Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
FAKA LITERATURO PRI TELEKOMUNIKADO
Bonvenas via kompletigo ĉu per informo pri ekzistanta interreta paĝo, ĉu per alsendo de komputila dosiero – kiun ni deponos en STEB, rekte en nia servilo.
- Pri vortaroj kaj terminaroj vidu apartan ĉapitron
- Szilvási László: Radioteknika Artikolaro - Kolekto de 23 altnivelaj artikoloj pri tre diversaj radioteknikaj temoj. Ilustrita libreto, havebla ĉe UEA.
- E. Aisberg: Mi komprenas fine la radion! - la fama sciencpopulariga libro pri la baza funkciado de radioaparato kaj telekomunikado. Interesa stilo, modela lingvaĵo! - Ampleksa libro en 12 ĉapitroj - [en STEB]
- L. Szilvási: Pri la magnetrono - prezento kaj priskribo de funkciado de la grandpovuma radiofrekvenca genaratoro. - [en STEB]
- Jozef J. Lunazzi: Holografio kaj televido - prezento de fizika bazo, teorio kaj realigo de apliko de holografio por elektronikaj bildoj. – [sekurkopio en STEB]
- Evoluo de telefonio - ampleksa, ilustrita, teknika libro, aperinta en "Biblioteko Tutmonda" nr-oj 21-22, eldonejo Rudolf Mosse/Berlin, 1928 – [en STEB]
- Jimes Vasco Milanez: La ĉela telefonsistemo - verkita en j. 2000, formato: pdf. – [en STEB]
- Historio de radio
- Kiel funkcias televido - Leo de Cooman
- Resumo de studo: "Disvolvigo de fosfatiga proceso por korodprotektado de NdFeB-aj magnetoj"
- De sablo ĝis ĉipo - Produktado de mikroĉipoj. Artikolo el revuo Fokuso, n-ro 1987/1. – [en STEB]
- L. Szilvási: 6 radioteknikaj artikoloj – strukturoj kaj funkciado de kelkaj elektronikaj komponeroj/munteroj, konektoskemoj de bazaj radioteknikaj cirkvitoj. – [en STEB]
- Interreta telefonado - principoj, funkciado kaj utiligebloj. - Prelego de Rainer Kurz en KAEST 1998 - kaj la ppt-prezento– [en STEB]
- Pakedo-Radio: mirakla komunikadorimedo - artikolo de J. Wozniczka en Scienca Revuo, 1996 – [en STEB]
- Paketradio: nova speco de transsendado de informoj kaj de komunikado - prelego de J. Wozniczka dum KAEST-98 – [en STEB]
- Geografia Informo-Sistemo (GIS) en nia vivo – prelego de Sibayama Zyun'iti en IKU-2007 -- [en STEB]
- Radio-frekvenca interfero, Elektro-Magneta Akordigo, EMA – prelego de inĝ. Morikawa Kazunori dum la Esperanto-Universitateto en la 91-a Japana Kongreso en Inuyama, 2004.10.24. -- [en STEB]
- Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj propagiĝo de radioondoj – -- artikolo de Lenio Marobin, PY3DF en bulteno de ILERA -- [en STEB]
STEB estas prizorgata de Esperanto-Centro Eventoj kaj Lingvo-Studio. Gvidanto: Szilvási László.
|