Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
Faka literaturo pri elektrotekniko, elektroniko
Bonvenas via kompletigo ĉu per informo pri ekzistanta interreta paĝo, ĉu per alsendo de komputila dosiero – kiun ni deponos en STEB, rekte en nia servilo.
- Pri vortaroj kaj terminaroj vidu apartan ĉapitron
- L. Szilvási: Pri la magnetrono - prezento kaj priskribo de funkciado de la grandpovuma radiofrekvenca genaratoro. -- [en STEB]
- Hibridaj integritaj cirkvitoj – artikolo de František Hort ĉe Tesla - strukturo, konstruo, aplikeblo -- [en STEB]
- Muŝokula reflektoro - priskribo de funkciado de aŭtomataj lumbarieroj konstruitaj kun multaj lumemisiiloj (lum-emisia diodo, LED). -- [en STEB]
- 6 radioteknikaj artikoloj - strukturoj kaj funkciado de kelkaj elektronikaj komponeroj/munteroj, konektoskemoj de bazaj radioteknikaj cirkvitoj. - [en STEB]
- Transformatoro - teorio, funkciado, konstruado kaj kalkulado de parametroj - kompilita de Kristály Tibor -- [pdf en STEB]
- Kion scii pri la kurento-fontoj? - teorio kaj funkciado: baterioj, akumuliloj, generatoroj, sunĉeloj, ktp - kompilita de Kristály Tibor - [pdf en STEB]
- Kiom konsumas komputiloj? - pensoj pri tensio, kurento, povumo ..... - artikolo de Daniel Clemente -- [en STEB]
- Elektraj lumigiloj - prelego de Sárközi János dum AEST-1981 -- [en STEB]
- Balanciĝo de elektra reta frekvenco - Influo de balanciĝo de elektra reta frekvenco al funkciado de sinkronaj motoroj movantaj inerciajn masojn -- artikolo de Ivan Puhr kaj Petr Chrdle en Scienca Revuo -- [en STEB]
- Interkonekto - TXT al DXF – aplikaĵo (komputila programo), kiu helpas desegni elektrajn interkonektajn diagramojn, konsistantaj el hom-legeblaj skemoj montrantaj la manieron kiel kabloj interkonektas du au pli aparatojn. -- [http://interkonekto.sourceforge.net]
- Jean-Pierre Petit: Kaj por kelkaj kromaj amperoj... - Popularscienca rakonto en formo de bildstria libreto. – [sekurkopio en STEB]
- Elektrolitoj - lekcikurso de Bernard M. Cavanagh en la Someraj Universitataj Kursoj, SUK en Liège -- [en STEB]
STEB estas prizorgata de Esperanto-Centro Eventoj kaj Lingvo-Studio. Gvidanto: Szilvási László.
|