoluiĝinta jam dum fekaĵa eligado) ciliaj larvoj, la tielnomataj miracidioj kiuj, sub influo de lumo, eloviĝas.

Por pluevoluado la miracidioj enpenetras taŭgan "unuan interan gastiganton" (kiu ĉe ĉiuj trematodoj estas iu dolĉakva limako) en kiu la miracidio transformiĝas al stadio de redio, poste al stadio de patrina sporocisto, kiu produktas idajn sporocistojn. El ĉiu ida sporocisto estiĝas multnombraj cerkarioj.

La cerkarioj aŭ aktive forlasas la limakon aŭ estas eligataj kun limaka mukosekreciaĵo en formo de etaj mukobuloj. Cerkarioj posedas malgrandan voston, kiu servas por formovigo. Kun la estiĝo de la cerkarioj finiĝas la eksterkorpa disvolviĝo de la sĥistosomoj: la sĥistosomaj cerkarioj jam estas infektaj por la homo.

Ĉe ĉiuj aliaj hompatogenaj trematodoj estas bezonata plua gastiganto, iu nesalakva vivestaĵo aŭ certa speco de akvoplanto (por alkroĉiĝo). En tiu "dua intera gastiganto" okazas transformiĝo de la cerkario en "atendostadion" (ofte protekte enŝelita) de larvo, kiu nomiĝas metacerkario, kaj kiu estas la infekta stadio por varmsangaj bestoj inklude homon.

La fina gastiganto infektas sin per tiaj metacerkarioj per hazarda engluto de al akvoplantoj adherantaj infektaj larvoj aŭ pere de ingesto de metacerkarioinfektitaj dolĉakvaj bestetoj (krabo, salikoko). La pluevoluado en la fina gastiganto (homo, predanta mamulo) al adolta stadio de la unuopaj trematodospecioj estas tiom diferenca, ke tute ne eblas komuna prezentado. La plej diversaj evolumanieroj do estas prezentotaj sub la respektivaj specialaj ĉapitroj.


1. Malsanoj pro distomoj en la sango

1.1 Sĥistosomozo aŭ bilharciozo
(urogenitala sĥistosomozo kaj intesta sĥistosomozo)

Difino

Infekto de la homo fare de sĥistosomo hematobia, s. mansona, s. japana aŭ s. interkalata. En la germanlingva scienco, la malsano origine ricevis sian nomon laŭ d-ro Bilharz, la unua malkovrinto de la medicina ligiteco inter parazito, limako kaj homo; intertempe venkis la en Britujo kaj Usono preferata nomiĝo de la intekto laŭ la parazito mem kiel ĝenerale uzita nomo kaj por kuracista difino de la malsano.

Geografia distribuo

Mondskale ĉirkaŭ 200 milionoj da homoj estas infektitaj. La hematobia sĥistosomozo okazas en tropika Afriko, la delto de la rivero Nilo, malgrandaj fokusoj en Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio, Sudafriko (je la pacifika marbordo), Madagaskaro kaj en la aziaj landoj: Irako, Irano, malgrandaj fokusoj en Saŭdarabujo, Jemeno, malgranda fokuso en Hindujo sude de la urbo Bombajo.

La mansona sĥistosomozo okazas en Afriko sude de Saharo, malgrandaj fokusoj en. Sudano, Nilodelto, Sudafriko; en Sudameriko en Brazilo, Venezuelo kaj regiono de la maro Kariba.

La interkalata sĥistosomozo en Afriko troviĝas kiel malgrandaj fokusoj en Gabono, Kamerunio kaj Zairio, dum la japana sĥistosomozo estas tipa azia infekto en suda Ĉinujo, Kamboĝo, Tajlando, la Filipinaj insuloj kaj Sulaveso.

Evoluciklo (Bildo 7)

Bildo 7 Sĥistosomo mansona (Schistosoma mansoni)
La freŝe demetita parazita ovo (1) en la fingastiganta vejno devas penetri tra la sangovazan vandon por atingi la intestan internon (lumenon). Per fekaĵo eligita ovo kun miracido (2) liberiĝas en la intera gastiganto (3) kaj transformiĝas al juna patrina sporocisto kun ĝermoĉeloj (4) el kiuj disvolviĝas idaj sporocistoj kun cerkarioj (5). La forkovosta cerkario (6) estas senpere infekta por la homo kaj traboras ties haŭton kaj kreskas al adolta stadio en la mezenteraj sangovazoj.

La adoltaj sĥistosomoj vivas (ĉiam masklo kaj femalo duope en paro, tial ili ankaŭ estas konataj sub la nomo "paraj distomoj") en la vejnoj de la pelvaj organoj de la homo: sĥistosomo hematobia en la vezikaj vejnoj, dum sĥistosomo mansona kaj sĥistosomo interkalata preferas la forkondukantajn vejnoj de la dika intesto kaj sĥistosomo japana la forkondukantajn vejnojn de la maldika intesto.

La maskla vermo estas foliece plata kaj faldas sian korpon tiel, ke la ventra parto formas kanalon, kiu servas por ĉirkaŭpreni la nematodforman rondan femalon (7). Sĥistosomparo estas ĉirkaŭ 2 cm longa kaj 0.5 mm dika.

En tiu permanenta kopulaciada fazo ili dumvive restas, kun escepto de la mallongaj periodoj, kiam la femaloj demetas siajn ovojn (1) en la periferiajn vejnojn de la urina veziko (sĥ. hematobia) respektive intestaro (sĥ. mansona, sĥ. interkalata, sĥ. japana).

La natura vivodaŭro de la adoltaj sĥistosomoj estas 25-30 jaroj. Pro toksa damaĝo de la vejnovando kelkaj ovoj enpenetras la submukozan histon de la veziko kaj de la intestovando, kaj estas eligataj — sub hemoragio pro histodamaĝo — en la vezikan respektive intestan lumenon. Fine mortas ĉiuj ovoj, kiuj estas restintaj en la korpa histo aŭ ne estas atingintaj akvon en tempodaŭro de 3 semajnoj post eligado kun la urino aŭ intesta fekaĵo. En kazo de S. mansoni kaj S. japonicum kelkaj ovoj estas portataj per la pordvejna sangofluo en la hepaton, mortas tie kaj kaŭzas en la hepato gravajn inflamreagojn (vd. patogenezo).

En la akvo eloviĝas la miracidio (3) sub certa efiko de la lumo. Ĝi enpenetras taŭgan limakon per ties spira malfermaĵo kaj setladas en la limaka mezintesta glando. Tie okazas tre alta multiĝo dum sekva evoluado tra pluraj stadioj (4, 5) ĝis fina disvolviĝo al cerkario (6). Post 5-12 semajnoj (depende de la akvotemperaturo) la cerkarioj forlasas la ege malsanan limakon. La sĥistosomaj cerkarioj havas forkitan longan vosteton kaj estas 0,5 mm longaj. Ĉe la kapo estas borglandoj helpe de kiuj ili kapablas penetri tra la (nedifektitan) epidermon de fina gastiganto. Cerkarioj perdas sian infektokapablon en tempodauro de 48 horoj post la eksterlimaka libera vivo. Tio signifas, ke senlimake ĉerpata akvo devas esti uzata nur minimume 2 tagojn poste. Cerkarioj penetras la homan haŭton en tempodaŭro de 10 sekundoj, forĵetas la forkovoston kaj aktive enpenetras haŭtvejnon.

Ek de tiu momento la senvostaj larvoj nomiĝas "sĥistosomuloj" kiuj pere de vejna sangofluo tra la pulmosistemo eniras la arterian sangociklon kaj per tiu la kapilaran reton de la tuta organo. Post kelkaj tagoj la sĥistosomuloj troviĝas en la intrahepataj branĉoj (nur tiuj povas pluevoluadi) kaj maturiĝas dum tempodaŭro de du semajnoj al adoltaj distomoj. Nun komenciĝas migrado kontraŭdirekten de la sangofluo, dum kiu S. japonicum migras en la supran, S. mansoni kaj S. intercalatum en la mezan kaj malsupran mezenteran vejnon; S. haematobium havas pli longan vojon ĝis la vezikaj vejnoj.

Tial diferenciĝas konsiderinde la tempodaŭro dum kiu la diversaj sĥistosomoj atingas siajn destinlokojn: sĥ. japana post 1-2 semajnoj, sĥ. mansona kaj sĥ. interkalata post 3-4 semajnoj, sĥ. hematoba post 7-9 semajnoj. Baldaŭ poste komenciĝas la produktado de ovoj, tiel ke inter la infekto kaj konfirmo de la ĉeesto de ovoj (latentperiodo) pasas ĉe sĥ. japana 5-6 semajnoj.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Laŭ la lokiĝo de sĥistosomoj kaj precipa loko de la ovodemetado diferenciĝas la pere de S. gaematobium kaŭzita "urogenera bilharciozo" kaj la pere de S. mansoni, S. japonicum kaj S. intercalatum kaŭzita "intesta respektive hepata bilharciozo". La simptomoj, kiuj ekestas pro la invado kaj migrado de la junaj distomoj estas kompareblaj, sed la simptomoj de la establiĝintaj infektoj kaj la postaj sekvoj estas tute diferencaj.


2. Malsanoj pro intestaj distomoj (intesta distomozo)

2.1 Fasciolopsozo

Difino

Infekto de homo kun la trematodspecio fasciolopso buska (Fasciolopsis buski), la "giganta intestodistomo". Ĝi estas la plej grava intesta trematodo rilate al klinikaj simptomoj kaj ofteco de infekto. Krome okazas en la homo tuta vico da pli malgrandaj intestotrematodoj. Ties malsanigaj efikoj estas malpli gravaj, ĉar pro la malgrando ekaperas klinikaj simptomoj nur dum masivaj infektiĝoj, kaj la parazitoj havas geografie nur lokan signifon.

Geografia distribuo

Endemia en la sekvaj orientaziaj landoj: Ĉinujo, Tajvano, Tajlando, Vjetnamo kaj orienta Pakistano. Kelkaj fokusoj en Laoso, Kamboĝo, Birmo kaj Koreo. En tiuj regionoj estas 10 milionoj da personoj infektitaj.

Evoluciklo (Bildo 8)

Bildo 8. Fasciolopso buska (Fasciolopsis buski):
Nematura ovo (1) en kiu poste evoluas miracidio (2), per kiu infektiĝas limako. En tiu "unua intera gastiganto" disvolviĝas sporocistoj kun redioj (3) kiuj transformiĝas al patrinaj redioj kaj produktas idajn rediojn (4), el kiuj estiĝas cerkarioj (5). La cerkario (6) adheriĝas al akvoplanto (kiu servas kiel "dua intera gastiganto") kaj pluevoluas al encistigita metacerkario (7). Post ingesto, juna distomo liberiĝas el la metacerkaria ŝelo (8) kaj pludisvolviĝas en la intestokanalo al adolto (9).

La ovoj (140 x 80μm), kun operkulo) estas eligataj kun la fekaĵo (1). Disvolviĝo de la miracidio (2) nur eblas en varma akvo (21 38deg;C) kaj daŭras 16-77 tagojn. La miracidioj enpenetras dolĉakvajn limakojn, transformiĝas al sporocistoj kun redioj (3) kiuj evoluas al patrinaj (4) kaj idaj redioj (5) el kiuj fine disvolviĝas la cerkarioj (6). Tiu ciklo daŭras ĉirkaŭ unu monaton post kiam la cerkarioj (0,7 mm longaj) forlasas la limakon.

La cerkarioj nun adheras al akvoplantoj, ekz. la akvonuksoj Trapa natans kaj Trapa bicornis. Tiuj plantoj servas kiel homa nutraĵo, sed ankaŭ estas uzataj kiel furaĝo por porkoj. Porkoj tial estas plej gravaj kromaj gastigantoj por Fasciolopsis buski.

Post adheriĝo la cerkarioj perdas la vostetojn kaj fotmas malmolan ŝelon: ili encistiĝas al stadio de metacerkario (7). La homo intektiĝas dum malfermo de la nuksoj per la dentoj kaj hazarda engluto de la ekstere algluiĝantaj metacerkarioj. En la duodeno digestiĝas la cista ŝelo kaj la liberigita juna distomo (8) alkroĉas sin al la mukozo de duodeno aŭ jejuno, kaj atingas post 2½-3 monatoj (latentperiodo) seksan maturecon. Unusola intestodistomo (2,0-7,5 x 0,8-2,0 cm) produktas ĝis 25000 ovojn/tage.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Ĉe la alkroĉiĝlokoj de la parazitoj estiĝas lezoj de la mukozo kaj alergiaj inflamfokusoj. De granda signifo por la patogenezo estas ankaŭ la toksaj metabolproduktoj de la distomoj. La gravecon de la klinika bildo decide influas la parazitonombro. Malmultaj vermoj ne kaŭzas simptomojn, mezgrada infektiĝo (ĝis 100 distomoj) kaŭzas ventrodoloron, diareojn, avidan malsategon. Altgrada infektiĝo (pli ol 100 parazitoj) povas aldone kaŭzi obstrukcon, edemojn kaj asciton kun letaleco. Eozinotllio kiel konstanta klinika signo estiĝas nur dum intensa infekto konstanta klinika signo.

Diagnozo

Konfirmo kaj identigo de la ovoj en fekaĵa specimeno.


2.2 Malpli gravaj intestodistomoj
Nomo de la parazitoGeografia distribuoGrando de la ovojLongo de la adolto
eĥinostomo ilokana
(Echinostoma ilocanun)
orienta Azio100 x 60 μm3,0-6,5 mm
metagonimo jokogava
(Metagonimus yokogawi)
orienta Azio27 x 16 μmĝis 2,5 mm
gastrodiko homa
(Gustrodiscus hominis)
Vjetnamo kaj Indonezio160 x 60 μm10 mm
vatsonio vatsona
(Wutsonius watsoni)
okcidenta Afriko130 x 80 μm10 - 50 mm


3. Malsanoj pro distomoj en la hepato (hepata distomozo)

De la hompatogenaj hepatdistomoj ludas la plej gravan rolon klonorĥido ĉina (Clonorchis sinensis), opistorĥido kata (Opisthorchis felineus) kaj opistorĥido vivera (Opisthorchis viverrini). Ĉar iliaj evolucikloj kaj la klinikaj signoj similas unu la alian kaj ĉar aldone la ovoj estas preskaŭ ne distingeblaj, ili estas komune pritraktotaj. La aliaj hepatodistomoj (Dicrocoelium lancolatum, Fasciola hepatica kaj Fasciola gigantica) estas parazitoj de herbovoraj bestoj kaj nur en esceptaj okazoj rolas kiel infektokaŭzo por homo.


3.1 Klonorĥidozo

Difino

Infekto de la hepataj duktoj per la ĉina hepatodistomo Clonorchis sinensis.

Geografia distribuo

Klonorĥido ĉina — Japanujo, Ĉinujo, Koreo


3.2 Opistorĥidozo

Difino

Infekto de la hepataj duktoj per la kata (Opisthorchis felineus) kaj vivera opistorĥo (Opisthorchis viverrini).

Geografia distribuo

Opistorĥido kata — orienta Eŭropo, azia parto de Rusujo

Opistorĥido vivera — Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Malaja Federacio, Borneo

Evoluciklo (Bildo 9)

Bildo 9 Opistorĥido fela (Opisthorchis felineus):
En la ovo (1) troviĝas miracidio (2) kiu liberiĝas en la "unua intera gastiganto" kaj evoluas al sporocisto (3) kaj redio (4), kiu produktas cerkariojn (5). La longvosta cerkario estas infekta por "dua intera gastiganto", en kiu ĝi disvolviĝas al metacerkario (5), kiu estas infekta por la "fina gastiganto". Post engluto liberiĝas juna distomo (8) el la metacerkaria ŝelo (7) kaj kreskas en la fingastiganta hepato ĝis adolta stadio (9).

La relative malgrandaj ovoj (1) atingas la inteston laŭlonge la eksterhepatan grandan galdukton (Ductus choledochus) kaj estas eligataj per la fekaĵo. En nesala akvo certaj limakoj ingestas la ovojn, post certa tempodaŭro eloviĝas miracidio (2) kaj kreskas ĝis 1,5 mm longa sporocisto (3) el kiu disvolviĝas redio (4). El tiu pluevoluas en daŭro de ĉirkaŭ 2 monatoj post infektiĝo la cerkario (5) kiu kapablas aktive penetri fíŝan haŭton. Per encistado estiĝas en la fiŝa muskolaro metacerkario (6) kiu post ĉirkaŭ 6 semajnoj estas evolukapabla en taŭga fina gastiganto.

La infekto de la homo okazas post manĝo de kruda fiŝaĵo. Tiu krudfiŝaĵo estas kutima nutraĵo en la distriburegionoj de hepatodistomoj. En la duodeno liberiĝas (7) la metacerkario, enmigras la galduktojn, kie ĝi maturiĝas post 2-3 semajnoj (prepatentperiodo). La natura vivodaŭro de la parazitoj estas ĝis 30 jaroj. Adoltaj specimenoj de klonorĥido kaj opistorĥido estas 15 mm longaj kaj 5 mm larĝaj.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

La ĉeesto de hepataj distomoj en la galduktoj (okaze ankaŭ en la galveziko) kaŭzas epitelian trokreskon kaj sekve galduktvandan fibrozon, kiu pro ŝrumpado de la hepato kaj el tio rezultantaj atrofiaj simptomoj malhelpas la forfluon de la gala likvaĵo. La infekta ŝarĝoalteco determinas la klinikan bildon.

Dum daŭra infektebleco kumulas la parazitonombro. Ek de 50-200 vermoj povas evidentiĝi simptomoj kiel ekz. senapetiteco, ventraj suferoj, subiktero. Infekto kun pli ol 1000 hepatodistomoj havas malbonan prognozon. Dum frua infektostadio estas karakteriza mezgrada eozinofilio (gis 20%), dum akompanaj infektoj fare de bakterioj ekestos grava febra galmalsano. Ties longa pluekzistado kaŭzos fibrozajn ŝanĝojn kaj fine hepatan cirozon. Kiel tipa postsekvo de hepata distomozo povas estiĝi primara galdukta karcinomo.

Diagnozo

Ovokonfirmo en fekaĵo. Ĉar la eligado de ovoj estas intermita, oni devas ekzameni plurajn fekaĵerojn dum sinsekvaj tagoj. Okaze troviĝas ankaŭ kompleta distomo en la fekaĵo. Diferencdiagnoze gravas lhepata adenokarcinomo, ameba absceso kaj eĥinokokozo de la hepato.


3.3 Malpli gravaj hompatogenaj hepatodistomoj

La sekva tabelo registras tri distomospeciojn de bestoj, kiuj nur malofte estas trovataj ĉe la homo. Ili tamen havas tre grandan veterinaran signifon.

fasciolo hepata
(Fasciola hepatica)
fasciolo giganta
(Fasciola gigantica)
dikrocelio lanceta
(Dicrocoelium lanceolatum)
DistribuokosmopolitaAfriko/Azio/Usononorda Afriko/Azio/Eŭropo
Ovoj145 x 80 μm190 x 90 μm40 x 24 μm
Adoltoj20 - 40 mmĝis 7,5 mm5-12 mm
Gastigantoherbovorulojherbovorulojherbovoruloj
Infektaĵoplantojplantojplantoj, formikoj


4. Malsanoj pro distomoj en la pulmo (pulma distomozo)

4.1 Paragonimozo

Difino

Infekto de homo (kaj certaj rabobestoj) per trematodoj de la genro Paragonimus. Ĝis antaŭnelonge nur paragonimo vestermana (Paragonimus westermani), la Azia pulma distomo, estis rigardata hompatogena. Hodiaŭ estas konate, ke ankaŭ aliaj paragonimaj specioj (ekz. paragonimo afrika, paragonimo uterobilatera) kaj pluraj aliaj ankoraŭ ne detale identigitaj specioj rolas kiel malsanokaŭzantaj parazitoj ĉe la homo.

Geografia distribuo

Epidemiologio

Infektoj pro paragonimaj distomoj okazas en alta nombro tie, kie estas kutima la manĝado de krudaj aŭ nesufiĉe kuiritaj dolĉakvaj kraboj kaj salikokoj. En Koreo kaj Vjetnamio la elsuĉado de la gamboj forŝiritaj de la kruda riverkraba korpo estas rigardata speciala delikataĵo; en Japanujo la suko de krudaj kraboj validas kiel kuracilo; en Ĉinujo kutimas manĝado de krudaj kraboj marinitaj en vino.

Certaj afrikaj triboj rigardas krudajn riverkrabojn kiel bonan rimedon por plialtigi la fertilecon ĉe virinoj (en Kamerunio: 14% infektitoj pro paragonimo afrika ĉe la femala sekso); la Biafra milito en Niĝerio rezultigis altan infektonombron de paragonimo uterobilatera ĉe homoj, kiuj pro malsato kontraŭkutime manĝis krudajn krabojn.

En ĉiuj regionoj, kie paragonimozo estas disvastiĝinta, la finaj gastigantoj de la parazitoj estas sovaĝeje vivantaj karnovoruloj (civeto, mungoto, krabmanĝantaj simioj); la homo kaj ties hejmaj bestoj (kato, hundo) estas nur okazaj gastigantoj. La malsano ĉe homo do estas zoonozo, t.e. reciproke inter homo kaj besto transmitebla infekto: en tiu speciala kazo la homo infektiĝas pro misatento de bazaj higienaj reguloj dum manĝado aŭ preparo de manĝaĵo (pernutraĵe akirita zoonozo).

Evoluciklo (Bildo 10)

Bildo 10 Paragonimo vestermana (Paragonimus westermani):
Freŝe demetita parazitoovo (1) en kiu disvolviĝas miracidio (2) kiu infektas limakon. En tiu "unua intera gastiganto" evoluas spurocisto (3), kiu produktas patrinajn rediojn kun idaj redioj (4) en kiuj post maturiĝo evoluas cerkarioj (5). La ŝtumpvosta cerkario (6) infektas krabon kiel "duan interan gastiganton", en kies histoj ili pluevoluas al metakarioj (7), la parazita stadio infekta por la "fina gastiganto". La metacerkario pluevoluas post ingesto al juna distomo, kiu migras en la pulmon kaj tie kreskas al adolta stadio (8).

La ovoj (80-120 x 50-70 μm) havas netan operkulon (1) kaj estas eligataj de la fina gastiganto (homo, hundo, sovaĝaj karnovoraj bestoj) per fekaĵo aŭ sputo. Por pluevoluado necesas dolĉa (nesala) akvo, en kiu disvolviĝas sub optimaj kondiĉoj ĉe 27 °C la miracidio (2) dum tempodaŭro de 2 ĝis 6 semajnoj.

Post eloviĝo la miracidio estas vivkapabla maksimume nur 24 horojn: tio signifas, ke ĝi devas trovi kaj enpenetri taŭgan limakon (kiel unuan interan gastiganton) dum tiom mallonga tempo. En la limako okazas la transformiĝo al la 0,5 mm longa sporocisto (3) el kiu evoluas patrinaj redioj (4) kaj fine la idaj redioj (5). El tiuj lastaj disvolviĝas ŝtumpvostaj cerkarioj (6) kiuj estas nur 0,2 mm longaj kaj globoformaj. La manko de longa vosteto estas grava identiga karakterizaĵo de tiuspeca cerkario.

La cerkarioj forlasas la limakon (plej frue 2½ monatojn post la infekto) kaj estas ingestataj aŭ alimaniere enpenetras taŭgan dolĉakvan krustulon kiel "duan interan gastiganton". En la brankoj kaj muskolaro de tia kraba aŭ salikoka gastiganto la cerkario disvolviĝas al metacerkario (7), kiu en kazo de paragonimo afrika estas encistita en dika duoble konturita ŝelo, dum la metacerkarioj de paragonimo uterobilatera vivas senĉele en la muskolaro de sia gastiganto (grava karakterizaĵo por distingiga identigo).

Ses semajnoj post invado de krustulo la metacerkarioj estas infektokapablaj por iuspeca fina gastiganto. Post ingesto, la infektaj metacerkarioj elkapsuliĝas, traboras la duodenan vandon, migras tra la ventra kavaĵo rekte al la diafragmo, kiun ili ankaŭ traboras, por fine setladi en la pulma histo. Tie ili ĝenerale loĝas po du parazitoj en unuopa cisto, tamen hermafroditaj.

Du ĝis tri monatoj post invado de la pulmo la distomoj estas seksmaturaj kaj produktas ovojn (latentperiodo). La parazitoj intertempe estas atingintaj grandon de 7-16 x 4-18 mm. La natura vivodaŭro de pulmodistomoj estas 10 ĝis 20 jaroj.

Patogenezo kaj klinikaj signoj

Post ingesto de metacarkariojn enhavanta krustulo aŭ ĝia parto en senkuirita aŭ ne sufiĉe rostita stato, la junaj parazitolarvoj liberiĝas en la duodeno aŭ jejuno, traboras la intestan vandon kaj enpenetras la ventran kavaĵon. Ilia plua vojo estas markita per evidenta kaj celdirekta tropismo. Kvankam malofta, tamen povas okazi eksterpulma setlado de la parazitoj survoje trans la peritonea kavaĵo: en lieno, reno, mezentero, muskolaro. En la pulmo la plej ofta lokiĝo estas la mezaj kaj subaj pulmoloboj. La enkapsuligitaj parazitocistoj en la pulmohisto havas avelo- ĝis juglandograndon, kaj ĝenerale estas ligitaj kun la branka spirsistemo. Pro tio la ovoj atingas la sputon kaj post forglutado en la digestan kanalon fine ankaŭ la fekaĵon.

Kelkfoje okazas inflamo de la pleŭro, sed en malfrua malsanostadio la cistoj estas sorbataj aŭ skleriĝas. La klinikaj simptomoj ne estas karakterizaj: povas komence esti febro dum la transperitonea migrado de la junaj parazitoj. La malsano fakte komenciĝas per katara, poste muko-pusa bronĥito kun atakoj de tuso kaj elkraĉado de sango en la tusaĵo, kiu treege similas tuberkulozon.

Rentgenologie estas videblaj forte limigitaj infiltraĵoj kaj cistaĵoj 1-2 cm diametre. El la eksterpulma setlado estas la plej danĝera la cerba paragonimozo. En tiu kazo la simptomoj dependas de la fakta lokiĝo de la parazito en la cerbo kaj inkluzivas kapdolorojn, vomadon, epilepsion, ĝeneralan konfuziĝon kaj paralizon.

Diagnozo

Konfirmo de ĉeesto de la tipaj paragonimo-ovoj en sputo aŭ fekaĵo. Rentgenologie diferenciga diagnozo estas tuberkulozo, tumoro aŭ absceso de la pulmo, kaj pulma eĥinokokozo. Ĉe fermitaj pulmocistoj aĵ eksterpulma paragonimozo povas helpi dum diagnozado la serologio kiel ekz. la nerekta imunfluoreskado kaj elektroforezo.

La ĝusta interpretado de serologiaj reagoj tamen estas konsiderinde malhelpataj pro grandskalaj krucreagoj kun aliaj trematodaj infektoj. Tial la epidemiologia pristudado de la regiono havas treege grandan valoron: nome la ekzameno de riverkraboj por metacerkarioj kaj ekzamenado de fekaĵo de sovaĝaj karnovoraj bestoj por la tipaj orflavaj ovoj kun bone videbla operkulo, por identigi la naturajn portantojn de paragonimaj infektoj kaj pruvi la endemian karakteron de la malsano.


Postparolo

a) Terapio

Medicina kompendio ĝenerale aludas, post priskribo de la etiologiaj kaj epidemiologiaj malsano-karakterizaĵoj de la infekto ankaŭ la terapion. Tio almenaŭ estas eco de nacilingva kompendio pri parazitologio kaj parazitaj malsanoj.

Terapio kiel aparta ĉapitro en internacilingva kompendio post priskribo de la unuopaj infektoj estas vana entrepreno. Ĉar en ĉiu lando ekzistas amaso da medikamentoj, kiuj estas registritaj sub naciaj nomoj. Noma internacieco ekzistas eble ĉe plej ofta kaj mondvaste konata medikamento kiel ekz. aspirino (kiu nomo troviĝas en PIV por salicil-acetata acido) kiel kontraŭdolora kaj kontraŭfebra, sed jam sulfonamido aŭ teramicino havas nur certatempan signifon.

Ankaŭ la efiko de medikamentoj ŝanĝiĝas kaj kelkaj baldaŭ malaperas de la merkato por havigi lokon al aliaj. Tial la nomoj de medikamentoj, diversaj en diversaj landoj, fakte nur balastas internacilingvan kompendion.

Tiu ĉi kompendio celas al priskribo de la kaŭzanta aganto, nome la parazito mem, kaj ties biologie interesa vivociklo, kies kono — kaj la apliko de tiu kono! — jam altagrade povas eviti homan infekton. La medikamenta kuracado de la unuopaj parazitaj infektoj devas esti kaj resti en la manoj de kuracisto, kiu konas la nomojn kaj efikojn de la plej bonaj kaj aktualaj rimedoj.

Tamen donas mallonga superrigardo pri la en Germanujo nuntempe uzataj medikamentoj kontraŭ la antaŭe menciitaj parazitozoj pluan, ne malgravan informon: nome pri la ŝajne "grupa efiko" de certaj substancoj.

Kontraŭ teniozo ekz. efikas niklosamido (Niclosamid), haveblaj kiel Yomesan-tablojdoj de firmao Bayer (4 tablojdojn samtempe, aŭ po 2 tablojdojn dum du sinsekvaj tagoj). Tiu terapio validas ankaŭ okaze de difilobotriozo (kun kontraŭanemia prizorgado) kaj himenolepidozo.

La larvaj infektiĝoj pro tenio kaj eĥinokoko kreas ĥirurgiajn problemojn. En kazo de neoperacieblaj cistoj estas indikata ĥemoterapio, aliaj studoj provis tiabendazolo (Thiabendazole) aŭ prazikvantelo (Praziquantel). Tiu lastnomita substanco estas nuntempe "la medikamento de elekto" okaze de preskaŭ ĉiuj trematodaj infektoj: haveblaj kiel Biltricide-tablojdoj po 600 mg. Oni rigardas efika la dozon 20 ĝis 40 mg/kg kiel unuopa dozo kontraŭ sĥistosomozo, fasciolopsozo, klonorĥidozo, opistorĥidozo kaj paragonimozo. Dum infekto pro la fasciolo hepata tamen ne validas prazikvantelo sed konsilindas tetraĥloretileno (Tetrachloaethylen) 0,1 mg/kg kiel unu-opa dozo.

b) Nomoj de la malsanoj

Laŭ Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1954) p.39 -oz estas "internacia substantiva sufikso signifanta malsanon kaŭzatan aŭ karakterizatan de la ideo esprimita en la radiko". PIV (1987) iom pli detale difinas, ke "-oz estas internacia sufikso uzata en medicino por signifi malsanon kaŭzatan de difinita aganto (ekz. askaridozo), malsanon karakterizitan per difinita patologia elemento (ekz. tuberkulozo), aŭ de difinita organo (ekz. nefrozo, artrozo)". Estas pro tio, ke la esperantigo de sciencaj nomoj de patogenoj ne povas rigardata lingva manio de unuopulo, sed estas absolute necesa, deviga faro. Ĉar nur post tio eblas, nomi ekzakte la pere de difinita aganto aŭ patologia elemento kaŭzitan kondiĉon.

La por laikoj iom strangaj parazitonomoj en tiu ĉi kompendio baldaŭ perdos sian strangecon por la leganto. Post iom da kutimiĝo al la esperantigita ekvivalento li baldaŭ ekkomprenas la bezonon kaj frapos la studanton la facileco, per kiu la koncernaj infektoj povas esti klare indikataj per la senpera apliko de la Esperanta sufikso -oz.

La uzitaj esperantigitaj nomoj certe validas nur por tiu ĉi publikigaĵo kaj devas atendi faksciencan kaj terminologian konfirmon de fakuloj, antaŭ pli vasta uzado en esperantlingva fakliteraturaĵo. La nomoj de la parazitaj infektoj do ne estas neologismoj, sed strikte aplikita kreiva agmaniero uzante la nemiskompreneblan eblon de la Internacia Lingvo.


Bililiografio

Dum kompilado de la kompendio multe helpis la studado de la sekvaj lernolibroj:

La kompendiaj bildoj 1-4 estas el Krauss & Weber (1986), kiuj referencas al desegnaĵoj el Geyer E. & Bommer (1971). Bildoj 5-6 estas kompostitaj el diversaj lernolibroj, kaj bildoj 7-10 estas el la priparazitologia lernolibro de Pickarski (1975). La sekvajn vortarojn mi konsultis pri terminologiaj kaj landnomaj demandoj:


Priaŭtora informo

La aŭtoro estis membro de la scienca stabo de Bernhard-Nocht-Instituto por Tropikaj Malsanoj en Hamburgo/Germanujo ekde 1969 kaj habilitiĝis kaj profesoriĝis ĉe la Hamburga Universitato. En 1976 li akiris la Diplomon pri Tropika Medicino kaj Parazitologio (DTMP) kaj fariĝis docento por medicina parazitologio ĉe la naturscienca fakultato.

Post multjara espolorlaboro en suda kaj orienta Afriko, profesoro Sachs estis komisiita 1979 direktoro de la esplorlaboratorio de Hamburga Tropika Instituto en Liberio/Okcidentafriko ĝis ties perforta fermo pro intercivitana milito en 1990. Li emeritiĝis en aŭgusto 1992.

Protesoro Sachs estas membro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, kaj estis dum ses jaroj dekano de ties naturscienca sekcio. En 1997 li estis elektata prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kies plej grava funkcio estas la eldonado de la esperantlingva asocia ĵurnalo "Scienca Revuo".


Fonto: Scienca Revuo-kromkajero: Printempo 2001.
Scienca Revuo 50 (1999) (4)

→ Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/