G

 

        Gabert (gaber) Eugéne, franco, kas­isto de la urbo St. Etienne; nun emer­itulo. Nask. 28 marto 1869 en S. E. Ano-fondinto de la EG de S. E., estis kas. vicprez. kaj prez. de tiu grupo. Eksprez. de la federacio FER- komi­tatano de SFPE. Del. de UEA de la kreo, 1908, eksĉefdel., dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.

        Gabrielo, antaŭe Kiperman, Mikaelo, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguev. Nask. en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kiev, 1910-14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda E-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Ita­lujo kaj Aŭstrujo.

        Gajaj Vesperoj. Verkis kaj kompilis C. Walter. 1931, 80 p. Spritaĵoj, anek­dotoj, humoraĵoj, reguloj por gvid­antoj, program-konsiloj por grupkun­venoj kaj ludoj - por fari la grup­vesperojn allogaj kaj interesaj.

        Gaja Knabo. Rakonto. de Björn­son, el la norvega trad. Liv. Sand­berg kaj Dordi Johansen. 1934, 94 p. Karakteriza rakonto pri la vivo en nordo.

        Gaja Lernolibro. De C. Walter. 1933, 118 p. "Ĝi estas nur E-a kaj speciale aranĝita por meminstruiĝo; ĝi uzas rektan metodon, celas distri kaj paroligi la lernanton, tial konsist­as, sur unu kolono, el 128 amuzaj bil­detoj kun demandoj kaj sur dua, el vortoj kaj respondoj." (G. S., ,E', 1933, p: 181.)

        Galambos (-ŝ) Ilonka, hungarino, E-­instr. Loĝis en Kispest. Ekde 1932 gvidas kursojn en urboj de Danujo laŭ Cseh-metodo.

        Gale (gejl) Walter A., anglo, ko­lonelo. Nask. 9 nov. 1855, mortis 20. dec. 1924. En la brita armeo 1875-1911 (21 jarojn en Hindujo). E-istiĝis en 1907. Multa literatura laboro sub plumnomo Ŭoago. Citinda estas lia Konkordanco al Sentencoj de Salomono kaj manuskripta Konkordanco al Marta (ĉe BEA).

        Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. Wiesenfeld. 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. "La reciprokaj influoj ĉe l' familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion." (EI la Enkonduko.)

        Gallois (galŭa) Albert grafo, fran­co. Nask. 20 okt. 1853 en Bayeux. Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de la hejmo en malproksim­ajn vojaĝojn, i. a al Tunisio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900-01 parto­prenis fervojkonstruon kiel dir. E-isto de 1902 kaj de tiam multe laboris por E en Italujo (edziĝinte al italino). En Riolunato li fondis EG-n; kun­fond. de ISPE kaj de la gazeto L' E-­ista, 1902. Trad. du lernilojn de Cart (1903-04) kaj la Fund. de E al la itala (Laŭ Giambene la traduk­intoj de la lasta: Junck kaj. G ne konis la lingvon italan; I. B I L, p: 269.)

        Garbutt William Henry, anglo, ĵur­nalisto. Nask. 15 okt. 1855 en Wor­cester. Unua sekr. de la Birmingha­ma EK; unua prez. de Mezlanda EF. UEA-del. multajn jarojn en Birming­ham.

        Garzón Ruiz Jozefo, hispano, ad­vokato. Nask. 6 apr. 1871 en San Fernando. Malnova E-isto, fondis Gazeton Andaluzian kaj Ga­zeton Hispanan. Gvidis kurs­ojn. Verkis hispanlingvajn lernolibrojn kaj E-e: Laŭleĝa Situacio de fremduloj en Hispanujo kaj Kritika ekzameno de la proceso kontraŭ Kristo.

        Gasperini Karl, aŭstro-germano, ko­merc-ministeria oficisto pens. en Wien. Nask. 10 nov. 1872 en St. Gotthard (Hung.) Laboris en katolikaj rondoj.

        Gasse (gas) Emile franco asekur­agento. Nask. 26 okt. 1881 en Paris. Kunfondis la Popolan Universitaton en Le Havre. E-iĝis en marto l900 (la unua en Normandujo). Gvidis mult­ajn kursojn, el kiuj unu (deviga) en la Komerca Supera Lernejo. Verkis: Kurso Tutmonda de E, 1905. Trad. Renan: Vivo de Jesuo, 1907. Balzac: Eŭgenino Gran­det, 1909.

        Gaston Emilio, hispano, advokato. Fond. de EG en Zaragoza. Entrepre­nisto de la ekskurso de la aŭstriaj in­fanoj en Hispanujon post la milito pere de E.

        Gautherot (gotro) Gustave, franco, senatano, prof. En la Katolika Institu­to en. Paris. Nask. 29 marto 1880 en Pierrefontaine (apud Besançon). Tre konata historiisto; libroj precipe pri la franca revolucio kaj la nuntempa komunismo. Interesiĝis pri E antaŭ la milito, en la katolikaj rondoj. Verkis: La question de la langue int. 19l9, riĉe dokumentita. Verkis ankaŭ prop. broŝurojn, el kiuj havis gravan sukceson ĉe la katolikoj: Pourquoi nous sommes E-istes, 1910.

        Gavrijski Dimitr bulgaro, d-ro, publicisto kaj oratoro. Nask. en 187a en v. Gradiŝte, Sevlievsko, loĝas en Sofia. Verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "E venkos la mondon" kaj paroladis pri E. Enkondukis E-n en sia komerca gimnazio.

        Gazetaro. Estis granda feliĉokazo por E, ke tuj post la apero de la unua libro de E preskaŭ ĉiuj anoj de la Volapüka klubo de Nürnberg transiris al E kaj la UEA-Jarlibro de 1927 diras tute prave: "ke la historio de nia mov­ado estus alia, se la du germanaj pio­niroj (Einstein kaj Trompeter) ne apo­gus ĝin siatempe, kiam ĝia forto de­pendis de l' agado de izolaj sindonemuloj." Tiuj vortoj precipe rilatas al la eldono de la unua E-a gazeto La E-isto, kiu nur povis esti daŭrigata en 1893 per la mon- kaj tempoferoj de W. H. Trompeter. Tiun sindonemon oni trovis dum la unuaj jaroj en diversaj landoj, ofte en landoj, en kiuj oni en supozus intereson por mond­lingvo kaj en kiuj ofte tiu intereso ne revenis.

        Estis plej ofte idealistoj kaj filan­tropoj, kiuj dediĉis sian tempon kaj monon por ta afero. Unu el tiuj homoj estis M. S Bogdanov, prezidanto de la Klubo E-ista en Sofia, kiu jam en dec. 1889 eldonis la duan E-an gaze­ton La Mondlingvisto en bulgara kaj E-a Iingvoj, formato 15x11 cm. La unua n-ro havis 54 p.; krom bulgara artikolo pri E kaj Volapük kaj gramatiko de E ĝi enhavis la "Pat­ro Nia", parton el la Biblio kaj diver­sajn poeziaĵojn (precipe de Heine); la dua n-ro kun 10 p. aperis ankaŭ en dec. 1889 kaj la tria kaj lasta kun 32 p. en jan. 1890. En junio 1891 Bog­danov daŭrigis la gazeton sub la ti­toto La Espero, kiel jaro 2 n-ro a kun 8 p. 36x25. Pluaj n-roj ŝajne ne aperis.

        Kiam fine en junio 1895 ankaŭ la E-isto malaperis, la E-istoj estis sen ligilo. Feliĉe troviĝis denove idealistoj, kiuj komencis en dec. 1895 la eldonon de Lingvo Int., kiel daŭrigon de La E-isto. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo (jan. 1896-dec. 1897) aperis en Hannover Linguist. en germana, franca, angla, volapüka kaj E-a lingvoj, kiu vane provis kunigi ĉiujn amikojn de ja mondlingva ideo. Je la fino de la 19-a jarcento aperis ankoraŭ La E-iste kaj Sciigo de l'estraro de la klubo E-ista de Stockholm (aŭt. apr. 1898 - apr.1900).

        Kvankam ankoraŭ ĉiam afero de ide­alistoj, E tamen eniris kun la ko­menco de la 20-a jarcento en la staton de pli praktika laboro kaj progreso, kiu trovis sian plej altan kaj samtempe haltigon en la Pariza Kongreso 1914. La unua gazeto en la nova jarcento estis E1 E, kiu aperis tute portugal­lingve (majo 1901) en Valparaiso (so­la n-ro). Ĝin sekvus tute en la norda parto de Ameriko en Montreal L' E-­iste Canadien en franca, angla kaj E-a lingvoj, aŭg: dec. 1901, 5 n-roj kun 40 p. 28x20. Jan. 1902-jan.-febr. 1904 ĝi aperis en formato 32x24 kun multaj bildoj sub la titolo: La Lumo. Red. Holmes, Beauchemin kaj Leyma­rie, entute 412 p. La Rondiranto (Bulgarujo) enkondukis periodon de rapida sekvo de apero de E-aj gazetoj, ne nur propagandaj, sed ankaŭ de fa­kaj, religiaj ktp.

        Eŭropo.

        Portugalujo. La unua gazeto Portugala Revuo aperis en Porto, mar­to 1909, 8 p. 29x19; ĝi malaperis en la sama jaro, por reaperi de jan. 1913 ĝis komenco de la milito, IV+12 p. 21x14. Red. I. A. Provenca. Kiel en aliaj landoj, ankaŭ en P. kreskis post la milito la laborista, la klasbatala mo­vado. Do estis tute nature, ke post la milito komence aperis en Lisboa ga­zeto kiel: Laboro (majo 1920, 8 p. 23x17); Socialista (1920); Komunist-E­isto (julio 1921, 4 p. 32x22). La Vero de anarĥiista grupo (jan. 1922, 4 p. 23x16; La Okcidentulo (dec. 1931, 32x24). Kiel burĝaj gazetoj aperis nur en 1919. La Informador E-isto 31x22 kaj en jan. 1926 Portlugal-E (IV+12 p. 26x18).

        En Hispanujo oni sentas jam de la komenco la rivalecon de la diversaj popoloj precipe de la hispanoj kaj katalunoj, kaj ĝis hodiaŭ oni ne suk­cesis unuigi la tutan landon en unu unuiĝo aŭ gazeto. En la unuaj tem­poj la movado estis en la manoj de la hispana partio, kaj la unua gazeto es­tis ,E', Revista Mensual Ibero-Ameri­cana. Red. Andres Bravo del Bario en Santander marto-okt. 1902 - laŭ BIL 1903 -16 p. 22x16. La dua gazeto estis La Suno Hispana. Dum kelka tem­po la urbo Murcia estis - per la vigla propogando de Codorniu - la centro de la hisp. movado kaj la ga­zeto Murcia enhavis dec. 1905-nov. 1906 kelkpaĝan rubrikon "El E-ista Es­panol" (La Hispana E-isto) 32x22. Sed ankaŭ jaro dum ĉi tiu tempo oni pro­vis de 1a kataluna flanko eldoni prop. gazeton Espero de Katalunujo (Céret 8 p. 25x16 en E-a, kataluna, hispana kaj franca lingvoj jan-apr. 1905), sci­encan kaj artan gazeton Stelo Katatu­na (jan-junio 1908 IV+16p. 28x19), sed ambaŭ baldaŭ malaperis kaj nur restis la en jan.1908 ekaperinta prop., lit. kaj ilustrita gazeto Tutmonda Espero. Kiam la E-istoj elektis Barcelo­non kiel urbon por la V-a UK en 1909, la katalunanoj kun sia forta naci­ismo kaptis la okazon, por konatigi sian situacion en la cetera mondo. Oni eldonis en aprilo 1909 gazeton Kata­luna Nacio, Int. Revuo Kataluna (8 p. 28x21), kiu de la 2-a n-ro (majo) al­prenis la nomon Supren!, Int. Revuo Naciista, 8 p. 28x22 kaj en sept.­dum la kongreso - 4 p. 44x32. Sam­tempe aperis en Barcelono du aŭt. gazetoj: en apr. 1909 Bulteno de Pa­co kaj Amo (8 p. 22x16) kaj en junio en 1919 La Informador E-isto (31x22). Dum la kongreso aperis ankoraŭ 4-paĝa folio E (44x32). Sed ankaŭ la kataluna gazetaro dum tiu tempo mul­te favoris E-n: la arta kaj scienca ga­zeto Fides akceptis E-n kiel daŭran rubrikon kaj gazeto kiel La Pulicidad, Joventut, Orbi k. a. havis dum la kon­greso longajn rubrikojn pri kaj en E. Nur post la kongreso fondiĝis la ka­taluna landa federacio kaj kun ĝi en jan. 1910 la vera kataluna organo Ka­taluna E-isto, kiu aperas ankoraŭ ho­diaŭ. De junio 1912-t4 ĝi havis kiel aldonon: Bulteno de Barcelona Stelo. Sekvis en Katalunujo ankoraŭ ĉ. 30 ga­zetoj kun efemera vivo.

        Oni povas konstati, ke la katalunoj kreis sian propran E-an movadon, kiu estis pli celkonscia kaj pli forta, ol tiuj el la aliaj hispanaj partoj. En la his­pana parto formas la ruĝan fadenon la 4 gazetoj La Suno Hispana, Hispana E-isto, Hispana E kaj Hispana E-Ga­zeto, kies evoluo estas priskribata sub La Suno Hispana. Krom ili flanke ape­ris: Gazeto Andaluzia (jan.-dec.1910). Ĉar intertempe La Suno Hispana in­terrompis la aperon, ĝi fariĝis en jan. 1911 oficiala organo de HSPE kaj samtempe alprenis la titolon Gazeto His­pana. Je tiu tempo ankaŭ komenciĝis la aktiva agado de Mangada Rosenörn per la eldonado de Homaro. Unika gazeto aperis: La Mondo Karcera en la malliberejo de Oviedo (nov 1911. 4. p. 31x23). Plue aperis 9 diversaj gazetoj.

        En la vaska regiono aperis: Gasto­tablo, Bilbao (junio-julio 1908 3 n-roj 4 p. 32x22 aŭt.) poste Bilbao E-isto (julio 1908, 1 n-ro 4 p. 32x22); Nova Sento (julio 1909-febr. 1911).

        Kelkfoje oni ankaŭ provis krei tutiberian (hisp.-, portugal-, katalun-, vas­ka-) movadon, aranĝante iberiajn E-­ajn kongresojn. Je la 2-a oni eldonis febr.-julio 1924, Boletin de la 2-a Congreso de E-istas Ibericos (Bilbao IV-f-16 p. 25x17); nova provo okazis en 1931 per Iberia E-ista Revuo Bar­celono jan.-? 1931, IV+32-46 p. 24x17).

        Francujo havis la feliĉon, kiu trafis - krom Saksujo - neniun ali­an landon, ke troviĝis unuflanke ide­alistoj neŝancelante estante samtempe praktikuloj, kiuj disponis pri multege da libera tempo kaj aliflanke ankaŭ pri bonfaruloj, kiuj subtenis la aferon per konsiderindaj monsumoj. Du el tiuj homoj estis la markizo de Beau­front, kiu eldonis L' E-iste kaj la ad­vokato A. Michaux en Boulogne-sur-­Mer, la fama aranĝinto de la 1-a UK, kiu eldonis La Revue de l' E (okt. 1903-dec. 1905 aldono al Le Ciceron­ne kaj febr -julio 1906 memstara, 1-4 p. 32x25). Sekvas generalo Sebert kaj prof. Bourlet, pli praktikaj propagan­distoj, la unu en sciencaj, la alia en pli popolaj rondoj. Ili reorganizis la grupon E-istan en Parizo kun pli ol 30 subgrupoj kaj starigis por ili la monatan gazeton Paris-E (okt. 1906-dec. 1910, 8-18 p. 21x14; jan. 1911- julio 1914, 4 p. 56x38; ? 1924-nov. 1925, 4 p 36x23 aŭt.; jan. 1926- hodi­aŭ 8 p. 24x16). Ankaŭ ne-E-aj gazet­oj estis instigataj, akcepti E-n, ekz.: Bulletin de l'Union des Stinographes et des E-istes Gapencais; E-a Revuo aldono al L' Union Sportive en Saint-­Omer (dec. 1905-?, 2 p. 33x25); Le Phare Sténographique; Espero Kato­lika, aldono al gazeto L'Aube (dec. 1902-?); Le Journal du Creusot, Re­vue locale. . et E-iste (jan. 1908-? 4 p. 58x41) k a. Ĉar intertempe la gru­poj pli fortiĝis kaj eĉ federacioj fon­diĝis, komenciĝis nun la granda aro de grupoj kaj federaciaj bultenoj kaj gazetoj. Ĉar en julio 1908 L'E-iste ĉesis esti oficiala organo de la francaj E-istoj, Barono F. de Ménil kreis en jan. 1909 novan organon: Franca E-­isto. Poste fondiĝis La Movado (julio 1910-julio 1914, kaj okt. 1923-1933), kiu per kunigo kun Franca E-isto kaj Bulletin Officiel de SFPE en jan.1913 fariĝis oficiala organo de tiu societo. Krom la jam nomitaj aperis en F. pli ol 80 E-istaj gazetoj kaj bultenoj, la plej multaj vivis nur kelkajn jarojn aŭ monatojn. El la pli novaj eldonaĵoj estas menciinda La Tribune E-iste Strasbourg de 1930, nuna formato 59x46 cm., 4.).

        Anglujo. Pri la komenco de la angla gazetaro oni legu sub The E-ist. Ĝi estis la unua E-a gazeto en A. La dua estis The British E-ist, kiu anko­raŭ hodiaŭ aperas. Sekvas du aŭt. grupbultenoj, eldonitaj de la fama kaj vigla artistino f-ino Oxenford en Ho­ve: La E-a Studento (IV+20-24 p.) kaj La Ĵurnaleto de la Brighton kaj Hove E-ista Klubo. Sekvas La E-Instruisto, La Kursa Revuo (de Norda Politeknika Lernejo), The Press Qar­terley, The E-Monthly, La Naturisto; Bulletin of The Friends E Society kaj pli ol 60 bultenoj de federacioj kaj grupoj preskaŭ ĉiuj aŭt. Notinda estas ankoraŭ Sub la Verda Steto, aldono al angla sportgazeto Callender Athletic & Social Club.

        Nederlando. En la ĉefaj gazetoj de N- oni ĉiam retrovas la nomon de Dreves Uitterdijk, la pioniro de E en tiu lando kaj ĝis hodiaŭ la firma kolo­no, kvankam ŝajnas, ke li jam de multaj jaroj ne plu konsentas pri la agado de la nunaj gvidantoj (en 1926 li eĉ fondis konkurencan Nederl. E-asocio­n). La unua gazeto kiun li eldonis, estis La Holanda Pioniro. Sekvas prop. gazetoj: E-Bulletin, Weekblad E, Nederland-E, Semereto, Wereldtaal, ĉar oni de komenco tre favoris la pro­pagandon kaj pro tio en N. estas io­mete tio, kion oni povas nomi: E-mo­vado. La neŭtrala E-Societo "La Est­onto estas nia" havis kiel oficialan organon ĝis 1921. La Holanda Pioni­ro-n kaj de jan. 1932 ĝis hodiaŭ Nederlanda E-isto-n. Intertempe aperis nur kiel "organoj de la nederlanda E-­movado" Holanda E-isto, Holanda E-­Pioniro kaj kelkaj grupgazetoj (Utreĥ­ta, Dordreĥta E-isto kpt.). Rimarkin­da estas la laborista movado kun Fra­teco, Laborista E-isto: Arbeider E-ist, Intermembra Informilo, Nederlanda Laborista E-isto kaj deko da grupga­zetoj. Trian komplekson formas la re­ligiaj gazetoj kun Nederlanda Katoliko, kiu aperas de jan. 1910 ĝis hodiaŭ, Mededelingen en 1922 kaj Kristana Gazeto.

        Belgujo. La Belga Sonorilo, tre konata kaj bona gazeto, fariĝis en 1906 oficiala organo de BLE, sed, ĉar ĝi transiris en aŭg. l908 al Ido, oni fondis en nov. 1908 Belga E-isto, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. Post la milito la flandroj kreis propran movadon kun Flandra E-sito. Diversaj grupoj (Gent Liege, Antverpeno, Ougree, Kortrijk k. a.) fondis proprajn, plej ofte nur aŭt. bultenojn. Belga Katoliko kom­encante en junio 1911 ĉesis je la milit­komenco. Propra laborista movado ko­mencis viglan laboron nur post la mi­lito kun Belga E-Proleto (franca kaj E eld.), Servo E (franca kaj E eld.) kaj PEK.

        Svisujo. Neniu gazeto travivis tiel ŝanĝantan vojon kiel la organo de SES Svisa Espero. En apr. 1910 d-ro Uhlm­ann provis eldoni semajnan dulingv­an (germ: E) aldonon Vespera Horo al germ. gazeto Schweizer Heim, sed post la 26-a n-ro 1i ĉesigis la eldonon. Proprajn aŭt. bultenojn eld. la grupoj en Zürich (ŝercajn), Ĝenevo, St. Gal­len, Bern. La fervojistoj eld. La Svisa Fervojisto poste Cirkulero. Mallongan vivon havis Svisa Revuo Komunista.

        Italujo. La unua E-organizo en I. eldonis jam de 1902-04 L' E-ista. Ĝin sekvis en 1905 Gefrataro E-sita, 1905-06 Cirkulero, 1906-07 Idealo, organoj de Sicilia Fed. E-a kaj 1908-9 Notizie E-iste, eld. Junula Amikaro E-­ista de Palermo. En marto 19l0 estis fondata la ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta IEF, kiu tuj eldonis propran bultenon: Atti della Fed. E-ista Ital., kvankam la Palermaj samideanoj ofertis Itala E-­isto, kiu komencis aperi en jul. aŭg. 1910. En 1911 fondiĝis en Genova kon­kurenca IEA kaj ĝi akceptis I. E.kiel ofic. org., ĝis fine la italaj E-istoj ku­niĝis en la federacio kun I. E kiel or­gano. En sept 1919-okt. 1920 I. E­akceptis la titolon E Itala Revuo, nov. 1920-aŭg. 1921 denove nomata l. E. Ĝi eniris en sept. en L'E kiu jam aperis jan. 1913-aŭg. 1917 kaj de 1920 kiel org. de la en l912 fondita Itala Katedro de E. En jan. 1923-dec. 1927 L'E estis nomata Itala E-Revuo, jan 1928-dec 1929 denove L'E kaj jan. 1930-dec. 1931 Revista Itali­ana di E, por adepti denove en jan. 1932 la malnovan titolon L'E kun tag­gazeta formato (en 1932-50x35 kaj, de 1933 - 52x37). Ankaŭ diversaj fe­deracioj kaj grupoj eldonis periodaĵojn (Roma, Fiorentnio, Mliano, Firenze, Venezia, Torineza k. a.). Unikaj estis: ­La Militista Bibliofilo, aldono al la ita­la militista gazeto Il Bibliofilo Milita­re; Corriere Balcanico-E-ista, org. of. de la Accademio Balcanica de Bari; Ladina Patrujo por la konservo de la, ladinlandaj lingvoj kaj moroj. Menci­inda estas ankoraŭ: L' araldo E-ista kaj Katolika Sento.

        Germanujo. Pli ol en aliaj lan­doj oni povas en G. konstati ke la ekzisto de gazeto dependas pli multe de la persisto, obstino, energio kaj la­borforto de unu aŭ du personoj ol de la monrimedoj. Ni vidas Borel-Ellersiek en Berlin, Sehramm-Lederer ­Dietterle en Saksujo, Stark en Magde­burg ktp. Ĉar la E-isto en la tri unu­aj n-roj sept-dec. 1889 enhavis ankaŭ germ. tekstojn, oni devas rigardi ĝin unua germ gazeto. Sekvis Der Deutsche E-ist (aldono al Revuo Int: eld. de Èejka en Bohemujo); Munĥ­ena E-isto kaj jam en 1904 E-istische Mitteilungen, la antaŭiranto de Ger­mana E-isto, kiu fariĝis en jan. 1907 la of. org. de la en 1906 fondita GES (de 1909: GEA), kaj restis ĝis hodiaŭ Aro da aliaj E-istoj fondis en 1907 kontraŭ-organizon Verband deutscher E-isten en Leipzig kun la orga­no Saksa E-isto poste La E-isto (kun la aldonoj: Poŝta E-isto, Polica E-is­to kaj la Kolektanta E-isto) poste La E-ano (kun iom ŝanĝita E). La ar­anĝo de UK en G. kaj la sukceso de ĝi estis la kaŭzo por la apero de novaj gazetoj. La plej valoraj el ili estis: Germana E-gazeto (jan. 1908-dec. 1910 dusemajne, de jan.. 1911-dec. 1912 semajne) kun divers­aj aldonoj Bela Mondo, poste Univer­so, Rund um die Welt. Proks. 40 estas la nombro de laboristaj gazetoj, ĉu so­cialistaj, komunistaj, klasbatalaj ktp. La unua estas Der Arbeiter E-ist (aŭg. 1910-julio 1911) poste Antaŭen (jumo 1911-julio 1914) dum la militu Zirkular anstataŭ Antaŭen (febr. 19I5 okt.1918) poste denove Antaŭen (ma­jo-dec.1919), poste Der Deutsche Ar­beiter E-ist (jan-dec. 1920), poste Der Arbeiter E-ist (jan. 1921-dec. 1927), poste Arbeiter E-ist (jan 1928- ? 1933). Plue aperis proks. 40 ligaj kaj grupaj periodaĵoj - preskaŭ sen­escepte aŭt. kiuj ĉiuj aperis post la milito. Proks 50 ofte bele presitaj bul­tenoj aperis de burĝaj ligoj kaj grup­oj, sed plej multe antaŭ la milito, el kiu fakto oni jam vidas, ke la burĝa movado endormiĝis (kion oni ja ankaŭ povas konstati en la politiko kaj aliaj kampoj de la homa vivo) kaj la labo­rista per la politika revolucio, la pli­bonigo de la ekonomia situacio kaj la klasbatala forto multege plivigliĝis. Laŭ la emo de la germanoj estis eldo­nataj multaj gazetoj de profesioj, fa­ko ktp. nome de fervojistoj, poŝtistoj, policistoj kaj instruistoj, studantoj, abstinentuloj, junuloj, katolikoj, kris­tanoj ktp. Rimarkindaj estas ankoraŭ: E-Propagando (parkurbo E en Mün­chen) la gazetoj por klarigo de la situ­acio dum la milito (La Eŭropa milito, Int. Butteno uov. 1914 - jan. I919), German-Pola E-isto (por interkonsen­to inter germanoj kaj poloj), La akra okulo (por okulkuracado).

        En S v e d u j o komenciĝis la dis­vastigo de E en la plej fruaj tempoj, kaj jam en 1895 oni eldonis Lingvo Int. De jan. 1906 ĝis ĝia Ido-iĝo en okt. 1908 E-isten estis la of. org. de la landa ligo. Dum 1909-10 Dana E-­isto publikigis la sciigojn de la svedaj E-istoj, ĝis ili en Marto 1910 ricevis novan org. Sveda E-isto. De febr. 1913 anstataŭis ĝin La Espero, kiu ap­eras ankoraŭ hodiaŭ sub la titolo Svenska E-Tidningen. La Espero. Plue aperis E-Folket (jan. 1911-1913). Fyr­vapptingen (jan. 19l3-hodiaŭ) Svensk Arbetar E-isten, Sommar, Medlems Blad poste E (la org. de la Malmoa laboristaro) kaj kelkaj klubaj kaj labo­ristaj gazetoj.

        En D a n u j o aperis la unua gazeto kaj of. org. de la landa ligo E Bladet Helpa Lingvo en jan.-dec. 1907 kaj de tiam ĝis marto 1912 fariĝis Dana E-isto. Sekvis de julio 1912 Danlando, de dec. 1913 E-Raporto, de jan. 1926 La Forta Voko kiu de jan. 1928 fariĝ­is rubriko en Sind & Samfund kaj de sept. 1928 Dansk E-Blad. Krom tiuj of. gazetoj aperis ankoraŭ la jenaj bonaj: Trompeten, poste: La Mevo kaj La Torĉo.

        En I s l a n d o aperis (sed nur. 1 n-ro) Islanda E-isto.

        En N o r v e g u j o la unua gazeto portis la nomon Norvega E-Gazeto (jan-dec. 1909 En jan. 1910-junio 1914 kaj jan. 1922-1924 ĝi estis no­mata Norvega E-isto kaj fariĝis of. org. de la NEL de ia fondo en 1911. En jan 1932 NE reaperis sub la nomo E-bladet kaj daŭrigas ankoraŭ ho­diaŭ. Plue aperis: Arbeider E-isten de jan. I924; La Proleto kaj La Nova Stelo.

        R u s u j o povis nur malfrue saluti propran E-an gazeton. La ĉefa kaŭzo estis la politika situacio, ja ankaŭ La E-isto el Nürnberg malaperis pro la rusa cenzuro. En 1904 d-ro Ostrovski, kiu estis veninta en 1903 el Jalta al Peterburgo, akiris de la registaro la permeson, eldoni gazeton en rusa kaj E-a lingvoj. La n-ro 1-2 aperis en jan. 1905 kaj la n-roj 3-4 kaj 5-6, kiuj es­tis la lastaj en febr.1905 (ĉiu n-ro IV+­24 p. 26x19). Jam en apr. 1905 la So­cieto "Espero" reprenis la eldonon sub la nomo Ruslanda E-isto kaj kun la sama formato, nur de jan. 1903 ĝi ha­vis tagĵurnalan formaton 53x35. En marto 1908 RE ĉesis, ĉar jam en febr. Bitner el Peterburgo komencis eldoni en E kaj rusa lingvoj kiel of. org. de unu el la grandaj rusaj klerigaj kaj kulturaj asocioj Vjestnik Znania belan kaj riĉenhavan gazeton Espero, kiu estas la plej valora gazeto E-a el ĉiuj ĝis hodiaŭ aperintaj, aperis entute 9 kajeroj (12 n-roj) kun 500 p. multilus­tritaj. Sed pro la malmultaj abonantoj oni en dec. 1908 likvidis la E-an part­on. En marto 1909 A. Postnikov kom­encis eldoni denove (sed tute sendep­ende de la unua kaj tute private) Rus­landa E-isto-n (25x17) ĝi ĉesis 1909 pro la en febr. 1909 okazinta apero de La Ondo de E, kiu fariĝis la cen­tra org. de la rusaj E-istoj. Jam en tiu tempo oni povas rimarki la ĵaluzon inter la Peterburgaj kaj Moskvaj E-ist­oj. Sed spite ĉiuj atakoj La Ondo rest­is la gvidanta org kaj ĝi plene meritis tion. Flanke de ĝi aperis muttaj E-gazetoj, ĉefe nur kun teritoria signifo. Kiam en apr.-majo 1917 La Ondo ĉesis aperi, la E-a vivo preskaŭ tute endormis. Oni rimarkas nur kelkajn lokajn, plej ofte aŭt. gazetojn. En mar­to 1917 komencis aperi en Peterburgo aŭt. gazeto Feĉo, ĉu fariĝis la elir­punkto de gravaj cirkonstancoj por la E-a movado en R. Ĉi tiu gazeto en­havis de marto 1918 aldonon Monata Poŝto, en kiu la societo "Espero" publ­ikigis siajn informojn sub la titolo Informilo, kaj ĉi tiu estis la antaŭiran­to de la Cirkuleraj Informoj, eldonitaj de "Espero" de febr. 1919 (unue aŭt. 2 p. 35x26; poste presite 6-10 p. 27x18 sub la redaktoreco de E. Drezen, kiu estonte gajnis la plej grandan in­fluon je la E-movado en R., kaj kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la "forta viro" en ĝi. En 1919 li devis ankoraŭ unu­foje iri al eksterlando, sed tio povis nur iomete haltigi lian agadon. La Cir­kulera Informoj alprenis en junio 1920 la titolon Espero.

        Intertempe komencis ankaŭ labori la junuloj. Ilian vojon signas: Juna Ci­vitano, Bulteno de Moskva Ligo de Ju­naj E-istoj, La Juna Mondo.

        La penoj por krei unuigitan E-an movadon en R. estis tre komplikaj. Fondiĝis diversaj organizaĵoj (Organi­za Komitato de Tutruslanda E-Federa­cio (Oktef), poste: Tutruslanda E- fe­deracio (TEF); Universala E-ligo; Tutruslanda E-ista Komunista Unu-iĝo k. a.), sed neniu havis sufiĉan forton por solvi la organizan problemon. Dum tiuj tempoj oni trovas en ĉiuj rusaj ga­zetoj diskutojn pri la Aldono de Revo­lucia Espero kiel unuiga organo de la rusa movado, kaj la Espero en Pe­terburgo, kiel jam ofte, oferis sian hel­pon, promesante eldoni ĝin je propra risko. Sed ankaŭ en tiu grava momento la ĵaluzo inter Moskvo kaj Peterburgo estis tro granda kaj la projekto ne re­aliĝis. Je tiu momento - meze 1920 - E. Drezen revenis el eksterlando. Ku­ne kun V. N. Devjatnin li kunvokis en junio 1921 al Peterburgo konferencon de la sovetaj E-istoj, kie oni kunigis ĉiujn E-ajn fortojn en la "Sovetlanda E-ista Unuiĝo". La prezidantecon de la "Centra Komitato" (CK SEU) oni donis al E. Drezen De tiu tempo ko­menciĝis energia kaj ankaŭ efika la­boro, eĉ per rimedoj ne ĉiam tute kon­venaj. Ke ĉe multaj personoj ekzistis la bezono je laboro kaj ke mankis nur la instigo, montras la granda amaso de E-aj gazetoj, - pli ol 100 - kiuj komencis aperi dum ĉi tiu tempo - ­plej ofte tamen nur tre modeste aŭt. kaj nur dum tre mallonga tempo ­ŝajnas ili kelkfoje nur eldonitaj, por esti sendataj kiel raraĵo al eksterlando por eluzi dum la inflacia tempo la pli valorajn devizojn.

        Ne nur propagandaj gazetoj aperis, sed ankaŭ mondopiniaj, beletristikaj ktp. La unuan de tiaj eldonis S. Sza­buniewicz en Moskvo, la ĉefdelegito de UEA por R. Ĝi estis nomata Te­risto kaj aperis en rusa kaj E-a eldo­no. Sekvis La Nova Epoko, kiu en okt. 1924 estis kunigata kun Senna­cieca Revuo, por reaperi memstare sub sia unua titolo: La Nova Epoko en okt.1929-julio-aŭg.1931 kaj de apr. 1932 ĝis komenco 1933, kiam ĝi de­nove akceptis la titolon Sennacieca Re­vuo, Nova Serio. Tiuj gazetoj ĉiuj estis eldonitaj de SAT. Sed ĉar intertem­pe la rusoj sub la gvidado de Drezen malinterkonsentis kun SAT, ankaŭ ili volis havi similan gazeton kaj fondis kun simila nomo La Nova Etapo.

Kompreneble oni en R. provis kon­traŭbatali la religiojn ankaŭ per E. Unue oni havis ateistan angulon en Bulteno. Sed en 1929 la Militantaj Ate­istoj jam eldonis aŭt. Informa Letero kaj en jan. dec.1931 E-an aldonon al rusa gazeto Militanta Ateisto, kiu en jan. 1932 akceptis la titolon Antireli­giulo.

        La plej multaj gazetoj havis mallon­gan vivon kaj ofte estis interrompataj. Gazeto, kiu kiel ruĝa fadeno trairas la rusan E-movadon, estis of. org. de CK SEU, sed eĉ ĝi multe ŝanĝiĝis. Kiam Drezen prenis sur sin la prezid­antecon, li en majo 1922 komencis el­doni por la organizo kaj kiel ligilon por la aliĝintaj grupoj, izoliluloj, Bul­teno de la CK de SEU, plejparte skri­bita en rusa lingvo. En julio kaj aŭg. 1924 ĝi aperis grandformate Elirante el la organiza stato al tiu de propa­gando, ĝi alprenis en dec. 1924-aug.­sept.1925 la titolon Soveta E-isto kaj en okt. 1925-sept. 1926 tiun de Int. Lingvo. En okt 1926 oni dupartigis ĝin nome: 1) Bulteno de Sovetlanda E-ista Unio (poste de Sovetrespublika­ra E-ista Unio, poste de Centra Komi­tato de SEU). En sept. 1933 ĝi estis kunfandata kun Internaciisto sub la no­va titolo Sur Posteno. - 2) Informilo de CK SEU, kiu en jan. 1929 denove ricevis la titolon Int. Lingvo kaj aperas sub tiu titolo ankoraŭ hodiaŭ.

        Dum la lastaj jaroj la granda ondo de E-aj gazetoj ebeniĝis kaj ni pres­kaŭ nur trovas ankoraŭ la gazetojn el­donitajn de la SEU.

        F i n n l a n d o ricevis sian unuan gazeton kaj asocian org. Finna E-isto en apr. 1907. Ĝi ĉesis en aŭg. 1914. De junio 1918 oni donis al finna gazeto Kodin Lethy E-an aldonon E-a Finnlando, kiu en jan. 1920-majo 1923 estis memstara. De apr. 1925 aperas kiel of. org. E-Uutiset. Intertempe aperis privata gazeto Movado.

        E s t l a n d o havis antaŭ la milito kiel fundamenton la "Revela E-ista Grupo", kiu eldonis en julio-dec. 1907 aŭt. Eldonaĵo, en jan. 1908 Estlanda E-isto kaj de dec. 1913 Estona Stelo. Je la fondo de la landa asocio en 1922 oni fondis Estonia E-ista Revuo-n, kiu de nov. 1923 akceptis la titolon Informoj, kaj aperas ankoraŭ hodiaŭ. Por prolet-E-istoj aperas de majo 1932 Onto.

        L i t o v u j o. Litova Stelo apr. 1922-sept. 1926; Litova E-Revuo junio l929-?.

        L a t v u j o. Ondo de Daŭgava apr. 1925-hodiaŭ; Proleta E-isto de dec. 1931-febr. 1933.

        P o l u j o. La unua pola gazeto, kiu restis la of. org. de la Pola E-Asocio de ĝia fondo (1907) ĝis hodiaŭ estas Pola E-isto. En julio 1906-dec. 1907 ĝi aperis en Lwów, de jan. 1908 en Varsovio kaj de jan. l927 en Krakovo. Diversaj grupaj kaj aliaj bultenoj ­plej multe aŭt. - ne atingis signifon (Bydgoszcz, Varsovia kaj Lodza ju­nularo, Krakovo, Piotzkow, Pola E-­Servo, Tutmonda Unio de Kolektant­oj en Pollando, Radio-Servo, diversaj presservoj ktp.). Rimarkindaj estas an­koraŭ Lunda Kuriero (dum la 8-a UK), La Novaj Vojoj, juna Samidea­no kaj de okt. 1933 E Dla Wszyst­kich kaj la diversaj periodaĵoj de la Mariavita sekto.

        A ŭ s t r u j o. Antaŭ la fondo de la "Ligo" la E-a Klubo Wien eld. en marto 1907-apr. 1908 Klubaj Raport­oj. Post la fondo, la ligo daŭrigis KR kiel Informaj Raportoj ĝis dec. 1909; ĝi havis de apr. 1909 verdan prop. kovrilon E, kiu en jan.-apr. 1910 nomiĝis Aŭstria E-isto kaj de majo 1910 German-Aŭstria E-isto. En jan. 1911 IR ŝanĝis la titolon en tiun de la lasta kovrilo: GAE kaj ĉesis per la milito en julio 1914. Ĝia daŭrigo es­tis en okt. 1919-febr. 1922 Nova Tem­po kaj en 1922-23 Aŭstria E-Rapor­to, por prepari, ĉar la ligo disfalis per la milito, novan organizon, kiu en 1923 fondiĝis: Aŭstria E-Delegitaro; ĝi sia­flanke kreis Aŭstria E-isto (je propra risko de H. Steiner), kiu aperas an­koraŭ hodiaŭ.

        Precipe viglaj estis en Aŭ. ĉiam la E-Societo por Stirio kaj la Ligo de Germ. E-societoj en Bohemujo (pos­te Ĉeĥoslovaka Respubliko), kiuj eld. kelkfoje ligosciigojn kaj presservojn por la gazetaro, plue la katolikoj, kiuj ne nur fondis en Graz la "Internacio Katolika" kun Katolika Mondo, sed ankaŭ Blanka Kruco kaj Akle pos­te Informoj, plue kelkaj grupoj kiel ekz. "Danubio" (Monataj Raportoj) kaj la Vienaj grupoj (Informoj poste Informaj Raportoj). Fine ankoraŭ la laboristoj per la Socialisto, Socialista E-Servo, Sciigfolio (Stirio), Ĉiumona­ta Sciigfolio (Wien Neustadt) kaj du bonaj ŝercgazetoj: La Verda Rano (Linz), kiu estas tute ne konata, bedaŭrinde, ĉar ĝiaj genie kaj kun hu­moro reprezentitaj homranoj ĉiam de­nove kaŭzas gajecon, se oni ilin vidas, kaj La Mokemulo (Berndorf). Rimarkindaj estas ankoraŭ: La Innsbrucka E-­isto kaj 3 prop. gazetoj: E-ujo, Die Weltsprache kaj Die Sprache für alle.

        Ĉeĥoslovakujo. La unua gaz­eto estis Èeskŭ E-ista, kiu en nov. 1902-marto 1903 estis aldono al Re­vuo Int. kaj ĝis sept. 1904 memstaraj en okt. 1908-dec. 1912 ĝi reaperis kiel of. org. de la en 1908 fondita "Bohema Asocio E-ista". En 1907 estis ankaŭ fondata la "Centra Asocio Bo­hema Unio E-ista", kiu eld. kiel of. org. Èasopis èeskŭch E-istù en jan. 1907-aŭg. 1914. Post la milito oni fondis unuigitan ĈAE, kiu kelkfoje ha­vis kiel of. org. La Progreso (marto l908-hodiaŭ), kelkfoje eld. propran Bulteno de ĈAE. La laboristoj eld­onis la tre valoran lab. gazeton Kul­turo (jan. 1912-junio 1914) kaj kelk­ajn ne gravajn. Propran grupgazeton havas nur la grupo en Brno kaj la nordbohemaj E-istoj. Rimarkindaj es­tas ankoraŭ: Ĉeĥoslovaka Gazeto kun la aldono Nova Eŭropo, E-ista, Sved, E-skŭ Zpravodaj, Bulteno de Ĉeĥosl. Preso E-a, Ligilo (Prostìjov) kaj Sen­halte.

        H u n g a r u j o. Grava gazeto estis La Verda Standardo. Ĝi evoluis jene: E (nov 1904), Hungara E (jan.-apr. 1905), E (malo 1905-marto 1907) kaj poste LVSt. Kiam en 1908 LVSt ĉesis esti of. org. de HES, tiu societo eldon­is de majo 1908-junio 1909 aŭt. folie­ton Sciiganto, kiu en marto 1909 estis anstataŭata per Hungara E-isto Sed kiam HE devis pro ekonomiaj kaŭzoj ĉesi en 1911, oni estis devigata deno­ve elekti LVSt kiel of. org. Ĝi restis tiu ĝis la ĉeso en dec. 1915, sed kun mallonga interrompo, kiu kaŭzis mult­an ĉagrenon kaj disputojn kaj dum kiu HES eldonis en Eger Magyar E-uj­sag kaj aŭt. Of. Raportoj de HES. Post la milito reaperis kiel of. org. Hungara E-isto de julio 1918-febr. 1926. Provizore aperis en 1926 Hun­garlanda Informilo (of. org.) kaj fine en jan. 1928 la societo ricevis novan org. Hungara Heroldo, kiu aperas an­koraŭ hodiaŭ. Aperis ankoraŭ ĉ. 10 aliaj gazetoj. La laborista HESL havis de jan.- julio 1923 Antaŭen kaj poste fakon en granda kultura gazeto Mun­kaskultura, kiu akceptis de apr. 1925 E-an subtitolon. Kiam M. pro ekono­miaj kaŭzoj devis en 1928 malaperi, oni reprenis la eldonon de Antaŭen (sed aŭt). Plue du laboristaj grupoj eld. Bultenojn.

        J u g o s l a v u j o. En Kroatujo ap­eris antaŭ la milito Kroata E-isto, La Zemuna E-isto kaj La Zenuma Stelo kaj en Serbujo Serba E-isto. Post la milito d-ro Maruzzi provis per la Pro­vo, ĉu J. estas matura por E-movado; ĉar li sukcesis, li daŭrigis la eldonon sub la nomo Konkordo ĝis 1929. Plue aperis: Komenco, Sudslava Poŝto; Monda Kuriero, Bulteno (de studentaj E-istaj organizaĵoj) kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ La Suda Kruco.

        B u l g a r u j o. B. estis inter la unua­j landoj, kiuj propagandis E-n, eldo­nante Mondlingvisto kaj La Espero en 1889-91. Sekvas 1902-04 la bele ilus­trita ampleksa Rondiranto, Trumpet­isto, Unua Paŝo kaj Lumo (ilustr.), kiu en okt. 1907 fariĝis of. org. de BEL. Ĉe la 4-a bulgara kongreso aŭg. 1910 oni decidis, eldoni kune kun la rumanoj, unuigante Lumo-n kaj Ru­mana E-isto-n, komunan organon Da­nubo. Kun ĝia ĉeso en julio 1912 mal­aperis la lasta of. org. antaŭmilita. Krom la nomitaj aperis ankoraŭ la je­naj bonaj gazetoj: Bulgara E isto; Junulo, bulgara eldono de E (Journal, Genevo), Semo (32x47 kaj 24x32), Kulturo (1914-15:31x24. reaperis 1929 - kelkfoje kunpresita kun Telegramo - 47x32 kaj 42x29) kaj tre stran­ga gazeto: 2 paĝoj portas la titolon Bulgara eldono de Rumana Gazeto E-­ista kaj la 2 aliaj "Daodono unaversala federala respublako" kun tekstoj kaj gramatiko de tre konfuza nova mond­lingvo (bazita ŝajne je E) de iu d-ro Diadono en Sofia. Post la milito la li­go kun la jam en 1911 ŝanĝita nomo BEA komencis eldoni en sept. 1919 Bulgara E-isto, kiu ĝis hodiaŭ restis of. org. Por liberigi BE de la propa­ganda balasto, oni kreis en sept 1925 specialan prop. gazeton E, sed devis jam cedi la eldonon en fino 1926. Plue eliris: Balkana Konkordo (jan.-sept. 1931, provo por kunigo de la E-mov­adoj en B., Greklando, Jugoslavujo kaj Rumanujo) kaj aliaj gazetoj. La laboristoj eldonis: Balkana laboristo kaj Lingvo Int.

        R u m a n u j o. De komenco en R. kontraŭbatalis (pli akre ankoraŭ ol en aliaj landoj) 2 partioj: 1) "Federacio de la E-istaj Societoj el R." (Fischer) kaj 2) "Rumana E-ista Soc." d-ro Robin). 1) eldonis en marto 1908-1910 Rumana Gazeto E-ista kaj 2) en apr. 1908-aŭg. 1910 Rumana E-isto en mar­to 1909 prop. n-ron E kaj de okt. 1909 kune kun la bulgaroj E-istoj Danubo. En 1923 oni kunigis la tutan rumanan E-movadon en la RES, kiu laŭbezone eldonas Informa Bulteno-n, sed R. entute ŝajnas esti ankoraŭ pa­ralizita per la antaŭaj kontraŭbataloj. Plue aperis: E (jan. 1925-sept. 1926), La Homo kaj E-istul (aldono al nxm. gazeto Mareo Noastra).

        G r e k l a n d o : Antaŭ la milito Greklingva E-ano poste Greklingva E-­isto. Post la milito: Samosa E-isto kaj Lingvo Int. (aperanta ankoraŭ hodiaŭ).

        T u r k u j o. Bizantio.

 

                               Azio.

        J a p a n u j o. Ĉar la japanoj ĝene­rale ne konas la latinajn literojn kaj ankaŭ jam havis - oni povas diri - ­la anglan lingvon kiel helplingvon, es­tis tre malfacile trovi adeptojn por E. Tamen jam en junio 1906 fondiĝis JEA, kiu en aŭg. 1906 komencis eldoni La Japana E-isto. La progresoj venis tre malrapide kaj JE eĉ dum 1912 kaj 1913 devis ĉesi por reaperi jan. 1914 tre modeste kaj dumonate. Tio ŝanĝiĝis post la milito, kiam J. komencis plivastigi la eksterlandajn rilatojn. Hodiaŭ la E-vivo estas en J. pli vigla ol en iu alia lando. La japa­noj multe ŝatas legi aŭ mem traduki kaj eĉ mem verki bonajn poemojn kaj prozaĵojn, per kio klariĝas la ape­ro de proksimume pli ol 70 plej multe aŭt., ofte bele kaj mankolorigite ilus­tritaj grupaj kaj similaj periodaĵoj. Post la milito oni trovas en ili multajn studojn pri lingvoscienco, sciencoj kaj budhismo. Plej rimarkindaj estas el la presitaj: Bulteno de HCE, La Revuo Orienta (of. org. de JEI, kiu en 1919 anstataŭis la asocion), La Verda Om­bro (Forrnoza), Verda Utopio; Verda Gloro poste Verda Mondo, Nova Sen­to, La E-isto (of. org. de JEA, kiu nun denove aperas). Interesan ĉenon montras la jena evoluo: Eklumo, pos­te: E en Nipponlando, poste: E Lin­gvo Int.; poste: E Kiboŝa, kiu ĉesis pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1933 kaj naskis 2 (!) novajn gazetojn: E en Japanujo kaj E Lingvo Int. Laboristajn gazetojn eldonis nur la klasbatala flanko: Int. Proleta Korespondo, proleta E-isto; Kamarado (bela, ilustr.) ktp. Diversaj japanlingvaj laboristaj gaze­toj akceptis E-parton.

        Ĉ i n u j o. La unua ĉina gazeto ape­ris en Parizo, bele litografita kaj aranĝita kun multege da zorgo: kaj amo, estis Ĥina E-a Revuo poste Elina E-a Revueto. Ĉar en Ĉ. la presigo de E-gazeto estis ankoraŭ pli malfacila ol en Japanujo, la unua gazeto presita estis nur La Mondo (nov. 1911). Sek­vas Ĥina E-isto, La Verda Lumo, Oriento, La Espero kaj 12 aliaj. Klasba­talaj gazetoj aperis en Ĉ. pli frue ol en aliaj landoj: Ĥina Socialisto, Voĉo de la Popolo (multfoje malpermesata, sed ĉiam oni trovis vojon por denove eldoni n-ron, mi vidis 33 n-rojn), kaj 4 aliaj.

        F i l i p i n a j   I n s u l o j . v. sub: Fi­lipina E-isto.

        ­B r i t a   H i n d u j o. Dum 1906-08 aperis du bonaj gazetoj: La Pioniro kaj La Stelo de l' Oriento sed la eldo­nantoj ne estis indiĝenoj kaj la situa­cio ŝajnis same kiel ĉe la Filipinaj In­suloj, kiam la fervoraj iniciatintoj for­lasis la landon, la movado ĉesis. An­kaŭ la provo en 1925, eldoni La Mahaprakaso (La Torĉo-Lumo de E) tion ne povis ŝanĝi. De nov. 1933 aperas en Bruselo gazeto Hindujo por klerigi ­la E-istaron pri la hindaj vivo kaj aferoj.

        N e d e r l a n d a   H i n d u j o. Ĝi ha­vas tre modestan movadon ek de 1923, kiam la Ned. Indische E Vereen eld. prop. folion E. De nov. 1925 aperas la unua E gazeto eldonata de indiĝenoj: Hinda E-isto, of. org. de la Unu­iĝo de G E-istoj en Ned. Hindujo.

 

                                       A m e r i  k o .

 

        K a n a d o. Pri la unuaj gazetoj L' E-iste Canadien kaj La Lumo vidu je la komenco de ĉi tiu artikolo. Pro­vo enkonduki E-n inter la eskimoj per Eskima E-isto tute malsukcesis. La Li­gilo inter Kanadaj E-istoj kaj aldono al la kanada gazeto The Northern Tribune: Canadien E-iste ne povis re­vivigi la antaŭe tiel viglan movadon.

        U s o n o. La unua gazeto estis Ame­rika E-isto (okt.-dec. l906 L'AE). La en 1905 fondita AEA ne elektis ĝin kiel of. org., sed kreis novan The American E Journal. Nur post la unua kongreso en Chautauqua 1908 fine AE fariĝis la of. org. de la asocio kaj restis tia ĝis hodiaŭ. La krizon, kiun travivis en 1933 U., ankaŭ travivis la asocio kaj ankaŭ AE: la unuan fojon dum - sia 27 jara ekzistado ĝi aperas ek de nov. 1933 aŭtografite. Entute aperis - laŭ la praktika emo de la enloĝantoj-- nur malgranda aro (ĉ. 25) da gazetoj, plej multe instruaj aŭ de bonfaraj societoj.

        M e k s i k o. En 1904-10 aperis bonaj kaj ampleksaj gazetoj: La Mek­sika Lumturo, Verda Stelo, E-a Ga­zeto, Meksika Revuo, E-a Meksiko kaj Meksika Stelo kaj per ili la fervoro ŝajnis eluzita. Post la milito M. C. Rodriguez provis ankoraŭ unufoje per Arguso ekflamigi la movadon, sed vane.

        K o s t a r i k o : E-Skatabaro, jan. 1906.

        R e s p u b l i k o   D o m i n i k an a: Zamenhofa Revuo, marto 1911.

        K u b a: Cuba E-ista aŭg. 1910, Latinamerika E-isto, Kuba Interŝanĝo (bela kaj valora).

        P o r t o r i k o : La Gazeto, marto 1906.

        J a m a i k o: The Jamaican E-ist, jan 1907.

        A r g e n t i n o: Inter la sudamerika­naj ŝtatoj A. kaj Brazilo estas la solaj, kiuj konservis ĝis hodiaŭ malgrandan sed konstantan E-an vivon. Krom la of. org. de la landa Asocio: Argen­tina E-isto, kiu aperas de jan. 1917, ekzistis 8 aliaj gazetoj.

        B r a z i l o havas la feliĉon, kiun ĝi kune nur posedas kun Svedujo (Ny­len), ke de la komenco ĝis hodiaŭ la animo de la movado - d-ro E. Back­heuser - restis la sama, kaj kun li ankaŭ la of. org. Brazila E-isto (dum la unua jaro nomita: Brazila Revuo E-ista). Do, la aliaj gazetoj (3) ne po­vis atingi iun influon.

        G v a t e m a l o. En 1905 kaj 1906 aperis la Verda Radio kaj Centrame­rika E-isto, sed sen iu sukceso, UEA eĉ ne havas delegiton en tiu lando.

        Ĉ i l o. Kvankam en Ĉ. aperis EL E kiel la unua E-gazeto en tuta Ame­riko, kaj kvankam antaŭ la milito la E-vivo estis tre vigla, hodiaŭ ĉio estas trankvila. Aperis ankoraŭ aliaj 3 gaz­etoj.      K o l o m b i o. Kolombia Stelo (sept. 1909-12 kaj 1 n-ro en marto 1931). Aperis ankoraŭ 3 aliaj

        P a r a g v a j o. Moderna Ideomo.

        P e r u o. La dua gazeto en Ameriko estis Antaŭen E-istoj, ĝi aperis tute regule monate dum 8 plenaj jaroj, kion neniu gazeto antaŭ ĝi kaj nur mal­multaj post ĝi atingis.

        U r u g v a j o. Urugvaja Samideano kaj Sudameriko.

        V e n e z u e l o. Anda Lumo kaj Ver­da Stelo.

       

 

                               A f r i k o.

 

 

        A l ĝ e r i o. Pro la vigla interrilato kun Eŭropo kaj precipe Francujo E en Afriko unue eniris A.-n, kie jam en febr. 1905 aperis la unua n-ro de duonmonata gazeto La Alĝeria Stelo kaj ni tuj komprenas tion, se ni ser­ĉas la iniciatinton: A. Capé. Plue ape­ris: Afrika E-isto (aŭt.) kaj Alĝeria Informilo.

        M a r o k o : Maroka Stelo:

        T u n i z i o : Tunizia Espero.

        E g i p t o : Egipta E-isto

        S u d a f r i k o : The South African E-ist, julio 1911.

       

 

                               A ŭ s t  r a l i o .

 

        La antaŭmilita gazeto: La Aŭstralia Verda Stelo, The Aŭstralian E-ist (pos­te fako en Benalla Independent) kaj The New Zealand E-ist havis nur mal­longan vivon. De julio 1920 aperas regule monate La Suda Kruco, of. org. de AEA.

        En la antaŭa parto estas pritraktitaj la landaj propagandaj, grupaj, federa­ciaj ktp. gazetoj, preskaŭ senescepte skribitaj en naciaj kaj E-a lingvoj. Nun sekvas la fakaj gazetoj, plejmulte skri­bitaj en E.

        Faka Gazetaro.

        Lingvoscienco. Kiel unuan tian gazeton ni povas jam rigardi La E-isto, kiu enhavis multajn lingvajn klarigojn de Z, de Wahl k. a. Simile estas Lingvo Int., Linguist., plue: E-a Evoluo de H. Sentis en Grenoble, Lingvo Cosmopolita de Saussure kaj Mond-Lingvo de J. Wersbart en Nürn­berg. La gazeto, kiu havis antaŭ la milito en lingva kaj organiza senco la plej grandan signifon, estis Oficiala Gazeto E-ista, eldonita de la E-ista Centra Oficejo. La E-ista Akademio kreis en junio 1929 laŭbezone aperan­tan Oficiala Bulteno-n, por iom ansta­taŭi la OGE.

        S c i e n c o. Jam antaŭ la milito oka­zis sciencaj kongresoj, je kiuj estis permesataj 5 diversaj lingvoj, ili estis babelaj kaosoj. Pro tio oni ne povas miri, ke ĝuste en sciencaj gazetoj jam frue aperis artikoloj favorantaj la akcepton de E. Jam en 1904 P. Fruictier en Parizo riskis eldoni la unuan sci­encan gazeton skribitan en E Int. Scienca Revuo: Regule aperis ĉiumo­nate kajero de IV+32 p. 27x17. Kiam en 1906 oni fondis en Ĝenevo la Int. Scienca Oficejo E-ista-n kiel antaŭir­anton de ISAE, prenis sur sin la re­daktadon Saussure, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdoni­mo Antido, pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en E kaj eĉ kiam d-ro Thalwitzer en Kützschen­broda prenis sur sin la redaktadon en jan. 1911, la gazeto jam estis kondam­nita al morto kaj malaperis en la sama jaro. Saussure provis daŭrigi la gaze­ton sub la titolo La Teknika Revuo de jan. 1918-junio 1919. En junio 1922 d-ro Döhler en Riesa forsendis Infor­milo pri la stato de ISAE kaj ĝia Re­vuo kaj sekvigis en julio-sept. no­van serion de Int. Scienca Revuo, kiel organon de ISAE, sed pro financaj kaŭzoj en junio 1923 oni devis ĉesigi la eldonon. Por havi organon Rollet de l'Isle redaktis dum 1925 dumona­tan aldonon al E (UEA): Scienca Bul­teno kaj de jan. 1926 ĝis hodiaŭ li eldonas trimonate Bulteno de ISAE IV+12-16 p., 24x16 - Ankaŭ por restarigi Int. Scienca Revuo-n Ch. Ve­rax starigis en jan. 1912 Scienca Ga­zeto-n, kiu aperis tute regule ĝis jul. 1914 (VIII+16-18, 25-18; ĝi estis of. org. de ISAE. - Jam en okt. 1906 Verax fondis alian sciencan gazeton: Foto Revuo Int. Ĝi enhavis bonajn artikolojn el ĉiuj partoj de la fotoarto, sed malaperis jam en junio 1907 (en­tute 132 p. 25x17) - K. Froding en Madison komencis en jan.-febr. 1932 eldoni Scienca Gazeto E-a (de majo-­julio 1932: Scienca Gazeto)

        Por eluzi la observojn de la diver­saj meteorologiaj stacioj la uzo de mondlingvo povas esti grandvalora kaj jam antaŭ la milito oni dufoje provis E-n por tiu celo. En apr. 1909-nov. 1910 aperis en Durango (Meksiko) Mo­nata Jhurnalo (post julio 1909 Monata Gazeto) de la Met. Observejo de l' Instituto Juarez kun multaj met. tabe­loj (ĝis junio 1909: 8 p. 32x21 poste: IV+16, 21x17). En jan.-dec. 1911 R. Duyos eldonis en Valencia eĉ semaj­nan met. gazeton La Korespondanto (entute 44 kajeroj po 12 p. 22x16.) - ­La vigla estro de la Aerologia Obser­vatorio en Tateno (Jap.) d-ro W. Oishi eldonas jam de jan. 1927 tute regule trifoje monate Bulteno), enhavante ta­belojn kaj diagramojn; ĉiu n-ro enha­vas 4-6 p. 27x20. Por pli detaligi la datojn, aperas ĉiujare ampleksa Ra­porto parte ilustrita kun 136-332 p. 30x23. Krom tiuj la observejo eldonas dufoje ĉiujare: Observadoj meteoro­logiaj kaj aerologiaj faritaj en la Aero­logia Observatorio de Tateno IV+54 p. 26x19. Tiu agado de d-ro Oishi estas vere progresema, sed tro mal­multe atentata.

        La penoj enkonduki E-n en Ra­dio estis vere grandegaj, sed la suk­ceso ne estis ĝis nun daŭra. La Int. Radio-Asocio eldonis en marto 1924 (tuj post ĝia fondo) malgrandan Bul­teno, unue aŭt. poste presitan kaj jan. 1926-jan.-febr. 1927 sub la redaktado de d-ro P. Corret Int. Radio Revuo-n, vere bonan fakan gazeton kun multaj ilustraĵoj. Estas rimarkinde, ke tiu ga­zeto aperis ankaŭ en Braille-skribo por blinduloj. En apr. 1924 aperis en Lu­gamo  grandformata Int. Radio-Revuo, Radio-Servo kun eldonoj en angla, franca kaj germana lingvoj. Aperis nur 2 n-roj po 8 p. 47x32. Periodaĵo, kiu ĝis nun ricevis la plej favoran in­fluon kaj ankaŭ estas atendata de la ne-E-ista gazetaro, estas la E-Radio­Programo de la Int. Radio-Servo el­donita de J. Jungfer en Lübben; de apr. 1928 ĝi aperas seninterrompe, unue monate, nun ĉiusemajne. Krom la Programo eldoniĝas ankoraŭ Cirkule­ro kaj Oficiala Informilo. La "Radio-­Club E-iste de France" eldonas de 1930, redaktita de la fervora kaj lerta H. Favrel en Parizo, Radio-E en fran­ca kaj E-a lingvo (16-28 p. 24x16) La sama klubo eldonas de dec. 1932 aŭt. SOS, redaktata de E. Houzé en Dunkerque. Similan monatan bulten­on eldonas de majo 1931 radio-amik­oj ĉe la Brita E-Asocio nomita Tra La Poŝto, kaj de nov. 1931 W. Krzysz­tofowicz en Bydgoszcz sub la nomo Int. Radio-Servo por Polujo neregule, aŭt.

        Kiel sciencajn gazetojn ni devas an­koraŭ mencii: Grafologia Revuo, Bar­celono; La Int. Societo de Skrib- kaj Libro-Scienco, Dresden, nur unu prov­kajero en 1929; de dec. 1928 Amikeco de la Rotaris E-Amikaro; Politika So­ciala Revuo, Paris; estis intencate el­doni ĝin kvaronjare, sed ĝis febr. 1934 aperis nur la provn-ro (julio 1932) kaj la unua n-ro (marto l933) kun IV+80 p. 25x17 kun bonegaj artikoloj pri ĉiaj problemoj de la socia vivo.

        Plua fako de la scienco estas la M e ­d i c i n o : La int. interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas pre­cipe grava por la kuracistoj. Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Int. Revuo Medicina en E, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko da abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-­ro Mikolajski en Lwöw komencis aldoni al la pola medicina gazeto Glos lekarzy E-an folion Vocho de Kurac­istoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li mem­starigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉo de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Augsburg 1910 komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwit­zer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu of. org. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan of. org. Int. Medicino. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liber­kore forlasis la eldonon de Int. Medi­cino jam post la dua n-ro, kiam li vi­dis, ke oni per ĝi ne povas gajni tre­zorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en E-ujo, ke sperta, se­rioza kaj trankvila laboranto estis sub­premata de fanfaronulo kaj fine am­baŭ pereis.) Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldo­nis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis kom­enco de la milito Oficiala Bulteno de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivka­pabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Ku­racisto ka komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule ap­eris de okt. 1912 ĝis junio 1914. Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapest riskis denove akcepti la eldonon de Int. Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis of. org. de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lille (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la re­daktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. - Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en di­versaj landoj En Rusujo unue kun­iĝis kvanto de kolegoj por fondi la "Tutruslanda E-a Kuracista Societo", kiu de junio 1911 ĝis komenco de la milito eldonis propran Bulteno. En ju­lio 1924 G. Georgiev en Bulgarujo el­donis Medicina Heroldo. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la ja­panoj estis ankaŭ tre viglaj sur la me­dicina. Precipe E-aj grupoj en univer­sitatoj eld. aŭt. gazeton, kiel ekz. Me­dicino (Osaka) Psikiatrio; Psikologio kaj Neŭralogio (Tokio); Psikio (To­kio); Nia Bulteno (Nogaya); Bulteno de M. E. S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en jap. kaj E lingvoj 26x19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar ka­jeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. ­El la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910-11 kaj Far­macio & Ĥemio (Tojama) 1924-25.

        P e d a g o g i o. Gajni la instruistojn por iu movado estas tre grava pro la influo, kiun oni gajnas per ili je la in­fanoj. La unua gazeto estis la hisp. La Educacion La Edukado en Almeria, kiu aperis en hisp. kaj E lingvoj. La eldonon depure pedagogia gazeto oni jam priparolis dum la UK 1907, sed nur en nov. 1908 du entuziasmaj E-­istoj en Bystĝice-Hostŭn, la instruist­oj Èejka kaj Krumpholc, eldonis la unuan n-ron de Int. Pedagogia Re­vuo. Pro financaj kaŭzoj ĝi devis ĉesi en la fino de 1910. En 1912 Jan Ja­cobs en Antverpeno reprenis la eldono­n, plenumis ĝin ĝis julio 1914 kaj re­eldonis ĝin post la milito de aŭg.-sept. 1921-junio-julio 1922. IPR estis or­gano de la Int. Asocio de Instruistoj, kunigo de burĝmoderaj instruistoj. Post la milito eniris ankaŭ en la vic­ojn de la instruistaro la ideoj de pro­letaro kaj de klasbatalo kaj multaj eks­iĝis el IAI por fondi TAGE. Tiujn ideojn esprimis la gazeto Novaj Tem­poj. En jan. 1927 ĝi akceptis la titolon Int. Pedagogia Revuo, kiun ĝi havas ankoraŭ hodiaŭ. De tiu tempo la gaz­eto estas plie faka gazeto kaj forlasas la akran klasbatalan programon. Por disvastigi la klasbatalajn ideojn tra la tuta tero, Boubon en Orleans eldonas de febr. 1925 Tutmonda E-ista Pedagogia Servo. Rusa pedagogia gazeto en Ĥarkov eldonas de jan. 1926 re­sumfolion La Vojo de Klerigo, kiu havis dum kelka tempo ankaŭ fran­can kaj germ. aldonojn tradukitajn laŭ la E-teksto. La n-ro de jan. 1931 havis la titolon Komunisma Klerigo. Por in­formi pri la sovetaj ideoj kaj disvastigi ilin, oni eldonis en Moskvo de majo 1929-majo 1930 Soveta Pedagogia Revuo, kiu poste fariĝis Soveta Peda­gogia Biblioteko. - Krom tiuj gravaj gazetoj ekzistas ankoraŭ sciigoj de ligoj, kiel ekz. Vereinsmitteilungen, E-Vereinigung deutscher Lehrer; E­Vereinigung Sachsischer Lehrer; Bul­teno de SIEF (Sveda Instruista E-Fe­deracio).

        Literaturo kaj arto. Granda estas la aro de tiuj ĉi gazetoj kaj mult­aj valoraj estas inter ili, sed la viv­daŭro ĝenerale estis nur mallonga. La sola el la antaŭmilita tempo, kiu re­aperis post la milito, estas Marto; ĝi (unue kiel La Marto) aperis de nov. 1910 ĝis komenco de la milito, rea­peris 1922 kaj ĉesis dec. 1933 post finiĝo de la 17-a jaro. La Revuo daŭ­ris dum 8 plenaj jaroj, kaj ĝi certe aperus ankoraŭ hodiaŭ, se la milito ne estus veninta. Literaturo (Londono) aperis dum 7 jaroj, La Vagabondo dum preskaŭ 7, Lit. Mondo dum 6½ (la plej grava lit. revuo post la milito), Eĥo E-ista dum 6, La Nova Epoko, kiu havas jam 3 epoko n, dum entute 5, Tra la Mondo dum 3½, Samideano ĉiumonata (bele ilustrita per mankolo­rigitaj jap. bildoj) 2 jarojn. Ĉiuj aliaj aperis nur pli mallonge, mi nomas: Hispana Revuo, La Bela Mondo, La Duonmonata, Universo, Literaturo (Malmö), E-ista Voĉo (Jaslo) Samid­eano, Tutmondo E-a (Stuttgart, 3 n-­roj), Bibliografia Gazeto (kiel daŭ­rigo aperas Lingvo Libro, organo de AELA), kaj E-a Mondo (Hannover), kiu volis fariĝi la daŭrigo de La Revuo, sed jam ĉesis post la unua n-ro. La saman sorton havis E-Roman-Ga­zeto, kiun F. Ellersiek provis eldoni en julio 1933. La rusoj revivigis en apr. 1932 la malnovan La Nova Epoko per La Nova Etapo. Ni devas mencii ankoraŭ Nia Informilo de Isosek kun bonaj verkaĵoj kaj tradukoj de la lernantoj mem. Diversaj alispecaj gazetoj havis lit. aldonojn kiel ekz. Lingvo Int., Èasopis Èeskŭch E-istù, Germa­na E-isto, HDE, k. a.

        K o m e r c o. Jam en febr. 1907 ape­ris en Frankfurt a. M. Eksport-ĵurnalo 16 p. 31x23 kun multaj anoncoj (grandaj kliŝaĵoj), sed restis la sola kajero. En jan. 1909 E. M. Pope eldonis en Chicago Export E-ist en angla kaj E lingvoj, sed kvankam li jam en julio de la sama jaro devis ĉesigi la eldon­on, li denove eldonis ĝin en 1922-24. Tre bonan Int. Komerca Revuo-n ape­rigis en sept. 1919-aŭg. 1922 d-ro H. Unger en Zürich kun bonegaj eko­nomiaj artikoloj kaj precipe propagandante la diversajn foirojn. Serioza kaj iom laborante kun gajno estas la Komercista E-Unio en Dresden, kiu eldonis de febr. 1927 KEU-Informilo, kiu hodiaŭ nomiĝas La Komerco. Ape­ris ankoraŭ 5 aliaj gazetoj.

        P r o f e s i o j. Pro la ĉiam pli kaj pli internaciiĝinta krimularo la p o l i ­c o devus havi la plej grandan intere­son je interpopola komprenigilo. Tion frue ekkonis A. Marich en Budapest, kiu eldonis jam en sept. 1908 Polica Revuo. La E-isto en Leipzig havis en 1911 aldonon Polica E-isto. Post la milito Marich fondis Tutmonda Po­lica Ligo-n kaj de apr. 1922 ĝis majo 1928 eldonis gazeton La Policisto. Sed li ne sukcesis kunigi la tutan int. mo­vadon pro sia aŭtokrata kaj diktatora maniero, bankrotis ĉio de li fondita kaj en 1930 fondiĝis Int. Polica Ligo, kiu uzis kiel organon E (UEA), kaj de jun. 1933 lnt. Polica Bulteno (kun la sama titolo aperis gazeto ankaŭ de apr. 1911 ĝis jul. 1924).

        La oficistoj de la p o ŝ t o ne agis mal­pli vigle. Dresdena E poŝtunuiĝo eldo­nis de majo-dec. 1910 aŭt. Poŝta E-isto, kiu en jan. sept. 1911 fariĝis parto en La E-isto (Leipzig) kaj de okt. 1911 ĝis komenco de la milito memstara kaj organo de la ILDEPO, kiu post la milito nomiĝis ILEPTO. En okt. 1922 eliris La Interligilo de l' PTT, kiu ricevis la gvidadon de la poŝta movado, je kio ankaŭ Marich ne povis ion ŝanĝi per sia Ligo de Ordo, en kiu li volis kunigi ĉiujn "ordajn" oficistojn (polico, poŝto, fervojo, ĵur­nalistoj ktp.) kaj ties organo estis la jam citita La Policisto, kiu ricevis por tiu celo multajn specialajn aldonojn.

Tria profesio estas tiu de la f e r ­v o j o, kiu pli konforme laboris kaj havis la asocion IAEF kun la organo Fervoja E-isto kun kiu unuiĝis en jan. 1913 la Germana Fervoja E-isto. Post la milito la asocio restariĝis kaj la ĵus menciita Ligo de Ordo ne povis in­flui ĝin. Ĝia nova organo estis Fervoja E-isto poste La Fervojisto, krom kiu aperis ankoraŭ represoj el E (UEA), Oficiala Informilo. Specialaj landaj bul­tenoj eliris en Germanujo, Hispanujo, du en Japanujo, Svisujo ktp.

        Kiel profesiaj gazetoj aperis plue: La Barbiro, La Publikoficisto, La Ĵur­nalisto, La Bankoficisto ktp.

        S t u d e n t o j. Kvankam en kelkaj landoj, kiel ekz. Germanujo, Hunga­rujo (La Pioniro) kaj Bohemujo (Stu­dento) la E-a studenta movado bone ekfloris en diversaj jaroj, la int. mo­vado ne progresis. La en 1909 fondita "Ĉiostudenta Asocio" eldonis de 1910-12 Gestudentaj Interesoj. Krom ĝi ekzistis "Universala Studenta Unio" kun organo La Tribuno (Utiel, Hisp). Provoj revivigi la movadon post la milito ne sukcesis.

        B l i n d u l o j. Estas konate, ke la blindulo legas per la Braille-punkt­skribo, kies produktado estas treege multekosta. Do estas nature, ke preci­pe en la lingvoj kun malmulte da uz­antoj, ne ekzistas multaj libroj en Bra­ille-skribo kaj oni komprenos facile, ke per la interligo de E tiu malfacilaĵo malaperos. Tion komprenis jam tre ­frue prof. Cart, kiu jam de majo 1904 fondis E-a Ligilo en Braille-skribo, aperanta monate ĝis hodiaŭ (nur interrompita dum la milito 1416-19) kaj de jan. 1913 eldonita de Harald Thilander en Svedujo. Nur por Sve­dujo Thilander eldonis E Folket poste Nordisk-E Tidning. En Germ. aperis 1913 Lingvo Int. (en blindulejo en Pa­derborn) kaj de sept. 1922 aperas en Kolonjo Blinda E-isto. En Praha el­iras de jan.1920 kiel aldono al bohe­ma gazeto Zora kaj de jan. 1922 memstara Aŭroro. En 1926 aperis Int. Radio Revuo ankaŭ en Braille-skribo kun desegnaĵoj. En 1925 oni fondis apartan gazeton, neregule aperantan, por informi, klarigi kaj interesigi la vidantojn pri la blindula afero: Ligilo por Vidantoj.

        J u n u l o j. La unua gazeto estis Juna E-isto. Sekvas por la franca federa­cio Juneco (Parizo), por la Tutmonda Junula Asocio Junula Parolo (Magde­burg) kaj en Nederlando La Estonto. En 1920 estis fondata 1a unua vivpova junula unuiĝo Universala E-a Asocio Junulara, hodiaŭ nomata Tutmonda E­Junulara Asocio, kiu eldonis E-ista Junularo-n. Post ĝia malapero oni pro­vis per Juna Samideano, poste Juna E-isto (ambaŭ en Krakovo) krei no­van organon de la asocio, sed sen suk­ceso. Menciindaj estas ankoraŭ E-ista Junularo (Vieno, Kornfeld), Juneco (Oppeln) kaj bela, bone ilustrita ga­zeto por infanoj La Etulo. Specialan klason formas la skoltoj. Tuj post la fondo en 1918 la Skolta E-ista Ligo havis parton La Selo en la angla gazeto Brown &.White, eldonis en 1921-22 propran bultenon Skolta E-ista Ligo kaj akceptis en julio 1926 la ga­zeton Skolta Heroldo de pastro Ram­boux en Parizo, kiun ili anstataŭis en sept. 1931 per Skolta Bulteno (Lon­don). La hungaroj eldonis por la ĵam­boreo aŭt. Cirkulero kaj Tendara He­roldo. Por la "Tago de Bonvolo" (18 majo) oni eldonis en 1933 krom la na­ciaj unufoje ankaŭ E-an eldonon de La Junularo kaj la Mondpaco.

        Laboristaj kaj klasbatal­aj. En 1906 fondiĝis Tutmonda Labora Societo, kun organo Laboro. Pres­kaŭ samtempe eliris Rondiranta Fo­Iio por la kreado de Tutmonda (poste: Int.) Socia Revuo, kiu en jan. 1907 fariĝis Int. Socia Revuo. UEA fondis en 1911 specialan laboristan fakon kaj donis al E specialan aldonon Laborista Bulteno. Tuj post la milito la franca gazeto Le Travailleur E-iste havis rub­rikon kaj poste aldonon en E: E-ista Laboristo; en febr. 1920 ĝi fariĝis memstara, por akcepti en okt. 1921 la titolon Sennacieca Revuo, aperante monate kun la formato 30x22. De okt. 1923 ĝi havis sub la sama titolo lite­ratur-sciencan aldonon kun la formato 23x14, kiu estis la daŭrigo de La No­va Epoko (Moskvo). En okt. 1924 ĝi akceptis la titolon Sennaciulo kun for­mato 32x23 kaj oni daŭrigis la aldon­on memstare sub la titolo Sennacieca Revuo kaj kun la malgranda formato de 23x14 enhavo: Literaturo-Scienco-­Pedagogio) ĝis sept. 1928, por reak­cepti de okt. 1928-febr. 1933 la titol­on La Nova Epoko kaj de marto 1933 denove la titolon Sennacieca Revuo (31x23). Sennaciulo aperis ĉiusemajne ĝis jan. 1932, dusemajne ĝis jan. 1933 kaj de febr. 1933 monate; ĝi havas monatan aldonon La Lernanto. Spite la devizo "Proletarioj tutmondaj unu­igu vin", regis granda disigo kaj be­daŭrinda kontraŭbatalo. Ni vidas tion jam el la gazetoj: antaŭ la milito Int. Socia Revuo kunigis ankoraŭ ĉiujn la­boristojn (krom kelkaj malgrandaj grupoj kiel ekz. la anarkistoj ktp.), sed post la milito ĉio ŝanĝiĝis. Krom la cititaj SAT-gazetoj ni trovas nun: Service de la Presse (eldonita en nov. 1924-33 tute en E aŭt. de la Int. Aso­cio de la Laboristoj) kaj Libera la­boristo (de la Tutmonda Ligo de E-­istaj Senŝtatanoj en aŭg. 1925-aŭg. 1931). La ĵus citita asocio kaj ligo ku­niĝis en 1932 kun la anarkistoj en la Int. Laborista Asocio kaj eldonis E Revuo. Plue mi citas: Informservo (de Anarkista Junulara Internacio), Internaciisto (de SAT-opozicio poste In­ternacio de Proleta E-istaro, inspirita de la rusoj) aperanta en Berlino kaj post la germ. reĝimŝango en Moskvo sub la nova titolo Sur Posteno, La An­arkisto (Tokio), I. S. K. (Internacio de Socialista Kunlaboro, kun bonegaj artikoloj pri socialismo, ekonomio ktp.) daŭrigata post marto 1933 per La Kritika Observanto (Malakoff, Francujo), Cirkulero (de Socialista Frakcio), Ĉirkaŭ la Globo poste Sen­naciista Bulteno (aperanta en New York) kunigita en jan. 1933 kun la germ. Sennaciista Bulteno (aperanta eu Stuttgart), kiu poste estis translokata al Pilzeno, Proleta Studanto, Faj­rero. Menciindaj estas ankoraŭ la Pro­leta E-Korespondanto, kiu aperis en multaj lingvoj kaj volas doni materi­alon al la nacia gazetaro.

        Religio. La katolikaj gaze­toj okupas la unuan lokon kaj plej unue Espero Katolika, kiu aperas de dec. 1902 ĝis hodiaŭ (interrompita dum la milito kaj kelkfoje dum la ekono­miaj krizoj, kiu kaŭzis, ke IKUE eld­onis de 1923-25 Komunikoj-n. Post la milito la katolika movado disiĝis kaj fondiĝis Internacio Katolika kun Katolika Mondo kaj La Juna Batal­anto. Tre bona kaj ampleksa estis Ka­tolika Revuo (Hungarujo), Katolika Vivo kaj La Eklezia Revuo, (anglikana, gazeto, kiu akceptis kontribuaĵojn ankaŭ pri aliaj kristanaj eklezioj).

        En la evangelia, p r o t e s t a n t a ktp. movadoj la nomo de P. Hübner estas de la komenco ĝis hodiaŭ ligita kun la gazetaro. Li eldonis en 1906 aŭt. germ. bultenon Monatlicher Abendanzeiger, al kiu li donis en junio 1907 E-aldonon, kiu fariĝis en febr. 1908 E en la Servo de la Dia Regno kaj de jan. 1909 Dia Regno; ĝi ĉesis aŭg. 1914, estis en 1921-22 parto en Kristana Espero (Finnlando), denove memstara en 1923-24 kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ. Ĝi estis of. org. de la Kristana E-ista Ligo Int., kiu parte ankaŭ eldonis Informilo-n. La fama ga­zeto European Christian Endeavour akceptis apud la angla lingvo en majo 1908 ankaŭ E-n kaj nomiĝis Eŭropa Kristana Celado.

        De parencaj (teozofiaj, psikistaj, liberpensulaj kaj similaj) gazetoj aperis: Teozofia Revuo, Espero Teozofia, Revuo de E-a Psikistaro, Okultismo, La Spiritisto, Kristana Revuo, La Nov­Salem-Lumo, Novspirito, La Budhis­mo, Kristana Servado, Renkonte al la Suno (Mariavita sekto en Poluo), Atestado La Vojo (kunigo de Biblia Tradukisto kaj Libera Penso) kaj Liberpensulo.

        P a c i f i s m o. La animo de ĉi tiu movado estis la kapitano K. Moch en Parizo. Li eldonis Espero Pacifista. Plue aperis Semo (Barcelona), Inter­mita Sciigo, La Federacio de la Mondo kaj La Militrezistanto, kiu aperas de okt.1923 ĝis hodiaŭ.

        Stenografio. La Revuo Int. de St. aperinta jam en 1904 volis publikigi la valorajn sistemojn el ĉiuj landoj (Groote, Scheithauer, Duployé Stolze-Schrey). Estis tute klare, ke tiu  entrepreno en tiu tempo ne povis sukcesi, do aperis nur du n-roj. Plue: Flugila Stelo (Stolze-Sehrey), Fluganta Stenografiisto (Stolze-Schrey), Fluganta Skribilo (nov. 1913 ĝis hodiaŭ, Duployé), Int. Stenografio (Gabelsber­ger), Flugila Plumo Stolze-Schrey), Int. Stenografiisto, of. org. de la IAES (de aŭg. 1923 ĝis hodiaŭ), Tutmonda Intersteno kaj Multlingva Intersteno (ambaŭ en Duisburg febr. 1930 ĝis hodiaŭ), La Int. Groote-ano.

        K o l e k t a d o. Oni ne bezonas ak­centi, ke por la kolektado helplingvo estas plej necesa. Tion komprenis unue la gazeto Schweizerpost, kiu en 1909 akceptis la titolon Monda Poŝto ak­ceptante samtempe E-n; ĝi aperas an­koraŭ hodiaŭ. Plue estas rimarkindaj: La Unuiĝo de la Bibliofiloj, Tra La Filatelio Sciiganto (Budapeŝt), la di­versaj organoj de la Int. Klubo Universo: La kolektanta E-isto kal Uni­verso, Interŝanĝa Bulteno (aldono al E, Ĝenevo), Bibliografio (Davidov), E-is­ta Filatelisto, Orange-Poste poste Batavo-News, Ko-Fi-Nu-Ko, Amikeco, La E-Kolektanto, Radio de Filintern (of. org. de "Filatelista Internacio", kiu intencis, unuigi la proletariajn filatel­istojn), Kolektanto, Int. Arĥivo (Tep­litz), E-Korespondado (Breslau), Fila­telista Adresaro poste Tutmonda Ko­lektanto (organo de TAK) kaj La int. laborista filatelisto (Vieno).

        S p r i t a ĵ o j. La unua kaj ĝis nur plej bela kaj plej bona spirita gazeto estis La Spritulo, kiu aperis grandfor­mate dum tri plenaj jaroj. Simila estis Jen, sed daŭris nur unu jaron, La ridetanta E-isto nur duonan jaron kaj unu n-ro aperis nur de Moderna Hu­moro, La Pulo kaj E-Spritulo. Speci­alaj gazetoj estas tiuj, kiuj ŝerce kriti­kas la E-istojn aŭ okazintaĵojn en la grupoj kaj en E-ujo: La Konfidencu­lo, Jen (Zürich), La Vero kaj ankoraŭ hodiaŭ aperanta La Pirato.

        I n t.  U n u i ĝ o j. La ĉefa de ĉi tiuj, iu precipe nuntempe havas la plej grandan signifon, estas UEA. Ĝi akc­eptis kiel of. org. en 1908 la jam de junio 1905 aperantan gazeton E (Jour­al), kiu multe ŝanĝis la formaton kaj havis dum longaj jaroj multajn aldono­jn, bultenojn, kiujn mi parte jam menc­iis en la diversaj ĉapitroj Nemenciitaj estis ĝis nun: Virina Bulteno kaj Anonca Bulteno. Plue UEA eldonis: Oficiala Bulteno kaj Cirkuleraj Leteroj. Ankaŭ kelkaj distriktoj eldonis proprajn periodaĵojn: Teritoria Tribu­no (ĈSR), Teritoria Bulteno kaj Ofi­ciala Informilo (ambaŭ Jugosl.), Cir­kulero de la nederlandaj UEA-delegi­toj kaj same: -membroj.

        De kulturaj movadoj estis el­donitaj: Espero, Homaro Oficiala Bulteno de L'Unio Satziokrata (Brazi­lo kun iom ŝanĝita E), Monista-Sa­mideano, La Unuigita Tuthomaro (jan. 1919 ĝis hodiaŭ), Ora Epoko E-ista, poste La Ora Epoko (aperas ankoraŭ hodiaŭ), La Kolportisto kaj La Rozul­nata Kruco poste kunigitaj al Inter Ni, poste Kristana Servado, La nova tago (bahaa), Oomoto kaj Oomoto Int. ku­nigitaj en jan. 1933, Nova Ekonomia Politiko, Nova Kulturo kaj Frateco (Bulg.), Revuo Kultura (Jap.), Baha­ismo kaj E (Persujo), Konsolo, Etno­grafia Revuo (of. org. de Int. Ligo Frateco, Utrecht, Marich), Vegetara­na, La Bontemplano, La Int. Absti­nenta Observanto, Universala Unuiĝo, Verda Kruco (E-ista Tabakkontraŭula Asocio).

        Plue la jenaj korporacioj: I. C. K.: Cirkulero, Int. E-Servo, Int. Gazetara Servo. - Int. Federacio de E-istaj Trafik- kaj Transportlaboristoj: Cir­kulero. - Int. Transportlaborista Fe­deracio: Komunikoj por la Gazetaro. Int. Laboroficejo (Ĝenevo): Inform­servo, Bulteno (aldono al ,E'), ­Int. Cseh-Instituto de E (Den Haag), "Bulteno", "Konversacia Gazeto" kaj de jan. 1932 la monata "La Praktiko".

        K o n g r e s o j. Ekzistas tiom multaj kongresgazetoj, ke indas noti nur la plej valorajn: "Kongresa Gazeto" (4-a UK), "Revuo de la Kongresoj kaj Pa­roladoj", poste "Int. Revuo de la K. kaj P." (ekspozicio en Bruselo 1910), "Kongresa Gazeto" (7-a UK), "Gazeto de la Deka Kongreso", "Kongreso" (Unua Skandinava Kongreso 1918) "La XIII-a" (1921), "Boletin del 2-a Congreso de E-istas Ibericas" (Bilbao 1924), "Kongresa Bulteno" (16-a UK), "La Gazeto de la XXIV-a". La gazeto de kelkaj kongresoj estis aldonoj de "E".

        Diversaj gazetoj. Pri "Revuo Int.", tiu valora kaj bela gazeto, kiu jam post la 5-a n-ro devis morti, oni legu detale en BIL. Sekvas "Revuo Universala", "E-a Abelo" (multaj ka­jeroj kun tre diversspecaj temoj, ekz.: aeorologio, friula popolo, urbpriskri­boj, komerco ktp.), "E-a Int. Revuo", "Verda Stelo Int.", "La Propagandis­to", "La Kroniko", "Vekiĝo", "Politi­ka Malliberulo", "Telegramo", "Fun­damento" (organo de "Parkurbo E" en München), "Varietea Mondo", "In­formilo" (Moskvo), "La E-isto" (or­gano de E-a Universitato Popola), "E Triumfonta", kiu poste nomiĝis "He­roldo de E" (unu el la plej gravaj E-gazetoj) kun multaj aldonoj, "Nova Eŭropo" (Praha), "Nova Tagiĝo" (or­gano de la Int. Rondo E-ista ĉe la Sekr.-ejo de la Ligo de Nacioj), "E-io", "Nova Tempo" (Vieno), "Por la In­diĝenoj", "La Lumturo", "La E-a Ga­zeto" (ĉiusemajna, Amsterdam), "Libero", "Verda Stelo" (eld. de HDE), "La Inventisto" (blukopioj de elpen­saĵoj), "USE-Eĥo".

        Nombro de la E-gazetoj ĝis l929 laŭ BIL estas 689; tiu ĉi nombro en­havas ankaŭ la tute negravajn, efem­erajn gazetojn, sed ne la unuope ape­rintajn, neregulajn manskribitajn kaj similajn gazetojn aŭ foliojn.

        N o t o. Pri la iom gravaj gazetoj v. apartajn rubrikojn laŭ aboca vico. Kro­me l. BIL, p. 305-354 kaj "Katalogo de la E-a Gazetaro" de Takacs, revizi­ita kaj kompletigita de Tarnow, (nun sub presado). P. TARNOW.

        GEA. Germana E-Asocie. (v. Ger­manujo).

        ­Geedziĝoj E-istaj. Inter samnaciaj E-istoj, plej ofte anoj de la sama E-­grupo, okazas ofte geedzaj interligoj. Sed tio estas kutima maniero trovi geedzan paron; kio ne bezonas apart­an esploron. Pli interesaj estas tiuj ge­edziĝoj, kiuj okazis inter diversnaci­anoj pere de E, aŭ kiel sekvo de ko­respondado, aŭ kiel tiu de kongresa renkontiĝo. La "kolektadon" de tiuj E-­istaj geedzoj komencis L. Kökény, daŭrigis E. E. Yelland, per kies multaj klopodoj sube troviĝas informoj pri 56 geedzoj. Laŭ la ricevitaj respondoj la granda plimulto de la geedzoj uzas E-n kiel familian lingvon. Kelkaj pro­blemoj postulas apartajn esplorojn, ekz. ĉu la infanoj lernas E-n kiel unuan lin­gvon kaj kiujn E-ajn vortojn ili kreas, kiajn "spontanee" estiĝantajn formojn uzas la geamantoj, ktp. E kiel "edz­peranto" povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la "­praktika valoro" de E.

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Edzo                                       Edzino                         Jaro kaj loko de geedziĝo:

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Andersson K. G.                     Aak Anastazia             ?          ?

            sveda                                      estona

 

Blaise Paul                               Jones Margaret                        1910, Liverpool          

            belga                                       angla

 

Blinov Eŭgeno              Maitinsky Klara                       1931, Moskva

            rusa                                         hungara

 

Chomette Charles                    Van der Veken Germaine        1929, Antwerpen

            usona                                      belga

 

Della Savia Giovanni    Mandel Blanka            1927, Budapest

            itala                                         hungara

 

Ditrichstein Viktor                    Peyrard Juliette                        1929, Lyon

            hungara                                   franca

 

Egg Alfred                               Wells Jennie                            1922, Basel

            svisa                                        angla

 

Eriksson Henri             Rubay Piroska             1932, ?

            sveda                                      hungara

 

Evstifeieff                                            ?                                  ?          ?

            rusa                                         hungara

 

Faulhaber Frits             Èiškovská Evja                       1926, Amsterdam

            nederlanda                               ĉeĥa

 

Fransen W.                             Hitzler Christine                       1931, Valkenswaard

            nederlanda                               germana

 

Friis Lorenz                             Cor Lignian                             1930, Amsterdam

            dana                                        nederlanda

 

Giesen Alois                            Boijadjieva Sonja                    1930, Rusĉuk

            germana                                  bulgara

 

Golachowski A.                       Kiere Albertine                        1930, Lida (Pola)

            pola                                         belga

 

Hague                                     Samson Paule              1933, ?

            angla                                       franca

 

Haider Haver                           Castellvi Palmira                      1933, Barcelona

            germana                                  hispana

 

Hamvai Janos              Kurbatova Olga                       1933, Budapest

            hungara                                   estona

 

­Hansen Th. Knud                    Gerisch Hildegard                    1928, Auerbach

            dana                                        germana

           

Huber Ferd. Peter                   Thomson Mary D.                   1927, Habana, Kubo

            aŭstria                          skota

 

Janson Martin B. E.                 Ungam Meta R.                       1933, Tallin

            sveda                                      estona

 

Jackson-Coleman Stanley        Schönau Muzza                       1926, London

            angla                                       hungara

 

Jakubek Frantiŝek                   Pirts Milda                               1932,   ?

            ĉeĥa                                        latva

 

Jochmann Rudolf                     Spasova Dafinka (+)                1929, Langenau

            ĉeha                                        bulgara

 

Kataszek Gustav K.                Laffield Gertie              1928, London

            pola                                         angla

 

Kerr Kenneth C.                     Tordoff Eliz                             1915, Bradford

            skota                                       ?

 

 

Kopecky                                 Robinson Effie             ?          ?

            ?                                             angla

 

Krestanov Ivan H.                               ?                                  ?          ?

            bulgara                                    germana

 

Langlet Valdemar                    Blomberg Signe (1921 +)        1899, Abo

            sveda                                      finna

 

            "           "                      Borovko Nina              1925, Stockholm

                                                           rusa

 

Maier Wilbelm             Bevel Alice L.              1929, Frankfurt a. M.

            germana                                  belga

 

Major József                           Sampson Cecillia                     1926, Paris (eksedziĝis)          

            hungara                                   angla

 

Malmkvist Artur                      Janson Ksenja             1933 (?), Ljugara

            sveda                                      estona

 

Morariu Tiberio                       Anderson Lizzie                       1931, Stockholm

            rumana                        sveda

 

Moseley William                      Ozols Elza                               1930, London

            angla                                       latva

 

Mŭller Trygve              Mann Hertha                           1926, New-York

            norvega                                   germana

 

Neyer Maurice            Kneisl Irma                              1932, Budapest

            belga                                       hungara

 

Nix John L.                             Herix                                       ?          ?

angla                                                   belga

 

Novosad Martin                      Laban Azraela             1933, ?

            ĉeĥa                                        germana

 

Parrish Donald E.                    Grave Poula E.            1912, Kopenhago

            usona                                      dana

 

Pettersson Folke                      Prostova Nina              1932, Eskilstuna

            sveda                                      rusa

 

Reim Kristoph Ferd.    Chlumsky Antonie                   1927, Tallin

            estona                                     ĉeĥa

 

Rosner Robert             Mizzi Nejedly              1926, Osseg (Ĉeĥ.)

            germana                                  ĉeĥa

 

Schäpcr Hans                          Hewitson Mabel                      1928, Blackburn

            germana                                  angla

 

Staritsky D.                             Sevenhuysen N.                       1924, Holando

            rusa                                         holanda

 

Strasser Robert                       Melis Maria Chr.                     1923, ?

            germana (?)                             holanda

 

Stromboli Alfred                      Vandenkerckhove Maria         1912, Antwerpen

            itala                                         belga

Taylor Frank V.                       Hughes Adelaide E.                 1924, Kurri-Aŭstralio

            angla                                       aŭstrala

 

Thilander Harald                      Järvanppä Varma                    1928, Stocksund

            sveda                                      finna

 

Todd William               Hugai Julia                               1929, Gyöngyös

            angla                                       hungara

 

Tunbn Karl                              Rammi Olga                            1932, Holvandi

            sveda                                      estona

 

Vajda Viktor                           Salamon Klara             1925, Roubaix (Franc.)

            hungara                                   austra

 

Virkkala Ilmari             Anner Selma                            1925    ?

            finna                                        germana

 

Whittaker J. W.                       Dehornois Raymonde   1932, Villeneuve

            angla                                       franca

 

Witlin F.                                  Lapp L.                                   1933,   ?

            pola                                         franca

 

Yelland Ernest Edward            Suĵadinoff Theresa                   1921, London

            angla                                       rusa

 

Zapater Baldomero                  Chalmot Henriette (+)  1910, Barcelona                     

            hispana                        nederlanda

                                                                                                          E.E. YELLAND

-------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

        Geier (gajer) Peter K., aŭstro-ger­mano. Vivis en Graz kaj mortis kiel soldato en 1914. En 1908 kunfondis en Graz int. klubon "Junaj E-istoj".

        Gelger Henrik, hungaro, komerc­isto. Nask. en 1892 en Budapest, mortis 20 okt. 1918. Red. kelkajn ja­rojn "H-landa Informilo", "Verda Radio", kaj "H-lando". Kelkaj origi­nalaj poemoj, tradukaĵoj.

        GEL: Germana E-o Ligo (en Ĉeĥ­oslovakujo).

        Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par­toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: dekla­racio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon­gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me­morfesto.

        Geoghegan (gjaĥagan) Richard H., irlandano, stenografiisto pens. en Alaska. ( Usono). Nask. 8 jan 1866. Studis la filologion en Oxford, Ang­lujo, 1883-87, kie li estis univ. pre­miato en la ĉina lingvo. Servis en la fako de fremdaj aferoj de la japana regnestraro 1893-1900; agis kiel brita konsulo en la ŝtato Washington, 1900-01; ŝtata stenografiisto en Alaska, 1902 kaj poste. La unua pioniro de E inter la angle parolantaj popol­oj. Korespondis kun Z jam en nov. 1887 (N-ro 264 en la ZA). Lia unua korespondanto estis Grabowski, la dua Wahl, multe korespondis anko­raŭ kun Einstein, Meyer, Libeks, Fredbärj, Bogdanov, Costa-e-Almeida, Cohen-Ganouna, Marignoni, Ostrov­ski, Kofman, Beaufront, Lemaire, Be­auchemin, Phillips, Casal, Popov, Lengyel ktp. La unua, kun kiu li pa­rolis E-e, estis Trompeter, kiu vizitis lin en Eastsound en la 1890-aj jaroj. Per brulego en 1904 li perdis ĉiujn leterojn ricevitajn de Z kaj aliaj am­ikoj de la pratagoj, samtempe pereis plena kolekto de ĉiu libro kaj gazeto en kaj pri E aperinta ĝis tiu epoko. Ĝis la nuna momento li konservas aktivan intereson por E kaj ĝin propagandas. Tradukoj : Dr E-s Int. Language (Bibl. de LIE N-ro 5. 1889); Compiete Instruction Book (1895 kaj 1889); New Words on the Int. Language (Bibl. N-ro 98)

        Geometrio Absoluta. Verkis C. Vö­rös, eld. Kokai. La titoloj de la tri volumoj: Elemento de la GA., 1911, 106 p.; Analitika G. A, unua parto, La Ebeno Bolyai-a, 1910, 134 p.; Analitika G. A., dua parto, La Spaco Bolyai-a, 1912, 200 p. Gravaj scienc­aj verkoj, tre kuraĝe aperigitaj.

        Georgo Dandin. Komedio de Mol­iere, el la franca trad Z 1908, 51 p., dua eld. 1924. "En kelkaj lokoj, spertulo en lingvaj demandoj penus alimaniere E-igi pensnuancojn, sed ĝenerale oni devas konfesi, ke Z tradukis precize kaj ĉefe ĉiam tre kompreneble." (G. S., ,E', 1924, p: 124)

        Georgov Ivan A, bulgaro d-ro, univ. prof. de filozofio. En 1906 pre­zentis al la B. publiko la taskon de la Delegacio, verkis artikolon. Poste estis influita de la idista movado.

        Germana Esperanto-Centro v. Fried­rich Ellerslek G. m. b. H.

        Germana E-isto. Kvankam La E-­isto (Nürnberg) en siaj unuaj tri n-roj (sept.-dec. 1889) kaj Der Deut­sche E-ist (aldono al Revuo Int. en Bystĝice-Hostŭn, nov. 1902-jan. 1903) enhavis germanlingvajn partojn, tamen la unua prop. gazeto por Germanujo estis GE, la sola E-a gazeto el tiuj fruaj tempoj, kiu ĝis hodiaŭ tute regule aperas. GE devenis el la pure propagandaj "E-istische Mitlei­lungen, E-al Sciigoj, Organ der E-isten Gruppe Berlin", red. Jean Borel, eld. kaj presejo Möller & Borel, Berlin" entute 10 n-roj. de febr.-dec. 1904 kun 56 p. 24x16. En jan. 1905 la ti­tolo ŝanĝiĝis en "GE, E-aj sciigoj por germanlingvanoj", kaj de nun ĝi an­kaŭ enhavis kelkajn lit. paĝojn. De jan. 1907 GE fariĝis oficiala organo de GES (de junio 1909 GEA). Ĝis julio 1914 kaj de jan. 1921-dec. 1926 ĝi havis specialan, parte bele kolori­gitan kovrilon.

        Red. 1905-junio 1907 Jean Borel, julio 1907-sept. 1908 d-ro Liesche okt. 1908-apr.1910 Jean Borel, majo 1910-okt. 1914 Ellersiek ĉiuj en Ber­lin, okt. 1914-marto 1922 F. kaj H Ader en Dresden, apr. 1922-sept.1923 Ellersiek, okt.1923-dec. 1926 A. Beh­rendt, jan.1927-dec. 1929 A. Schwarz, de jan 1930-hodiaŭ G. Habellok.

        Ĉar la legantaro kreskis kaj la loko disponebla en GE ne permesis enmeti multan literaturon, oni aldonis de jan. 1907 specialan lit. aldonon Liberaj Horoj kun tekstoj, kiuj konvenis por E-aj kursoj. De jan 1910 L. H. devis ĉesi kiel speciala aldono kaj far­iĝis parto en E. Sed jam en jan. 1911 L. H. estis memstarigita sub la titolo La Instruanto, kiu enhavis precipe interesan materialon por kur­soj. Dum 1911 la abonantaro de GE

multe kreskis, samtempe oni havis la deziron tute forpreni la literaturon en ĝi. Do oni kreis ekde jan. 1912 du eldonojn de GE- eld. A kiel propa­gandan kaj eld. B (kiu samtempe en­prenis "La Instruanto"-n) kiel literatu­ran. Pro la malfacilaĵoj dum la mond­milito oni ĉesigis ĉiun praktikan kaj bonan aranĝon kaj de jan. 1920 aperis denove nur unu sola eldono. De okt.--­nov. 1923-dec. 1926 kaj de jan. 1932 estis akceptata kiel parto de GE E­Praktiko) v.

        Nombro de paĝoj de 1905 ĝis fino de 1932: 6796.

                                                                              P. TARNOW.

 

        Germanujo. Oni povas konstati kelkajn epokojn en la evoluo de la E-­movado. Ĝis 1906 agado de unuop­uloj kaj malmultaj grupoj; 1906-08 ekago de GES (nun: GEA); 1908-14 rapida kreskado de la movado; 1914-24 batalo pri vivo; 1924-33 re­konstruo, iom-post-ioma refortiĝo, sed formiĝo de diversaj asocioj; komence de 1933 la nova ŝtata ordo influas la E-movadon tre senteble, eĉ tiel ke oni rajtas paroli pri ĝia novorganizo, ankoraŭ ne finita.

        En marto 1906 Fritz Schuck, Braun­schweig, aperigis broŝuron "Albumo de konataj E-istoj." Pri E en Germa­nujo la eldoninto skribis jenon:

        "En Germanujon E longtempe ne povis penetri, malgraŭ la malnovaj amikoj Einstein, Trompeter kaj Meyer. Ili laboris energie jam de Ia komenco (1888). La nürnberga verkisto Einstein fondis la "E-klubon" kaj el­donis lernolibron kaj broŝuron, sed tro frue la morto forprenis lin (1890). Trompeter, termezuristo en Schal­ke, subtenis nin en malfacilaj tagoj. Sen lia helpo nia lingvo eble ne plu ekzistus. Li mortis en 1901. Malsano malhelpis lin jam en 1898 plie labori por E. Meier, München, aŭtoro de lernolibro, provis daŭrigi la laboron, sed li ne havis sufiĉe da kunhelpantoj. La vera iniciatoro de l' nuna stato de E en Germanio estas Jean Bo­rel en Berlino. Li donis al ni la unu­ajn batalilojn, la unuan gazeton kaj la provizoran centron por komuna la­boro per fondo de l' Berlina grupo kaj de l' E-eldonejo. Post malfacila komenco li trovis bonajn kunhelpant­ojn. Prof. d-ro Schmidt en Potsdam E-isto de 7898, fariĝis prez. de l' grupo kaj laboras per paroladoj, per propra influo ktp. Ni prezentas ankoraŭ d-ron Mybs, prof. Christaller kaj d-ron Ebner ĉiuj konataj gvid­antoj de l' germanaj grupoj specialan citon meritas la frankfurtanoj. D-ro Hanauer kaj Barthel senlace la­boras, subtenataj de multaj fervoraj amikoj, inter ili Küchler, Götz, Simon, Wallon, nun en Breslau estas unu el la fondintoj de l' grupo de Braunschweig. Li laboris ĉiam fer­vore kaj estas nun honora membro de l' grupo."

        Kiam en 1931 GEA festis sian 25-jaran fondiĝon, Jean Borel rememoris pri la epoko, el kiu naskiĝis GEA, i. a. en la sekvaj vicoj: "Unuafoje mi parolis pri eventuala grupigo de la germanaj E-istoj je la Pentekosta sabato de 1903 kun d-ro Z en Varsovio. Neniam mi forgesos la ĉarmajn horojn pasigitajn kun nia Maj­stro, - tiun tagon en lia tiama loĝ­ejo, strato Dzika, kaj la sekvantan di­manĉon, kun lia familio en kampa do­meto en la ĉirkaŭaĵo de l' urbo.

        D-ro Z unue interesiĝis pri nia Svisa E-Societo, fondita la antaŭan jaron de mia amiko Renard kaj de mi, kun mo­nata ĵurnaleto "Svisa Espero", kiun ni kune redaktis kaj pri kies stilo kaj en­havo Z bonvolis gratuli.

        Ni parolis pri la SFPE, kiu jam ek­zistis sub la aŭtokrata gvidado de Mar­kizo de Beaufront. Li havis la tutan francan movadon en sia mano kaj Z estis doninta al li kvazaŭan monopolon por la plua vastigado de E.

        En Anglujo nacia movado komenciĝis kaj Ruslando jam de longe havis multajn fervorajn samideanojn, sed sen registara permeso, grupiĝi en na­cia societo.

        Dume, en Germanujo, malgraŭ la laŭdindaj penadoj de ekskaptiano Lud­wig Emil Meier en München, por krei nacian kunligon, nenio moviĝis. La fi­asko de Volapük estis ankoraŭ tro fre­ŝa en ĉies memoro. Pro tio Meier diris al mi, kiam mi vizitis lin, ke estos eĉ malpli facile, iniciati movadon en Berlin.

Laŭ kelka vidpunkto li estis prava, sed tia ne estis la opinio de Z. Li kon­silis krei en la ĉefurbo unue malgran­dan centron, el kiu povus eliri pli vas­ta propagando en la tutan landon kaj por tio grupeto de la tie ekzistantaj malmultaj E-istoj aŭ pli vere amikoj de E sufiĉos, kondiĉe, ke oni laboru energie kaj antaŭ ĉio havu la neces­ajn propagandilojn, kiuj tute mankis. Li proponis sian kunlaboradon por la pretigado de lernolibro kaj de du vor­taroj: Germana-E-a kaj E-a-Germana. Nur tiam, kiam oni havos taŭgan, fi­dindan materialon, oni povos fari uti­lan laboron kaj pensi pri kreo de nacia societo. Por starigi armeon, oni be­zonas soldatojn kaj batalilojn. Jen la unua tasko. Ĝi estis sufiĉe grava kaj nefacila, precipe pro manko de la la­borfortoj, kiuj venis al ni nur iom post iom kaj malrapide.

        En fino de 1903 ni fondis E-grup­on en Berlin, el kiu eliris la movado tra tuta G. dum la firmo Möller & Bo­rel estis pretiginta la plej urĝan mate­rialon: propagandiloj, klarigaj folioj, libretoj por memlernado, ĉar tiam ne­niu povis instrui la lingvon.

Dum 1904 jam venis al ni kelkaj en­tuziasmaj homoj eI diversaj partoj de G kaj Aŭstrujo, sed precipe dum 1905 kreskis la nombro de personoj, ka­pablaj propagandi kaj instrui, kaj tiam oni povis pensi serioze pri organizo de nacia societo tutgermana.

        Okazis inter germanlingvanoj inter­ŝanĝo de opinioj en la UK 1905 Laŭ mia peto d-ro Mybs, Altona, prezidis nian kunveneton, kiu okazis en la teat­ro, sed li ankoraŭ ne parolis flue, kaj ni interparolis germane.

        Estis ankoraŭ tro frue, por fari ian nacian organizaĵon, sed oni decidis la­bori energie dum la vintro kaj vidi, ĉu estos eble komenci serioze la sek­vantan printempon.

        Efektive, post ok monatoj okazis en Braunschweig la ĝenerala kunveno de germanaj samideanoj el kiu eliris Germana E-Societo. D-ro Mybs fariĝis prez., d-ro Hanauer sekr. Mi mem rifuzis akcepti ian oficon en la komitato pro personaj kaj sanecaj mo­tivoj, sed mi gardis la redaktadon de G e r m a n a E-i s t o, kiu fariĝis ofici­zla organo."

        Jean Borel devas esti nomata kre­into de E-movado en G. En febr. 1904 unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis "E-is­tische Mitteilungen" (E-istaj Inform­oj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tre ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de "Informoj" la redaktoro povis konsta­ti, ke "G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la afero." Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Ham­burg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Scho­nau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königs­berg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Ma­rienwerder Westpr., Pforzheim, Stutt­gart, Strassburg.

        La sekva n-ro de "Informoj" enha­vis vokon de 1a grupo Berlin por opi­niesprimoj pri "fondo de centra ku­niĝo de la germana E-istaro". Ĉi tiu voko ankaŭ okupiĝis pri centra gazeto germana. La sama n-ro informis pri naskiĝo de grupo en Frankfurt a. M.; jen la sesa germana E-grupo! Oni opi­niis la fondon de ia organizaĵo tro frua, sed la firmo "Möller und Borel" informas, ke de jan. 1905 la germa­naj E-istoj havas sian komunan gazeton: el la "Mitteilungen" fariĝos "Der Deutsche E-ist", la G e r m a n a E-i s­t o. Ankaŭ en tiu jaro fondiĝis novaj grupoj: en Karlsruhe, Neu-Isenburg, Stuttgart, Goppingen i. Württ., Plau­en, Dresden, Breslau, Jena. Naskiĝis la unua laborista grupo en Frankfurt a. M. Izoluloj en multaj lokoj entuzi­asme varblaboris.

        Braunschweig estis la urbo de la unua iom grava kunveno de german­aj E-istoj (1 aŭg. 1905) kaj ĝi estis la sidloko de la 1-a germana E-k o n­g r e s o 19 kaj 20 majo 1906. La kon­greso, prezidata de d-ro Mybs, estis sukcesa, 1a unuan tagon oni fond­is "Deutschprachige E-isten-Gesell­schaft" (Germanlingva E-ista Societo). La sola celo de la GES laŭ la statuto estas diskonigo de la int. helplingvo E laŭ la Fund. de E kaj laŭ la Dek­laracio de Boulogne. La statuto fiksis i. a., ke ekzistu apud la estraro (oni nomis ĝin: centra aga komitato) apar­ta komitato (konsilantaro), al kiu ap­artenu minimume 20 konataj E-istoj el G., Aŭstrujo kaj Svisujo. La oficiala gazeto de GES fariĝis Germana E-isto kaj la estraron formis d-ro Mybs, prez, d-ro Hanauer Frankfurt a. M. kaj Fr. Schuck, Braunschweig. Pro praktikaj kaŭzoj oni leĝe registrigis la societon sub la nomo "Deuitsche E-isten-Gesellschaft" (Germana E-ista Societo).

        La 2-a germana E-kongreso (8-12 majo 1907) efektive jam elmontris la forton de la E-movado kaj vivigis grandan esperon, kies plenumiĝo estis la fakto, ke la 4-a UK okazis en Dresden. Eklaboris la "Kvaro por la Kvara": d-ro Mybs, d-ro Schramm, s-ino Hankel, d-ro Arnhold. La UK fariĝis granda sukceso. "Ifigenio" de Goethe, trad. de Z kaj prezentita de geaktoroj el Berlin, entuziasmigis la int. publikon. La praktika sukceso el ĉi tiuj tagoj estis la fondo de la Saksa E-Instituto, kiu poste transformiĝis E-Instituto de la tuta lando.

        Ankaŭ la jaro 1908 alportis por GEA b a t a l o n tiel interne de G. pro organizo, kiel ekstere pro la helplingvo mem. Fondiĝis "Verband Deutscher E-isten" (Ligo de Germanaj E-istoj), kies agmaniero minacis malutili al la reputacio de GES. Krome la reformemo minacis malhelpi la daŭran kaj trankvilan progreson de la E-movado. La duobla batalo kaŭzis perdojn al  GES, sed la rezultoj el pli ol du jardekoj ne plu povis esti neniigitaj. La naskiĝinta (same 1908 en Dresden) UEA trovis inter la membroj de GES multajn anojn kaj apogon flanke de GES mem, kiom estis eble konsidere al la diversaj celoj de la du organizaĵoj.

        Kiam la prez. de GES kunvokis la membrojn por la 3-a germana kongreso 21-23 majo 1909 en Gotha, li skribis la taskon de la estonta laboro jene: "Nia organizaĵo devas esti kunkordigata kun tiu de la UEA, la bazo, sur kiu ni daŭrigu nian laboron, estas speciala agnosko de ĉi tiuj du grandaj faktoroj kiel oficialaj reprezentantoj de la E-movado en la en- kaj eksterlando." Rezulto el la konsideroj kaj diskutoj de ĉi tiu kongreso estis kompleta novordigo en la organizo de GES. Ankaŭ la estraro ŝanĝiĝis, prez. fariĝis Mybs, Hamburg, vicprez. d-ro Mobusz, Lübeck, trezoristo kaj afergvidanto d-ro Kandt, Bromberg; prez. de la konsilantaro patentadvokato Schiff, Berlin; prez. de la ekzamenkomisiono R. de Ladeveze, Hamburg. Laŭjure sidejo restis Berlin, kaj el la nomo GES fariĝis GEA (asocio).

        Jam en ĉi tiu epoko rimarkiĝis E-istaj l a b o r i s t o j, kiuj kelkloke ne harmoniis kun la t n. burĝa asocio. Speciale notindaj konfliktoj ankoraŭ ne naskiĝis, sed la sekvintaj jaroj montris plifortigon de la E-movado inter laboristoj, kiuj proklamis E-n ilo por siaj celoj.

        La germanaj E-istoj, kunvenintaj en Augsburg (1910) povis ĝoje konstati, ke la reorganizita GEA bone funkcias; ĝi kapablis, por la kongreso en Lübeck (1911) aperigi la 1-an volumon de serio da publikaĵoj sub la titolo "Das E ein Kulturfaktor", kiun prilaboris d-ro Möbusz. La 2-a volumo aperis por la kongreso en Danzig, 1912 prilaborita de d-ro Ledermann, Augsburg; la 3-a aperis por la kongreso en Stuttgart 1913 (de prof. Christaller) kaj la 4-a por Leipzig 1914 (de pastro Lösche el Wurzen). En Danzig oni elektis novan estraron, prez. Reinking, Braunschweig, vicprez. prof Christaller, Stuttgart, afergvidanto von Frenckell, Dresden, trezoristo d-ro Arnhold.

        En tiu epoko GEA havis 179 lokajn grupojn kaj entute 4260 membrojn. Kvankam montriĝis ioma malkresko ekde 1910, ĉi tiu fakto tamen ne pruvas malkreskon de la E-movado, ĉar fakaj ligoj kaj la intertempe (1911) formita "Arbeiter E-Bund" (Laborista E-Asocio) tiris al si nove varbitajn E-anojn kaj ĝistiamajn membrojn de GEA. Oni povas diri, ke la E-movado en G. tiutempe estis rimarkinde forta kaj vigla. Krome estas fakto, ke ĝuste en la epoko 1909-14 la germanlingvaj E-anoj prezentis konsiderinde grandan nombron en la membraro de fakaj int. ligoj. Ekz. la Int. Ligo de E-istaj Poŝt- kaj Telegrafoficistoj fondita de Schmidt Dresden kaj gvidata de 1911 de Behrendt, havis en la somero 1914 pli ol 500 membrojn, inter kiuj la plimulto estis germanlingvaj; ĉi tiuj membroj plejparte apartenis nur al la faka ligo, ne ankaŭ al GEA. Simile estis rilate al kuracistoj, juristoj, bankistoj, ktp. Oni certe ne tro taksas, indikante por 1914 la ie organizitajn germanlingvajn E-anojn per la cifero 8000.

        Dum la milito la germanaj E-istoj same kiel tiuj el aliaj nacioj utiligis E-n por la informado al la tuta mondo favore al G. Servis pere de E al sia lando Ellersiek, Markau, Reber, Behrendt Ankaŭ E-istoj el Leipzig kaj Dresden instruistoj Wilhelm, Rossel kaj Bennemann tradukis kaj dissendis la militraportojn en la neŭtralan eksterlandon, kolektis ĵurnalojn el la antant-ŝtatoj kaj transdonis ilin al la registaro. D-ro Albert Steche, saksa industriisto, en la parlamento pledis por E kaj sekve la registaro finance ebligis la cititajn laborojn. Okaze de la Ruhr-invado en 1923 Behrendt eldonis samcelan bultenon pri la politika situacio.

        Ankaŭ GEA ne pereis pro la milito, kaj la ĉefan meriton havas en tio d-ro Steche, kiu provizore anstataŭis la prez. Reinking, kiu militservis. Du kunvenoj pruvis la forton de GEA: dec. 1916 en Dresden kaj apr. 1918 en Leipzig. Specialan apogon donis la Rejna Vestfalia E-Ligo, (REVELO), kiun prezidis Fr. Pillath, Essen.

        Fine de 1919 GEA estis parte rekonstruita, havinte 49 grupojn kaj entute iom pli ol 1000 membrojn. Kunveno en Eisenach (majo 1920) elektis kiel prez. d-ron Steche, d-ro Arnhold fariĝis afergvidanto kaj trezoristo, von Frenekell prez. de l'konsilantaro. La 10-a kongreso de GEA en Essen (majo 1921) kompletigis la estraron: d-ro Vogt, Stuttgart, fariĝis vicprez. La membraro ampleksis 127 grupojn kaj entute 2300 membrojn. Ĉi tiu kongreso speciale distingiĝis per parolaĵo de d-ro Steche, multe priparolita de la ĵurnalaro: "E-nacia postulo." Rajte d-ro Steche povis deklari en sia saluto por la nova jaro 1922, ke "GEA finis la epokon de rekonstruiĝo." Kunvenoj de distriktaj ligoj, apartenantaj al GEA, estis pruvintaj, ke GEA ree fortiĝis.

        Sed venis la inflacio en 1923 kaj ŝajnis, ke ĉi tiu mizero mortigos la E-movadon en G. Denove la gvidanto d-ro Steche kun helpantoj (Junker kaj Brakel, Köln; Ranft, Dresden kaj aliaj) saĝe kaj prudente sciis venki la danĝeron kaj bonkonscie kapablis promesi novan rekonstruon okaze de la kunveno en Nürnberg, interne de la 15-a UK 1923. La esperon pri nova fortiĝo pravigis la sinteno de grandaj E-eldonejoj. Hirt und Sohn, Leipzig; Ellersiek kaj Borel, Berlin; Jung, Horrem apud Köln, kiuj ne perdis kuraĝon kaj fidon.

        En ĉiuj mizeroj de GEA estis kaj restis ĝia forta helpo kaj apogilo la asocia gazeto Germana E-isto, kies eldonanta firmo ofte ŝangiĝis: Möller und Borel; Ader und Borel, Dresden, Ellerslek und Borel; R. Mosse, kaj fine Fr. Ellersiek. La plej grandan meriton havas 1a nuna eldonanto, Ellersiek, kiu savis la gazeton spite al ĉiu inflacia danĝero.

        La plifortiĝon de la ĝenerala movado kaj sekve ankaŭ de tiu en G. multe helpis E Triumfonta (nuntempe Heroldo de Esperanto), eld. de Teo Jung komence en Horrem, poste en Köln, ekde 1919 kiel semajna gazeto (kelktempe eĉ kiel duonsemajna). HDE vivas nun sian 15-an, sed Germana E-isto jam sian 31-an jaron, ĝi estas la dua E-ista gazeto laŭaĝe.

        Kelkaj indikoj atestas la forton de la E-movado en G. En fino de 1923 GEA havis 184 lokajn grupojn, 12 distriktajn ligojn aŭ unuiĝojn. Ekzistis laborkomuno en Baden, ligo en Saarteritorio, ligo en Danzig, Laborista E-Asocio (85 lokaj grupoj) kun aparta gazeto; fakunuiĝoj de instruistoj, komercistoj, fervojaj oficistoj, policistoj k. a., Germana Scienca E-Societo, Unuiĝo de Junuloj, Katolika E-Ligo, Kristana E-Ligo. Okazis en 1923 la 15-a UK kaj int. katolika E-kongreso, ambaŭ en Nürnberg, krome kongreso de SAT en Cassel. La E-Instituto por la Germana Respubliko havis 26 ekzamenkomisionojn, konfirmitajn de la registaro. Speciale menciinda estas la fakto, ke laŭ la statistiko dum 1922 en 126 lernejoj 172 instruistoj instruis E-n al pli ol 7000 lernejanoj. "Komerca Revuo" eld. de KEU, Dresden, klopodis sukcese servigi E-n por komercaj celoj. Vigla laboro ĉiea vekis novan esperon. Tamen la sekvintaj kongresoj devis precipe organizi, rekonstrui: 1924 en Plauen, 1925 Magdeburg. La oficejo de GEA translokita en 1924 al Nürnberg (Max Honigsberger kaj Otto Pilho­fer), reiris fine de 1925 al Berlin (A1. Schwarz). En Magdeburg oni elektis novan estraron: d-ro Kliemke prez­d-ro Vogt, Stuttgart, unua, L. Guhe, Berlin, dua vicprez., d-ro Eberler Ber­Iin, trezoristo, Al. Schwarz, Berlin, afergvidanto. En la Berlin-a oficejo eklaboris kiel sekretario Georg Habel­lok.

        La malferma kunsido de la kongre­so en Magdeburg estis disaŭdigata per radio. Je la unua fojo radio kaj E solene kuniĝis. En siaj salutvortoj Beh­rendt, Berlin, profetis la estiĝon de kvazaŭ universala universitato per hel­po de la du faktoroj: E kaj radio.

Ankaŭ por la Magdeburga kongre­so aperis la 5-a volumo de "Das E ein Kulturfaktor", prilaborita de studkonsilisto d-ro Trogel, Auer­bach. La 6-a volumo aperis en 1926 de studprof. Schmalzl, Weiden, la 7-a en 1927 de instr. Dahmen, Horrem, la 8-a en 1928 de Al. Schwartz, kiu en­havis ankaŭ festparolaĵon de d-ro Tro­gel "Individuo - Nacio - Homaro".

        En 1925 oni disdonis je la unua fojo la ĵus fonditan honoran in­signon de GEA al du pioniroj, no­me al d-ro Steche kaj d-ro Arnhold. En la sekvantaj jaroj la insigno estis donata al jenaj same honorindaj per­sonoj: Jean Borel, San Remo, prof. Christanell, Stuttgart, d-ro Mobusz, Lübeck (1926), Marie Hankel, Dres­den, prof. d-ro Schmidt, Potsdam, ekle­zia konsilisto Becker, Breslau (1927); prof. d-ro Dietterle, Leipzig (1929); von Frenckell, Dresden, Hahn, Gohlis (1930); d-ro Vogt, Stuttgart, Kathe Jahns, Braunschweig, Felix Epstein, Bünemann, Hamburg (1931).

        La 15-a germana kongreso okazis en München 1926. La kunvenintoj po­vis konstati, ke nun GEA denove sta­ras sur fortika bazo; helpis la multaj kursoj dissenditaj tiutempe pere de ra­dio. La 16-a okazis en Köln 1927, la 17-a en Potsdam 1928, kiam rimark­iĝis la parolaĵo de d-ro Vogt "Orga­nizo kaj propagando en E-ujo", kiu montris la necesecon de unueca E-mo­vado. La 18-a kongreso estis aranĝita en Frankfurt a. M. 1929, kiam oni elektis ankaŭ novan estraron. Prez. fa­riĝis Behrendt, Berlin, d-ro Vogt unua, kaj instr. Markau dua vicprez., trezo­risto restis d-ro Eberler, afergvidanto A. Schwarz, kiun en fino de 1929 anstataŭis la ĝistiama GEA-sekr. Georg Habellok, kiu nun prenis sur sin du­oblan laboron.

        La E-movado mem en G. jam havis tian amplekson, ke ne plu estis eble, registri ĉiujn kursojn, parolaĵojn por varbado, ekspoziciojn, kunvenojn, ĉiu­specajn aranĝojn Laborista E-Asocio havis fine de 1927 ĉ. 3000 membrojn en 120 grupoj. GEA prezentis 135 grupojn; krome konataj estis ĉ. 100 grupoj ne organizitaj; E-unuiĝo de germanaj instruistoj havis 300, E-ligo por blinduloj 116 membrojn. Ekzistis aliaj unuiĝoj, kiuj ne apartenis al GEA kiu jam nelonge ne plu estis la sola kuniĝo de E-istoj sur germanlingva te­ritorio. Moko kaj rido pri E estis maloftaj, kvankam kontraŭdiroj ne tute silentis.

        Post la 19-a germana E-kongreso en Dresden 1930, la 20-a en Hamburg 1931 fariĝis la unua jubilea kongreso de la germana E-istaro: GEA nun vi­vis 25 jarojn. En fino de 1930 GEA havis 123 grupojn kaj entute 2371 membrojn; samdate Laborista E-Aso­cio ampleksis 228 grupojn kun 3887 membroj. Jam por 1928 la statistiko, prilaborita de E-Instituto por la Ger­mana Respubliko, konstatis en G. 441 grupojn kun 8490 membroj E jam fa­riĝis publika afero, ne plu vegetis en kluboj.

        Estas notinde, ke krom en Saksujo, en Berlin okazis E-kursoj por lerneja­noj: komence de la vintra duonjaro 1930-31 ĉ. 900 lernejanoj en 22 po­pollernejoj estis instruataj. Sed la ekonomia situacio pli kaj pli premis ankaŭ la anaron de GEA, kaj nemirige, ke la 21-a germana kongreso en Chem­nitz 1932 ne montris tre grandnom­bran ĉeestantaron; tamen ĝi pasis kontentige spite al multaj malfacilaĵoj kaj distingiĝis per la festparolajo de d-ro Kraner, Dresden, pri "Ĝojo pri E". Jam en Hamburg 1932 la kongres­p programo enhavis specialan parolaĵon kun sekvanta diskuto, ambaŭ en E. En Chemnitz parolis d-ro Wicke, Chemnitz, pri "E kaj nacio", krome Hahn. Gohlis, pri "Praktika E-laboro en lernejo kaj grupo".

        Spite al la ekonomia mizero fine de 1932 GEA havis 125 grupojn kaj entute ĉ. 2370 membrojn, propran oficejon, gazeton; krome GEA eldonis specialajn informilojn por la ĵurnalaro.  Samdate Laborista E-Asocio ampleksis 230 grupojn kun ĉ. 4000 membroj; ankaŭ ĝi eldonis sian propran gazeton. Ekzistis ankaŭ Socialista E-Asocio por la germanlingva teritorio kun ĉ. 1450  membroj kaj gazeto.

        Krome notindaj: E-Unuiĝo de ger­manaj instruistoj, Leipzig (550 mem­broj); E-Unuigo de saksaj instruistoj, Gohlis apud Dresden (417 membro); Tutmonda Asocio de Geinstruistoj E­istaj, Leipzig, Germaria E-Unuiĝo de Blinduloj, Breslau (120 membroj); Uni­versala Unuiĝo de Blinduloj E-istaj, Köln-Ehrenfield (400 membroj); Kato­lika E-Ligo Ludwigshafen.

        Por la fako E kaj radio sukcese laboris kaj laboradas Jungfer, Lüb­ben kaj helpantoj, tiel ke la plimul­to de la germanaj sendstacioj estis E-emaj ĝis 1933. Fakaj ligoj de jur­istoj, scienculoj, fervojistoj, policanoj, komercistoj laboris por kaj per E, foi­roj utiligis E-n pli kaj pli amplekse. Ministerioj rekomendis la studon de E. Unuvorte: la E-movado sur ger­manlingva teritorio kontentige statis kaj prosperis.

        30 jan. 1933 ekregis la nacisoci­alista partio. Ŝanĝiĝis la tuta publika vivo elfunde; malaperis marksis­mo kaj ĉio simila, malaperis ankaŭ ĉiu unuiĝo de E-istoj, kiu iel kontraŭsta­ris al la nun reganta partio. GEA res­tis, sed submetiĝis al la principoj, kiuj ekregis kaj postulis novan ordigon en la organizacio. GEA akceptis en Köln aŭg. 1933, okaze de la 25-a UK, la novan ordon; provizora gvidanto de GEA fariĝis Behrendt; membroj estas la unuopaj E-istoj, ne plu grupoj ili devas adaptiĝi al la vidreguloj de la germana registaro. Celo de GEA fariĝis "diskonigo kaj utiligo" de E. Sek­ve germanaj E-istoj tuj ekklopodis an­kaŭ per E diskonigi informojn pri la situacio en G., ktp. En 1933 la ger­mana nacio ree konsciiĝis pri si mem: unue la necesoj de la propra nacio, poste la int. bezonoj! jen principo, defe­ndita de la GEA-gvidanto jam antaŭ dudeko da jaroj la jenaj frazoj: "E kapablas multon atribui por plifortigi la german-nacian konscion, por pliintensigi konon, komprenon de la germana lingvo, plifortigi la germanecon en la eksterlando, por peri komprenon kaj estimon pri germ­ana maniero." ("Ĉirkaŭ la Mondo", 913, n-ro 2.).

        GEA partoprenas laŭ povo en inform­a laboro. La gazeto Germana E-isto esstas utiligata por tiu ĉi celo. GEA mem klopodas anigi al si ĉiujn germanajn E-istojn, ĝis nun organizatajn en fakaj unuiĝoj k. s., sed ĝi malakceptas ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nuna ŝtata reĝimo. La nuna membraro de GEA sumiĝas je 2200. La nombro estas despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis.

        Antaŭ nelonge fondiĝis "Neue Deut­sche E-Bewegung" (Nova Germana E-Movado), kiu konsistu - laŭ la statuto - nur el anoj de la arja ra­so; nuna amplekso ne estas konsta­tebla. Se ĉi tiu nova movado, kiu ce­tere havas la saman celon kiel GEA, trovus la aprobon, apogon kaj ofici­alan helpon de la registaro, GEA de­vus malfondiĝi; ĝi malfondus sin mem, ĉar tiam la atingita oficialeco malne­cesigus ĉiun asocion. Intertempe GEA daŭrigos sian laboron por E kaj por G. per E.

        Instituto. La unua gvidanto de la Saksa E-Instituto estis d-ro Albert Schramm. Laŭ dekreto de l'tiama reĝa saksa ministerio por internaj aferoj (12 nov. 1908, n-ro 1610 III. F.), la Instituto estis metata sub la aŭtorita­ton de ĉi tiu ministerio, sekve ĝi fariĝis (duon)oficiala institucio dum la unuaj jaroj la Instituto direktis sian agadon speciale al la diskonigo de E, instruante kaj helpante laŭ povo ĉi­tiurilate. Jam en 1909 d-ro Schramm aranĝis oficialajn ekzamenojn ĉe la In­stituto, kies kroma agado koncernis la tradukon de prospektoj kaj kores­pondaĵoj de firmoj, foiroj ktp. Schramm entreprenis multajn prop. vo­jaĝon, verkis artikolojn por ĵurnaloj kaj, fakaj gazetoj kaj per tio tre multe atribuis al la bonfamo de l' Instituto kaj la disvastigo de la E-movado. Ĝis 1913 la Instituto loĝis en Dresden, de ĉi tiu jaro en Leipzig. De 1914 la gvidanto de la Instituto fariĝis prof. d-ro Johannes Dietterle. Kiam la mi­lito eksplodis, la laboroj estis daŭrig­ataj de la Leipzig-a Ligo de E-aj grupoj, ĉar Dietterle kaj ankaŭ la ĝistiama sekr, instr. Hahn soldatiĝis. En komenco de 1916 Dietterle estis ofici­ale instalata kiel direktoro, kiu prenis sur sin ankaŭ la administradon de la ŝtata saksa E-biblioteko kun ĉ. 1200 volumoj.

        Unu el la plej gravaj taskoj de la Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-mova­do ne nur en G., sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko kon­sentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l' 4-a de ap­rilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando.

GEA rezignis jam en 1922 pri la aranĝo de ekzamenoj, por ke la instituto povu starigi unuecan siste­mon por ekzamenoj. Ampleksan labo­ron plenumis la instituto sub la gvido de Dietterle kune kun siaj ekzamen­komisionoj, dislokitaj en G. dum 1927- 32. Ne malpli ol 435 ekzamenoj estas faritaj dum tiuj jaroj kun sukceso In­ter ili la simpla "ekzameno pri kap­ableco" estas plej multe reprezentata (251); ĝi donas laŭ la ekzameno-regu­laro "ateston pri la kapableco, E-e es­primi siajn pensojn en simplaj paro­lado kaj korespondado." La iom mal­pli facila "ekzameno por kursgvidan­toj" estas farita de 77 personoj, la "ek­zameno pri scienca pedagogia kapab­leco" por personoj, kiuj intencas in­strui E-n en lernejoj, de 102 personoj, la "ekzameno pri scienca kapableco por personoj, kiuj deziras havi "ates­ton, ke ili fundamente estas pritrak­tintaj E-n kaj la E-movadon de sur scienca bazo, kaj ke ili scipovas dis­kuti sciencajn demandojn en E" de 5 personoj.

        1 okt. 1932 d-ro Friedrich Schrei­ber anstataŭis d-ron Dietterle kaj gvi­dis la Instituton ĝis la 31-a de marto 1933; de tiu dato d-ro Albert Steche plenumas la gvidlaboron. La sekr. de la Instituto de 1918 estas f-ino E. Wunderlich, kiu partoprenas en ĉiuj institutaj laboroj. A. BEHRENDT.

        Laborista movado. La unuaj lab. grupoj fondiĝis en 1908-10 en Breslau, Chemnitz, Hamburg, Mün­chen, Nürnherg k. a. lokoj. En 1911 jam ekzistis kelkaj dekoj da grupoj kaj parto el ili kuniĝis tiujare en Ger­mana Lab. E-ista Asocio (GLEA). La fondon de GLEA antaŭiris okazintaĵoj, en kiuj iu L. Schlaf, komercisto el Dresden, ludis iom strangan rolon. Nomita S. faris multan propagandon en lab. rondoj, organizis prop. kunvenojn, starigis kursojn kaj fondis grupojn. Li eldonis en 19l0 monatan gazeton "Der Arbeiter-E-ist" (Lab. E-isto), kiel organon de iu Germana Laboristara E-ista Ligo. Ĉi tiu "Ligo" estis kreaĵo de S., li mem estis la prez.; la grupoj neniel partoprenis en ĝia starigo kaj ne havis influon sur ĝia konsisto kaj agado. Pri tio pluraj  grupoj ne estis kontentaj; ili faris proponojn por kaj pri okazonta kongreso, sed S. aŭtokrate ne publikigis ilin, prokrastis la kongreson kaj eksigis la Hamburgan grupon, kiam ĉi tiu sendis  siajn proponojn, kun kritiko pri la ag­ado de la prez. rekte al la ceteraj gru­poj. Laŭ peto de kelkaj gravaj grupoj la Hamburga preparis kongreson, kiu okazis je Pasko 1911 en Leipzig kaj kie oficiale fondiĝis GLEA. Oni esploris la agadon de S, konstatis, ke li ne agis honeste kaj forigis lin el la kongreso. Entute ĉeestis 45 grupoj, el kiuj 25 kun 600 membroj aliĝis al la asocio. Kiel prez. oni elektis F. Zuckarolli, al kiu oni ankaŭ komisiis la redaktadon de la aperigota asocia orga­no "Antaŭen".

        La starigon de GLEA sekvis regu­la kreskado de la movado. En la fino de 1911 la asocio jam nombris pli ol 700 membrojn, en 1913 ĝi havis 70 grupojn kun 1400 membroj. Ĝi eld­onis prop. broŝuron germanlingvan "La germana laboristo kaj la mondhelplingvo E" de P. Werner kaj Adre­sareton. Krom Zuckarolli ankaŭ F. He­gewald, G. Stein, A Schiemeck kaj A. Mehlhorn servis kiel estraranoj. En 1913 okazis en Frankfurt la dua kon­greso de GLEA, kiun partoprenis an­kaŭ kelkaj alilandaj delegitoj por ĉe­esti la priparolojn pri la temo Int. Organizo. La GLEA-estraro projektis detalan statuton, laŭ kiu la fondota Internacio konsistu el landaj asocioj, es­tu religie kaj politike neŭtrala kaj celu ĉefe subteni la propagandon.

        Ne funkciinte dum la mondmilito, GLEA reekvivis en 1919 kaj reaperigis sian gazeton Antaŭen. En 1920 ĉi tiu alinomiĝis "Deutscher Arbeiter E-­ista" (Germana Lab. E-isto) Redakto­ro: P. Rauschenbach, aliaj funkciuloj: Hegwald, A. Müller, Schiemeck kaj Mehlhorn. La 3-a kongreso okazis en majo 1920 en Hannover. Reprez­entitaj estis 18 grupoj. Oni ĉefe pri­traktis internajn aferojn. La punkton "Int. Aferoj" oni ne priparolis pro fo­resto de alilandaj delegitoj. Estis stari­gata Int. Informejo, gvidata de K. Schmidt, kiu celis helpi "ĉiujn deman­dantojn pri laborkondiĉoj kaj ĉiuj aliaj lab. aferoj". De tiam GLEA denove firmapaŝe antaŭeniris. En majo 1922 ĝi havis 85 grupojn kun ĉ. 2000 mem­broj. Propra lernolibro verkita de F. Hegewald aperis en tria eldono. Ok di­versaj flugfolioj estis eldonitaj. Akci­oj de la "Dua monpruntado 1920-24" estis jam en 1922 parte repagataj. Sespaĝa, grandformata aperis ĝia gaz­eto. En la 4-a kongreso en Düsseldorf en 1922 estis proponate - sub influo de la tendenco al pli da per-E-a labo­ro - la malfondo de GLEA. Ĉi tiu propono estis malakceptata. La kon­greso esprimis la opinion, ke SAT estas la subteninda mondorganizo de la lab. E-istaro. Oni decidis liveri al la membroj la SAT-organon "Senna­cieca Revuo" kun germanlingva aldo­no. Hegewald, prez. kaj Rauschen­bach, red. estis anstataŭataj de W. Keller kaj A. Sproeck. Adm. iĝis J. Münch, kiu ankaŭ prizorgis la Librej­an Fakon. Oni ŝanĝis la nomon de la asocio je Lab. E-Asocio por la ger­manlingvaj regionoj. La decidon pri livero de SR oni devis baldaŭ repreni pro monmanko. AE daŭris aperi, sed en malpliigita amplekso. De sept. 1924 ĝis la fmo de 1925 AE servis ki­el oficiala publikigilo de la Aŭstria Lab. Ligo E-ista. La red. de AE, A. Sproeck, ne estis favora al SAT kaj lia vidpunkto kompreneble iel influis li­an redaktagadon. Ĉi tio okazigis en 1927 konflikton inter la tiama estraro, konsistanta el H. Hempel, O. Bässler, k. a. kaj la red. Temis i. a. pri arti­kolo ataka al la komunista movado, kiun la redaktoro volis enpresigi kon­traŭ la deziro de la estraro kaj pri al­dono de la SAT-gazeto "La Lernanto" al AE kun samtempa malampleksigo de la lastnomita gazeto. Kaŭze de ĉi tio okazis Paskon 1927 eksterordinara kongreso, kiu aprobis la agadon de la estraro kaj elektis kiel redaktoron de AE K Peubler. Oni devas konstati, ke LEA kvamkam ĝi regule funkciis dum 1923-27, ne multe progresis. En 1923 la membronombro estis ĉ. 3200, en 1924 ĉ. 2900, en 1927 ĉ. 2900. Kaj ta­men okazis en tiuj jaroj kursoj kun entute kelkaj miloj da partoprenantoj

        La Libreja Fako, starigita en 1922 kaj de 1924 prizorgata de la salajrata oficisto A. Birke, eldonis krom diver­saj propagandiloj lernolibron de F. C. Richter kaj en 1925 unu lernolibron gramatik-metodan de K. Deubler kaj unu rektmetodan de L. Puff. En 1927 ĉi tiu Fako gajnis pli ol 5000 markojn. Jam en 1922 LEA starigis Gazetar-­Servon, kiun gvidis tiam B. Viktorin. Ŝajne ĝi ne prosperis, ĉar en 1924 oni oficialigis la Proletan E-Servon de la grupo Leipzig. Ĝin gvidis sinsekve E. Lammerhirt, O. Bässler, W Kampfrad. En l928 ĝi aperigis pli ol 800 por kaj pli ol 300 per-E-ajn artikolojn en la lab. gazetaro. En 1929 ĉi tiuj nombroj estis 1300 kaj 380.

        Estas menciinda provo praktike uti­ligi E-n por lab. celoj per aperigo de granda duomnonata, germanlingva gazeto "Spegulo de la Popoloj", eldo­nita de la Leipzigaj lab. E-istoj. La gazeto raportis pri lab. vivo, laborkon­diĉoj, politika kaj ekonomia situacio en ĉiuj landoj. La tuta materialo kon­sitis el leteroj de E-aj korespondant­oj, artikoloj el SAT-gazetoj ktp. Ape­ris 16 numeroj.

        Laŭ la raportoj en la kongreso en Nürnberg 1928 LEA havis tiujare 163 grupojn kun 3116 membroj. Du jar­ojn poste la membraro nombris 3600. Okazis la 8-a kongreso en Essen. Ĝia plej grava decido estis, ke LEA aliĝu al IFA, komunistema grupiĝo de kul­tur-organizoj. Per ĉi tio LEA forlas­is sian supertendencan starpunkton kaj la sekvo de tio estis, ke multaj ne­komunistemaj LEA-anoj eksiĝis el la asocio. De tiam LEA pli agadis laŭ komunista starpunkto, agitis por kon­takto kun Sovetio, aliĝis al IPE kaj propagandis por ĝi, ktp. Ĝi vigle kaj sukcese laboris ĝis kiam en 1933 la stariĝo de la nacisocialista reĝimo finis ĝian ekziston.

        Parto de la eksiĝintaj anoj starigis en 1930 la Socialista E-asocion (SEA), kiu pretendis daŭrigi la tradicion de LEA, akceptante kiel membrojn ĉiu­tendencajn lab. E-istojn. En 1933 ĝi havis ĉ. 1500 membrojn. Kiel ĝia ofi­ciala organo servis "La Socialisto" de ALLE (Aŭstrio). Ĝi eldonis, "La Lab. E-ismo", de Lanti en la germana lin­gvo, kantaron, lernolibron kaj infan­gazeton "Amikecon!" Estraranoj estis i. a A. Sproeck kaj L. Puff. Ankaŭ ĉi tiu asocio estis malpermesata de la nova reĝimo.

        Kelkaj ankoraŭ nemenciitaj aktivul­oj: P Bennewitz, A. Bolle, J. Burger, E. Bitzer, F. Deiters, A. von der Heid, K. Hubricht, P. Kockeritz, H. Nonnen­mann, H. Remers, J. Roth, H. Theo­bald, A. Schwenk, L. Speth, Vildeb­rand, G. Volkert, A. Wendt.

        Gerrnet Vladimir, ruso, kemiisto kaj dir. de vinber-instituto apud Odessa. Nask. en 1870. Pioniro de E, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj E-istoj en Odessa. Kunfondinto de la L. I., kiun li monsubtenis. Longe ko­respondis kun Z. Havis multajn mal­agrablaĵojn pro la rusa cenzuro. (I. detalojn en la intervjuo en "Kvardek jaroj".) Trad Fantomoj de Koro­lenko, 1896, 49 p.; Pentraĵoj el vojaĝo de Heine, 1897, 16 p.; la faman leteron de Z al Borovko. Kun­laboris krom L. I. je La E-isto, L' E-iste, ktp.

        Gething William Alfred ("Wag"), anglo, registara oficisto. Nask. 3 nov. 1896 en Luton. Sekr. de Sud-Mezlan­da Fed. de ĝia fondiĝo. 1928-30 preparis E notojn por Daily He­rald (laborista gazeto) kaj gvidis korespondan kurson (300 aliĝintoj) por ties legantoj. Oxford kongres­komitatano. Ano de Administra Komitato de BEA 1926-30. Hon. sekr. de BEA, 1931.

        Geyer (gajer) Reinaldo Frederico, brazilano, d-ro, kuracisto. Mortis. Kunfond. kaj unua ĝen. sekr. de BLE. Aliĝis al Ido, kiun li poste forlasis. LK elektita en 1912.

        Ghezzo (geco) Arturo, italo, d-ro, prof. Eklaboris pri E en Trieste en 1909. Lia prop. kaj instrua laboro estis de tiam tre grava por la regiono Istrio. En 1911 sukcesis la prof. ek­zameno de E ĉe la Supera Instituto de Antverpen. L. K. de 1913. Sennombraj paroladoj kaj kursoj. Dum la milito la aŭstra polico persekutis lin pro lia E-ista agado kaj li estis internigita en la kampon de Lebring Stirio. Prez. de E-ista Rondo en Trieste kaj prez. de itala E kongreso en 1922. Verkoj: lernolibro; tri festparoladoj okaze de landaj kongresoj; teatraĵoj: Lia Ventumilo; Kiam Amo parolas; Fraŭlinoj, imitu min; Vi sola E povas fari tiajn mir­aklojn; Aventuro de Karuavalo.

        Giambene (ĝambene) Luigi, italo, d-ro teologia, katolika pastro, mon­sinjoro, prof. de hebrea kaj greka lingvoj en Universitato de "Propagan­da Fide". Nask. 26 nov. 1866 en Roma. E-isto de 1902, pioniro en Ro­ma, kie li fondis en 1905 E Societon, en 1919 kunfondis "Roma E-Institut­on." Verkis I-E Vortaron, 1907, gramatikon kaj antologion Tra la E-a Literaturo. En 1908 red. de Roma E-isto. Kursoj, artikoloj, paroladoj.

        Giesswein (gisvejn) Sándor, d-ro, hungaro, prelato kaj politikisto. Nask. 4 febr. 1856 en Tata, mortis 15 nov. 1923 en Budapest. Krom teologiaj studo li okupiĝis multe pri filologio, sociologio ktp. Pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reform­klopodoj. De 1912 E-isto kaj prez. de HES ĝis sia morto. Li faris pa­roladojn pri E en multaj H urboj, pledis kelkfoje por E en la parlamen­to, dum du UK-j reprezentis la hun­garan ministron de la edukado. Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis en E, estis en la gvid­antaro de int. E societoj. Dum sia lasta vespero li instruis E-n al sia parencino.

        Gili-Norta Joan, kataluno, komerc­isto. Nask. 16 marto 1891 en Barcelo­na. E-isto de 1909. Fondinto de loka EG, estis prez. de KEF, ĉefa subten­anto de K-a Antologio, ktp. Skri­bis kelkajn amuzajn teatraĵojn pri E, kiuj estas tre ofte reprezentataj en K-­aj grupoj.

        Gillette (gilet) Mary C., anglino. Nask. 21 aŭg. 1866 en Banbury. Ed­ziniĝis je John P. Gillett, magistra­tano. Amanto de pentrado kaj ĝard­enkulturo. Malavare subtenadis dum multaj jaroj la E movadon nacian kaj internacian. Kvakerino.

        Giner Joaqnin Moreira, urugvajano, d-ro. E-isto de 1923. Kunorganizis la 1-an Sudamerikan E-Kongreson. Estis prez. de UES.

        Ginevra. Lirika dramo, originale de Privat, laŭ malnova int. legendo el kelta deveno. 1913, 48 p. Ludita dum la UK-j en Bern, 1913, kaj en Geneve, 1925. "Pli bone ol pri la drama, P. sukcesis pri la lirika parto de sia verko." (Valc, Germana E-isto 1913, B, p: 166.)

        Ginz (ginc) Otto, ĉeĥoslovako, ofi­cisto en grandkomerco en Praha. Nask. 19 jul. 1896 en Zdánice. De­post 1918 partoprenas tre aktive kaj diversmaniere 1a movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Multon laboris pri enpenetro de E en radio-sferon. Verkis: Radio-amatora vortaro kvinlingva, E-a-ĉeĥa-germana-fran­ca-angla. Tradukis ĉeĥlingven el E la originale norvegan verkon de Odd Arnesen Per aerŝipo al la nor­da poluso,1929.

        Giroud (jiru) Helene, svisino, prof. en blindullernejo en Lyon. Nask. en 1867 en Basel (Svisujo). Estis la unua blinda E-istino, kaj la unua blinda prof.-ino en la mondo (dum la lern­jaro 1895-96). Ellernis E-n 1895 sen libro, nur buŝe, kaj ŝi verkis libreton en Braille; ŝi instruis la plej bonajn gelernantojn de ŝia klaso, kaj daŭrig­is dum multaj jaroj tiun prop. taskon ĉe blinduloj.

        Giuglea (ĝuglja) Ion, rumano, red. en Bucuresti. Nask 6 sept. 1882 en Ploesti. E-isto de 1906. Dum 1908-09 okupis sin ekskluzive pri E, RES kaj RE-isto. Unua UEA-del. en R. Partoprenis la organizadon de la unua rumana kongreso.

        Glodeau (glodo) Ludoviko, franco, kaldronisto. Nask. 24 marto 1891 en Trelaze. E-isto de 1905. Aliĝis al "Liberiga Stelo" en 1910. Sekr. de la Fed. Sindikalista E-ista en 1918. Kun­fondis Fed. E-isfa Lab. kaj estas ĝia adm. de ties fondiĝo Helpis al la starigo de SAT kaj administris E-­istan Laboriston kaj Sennaciecan Revuon.

        Glück (glük) Julius, germano, ing., dir. de fabriko en Berlin; faka verkisto. Nask. 12 marto 1877 en Duschnik (Ĉeĥosl) Varbita por E en 1907 pere de prof. Ostwald kaj dediĉis preskaŭ la tutan vi­von al E. Faris prop. laboron en Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakujo, Hungarujo, Pollando, Germanujo kaj Francujo. Estis estrarano de la UEA en Wien, de GEA, prez. de pluraj EG‑j kaj tiu de la EA en Berlin ktp. Faris 104 E-paroladojn en Radio-Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Verkis prop. artikol­ojn por ĉ. 40 germanaj gazetoj kaj revuoj. Posedas la prof. diplomon de Int. Instituto de E, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrujo. Ĝis 1933 gvidis 208 E-­kursojn; laŭ sia kalkulo li havas ĉ. 30.000 E-lernantojn en G-ujo. Parto­renis ankaŭ la int. E-movadon. Kunlaboranto de LI, La Revuo, ,E', HDE k. a. Verkoj: germanlingva lernolibro (kun Sos), 1910, ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 e-roj; g. ler­nolibro por memstudado kaj ra­dio; aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵ­oj; Albumo pri la UK 1912 ien Krakow (ĉefkunlaboranto).

        Glumarkoj. v. Sigelmarkoj.

        Godart (godar) Justin, franco, eks­ministro. Malnova amiko de E, honora ano de UEA. Dum la milito, estante gvidanto de la armea sanitara servo, li organizis en 1916 disdonon de ler­nolibro "E kaj Ruĝa Kruco" inter kuracistoj kaj flegistoj. Klopodis por E ĉe la Int. Laboroficejo kaj en 1922 protestis ĉe Bérard pro la kontraŭ-E­a cirkulero.

        Gödecke Adolf Eduard Wilhelm, d-ro, devene germano, post daniĝo de l' germana nordzono senŝtatulo. Advokatkandidato, privatinstruisto. E-isto de 1906, ano de UEA de 1908. Kunfondis en 1925 ES en Sonderborg. Estrarano grupa kaj liga, ano de ek­zamena komisiono. Laboras por E ankaŭ en Paneŭropaj rondoj.

        Gogeliani B, fervora pioniro de E en Kartvellando; mortis en 1910. E-­isto jam en la infanaĝo. Li studis en la universitato de Geneve kaj reven­inte sian patrolandon, baldaŭ estis arestita pro politika afero kaj metita en malliberejon de Tiflis, kie li instruis E-n al multaj siaj samsortuloj. Post unu jaro oni ekzilis lin en nor­dan Ruslandon, kie li ne povis elporti la klimaton kaj malsaniĝis. Eĉ tie li prop-is E-n inter politikaj ekzilitoj ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. El sia ekzilejo kunlaboris al La Ondo de E k. a.

        Göhl (göl) Gustav Hermann, ger­mano, d-ro, prof., studkonsilisto, re­allernejestro. Nask. 17 jun. 1859 en Mitteloderwitz, mortis 11 jan. 1931 en Neugersdorf. Studis teologion, ger­manistikon kaj modernajn lingvojn. E-isto de 1908. Grupestro en Riesa kaj poste en Neugersdorf. Del. de UEA, 1912-31. Prez. de Akademia E Ligo, 1922-26. LK de 1929. Kunlaboranto de multaj gazetoj, precipe de GE-isto, por kiu li redaktis dek jarojn la gram. ekzercojn. Verkoj: prop. broŝuro; lernolibro; prilaboris la duan eldonon de Lade­veze: Demandaro; lia plej gra­va verko, pri kiu li laboris seninter­rompe 8 jarojn kaj kies lastajn foli­ojn finis malmultajn tagojn antaŭ sia morto, estas detala gram. de E (G-e).

        Goldberg Martin, germano, instr. popolterneja en Leipzig. Nask. 16 aŭg. 1890 en Gross-Schonau. Dum pluraj 7 jaroj plenumis valorajn servojn por TAGE kaj ĉe la eldono de Int. Ped. Revuo.

        Goldmann Anton, aŭstro-germano, urba sekretario en Stab, ÈSR. Nask. 3 febr. 1889 en Probsdort ĉe Wien. E-isto de 1922. Aranĝis kursojn en popolaltlernejo de St. Pölten, 1923-26; Kunfondis EG samloke. Verkis germanan flugfolion en 10.000 e-roj.

        Goldsmith Cecil Charles, anglo, organizanto. Nask. 16 nov. 1889 en Gloucester. Edukiĝis ĉe la teknika lernejo kaj la universitato en Birm­ingham. Oficiro en la brita armeo dum la granda milito; vundita en Francujo. Sekr. de Birmingham ES kaj Mezlanda EF dum multaj jaroj. Administranto de BEA, sekr. de la Brita Teritorio de UEA, direktoro kaj sekr. de The E Publishing Co. Ltd.; sekr. de la britaj E kongresoj en Birmingham 1920, Leamington l923, Canterbury 1929 kaj Birmingham 1931. den. sekr. de la 23-a UK en Oxford, 1930. Organizis multajn E karavanojn al diversaj landoj.

        Gonzaga Leonel, brazilano, d-ro, kuracisto. Prez. de la 7-a B. Kongre­so de E. Verkis lernolibron.

        Gordon George (ps. Gego), irland­ano, bankisto. Nask. 22 febr. 1857 en Gorex, Irlando. Familio enmigris Nov-Zelandon 1858. Loĝas en Christ­church (N. Z.) E-isto de 1906. Verk­oj: Kara panjo, 1911; La Kam­ena Angulo, 1913; Alegorioj el la Naturo, 1913 kaj 1922; Lia lasta ŝanco, 1915; Indekso al E Angla Vortaro de Millidge, 1924.

        Gorgues (gorges) Francisko, hisp­ano, prof. pri komerco. Nask. 11 sept. 1900 en Barcelona. Jam dum la mond­milito li kontribuis konservi int. fok­uson de E-ismo, poste estis sekr. de la komitato "Por malsataj aŭstriaj - in­fanoj" kaj de KEF. Gvidis kursojn, publikis en grava ĵurnalo "Las Noti­cias" de 1929 ĉiudimanĉan rubrikon pri E. Del. de UEA kaj UŜE.

        Göteborg (Gotenburgo). Urbo en Svedujo kun 230.000 loĝantoj. 8-a kongreso de SAT 14-18 aŭg. 1928 kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 land­oj. Konvencio inter SAT kaj LEA-oj. Akcentado de la kultura, eduka, ne­politika kaj kontraŭdogma karaktero de SAT. BRUIN.

        Grabowski Antoni, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Warszawa. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Warszawa. Fervorulo de sia pro­fesio. De li aperis traduko de ĥe­mia verko de l' anglo J. Remsen kuj Pola Teknika Vortaro. - E-n li ek­konis en 1887. Inter li kaj Z okazis la unua E-a konversacio. Li perfekte pa­rolis ankaŭ Volapukon, vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne est­ras tute sian malfacilan lingvon). Granda poligloto: li posedis pli-mal­pli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de E en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekon­is, ke la ĝenerala akcepto, sen rezo­nado, estas multe pli grava ol la per­fekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Z; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton. . ." Kaj de tiam li restis fi­dela fundamentano, ĝis sia morto. - ­G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prez. de la Varso­via ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo tia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fon­dita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon­stancoj, parte pro la internaj disfali­gemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Warszawa. Reveninte dum la germa­na okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Z. Post la morto de Z li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Ki­am lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen sen­interrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis kor­atako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo). - Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstar­is la int. poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjo­ro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris Ia Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. ­Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. ĉi anstataŭ ĉi tiu, senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, abla­tiva uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). ­Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk­foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksitenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tem­pesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio. - Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman Tagiĝon, kvazaŭ duan himnon E-an, kaj la kortuŝan La reveno de l'filo. - Verkoj krom la menciitaj: Puŝkin: La Neĝa Blovado; La Kon­dukanto; Liro de Esperan­tistoj; Goethe: La Gefratoj; Sienkiewicz: Ŝi la Tria; Prus: Pe­koj de Infaneco; Fredo: Con­silium Facultatis; Slowaczki: Mazepa (dramo); Wolski-Moniusz­ko: Halka (opero); Antologio Internacia.

                (Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) K. KALOCSAY.

        Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto. De A. Stamatiadis. 1922, 99 p. "La libro entenas la tu­tan materialon necesan por ellerni la lingvon kaj pretiĝi je diversgradaj ekzamenoj." (G. S ,E', 1923, p: 9.)

        Gramofondiskoj. La unuan fojon fo­nografo estis uzita por la celoj de E en 1902, kiam E-istoj de Montreal (Kanado) sendis al Z fonografon, petante doni al ili lecionon de elpa­rolado de E. Samtempe ili sendis al Z du cilindrojn enhavantajn ta elparoladon de du kanadaj E-istoj. Z plenumis la peton, kaj ĉiuj, kiuj aŭdis la parolon de la aŭtoro de E, povis konvinkiĝi, ke lia E-a elparolado kaj tiu de la angla kaj franca kanadanoj estis tute simila. Antaŭ la milito estis ankoraŭ aĉeteblaj diskoj kun model­paroloj de Z kaj deklamaĵoj de Dev­jatnin, Bemberg, Privat. La voĉo de Z estas aŭdebla de la gramofondisko, reproduktita en 1930 laŭ malnovaj vaksaj cilindroj, kies posedanto estis A. Sabadell (Barcelona). UEA-Jarlib­ro 1931, p: 47; presigis liston de diskoj en E, entute 15 pecoj. Teksto de la disko: instrua (precipe pri el­parolado), kanto, muziko de la E-a Himno, kaj aliaj E-kantoj, popolkan­toj, operarioj. La parolanto de 5 du­flankaj Linguaphone-diskoj estis E. Privat.

        Grau Casas Jaume, kataluno. Nask. 2 dec. 1896 en Barcelona. E-isto kaj aktiva prop-isto de 1914. En 1920-24 li estis dir. de Kataluna E-isto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k. a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poe­moj, 1924 kaj Novaj Amaj Poe­moj, 1927, (ambaŭ originala poe­maro); La Kataluna Popol­kanto, 1925; Barbaraj Proza­ĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.

        Grau-Casas Josep, kataluno, elek­troteknikisto. Nask. 8 sept. 1888 en Barcelona. E-isto de 1909. Fondinto de loka EG estis prez. kaj sekr. de Int. Floraj Ludoj kaj atingis plej al­tan premion en unu el ili. Oratoro, aktiva prop-isto, artikoloj, kursoj. ­Lerta tradukisto de poemoj de Verdaguer kaj Maragell. La ĉefa rimarkinda tradukanto de K-a Antolo­gio post lia frato Jaame. Red. de K-a E-isto kelkajn jarojn. L. K.

        Grazzini (graccini) Corrado, italo, prof., supera bankoficisto kaj libro­tenisto. Nask. 8 dec. 1883 en Firen­ze: E-isto de 1907. En 1913 fondis Nacian Societon por E inter Italaj Geinstruistoj, en 1920 fondis en Fi­renze la asocion "Nova Sento", sam­jare la E-istan Union inter Italaj Ka­tolikoj, havis gvidajn oficojn en ili kaj. en aliaj E societoj. Multaj kursoj, ankaŭ en lernejoj. Kunlaboris en div. gazetoj, estis red. de IE Revuo. Li apartenas al Itala Katedro de E ekde 1912 kaj de 1925 iĝis ties ĝen. direktoro.

        Greffkowicz Zygmunt, (ps. Gryff), polo, ĵurnala propagandisto. Nask. en 1885 en Warszawa. Estis komitatano de PES. Aŭtoro de tri prop. broŝuroj pri E. (1910, 1911, 1930).

        Grekaj Papirusoj. Kompilis kaj trad. Penndorf. 1927, 112 p. "Antikva egipta mondo. Diversaj tradukeroj re­vivigas la vivkondiĉojn de loĝantoj en Nila valo kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo" (G. S., ,E' 1927, p : 162.)

        Grekujo. La unua E-isto estis Em. Dragoumis en Athen (1904). Fa­voraj artikoloj aperis en diversaj ga­zetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.

        La movado komenciĝis en 1905 en la insulo Samos, (antaŭmilita Tur­kujo). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la ĉef­urbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fon­dinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Z; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por kna­binoj.

        ­Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝer­ce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikul­ojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn E-istojn. 30-o da ili, ar­mitaj per bastonegoj, forkegoj, kap­rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Z-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria­dis, ke ili revenos mortigi la E-istojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

        La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan ag­adon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur­portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis gran­da E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkon­dukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek­lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

        La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Gre­kujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon sam­jare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la in­sulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fon­dis societon.    

        En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantino­polo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gaz­eton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Athen; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La mi­nisteria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la peda­gogia altlernejo. Krome la ĉefdirek­toro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Sta­matiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zan­nos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭs­tathianos, Konstanteno Stekos, Milti­ado Mangivas, s-ino Roksano M. Ma­nouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fond. en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fond. en 1929) E atin­gis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭ­urboj.) Aliaj lokoj, kie estas mova­do. Pireo, Halkis; Akrata; Stavrou­polis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Alek­sandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno (insulo), Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilo­kastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la in­sulo Cyprus per la zorgoj kaj perdis­tancaj E-kursoj de Stamatiadis.

        HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK

A. STAMATIADIS.

        Grenkamp, ps. de Salo Kornfeld, polo, publicisto, nuntempe en Paris. Nask. 1 jul. 1896 en Polujo. Kun­laboranto de polaj kaj francaj gaz­etoj. E-isto de 1914. Unuaj paŝoj: kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis ĵurnalon E-ista Voĉo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ E-eldonisto. G. estis unu el la unuaj aplikantoj de E en la radio-sfero. Dum la Int. Radio Kongreso en Paris li reprezentis Po­lujon kaj akceptigis favoran rezolu­cion al E. Dum pluraj UK-j li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado. Verkoj: Krioj de l' koro (poe­moj), Penseroj (kompilitaj cita­joj), Kuzeto (1925, trad. komedi­eto de Balucki), Vortoj de Cart (1927); Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de E (1930, kompletigo de verko de Fruirtier); Lernolibro por potoj. 5,000.000 (originalaj noveloj, 1931), Vivo d e Cart, (1932), Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Smo­gorzewski 1932); Plena Vortaro de E (kunredaktoro, 1931); Pola Folkloro kaj Popolkanto, (1933). Pri la moderna arto, 1933. El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistaj kaj publicistaj ver­koj. L.K.

                        E. WIESENFELD.

        Griffin Alfred, anglo, kontisto. Nask 3 jul. 1858 en Liverpool. Pio­niro de sten. Prez. aŭ sekr. de multaj publikaj bonfaraj societoj. E-istiĝis en 1905. Unua E-isto en urbo St. Helens. Fondis grupon kaj Federacion lokajn.

        Grigorov Asen bulgaro, oficisto, loĝas en Sofia. Aŭtoro de E versa­ĵaro Garbo kaj de du vortaretoj, kunred. B.E., nun agas inter labor­istoj.

        Gròa (grnja) Josef, ĉeĥo, instr. dir. de burĝa lernejo. Mortis 14 jun. 1919 en Trnavka. Tradukis areton de rakontoj de ŝatata ĉeĥa verkisto Jakub Arbes; la libro estas unua traduko el ĉeĥa literaturo, (1907).

        Grosjean-Maupin (grojan-mopen) Emile, (ps. Fakulo), franco, licea prof. Nask. 19 febr. 1863 en Nancy, mortis en 1933. Emerita Dir. de la ŝtata alt­lernejo por geblinduloj en Paris. E-iĝis en 1906. Okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Ver­kis tre multajn recenzojn kaj priling­vajn artikolojn en multaj gravaj gaz­etoj: La Revuo, E. T., L. M., kaj multaj aliaj. Konstanta redaktoro de Franca E-isto dum ĝia tuta ek­zistado (1908-1921). - Kvankam zor­ge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen sen­ĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo int. estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro "Vortoj de Prof. Cart": "En tiu ĉi kvazaŭtesta­mento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean-­Maupin, kiu de ta komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon". - Ano de LK en 1909, Akademiano en 1920, li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kaj alportis la sperton de siaj multjaraj leksikologiaj laboroj. Nome li pristudis kaj starigis la list­ojn de la novaj vortoj oficialigotaj, kaj redaktis la Oficiala Klasika Libro. La ĉefa leksikologiisto de E. - Krom diversaj broŝuroj li verkis: Kun Aymonier: Cours Methodi­que d' E. Kun Becker: Course élé­mantaire pratique d'apres la methode combinée, 1909, tradukita italen, persen, ktp. Kun Sprotte: Praktisches E Lehr­buch, Berlin, 1910. Tradukon de Thiebaut: La formortinta Ami­ko, 1921. Sed liaj precipaj verkoj estas la tre komp1etaj kaj detalaj vort­aroj E-franca, 1910, kaj franca ­E, 1913, kies pluraj eldonoj jam aperis. Fine li estis la ĉefa aŭtoro kaj la di­rektanto de la fama Plena Vortaro de E, 1930, nur E-e redaktita, kiu markas daton en la leksikologio de E. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        L. BASTIEN.

        Grots, Edgars, latvo. Nask. 1894. Ĝis apr. 1926 dua budhana monaĥo en Latvolando, ano de la ordeno "Sangha". Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1910. Estrarano de Latva ES 1922-1928. UEA-vicdel. en Riga 1925-1932. LK de 1927. Gazetartikoloj.

        Grupoj unuaj. La unua grupo estis la volapukista klubo de Nürnberg, grava germana societo fondita 18 febr. 1885; en 1888, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prez. (Christian Schmidt) post var­ma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al E. En okt. 1889, tiu klubo fondis nian unuan gazeton, "La E-isto". En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en Moskva kaj de klubo en Sofia, pajlaj fajroj, el kiuj restis nenio.

        Projekto de Ligo E-ista por la disvastigo de la lingvo per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekza­menata en kelkaj n-roj de l' E-isto. Z apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de nia afero, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj ne la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne por­propaganda grupiĝo, sed Akademio.

        Resume, jen la unuaj grupoj laŭ kronologia ordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la Historio de E de Zakrzewski.

 

1888 - Nürnberg (Chr. Setimidt)

1889 - Moskva, Sofia (Bogdanov)

1890 - Schalke (Trompeter)

           Ivanovo-Voznjesensk (Gra­bowski)

1891-       München, "Societo E-isto­ja", fond. de L. E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado)

        Uppsala (S. Lundström)

        Murom (W. Brzozowski)

        Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)

Peterburg (Art. Florell) (so­lena malferma kunveno 24 marto 1892)

1892 - Malaga

        Göteborg (G. Backman)

        Osterby (Ossian Holmquist)

        Erlangen (Fr v. Brtesen)

        Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)

        Vilno (A Naumann)

1893 - Varsovio (Al, Blumental, Rubin, J. Wasniewski)

1894 - Steneby (Lindgven)

        Odessa (Gernet, Borovko)

        Reims-Soissons (Huisson)

        Helsingfors (W. Fagershom)

1895 - Vladimir (V. Solodiĥin)

 

        El tiuj societoj restis nur 3 en fino de 1904: Uppsala, Peterburg, Odessa. Kelkaj estis nur kelkmo­nataj, kiel la grupo de Reinis-Sois­sons, kiu konsistis el junaj liceanoj.

        En jan. 1897 Chavet kun Dannen­muller (du junaj liceanoj) fondis la E-istan Klubon de Louhans (Francu­jo). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roux); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon E-istan, fonditan 20 apr. 1897, SPPE estis la unua E-ista Societo, kies agemo eten­diĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilan­duloj. Ĝia jarlibro por 1899-1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francujo kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj. L. BASTIEN.

        Guadet (gade) Julien, franco, prof. de matematiko ĉe ŝtataj liceoj. Nask. 18 jun. 1886 en Paris. Jam juna in­teresiĝis pri E, sed lernis en 1922. En 1925 prez. de la Komisiono por Instruado. Kunfondinto de la "Ligue Francaise des Amis de l'E". Prop. ĉe la univ.-anoj (ĝen. sekr. de la Fed). Artikoloj pri instruado de E kaj broŝuro (1929).

        Guerineau (gerino) André, franco, subestro de radiofonia oficejo. Nask. 18 dec. 1896 en Bagneux (apud An­gers). Unua propagandisto en Hindo­ĉinujo, kie li estis la sola E-isto. En 1931, uzante favoran okazon (tramon­da vojaĝo de Peraire bicikle), li ek­disvastigis E-n, fondis plurajn grup­ojn, igis favoraj al E francajn aŭtori­tatojn de la Publika Instruado, kaj kreis en 1932 la Federacion de Hin­doĉinujo.

        Gueritte (gerit) Tony Jules, franco, konstrua inĝeniero. Nask. 7 marto 1875 en Blots, Francujo; vivas en Sur­biton, Surrey, Anglujo. Konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francujo; prezidinto de Franca Ko­merca Ĉambro en London, de Soci­eto de Inĝenieroj (Britujo), ktp. E-is­to de 1906. Gvidis la unuan E kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: "E kaj la inĝenieroj" (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri E en London, Newcastle, Gloucester, Consett, Paris, Lyon, Le Havre, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj,

jugoslavaj, portugalaj. Lia E libraro enhavas 1772 verkojn. Eminente ka­pabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por E.

A. BERGER,

        Guinart (ginar) Antonio, hispano: pastro katolika, prof. de modernaj lingvoj. Nask. 4 sept. 1867 en Valen­cia. En 1900 vizitis lin en V. pioniro de E Jimenez Loira, por interesigi lin. (red. de monaĥa revuo) pri E kaj lasis ĉe li pakaĵon da E-aĵo. Post multa ripetado de la vizitoj, kva­zaŭ nur pro komplezemo, eklegis la paperojn kaj fariĝis fervora E-isto. Li aperigis ses artikolojn en sia revuo; poste verkis gramatikon kaj vortaron. Estis red. de La Suno Hispana sekr. de H Societo por rop. de E. Bona oratoro sukcesa kursgvidinto. Dum la Unua Nacia Kongreso de E 1923 oni enmetis marmoran ŝtonon ore gravuritan en la muron de la kotegio, kie estis la lulilo de E en Valencia.

        Guitart Janer (gitar' ĥaner) Fran­cesc, kataluno, terkultura teknikisto. Nask. 16 apr. 1896 en Vendrell. Prez. de EG en Vendrell, kursgvidanto, organizinto de KEF-kongr. en 1933; por- kaj en E-aj arfikoloj.

        Guminski J., ruso, d-ro. loĝis en vilaĝo Rovnoe, sed ofte vizitis Sara­tov-on, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de A. Filippov. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." (Z en La E-isto, 1892, n-ro 12.)

        Güntber (Ginter) Jan, polo, ĝis 1906 militisto (kolonelo), poste industriisto. Nask en 1862 en Litovujo, nun loĝas en Warszawa. Estas famaj en la rusa armeo liaj Günteraj litoj, kiuj liveris al li multe da mono. Dum 6 jaroj li eldonis P E-iston kaj multajn valorajn E librojn.

        Gustaf Vasa. Historia dramo de R. Schmidt: La unua dramo ori­ginale verkita en E, 1910, 83 p. "La stilo estas ĝenerate bona, kvankam ofte iom duba." (LI, 1910, p: 574.)

        Gutmann Robert, estono, meteoro­logiisto mezlerneja instr. Nask. 18 okt. 1882 en Tallinn. E-isto de 193l. Eldonis prop.-ilojn kaj instigis ilian vendadon tra tuta Estonujo. Fondis E sekcion de la Tallinna Instr. Soc. Lia edzino, G. Faina, rusino, kaj la tuta familio estas E-istoj.

        Gvatemalo, Centra Ameriko. Pioni­ro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la regis­taro per ora medato por la prop. de E. Liaj prop. artikoloj aperis en "Bo­letin de la Exposición" kaj "La Republica". En urbo Guatemala la An­tigua li fondis EG-n kaj klubon de junaj E-istoj "Geinfana Z-a Grupo", eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko E-ista. Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 "la prop de kurs­finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gv. Anonciĝis tuj 50 junuloj."

I. ŜIRJAEV

        Gvidfolioj, gvidlibroj. v. Turismo.

        Gvidilo tra la Esperanto-Movado. Kompilis G. P. de Bruin. 1933, 48 p. La verko celas skizi en konciza formo bildon de la tuta E historio, movado, literaturo. Iom pli detala priskribo de la laborista E-movado.

        Gvinevero kaj aliaj poemoj de Ten­nyson, el la - angla trad. C. Bick­nell, 1907, 57 p. "Bone, elegante, fidele B. tradukis kelkajn el la plej belaj poemoj de T." (L I, 1909, p: 135)

        Gyges kaj lia Ringo. Versa trage­dio en 5 aktoj de F. Hebbel, el la germana trad. Bennemann. 1916, 152 p. "Rakonto preskaŭ kruda de Herodotos, transformita al kla­sika literatura verko plej impresa. La traduko estas senriske komparebla kun la Z-a Ifigenio." (G. 5, ,E', 1919, p: 61:)

        Gyllsdorff (gülsdorf) Anna, svedi­no; artisto-metalĉizistino. Nask. 19 aŭg. 1887 en Laholm. E-isto de 1906. Gvidis kursojn, interpretis prelegant­ojn. Tradukis el la sveda. La solvo de la vivproblemo (bro­ŝuro, 1930.)

        Gysbreght van Aematel. Tragedio en versoj de Vondel (mortis en 1679), el la nederlanda trad. J. R. G. Isbrücker. 1931, 82 p. "Ĝi temas pri sanga, pli legenda, ol historia epizodo de l' nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme mal­faeila." (Totsche, L M, 1932, p : 19.)