N

 

        Naciismo. Studo, originale de E. Lanti pri  la deveno, evoluado kaj sekvoj de la naciismo. SAT, 1930, 124 p.

        Nagata Hidezirô (-ĵiroo), japano, verkisto membro de Supera Domo, prez. de Imperia Eduka Asocio, prez. de patriota grupo Kenkokukai. Nask. 23 jul. 1876  en Hyôgo-ken. Favor­anto de E. Por la viktimoj de ter­tremego en 1923, li, tiama urbestrode Tôkyô, verkis konsolfrazon kaj en­terigis ĝin kun ĝiaj E-a kaj angla tradukoj en budaisman monton, por  konservi ĝin je dek mil jarol. ­(Kuw.)

        Nagy (nadj) József hungaro. Mal­nova E-isto, kunfondinto de HESL kaj ĝia reviviganto post la milito, en 1924 ĝia prez.

        Nagy-Molnár (nadj-molnar) István, hungaro, pens. ŝtatoficisto, nun loĝas en Györ. 63-jara. Antaŭmilite energia laboranto por E en Pozsony (nun Bratislava en Ĉeĥosl.) Estis vicprez. de HES. (l. H. Heroldo, 1930. N-o 3. p :3)

Nakagaki Koĵiro, japano, pentristo.

Nask. 20 apr. 1894 en Kumamoto-ken. Unu el la gvidantol de J Prolet-E­ista-Unio. Verkis lernolibron, trad., Malsato en riea rikolto, 1932.

        Nakahara Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.

        Nakamura Kiĵoo, japano, d-ro de scienco, dir. de Japana Centra Mete­orologia Observatorio, Kolegio por Fiziko, kaj aliaj sciencaj institucioj. Membro de J. Imperia Akademio. Nask. 19 apr. 1855 en Hagi, Yama­guti-ken, mortis 3 jan. 1930 en Tô­kyô. En 1907 E-istiĝis sur ŝipo al Francujo. Vicpcez.  de JEA. Ĉefdir. de JEI ĝis la morto. En komencaj jaroj  multe subtenis la movadon mo­rale kaj materie. Multaj originalaj sciencaj artikoloj en E kaj lit. tra­dukaĵoj: Verkoj de d-ro Naikamura, 1932.

        Nakaniŝi Joŝio, japano, mekanika inĝeniero. Nask. 5 nov. 1899 en Wa­kamatu-si, Hukuoka-ken. Ĉefdir. de Budaisma Savarmeo, dir. de J. Budh­ana Ligo E-ista, del. de UEA kaj prez. de ES en Kisiwada Verkis: Gramatiko kaj Vortareto de E en brajlo, 1928. Red. „La Lumo Sen­bara“, 1925-26, „La Libero“ (prop. de B-ismo), 1930-33. - (Knw.)

        Nakano Cuiĉiro, japano, okulisto, vicprez. de Kuracista Unio en Kyoto. Nask. en 1813 (?), mortis 14 okt. 1930 en K. Pioniro en K. Komencis E-n per fama koresponda kurso de Gauntlett, 1906. Nobla, bonkora, mon­helpema. Li ĉiam diris: kiam mimor­tos, metu Fundamenton de E sur mi­an bruston kaj kantu la E-an Him­non.

        Nalli Vitangelo, italo, d-ro med. Nask. en 1876, mortis en 1932 en Genova. En 1903 ekpropagandis en Palermo kaj gvidis kursojn ankaŭ ĉe la Univ. Fondis la Sicilian Fed. E-an, (por kies patronado li akiris altrangulojn), kaj la revuon, Idealo. Verkis gramatikon. Translokiĝinte en Tunision en 1909, li forlasis la movadon.

        Narita Sigeo, japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1 jul. 1893 en Akitaken. Reprezentis la J-an E-­istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.

        Nash (naŝ) Geoffrey Dalrymple, anglo, laŭvice multaj profesioj. Nask. 14 jan. 1882 en Aston Cantlow. Verk­is poemojn kaj artikolojn por angla kaj aŭstralia gazetaro. Reveninte An­glujon el Aŭstralio, sin dediĉas pre­cipe al E-propagando. Lia poemaro ,Miniaturoj' aperis en 1931.

        Natan la Saĝulo. Drameca poemo, verkita de Lessing en 1779, el la germana trad. Minor 1923 208 p. Ĝia problemo: la ideo de la hom­amo kaj toleremo superanta la dogmojn kaj malamon, ĉar unue ni estas homoj kaj nur poste kristanoj, judoj aŭ mahometanoj. Laŭ la trad­ukinto oni devas konsideri la trad­ukon unue kiel E-an poemon kaj nur duavice kiel tradukitan el alia lingvo klasikan dramon.

        Naturamikoj, v. Sporto.

        Naturscienco, Mondkoncepto, Reli­gio. De Reinke, trad. Ewald Brenken.  927, 164 p. Filozofia traktaĵo pri problemoj de la scienco kaj kredo. Multaj citaĵoj porreligiaj.

        Naumann Hermann Albrecht, ger­mano, pormetia supera instr. Nask. 13 aŭg. 1890 en Chemnitz. E-isto de 1912. Enkondukis E-n en popol­lernejojn de Werdau, 1920 kaj 1922 Eldonis la gazetaran servon de GEA de jul. 1920 ĝis dec 1927. En 1928 elektiĝis prez. de Saksa Ligo de GEA, en 1930 organizis infaninter­ŝanĝon inter Saksulo kaj Danujo, en la sama jaro Cseh-kursojn sub gvid­ado de ges-roj Morariu el Öreb­ro en sep lokoj kun ĉ. 500 anoj, faris en 1931 radioparoladojn kun Morariu kaj Scherer (Dresden-Leip­zig). Verkis artikolojn kaj kursojn por la gazetaro, prilaboris multajn gvidfoliojn kaj librojn.

        Naŭu Ĉanĝia Fu, ĉino, bienulo, negocisto. Nask 16 jul. 1903, mortis 9 marto 1932. E-isto de 1925. Komi­tatano de SEA (Shanghai). Propa­gandis energie en Chinking kaj organizis tie asocion.

        Naville (navij) Ernest, franco svi­sa, filozofo, kelkan tempon univ. prof. en Genève. Nask. 13 sept. 1816, mort­is en 1909. Unu e1 la malmultaj sci­enculoj, kiuj en la 19-a jarcento aten­tis E-n. En 1899 li sendis gravan ra­porton al la Franca Akademio de sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo int., kaj konkludis tute favore al E. Eĉ 88-jara li parolis por E en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „Devo“ aperis en E-a traduko de Antido.

        NEB. Nova E-Biblioteko (v.).

        Neceso kaj sufiĉo. La teksto de la fama principo, aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913) estas la jena:

        „La Akademio rekomendas al la E-­istaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jen­ajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en E.:

        a) Principo de neceso: en kons­truon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiks­ojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto;

        b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.“

        Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evid­ente postulas la fikson de la grama­tikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de per­sono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, prok­simulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Sa­me, ke por signi ilon broso sufiĉas, dum oni devas diri kombilo, tio sek­vas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la ka­rakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.

        La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Ĉefeĉ, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kun­teksto povas havi rolon en stilo po­ezia, sed en proza, precipe en scienca verko ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomen­dinda.

 

 


            La originala teksto de Saussure tekstas:

        „b) Principo de sufiĉo: oni ne dev­as senutile ripeti dufoje la saman ide­on en la sama vorto kaj oni ne dev­as enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.“

        En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:

        „Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj ple­na elvoko de la ideo esprimita.“

        KALOCSAY

        Nederlanda Esperantisto. Of. org. de NSE  „La Estonto estas Nia“. Fon­dita en 1931. Aperas en ned. lingvo kaj en E. Formato 24.5x15.5. Red. P. W. Baas kaj H. de Wolf.

        Nedertanda Katoliko. Gazeto en ned. lingvo kaj en E. Fondita en 1910. Formato 21x14. Redaktis Smulders, Damen, Heilker; nun Brouwer.

        Nederlando. Ĉar Nederlando por siaj komerco kaj trafiko havas mult­nombrajn interrilatojn kun la cetera mondo kaj ĉar ĝia lingvo estas nur malmulte konata, la nederlandanoj estas devigitaj multe okupi sin pri la lernado de fremdaj lingvoj. La angla, franca kaj germana lingvoj estas in­struataj tre multe kaj granda parto el la iom kleraj homoj scias pli malpli almenaŭ unu el tiuj lingvoj. Ŝajnas, ke ĉi tiu situacio malfavore influis la disvolviĝon de la E-movado kaj iom malhelpis ĝian disvastiĝon. Alie ne estas klarigeble, pro kio, malgraŭ la multa propagando, E en la unuaj 25 jaroj ne pli rapide progresis.

        La komenco de la E-movado da­tumas de 1901, kiam D. Uitterdijk komencis sian pioniran laboron per publikigo de la unua detala lernolib­ro, verkita laŭ „Manuel Complet“ de Beaufront. En 1902 li ekeldonis „La Holanda Pioniro, regula monatgazeto kaj tempa ligilo inter la E-istoj en la holande parolantaj landoj.“ Sur ĝia titolpaĝo estis presata „Oficiala orga­no de klubo la estonteco estas nia.“ Ĉi tiu klubo tamen nur ekzistis sur papero! La enhavo de la gazeto kon­sistis el dulingvaj informoj pri la movado, tradukaĵoj kaj ekzercoj. La kunlaborantoj estis tre malmultaj; la redaktor-eldonanto mem devis plen­igi preskaŭ la tutan gazeton. Ĉar la  abonantaro ne atingis eĉ la nombron 100, „La Holanda Pioniro“ baldaŭ ne­, plu aperis regule kaj post tri jaroj el­tris la lasta (16-a) numero. Sed la ho­landa pioniro mem ne ĉesis labori! Dank' al lia persista laboro kaj la helpo de C. J. Baart de la Faille, H. Blok, H. J. Bulthuis, R. H. Homulle; D. F. Romein (aŭtoro de la unua propaganda broŝuro), Bruno P. Tide­man, W. J. Steinbuch, A. M. Valeton k. a. la nombro da E-istoj iom post iom kreskis. La 16an de Nov. 1903 stariĝis en Utrecht la unua E-grupo, kies fondintoj estis: Baart de la Fail­le, J. van Beusekom, J. van Enschut, G. van Romburgh, Romein kaj C. H. de Vos. Sekvis Amsterdam (1905; iniciatinto: R. H. Homulle, aktivaj ag­antoj: H. Blok, J. de Haan, H. J. Weg), Rotterdam (1906, M. J. Wes­sel) kaj Hago (1906, Bulthuis). La amsterdama grupo aperigis gazeton „Amsterdama Pioniro.“ Jam la 27an de Aŭg. 1905 stariĝis la Holanda So­cieto E-ista „La  Estonto Estas Nia“ (Poste oni anstataŭis „Holanda“ per „Nederlanda“; mallongige oni nomas ĝin „LEEN“). Ĝiaj unuaj estraranoj estis: Baart de la Faille, H. Blok, Romein, Uitterdijk kaj Valeton. En 1909 ĝi transprenis „Amsterdaman Pi­oniron" kaj daŭrigis ĝin kiel „La Holanda pioniro.“

        La propagandon por E inter la katolikoj komencis J. Lüneman kaj H B. van Zwet, kiuj en 1907-08 tradukis artikotojn el „Espero Kato­lika“ kaj aperigis ilin en katolikaj gazetoj. Baldaŭ aliĝis al ili T. H. W. Elbers, pastro Faber kaj W. Lutkie. Ĉi tiu kvino formis „provizoran komitaton“ kaj publikigis alvokon al la nederlandaj katolikaj E-istoj por fondi katolikan E-ligon. Al ĉi tiu alvoko ne venis eĉ nur unu respondo! Tamen la komitato daŭrigis la­bori, varbis aprobantojn por sia ideo ­kaj la rezulto estis, ke la 29an de Aŭg. 1909 fondiĝis la Nederlanda Ka­tolika E-ista Ligo „Nederlanda Katoliko“ („N. K.“). Estraranoj estis: Elbers, Lüneman, J. P. L. Niesten, pas­tro L. J. J. M. Poel, prof. pastro G. van Poppel, Dr. J. N. J. Smulders kaj H. B. van Zwet. Komence la Ligo havis ĉ. 100 membrojn. Katolikaj grupoj ankoraŭ ne ekzistis, sed tuj post la starigo de „N. K.“ jam fond­iĝis tiaj en 's-Hertogenbosch, Rotter­ am Schiedam kaj poste en aliaj urb­oj. Ekde 1910 „N.K.“ eldonis monat­an gazeton kun la sama nomo, redak­tata de d-ro Smulders. La katolika movado kreskis tiel, ke jam en 1911 ĝi povis organizi la 2-an int. katolikan E-kongreson en Hago. Du jarojn poste la membronombro de „N. K.“ jam superis tiun de „LEEN“ per l00 %!

        Inter la laboristoj J. L. Bruijn faris la unuan propagandon, publikig­ante kurson en ĉiutaga popolgazeto en 1906. Laŭ lia iniciato stariĝis en 1907 en Hago la unua laborista grupo, kies ĉefaj aktivuloj estis Bruijn, R. Coomans, Lüneman (kiu poste la­boris en la katolika movado) kaj K. H. Meijer. Ĉi tiu grupo aperigis 2 gazetojn. „Frateco“ (1908-09) kaj „Laborista E-isto“ (1910-11). En 1907 ankaŭ fondiĝis grupo en Amsterdam, en kiu W. Nutters ludis gravan rol­on stariĝis en 1911 la „Nederlanda Federacio de Laboristaj E-istoj“ („Fed.“), konsistanta komence el nur 2 sekcioj! La estraron konsistigis Nut­ters, prez, Meijer, sekr. Coomans, kas., H. J. de Bie kaj Krijger. Ap­eris (1912-14) monata gazeto „Ar­beider Esperantist“ (Laborista E-isto) kiun redaktis Nutters kaj poste Meijer.

        En la komenco de 1913 la nombro da organizitaj E-istoj estis jena (laŭ ,La Holanda Pioniro', febr. 1913), ,LEEN': 14 grupoj, 459 membroj, ,N. K ' 15 grupoj, 921 membroj ,Fed' 8 grupoj, 209 membroj, Zelanda (pro­vinca). Prop. Komitato 6 grupoj, 152 membroj, izolitaj grupoj 13, 294 memb­roj; do entute 2035. Komparante ĉi tiun staton kun tiu de sept. 1911 oni konstatas kreskon de ĉ. 500 membroj en 11/4 jaroj.

        El la periodo antaŭmilita estas ankoraŭ menciinde, ke ,LEEN' starigis E-ek­zamenojn (1908) kaj Gazetarklubon por propagandi kaj defendi E en la gazetaro, ke ĝi organizis en 1913 tri­tagan Nederlandan E-Kongreson, ke la katolikaj E-istoj en Nederlando ludis gravan rolon en la int. katolika movado kaj eĉ gvidis la int. organizon kaj ĝian organon, ke en 1908 E estis enkondukata kiel instrua fako en la edukejo ,St. Louis‘ en Roermond, ke el la laboristaj gvidantoj nederlandaj preskaŭ nur la anarkistaj iom favoris E, ke la int. laborista E-organo ,Inter­nacia Socia Revuo‘ dum kelka tempo (1910-14) aperis en Nederlando kaj ke en 1912-13 okazis komunumaj E­kursoj en Hago.

        La mobilizo en 1914 kaj ĝiaj sekvoj haltigis la regulan evoluon. La ,Fed' ĉesis funkcii kaj ĝia organo ne plu eliris ,LEEN' kaj ,N. K.' pro perdo de membroj malplifortiĝis. En pluraj lokoj la movado vegetis aŭ tute stagnis. Sed estis ankaŭ lokoj, kie la E-vivo daŭris. Stariĝis eĉ novaj gru­poj, i. a. en la tendaroj de belgaj internigitoj, kie Fr. de Backer, H. Bo­nabo, H. Demeersseman k. a. multe propagandis. Aperis propaganda kaj informa gazeto ,Semereto', eldonita de Fratoj Bek en Veghel kaj redakt­ita de P. A. Schendeler, kiu dum la tuta jaro 1916 regule ĉiusemajne eliris. Diversaj pacifistaj organizoj, kies sidejo estis en Nederlando, uzis la servojn de la E-istoj, publikigante artikolojn en E-aj gazetoj. La Konsil­antaro Nederlanda kontraŭ la milito, la Komitato Eŭropa Federacio kaj la Movado por rifuzo de militservo aper­igis eldonaĵojn en E.

        En la fino de 1918 montriĝis sig­noj de revigliĝo, kiu esprimiĝis i. a. per apero de semajna prop. gazeto „Nederland-Esperanto“, eldonata de J. L. Bruijn, per restariĝo de la „Fed.“ kaj per ioma kresko de la E-istaro. Grava okazantaĵo estis la 12-a UK en Hago 1920.  Ĝi donis fortan stimulon al la movado. En 1920-23 „LEEN“ kaj la  „Fed.“ eldonis la gazeton „Ne­derland-Esperanto“ kiel komunan or­ganon, de 1922 sub la titolo „Holan­da E-isto“. Poste la gazeto iĝis pri­vata posedaĵo de A. Kloek kaj C. G. Sterkenburg, la tiamaj red. kaj adm., kiuj daŭrigis la eldonon kiel „studa gazeto por komencantoj kaj progre­sintoj“.

        Menciinda estas epizodo, en kiu J. van Hengel ludis rolon. Ĉi tiu estis stariginta t. n. „Holandan E-Oficejon“ kaj eldonis monatan prop. gaze­ton „Wereldtaal“ (Mondlingvo) en 1924-27. En 1925 estiĝis kontrakto inter li kaj la posedantoj de „Holan­da E-isto“, laŭ kiu li prizorgus ad­ministradon kaj reklamadon de la gazeto. Sed li ne pagis la presiston, aperigis de li mem redaktitan nume­ron de gazeto, ktp. Pro tio la eldonantoj devis provizore ĉesigi la el­donon. Tiam Van Hengel komencis grandskalan konkurencan entreprenon, eldonis gazeton  „Holanda E-Pioni­ro“, lernolibron ktp., faris el „Holan­da E-Oficejo“ anoniman societon, es­tablis propran presejon, fondis Ne­derlandan Esperanto-Asocion, starigis Universalan Spesmilan Bankon kaj . . bankrotis en 1927.

        Dume   „Holanda E-isto“ estis re­aperinta en 1926 en iom alia formo. Ĉar  „La Holanda Pioniro“ ne plu ek­zistis de 1921 kaj ankaŭ la „Fed.“ ne plu disponis pri sia organo „Intermembra Informilo“, aperanta en 1923-25. „Holanda E-isto“ servis parte kiel neoficiala komunikilo de „LEEN“ kaj la „Fed.“ Ankaŭ aliaj organizaĵoj po­vis uzi iom da spaco en „Holanda E-isto.“ La „Fed.“ sur ĝiaj paĝoj kontraŭis la „SAT“-ideojn, kiujn pro­pagandis grupeto de lab. E-istoj per ciklostilitaj gazetoj, „SAT-Propagan­disto“ kaj „Nederlanda Laborista E­-isto“ en 1925-28. Krom la ĉefredak­toro Kloek kunlaboris al „Holanda E-isto“ H. J. Blokker kaj por la ekzercrubrikoj H. C. Mees kaj P. J. Soeters. Jan van Schoor publikigis en ĝi poemojn.

        En Nijmegen kelkaj aktivuloj stari­gis en 1926 „Centran E-Propagandan Komisionon.“ Ĉi tiu aperigas de 1927 ĉiujare bele presitan skriban kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estas pritraktataj per radio. Ĉiujare abonas ĝin ĉ. 3 ĝis 4 mil personoj.

        Kelkfoje la naciaj organizaĵoj kun­laboras. Tio okazis i. a. ĉe la aranĝo de la landaj kongresoj en Hilversum (31 Majo-1 Jun. 1925), Nijmegen (22-24 Majo 1926), Haarlem (28-29 Majo 1927). (La kvaran kongreson en Arnhem 21-22 Sept. 1929 ne par­toprenis la „Fed.“). De l917 la E-ekzamenoj estas orgnnizataj de  „LEEN“ kaj „NK“ kune. Dum 1931-32 la Fed. klopodis por esti akceptata kiel kunorganizanto de la ekzamenoj, sed ĉar oni ne volis allasi ĝin sur demokrata bazo, ĝi en 1932 mem funkciigis ekzamenan komitaton. De 1935 ek­zistas komuna komitato de LEEN kaj la Fed. En 1930 ekfunkciis Ga­zetarservo, konsistanta el reprezen­tantoj de „LEEN“, „NK“ kaj la „Fed.“ Krome stariĝis en 1930. Komitato por enkonduko de E en la elementaj ler­nejoj, en kiu partoprenis ĉiuj E-aj kaj kelkaj gravaj instruistaj organiz­aĵoj.

        Ne mankis eksteraj sukcesoj. La konferenco „Paco per religio“, Aŭg: 1928 en Hago uzis E kiel nuran tra­duklingvon kaj eldonis protokolaron en nederlanda kaj E-a lingvoj. La proks. samtempe okazinta kongreso de kontraŭmilitaj predikistoj aperigis sian protokolon ankaŭ en E. Al E-is­taj fervojistoj estis permesate porti dum la deĵoro la E-an insignon. En Hago la instrukcioj pri manipulado de la aŭtomata telefono afiŝitaj en la telefonaj stacioj estas redaktitaj an­kaŭ en E. La ministro por instruado, kiu kelkfoje reprezentigis sin en la UK-oj, decidis (2-5-31, N-ro 4124-I), ke povas esti donata E-instruo en komercaj kursoj kaj lernejoj, por kio estos pagata subvencio, se estas al­menaŭ 5 lernantoj. Krome li donis iom da oficialeco al la E-ekzamenoj, nomante komisiiton por ĉeesti ilin. En 1925 la urbo Nijmegen donis bonan ekzemplon, enkondukante E kiel nedevigan fakon por la 7-a lernjara en la popollernejoj. Ĝin sekvis alia kaj en 1930-32 jam okazis kurso  aŭ instruado sub aŭspicoj de la komunuma estraro en diversspecaj lernejoj kaj institucioj en ĉ. 15 lokoj. Krome en kelkaj aliaj lokoj la ur­bestraro donis subvencion al la E-grupo. Inter la edukistoj prof. Casi­mir, konata pedagogo, kaj Theo Thijssen, verkisto, redaktoro kaj es­trarano de instruista sindikato, espri­mis sian favoron pri E. La „Ligo de nederlandaj instruistoj“ akceptis en sia kongreso 1931 proponon, ke ĝi agadu por enkonduko de E kiel ne­deviga fako en la 7-a lernjaro kaj instigu la ministron starigi ŝtatan E­ekzamenon. La urbestraro de Arnhem disdonigis senpage al la en 1930 de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh fon­dita Int. Cseh-Instituto, kiu celas edu­ki Cseh-metodajn instruistojn, bele situantan konstruaĵon por okazigi kursojn, konferencojn ktp.

        En 1928-31 la kresko de la mova­do kaj pliiĝo de ĝia influo komencis esprimi sin ankaŭ per la membroci­feroj. Laŭ iniciato de la haga grupo „Fine ĝi Venkos“ venis al Nederlando Andreo Cseh. Li instruis en diver­saj „LEEN“-sekcioj kaj varbis mult­ajn novajn adeptojn. Ankaŭ la skriba kurso de Nijmegen liveris kvanton da novaj E-istoj. Katolikaj E-istoj ricevis apogon de la pastro-filologo Gerlach van Royen, kiu favore juĝis pri E, dirante, ke ĝi estas postulo de la nuna tempo. Okazis en 1928 la 13-a int. katolika E-kongreso en Til­burg. La katolika Radiodisaŭdigo el­sendis informojn pri kaj kurson en E. La „Fed.“ ekhavis novan gvidantaron en 1928 komencis intertraktojn kun „SAT“, ekeldonis gazeton „Laborista E-isto“, atingis, ke ĝi povis elsendigi per la Laborista Radio-Amatora Unu­iĝo informojn pri E kaj eĉ kurson (1931-32) kaj helpis organizi la 11-an „SAT“-kongreson en Amsterdam. En 1930 ĝi ŝanĝis sian nomon en „Fede­racio de Laboristaj E-isto en la re­giono de la nederlanda  lingvo“ kaj de tiam ankaŭ havas sekciojn en Flandrujo. En 1931 ankaŭ la orto­doks-kristanaj E-istoj starigis sian organizon, la „Nederlandan Kristanan E-Societon“ kaj ekeldonis „Kristanan Gazeton.“ La membronombro de ĉiuj naciaj organizoj kreskis de ĉ. 1500 en la fino de 1928 ĝis pli ol 4500 en la fino de 1931. Ankaŭ en la partopreno de la ekzamenoj respegulis sin la kresko de la movado. En 1927 parto­prenis 386 kandidatoj, el kiuj sukce­sis 267, en 1931 ĉ. 1000, el kiuj suk­cesis 688. En la fino de 1931 „Holan­da E-isto“ malaperis kaj naskiĝis „Nederlanda E-isto,“ dusemajna or­gano de „LEEN.“

        De tiam ĉiu el la landaj organizoj disponis pri propra organo, kio estas grava faktoro por la disvolviĝo de la movado. Ĉi tiu ankaŭ en 1932-34 regule kreskis. Precipe la Fed. multe progresis, tiel ke ĝi en l934 estis la plej granda el la E-organizoj. Malĝojiga okazintaĵo estis interna mal­paco en LEEN, kiu kaŭzis en 1934 eksiĝon de parto el ĝiaj sekcioj kaj ties  kuniĝon en nova organizo, la N. E-Gruparo.

        Literaturo. La unua eldonaĵo pri E estis la broŝuro de D-ro Z pri la int. lingvo E, trad. de J. M. Vaz Diaz (Esp no. 97), publikigita en Uppsala 1896. En 1900 aperis mal­granda lernolibro de 13-jara gimna­ziano, J. C. Bruijn. Ĉi ambaŭ verketoj ne havis multan signifon. Post la lernolibro de Uitterdijk, jam men­ciita, eliris multaj aliaj. La plej gravaj el ili  estas tiuj de G. H. Benink  (2 eld.), A. Blok (13 eld.), Bulthuis (2 eld.), C. J. kaj  J. C. Dirksen (4 eld.), P. van Dokkum (2 eld.), P. Heilker (2 eld.), J. Lem (por laboristoj), P. A. Schendeler (4 eld.), J. W. Seven­huijsen (por la junularo). La E-ŝlosi­lon kun vortareto N-E prilaboris H. Blok (9 eld.). La ĉefaj vortaroj estas tiuj de Uitterdijk N-E  kaj E-N, tiu de „Merkurio“ (W. J. v.d. Haak, M. J. Wessel, L. Wit), poste reviziita de H. C. Mees, la poŝvortaro de C. L. de Veer (2 eld), la vortaroj E-N kaj N-E de A.G van Stra­aten. Aliajn lernilojn verkis aŭ kom­pilis Bulthuis, G. J. Degenkamp, F. Faulhaber, d-ro F. C. Domcnicus, J. B. Eiselin, Mees kaj „Merkurio“. Verketojn pri la movado kompilis G. P de Bruin, Isbrücker kaj J. M. Munters. Propagandaj broŝuroj aperis de Frato Augustinus, Baart de la Faille k. J. R. G. Isbrücker (kontraŭ Ido), H. Blok, G P. de Bruin, d-ro Domenicus, J. B. B. Dufrenne, C. F. Everts, F. Faulhaber (trad.) J. P. L. Niesten, Nutters, Klock, H. Linne­bank, Lutkie, Smulders, Romein, Uitterdijk, P J. Vermaas, W. van Zon, Homulle (trad.), Tradukoj el la ne­derlanda literaturo estas i. a.: P. A. S. van Limburg Brouwer, Akbar (J. C. k. J. R. G. Isbrücker kaj J. Zier­mans), J. van den Vondel, Gijs­brecht van Amstel (J. R.G Isbrü­cker), Hildebrand, Camera Obscura (fragmentoj, H. C. Mees), F. vaa Eeden, La malgranda Johano (Bul­thuis), S. Ulfers, Ostlorn (Wessel), Ivans, La viro el Francujo (W. Versteeg-Graftdijk), Holst, Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj (van Leeuwen)­.

        Por la disvastigado de literaturo zorgis la Ĝenerala Librejo „Espero“ en Hago (1911-14), dir. J. L. Bruijn kaj poste la „Centra E-Librejo“. Ĉi tiu, privata entrepreno de Bruijn, trans­tormiĝis en 1919 en anonima societo kun financa partopreno de diversaj E-istoj. Ĝia akcia kapitalo estas 10.000 guldenoj, el kiu ĉ. triono estas efektive enpagita. Lastjare (1933) la rentumo estis 51/2%. De 1922 la librejo estas gvidata kiel fako de pro­fesia librejo. En 1932 la Fed. starigis Libro-Servon, kiu ne nur vendas, sed ankaŭ mem eldonas diversajn grav­ajn verkojn, ĉefe instruajn. En 1933 ĝi vendis je valoro de ĉ. 9000 gulden­oj. De post 1930  ekzistas Centra Ka­tolika E-Librejo en Eindhoven.

        Gravaj ne-E-aj firmoj, kiuj eldonis E-aĵo(j)n estas: H. Honig, Utrecht, H. Meulenhoff, Amsterdam, P. No­ordhof N. V., Groningen, W. J. Thie­me ô Cie, Zutfen J. B Wolters, Groningen, N. V. Joh. Ykema's Uitge­vers Mij., Den Haag Nijgh ô Van Ditmar N. V., Rotterdam, N. V Lec­turis, Eindhoven, Calenbach, Nijkerk.

        Societoj. „Federacio de Labor­istaj E-istoj en la regiono de la ne­derlanda lingvo“. F. Faulhaber, prez., A Veen, sekr, F. Koch, kas. kaj adm., H. W Ahngs, red., F G. Kro­onder, libristo, W. Prent, E. Faulha­ber-Ciskovska, J. De Lange. Sekr. por Flandrio: Th. Mortiers. Konsilan­taro: J. Alta, O.  Brandsma C. de Cock, H. Garten, van Gerfsom, A. Henstra, J. Houtekamer, A Neven­zeel, H. Rijpstra, J. van Scheepen, A. Tillema Heijnen, G. Vonk, G. Vrees, E Willekens, J. van Wijnga­arden. Organoj: „Laborista E-isto“, monata, 32x25 cm, 8-paĝa, 4000 ekz.;  „La Progresanto“ (studgazeto), monata, formato kaj amplekso kiel L. E.; „La Vojo“, por infanoj, ciklostil­ita; krome ĉiu membro ricevas Sen­naciulon. Membroj: ĉ. 3000 (inklu­zive simpatiantaj membroj kaj organizoj); sekcioj: 93. Servoj: librejo, ekspozicioj, vojaĝantaj. bibliotekoj,  gazetarservo, ekzamenoj. Enspezoj: saldo 1932 F. 332.02, kotizoj F. 3855.08, organoj F. 895.03, libro­servoj F. 1450: diversaj F. 341.57. Elspezoj 1933: organo F. 3649.66, Sennaciulo F. 683-28, afranko F. 315.55, skriba kurso F. 567.32 admi­nistro F. 602:, kunvenoj kaj kon­gresoj F. 487.74, donacoj F. 65:, subvencioj F. 82.42, kontoraĵoj F. 177 05, gazetarservo F. 96.85, divers­aj F. 13599 saldo F 10.84. Aktivuloj: J. Benjamin,, H. Bishoff, J. Bout, Th. Buijs, J. Diehl C. de Klerk, L. van Munster, J. W. Minke, W. Mudde, F. de Regt, G Woud.

        Nederlanda Katolika Esperantista Ligo „Nederlanda Katoliko“. H. Da­men, prez., F. Marrevee vicprez, F. J. v. d Burgt kaj P. G Brand, sekr-oj, L. Weyts, kas. A.  Beek, J. P Korting, P. H. Penders kaj J. H. Westen estraranoj. Pastro L. J. Poell religia konsilanto. Membroj: 1128, kiuj estas aŭtomate membroj de IKUE; lokaj grupoj. 33  lokoj, en kiuj la anoj loĝas: 219. Organo. Ne­derlanda Katoliko, monata, 21x14 cm. 12-16 paĝa. eldonnombro: 1200-red p. M. Brouwer. Enspezoj en 1932: f 186887, elspezoj f 1896.53.

        Aktivuloj: Th. C. van Erp, Ma­thilde Borret, A. N. Govers, F. Knaa­pen, J. Pastoor, Frato M. Wynandus van Oort, A. J. v.d. Burgt: J J. Fillot, H. Haenen, Frato Nivardus, F. G. van Hoesel, F. Smarius, P. Ch. v. d. Vijver.

        Nederlanda Societo Esperantista „La Estonto Estas Nia“ („LEEN“). P. W. Baas, prez. E de Wolf, sekr. kaj red. H. Wensel, kas. kaj adm., f-ino G. H. Benink, 2-a kas, J. V. Holle­man, vicprez., E. A Koot, 2-a sekr., P. Hendriks, J. M. Duinker, W. Grolleman, Lissauer, bibl. - Org.: „Nederlanda E-isto“, 2-semajna, 24x15 cm, 16-paĝa 2000 ekz. Kunl.: Henr. de Lange, Mies Smith, Jan van Schoor. Membroj. 2. 1500; sekcioj: 31; kursanoj: ĉ. 850.

        Enspezoj 1933: saldo de 1932 F. 817.47, kotizoj F 4630.12, organo F. 496.66, prop. gazetoj F. 163.20 ek­zamenoj F. 400:, broŝuroj F. 106.87  Cseh-kurso F. 129.45, diversaj  F. 101.87. Elspezoj 1933. organo F. 3768.79, gazetarservo F. 36.46, biblioteko F. 42.10, donacoj al div. organizoj F. 257.50, administro ktp. F. 433.14, prop. F. 336.52, kunvenoj F. 504 54, broŝuroj F. 105.63, regularo F 20.60, diversaj F 33.92 saldo F. 13D1.44. Servoj: bibtioteko (530 verk­(-et)oj kaj jarkolektoj), ekspozicioj, gazetarservo, radio- kaj poŝta komisio­noj, ekzamenoj; Aktivuloj: Nelly Boom, H. W. G. Centjn, G. W. H. Cote, J D. van den Eijnde, J. L. Mast, C. Offerhaus, M. F. Onnen, J. van Raves­tein Jr., A. Rutgers, W. H. G. van Tintecen, L. W. J. K. Thomson J. van der Velde, A. C. van der Vet, J. Vink, G. Wirix, W. Baaten, p. Hendriks, Joh. Hartog, P. Korte W. Kunnen, L. Morean, J. Telling, Ŝ. J. Ysselstein.

        Nederlanda Kristana E-Societo. H. G. van Leeuwen, prez., J. J. Wiel­heesen, sekr., J. D. Brakel, kas. kaj adm., H. Verburg, red. Org.: „Kris­tana Gazeto“, 2-semajna, 28x22 cm, 8-12-paĝa, 600 e-roj. Membroj: 2. 300.

        Centra Esperanto-Propaganda Ko­misiono (Nijmegen). Starigis sin mem, estas privata entrepreno de jenaj E-­istoj: A. van Weerhorst, prez., A. H. Jansen, sekr., H. de Lepper, kas., A. van Straaten, kursgvid., J. Alberda, vicprez., L. Kwak, komisaro. Servoj: skriba kurso. Partoprenantoj: ĉiujare 3-4 miloj.

        Nederlanda Societo de Blindaj E-istoj. Sekr. R. Israels.

        Rimarko. Por kontroligi la ĝus­tecon de la detaloj, la artikolo aperis antaŭe en N E-isto, 1932.

        Biografio, alveninta post fermo de la unua volumo: van Dokkum, Pi­eter, lernejestro. Nask. 27 marto 1847 en Stadskanaal (Groningen) mortis 20 febr. 1934 en Veendam. E-isto de 1922 kaj ĝis sia morto laboris kune kun sia edzino por E. Li estas no­mata la pioniro de E en Groningen. Gvidis kursojn diversloke verkis ler­nolibron, 1924 (dua eld. 1931). (H J. B.) G. P. de BRUIN

 

        Ned Katryn: ps. de Lefebvre, v.

        Nedoŝivin Aleksandr Miĥajloviĉ, ruso. Nask. 14 marto 1868 en Kazanj. 27 jarojn imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn adv. En 1920 transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 fariĝis pa­roĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig. E-isto de 1910. Kunfondis la ES-n en Kovno (Litv.), en Petro­grado fondis Int. E-an Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subven­cion. Liajn E-ajn laborojn partopren­is liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.

        Neergaard de (nergor) Pierre Paul Ferdinand Mourier, dano, specialiste pri plantpatologio, ĝardenkultura zo­ologio kaj genetiko. Nask. 19 febr. 1907 en Nyborg. E-isto de 1925. Dum 1926-28 red. de ,La forta voko‘. En 1929 eniris la laboristan E-movadon. Faris 5-lingvan ĝardenkulturan terminaron (1200 esprimoj). Verkis ,Fremdvortoj en E'. (La 15-a regulo  de la fund. gramatiko en teorio kaj praktiko), 1933.

        Nekrasov Nikolaj Vladimiroviĉ, ru­so, ĵurnalisto. Nask. 18 dec. 1900 en Moskva. E-isto de 1915. En 1918-19 prez. de Tutruslanda Ligo de junaj E-istoj kaj red. de ,Juna Mondo, kiun li mem kompostis en la presejo. En 1922 kunfondinto de ,La Nova Epoko‘ kaj ĝia kunredaktoro ĝis 1930. De 1923 membro de CK SEU. Li speciale okupas sin pri historio kaj kritiko de la E-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, na­cia problemo kaj kosmoglotiko. En La Nova Epoko estas publikitaj liaj skizoj pri originala E-literaturo (Ba­ghy, Bulthuis, Jung, Hohlov, Miĥals­ki, Deŝkin, Schulhof ktp.). Lia kritiko eliras ĉefe el originala sociologia vid­punkto, sed samtempe li multe aten­tas la lingvan flankon de la verkoj. Li tradukis multajn rusajn poetojn: Puŝkin (romano ,Eŭgeno Onegin', ,Kupra Rajdanto‘), Blok ,Dekdu', ,Naj­tingala Gardeno'), Balmont (,Blanka Cigno‘, ,La mortaj ŝipoj'), Majakovs­kij (‚Nubo en Pantalono‘, ,Suno'), Gerasimov (,Monna Liza'), Bezimens­kij (,Socialismo') kaj multajn aliajn. Sed ankaŭ li verkis multajn origin­alajn poemojn; la plej rimarkindaj ,Krono de sonetoj pri E'; ,Fablo pri ĝilotinŝraŭbeto‘, ,Testamento de Sa­tano'; ,Verda Flamo‘. En siaj poeziaj verkoj li devenas de la rusaj poetoj simbolistoj, ĉefe Brjusov, kaj speciale  zorgas pri la stila lingva pureco. En 1931 kunfondis IAREV. LK. Ĉefkun­laboranto de la Enciklopedio.

        Nels Joseph, franco (de pola deven­o), kontisto. Nask. 23 jan. 1894 en Warszawa. En 1912-13, fondis E-an jularan grupon de W. Post la milito estis unu el la reorganizantoj de la Lab. G. en Paris kaj de la Fed. de la Pariza regiono, kies komitata­no li estas. Kunfondis „Verdan Ka­ton“, kunfondis kaj prezidas la sekcion de Montmartre.

        Nemseĉi A. Darjuŝ, perso, zoro­astrano, tapiŝfabrikanto kaj -komerc­isto. Nask. 2 aŭg. 1901 en Tabriz. Lernis E-n en 1920. Sian unuan lete­ron li sendis al UEA; respondo al­venis pro la tiama malregula poŝta servo kaj aliaj malfaciloj post unu jaro. De 1921 del. de UEA, de 1928  komitatano. Vizitis la UK-n en Ant­werpen 1928. Fond. EG-n en T., el­donis persan lernolibron, verkis E-­ŝlositon.

        Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konfor­me al la libera evoluo de E, neolo­gismon povas enkonduki ĉiu E-isto: pri la prospero de la nova vorto de­cidas la E-istaro, per ekuzo aŭ per ignoro. Rilate al la neologismoj koli­zias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepaci­gebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ deli­katajn nuancojn, metaforajn vort-apli­kojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, alme­naŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vul­gara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poe­ziajn vortojn, signendajn en ĉiu vor­taro per vinjeto, devus lerni nur lite­raturema E-isto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu verko estus  klari­gita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliak­rigata antipatio kontraŭ la poezia vort­riĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia. Z mem  estis tre tolerema kontraŭ N., li aver­tis sole: „ne tro krude, ne tro multe per unu fojo“. Jen kelkaj citaĵoj de li: „mi havas nenion kontraŭ la en­prenado de tiuj vortoj. . .“ (O. V. p: 245); „neologismoj. . . nenion ŝanĝan­te nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron“ (O. V. p: 249.) „Nia lingvo konstante progre­sas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo ma­tura estas multe pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano ne­niom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en E antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto­riĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.“ (O. V paĝo 408.) „Tiu ĉi per­meso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus es­primi per ĝi.“ „Vi diras, ke la aper­ado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vort­ojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la E-a vortfarado.“ (O. V. p: 429.).

        La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

        1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pez­ajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: des­cendi. vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).

        2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji;  langvoro kaj  laco; sturmi kaj ataki).

        3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto:  akcesora rolulo; kontempli: longe kaj med­ite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la post­aj piedoj).

        4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzata vort­oj, mal-kunmetojn (stulta: malprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

        5. Simpligi pseŭdosufiksajn vort­ojn (apelacio: apeli; situacio: si­tui; dekoracio: dekori; federacio: fe­deri; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskcipcio: proskribi). Tie ĉi oni po­vus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro. mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gim­nastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.

        6. Kvankam ĝis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstar­igo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neer­gaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ĝar­deniko, ĵurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri pre­diro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozi­cion graŭ (laŭ la volo, por la bono de. . .). Sed tio  estas vere la „mu­ziko de l' estonteco“.

        7. Krome, per la plivastiĝo de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvid­libro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trampo  ĉifona mal­zorgita ulo; paŭti: malkontente si­lentadi; mungi:  nazpurigi; maroto: amata ĉevaleto). KALOCSAY.

        Neupert (najpert) Alfred, germano, instruisto popollerneja. Nask. 12 majo 1888 en Lonzig. Gvidanto de la int. E junutara movado: gvidado de TEJA 1921-31, redaktado kaj administrado de ,E junularo', 1924-29, eldonado de varbiloj kaj lerniloj, ekz.: ,Poŝ­kalendareto por junaj E-istoj', 1925.

        Neužil  (neuĵil) Albín, ĉeĥo, popol­lernejestro en Olomouc. Nask. 16 febr. 1883 en Bohonice. E-isto de 1904. Instruas E-n en sia lernejo de multaj jaroj laŭ propraj metodoj. Dum plur­aj jaroj prez. de TAGE. Partoprenis dekunu UK-jn. Verkis. ,Metodo de manpresitaj ornamaĵoj', 1926. Artik­oloj.

        Newell (njuel) L. N. (ps. Eleno Vinfero), anglo asekuristo. Nask. 23 dec. 1902, en London. Lernis E-n en 1916. Sekr. (1925--26) kaj vicprez. (1926-27) de Londona EK. Ĉefred. de ,Int. Language' (1925-30). Mem­bro de administra kaj aliaj komitatoj (1926-31). Kunaranĝinto de UK en Oxford; ĝen. sekr. de UK en Paris; laboro por E ankaŭ en Egiptujo, 1933. Verkis: ,Concise Course  in E'; ,Pres-kodo de E'. Multaj poemoj, noveloj kaj recenzoj en ,Int. Lang', ,LM‘, ,HDE‘ k. a. Ĉefa intereso: la homo kaj la literaturo.

        Nia ĉiutaga pano kaj ĝia influo sur la vivo de la homoj. Kompilis kaj trad. W. Trainer, 1915, 72 p., dua eld.. 1917. „Aro de interesaj pensoj, eltiritaj el la verkoj de malnovaj kaj novaj aŭtoroj. Pledado cetere lerte aranĝita por vegetarismo.“ (G. S. ,E', 1920, p : 191.)

        Nia Gazeto. Monata eldono de „L‘ Éclaireur de Nice et du Sud-Est“ (Francujo). Fondita febr. 1934. Dir. G. Avril, ĉefred. S. Grenkamp-Korn­feld. Formato 42x31. Ilustrita, int. revuo bone redaktata.

        Niĉjo Mensogulo kaj aliaj noveloj de Bratescu-Voinesti, el la rumana trad. Morariu. 1927, 64 p. „La noveletoj bele priskribas animstatojn. La libro estas tre lerte tradukita.“ (g-K., La Socialisto, 1927, p: 36.)

        Nienkamp Heinrich, ps. de E. Kli­emke, (v.).

        Niesten (nisten) Johannes Petrus Leonardus, nederlandano, leŭtenanto-­kolonelo en la armeo. Nask. 23 aŭg. 1859 en Maastricht, mortis 30 apr. 1930. Pioniro el la unuaj jaroj de E. Estrarano de NKEL, membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de ler­nolibro kaj prop. broŝuro.

        Ni fosu nian sulkon! Devizo em­faze anoncita ĉefe de Cart kaj pres­ita sur multajn presaĵojn en la jaroj post la Ido-skismo. Ĝi estis prenata el malnova franca fabelo (1. Vorto  de Cart, p: 37), laŭ kiu pli utilas uzi la ilon, ol diskuti pri ĝiaj ecoj.

        Ni kantu! Kolekto de 108 hungaraj popolkantoj; laboristaj kaj E-istaj kantoj. 1928, 62 p. Traduko tre po­ezia.

        Nikolau Emil, rumano, oficisto. E-isto de 1907. Estis vicprez. de RES. Verkis E-gramatikon, 1925; red. la gazeton ,E', Ploesti, 1925-27. Trad­ukis el la rumana al E. Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.

        Nikolov Georgi,  bulgaro, ĝarden­isto-pejzaĝisto. Nask. 7 jan. 1883 en Sofia, loĝas samloke. Kunred. de ,Unua Paĝo', 1904-1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.

        Nipono (Japanujo). Japana lingvo estas ne fleksia, sed alglua. Tial gra­matiko de E estas kompare facila por  japanoj, pri akuzativo neniu plen­das. Nur E-vortaro kaŭzas iom da malfacileco por memori, sed tre mul­taj t. n. int. radikoj jam de longe eniris en J. lingvon, ekz. radio, kine­mo, bifsteko k.a. pere de angla lin­gvo, kun modifita elparolo. Plie ĉiuj meze edukitaj homoj legas anglan lingvon; studentoj de altgradaj lerne­joj studas germanan, francan lingvojn. Estas nedubeble, ke tia grundo helpas al facila studo de E. Sed vera internaciismo, malpotenco de J. ling­vo en int. rilatoj, relativa facileco de E eĉ por needukitaj japanoj estas tri ĉefaj faktoroj de J. E-movado. Tiu dua kondiĉo estas tre propre japana, kaj kelkaj (v. K. Takahaŝi.) de patri­otisma vidpunkto propagandas E-on kontraŭmetante ĝin kontraŭ angla. Tre sana kaj mirinda progreso (pre­cipe ekonomie) de JEI estas fierinda afero. Ĝi posedas proprajn teron kaj konstruaĵon, du sekretariojn kaj unu oficistinon, ĉiuj sufiĉe bone honora­riataj. Diversaj personoj provis fondi grupojn por konkuri kun JEI, sed neniu sukcesis. Post malpaco inter Parizo kaj Moskvo J. Proleta E-mo­vado donis apogon al Moskvo. Nun subpremita: Potencaj grupoj de spe­cialaj ideoj oficiale alprenis E-on: Oomoto kaj Kiboŝa. Ilia  E-fakoj sin tenis apud (aŭ iam kontraŭ) ĝene­rala movado. Dum studentoj ludis tre gravan rolon en la movado, virin­oj estas tre malmultaj. Fervojistoj grupiĝas tre fortike, utiligante sen­pagajn bileton kaj telefonon. Ossaka estas unu el ili. Multaj sciencaj tezoj en E, ĉefe aerologoj, kemiistoj, medicinistoj, zoologoj k. a. Radio-disaŭ­digo kun 10,000 tekstoj venditaj (v. Ŝindo). Atentindaj lingvaj studoj pri E pli kaj pli aperas. Sed kial nia movado ne marŝas tiel rapide kiel atendas E-istoj? La ĝenerala publiko jam komprenas ekziston de E; sed en nuna reakcia epoko, precipe post Manĉuria afero, „sanaj personoj“ ri­gardas E-n kiel danĝeraĵon por la pat­rujo. Inteligentuloj ĝenerale ne ŝatas E-n, ĉar ĝi ne donas tujan utilecon, kompare al angla, germana, franca lingvoj. Angla estas kvazaŭ dua ling­vo por japanoj. Tamen kia kompatin­de mizera parol- kaj skribkapablo en angla, germana, franca lingvoj de J inteligentularo. Ili nur apenaŭ legas. Kaj ili malestimas E-n pro malriĉeco de libroj.

        Rimarkinda fakto estas, ke de kel­kaj jaroj progresemaj junuloj amase kuras al marksismo, sed al ili ofte malplaĉas la mildeco homaranisma de neŭtrala E-movado. Nun reakcio furiozas. Proletaj E-istoj ne havas sufiĉan potencon por kontraŭstari sub­premon de la registaro. En malliber­ejoj tre konsiderinda nombro da ko­munistoj daŭrigas aŭ komencas fer­voran studon de E.

        N. KAWASAKI.

        A. La epoko de individua studado.

        Kiu studis unua la lingvon? Res­pondi estas neeble. D-ro A. Oka E-­istiĝis en 1891, kiam li studadis bio­logion en Germanujo. Li estis Vola­pükisto. Krom li ankoraŭ kelkaj. Ili   poste aliĝis al E. (Ekz. Kentaro Si-mose en ĉ. 1892). En 1889 vortaron Volapük-japanan, 580 paĝan, traduk­is holandano van der Heyden kaj japano Hayasi Sasaki. En 1902 fran­ca pastro Mistler skribis pri E en iu gazeto de Nagasaki. Per tiu artikolo Kroita E-istiĝis. En 1903 Joŝino leg­is la artikolon de Stead en „Revier of Reviews“ kaj  ĝin tradukis por iu kristana gazeto.

        En la printempo de 1903 Mac Ken­zie, skota pastro, Kanazawa, venigis lernolibron el Anglujo kaj en la so­mero li instigis Gauntlett, kimro, anglalingva profesoro de VI-a Nacia Kolegio, Okayama, al komuna studado. Sed G. ne konsentis, ĉar li sciis la disfalon de Volapük. Sed vizitinte M. kaj trovinte lin okupita de afer­oj, li legis la lernolibron por disfri sin en la ĝardeno. Li miris pro la fa­cileco. Li organizis kurson en Ok­ayama kaj en la komenco de 1906 kun la helpo de Muramoto, presej­estro en tiu urbo, aranĝis faman ko­respondan kurson trifoje. Rezultato: 600 anoj tra Japanujo. Tio estas la komenco de praktika movado.

        En 1905 Kroita skribis artikolon al gazeto „Tyokugen“ redaktata de lia intima amiko Sakai. Tio ne povis doni grandan impreson al la publiko, sed kelkaj socialistoj (Sakai, Osugi, Arabatake) interesiĝis pri la lingvo. En majo de 1906 Kroita sendis sian prop. artikolon al taggazeto „Yomi­uri“ (Usui klopodis en la interno), kiu, kontraŭe al tiu de lasta jaro, vekis atenton ĉe la publiko. E. Asa­da, prof. de Fremdlingva Kolegio, faris elokventan paroladon en E en la lerneja ceremonio.

        B. La epoko de organizita movado.

        La verkinto de la „Historieto de E-a Movado en Japanujo“ (japane en „La Revuo Orienta“, IX 1926) klasigis tiun ĉi epokon en kvin pe­riodojn:

        1-a periodo: ekfloro kaj velko (1906-1908)

        2-a periodo: inerteco 1909-1911)

        3-a periodo: mallumo  1912-1915 

        4-a periodo: preparo al reviviĝo (1916-1919)

        5-a periodo: reviviĝo kaj marŝo (1920-)

1. - Ekfloro kaj velko (1906-08).

        En majo de 1906 Misao Katô fond­is en Yokosuka  „Nippon Esperanto-­Societo“ (Nippon E-Kyôkai). En To­kyô ankaŭ Abiko kun aliaj „Nippon E-Kyôkai). Kroita, kiu havis intencon starigi tutjapanan potencan centran organizon, akiris la nomliston de la korespondaj kursoj de Gauntlett, dank' al la klopodo de Muramoto leginta la artikolon de „Yomiuri“. Kaj li kunvokis la kunsidon por fondi tiun organizon 12 jun. Abiko konsentis likvidi sian societon kaj „Japana E-ista Asocio“ unuanime (dek ĉeestis) estis fondata. La Societo  de Katô fariĝis la filio de la Asocio. Oficiala organo de la Asocio estas „Japana E-isto“, kiu ekaperis en aŭg.

        En julio Gauntlett donis kurson en Tôkiô. En sept. Osugi fondis er Tôkiô la Lernejon de E (E Gakkô). En sep. Unua Japana Kongreso (ti­am oni nomis ĝin Ĝenerala Kunveno de JEA) en Tôkyô. Hayasi, minist­ro por fremdaj aferoj, gratulsalutis. Rezolucioj, klarigitaj de Takakusu, sanskritisto: 1. En 1917 okaze de Universala Ekspozicio invitu UK-n al Japanujo. - 2. Petu al Eduka ministro, ke oni metu laŭvolan kurs­on de E en komercaj lernejoj. ­3. Fondu studkomitaton por plimult­igi japanajn radikojn en E.

        Unua E-libro estas en marto T. Muramoto, „A Short Vocabulary E-English and Eng:-E“. Neniuj vortoj japanaj en la teksto. Japanlingvan lernolibron verkis Futabatei Hasegaŭa en jul. Li aŭdis E-n en Vladi­vostoko kaj reveninte hejmen traduk­is Fundamenton de E. En 1906 8 libroj aperis. Tiel la movado ekfloris kaj ofte oni parolis pri E. Laŭ la vortoj de Chif (ĉe Z-a mortotago 1922), tiamaj gvidantoj kredis, ke ili povos konkeri tutan Japanujon post kelkaj jaroj. La nacia spirito estis forta, ĉar en tiu jaro Japanujo venkis Rusujon. Estas atentinde, ke inter unuaj pioniroj estas profesoroj (ekz. Kroita) kaj socialistoj (ekz. Osugi, Sakai). Laŭ La Revuo  Orienta, sep. 1931, 17 personoj daŭre aktive ba­talis dum 25 jaroj. Sed tiu prospero ne daŭris longe. La Dua Japana Kongreso okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916. „Japana E-isto“ ĉesis eliri en 1908. Du grandaj steloj, kiujn Japanujo produktis, Chif kaj  Ossaka jam la­boris de la komenco de tiu ĉi peri­odo. En 1908 Kroita vojaĝis al Eŭro­po, Chif anstataŭ li zorgis pri la Aso­cio. Ossaka en Yokosuka redaktis „Yokoska E-isto“ en 1907.

        2 - Inerteco (1909-11).

        En 1909 Chif prunteprenis kapit­alon kaj fondis novan entreprenon „Nippon E-Sya“ por daŭrigi la el­donon de „Japana E-isto“. Li intencis sendi la gazeton enhavantan multajn japanajojn al Eŭropo, tiam tre prospera en la movado. Malgraŭ lia energio la gazeto ĉesis baldaŭ. En 1910 Kroita revenis. JEA eldonis „JE“ en 1911 sesfoje.

        3. - Mallumo (1912-15).

        1912-1913 „JE“ tute ne aperis. Nur hektografitaj gazetoj „Orienta Azio“ de Harada, „Orienta Stelo“ de Yokosuka filio de JEA kaj rondiranta gazeto „Jokoska E-isto“ (la du lasta  per la mono de Ossaka) mon­tris, ke en Japanujo la movado ne estingiĝis. Eĉ lernolibroj elĉerpiĝis. En Yokosuka Ossaka evidadis kurs­ojn kaj hektografe presis lernolibr­ojn. En Kanazawa Erm Asai E-istiĝis kaj E-igis „la Bultenon de HEC (Ho­kuriku Exchange Club)“, filatelista gazeto, kaj gvidis kursojn. Iom da movado en Sakai, Hiroŝima kaj Toktusima; preskaŭ nenia movado en aliaj lokoj.

        En 1914 „JE“ reaperis. Malgranda formato, kvaronjara. K. Nakamura fariĝis vicprez. de JEA, studentoj (Ossaka, Sugiyama, en 1915 Asai) fariĝis sekretarioj. Partopreno de studentoj al la centra administrado signifis unuan paŝon al reviviĝo de la movado. En 1915 „JE“ kvarpaĝa aperis dekfoje. Tiamaj laborantoj en propagando: en Tôkyô Takabatake (nuna Ooi), Oishi, en Kyusyu (pos­te en Tôkyo) Fukuta, en Hirosima K. Takahaŝi. En 1914 venis blinda poeto Eroŝenko el Rusujo, en 1915 f-ino Alexander, bahaistino, el Ame­riko. Akita fariĝis E-isto per Eroŝ­enko.

        4. - Preparo al reviviĝo  (1916-19).

        De 1916 la redaktadon de „JE“ prenis sur sin Ossaka, helpite de Taiji Jamaga kaj Erin Asai. (Tial li ĉesigis la eldonon de Orienta Stelo.) En Yokosuka lin anstataŭis Heikiĉi Aizaŭa, poste Mokiĉi Kobajaŝi. De sep. en sia domo en Kanda, To­kyô, Ossaka aranĝadis kursojn. La kursojn vizitadis en 1917 Tojosato Tooguu, E. A. Kolomlec (ukrainano), Ĉernin (rusa hebreo); en 1917 kurso en Yokohama: Hajami, Tasku Sasa­ki, Hazama; Nagakacu Hirano, Miĉiaki Miŝima, Ikuma Ariŝima, Cujoŝi Kaĵi (la nuna Hirokazu Kaĵi). La membroj de la Asocio estis 186 en aŭg. 1916, en aŭg. 1918 286, en aŭg. 1919 464. Sed la ekonomia stato de la Asocio fariĝis pli kaj pli malbona. Tria Japana Kongreso en 1916 en Tôkyô. Kvara en 1917 en Tôkyô. Kvina en 1918 en Tôkyô. Sesa en 1919 en Yokohama. Venis  en nian tendaron tre energiaj batal­antoj, en 1916 Macuzaki, en 1918 Fujisaŭa, en 1919 Inouye, Hasegaŭa, Hori, Kizaki, Ga. En 1917 venis Dick, sviso, el Rusujo kaj multe ins­tigis japanojn. La movado fariĝis multe vigla. Sed la Asocio, malgraŭ la servado de la filo de Kroita, jam ne povis funkcii. En 1919 la presejo rifuzis la presadon de la gazeto. K. Nakamura proponis kontroligi la ka­son de la Asocio, sed K. Kroita ri­fuzis. La rekonstruo de la Asocio fariĝis nepre necesa.

        En la komenco Ossaka intencis re­organizi la administradon de la Aso­cio: transdoni la tutajn devojn al la junaj sekretarioj kiel ankaŭ respond­econ de la kasadministro al ili, sed K. Kroita ne konsentis. En la letero al la sekretariaro Chif, el Kobe, skri­bis interalie, ke estas tute vana afero reorganizi la Asocion sub Kroita kaj admonis la sekretariojn starigi tute novan prop. organizon, senigante la Asocion. Nakamura ankaŭ, rifu­zante la prezidantecon de la Asocio, instigis ilin reorganizi la Asocion. Fuĵisaŭa, E. Asai, Ossaka fine decid­iĝis pri la reorganizo kaj kunvokis specialan kunvenon por tio. Fuĵisaŭa, Asai, Macuzaki, Hagiŭara, Ossaka deklaris la eksiĝon el la sekretarieco kaj ankaŭ redaktanteco de J. E. kaj prezentis la projekton pri la starigo de nova prop. centro „Japana E-­Instituto“ kaj ĝia organo „La Revuo Orienta“. Kelkaj precipe kapitano Sô­iĉi Uĉida, esprimis bedaŭron pro la forigo de la „historia“ JEA. Ossaka klarigis, ke oni lasas la Asocion ekzisti kiel moralan centron, kond­iĉe ke JEI ne respondas por la fi­nancoj de JEA, sed ke poste, ki­am JEI prosperos finance, tiam ĝi pro la morala memvolo pagos ŝuld­ojn de JEA, se tiaj ekzistas. W. Ois­hi akcente parolas por la starigo de la tute nova JEI. T. Osida lin sub­tenas. La propono estis unuanime akceptata kaj ĉiuj konsentis ek­siĝi el la membreco de JEA kaj aliĝi al JEI. Tiel „Japana E-Instituto“ fondiĝis en la fino de 1919. En Yo­kohama S. Hajami kaj aliaj fondis „Japana E-Komerca Korporacio.“

        5. - Reviviĝo kaj marŝo (1920-)

        Ĵus antaŭ tiu ĉi periodo aliĝis al la movado Yagi, Kawasaki, Okamoto, Ueda.

        JEI fariĝis „labora centro“. Ĝi ko­mencis eldoni la gazeton LRO en jan. Ĉiuj  membroj de JEA estis rigardataj  membroj de JEI. JEA ta­men ne malaperis, ĝi estis lasata kiel „morala centro“, sen membroj, sen gazeto, sed kun estraro konsistanta el unu prez. kaj du vic-prez., sen sekretarioj. Do ĝi ekzistis nur laŭ nomo, kaj ne miro, ke ĝi ne povis funkcii kaj poste estis tute nezorg­ata. Tiu esprimo „morala centro“ estas mistera. Nekompleta revolucio sekvigis en postaj jaroj ĝenajn problemojn pri la organiza afero en Jap­anujo. JEI estis zorgata de Ossaka.  Li, fervoja inĝeniero, ĉiuvespere kaj dimanĉe dediĉis sian tutan forton al la aferoj de JEI. Li devis oferi unuan etaĝon de sia loĝejo al la ofi­cejo. Li devis redakti la gazeton. Li devis verki lernolibron. Li devis respondi al en- kaj eksterlandaj sa­mideanoj. JEI estas amata filo de Ossaka, al kies flegado ĝi dankas si­an nunan prosperon. De la naskiĝo de JEI la movado jam ne haltis. LRO akurate eliris 12-foje aŭ eĉ pli ĉiujare ĝis nun.

        Instruita de la maldolĉaj spertoj ĉe la antaŭa JEA, la nova JEI ne metis super si iajn socian eminentulojn kiel la estraron. Ĝi havis nek prezi­danton, nek ĉefsekretarion ordonant­an. La tutan administradon prenis sur sin la egalrajtaj junaj  „komitatanoj“ (plejparte studentoj), efektiv­aj laborantoj en la mastrumado. Por reprezenti la organizon por ekstera mondo, oni havis reprezentantan komitatanon, elektatan por unu jaro, sed ne elekteblan por dua sinsekva jaro. Por vigligi lokan movadon, preskaŭ ne ekzistantan tiutempe, JEI admonis lokajn grupojn, ke ili tro multe ne dependu de la centra JEI, sed ke ili memstare klopodu por nia afero en sia loko.

        En 1920 grupoj fondiĝis en diver­saj altgradaj lernejoj tra la tuta lando. Venis al Japanujo por loĝi multaj fremdaj samideanoj, Browne, Vaug­han, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt (finna vicambasadoro) kaj ĉi tie E-­istiĝis Roscoe. VII-a Kongreso en Tôkyô, kiu unuanime malaprobis la landnoman sufikson -i- pro tio, ke ĝi kaŭzas konfuzon en nia lingvo, alportante nenion utilan. Nippon E-­Sya de Osida eldonis multajn libr­ojn verkitajn ĉefe de la komitatanoj de JEI. (JEI mem ne faris tion ĝis 1924). Ga importis eŭropajn eldon­aĵojn (ĝis 1922) en la nomo de Ori­enta Librejo E-a. Ambaŭ estis kva­zaŭ freŝa akvo post seka vetero, ĉar tiaj aferoj longe mankis. (En  postaj  jaroj inter  Ga kaj Osida, inter JEI kaj Osida malpaco okazis). En la somero en Osaka, kie la movado estis de 1906, ekaperis gazeto „Ver­da Utopio“, dediĉanta sin al prezento de japanaj moroj kaj traktado de so­ciaj problemoj. Ĝin mastrumis Fuk­uta.

        1921. Karavano el studentoj de Imperia Universitato de Tôkyô pro­pagandvojaĝis nordorientan parton (plej necivilizitan) de la lando. VIII-a Kongreso en Tôkyô, en kiu laŭ pro­pono de Kizaki monkolekto por fun­damenta kapitalo de JEI (20 mil enoj por havi oficejon kaj oficiston) estis aprobita sed la propono de Narita en Universala Kongreso en Praha por inviti UK-n al Japanujo estis malaprobita pro „nematureco de tem­po“. Aliĝis al E-movado Ishiguro, Kozo (nun Joŝiŝi) Simomura.

        1922. En jan. Ossaka faris prelegon pri lingvoj artefaritaj en la ĝenerala kunveno de Imperia Akademio. Kelkaj membroj paroladis kun aprobo. Prez. Hozumi aniĝis al JEI. Laŭ iniciato de Yanagida petskribo pri akcelo de E-instruado en lernejoj estis prezent­ita al Imperia Parlamento. Malsupra domo ĝin akceptis en febr. Fondo de E-Federacio de Tokiaj Studentoj. Ĉe­estis 70 el 15 lernejoj. IX-a (ekster­ordinara) Kongreso en Tôkyô okaze de Paca Ekspozicio. Hasegaŭa pro­pagandvojaĝis en Koreujon. Potenca gazeto „Kaizô“ malfermis kurson en siaj paĝoj. Granda efiko al la legant­aro.

        En okt. X-a Kongreso en Tôkyô. Isozaki proponis monkolekton por rusaj malsatantoj. D-ro Ramstedt at­entigis, ke jam pasis malsato en Rusujo eŭropa, oni devas helpi siberianojn. Kongreso esprimis tiun deziron al „Verda Utopio“, kiu jam estis komencinta tiun varbadon. Al la komuna manĝado dum la Kongre­so oni invitis prof. H. E. Palmer, idisto, veninta en Japanujon por pli­bonigi instruadon de angla lingvo. Masamiĉi Oka kaj K. Ossaka salutis lin pro lia honoro en lia lingvo Ido; sed li mem ne povis en ĝi paroli kaj li miris (en angla lingvo) la gastamecon de japanaj E-istoj. Id­ista movado preskaŭ ne ekzistas en Japanujo. En nov. JEI decidis aliĝi al KR laŭ Kontrakto de Helsinki. Aperis en Kyôto J-E Vortareto lon­ge atendita.

        1923. Sekai Sityo Kenkyukai sub la gvido de Ishiguro eldonis kores­ondan kurson kaj E-gazeton. En marto 450 kursanoj, aranĝo de Im­peria Eduka Asocio kaj JEI helpite de taggazeto „Tôkyô Asahi“ dank' al la klopodo de Tojokaŭa. Propa­gandvojaĝo al Nordorienta parto: 19,220 aŭskultis. En jul. Chif eksiĝis de komitato de JEI, dirante ke JEI­ estraro identigas E-ismon kun homa­ranismo.

        En jul. en Ayabe, centro de nova religio Oomoto, okazis kurso sub gvido de Takizô Sigematu. 150 par­toprenintoj inter kiuj la estro Deg­uĉi mem. Tio estas la komenco de Oomoto E-movado. En 31 aŭg.­ - 2 sep. XI-a Kongreso en Okayama. Pri laŭleĝeco de JEI Chif faris ak­rajn demandojn. Sciigo de tertremego en Tôkyô alvenis al la kongresanoj en la tria tago. Provizora oficejo (t. e. domo de Ossaka) kun biblioteko estis sendanĝera de la kataklismo, sed la librejo „Nippon E-Sya“ estis brul­igita.

        1924. En jul. XII-a Kongreso en Sendaj. K. Suzuki, en la nomo de privata individuo, proponis ke JEI fa­riĝu „morala centro“, ĉar ĝi estas efektive tia. Oni decidis, ke li rep­renu la proponon Chif klarigis sian jam de li antaŭ du tagoj reprenitan proponon pri ellaboro de oficiala konstanta regularo de Japana Kongreso. Li kredis, ke per tio oni povas kolekti diversspecajn E-istojn al la Kongreso. Tiel du fluoj - Suzuki kaj Chif - kontrastis. Poste aper­is detala protokolo de la Kongreso.

        1925. E-Propaganda Asocio fon­diĝis antaŭ du jaroj sub zorgo de Oomotoanoj, ekeldonis „Ver­dan Mondon“ (unue „Verda Glo­ro“): En 1924 Usona delegito pro­ponis alprenon de Lingvo Int. al la kunveno de Int. Unuiĝo de Akademioj. Imperia Akademio ricevis la demandon pri L. I de la sekretario de la Unuiĝo. Oficiala decido ne okazis. Membroj montris sian opinion. Neceson jesis 43. Por E 24, por Ido 1, sindeteno 18. En sep. Ossaka forvojaĝis al Ameriko laŭ ordono de la registaro. Tio kaŭzis novan malfacilaĵon al JEI. Do JEI nun estis devigita lupagi por sia ejo. Speciala monkolekto por tio. LRO-n redaktis laŭvice junaj komi­tatanoj. Pruvo de solidareco de JEI-anoj. En okt. Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Trop­ika Medicino malfermiĝis en Tôkyô. Tie Ogata, Murata publikigis siajn studojn en E. En okt. XIII-a Kong­reso en Kyôto. Chif ne venis. Ŝindo, fidela ano de JEI, proponis starigon de prepara komitato por ellabori oficialan konstantan regularon de Ja­pana Kongreso. Li deziris per tio forpeli malluman maltrankvilecon re­gantan japanajn E-istojn. Unuanime aprobita. Prez. nomis 11 komitatan­ojn. (Nenia pozitiva rezultato.) Ju­nulara Ligo naskiĝis laŭ iniciato de Isozaki, kiu volis doni novan socian direkton al la movado.

        Osida eldonis ampleksan j-E vort­aron de Chif kaj okaze de la kun­veno pro honoro de la aŭtoro li dek­laris, ke li nomos sian librejon „Nip­pon E-Sya“ (Japana EA). Li  intencis eldoni sub la kunlaboro de Chif or­ganan gazeton kaj varbi membrojn, sed malsukcesis kaj baldaŭ li forlasis E-ujon. En Osaka grandioza kurso okazigita de tiea filio de J. Asocio por Ligo de Nacioj sub subteno de „Osaka Asahi“ kaj „Osaka Mainiti“, unuaj taggazetoj en Oriento.

        1926. En febr. Kaĵi komencis el­doni „Junan Azion“ kaj nomis sian entreprenon „Nippon  Kai“ (Japa­na EA), sed oni ne sciis, kiom da membroj ĝi akiris, ĉar ĝi neniam publikigis membroliston, nek kasra­porton. En julio JEI fariĝis jure personigita fondaĵo. Tio signifas, ke JEI jam havas potencan ekonomian baz­on. Tion kaŭzis la fakto, ke oni la­boris por ĝi tute senpage. Nun laŭ la registara leĝo JEI estas gvidata de direktoroj kaj komitatanoj. D-ro Nakamura estis elektata kiel unua ĉefdirektoro. En sep. XIV-a Kong­reso en Tôkyô. Oishi komencis el­doni raportojn de sia observatorio aerologia en E.

        1927. En okt. XV-a Kongreso en Hukuoka, kie multaj univ. profeso­roj estis inter samideano  ekz. T. Itoo, Fuĵisaŭa, Ohshima. Por konsoli la viktimojn de tertremego de 1923, turo estis konstruata en sankta buda­isma monto Kbyasan. Sub ĝin oni enterigis nomaron de viktimoj kune kun ĝia deveno, skribita de eksurb­estro Nagata. La tekston oni tradukis en anglan kaj E-n por konservi ĝin por dek mil aroj. En dec. JOAK (Radiostacio de Tôkyô) disaŭdigis lekciojn de Ooi kaj Ossaka. Eldono de gvidlibreto „Japanlando“ de Fer­voja Ministrejo, dank' al la klopodo de Masuzo Inouye, ministreja oficisto.

        1928. XVI-a Kongreso en Osaka. Ŝindo, Niŝida, Sibata klopodis. Unua­foje en Japana Kongreso kotizo de partopreno. La regiona registaro ri­gardis E-movadon kiel radikalan kaj venis multaj policanoj. E-loga Fak­kunsido (studo kaj klerigo de kong­resanoj.) En dec. provizora oficelo de JEI transiris al pli granda domo.

        1929. E-kursoj disaŭdigitaj de JOCK (Nagoya, gvidanto Ishiguro) kaj de JODK Keizyô, gvidanto Ooj­ama). Petskriboj al la Parlamento pri la celo de E-instruado en lernejoj kaj pri ŝtata subvencio al JEI estis akceptitaj de malsupra kaj supra domoj. En sep. XVII-a Kongreso en Tôkyô Unua-foje Kongresa Uni­versitato. Samtempe en Tôkyô okaz­is Int. Teknika Kongreso, al kiu estis prezentita petskribo koncerne E-n kun subskriboj de eminentaj fakul­oj. Al la Kongreso Takuma Minoda kaj Kunitaro Takahaŝi prezentis pre­legon pri E kaj Ossaka sian studon en E.

        1930. Mortis Nakamura, ĉefdi­rektoro de JEI, Oishi estis elektata ĉefdir. Kiboŝa (multemembra societo por morala eduko) eldonis gazeton „Esperanto Kiboŝa“ sub la gvido de Ishiguro. Ĝi poste nomis sian E-istan grupon „Nippon (Tutjapana) E-Unu­iĝo“, kaj daŭrigis laboron ĝis 1933. XVIII-a Kongreso en Kanazawa. Prez. Segaŭa. En okt. ĉe JEI kreo de ĝene­rala sekretario (la unua salajrata) Hirasaŭa. Scherer, speciala delegito de ICK, travojaĝis la tutan landon. Laŭ enketo de Sankoo E-Grupo, el 1268 aspirantoj eniris la nacian kole­gion en Kyôto (Sankoo), 254 (20%) ne scias, 1014 (80%) scias pri ekzisto de E; 121 (l0%) jam lernis E-n kaj  594 (41%) volas lerni E-n de nun. Laŭ raportoj senditaj de lokaj grupoj al JEI, dum la jaro okazis kursoj en 91 lokoj kun 2262 partoprenantoj.

        1931. En junio Japana Prolet-E­-ista Unio fondiĝis. En somero JOBK (radiostacio de Osaka) disaŭdigis lek­ciojn de Ŝindo. Granda efiko. En okt. XIX-a Kongreso en Kyôto. Laŭ la re­gistro de JEI, lokaj grupoj nombr­iĝas 163 tra la lando. En antaŭa duonjaro kursoj en 76 lokoj kun 1580 partoprenantoj.

        1932. JEI aĉetis teron kaj kon­struis el sia propra kapitalo sian pro­pran oficejon en Hongô-motomati, Tô­kyô. Nova sekretario Mijake. (Hira­saŭa jam eksiĝis pro malsano.) Ra­dio-kurso de E, JOBK, gvidanto Sin­do. En okt. XX-a Kongreso en Tô­kyô. En labora kunsido, laŭ propono de Kyôto, studkomitato pri fondo de Centra Organizo de japana movado naskiĝis. Sekve de Manĉuria afero naciismo fariĝis forta inter Oomoto­ E-istoj, ankaŭ pli kaj pli inter neŭ­traluloj. Sed JEI kuraĝe kaj alte te­nis standardon de neŭtraleco. Proleta E-movado preskaŭ sufokiĝis pro la subpremo de la registaro. Laŭ sin­registro en la Jarlibro de JEI, ekzis­tas krom JEI 4 nelokaj specialaj organizoj, 3 librejoj, 3 Fakaj Ligoj, (Studenta, Fervojista, Budhana), 3 Re­gionaj Ligoj, 141 Lokaj Grupoj (el kiuj 50 kun sia propra organo hekto­grafie presita; kun 2673 membroj).

        1933. Kreo de ĉefsekretario (sa­lajrata) ĉe JEI: Okamoto. JEI eldonis novan gazeton por komencantoj „E­-Lernanto“ kaj disvendis ĉe ordinaraj librovendejoj de la tuta lando. Kura­ĝa provo, tamen kun bona rezultato. Inouye subskribis la Interkonsenton de Köln, do JEI partoprenis kiel landa asocio. En nov. XX1-a Kong­reso en Kyôto. Ŝindo kiel sekr. de Studkomitato pri fondo de Japana Centra Organizo, raportis: al la de­manda cirkulero de Ŝindo 16 anoj neis la neceson, 4 jesis la fondon (2 el ili nur pri Centra Komitato por Kongreso), 2 sindetenis. Do tia su­perfluaĵo malaprobita. Rezolucio kon­traŭ neologismoj. Kawasaki kaj Oka­moto eniris en L. K.. (1932 eliris Fu­ĵisaŭa, restas Niŝimura):

        1934. En apr. XXII-a Kongreso en Nagasaki. K. Niŝimura klarigis pri propono de paralela uzo de japan' kaj nipon'. La sekr. legis la diserta­cion senditan de Ossaka pri mallo­gikeco de la propono. Okamoto, Ka­wasaki konsentis kun Ossaka. Niŝi­mura reprenis la proponon. Propono pri monkolekto por fabriki aeroplan­on „Esperanto“ kaj ĝin donaci al J. milita aŭtoritato. Post diskuto repre­nita. Prezento de ĉi supraj du propo­noj montris, ke naciismo tiom penetris en neŭtratan movadon. Propono de Ŝindo formi komisionon por prepari kongresan regularon estis akceptata. En julio en Tôkyô II-a konferenco de Tutpacifikaj junularaj Budaistaj Asocioj, kie oni permesis paroli E-n al tiuj, kiuj ne scias japanan, anglan aŭ ĉinan lingvon.

        Bibliografio (nur en E).-1. Ooi, Mallonga Historio de E-a Mov­ado en Japanujo. LRO, 1922. sep. okt., nov. (Efektive verkita de Ossa­ka. Tre detale, nur ĝis 1908.) - 2. Grenkamp, en HDE. (Efektive verk­ita de Ossaka. Koncize ĝis la fondo de JEI.) - 3. Kroita, La Historio de JEA.  Japana E-isto, 1907. n-ro 5. Pri la fondo de JEA) - 4. Japana  Esperantisto, organo de JEA - 5. La Revuo  Orienta, organo de  JEI. ­(En ambaŭ multe da kronikoj kaj artikoloj.) - En japana lingvo ekzistas pli ampleksa historio, interesaj kritikoj.

        Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis Kuwahara-Tosihide kaj Kenĵi Ossaka. N. KAWASAKI.

        Japana Esperanto-Institu­to estis fondita 20. dec. 1919 por an­stataŭi Japanan E-istan Asocion, la ĝis­tiaman centron landan, kiu perdis la kapablon daŭrigi pozitivan agadon pro grava difekto en la financo kaj administrado.

        En la favoraj cirkonstancoj ekste­raj de la postmilitaj jaroj, JEI rapide firmigis al si la fundamenfon dank' al la konvertiĝo de la preskaŭ tuta membraro de JEA kaj la sistema laboro oferita de sindona estraro kon­sistanta plejparte el freŝenergiaj jun­uloj kaj studentoj. Estas ne refut­eble, ke sur ĉi tiuj laboroferantoj hav­is profundan influon spiritan la mo­desta, sed la plej modela gvidanto K. Ossaka per sia absoluta sinofer­ado.

        Ĉi tiu principo oferi la laboron ankoraŭ daŭras kiel la plej elementa fundamento de la Instituto en ĉiuj fakoj, nome administrado, redaktado kaj instruado jam ne parolante propagandon. La sola escepto estas la sekretario, al kiu JEI pagas salajron de 1930.

        La sana financo kaj laŭmetoda administrado estis la bazo, kiu ebl­igis la akuratan aperigon de la ĉiu­monata organo „La Revuo Orienta“ kaj la ŝparon de la bela sumo enoj 1,300: dum tri jaroj. La regule aper­anta organo multe vigligis la mov­adon, kaj rekompence JEI akiris pli da membroj. La ŝparita sumo per la laboroferado donis fidindan bazon, sur kiu oni aranĝis en 1922 la pro­jekton varbi fundamentan kapitalon.

        Aparte de la varbado, JEI fondis en 1924 al si la eldonfakon kun parto de la ŝparita sumo. La fako aperigis unu post alia la fundamentajn verkojn necesajn por la disvastigo, ka la afero tiel prosperis, ke la nova  fako redonis la prenitan sumon al la administra fako kaj plie starigis al si apartan kapitalon.

        En la fino de junio 1926 la kolekt­itaj monoferoj kun la procentaĵo at­ingis la sumon de enoj 5,353.93, la ŝparo administra 1,300: la kapitalo de la eldonfako 2,001.84, kaj kun la necesa sumo aldona el alia kaso, JEI sukcesis registriĝi kiel jura per­sono sub superrego de la Ministro de Kulturo kun celo ideala en la senco de la art. 34 de la japana ci­vila kodo. Laŭ la statuto de JEI en la nova formo, la kapitalo de 9,500 enoj estis dividita:

        Fund. kaso netuŝebla enoj      7,000.-

        Fund. kaso utiligebla              2,500.-

        Dank' al la prospera afero en la eldonfako kaj ĝia subfako de ali­landaj E-libroj flanke de la konstanta ŝparemo en administrado kun pli ol 1.000 enoj da aktiva saldo ĉiujare, la bonhavo de JEI atingis pli ol enoj 42,000: en la komenco de 1932. Por gardi la monsumon en la bon­havo de la influo de la inflacio, la Direktoraro de JEI decidis aĉeti te­ron kaj konstruigi la propran ofic­ejon sur ĝi: la nuna oficejo inaŭgur­is la malfermon je la 3-a julio 1932. La jara raporto de financo en la fino de 1932 montras la konsiston de la bonhavo jene:

        Fund. kaso netuŝebla      enoj         11,414.63

        Ceteraj kasoj                                    4,034.42

        Stoko de la propr. eldonaĵoj             7,253.00

        Stoko cetera                                     7,931.90

        La tero en posedo                            9,750.00

        La konstruajo                                   6,676.95

        Mebloj kaj oficejaj iloj                        503.16

 

        (1 febr. 1934.) ŜINDO-Seitaro.

 

        Statistiko. Jen estas ciferoj, kiuj montras fidele la laŭjaran ŝancel­iĝon de membraro de JEA kaj de JEI. En la sekvantaj ciferoj ankaŭ la abonantoj de „J-a E-isto“ kaj de „La Revuo Orienta“ estas enkalkulataj.

 

JEA:

1906 dec. 2. 720

1909 dec. 238

Disfalo ?

1916 dec.        189

1918 dec.        286

1919 majo       464

 

 

        JEI:

1920 jan.         400

1921 majo       720

        1921 dec.                995

        1922 aŭg.        1473

        1923 aŭg.        2351

        1924 jan.         2.2700

        1925 jan.         ĉ. 2700

        1926 sep.         1821

        1927 dec.                1682

        1928 majo       2159

        1929 aŭg.        2181

        1930 jan.         2079

        1930 jul.          1938

        1931 sep.        ĉ. 1990

        1932 febr.       1852

        1932 jul.          1649

        1933 jan.         1495

        1933 jul.          1351

        1934 jan.         1231

                        KUWAHARA-Tosihide

Partoprenintoj en J. E-kongresoj:

        1. 1906    (Tôkyô) (?)

        2. 1907    (Tôkyô) ĉ.300

        3. 1916    (Tôkyô) ĉ. 50

        4. 1917    (Tôkyô)   ĉ.50

        5. 1918    (Tôkyô)   ĉ.60

        6. 1919    (Yokohama) ĉ.60

        7. 1920    (Tôkyô) ĉ. 40

        8. 1921    (Tôkyô) 2.100

        9. 1922    (Tôkyô) ĉ.60

        10. 1922  (Tôkyô) ĉ        170

        11. 1923 (Okayama)      ĉ. 150

        12. 1924  (Sendai) ĉ.100

        13. 1925  (Kyôto  ĉ 150

        14. 1926  (Tôkyô) ĉ.200

        15. 1927  (Hukuoka) ĉ. 2ŝ0

        16. 1928  (Osaka) 129

        17. 1929  (Tôkyô) 280

        18. 1930  (Kanazawa) 2. 100

        19. 1931  (Kyôto)  281

        20. l932   (Tôkyô) 366

        21. 1933  (Kyôto) 236

        22. 1934  (Nagasaki) 112

 

MIJAKE, KAWASAKI, OKAMOTO.

 

        UEA. Antaŭ la fondiĝo de JEI (1919) ekzistis kelkaj delegitoj en kelkaj urboj kaj  provincoj, sed ili estis ne en fortika interrilato. La estraro de JEI estis simpatia ne al Ĝenevo, sed al Parizo (pro landnoma sufikso, pro neoficialeco de UEA k.a.). Tial eĉ per fervora propagando de unua ĉefdelegito Ga la multiĝo de la delegitoj ne estis rapida, kvankan la nombro de la membroj iom kreskis. Ĉefdelegitoj poste: Yagi, Ishiguro, (nun Fuĵisaŭa). Post la reorganizo de UEA la situacio ŝanĝiĝis, nun JEI sincere klopodas plivastigon de delegita reto. - (Kaw.)

        Fakaj Organizoj. 1) Japana E-ista Ligo Fervojista: propagando kaj praktiko de E inter fervojistoj. Lastatempe tre vigliĝis Organo: La Fervojisto (monate). 11 grupoj kaj 251 anoj. Fondita en okt. 1931. ­(Antaŭe, jam en 1920 ekzistis Japa­na Fervojista E-Unuiĝo.) 2) Japana Budhana Ligo E-ista' propagando de B-ismo per E kaj de E al B-istoj. Organoj: La Lumo Orienta kvarfoje jare), Informilo (laŭbezone). 20 anoj. Fondita en majo 1931. - 3) Japana E Literatura Societo: studo de E-lite­raturo, diskonigo de J-a literaturo per E, poluro de lingva tekniko de E. Organo: E-a Literaturo (du mona­te). 150 abonantoj. Fondita en okt. 1932. - 4) Japana Prolet-E-ista Unio: propagando kaj praktiko de E por laboristoj. Antaŭe kun organoj: In­formilo de JPEU kaj Kamarado (mo­nata). Nun sufokiĝis. Fondita en jan. 1931. - 5) Japana Studenta Ligo E-ista. Organo: Bulteno. Jarkunveno okaze de la J E-Kongreso. Fondita en okt. 1931. - (Kuw.)

        Sciencistoj. Multaj sciencistoj favoras E-n. Multaj el ili ne lernas persone E-n por publikigi sian stud­on, pro la supozo, ke eksterlandaj samfakistoj ne povos legi ĝin. Ekzist­as multaj, kiuj volonte skribos E-e, kiam eŭropaj kaj usonaj gazetoj nur akceptos artikolojn verkitajn en E, eĉ se ili aperigos la artikolojn en nacilingva traduko. Kelkaj gravaj gaz­etoj, ekz. tiu de industria kemio, me­kanika tekniko k. a., akceptas artikolojn en E. Jen estas eminentaj nom­oj de sciencistoj-favorantoj: INOUE­-Zinkiti, Kotaro HONDA Turuiti HAYASI, Otogoro MIYAGI, ĉiuj prof. de Tôhoku Imperia Univ., unuaj du eksa kaj nuna rektoroj; Gen‘itsu KITA, prof. de IU de Kyôto, Bunn­roku ARAKAWA, prof. de IU de Kyusyu. Grupo de specialistoj (eks­kluzive de la multaj studentaj E­ grupoj en universitatoj): Hermesa Rondeto, Scienca Rondeto (grupo de biologoj kaj aliaj en Tôkyô), Elektro E-Grupo (kelkaj elektristo en Tôkyô kunvenas ĉiumonate de 1934). UEA mem havas diversajn fakajn delegit­ojn - (Kuw.)

        Studenta Grupo. En J. E-mo­vado studentoj ludis rimarkindan rolon. En 1914, kiam la movado estis ankoraŭ malforta, studentoj en Im­peria Universitato de Tôkyô fariĝis sekretarioj de JEA (K. Ossaka, R Sugiyama, en 1915 E. Asai) kaj dank' al ili la movado iom post iom plivigli­ĝis. En 1915 ili fondis en sia univer­sitato studentan E-grupon kredeble la unuan. - Post fondo de JEI en 1920, studentoj fariĝis la centro de la movado. En multaj universitatoj kaj kolegioj fondiĝis studentaj grup­oj kaj okazis ekspozicioj, kursoj sub ilia gvido kaj naskiĝis multaj junaj laborantoj. Multaj el la studentaj grupoj havis neniun gvidanton inter la profesoroj, kaj studentoj pli-malpli spertaj instruis la lingvon al li novaj kaj tiel daŭrigis grupan agadon. Ekz.  Sankoo E-a Grupo en Tria Nacia Kolegio, Kyôto, agadas seninterrompe jam 15 jarojn kun neniu profesoro­gvidanto. Ĝi eldonadas trifoje jare hektografie presitan organon   „Libe­ro“ (en jun. 1934 la 39-an n-ron), okazigas ekspoziciojn kursojn, orato­ran kunvenon en E ktp., kaj en 1922 kompilis la unuan J-E vortaron kaj en 1928 ricevis oficialan rekonon kaj ekonomian subtenon de la lernejo. ­En okt. 1931 fondiĝis Japana Stu­denta Ligo E-ista, kiu havas jarkun­venon okaze de la J-E Kongreso. Or­gano: Bulteno. Lastatempe ne funk­cias tiel vigle, kiel antaŭe.- (Kuw.)

        Medicinistoj. Joŝicugu Oka­moto kaj Koozoo Ueda,. studentoj en Farmacia Fako de Medicina Fakulta­to de Imperia Universitato de Tôkyô, okazigis kurson en 1921 por medicinistoj kaj farmaciistoj. Tio estas unua paŝo de E-movado en med. rondo. En 1922 Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en E. Ili estas la unuaj med. tezoj en J-ujo originale verkitaj en E. En 1923 fon­diĝis en la dirita Med. Fakultato EK „Eskulapida Klubo“ (unue „Hipokra­tida Klubo“) kaj per konstanta aga­do de  tiu Klubo E dissemiĝis en aliaj med. kolegioj, kaj aperis multaj med. tezoj tute en E aŭ kun resumo en E. En 1925 en Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino Ogata kaj Murata publiki­gis siajn studojn en E. En 1926 fon­diĝis Japana E-a Medicina Asocio kun prof. Seiho Nishi kiel prez. Prof. Ogata donacis al JEMA 500 enojn, kiujn li ricevis de Imperia Akademio kiel premion por lia eminenta studo pri rizmalsano. Eskulapida Klubo okaz­igis Somerajn Hejmojn en 1925, 1926, 1927, 1928 kaj Foliaro-Klubo (EK en Medicina Fakultato de Tiba) en 1929. Sed nun JEMA ne laboras kiel an­taŭe. Nun prof. Nishi donas E-resu­mon al ĉiu kajero de med. revuo de si redaktata. Ryôzi Ura laboras kon­stante kiel landa kasisto de TEKA. Eldoniĝis jarlibroj de JEMA por 1926 kaj 1927. Farmaciistoj kaj medicin­istoj registritaj: 276 por 1926, 697 por 1927. - (Kuw.)

        Farmaciistoj. Farmaciaj stu­dentoj instigis E-movadon en med. rondo en 1921. En 1926 kvin farmaci­istoj (Okamoto Hadano, Hukutomi, Mikumo kaj Yamada) fondis farma­cian E-grupon „Hermesa Rondeto“ kaj kompilis Leksikonon de Kemio kal Farmacio j-E (I-a vol. Kemia ter­minaro kaj nomenklaturo, 2-a vol. Nomoj de drogoj ordigitaj laŭ bota­nika klasifiko, Nomoj de Medika­mentoj kaj Drogoj laŭ Japana Farmakopeo, 3-a vol. Nomo de Drogoj kaj Kreskaĵoj.). En 1930 sur bazo de la 2-a vol. eldonis en bela libro­formo „Seslingva vortareto de Medi­kamentoj laŭ Japana Farmakopeo.“ - (Kuw.)

        Fervojistoj. Jam en 1920 fon­diĝis J. Fervojista E-Unuiĝo sub ini­ciato de T. Tomita. Okazigis prop. kunvenon, kurson. En 1931 ok­aze de JE-Kongreso fondiĝis J. E­-ista Ligo Fervojista konsistanta e1 laborantoj en Statfervojo. En J-ujo ŝtatfervojistoj povas senpage veturi tra la lando kaj utiligi longadistancan telefonon fervojan. Kun tiaj du unikaj bataliloj, JELF rapide kreskis kaj nun havas viglajn fervojistajn E-grupojn en 11 lokoj kaj 251 membrojn. Organo de JELF: La Fervojisto. Multaj lokaj grupoj ankaŭ havas sian propran organon. Liga ĉefsekr. Kaku­tarô Tanaka. Konsilantoj: eminentaj fervojistoj. -,(Kuw.)

        Militistoj. En 1906 K. Ossaka, tiam armea kadeto, propagandis. E-n en milithaveno Yokosuka. En 1912 G. Makise, prof. de Armea Akademio, partoprenis en 8-a UK en Kraków. En 1923 Matuba-K. donis kurson en Mar­armea Subinĝeniera Lernejo en Yo­kosuka, kaj estis kelkaj kursoj de aliaj en sekvintaj jaroj. Lastatem­pe E-movado estas malvigla inter J mititistoj. De kiam J-ujo eliris el Ligo de Nacioj, la vorto „internacia“ ne sonas agrable precipe inter ili. Oni havas neniun E-societon inter militistoj. E-istoj: Suekiĉi Hagino, leŭtenanto-generalo; Tami Kimata, generalmajoro; Sôiĉi Uĉida, general­majoro; Makoto Aŭaja, komandoro; Masami Katoh (v.), majoro-aviadisto; Joŝifuĝi Oba (v.), leŭtenanto-kornan­doro, Arata Kuuajamat, leŭtenanto, ŝipestro; Joŝimasa Ikeda, mil. kura­cisto. -  (MUNETIKA-Smtyô.)

        Blinduloj. E estis instruata kiel oficiala kurso en Urba Blindula Ler­nejo de Oosaka de 1925 ĝis 19  kaj poste kiel laŭvola kurso. En aŭg 1927 speciala kongreso de B-uloj E-istoj havis lokon en Oosaka, kaj, laŭ ĝia decido, en apr. 1928 Takeo Iwahas­hi, Sindô-Takesi, Hata-Mituto, Torii-­Atuzirô, Nakamura-Kyôtarô, ĉefred, de brajla ĵurnalo „Tenzi Mainiti“, k. a. fondis J-an Asocion de Blindaj E-istoj (JABE), kies sekretariejo sid­as en la dirita lernejo. Membroj: ĉ. 60. Aparte de JABE, kies movad­centron formas ĉefe kristanoj, en 1927 Ueda-Zyunzô fondis en Kyŭsyŭ So­cieton de Budaisma Blindula E-isto. Jam en 1973 blinduloj havis fakkun­sidon en 11-a J E-Kongreso en Okayama. La blinduloj-instruistoj favoras E-n preskaŭ senescepte. El­donaĵoj en brajla alfabeto: 4 lerno­libroj de E kaj po 1 E-J kaj J-E Vortaro. Aŭtoroj: Torii, Nakaniŝi: Kisimoto-Zyŭtarô. Krom la menciitoj eminenta B-E-isto: Kumagai-Tetu­tarô, pastro. - (Kuw.)

        Sciencaj tezoj. En J-ujo kom­pare multaj sciencistoj aperigas siajn studojn en E. En medicina rondo tion iniciatis en 1922 Murata per „La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso“ kaj sekvis la modelon Kasai, Nishi, Ogata, Yagi, Huzinami, kaj multaj aliaj. En kemia rondo en 1926 Maeda per „La konsisto de magnezi­oksiklorida cemento“ kaj sekvis lin Sakurada, Tutiya, Yamane, Syôzi, Yamamoto k. a. En meteorologia rondo de l926 Oishi eldonadas la ampleksajn raportojn en E. Ankaŭ pri aliaj sciencobranĉoj aperis pluraj raportoj en E, ekz. pri Marstelo de Ohshima en 1929, pri Diferencialaj ekvacioj de Fukuhara en 1930, pri zoologio Kawamoto, pri botaniko Fukui, k. m. a. La junia n-ro de LRO, 1930, estis dediĉita kiel sci­enca n-ro kaj enhavas liston de ĝis nun eldonitaj sciencaj dokumentoj kaj de manuskriptoj ankoraŭ ne eldonitaj. (Kuw.)

        Eduko. En febr. 1922 en la Do­mo de Deputitoj estis akceptita pet­skribo pri enkonduko de E en lernej­on, prezentita laŭ instigo de Kunio Janagida. Samspecaj petskriboj en sekvantaj jaroj. En 1927 petskribo, ke registaro senprokraste komencu esploron por enkonduko de E en ler­nejon. Ĉiuj akceptitaj, sed sen efek­tiva rezultato. En 1931 Takeuĉi proponis al 19-a J E-Kongreso kom­pili lernolibron de E por elementa lernejo kaj en 1932 je ĝia komisio li ellaboris legolibron. E estas instruata oficiale en 5 lernejoj kiel deviga kur­so. J-a traduko de raporto pri E de la sekretariejo de Ligo de Nacioj, 1923 bone propagandis 1923 Int. Eduka Asocio (J-a) eldonis libron „Teorio kaj praktiko de int. eduko“, sur kiu el 26 eminentaj pedagogoj 3 akcentis bezonon de E kiel fundamento de int. eduko. 1923 Joŝikacu Sibata verkis „Eduko kaj E“ (160 p.). En 1932 en gazeto „Pedagogio“ oni diskutis pri „enkonduko de E en vi­rinan liceon anstataŭ angla lingvo“ propono de Marujama. Du subtenis, tri kontraŭis kaj kvar sin detenis. En 1933 Imperia Asocio por Infane­duko eldonis gazeton „Infanaro“ kun 10-paĝa E-kroniko sed por nur duonjaro. - (S. Kubo.)

        Religio. Ĝenerala aspekto. En ŝtataj lernejoj prediko de  religio estas malpermesata. Tion necesigas la ŝtata politiko, ke super imperiestra fami­lio estu nenio sankta. Plejparto de la nunaj J junuloj ne havas religian kredon. Budaismo, ludinta gravan ro­lon en malnova tempo, havas grand­an kredantaron precipe inter maljun­uloj. Kristanismo, importinta okcid­entan civilizon, ne estas potenca. Ŝin­toismo estas dividata en du formojn: ŝtata rito kaj popularaj sektoj. Al la lasta apartenas Tenrikyô, Oomoto, Ittôen, Hitonomiti estas tri el la nov­aj religioj aŭ religiaj movadoj. En lasta tempo kelkaj budaistoj (v. Si­bajama) utiligas E-n, sed malmultaj kristanoj (v. Kajaba) atentas pri E. Oficialan alprenon faris nur Oomoto. (v.) Iam oni provis enkonduki E-n en Tenrikyô, sed sen aktiva rezultato. En Ittôen spirito de E estas tre respektata kaj en la komenco de la organa gazeto oni vidas E-tradukon de ĝia devizo. - (Kaw.) - Baha­ismo. F-ino Alexander propagand­is ĝin en Tôkyô kaj ĉirkaŭ ŝi kolek­tiĝis kelkaj E-istoj. Ĝi eldonis „Ka­ŝitajn Vortojn de Bahau'la“ (v. Alexander, Aibara . - (Kaw) - Budaismo. Instigite de la fondo de Budhana Ligo E-ista (en Anglujo), ) Budhana Ligo E-ista estis fondita 12 jun. 1931 de F. Dazai, S. Inada, J. Mononobe, K. Ŝibajama. Unua ĝenerala kunsido en Kioto, 15 okt., kun pli ol 40 partoprenantoj, el kiuj nur malpli ol 8 komprenis E-n. La energia agitado de la Ligo per la bela gazeto multe propagandis E-n al B-ano  En 1933 Junula Ligo de Pro­letaj B-istoj (en Tokio) starigis E-­fakon kaj en maj. 1934 presis en E. en sia literatura gazeto „AKA“ unuan salutleteron al „Buddhist Lodge“ 2-a Tutpacifika Konferenco de Budaismaj junularaj Ligoj kun E kiel unu el uz­lingvoj, 18-21 jul 1934. Bibliografio de B-ismo en LRO jul. 1934. - (Ta­keuĉi-T.). - Pri Oomoto v. apartan artikolon.

        Kiboŝa. Morala societo fondita de Seikoo Gotoo en 1918. Predikante sentimentalan amismon, kolektis pli ol milionon da membroj, de kiu  plejparto estis sinceraj sed naivaj knabinoj, junulinoj. En 1930 enkond­ukis E-n kaj eldonis E-gazetojn. Nur al E-afero helpis E-istoj Ishiguro, Kurachi, Simomura, Taŝiro k. a. En la nomo de „Nippon E-ista Unio“ Gotoo ĉeestis al 22-a UK en Oxtord 1930; Takeuĉi sendis riproĉleteron al UK, malkovrante la pseŭdecon de la organizo. La ĝenerala afero de Ki­boŝa marŝis kaj fariĝis granda pot­enco, ricevinte eĉ subvencion de la registaro, kaj ludis reakcian rolon kontraŭ socia progreso. Fine, en 1933 japana jura aŭtoritato arestis Gotoo kaj lia malhonesteco pri financoj de Kiboŝa, lia malmorala konduto mal­kovriĝis Kiboŝa baldaŭ disfalis, ĉar la membroj elreviĝis pro hipokriteco kaj ekspluatemo de la iam tiom ador­ita gvidanto. „E-Kiboŝa“ ankaŭ ĉes­is 1933 jul. - (Kaw.)

        Muziko. Same kiel pri aliaj formoj de belarto ankaŭ pri muziko ni vidas japanan kaj eŭropan en J-­ujo. Tamen ĝenerala kapablo por muziko estas malalta ĉe multaj J-oj. E-aj gazetoj, kiel ekz. La Revuo Orienta, E-Lernanto ofte aperigas kantojn lastatempe. Du famaj muzik­istoj estas E-istoj  Kôsaku Yamada kaj Takaŝi Iba. Yamada lernis E-n de sia bofrato Gauntlett jam tre fru­tempe. Iba parolis en E post septaga studo, inieralie, ĉar E havas bonajn sonojn por kantoteksto. (v. La Re­vuo Orienta, jan. 1929). - (KAWA­MURA-Sin'itirô).

        Stenografio. Por J-a lingvo ekzistas tre multe da sistemoj, el kiuj nur la famaj sin kalkulas dek­kelkaj. En 1882 Tagusari-Kôki) (no­mata ankaŭ Minamoto-Kôki) elpen­sis la unuan sisteman stenografion por J lingvo, dank' al kiu de la unua parlamento (1890) oni havas fierin­dan aŭtentikan dokumentaron per stenografio. Li estis tre fervora E-­isto. En 1899 G. E. Gauntlett, eldo­nanto de la unua koresponda E-kurso en J-ujo, enkondukis sistemon de Pitman al J-a lingvo Mori-Takumei, ĉefo de S. Instituto de Kyôto, eldon­as de 1925 monatan gazeton kun E-tit­olo „Studo Stenografia“, kaj propagandas E-n al S-istoj. Li ricevis en 1931 arĝentan medalon de Int. Asocio de E-istoj-S-istoj pro apliko de sia Nakane-sistemo al E. En 1931 Ooba-­Itaru E-isto, fondis J. Asocion de Intersteno kaj eldonis libron, gazet­on - (MATUDA-K.).

        Radio. Neniu radio-stacio dis­aŭdigas la programon E-e. Nur okaze oni havas paroladojn pri aŭ per E (ĝis nun ĉ. 40 fojojn plejofte ĉe JOCK, Nagoya) kaj de tempo al tem­po daŭran kurson de E (12 fojoj; plej sukcesa estis tiu de Ŝindo (v.) ĉe JOK, Oosaka. En nov. 1926 E. Ta­kagiŝi, tiama ĉefdir. de Hiraiso La­boratorio de Elektra Ekzamenfako de Ministrejo por Poŝtaj Aferoj, alparolis E-e al radio-amatoroj ĉefe en Usono per mallongonda radio-sendilo. E en gazetoj: „La Radio kaj Eksperimen­to“, monata gazeto kun 50,000 abonantoj, enhavis E-kurson por 1929-31.  „La Ohm“, monata gazeto pri elektro kun pli ol 50,000 abonantoj, havas E-kolonon de 1931 ĝis nun. - KU­WAHARA-Th. kaj C. JUI.)

        Febr. 11-Marto 5 1925 Takao en Jurnalo Asahi aranĝigis la unuan E­-an programon je la okazo de la Ra­dio-Ekspozicio, Osaka. Ĝi konsistis el kantoj, ĥoroj kaj la speciala saluto per E al la radiostacio en Ŝanhajo. La 1-an pri-E-an paroladon en la ofi­ciala disaŭdigo faris prof. Fuĵisaŭa, iie JOAK, Tokio, Aŭg. 30 1925. Z-an naskiĝtagon festis la unua JOBK, Osaka, Dec. l5 1925 per kantoj kaj pri-E-a parolado. La unuan E-kurson okazigis JQAK Dairen, Febr. 8 1926 sub la gvido de Obana. La sukceso de la kurso de JOCK, Nagoja, Sep. 20-24 1927 kaj la bonega parolado de prof. Niŝi okaze de la XIV-a Japana Kongreso Sep. 25 Tokio rezultigis malfermon de la grandskala kurso de JOAK, Tokio, Dec. 13-25, 1927, konsistanta el 12 lecionoj po 30 m. de 18.30 ĉiuvespere sub la gvido de Ooi kaj Ossaka; 15,000 lernolibretoj speciale redaktitaj por ĝi elvendiĝis. La paroladoj de ICK-delegito Sche­rer 1930 (Okt. 8 JOAK Tokio. Okt. 18 JOHK, Sendai. Okt 30 JOBK Os­aka) forte influis la publikon. En 1931 de Jul. 20 ĝis Aŭg. 31, JOBK Osaka okazigis ĉiumatenan kurson kun 37 lecionoj po 30 m. escepte diman­ĉon sub la gvido de Ŝindo; ĝin relajis JOFK en Hiroŝima kaj JOKK en Okajama kaj la tuta duono okcidenta de Japanujo ĝin aŭskultis; 20,000 ler­nolibretoj disvendiĝis. La 2-an kurs­on de JOBK, 29  lecionoj po 30 m. de la 6.30 ĉiumatene Aŭg. 16-Sep. 17.1932, relajis JOOK, Kioto; JOKK, Okajama, JOHK Sendai; JOUK, Ak­ita; JOFK, Hiroŝima  JOTK, Macue; JORK, Kooĉi; JOGK, Kumamoto; JOLK, Fukuoka; kaj JOSK, Kokura,  tiel ke preskaŭ la tuta lando povis aŭskulti per kristala ricevilo. La unuan fojon en la Japana Radio-historio la JOBK-kursoj okazigis diktekzamenon por aŭskultantoj kun granda sukceso kaj bona rezultato, kio pru­vas, ke E estas plej klare aŭdebla per radio. Prilingvaj k. c. demand­oj dum kaj post la kurso atingis la sumon de 378 kartoj kaj leteroj  dum tiuj de la kursoj de angla  lingvo senĉese daŭrigata la tutan jaron, dum 7 jaroj atingis nur ne pli ol 800 (meznombre 114 jare). En For­moso la radio-afero estas sub la di­rektado de la eduka aŭtoritato. S­ano Sugimoto siatempe estris ĝin, kaj ankoraŭ nun lokaj E-istoj havas grandan influon. Sekve la stacio JFAK en Taihoku ĉiam havas am­pleksan E-programon; precipe not­indaj estas E-teatraĵoj ĝiaj de Dec. 15. 1930 kaj Dec. 15. 1931. Sume ĝis la fino de 1932 19 japanaj stacioj disaŭdigis: 14 per E, 33 pri E, kaj 11 kursojn. - (ŜINDO-Seitarô.)

        Proleta movado. 1906 Hase­gaŭa-Futabatei, granda japana litera­turisto, kiu verkis unuan japanan lernolibron de E „Mondlingvo“, estis progreseme pensanta kaj socialiste­ma. JEA, fondita en tiu ĉi jaro, havis kiel siajn membrojn Osugi-Ei, Sakai­-Tosihiko k. a. famajn gvidantojn de tiama socialista movado japana. E-­Lernejo de socialisto Osugi-Ei. E-is­toj-socialistoj interligiĝis kun la „Int. Socia Revuo“.

        1921. La grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japa­nujo, havis kiel siajn membrojn Aki­ta-Ujaku, Sasaki-Takamaru k. a. E-­istojn. Fukuta-Kunitaro, anarĥiisto kaj malnova E-isto, eldonis en Osaka monatan gazeton  „Verda Utopio“.

        1923. E-rubriko en la anarĥiista organo „Laborista Movado“. Ankaŭ multiĝas anoj de SAT.

        1929. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XII-a Japana E-Kongreso en Sendai.

        1925. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XIII-a Kongceso en Kio-to. Fondiĝo de E-ista Junula Ligo sub influo de marksista movado in­ter la studentoj. La Ligo ekzistadis en la daŭro de ĉ. 1/2 jaro.

        1926. Fondiĝo de Kaŝiŭagi-rondo en Tokio de l' Tokiaj SAT-anoj.

        1928. Fondiĝo de E-ista Kultura Asocio, kiu ĉefe studis teorion de E sur la starpunkto de historia materi­alismo. (Organo: Revuo Kultura.)

        1929. Somera E-Kurso de l' Insti­tuto por Int. Kulturo (antaŭiranto de l' Instituto por Scienco Proleta) havis grandan sukceson. Kursanoj fondas „Ruĝan Rondon“, paralele al Kaŝiŭagi Rondo. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XVII-a. Kongreso en Tokio. En nov. fondiĝo de l' Instituto por Scienco Proleta kun Stud­grupo por E.

        1930. Eldonado de Resumfolio E-a de l' organo „Scienco Proleta“. En jul. kursanoj de E-kursoj de la Instituto por Scienco Proleta fondas Prolet-­E-istan Asocion en Tokio. En aŭtuno komenciĝas eldonado de „Proleta Kurso de E“ (6 vol) kompilita de Studgrupo de E de  l‘ Instituto por Scienco Proleta. Salte progresas pro­leta E-movado kaŭze de tiu ĉi eldo­nado.

        193l. En jan. fondiĝo de l' tut­japana organizo, japana Prolet-E-ista Unio (JPEU), kun ĉ. 150 membroj. Filioj en Osaka, Kioto, Kobe, Oka­jama ktp. Akita-Ujaku fariĝas prez.; Monata organo „Proleta E-isto“. En aŭg. JPEU aliĝas al Int. Unuiga Komitato de Klasbatalaj LEA (IUK). En okt. la organo de JPEU ŝanĝas sian nomon „Kamarado“.

        1932. En febr. JPEU komencas el­doni monate „Informilo de JPEU“. En marto II-a Kongreso de JPEU en Tokio. JPEU havas pli ol 10 filiojn kaj 300 membrojn. Legantoj de „Kamarado“ kalkuliĝas ne malpli ol 2,000.

MARKS MUTO.

        Japana proleta E-movado apogas sin ĉefe je inteligentularo, de kom­enco ĝis lasta tempo. Tion kaŭzas relative granda pezo de la inteligentularo en la proleta movado kaj lingva malfacileco de E por laboristoj parolant­aj gepatran lingvon kun tute fremda strukturo al E eŭropdevena. Inter pioniroj de E-movado sin trovas sufiĉe da socialistoj. Tamen proleta E­-movado marksista ekvigliĝis ĉ. 1929, kiam en la lando proleta kultura rnovado komencis sian viglan ek­paŝon influite de akriĝo de sociaj si­tuacioj kaj leviĝo de revoluciaj labor­ist-kamparanaj movadoj. En 1931 la movado organiziĝis en tutlanda skalo en formo de JPEU kaj disvolviĝis en ĉiuj kampoj altirante al si laborist­ojn en sufiĉa grado. En 1932 la II-a kongreso de JPEU okazis, sed pub­like malpermesita. Okazis milito en Manĉurio kaj faŝisma tendenco reg­is la landon, subpremo al proleta kultura movado fortiĝis. Publikaj la­boroj de JPEU malfaciliĝis. En 1933 KOPF, centra organizo de proleta kultura movado, estis kvazaŭ malleĝ­igita. A1 JPEU ankaŭ ne ebliĝis funkcii antaŭ publiko kaj proleta E­-movado japana revenis al la stato antaŭ fondiĝo de JPEU. Aldonita de A-A.

        Virina grupo: Klara Rondeto. 12 apr. 1925 Sadano Jajima (nuna Hirakaŭa) kaj aliaj kvin japaninoj kiuj tiam lernadis E-n ĉe Marue Mo­rita (nuna Sasaki) nomis sian grupe­ton Klara Rondeto laŭ Klara Zamen­hof. Ĉi tiu eta rondo fondiĝis por pliforte unuiĝi por studado de E kaj ĝia propagando speciale  inter virinoj. Ili regule kunsidis por studado. Mo­rita kaj Jaĵima gvidis E-laboron diversloke kiam ili havis bonan oka­zon. Multaj malfacilaĵoj, kiuj preskaŭ neeviteble akompanas japanan virin­sekson herede kaj socie, estas ĉiam malhela al la progreso de virinoj ĉiuflanke. Mense kaj materie nur malmultaj japaninoj havas sian mem­starecon kaj liberecon. La rondeta­noj regule kunsidis ĉe M. Sasaki: de la komenco la Rondeto neniam havis kaj havas sian prezidantinon nek sekretarion, kies taskon ili laŭvice pre­nas sur sin. La rondo estas ĉiam malforta kaj eta, sed ĉiam daŭrigas sian modestan semadon inter japani­noj. (v. M. Sazaki, I. Kurijama).

        MACUE SASAKI †

        Krom la ĵus nomita funkcias vi­rina E-grupo en Yokohama (Rondo Amikino) kaj en Osaka (Orkidaro).

        Lernejo. Kelkaj E-istoj okazigis kurson de E sub nomo de „E-Lerne­jo“. La Lernejo de la Lingvo E (E-go Gakkô), fondita 17 sep. 1906 de E. Osugi sub aŭspicio de JEA, donis tri  kursojn  ĝis la likvido en apr. 1907 kaj edukis fruatempajn batalantojn. En 1922 Akiyama-Bun'yô donis kelkfoje kursojn sub nomo „Nippon E-Gakuin“. En 1926 Osida-­Tokurô okazigis periode kursojn sub nomo „Tôkyo E-Gakko“. En 1931 Hirokazu Kaĵi donis kursojn sub no­mo „Nippon E-Gakko“. Ili estas efek­tive ordinaraj kursoj. - Kiel oficiala deviga kurso, E estas instruata en jenaj lernejoj: Urba Blindula Lerne­jo de Oosaka (fondita de la komunu­mo), Kihoku  Ĝissen Knabina Liceo, Produktiva Gimnazio (ambaŭ fonditaj de s-ano Tomeki Kobajaŝi), Kinrô Knabina Liceo, Nippon Presarta Ler­nejo (ambaŭ fonditaj de kultura soci­eto Kiboŝa). Kiel laŭvola kurso, en Fremdlingva Kolegio de Tôkyô en 1906 kun 200 lernantoj kaj oficiale en Medicina Fakultato de Nagasaki. Kiel laŭvola kurso sekrete (sub preteksto instrui anglan lingvon) en iu Elemen­ta Lernejo, 1934. Kursoj kun fiksita honorario al la gvidanto en Athéné Français kaj Knabina Fremdlingva Kolegio de Tôkyô. - Privataj liberaj kursoj de E estas donataj en multaj altgradaj lernejoj tra J-ujo, sub aŭspicio de E-grupoj en ili. - (Kuw.)

        Instrumetodo. Gramatika me­todo estas ŝatata ĝenerale: Japana ka­rakterizaĵo. Ossaka publikigis mult­ajn prilingvajn artikolojn kun detalaj komentarioj en Japana E-isto, LRO, kaj ankaŭ multaj aliaj. Sed jam 1919 Asai, 1920 Kuznecov instruis per rekta metodo. Malgraŭ la historia gramatika metodo, 1932 Iŭaŝita pledis por parola metodo per multaj artikoloj kaj fondis studgrupon de in­strumetodo. Korespondan kurson ini­ciatis kimro Gauntlett en 1906 kaj per tio diskonigis E-on. En 1922 Asai instruis per korespondo kaj Kaji kaj J E-Literatura Societo korektas la frazojn verkitajn de siaj membroj. En diversaj gazetoj, (LRO, E-Ler­nanto) oni trovas kolonon, kie la re­daktisto korektas la frazojn de siaj abonantoj. Oni povas diri, ke japanaj E-gazetoj mem estas bona koresponda kurso kun detalaj komentari­oj. - (Kuw.)

        Ekzameno neniam okazis, kvan­kam en 1922 JEI projektis. - (Kaw.)

        Arĝenta kunsido. Organo por krei kaj ĝui E-an atmosferon, en Tôkyô. Fondintoj: Kaiĵiro Ooha­ŝi, Keuji, Niŝino Kijohiko Cujuki, sidejo: Meiji-Seika-Teejo, ĉe Ginza Ni-ĉome, Kjobaŝi-ku. Funkcias de 1928. Celo: konversacio nur en E. Jam ekaperis kelkaj idoj, ekz. la No­va Kunsido, la Kanda Kunsido, la Ikebukuro Kunsido, ktp. Tiel la ĉef­urbaj E-istoj povas trovi E-an paro­lejon ĉiuvespere.

        Gazetaro. Centra, ortodoksa ga­zeto: de 1906 Japana Esperantisto (JEA), de 1920 La Revuo Orienta (JEI). Privataj entreprenoj eldonis si­ajn organojn (ekz. La Esperantisto de JEA de Kaĵi, E en Nipponlando de Ishiguro. Fierindaj revuoj de pri­vataj individuoj: Orienta Azio de Harada, Verda Utopio de Fukuta. Unua estis tre bele kolorigita prop­ramane, la dua prezentis japanajn li­teraturon, moron, socian vivon ktp. al eksterjapanoj. - Laŭ Jarlibro de JEI 1934, 61 el la lokaj grupoj havas proprajn organojn hektografitajn krom kelkaj esceptoj. Preskaŭ ĉiuj celas tre detale konigi lokan agadon kaj samtempe krei oportunan okazon aperigi literaturajn verkojn de la mem­broj eĉ junaj. Nova Sento (de Kiuŝiu E-ista Ligo) estis tre bone aranĝita. La plej fama studenta gazeto estas „Libero.“ Ekzistas gazetoj entenant­aj nur verkojn de individuo, kiu el­donas. Proleta movado havis bo­nan „Kamaradon“. - Grupo de spe­ciala ideo: dum la gazeto de Kiboŝa kaj la societo mem neniiĝis, Oomoto ankoraŭ sane daŭrigas eldoni la gaz­eton Oomoto Internacia. Per „E-lo­gio“ Kawasaki kaj Okamoto publikigis siajn studojn E-logiajn. - Nunaj fakaj gazetoj estas Studo pri la Lin­gvo Internacia, Esperanta Literaturo, La Lumo Orienta, La Fervojisto. ­Du gazetoj por instrui lingvon al unua- kaj mezgradaj E-istoj: E-Ler­nanto (JEI) kaj Verda Mondo (EPA.) -.(Kaw.)

        Biblioteko. En 1919 Tokia Filio de JEA aĉetis multajn librojn de Chif kaj fondis Tokian Bibliotekon E-an. JEA, fondita en 1906 ,konservis', neniujn siajn librojn. Ossaka kaj Asai donacis siajn librojn. En sama jaro JEI fondiĝis kaj ĝi transiris al la oficejo de JEI. En 1921 en J Kongreso Chif konsentis, ke ĝi fariĝu propraĵo  de JEI. Ĝi estas la plej granda biblioteko en J-ujo, sed al ĝi mankas multaj malnovaj dokumentoj eŭropaj. Speciala sistemo de libro-klasado de    Ossaka. Ekz. Grosjean-Maupin, Dict. Complet Français-E: A-III-C-33. - ', (Kaw.)

        Bibliografio. En Stojan, BIL mankas multaj gravaj verkoj el J-ujo. Ne ekzistas plena bibliografio de la libroj eldonitaj en J-ujo. Oni devas legi la recenzojn en „Japana E-isto“,    LRO, k.a., aŭ rigardi bibliotekon de  JEI.- (Kaw.)

        Entreprenoj kaj Librejoj. 1) E-Propaganda Asocio, Kameoka. Por propagando de E organizata ĉefe de Oomotoanaj E-istoj. Fondita en 1923. Organo: Verda Mondo (unue Verda Gloro).- 2) Japana E-a Asocio (J-e: Nippon E-Sya), Tôkyô. Privata entrepreno de Tokuo, Osida, kiu   komencis eldoni kaj importi E-ajn librojn en 1920, kiam neniu kuraĝis tion fari. Eldonis multajn utilajn lernolibrojn, ekz. Plena kurso de E de  Chif. Tiam multe bonvenata, sed nun ne laboras aktive. - 3) Japana E-Asocio (J-e: Nippon E-Kai) Tokyô. Privata entrepreno de Hirokazu Kaĵi, fondita en 1927. Eldonas E-ajn librojn kaj gazetojn: La E-isto (dumonata). Alia nomo de eldona fako: E-Kenkyŭ-sya.- 4) Es-Nippon-Sa,Tôkyo. Post likvidiĝo de la kultura societo „Kiboŝa“, fondiĝis en aŭg. 1933 sub zorgo de Kôzi Tasiro. Gazeto: E en Japanujo. Dissolviĝis 1934. - 5) Kanija Librejo, Kyôto. Privata librejo de Nakahara-Syŭzi, kiu eldonis kaj importis E-ajn librojn de 1920. Eldono de unua J-E vortaro.- 6) Frontoŝa, Tokyô. Privata entrepreno de Ooŝima-Joŝio. Eldonas de 1933 gazetojn „Studo pri la lingvo int.“ (dumonata) kaj „E-a Literaturo“ (dumonata). Abonantoj: SLI 100, El 150.- 7)   Fako de Tokio-do, Tôkyô. Tokio-do, unu el la plej grandaj libro-vendejoj en Tôkyô, fondis E-fakon en 1930 kaj vendas E-librojn en- kaj ekster-landajn. 8) Maruzen. La plej granda librovendejo de eŭropaj kaj usonaj libroj, filioj diversloke. De antaŭ komenco de organizita movado importis E-librojn, kvankam ne kons­tante. Tio faris kontribuon al JE-mo­vado, ĉar ĉiuj kuras al Maruzen, ki­am ili serĉas ion novan. Krom la nun funkciantaj ekzistis diversaj en­treprenoj, kiuj dissolviĝis. 9) Ekzistas multaj aliaj librejoj, kiuj eldonas plur­ajn E-ajn verkojn. Ekz. Sôbunkaku, Tettô Syoin, Hakubunkan, Daigaku Syoin, Talyôdô, Sôbundo, Okazaki Syoten, Nippon Syoten Kokubunsya: Naigaisya Miraisya, ktp. - La plej granda librovendejo kaj importisto de eŭropaj E-libroj estas kompreneble JEI. - (Kuw.)

        Jarlibro de JEI. 1922, 1923, 1926 (detala historio de E-movado en J-ujo), 1929 (nur adresaro), 1932 (ad­resaro de lokaj grupoj, instrukcioj al grupoj), 1934 (kritiko pri organaj gazetoj de lokaj grupoj). - (Kuw.)

        Statistiko de libroj eldon­itaj en J-ujo. Kvankam ne kompleta por la jaroj 1906-1920 la sekvanta statistiko donus supervidon pri J E-­movado: tre multe da libroj pri E kaj kompare malmulte da libroj en E, el kiuj lastaj sciencaj verkoj okupas konsiderindan procenton. Ĉirkaŭ 1906 eldoniĝis 3 vortaroj kaj 8 lerno­libroj, dum 1907-1919 eldonaĵoj est­us terure malmultaj:

 

                1921 1922 1923 1924 1925 1926 1927 1928 1929 1930 1951 1932 1933  Sumo

Vortaro              1   3   -   2       2   -   2   3   1   -   1   2   17

Lernolibro           2  12  15   9  15   7   7   9   7   6  10   8   1  108   

Literaturo           2   2   3   5   1   3   4   3   -   3   5   6   7   44

Socio                -   -   -   -   -   1   1   2   -   2   -   5   5   16

­E-movado             1   2   3   3   2   1   4   1   1   3   2   4   2   29

Scienco              -   -   4   2   5   3   1   8   1   1   2   2   8   37

Sumo                 6  19  25  21  23  17  17  25  12  16  19  26  25  251 

KUWAHARA-Th. kaj H. NIŜIDA

 

 

        Lernolibroj kaj vortaroj. Unuaj pioniroj legis anglajn verkojn de O'Connor, eĉ nun lernolibroj en angla lingvo estas multe utiligataj de japanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj inteligen­tuloj komprenas angle. Unua lerno­libro en J-ujo de Hasegaŭa estis kompil-traduko el rusa. Poste Chif verkis faman „Plenan Kufson“. Nun plej ŝatataj lernolibroj estas tiuj de Ossaka pro korekteco, detaleco kaj facileco. Diversaj verkoj de Ishiguro troviĝas sur la bretoj de ĉiuj libroven­dejoj. Unua sistema E-J vortaro de Kroita estis traduko el Motteau, E-A, poste kelkaj kompilis Plenan E-J Vortaron sur bazo de Boirac. Nun plej uzataj estas tiuj de Okamoto kaj Ishiguro. - English-EE-Eng. Dictio­nary. Presita de Muramoto. Unua E­-libro en Japanujo. 1906. - Sekaigo. Verkis F. Haŝegaŭa. Unua lernolibro por japanoj. 1906. - Plena kurso de la lingvo E (E Zentei). Verkis T. Chif. Edukis multajn japanajn E-istojn. Unua eld. 1914 - E Kompleta kurso por ja­panoj. (Syôkei), Verkis Ossaka. Nun plej populara lernolibro. Unua eld. 1927. - Memlernanto de E (Mohan E-Dokusyu). Verkis Ossaka kaj Aki­ta. Plej detala lernolibro por japa­noj. 1923. - Fundamenta legolibro. Verkis T. Sasaki. Propra metodo por komencantoj, komentario en E. Unua eld. 1927, kvara 1933. 60 p. - Proleta kurso de E. Kompilis Stud­grupo de E en Instituto por Scienco Proleta, Tôkyô. Ĝis nun plej bonkva­lita koresponda kurso por japanoj. 6. vol. 1930. - Plena E-J Vortaro. Ver­kis K. Nakamura, K. Kroita, T. Chif, per kunhelpo de K. Ossaka kaj R. Sugiyama. Bazita sur Vortaro de Boi­rac. Antaŭ ĝi kelkaj malgrandaj (inkluzive tiun de Kroita). Tre vaste uzata antaŭ apero de Vortaro de Okamoto. 1914, 423 p. - Plena J-E Vortaro. De Chif. Verko de veterano. 1717 p. - Moderna Vortaro E-J. De Ishiguro. Intencis kolekti kiel eble plej multe da novaj vortoj, 1933, 509 p. - J-E Vortareto. Kompilis Sanko E-a Grupo, Kyôto. Malgranda, sed tre praktika. 1922, 253 p. - Nova Vortaro E-J. De J. Okamoto. Prak­lika, nun plej multe uzata. Unua eld. 1926, 16-a eld. 1933, 301 p.- Nova Vortaro J-E. Tre zorge kaj konsci­ence kompilita de ). Okamoto. Plej granda nacia E-Vortaro, la literoj de paĝoj estas miniaturigataj per foto­zinkotipografio, tre fiera presarto ja­pana. Aperos en 1934, 677 kaj 100 (?) p. - Seslingva Vortareto de Medika­mentoj laŭ J. Farmakopeo. E-Latina-­Japana-Germana-Angla-Franca. Kom­pilita de Hermesa Rondeto. Sen kono de E neniel utiligebla, kio faras stu­don de E necesa por uzantoj ne-E­-istaj. Pri metodo de terminaro iom modifis tiun de Nomenklaturo de Ke­mio de ISAE de ilia propra vidpunk­to. 1930, 208 p. - Granda Grama­tiko de E. De Chif. Vol. 1 Prepozi­cio, Vol. 2 Adverbo. 94 p. 75 p. 1922. Nur du volumoj aperis. Unu el la tre ampleksaj, metodaj en la mondo. - Fonetika Studo de E. De Okamo­to, en japana lingvo 61 p. 1925. Post kompara studo de la opinioj de an­taŭuloj montris sian propran opinion. Detala. - Altgradaj lingvaj studoj: Granda Gramatiko de Chif. Komentario kaj analizo de Ossaka, Fone­tika kaj leksikologia studo de Oka­moto, Komentario kaj bibliografio de Kawasaki, Sociologia lingvoanalizo de S. Ito, ĉiuj en japana lingvo; statis­tika enketo de Z-a lingvo-uzo de T. Sasaki kaj J. Iuaŝita, k. a. - (Kaw.)

        Kie estas Amo, tie estas Dio. De­tala prilingva komentario al la teksto de Tolstoj-Ŝidlovskaja. Unika biblio­grafio de la libroj, kiu  utilas por praktike studi E-n. Verkis Kawasaki, en japana lingvo, 1930. Dua pligrand­igita eldono en 1934, 382 p. - (Kuw.)

        Literaturo. Ankaŭ por japanoj estas multe pli facile konkeri E-n ol iun alian lingvon. Pro tio, malgraŭ mallonga vivo de la lingvo en Japa­nujo kaj malgranda nombro de ĝiaj adeptoj, sufiĉe multaj emas traduki literaturaĵojn. Unuj tradukas vulgar­ajn kriminalogiajn rakontojn. Ekz. R. Edogaŭa: „Unu Bileto“ (J. Ŝimomu­ra); R. Edogaŭa: „Ora Masko“ (J.  Ŝimomura); S. Kooga: „Dezerto“ (S. Minami). Aliaj elektas pro speciala motivo verkojn ne tre valorajn je la literatura vidpunkto. Ekz. E. Iŝihara: „Verda Karto“ (H. Jamanaka) premiita romano ĉe konkuro, temanta socion post 50 jaroj. Ankaŭ en la tradukoj el la pura beletristiko su­perregas populareco. Ekz. el T. Ari­ŝima estas tradukitaj du sufiĉe grandaj verkoj, nome „Deklaracio“ (T. Tooguu), „Senbedaŭre amo rabas“ (T. Tooguu), dum traduko el N. Ŝiga estas metata en malgranda broŝureto. „Krimo de Fan“ (M. Kaĵi). El alia generacio, oni eldonis tradukon de kelkaj verkoj de K. Kikuĉi, „Patro Revenas“ (H. Kaĵi), „Amo de Too­juuroo kaj alia  teatraĵoj“ (J. Ŝimo­mura), sed neniom el R. Akutagaŭa, kiu staras sur multe pli alta pozicio kiel artisto. Krom la jam menciitaj aperis en libra formo: M. Hugii „Nova Satano“, novelo (I. Sakrada). - N. Nakata: „Inkubo,“ dramo (J. Jasuda). - U. Akita: „Danco de Skeletoj,“ teatraĵoj (H. Suzui, K. Susuki). - S. Nacume: „Turo de Lon­dono,“ novelo (S. Nishi). - J. Ka­neko: „Lavisto kaj Poeto,“ teatraĵo (T. Tooguu). - J. Jamamoto: „In­fanmurdo,“ teatraĵo (J. Ŝimomura), „En la Nebulo“, radiodramo (K. Cu­juki). - K. Okamoto: „Epizodo en guzenĵi,“ teatraĵo (Mijake-g). - K. Fuĵisaŭa: „Gracia,“ teatraĵo (M. Ha­ta T. Murakami). - N. Hajaŝi: „Bildlibro sen bildoj“ (H. Kaĵi, H. Sutoo) - S. Tokunaga : „Malsato en Riĉa Rikolto“ (K. Nakagaki). - Ĉan-­Hjokĉu: „Forpelataj Homoj“ (Takagi H.). - Ankoraŭ eldoniĝis neniu kla­sikaĵo en la formo de libro. Nur fragmentoj aperas en gazetoj. En 1932 fondiĝis Japana E-literatura So­cieto sub la iniciato de Mijake-S. kaj Takagi-H. En tiun societon kunfand­iĝis literaturamantoj el la ambaŭ tendaroj de la neŭtralaj kaj tendencaj E-istoj kun la komuna celo de plial­tigo de lingva tekniko kaj prezento de la japana literaturo en ĝusta ma­niero.

Laŭ MIJAKE-SIHEJ.

        Notoj al la „Literaturo“. Tradukaĵo de japano eldonita unua­foje en Eŭropo estas „Japanaj Ra­kontoj“ (E-a Biblioteko Int.) kompi­lita de Chif, 1910. „Deklaracio“ (Int. Mondliteraturo) trad. de Tooguu, 1929. Poste trad-aĵoj de Ŝimomura aperis en Budapeŝto. „Perloj el la Oriento“ de Ossaka kaj „Verda Par­naso“ de I. U. estas du kolektoj de tre bonkvalitaj trad-aĵoj el japanaj, ĉinaj klasikaĵoj kaj modernaĵo. En kvanto Tooguu (†) kaj Ŝimomura superas ĉiujn aliajn. Mirinda estas energio de Nohara, kiu tradukadas de la komenco de J E-movado mal­facilajn altvalorajn japanajn, ĉinajn, hindajn klasikaĵojn. Lastatempe Na­kagaki daŭrigas sinceran studon kaj praktikon pri tradukarto. J poemoj tradukitaj de Grabowski, Kalocsay, k. a. lertaj sed ne el la originaloj. Hohlov komprenas J. lingvon kaj kritikis tradukaĵojn de J. poemoj.

        N. KAWASAKI.

        E-istoj, kies biografio estis sendita post la presigo de la unua volumo:

        Abiko Teizirô, aferisto. Fondis 1906 en Tôkyô la duan societon en la lando „Nippon E-Kyôkai“, kiun li poste likvidis kaj kunfondis JEA. E-konsulo en Tôkyô, 1907. Kunkom­pilis J-E Vortaron, 1906.

        Aizaŭa Heikiĉi, licea instr. Nask. majo 1898. Sindona laboranto en Yo­kosuka post foriro de Ossaka, 1915-18. Eldonis gazeton „Diino de Stelo.“

        Akagi Kyutarô (kjuutaroo), estro de poŝtoficejo. Mortis. Fondis en 1909 filion de JEA en Minagi, Oka­yama-ken. Monhelpis al JEA por J-E-­isto. Dua provo de J-E Vortaro, ne­eldonita.

        Alexander Agnes, usona prop-­istino de Bahaismo el Hawaii. Loĝas en Japanujo de 1915.

        Asada Eiĵi, prof. de fremdlingva kolegio de Tokyô. Nask. 22 majo 1865, mortis 11 nov. 1914. Noblka­raktera. Lingvisto, specialisto de se­midaj lingvoj. Estis LK.

        Asada Hazime, d-ro med., prof. de jurmedicino antaŭe en med. fakul­tato de Nagasaki, nun en virina med. kolegio en Tôkyô. Nask. marto 1887 en Miyagi-ken. Prelegis pri sia fako en SU de 19-a UK en Danzig.

        Baba Kijohiko, bankoficisto. Nask. 24 dec. 1903 en Yamaguti-ken. An­taŭa familia nomo: Macumoto. E-isto de 1920. Studanto de Z-a vortuzo de E, artikoloj en LRO, 1927-28. Trad. en J. „Fumejo de l' opio“ de Rey­mont, 1930, trad en E „Verdstela Vo­jaĝo“ de Toki-Zenmaro, 1929

        Chif Toshio, (Ĉihu, Toŝio). Nask. 22 jan. 1881 en Saga-ken. Lernis E-n en la E-Lernejo de Osugi en 1907 (?). Efektiva red. de Japana E-isto (1900-11). Kun Ossaka du kolonoj en J. E-movado. Komprenas E-ismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka pri  organizaj problemoj. Verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vort­arojn. Kompilis: „Japanaj Rakontoj“ (unua verko de J E-isto eldonita en Eŭropo), 1910; „E-a Legolibro kaj Krestomatio“, 1922. Verkis: „Plena E-J Vortaro“ (kun atiaj), 1914; „Ple­na kurso de la lingvo E“ (sistema lernolibro edukinta multajn kapabl­ajn posteulojn), 1914 (en 1921 renovigita eldono); „Granda Gramatiko de Chifa (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol Ad­verbo, 1923.); „Plena J-E Vortaro“ (multpaĝa) 1927. (Kuw.)

        Cujuki Kijo. Nask. 19 marto 1907 en Kanagawa-ken. E-isto de 1926. Helpred. La Revuo Orienta. Trad. „En la nebulo“ (radiodramo de Ya­mamoto), 1930. Verkis: „Ŝtala Biblio de Samurajismo“, 1931.

        Dick (dik) R. Hugo, sviso, fir­mano. Loĝas en la lando de 1917. Lernis E-n en Rusujo. Multe kontri­buis al revigligo de J. E-movado, loĝante en Yokosuka. Instigis la fon­don de J. Komitato por komuna ko­merca lingvo, 1919.

        Eguĉi Ren, oficisto. Nask.1898 en Hukuoka. Metoda sekr. de E-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita re­giona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.

        Fukuta Kunitaro (-roo), oficisto de asekura kompanio.  Nask 6 sep. 1886 en Tottori-ken. E-isto de 1906. Kunfondis 1920 en Osaka nur E-an gazeton „Verda Utopio“, kaj per tio multe disvastigis la sciojn pri Japa­nujo al tuta mondo. Iam komitatano de SAT. Posedas multajn malnovajn E librojn, gazetojn, dokumentojn.

        Ga Morizo. Nask. 1885 (?). iama ĉefdel. de UEA. Fondinte 1920 Ori­entan Librejon E-an, importis E-libr­ojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la labo­ron heredis Librejo Sihôdô). Ofte in­terpretis E-ajn paroladojn de d-ro Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokyo.

        Gauntlett George Edward Luckman, anglo, instr. de angla ling­vo. Nask. 1868 en Swansea, Suda Kimrujo. De 1890 ĝis nun loĝas en Japanujo. En 1906 eldonis korespon­dan kurson de E. Tio estis la unua publika instruo de E en Japanujo.

        Gotoo Seikoo, ĉefo de multa­membra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. Nask. 19 aŭg. 1884 en Ooita-ken. 1930 fondis E-fakon en K. („E-Kiboŝa“, marto 1930 - jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de E al siaj grandnombraj adorantoj. En­kondukis E-n kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administrit­aj de K. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.

        Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Nask. 15 jun. 1900 en Mie-ken. E-isto de 1924. Fidante nur al E-istoj li travo­jaĝis Eŭropon 1928 dum kvar mo­natoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la J E-istaro.

        Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850,  mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prez. de JEA  ĝis la morto.

        Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li de­cidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. E-n, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan ga­zeton   „Orienta Azio.“

        Hasegaŭa Tacunosuke (ps. Fu­tabatei), verkisto. Nask. 1864, mor­tis 10 majo 1909 sur ŝipo hejmen de Rusujo. E-isto fariĝis en Rusujo. Ja­panaj verkistoj eksciis ekziston de E pere de li. Verkis lernolibron kaj komentarion al la Ekzercaro, 1906.

        Mikosaka Motusuke. De jun. 1909 ĝis 1910 eldonis en Tôkyô gazeton por eksterlandaj E-istoj „Samideano Ĉiumonata,“ kvazaŭ kon­kure al „J. E-isto“.

         Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al „Verda Utopio“. E-poeto.

        Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, steno­grafiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. E-isto de 1926. Red. de „Verda Mondo“ 1927-34. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en E. Verkis „Praktika Konversacio E-a“, 1933.

        Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, prof. de Kansei Gakuin Univ., instr. de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k. a. gvidis oficialan kurson de E (1922-31). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prez. de J. Asocio de Blinduloj E-istoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vor­taro, Lernolibro.

        Izumi Sigeo (plumnomo), soci­alisto. Nask. 31. okt. 1902 en Saga­ken. E-isto de 1921. Kunfondinto de J. Prolet-E-Unuiĝo, 1931.

        Jamaga Taiĵi, presisto, anarkiis­to. Nask. 25 jun. 1892 en Kyôto-si. Lernis E-n de Kroita kaj Chif en 1908. Iam sekr. de Kroita. Korespon­dis kun diverslandaj laboristoj.

        Jamanaka Hideo, estro de ek­sterlanda fako de Centra Telegrafejo, Ĥarbin. Nask. 9 febr. 1905 en Ky­ôto-hu. Trad. en E „Verda Karto“ (filmo novelo) 1931.

        Jui Ĉŭnoŝin, elektra inĝ. de radio­stacio, Kanazawa. Nask. 11 okt. 1894  en Hukuoka-ken. Kunfond. de Nago­ya ES, 1932. Del. (por radio) de UEA en K. 1934.

        Loka movado. Kompreneble ĉefurbo Tôkyô (Tokio) kun la oficejo de JEI estas la centro de movado. En Yokosuka fondiĝis unua grupo E-a en  J-ujo, kaj multe laboris Os­saka tiam juna. En la mezo de la lando estas Nagoya, kie laboris Ishi­guro kaj nun estas Ossaka, Inouye. En Sizuoka nia maljuna K. Takahaŝi. La distrikto Kinki, havanta antikvan historion kaj kulturon, havas multajn grandajn urbegojn: Kyôto, Osaka, Kôbe,  kie de tre frua tempo nia mov­ado ekzistis. Osaka E-Societo estas plej bone administrata kaj aktive la­boranta loka grupo kun Ŝindo, Ku­wahara, Niŝida. Pli okcidente de Kôbe estas Okayama, fama pro unua sis­tema movado t. e. eldono de kores­ponda kurso de Gauntlett. En la insulo Kyusyu estas bone organizita ligo Kyusyu E-Ligo, kolektanta al si diversajn lokajn grupojn de K. En Kameoka apud Kyôto sidas Oomoto. En la distrikto Hokuriku estas Kanazawa, kie agadis Asai. En nordorienta distrikto estas Sendai, kie agis Kuwahara. En Hokkaido estas ankaŭ E-Ligo. Detalon donas Jarlibro de JEI.

- (KaW.)

        Fervoraj propagandistoj en diversaj lokoj. En Tôkyô estas multaj eminentuloj, kiujn ni ne citas ĉi tie. Satojoŝi, Manzaŭa (f-ino) Tarao zorgas Tokian E-Klubon (loka amika grupo). En jenaj lokoj aktive propagandas fervoraj E-istoj (en parentezo). Nur kelkaj reprezentaj estas menciataj. Akita (s-ro Nakada), Amaga-saki (Ozima), Arita (Hisazumi), Beppu (Aso, Ŝimokawara), Dairen (Nakamizo Kitao), Gosyogawara (Mita), Hakodate (Ŭdazima, Yosida), Harbin (Pavlov, Yamanaka, Ga), Hestô (Ooisi), Hiratuka (Simizu), Hirosima (Nomura, Okumura), Hisai (Kudô), Hôten (Obana), Hukuoka (Eguĉi, Horiuĉi, Nagamatu, Itoo, Ohshima, Yosimati), Hukusima (Simazaki), Hukutiyama (Ootani), Huzan (Araki), Iizuka (Nomiyama), Issi (Hajaŝi), Kagosima (Ŝigemacu), Kaizyô (Seki), Kameoka (Niŝimura K., Itô E, Otaka, Nakamura T., Inoue  Ŝ, Hirose, Hiraki), Kanazawa (Segaŭa, Masuno Jui, Cukamoto), Karahuto (Matuda), Keizyô (Oojama, Hasegaŭa, Kim, Ŝirouĉi), Kisiwada (Nakaniŝi Nisida), Kitazima (Tatibana), Kokura (Tanaka), Kôbe (Tukimoto, Maeda), Kumamoto (Kamio, Jamto, en Kuma-gun Dohi), Kurume (Isobe), Kuwana (Itui), Kyôto (Ŝibajama, Sisido, Kondô Nakahara, Yamada, Oohasi), Matusaka (Maruyama), Matuyama (Murakami, Matuki), Miyazaki (Sugita, Watanabe, Morioka (Ikawa), Muro Kobajaŝi), Muroran (Satô, Nagano (Kaĵima),Naga-Nagoya (Yamada, Siraki, Takenaka, saki (Ueda, Tomimatu, Takahara), Kaŭaj, Kaneko, Yazaki, Narita, Miwa; en Umibe-gun Kuromiya en Siuioma-gun Komatu), Nara (Mijatake), Niigata (Kubo), Nisinomiya (Tanamura), Obihiro (Harada), Okayama (Nanba, Sibata, Yagi, Sasaki), Ooita (Takahasi), Oomiya (Kamiĵama), Oomuta (Ueda H., Araki, Ueno), Oosaka (Ŝindo, Kuwahara, Niŝida, Kurosaki Koĵima), Ootu (Nakaooji, Otaru (Fukuda G.), Saga (Kikuti), Saitama, Sapporo (Fukuhara M., Aizawa H. Atumi), Sendai (Suga­wara Nakamura, Kikuzawa, Yosida, Simanuki), Sinkyô (Hutida), Sirakawa (Siota), Sizuoka (Takahaŝi K. Kaŭai H.), Suita (Terada Kuroda), Tagawa (Ooba I.), Taihoku (Yasuda, Kai, Eriguti, Takegami), Tainan (Oo), Takaoka (Odera, Ŝiho), Takasaki (Yamaguti), Tateno (Oishi), Tiba (Suzuki M., Mizuguti), Tikuzyô (Ueda Z.), Tobata (Hayasi M.), Tomakomai (Uatanabe), Toyama (Yo­kawa, eksterurbe Hukai), Toyohasi (Takahaŝi T.), Turuga (Ooba A.), Tyôhu (Nohara), Utunomiya (Ŝiibaŝi, Tominaga), Wakayama (Ogasawara), Yamabe (Nakamura H.), Yamaŝiro (Takeuĉi), Yawata (Siroisi), Yokkaiti  (Hirano R.), Yokohama (Hosaka, Iida, Yosida, T. Tomimori, Tameie, Arakawa, Murakami Haĵi), Yoko­suka (Matuba), Yokote (Hirahuku), Yukuhasi (Ayukawa). (Kawasaki, Ku­wahara, Cujuki kaj Kidosaki.)

 

        L. K. Sur provizora listo montrita en 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en J-ujo. En 1907 E. Asada elektiĝis. Post lia morto longa interrompo. Post la mi­lito C. Fuĵisaŭa, K. Niŝimura fariĝis L. K. dum restado en Eŭropo. En 1933 du junuloj N. Kawasaki, J. Okamoto. Memoru, ke kvankam Cart proponis en 4-a UK, ke japano devas havi unu seĝon en Akademio, ĝis nun veteranoj T. Chif, K. Ossaka ne eniris en LK. - (Kaw.)

Lingvaj opinioj.

        A. J-a E-logo pri evoluo de E. Artefarita int. lingvo neŭtrala kiel E devas esti la plej logika ling­vo, ĉar nur la logiko estas vere komp­renebla kaj neŭtrala por ĉiuj homoj de diversaj gentoj. Japano preferas facilan ellerneblecon de E pro kun­metado de radikoj al unuavida diven­ebleco pro pseŭdointernaciaj radikoj de Occidental k. a., kiujn ofte ŝatas eŭropanoj. Ne blinde respektu la malbonajn kutimojn de eŭropaj ling­voj, sed plilogikigu nunan E-n.

        I. Forigu pseŭdointernaciajn radi­kojn. Enkonduku imperi‘ismo, imperi' isto, materi'ismo, materi'isto, naci'ismo, naci'isto anstataŭ imperialismo; imperialisto, (kiuj ne estas derivitaj de imperialo), materialismo, material­isto (kiuj ne estas derivitaj de mate­rialo), nacionalismo, nacionalisto.

        2. Enkonduko de novaj afiksoj pli oportuna ol tiu de  nultaj pseŭdo­internaciaj radikoj. Ren'ito, pulm'ito, orel'ito, ktp. anstataŭ nefrito, pneŭ­monio, otito ktp. Orel'algio, nerv'­algio ktp. anstataŭ otalgio, neŭralgio ktp. Bird'ologio, fiŝ'ologio, dent'ologio, orel'ologio ktp. anstataŭ orni­tologio, iĥtiologio, odontologio, oto­logio ktp.

        3. Pri la uzo de la difina artikolo. Estu ĉiam logika. Antaŭ propraj no­moj neniam uzu. Ne uzu antaŭ la nomoj de monatoj, sezonoj, semajn­tagoj, kiam ili ne estas difinitaj.

        4. Ne uzu pluralan formon por nomi unu kompletan tuton nefacile disigeblan. Pantalono, Ateno, Ando anstataŭ pantalonoj, Atenoj, Andoj.

        5. Unu signifo por unu radiko. Plumo havas du signifojn: birda plumo kaj skribilo. Por la lasta en­konduku neologismon.

        6. Ne insistu unu formon interna­cian uzatan por eviti homonimon, for­igu formon kun duobla konsonanto: Finno, fino. Por la antaŭa  enkonduku „suomo“.

        7. Nur E ortografio sola regu en E-frazoj laŭ la konsilo de Z (Orig. Verk. p. 91).

        B. J-aj radikoj ĝis nun uzataj en E.

        l. nomoj de altranguloj: mikado, ŝoguno, daimio.

        2. nomoj de profesiuloj: samurajo, gejŝo, bonzo.

        3. nomoj de J-aĵoj elpensitaj aŭ faritaj de J-oj: kimono, sojo, ĵin­rikŝo, rikiŝo, sakeo, getao.

        4. nomo de religio: ŝinto.

        5. nomoj de plantoj: gingko, mokso.

        6. ago laŭ J-aj kutimoj kaj moroj: harakiri.

 

        C. Neologismoj troveblaj en „Nova Vortaro J-E“, 1934.

        l. J-devenaj radikoj.

        (a) Radikoj kun pure J-a deveno. (Radikoj, kiuj de malnova tempo ĝis nun estas uzataj en J lingvo.) K. e.: anzuo (speco de planto), baŝoo (spe­co de planto), bivo (speco de muzik­instrumento), ĉirimeno (sp. de ŝtofo), habutajo (sp. de ŝtofo), hakamo (sp. de vesto), hajko (sp. de poemo), tohuo (sp. de manĝaĵo), miogo (sp. de planto), haoro (sp. de vesto), sukijako sp. de manĝaĵo).

        (b) Radikoj kun alilingva deveno. (Radikoj, kiuj en malnova tempo estis enkondukitaj en J lingvon el aliaj lingvoj kaj ĝis nun estas uzataj de J popolo.) l. Radikoj kun ĉina deveno. K. e.: fuco (futzŭ; ilo uz­ata de bonzo), Ĉingo ( ch'ing; nomo de ĉina dinastio) ktp. 2 Radi­koj kun sanskrita deveno.  K. e.: ulambano ( ullambana; budaisma meso por  mortintoj), aviĉo ( avici; unu parto de infero budaisma), ho­mao ( homa; speco de budaisma meso), upasako ( upasaka; buda­ano) ktp. 3. Radikoj kun alia deveno: komfeto ( Portugala comfeitos; sp. de sukeraĵo) ktp.

        2. Internaciaj radikoj (enkonduk­eblaj laŭ la 15-a regulo de nia Gra­matiko).

        (a) Internacie vaste konataj radi­koj. Ekz.: aerobuso, andezito, anti­monito, bronzito, cefalotorako, dum­duma kuglo, efedro, ektoblasto, fizio­kratio, fiziografio, fuzelo, hematoge­no, involuto, kromosomo, kromatino, melanodermio, periastro, statomogra­fo, spirometro, sismogramo, sintak­siso, termometrio, tromometro, urino­metro, ktp.

        (b) Ne tiel vaste konataj radikoj:  (plejparto el kiuj estas nomoj de plantoj aŭ animaloj, kaj kies elemen­toj estas latin- aŭ grekdevenaj). Ekz.: ankistrodono, brasenio, cistofilo, dioktofimo, dendrobio, digeneo, ente­romorfo, ekinoklo, eŭpaguro, fortunelo, farbito, fatsio, filostakiso, geli­dio, limnorio, koikso, kriptomerio, luciolo, petaŭristo, plekogloso, traki­karpo, trakuruso, vigno, ktp.

        Kiamaniere JE-istoj stud­adis E-n? En 1-a periodo (1906- 1930) JE-istoj havis celon kiel eble plej perfekte ellerni E-n kaj penadis fidele imiti la bonajn stilojn de emi­nentaj E-istoj en Eŭropo. Kaj ili atin­gis la celon. La dua periodo komenc­iĝis en 1930, kiam N. Kawasaki kaj J. Okamoto eldonis la 1-an kajeron de  „Esperantologio“. La gazeto havis nur efemeran vivon, sed grandajn efikojn. Ekz. en 1933 Ooŝima J. ko­mencis eldoni la gazeton „Studo pri la Lingvo Internacia“. Jam progres­emaj japanoj ne blinde imitas eŭrop­anojn, sed komencis kritiki ilin kaj publikigis originalajn, profundajn studojn de la lingvo. J. OKAMOTO.

        Fremdaj E-istoj venintaj al Japanujo kaj helpintaj al la movado: Mistler (unuafoje skribis pri E en J-­ujo), Mac Kenzie, Gauntlett Edward (donis korespondan kurson de E), Edler el Vladivostok, Borisov Arka­dio el Blagoveŝĉensk, Vonago el Vla­divostok, Kostin el Ĥarbin, Alexan­der Agnes, Dick Hugo sviso, Roscoe, Vaughan, Eroŝenko Vasilij, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt G. J., Kolomiec, Ĉernin, Scherer, Major Jozsef. Estas atentinde, ke Postnikov, ruso, kvan­kam ne venis al Japanujo, estis unu el la patroj de nia movado, ĉar li instigis Hasegaŭa Futabatei. - (K. Ossaka kaj Kaw.)

        Aliaj int. lingvoj. Eldono de dika vortaro Volapük-Japana, A. Oka, Iida k. a. estis unue volapükistoj. Sistema movado de V. ne okazis. Kelkaj studis Idon, sed nek formiĝis organizo propaganda, nek aperis lerm­nolibro, vortaro, gazeto. La principoj de Ido neniam povas plaĉi al ĝene­rala publiko J. Nur iuj profesoroj de angla filologio, kvankam ne akcep­tante artefaritan int. lingvon, opiniis ke Ido estas plisupera ol E, dank' al influo de Jespersen, kies verkoj pri angla gramatiko kaj lingvoscienco es­tas tre popularaj en J-ujo. J Minis­trejo por edukado venigis por pli­bonigo de eduko pri angla lingvo H. E. Palmer, idisto. Ossaka kaj Okamoto analizis kaj atakis strukturon de diversaj aliaj projektoj de IL en LRO, 1924, 1925 k. s. K. Kondô, Ishiguro, Ooŝima sin okupas pri sci­enca studo de mondlingva historio. Unuvorte, E kaj artefarita int. lingvo estas perfekta sinonimo en J-ujo. Ba­sic English trovis seriozan konside­ron kaj laboron ĉe kelkaj univ. pro­fesoroj de angla lingvo, kio plene pruvas malbonan rezultaton de in­struo de angla lingvo en mezaj ler­nejoj. - (Kaw.)

        Nishi (niŝi) Seiho, japano, prof. de anatomio en Imperia Univ. de Tokyo. Nask. 6 jan. 1885 en Tokyo. Dir. de JEI. Vicprez. de TEKA. Fakaj verkoj en E en „Folia Anatomica Japonica“ kaj Int. Med. Revuo. Trad. Turo de Londono‘ (belliteraturo de Natume-Soseki), 1926.

        Niŝida Hideo, japano, oficisto de asekura kompanio. Nask. 29 jun. 1903 en Nara. Klopodis por XVI-a JE-Kongreso en Osaka kaj Osaka ES - (Kuw.)

        Niŝimura Koogecu, japano, pro­pagandisto de Oomoto. Nask. 23 apr. 1883 en Simane-ken. E-isto de 1923. Estis estro de Eŭropa Centro de Uni­versala Homama Asocio, Paris. Ĉef. red. de ,Oomoto Int.' (nun en Ka­meoka). De 1930 L. K. Verkoj: ,Sin­joro Laŭdata‘ (versaĵoj, prozo sendit­aj al S-ro O. Deguĉi de diverslandaj E-istoj), 1928; ,Origino de Oomoto‘, 1925.

        Nitobe Inazo, japano, scienculo. Nask. 1862 en Iwate - ken, mortis 15 okt. 1933 en Victoria, Kanado. Studis agronomian politikon kaj ek­onomion en Anglujo kaj Germanujo. Eksprof. de  Imp. Universitatoj de Kyoto kaj Tokyo. 1919-26 vicĝene­rala sekr. de Ligo de Nacioj; kon­trolis la raporton pri E prezentitan de la sekretariejo al la tria  ĝenerala kunsido de L. de N. kaj multe help­is por E. Estis membro de J. Imp. Akademio kaj de Supra Domo de J. parlamento. Lia verko „Bushido“ (J-a kavalireco, originale en angla lingvo), 1898, estas monde konata.

        Nobela peko. De M. Sadoveanu, el la rumana trad. Morariu, 1929, 60 p.  „Tri rakontoj, bone tradukitaj, ki­uj al ni rakontas pri la vivo kaj ku­timoj de la rumanoj en la grandaj arbaroj kaj vastaj stepoj.“ (La Socialisto 1929, p:80.)

        Noël Eugène, franco, militista ku­racisto. Nask. 28 marto 1855 en Nan­cy, mortis 8 febr. 1921 en Nancy. Unue militkuracisto en Alĝerio, li pa­rolis flue la araban lingvon, kaj verk­is araban gramatikon, sed, ne sufiĉe kontenta pri sia laboro, mem detruis sian manuskripton. Tiu detalo mon­tras, kiom severa li estis kontraŭ si mem. Longatempe sekr. de la grupo de Nancy, kies animanto li estis kun Frecot kaj Maresquelle. Komitatano de SFPE. Li skribis kaj verkis senhalte. Skribis en preskaŭ ĉiuj E-aj revuoj, kaj kiel ĉefa kunlaboranto    de Cart en ,Lingvo Internacia‘ kaj     recenzisto. Direktis la ,Lorenan-E-an gazeton' (1905-1908), kaj poste la Lorenan Stelon. Sed precipe li estis laborema tradukisto de klasikaĵoj; stilo rimarkinde bela, tradukoj mirinde fidelaj. Ni citu nur la gravajn: Byron: ,Ĉielo kaj Tero' 1906. ,Rollandkanto', 1906. Aristophanes: ,Plutos', 1906. Plautus: ,Rudens', kvinakta komedio, 1906. Descartes: ,Parolado pri la metodo' (kun prof. Thiaucourt) 1906. Racine: ,Esther', tragedio, 1906. Racine: ,Athalie', tragedio, 1906. Planard: ,Procirkonstanca Edzo', vaŭdevilo, 1908. Mistral: ,Mirejo‘ (kun Champion) 1909. Huot-    Sordot: ,En la lando de la Blanka

Monto', 1913. L.K. de 1909.

L.BASTIEN.

 

        Nohara Kiuiĉi, japano, instr. Nask.      10 nov. 1871 en Tyohu, Yamaguti-ken. E-isto de 1906. Kunlaboris de      1907 je ,Le Monde E-iste', de l908 je ,Int Ped. Revuo' kaj J. E-isto'. Tradukis el sanskrito budaismajn sutrojn: „Sukhavativjuho“, 1932; „Samantamu-khaparivarto“, 1932; k. a. Trad. el ĉinaj klasikuloj de konfuciismo: ,Granda Lernado', 1932; ,Doktrino de Mezeco', 1932; ,Konstantaĵo de Fila        Pieco‘, 1933.

        Nokto en Karlùv Týn. Komedio de Vrchlický, el la ĉeĥa trad. Lukaŝ. 1921,74p. Teatraĵo de la 13-a UK.

        Noll Margrethe Caroline, danino, estis instr., sekr., nun librotenisto: Nask. 22 majo 1874 en Kopenhago. E-isto de okt. 1907, de tiam aktive partoprenas en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo. Iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj E-societoj. Prez. de CDEL, 1916-19, prez. de SDE de 1922 ĝis nun. Kunlaboranto de E-gazetoj. Sekr. de Vegetara Ligo E-ista. Aŭtoro de lernolibro.

        Norda Vento. Noveloj de Karinthy, el la hungara trad. Bodó. 1926, 96 p. „La rakontaro estas pli ol amuzaĵo kaj la aŭtoro multkapabla pensvekanto. Bona traduko.“ (G. S. ,E, 1927, p: 64.)

        Nordlund Nils Alfred, svedo, gim­azia instr. Nask. 11 marto 1872 en Tvarred. E-isto de 1917 kaŭze de porpaca intereso. Estis prez. de E-u­nuiĝo de svedaj geinstruistoj kaj de E-distrikto de Skanio. Gvidis kursojn, verkis kaj mem eldonis lernolibrojn kaj vortarojn.

        Norvegujo. l. La komenca periodo. La unua norvega E-isto ŝajne estis Haldor Midthus, (v.) kiu unue ellernis Volapükon, sed poste (en 1900) li eksciis pri E, rapide ellernis ĝin kaj fervore propagandis per leteroj inter sia kolegaro. L. K.-ano de 1905. Estis tiam ankaŭ alia norvega L. K.-ano, J. Allum, sed estis neeble trovi lian nomon en norvegaj gazet- kaj libraro.

        La unua gazetartikolo pri E trovi­ĝas en monata revuo „Kringsjaa“ 5/3 1904 pri „Int. komerca lingvo“, rad. el angla „Westminster Review“. En Oslo (tiama Kristiania) ĉ. 1904 kelkaj junuloj, ĉefe studentoj, komenc­is propagandon por E, inter ili stud. filol. Emil Smith (nuna docento ĉe la universitato), stud. jur. Alf Johnsen, poste Hageler († 23/12 1932) kand. j­ur. Einar Ruud († 1908), ekslernej­stro T. Davidson († 3/10 1921) kaj dana tipografisto H. Th. Thomsen, kiu lasta iniciatis kaj fondis la unua­n E-klubon, 8/2 1906. Unua prez. estis Einar Ruud. Jam en 1907 la klubo povis kalkuli je 70 membroj, precipe junuloj kaj bontemplanoj. En 1906-07 vigla propagando okazis in­ter la bontemplanaro. La ĉefprezida­nto de la int. IOGT, sveda parlam­entano Edv. Wavrinski, skribis en la norvega „Goodtemplarbladet“ se­rion da artikoloj pri E. Pluraj gvid­antaj bontemplanoj montris intereson, kaj la supre nomita T. Davidson el­laboris korespondan kurson „20 le­cionoj en E“. Fondiĝis laŭ lia alvoko koresponda klubo  kun 85 membroj (1907) en 8 sekcioj de suda Halden ĝis la plej norda en la mondo urbo Hammerfest. Tiuj sekcioj fondiĝis parte dum propaganda vojaĝo de Davidson kaj parte per la bontem­plana gazeto.

        En Narvik tiama telegrafisto Arne Arnessen post parolado de D. gvidis kurson kaj fondis klubon (apr. 1907).

        En majo 1907 vizitis Kristianion okaze de la 50-jara jubileo de la universitato fama germana profesoro Wilhelm Ostwald. Li faris en la uni­versitato paroladon pri E kaj la Klubo E-ista en Kristiania rikoltis mult­ajn anojn, laŭdire la nombro de klub­anoj atingis 150 aŭtune 1907.

        Einar Lunde, posedanto de mal­granda presejo, ellaboris komence de 1907 la unuan lernolibron: ABC en E, kiun li mem kompostis kaj el­donis. Li ankaŭ sendepende de la klubo kolektis kelkajn junulojn en kvazaŭ privata studrondo.

        La ekflorado de E en 1905-08 ne daŭris. Post krizaj jaroj 1908-10 kaj post kelkjara dormado Klubo E-­ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912 kun la plej fervoraj e-istoj en nova estraro: f-ino Josefine Finholt († 3/3 1921), f-ino Rosa Bye, stud. ekon. Engesgaar Christie, inĝ O. Broch­mann Sfetterod, kand. filol. Honorat­us Bonnevie, kapitano B. Johns Klingenberg († 28/4 1920).

        En Bergen „Societo de E-istoj“ fondiĝis 22/3 1909. Prez. lektoro Einar Schibbye († 16/1 1931), s-ino Falkenberg, inf. kapitano Eriksen, ko­mercisto Conrad Croepelien (†  1924). En 1912 la komerca gimnazio en Ber­gen nomis E elektebla lingvo, kaj lektoro Schibbye instruis E-n al 15 gimnazianoj. En 1918 la prezidanto forlasis Bergen, la klubo ekdormis kaj ĝis nun (1933) ankoraŭ ne res­tariĝis.

        En Trondheim Grupo E-ista refon­diĝis 6/2 1911 (prez. R. Rian), kaj novaj grupetoj elkreskis en Stavanger februaro 1910 (prez. H. Wiig), kaj kursoj en Haugesund (Nils Ökland), en Trondheim (Joh. Lövli) kaj en Kristiania (f-ino Finholt) kaj inter blinduloj (Brochmann Sletteröd, Bon­nevie kaj Rosa Bye).

        Dum la komenca periodo aperis  krom la „ABC“ kelkaj aliaj libroj ellaboritaj de la ĝis tiam ĉefa gvid­anto, H. Th. Thomsen, lernolibro, 1907, ĝia dua eldono 1909 (10-a mi­lo); prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj, trad., 1908.

        Jam de komence la e-istoj sentis bezonon de prop. gazeto kaj en ju­lio 1908 stariĝis komitato por el­doni tian gazeton sur bazo de akcia societo. La komitato konsistis el: f-ino Finholt, kapitano Klingenberg (prez.), lektoro Schibbye kaj H. Th. Thomsen. Poste aliĝis f-ino Rosa Bye kaj inĝ. Bj. Simonsen, sed baldaŭ ek­estis inter la komitatanoj gravaj opi­nidiferencoj kaj la laboro ĉesis. Tiam Thomsen - sole respondeca - el­donis 1/1 1909 la unuan n-ron de ,N Gazeto‘. (Norsk E-blad). Poste far­iĝis red. Sehibbye. La gazeto aper­is monate regule - en 1909 kun 12 n-roj. De 1910 en nova pligrandigita formato kaj sub nova nomo, N E-­isto. Aperis en 1910 nur 5 n-roj. La ekonomio daŭre estis malforta kaj de 1/1 1911 la gazeto transiris kiel propraĵo de la ĵus fondita NE-ista Ligo sub redaktado de H. Th. Thom­sen kaj Engesgaard Christie. Aperis en 1911 4 n-roj,  en 1912 ĝis fino de 1914 pojare 6 n-roj. Tiam la gazeto ĉesis aperi kaj restis neeldonita dum 7 jaroj.

        En 1921 NEL interkonsentis kun la sveda gazeto „La Espero“, Gavle, pri aparta kolono en tiu gazeto pri la norvega E-movado, sed tiu aranĝo montriĝis ne kontentiga kaj ĉesis. La multobligita cirkulerforma gazeto, kiun NEL eldonis regule monate en 1922, ankaŭ ne estis kontentiga, kaj finiĝis je la fino de la jaro.

        II. La organiza periodo. Ĝis 1910 la E-movado en N. konsist­is krom la Klubo E-ista en Kristiania el kelkaj malgrandaj parte jam dor­mantaj grupoj en Bergen, Trondheim kaj el disa izolularo. En redakcia ar­tikolo  (N. E. n-ro 1-1910) E. Chris­tie proponis fondiĝon de Norvega So­cieto por Propagando de E.  „Se oni re­rigardas al la E-movado en nia lando, oni trovas, ke ĉe la fino de 1909 ĝi staras je la sama nivelo kiel ĉe la fino de 1908. La ĉefa kaŭzo de tiu ĉi ege malrapida disvastigo estas nescio de la lingvo, ĝia historio kaj nuna pro­greso, kaj manko de laŭplana kun­laborado.“ Lia propono trovis iom da atento, kaj post plua ellaborado de la plano fondiĝis la 27/1 1911 Norvega Esperantista Ligo,(NEL). Ĉeestis en la fondiĝa kunveno f-ino Finholt (kas ), prof. Alf Torp († 26/9 1916), H. Bonnevie (sekr.), Chris Fr. Lindquist, Brochmann Sletteröd kaj H. Th. Thomsen. 58 E-istoj estis aliĝintaj laŭ antaŭe dissendita alvoko, kaj fine de la jaro NEL havis 76 membrojn. En 1912 aperis lernolibro de E. Christir, 76 p. Tuj poste li elmigris al Seattle, Usono. En sama jaro 26/6

H. Th. Thomsen elmigris Kanadon kaj f-ino Finholt jam fine de 1911 entreprenis unujaran vojaĝon al Azio. NEL perdis pro tio 3 el siaj ĉefgvidantoj, kaj tio grave influis je la laboro en la postaj laroj. Tamen NEL aperigis febr. 1913 flugfolion en 10 mil e-roj, kies tekston skribis Christie antaŭ sia elmigro.

        La gvidadon de NEL transprenis H. Bonnevie (prez. 1912-13), E. Schibbye (1913-18), Bruno Rifling 1918. Per li NEL akiris novan sangon. Estante juna, energia studento de filologio, li kun idealista kredo kaj kun senlaca entuziasmo kaj laboro oferis al E ĉiujn liberajn minutojn. Sep. 1918 li estis elektata prez. de NEL kaj samtempe li aperigis novan lernolibron kompletan en 5 mil e-roj. Du monatojn poste antaŭ Kristnasko li mortis subite pro  „hispana malsano“ (22/12 1918). En marto 1921 ankaŭ mortis f-ino Finholt, dum 12 jaroj la plej agema kaj fervora e-istino en N. La morto de tiuj du gravaj gvidantoj estis forta bato por la organizo kaj la movado entute. Printempe 1919 fariĝis prez. de NEL ĉefleŭtenanto R. Bugge Paulsen, kiu ankoraŭ prezidas.

        La presita gazeto NE-isto per sia decembra numero 1914 ĉesis kaj reaperis nur en 1923 sub redaktado de Bugge Paulsen kaj Bonnevie. En la gazeto aperis en 19234 kajeroj, en  9242 duoblaj 4-paĝaj n-roj kaj tiam denove ĉesis, ĉi tiufoje pro incendio ĉe la presejo.

        La fondiĝo de NEL 1911 kreis dekomence ioman vigligon de la movado. Grupo E-ista en Trondheim refondiĝis 6/2 1911, Klubo E-ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912, nova

grupeto ekfunkciis en Stavanger (H. Wiig) febr. 1910, kaj novaj kursoj ekfloris en Haugesund (Ökland), Stavanger (Wiig), Trondheim (Lövli, Njaalsund) kaj en Kristiania i.a kursoj por blinduloj 1910 (Brochmann Sletterôd) kaj Bonnevie, 1912 (Rosa Bye).

        Klubo E-ista en Kristiania en 1914 aliĝis kiel filio de NEL, poste endormis kaj denove restariĝis 28/11 1916 (prez. Bjorn Ottesen).

        En l915 (1 sep.) fondiĝis E-Asocio de norvegaj geinstruistoj (prez. Rosa Bye, sekr. J. Finholt). Ĝi havis 30 membrojn en 1923, kiam la asocio ĉesis la 13/9.

        Ĉe la fino de 1920 ekzistis E-grupoj kaj kluboj en Kristiania (3),Trondheim, Bergen, Rjuka  kaj Kristiansand (Alf Christensen).

        III. La renesanca periodo. NEL, kiu de 1924 estis sen organo kaj pro tio preskaŭ sen membroj kaj sen enspezoj daŭrigis sian prop. laboron, ĉefe gvidata de R. Bugge Paulsen (prez.) kaj Arne Arnessen kas. Printempe 1928 estis invitata pastro Cseh, kiu tiam kursis en najbara Svedlando, por fari prelegon en la universitato. Ankaŭ en la radio li parolis. Li vizitis kelkajn aŭtoritatulojn; inter ili la prez. de la 2 tutlandaj geinstruistaj asocioj, ĉefinstruisto A. Kirkhusmo kaj s-ino Anna Sethne.       

        Tiuj du kune la prez. kaj kas. de. NEL fondis printempe 1930 komitaton, kiu nome de la norvega sekcio de la Mondasocio por Nova Edukado invitis pastron Cseh por gvidi kurson en Oslo dum junio-julio 1930. Tio estis la komenco. Pastro Cseh venis, gvidis kaj venkis, kaj lia vizito donis al la gvidantoj novan kuraĝon. La unuan Cseh-kurson sekvis longa vico da novaj kursoj dum 1931-1932, kiujn organizis por NEL A. Arnessen. Jen statistika parto pri la renesanca periodo:

        Per 3 Cseh-instruistoj, hungara d-ro inĝ. Ottmar Fischer, estona lektoro Henrik Seppik kaj norvega karavanestro Jens Schjerve okazis de sep. 1931 ĝis fino de 1932: en 13 urboj 29 kursoj kun ĉ.1600 partoprenintoj, inter ili pli ol 300 geinstruistoj. - Proporcie la gazetara statistiko montras: 1922- 74 artikoloj, 1925- 43, 1928-72, 1930-204, 1931- 362, 1932- 616.- Je la fino de 1932 e-istoj estas konstateblaj en pli ol ­225 lokoj (laŭ Dietterle 122); 18 E-­kluboj kaj grupoj fondiĝis kaj 2 re­organiziĝis, ĉiuj aliĝintaj al NEL. ­La kursanaro laŭ okupoj konsistis el: geinstruistoj l7%, lernantoj ĉe gimn., mez- kaj popol-lernejoj 8 %, ĉiuspeca  geoficistoj 49%, univ. ekz., inĝ. kaj tekn. 6%, komercistoj, ĉefoj kaj estroj 9%, div. inaj oficoj 6%, kampara la­boro 5 %.

        Krom tiuj specialaj kursoj okazis multaj kursoj, gviditaj de aliaj per­sonoj. Menciindaj estas 4 kursoj de Bugge Paulsen inter policistoj kaj kursoj por geinstruistoj, gviditaj de Arne Arnessen dum la somero 1931.

        Paroladoj pri E estis en ĉi tiuj jaroj multnombraj. Parolis ĉefe Bugge Paulsen, Alf Christensen kaj Arnes­sen.

        La unua rezolucio favora al E estis akceptata 1931 de jarkunveno de ge­instruistoj el Buskerud kaj Vestfold distriktoj post parolado de Arnessen.

        De 1/1 1932 la prop. organo re­aperis sub nomo Esperantobladet redaktita dum 1932 de Bugge Paulsen, kaj Bonnevie kaj de 1/1 1933 estas red. konsulo Alf Christensen, Kris­tiansand.

        Dum 1924-31 neniu jarkunveno de NEL okazis. La nova periodo pos­tulis plenan reorganizon de la meto­doj kaj provizora jarkunveno estis kunvokita la 4/11 1932. Tie estis dis­kutataj novaj linioj por la prop. laboro, starigo de novaj fakoj, elekto de ĝen. sekretario, ktp. La estraro estis re­elektata kaj konsistas je la fino de 1932 el: R. Bugge Paulsen (prez.), Arnessen (ĝen. sekr), kand. filol. H. Bonuevie (rap sekr.), sekcia ĉefo Bj. Ottesen (kas.) kaj instruistino Rosa Bye (ano).

        Dum 1931-32 diversaj fakoj ĉe NEL estas rekonstruitaj kaj reorganizitaj: libra fako, kurs-aranĝa fako, eldona fako, ekzameno-fako, klublaborafako ktp. Ĉio ankoraŭ ne kontentige funk­cianta, sed per helpo de multaj novaj fervoraj e-istoj NEL certe sukcesos solvi la restantajn problemojn kaj mal­facilaĵojn.

        Ankoraŭ menciinde estas, ke de la unua radio parolado el Oslo 1925 (Bug­ge Paulsen) kaj kurso en radio 1928-29 (Bugge Paulsen) la estraro de la radiostacio en 1932 konsentis al NEU ĉiumonatan paroladon pri aŭ en E.

        La norvega registaro sin oficiale reprezentis 10-foje ĉe la UK-oj, en 1907 1909, 1911 1926-1932.

        La Nacia Oficejo de Turismo en N. konsentis 1932 presigi en 10 mil e­roj aldonan folion 2-paĝan (en E) al ĉiuj eksterlande dissendotaj broŝuroj pri turismo en N.

        Grava okazintaĵo komence de 1933 estis parolado en la Scienca Societo pri E de prof. Anathon Aal.

        Ni eniras en la novan jaron 1933 kun la forta espero, ke la norvega E-movado per la lastjara antaŭen­marŝo akiris sufiĉe solidan bazon por daŭra kaj ĉiama progresado.

ARNE ARNESSEN.

        Notlibro de Praktika Esperantisto. El la. . . Originale de K. R. C. Stur­mer. 1934, 130 p. Interesaj pensoj kaj konstatoj el ĉiuj terenoj de la vivo, ankaŭ el la vivo de E-istoj, verkita en taglibra formo. Aranĝis por preso: V. Bleier, K. Kalocsay kaj L. Totsche.

        Nova Esperanto-Biblioteko. Kolekto de originaloj kaj tradukoj el la ger­mana literaturo. Formato 16x101/2 cm. Eld. Ellersiek kaj Borel (Berlin). La n-roj 1-4 estis primilitaj german­flankaj publikigaĵoj. Ĝis nun aperis 10 n-roj.

        Nova Gramatika Libro de la int. helpa lingvo E por la supera kurso. Aŭtoro: Stamatiadis. 1928, 187 p. „Bon­ega verko, respegulanta konscian amon al la lingvo, precizecon en la scio kaj taŭgan sistemon en la instru­metodo.“ (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 1.). Kelkaj partetoj en la Enciklopedio.

        Novaj Amaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. „La aŭtoro. . . per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l' poezioj, tre proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priamaj sopiroj.“ (G. S. ,E', 1927, p: 65)

        Novaj Versajoj de Lermontov, el la rusa trad. Bela Manto (Mirski). 1912, 92 p. „La tradukinto ĉiam konservis la originalan ritmon. Precipe la tra­duko de Borodino estas admirinde bela.“ (Kozlowski, Ondo de E, 1912, p: 197.) „Vera modelo de bone aranĝi­ta libro.“ (N. K., L. 1., 1913, p: 468.)

 

 

 


        Nova Kulturo. v. Novspirito.

        Nova Sento. Romano originale de Tagulo, (ps. de H. B. Hyams.) 1915, 158 p. kun ilustraĵoj, presita sur pale­verda papero per brunaj literoj. Ten­denca romano, sceno sur la Marso, inspiroj de teozofio kaj vivreformaj ideoj.

        Nova  Tempoj. Revuo de popoledu­kado. Estis organo de TAGE. Aperis de dec. 1921 ĝis 1926, ĝin sekvis Int. Pedagogia Revuo.  ed.: Vit­tecoq, Habert, Müller, Pflitze; adm. Goldberg. Formato 28x23.

        Novák Rudolf, ĉeĥoslovako, ĉefinĝ. de elektraj entreprenoj de Plzeò. Nask. 18 febr. 1882 en Kroèehlavy. Prez. de la Plzeò-a klubo. UEA-del. de 19211. Prop. per prelegoj kaj arti­koloj.

        Novejarque (noveĥarke) Angelhisp­ano, verkisto de logogrifoj kaj ŝak­problemoj por diversaj H-gazetoj, loĝis en Valencia, mortis. Red. de ,La Suno Hispana‘.

        Noveloj. De Sienkiewicz, el la pola trad. Lidja Zamenhof. 1925, 64 p. „Kvin noveletoj. Plej originalaj estas tiuj, kiuj priskribas polajn tipojn kaj morojn. Traduko tre komprenebla kaj vigla.“ (G. S,E', 1925, p: 218.)

        Novial. Ahlberg, siatempe sveda Ido-ĉefo, propagandas nun la lingvo­sistemon N. individue kreitan de  prof. Jespersen en 1928. Laŭ la N-istoj, N. ne havas la „kaosajn“ elementojn de E, sed ĝi ja tute ne estas akomodita por ĉiuj fakoj, en kiuj E jam estas elprovita kaj uzita.

        Novian F., kroato, prof. en Nova Gradiŝka. Publika aganto. Verkis me­todikan lerno- kaj legolibron. Prop.-­isto.

        Novspirito (Universala Blanka Frat­aro.) Religiema socialisma instruo de la bulgaro Petro Danov, laŭ kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti re­akirita per la revekiĝo de la konscio. Laŭ la instruo de Danov ekzistas miloj da estaĵoj pli superaj kaj raciaj ol la homo, - la Universala Blanka Frataro, - kiuj posedas ĉi tiun potencon; ili estas adeptoj de Dio kaj majstroj kaj gvidantoj de la homoj. La novspiritanoj vivas komunecan vivon; estas ilia opinio, ke pli grav­as la kvalito de la anaro ol la kvanto, tial ili oficiale ne faras iun propagan­don. Tamen kelkaj individuaj perso­no agas ankaŭ propagande je propra risko kaj kosto. Ankaŭ E estas adopt­ata kaj uzata: de 1928 aperis pli ol 25 prelegoj de Petro Danov en du serioj en la kolekto ,Nova Kulturo'. La tria serio nun estas aperonta. De 1932 aperas en la sama eldono la ga­zeto ,Frateco'.

Laŭ A. NIKOLOV.

        Nov-Zelando. Roland, St. Clair, pastro G. Aldridge estis la plej fruaj kaj plej konataj pioniroj, precipe la lasta, kunfondinto de NZEA kaj dum multaj jaroj ĝia prez. La unua ES estas fondita 5 dec. 1904 en Auckland, prop. artikolojn tiutempe presis ,The Otago Wittness'. En 1906 S. White en Christchurch fondis ES-n kun pli ol 100 membroj. Samjare aperis EK en Dunedin kaj Invercargill kaj en ,Weekly Press' ĉiusemajne aperis kur­soj kaj ekzercoj de E. Gravan sub­tenon al la movado donis la ĉefmin­istro Joseph Ward, kiu en 1907 mem faris bonegan paroladon pri E kaj konsilis instrui ĝin en popolaj lern­ejoj kaj ministro de popola klerigo, kiu ankaŭ favore rilatis al E. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 72 lokoj. Laŭ la ICK-ra­porto en 1930 NZEA „laboras tre vigle kaj sukcese.“ UEA-del. en 1933 en Auckland, Christchurch, Welling­ton kaj Whangarei.

I. ŜIRJAEV.

        Nunes (nuns) Adolf August, por­tugalo, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1895 en Porto. Gvidis kursojn en Lis­boa kaj Porto, verkis artikolon.

        Núnez Dubús (nunjez)  malia, hispanino, help-prof., telegrafistino. Nask. 22 marto 1889 en Pamplona. E-isto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kun­laboro al kelkaj E-revuoj, ankaŭ al L. M.

        Nuntempaj Rakontoj. De G. P. Sta­matov, el la bulgara trad. Krestanoff. 1922, 80p. „S estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekvo de l' agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l' traduk­anto.“ (G. S. ,E', t922, p: 219)

        Nürnberg. Urbo en Germanujo (Ba­varujo); 415.500 loĝantoj. En dec. 1888 la ĝis tiam Volapükista, Nürnberger Weltsprache Verein' decidis aliĝi al E kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua E-ista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ L. Einstein. En okt. 1889 aper­is tie la unua E-gazeto ,La E-isto, eld. de Ch. Schmidt. Ankaŭ la ,Bib­lioteko de la lingvo int. E' estis pres­ata en N. ĉe W. Tümmel. - Urbo de la 15-a UK 2-8 aŭg. 1923, 4963 en­skribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. - 8-a Int. Katolika E Kongreso en 1923.

        Nur Volu. Originale de Izgur. 1924, dua eld. 1927, 47p. „Li energie vokas la tutmondan proletaron al tuja revolucio.“ (G. S. ,E', 1928, p: 106.)

        Nutters. Wiebe, nederlandano, tipo­grafiisto, poste ĵurnalisto. Nask. 24 aŭg. 1872 en Leeuwarden, mortis 6 dec. 1926. Kvankam simpla laboristo, li havigis al si multajn sciojn, lernis fremdajn lingvojn, trad. i. a. verkojn de Victor Hugo en ned. lingvo. E-­isto de 1905. Gvidis la lokan laboristan E-an movadon en Amsterdam en la unuaj jaroj. Red. ,Arbeider-E-ist', en 1913 kaj ,Int Socia Revuo‘, 1912- 14. Prez. de NFLE en 1911. Faris paroladojn, verkis prop. artikolojn kaj lernolibron. Kiel adm. de ,Int. Socia Revuo' li aperigis serion da social­istaj broŝuroj en E.

        Nylén (nilén) Paul Axel, svedo, re­daktoro ĉe  „Stockholms-Tidningen.“ Nask. 24 jun. 1870 en Tillinge apud Enkoping. Estis ĉefred. de sveda po­lica gazeto, 1906-20, tradukis al la sveda diversajn librojn. E-isto de aŭg. 1892, ano de Klubo E-ista en Upp­sala de 1893. Kunlaboris al LI de ĝia komenco en dec. 1895, ĝia red. 1897-1901. Eldonis laŭ komisio de Z liajn prop. broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de ES Espero en Petrograd anglajn bro­ŝuron kaj lernolibron de Geoghegan, 1898. Multe korespondis kun Z, Ger­net, Trompeter,, Ostanjeviĉ, Lengyet, Méray ktp. Gvidis kursojn vicprez. de la EK en Uppsala kaj Stockholm, kunfondinto de SEF, 1906, post ĝia rekonstruo 1909 ĝia vicprez. kaj de 1918 ĝia prez., nun honora prez. (sed aktiva). Prez. de EG en Stockholm 1909-28. Prezidis la Skandinavan Kongreson de E en Göteborg 1918. Prof. diplomo de la Int. Instituto de E, 1910, ktp. Partoprenis 8 UK-ojn, inter ili ankaŭ la unuan kaj duan. Membro de LK de 1905, akademiano de 1908, ĝia vicprez. de l933. Sveda reprez. en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp. Verkoj: ,Sveda lernolibro', 1896, 8-a eld. 1927; ,E-S Vortaro', 1897; ,S-E Vortaro', 1899; ,Sveda ŝlosilo', 1906 kaj 1931; ,Por E. 1908; ,Fraŭlino Julie' trad. de Strindberg, 1908 (prezentita de sveda profesiaj geakforoj en Dresden); ,Eksperimen­to Eccles' 1908; ,Sonoj kaj vortoj de E', 1930; kunlabore kun Engholm trad. de ,Per balono al la poluso‘, 1930; ,Jubilea matrikulo de SEF' (granda parto) 1931; plena, scienca ,E-S Vortaro', 1932; svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis red. de SE gazeto ,La Espero', 1918-20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboran­to de la Enciklopedio.

        Nyssens (nisens) Paul, belgo, verk­isto kaj eldonisto. Nask. 8 nov. 1870. Li fondis en 1906 Instituton (por ho­ma kulturo) imitante Usonajn Insti­tutojn. Trad. al la franca 9 usonajn librojn kaj verkis mem 14 francajn librojn; unu el ili li E-igis: ,Bonhu­moro', 1933.