W
Waart
Gerarda de, nederlandanino, instr. Nask. 25 jun. 1887 en Dordrecht. E-isto de
1925. Prop-is E-n en Portugalujo en 1929 per diversaj paroladoj. En 1929,
aŭtune, ŝi gvidis kurson por la Popoluniversitato en Hilversum, kaj
post Ia kurso fondis Sekcion de LEEN. Poste gvidis kursojn por komerclernejo,
klerigadkursoj, organizitaj de la urbo ktp. Prop-is ankaŭ en la
ĉirkaŭaĵo de H., kaj fondis du aliajn sekciojn de LEEN.
Wackrill
(ŭaltril) Alfred Edward, anglo, inĝeniero. Nask. 11 febr.1862, mortis
16 aŭg. 1924 en London. Laboris super konstruo de Tay-ponto, en
Skotlando. Ĉeftermezuristo en Cejlono. Pioniro de E en Britujo. Kelkajn
jarojn redaktis „The British E-ist“. Akademiano. Verkoj: „Korkordanco al la
Ekzercaro“; „Venecia Komercisto“; „Ok Noveloj“ (Arnold Bennett), angla traduko
de „Esenco kaj Estonteco“; granda manuskripta konkordanco: „Z-a Trezorejo“ (en
la Biblioteko de BEA); kaj multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia,
recenza. Revizia redaktisto de la traduko de la „Nova Testamento“.
Wadham
(ŭodm) Frederick Edward, anglo, bankoficisto. Nask. 2 marto 1902 en
Battersea, London. Instr. de E oficiale difinita de la Londona Kleriga
Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona EK: sekr. 1926,
vicprez. 1927, prez. 1929-33, dir. de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj
membro de ekzekutiva komitato 1924-26 kaj denove de1934; agado ĉe
diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-del. de
1923, brita ĉefdel. de 1933. Helpred. de „Int. Language“ 1924-26. Trad. „Riĉa kaj sen mono“ de E. P. Oppenheim,
L. K. de 1932.
Wahl
(val) Edgar Alexei Robert, von, balt-germano, instruisto de matematiko kaj
fiziko en supera reallernejo, nun pensionita; antaŭe oficiro de la rusa
milita maristaro. Nask. 11 aŭg. 1867 en Bogopol, loĝas en Tailimi,
kie li estis komunuma delegito, 1911-17. Estis pioniro de E, kunfondinto de la
unua ES en Rusujo, „Espero“ en Petrograd. Verkis E-hispanan vortareton en
1889, laŭ la unua malgranda rusa de Z. Trad. el la rusa: „Princino Mary“,
rakonto de Lermontov, 1896. Kunlaboris al „La E-isto“. Post la voĉdonado
pri la ŝanĝoj en E, 1894, li forlasis la Emovadon kaj publikigis en
1922 la int. lingvon Occidental (v.) kaj la revuon Kosmoglott.
Waldenberg
Aleksandro, polo, d-ro. La plej unua E-isto en la tuta mondo, laŭ atesto
de Z („Universo“, 1910/11, II. volumo). 5 dec 1878 kiel gimnazia kolego de Z li
ĉeestis la feston de naskiĝo de „Lingwe Uniwersala“, do li estas la
unua „pra-e-isto“.
Wallon
(valon) Karl, germano, komercisto (oficejinstalaĵo). Nask. 25 jan. 1873
en Plesz (Silezio), mortis 7 aŭg. 1932 en Dresden. E-isto de 1889. Fondis
grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschersleben,
Breslau, Frankfurt a. M. (artikolo, paroladoj, kursoj). Batalo kontraŭ
Ido, 1911. Alfaris al E la germanan unuecan stenografion („Rapido“, 1927)
Walter
Carl, germano, eldonanto de E-aj libroj. Nask. 26 okt. 1868 en Stuttgart.
Verkis la spritajn „Gaja Lernolibro“, „Gajaj Vesperoj“, „Gajaj Horoj“,
ĉiujn tri en la lastaj jaroj.
Wanek
(vanek) Karl, aŭstro-germano, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz
kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la E-movado en Aŭstrio.
Wanitsek
(vaniĉek) Emil, germano, kasisto de la urba ŝparkaso en Bratislava.
Nask. 2 sept. 1873 en B. (hungara nomo: Pozsony, germana: Pressburg.). Dum
1885-88 li estis volapükisto. E-isto de 1910. En 1911 li fondis grupon en B,
kiun li gvidas ĝis nun. Li faris en B. pli ol 70 kursojn. En 1930
radio-kurso el B. Tradukis multajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn. Ofte
estis deklamata lia traduko „Ŝiprompiĝo“ de Fr. Coppé.
Warden
(ŭordn) John Mabon, skoto, aktuaro (asekura matematikisto). Nask. 8 okt.
1856 en Edinburgh, mortis 7 marto 1933 en E. Dum kvindek jaroj (1. 1. 1874
ĝis 31. 12 1923) en unu vivasekura societo (Scottish Equitable). „Felow“
de la Fakultato de Aktuaroj; ĉiam interesata pri matematikistaj
problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5,000 librojn pri ĝi),
kaj genealogia serĉado. En 1903 lernis E-n; de 1905 instruis ĝin; multe
propagandis kaj prilaboris ĝin. 1916-1922 prezidanto de BEA; de 1909 LK,
de 1920 akademiano kaj vicprez., prez. de 1931. Servis en komitatoj de la
antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prez. de la Konstanta Kongresa Komitato.
Ĉeestis ĉiujn UK de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko).
Unu el verkintoj de „Edinburga Poŝvortaro E-a“, (unua eldono 1915),
dekkvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931. Ĉefredaktoro por „La
Sankta Biblio“ 1926.
Waringhien
(varengjen) Gaston, franco, licea profesoso, literatura recenzisto de radio
Lille P. T. T. Nask. 29 jul. 190l en Lille. Prop. delegito de la Norda
Federacio de SFPE, sekr-a red. de
Politika Sociala Revuo. Gvidis kursojn, sed konata precipe sur la
literatura, gramatika kaj vortara kampoj, kunlaboras en la Bulteno de la
„Ligue française des Amis de 1' E“. Kunlaboranto de L. M., kie li aperigis krom
recenzoj kaj literaturaj studoj poemojn originalajn, kaj tradukitajn el Heine,
Baudelaire, Hugo, Heredia, ktp. Liajn tradukojn, distingas brila formo, granda
enhava fideleco, arta lingvo, perfekta transdono de sento kaj penso. En siaj
pripoeziaj recenzoj, kiuj atestas pri larĝskala kaj delikata kulturo, lin
pleje interesas stilaj kaj formaj problemoj. Multe li okupiĝis pri poeziaj
demandoj, la rezultojn de siaj studoj li resumis en sia „Skizo de E-a metriko“,
aperinta en la libro „Parnasa Gvidlibro“
(1932), kiun li verkis kune kun Kalocsay. Kelkaj liaj lingvaj studoj aperis en
la Lingva kritiko de HDE. Granda laboro
de li kuŝas en la Plena Vortaro de E, 1930. LK de 1926. TOTSCHE
Warnier
(varnje) Georges, franco, administranto de komercaj societoj. Nask. 5 okt. 1884
en Paris. Agema membro de Rotary-Klubo. E-iĝis en 1903 kaj de tiu momento
ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 fondis la „Librejon de E“. De 1906 ĝis 1913 gvidis
multajn kursojn. Sekr. de la X-a Kongreso, Paris, 1914. Prez. de la Pariza
grupo de 1924. Prezidis la Lokan Komitaton de la XXIV-a Kongreso, Paris, 1932,
kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.
Malavare fondis kun Archdeacon la „Domon
de l' E“, kiu subtenas ĉiujn
praktikajn formojn de propagando en Francujo, kaj kies vicprez. li
estas. Disvastigis E ĉe la Rotarianoj. Membro de la Konsilantaro de la
Int. Cseh-Instituto de E; efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo
en Francujo, kaj al ĝia sukceso. Unu el la plej agema francaj Pro-istoj, precipe en komercistaj medioj.
Krom artikoloj, li verkis kun Chavet: „E-Manuel“, 1906 (55.000 venditaj
ĝis 1932; „Dictionnaire français-EK“,
1911; „Corrigé d' E-Manuel“, 1912.
Warszawa
(elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ
bordoj de la rivero Wisla (Vistulo),
1,100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la
unua broŝuro pri E“, tie Z
verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian
preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo
troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa
sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita
tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la
loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de
E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj
literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp.
Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj
ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la
UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.)
E. WIESENFELD.
Washington.
Ĉefurbo de Usono; 486.280 loĝantoj. - 6-a UK l5-20 aŭg. 1910; 357 kongresanoj el 20 landoj
(60 anoj el Eŭropo). Provo de tutmonda organizo.
Wasniewski
Jozefo, polo, ĵurnalisto. Nask. en 1859, mortis 19 febr. 1897. Unu el
plej agemaj unuaj pioniroj de E, „Nia Apostolo en Polujo“. (L.
I. N-ro 3, 1897.) Liaj verkoj troviĝas
en „La E-isto“, „L. I.“ kaj „Fundamenta Krestomatio“. En 1896 lia originala
novelo „En la Brikejo“ estis premiita dum la unua E Lit. Konkurso de L. I. Li
la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-E-istajn.
Watzinger
(vacinger) Franz, aŭstrogermano, fakinstr. en Villach. Nask. 15 aŭg.
1898 en V. Prop-is en Kärnten. Aranĝas ĉiujare kursojn. Kunlaboris
al HDE; ,E‘ kaj „La Socialisto“.
Weder
(veder) Theodor, usona civitano, laboristo en kemia industrio. Nask. 24 febr.
1900 en Gross-Sehönau, Germanujo. Eklernis E-n en publika lernejo. Dummilite
kiel soldato en hospitalo renkontis E-istojn inter anglaj militkaptitoj. Tio
ligis lin pli forte al E. De 1923 propagandas en New York. Eldonis 1930
„Ĉirkaŭ la globo“, 1931, „Sennaciista Bulteno“. Faris en 1931
vojaĝon tra diversaj landoj kaj parolis por lab. grupoj. Ekde sept. 1932
eldonas „The Workers' E-Letter“, por prop. inter laboristoj.
Weinhengst
(vajnhengst) Johan, aŭstro-germano. Nask. 27 jun. 1904 en Kuffern. E-isto
de 1920. Kunlaboris kun ALLE-estraro, kaj la loka grupo, gvidis kursojn.
Estis sekr. de ISE. Verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT-organoj 1928-32. De
1932 kunlaboris al „La Socialisto“. En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas
vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn
figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj
kaj fabrikoj. En 1934 aperis de li la
originala romano „Tur-Strato 4.“ (v)
EMBA.
Weinstein
(vajnŝtajn) Halina, polino, privata instr. Nask. 4 jan. 1902 en Varsovio.
Gvidas eldonsekcion de Studenta EA, vicdel. de UEA. Gvidas Cseh-kursojn. Trad.
kaj verkis originale poeziaĵojn kaj prozaĵojn publikigitajn en „P.
E-isto“, k. a.
Wendell
(ŭendel) Lehman, usonano, dentisto. Nask. 2 jan. 1878 en Sycamore
(Illinois). E-isto de 1907. Vicprez. de EANA, 1910; prez. EG de Tacoma
(Washington), 1913; prez. de EG de Minneapollis kaj St. Paul (Minnesota), 1925;
vicprez. de EANA, 1927. Instruis E-n en
Univ. de Minnesota de 1926. Tradukis „Sub la Meznokta Suno“; „Sep Ridoj“; kaj
„La Lasta Usonano“.
Werber
(verber) J., aŭstriano, d-ro. Mortis 15 jun. 1914 en Wien. E-isto de 1907.
Fervora prop-isto, kiu subtenis la movadon ankaŭ per monoferoj. Speciale
li subtenis „German-Aŭstria E-isto“, kiun li ankaŭ administris.
Prez. de Ligo de Germanlingvaj E-istoj en Aŭ., 1909.
Wermke
Agnes, germanino, instr. Parolintino por E ĉe 1a radio-sendstacio en
Königsberg de 1927, ĝis la detruo de la demokratio 1933. Verkis: „La
konsonant-kombinoj de E kaj la demando de l' silabo-disigo“.
Werner
(verner) Ernst, aŭstro-gesmano, ŝtata oficisto en Wien. Nask. 1 dec.
1902 en Xi. Studis multajn stenografiajn
sistemojn kaj mem verkis (sed ne publikigis) E-stenografion. Aktiva E-isto de
1925. Estrarano de AEA. En la lastaj jaroj gvidis kun Pfeffer E-seminarion en
Viena E-Unio.
Westcott
(ŭestkot) E. Martyn, d-ro. Mortis en 1907. Prez. de la grupo en Hastings.
Trad. historiojn de H. G. Wells, kaj la „Kristnaska Sonorado“ de Dickens,
1905.
Westen
(vesten) Johannes, H. Th J., nederlandano, studento. Nask. 31 aŭg. 1907 en
Groningen. Estrarano de la NKEL, konsulo de IKUE. Kunlaboris al „Espero Katolika“, „Katolika Vivo“ kaj „Brita Katoliko“.
Westmancote
(ŭestm‘nkot) William Frank, anglo, poŝta komizo. Nask. 30 jun. 1881
en Cheltenham. Regiona organizanto de Poŝtoficista Unio. Red. de loka
poŝtista gazeto. E-isto de 1908. Restarigis E Societojn de Cheltenham kaj
Bristol.
Wetekamp
Wilhelm, germano, gimn. dir. en pensiono. Nask. 4 sept. 1859 en Lippstadt.
E-isto de ĉ. 1905 sekve de artikolo de A. H. Fried en pacifista gazeto.
Kunfond. de la EG en Berlin. Artikoloj kaj prelegoj. De 1931 prez. de la
„E-lernejo“ en Berlin.
Wharff
(hŭarf) Fred Leslie, usonano, edukisto. Nask. 7 nov. 1867 en Bangor
(Maine). Instruis modernajn lingvojn en Univ. de Calilornia kaj en diversaj
lernejoj. Nun instr. de E-kurso ĉe la nomita Univ.
Wien.
(Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14
aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la
kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste:
multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15
aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT
restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso
7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun
parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la
Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj
praktikon,“ 20-24 majo 1934.
Wierzchowski-Korczak
(vjeĵĥoski-korĉak). Hieronimo, polo, juĝa senatano,
membro de iama aŭstria parlamento. Nask. 20 jul. 1860 en Lwów. Antaŭe
Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en la mondo, kiu posedas leteron E-an de Z
datumitan 28 okt. 1887. Varma prop-isto, prez. de la ES en Lwów. Verkis lernolibron kaj gvidis tre multajn
kursojn.
Wiesenfeld
(vizenfeld) Edvardo, (ps. iama Edvardo Lonkopolanski), dentkusacisto en
Varsovio. Nask. 27 marto 1892 en V. E-isto de 1912. La eksplodo de l'
mondmilito trafis lin en Paris, kie li studis. 30 majo 1915 li akiris prof.
diplomon de l' Int. Instituto de E (Privat kaj Cart). Dum 5 monatoj li laboris
en la oficejo de UEA kiel tradukisto. En
1916 sukcesis reveni al V. kaj finis siajn univ. studojn en 1918. De 1916 bona amiko de la familio Z. Li
fondis la Polan Instituton de E, kiun poste la kongreso oficiale rekonis; li gvidis ĝin ĝis 1930. Funkciulo
de multaj E-Societoj en Polujo, sekr. de la Loka Monumenta Komitato. De 1922
li partoprenis aktive ĉiujn aranĝojn de la E-istaro en V., ofte kiel
ceremoniestro. En 1928-29-30 (15 dec.) parolis okaze de la naskotago de Z tra
la radiostacio V. Al du UK-j (Vieno kaj Ĝenevo) estis sendata kiel
reprezentanto de Konkordo (per la mono de la societo) Gvidis multajn kursojn.
L. K. Dir. de ISO-SEK por Polujo. Li havis multege da referatoj, skribis multe
da artikoloj, gvidis dum kelkaj jaroj E-Fakon en monata revuo „Przeglad
Swiatowy“, dum 1929-30-31 ankaŭ en la gazeto „Radjo“. En sia profesia
gazeto li gvidis konstantan E-rubrikon, (La Dentista Kroniko) kun E-a resumo de
ĉiuj artikoloj. Ĉiuj E-aj bultenoj, kongresnumeroj kaj artikoloj
aperintaj okaze de la Varsovia soleno estis verkitaj de W. Li publikigis
artikolojn en ,E', ,Pola E-isto', ,HDE, ,LM', kaj en multaj aliaj gazetoj.
Multfoje premiita de Katalunaj Floraj Ludoj. Originale verkis: ,Galerio de
Zamenhofoj', 1925; ,Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof', 1934; artikolojn pri
elparolado kaj lernolibron laŭ Berlitz-a sistemo. Tradukoj: ,La ĝardenisto'
de Tagore; ,Himnoj' de Wittlin; ,Ter' de neniu‘ de Erenburg; ,Venus kaj
Sulamit' de Perec; ,La freneza Batland de Perec; ,Noveloj' de Baudelaire;
,Paradoksoj'. Biografiisto de ĉiuj eminentaj polaj E-istoj. Ĉefkunlaboranto
de la Enciklopedio.
G. KARCZAG.
Wight
(ŭajt) George William, skoto, registara oficisto. Nask. 6 marto 1869 en
Alloa. E-isto de 1908. Multe vojaĝis per E kaj donacis multajn
kliŝojn al BEA-kolekto.
Wiig
Harald, norvego, bankĉefo en Stavanger. Nask. 15 nov. 1891. en S. Lernis
E-n en 1907. Kursoj kaj paroladoj en S. 1907-09. Reaktiviĝis 1931.
Aranĝinto de sukcesaj Cseh-metodaj kursoj en S. 1932-33. Estrarano de la
loka grupo 1933.
Wildebrand
Wilhelm, germano, lab. E-isto en Berlin; proks. 38-jara. Unu el la gvidantoj de
la opozicio kontraŭ SAT, post la Essena kongreso de GLEA (1930), ties
prez. ĝis la likvidiĝo en 1933. Oratora talento. Multaj artikoloj en
„Arbeiter E-ist.“
Wilhelm
Tell. Kvinakta dramo de Schiller,
el la germana trad. L. E. Meier.
1906, 148 p. Lerta traduko.
Willcock
(ŭilkoks) Edmond William, anglo, apotekisto. Nask. 19 okt. 1880 en
Portsmouth. Sekr. de Brita Sekcio de ISAE. Sekr. de Walhamstowa EG.
Williams
Frederick James, brito, kuracisto en Samarai, Papuo. Nask. 12 an 1895 en Mornu Ponds, Aŭstralio,
(Vict.). Kvar jarojn li laboris kiel medicina misiisto en la Novaj Hebridoj,
Ĉinujo kaj en Papuo. Dudek jarojn li laboris por int. amikeco, paco kaj
E. En 1928-29 prez. de ES en Sydney. Del. de UEA.
Winberg
(vinberj) Carl, svedo kasisto. Nask. 15 majo 1864 en Foss. E-isto de 1905.
Membro de UEA preskaŭ de ĝia fondo. Kursgvidanto. Mecenato de
blindula E-movado.
Wingen
(vingen) Wilhelm, germano, instr., stenografo de urba kaj provinca
parlamentoj. Nask. 26 sept. 1895 en Köln. Militservo; poste kaptito en Anglujo
ĝis 1920. Multe laboris en sten. movado; lerniloj; red. de sten. revuo.
E-isto de 1924. De tiam kursestro de la EG Köln. Sekr. de REVELO, 1927-30,
poste prez. Sekr. de LKK por 16-a Germana Ekongreso kaj la 25-a UK. Gvidis radiokurson
ĉe okcidentgermana sendstacio. Verkis (kun Jung) du lernolibrojn, 1929,
1932.
Witt
(ŭit) Charles Ralph, usonano, dentkuracisto. Nask. 27 marto 1895 en Topeka
(Kansas). Kunfondinto de EG en Los Angeles kaj Long Beach (Cal.)
Witteryck
A. J., belgo, presisto. Mortis 69 jara 3 jul. 1934 en Assebrouck (Brugge).
Pioniro de E, en 1904 fondis la
ruĝan EG. Estis dua prez. de BLE. Estis ankaŭ LK. Trad. al la
flandra lernolibron de Cart kaj Pagnier, verkis kaj eldonis diversajn
lernolibrojn kaj legolibrojn. Gvidis multajn kursojn. Kunlaboris je la ,Belga
Sonorilo‘, ,Tra la Mondo', ,Belga E-isto‘, ,The British E-ist‘.
Wollmann
(volman) Franz, aŭstrogermano, d-ro, landlernej-inspektoro, „kortega
konsilanto“. Nask. 12 febr. 1871 en Kriesdorf (nun en Ĉeĥosl.). Dir.
de la ŝtata ekzamen-komisiono por E en Aŭ., pri kies fondo li multe
klopodis (1925). Lektoro por E ĉe la ŝtata Teknika Altlernejo kaj
ĉe la Urba Ped. Instituto en Wien. Komitatano de UEA.
Woud
Gerrit, nederlandano, fabriklaboristo. Nask. 20 aŭg. 1886 en Zaandam.
Lernis E-n en 1912 kun sia edzino. Pioniro de E en sia regiono. Kursoj, agado
en la sindikata movado.
Wright
(rajt) Isaac Henry, anglo, inĝeniero (il-maŝinoj, dentradoj). Nask.
14 nov. 1873 en Keighley. Sekr. de Teĥ. Inĝ. Inst. E-isto de 1903.
Fondis grupon en Coventry, 1908 kaj en Northampton, 1911. Unua sekr. de
Mezlanda Fed. Prez. de Okcidentmezlanda Fed., 1929-32.
Wu Ta-kwang, ĉino, licenciato (Peking.
Univ.), magistro de politika scienco (Columbia, Usono), direktoro por publika
instruado en Canton, 1925. Nask. 1887 en Canton. Fondis E-Instituton kun urba
subvencio, 1926, ĝia direktoro,
1927. Gvidas la movadon kun Hsu, Sinpak kaj Kenn. Vojaĝis Eŭropon
kaj Amerikon, 1928, revenis en Canton, 1931. Fondis E-bibliotekon. Prez. de
Cantona EA.
Wunderlich
(vunderlij) Elisabeth, germanino, sekr. Nask. 6 sept. 1889 en Dresden. 1910-17
en la G. E-Librejo en Leipzig. 1921-29 oficistino en la E-fako de la Leipziga
Foiro. 1918-20 sekr. en la Saksa E-Instituto, de 1923 ĉe la E-Instituto
por Germanujo. Ŝia tasko: administrado de la Ŝtata Saksa E-
Biblioteko; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en
1928); vasta korespondado. Preciza laboro, nelacigebla diligento.
Wurmbrandt
Max, rumano. Nask. en 1901. E-isto de 1923. Faris kursojn en Fokŝani kaj
Bucuresti, estis sekr. de RES. Trad. el
rumana lingvo por LM kaj HDE.
Wüster
(vister) Eugen Bernhard Caspar, germano, doktoro-inĝeniero. Nask. 10 okt.
1898 en Wieselburg, Aŭstrio. Verkoj: a) Tradukaĵoj: Kabanov, „La
germana inteligentularo kaj la milito“
(el la rusa lingvo, kun Maske), 1917; „La efiko de la U-boata milito“ (el la
germana kun alia), 1917; „Pilorio“ el la
G, kun aliaj), 1917; Hauff „La
Kantistino“ (el la G), 1921; Chamisso: „Petro
Schlemil“ (el la G), 1922 b)
Traktaĵoj pri la E-movado aŭ lingvo: „La lastaj tagoj de l' Majstro“
(kun aliaj), 1921; „Die Bedeutung der Welthilfssprache E für den Techniker“,
1921 kaj 1924; „Die Verhaltniswörter des E“, 1923; „Int. Sprachnormung in der
Technik“, 1931; c) Vortaroj: „La oficiala radikaro“, 1923; „Maŝinfaka E
Vortaro“, 1923; „Enciklopedia Vortaro E-G“, 1923, 1925, 1926, 1929, ĉe
Hirt und Sohn, Leipzig; „Z Radikaro“,
1927. Gravege signifa sciencisto de E. De li devenas la vorto Esperantologio,
kies ĉefa kulturanto li estas. Lia granda Enciklopedia Vortaro E-G estas
la plej funda kaj detala registro de la Z-a lingvo-uzo. Liaj esperantologiaj
artikoloj profunde kaj klarvide sekvas la strukturon de la lingvo kaj grave
kontribuis al la scienca fikso de la E-a vortsistemo. Tre grava estas lia
laborado pri la teknikaj vortaroj.