IAEF: Int Asocio de E-istaj Fervojistoj. (v. Fervojistoj.)
IAES: Int. Asocio de E-istaj Stenografiistoj.
v. Stenografio.
IALA, usona asocio "Int.
Auxiliary Language Association". Estas fondita en 1924. "Ĝi
estas neŭtrala asocio, celanta la starigon de unu helplingvo, simpla kaj
klara, instruota en ĉiuj landoj apud la naciaj lingvoj. La laboroj de IALA
etendiĝas sur du ĉefaj kampoj: klopodoj, por interesi pli grandajn
rondojn pri la mondlingva movado, kaj esploroj. La eduka esploro celas
1, instigi al starigo de eksperimentaj kursoj kaj trovi por la instruado de
helplingvo (ekz. E) la plej oportunan lokon en la programoj de edukaj
institutoj; 2, determini kaj taksi la progresojn faritajn en la lernado de
helplingvo kaj kompari ilin kun tiuj faritaj en 1ernado de naciaj lingvoj dum
egalaj periodoj; 3, prepari materialon por eksperimentaj kursoj, studi uzatajn
lernolibrojn laŭ ilia relativa valoro. . . En Usono tiun studon
entreprenis la Instituto de Eduka Esploro ("Columbia University"). En
Eŭropo simila tasko estas gvidata de prof. Rovet, dir. de la Instituto de
l' Eduksciencoj, Geneve kaj de prof. Dietterle, Leipzig. La dua esploro de
IALA tuŝas la lingvan fakon. Tiurilate estis farita granda
paŝo antaŭen per la organizo de la Int. Konferenco por Lingva Studo,
kiu okazis en Geneve de la 20-a de marto ĝis la 2-a de apr. 1930. . .
Trie, la sociologia esploro celas klarigi la bezonon de helplingvo,
konigi tion al interesataj sferoj, enketi pri la nuna multlingva ĥaoso
en int. kongresoj." La ĉefa laboranto de IALA estas s-ino Alice V.
Morris. (Mallongigo de la artikolo en UEA-Jarlibro l931, p: 53-56. L.
ankoraŭ artikolon de Dietterle en Int. Ped. Revuo, 1928, apr-majo, p:
6-17.)
IAREV: Int. Asocio de Revoluciaj
E-Verkistoj.
ICK: Int. Centra Komitato (de la
E movado). (v.)
Iddon Lizzie, anglino. Nask. l2
aŭg. 1887 en Accrington. Fondis grupojn en Southport kaj Accrington. De
1910 E instruisto. Kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe
Literatura E Konkurso por originala versaĵo, 1914.
Idiom-Neutral. Projekto de int.
lingvo, (1898) ellaborita de Akademio, elektita de la Pariza kongreso de Volapükistoj.
Idiom-Neutral estis bazita sur int.-eŭropa leksika materialo kaj ĝi
konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina
strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Sed Idiom-Neutral
ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis
Volapük. Reguligante Ia lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio
eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko
kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj
aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata per la rondo
de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havas ankoraŭ unu
kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la int. helpa lingvo,
jam grupiĝis ĉirkaŭ E.
Ido. La sistemo Ido aŭ
Reform-E estas publikigita de la t. n. "Delegitaro por la akcepto de L.
I.", kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la
tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia
ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia.
La Ido-gvidantoj celis anstataŭi la
"liberan", tio estas kolektivan, "popolan" kreadon de la
int. lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de
kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20% da E-gvidantoj
aliĝis al la lingvo, el la E-istaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ
3-4%. La grandega plimulto de la E-istoj ĝuste taksis la forton de la libera
evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj regulita lingvon
desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj
Idiom-Neutral). La "desupra revolucio" fiaskis per la fideleco de la
amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de E. En ĝi povas
ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ
ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la E-istaro eliminas el si mem.
Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj
disvastiĝon de E. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la
Ido-ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante
tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi
ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko
da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon
de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian
principon de Z: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la
konstruon de la lingvo-palaco.
Krom tiuj supre menciitaj kaŭzoj,
ldo fiaskis precipe pro la arbitreco de sia deriv-sistemo. Tiu ĉi sistemo
estas tute teoria. Se Ido estus disvastiĝinta kaj uzita de vastaj amasoj,
ĝi nepre estus formetinta tiun ĉi derivsistemon per si mem kaj estus
iom post iom reveninta al la libera kaj natura derivado de E.
Ido kaj Esperanto. (Principa
kontraŭeco). - Ĉiu reklamisto scias, kiel grava estas trafa elekto de
la nomo por la reklamota afero. Multaj komercistoj kaj industriistoj dankis
sian sukceson nur al ia lerte elpensita titolo aŭ reklama frazeto.
La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon
por la nova lingvo, montris, ke ili estas almenaŭ tre lertaj reklamistoj,
ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ E estas ĝuste tiu
ĉi nomo "Ido", kiu erarigas eĉ ankaŭ kelkajn E-istojn,
kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido kaj filo de E bazita sur tiaj samaj
principoj, kiel la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj,
malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. Memkompreneble
ŝajnas, ke Ido, estante nur posta formo de E, estas pli perfekta ol
ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la
antaŭan sperton de la patro kaj evoluinte pliboniĝis.
Tio estas malveraĵo. Ido ne estas
nek povas esti filo de E; ĝi eĉ ne estas nek povas esti bastardo de
E, pro tio, ke, estante bazita sur principoj ne nur tute diferencaj je tiuj de
E, sed eĉ tute kontraŭaj al ili, ĝi ne apartenas al la sama
lingva familio. Tiun malsamfamiliecon kaj absolutan kontraŭecon estas
facile konstati, konsiderante la principojn de E kaj komparante ilin al la
principoj de Ido:
1 Primetoda principo: Praktikeco. Z
ĉiam juĝas la lingvajn demandojn el vidpunkto praktika, ne teoria; li
ĉiuokaze rezonas kiel multsperta lingvuzanto. "Neniam gvidu vin, li
diras, per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas. Senfrukta kaj
danĝera estas la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian
praktikan signifon ili havas. Tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj
trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon." La sperto
sciigis al li, ke ĉiu idealo de perfekteco estas nur individua, pli
malpli arbitra, kaj aliiĝas kun la personoj tiamaniere, ke nenia akordiĝo
estas jam efektivigebla inter la diversaj teoriistoj, nur la neeviteblaj
bezonoj de la praktika uzebleco kapablas trudi vole nevole al ĉiuj komunajn
kondiĉojn kaj nediskuteblajn regulojn.
Male, Ido ĉiam juĝas la
lingvajn demandojn el vidpunkto abstrakta kaj teoria; ĝi konstante rezonas
kiel matematikisto aplikanta al la lingvaj, nature malsimplaj, mutflankaj kaj
interplektitaj aferoj la rigidan, sencedan kaj senkompromisan, tie ĉi
netaŭgan, matematikan metodon. Ĝi celas lingvon konforman al nure
teoriaj principoj, Lingvon idealan kaj teorie perfektan.
2. Ĉefa principo: Facileco.
Z persiste opinias, ke la unua kaj plej
grava kondiĉo por lingvo int. estas la plej eble granda facileco. Estas
nepre necese, li ripetas multfoje, "ke la lingvo estu eksterordinare
facila." Li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la
diversaj uzeblaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon.
Male, Ido rigardas la internaciecon de
la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la int. lingvo kaj kiel
absolutan senkondiĉan principon. "Parolante nur pri la necesega
facileco de la int. lingvo, oni malprave silentas pri la esenca principo: la
internacieco de la formantaj elementoj. Ĉiuj radikoj devas esti kiel eble
pej internaciaj. . . La lingvo int. devas submeti sin plej severe al la regulo
de internacieco, eĉ de la maksimumo de internacieco. . . La maksimumo de
internacieco estas la idealo de la lingvo".
3. Dua principo: Facileco por ĉiuj.
Difinante la facilecon, pri kiu li parolas, Z precizigas sian penson: la lingvo
devas esti kiel eble plej facila "por ĉiuj", eĉ "por
nekleruloj". Li klare konscias pri la malsameco inter la facileco, kiun
li celas, kaj la facileco, kiun celas Ido: "Tute ne estas bezone, li
diras, ke, kiel opinias multaj pli novaj projektistoj, la instruitaj lingvistoj
povu tuj kompreni tekston skribitan en lingvo int. En tia afero la instruitaj
lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej
bezona."
Male, Ido en siaj propagandiloj precipe
fieras pro tio, ke, "estante tre analoga al E ĝi tamen superas E-n
pro sia tuja komprenebleco". Sed la idistoj forgesas aldoni, ke tiu
ĉi mirinda tuja komprenebleco, aŭ, pli ĝuste, divenebleco,
koncernas nur la "poliglotulojn".
4. Tria principo: Derivado ne ekzistas
en E.
Ĉar "en nia Lingvo ĉiu
parto gramatika prezentas apartan vortonn, la malsimplaj vorfoj estas nepre
formataj nur per kunmetado, neniam per derivado. Sekve neniu ajn regulo pri
derivado, kiel ekzemple la regulo pri renversebleco, povas koncerni E-n.
Couturat plene eraras kaj erarigas la legantojn, kiam li asertas, ke "la
sistemo de la derivado en E estas sendispute la plej karakteriza trajto de tiu
lingvo." Kontraŭe, la plej karakteriza trajto de nia lingvo estas
ĝuste la neekzistado de iu ajn derivado. Neniam pri ia derivado parolis
Z, kaj, en 1913 la Akademio oficiale deklaris, "ke la vortfarado de E
estas fondita sur la konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj
reguloj de derivado."
Male, en Ido la derivado estas la plej
grava kaj plej ofta procedo de vortfarado kaj Couturat verkis specialan
"traktaton pri derivado en E" konscie aŭ nekonscie konfuzante
siajn proprajn teoriojn kun la ideoj de Z kaj malprave altrudante al E
procedon, kiun efektive ĝi ne konas, kaj regulojn pri derivado, kiuj tute
ne povas konveni al lingvo ne uzanta la derivadon.
5. Kvara principo: Senabsoluteco kaj
senrigideco de la principoj kaj reguloj. Z, ĉiam celante kontentigi ne la
postulojn de abstraktaj teorioj, sed la malsimplajn diversflankajn bezonojn de
la praktiko, konstante ripetis la konsilon: "Ĉio devas esti en
ĝusta mezuro", kaj li aplikas tiun ĉi rezervon al ĉiuj
principoj kaj gvidreguloj. Oni devas "kunigi kaj konsentigi inter si
diversajn principojn. . . E kontentigas ĉiun principon laŭ mezuro de
ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj
principoj." Li opinias, ke lingvo int. devas kontentigi ne nur la postulon
pri logikeco, aŭ ian ajn alian postulon, sed ankaŭ "ĉiujn
aliajn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo int." kaj kiujn tute
ne zorgas la Idistoj, ekzemple la "naturecon, vivipovecon, flekseblecon,
sonorecon, k. t. p."
Male, Ido rigardas siajn principojn kiel
nepre absolutajn kaj senkondiĉajn kaj, laŭ la rimarko de Z mem
ĝi "penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio
ĉi ĉiujn aliajn flankojn."
Tiun-ĉi superan ĝeneralan
regulon de "ĝusta mezuro" Z precize aplikas mem al kelkaj
apartaj demandoj, logikeco, komuna uzado, unusignifeco, idiotismoj, k. t. p.
Li malkonsilas la "tro grandan logikecon",
li ne akceptas la logikajojn", "kontraŭ kiuj protestas lia
lingva sento"; li rekomendas, ke "nia lingvo ne estu tro preciza,
ĉar tiam ni nin mem katenus. . .
Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur
interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol
seka teoria logikeco. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo
artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas
esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika;
ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado
de lingvo fariĝos tute ne ebla."
Sammaniere, kvankam Z rigardas la
unusignifecon de la vortoj kiel ĝenerale taŭgan kaj preferindan,
kvankam li plej ofte unusignifigis la radikojn tamen tiun ĉi regulon li
aplikas ankaŭ "en la ĝusta mezuro" kaj sen ia absoluteco.
Tial troviĝas en la Fundamenta Universala Vortaro kelkaj radikoj, kiuj
estas nur ŝajne unusignifaj, ĉar ili estas tradukitaj per nacia
vorto, kiu estas plursignifa. La Vortaro de Bein kaj la Plena Vortaro de SAT
eĉ apartigas per ciferoj la diversajn signifojn de la plursencaj
radikoj.
La samo fariĝas pri la idiotismoj:
kvankam Z konsilas traduki la naciajn apartajojn per esprimoj klaraj por
ĉiuj kaj internacie kompreneblaj, tamen li ne ekstermas senkondiĉe
la idiotismojn, t. e. la ne plene logikajn esprimojn. Li tute precize deklaras,
ke "ankaŭ en E troviĝas diversaj idiotismoj, kaj tute malprave
kelkaj E-istoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj
tute sen idiotismoj estus lingvo sen vivo kaj tro peza."
Male, Ido tute ne zorgas pri
interkonsento nek pri komuna uzado; ĝi konstante atentas nur la teorian
rigidan logikecon, kiun ĝi ofte malprave konfuzas kun la klareco kaj
facila int. komprenebleco postulante severan unusignifecon, ĝi malpermesas
la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj: "Tio, kio distingas Idon,
estas la absoluta internacieco. Ido ne estas bazita sur la komuna uzado, kiel
la naturaj lingvoj, sed nur sur la logiko, kaj la tutan logikecon de la
lingvo konsistigas la principo de unusignifeco." Ido pretendas absolute
forigi la idiotismojn kaj, deklarante, ke "la idiotismo estas la plej
danĝera malamiko de la lingvo int.", ĝi fieras, ke la
"propra karakterizilo de tiu ĉi lingvo estas, ke ĝi havas
nenian idiotismon, nek en la gramatiko, nek en la formado de la vortoj, nek
en la frazeologio."
Ni sekve rajtas diri, ke Ido tute
malprave kaj malvere asertas, ke ĝi "ne estas nova lingvo", ke
ĝi estas "nur plisimpligita kaj plibonigitaformo de E, kiu konservis
la esencajn principojn al kiuj E dankas sian sukceson". Ido estas lingvo
kerne kaj esence diferenca de E, malgraŭ ŝajna supraja kaj ekatera
simileco- ĝi ne havas pli da rajto por pretenrli sin plibonigita formo
de E ol ekzemple la latina senfleksia lingvo de Peano aŭ. la lingvo
Apolema, aŭ Dilpok, aŭ Novilatin, aŭ iu ajn el la ceteraj
proponitaj int. lingvoj, kiuj neniam reklamis sm idoj kal formoj de E.
E. GROSJEAN-MAUPIN.
Idoj de Orfeo. Romano, originale
de Bulthuis. 1923, 544 p. Stranga aventuraro de tri ĝemeloj. Tre
laŭdinda estas la celo de B. kaj rimarkinda lia lerteco ĉiam
interesi kaj veki scivolon. Simpla, vigla stilo." (G. S., ,E', 1923, p.
183.)
IEMW: Int. E-Muzeo en Wien. (v.)
IES: Int. Esperanto-Servo, v.
Ifigenio en Taŭrido. Dramo
en 5 aktoj de Goethe, el la germana trad. Z. 1908, 108 p. "Traduko
speciale farita por la teatra prezentado dum la Kvara Kongreso. Tie ĉi,
kiel en Hamleto, du geniuloj renkontiĝis." (LI 1908, p: 381.)
Iida Yŭtaro (juutaroo),
japano, pentristo. Nask. 1866, mortis marto 1909 en Tokyo (?). Multlingvulo.
Unue Volapükisto. Ĝis antaŭ la morto kompilis J-E Vortaron, la unua
provo en J. sed ne eldonita.
IKA. Internacio Katolika Organizaĵo
por int. katolika agado, uzinta kaj parte ankoraŭ uzanta E-n. IKA
fondiĝis en 1920 en Hago, ĝiaj kunlaborantoj venis el du grupoj: el
la antaŭa Int. Kat. Unuiĝo E-ista (IKUE) ne plu funkcianta de
1914 kaj el la Mondpacligo Blanka Kruco fondita en 1917 de kat. pacifistoj,
kies int korespondlingvo estis E kaj kiu publikigis (de 1918) E-gazeton Blanka
Kruco. Ĉefoj de ambaŭ movadoj decidis fondon de pli
ĝenerala IKA, kiu ne estu pure E-ista societo, sed en kiu E servu kiel
unueca lingvo de la gvidantaro kaj de la oficiala organo Espero Katolika,
kiun oni revivigis kaj kiu ricevis la benon de Papo Benedikto XV-a, kiam
ĝi estis IKA-organo. Parto de la antaŭaj IKUE-anoj ne aprobis la eniĝon
de sia movado en IKA, restarigis la antaŭan lKUE, kaj reprenis la revuon
E. K. IKA fondis novan gazeton Katolika Mondo, kiu aperis monate dum du
mallongaj periodoj dusemajne de 1921 ĝis 1928; en 1914 kun aldono Revuo
Katolika, en 1926 -28 kun aldono La Juna Batalanto. En la sekr.-ejo de
IKA ekzistis Int. Katolika E-Oficejo kun profesia oficisto, kiu propagandis
E-n. La Paulus-Eldonejo, Graz, eldonis serion da libroj en E kaj
kelkajn lern- kaj informbroŝurojn germanlingvajn pri E. - IKA-kongresoj
okazis 1921 en Graz, 1922 en Luxembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925
en Oxford, 1926 en Einsiedeln, l927 kaj 1928 en Bregenz, 1929 en Budapest,
l931 en Feldkirch. - IKA estis unu el la unuaj int. katolikaj movadoj; en
ĝiaj kongresoj la fakaj kunsidoj por instruistoj, ĵurnalistoj, filmo,
prizorgo de elmigrantoj ktp. donis valorajn instigojn kaj varbis por E. Iom
post iom fakaj grupoj ekster IKA transprenis la laboron, la signifo de IKA
malpliiĝis, precipe de 1925, kiam pro financaj kaŭzoj la profesia
oficejo kun pagitaj oficistoj (kiuj ĉiam estis E-istoj) fermiĝis. La
E-laboro estis daŭrigata de speciala E-sekcio de IKA, kiu estis identa
kun la gazeto Katolika Mondo. Hodiaŭ IKA estas studrondo por int. kaj
sociaj problemoj, triono de la komitato estas E-istoj, la sekr.-ejo estas
ĉe Msgr. d-ro teol. kaj fil. N. Pfeiffer, Koŝice,
Ĉeĥoslovakujo. La lokaj E-grupoj de IKA ne plu ekzistas, kelkaj
transiris al MOKA (v.)
W. SOLZBACHER.
Iks Voldiŝ: ps. de
Ŝidlovskij. (v.)
IKUE: Int. Katolika Unuiĝo
E-ista, v. Katolika movado.
ILEPTO: Int. Ligo de la E-ista
Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, v. PTT.
Iliado. Eposo de Homero
laŭ la rusa kaj germana tradukoj E-igis Kofman. 1895-97. 104 p.
Ĉefverko de la mondliteraturo.
Ilo ps. de Lejzerowicz (v.)
ILO: Int Labor-Oficejo, v.
Ilustrita Biblioteko. Eld. HDE
Köln Formato 18x121/2 cm. Serio I enhavas rakontojn pri la
"Oriento" (1927), Serio II pri la "Maro" (1928).
Ambaŭ serioj havas po 5 kajeroj.
Imperiestro kaj Galileano. Du historiaj,
filozofiaj dramoj de Ibsen: "Apostatiĝo de Cezaro" kaj
"Imperiestro Juliano", trad. Bulthuis. 1930, 276 p. "Ilin
verkis I. por elverŝi sian pripensadon. La ĉeftemo estas la
interbatalo de kristanismo kontraŭ la roma diaro. La E-igo bone plenumita."
(G. S., E', 1930, p: 118.)
Incertov Nikolaj Jakovlevi ,
sovetiano, ruso, oficisto. Nask. 1896. E-isto de l911. Membro de CK SEU de
post 1922. Tre aktiva aganto de la Sovetia E movado. Kunred. de la
periodaĵoj de SEU. Membro de Lingva Komisiono de SEU kaj IPELK. Prez. de
Centra oficejo de kontraŭreligiuloj-E-istoj. Aŭtoro de l'instrua
ruslingva broŝuro Kiel devas labori SEU-ĉelo kaj de Sendiuloj kaj
int. E korespondado (sub ps. J. Ninov), 1930. Tradukinto kaj redaktinto de
multaj E-eldonaĵoj ateistaj.
Indra. Talivaldo, latvo, cand.
rer merc., diplomita instruisto E-a. Nask. 14 sept. 1894 en Live apud Riga.
Finis ekonomian fakultaton de Latva Univ. en Riga. Doganeksperto, nun
instruisto en komerclernejoj. Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1914
Estrarano de Moskva ES 1915-1920, instruisto ĉe Moskva Instituto de E. Organizis
en 1921 la movadon en Riga Estrarano de Latva ES 1921-24, 1928-1932, okfoje
ĝia prez. UEA-del en Riga de 1922, ĉefdel de UEA de 1925. Prez. de
I-a Baltlanda E Kongreso, Riga 1930. Latva sekr. de Int. Cseh-Instituto de
l930. Trad. latven ĉefeĉŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli
ampleksan latvan E vortaron "Ilevau, Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la
Enciklopedio.
Infero. Unua parto de la Komedio
de Dante, el la itala trad. Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14
lignogravuroj. Ĉefverko de la mondliteraturo. "La koncizo, mirinda
esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l' dantea lingvo, la aparta graveco
kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco
vere povas malesperigi Ia tradukanton. . . Ne ekzistas aŭtoro pli
malfacile tradukebla ol Dante. . . Kaj E pruviĝis mirinda
instrumento." (El la Antaŭparolo.)
Infinitivo kun prepozicio. Kun
infinitivo estas uzataj nur la prepozicioj por, anstataŭ, antaŭ
ol, post ol, krom. Ekz: mi venis por vin viziti; laboru anstataŭ
malesperi; antaŭ ol skribi, li meditis; li faras nenion krom manĝi.
La ago signita de l' infinitivo rilatas ĉiam al la frazsubjekto.
Lastatempe oni pli kaj pli uzas infinitivon
ankaŭ post sen; ekz : li foriris sen saluti min. Laŭ la
klasika lingvo anstataŭ ĉi tio oni devas uzi participadverbon kun ne:
li foriris ne salutante min.
KALOCSAY.
Informoj de E-Asocio de Estonio.
Organo de EAE, fond. en 1922. Redaktis H. Sakaria kaj P. Ariste, H. Dresen, M.
Grigorjev, J. Türn. Formato 28x20 cm.
Informservoj, v. Delegito de UEA.
Inglada Ors. Vicente, hispano,
staba vickolonelo, prof. de astronomio, geodezio kaj meteorologio en la Supera
Staba Lernejo. Nask. en 1879 en Alicante. De 1910 ĝis 1923 dir. de
sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de
Madrid, Cordóba kaj Barcelona. Multaj fakaj verkoj. E-isto de 1899. En I903 li
fondis (kun Jimenez Loira) la unuan HE gazeton, La Suno Hispana, kies
ĉefred. li estis multajn jarojn. En tiu epoko li publikigis kelkajn
gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Kiel delegito de la registaro ĉeestis
la Teknikan Konferencon en Paris, 1925 kaj la UK en Geneve, l925. Faris multajn
paroladojn kaj kursojn en Barcelona, Aticante, Valencia, Madrid, ktp. Honora
prez. de multaj EG en H-ujo, estis vicprez. de la H Societo por Prop. de E. LK
de 1905 kaj Akademiano de 1910. En la literaturaj konkursoj organizitaj de
"La Revuo" en 1906 kaj 1909 estis premiitaj liaj originalaj poemoj.
Kunlaboris en La Revuo, L I, ktp. En la unua kaj aparte li publikigis
multajn verkojn en E, i. a. tradukojn el la H: la komediojn Kuracisto per batoj
el Moratin; La nesia hejmo; Kruela adiaŭo; La getavoratoj;
Triumfanta animo; la Angora katino; Perlabori sian vivon; Hispanaj
dramoj; La kreitaj profitoj, el Jacinto Benavente, kaj la
originalajn verkojn: Prozo kaj versoj; En la Barcelona Kongreso,
ktp.
Inicado Matematika. De Laisant,
el la franca trad. Chaineau kaj Camescasse. 1914, 171 p., 103 figuroj.
Elpensaĵo, kiu celas amuzi la infanaron ĝin instruante.
Inoue Masuzo, japano, oficisto de
turisma fako de fervoja ministrejo. Nask. 2 jan. 1900 en Tokyo-si. Kun
Hasegaŭa laboris por E en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Dank' al lia klopodo
la ministerio eldonis gvidlibron detalan kaj riĉe ilustritan Japanlando.
1931 vojaĝis al Ameriko, ĉeestis la UK en Paris.
Insigno. La insigno de la E-istoj
estas verda kvinpinta stelo. La verda koloro simbolas la esperon kaj la kvin
pintoj - la kvin mondpartojn.
Por ĝin formi estas plej rekomendinde
desegni rektan (regulan) kvinangulon (sekve ĉiu angulo havos 108o)
poste daŭrigi ĉiun lateron ambaŭflanke ĝis la renkonto kun
la daŭrigo de du ceteraj lateroj (ne najbaraj). La ricevita tiamaniere
pentagramo estos la efektiva insigno. Se ni nun tiun stelon pentros je verda
koloro ĝi estos la efektiva E-a stelo. Kun la fluo de la tempo la stelo
havis diversajn modifojn, la plej ofta kaj laste preskaŭ oficiala estas
tiu: ĉiu kvinono de la stelo estas duone verda kaj duone pli hela (plej
ofte blanka), tiel ke la stelo konsistas el kvin trianguloj pli helaj kaj kvin
trianguloj pli malhelaj (alterne ĉirkaŭ unu komuna punkto).
Ankaŭ rimarkiĝis steloj E-aj,
esprimantaj iun fakan aldon-ideon, kiel ekz. kristanoj portas insignon kun
kruco interne, UEA-anoj portas kun la literoj UEA interne, SAT-anoj - kun
literoj SAT, socialistoj - kun ruĝaj kvin ĉirkaŭkampoj
anstataŭ la kutimaj blankaj - ĉar por pli videbligi la verdan
stelon, kiu ofte sur la fundo de malhela vestaĵo ne distingiĝadis,
oni fabrikadis la stelojn kun aldono de blanka fono, kaj la tuta insigno havis
tiam formon ĉu de rondo ĉu de pentagono (kvinangulo). Multaj aliaj
"ideoj" estas esprimataj en la diversaj insignoj. Ekz. estas insigno
kun la portreto de Z meze, kun kamentuboj apude, kun olivbranĉoj sube,
kun radioj ĉirkaŭe ktp. Ne elkalkuleblaj estas ĉiuj
variaĵoj. Dum la UK-oj ofte ĵetas sin en la okulojn insignoj kun
malsupren plilongigita hirundvosto diverskolora. La koloroj evidentigas la
naciecon, al kiu apartenas la portanto de l' insigno. Ankaŭ - laste ofta
aperaĵo - oni rimarkas insignojn en formo de du kruciĝantaj
flagetoj, el kiu unu estas la E-a kaj la dua - la nacia.
Apartan belan kategorion formas la kongresaj
insignoj. Tiuj de la naciaj kongresoj estas plejparte kartonaj (kvankam pli ol
ofte - tre artaj. sed tiuj de la UK-) estas p1ejparte metalaj (escepte tiuj de
Hago (1920), Praha (1921) dum kiuj la kongresanoj portis kartonajn rondajn
insignojn, kaj en Genevo (1925), dum kiu kiel insigno servis silka flag-forma
rubandeto kun steleto malsupre). La insignoj de la UK-j prezentas jam ion,
pretendantan je arta valoro. Rimarkiĝas kvazaŭ certa konkurado, kaj
tial kiel efiko estas tio, ke ni rajtas fieri pri kelkaj perfektaj
artaĵoj. La plej bela - miaopinie - ĝis nun estis tiu de la
jubilea Kongreso en 1912 en Krakovo kaj tuj post ĝi - tiu de la XI-a UK
en San Francisko en 1915. Ankaŭ senriproĉa estas tiu de Parizo
(1914), de Antverpeno (1928) kaj aliaj.
Pri insignoj dum la unuaj du UK-j mi ne
aŭdis. Cetere tiam ankoraŭ preskaŭ ne ekzistis E-a insigno. Kaj
se iu portis, do estis ĝuste la primitiva stelo kvinpinta. (Tiujn informojn
donis al mi A. B. Brzostowski, kiu eĉ montris al mi la steletojn, kiujn -
laŭ lia aserto - portis Z mem (dum la unuaj du UK-j.).
(Historio.) La E-a insigno en sia
historio havas kelkajn periodojn: 1) kiam la signo estis nur sur papero (t. e.
sur presaĵoj, leterpapero ktp.) Ni trovas en malnovaj n-roj de
"E-isto" de 1892 kelkfojajn proponojn kaj eĉ faktojn, ke jam
ekzistas multaj E-istoj kun vizitkartoj aŭ kovertoj kun surpreso: E-isto,
aŭ E, 2) kiam estis proponita ke ĉiu E-isto portu ian signon (sur la
p: 181 de E-isto 1892 ni legas: "B. G Jonson el ¨Ostersund proponaske la
E-istoj akceptu ian difinitan signon, per kiu ili povus, renkontante sin,
ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta
kolumo. Ni prezentas tiun ĉi opinion al niaj legantoj, kvankam ni dubas,
ĉu io simila sur la vestoj estus akceptebla. Sed eble tiu ĉi ideo
estus uzinda en alia maniero?") Tio estis la unua tiudirekta ideo,
ĵetita al la E-a mondo, 3) kiam estis proponita definitive la nuna stelo.
Foliumante la paĝojn de la malnovaj
E-aj gazetoj ni trovas multajn aliajn sufiĉe interesajn proponojn, ekz.
"brelokon (E-isto de 1893 p: 21) portatan sur la ĉeneto de la
poŝa horloĝo, aŭ apud la. . nazumo (pince-nez)."
Sur la p: 47 de la samjara E-isto ni
trovas jam ion rilatantan la E-an stelon, tian, kian ni konas nun. Nome la
atineo 7 publikigas: "L de Beufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj
libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu
verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun
stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera
signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al
ĝi. Ni plene aprobas tiun ĉi ideon, kaj ni ĝi uzados de nun sur
ĉiuj verkoj, kiujn ni eldonados. Ni roponas tion saman ankaŭ al niaj
aliaj amikoj eldonantoj."
Tiu ĉi informo jam prezentas klare,
kiu estas la aŭtoro de la stelo E-a. Kvankam nenio estas dirita pri la formo
de la stelo, tamen, ĉar ekde tiu tempo komencis aperadi la kvinpinta stelo
sur la libroj de la Biblioteko de la L. I. E - kvankam alie ombrigita ol la
nuna E-a stelo - ni supozu, ke temis en la artikolo de Beaufront pri kvinpinta
stelo.
Sur la p: 84 de la samjara gazeto ni
trovas jam informon pli klaran. Temas jam pri insigno (ne nur pri signo
presita, sed pri insigno portebla sur la vesto - pri kio ankoraŭ
antaŭ kelkaj monatoj la redakcio dubis). Ĉiuj niaj korespondantoj -
skribas la redakcio - konsentas, ke tio ĉi estas la plej konvena signo por
ni, kaj proponas diversajn detalajojn por tiu ĉi signo. S-ro G. Rjabinin
proponas, ke la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2-3
centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kiun ĉiu volas;
la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado
ĉiu povas elekti mem. S-ro P. Deullin proponas, ke oni akceptu simplan
verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur
kiu ajn loko, kun la surskribo: "Ligo E-ista", aŭ
"E-isto". Ĉar preskaŭ ĉiuj aprobas la verdan koloron
kaj stelon kaj, jam longe multaj amikoj uzas en sia stampo la esprimon "E-isto",
tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos:
verda koloro, stelo kaj la vorto "E" aŭ
"E-isto". La detalojn, kiel ligi inter si la tri diritajn punktojn
kaj en kia formo kaj loko ilin uzi, ni devas lasi al la bontrovo de ĉiu
aparte, kaj ni esperas, ke ankaŭ en tio ĉi la tempo kaj uzo
baldaŭ ellaboros ion difinitan".
Tamen "la tempo kaj uzo" ne
baldaŭ ellaboris ion difinitan. Jen pasis 6 monatoj kaj sur la pĝ.
164 de la samjara gazeto ni Iegas jam ion, kio pruvas, ke malgraŭ ke la
stelo jam ekzistis, la verda koloro ankaŭ, tamen la stelo mem ne estis
verda.". . . . Mi pensas, ke estus bone kaj utile, se ĉiuj E-istoj en
sia korespondado kiom eble pli multe uzadus kovertojn kun nia signo
(verda koloro ka ora stelo) kaj kun. . ." La aŭtoro de tiuj vortoj
estas Arnold Thorn el Böda
Ankaŭ ni legas en 1894 sur la p:
147 de la sama gazeto: "Kvankam la ideo pri ekstera signo por la E-isto
ŝajnas al ni nefacile plenumebla, ni tamen ne volas malhelpi al la disvolviĝo
de tiu ĉi ideo. Tial ni ankaŭ presas nun la sekvantan leteron, kiun
ni ricevis de s-ino A. Profioroviĉ: "En Nro 12 de E-isto 1892 kaj en
Nro 6 1893 S-roj B. Jonson kaj G. Rjabinin proponis, ke ĉiuj E-istoj portu
egalan signon; mi jam longe pensis pri tio ĉi kaj ŝajnas al mi, ke
tio ĉi estas tre bona rimedo por disvastigado de nia afero. Mi proponas ke
ĉiuj E-istoj portu malgrandan kvinpintan stelon el origita bronzo
aŭ aluminio kun la surskribo "Esperanto". . . Se 2/3
de ĉiuj E-istoj deziros porti tian stelon, tiam mi aĉetos kaj
dissendos ilin al ĉiuj dezirantoj. Tia stelo (21/2 centimetroj
en diametro) el origita bronzo kostos 1 rublon, el pura oro - 8 rublojn. . .
En 1895 la sama gazeto sur la p: 75
publikigas: "La Odesa Rondeto E-ista pretigis verdajn kovertojn (de kelkaj
specoj pli karajn kaj pli malkarajn) kun presita surskribo: Lingvo Internacia
Esperanto kaj kun ora stelo Esperanta. . . V. Gernet Odesa Kobelevskaja
4".
Tiuj
ĉi informoj igas nin pensi ke la prototipo de la nuna insigno estis ora
stelo sur verda kampo. Kiamaniere okazis la transiro de la ora stelo al la
verda, pri tio ni ĝis nun ne scias. Kiel ni sube konvinkiĝos,
ankaŭ Z ne sciis.
En la raporto de la Unua E Konferenco
en Calais - Dover 1904, sekve post naŭ jaroj, ni legas ke s-ro Pourcine
proponas enkondukon de unu komuna signo E-ista.
Povas esti ke estis ĝuste li, kiu
proponis la verdan stelon, dum ĉiuj aliaj ĝisnunaj koncernas
alikoloran (La Nurnbergaj eldonaĵoj portis la stelojn de la sama koloro
kiel la presaĵoj, t. e. de la nigra koloro).
Nenie ni trovas ian ajn mencion pri
oficialigo de la E-a insigno. Ke plej certe tia oficialigo neniam okazis pruvas
ankaŭ la jena letero de Z (The British E-ist 1912 p: 34): "Pri la deveno
de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝjnas al mi, ke pri la
verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis
eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca).
Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li
rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al
mi en Ia kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero.
Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia
gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel
signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro".
Ĉar tiu enunciaeio aperis nur en
1912, ni ne miru kial ankaŭ Z ne memoris klare kaj pri ĉio skribas
aŭ: "ŝajnas al mi" aŭ tute senpersone: "aperis
stelo. . ."
Kiel ion tute oficialan ni devas tamen
konsideri la jenan fakton. Sur la p: 24 de la Kajero Unua (aŭg. 1906) de
la E-ista Dokumentaro, t. e. en Ia oficialaj dokumentoj pri la UK 1905 ni legas
inter la decidoj : ". . .1, oni akceptas kiel universalan E-an flagon, la
flagon de la Boulogne-a Grupo (verda tuko) longa je l.20 metro, kun maldekstra
supra angulo blanka (0,50X 0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda
stelo."
Konklude ni devas rekoni: la unua, kiu
ĵetis la ideon pri int. komuna signo E-ista, estis B. G. Jonson el Öbstersund
en 1892; la unua, kiu ĵetis la ideon pri verda koloro kaj pri stelo estis
L. de Beaufront en 1893. Kiu prezentis la unua la verdan stelon, tian, kia
ĝi estas nun - je tiu demando ni restos plej certe sen respondo.
E. WIESENFELD.
Institutoj. En multaj landoj
troviĝas nuntempe nacia instituto de E. Ĝia celo estas ĉefe t.
n. "diploma", t. e. aranĝadi ekzamenojn kaj eldonadi diplomojn
ĉiukategoriajn En multaj landoj la Inst. plenumas la taskon de propaganda
(aŭ eĉ nacia) societo. Sed plejparte ilia tasko limiĝas je la supre
cititaj celoj, eventuale kun aldono de instruado de E.
Principe ekzistas tri kategorioj de
diplomoj: 1) Pri kono de la lingvo, 2) pri kapableco (instrui) kaj 3)
profesora. Ĉiu Inst. havas apartan programon kun fiksitaj taskoj solvotaj
por sukcesi la koncernan ekzamenon. (depende de la bezonoj kaj cirkon'stancoj
en la resp. lando.)
La Naciaj Institutoj de E estas
sekvo de la antaŭa, t. e. unua formo: Internacia Inst. de E. Komence nur
tiu sola rajtis eldonadi diplomojn (preci profesorajn). Pri ĝia deveno
ni scias el la protokolaro de la UK 1908. Dum la dua labor-kunsido "S-ro
Gaston Moch prezentas proponon pri Internacia Atesto pri Kapableco. S-ro E.
Privaf (Sviso) opinias, ke tio estas afero, se oficiala, sed de privata
organizo, kiel ekzemple de la Int. Instituto de E ĵus fondita en
Asteriko." Poste, en la dokumentoj de tiu UK ni trovas inter la Decidaro,
sub n-ro 8: "La Kongreso aprobas principe la fondon de Int. Instituto de
E por int. servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj
diplomoj."
Tiel do ni devas konsideri la fondon de
la Inst. de E dum 1908 en Nov-Jorko. Ĝia agado, sub la prezido de E.
Privat estis tre vigla, kaj portis karakteron vere internacian. Dum UK-j
ĝi organizadis ekzamenojn kaj eldonadis tre belajn diplomojn.
Kun la fluo de l' tempo, kaŭzate de
diversaj lokaj bezonoj, malfermiĝadis naciaj inst. de E. Dum la UK 1929
okazis konferenco de ĉiuj naciaj inst. (prezidis la tiama Direktoro de la
Int. Inst de E prof. Dietterle, sekretariis Ia gvidanto de Pola Inst. Edvardo
Wiesenfeld). Dum tiu konferenco estis akceptataj la du bazaj rezolucioj: 1) La
naciaj Inst. de E estas filioj de la Internacia, 2) La Int Inst. de E havas la
taskon enregistradi ĉiujn profesorajn diplomojn, eldonatajn de la
naciaj inst. kaj validigi tiujn diplomojn sur la internacia forumo kiel ankaŭ
pledi, ke diplomo eldonita, de unu nacia Inst. estu rekonita en alia lando).
Ĉar ne ĉie la Institutoj
staris sur egala nivelo kaj ne ĉie estas egale taksataj - ekz. en Gemanio
la Inst. estis ŝtata kaj ĝia diplomo havis altlernejan valoron -
ĝis nun tiu Viena decido ne estas efektivigita. Ĉiuj Inst. do
funkcias aparte kaj senrilate kun la aliaj. La Int. Inst. mem nuntempe ne
funkcias.
E. WIESENFELD.
Instruistoj. Jam en 1910
kunligiĝis 347 E-instruistoj diverslandaj en Int. Asocio de Instruistoj
(IAI) kaj eldonis fakan organon Int. Pedagogia Revuo (IPR). Kasisto kaj
redaktoro estis Th. ejka instruisto en
Byst ice-Hostŭn. (Ĉeĥosl.) La revuo estis bona, sed la redaktoro
plendis pri malkontentiga kunlaboro, pri indiferenteco de la kolegoj.
En la jaroj post la mondmilito forta
volo al internacia interkompreno renaskiĝis inter la instruistaro.
Francaj kolegoj, instigitaj de flamaj krioj de Anatole France, Romain Rolland por
la tuthomara solidareco, komencis rekonstrui la int. interrilaton de la E-instruistoj.
Marcel Boubou, Orleans, eldonis por kaj per tiu interligo en 1922 edukfakan
revuon Novaj Tempoj, kies ĉefa karakterizaĵo estis la
traktado de la edukaj problemoj kaj de la instruistaj laboroj en iliaj
dependeco de la ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, kaj kies devizo estis: amo al
paco, fido al la progreso. Pro la socipolitika konsidero de la
edukscienco, la revuo havis karakteron de serioza, akra batalilo sur atentinda
nivelo.
Dum la UK 1924 en Wien 200 E-instruistoj
fondis la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kun la
celo: kolekti ĉiujn E-instruistojn por propagandi efike la enkondukon de E
en lernejo kaj instruistaro kaj eldoni pedagogian fakan revuon (Novaj
Tempoj). Kiel plej forta unuiĝo la Saksa Asocio de E-Instruistoj ricevis
la komision kaj la respondecon por la eldono de la gazeto kaj la administrado
de TAGE.
Prezidantoj de TAGE estis M. Boubou,
Orleans (ĝis 1926), Albin Neu il, Olomouc-Neredin, Ĉeĥosl.
(ĝis 1929) kaj Geo. W. Roome, Sheffield, (de 1930).
Depost 1926 la TAGE-organo aperis sub
la nomo Int. Pedagogia Revuo (IPR). La proks. 150 abonantoj en 1922
kreskis ĝis 883 en 1930 kaj sekve de la ekonomia kaj politika mondkrizo,
reiris ĝis 600 en 1932.
La redaktoroj estis Richard Müller,
Auerbach (1925), Hans Ludwig, Pirna (1926-1928), d-ro Kurt Riedel, Dresden, (1929-1933).
La ĉiam ampleksan kaj ofte malfacilan varblaboron por la gazeto kaj
asocio prizorgis la t. n. Laborkomitato, al kiu apartenis la redaktoro, la
administranto de IPR, la sekretario de TAGE, la prezidantoj de la germana kaj
de Ia saksa asocioj de E-instruistoj; la direktoro de la germana E-Instituto,
la sekretariino de "Kunlaborado inter IALA kaj Int. Eduka Oficejo, Geneve
kaj la Germana E-Instituto", la prezidanto de la Saksa E-Ligo, kiuj
regule kunvenis ĉiumonate en Riesa.
D-ro Riedel donis al IPR sciencan bazon
kaj reprezentis la principon de la aŭtonomio de ta eduksciencoj. IPR
enhavis artikolojn pri int. scienca pedagogio, E-a lingvo-scienco, pedagogia
terminologio en E, recenzon de diverslandaj pedagogiaj kaj E-verkoj, raportojn
pri kongresoj kaj laboroj de int. instruistaj asocioj pri lernejo kaj
instruistaro en diversaj landoj kaj pri E en tiuj medioj. Valora aldono al IPR
estis la korespond- kaj interŝanĝdeziroj de infanoj, klasoj kaj instruistoj,
aranĝita de la korespondoficejo de "Kunlaborado". Dum ses jaroj
IPR ekspedis ankaŭ la E-lingvan resumfolion de Vojo de klerigo,
granda pedagogia revuo en Ukrainio. En 1925 aperis la Jarlibro de
TAGE, enhavanta pli ol 2000 adresojn de E-instruistoj.
Viglaj interrilatoj kun la int. instruistaj
kaj edukaj asocioj kun Int. Eduka Oficejo kaj IALA, celis la praktikan
aplikon de E ĉe la plenumo de la int. laboroj: korespondaj, gazetaj kaj
kongresaj. Plej grandan sukceson TAGE havis en la sindikato "Int.
Profesia Sekretariejo de Instruistoj" (Strasbourg), kiu mem surprenis la
propagandon por E kaj dum sia kongreso 1931 en Hamburg aranĝis oficialan
E-vesperon, dum kiu famkonataj membroj de IPSI el diversaj landoj pledis por
E.
Konsiderindan influon en ĉi tiuj laboroj
por TAGE havis dum muttaj jaroj ĝia sekretario M. Goldberg, Oetzsch. b.
Leipzig.
Pro
la specialaj, memstaraj taskoj kaj pro la diversorganiziteco de ĝia
membraro TAGE restis sendependa, rilate al UEA kaj SAT. TAGE ankoraŭ ne
sukcesis, konvinki la diverslandajn E-instruistojn pri la neceso de kreo de
fortaj landaj instruistaj asocioj, sekcioj de TAGE. La plej forta sekcio estis
ĝis 1933 la germana, kun proks. 500 membroj, kiu nun verŝajne
havigos al TAGE grandajn perdojn. La tre forta sveda asocio anoraŭ ne
povis korporacie aliĝi al TAGE pro financaj malfacilaĵoj.
Pro la malfacilaj cirkonstancoj, regantaj
en Germanujo dum la komenco de 1933, la germanaj funkciantoj deziris
eksiĝi. La agento por Nederlando, P. Korte, Veendam, estis petata, starigi
en Nederlando novan Laborkomitaton. Dum la faka kunveno en la UK en Köln 1933
la novaj funkciantoj estis elektataj: E. Boltjes, Winschoten, redaktoro; P.
Korte, Veendam, administranto-kasisto kaj W. Mook, Groningen, sekretario de
TAGE. La malfacilaĵoj, kiuj amasiĝas antaŭ ili, estas
sufiĉe gravaj.
Laŭ informoj de M.
GOLDBERG.
Instrumetodoj. La plej malnova,
la pure gramatika, estas entenata - en la Fundamento de E (v.), kiu konsistas
el 3 partoj, prezentas en la unua parto fundamentajn 16 regulojn de la E
gramatiko. Kompreneble neniu alia lingvo estas lernebla (tiom malpli sen
instruisto) el tiel malabunda materialo. En E tio estas tamen tute farebla, pro
ties facileco. La unuaj E-istoj, t. e. la lernintoj de la 19-ajarcento ne
posedis alian instruilon. Malgraŭ tio ili sukcese studis el la 16 reguloj
de Z kaj el la Ekzercaro, la dua parto de la Fundamento.
Metode la Ekzercaro estas aranĝita
laŭ la ne plu uzata maniero de tradukado de unuopaj frazoj neinterligitaj
esence, el E en nacian lingvon; tiu instrumaniero regis ĝenerale en la
pasinta jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf k. a.).
Ne
alian metodon sekvis la lernolibro de Cart, kiu antaŭ la milito
1914 disvastiĝis en la tuta mondo en diverslingvaj tradukoj kaj
prilaboraĵoj, konkure kun la lernolibro de Borel. Ambaŭ
estas destinitaj ne nur por kursoj, sed - antaŭ ĉio - por
meminstruantoj, dank' al aldonita "ŝlosilo", t. e. solvaro de
ekzercoj kaj de traduktaskoj, per kiu la lernanto mem kontrolas siajn etlaboraĵojn.
Post la milito aperis en E taŭgaj
lernolibroj aranĝitaj laŭ la nova metodo, karakterizata per iom pli
interesa enhavo: mallongaj raportoj kaj artikoloj anstataŭ nudaj frazoj,
por instigi la lernanton, kun indikoj al paroligo de la lernanto helpe de la
instruisto aŭ eĉ sen instruisto tiom kiom estas eble. Samtempe
aperis kelkaj bildolibroj por instruado de E, ekz. Orell Füssli, Thora
Goldschmidt k. a. kun la sama celo - paroligi.
La plej bona parolmetodo, tiu de Berlitz,
ne trovis eniron en E-ujon. Almenaŭ ne la Berlitz-libro mem. Tiu ĉi
metodo postulas ne malpli ol 50 lecionhorojn kaj tiel longan lerndaŭron
kontraŭstaras la postuloj de la E-propagando: vantiĝus la aserto pri
facileco de E. Kaj estas fakto, ke facila lingvo, kia estas E, ne nepre bezonas
la egan faciligon, kian prezentas al la lernanto la Berlitz-metodo. Multe pli
rapide kaj senpene E estas akirebla helpe de la naciaj gramatikaj
antaŭkonoj ol per kutimigo de orelo kaj okulo al la tre libera
E-frazkonstruo. Krome, la Berlitz-metodo multe dankas sian disvastiĝon
tra la mondo al la fakto, ke laŭ ĝi instruas fremdan lingvon koncerna
naciano, ekz. franca instruisto donas francajn lecionojn en
Ĉeĥoslovakujo: korekta franclingva prononcado jen granda
avantaĝo dankata ne tiom al la metodo, kiom al ĝia denaske franca
plenumanto.
Similan rolon ekplenumis lastatempe la Cseh-metodo
(v.), kies adeptoj kun la majstro mem, same kiel tiuj de Berlitz, instruas E-n
al alilingvanoj ekster siaj patrujoj.
La ĉefa karakterizilo de la Cseh-metodo
estas - alie ol la Berlitza - senumo de lernolibroj. La ideo de pastro Cseh
estas interesi la lernantaron despli multe, ju malpli ĝi scias pri la
enhavo de la sekvonta leciono. Tiel ĉiu leciono aperas al la lernanto
kvazaŭ atendoplena surprizo. Dank' al tio la Cseh-kursoj montriĝis
treege sukcesaj kaj en la nuna tempo la plej multaj kursoj de E estas gvidataj
laŭ tiu metodo.
Malavantaĝo de la Cseh-metodo estas
ĝia longedaŭreco (40 lecionhoroj), neproporcia al la lingva
materialo, kiu povas esti donata same aŭ eĉ pli abunde en multe
malpli longa tempo, precipe al gramatike instruitaj personoj. Tamen, post
oficialigo de E 40 horoj aŭ eĉ pli, ne estos grava temporabo por
bezonantoj. Grava montriĝis la ebleco per tiaj int. kursoj unuecigi la
elparoladon de E tra la mondo.
Interesan metodon de instruado de E
liveris ankaŭ E. Privat per sia Kursa Lernolibro, instruilo
por komencantoj nur en E verkita. Ankaŭ tiu metodo konsistas el ĉ. 50
lecionoj. Ĝi estis multe uzata kaj taŭgas por paroligi.
Miksitan metodon, kiu trovas sian lokon
inter la gramatika kaj la senpera, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj
lastadataj naciaj kaj int. lernolibroj de E: la materialo estas kutime
dispartigita en 10-20 lecionoj, kiuj liveras en interesa maniero temon por
priparoloj (demandoj kaj respondoj) kaj koncizajn instruojn pri gramatiko (Aymonier,
Butler, Möbusz k.a.).
Estas menciinde, ke E estas instruata
ankaŭ en maniero de korespondo (precipe en Nederlando kaj
Svedujo), per radio kaj per gramofonaj diskoj (Linguaphone.)
Kompreneble ĉiu el tiuj havas apartan metodon depende de la eksteraj kondiĉoj,
en kiuj okazas la instruado
L. DREHER.
Insulo "Esperanto". La
komunumo en la apuddanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka EG insulon
(proks. 180 hektaroj) en la Danubo, por kulturi ĝin kaj aranĝi
sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon E. A. D. ATANASOV.
Insulo de Feliĉuloj. De Strindberg,
el la sveda trad. O. Frode. 1926, 69 p. "Rakonto fantazia, sed treege
pesimisma; ĝia konkludo estas, ke ĉio en nia civilizo estas trompo,
perfido, sukceso de l' plej lertaj hipokrituloj." (G. S., ,E' 1926, p:
209.)
Inter Blinduloj. Konsiloj por
uzado de ĵus blindiĝintoj. Verkita de E. Javal, el la franca trad.
s-ino J. Javal. 1907, XIV kaj 130 p.
Interelementa rilato. Tiel nomas Wüster
la grupiĝon de la elementoj en vorto kunmetita el pli o1 du elementoj.
Ekzemple en aŭtoaerbremso la grupiĝo estas aŭto/aerbremso,
do 1 (2, 3), dum en vaporŝipasocio ĝi estas vapor-ŝip/asocio,
do (1, 2) 3. Same: facilanimeco grupiĝas facil-animeco, dum la
grupiĝo en korboneco estas kor/bon-eco. Ĉar en E ankaŭ la
finaĵoj povas esti memstataj vortoj, ankaŭ ili povas grupiĝi
diversmaniere, rilatante jen senpere al la lasta elemento antaŭ ili, jen
al du elementoj kune. Ekz. en voĉdono la finaĵo o rilatas al
la elemento don, do la grupiĝo estas voĉ/don-o (dono de
voĉo); male en bonfarto ĝi rilatas al ambaŭ elementoj
kune, do la vorto grupiĝas bon-fart/o: bone farti/o: stato bone farti; facilanima
grupiĝas facil-anim/a: facila animo/a: karakterizita per facila animo. Ni
havas do la analogajn triojn:
aŭto/aer-bremso vapor-ŝip/asocio
kor/bon-eco facil-anim/eco
voĉ/don-o bon-fart/o
La interelementa rilato plejofte doniĝas
per si mem. Se ĉi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi
per la konservo de fina o; aŭ per la elekto de alia elemento. Ekz. ĉe
la vorto rapidmezurilo oni ne scias, ĉu temas pri rapid/mezur-ilo (ilo
mezuri rapide), aŭ pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas
diri subitmezurilo, tujmezurilo por la unua kaj rapido mezurilo
por la dua.
v. Vortfarado; Vortkunmeto
KALOCSAY.
Interlingua. Projekto de int.
lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la
vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon
kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun
taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la
latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed
samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli - paroli la
lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la
kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta
cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed
ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas
facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj
klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj
sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan
por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei
lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.
Int. Centra Komitato (ICK) de la
Esperanto-movado. Sekve de la Kontrakto de Helsinki (v.) Konstanta
Reprezentantaro (K. R.) de la Naciaj Societoj kaj UEA interkonsentis pri la
etekto de Centra E-komitato, kiu konsistis el ses anoj. La nomo de Centra
Komitato poste estis ŝanĝata je ICK, kiu fariĝis la gvida
instanco de la neŭtrala E-movado, kun sidejo en Geneve. ICK organizis
kunlabore kun la Lokaj Kongresaj Komitatoj ĉiujn UK-jn de 1924. Unua prez.
de ICK estis Edmond Privat, poste ĝis 1933 John Merchant.
Anoj en la komencaj jaroj: M. Rollet de l' Isle, d-ro J. Dietterle, Rud.
Hromada, W. M. Page kaj s-ino J. Isbrücker, anoj en 1932 M. Rollet de l' Isle,
s-ino J. Isbrücker, E. Stettler, d-ro A. Vogt kaj Felix Zamenhof. Gvidanto kaj
ĉefa efektiviganto de la ĉiam pli ampleksaj laboroj estis Robert Kreuz,
gen. sekr., poste dir. de la ICK. Post la interkonsento en Köln (1933) ICK
daŭrigas sian agadon en la kadro de UEA. Detalaj raportoj pri la vasta
agado de ICK aperis ĉiulare en la Oficiala Dokumentaro. v. Organizo.
Int. Cseh-Instituto de Esperanto,
fondita en 1930 en Hago por disvastigo de la Cseh-metodo kaj por eduko de
instruistoj laŭ tiu instru-metodo. (v. Cseh-metodo.)
Int. Esperanto-Muzeo en Wien
(IEMW). En 1927 Leono Zamenhof proponis en HDE kreon de Int. E-Muzeo okaze de
la jubileo 1937. Pripensante, ke la plej bona loko, laŭ sia situo en meza
Eŭropo, povos esti Wien, kies eminentuloj ĉiam estis favorantoj de E,
H. Steiner arigis ĉirkaŭ si kelkajn E-istojn por fondo de asocio
IEMW, kies prez. kaj funkciulo fariĝis li mem. Baldaŭ troviĝis
eminentuloj, kiuj per sia nomo antaŭenpuŝis la aferon. Kiel unua,
kanceliero Schober, tiam policprez. en Wien, kaj kiel dua, kanceliero Seipel
eniris la Int. Honoran Komitaton; sekvis ilin aliaj gravaj personoj.
Sekve de ordono kanceliera estis ricevata
granda subtera ejo en iama ministeria palaco en I. Liebiggasse 5. Sed pro
neuzebleco de la ejo post irado de unu instanco al la alia IEMW fine ricevis
du ejetojn en la palaco Annagasse 4. En apr. 1928 H. Steiner kun sia helpanto Gustav
Weber eklaboris. Diversaj oficialaj instancoj pruntedonis kelkajn plej
necesajn meblojn kaj la unua donaco (500 ŝ. de s-ro Falnbigl) permesis
aĉeti la nepre necesajn laborilojn.
Havinte la ideon, ke la altranga instituto:
la Nacia Biblioteko (iama kortega), estus la plej inda por la Muzeo, H.
Steiner post streĉa agado gajnis por tiu plano la ĝen. direktoron de
la N. B., univ. prof. J. Blick. Poste Steiner veturis al la UK en
Antwerpen 1928, kie en kunsido de KR oni decidis, ke la tuta afero estas
"privata" afero de s-ro Steiner. Sed la anoj de la 1-a laborkunsido
multe aplaŭdis la raporton de Steiner kaj akceptis ankaŭ la inviton
por ĉeesti en 1929 dum Antaŭkongreso la malfermon de IEMW.
La unua kolekto estis la biblioteko de
Unua E-Unuiĝo en Wien (pli ol 700 libroj) donacita al IEMW laŭ
propono de E. Sós; sekvis tiu de F. J. Schade kun pli ol 600
libroj kaj diversaj sendaĵetoj. Inter la unuaj donacintoj estis generalo
Rambousek ( . Bud jovice).
7 sept. 1928 la Loka Kuratora Komitato
fiksis kun N. B. la detalojn de kontrakto, laŭ kiu la Societo IEMW transdonas
la kolektitan materialon aI N. B. kiel propraĵon kaj N. B. starigas la
E-kolekton kiel "speciala kolekto" laŭeble en aparta ejo kaj
konservas ilin kiel propran havaĵon.
La festaj aranĝoj por la malfermo
(okaze de Antaŭkongreso) komenciĝis 30 jul. 1929 en ĉeesto de
pli ol 700 alilandaj E-istoj. Akcepto de pli ol 60 delegitoj okazis ĉe la
federacia prezidanto Miklas (kiu jam 15 jan. fariĝis protektanto de
la Muzeo) en la dancsalonego de la prezidantejo. Je la 10-a horo eniris la
prezidanto, lin sekvis la kanceliero Streeruwitz k. a. La prez. donis unue la
manon al reg. kons. Steiner kaj diris al li, ke li estas distingita per la
titolo "registara konsilisto". Poste la prezidanto kaj kanceliero
diris kelkajn vortojn al ĉiu unuopa E-isto: La aliaj samideanoj atendis
antaŭ la prezidantejo kaj ĉiuj kune iris nun al la magistrata domo,
kie urba konsilisto Qutrin Kokrda salutis la kongresanojn. Fine okazis en la
pompsalonego de N. B. malfermo de la Muzeo. Pli ol 150 honorgastoj
ĉeestis, inter ili la prez. Miklas, kanceliero, ministroj, episkopoj, ambasadoroj,
ktp. Unue parolis ĝen. dir. Blick, due sekvis la festparolado de Steiner.
Poste prez. Miklas parolis en germana lingvo kaj finis per la jena frazo en E:
"Dirante al niaj karaj gastoj koran bonvenon en Aŭstrio, mi deklaras
la Int. E-Muzeon malfermita." Sekvis longdaŭra aplaŭdo,
ĉar la unuan fojon regnestro uzis oficiale E-n. Oni transdonis diversajn
donacojn al IEMW; i. a. Lidja Zamenhof kajeron, manskribitan de Z el 1881 kun
tradukprovo de "Rabistoj" de Schiller ktp. Sekvis alparoloj de reprezentantoj
el 35 landoj. Ekspozicio en la pompa salonego montris dum 2 monatoj al
multnombraj vizitantoj en 50 kestoj, sub vitro, parton de la havaĵo de la
Muzeo.
En okt. 1929 IEMW ricevis la oficejon
en parto de N. B. Augustinerstrasse 7. La 1 jul. 1930 IEMW translokiĝis
en la novan hejmon: en Neue Burgsur "Heldenplatz" (Nova imperiestra
kastelo). La salonego estis finkonstruita por IEMW kaj la kostojn (ĉ.
9000 sv.fr.) pagis la ŝtato, kiu zorgas ankaŭ pri hejtado, lumigado
kaj purigado; la bindadon de la horoj pagas N. B.
La 8 jul. 1931 alvenis kiel
heredaĵo post Cart ties tuta libraro, entute pli ol 1500 libroj
(gazetjarkolektoj en 3 kestoj jam alsenditaj en jun. 1930). Nuntempe la stato
de la Muzeo estas proks. 6000 libroj kaj broŝuroj, pli ol 1000
gazetjarkolektoj, miloj da cirkuleroj, fotoj, ktp. Inter la libroj estas valoraj,
sed mankas ankoraŭ multaj. Proks. 50 nacioj jam estas reprezentataj en la
membraro de IEMW
La Muzeo estas vizitebla labortage inter
9-12 kaj 1.5-18, sabate 9-12, kaj la unuan dimanĉon de la monato 9-12 h.
Eniro senpaga. H. STEINER.
Int. Esperanto-Servo. Informa
aŭt. bulteno de la ICK (Geneve) en la ĉefaj eŭropaj lingvoj,
sendita al multaj int. kaj landaj instancoj. Red. Kreuz. De 1926. Nuntempe ne
aperas.
Int. Floraj Ludoj. Laŭ la
modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de
1905 aranĝas Ftorajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas
ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj.
La premiojn disdonas juna virino, nomata "reĝino",
ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj
eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la
Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj.
Int. Katolika Unuigo Esperantista,
v. Katolika Movado.
Int. Komerca Revuo. Zürich, red.
kaj eld. H. Unger. sept. 1919-aŭg. 1922, entute 26 kajeroj kun 370 p. da
teksto kaj multaj reklampaĝoj.
Int. Labor-Oficejo. (ILO). Estis
fondita en 1920 en Geneve laŭ la packontrakto de Versailles por
interkonsentoj en industria leĝaro de diversaj regnoj. Komence ĝi
uzis por oficialaj interrilatoj nur la anglan ka francan lingvojn sed poste
ankaŭ aliajn lingvojn kaj kiam UEA proponis al ĝi la servojn de la
delegitoj, ĝi ekaplikis E-n kun sukceso, precine en la unuaj jaroj, kiam
la retaro de la Oficejo ankoraŭ ne pretiĝis en la tuta mondo. ILO
eldonis en E diversajn cirkulerojn kaj dokumentojn, instruigis E-n al kelkaj
siaj oficistoj, sendis sian oficialan reprezentanton al UK-j, kaj eldonis depost
1921 sian oficialan bultenon, kiu estis aldonita a1 la gazeto de UEA.
Int. Medicina Revuo. Dumonata organo
de TEKA. Fondita en 1923. Formato 24x16. (v. Medicino.)
Int Pedagogia Revuo. Organo de
TAGE. v. Instruistoj.
Int. Scienca Revuo. Organo de
ISAE, fond. en 1904, ĉesis en 1923. Redaktis Fruictler, Saussure, Thalwitzer,
Dohler, Robin, Rollet de l' Isle, Wüster. "Fondita por sciencistoj tiu
gazeto iom post iom pleniĝis je artikoloj de amatoroj, lingvaj diskutoj,
reformaj polemikoj, fremdaj al scienco." (BIL, p: 314.) v. Scienco.
Int. Stenografiisto. Organo de
IAES, fond. en 1923 de P. Flageul, kiu estis ĝia red. Nuna red. L Cogen.
Int. Unio E-ista (IUE),
organizaĵo kun devizo "Libero, laboro kal paco!" fondita en 1925
en Berlin de P. Hitrov nun loĝanta en Sofia. Celoj: aranĝi interŝanĝon
kaj senpagan ĉeestadon en eksterlando; monhelpi komencantajn profesiulojn;
doni stipendiojn al diligentaj lernantoj kaj studentoj; subteni malsanulojn
kaj multenombrajn familiojn de malriĉaj amikoj; fondi sendependan int.
kolonion kun oficiala lingvo E. De kelkaj jaroj mankas informoj pri la
efektiva funkciado de IUE.
Internacia Kantaro. Kolektita kaj
prilaborita de Bennemann. Tekstaro: 1929, 112 p. Muzika eldono: 1930,
154 p. Enhavo: Espero, Tagiĝo, popolkantoj el 55 laudoj. "La
kantparoloj estas bone tradukitaj, korekte versigitaj, zorge ritmitaj
laŭla melodioj." (G. S., ,E',1930, p: 7.)
Internacia Legolibro. Redaktis
Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs,
Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.
Internacia Lingvo. (Historia
skizo ĝis Volapük.) La kresko de la int. rilatoj, multe superintaj la
kadrojn de koncernaj ritaloj dum la antikvo kaj mezepoko, aktualigis la
problemon pri la lingvo universala. Jam ne eblis kontentiĝi per tiu skalo
de int. rilatoj, kiuj difinis siatempe int. uzadon por limigitaj lokaj bezonoj
de la lingvoj: babilona, antikva greka kaj latina. La malkovro de la Nova
Kontinento kaj la grandiozaj perspektivoj de plifortigo kaj plisimpligo de
rilatoj kun Hindujo kaj aliaj landoj, kresko de potenco kaj influo de nova
socia klaso, la burĝaro, celanta forigi la nacian limigitecon de
feŭda mezepoko, decida fiasko de la mezepoka int. lingvo, la latina, kiu
jam ne kapablis konformiĝi al bezonoj de rapide evoluantaj scienco kaj
tekniko, - ĉi ĉiuj faktoroj akcelis starigon de la problemo pri
dezirindeco de nova lingvo-ilo por interpopola interkompreniĝo.
Interpopola
ĵargono de Mediteraneaj havenoj dum la mezepoko, - la Lingva Franka - ne
povis solvi tiun taskon. Provoj verŝi novan sangon en la mezepokan
latinon, vivigi kaj plikonformigi ĝin al la novaj bezonoj, montriĝis
senrezultaj.
Unu el plej grandaj humanistoj de sia
tempo, la hispano Vives en sia libro "De Disciplinis" (1532) skribis
timoplene: "Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus uzi
ĉiuj popoloj. . . Pereos la latina
lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo
inter la homa gento." La maltaŭgo de la latina lingvo por la
aktualaj bezonoj estis tiom klara por la pensuloj de tiu tempo, ke la instruita
kuracisto kaj astrologo Nostradamus en 1555 profetis en siaj antaŭdiroj
"Centuries" aperon de nova kultura lingvo "inter la popoloj
latinaj kaj orientaj."
Sur tiu bonpreparita tereno de disreviĝo
pri la malnovo kaj de atendado de io nova ekaperis multaj provoj solvi la
problemon de tutmonda int. lingvo. De la: filozofoj Descartes (1629), Leibnitz
(1666) kaj de la pedagogo Komensky (1641) dum la 17-a, 18-a, 19-a jarcentoj
kaj ĝis la nunaj tagoj kontinue daŭras provoj skizi strukturajn
bazojn kaj bazajn formojn de nova monda lingvo.
Ankoraŭ longe antaŭ la tempo,
kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la "lingvo",
apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio
(universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj
lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj
lingvoj ktp.
La utopiistoj Thomas More (1516) kaj
Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier
kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca
revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj
projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al
la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca
revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj
kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon
de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj
estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj
ne estus solvo de la problemo.
En la 19-a jarcento la problemo de
komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn
tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de scienco. Tio klarigas la
akcepton de pluraj sistemoj de diversaj int. signaroj, kiel la lumtura
signalado (1865) la mara signalaro (1871), la decimala klasifika sistemo por
bibliotekoj ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de
artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke
la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj
alproksimiĝis al la ekzistantaj "naturaj" lingvoj.
Internacia Mondliteraturo.
Kolekto de literaturaj verkoj, tradukitaj el multaj lingvoj. Formato 18x121/2
cm. Eldonas F. Hirt und Sohn, Leipzig, submetita al la gvidado de prof.
Dietterle. Ĝis nun aperis 21 volumoj.
Internaciismo kaj purismo.
"Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua
celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas
jam en la "Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de
ĉiuj vortoj - tiel nomataj "fremdaj" (pliverdire
"internaciaj"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj:
redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝoscienco) ktp. Ni povus
nomi la reprezentantojn de tiu tendenco - "E-istoj-internaciistoj".
La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj,
laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco
internacieca. Jam en 1a "Unua lernolibro" ni povas konstati tiun
duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: "Ĉe diversaj vortoj
de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan
kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo
E". La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto,
redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ
"E-aj puristoj". .
DREZEN, SKlZOJ. p: 77.
Interna ideo. La lingvo en si mem
estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en
si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas amata de
la naciano, E estas same amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj E-n
konsideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Z
diris en sia kongresa parolo (1906): "Al laborado por E instigas nin ne la
penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava
ideo, kiun lingvo int. en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas
ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu
ĉi ideo akompanadis E-n de la unua momento de ĝia naskiĝo
ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de E, kiam li estis
ankoraŭ malgranda infano. . ." Eble plimulton de la E-istaro en la
unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili
Beaufront, Bourlet, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni
propagandu E-n nur kiel lingvon praktikan sen ia idea aldono. La interna ideo
neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la
dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la
religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la E-ismo kaj tiel
naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo. (v.)
International Language. Por pli
bone propagandi E-n, BEA decidis je la fino de 1923, partigi The British
E-ist en IL, kiu krom kelkaj ekzercoj estis nur skribita en angla lingvo
kaj The British E-ist, kiu aperis nur tre modeste kun plej ofte nur 4
paĝoj kiel oficiala organo de BEA, kaj enhavante nur la oficialajn sciigojn,
kronikojn, recenzojn ktp. BIL plej bone karakterizas IL ene: "plej trafa
nacilingva propagandilo, kiu prave forlasis malnovajn
"verdstelajojn" neniel imponajn por ne-E-istoj. Anstataŭ
ŝuti belajn frazojn, kiel faris antaŭmilitaj tipaj E-aj gazetoj,
ĝi trankvile raportas pri faktoj, multe pli konvinkigaj." Ĉefe
pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1931 oni denove kunigis la du gazetojn. La
antaŭa suplemento al "The British E-ist" (jan. 1922-dec. 1923) La
juna Studanto poste La juna Lernanto fariĝis monata parto de IL
sub la surskribo LJL ĝis dec. 1924. De jan: okt.1925 tiu lasta parto estis
nomata: "For beginners young and old" kaj ankaŭ aparte publikigata
sub la titolo LJL; de okt. 1925 ambaŭ estis nomataj The E Student.
La paĝnombro de IL de 1924 -31 estas: 272, 304, 256, 280, 256, 244,
284,120-25x19.
P. TARNOW
"Oni de la komenco riproĉis al
The British E-ist, ke ĝi ne enhavis sufiĉe da materialo a)
propaganda, b) oficiala, c) literatura. Oni penis kontentigi ĉiujn,
farante The B. E-ist oficiala organo, kaj fondante IL por propagando kaj
Literaturo por lit. Sed pro financaj kaŭzoj oni ne povis subteni la du
novajn gazetojn kaj IL havigis al BEA grandajn monperdojn, kaj ne altiris la
publikon laŭ espero." (M. C. B.)
Interniaro. L. Jenkins en
London 7 nov. 1923 fondis la Kolportistan Asocion, kiu celis propagandon
de la Biblio, religiaj gazetoj en la tuta mondo. Dum la unua jaro de sia ekzisto
la asocio disdonis pli ol 5000 evangeliojn, libretojn ktp. Ĝia organo
estis La Kolportisto. La sekvanto de tiu ĉi asocio estis la
Interniaro, sub alia nomo, sed kun similaj celoj. Fondinto: Jenkins en 1926.
Ĝi volis esti "monda frataro por la vera aplikado de la interna ideo
de E". Laŭ la 1. la interna ideo estas: unu komuna kaj egala frateco
inter anoj de ĉiu raso, nacio, klaso kaj religio; la serĉado por la
vero sen ia ajn dogmo aŭ ia ajn antaŭjuĝo; la rekono, ke oni ne
povas akiri la veron sen serĉado kaj komparo de la instruoj de aliaj
religioj kaj filozofioj; kaj, ke la unua paŝo al la Monda Paco, same kiel
al la vero, estas per la reciproka interkomprenado de la tuta homaro. La
efektiva agado de ambaŭ societoj estis grandaparte disdonado de kristana
literaturo, por kiu donacis grandaparte unu aŭ du individuoj. I. unue
estis tre ampleksa, bonvenigis eĉ Budhistojn, ktp., fine fariĝis pure
kristana. La entrepreno, kies gazeto estis La I., nun stagnas aŭ
ĉesigis sian agadon. Laŭ I. ŜIRJAEV.
Intersteno (= Internacionalstenografio)
de Felix von Kunowsxi, moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar
aplikebla por ĉiu lingvo. La eltrovinto mem verkis malgrandajn lernilojn
por proks. 30 lingvoj; li kaj aliaj ankaŭ pli detalajn lernolibrojn por
unuopaj lingvoj (E, germana, angla, franca, hispana, pola, rusa, hebrea,
greka, japana.) La fundamento de I. estas tiel simpla, ke ĝin povas lerni
infanoj, kiuj ankoraŭ ne scias la komunan (long-) skribon, dum kelkaj semajnoj.
Jam lernis ĝin tiaj infanoj en diversaj landoj. La ortografio estas pure
fonetika, kiel la E-a; la signoj estas: simplaj strekoj; ĉiu signo
signifas ĉiam la saman sonon. Ankaŭ la metodo de plimallongigado en
la debatskribo estas simpla, kaj preskaŭ la sama en ĉiuj lingvoj. Dum
la lastaj jaroj Kunowski eltrovis plue presliterojn por sia sistemo, tiel ke
I. nun estas ne nur skribebla, sed ankaŭ presebla per proks. 200-300
tipoj. Presita I. estas pli klare legebla kaj malpli longa ol nuna
gazetpresaĵo. La interstenano celas ke I. anstataŭu la nunajn
skribajn kaj presajn alfabetojn en ĉiuj lingvoj. Provizore tiu ĉi
celo estas malhelpata en multaj landoj per ŝtata protektado de aliaj
sistemoj. Por disvastigi siajn ideojn en la diversaj landoj, kaj por
interkompreniĝadi, la interstenanoj uzas E-n (la supre nomitaj malgrandaj
lerniloj estas verkitaj en E). Gazetoj eliris ĝis nun en Germanujo: du
preslitere (unu germana, unu E-a) kal tri aŭtografitaj (du germanaj, unu
multlingva.) Unuopaj pluaj gazetoj aperas en aliaj landoj (Grekujo, Japanujo,
ktp.) H. FRlESZ (Interstenano).
La gvidideo de I. estas tre simpatia
precipe por E-istoj. Sed estas dube, ĉu unusola skribsistemo povus kontentigi
tiel multajn kaj diversajn bezonojn, tiujn de la skribaj kaj presaj aIfabetoj,
tiujn de la stenografio en la malalta kaj alta gradoj kaj por ĉiuj
lingvoj, (kvankam kun modifoj) Tamen, eĉ se I. signos nur ĝustan
direkton en la plisimpligo kaj unuecigo de la skribformoj, ĝi havos
gravan signifon en la skriba tekniko, malgraŭ tio, ke multaj tradicioj,
la tuta librotrezoro kaj ĉiuj presejoj de la mondo ne estas ofereblaj
eĉ al la plej perfekta skribsistemo.
Io-ujo-batalo. Tiel oni nomas la
akran disputon, kiu ekflagris en E-ujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita
de H. Hodler, tiama prez. de UEA. La kontraŭpartion gvidis prof. Cart. La
batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale
malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la
E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita
heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne
estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala
kontraŭstaro. KALOCSAY.
"Temis ne pri bojkoto de UEA, sed
pri la fakfo, ke la gazeto ,E' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki
novan kontraŭfundamentaj formon. - La serioza afero ne estis la
malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en
la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. - La uzo
de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E." (M. C. B.)
v. Landnomoj.
IPR: Int. Pedagogia Revuo. (v.
TAGE.)
IRA: Int. Radio-Asocio. (v.
Radio)
Irak. (Mezopotamio) "Dank'
al modela subteno de J. A. Massi ni povis kontakti kun konsiderinda nombro da
interesitoj kaj novaj samideanoj, precipe en Bagdad." (ICK-raporto 1931.)
"La rilatoj iom malfirmiĝis." (l933.) UEA-del. en 1933 en
Basrah.
Irlando. En la fruaj jaroj de E
Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertal pioniroj: O'Connor kaj
Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick
kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907
estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj
Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de
Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj
tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De
1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn,
propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto.
En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la
movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de
tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun
propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.
Noto. La
artikolon tralegis H. MaEaulay.
F. R. A. Mc CORMtCK.
ISAE. Int. Scienes Asocio E-ista.
(v. Scienco)
Isbrücker (isbrüker) J. R. G.,
nederlandano, inĝ. Nask 19. julio 1889 en Hago. E-isto de 1900. Estrarano
de la haga grupo kaj de LEEN. LK kaj Akademiano. Prez. de la 12-a UK en Hago.
Komitatano de UEA. Membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de La evoluo
de la telefonio; kaj de Historio kaj organizo de la. E-m ovado,
kunaŭtoro de kontraŭ-Ida broŝuro. Tradukis en E Gijsbrecht van
Amstel, de Vondet kaj en kunlaboro kun J. C. Isbrücker-Dirksen kaj J. Ziermans
Akbar, de P A. S. van Limburg Brouwer.
Isbrücker (isbrüker) Julia C.,
nederlandanino, edzino de J. R.G. Isbrücker. Nask. 22 sept. 1887 en Rotterdam.
E-istino de 1909. Membro de ICK kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo
en Hago. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri pacifismo. Organizis
la int. Interreligian Konferencon en Hago 1928 fondis kun Andreo Ĉe la
Int. Ĉe-instituton en 1930. Kuntradukantino de Akbar.
ISE, Internacio de Socialistaj
E-istoj. Baldaŭ post kiam laboristaj E-istoj en 1921 per la fondo de
SAT kreis propran mondorganizon por proletaj E-istoj, en ties rondoj jam
estiĝis ia malkontenteco pri la strukturo kaj ideologio de la nova
organizo SAT. La kolektivismemaj lab. E-istoj deziris, ke SAT ne baziĝu
sur individua membreco, sed sur membreco kolektiva de landaj laboristaj
E-unuiĝoj. Per ĉi lasta SAT ne nur kolektus grandegan nombron da
lab. E-istoj en siaj vicoj, sed ankaŭ forigus duoblan organiziĝon por
unu sama afero, nome laŭlandan kaj int. organiziĝon aparte. Por pli
firma apogo de la int. instanco sur landaj organizoj kaj por plidemokratigo de
la administracio oni postulis la enkondukon de la delegitsistemo. Sed la gvidantoj
en SAT rifuzis tiajn reformpostulojn kaj atingis helpe de la nedemokrata
sistemo, ke grandaj amasoj de lab. E-istoj restis sen ia influo al la gvidado
de sia mondorganizo. Krom tiuj kaj aliaj aferoj precipe la nekontentiga solvo
de la problemo pri la partitendencaj antagonismoj kaŭzis kreskantan
malkontenton en multaj prolet-E-istoj en kaj ekster SAT; kaj ĉiam pli
laŭtiĝis la vokoj de tiuj, kiuj deziris aŭ aliformigon de SAT
aŭ kreon de alia mondorganizo ideologie ligita kun granda Laborista Internacio.
Tiel unue la komunistaj E-istoj forlasis SAT-on kreante IPE-on en 1932. - La
socialistaj E-istoj longe hezitis plimalfortigi la Laboristan E-movadon per
plua skismigo. Ili multe klopodis atingi iom kontentigan solvon en la kadro de
SAT per certaj reformoj. Sed kiam definitive montriĝis, ke la obstino de
la SAT-gvidantoj malebligas ĉian kompromison, tiam la malkontentuloj sub
la gvido de la forta Aŭstria Laborista Ligo E-ista (ALLE) elpaŝis
al fondo de Internacio de Socialistaj E-istoj (ISE). Post kelkjara interligo
kaj korespondado, formiĝis printempe de 1933 Iniciata Komitato, al kiu
apartenis anoj el dek landoj kaj kiu eflaboris statutprojekton kaj la tutan
bazon por la fondota Internacio. Kaj dum pentekosto 1933 okazis en Wien la
Mezeŭropa Konferenco, kiu unuanime decidis la starigon de ISE.
La
fondo de ISE estigis entuziasman eĥon tra diversaj landoj. Aliĝis
ĝis 1. XI.1933 jenaj organizoj kiel sekcioj: Aŭstrujo: ALLE
kun 1850 anoj en 53 rupoj. Ĉeĥoslovakujo: CLAE kun 210 anoj
en 4 distriktaj kaj kelkaj lokaj grupoj. Francujo: ESFIO kun 250
membroj individuaj kaj grupe organizitaj. Finnlando: FLEA kun ĉ.
100 anoj. Hungarujo: HESL kun ĉ. 800 anoj en 37 grupoj. Danzig
- Grupo Zoppot kun 15 membroj. Krome ISE havas reprezentantojn kaj izolajn
membrojn en Belgujo, Germanujo, Hispanujo, Jugoslavujo, Litovujo, Estonujo,
Nederlando, Svedujo, Svisujo kaj Usono. La organo de ISE estas La Socialisto
kiu aperas provizore nur ĉiumonate, kvartformate, okpaĝe, tute en E.
- La strukturo de ISE estas demokrata, bazita sur delegitsistemo. Ideologie
ISE estas parenca al la II. Internacio (Socialista).
(v.
Laborista movado)
H. WEINHENGST, (ISE).
La detruo de la demokratio en
Aŭstrio febr. 1934 kaŭzis malfortiĝon ankaŭ de ISE.
Ishiguro (iŝiguro) Yoshi H.,
japano, redaktoro. Ĉefdelegito de UEA. Nask. 3 jun 1898 en Aiti-ken.
E-istiĝis 19l4 pere de anglalingva korespondado. Eldonis gazetojn: Eklumo,1925;
E en Nipponlando, 1926-28. Lingvo Int, 1929-30; redaktis E Kiboŝa,
1930. 1927 radio-kurso JOCK (Nagoya), unua en J-ujo propra. Kursgvido ĉ.
280 fojojn, parolado ĉ. 420 Mirinde sukcesis eldonigi siajn diversajn
elementajn lernolibrojn, ekz. E por komencantoj, 1932, Moderna
E-J-vortaro (1933), EsperantoKorespondo (1932).
Islando. La unua prop-isto estis
Th. Thorsteinsson, kiu laboris de 1900 por E en Reykjavik. Aperis de li multaj
artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan E lernolibron por
islandanoj. 1906 venis el Francujo en la ĉefurbon sub verda E
standardofiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la
gazetoj. En 1913 oni prop-is eĉ inter la lepruloj. 25 nov.1927 en
Reykjavik estis fondita E societo, kaj la urbestro senpage disponis lernejon
por E kursoj. Laŭ la Dietterle‑statistiko en 1928 E-istoj
troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj.
ISOSEK. E Instituto, kiu eldonas
Int. Superan Skriban E Kurson. Celoj de la kurso i. a.: perfektigi la lingvon
kaj stilon de tiuj, kiuj jam lernis E-n; prepari progresantajn lernantojn al
ekzameno por instruisto aŭ kursgvidanto; internaciigi la lingvon kaj
stilon de la kursanoj pere de diverslandaj korektantoj. Centra oficejo:
Heerlen, Nederlando, Naciaj oficejoj en diversaj landoj. Direktorino: Tekla
Flint. Organo: Nia Informilo, senpaga por kursanoj.
ISR: Internacia Socia Revuo. v.
Laborista movado.
Israels Rafef, nederlandano,
instr. Nask. 29 jul. 1887 en Visvliet. Instruadas E-n en A kaj B kursoj.
Fondis en 1929 blindulan E-organizajon Nosobe, kies prez. li estas. Age
partoprenas la lab. E-movadon kaj la int. blindulan E-movadon.
Istel Ludwig, germano,
asekurdirektoro. Mortis 17 dec. 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto
UEA-del. kaj laboris amplekse por E.
Italaj rakontoj. De Amicis,
el la itala trad. Monti. 1922, 76 p. "Ses rakontoj el la verko Koro.
Nin ĉarmas infankoroj, amaj, oferemaj, noble fieraj, kompatemaj,
sindonaj, heroaj. La lingvaĵo estas ĝenerale bona, flua kaj
viva." (LM, 1924, p: 36.)
Italujo. Komenco. Unuaj organizoj
kaj kongresoj, 1889- 1912. La unua propagando konsistis kaj limiĝis je
persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan
movadon. En 1889 estis eldonita en Crema la unua lernolibro por italoj, kiun
verkis Daniele Marignoni (nask. en Crema 1846, mortis tie 1910).
Aktivaj pioniroj estis la franco Alberto Gallois, kiu en 1903 iniciatis
propagandon en Riolunato (Modena) kaj fondis la Italan Societon por la Prop.
de E. Li tradukis francan lernolibron de Cart, kaj en 1902 en Torino eldonis
malmultnombrajn numerojn de gazeto L' E-ista; kunlaboris Marcello de Balzac
kaj G. Giovanni.
Preskaŭ samtempe la angla poeto Clarenee
Bicknell, kiu de 1877 vivadis preskaŭ ĉiam en Italujo kaj E-iĝis
en 1897, propagandis por E en Bordighera, kie li fondis en 1910 E‑grupon.
Samtempe kun la agado de la menciitaj pioniroj (v. pri aliaj en la biografioj)
en norda Italujo, en la plej suda parto, en Sicilio, komencis propagandi (1903)
d-ro Vitangelo Nalli, kuracisto, kiu starigis en Palermo en 1906 la
asocion "Sicilia Fed. E-ista" kaj fondis la revuon Idealo. La
ministerio de publika instruado kaj la urbestroj de Palermo kaj Siracusa
akceptis esti patronoj de SFE. - Dum la unuaj jaroj de E-ismo en Italujo,
meritas mencion el la pioniroj adv. Raffaele Bagnulo, Giovanni Cacciapuoti
(ekde 1902-03), kiuj en Napoli aperigis en 1902 gazeton L' E-ista; en
1903 fondiĝis E-grupo en Napoli. Precipe per la agado de pastro prof. Luigi
Giambene stariĝis en Roma (1905) la EG "Imperiosa Civitas".
En 1907 aperis gazeto Roma E‑isto, kiu en 1908 eldonis la unuan
jarlibron de la italaj E-istoj. - En 1907 aperis en Udine la gazeto E-a
Abelo. En 1906 Bicknell kune kun prof-ino Rosa Junk (el
Aŭstrujo) starigis la E grupon en Milano. Aliaj grupoj stariĝis en
Perugia (1908), en Genova (1910), en Sampierdarena (1911) ktp. Landa societo
ekestis en Bologna (1911).
La vera komenco de nacia E-movado okazis
en 1910. Jam 30 dec. 1905 fondiĝis en Firenze grupo, kies oficiala bulteno
estis la unua regiona E-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas
apartan atenton Cicetti, Dattari, adv. Viterbo. En Firenze
mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala E-ista Federaeio (IEF), kies
unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj E-istoj) okazis en Firenze
21-23 marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Firenze organizis nacian
asocion inter E-istaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita.
Scarselli en Firenze verkis en tiuj jaroj la "Marŝon de la
E-istoj".
IEF (ankoraŭ nun ekzistanta) jam de
komenco celis la propagandon por E kaj la organizon de la italaj E-istoj en
grupoj. Ĝi ĉiujare organizis la nacian kongreson.
Unua organizo por instruado deE estis
"Liguria Instituto de E" starigita en Genova en 1910 de d-ro Alfredo
Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la Asocion
IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Genova en 1911.
Ankaŭ IEF havis en 1911-12 sian sidejon en Genova (prez. pastro prof. Ilario
Focco, sekr. f-ino Gemma Segré) kaj la nombro de ĝiaj grupoj
estis 13.
La 3-a kongreso de la Italaj E‑istoj
okazis en Verona (6-8 aŭg.1912.
Tre grava branĉo de IEA estis E-a
Kooperativo, fondita en Genova antaŭ la milito, kiu eldonis multajn prop.
foliojn (ĉefe tiun tre utilan kompilitan de Cesare Gadario) kaj multajn
gramatikojn kaj broŝurojn. Pro la milito la Kooperativo devis ĉesigi
sian agadon Cadario je la fino de 1912 iris al Torino, kie li sukcesis
kun helpo de inĝ. Balzac kaj Mario Murettistarigi grupon kaj organizi
kursojn. Samtempe tre disvolviĝis la propagando en Villar Perosa, age de
la tre aktiva Dante Randi kaj en Torre Pellice age de prof. Vinaj.
La 22 apr. 1912 stariĝis la Itala
Katedro de E (IKE) zorganta la instruadon de E.
Itala E-ista Federacio. Naciaj
kongresoj. l9l2-32. En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Genova al
Milano (prez. d-ro Angelo Filippetti, vicprez. Oscar Bünemann
kaj d-ro Jona, sekr. Don Enrico Violi kaj Samuelo Falieno).
En 1914 ĝi restis la sola nacia societo por prop. kaj organizo, ĉar
IEA ĉesigis sian agadon. En 1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de
E.
En
la militjaroj 1914-18 la tuta movado malpli vigliĝis. En I914 estis aktivaj
grupoj en Bologna, Cremona, Genova, Sampierdarena, Milano, Roma, Verona,
Venezia, Taranto, Torino. Krom IEF ekzistis tiam du regionaj federacioj:
Venecia EF kaj Emilia EA. En 1915 provizore oni starigis oficejon de IEF
ĉe sidejo de IKE en Bologna, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de
Italujo en la militon, ĉesigis sian aktivecon. En 1916 stariĝis
Provizora Ko= mitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Cremona (prez.
prof. Silvio Marchi, sekr. Aldo Mandelli), sed pro la ĝenerala situacio la
reorganizo ne povis okazi. En 1917 funkciis kiel provizora sekr. de IEF C.
Cadario en Genova. Por vivigi eĉ dum la militaj malfacilaĵoj la
Federacion, Cadario laboris multe per cirkuleroj kaj li reaperigis per sia
propra mono la gazeton Itala E-isto; lin helpis precipe Attilio Clavenna
kaj Ettore Managlia, ambaŭ en Genova. En 1918 Cadario devis iri al Roma
kaj tiam li transdonis la sekr. oficon al Managlia, kiu poste ĝin
transdonis al E-istoj en Milano. Dum l915-18 evidentigis sian agadon la grupoj
de Bologna, Busseto, Cremona, Firenze, Genova, Milano, Padova, Rimini,
Siracusa, Treviso, Verona, Udine.
En 1919 post la kunigo de la provincoj
Trento, Trieste, kaj de la aliaj regionoj kun la itala regno ĝis la nuna
limo, la grupoj jam ekzistantaj en tiuj provincoj, unuiĝis al la itala
E-organizaĵo. 24 dec. I919 okazis la unua regiona kunveno en Trento.
12 nov.1919 stariĝis en Genova Centra
Komitato de IEF por ties reorganizo (prez. prof. pastro Modesto Carolfi,
sekr Managlia). 3-5 okt.1920 okazis en Bologna la 5-a Nacia Kongreso
(prez. adv. kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekr. d-ro Umberto Toschi). En tiu
ĉi kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano,
konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli, d-ro Pier
Carlo Monti.
En 1921 vigle laboris grupoj en Bari,
Bologna, Cremona, Firenze, Genova, Mantova, Milano, Padova, Palermo, Potenza,
Roma, Rovereto, Sampierdarena, Terni, Torino, Trento, Trieste, Verona,
Venezia.
La 6-a Nacia Kongreso okazis en Trento
16-I7 aŭg. 1921. (Org. komitato: prez. d-ro A. Mondini, sekr. G.
Marchetti). Dum la kongreso oni elektis novan estraron de IEF; prez. adv. Attilio
Vaona, sekr. prof. Fr. Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu
elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron. En 1922 IEF havis 1512
membrojn kaj 52 delegitojn. En tiu jaro fondiĝis novaj grupoj en Brescia,
Napoli, Brindisi, Vicenza kaj Catania. IEF ricevis en 1921 monsubtenon de la
maristara ministerio.
La 7-a Nacia Kongreso okazis en Trieste
20-22 sept. 1922. (Org. komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo
Simonis, d-ro Kav. P. Polidori). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prez. Vaona,
sekr. Toschi, kas. Reni sidejo de la estraro Verona. Oni decidis
starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de prop. broŝuroj.
En 1923 aperis novaj grupoj en Voghera,
Lecce, Soave, Bolzano. La Komerca Cambro de Padova aliĝis al IEF kaj
ankaŭ la Komerca Ĉambro de Reggio Emilia helpas E-n. Granda
okazaĵo de ĉi tiu jaro estis en Venezia la Unua Int. Konferenco por
Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis IEF.
La 8-a Nacia Kongreso okazis en
Terni 21-22 sept. 1923 (Org komitato: adv. G. Pasqualini, f-ino L. Caporali,
f-ino N. Biagioni.)
La 9-a Nacia Kongreso okazis en
Torino 2-5 aŭg. 1924. (Sekr. de la org. komitato inĝ. Muretti.) Oni
elektis novan estraron de IEF, prez. prof. A. Lacalendola kaj d-ro G. Koch.
Nova sidejo: Bari.
En 1924-25 estis agemaj grupoj: Bari,
Bresua, Castiglioncello, Cremona, Genova, Mantova, Milano, Padova, Parma, Roma,
La Spezia, Terni, Torino, Trento, Trieste, Udine, Verona, Venezia, Voghera.
La 10-a Nacia Kongreso okazis en
Bari 13-75 sept.1925 (Org. komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv.
Morea). La nova estraro de IEF formiĝis: prez. generalo markizo Carlo
Cordero di Montezemolo, sekr. kolonelo Arturo Passerini. Sidejo fariĝis
Livorno.
La 11-a Nacia Kongreso okazis en
Livorno 19-20 sept. )926. (Org. komitato: Montezemolo, Passerini). Nova
estraro de IEF: prez. Montezemolo, vicprez, inĝ. d-ro prof. Rinaldo Orengo,
sekr. Gernando Morfini. Sidejo: Livorno. En 1926-27 fondiĝis novaj
grupoj en Vicenza kaj Como.
La 12-a Nacia Kongreso okazis en
Napoli 3-5 sept. 1927. (Org. komitato : admiralo Eŭgeno Trifari, prof.
Nicola Magliulo.) Tiu ĉi kongreso markis specialan tapon en la progreso de la itala E-movado.
La
13-a Nacia Kongreso okazis en Perugia 22-24 sept. 1928. (Org. komitato: d-ro
Kav. Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Nova estraro de IEF: prez. Montezemolo,
vicprez. d-ro prof. Giorgio Canuto, sekr. Aleviano Bisetti. Nova
sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por
Eksterlando de la Itala E‑movado, kun celoj de kunigo kaj
kontrolo de utiligo de E rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando.
La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun
sciigoj koncernantaj la eksterlandan E-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj
gravaj E gazetoj bultenon pri la itala E-movado kaj la plej gravajn faktojn pri
Italujo. Estis elektita kaj daŭre funkcias kiel gvidanto de la Delegacio
prof. Gaetano Facchi el Brescia.
Agemaj grupoj en 1928-29 estis tiuj
menciitaj depost 1924, kaj la novaj de Livorno, Modena, Salerno. Nombro de la
grupoj aliĝintaj al lEF en 1929 estis 18.
La 14-a Nacia Kongreso estis en
Udine 28-30 jul. 1929. Org. komitato: Grafo adv. Gino di Caporiacco, geom.
Franco Bodini). Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de E,
orgaitizita de Bodini.
La 15-a Nacia Kongreso okazis en
Como 30 aŭg - 1 sept.1930. (Org. komitato: adv. Giulio Benzoni, d-ro
Ĉanuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni). Dua Nacia Ekspozicio de E kaj
Unua Int. Turisma Karavano por E‑istoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.
La 16-a Nacia Kongreso estis
aranĝita en Padova 25-28 jul.1931. (Org. komitato : grafo d-ro Fr. Giusti
del Giardino, d-ro U. Renda, Canuto, Bodini, prof. G. Saggiori). Okazis
samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de E kaj dua Int. Turisma Karavano al
Italujo.
La 17 majo 1931 IEF translokiĝis de
Torino al Milano kaj fiksis sian nunan sidejon en la centro de la urbo. Por la
unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo plenumanta la administran kaj
sekretarian laboron de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la
nomo E-Centro Itala. La Centro servas la Italan Katedron de E kaj la Pelegacion
por eksterlando. Krome, ĝi zorgas la informojn por la publiko, eldonon kaj
vendadon de libroj, organizas turismajn karavanojn, kaj kunvenojn, metas je
dispono de la grupoj sian laboron; funkcias kiel renkontejo dank' al sia
escepte bona situacio, kontaktas kun ne-E-istaj organizaĵoj kiuj utiligas
aŭ helpas E-n.
Dum la unuaj du jaroj la Centro donis
pruvon pri sia utileco kaj bona funkciado. Nuntempe ĝi troviĝas en
florantaj kondiĉoj kaj en promesplena disvolviĝo. La Centro estis
precipe kreaĵo kaj persona verko de inĝ. R. Orengo; ĝin subtenas
"garantiantoj", inter kiuj estas troveblaj la plej belaj nomoj de
italaj E-istoj. Adreso de la Centro: Galleria Vittorio Emanuele 92, Mitano. En
1931 la estraro de IEF estis jene elektita: prez Montezemolo, vicprez. Canuto,
sekr. Paola Mellina; membroj Bisetti, Bodini, Facchi, Grazzini,
Ravizza, Tanzi kal Ventura.
Agemaj grupoj en 1930-32 estis proks. la
samaj de la antaŭa jaro - plie estiĝis novaj grupoj en Casale Monferrato,
Cordenons, Gradisca, Pallazzolo sull' Oglio.
La 17-a Nacia Kongreso okazis en
Torino 25-27 jul.1932. (Org. komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani k.
a.)
Ni rimarkas pri la naciaj kongresoj de
la italaj E-istoj, ke ĉe ili estis ĉiam reprezentataj kelkaj
ministerioj, kutime tiuj de la instruado, de maristaro, de komerco kaj
industrio, de ekonomio. Preskaŭ ĉiam la honora prez. estis la loka
urbestro.
La novaj provincoj. En 1918 estis
aldonataj al la Itala Regno iamaj teritorioj de la aŭstra imperio. El ili
en provincoj de Trento kaj Trieste kaj en regiono Istrio antaŭ la
mondmilito ekzistis vigla E-movado. En 1912 en Trento estis iniciata de grafo
Eceli, V. Peratoner, Fr. Gerloni, instr. Pacher kaj aliaj propagando, kiu rezultigis
prop. komitaton por E, kies agadon ĉesigis la milito. En Fiume ekzistis
grupo jam en 1907, en Gorizia (Gorz) en 1911. En Trieste jam antaŭ la milito
multe propagandis d-ro Arturo Ghez; en 1913 jam ekzistis "Circolo E-ista
Triestino". En regiono Istrio en 1914 ekzistis Istria E-Unuiĝo. En
Isola d'Istria, en Capodistria, depost 1913 oni vigle propagandis per grupoj
kaj kursoj kiel en la aliaj provincoj itallingvaj tiam parto de la aŭstra
imperio.
Instruado. En 1912 stariĝis
en Bologna nacia instituto por direkti la instruadon de E, kiu nomiĝis
Itala Katedro de E (IKE). Fondinto kaj unua dir. estis d-ro prof. Achille Tellini.
Celoj de la Katedro estis la organizo de kursoj kaj ekzamenoj, la elekto de
kapablaj instruistoj kaj profesoroj de E. La Katedro eldonis ĝeneralan
regularon kaj regularon por la ekzamenoj. La kunvenoj de la membroj okazis
ĉiujare dum la naciaj kongresoj de E. La membroj elektas la direktoron,
kaj la Katedro dividiĝas en regionaj Institutoj, kiuj havas sian regionan
direktoron. En 1914 Z aprobis perletere la agadon de la Katedro. En 1915 la
Katedro eldonis vortareton sub titolo: "Malgranda interpretisto por
personoj en milito". Dum la kongreso en Trento (1921) oni decidis reorganizi
la Katedron. Honoraj membroj de la Katedro estas nun (1932) admiralo Alberto
Alessio kaj prof. d-ro Bruno Migliorini. En 1922 estis elektata kiel dir.
pastro Giacomo Meazzini, kiel sekr. prof. C. Grazzini. De tiam la sidejo estas
en Firenze. En 1923 ekzistis regionaj institutoj de la Katedro por jenaj
regionoj: Emilio, Ligurio, Lombardio, Piemonto, Apulio, Latiumo, Sicilio,
Toskanio Trentino, Julia Venecio, Veneciaj provincoj, Umbrio. En 1925 prof.
Meazzini memvole eksiĝis kaj de tiam estis dir. C. Grazzini en Firenze.
En ĉiuj menciitaj agemaj grupoj okazis
multnombraj kursoj, ĉu privataj ĉu en publikaj lernejoj. Estas
speciale menciindaj jenaj kursoj ĉe publikaj lernejoj pro la multnombro
de la gelernantoj kaj pro oficiala akcepto de la kursoj mem flanke de la lokaj
lernejestroj aŭ urbaj aŭ ŝtataj aŭtoritatoj. En 1911
eĉ Genova (urbaj lernejoj elementaj kaj komercaj), en 1920 en Milano 25
kursoj kun 1100 gelernantoj. Plej multaj kursoj kaj gelernantoj ĉe elementaj
lernejoj de la Komunumo de Milano, kiujn gvidis Piatti, Violi, Cattorini, Combi,
Camelli, Duchini, Mainardi, Rota, Carbone, Nobile, Ciribini, Comolli - 90
geinstruistoj partoprenis kursojn ĉe Milana Grupo "E-a Domo". En
1920 kurso ĉe Reĝa Instituto Maristara en Venezia; en 1922 en
Bisceglie kursoj ĉe komunumaj lernejoj (gvidis prof. Lacalendota); en
Bologna kurso por geinstruistoj; en Cremona en komunumaj lernejoj, en Bari
ĉe Reĝa Maristara Instituto (gvidis prof. Lacalendola). Ĉe
reĝaj maristaraj institutoj: en Venezia
(prof. Pizzi), en Genova (d-ro
Schmucker), en Camogli (prof. Arabeno); en Savona; en Palermo (prof. pastro
Abbratozzato). - La kursoj ĉe publikaj lernejoj en Milano daŭris ekde
1920 dum multaj jaroj. En Terni en 1920 kurso ĉe komerca lernejo. En 1923
en Padova kursoj ĉe Reĝa Komerca Instituto; en Firenze ĉe
Reĝa Normala Lernejo. En 1924 kursoj ĉe Reĝaj Komercaj
Institutoj en Bari (Lacalendola), Palermo (La Colla), La Spezia (Orengo),
Trento (Quarta), Genova kaj Napoli. En Bari kurso ĉe Reĝa Maristara
Instituto (Lacalendola), en Venezia kursoj ĉe komunumaj lernejoj. En 1925
kursoj ĉe komunumaj lernejoj en Milano, en 1926 kurso ĉe Komerca
Instituto Infano (Mazzolini); kurso por geinstruistoj en Roma (Antonelli);
kurso ĉe Maristara Instituto en Bari. En 1925-28 en Brescia kursoj por
geinstruistoj de urbaj lernejoj ĉe Reĝa Instruista Instituto, ĉe
Reĝa Scienca Liceo (Facchi, f-inoj Bordogna, Mazzuchelli, Zaini).
En 1927-28 kursoj en Bari ĉe
Reĝa Institutoj Maristara kaj Komerca (Lacalendola), en Udine ĉe
Reĝa Teknika Instituto, kaj aliaj. En 1929 en Milano kurso por
gelernantoj de urbaj lernejoj. En 1930 en Brescia kurso ĉe Reĝa
Instruista Instituto, Reĝa Teknika Instituto, Reĝa Supera Lernejo
por eksterlanda Komerco (gvidantoj Facchi, Sachs, f-inoj Bordogna, Bettoni).
En Milano kurso por geinstruistoj de urbaj lernejoj; en Zara kurso en Reĝa
Instruista Instituto (f-ino Minio), en Pola kurso ĉe Reĝa
Liceo-Gimnazio (inĝ. A. Levi) En 1931-32 kurso en Aosta ĉe Reĝa
Liceo-Gimnazio; en Pola, Reĝa Liceo-Gimnazio; en Udine Reĝa
Instruista Instituto; en Brescia Reĝa Instruista Instituto kaj Reĝa
Teknika Instituto (Facchi, f-ino Dragoni) Casale Monferrato, kurso ĉe Reĝa
Teknika Instituto.
La Ministerio por Maraferoj en 1920
dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristaraj Institutoj permesante en ili
instruadon de E; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N.
Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de E ĉe Reĝaj
Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vesperaj Komercaj Lernejoj. La
registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (Regi Provveditori agli
Studi) por Veneciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de E
ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika
Instituto en Venezia kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.
Permesis la instruadon de E per specialaj
cirkuleroj al la estraroj de la koncernaj lernejoj Ia Urbestroj de: Milano
(1920 kaj sekvaj jaroj): Cremona (1922), Roma (1925), Brescia (depost 1926).
Komerco. En 1920, dank' al klopodo
de prof. Giovanni Saggiori, la Int. Specimenfoiro de Padova uzis E-n por sia
int. korespondado kaj por siaj reklamiloj. En la Foiro mem malfermiĝis age
de la loka grupo E-Stando. En 1921 IEF sendis cirkuleron pri E ĝin
rekomendante por komerca uzado al 80 Komercaj Ĉambroj Italaj. 36 el ili
respondis; 12 raportis pri E-movado en sia teritorio; 3 montris sin favoraj. En
1922 la estraro de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Padova sendis inviton
al la Unuiĝo de la Italaj Komercaj kaj Industriaj Ĉambroj
"iniciati ĉe la Int. Komerca Ĉambro la studadon kaj solvon de la
problemo de oficialigo de unu sola helpa int. lingvo kaj ĝia
disvastigo".
En 1923 granda okazintaĵo por E en
la komerco por Italujo kaj por la tuta mondo estis la Unua Int. Konferenco
por Komerca Helplingvo, okazinta en Venezia (2-4 apr. 1923) ĉe la
sidejo de la loka Komerca kaj Industria Ĉambro. Estis reprezentitaj en la
grava kunveno 201 organizaĵoj komercaj, ŝtataj, regionaj, urbaj,
(potitikaj, turismaj, lernejaj ktp.): el ili 20 int. specimenfoiroj. Efektiva
prez. de la konferenco estis John Merchant de la Komerca Ĉambro de
Sheffield; efektivaj vicprez-oj prof. Filippo Ravizza de la Komerca
Ĉambro de Milano kaj André Baudet de la Komerca Ĉambro de Paris. La
ĝenerala sekretariejo estis ĉe la Itala Komerca Ĉambro por
Svislando (Genive). Tiu Ĉambro iniciatis la organizon de tiu ĉi grava
komerca kunveno, kaj ĝia ĝen. sekr. d-ro Chiostergi klarigis al la
partoprenintoj la gravecon de la tempo Gravaj deklaroj pri utileco de E estas
farataj flanke de la reprezentantoj de la Int. Specimenfoiroj.
UEA kaj IEF multe helpis la organizon
de la kunveno kiun ankaŭ helpis la registaro, italaj komercaj rondoj,
lokaj aŭtoritatoj. El la italaj delegitoj parolis tre favore al E tiuj de
la Komercaj Ĉambroj de Treviso, Milano, Itala Komerca Ĉambro en Maroko,
Int. Specimenfoiro de Padova; kaj la delegito de la Itala Asocio por Fremduloj
por la regionoj de Venezia kaj de Lago de Garda.
En 1923 oficialaj deklaracioj de ta
Komercaj Ĉambroj de Reggio Emilia kaj Lecce rekomendis al la komercaj
rondoj la uzadon de E. En 1924 dum la Int. Kongreso de Ŝpara Organizo
okazinta ĉe la Ŝparkasa Organizo en Milano, ties prez., membro de la
Itala Parlamento, adv De Capitani d'Arzago esprimis la deziron, ke E estu
uzota pli ĝenerale en venonta Kongreso de la Ŝparorganizoj (la Franca
Delegito parolis en E dum ĉi tiu kongreso). En 1925 la Komerca kaj
Industria Ĉambro de Cremona rekomendis al aliaj Italaj Komercaj
Ĉambroj la uzadon de E okaze de sia aliĝo al la Dua Int. Konferenco
por komerca helplingvo okazinta tiujare en Paris. En sama jaro la Komerca kaj
Industria Ĉambro de Brescia sendis al la delegitoj de UEA en la tuta
mondo cirkuleron en E, montrantan situacion de la Itala industrio kaj komerco.
Turismo. La unua E-lingva gvidlibreto
en Italujo estas eldonita en 1912 en Ravenna, kies presadon monsubtenis la
urbestraro. En 1914 la E Unuiĝo de Genova eldonis 13-paĝan
gvidlibreton. En 1921 en Trento oni eldonis ampleksan gvidlibron. Sufiĉe
ampleksa estis ankaŭ la bone kaj zorge ilustrita Gvidlibro
"Venecio". En 1926 estas eldonita de la E eldonejo A. Paolet
Gvidlibro de Mantova (monsubtenata de la tiea urbestraro kaj Komerca
Ĉambro). Eldonitaj ankaŭ de A. Paolet estas malgrandaj gvidlibretoj
pri urboj Assisi, Bologna, Rimini. Speciale menciinda, absolute komparebla al
la plej gravaj int. gvidlibroj estas la gvidlibro Milano kaj lagoj de Lombardio
(enhavo tradukita, kontrolita kaj parte verkita de inĝ. R. Orengo) kies
tekston kaj aranĝon prizorgis la granda asocio "Touring Club
italiano, Milano." Tiu libro aperis en 1931: ĝi enhavas multajn
urbajn kaj regionajn kartojn kaj planojn, plej zorge redaktitajn kaj
multkolore presitajn per plej modernaj metodoj.
Turismaj
plifaciligoj por kongresoj de E estis ĉiam ricevataj (rabatoj ktp.) pere
de italaj Ŝtatfervojoj kaj pere de itala Kompanio de Turismo.
En la lastaj jaroj la Itala E-Centro
organizis diversajn E-karavanojn de eksterlandaj E-istoj al Italujo okaze de
naciaj kongresoj (Como 1930, Padova 1931) kaj de italaj E-istoj al Int. Kongresoj
de E. La karavanon al Paris partoprenis preskaŭ 50 personoj.
Katolikaj organizoj. La Eista
movado jam de sia komenco disvastiĝis en la italaj katolikaj rondoj. En
1910 la ĉefepiskopo de Bologna (poste papo Benedikto XV) deklaris sin
favora al E. En 1913 la ĉefepiskopo de Milano kaj la episkopo de Pavia
skribis al pioniro de E pastro Bianchini laŭdajn leterojn pri E. En sama
jaro (4-10 sept.) okazis en Roma la 4-a Int. Kongreso de Katolikaj E-istoj:
ĝin prezidis la irlanda pastro Parker; 12 landoj estis reprezentataj.
En 1920 dum la nacia E Kongreso en
Bologna okazis Ia 1-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj, prez. Carolfi, kiu
ĉiam estris la E-movadon ĉe italaj katolikoj. La 2-a Kongreso de italaj
katolikaj E-istoj okazis en Trento dum la 6-a nacia kongreso. En sama jaro
stariĝis la itala Unuiĝo de Katolikaj E-istoj. La E-movadon inter katolikaj
organizoj multe helpis prof. pastro Violi en Milano kaj prof. Pizzi en Venezia.
La 3-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Venezia 17-18 sept.1922.
La papo sendis benon. Aliĝis kardinaloj La Fontaine (Venezia) kaj Maffi
(Pisa). En sama jaro la sidejo de la Unuiĝo estis transportata al
Venezia. Dum kongresoj de italaj E-istoj en sekvintaj jaroj okazis specialaj
kunsidoj de la katolikaj E-organizoj. Specialaj kursoj de E okazis ofte
ĉe Pastraj Seminarioj: ni menciu tiujn gviditajn inter aliaj en lastaj jaroj
ĉe la Episkopaj Seminarioj en Bari kaj Udine.
Fervojistoj. En 1921 oni fondis
en Torino la Asocion "Unuiĝo de la Italaj E-istaj Fervojistoj"
(sekr. O Santone}. En 1922 ekzistis E-rondoj ĉe fervojistoj en urboj
Trieste, Sampierdarena, Venezia. Specialan agadon havis la Fervojista Grupo en
Torino kaj tie Beniamino Broglio fondis "Nacian Societon de Italaj
Fervojistaj E-istoj" kies grupoj de Torino, Roma, Trieste, Rivarolo,
Ligure kunvenis dum la nacia E-kongreso en Torino 1924. Post propagando oni
gvidis specialajn kursojn de E por fervojistoj en Trieste (d-ro Koch), Roma,
(Rag. Filippi), Torino (Ramolfo), ktp. En 1929 la societo havis grupojn en
Torino, Roma, Trieste, Voghera, Udine, Mantora, Verona Gorizia, poste en
Napoli. Fakaj kunsidoj de E-istaj fervojistoj okazis ĉe la naciaj
kongresoj de E. Nuna gvidanto de la fervojista E-movado en Italujo estas
Francisco Ramolfo el Torino.
La
estraro de la faŝista organizaĵo "Fervojista Postlaboro"
(organizaĵo celanta instruadon, sporton, amuzon en liberaj horoj) per
cirkulero en 1926 permesis instruadon de E ĉe siaj sidejoj en ĉiuj
italaj urboj. La sekcioj de la sama organizaĵo en Trieste kaj Verona
enhavigis E-n en sia instrua programo, poste ankaŭ tiu de Roma. En 1927-28
okazis kursoj ĉe la sidejo de tiu organizaĵo en Siena kaj Salerno La
gazeto de la organizaĵo enhavis plurajn artikolojn pri E. En 1931 la nacia
societo de Fervojistaj E-istoj eldonis "Frazaron por 1a vojaĝanto"
en lingvoj itala kaj E.
Stenografio. Age de direktoroj de
sten asocioj stariĝis en Napoli en 1928 "Nacia Asocio de stenografoj
E-istoj" (prez. prof. Oreste Tafuri, sekr. prof. Fernado Quagliarella).
Kursoj de E por stenografoj ĉe sten asocioj okazis en Napoli kaj en
Brescia (gvid.
Facchi).
Radio. El sendostacio Roma kurso
gvidata de Filippi okazis en 1925; el sendostacio Torino kurso gvid. de Canuto
en 1929-30. Ambaŭ kursoj vekis grandan intereson kaj konsekvence venis al
la gvidantoj centoj da demandoj pri E kaj aliĝoj al nacia movado.
Gazetaro. En 1913 la E eldonejo
A.Paolet eldonis monatan revuon L' E' kiu, krom provizora ĉeso pro la
milito, aperis ĝis fino de 1922. De 1923 ĝis 1927 ĝia titolo
fariĝis Itala E-a Revuo. En l928 ree ĝi aperis sub la malnova titolo
ĝis 1929. Ĉiam tiu ĉi revuo estis sub patronado de IKE, kaj
preskaŭ ĉiam ĝi pli-malpli funkciis kiel organo de IEF. Tiu
ĉi revuo, kiu respegulis la tutan italan E-movadon, ĉesis en la fino
de 1929 kaj estis anstataŭata de la monata Rivista Italiana di E, organo
de IKE kaj IEF, eldonita en 1930-31 en Udine kaj direktita de Bodini. En 1932
ankaŭ tiu ĉi revuo ĉesis kaj estis anstataŭata de
grandformata gazeto duonmonata L' E' eldonata en Torino (dir. Nicola La Colla).
Ĉiuj menciitaj revuoj kaj gazetoj aperis dulingve.
Lernolibroj. El la multaj
lernolibroj povas esti citataj kiel plej uzataj aŭ uzitaj, la jenaj,
ordigitaj laŭ epoko de ilia apero: Marignoni, Galois, Giambene,
Puccinelli, Rota-Caelli, Cattorini, Stromboli, Pomarici. untempe estas plej
ofte uzataj la gra. atikoj kaj lernolibroj de Migliormi, "Manuale di
E"; B. kaj E. Migliorini, E-a Legolibro; Giani, "Grammatica della
lingua ausiliaria E". Vortaroj plej uzataj: Meazzini (I-E), Puccinelli
(E-I), Giani (E-I), Tellini (E-I).
Literaturo. La E-aj tradukoj eI a
itala literaturo ne estas tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte
la verkojn laŭ la historia epoko de la pritraktata temo ni povas citi nur
la libron "Antikva Romo surmare", prelego de la registarĉefo
Mussolini en 1926. "Mallonga biografio de Sankta Francisko el
Assisi" de Carolfi. "La Floretoj de Sankta Francisko", trad.
E-en de Pizzi. "La Pesto en Milano", eltiraĵo el romano de
Manzoni. "La Devoj de l' Homo" de Mazzini, trad. de Arabeno.
"Pri la Devoj de la Homoj" de Pellico, trad. de Tellini. Pri la nuna
faŝista regsistemo parolas la libreto "La Itala
Laborĉarto". El la itala literaturo de la fino de la 19-a jarcento ni
citu la tradukon de la komedio "Ŝakludado de Giacosa, kaj kelkajn
ĉapitrojn ("De Apeninoj ĝis Andoj") de la mondkonata libro
la "Koro" de Amicis, trad. de Castagnino; la sama E-isto ankaŭ
tradukis la novelon de G. Verga "Cavalleria Rusticana". La tre
konata libro por knaboj "Pinokjo" de Collodi estas trad. de f-ino
Mirza Marchesi. El la nuntempa liberaturo precipe menciinda estas la traduko
de "Vivo de Kristo", de Papini. Je la flno de 1932 aperis la traduko
de la komedio de Goldoni "Kurioza Okazaĵo", farita de Mevo.
Kaj aŭtune 1933 publikiĝis en E ĉefverko de la mondliteraturo,
"La Infero" de Dante, trad. de Kalocsay (Budapest). La plimulton de
la diritaj literaturaĵoj eldonis la E-ista Librejo A. Paolet, S. Vito al
Tagliamento. "La Infero" estas eldonita de Literatura Mondo.
N o t o. La artikolo verkita en kunlaboro
kun la E-Centro Itala.
G. FACCHI.
Ito Eizo Angetu,
japano. Nask. 21 apr. l902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala
Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.
Ito
Saburo, (ps. I. U.), japano, socialisto, soci-sciencisto Nask. 1902 en famega
familio en Okayama. Studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osaka.
E-isto de l9tb. SATaniĝis 1921 (?). Laboris por aranĝo de 10-a JE
Kongreso en Okayama Iniciatis en Tokyo organizon de J Proleta E-ista Unio en
1929 kaj ideologie ĝin gvidas. Bona originala poeto tre malofta en J-ujo,
lerta tradukanto de ĉinaj kaj J-aj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda
Parnaso, 1932). Publikigis en J-lingva verko Komenco de E-studado en
J-ujo, 1932, interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la
historio, literaturo, lingvo.
Itoo Tokunosuke,
japano, prof. de fiziko de Imp. Univ. de Kyusyu Del. de UEA en Hukuoka. Nask.
11 dec. 1894 en Tokyo. Unu el la gvidantoj de la movado en K. Verkis gustoplene
pri la movado J Sopirante al Verda Stelo (E. J.), 1923. Partoprenis UK
en Kraków.
IUE: Int. Unio
E-ista, v.
Iŭaŝita
Juntaro, japano komercisto. Nask. 15 marto 1901 en Tokyo. E-isto de 1921.
Studanto de parola instrumetodo de E. Gvidanto de konstanta E-kurso en
Fremdlingva Lernejo de Tokyo por virinoj. Kunlaboras kun Tasku Sasaki fondante
Studejon de Z-a Gramatiko, 1927. (v. Sasaki.)
Ivanov Vselovod
(ps. L. Ivn.) ruso, instruisto. Nask. en 1900. E-isto de 1916. Kunlaboris al
SAT-organoj, 1923-24. En SAT-eldono aperis de li novelaro Ruso kaj Blanko. Tiu
ĉi libreto tasas konkludi pri lerta rakontisto, kiu arte reliefigas la
kontrtaston inter la malnova kaj nova generacioj.
EMBA (SAT)
Ivanski D., (ps. D. J.), germano
aŭ poto. Pro vivmizero mortigis sin nov. 1914. Kunlaboris al Int. Socia
Revuo kaj trad. kelkajn broŝurojn.
Izgur E., ruso Nask. en 1881 en
urbeto Berezino, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro
malriĉeco de la gepatroj li ne povis vizitadi ian lernejon kaj jam de la
9-jara aĝo devis labori komence en bakejo, poste li serĉis prosperon
en plej diversaj profesioj: pakaĵ-portisto, kelnero, gardanto, gazetportisto,
k. c. Estante 18-jara junulo, li komencis mem klerigi sin sen helpo kaj nur
dank' al siaj fervoro kaj neordinaraj kapabloj, havis en tio sukceson. De
1903 li kunlaboris en multaj rusaj, blankrusaj kaj judaj gazetoj. Pro siaj
politikaj konvinkoj (komunisto) li estis ofte persekutata de la cara registaro
kaj dum la civila milito estis verdiktita de la kontraŭrevolucia registaro
de Denikin al morto, de kiu li estis savita nur du horojn antaŭ plenumo
de la verdikto. En 1921 li estis honorigita de Ia Tutukraina Komitato de
Scienculoj per la titolo "Scienca aganto" kaj en 1922 (por fervora
servado al la interesoj de la laborista klaso) per titolo "Heroo de
laboro". Li konis persone d-ron Z kaj al la movado aliĝis en 1903.
Krom multnombraj prop. verkoj, al lia plumo apartenas Nur volu kaj Je
la nomo de l' vivo. Dum tri jaroj li estis Konsilantarano de SAT kaj de
1928 ano de CK SEU kaj prez. de E-organizaĵo en Kremenĉug.
I. ŜIRJAEV.
Izsó (iĵo) Lászlo, hungaro, presisto. Estis prez. de HESL kaj red. de Antaŭen.