Kolekto de MUDr Josef HRADIL (CZ)

Mallongaj artikoloj pri medicinaj temoj

- Akromegalio, diagnozo de
- Atropia ezkemo ĉe plenkreskuloj
- Ĉelo kaj la histoj, La
- Dializo, Peritonea
- Dietaj rekomendoj por diabetikuloj
- Idiopatia pulma fibrozo
- Iktoj, Problemo de sekva flego ĉe
- Infarkto
- Kardiokirurgio, Eluzo de endoskopio en
- Inzulino, nova
- Nefropatio indukita per kontrasta substanco
- Obezeco kaj maldormeco ĉe infanoj
- Obstrukca iktero
- Profunda vejna trombozo kaj nunaj terapiaj ebloj


Diagnozo de akromegalio

Ĉe la paciento estas okulvida misforma aspekto de la vizaĵpartoj kun grandiĝo de la akralaj partoj - nazo, mentono, mandiblo kaj superorbita arkoj. La haŭto estas dikiĝinta kaj hipergrasiĝas. Dum fizikala esploro necesas serĉi pri

pligrandiĝoj de pluaj korpopartoj de supermezura kresko de aliaj korpopartoj antaŭ ĉio de manoj kaj piedoj kun palisetaj fingroj, ofte sindromo de karpala tunelo kaj kifoskoliozo. Oftaj estas atrofiaj deformiĝoj de ekstremaĵoj. Kresko de mandiblo kaŭzas disiron de dentoj. Okazas ankaŭ akromegalio eĉ de aliaj organoj (organomegalio), ev. makroglosio. Aliaj komplikaĵoj estas akromegalia eŭropatio, muskolopatio de skeletaj muskoloj, difektoj de vidkapablo (parta elfalo de vidkampo), limigo de perimetrio dum kunpremo de vidnervoj de adenomo hipofiza, kiu ekspandas ekster la turka selo.

Diagnozon de akromegalio konfirmas alta valoro de kreska hormono (STH) en serumo. Normalaj valoroj tamen ne eligas la diagnozon. Diagnozon konfirmas samtempa nivelo de seruma nivelo de (al inzulino simila) kreska faktoro I (GF-I). Ĉe necerta trovaĵo ni faras superpreman teston kun glukozo. Ĉe malsanuloj kun hormone aktiva akromegalio ne okazas superpremo de kreska hormono en serumo sub la nivelo de 1 ng/ml. Ĉe la malsano estadas difektita glukoza tolero, jam ĉe 20% ĉeestas diabeto. Por lokiĝo de adenomo de GH-hipofizo estas bezonata MR esploro de cerbo. Rare estas altigita sekrecio de STH, kaŭzita de ektopia produkto de GH-RH tumoro. Ĉikaze estas akromegalio paraneoblasta endokrina sindromo.

Fonto: Laŭ prof Dr Topζinkov , CSc, LFUK Prago. CZ. Rememoriga eseo.


Kuracado de atopia ekzemo ĉe plekreskuloj

La artikolo informas pri la novaj malkovroj de distubo de haŭta baro kaj ilia signifo en patogenezo de atopia dermatito. En la praktika trarigardo de ĉiuj formoj de dermatoj, nuntempa diagnozado kaj kuracado kaj iliaj principoj estas citataj la rekomendoj "problemoj de la eduko, serĉo de preventaj faktoroj, uzo kaj variantoj de emoliencoj, lokaj kortikoidoj kaj iliaj sekurerecaj aplikoj". La teksto estas alplenigita per rekomendo de kleriga literaturo por pacientoj.

Ŝlosilvortoj: atopia dermatito, distubo de la defenda, diagnozado, emoliencoj kaj kortikoidoj, edukado.

Fonto: MUDr Nina Benáková. dermatologia kliniko de la 1a FNUK Prago, CZ.


La ĉelo kaj la histoj

La ĉelo prezentas la forman kaj funkcian unuon de la organismo.Ĝia formo kaj ĝia strukturo estas diversaj responde al ĝia funkcio. La tipa ĉelo konsistas el ĉela korpo aŭ citoplasmo, kerno aŭ nukleo kaj centrosomo, ĉiu kun tre komplika strukturo. Ĝi plimultiĝas per duiĝo de la citoplasmo kun antaŭiras duiĝo de la nukleo, kio okazas ordinare per tre komplika proceso nomata mitozo.

Dum la mitozo la kerno produktas multe da korpetoj, nomataj kromosomoj, kies nombro estas laŭspece difinita. Ili posedas multege da heredaj faktoroj, genoj, kaj respondas al karakterizaĵoj heredeblaj kaj aranĝas sin en ili en difinita ordo. Kiel portantoj de heredaj faktoroj oni kredas, ke ili estas heredaj substancoj nomataj deoksiribonukleinaj acidoj (DNA), kiu troviĝas en kromosomoj, kaj konsistas el molekuloj eksterordinare komplikaj.

En la homa ĉelo aperas entute 46 kromosomoj en 23 paroj. Du inter ili estas nomataj seksokromosomoj, ĉar ili ludas gravan rolo en determinado de la sekso. En la inseksa ĉelo 2 du egelaj kromosomoj X faras paron, ĉe la virseksa 2 malegalaj XY.

Al la histoj oni klasifikas jenajn specojn:

1) La sango okupas ĉe plenkreskulo ĉirkaŭ 112 da korpopezo, kun kvanto da ĉirkaŭ 5 litroj ĝi konsistas el sangoplasmo kaj formelementoj: ruĝaj kaj blankaj sangokorpetoj aŭ eritrocitoj kaj sangoplatetoj. La eritrocitoj estas diskofirmaj ĉeloj sen nukleo ĉirkaŭ 5 milionoj en 1 mm3 da sango sub la mikroskopo. Ili montras sin pale flavaj pro la enhavo de hemoglobino, fer-enhavanta pigmenton. La blankaj sangokorpetoj aŭ leŭkocitoj, ĉirkaŭ 7 mil en 1 mm3 da sango, estas plu divideblaj en 3 specojn:

1) limfocitoj kun nuda nukleo kaj kun citoplasmo sen granuloj: ili okupas ĉirkaŭ kvaronon da leŭkocitoj kaj rilatas eble al la pruduktado de l´antikorpoj;

2) monocitoj kun entranĉita kerno, pli grandaj sed pli malmultnombraj ol la limfocitoj;

3) granulocitoj aŭ leŭkocitoj en kutima senco, kun nukleo neregula kaj citoplasmo entenanta granulojn. Ambaŭ lastaj faras ameboidan movon kaj estas kapablaj enpreni malgrandajn fremdajn ekz. bakteriojn en sian korpon (fagocitozo). La sangoplatetoj aŭ trombocitoj, mutege troveblaj en la sango, ne estas ĉeloj sed ĉelfragmentoj; per sia disfalo ili okazigas koaguligon de la sango, kiu tiam disiĝas en koagulaĵoj kaj seron.

a) la limfo estas klara fluaĵo , kiu enhavas malmulte da limfocitoj. La limfo elfluanta el la intestaro vidiĝas laktosimila pro globetoj de graso ensorbita kaj estas nomata ĉilo.

b) La sangosero enhavas kiel ĉefajn ingrediencojn jenajn substancojn: proteinojn, neŭtrajn grasojn, glikozon, aliajn organikajn substancojn kiel kolesterinon, ureon, urin-acidon k.a., neorganikajn substancojn kiel natrian kloridon (NaCl) natrian bikarbonaton (NaHCO2) kaj aliajn, hormonojn, enzimojn (fermentojn) ktp. La sangosero enhavas krome diversajn antikorpojn de protein-karaktero kaj protektas la korpon kontraŭ malutilaj efikoj de fremdaj substancoj: lisozimojn, kiuj dissolvas bakteriojn; antitoksinojn, kiuj faras la korpon imuna, sen-sentema kontraŭ venenoj; precipitinojn, kiuj surfundigas fremdspecajn proteinojn; aglutininojn, kiuj aglutinas, t.e. kungluas fremdspecajn eritrocitojn. Kiel konate la sango estas laŭ Landsteiner-Janský klasifikata en kvar tipojn : A, B, AB, kaj O laŭ la reago de eritrocitoj kontraŭ atipaj sangoj aŭ seroj.

3) la subtenaj histoj: kuniga, eslasta, grasa, kartilaga kaj osta, kaj al la kuniga histo, plue embria, retikla, maldensa kaj densa. La embria histo troviĝas nur ĉe embrioj. La retikla histo konsistas el reto de stelformaj ĉeloj (retiklaj ĉeloj) kaj. limfocitoj, kiuj plenigas la retmaŝon; la retiklaj ĉeloj montras fagocitozon kaj faras kun ceteraj fagocitozaj ĉeloj kaj kun ceteraj fagocitozaj ĉeloj kaj kun fagocitozaj endoteliaj ĉeloj en kelkaj organoj la t.n. retiklo-endotelian sistemon. La maldensa kunighisto enhavas krom malmulte da kolagenaj (gelaten-produktaj) kaj elastaj fibroj, senorde kurantaj, kelkajn ĉefelementojn: fibricitoj, histiocitojn, granulocitojn, k.a., ambaŭ laste nomitaj kun fagocitoza funkcio. La densa kunighisto konsistas ĉefe el kolagenaj fibroj laŭspece diversmaniere aranĝitaj (fasko,. membrano k.a.). La elasta histo konsistas el elastaj fibroj en formo de fasko, aŭ reto, aŭ membrano, la grasa histo ĉefe el grasĉeloj devenintaj el la fibrocitoj, la kartilaga histo el ĉeloj kondrocitoj) kaj interĉela aŭ intersticia substanco, kunmetita el maldikaj osteolameloj, komplike aranĝitaj.

4) la muskola histo prezentas sin kiel faskoj de muskolofibroj de ĉela deveno, kiuj estas kapablaj kuntiriĝi pro konvena, kutime nerva stimulo. Oni dividas muskolojn en 3 specojn: la glata muskolo konsistanta el longaj spindelformaj muskolfibroj glataj, t.e. nestriitaj, la skeleta muskolo kunmetita el longaj, fadenformaj muskolfibroj transverse striitaj kaj la kora muskolo reprezentata de reto de mallongaj cilindroformaj muskolfibroj ankaŭ kun strioj. La skeletmuskolo funkcias laŭvole ambaŭ ceteraj senvole.

5) La nerva histo konsistas el du ĉelspecoj de sama deveno: la nervoĉeloj kun pli-malpli longaj fibroj, elirantaj el ili, kaj la glioĉeloj ankaŭ kun fibroj. La unuaj estas eksciteblaj post konvenaj stimuloj, kaj la duaj servas por subtenado kaj nutrado de la nerva histo.

La organoj kaj la organsistemoj

La organoj, kiuj ekipas nian korpon estas laŭ iliaj funkcioj klasifikitaj en jenajn grupojn kaj sistemojn: (laŭ scienca sistema anatomio)

  1. la sistemo de movo, plue dividata en skeleta kaj muskola sistemoj, kiuj kune funkcias por subteni kaj laŭvole movi nian korpon kaj ĝiajn partojn.
  2. La sistemo de digestado kaj spirado,
  3. La sistemo de urinado kaj generado aŭ la urogenera sistemo.
  4. La sistemo de l´interna sekreciado aŭ la endokrina sistemo.

Fonto: MUDr Josef HRADIL


Peritonea dializo

Peritonea dializo (plue PD) ne eluzas por rekonstruo de sango kaj alia interna medio (aliaj korpaj solvaĵoj, mineraloj) membranon kaj eksterkorpan cirkuladon, sed tio okazas en la abdomena kavo. En ĝi oni enfluigas 2 l de dializa solvaĵo kaj la sango puriĝas tra peritoneo, kiu rolas la membranon. Ĝia prefero estas antaŭ ĉio tute fiziologa trairo, ĉar kun mallongaj paŭzoj ĝi trairas sen saltaj ŝanĝoj en biokemio de la paciento, kiel hemodializo. Tamen ĝi havas malpli grandan efikecon, ĉar la sango puriĝas ĉiam nur per eluzo de ĉirkaŭ 2 l de dializato kaj la trafluo tra angioj trasangumantaj la peritoneon estas proksimume 60-80 ml/min, dum ĉe klasika hemodializo en 5 horoj de ĝia daŭro estas uzitaj proksimume 150 ml de dializato kaj la trafluo de la sango estas ĝis 250-400 ml/min. Ŝanĝon de la peritonea solvaĵo necesas okazigi kelkfoje tage.

Peritonea dializo komenciĝis evolui proksimume en la sama tempoperiodo kiel la dializo, tamen dum la disvolviĝo de la PD ĝi restis surrande de intereso de la kuracistoj. La klopodo pligrandigi ĝian efikecon montriĝis eraro. En la jaro matematiko R.P. Popovich kaj la kuracisto J.W. Moncrief kreis matematikan modelon de trairo de PD kaj konstatis, ke sufiĉas eligo de dializa solvaĵo, se oni ŝanĝos ĝin dum 4-5 horoj. Sukcesa provo de tiu reĝimo (tn. Kontinua peritonea dializo – CAPD) gvidis sekve al masiva divolvoviĝo de PD kaj ĝi fakte fariĝis vera alterno al hemodializo.

Risko de la PD bazas en altaj postuloj pri higieno de laboro. Kiel ajn malgranda peketo kontraŭ la reguloj de asepso povas provoki peritonitidon en kies sekvo ekestas adhezoj kaj la peritoneo perdas siajn preferojn, eĉ trasportan kapablon.

Ĝenerale oni povas PD-on uzi ĉe same vasta spektro da pacientoj (almenaŭ dum la unuaj jaroj de dializa kuracado), ol la hemolializo, kiu postulas sangan alpaŝon, kiu ĉe maljunuloj aŭ diabetikuloj estas ofte problema. La demando de elekto aŭ de hemodializo aŭ de PD estas certegrade demando por la kuracisto, plue de la globala sanstato de la paciento, liaj postuloj kaj vivstilo kaj nelaste eĉ la eblo de financoj. Per PD nuntempe estas kuracataj 5-7% da pacientoj.

Fonto: Laŭ Medical Tribune 40/2006, kompilis JH.


Novaĵoj en dietaj rekomendoj por diabetikuloj

La verko enkondukas novaĵojn el la areo de diabetologio. Pli detale ĝi okupiĝas per tri morbaj unuoj de metabolisma sindromo: obezeco, hiperlipoproteinemio kaj la diabeto de la dua tipo, ĉar ĉe tiaj malsanoj havas la dietoterapio bazan signifon. En la moderna dietoterapio oni akcentas la "sanan pezon"; tial estas mallonge menciitaj eĉ la principoj de la eluzo de korpa aktiveco. Baza estas ŝanĝo de la vivstilo, redukta dieto dum BM (baza metabolismo) super 25 kg/m2 + fizika aktiveco 3 – 5 foje semajne minimume dum 30 minutoj. Diete necesas maksimume preferi celulozon; la plej konvena estas solvebla celulozo (legomo, legumenaĵoj, frukto) pro pozitivaj metabolaj efikoj. Pli grava ol la tuteca enhavo de grasoj en nutrado estas ilia konsisto. Aterogenaj, trombogenaj kaj eble eĉ kancerogenaj estas satigitaj grasaj acidoj, avantaĝaj estas mono- nesatigitaj kaj polienaj nesatigitaj acidoj. Eluzo de fitosteroloj en dieto estas signifa eblo de dieta hipolipidemia kuracado. Oni montras en ĉi tiu verko dietajn eblojn dum priinfluo de postprandiala hiperglikemio ĉe diabetikuloj kaj la sanaj unuopuloj. Eluzo de nutraĵoj kun malrapida sorbo de sukeroj (kun malalta glikemia indekso.) gvidas ne nur al malaltigo de postprandiala glikemio eĉ al malaltigo de inzulina rezisto.

La ŝlosilvortoj: diabeto melita, metabola sindromo, celulozo,grasaj acidoj, fitosteroloj, glikemia indekso.

Fonto: DocMUDr Zdeněk Rušavý PhD, MUDr Sylcvie Lacigová, PhD, Diabetologia centro de l-a interna kliniko FN kaj LF UK en Pilseno, El "Interna medicino en praktiko..."


Idiopatia pulma fibrozo – novaĵoj en kuracado kaj diagnozado

Idiopatia pulma fibrozo (IPF) estas grava malsano kun malfavora prognozo, kun meza transvivo spite kuracadon 3 – 5 jarojn. La etimologio kaj patogenezo de la malsano ankoraŭ ne estas klartigita. Tamen oni supozas, ke la kaŭzo de la fibroproduktado en pulma histo estas respondo al nekonata atako, kaj povas esti disbalanco de la imuno respondo de T-tipo. La malsano manifestiĝas per malrapide progresanta funkcia dispnoo. La tipa trovaĵo estas klabetaj fingroj kaj aŭskulta fenomeno de krepito super pulmaj bazpartoj. En rengkenologiaj trovaĵoj dominato estas la bildo de vastigitaj interlobaj septoj de abelvaksplataj vastigitaj ĉeloj. Per fukcia esploro ni kutime trovas restriktan ventilan disturbon kun disturbo de difuzo kaj pulma elasteco. En la likvaĵo gajnita per alveola lavaĵostas multigitaj polinuklearoj kaj ofte ankaŭ almikso de eosinofiloj. Histologia bildo el pulma biopsio respondas al tn. pneŭmonito de kutima tipo. Efikan kuracon, kiu respondas unusignife al plilongigo de la vivdaŭro de la paciento kun IFP, ne estas bedaŭrinde konata. Bazo de la kuracado estas meza dozo de kortikoidoj kun la imunosupresilo (azathioprino aŭ ciklofosfamido) kaj nove kun acetilĥolino en funkcio kiel antioksida aganto .

Fonto: MUDr Martina Vašáková. Pneŭmologia kliniko de 1-a LF UK, Fakultata hospitalo de Thomayer kun polikliniko, Prago. CZ


Problemo de sekva flego ĉe iktoj

La 22-an de oktobro 2007 en la solena medio de la senata konferencejo okazis seminario, kiun aranĝis la Civitana Asocio por flego post ikto. La seminarion instalis la vicprezidanto de la senato Dro Pithert, kiu en la enkonduka parolado laŭdis progresojn en la ĉeĥa medicino dum primara hospitala flego de ikto.

La sekva flego havas mankojn, kaŭzitajn pro manko da litoj en la rehabilitaj institutoj. Ĉiujare el 10 milionoj loĝantaro en Ĉeĥa Respubliko malsaniĝas pro ikto 47 000 homoj. Proksimume la triono mortas. La pliparto el tiuj, kiuj travivas kunportas post la evento difekton pli aŭ malpli grandan. La sekvoj povus esti baze malpli gravaj, se la malsanuloj ricevus en ĝusta tempo kaj akuta stato sekvan rehabilitan flegon en specialaj institutoj. "La litoj de la sekva flego estas plenŝtopitaj, pluaj ne estas. Lokigi kuŝantan pacienton, ofte inkontinentan, en optimala tempo en specialigitan rehabilitan instituton, estas neplenumigebla tasko. Aŭ li estas dimisiita hejmen, kie ofte oni faras entute nenion, aŭ li venas en tian instituton, kiu estas nekonvena por lia bezono", diris la ĉefino de la Asocio Dr Cabalová. "Tiel la rehabilitaj postuloj estas konsiderataj, kiel luksaj. "Neurologia sekcio de la hospitalo estas nome sponzoro, kiu pagas flegon de fizioterapiisto, kiu fake zorgas pri la sanstato de la paciento kaj sian laboron ne povas por la asekurejo fakturi," diras d-ro Meluzin, ĉefkuracisto en Prostějov. Specialisto por saneca financado d-ro Fiala diris ke "Se la tuta segmento de sekva flego pri iktoj ne estos konsekvence solvita kaj ni elspezos dekojn milojn da kronoj por trombolizo, monitorado kaj CT-esploroj, tamen se ni translokiĝos ien, kie ne estas mono por la fizioterapiisto kaj medikamentoj, kiel estas malaltnukleara heparino, tiel la pacintoj restos flegitaj kaj fakitaj ĝismorte. Ĉio bazas sur mono."

Moderna rehabilito havas eĉ sian psikosocian parton. Pri tio, kiel ĝi estas grava, parolis sukcesa paciento Dohnálek, kiu per sia parolo pruvis, ke li sian afazion jam preskaŭ venkis. "Ekzemple por mi speciale mankis la helpo de la psikologo. Mi lin gajnis nur post unu jaro post la evento. Nun mi vidas, kiel urĝe mi lin bezonis dum la hospitaligo, kiam mi ne povis komuniki kun homoj. Mi ne parolis dum unu kaj duonjaro, preskaŭ du jarojn mi ne legis, duonjaron mi estis sur ĉareto. Tio memkomprene min psike influis."

Prof Pavel Kalvach CSc el Prago-FN Vinohrady diris: "Se ni favoros aliajn fakojn, malfacile ni povos malaltigi la mortecon de pacientoj kun angiaj cerbaj eventoj. Temas pri tio, la mortecon transŝovi en kiel eble la plej aĝajn kategoriojn. Ni solvas la similajn problemojn kiel kardiologoj, tamen kardiologio havas kelkoble pli da financaj rimedoj kaj tiel ekestis rilate al neŭrologio signifa disproporcio. Ekzemple en Svedio ricevas la sanzorgo por iktuloj 6% de la sana budĝeto. "Laŭ la kalkulado de prominentaj neŭrologoj bezonas minimume 4 iktajn litojn por 100 000 loĝantoj kaj pro tio plej malmulte mankas 200 litoj. En Usono oni kalkulis, ke la speciala ikta unuo tre bone rentumas. Se la paciento senpere post ikto estas speciale hospitaligita, ŝparas la sanzorgo pri lia kuracado en la unua jaro 5500 dolarojn."

Tamen la reprezentantino de la ministerio por sanzorgo diris, ke ŝi la menciitan problemon longe pritraktas. Ŝi organizis enketon por hospitaloj, kiuj respondis en kia stato ili estas ekipitaj por bezono de iktuloj. Malfacile estos havigi sufiĉan kvanton da kuracistoj kaj flegistinoj, kiuj fluktuas kaj emigras.

Fonto: Diskuto en Medical Tribzne,CZ, 32/2007. Resumis kaj esperantigis Dr Josef Hradil


Sukcesaj rezultoj de ĉeĥa korkrona registro plezurigis siajn aŭtorojn

Dum la Kardiologia eŭropa korkrona registro sub gvido de profesoro MUDr Petr Widimský oktobre en Prago, kiu prezentis rezultojn de t.n. "Czech Evaluation of acute Coronary Syndromes in hospitalized Patiens". Temis pri pacientoj freŝe hospitaligitaj pro suspekto je korkrona infarkto. El la vidpunkto de la rezultoj estas eble la plej pozitiva sciigo tute malgranda morteco de pacientoj, kiu averaĝe atingis 3,8%, el tio mortoj sekve de infarktoj de kormuskolo kun levo de ST-segmento estis 8,6%. Tre plezuriga estas ankaŭ alta percento de uzo de reperfuza strategio ĉe observitaj kazoj. Ĝi estis indikita ĉe 93% de ĉiuj pacientoj kun transmura infarkto de kormuskolo. En EU k. US estas tiel priflegita nur eble 60-70 % da pacientoj. Necesas rememoriĝi, ke antaŭ 10 jaroj estis helpe de perfuza strategio (tiutempe ankoraŭ de pli nova tipo – trombolizo) en Ĉeĥa respubliko pritraktitaj nuraj 44 %.

El la rezultatoj klaras, ke en ĉeĥa populacio aperas jare 3225 kazoj da akutaj korkronaj sindromoj en miliono da loĝantoj. Plue oni konstatis, ke dum la elhospitaligo hejmen priflegontaj pacientoj uzis aspirinon en 83 %, statinon en 76 %, beta blokilon en 72 %, inhibitoron ACE en 50 %, clopidogrelon en 4 % da kazoj.

El la gajnitaj faktoj rezultas, ke la pliparto da pacientoj, kiuj estis eksterhejme primare priflegitaj, estis hospitaligitaj en katekrizigantaj centroj kaj tie tre bone prizorgitaj. Ĉar la kuracrezultoj el regionaj katetrizcentroj estas la samaj kiel en universitataj kardiocentroj, ni povas konkludi, ke la pacientoj ricevos samvaloran priflegon, se estas la centro ekipita por liveri transderman korkronan angiografion kun respektive koronarolizo (event. interveno, stento).

Procedo de plikvalitigo de la kuracflego pro korkrona sindromo, kiu startis en la j. 2000 – en Ĉeĥa respubliko (studo PRAGUE) k. kulminis en la j. 2002, kiam la Ĉeĥa Kardiologia Asocio eldonis rekomendon, laŭ kiu la pacientoj pro infarkto de kormuskolo devus esti priflegitaj per transderma korkrona interveno (TDKI), dum kio por ĉiuj 500.000 da loĝantoj apartenu unu TDKI centro. Simile kiel eksterlande la rezultojn oni povas atendi nur post kelkaj jaroj.

Laŭ la statistiko mortas en CZ post ĉiu oka minuto unu homo, t.e.178 mortkazoj tage k. jare nekredeblajn 65.000 mortoj!

Fonto: Medical Tribune 2.16. p.8, 2006.


Nova inzulino

kaj ĝia pli agrabla aplika formo inhalada venas en la farmaceŭtikan merkaton. La medicina publiko interesiĝas pri indiko de tiu ĉi nova formo de inzulino. Ĉiuj ĝisnunaj spertoj konfirmas malgrandan sekuron de ĉi tiu medikamento kaj atestas, ke tamen necesas konstati , ke temas pri longdaŭra kaj ripeta instalo de fremddevena proteino en la pulmon. Krom tio ekzistas certa difektigo post kelkaj dekjaroj daŭranta uzado de tiu ĉi medikamento. Kun inhalacia inzulino ekzistas jam kelkjaraj studoj, kiuj pruvas, ke estas la efikeco absolute sama en komparo kun tradiciaj formoj de aplikado. La diferenco bazas en tio, ke inhalacia aplikado estas multe pli agrabla kaj povus faciligi kompenson de diabetikuloj de la 2-a tipo.Tiuj pacientoj profitas la pleje el la nova apliko-maniero, same kiel rezistos preni ĝin certaj pacientoj, kiuj antaŭtimas la injektojn. Bonajn rezultojn oni trovas ankaŭ ĉe maljunuloj, kiuj povas havi malfacilaĵojn kun alia speco de inzulino. Nun momente ne estas rajtigitaj principaj antaŭtimoj el influigo de pulmaj funkcioj pro longtempa uzado de inhalacia inzulino. Plie estis ĝuste per tiu zorgema observo de tiuj funkcioj priskribitataj, pulma pneŭmito sendependa de la kuracmaniero. Montriĝis ke ankaŭ en pulmoj trairas specifika pocezo, kiu detruas kapilarojn simile kiel ĉe diabeta nefropatia kaj retinito. Ili malsamas nur per tia diferenco, ke pulmonito ne estas klinike signifa. Oni ankaŭ atendas, ke la tuteca nombro de diabetikuloj, kuracataj per inhalacia inzulino, ankoraŭ kreskos. Ankaŭ en Usono estis faritaj grandaj statistikoj provoj pri kresko de nombro de diabetikuloj. Bedaŭrinde malfavore ne estas provita la konduto de fumantoj, astmatikuloj kaj kronikaj bronkituloj post longdaŭra apliko de la nova inzulino. Skeptikuloj konsilas taksi la efikojn nur post dekjara priodo de uzado de la nova inzulino.

JH.

Fonto: MUDr Josef Hradil


Eluzo de endoskopio en kardiokirurgio

Eble pli ol kiam ajn staras kardiokirurgio sur disvojiĝo, hezitas kaj serĉas novajn vojojn. Klasika kardiologio forte disvolviĝas kaj deprenas permanente pli grandan parton de teritorio ankoraŭ antaŭ malgranda tempo totale nekonata, suverene loĝata de kirurgio. Kiel antaŭ longa tempo Indianoj en Nova mondo gvidis sian vanan batalon kun enloĝantoj, por ke ili finu en rezervacioj. Ili malvenkis ĉefe pro tio, ke ili insiste daŭrigis sian tradician vivstilon kaj ne deziris subiĝi al la ŝanĝanta vivmedio.

Se ni reiras al la kardiokirurgio, kion propre la malsanulo atendas de sia kuracado? Li certe esperas, ke lia kuracado estos efika, ke ĝi forigos problemon kaj li estos sana — tion unuavice. Sed kiam jam venas la malsano, kie li estas sanigenda, nature elstaras pluaj demandoj:

Kiu estas la plej konvena modo de kuracado? Ĉu ĝi estos dolora? Ĉu estas necesa la operacio kaj la totala anestezio? Ĉu mi vekiĝos post la operacio kaj kia estos la cikatriko? Kiel ĝi aspektos? Kiel longe ĝi resaniĝados? Kiam mi estos kapabla rehabiliti, paŝi, kiam mi povos reveni en laboron kaj normalan vivon? Ĉiuj tiuj timoj rotacias ĉirkaŭ la postoperacia komforto, doloroj, kosmetikaj sekvoj, rehabilito kaj tiuj estas influitaj per la elektita operacia specio kaj ĝia invazeco.

Kvankam novaj kaj novaj medikamentoj (antiagregiloj, beta-blokiloj, inhibitiloj de ACE, statinoj ktp.) plibonigis prognozon de la malsanuloj kun kormorbo, daŭre pli grandan parton gajnas invaza kardiologio. Dum miloj da kardiokirurgoj efikas ampleksan mezan sternotomion, invazaj kardiologoj kapablas nun helpe de malgranda enpiko en ingveno kuraci pli grandan parton de malsanuloj kun trafo de korvazaj malsanoj. Tamen ne nur tio. Lasttempe ili fermas difektojn de korsepto, dukton de Botall, kuracas aritmiojn inkluzive de fibrilado kaj flateron de atrioj. Kaj jam en klinika pratiko aperas kazoj de perkutanaj substituoj de korvalvuloj.

La celo estas malgrandigi la invazecon

Objektivaj faktoroj, kiuj rekte malgrandigas kaj influas invazecon en kardiokirurigio estas la kirurgia alpaŝo kaj eksterkorpa cirkulado (EC). La termino kirurgia alpaŝo enhavas en si la longon de inciso kaj sekvan retiron de cikatriko, la gradon de kontuzo de la korhisto, sangoperdoj, resanigan tempodaŭron, doloron kaj tutecan diskomforton. Kun kirurga alpaŝo ligiĝas ankaŭ gravaj postoperaciaj komplikaĵoj. Iaj estas disturboj de hista saniĝo, mediastinitoj aŭ aliaj infektoj.

De la tempo de propra komenco ĝis nuna tempo estas meza sternotomio, la plej ofta alpaŝo en kardiokirurgio. Ĝi signifas disduonigon de la sterna osto. Nur por komparo ĉe juna alie sana homo reprezentas tio proksimume 6 semajnojn, de kuracado ol li adaptas sin kun katabola deficito simila al la stato post frakturo de femoro. Kun disduigo de la sterna osto, malfermo de la torako kaj perikardo metabolismo de sesdekjara homo egaligas sin ĝis ses monatojn.

Se temas pri EC, estas kelkaj modoj, kiel ĝin alpaŝi:

Nepostulataj efikoj de EC estas ĝenerale konataj. Al la ĉefaj apartenas mekanika detruo de sangaj elementoj, inkluzive trombocitoj, difektoj de sanga kunpuŝiĝo, mikroemboligo, aktivigo de komplemento kaj inflama respondo de la organismo.

En EC-on kaj poste ankaŭ en sangon penetras frakasita ostomjelo kaj vakso, kiun oni uzas por haltigo de masiva sangado de sternuma ostmjelo. Tio ĉio ne okazas dum laparaskopia procezo. Jam ekde kelkaj jaroj kirurgoj penis malgrandigi sian invazecon. Estas pluraj ebloj kaj nur por ilustri ni dividos ilin en kelkajn areojn.

  1. aortokorkrona bajpaso de batanta koro el laŭlonga sternotomio sen uzo de EC t.n.OPCAB (off pump coronary artery by pass),
  2. revaskuligo de kormuskolo — kutime nur de interventrikla branĉo antaŭa — helpe de toraka interna arterio maldekstra el malgranda torakotomio t.n. MIDCAB (minimaly invasive direct artery bypass) nebo LAST (left anterior small thoracotomy),
  3. diversaj malpli grandaj kirurgiaj alpaŝoj — plej ofte parta sternotomio kun klasika EC, kiu ebligas realigon de vasta spektro da operacioj (substituo aŭ plastiko de valvuloj, efikoj sur ascenda aorto, korekto de difekto de atrioj ktp).
  4. endoskopie asistita alpaŝo (kun alpaŝo de EC aŭ sen EC laŭ la karaktero de la faraĵo tn. Port-Acces (esp. porta alpaŝo) kiam la optika kamero kaj instrumentoj estas enkondukitaj per malgrandaj truoj.
  5. Plene endoskopia faraĵo kun helpo de roboto. Tiu alpaŝo ankoraŭ serĉas sian lokon kardiokirurgio kaj plua sorto de nuntepa generacio de robotoj en kardiokirurgio estas necerta, tamen estas versimile, ke en estonteco trovos robotoj pli grandan aplikadon, tamen analizo de nuntempa kaj estonttempa valorigo de roboto en kardiokirurgio postulus memstaran artikolon.

Plue ni pritraktos nur la kvaran eblon — de per video asistita endoskopio en kardiokirurgio.

Endoskopie asistita kirurgio (Port-Access – Porte asistita)

Anstataŭ unu granda tranĉo oni realigas la alpaŝon al la koro per kelkaj malgrandaj 1-2 centimetroj longaj tranĉoj, tn. port-oj. Ili estas kutime tri kaj lokiĝas kutime en inerripaj spacoj. Tra ili estas enkondukitaj optikiloj, kamera sistemo, instrumentoj. Krom tio estas kutime necesa ankoraŭ unu pli granda tranĉo (4 cm) sub maldekstra mamo en kvara aŭ kvina interripa spaco. Per tiu ĉi truo inplantiĝas valvulo, ringo, event. sutureroj kaj kamero. Optikaĵo ebligas al la sperta kirurgo gajni pli bonan trarigardon ol dum klasika operacio. EC estas enkondukita tra ingvena tranĉo per kanilado de arterio kaj femora vejno, kanila en malsupra kava vejno per jugulara vejno. Apliko de korplegia solvaĵo kaj kora haltigo estas ebligita aŭ per ekstera kunpremilo (tn. Chitwood) aŭ per sistemo de endoklempo (endoCPB) muntita al ascenda aorto el memstara (2-3 cm longa) torakotomio.

Endoklempo estas baloneto en la fino de la kanilo de eksterkorpa cirkulado, kiu dum dilatigo obturas la lumenon de aorto kaj ebligas tiel interrompon de sanga fluo al koro kaj aplikon de kardioplega solvaĵo. Gravega estas preciza situigo de la baloneto, kiu devas esti en ascenda aorto kaj ne povas obturi la enfluon de korkronaj aterioj, eĉ ne disbranĉigon de anonima arterio. Preciza situo de la baloneto estas kontrolata helpe de transesofaga ehokradiografio.

Tuta operacio estas farata helpe de kardioskopia optikaĵo kaj estas nomata torakoskopio vidoasistata tial, ke oparacio kampo estas skaniita per kamero kaj projektita sur monitoron. La kirurgo do ne vidas rekte en vundon, sed operacias laŭ monitoro. Anstataŭ operaciaj instrumentoj estas uzataj specialaj instrumentoj longaj, kiuj estas enkondukataj jam per pli frue menciitaj portoj.

Videoasistita alpaŝo konvena precipe por substituo aŭ plastiko de la mitrala kaj trikuspidala valvulo, korkrona rekonstruo, plastiko de difekto de septo de antaŭĉambroj, forigo de miksomo, kirurgia kuracado de fibilacio de antaŭĉanbroj (MAZE-proceduro) kaj faraĵoj sur perikardo. Dum pli grandaj spertoj estas eble disvastigi indikojn eĉ por substituo de atria valvulo, korkrona rekonstruo aŭ reseko de hipertrofia obstrukca kardiomiopatia. Endoskopian alpaŝon oni povas eluzi dum reoperacioj. Tre avantaĝe oni povas endoskopian progredon eluzi kaj ĉe forpreno de vejna (vena sfenas magna) kaj arteriaj greftoj (toraka interna arterio), radiala arterio kaj gastroepiploika arterio.

Tamen ekzistas kontraŭindikoj. Inter ilin apartenas pli ampleksa aterosklerozo, dilatiĝo de ascenda arterio aŭ adhezoj en pleŭra kavo. Rilate kontraŭindikitaj estas ankaŭ kompletaj difektoj.

Komforto por paciento, defio por operaciisto

Videoasistataj faraĵoj estas kontraŭ klasikaj operacioj por paciento multe pli ĝenaj, ili alportas pli grandan komforton, signife rapidigas la operacion, rapidigas rehabilitadon kaj revenon en normalan vivon. Kosmetika faraĵo estas tute nekomparebla. Anstataŭ dudekcetimetra cikatriko, kies proksimala parto elstaras el vestokojno, al la paciento restas post la laparaskopia operacio kvarcentimetra cikatriko, kaŝita en submama faldo. La truoj post portoj kuraciĝas nur per centimetraj cikatrikoj, kiuj post certa tempo entute ne estas videblaj. Pli malgranda cikatriko havas eĉ pozitivan psikologian signifon kaj ebligas la pacienton reveni en normalan vivon.

La tuta teamo devas adapti al la tute nova tekniko. La operaciisto uzas totale alian teknikon kaj instrumentojn kaj dum rigardo en la vundon li sekvas la operacian kampon, transportitan sur monitoran ekranon. Diversiĝas gvido de anestezio, eksterkorpora cirkulado kaj en nelasta vico la novajn operaciajn procedojn devas lerni ankaŭ la operaciaj salaj flegistinoj. La tuta procedo de lernado tial estas longa kaj malfacila.

Rilate al fakto, ke per endoskopio oni operacias rilate grandan nombron da pacientoj kaj oni operacias pretendeme, la kirurgo devas havi sufiĉe grandajn operaciajn spertojn kaj erudiciojn en klasikaj normalaj kardiologiaj operacioj. Aliflanke li devas esti fleksibila kaj volonta tute ŝanĝi siajn kutimojn kaj kirurgiajn procedojn. Ni remoru komencon de naŭdekaj jaroj, kiel malfacile ni serĉis nian praktikadon ĉe laparaskopia operacio de galveziko (kolecistektomio). Hodiaŭ jam ĝi estas normala rutina operacio kaj neniu ekideos proponi al la paciento klasikan kolecistektomion kun komplika trairo.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj

Novaj teknologioj kaj procedoj estadas kutime pli finance pretendemaj. Ni tial komparu avantaĝojn kaj malavantaĝojn de endokopia alpaŝo.

Avantaĝoj:

Malavantaĝoj:

Fonto: Doc MUDr Marek Šetina.CS, Korvaskula centro en Praha-Motol


Nefropatio indukita per kontrasta substanco

Per kontrasta substanco indukita nefropatio (CMIN) prezentas gravan komplikon dependantan al ekspono al la kontrasta substanco. La apero de tiu malsano en lastaj jaroj povas grandiĝi kun la samtempe kreskanta nombro de diagnozaj kaj de radiologaj intervenoj. En la artikolo estas analizitaj hodiaŭ konataj patofiziologiaj mekanismoj, respondecaj por la apero de CMIN. Ekzistas vico da riskaj faktoroj, kiuj kunportas eblon de pli ofta disvolvo de ĉi tiu kompliko. Temas precipe pri sukera diabeto, antaŭe ekzistanta rena malsufiĉeco kaj hiptertensio. Plie la risko de ekesto de CMIN forte altiĝas ĉe pacientoj kun riska terapio. Estas notitaj preventaj aranĝoj kiuj devus antaŭiri la ekeston de la kontrasta nefropatio; iuj el ili tamen postulas ankoraŭ plian konfirmon en studoj. La eblon de ekesto de nefropatio oni devas prigardadi kaj antaŭiri ĝin per preventaj aranĝoj.

La ŝlosilvortoj: nefropatio; per kontrasta substanco provokita nefropatio; etiopatogenezo; riskaj faktoroj; N-acetilcisteino; ACE inhibitoroj.

Fonto: MUDr Darja Krusová, doc MUDr Kamil, Ŝevela, la 2-a interna kliniko de LF MU Brno. Interna medicino en praktiko. 8/2007.


Obezeco kaj maldormeco ĉe infanoj

La rilato inter reguligo de manĝo kaj dormo ŝajnas esti daŭre pli klara. Medicinista gazeto Child Developement alportis studaĵon de amerikaj pediatroj el Northwestern University gvidataj de Emily Snell, kiu tiun supozon konfirmis per observo de infanoj kaj junularo en la aĝo de 3 ĝis 18 jaroj. Entute estis taksataj 2182 infanoj. La studaĵo pruvas , ke pli ofta enlitiĝo, pli malfua ellitiĝo kaj pli malfrua komenco de la lernado povas signife malaltigi la tendencon al obezeco. Kiel grava taksas Snell fakton, ke tiun riskon oni povas redukti per aranĝoj, kiuj postulas neniajn investojn.

Pruveblan malaltigon de la risko jam alportas plilongigo de la dormo je unu horo tage. Pli posta enlitiĝo montriĝas el vidpunkto de la obezeco, kiel la plej riska ĉe infanoj en la aĝo de 3 ĝis 8 jaroj Por la infanoj de 8 ĝis 13 jaroj prezentas pli grandan riskon ol pli frua ellitiĝo.

La pediatroj konstatis, ke la situo inter la observituloj estas malgaja. La infanoj dormis pli ol ili devus. La amerika National Sleep Foundation rekomendas al la infanoj aĝaj de 5 ĝis 12 jaroj tage 10 ĝis 11 horojn da dormo. Ĉe adoleskuloj ĝi rekomendas 8 ĝis 9 horoj da dormo tage. Tamen la infanoj antau ĉio dum semajnfino tre distancis por plenigo de tiu ĉi normo. Post ĝisvivo de sep jaroj la infanoj dormas dum semajnfinoj malpli ol 10 horojn tage. La infanoj pli aĝaj ol 14 jaroj ne dormas dum semajnfinoj pli ol 8,5 horojn. Proksimume 16 % de infanoj en la aĝo de 13 ĝis 18 jaroj dormas dum la semajnfino malpli ol 7 horojn tage.

Pluaj observoj pruvas, ke en fono de obezeco, provokita de maldormo, kaŝas sin disturbo de sekrecio de oreksinoj (stimuliloj de manĝogusto) kaj al tio ligiĝas diversaj sekreciaj disbalancoj. Dum maldormo altiĝas en la korpo koncentroj de ghrelin-o kiu provokas altiĝintan manĝguston, kaj samtempe malaltiĝas nivelo de leptin-o, kiu kontraŭe akcepton de nutraĵo mallevigas. Obezeco el maldormo havas do multe pli komplikan kaŭzon ol estas nokta "kapo en glaciŝranko" dum noktaj horoj, kaj ol estas elsuĉado de nutraĵstokoj dum nesufiĉa de okazo al alia agado, ol estas la manĝado.

Fonto: MT 6/2007


Obstrukca iktero

a) Ĉeestas iktero de haŭto kaj skleroj. Flava koloro estas provokita per stokado de bilirubino kaj aperas dum duobla valoro de seruma bilirubino ol estas la normo, t.e. ĉirkaŭ 35 ĝis 40 nmol/l. Pli okulfrapa kolorigo de skleroj, gingivoj mola palato kaj haŭto estas kaŭzata per ligo de bilirubino al elastikaj fibroj. Ĉe la paciento estas necese diagnozi la kaŭzon de la obstrukco. Anamnezo kaj fizikala trovaĵo estas suspektaj el obstrukco de galvojoj. Dum esploro estis konfirmi tumoron de subhepata regiono. Apuda trovaĵo estis solaraelastozo (sindromo de Favré-Ra?couchot) ĉeestanta sur nazo.

Fonto: Laŭ prof Dr Top?inková, CSc, LFUK Prago. CZ. MT 10/2007.


Profunda vejna trombozo kaj nunaj terapiaj ebloj

Trombozo ekestas per totala aŭ parta fermo de lumeno per trombo. Profunda vejna rombozo (PVT) implicas riskon de gravaj komlikaĵoj" pulma embolio kaj posttromboza sindromo (PT). La klinika bildo estas diversa: de asimptoma vada trombozo ĝis la phlegmasia cerule dolens dum ileofemora trobozo. Ĝi manifeste pigrandiĝas kun la aĝo. Ekestigaj faktoroj laŭ Virchow (1856) estas:

  1. alteriĝo de la sangopremo,
  2. hiperkoagula stato de la sango.
  3. difektiĝo de la vejnmuro.

Standarta terapio de la de PT estas heparinigo de paciento nome kiel kontinua infuzo de ne frakciita heparino, tiel la pli ofte uzata subhaŭta apliko de malaltmolekulaj heparinoj. Samtempe ni komencas terapion per antikoaglua terapio de warfarino. Ĉi tiu terapio ne forigas jam kreitajn koagulojn, kaj rekanaligo de la vejna fluejo dependas nur de la propra fibrinoliza aktiveco de la sango. En tibia vejnfluejo per tiu mekanismo okazas en 95 % — tamen per altiĝanta diametro de la vejnosukceso de spontana rekanaligo, kiu en la pelva vejnfluejo atingas nurajn 20 %. Pro tiu fakto estas la pacientoj kun ileofemorala PT plej multe minacitaj de ĉeesto de PT. Ĝis 95 % de la pacientoj kun ileofemorala trombozo kuracita konservative havas post 5 jaroj vejnan hipertension, 90% da ili suferas pro PT kaj 15 % havas tiajn ulcerojn.

En naŭdekaj jaroj de pasinta jarcento komenciĝis en la monda literaturo aperi studaĵoj kun elstaraj rezultoj de katetra kuracado per rekanaligo de la trafitaj segmentoj dum 80 ĝis 85 % sukceseco. Ek de la jaro 1989, kiam Dro Chocholsa kaj Vařejka en la citita fakulta hospitalo realigis lokan trombolizon de pelvaj vejnoj, fariĝis tiu metodo la ŝatata metodo eĉ la metodo de elekto de ileofemoraj trombozoj de junaj pacientoj. Standarte estas ankaŭ realigita vejna angioplastiko, ofte kun implanto de stento en iliokavan junkcon. Tre ofta kunagata faktoro dum ekesto de ileofemora trombozo (IFT) en la maldekstra suba korpomembro estas nome tn. May-Turner-sindromo komprimo apude de disbranĉiĝo de maldekstra komuna vejno per kontraŭlaterala arterio en la loko de ĝia enfluejo en malsupran kavan vejnon.

La operacio: Komenco per punkcio de poplitea vejno en subgenua regiono kun sonografia kontrolo, kaj per enkonduko deketetriza ujo el la subgenuan vejnon. Post en la angiografa salo ni realigas flebografiovejna suba kava vejno de la vejna fluejo ĝis la nivelo de suba kava vejno kaj ni verifas la amplekson de la trombozo. Kaze de la transiro de trombozo en suban avan vejnon kunflirta trombo, ni certigas la pacientojn ankoraŭ per implanto de ĝistempa kava filtro per voje de jugula interna vejno. Poste ni enkondukas post malmola hidrofila gvidilo per malmola hidrofila gvidilo (Terumo) katetron kun amaso da lateraj truetoj en trombigajn pelvajn vejnojn. En la katetron kaj en la ujon ni apikas kontinue trombolitikon – reombinantan hista aktivatilon (rt-PA-Actilys) en la tuteca kvanto de 1 mg/h kaj samtempe en la kesteton kun heparino kun regulita dozo de APTT (aktivigita parta trombopastina tempo). En la intervalo de ses horoj ni kontrolas INR, APTT kaj la nivelon de fibrinogeno, kaj plue en intervalo 12 ĝis 24 horoj ni faras kontrolajn flebografiojn kun regula lokigo de katetro laŭ la progreso de trombolizo. Averaĝe depost 48 horoj okazas kompleta rekanaligo de la vejna fluejo, poplitea vejno. Kaze de May-Turner-sindromo ni alplenigas trans enkondukitan kesteton en poplitea vejno la trombolizon per enplanto de senozon en iliokavan junkcion...

Fonto: Resumite en II.a klin. 1. LF KU, VFN Prago 2. Dr Beran I.klin. FN1. LF UK Prago.


Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB Reen al la antaŭa paĝo!