Oba
(ooba) Joŝifuĝi, japano, mara oficiro. Nask. 10 jul. 1886 en Hukuoka-ken,
mortis 28 dec.1925 en Tibaken. Verkis ,Maristan Terminaron' (E-J kaj J-E),
1922.
Oberrotman
Adolf, oficisto en Varsovio. Nask. 20 febr. 1893. Tre aktiva E-isto. Dum
1917-25 del. de UEA. Nun reprezentanto de multaj E-aj revuo kaj movadoj. Kunlaboris en multaj E-aj
gazeto. Aparte eliris de li (kune kun Jung) ,Lastaj Tagoj de D-ro L. L.
Zamenhof.'
Obrastsoff
Vadim' Victor, kanadano, radioteknikisto. Nask. 1897 en Rusujo. E-isto de 1914.
Aŭtoro de multaj poeziaĵoj en E Prez. de Kozmodemianska EG 1915;
prez. de Kazana ES 1917-23; dir. de Kazana E instituto; prof. de E en Kazana Univ.
kaj Kazana Kom. Univ.; gvidinto de E-kurso en Aarbin (Manĉurio); fondinto
de EG en Edmonton, Grande Prairie kaj aliaj lokoj en Prov. Alberta (Kanado).
Occidental
(okcidental). Lingvoprojekto, kies aŭtoro estas E. de Wahl, 1922. Fleksia
lingvo de „okcidenteŭropa kulturo.“ La forlaso de la perfekte aglutina
principo, la rompo de la radik-neŝanĝebleco de radikoj kaj
vort-elementoj, la esence eŭropa limigiteco de la lingvo malhelpas al
ĝi penetri en la neokcidentajn landojn. Ĝia nekompareble pli granda
malfacileco rifate al E, ĝiaj pli malgrandaj ellaboriteco kaj praktika elproviteco,
la manko de tia ampleksa aplikado, kia jam estas atingita de E, kaj fine la
principoj de la individua „lingvo-diktaturo“ faras ĝin tute fremda al la
vastaj amasoj. Krome, la diversaj sistemoj plej energie kontraŭbatalas
unu la alian, kio estas bone komprenebla el antagonismo karakteriza pri
individuaj klopodadoj. Wahl nomas la sistemon Interlingua
-
lingvo esence itala; la interlingvistoj nomas la sistemon Occidentallingvo de
l' Entente-imperialismo, ktp.
O'Connor
James Charles, irlandano, d-ro fil. Nask. en Cork, mortis 75-jara en Faversham,
Anglujo. La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al E kaj
ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj
preskaŭ la sola instruilo por angloj. Redaktis monatan gazeton ,La E-a
Instruisto'.
Odusseias.
Eposo de Homeros, el la antikva greka trad. W. J. A. Manders. 1933, 294 p. „Unu
el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto
anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti
ĉion al la nova lingvo.“ (F. G., Espero Katolika, 1933, p: 140.)
Offret
(ofre) Albert, franco, prof. de mineralogio ĉe la Univ Lyon. Nask. en 1857
en Douai. Delegito de Francujo en pluraj kongresoj. En 1911 kreis en Beyrouth
francan instruadejon. En 1927 klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de
Ampère en Poleynieux (apud Lyon). Jam en 1901 li verkis serion da
artikoloj pri E en grava ĵurnalo „Lyon Republicain“. En 1902 li organizis
ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgeseblan paroladon de Boirac;
kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de ,Touring-Club‘ malfermis la
unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan
Lyon'an grupon, kies sekr. li restis ĝis
1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Lyon'a grupo pri la „disvastigo
de E en la mondo“, 1904.
Oficiala
Gazeto E-ista, estis la organo de la E-ista Centra Oficejo (CO). La unuaj
paĝoj de la kajeroj de OGE ĉiam enhavis la oficialajn komunikojn
(ekz. lingvaj demandoj, preparaj kaj findokumentoj de la UK-j, propono kaj diskutoj ktp.) kaj la restanta parto
sciigojn de la CO kaj la E-aj ligoj, asocioj ktp., listojn de societoj,
oficejoj ktp., sciigojn pri gazetoj, literaturo kaj diversaĵoj. Krom verda
kovrilo ĉiu kajero enhavis 4-8 verdajn kromfoliojn kun anoncoj kaj negravaj
sciigoj. Red. generalo Hebert kaj G. Chavet. Entute aperis de junio 1908-majo
1920-77 kajeroj en 7 vol. 313, 287, 391, 422, 282, 24, 190 p. da teksto kaj
multaj kromfolioj 25x16 de an. 1921-jan. 1922-4 ka eroj (6 n-roj.) 4xIV+192 p. 24x16.
v. Esperantista Centra Oficejo.
P. TARNOW.
Oficiala
Jarlibro de la E-movado. Kun tiu ĉi titolo de 1924. Unu el la plej
gravaj manlibroj en E, eldonaĵo de UEA. Red. ĝis 1920 H. Hodler, poste H. Jakob. La jarlibroj enhavas la adresojn de la
delegitoj, informojn pri la tuta E-movado, artikolojn pri la historio,
literaturo, movado de E, krome aliajn artikolojn, precipe instruajn kaj
dokumentigajn, kiuj povas interesi la int. legantaron. La suba tabelo montras
la paĝonombron de la jarlibroj.
1908
23 1923
280
1909
539 1924 400
1910
279 1925 468
1911
157 1926 428
1912
198 1927 512
1913
310 1928 608
1914
354 1929 480
1916
132 1930 406
1920
230 1931 420
1921
234 1932 320
1922
284 1933 452
Nombro de la e-roj - 1908 : 1250, 1913 :
7000, 1920 : 4000, 1925 : 10000, 1933 : 9000 (l. jarlibro 1933, p: 56 kaj 102-103;
BIL, p: 441-442.)
Oficialaj
vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj
oficialigitaj de la Akademio en la „Aldonoj
al la Universala Vortaro“. Ĝis nun oni kunmetis kvar tiajn Aldonojn (1909,
1914, 1921, 1929). En 1930 aperis en la redakto de Grosiean-Maupin la Plena
Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale
uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena
Vortarego (revo de Z) kaj ne volis havi oficialan karakteron, la plejparto de
la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala.
KALOCSAY.
Oficiala
Klasika Libro de Esperanto. Red. Grosjean-Maupin, Franca-angla-germana parto,
1924, 120 p., itala-hispana-portugala parto 1927, 118 p. Vortaroj de la
oficialaj radiko kun nacilingvaj tradukoj. „Libro pli oportune uzebla, pli
preciza, pli plena, ol la iama ,Universala Vortaro'.“ (G. S. ,E', 1925, p: 5.)
Ogata
Tomosaburo, (,-roo), japano d-ro med. prof. de fiziologio en Imp. Univ de ,Tôkyô‘.
Nask.: 31 jan. 1883 en Osaka. E-isto de 1923. Du med. raportoj pri rizmalsano
originale en E, 1925. - (Kuw.)
Ohaŝi
(oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Nask. 27 okt. 1889 en Yokosuka.
E-isto de 1906. Pionira laboranto en Y., lulila loko de J E-movado. - (Kuw.)
Ohlsson
(ulson) Carl Emil, svedo, fil. magistro, ŝtatlerneja instruisto de modernaj
lingvoj. Nask. 18 okt. 1885 en Malmö. E-isto de 1904 kiel gimnaziano per
legado de artikolo de P. Ahlberg. Estis estrarano de SEF. Sekr. de SEI 1932-33.
Vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de E. En 1927 faris E-paroladojn pri
Svedujo en 35-36 lokoj de Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo.
Kursoj, artikoloj. Verkis lernolibron laŭ ideogramatiko, 1925, S-E kaj
E-S poŝvortarojn, 1928.
Ohshlma
(ooŝima) Hiroshi, japano, prof. de agronomia fakultato de Imp. Univ. de
Kysyu. D-ro scienca. Nask. 5 nov. 1885 en Ooita-si. Verkis: „Hermafrodita
Marstelo, Asterina botheri Gotoa, Annotationes Zoologicae Japoneses, Vol. 12,
No 1., 1929.
Oiahi (ooiŝi) Wasaburo, japano, meteorologo,
dir. de Aerologia Observatorio de Tateno. Ĉefdir. de JEI Nask. 15 marto
1874 en Tosu, Sagaken. E-isto de 1910. Komitatano de ISAE. Eldonis dikan,
grandformatan (30x22 cm.) nur E a Raporton de la A. O. de T., No. 1 1926 -- No
6. (1931), entute 1246 paĝojn. Kuraĝa E-pioniro sur scienca kampo.
Ojala
Leo Konrad, finno komercisto (importo kaj eksporto). Nask. 16 nov. 1891 en Helsinki.
E-isto de 1918. Kursoj. E-a sekr. de F-a Foiro 1922-23, red. ,Ekonomiaj Fortoj
de F.' 1922
Oka
Asajiro, japano, eksprof. de alta pedagogia lernejo de Tokyo. Fama biologo.
Popularigis Darvinismon en J. Nask. 18 nov. 1868 en Sizuokaken. E-isto de
marto 1891, plej malnova J. E-isto. Ellaboris projekton de int. lingvo „Zilengo“, 1890, sed tiam ne blikigis ĝin.
Oka Hidemiti, japano, filo de O. A., zoologo,
lektoro de scienca fakultato de Imp. Univ. de Tokyo. Nask. 2 okt. 1902 en
Tokyo. Verkis „Pri la uzado de sufikso um“, La Revuo Orienta, Vol. V., 1924; „Mendelismo“
R. O., Vol. VI., 1925.
Okamoto Joŝicugu, japano, instr. en kolegio, ĉefsekr.
de JEI de 1933. Diligenta E-logo unuklasa kaj energia laboranto. Nask. 3 marto
1900 en Ayama-gun Mie-ken E-istiĝis 1919, estante studento de tria nacia
kolegio, Kyoto. 1926-29 kaj 1933- ĝis nun red. de ,La Revuo Orienta'. 1930
kun Kawasaki eldonis gazeton ,E-ologio' (J). Verkis ,Fonetika Studo de E' (J),
detala, 1925 Trad. el „Koĵiki“ J
mitoj, plej malnova historio de J-ujo,
kompilita en la VIII-a jarcentoj, R. O., aŭg., sept. 1925, apr., sept.
1926. Verkis: ,Nova Vortaro E-J', 1926 (preciza, populara, jam pli ol 42 eldonoj).
,Nova Vortaro j-E', enkompostado (la plej multpaĝa el ĉiuj
nacilingvaj E vortaroj). Ano de Hermesa Rondeto (farmaciista E-grupo) kaj
kunlaboris por „Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J Farmakopeo“,
1930. L K. de 1933. Lia edzino Aiko O. helpegas lin en E-verkado.
Otlaod
Nils, norvego, instr. en Stord. Nask. 10 jun 1882 en Valestrand. Prez. de la
komunuma estraro. E-iĝis pere de sia amiko H. Midthus. En la komenca
periodo li multe propagandis inter gekolegoj kaj per artikoloj en la gazetaro.
Kursgvidinto en Haŭgesund 1910 kaj 1912 en Stord 1932 infankurso.
Okultismo. „Esperanta Psikistaro“, estis iniciita de A.
Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per E“
pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo, k. t. p. Rektoro Boirac
skribis en 80 paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la
Belga Federacio Spiritista en 1910: „E-ismo
kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras
transpaŝi la limojn de la videbla monda kaj penetri en pli profundan
regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu
realeco. Simile Eisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de
la tuta homaro.“ La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la
antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante
ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 E-istoj.
La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj
fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Kraków, 1912, sed la
tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 A. W. Thomson fondis
Psiĥan E. Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj
fenomenoj. En 1913-14 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno
dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto
pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la
milito aperis de fama ĵurnalisto W. Stead „Kial mi scias ke mortintoj
revenas“ en 1917 en Boston. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu
el ili aperis, kiel aldono de HDE en 1925 kaj aparte france kaj E-e en dekmil
e-roj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis E. Grosjean-Maupin.
Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj E-istoj. Membroj
de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Splrito,
La Blankaj Fratoj en Bulgarujo, Ruĝkrucanoj, Swedenborganoj kaj Teozofoj
uzas E-n en siaj eldonaĵoj, kelkaj
el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de
Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis E-an flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri
la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nürnberg. Poste nur
la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro
Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Z, nefinita, estis plano de
artikolo pri senmorteco de l‘ animo.
P. BALKANYI
Olden
O. F., norvego, gimnazia rektoro en Stavanger. Konata pacifisto, prez. de la N. Pacasocio de 1930, red. de pacifista
gazeto. E-isto de 1920. Prez. de la klubo „La Tagiĝo“ en S. 1922, gvidis
en l923 kurson kaj instruis „per lumbildoj“. Reaktiviĝis 1932,
kunaranĝinto de la Cseh-metoda kurso gvidata de Seppik, 1932.
Oliván
Heroando Salvador, hispano, oficiro de la kuracisthelpantaro de la mararmeo.
Nask. 16 apr. 1889 en Cinco Olivas (Zaragoza). E-isto de 1928. Gvidis kursojn,
fondis 2 grupojn.
Omlor
August, germano, distrikta prokuroro. Nask 13
marto 1888 en Breitenhach. Multe laboris en kleritgaj unuiĝoj,
paroladisto kaj verkanto de dialektaj poemoj. E-isto de 1905, aktivulo de 1910.
Fondis en 1911 la EG en St. Ingbert, en 1913 EL por Saargebiet kaj Westpfalz,
en 1923 kunfondis EL Saarteritoria. Multaj ekspozicioj kaj prop. paroladoj. UEA-del.
de 1911, ĉefdel. 1924. Red. de ,Okultismo' en 1913/14. Historio antaŭmilita
de E en S. en manuskripto ĉe GEI.
Onnen
M. F., nederlandano. Mortis 64-jaraĝa en Hago 25 jun. 1933. Dum pluraj
jaroj ĉefdel. de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por E.
Onhaŝi
Kaiziro, (ps. Ooha i Rendo), japano, pentristo de akvarelo per ĉina inko.
Nask. 2 aŭg. 1897 en.Tôkyo. Studis ekonomion en Keiô Univ. E-isto de
1928. Fondinto de „Arĝenta Kunsido“;, tre fama kunsido de babilado. -
(Kaw.)
Ooi
Manabu, japano. Nask. 22 apr. 1887 en Hiroŝima-si. Unue nomigis
Takabatake, de 1920 Ooi. Estro de laboratorio. Administris internajn aferojn
de la oficejo de JEI, kies dir. li estis.
Oojama
Tokiŭo (E-e E. T. Montego), japano, taksiaŭtoposedanto. Ĉefkomitatano
de Korea EI. Nask. 25. febr. 1898 en Koriyama-si, Hukusima-ken. En 1925
eldonis gazeton ,La Orienta Lumo'. Ĉefa, laborema aganto en Koreujo.
Oomoto.
El religiscienca vidpunkto moderna sekto de ŝintoismo kun tute aparta
karaktero. La komenco de tiu ĉi spirita movado estis inaŭgurata per
la „diposedo“ de s-ino Nao Deguĉi,
tiam malriĉa kamparanino. En 1892 okazis la inaŭguro kaj post ses
jaroj alvenis la „majstro“ Onisabro
Deguĉi (v.), adoptita filo de la „fondintino“. Komence la movado
disvastiĝis malrapide kaj la japana registaro miskomprenis ĝiajn
celojn. Unu fojon soldatoj eĉ detruis la templon de O. en Ayabe kaj
ankaŭ la tombon de la fondintino. Hodiaŭ tiuj persekutoj estas afero
de pasintaĵo kaj O disvastiĝas kaj evoluas pace.
Enkonduko
de Esperanto. Jam antaŭ longaj jaroj majstro Deguĉi, ĉefo
de O., sciis pri la ekzisto de E kaj deziris ĝin enkonduki, kiam la okazo
estos favora. Tiu tempo alvenis en 1923, kiam oni komencis organizi tiujn grandajn kursojn, el kiuj eliris la pioniroj
de E.-movado inter O-anoj. La unua kurso okazis en Ayabe (Centro de O.), kiun ĉeestis
majstro Deguĉi kun cento da ĉefgvidantoj de O. De tiu tempo konstante
E estas aktive propagandata de O-anoj en ĉiuj partoj de Japanujo kaj la
kolonioj.
Fondo
de UHA. En 1925 fondiĝis Universala Homama Asocio (UHA), kies prez.
fariĝis majstro Deguĉi, la vicprez. estas Uĉimaru. La centro de
UHA troviĝas en Kameoka, Kioto-hu, Japanujo. La oficiala lingvo de UHA por
fremdaj rilatoj estas E. La celo de la Asocio estas „laborado por ideala mondo,
per pacaj rimedoj“. En la jaro de la fondiĝo UHA sendis sian
propagandiston Koogecu Niŝimura al Eŭropo, kiu fondis en Paris la
Eŭropan Oficejon de UHA. Niŝimura laboris en Paris ĝis 1932 kaj
poste li daŭrigis sian laboradon en Japanujo.
Esperanto
Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E en
Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, dir. estas Uĉimaru. Ĝi
aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj
radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn,
starigas lernejojn.
Gazetoj.
O kaj ĝiaj subfakoj eldonas dekojn da grandaj gazetoj, en kiuj O.
propagandas ankaŭ E-n. Precipe rimarkinda estas ,Zinrui Aizen Sinbun', kiu
aperas trifoje dum monato en Tokio kaj estas legata de pluraj centmiloj. Dum
jaroj O. eldonis tri gazetojn en E: ,Oomoto', ,Oomoto Internacia', kaj ,Verda
Mondo'. Nun aperas la du lastaj, ambaŭ en rimarkinda amplekso kaj kun
varia enhavo.
Centra
Oficejo estas en Kameoka, kie troviĝas la granda kaj moderna presejo
de O., enhavanta E-fakon kun E-istaj kompostistoj. En la oficejo laboras
ĉ. 25 ge-E-istoj, dividitaj en tri fakoj: Oomoto, propagando per E kaj
Verda Mondo. E estas vere vivanta lingvo en la O: Teritorio de Kameoka, kie
laboras 400 gejapanoj kaj unu eŭropano, preskaŭ ĉiuj komprenas
E-n kaj sur la stratoj sonas ĉie nia lingvo. Kursoj kaj kunvenoj okazas
preskaŭ sen halto ĉiutage. Sed ne nur la centro ankaŭ la
regionaj centroj de O., el kiuj estas dudek en Japanujo, estas veraj fontoj de
E-ismo.
La aliĝo de O.-movado en Japanujo
estis granda puŝo al la ĝenerala E-propagando en la lando kaj dank'
al sia eksterlanda propagando per E O. ankaŭ helpas la int. movadon.
Laŭ J. MAJOR.
Ooŝima
Joŝio (ps. Takagi-Hiroŝi), japano. Nask. 6 aŭg. 1905. Unu
el la fondintoj de J proleta E-movado.
Nun eldonadas gazetojn ,Studo pri la Lingvo Int'. (serioza, studema ĉefe
pri la ideologioj de la movado) kaj ,E-a Literaturo' (organo de J-a E-Lit.
Societo). Trad. al J. „Analiza historio“ de Drezen; (el la rusa kun alia persono)
„Lingvoscienco kaj Int. Lingvo“ de Spiridoviĉ, 1932. Trad. el la japana ,Forpelataj
homoj' (novelo de Koreo); 1933.
Orengo
Rinaldo (ps.: Mevo; Kosmopolito; ro), italo, d-ro, inĝ. Nask. 13 nov. 1895
en La Spezia. E-isto de 1920. Kunfondis grupojn en Brindisi kaj La Spezia.
Vicprez. de IEF en 1926-28. Fondis en 1930 en Milano la oficejon „E Centro
Itala“. Paroladoj; prelego ĉe Somera Univ. en Edinburgh. Verkis pri
teknikaj temoj ankaŭ en E. Sub direktado de inĝ. Rosher el S. Francisko,
li kunlaboris por la E-traduko de V-a volumo de Schlomann-vortaro, kreis
sistemon de teknikaj vortaroj „Oro“, akceptitan de la komisiono por konvencia
helplingvo de la Unio de Int. Foiroj, tradukis la gvidlibron ,Milano kaj Lagoj
de Lombardio' kaj verkis ties fakajn vortaretojn. Tradukaĵoj drama poemo „La
Cena delle Beffe“ de Sem Benelli; poemo kaj prozaĵo de G. Leopardi; „Un
Curioso Accidente“, komedio de Goldoni. Poemoj, rozaĵoj, artikoloj en
E-revuoj. L. K. Kunred. de ,Lingva Kritiko', aldono de HDE.
Oreŝkov
Georgi, bulgaro, doganperisto, antaŭe telegrafoficisto. Nask. 1864 en
Koprivŝtica, logas en Burgas. Aliĝis al E en 1899. Eldonis gazeton
,Rondiranto', verkis broŝuron kaj lernolibron en 1900, fondis en Plovdiv
E-klubon. Kunlaboris al ,L' E-iste' kaj ,Tra la Mondo‘.
Organizo.
En la UK 1911 la deziro al int. organizo akiris pli konkretajn formojn. Oni
starigis komisionon por studi tiun problemon kaj jam akceptis regularon
pri „Rajtigitaj Delegitoj“. En la UK 1913
la kongreso akceptis regularon por „Int. Unuiĝo de E-istaj Societoj“, (IUES), al kiu aliĝis diversaj naciaj
societoj. Tamen pro eksplodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive
funkciis. La UK 1920 reprenis la demandon kaj elektis komisionon por prepari definitivan solvon por
tiu problemo.
En la UK 1922 la jam tiel longe pendinta problemo pri
ĝenerala int. organizo fine trovis praktikan solvon. Malhelpo ĝis
tiam estis la iom malsamaj interesoj de la ekzistantaj organoj de la movado. Ĉe
unu flanko troviĝis la tiel nomataj Oficialaj Institucioj, grupiĝantaj
ĉirkaŭ la Cenha Oficejo en Paciro. Ili deziris bazi la int.
organizon sur la naciaj prop. societoj, kiuj devus kuniĝi en ia int.
societo, kia estis jam la en 1913 starigita IUES. La rajtigitaj delegitoj, t.
e. delegitoj de naciaj societoj, pagintaj certan kotizon, kiuj pro tio havas
la solan voĉdonrajton en la kongresoj, baziĝis sur la samaj
principoj. Sed aliflanke staris la jam bone organizita UEA kun siaj individuaj
membroj tra la tuta mondo, kiu ĝis tiam ne apartenis al la oficialaj institucioj
de la movado. Multaj deziris la int. organizon bazitan sur tiu jam regule
funkcianta int. asocio. Iom da antagonismo inter Parizo kaj Geneve kaj personaj
influoj malfaciligis dum longa tempo la trovon de kontentiga solvo.
Dum la vojaĝo al Helsinki d-ro
Privat, tiama prez. de UEA kaj Chavet, ĝenerala sekc. de la Centra Ofieejo, ridiskutis la problemon kaj sukces s veni al
projekto de interkonsento, submetota al la kongreso. Forlasante nun la ideojn
pri la antaŭa IUES kaj pri la rajtigitaj delegitoj, la UK en Helsinki 1922
venis al la jena organiza sistemo.
Oni kreis novan komitaton, la Konstantan
Reprezentantaron de la Naciaj Societoj (KR), konsistantaj el reprezentantoj de
la prop. societoj, kiuj pagas kotizon proporcian al la nombro de siaj anoj. La
KR, kiu elektis prezidanton kaj sekretarion-kasiston, havis siajn kunvenojn dum
la kongresoj kaj konferencoj kaj prizorgis la rilatojn kaj kunlaboron inter la
aliĝintaj naciaj societoj.
Plue UEA estis ankaŭ akceptata kiel
oficiala institucio, unuiganta la individuajn E-istojn.
Por ke estu gvida centro por la tuta
movado, oni fine fondis Centran Komitaton, konsistantan el 6 membroj
diversnaciaj, pri kies elekto KR kaj UEA devas interkonsenti. Do la CK ne
enhavis reprezentantojn, elekfitajn 3 de KR kaj 3 de UEA, sed ĝi estis
grupo de 6 membroj, pri kiuj ambaŭ organizaĵoj devis akordiĝi.
La nomo de la CK estis poste ŝanĝata en tiun de Int. Centra Komitato
- ICK. Ĝia sidejo estis ankaŭ en Genève. Ĉar la anoj de
ICK loĝis en diversaj landoj, iliaj interrilatoj estis ĉefe skribaj,
sed dum la kongresoj ili havis siajn apartajn kunvenojn. Estrho de la oficejo
en Genève estis ĝenerala sekretario, kiu poste ricevis la titolon
de direktoro.
Dum la kongresoj ankaŭ okazis
komunaj kunsidoj de ICK, KR kaj la komitato de UEA. Tiuj kunvenoj kvazaŭ
funkciis kiel parlamento de la movado, ĉar al ili apartenis la studo de la
organizaj problemoj kaj la leĝdonanta povo, antaŭe prizorgitaj de la
ĝeneralaj kongreskunsidoj. Post 1928 tiuj komunaj kunsidoj ricevis la nomon de kunsidoj de la Ĝenerala
Estraro“.
Tasko de la ICK estis la ĝenerala
gvidado de la movado. Ĝi reprezentis tiun movadon por la ekstera mondo,
organizis la kongresojn kun la helpo de la Loka Kongresa Komitato, prizorgis la
eldonon de la Oficialaj Dokumentoj, administris centran kason ktp. Siajn
enspezojn tiu kaso ricevis el la kontribuoj de KR kaj UEA, el libervolaj
subvencioj de tielnomataj patronoj de ICK, kaj el procentaĵo de la
kongresaj kotizoj.
La nova formo de la organizo ne kontentigis
multajn. Precipe oni plendis pri la duobleco de la movado, kiu postulis apartajn kotizojn por
la naciaj kaj la internaciaj organizoj. Tial la organiza problemo ree aktualiĝis
en la UK de Antwerpen en 1928. Oni tie ree elektis komisionon, sed dum la
sekvantaj kongresoj en Budapest, 1929 kaj Oxford, 1930 oni spertis, ke estis
tre malfacile veni al solvo, kiu povus kontentigi ĉiujn partiojn kaj kiu
precipe ne postulos tro altajn kotizojn de la membroj. Pro tio oni decidis en
Krakovo en 1931 forlasi dum kelkaj jaroj la reorganizan demandon kaj klopodi
dumtempe plibonigi la funkciadon de la ekzistantaj organizaĵoj.
Dum la UK de Parizo 1932 la Kontrakto de
Helsinki venis al surpriza kaj neatendita morto. En kunveno de KR, kie
malnova franca kaj nova brita proponoj estis sur la tagordo, la franca societo
venis subite kun nova propono, kiu enhavis kelkajn principojn kun tre vasta tendenco
pri reorganizo. La plimulto akceptis la proponon malgraŭ energia protesto
de kelkaj naciaj societoj kontraŭ tiu procedo.
La akceptita rezolucio simple deklaris
la Kontrakton de Helsinki nuligita kaj enhavis decidon pri tasko de UEA, kiu
certe estis ekster la kompetenteco de la kunveno de KR.
En sekvanta kunveno de la Ĝenerala
Estraro la prezidanto de UEA esprimis sian fortan bedaŭron pro la tiel
abrupta rompo de la kontrakto kaj rezervis al UEA ĉiujn rajtojn rilate al
la akcepto de la nova statuto, ellaborata tuj post la kongreso de komisiono de
7 personoj.
Dum du jaroj la konsekvencoj de la
decidoj, faritaj en Parizo, maltrankviligis la animojn en la E.-a movado kaj
ofte minacis detrui ĝian internan pacon.
La komisiono, elektita por la ellaboro
de la nova statuto, en kiu UEA rifuzis partopreni, finis sian laboron en nov.
1932 kaj proponis la fondon de Universala Federacio E-ista UFE. Tiu federacio
estus organizaĵo, formota de la naciaj societoj, kiu samtempe transprenus
la taskojn kaj grandparte la organizan sistemon de UEA, kaj do ne lasus lokon
al UEA kiel memstara organizaĵo. La UFE formale starigita de la komenco
1933, havis ne tre prosperan kaj mallongan vivon. UEA rifuzis partopreni en
ĝi; granda parto de la naciaj societoj restis firme aŭ provizore
ekster ĝi kaj nur relative malmultaj societoj, sub la gvido de la ĝisnuna
ICK, akceptis la novan organizan formon. En kunveno de UFE en Geneve en majo
1933 ĉeestis nur tre malmultaj reprezentantoj de landaj societoj.
La danĝero, ke tiel la movado disfalos
en du konkurencajn kaj eble malamikajn partojn, grupiĝantajn ĉirkaŭ
la malnova UEA kaj nova UFE, estis evidenta. Feliĉe dum la sama kunveno en
Geneve la reprezentantoj de UFE trovis okazon priparoli kun la gvidantoj de
UEA kaj per bona volo de ambaŭ flanko oni venis al „Plano de Genève“,
kiu almenaŭ promesis pli bonan ŝancon al harmonia solvo de la problemo.
Kunvenis la Kongreso de Kolonjo en 1933
kaj kunsidis la reprezentantoj de naciaj societoj kaj de UEA por ellabori
definitivan interkonsenton. En multaj longaj kunvenoj okazis la malfacilaj
kaj penplenaj intertraktoj, sed fine, dum la ferma kunsido de la kongreso, la
reprezentantoj povis solene subskribi protokolon, kiel resumon de la faritaj
decidoj, kiu ricevis la nomon de „Interkonsento de Kolonjo“.
Ĝia esenca enhavo estas la jena:
UEA estas la tutmonda organizaĵo
de la E-a movado. Al ĝi la naciaj societoj povas aligi siajn membrojn
kolektive por malalta kotizo de duona svisa franko. Flanke de tiu „simpla“
membreco, la naciaj societoj akcelos la aliĝon de „aktivaj“ membroj de
UEA laŭ la kondiĉoj de la ĝisnunaj
ordinaraj membroj de UEA. La gvidado de la nova UEA estas en la manoj de Int.
Komitato, konsistanta el a, membroj, elektotaj de la naciaj societoj,
aligintaj siajn membrojn; b, membroj, elektotaj de la delegitoj en aliaj
landoj; c, membroj, alelektotaj de la nomitaj du kategorioj, ĝis triono
de ilia propra nombro. Centra Estraro, elektota de la komitato, funkcios kiel
administra estraro. Dum kongresoj okazos
kunsidoj de la „Konsilantaro de la E-movado“, por aŭskulti raportojn
ktp. Ĝi konsistos el la komitatanoj, la ĉefdelegitoj, la honoraj
membroj, la dumvivaj membroj ktp.
Ŝajnis, ke la Kolonja Interkonsento
malfermos la vojon al pli trankvila estonteco en la movado, sed la faktoj ne
realigis tiun esperon. UEA adaptis sian statuton al la nova situacio kaj la
estraro preparis skriban voĉdonon por la elekto de la komitatanoj de la
kategorio c, kaj de la Centra Estraro. Sed denove venis opozicio, ĉefe
de la franca nacia societo, kiu postulis la ripeton de la voĉdonado en la
UK de Stockholm 1934 anstataŭ la skribaj elektoj. Polemikoj en cirkuleroj
kaj gazetoj anoncis novajn malfacilaĵojn dum la estonta kongreso.
En
aŭg. 1934 pli ol 2000 partoprenantoj en la UK de Stockholm dum krizaj
ekonomiaj cirkonstancoj denove donis belan pruvon pri la kreskanta forto de la
E-a movado. Sed en la komitataj kunvenoj ree naskiĝis la internaj
konfliktoj. Okazis la elekto por la alelektotaj membroj de la komitato, kiu
donis tute alian rezultaton ol la antaŭaj skribaj voĉdonoj. Karsch,
la ĝisnuna vicprez. de UEA, d-ro Privat, la red. de la gazeto E' kaj
Andreo Cseh, ĉiuj de longa tempo anoj de la komitato, ricevis la plej malmultajn voĉojn kaj pro tio
ne estis reelektataj en la komitato. La
prez. de UEA, Stettler, trovis en tio kaŭzon por demeti la prezidantecon.
Lin sekvis Karsch kaj Mans Jakob, direktoro de UEA. En la kongresa kunsido, kie
tiuj decidoj estis konigataj, ili kompreneble vekis grandan konsterniĝon.
Speciala kunveno, kunvokita por klarigi kaj diskuti la situacion, vidis
grandan tumulton, aŭdis ekscititajn kaj eĉ ofendajn vortojn. Nur
kun granda peno oni sukcesis trankviligi la animojn kaj revoki la deziron al
paca kunlaboro.
Dume la nova estraro de CIEA, sub
prezido de generalo Bastien, staras antaŭ grandaj malfacilaĵoj,
kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.
(Prenita el la verko „Historio kaj
organizo de la E-a movado“ kaj el artikolo en „La Praktiko“, okt. 1934.)
J. R. G. ISBRÜCKER.
Notoj de C. C. Goldsmith pci la historio
1932-33. (1) Oni tute ellasis la fakton, ke la nova propono estis necesa, ĉar
UEA reduktis sian subvencion al ICK de 2500 ĝis 500 svisaj frankoj, kaj
sekve la malnova organizo ne povis vivi. - (2) Ne la franca societo faris la
novan proponon en 1932, sed la brita, franca, germana, kaj itala societoj kune
faris ĝin. - (3) La Komisiono esperis, ke UEA estus la nova int. organizo, kaj tiucele oni
proponis, ke ĝi prenu du el la sidoj en la Komisiono, sed ĝi rifuzis.
Krome, tuj post la kunveno de la Komisiono, laŭ peto de ĝia membraro,
ni proponis, ke UEA estu la titolo de la nova organizo, la UEA-oficejo estu
ĝia centro, kaj ke se eble, Settler estu la unua prezidanto. Merchant
eĉ konsentis eksigi por tion permesi. UEA tute ne respondis al la propono
kaj nur post tio oni starigis UFE-n. (4) Fakto estas, ke en la unua monato 11
socletoj aliĝis al UFE, inkluzive Francujo, Itatujo, Svedujo, Britujo,
kiuj estas inter la plej gravaj societoj. (5) La kunveno en Genève en
maja 1933 estis aranĝita, laŭ propono de BEA, nur por interrilati kun
UEA por vidi ĉu lastmomente oni povus trovi interkonsenton. UEA rifuzis
partopreni, kaj nur estis pro la persona interveno de Schoofs, UEA ĉefdelegito en Belgujo, ke Stettler konsentis
renkonti la aliajn ĉeestantojn. - (6) La interkonsento de Kolonjo povus
esti atingita du jarojn pli frue se UEA nur estus konsentinta diskuti la
aferon, ĉar ĝi estas preskaŭ laŭ la propono farita de BEA
en majo 1931. - (7) Oni tute ellasis la fakton, ke oni postulis la ripeton de
la voĉdonado en Stockholm pro la fakto, ke la skriba voĉdonado estis
erare farita, ĉar oni permesis en tiu ke personoj voĉdonu por si mem.
Orientaj
fabeloj. De Doroŝeviĉ,
el la rusa trad. Hohlov. 1924, 66 p. „Humoraj, trafaj satiroj, vestitaj per la
vualo de orienta kostumo. Tiel ili povis
vipi la rusan caran reĝimon, mokante la nekompreneman cenzuron. E-igo tiom
taŭga, kiom la originala teksto estas sprita.“ (G. S. ,E', 1924, p: 188.)
Oriento.
Kvin n-roj de ,Ilustrita Biblioteko', tradukoj kaj originalaĵoj. 1928. „Bona
elekto por iom malkovri al ni flankojn de la orienta vivo aŭ animo.“ (G.
S. ,E', 1928, p: 106.)
Oriento.
Tute unika revuo, kiu celis konatigi la historion, etnografion, literaturon
ktp. de la orientaj landoj. Red. Seriŝev en Harbin. La I-a n-ro eliris en
jul. 1925 kun 114 p. kaj 33 bildoj, la 2-a kaj lasta enhavis 96 p. kaj 28
bildojn, 26xl8. P. TARNOW.
Originala
Verkaro de L. L. Zamenhbof. Kolektita kaj ordigita de J. Dietterle, 1929. 605 p. „Ĝi
estas rimarkinda kolekto de antaŭparoloj, artikoloj, traktaĵoj,
paroladoj, leteroj kaj poemoj. Grandaparte la enhavo de la libro venis el
fontoj malfacile konsulteblaj, kaj multo neniam antaŭe estis presita. La
volumo ĵetas lumon sur multajn fazojn de la nekonata historio de la komencaj tagoj de nia movado. Ĝi
staras unika - la plej granda verko el la tuta originala E-a literaturo.“
(British E-ist, okt. 1929.) - „D-ro D. ne simple kompilis la kolosan
materialon, sed ordigis ĉion en tre laŭdinda maniero faciliganta la
superrigardon. Multnombraj steletoj kaj piednotoj klarigas kaj helpas.“ (Butin,
HDE, 1929, n-ro 43.)
Örn
August Kristian, svedo, policisto en Gevle. Nask. 29 okt. 1881 en Skyttorp.
Kunfondinto de EG Gevle, 1907. Estis estrarano de SEF. Ano de UEA de ĝia
fondo. Fondinto de la unua EG en Enköping, 1919. Agado en Int. E-ista
Polic-Asocio. Kursgvidado kaj prop.
Orthal
(ortal) Heinrich, germano, d-ro jura, advokato, „Justizrat“. Nask. 27 jun. 1878
en Kempten. E-isto de 1908. Kiam la antaŭe E-a „Weltsprachenverein“ en Nürnberg
sub gvido de ĉefinstruisto Schmidt (amiko de Z) transiris al Ido, li
fondis tie komence de 1909 lokan grupon de GEA, kiu ekzistas ankoraŭ nun.
Li faris en la sekvaj jaroj pli ol 100 prop. paroladojn en tuta Bavarujo, estis
kelkan tempon prez. de la Bavara E Ligo. De 6 jaroj instruas E-n en la
malliberejo en N.
Osida
Tokurô, japano, kuracisto. Nask. 24 marto 1875. En 1919 fondinte Nippon E-Sya,
eldonis multajn E-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis E librojn el
Eŭropo.
Osmond
Emma L., anglino. Nask. 7 okt. 1868 en London. E-isto de 1917. Instruis E-n
1918-29. Multe korespondis, verkis ĉ. 250 artikolojn en diversaj E kaj A
gazetoj. Tradukis al E el multaj lingvoj.
Plej
milda kaj kompata larmo,
Pri
homa sorto malfacila.
En
Old Vic, la Shakespeare-azila,
Inter
la tragedia svarmo,
Sin
ne altiras murd-alarmo,
Sed
saĝa fraz' virinsubtila. . .
(Kalocsay : Rimportretoj.)
Ossaka
Kenji, japano, mekanikainĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagoya.
Nask. 28 jun. 1888 en Tôkyô-si en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto.
Lernis en kadeta lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro
malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916.
E-n lernis en 1906 unue per „Sekaigo“ de Futabatei kaj poste en kurso de „Nippon
ES“ de Misao Kato, kaj post foriro de Kato sindone laboris por E en Yokosuka.
1916 venis al Tôkyô kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj
kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron JEI, kiu
bone kreskis dank' al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj
varbitaj de li. Historio de J E-movado estas kvazaŭ sinonimo al E-ista
agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al E-aj laboroj.
Dir. de JEI. Red. „Jokoska E-isto“, 1907-15, „Orienta Stelo“, 1911-15, „Japana
E-isto“, 1916-19, LRO, 1920-25. 1925-27 vojaĝis en Usono kaj Eŭropo.
Unuaklasa E-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en
diversaj gazetoj, ĉefe en LRO, estas tre ŝatataj de J-aj E-istoj kaj
donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.
Verkis: „Elementaj Lecionoj de la lingvo E“ (anonime), 1914 (Taihoku). „Ekzercolibro
de E“, 1920; „Klaŝlibro de E“, 1920; „E-aj Partikuloj“, 1921; „E-a
Prozodio“, 1922; „Memlernanto de E“ (kun Akita), 1923; „Plena Kursolibro por
J“, I924. „E, kompleta kurso por J“, 1927 (11-a eldono en 1929 plej ŝatata vastigita lernolibro en
J-ujo). Trad. „Perloj el la Oriento“, 192l (tradukoj el J-aj kaj ĉinaj
klasikaj verkoj). „Vortoj de Konfucio“, 1923; „Fabloj de Ezopo“, 1932.
KUWAHARA.
Ostanieviĉ
Kazimir Osipoviĉ, ruso. Nask. en 1859, mortis en 1911 en Petrograd.
Pioniro de E. En 1899-1902 estis prez. de ES „Espero“ en P. Prop-is multe per
la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.
Ostrovskij
Ilja, ruso, kuracisto en Jalta (Krimeo). Nask. en 1855. E-isto de 1892. Li
multe prop-is E-n kaj en 1895 sukcesis ricevi permeson de la registaro por
eldoni la unuan E-rusan gazeton ,E'. L. K. 1905-10.
Ostwald
Wilhelm, germano, mondfama scienculo. 1859-1932. Kelkan tempon amiko de E,
poste fariĝis ĉefa subtenanto, eĉ subvencianto de Ido. En 1916
ellaboris universalan germanan lingvon „Weltdeutsch“. En 1926 skribis pri la
bezono ellabori novan int. lingvon. (Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 144.)
Osugi
Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Marugame-si,
mortis 16 sept. 1923 en Tokyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de „socialisto“
(malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. Ĉe tertremego
en Tokyo 1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian edzinon, kaj sufokis lian
kuzon ,,por la bono de la ŝtato“. Estis pioniro de E, fondis E-lernejon
en sept. 1906, kie Chif estis lernanto. Trad. „Momotaro“, plej populara J-fabelo.
Oxford.
Urbo en Anglujo; 57.000 loĝantoj. - 22-a UK 2-9 aŭg. 1930' 1200
kongresanoj el 30 landoj. Granda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: E
en la radio kaj komerco.