T
TAGE, faka asocio de la E-istaj
instruistoj. v. lnstruistoj.
Tago
de la libro. Dum la UK en Danzig, 1927, J. Baghy pere de P. Balkanyi proponis, ke la 15-a
de dec. (naskiĝtago de Z) estu ĉiujare la tago de la E-literaturo, do
festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la
E-istoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras
morala devo de ĉiu „vera“ E-isto,
okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu E libron.
I. ŜIRJAEV
Tagulo,
ps. de Hyams. v.
Tagblätt
Bibliotek estas la nomo de libroserio, eldonata de Steyrermühl Verlag,
granda eldonejo en Wien. En tiu serio aperis en la redakto de Dr. Emil Pfeffer
20 numeroj. Ili estas ĉiuj dulingvaj verkoj celantaj instrui al
germanlingvanoj E-n kaj multaj el ili atingis eldonkvanton de 15.000. La unua
aperis en 1925, la lasta n-ro en 1931.
TAK
- Tutmonda Asocio Kolektanta. v. Kolektado.
Takács
(takaĉ) József, d-ro, hungaro, (dent) kuracisto. Nask. 24 jul. 1890 en
Nagyigmánd. E-isto de 1909. De 1910 laboras aktive. En 1913 li batalis
kontraŭ Marich. En 1914 sekr. de HES. Post la milito ĉefsekr. de
HES ĝis 1928 kaj red. de „H. E-isto“,
1923-26. Red. de „Tutmonda Kolektanto“ kaj prez. de TAK. Red. de „H. Heroldo“
1932-34. Verkis E-H vortaron, prop. broŝuron, katalogon de la E-a gazetaro
(1934).
Takagi
Hiroŝi, ps. de Ooŝima-Joŝio (v.)
Takahaŝi
Kunitaro, japano, inĝeniero. Nask. sept. 1866 en Kuroisi, Aomori-ken.
Por akceli la disvastigon de E kaj ankaŭ por la aŭtoritato de J.
lingvo, energie bataladas buŝe kaj skribe kontraŭ instruado de
fremdaj - precipe angla - lingvoj en mezgrada
lernejo en J-ujo. Li
bedaŭras: se Z estus scianta J. lingvon, li povus esti trovinta ion utilan
por sia gramatiko, kvankam nun E elparolo kaj aliaj estas similaj al J. lingvo.
Al int. teknika kongreso, Tokyo, 1929, li prezentis kun aliaj proponon pri akcepto
de E.
Takakusu
Zyunziro (ĵunĵiroo), japano, emerita prof. de Imp. Univ. en Tôkyô,
membro de Imp. Akademio, aŭtoritatulo de la sanskrita lingvo. Ĉefkompilanto
de aŭtentika teksto de ĉinlingva tripitako. Estis unu el la dir. de
JEI.
Takeuĉi
Tookiĉi, japano, pentristo. Nask. 17 dec. 1895 en Yamanaka, Isikawa-ken.
E-isto de 1915. Liaj du klopodoj: enkonduko de E en elementajn lernejojn
(verko: Provo de la Unua Legolibro, 1932) kaj realiĝo de budaismaj verkoj
en Z-a lingvo (verko: „Budao“, 1933; „Budaisma Fakvortareto“, „Notoj pri sonoj kaj Literoj de Sanskrito“,
1934).- (Kaw)
Talmey
(taimi) Max, d-ro, usonano. Fondinto kaj prez. de EG de urbo New York en
1905, aŭtoro de lernolibro, estis ano de LK de 1905.
Tautminen
Aino Elmi, finnino, instr. Nask. 1 majo 1884 en Mikkeli. Ĉefa intereso:
porabstineca laboro inter infanoj. E-isto de 1908. Kursoj por infanoj kaj plenaĝuloj.
Prez. de E Ligo de Finnaj Instruistoj, estrarano de EAF. La komuna hejmo de
ŝi kaj Tyyne Leivo, estis
ĝastama renkontejo de en- kaj eksterlandaj s-anoj dum multaj jaroj, kiam
kluba vivo en Helsinki ne ekzistis.
Tarantíková
Anna, ĉeĥino, oficistino en Praha. Nask. 12 febr. 1899 en Nový
Losimthal. E-isto de 1923. Aktive kunlaboris en komitatoj de ĈAE, kaj
loka klubo, verkas en prop. gazetoj, multe
vojaĝis.
Tarnow
(tarno) Paul Friedrich Wilhelm, germano dipl. inĝeniero,
maŝinkonstruestro kaj provinca konsilanto de maŝinaferoj en Düsseldorf.
Nask. 17 jul. 1881 en Barmen. Prop-is E-n en Hannover, Super-Silezio, Elberfeld,
Düsseldorf ka Kiel. Fondis: 1907. EG en
Hannover kun pli ol 100 anoj estis la
prez. ĝis 1909. Kunfondis en 1908 en Lüneburg la Nord-Okcidenta Ligo-n
kaj fondis en sept. Super-Silezia E-Ligo-n kaj en 1911 en Elberfeld la EG Verda
Stelo. Partoprenis je la fondo de UEA en 1908 kaj estis ĝia del. 1908-10
kaj 1928-hodiaŭ. Estro de la ekspozicia fako de GEA 1910-21. Prez. ekde 1912
la int. Asocion de E-istaj Fervojistoj. Ĉeestis 8 UK-jn. Posedas unu el la
plej grandaj E-aj bibliotekoj kun pli ol
2.000 volumoj kaj la plej grandan arĥivon de la mondlingvaj gazetoj,
gvidiloj kaj katalogoj (nur tre malmultaj mankas). Red. de la „E-Kolektanto“,
1922, kunlaboranto de diversaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la
Enciklopedio.
Tatterley.
Romano de Tom Gallon, el la angla
trad. A. Wilson. 1912, 198 p.
"Lia heroo, avarulo, povas vidi reale per propraj okuloj tion, kio okazas
sur la tero post lia ŝajna morto. Preskaŭ laŭsilaba traduko. .
Oni tro vidas la anglan ostaron sub la E-a haŭto.“ (Ned Katryn, L. I., 1913, p: 159.)
Taubman
Josef, germano ĉeĥosalovaka. Verkis lernolibrojn, 1913, 1920;
kompilis „E-a Krestomitio“, 1921. Estis red. de „Marto“ de 1910 (Haida).
Taussig
(taŭsig) Alexander, aŭstriano, farmacia magistro. Nask. 24 aŭg.
1865 en Temesvár (Hung.; nun Timiŝoara en Rum.). Estis kas., del. poste
hon. ano de Unuiĝo-Wien. Vicprez. de Laborkomitato de Vienaj ES-j. Nun
vicprez. de Viena E-Unio. Tradukaĵoj kaj originalaj artikoloj aperis
en „Aŭ. E-isto“, HDE kaj ,E‘.
Teatro.
La unua teatra prezentado en E okazis 27 sept.1896 en Smolensk, kie junaj
E-istoj ludis komedion „Unua
brandfaristo“ de L. Tolstoj, trad. de V. Burenkov. Tio estis nur komenco
primitiva. Serioza prezentado de teatraĵoj en E komenciĝis en 1905,
kiam dum la 1-a UK sep diversnaciaj amatoroj ludis „La edziĝo
kontraŭvola“ de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola
ebleco por prezenti teatraĵojn en E, restis daŭre la UK-j, kie oni
ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn
la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda
entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj
E-lingvan programon, ĝis nun havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la
perradia teatraĵo signas promesplenan
iniciaton la aktorgrupo ĉe Radio-Brno. v. Trakt.
Teichfeld
(tejĥfeld) Ignaco, polo, inĝ. Nask. 1874. Fervora prop-isto. Multjara
del. de UEA. Verkis lernolibrojn en pola, germana, franca kaj angla lingvoj,
kaj manĝoliston sub titolo „Bonan
Apetiton“.
TEJA
- Tutmonda E junulara Asocio. v. Junularo.
TEKA
- Tutmonda E-ista Kuracista Asocio, v. Medicino.
Teknika
Medicina Vortaro. Verkis Briquet.
1932. 360 p. Enhavas 3675 radikojn kun necesaj klarigoj en E, kun derivaĵoj
kaj tradukoj en diversaj lingvoj.
Tekniko,
v. Scienco kaj Tekniko.
Telefono,
v. PTT.
Telegrafo,
v. PTT.
Telling
Jakob, nederlandano, poŝtoficisto. Nask. 25 nov. 1866 en Oldehove,
Groningen. E-istiĝis post la milito. En G. kunfondis EG, poste en 1929
transloĝigis al Rotterdam. De 1931 ĉefdel. de UEA. Kursoj, artikoloj,
laboro por ILEPTO, organizo de karavanoj kaj vojaĝoj.
Tellini
Aĥilo, italo, d-ro en natursciencoj, naturisto, geologo. Nask 25 febr.
1866 en Udine. E-isto de 1901. L. K. Korespondanto de la Akademio por ladina
lingvo. Komitatano de UEA ĝis kiam la registaro permesis aparteni al int.
institucioj. Antaŭ la milito li faris centojn da prop. paroloj en Venecio kaj Emilio kaj kelkajn dekojn da
rapidaj kursoj. En 1912 li fondis la Italan Katedron de E. Dum la
neŭtraleco de Italujo li peradis la korespondadon inter la militkaptitoj,
internigitoj kaj iliaj familioj. Li tradukis verkojn de Pellico, Rajberti,
Nievo; kompilis gvidlibron de Ravenna, gramatikon kaj sintakson de E, plenan
E-I-vortaron. Estas preta por la publikigo kolekto de pli ol 1500 popolkantoj
(parte de li kolektitaj) de italaj slovenoj, kun interlinia traduko E-a.
Tenisov
Vitold Konstantinoviĉ, ruso, eksoficiro. Nask. en 1872, mortis 25 nov.
1922. E-n ellernis en 1893 en Niĵnij kaj altiris multajn oficirojn al E.
En multaj urboj agis por E. Siajn lastajn jarojn li pasigis en malriĉeco
en Barnaul (Siberio), kie fondis EG-n kaj eldonis maneskribatan rondirantan
gazeton „Fajrerĉeno“.
Tenisson
Jaan, estono, antaŭe tajloro, nun kampulo. Nask. 30 sept. 1864 en
Viljandimaa. Kiel paŝtista knabo lernis volapükon. E-isto de 1891. Unu el
la unuaj E-pioniroj en Estonujo. Iniciatis la movadon en Narva, kaj en la tuta
lando. Eldonis je propra kosto E-aĵojn kaj propilojn, subtenis la
eldonadon de lernolibroj. Fondis en Narva la unuan E-librovendejon, presejon
kaj bibliotekon. Korespondis kun Z. Dum la estona-rusa milito en 1919 brulego
detruis lian tutan havaĵon, la E presejon ktp. tiam li
transloĝiĝis al kamparo, malaktiviĝis, perdante pro la
katastrofo siajn energion kaj bonhumoron.
Tenneson
(tenson) Paul, franco, prof. en Paris, mortis sept. 1905. Unu el la kunfondintoj
de SPPE (1898 kaj de la Pariza Grupo, 1900.
Helpis al de Beaufront, nome pri la ekzamenoj. Postlasis trad. de Molièr:
„Le Malade Imaginaire“, neniam presita.
Teodorescu
(teodoresku) Alex. Pr., rumano, advokato. Mortis sur la batalkampo en 1916.
E-isto de 1907, estis daŭriginto de la laboro de Robin ĝis la
milito.
Teorio
de Esperanto, helpilo por supera E-kursoj. Verkis V. Varankin. 929, 70 p.
Enhavo: Enkonduko en la teorion de la int. lingvo; Genealogia klasifiko de
lingvoj kaj etimologio de E-a radikaro; Fonetiko de E; Morfologio kaj Sintakso
de E.
Teozofio.
Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helene Blavatsky kaj kolonelo Olcott
estis fondita Teozofia Societo en Newyork, kies celoj estas: 1. Formi kernon de
universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto.
2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori
la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.
En 1411 fondiĝis ankaŭ Teozofia E-a Ligo, kies celoj estas konigi
E-n kaj T-u reciproke, uzadi E-n kiel int. lingvon de la T-a Societo. En E
aperis kelkaj broŝuroj pri T. kaj la ampleksa romano teozofia „Fatala Ŝuldo“ de Lionel d' Alsace. En 1913
aperis organo de TEL; „Espero Teozofia“, en 1928 ĝi havis sian 10-an
jarkolekton. Pri la agado de TEL en la lastaj jaroj mankas informoj.
Terminaroj,
v. Lingva Komitato (parto: Teknikaj Vortaroj) kaj Scienco.
Terricabras
(terrikabras) Josep M, kataluno, d-ro kuracisto. Nask. 12 sept. 1878 en Vic,
mortis samloke 9 jan. 1928. E-isto de 1907, prez. de la loka EG, membro de la
komitato por gastigo de la aŭstro-infanoj post la milito. Prop. artikoloj.
The
Esperantist. Kvankam multaj aliaj landoj - eĉ ne tiel gravaj havis
jam E-ajn periodaĵojn, Anglujo restis komence retenema. Nur en nov. 1903
H. B. Mudie eldonis la 1-an n-ron de TE. La antaŭparolo estis skribita de
la fama publicisto W. T. Stead. Inter la tiutempaj E-aj gazetoj TE okupis
altan lokon, enhavante bonajn lingvajn artikolojn (ofte iom danĝerajn)
kaj multajn originalaĵojn de konataj
E-istoj. Vol. 1. n-roj. 1-1 nov.
1903-dec. 1904-l4xIV+224 p. Vol. II: n-roj 15-26, jan: dec.1905-l2xIV- -192 p.
24x19. Pro la bono de la E-a movado en Anglujo Mudie faris la oferon, enkorpigi
TE en „The British E-ist“ en jan 1906.
P. TARNOW.
The
Esperanto-Monthly. Red. William W. Mann kaj de jan. 1914 W. M. Page.
Enhavis precipe kursojn kaj materialon por instruistoj (lingvostudoj,
rakontoj, poezioj) Vol. I. 1913, IV+192 p. Vol. II. 1914, IV- --188 p. Vol. III.
1915, 188 p. Vol. IV. 1916, IIXIV- -128 p. Vol. V. 1917-l3xIV+1 p. Vol. VI. 1918-13xIV+140 p. Vol. VII.
1919-l3xIV- 136 p. 24x15. En jan. 1920 TEM estis enkorpigita en „The British E-ist“.
P. TARNOW.
The
Esperanto Publishing Company Limited estas eldonejo, fondita en februaro
1928 de E. Robertson, E. W. Willcocks kaj C. C. Goldsmith. Nunaj direktoroj la
samaj personoj kaj K. R. C. Sturmer. Kapitalo (sept. 1933.) pundoj 565:
Dividendoj pagitaj 5%, 3%, 3%. Dum la sesjara ekzisto ĝi eldonis 13 literaturajn
kaj du anglalingvajn verkojn, inter ili: Dickens: La Vivo de Jesuo, unu el la
plej belaj libroj E-aj. La orvaloro de ĉiuj eldonaĵoj estas ĉ. 38: svfr.
Thevenin
Lucien Jacques, franco, fakestro por int. komerco. Nask. 15 apr. 1891 en
Nervieux, Loire. E-isto de 1907, aliĝis al EG en St. Etienne en 1910, nun
ĝia vicprez. Du jarojn sekr. de Rodana EF. Trad. prozon kaj versojn el la
franca literaturo, el kiuj aperis en L'Eclaireur du Soir (Nice), La Tribune
E-iste, La Ligilo, Pola E-isto.
Thieme
et Cie presejo-eldonejo en Nederlando, eldonis preskaŭ ĉiujn
verkojn de H. J. Bulthuis, la tradukon de Odisseias (Manders) kaj vortarojn,
gramatikojn kaj laste nederlandlingve la verkon de E. Aisberg: Fine mi
komprenas la Radion. La de ĝi eldonitaj libroj estas ĉiuj ampleksaj,
belaj kaj tial ĝi atingis famon, malgraŭ ke la tuta eldonita verkaro
ne atingis dekon dum la agado. La vendovaloro de tiuj libroj estas ĉ. 60:
frsv.
Thilander
Harald Josias Eusebius, svedo, presisto, redaktoro. Nask. 25 okt. 1877 en
Breared, blindiĝis 13-jara. Lernis la presadon de porblindulaj libroj. En
1908 li iĝis red. de sveda blindula ĉiusemajna gazeto kaj en 1912
red. de la gazeto porblinduta „E-a Ligilo“, (ĝis hodiaŭ). Tiujn
gazetojn kune kun aliaj gazetoj kaj libroj li pretigas en sia presejo. E-isto
de 1900. Fervora aganto, artikoloj kaj vasta korespondado por kaj
pri E. Oni nomis lin profeto en la popolo blindulara.
Thitander,
nask. Höjer Karin, svedino, orgenistino kaj muzikinstruistino. Nask. 4 sept.
1866 en Stockholm, mortis 13 okt. 1927. Blindiĝis en la unuaj jaroj de
sia vivo. Jam post 1900 vigle partoprenis la E-propagandon inter blinduloj.
Edziniĝis en 1919 je Harald Th., kiun ŝi tiam jam dum preskaŭ du
jardekoj helpis en lia E-laboro.
Thilander
nask. Järvenpää Varma Elisabet, finnino, masaĝistino kaj manlaboristino.
Nask. l majo 1899 en Illo. Post blindiĝo ŝi poste rericevis ioman
vidpovon. Verkis originalajn E-poemojn kaj tradukaĵojn; premiita de la Floraj
Ludoj. Venis Svedujon por lerni blindulpresejan laboron kaj edziniĝis en
1928 je Harald Th.
Thisell,
nask. Cederblad Hilda, svedino. E-istino jam antaŭ 1898. Multe kaj bone
verkis traduke kaj originale dum la unua periodo de E. Artikoloj en L. I., „L'E-iste“
k. a.
Tholt
(tolt) Pal, hungaro, prof. en Versec. Mortis en? Apartenis al la unuaj pioniroj
en H-ujo. En 1904 grupfondo en Versec. Prop. broŝuro en 1905. Artikoloj en
E, tradukaĵoj.
Thomas
Herbert Moy, (Hometo), anglo, inĝeniero. Nask. 31 dec. 1863 en Brixton
London. Ĉefa distraĵo: muziko. Fariĝis E-isto en 1908 kaj
ĉefdel. de UEA por Anglujo de 1928. Verkis kaj komponis multajn E-ajn
kantojn, el kiuj „La Kongres-Amatino“
verŝajne estas la plej bone konata. Kiel kantulo sin akompananta per
gitaro estas tre konata inter londonaj kaj alilandaj rondoj.
Thomsen
H. Th., dano, tipografisto. E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa
gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo 8 febr. 1906.
Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko
redaktis kaj eldonigis la unuan n-ron (1 jan. 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk
E-blad. Kunfondinto de NEL 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron
en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn,
poemojn lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 e-roj.
Thomson
(toms‘n) Alexander William (ps. Avoto), brito, taksa komizo en fabrikejo de
elektraj kabloj. Nask. 15 marto 1896 en Hammersmith, apud London. E-isto de 1911.
Fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis skoltojn kaj belgajn
rifuĝintojn), 1914. Fondinto kaj prez. de Skolta E-ista Ligo, 1918. Fond.
de Psiĥa EL, 1934. Predikis ĉ. 12-foje ĉe E diservo en London.
Verkoj: „Rimvortaro E-a“, 1918; diversaj artikoloj kaj versoj en E gazetoj.
Thomson
L. E., aŭstraliano. E-isto de 1911. Sian pioniran agadon li mem priskribis
en artikolo por Enciklopedio, kies ĉefkunlaboranto li estas. v.
Aŭstralio.
Tiard
(tiar) Marcelle, francino. Nask. 18 jun. 1861 en Paris mortis 1 jun. 1932 en P.
Interesiĝis pri feminismo kaj teozofio. E-iĝis en 1903. Senlaca
propagandistino dum 25 jaroj. Prezidis grupojn (Nice, Alger), Federacion de
Provence, la Int. Teozofian Ligon, la Unuiĝon de E-istaj Virino.
Tieder
(tider) Zsigmond, hungaro, ĵurnalisto, kunlaboranto de la laboristaj
gazetoj „Nepszava“ ktp., tiu de multaj enciklopedioj kaj aliaj sciencaj verkoj.
Nask. 1887 en Budapest. Prez. de HESL dum 1927-1930. Verkis broŝuron,
multajn artikolojn pri E por laboristaj gazetoj; redaktis „Antaŭen“, faris
kelkdek paroladojn en la sindikatoj.
Tiflisano,
ps. de la georgiano Ciklari. Mortis ĉ. 1914 (?). Verkis „Tra la mondo per
E“, 1909-11, 32 p. Kunlaboris al „La Revuo“.
Tihanyi
(tihanji) Jozsef, hungaro, kolonelo en pens. E-isto de 1905 (rigardinte E-lernolibron
en montrofenestro). Kursoj por oficiroj en Kaposvar, 1911-13. Prez. de
Budapesta grupo de HES, 1929-30. (I. „H. Heroldo“ 1933, n-ro 3.)
Timuŝ Miĥaelo, rumano, instr. E-iĝis en
1907. Kunlaboris je la organizo de l‘ unua E-kongreso en R. Fond. de la
Societo de la R. Instruistoj E-istaj „Homaro“. Kunlaboris ĉe multaj
E-gazetoj.
TLES
- Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (v.)
Toki
Zenmaro, japano, ĵurnalisto en Tokyô Asahi. Fama J poeto. Dir. de JEI.
Nask. 8 jun. 1885 en Tôkyô-si. Vizitis domon kaj tombon de Z dum UK en Danzig
kaj faris belan priskribon (J), montrante ĵurnalistan observemon kaj
poetan sentemon. (E-a traduko en „La Revuo Orienta“, 1929). Klopodas alprenigi
latinajn literojn por J. lingvo kaj verkis: „J. Lingvon per Romazi, per
Nipponsiki Romazi“, 1929.
Tolnai
Elek, hungaro, reprezentanto de petrolfabriko. Nask. 25 jan. 1893 en Budapest.
Gvidis kursojn, ankaŭ por blinduloj. E-isto de 1914. Kas. de HES 1915-31;
nun ĝia kontrolisto. Kunorganizinto de la UK en Budapest. En lia parencaro
9 E-istoj, inter ili lia edzino Boris
Rona kaj lia 13-jara filino Agi
kiu ofte deklamas aŭ kantas dum E-aj lit. vesperoj. (I. „H. Heroldo“,
1930, n-ro 5.)
Tolnai
Pal, hungaro, komercisto; frato de la antaŭa. Nask. 23 aŭg. 1891 en Törökbalint.
Kvinjara militkaptiteco en Siberio. E-isto de 1926. Ĉefsekr. de la UK en
Budapest kaj de HES en 1928-29. Prez. de la budapesta grupo de HES, komitatano
de UEA. Kursoj, ankaŭ por blinduloj. Lia edzino Rózsi Göndör estas aktiva
E-isto kiu gvidis kursojn, tradukis novelojn. (l. „H. Heroldo“, 1930, n-ro 5.)
Tolstoj
Lev Nikolajeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910.
Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante
al V. Majnov, T skribis: „Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo
(t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa. . . Mi laŭpove penos disvastigi
tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia
neceso.“ 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: „Mi konstante opiniis, ke
ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas
interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje
vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro
kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia
propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l' Regno Dia - la agado, kiu
prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo“. Tiu ĉi favora
rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj
por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu
tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de
T. „Prudento aŭ kredo“ la rusa
car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto „La E-usto“ en
Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T.
denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie
ĝis tiam eldonitan „Raporton pri paco“, por ke ĝi aperu unue en E
(aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24
febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana
eldonejo „Posrednik“ (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj
eĉ specialan serion de lit. verkoj sub
titolo „Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj“ 1912-16. El la
verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli
ampleksaj estas: „Sieĝo de Sebastopolo“, „Kaŭkaza militkaptito“, „Du
maljunuloj“, „Unu animo en ĉiuj“, „Tri mortoj“, „La morto de Ivan
Iljiĉ“, k. a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj „Milito
kaj paco“, parte „Anna Karenina“, „Renaskiĝo“, k. a.
NEKRASOV.
Tomac
Stanislav, serbo. Mortis en 1932 en Argentino. Verkis antaŭ la elmigrado
post milito lernolibron, gvidis kursojn.
Tomán
János, hungaro, arkitekto. Nask. 29 aŭg 1900 en Arad (nun en Rumanujo).
E-isto de 1920. Li instruis, organizis, propagandis, en 1927-8 estis prez. de
HESL. Li kompilis E-H kaj H-E vortarojn, (536 p.) verkis gramatikojn.
Tooguu
Tojosato, japano, kuracisto. Nask. 13 okt. 1894 en Tôkyo-si, mortis 24 jun.
1927 en Odawava; multe tradukis novelojn: Ariŝima: „Deklaracio“, 1924;
literatureseon: Ariŝima „Senbedaŭre
Amo rabas“, 1931. „E kurso por kuracisto“, 1927.
Torbäj
(turbjer) Thorsten, svedo, instruisto en Göteborg. Nask. 13 dec. 1893 en
Marshand. E-isto de 1929. Prez. de S. Instruista EF de 1932; Reprezentanto en
S. por „Int. Pedagogia Revuo“. Kunlaboranto de S-E Gazetara Informo-Servo.
Torii
Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kyôto. Kunfond. de J. Asocio de
Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla
alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. - (Kuw.)
Török
Peter, hungaro, gimn. prof.. Nask. 23 jan. 1857 en Hajduböszormeny, mortis 28
nov. 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom E li: okupiĝis pri
mineralogio, botaniko kaj entomologio. E-isto de 1907. L. K. Estis gvidanto de
la E-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (la, E-Sintakso int-e premiita),
bonan E-H vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj
verkoj. (1. „H Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)
Toschi
(toski) Umberto, italo, d-ro. kaj prof. de ekonomia geografio, instruas en komerca
lernejo de Bologna. Nask. 10 jun. 1897 en Dozza Imolese (Bologna). E-isto de
1912. Sekr. de 7-a itala E-kongreso, 1920, de IEF, 1923-25, de Int. Konferenco
por Komuna Komerca Lingvo, Venezia 1924; ktp.
Tóth
(tot) Vince, d-ro de la juro, hungaro, polickapitano. Nask. 22 jul. 1894 en Sümeg.
E-isto de 1910. Kelkjara laboro por E ĉe la polico, eĉ kurso. Gvidis
la HEI, aranĝis la administracion de L. M. en 1924-26, kunlaboris por la
aperigo de „La Tragedio de l‘ Homo“ (Madách), tradukis la „Kriminologion“ de Vámbéry.
Totsche
(toĉe) Lajos, hungaro, ŝtatoficisto financministeria. Nask. 1902 en
Budapest. E-istiĝis en 1919, kiam jam aperis en „Hungara E-isto“ lia unua
noveltraduko. Gvidis kelkajn kursojn. Red. de L M. Verkoj: „De paĝo al paĝo“ (1932), tradukoj en
la „Hungara Antologio“ (l933), traduko de „Vojaĝo en Faremidon“ de Karinthy,
recenzoj, observoj kaj poemo en L. M. En
„De paĝo al paĝo“ li kritike pristudis niajn ĉefajn verkistojn
postmilitajn. Liaj kriterioj rifuzis la legolibran tradicion de niaj recenzistoj,
kies kritikado estis plie lingva, ol literatura. Jam estas tempo taksi serioze
la verajn valorojn de nia literaturo, kaj la kritiko mem estu literatura
formo: tia estis lia principa sinteno kaj ĝi enhavis ankaŭ lian pretendon,
ke nia literaturo jam liveras taŭgan materialon por kultureca kritiko.
Lia skizaro certe pravigis tiun pretendon kaj krome starigis sian aŭtoron
kaploke de nia eta kritikista elito. Verŝajne lia inspiro al kritika
laboro venis el lia funde lirika naturo, kiu „verŝus sangon por poemo“,
ĉar liaj studoj estas mem literaturaj pecoj, kiuj memorigas pri la diro
de Anatole France, ke „la bona kritikisto estas tiu, kiu rakontas la aventurojn
de sia propra animo inter la majstroverkoj.“ Kunlaboranto de la Enciklopedio.
W. B. JOHNSON.
Trakt.
(Teatro kaj Radio Aktoroj). Artista sekcio de la „Kulturklubo“, (loka EG) en
Brno, Ĉeĥoslovakujo. Ĝiaj anoj konsistas nur el artistoj
kantistoj, verkistoj, aktoroj de la Landa Teatro. Fondintoj: Jiøí Vítìzslav Šamla kaj Josef Bezdíèek, anoj - f-inoj A. Novotná,
Zd. Švábíková kaj Zd. Trda, K. Urbánek, A. Klimeš, Vl. Leraus, K. Höger, K. Mátl,
A. Fiala, d-ro Fr. Kožík. E-n ili lernis en kurso aranĝita en aŭtuno 1933
de Radiojournal Brno kaj gvidita de s-ino Marie Strejèková. La nivelo de la
E-lingvaj disaŭdigoj de la ĉeĥoslovakaj sendostacioj fariĝis
pro la kunlaboro de TRAKT tre alta kaj la dissendoj tre ŝatataj. -
(jvŝ.)
Tra
la Esperanta Literaturo. Kompilis Giambene.
1907, 113 p., dua eld. 1908. „Antologio elĉerpita el 40 malsamaj verkoj
prezentas utilan legaĵon, ĉar ĝi konigas la stilon de diversaj
aŭtoroj.“ (L. I. 1907. p: 474.)
Tra
La Mondo. Tutmonda ilustrita Revuo E-ista kun aktualaj, ĝeneralinteresaj,
artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj,
demonstritaj per multaj bonaj bildoj. De julio 1905-dec. 1908 aperis 4 vol. kun
196, 212, 192 96 p. kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29x22.
La eldonistoj (red. Capé-Montrosier; presejo: A. I. Witteryck) ĉesigis la
eldonon de tiu ĝis tiam plej bela E-a gazeto pro „pripensita kaj intencita
kontraŭtenado“ de la E-istoj kaj la E-a
gazetoj. BIL ne mencias la ĉefkunlaboranton: f-ino Osenford.
P. TARNOW.
Tra
la Mondo. Int. legolibro. Unua parto, por komencantoj, tria eld. 1925, 96
p. „Lerte redaktita kolekto de proverboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj,
fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj,
amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj.“ („British E-ist“, 1921, nov.) Dua parto,
por progresintoj, 1922, 144 p. „Ambaŭ volumoj formas krestomation de
neordinara intereso kaj valoro“. (E, 1922 nov)
Tramoj.
Specialaj kursoj por tramistoj okazis en multaj grandurboj. En Wien la
direkcio de la urbotramoj deĵorigis ankaŭ E-e parolantajn konduktorojn
dum foiroj ktp., unue en 1927, kaj ili portis rubandon kun E-a surskribo.
Rimarkinda progreso estas konstatebla ankaŭ inter la tramistoj en
Stockholm, Budapest, ktp.
Trans
la Fabeloceano. Novelo originale
verkitaj de F. Szilágyi, 1931, I36 p.
„Fabeloj modernecaj, por maturuloj, kie klasika porinfana formo servas al
nuntempaj temoj kaj aludoj, kie delikata ironio miksiĝas kun spicita
spriteco. Stilo mirinde fleksebla.“ (G. S. E, 1932 p. 165.)
„Tra
Sovaĝa Kamĉatko“. Verkis S.
Bergman, el la sveda trad. B. Gerdman.
1932, 276 p. kun 2 kartoj kaj pli ol 90 bildoj. „Vigla raporto pri maloftaj
vivantaĵoj, kaj instrua priskribo pri fora, preskaŭ nekonata
regiono, laŭ geografia, zoologia, antropologia vidpunktoj. Stilo,
taŭga komprenebla, bona.“ (G. S. ,E', 1932, p: 87.)
Travivaĵo de Ro Ŝo. Originale de R. Sharpe. 1913 93 p. „Vojaĝinte
aŭ vivinte en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko; Ro
Ŝo kolektis riĉan materialon de travivaĵoj, kiujn li hodiaŭ
disdonas malavare al siaj samideanoj, Bona Z-a lingvo.“ (G. S. ,E' 1922, p:
63.)
Tredgold
Robert Ralph, anglo, solicitoro. Nask. 3 dec. 1878 en Lee. Kasisto de BEA,
1931. Tradukis himnojn por „Himnaro
Esperanta“.
Tri
Angloj Alilande. Romaneto, originale de J. Merchant, 1912, 95 p., dua eld. 1922, 64 p. „La aventuroj de l'
tri herooj estas vere malordinaraj. En ĝi E ludas gravan rolon por
oftfoje savi la simpatiajn anglojn, kiam nekompreno de fremdaj lingvoj minacas
ilin per ĉiuspecaj danĝeroj. Simpla fluanta bona stilo.“ (G. S. ,E'
1922, p: 63.)
Triĉkoff
Radoslav Kuzmanoff, bulgaro, loĝas en Vratza. Fervora E-isto, longjara
peranto de UEA.
Tridek
jarojn en la Ora Nordo. Verkita laŭ la rakontado de J. Welzl, ĉeĥo, kiu pasigis 30
jarojn en la arkta regiono, akiris konsiderindan havaĵon kaj fariĝis
eskimestro. Trad. el la ĉeĥa „Moraviaj E-Pioniroj“, 1931, 320 p.
Tri
Noveloj. de Puŝkin, el la
rusa trad. A. Fiŝer. 1923, 67 p.
„Agrabla vere romaneca karaktero de l‘ verkoj de l‘ unua duono de l' pasinta jarcento.“
(G. S. E, 1923, p: 183.)
Tri
Verkoj de Leo Tolstoj, el la rusa
trad. J. M. Kun. 1921 (?), 78 p. „Pripensoj
pri tiuj tri temoj: Patriotismo kaj registaro; Al politikistoj. Pensoj pri
edukado kaj instruado. Bone tradukita.“ (G. S. ,E', 1922, p: 27.)
Trögel
Robert, germano, d-ro fil., lerneja inspektoro. Nask. 24 apr. 1888 en
Fassmannsreuth. Enkondukis E-n en la instruistan seminarion de Auerbach.
Partoprenis la int. konferencon pri E en la lernejoj, Genève, 1922, kaj
la int. konferencon por la uzado de E en la sciencoj puraj kaj aplikataj,
Paris, 1925, kie li reprezentis la Ĝ. Sciencan Asocion, kies prez. li
estis dum kelkaj jaroj. Ekzamenkomisaro de la E-Instituto. Verkis du interesajn
G. broŝurojn pri E, (1929 kaj 1930) unu tradukita en japanan lingvon.
Kongreslibro por la 14-a G. E-Kongreso, 1925. Multaj artikoloj en gazetoj kaj
speciale en pedagogiaj revuoj.
Trompeter
W H., germano termezuristo en Schalke. Mortis 63-jara 7 nov. 1901 en Essen.
Kiam en 1891 Z perdis ĉian esperon daŭrigi eldonadon de la sola E
gazeto „La E- isto“ pro manko de monrimedoj, li prenis sur sin ĉiujn
elspezojn de la gazeto por tri jaroj (1892-94), oferis monate 100 markojn por
la redaktoro. Per lia helpo ankaŭ aperis kelkaj gravaj libroj. En 1890 fondis
grupon en Schalke. Liveris materialon por „La E-isto“ kaj verkis kune kun Ch. Schmidt
lernolibron. Li estis kontraŭulo de la grandaj lingvaj reformoj, kiujn Z
en 1892 konsideris kaj en „La E-isto“ prezentis al la diskuto de la tiama
samideanaro. Nur kelkajn aliigojn li proponis: e anstataŭ kaj, z
anstataŭ s en komenco de silaboj, saman finaĵon a por adjektivoj kaj
adverboj k. a. Laŭ Z: „En la historio de E al li apartenas ĉiam la
plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo“. (Originala
Verkaro, p: 222).
Tukimoto
(tukimoto) Kitadi, japano, kuracisto. Nask. 4 febr. 1881 en Okayama-ken. E-isto
de 1906. Prez. de Kobe EA. UEA-del.
Tullo
David Ritchie, skoto, solicitoro antaŭ la superaj kortumoj de Skotlando. Nask.
febr. 1876 en Edinburgh. E-isto de 1908. Kasisto de Skota EF, 1920-27 kaj de UK
1926. Del. al la Komerca Konferenco en Venezia, 1923. Ĉefdel. de UEA por
Skotlando de 1927. Komitatano de UEA, 1931.
Tunizio.
(Afriko). Ankoraŭ en 1893 estis tie abonantoj de „La E-isto“. En 1900-01 tie
estis E-istoj V. Macguel, Combet, Darmandaritz (en Tunis) kaj Colson (en
Ain-el-Asker). En 1904 la movado estis pli vigla ol iam, dank' al la agado de
kapitano A. Capé-Montrosier en Alĝerio. Tiam oni fondis sub lia influo
E-sekcion en la Instituto de Carthage, kies prez. estis Poulain. En apr. li
faris raporton en Tunis ĉe la Geografia Kongreso, kiu aliĝis al la „Delegacio“
Poulain uzis poste (tiam ankoraŭ novan manieron de la propagando) gluadon
de prop. afiŝoj de la Nordafrika EG sur kolonoj de la tramvojoj. En 1907 oni
legis pri fondo de ES en Mehdia kaj Sonsse. Laŭ la Dietterle-statistiko en
1928 E-istoj estis nureu 4 urboj. En 1933 ne ekzistis UEA-del. en la lando.
I. ŜlRJAEV.
„Turismo.
Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club“ alportis
gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo
varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu
provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj,
ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon
okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Nuntempe
funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de
multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urbo eldonis en
E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la
eldonaĵo de la itala „Touring Club“
pri „Milano kaj lagoj de Lombardio“. Kelkaj E-organizaĵoj,
precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo
de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ
fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj,
la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam
aranĝis dekojn da sukcesaj
grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato
de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas
aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan
reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, int.
turistan gazeton ktp.
Turkujo.
La unuaj konataj E-istoj estis Michel A. Arama en Saloniko, S. Kedam en
Istanbul (1901), Mehmed Cevdet bej en Aidin, A. Khatenessian en Kerassunda.
Solon Orfanidis kaj Kakobo Gueron fondis dec. 1909 E-grupetojn kaj 1910 estas
fondita en Istanbul grupeto, titolita T. E-Asocio, kun 10 anoj. Ankaŭ en
Smirna fondiĝis grupo kun helpo de la greka s-ano E. Misailidis. Movadeton
oni rimarkis samtempe en Nazli. (la greka s-ano Johano Sapoundzoglou kaj Sidki
effendi). Grandan servon faris por la E-movado d-ro Anakreon Al. Stamatiadis,
kiu vivis en Istanbul 1913-25. Li fondis en 1920 tie E-Asocion „Bizantio“ kaj
en 1921 samnoman gazeton, sume aperis ĝis jul. 1924 18 n-roj kun 480
paĝoj. En tiu tempo la E-ejo estis tute vasta etaĝo de domego en la
centro de Pera, Str. Sakiz-Agats, Agha Dzami No 8. lukse meblita. La luprezojn
oni pagis krom la kotizoj per la enspezoj de tekoncertoj, aranĝitaj duonmonate,
ekskursoj, la preskostojn de la gazeto pagis krom la abonantoj grupo de
entuziasmaj E-istoj. La registaro montriĝis favora, nur ĝi postulis, ke la stampo de la asocio
portu ankaŭ turkajn literojn. Poste la magistratoj malpermesis la asocian
E-istan agadon, kaj nur 25. apr.1927 oni oficiale permesis la fondon de TEA.
Lastatempe la gazetaro estas pli favora.
En 1931 UEA-del. en 4 lokoj.
Rimarko.
La artikolon tralegis I. M. Krestanov. (Bulgario)
STAMATIADIS.
Türn
Johannes, estono, poŝtoficisto. Nask. 27 majo 1899 en Tartu. Eksa
ŝakmajstro de Estonujo, estrarano de EAE, EIE, prez. de „Espero“ en Tallinn.
Kurso en Parnu. Posedanto de la supera diplomo.
Turno.
ps. de L. Dreher. (v.)
Tur-Strato
4. Romano originale de H. Weinhengst.
1934, 174 p. „Profunda realismo, objektiva rakontmaniero pri la sorto de la falinto de l'vivo, montro de materiala kaj anima mizero.“
Flua, facila lingvo.
Turzó
Peter, hungaro, fervojoficisto. Nask. 7 jun. 1870 en Privigye (nun en Ĉeĥosl.),
mortis 7 jun. 1934 en Gödöllö. En 1919 E-ista ano de la propaganda servo de la
kontraŭrevolucia registaro en Szeged. Fine de la mondmilito fondis ta
gazeton „H. E-isto“, eldonis kaj red. ĝin
dum 1918-23. Unu el la ĉefaj revivigantoj de la H. E-movado post la
milito.
Tuschinski
Anna, germanino (aŭ polino?). Nask. 4 dec. 1841. Pioniro de E en Danzig de
1907, plej agema membro de la loka societo. Dum la XIX UK oni nomis ŝin „E
Patrineto“.
Tutmonda
Asocio Kolektanta. v. Kotektado.
Tutmonda
Biblioteko je la memoro de Tolstoj, trad. Kabanov kaj Ŝarapova.
1912, 9 kajeroj entute 280 p. Religia kaj filozofia enhavo.
Tutmonda
Esperanta Junulara Asocio v. Junularo.
Tutmonda
Espero. Kvankam TE nomiĝis organo de la kataluna E-istaro kaj eĉ
de jan. 1909 ĝis la apero de „Kataluna E-isto“ en apr. 1910 mem havis la subtitolon
„Kataluna E-isto“, ĝi enhavis tiom da modelaj tradukoj kaj originaloj de
bonaj literaturaĵoj, ke ĝi ankaŭ estis multe legata en
eksterlando, tio estis la kaŭzo, ke ĝi de julio 1910 ankoraŭ
aperis nur en E, kaj ke ĝi malaperis tuj je la komenco de la milito. TE
tute regule aperis de jan. 1908-majo junio 1914, IV-+12-16 p. 24x17. Paĝonombro:
1908:12xIV+192; 1910: 10x IV+160;1911;
9xIV+136; 1912: 9xIV+108; 1913: 10xIV+ 120; 1914: 5xIV+60. Eld. Societo
Espero Kataluna. Red. E. Halabader, M. Casas, Frederik-Pujula Y Vallos.
P. TARNOW.
Tutmonda
Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas
de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.
Tutmonda
Jarlibro E-ista. v. Jarlibroj.
Tutmonda
Kolektanto. Kvaronjara gazeto, organo de TAK. Aperas de 1930. 23x15 cm.
Red. d-ro J. Takács, Nagymaros, Hung. v. Kolektado.
Tutmonda
Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (TLES). Int. organizo de anarkistaj
E-istoj, fondita en 1924. Eldonis organon „Libera Laboristo“, aperinta
neregule. (v. Laborista movado.)
BRUIN
Tutmonda
Polica Ligo. v. Polico.
Twombly
(tŭombli) John Fogg, usonano. Nask. 2 febr. 1870 en Sanghai (Ĉinujo).
Fondinto de EG en Boston (unua en Usono) kaj prez., 1905. Kunfondinto de Amerika
EA, 1905, sekr. 1905-08. Red. de. „Amerika E-ista Revuo“, 1907-08.