Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/


Angiogenezo


Prelego de D-ro William Lee

en kadro de la projekto TED (http://ted.com)

Traduko de Leo De Cooman,
kontrolita de James Resende Piton



Teksto de la prelego:

Saluton. Okazas kuraca revolucio ĉirkaŭ ni, kaj estas unu, kiu helpos nin venki iujn el la plej timegigaj aferoj en la socio, interalie la kanceron. La revolucio nomiĝas angiogenezo, kaj ĝi baziĝas sur la procezo, kiun nia korpo uzas por kreskigi angiojn.

Kial do ni okupiĝu pri angioj? Nu, la homa korpo estas laŭvorte plenplena je ili: 100 000 km da ili en mezuma plenkreskulo. Unu post la alia ili dufoje ĉirkaŭirus la teron. La plej malgrandaj angioj nomiĝas kapilaroj. Ni havas 19 miliardojn da ili en nia korpo. Ĉi tiuj estas la kanaloj de la vivo, kaj, kiel mi montros al vi, ili povas ankaŭ esti la kanaloj de la morto. Nun la rimarkinda afero pri angioj estas, ke ili kapablas adaptiĝi al ĉiu medio, en kiu ili kreskas. Ekzemple, en la hepato ili formas kanalojn por senvenenigi la sangon. En la pulmo ili tapetas aeroveziketojn por gasinterŝanĝo. En muskolo ili korkotirilumas tiel, ke muskoloj povas kontrahiĝi sen interrompi la cirkuladon. Kaj nervojn ili laŭiras kiel elektrokabloj vivotenantaj tiujn nervojn. Ni akiras la plimulton de tiuj angioj, kiam ni ankoraŭ estas en la utero. Kaj kion tio signifas, estas ke en plenkreskuloj angioj normale ne kreskas, escepte en kelkaj specialaj cirkonstancoj. En virinoj, angioj kreskas ĉiumonate por konstrui la tapeton en la utero. Dum gravedo ili formas la placenton, kiu interkonektas patrinon kaj bebon. Post vundiĝo, angioj efektive devas kreski sub la krusto por resanigi vundon. Kaj jen kiel tio aspektas. Centoj da angioj ĉiuj kreskantaj al la centro de la vundo.

Tiel la korpo kapablas reguligi la kvanton de angioj, kiuj ĉeestas je iu momento. Kaj ĝi faras tion per malsimpla kaj eleganta sistemo de kontroloj kaj ekvilibroj, stimuliloj kaj inhibiciiloj de angiogenezo, tiamaniere ke, kiam ni bezonas subitan kreskon de angioj, la korpo povas fari tion liberigante stimulilojn, proteinojn nomatajn angiogenezaj faktoroj, kiuj agas kiel natura sterkaĵo kaj stimulas la estiĝon de novaj angioj. Kaj kiam tiuj troaj angioj ne plu estas bezonataj, la korpo pritondas ilin reen al la komenca kvanto uzante nature en la korpo troviĝantajn inhibiciilojn de angiogenezo. Ekzistas aliaj situacioj, kie ni komencas sub la normala kvanto, kaj ni devas kreskigi pli da angioj nur por reveni al normalaj niveloj. Ekzemple post vundiĝo. La korpo povas ankaŭ fari tion, sed nur ĝis tiu normala nivelo, tiu fiksa punkto.

Sed ni nun scias, ke ĉe kelkaj malsanoj estas mankoj en la sistemo, kie la korpo ne povas pritondi la ekstrajn angiojn aŭ ne povas kreskigi sufiĉe da novaj en la ĝusta loko kaj la ĝusta tempo. En tiuj situacioj angiogenezo estas ekster ekvilibro. Kiam la angiogenezo estas sen ekvilibro, miriado da malsanoj ekestas. Ekzemple nesufiĉa angiogenezo, ne sufiĉaj sangotubetoj, estigas nesaniĝantajn vundojn, korhaltojn, krurojn sen cirkulado, morto pro apopleksio, nervdifektojn. Aliflanke, troa angiogenezo, tro da sangotubetoj, malsanigas. Tion ni vidas en kancero, blindeco, artrito, obezo, Alzheimer-malsano. Entute estas pli ol 70 gravaj malsanoj afliktantaj pli ol miliardon da homoj tutmonde, kiuj malsanoj unuavide aspektas malsamaj, sed efektive ĉiuj kundividas nenormalan angiogenezon kiel komunan econ. Ĉi tiu konscio ebligas nin rekoncepti la manieron, laŭ kiu ni efektive ektraktas ĉi tiujn malsanojn per regado de angiogenezo.

Nun mi koncentriĝos pri kancero, ĉar angiogenezo estas karakterizo de kancero, ĉia kancero. Do, ni ekiras. Jen tumoro, malluma, griza, minaca maso kreskanta ene de cerbo. Tra la mikroskopo vi povas vidi centojn da tiuj brunmakulaj angioj, kapilaroj, kiuj nutras kancerĉelojn, alportante oksigenon kaj nutraĵon. Sed kanceroj ne komenciĝas ĉi tiel. Kaj efektive, kanceroj ne ekkreskas kun sangoprovizilo. Ili ekestas kiel malgrandaj, mikroskopaj nestoj de ĉeloj, kiuj povas kreski nur ĝis duono de kuba milimetro en grandeco. Kiom la pinto de globetskribilo. Poste ili ne povas plu pligrandiĝi, ĉar ili ne havas sangoprovizilon, ili do ricevas ne sufiĉajn oksigenon aŭ nutraĵon.

Fakte ni verŝajne formas tiajn mikroskopajn kancerojn ĉiumomente en nia korpo. Nekropsiaj esploroj pri homoj mortintaj en aŭtomobilakcidentoj montris, ke proksimume 40 procentoj de virinoj 40 ĝis 50jaraĝaj efektive havas mikroskopajn kancerojn en siaj mamoj. Proksimume 50 procentoj el viroj 50 ĝis 60 jaraj havas mikroskopajn prostatkancerojn. Kaj verŝajne 100 procentoj el ni, kiam ni fine iĝos 70jaraj, havos mikroskopajn kancerojn kreskantajn en nia tiroido. Malgraŭ tio, sen sangoprovizado la plimulto de ĉi tiuj kanceroj neniam fariĝos danĝeraj. D-ro Judah Folkman, kiu estis mia mentoro, kaj kiu estis la pioniro en la angiogeneza kampo, iam nomis ĝin "kancero sen malsano".

Do la korpa kapablo ekvilibrigi angiogenezon, se ĝi taŭge funkcias, malhelpas angiojn nutri kancerojn. Kaj ĉi tio montriĝas unu el niaj plej gravaj defendomekanismoj kontraŭ kancero. Fakte, se vi efektive blokas angiogenezon kaj malhelpas angiojn iam atingi kancerĉelojn, tumoroj simple ne povas kreski. Sed kiam angiogenezo okazas, kanceroj povas kreski eksponenciale. Kaj tio efektive estas, kiel kancero iras de sendanĝera al mortiga situacio. Kancerĉeloj mutacias kaj ili akiras la kapablon liberigi multajn tiajn angiogenezajn faktorojn, natura sterkaĵo, kiuj puŝas la ekvilibron favore al angioj invadantaj la kanceron. Kaj post kiam tiuj angioj invadis la kanceron, ĉi tiu povas plivastiĝi, ĝi povas invadi lokajn histojn. Kaj la samaj angioj, kiuj nutras tumorojn, ebligas al kancerĉeloj iri en la cirkuladon kiel metastazoj. Bedaŭrinde, ĉi tiu malfrua stadio de kancero estas tiu, kiu estos plej probable diagnozata, kiam angiogenezo jam komenciĝis, kaj kanceraj ĉeloj sovaĝe kreskas.

Do, se angiogenezo estas nerevena punkto inter sendanĝera kaj malutila kancero, tiam ĉefa parto de la angiogeneza revolucio estas nova alproksimiĝo al traktado de kancero per interrompo de la sangoprovizado. Ni nomas tion kontraŭangiogeneza terapio, kaj ĝi tute malsamas al ĥemioterapio, ĉar ĝi elekte celas la angiojn, kiuj nutras la kancerojn. Kaj ni povas fari tion, ĉar tumoraj angioj estas malkiel normalaj, sanaj angioj, kiajn ni vidas en aliaj lokoj de la korpo. Ili estas nenormalaj; ili estas tre malbone konstruitaj; kaj tial ili estas preskaŭ tute senŝirmaj kontraŭ pritraktoj, kiuj celas ilin. Efektive, kiam ni donas al kanceruloj kontraŭangiogenezan terapion -- ĉi-kaze eksperimenta drogo por gliomo, kiu estas speco de cerbotumoro -- oni povas vidi, ke estas subitaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazas, kiam la tumoro estas malsategigata. Jen virino kun mamkancero traktita per la kontraŭangiogeneza drogo nomata Avastin, kiu estas aprobita de FDA. Kaj vi povas vidi, ke la nimbo de sangofluo malaperas post traktado.

Nu, mi ĵus montris al vi du tre malsimilajn specojn de kancero, kiuj ambaŭ respondas al kontraŭangiogeneza terapio. Do, antaŭ kelkaj jaroj, mi demandis al mi "Ĉu ni povas plupaŝi, kaj trakti aliajn kancerojn, eĉ en aliaj specioj?". Jen do naŭjara hundo nomata Milo, kiu havis tre agreseman tumoron nomatan maligna neŭrofibromo kreskantan sur ĝia ŝultro. Ĝi invadis ĝiajn pulmojn. Ĝia veterinaro antaŭvidis por ĝi nur trimonatan pluvivon. Tial ni kreis koktelon el kontraŭangiogenezaj drogoj, kiuj povos esti miksataj en ĝia hundonutraĵo kaj ankaŭ kontraŭangiogenezan ungventon, kiu povos esti aplikata sur la surfaco de la tumoro. Kaj post nur kelkaj semajnoj da traktado, ni sukcesis malplirapidigi la kreskon de tiu kancero tiel, ke ni fine povis etendi la postvivon de Milo al sesoblo de kiom la veterinaro komence antaŭvidis, ĉiom kun tre bona vivokvalito.

Kaj poste ni traktis pli ol 600 hundojn. Ni havas proksimume 60 procentan respondindicon kaj plibonigitan postvivon por ĉi tiuj dorlotbestoj, kiuj estis eŭtanizotaj. Do mi montru al vi du aŭ eĉ pli da interesaj ekzemploj. Jen 20jara delfeno vivanta en Florido; ĝi havis ĉi tiujn vundojn en sia buŝo, kiuj dum tri jaroj evoluis en invadantajn skvamĉelajn kancerojn. Tial ni kreis kontraŭangiogenezan ungventon. Ni ŝmiris ĝin sur la kanceron trifoje ĉiusemajne. Kaj en sep monatoj la kanceroj tute malaperis, kaj la biopsioj renormaliĝis.

Jen kancero kreskanta sur la lipo de ĉevalo nomata Guiness. Estas treege mortiga kancerspeco nomata angiosarcoma. Ĝi jam disvastiĝis en la limfajn gangliojn, tial ni uzis kontraŭangiogenezan haŭtŝmiraĵon por la lipo kaj trinkeblan miksaĵon, tiel ni povus trakti ene kaj ankaŭ ekstere. Kaj en ses monatoj ĝi spertis kompletan resaniĝon. Kaj jen post ses jaroj Guiness kun sia feliĉega posedanto.

(Aplaŭdo)

Nu, evidente, kontraŭangiogeneza terapio povus esti uzata por vasta gamo da kanceroj. Kaj fakte la unuaj pioniraj traktoj por homoj kaj ankaŭ por hundoj jam iĝas haveblaj. Estas 12 diversaj drogoj, 11 diversaj kancertipoj, sed la vera demando estas: Kiel ili efektivas en praktiko? Jen la donitaĵoj pri la postvivo de pacientoj de 8 diversspecaj kanceroj. Kaj la strioj reprezentas postvivan tempon prenitan en la epoko, en kiu haveblis nur ĥemioterapio, aŭ operacio, aŭ priradiado. Sed ekde 2004, kiam kontraŭangiogenezaj terapioj unue havebliĝis, vi povas vidi, ke estis 70 ĝis 100 procenta plibonigo en postvivo por homoj kun renkancero, multobla mjelomo, rektumkancero kaj gastrointestaj stromaj tumoroj. Tio estas impona. Sed por aliaj tumoroj kaj kancertipoj, la pliboniĝoj estis nur modestaj.

Tial mi ekdemandis al mi, "Kial ni ne kapablis fari pli bone?" Kaj la respondo por mi estas evidenta; ni traktas kanceron tro malfrue en la ludo, kiam ĝi jam instaliĝis, kaj ofte jam disvastiĝis aŭ metastazis. Kaj kiel doktoro mi scias, ke kiam malsano evoluis ĝis progresinta stadio, atingi resanigon povas esti malfacile, eĉ neeble. Tial mi revenis al la biologio de angiogenezo kaj ekpensis: Ĉu la respondo al kancero povus esti prevento de angiogenezo, venkante kanceron en ties propra ludo, tiel ke la kanceroj neniam povu iĝi danĝeraj? Tio povus helpi sanajn homojn kaj ankaŭ homojn, kiuj estas jam unu- aŭ dufoje frapitaj de kancero kaj volas trovi manieron malhelpi ĝian revenon. Do por serĉi metodon malhelpi angiogenezon en kancero, mi reiris rigardi al la kaŭzoj de kancero. Kaj tio, kio vere scivoligis min, estis kiam mi vidis, ke dieto kaŭzas 30-35 procentojn de kanceroj kaŭzitaj de medio.

Nun la evidenta afero estas pripensi, kion ni povus forigi el nia dieto, kion ni forstreku, forprenu. Sed mi nun prenis tute malan alproksimiĝon kaj ekdemandis: Kion ni povus aldoni al nia dieto, kio estas nature kontraŭangiogeneza, kio povus akceli la korpan defendan sistemon kaj malkreskigi tiujn angiojn, kiuj nutras kancerojn? Alivorte, ĉu ni povas manĝi por malsategigi kanceron? Nu, la respondo estas jesa. Kaj mi montros al vi, kiel. Kaj nia esploro pri tio kondukis nin al la vendejo, la bieno kaj la spicejo, ĉar tio, kion ni eltrovis, estas, ke patrino Naturo ligis grandan nombron da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj herboj kun nature troviĝantaj inhibiciiloj de angiogenezo.

Jen elprova sistemo, kiun ni evoluigis. Centre estas ringo, el kiu centoj da angioj kreskas steleksplode. Kaj ni povas uzi tiun sistemon por testi dietajn faktorojn ĉe koncentriĝoj, kiuj estas akireblaj per manĝado. Mi do montros, kio okazas, kiam ni enmetas eltiraĵon el ruĝaj vinberoj. La aktiva ingredienco estas resveratrolo. Ĝi estas ankaŭ trovata en ruĝa vino. Ĉi tio 60-procente malhelpas nenormalan angiogenezon. Jen kio okazas, kiam ni aldonas eltiraĵon el fragoj. Ĝi potence malhelpas angiogenezon. Kaj eltiraĵo el sojfaboj... Kaj jen kreskanta listo pri niaj kontraŭangiogenezaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj interesas nin por pristudado. Kaj por ĉiu speco de manĝaĵo ni kredas, ke estas malsamaj potencoj en malsamaj formoj kaj varioj. Ni volas mezuri tion, ĉar, nu, dum oni manĝas fragon aŭ trinkas teon, kial ne elekti tiun, kiu estas plej potenca por preventi kanceron.

Do ĉi tie estas kvar malsamaj teoj, kiujn ni elprovis. Ĉiuj el ili estas oftaj, ĉina jasmeno, japana senĉo, Earl Grey kaj speciala miksaĵo, kiun ni preparis. Kaj vi povas klare vidi, ke la teoj varias laŭ efikeco de malpli potenca al pli potenca. Sed kio ravegas, estas, kiam ni efektive kombinas la du malpli potencajn teojn kune, la kombinaĵo, la miksaĵo, estas pli potenca ol de nur unu aŭ la alia aparte. Tio signifas, ke estas sinergio de nutraĵoj.

Jen kelkaj pliaj donitaĵoj de nia elprovado. Nun en la laboratorio ni ŝajnigas tumoran angiogenezon reprezentatan ĉi tie per nigra strio. Kaj uzante tiun sistemon ni povas elprovi la efikecon de kontraŭkanceraj medikamentoj. Ju pli mallonga la strio, des malpli da angiogenezo, tio estas bona. Kaj jen kelkaj oftaj drogoj, kiuj estis asociigataj kun redukto de la kancerrisko en homoj. Statinoj, nesteroidaj kontraŭinflamaj drogoj kaj kelkaj aliaj, ili ankaŭ inhibicias angiogenezon. Kaj jen la dietaj faktoroj irantaj samdirekte kontraŭ ĉi tiuj drogoj. Vi povas vidi, ke ili klare tenadis sian propran efikon, kaj, en iuj kazoj, ili estas pli potencaj ol la nunaj drogoj. Sojo, petroselo, ajlo, vinberoj, beroj, mi povus hejmeniri kaj kuiri bongustan manĝaĵon uzante ĉi tiujn ingrediencojn. Do imagu, se ni povus estigi tutmonde unuecan taksosistemon, en kiu ni povus atribui poentojn al manĝaĵoj laŭ iliaj kontraŭangiogenezaj kanceropreventaj ecoj. Jen tio, kiun ni nun faras.

Mi montris al vi aron da laboratoriaj donitaĵoj, kaj nun la vera demando estas: Kio estas la pruvo en homoj, ke manĝi certajn manĝaĵojn povas redukti angiogenezon en kancero? Nu, la plej bona ekzemplo, kiun mi konas, estas esploro de 79000 viroj sekvitaj dum pli ol 20 jaroj, en kiu montriĝis, ke viroj, kiuj konsumis kuiritajn tomatojn du aŭ tri fojojn en semajno, havis redukton ĝis 50 procentoj en sia risko esti trafata de prostatkancero. Nun ni scias, ke tomatoj estas bona fonto de likopino, kaj likopino estas kontraŭangiogeneza. Sed eĉ pli interese en tiu studo estas, ke el la trafitoj de prostatkancero, tiuj, kiuj manĝis pli da manĝaĵoj kun tomatosaŭco efektive havis malpli da angioj nutrantaj ilian kanceron. Do ĉi tiu homa studo estas perfekta ekzemplo pri kiel kontraŭangiogenezaj substancoj en manĝaĵoj kaj konsumitaj je praktikaj niveloj povas efiki al kancero. Kaj ni nun studas la rolon de saniga dieto kun Dean Ornish kaj UCSF kaj Tufts University pri la rolo de ĉi tiu saniga dieto en signoj de angiogenezo, kiun ni povas trovi en la sangocirkulado.

Nu, simple, tio, kion mi sciigas al vi, havas iun sekvoriĉan enhavon eĉ preter kanceresplorado. Ĉar se ni pravas, ĝi povus efiki al konsumanta edukado, manĝaĵoservoj, la publika sano kaj eĉ la asekura industrio. Kaj fakte, iuj asekuraj kompanioj jam komencas pensi en tiu direkto. Rigardu tiun reklamon de Blue Cross Blue Shield of Minnesota. Kaj por multaj homoj tutmonde, dieta kancerprevento povas esti la sola praktika solvo, ĉar ne ĉiuj kapablas pagi multekostan finstadian kancertraktadon, sed ĉiuj povus profiti el saniga dieto surbaze de lokaj, daŭrigeblaj, kontraŭangiogenezaj kultivaĵoj.

Mi jam parolis al vi pri manĝaĵo, kaj mi parolis al vi pri kancero, do restas nur unu plia malsano, pri kiu mi rakontu, kaj tiu estas obezo. Ĉar montriĝis, ke grasa histo, graso, estas tre dependa de angiogenezo. Kaj, kiel tumoro, graso kreskas, kiam angioj kreskas. Tial la demando estas: Ĉu ni povas malpliigi grason per interrompo de ties sangoprovizo? Jen la supra kurbo montras la korpan pezon de genetike obeza muso, kiu manĝas senĉese ĝis ĝi iĝas grasa kiel ĉi tiu laneca tenispilko. Kaj la malsupra kurbo montras la pezon de normala muso.

Se vi prenas la obezan muson kaj donas al ĝi angiogenezan inhibiciilon, ĝi perdas pezon. Haltigu la trakton, la pezo revenas. Rekomencu la trakton, ĝi denove perdas la pezon. Haltigu la trakton, ĝi reakiras la pezon. Kaj fakte vi povas ondigi la pezon supren kaj malsupren simple malhelpante angiogenezon. Do ĉi tiu alproksimiĝo, kiun ni faras por kancermalhelpo, povus ankaŭ havi aplikon por obezo. La reala, vere interesa afero pri ĉi tio estas, ke ne eblas preni tiun obezan muson kaj igi ĝin perdi pli da pezo ol kiom normala musa pezo devus esti. Alivorte, ni ne povas krei supermodelulinajn musojn. (Ridado) Kaj ĉi tie temas pri la rolo de angiogenezo en reguligo de sanfiksantaj punktoj.

Albert Szent-Györgyi iam diris, ke "Malkovro konsistas el vido de tio, kiun ĉiu vidis, kaj pensi, kiun neniu pensis." Mi esperas esti konvinkinta vin, ke por malsanoj, kiaj kancero, obezo kaj aliaj aferoj, povas esti granda potenco en atako al ilia komuna denominatoro, angiogenezo. Kaj jen tio, pri kio mi pensas, ke la mondo bezonas nun. Dankon.

(Aplaŭdo)

June Cohen: Do tiuj drogoj ja ne estas uzataj en ĉefaj kanceraj traktoj aktuale. Por iu ĉi tie, kiu havas kanceron, kion vi rekomendus? Ĉu vi rekomendas daŭrigi la nunajn traktojn, por la plimulto de kancerpacientoj?

William Li: Ekzistas kontraŭaniogenezaj traktoj, kiuj estas aprobitaj de FDA. Kaj se oni estas kancerulo aŭ laboras por iu, aŭ rekomendas por iu, oni demandu pri ili. Kaj estas multaj klinikaj elprovoj. Andrew [neklara] Foundation sekvas preskaŭ 300 firmaojn, kaj estas proksimume 100 pliaj drogoj en tiu vico. Do konsideru la aprobitajn, serĉu klinikajn elprovojn, kaj tamen inter tio, kion la doktoro povus fari por vi, oni ekdemandu, kion oni povas fari por si mem. Kaj tio estas unu el la temoj, pri kiu mi parolis, ke oni povas povigi sin mem farante aferojn, kiujn doktoroj ne povas fari por ni, tio estas: uzi scion kaj ekagi. Kaj se patrino Naturo alportis al ni iujn indicojn, ni pensas, ke eble estas nova estonteco en la valoro de tio, kion ni manĝas. Kaj tio, kion ni manĝas, vere estas nia ĥemioterapio trifoje en tago.

JC: Ĝuste. Kaj laŭ tiuj indikoj, por tiuj, kiuj eble riskas kanceron, ĉu vi rekomendus plutrakti iajn traktojn profilaktikajn aŭ simple plutrakti la ĝustan dieton kun multe da tomatosaŭco?

WL: Nu, vi scias, ke estas abundaj epidemiologiaj indikoj. Kaj mi pensas, ke en la informa erao, ne daŭras longe por iri al kredinda fonto kiel Pubmed, la National Library of Medicine, por serĉi epidemiologiajn studojn por redukti riskon de kancero surbaze de dieto kaj surbaze de ordinaraj medikamentoj. Kaj tio estas certe io, pri kio ĉiu ajn povas informiĝi.

JC: En ordo. Nu, dankegon.

(Aplaŭdo)


Al la starta paĝo de STEB Reen al la antaŭa paĝo!