Aperis en la numero 42 de

ENBETONAJ FIKSILOJ


Rémy BOUCHET

 

 

 

Vi ja certe uzis plastajn universalajn dubelojn por fiksi kurtenon antaŭ fenestro, fiksi pentraĵojn kontraŭ muroj, bretojn ktp.
Tiuj dubeloj estas bazaj enbetonaj fiksiloj. Ekzistas dubeloj multe pli rezistkapablaj, kiujn oni uzas por fiksi ŝtalajn strukturojn en betono, ekzemple pilierojn de uzinohalo sur ties betonaj fundamentoj. Vidu la ĉi-subajn desegnaĵojn : Tiuj dubeloj estis provitaj kaj havas rezistkapabloatestilon pri enbetona fiksado kaj ankaŭ pri fajrorezistkapablo.

Kiel dubeloj eltenas la ŝarĝojn antaŭviditajn ?
Ili efikas trimaniere, per ankrado en la fundo de la entenanta truo (1), per frotado kontraŭ la pariotruo (2-3) aŭ per kemia enfiksigo. La sagoj sur la desegnaĵoj indikas, kie aplikiĝas la reagoŝarĝoj, kiuj faras ke la betona ankrado estas fidinda.
Nun vidu la figuron 1 : la dubelo tie eltenas per ankrado en la truofundo. Por atingi tion, necesas unue, post borado de la truo je preciza diametro, fari ĉambron en la truofundo. Post tio, farita per specialaj iloj, oni enmatas la dubelon kaj ekspansias ĝian ekstremon kiel vi vidas sur la sekvanta desegnaĵo. Kelkaj dubeloj faras mem la enbetonan ĉambron dun la ekspansiado.
Kiam ĝi estas enbetone fiksita, la fiksado de tiu ĉi dubelo estas definitiva.
Sur la figuroj 2 kaj 3, la efiko estas obtenata per frotado sur la truopario. Oni alvenas al tio (fig.2) per la konstrumaniero de la dubelo.

Malonga tubeto flanke tranĉita glitas, pro blokado kontraŭ la truopario, laŭlonge de konusa tigo kiu ekspansias ĝin, kaj ju pli oni tiras des pli la tubo ekspensiiĝas kaj pli fortigas la premon sur la betono. Tiu ĉi dubelo povas esti metita tra aŭ antaŭ la fiksota elemento.
Laŭ la fig. 3 la ekspansion oni obtenas per interna ago en la dubelo mem. Tiukaze la blokado de la dubelo estas pli precize kontrolita. Tiu ĉi estas metita tra la fiksota elemento.
En la fig. 4 la fiksado okazas per speciala kemiaĵo. Kiam la truo estas borita je la ĝusta diametro kaj purigita, tio valoras por ĉiuj, oni plenigas ĝin per speciala kemiaĵo kaj enigas perforte ŝraŭbitan elementon, kiu post mallonga momento estas gluita al la truopario. Prefere oni metas tiujn dubelojn antaŭ la fiksotan elementon, ĉar necesas atendi la atingon de la rezistkapablo pro la kemia reago, kiu povas atingi plurajn tunojn.

Pri dubeloj oni verdire povas paroli pri dimensiadmetodo nur se la subportilo estas el betono. La dimensiadfilozofio ne estas la sama en Eŭropo kiel en Usono. Fakte en Eŭropo oni ĉefe provas uzi la maksimuman rezistokapablon de la betono, en Usono oni privilegias la rezistokapablon de la fiksilo. Tio klarigas ke oni starigis du malsimilajn dimensiadmetodojn. En Eŭropo ĝenerale la uzokondiĉoj estas difinitaj pere de provoj, en Usono ili estas difinitaj surbaze de la " konuso de la AIC 349 ".

La volumo de eltirata betono estas ideale reprezentata per konuso (aksa ŝarĝo de tiro a=90° - supra figuro) aŭ per duonkonuso (tondoŝarĝo a=0° ). La maksimuma rezistkapablo dependas de la latera aŭ duonlatera surfaco de la konuso kaj ankaŭ de la betona rezistokapablo pri tirado. Oni konsideras ĝin egale dispartigita sur la latera surfaco de la konuso. Oni demonstras, ke la maksimuma ŝarĝo pli altiĝas proporcie al la kvadrata ankradoprofundeco aŭ de la bordodistanco.

Por atingi la maksimuman rezistokapablon de la dubelo oni devas atenti pri la distanco L (vidu la supran figuron). La bordodistanco devas minimume egali la valoron L. La distanco inter du dubeloj devas egali minimume 2 x L. Se tiuj du kondiĉoj ne estas realigitaj, aldoniĝas koeficientoj de reduktiĝo. Necesas atenti antaŭe pri la tavolodikeco kie estas ankrotaj la dubeloj.

La angulodirekto a de la forto F ankaŭ havas influon sur la rezistokapabla valoro de la dubeloj. (a = 90°; : Tiroforto ; a = 0°; : Tondoforto. Inter a = 0 kaj a = 90°; estas kombino de la du fortoj).
Ĉiuj informoj estas donitaj de la firmaoj kun klaŭzaro kiu klarigas ĉiujn detalojn nepre sekvindajn por akiri la ĝustan rezistkapablecon. Eblas ankaŭ akiri senpagan programon, kiu permesas dimensii la dubelan ankradon laŭ leĝaj reguloj. Tiuj klaŭzaroj kaj programoj estas ĝenerale akceptitaj de la ŝtataj firmaoj (EDF - ŝtata elektrokompanio, SNCF - ŝtata fervojo en Francio ekzemple) kaj de la oficialaj kontroloficejoj.

=======================

Tiu enbetona ankradometodo estas pli kaj pli uzata pro diversaj kialoj :
Granda fidindeco de la ankrado akirita post multe da provoj.
Sufiĉe granda rezistkapablo de la enbetona ankrado.
Facila lokigo kaj malalta prezo por korekte lokigi la dubelon.
Oni devas tamen atenti, ke tiuj mekanikaj enbetonaj enkradoj neniel anstataŭu rektan enbetonigadon por fortaj ŝarĝoj. Dubeloj valoras nur por mezfortaj ŝarĝoj kaj devas esti zorge pritraktitaj.

Pretigis Rémy BOUCHET (Francio)