F

 

        Fabeloj de Andersen. Trad Z. Unua parto 1923, 152 p, dua parto 1926, 154 p., tria parto 1932, 153 p. "A. apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de l' homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiel senpere interpretas al ni ia belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj." (Totsche, L. M, 1932, p:159.)

        Fabiola. Romano pri la katakomboj, de kardinalo Wiseman, el la angla trad. Ramo 1911; dua eld. revizita de Em. Robert, 437 p. kaj 24 bildoj. Interesa rakonto, priskribo de la moroj de la romanoj kaj la unuaj kristanoj. Bonega traduko. Flua kaj plaĉa stilo.

        Fabrikmarkoj, v. Varnomoj.

        Facchi (fakki) Gaetano, italo; administranto, sekr. de Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia. Nask. 2. dec. 1888 en Brescia. E-isto de 1920. En 1922 fondis grupon en Brescia, gvidis multajn kursojn ĉe diversaj asocioj, ankaŭ por instruistoj. En 1925 instigis la Komercan Ĉambron de sia urbo dissendi E lingvan cirkuleron pri la itala komerco kaj industrio al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron oni tradukis en naciajn lingvojn kaj aperigis en multaj ĵurnaloj kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj. Depost 1926 delegito de itala E movado por eksterlando: (Informservo) De 1931 estrarano de IEF; prof. de E ktp. Lingvistaj, literaturaj, historiaj artikoloj en E gazetoj. Trad. la komedion "Naskiĝo" de Niccodemi, prezentita en Udine dum lanacia E kongreso, 1929 Verkis prelegon S-ta Francisko kaj Budho, 1930. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Facila Legolibro. 1923 64p. Simple verkitaj resumoj pri naŭ originalaj E romanoj; artikolo de W. Bohnson pri la literaturo de E.

        Fadenhecht Josif, bulgaro, d-ro, univ. prof. de juro, eksministro de la juĝaferoj. Prezidis publikan kunvenon dum verda prop. E-semajno en Sofia en 1924

        Fairbairn (ferbern) Artbur Reees, anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884 en Sunderland. Laika predikanto metodista. Arĥeologo. De 1920 prop. sekr. por E movado en nordorienta Anglujo. Fotografas kaj paroladas kun lumbildoj pri UK-j.

        Fairman (fermn) Charles Arthur anglo, diskonta makleristo. Nask. 21 nov. 1866 en London. Iama kasisto de BEA. Membro de UEA de la komenco.

        Farges (farĵ) Alice-Leontine, francino. Nask. 22 jan. 1869 en Couloutre (apud Nevers) Fondis esi Lyon (1910) la "E-istan Hejmon", malfermitan al ĉiu E-istoj. Direktas E-Oficejon de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn, juvelojn E-ajn, ktp. Propagandis ĉe komercistoj. Enirigis uzadon de E kaj organizis prop. budon ĉe Foiro de Lyon.

        Farkas (farkaŝ) Ferenc, hungaro, elektromuntisto. Nask. 1903 en Nagyvarad (nun Oradea Mare en Rumanujo). E-isto de 1923. Estis tre fervora laboranto, plurfoje centra sekr., vicprez. de HESL en la postmilitaj jaroj. Multaj kursoj, paroladoj.

        Fast Paul, germano, instruisto en komerea lernejo. Nask. 21 sept.1853, mortis 28 okt. 1928. Kunfondinto de E grupo Königsberg (1907). Verkis E gramatikon.

        Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

        Faulhaber Frits, nederlandano, dompentristo. Nask. 8 aŭg. 1893 en Amsterdam. E-isto de 1912. Propagandis en la armeo 1917-18. Estrarano de FLEN 1920-23 kaj 1927-34 Red. ties organon Arbeider E-ist en 1929, kunred. de ĝia lingva aldono l931-34. Prez. de la Laborista E Ekzamena Komitato. Radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj, aŭtoro de "Konsilanta Gramatiko".

        Faŭsto I. Drama poemo de Goethe, el la germana trad. Barthetmess. 1923, 153 p. "F., imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.)

        Fauvart-Bastoul (fovar-bastul) Leon, franco, skadronestro en kavalerio. Nask. 27 julio 1845 en Angers, mortis 1922. E-iĝis en 1900. Ano de la fama Dijona grupo, helpis al Boirac por lia Plena Vortaro, 1909. Publikigis gravan verkon: ŝlosilvortoj, 1909, franclingvan studon pri 200 oftaj vortoj. Kun sia edzino kaj sia filo verkis: Triope. Verkis ankaŭ: Pri la gramatika specifikeco de la fundamentaj radikoj, 1914. LK en 1911.

        Fauvart-Bastoul Marcelle, edzino de la antaŭa. Nask. 14 nov. 1859 en Autry-le-Chatel (apud Orleans). Prez. de la Diĵona grupo, gvidis multajn kursojn speciale por blinduloj. Helpis al Boirac por lia Plena Vortaro. Verkis: E sen profesoro, 1912 - Luksa dometo, 1918 - Kunverkis Triope.

        Fauvart-Bastoul Louis, franco, filo de ambaŭ antaŭaj, d-ro de leĝoscienco. Nask. 19 sept. 1877 en Blois, 5 sept. 1914 mortpafita ĉe la Marna batalo. Li skribis en juraj revuoj kaj ankaŭ okupis sin pri muziko. Verkis: D'une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens, 1906. Kunverkis Triope.

        Favrel Henri, franco, inĝeniero E. C. P. Nask. 16 jul. 1877 en Paris. Gen. sekr. de la Radio-Klubo E-ista de Francujo. (530 anoj ĝis 1932), red. de Radio-E, trimonata organo de la Klubo. Prez. de la Radio-Komisiono dum la UK en l932. Estis adm. de E Centra Librejo, ktp. Multaj artikoloj kaj raportoj; paroladoj, ankaŭ per radio. Gvidis korespondajn kursojn.

        Fazel John H., usonano, laŭvice multaj profesioj, dum longa tempo pastro, presbiteria evangelisto kaj farmisto. E-isto de 1908. Kiel armea pastro en 1917 instruis E-n al ofic. istoj kaj al simplaj soldatoj. Direktoro de la ES YPD (kun ĉ. 1000 anoj) kiu apartenas al EANA. Artikoloj ĉefe en skoltaj gazetoj.

        Fels Isidoro, d-ro kaj lia edzino Regina, hebreoj el Lwów. Li - kuracisto, nask. en 1870, ŝi - en 1877. en Lwów laŭvice prezidadis multajn jarojn la EG. La infanoj parolis E-n antaŭ ol sian gepatran lingvon.

        Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t. n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t. e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis Unuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj E-lingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo de Marcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekz. mendis E-lingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.

        Ferdinand Hirt und Sohn Leipzig estas unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, fondiĝis en 1832. Ekde 1919 eldonas ankaŭ E-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis E-fakon, kiu dum la lasta jardeko fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj. Eldonis inter aliaj la historioverkojn de Privat, Originalan verkaron de Zamenhof, Enciklopedian Vortaron de Wŭster, kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn, kies vendoprezo dum la aperdato atingis 250,- svfr.

        Ferez (ferez) Hubert, franco, instruisto. Nask. 15 marto 1896 en Voyenne (apud Laon). Unu el la plej varmaj propagandistoj en Francujo Starigis kaj prezidas de 10 jaroj la Orientfrancan Fed. Loĝante en Strasbourg, li faris sian tutan eblon por komprenigi al la germanlingvuloj la animon kaj kulturon de Francujo, kaj tiamaniere labori por la paco, per interpenetrado de tiuj ambaŭ civilizacioj. Kreis la plej gravan E‑an prop. gazeton, en granda formato: La Tribune E-iste, redaktita en franca lingvo (20.000 e-roj). Laboris por ke en ĉiu nacio stariĝu simila organo nacilingva grandformata. Kreis la Asocion "Groupement E-iste de l' Enseignement" kaj "Les Légions E-istes", kaj fondis la organizon de tiuj Asocioj sur nova fundamento: neniam okazas balotoj; estas nur direktantoj, kiuj administras, kaj anoj, kiuj subtenas ilian agadon; neniuj statutoj; neniuj diskutoj.

        Fernandes (fernandiŝ) Julia, brazilanino. Mortis en 1927. E-isto de 1907. Fond. de Virina EK en 1912, kies animo ŝi estis ĝismorte.

        Fervojo. Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en ,E', 20 marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la E-istaj fervo istoj. Kaj dum la Uk en Barcelona 7 kaj 8 sept. okazis du fakkunvenoj de fervojistoj; kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis int. Asocio de E‑istaj Fervojistoj; Kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi E-n inter la fervojistoj; starigi specialan vortareton; instigi int. interŝanĝon de profesiaj ideoj; eldoni adresaron; faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo: faciligi la alveturon de E‑istaj fervojistoj al la E‑kongresoj. Por 1910 oni elektis prez. Berlande, vicprez. Wellons, Usono, kaj Schwartz, Aŭstrujo, sekr.-kas, Bontemps, Franc, helpsekr. Sandecki, Rusujo, kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.

        En dec. 1910 eliris la faka organo Fervoja E-isto, kiu aperadis ĝis militkomenco. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la UK en Antwerpen 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prez. fariĝis Schwartz,vicprez. Engst, Germ., sekr. Petzold, Germ, en sekr Bontemps. Dum la UK en Krakow,1912 la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prez. Tarnow, Germ., vicprez. Szymanowski, Germ., sekr. Petzold, kas. Engst, redaktoroj Berlande kaj Chilot, Franc. La nombro de la membroj estis en 1912 214, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la UK en Bern, 1913, estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj E-istoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekz. en Nymburk (Bohemujo), Lyon, Boxtel (Holando), ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervoj-E-istoj, fondita 2 okt. 1910.

        Post la milito IAEF estis restarigita en 1921 en Praha, dank' al la klopodoj de S. Stojnic kaj I. Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagreb, Jugoslavujo. En kelkaj landoj estas fonditaj naciaj (memstaraj) E‑societoj de fervojistoj, la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la ,Nagola' en Japanujo en 1928, la hispana en 1928 de E. del Barrio kaj en Finnlando. En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Kattowicze, Polujo, akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni E-n. Samjare en Aŭstrujo A. E-Delegitaro starigis E-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala E-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavujo per akto de 21 marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por int. trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata E: sed ĝis nun tiu ĉi reformo ne realiĝis. En int. vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estas bildoj de Budapest kun kvinlingva klariga teksto, la kvina lingvo estas E.

        La agado de E-istaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn, kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en E. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria minsiterio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis E-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen".

        IAEF en la lastaj jaroj montris neviglan agadon, eĉ la oficiala organo La Fervojisto ĉesis aperi.

        Kompilita laŭ la artikoloj de

                                                       TARNOW kaj ŜIRJAEV.

        Fethke fratoj: Stefan, Jan kaj Edmund, poloj loĝas en Bydgoszez kaj aktive partoprenas la movadon. Verkadas ofte kune. Eldonis en P lingvo "500 vortojn de l' lingvo E". Organizis la vojaĝojn kaj prelegojn de la negra E-isto Kola Ajayi. La meza, Jan, estas konata verkisto, uzanta la ps. Jean Forge. (v).

        FeZ, ps. de Felix Zamenhof. (v.)

        Fi-Blan-Go: ps. de F. Blangarin. (v.)

        Fiedler (fidler) Ilonka, hungarino, oficistino de keramikfabriko. Nask. en Pecs. Paroladoj kaj kursoj. Artikoloj precipe en Katolika Mondo, Espero Katolika kaj Kat. Vivo. Plej persista prop-isto en Pecs. (V. H. Heroldo, 1930. N-o 6.)

        Filatelio, aŭ laŭsistema kolektado de la poŝtmarkoj. La poŝtmarko mem naskiĝis en 1837. En la pratempo de poŝta trafiko oni surskribis sur la kovertojn, ke la sendkosto estas pagita. La Pariza poŝtestro De Velayer presigis en 1653 vinjetojn kun la surskribo "Billets de Port Paye". Oni uzis tiujn de 1653 ĝis 1676. La sveda parlamentano Treffenberg proponis 3 marto 1823, ke la sendkostojn oni pagu per "afrankstamppaperoj". La planon efektivigis Rowland Hill en 1837 en Anglujo. Li estis la apostolo de penca afranksistemo, laŭ kiu ĉiu letero ne pli peza ol duonunca estu transportita de kiu ajn loko de Anglujo por unu penco. Kiam lia propono fariĝis leĝo en 1840, li eldonis poŝtmarkon. La unua efektiva poŝtmarko estis la fabrikaĵo de angla libroeldonisto Chalmers, kiu post longaj provoj kaj priparoloj enkondukis en la trafikon 6 majo 1840 la nigran unu pencan poŝtmarkon, kiu fariĝis la patro de la modernaj poŝtvaloraĵoj. La ekzemplon de Anglujo sekvis en 1842 la poŝto de kelkaj Usonaj urboj, en 1843 Zürich, en 1844 Brazilo, en 1845 Finnlando, Italujo kaj Basel. La perfektigon de la poŝta servo celis la fondo de Universala Poŝta Unio (en Bern), al kiu apartenas preskaŭ ĉiuj ŝtatoj. Laŭ la kontrakto ĉiu aliĝanta ŝtato ekspedas kaj enmanigas reciproke la poŝtajn sendaĵojn. La tarifo estas unueca, kaj por plifaciligi la manipuladon ankaŭ la koloro estas unueca (verda por presaĵo eksterlanda, ruĝa por poŝtkarto eksterlanda, blua por letero eksterlanda). Ĝis nun ekzistas ĉ. 75000 diversaj poŝtmarkoj, sed konsiderante la subspecojn, ilia nombro atingas 150000.

        Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis, kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili E. Preskaŭ de la unuaj jaroj pri E interesiĝis gravaj fil. gazetoj. La "Revue Philatelique Francais" presis favorajn artikolojn pri kaj eĉ en E. "Les Archives des Collectioneurs" havis specialan E‑rubrikon. "L'Echo de la Timbrologie" presis prop. artikolojn kaj plenan gramatikon de E. "L' Annonce Timbrologie de Bruxelles" alprenis E-n por interrilatoj kun fremdlandaj filatelistoj. Sur la paĝoj de multaj E-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en E kaj interŝanĝi. Ŝaĵne la fitatelistoj la unuaj komprenis ankaŭ la necesecon de speciala fil. terminaro, ĉar ankoraŭ en 1903 R. Lemaire verkis francan E fil. vortaron. Poste grava fil. firmo Senf en Leipzig en 1911 eldonis en kelkaj lingvoj, inter ili en E, tabelon de plej uzataj terminoj kaj esprimoj en filatelio kaj en 1926 aperis en HDE, poste en aparta libro Filatelia Terminaro de H. M. Scott en la lingvoj E, angla franca kaj germana. La nombro de E-istaj filatelistoj estas sufiĉe granda, nur ili dividiĝas inter la diversaj soeietoj. En Argentina estas 6, en "Associacion Filatelica" (Bahia Blanca), l4, en Iharos 27, en Kangaroo 24: en Shimb Club Romana 4, en Fusion 36, ktp. Aparta societo por E‑istaj filatelistoj estas la Tutmonda Asocio Kolektanta (v. Kolektado), kies organo, la Tutmonda Kolektanto havas ĉiam adresojn de interŝanĝemuloj. Multaj fil. adresoj estas troveblaj en BES-Adresaro, en la gazetoj ,E' kaj HDE.

        La rubriko estas kunmetita laŭ la artikoloj de

                                               I. ŜIRJAEV kaj J. TAKACS.

        Filipina E-isto. Lando, kiu montras plej bone, ke la disvastigo de la E-movado dependas ĉefe de certaj personoj, estas la Filipinaj Insuloj. Estis armea ĥirurgisto d-ro H. W Yemans, kiu fondis en julio 1907 la FEA-n kaj eldonis en la sama monato "Philippines E Circular". Jam en aŭg. ĝi fariĝis FE. Vol. 1.: aŭg. 1907-julio 1908-12 kajeroj 4xIV+2xVIII+6xXII+236 p. Vol. 2.: aŭg. 1903-julio 1909 7 kajeroj (11 n-roj.) 2xIV+136. Kiam Yemans post eksterlanda vojaĝo devis returni en la Usonan armeon, FE endormis.

                                                                              P. TARNOW.

        Filipinaj insuloj, Azio. La unuaj pioniroj estis (1901) d-ro Jemans, S. Garcia Roxas, f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora, ĉiuj en Manilla. Aktiva propagando kaj vigla agado montriĝis en 1907, kiam estis fondita en Manilla ES, kiu eldonis la gazeton F E-isto. Samjare la administranto de Popola Klerigo W. Shuster kaj komitatano pri la klerigado C. Torbes fariĝis membroj de la societo; granda ilustrita revuo "The Far Eastern Review" presis lecionojn de E, eĉ oni povis legi tiam pri lernejo, kie oni volas instrui E-n al lepruloj. Dum la sekvaj jaroj la movado preskaŭ tute formortis. Laŭ la Dietterle‑statistiko en 1928 E-istoj nur en du lokoj. En 1933 UEA-del. kaj EG en Manilla. I. ŜIRJAEV.

        Filip Jan, ĉeĥo, teologia studento. Nask. 9 dec. 1911 en Pøibyslav. E-isto de 1922. Jam kiel 13-jara junulo verkis E-kurson en pluraj gazetoj. Fondinto de pluraj E-rondetoj. Artikoloj, poemoj en pluraj E-gazetoj. Kompilis kaj parte tradukis: Kantareto, 1929, kaj verkis grandan E-Ĉ vortaron, 1930.

        Filippov Aleks. Gavriloviĉ, ruso, dentkuracisto en Saratov, kie li estis unua pioniro de E, de 1888-91. Prop-artikoloj.

        Filipov Georgij, ruso, sovetiano, scienclaboranto ĉe pedagogia instituto en Ĥarkov. Nask. 1888. Faris gravajn studojn pri E kiel prepara ŝtupo por lernado de fremdaj naciaj lingvoj (v. respektivajn artikolojn en "Int. Lingvo", (ruslingva organo de SEU), organizis periodajn E-disaŭdigojn el Ĥarkova radiostacio de 1927.

        Filliatre (filiatr) Pierre, franco, ĉefkomizo de PTT. Nask. 2 okt. 1897 en Paris. Kun sia frato li starigis la fakan revuon "Le Relais". Kun la frato fondis en 1922 kaj eldonas la E-an fakorganon Interligilo de l' PTT. La du fratoj verkis la PTT-artikolon de la Enciklopedio.

        Filliatre Robert Julien, (ps Hugues Lerisloy), franco, PTT-oficisto. Nask. 4 apr. 1900 en Paris. Ĉefred de la franca revuo "Le Relais". Verkis multajn studojn pri diversaj branĉoj de PTT. Ĝen. sekr. de ILEPTO, en kies organo La Interligilo de l' PTT li aperigis multajn artikolojn precipe teknikajn. Aŭtoro de la Poŝt-telekomunika Vortaro, 1934.

        Filmoj. v. Sonfilmoj.

        Filozofia Vortaro. Kompilis Stan. Kamaryt. 1934, 171 p. "La aranĝo de la artikoloj: Post la titolo sekvas la terminoj en angla, ĉeĥoslovaka, franca kaj germana lingvoj. . . Poste sekvas difinoj de la termino. Se ili estas pluraj, ili sekvas laŭeble laŭ la ordo de ilia graveco, ne laŭ la historia evoluo "(El la Enkonduko.)

        Findlay (findlej) Joseph John, anglo, d-ro, emerita prof. de edukado Universitato de Manehester Aŭtoro de multaj verkoj pri edukado kaj lingvolernado. Iniciatis la Findlay Gregg sistemon de lernado de lingvoj (inkluzive de E) per gramofondiskoj, 1929.

        Fine mi komprenas la Radion. Amuza kaj populara enkonduko en la radioteĥnikon. Originale en E verkis E. Aisberg, kun 245 bildoj kaj desegnoj de H. Guilhac. Konsistas el 16 "babiladoj", el kiuj 8 aperis jam en Int. Radio-Revuo, 1926 Tutteksta E-eldono; 1934, 140 p. La verko estas eldonita en lingvoj bulgara, ĉeĥa, estona, franca (11 eldonoj), germana (11 eldonoj), greka, hungara, itala, latva, rumana, rusa kaj slovena. Etute 13 lingvoj El la esperanta eldono un oni tradukas ĝin ankaŭ en polan, anglan kaj svedan lingvojn.

        Finholt Josefine, norvegino. Nask. 7 aŭg. 1857, mortis 3 marto 1921. Guvernistina kaj instruistina ekzamenoj. E-iĝis en 1908 kaj de tiam ŝi per tuta vivo kaj animo apartenis al E. Membro de gazeta komitato 1908, del. de UEA 1911, kunfondinto de NEL 1911, restarigis la EK en Oslo 1912, fondinto kaj sekr. de Asocio de N Geinstruistoj E-istaj 1915. Gvidis multajn kursojn 1912-18, i. a la unuan por-infanan kurson en N. ŝi. Entute gvidis kaj subtenis la movadon dum malfacilaj periodoj kaj antaŭ ŝia morto ŝi destinis sufiĉan kapitalon por pagi la eldonon de lernolibro de Rifling (5000 ekz). Ŝia morto estis grava bato por la NE. movado, kiu dum postaj 5 jaroj preskaŭ nur vegetis.

        Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 3 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon.

        Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.

        Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart.

        Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de "Klubo E-ista de Finnaj Studentoj". En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon "La Polusstelo", kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A. A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909.

        En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo "E Asocio de Finnlando", kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo "Ilarejo E-ista", kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de "Finna E-isto".

        Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.

        La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.

        Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel.

        Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.

La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.

        Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando.

        Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.

        Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.

        Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.

        Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.

        Societoj. E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj

A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.

        Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Halt, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.

        Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. LAPPI.

        Firu Petro, ps. de Henriko Rabinovici, rumano, arkitekto. Nask. 10 jul. 1907 en Bucureŝti. E-isto de 1924. Liaj tradukoj el la rumana literaturo aperis en diversaj E-gazetoj (1928-32); en kunlaboro kun Pragano aperis de li en libroformo: Rumana Bonhumoro, 1932. Verkis la unuan R-E vortaron, 1932

        Fischer (fiŝer), Ottmar, d-ro, inĝeniero, kemiisto. Nask. 12 apr. 1904 en Temesvar en Hungarujo (nun Timiŝoara en Rumanujo); la patro estis germana, la patrino hungara.  Artikoloj por kemiaj gazetoj; bonfara laboro inter blinduloj. E-isto de 1927. Vizitis la int. ped. kurson de A. Cseh en Arnhem, jul. 1930. Li instruis E-n laŭ Cseh-metodo dum 2 jaroj gvidante 36 kursojn (ĉefe en Norvegujo) kun ĉ. 1500 partoprenantoj kaj faris 50 prelegojn en E antaŭ ĉ. 5000 personoj. Partoprenas ankaŭ la skoltan E-movadon.

        Fischer-Galati (fiŝer-galac) Henriko, rumano, eldonisto kaj presisto en Bucureŝti; ĝis 1926 grandindustriisto. Nask. 3 jul. 1879 en Galati. E-isto de 1902. Gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 prez. de Unua Rumana Societo E-ista en Galati, de 1908 de la Federacio de ES en R., de li fonditaj Prez. de RES de 1923. Red. de Rumana Gazeto E-ista. Eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. LK de 1908. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj UK-j. Kondukas de 1922 ECR, fonditan de li kun helpo de A. Cseh, en propra domo kun biblioteko, kurso librovendejo, presejo E-istaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Fiŝer Andreo, ruso, d-ro, kuracisto en Orel, Tiflis, fine ĉefkuracisto en akuŝista instituto en Leningrad. Nask. 1855 en Orel, mortis 27 majo 1930 en L. E-isto de 1892 kaj de tiam senlace laboris por ĝi. Kunfondis kaj prezidis multajn jarojn la Kaŭkazan ES-n. Partoprenis multajn UK-jn. Tradukoj en libroformo: Kanto de triumfanta amo, 1908, Anjo, 1910 Fantomoj, 1912, ĉiuj tri de Turgenev, Portreto de Gogol, 1911, Tri noveloj de Puŝkin, l923. Kompilis legolibron, 1910 kaj Historieton de E, 1911, kaj lernolibron por armenoj. Kunlaboris je ,E', La Bela Mondo, Universo, Danubo, Literaturo, Juna E-isto, La Ondo de E.

        Flageul (flaĵöl) Pierre, franco, oficisto en la nacia monfabrikejo, kaj, flanke, prof. de stenografio. Nask. 4 okt. l878 en Maumusson (apud Nantes). Li tre interesiĝas pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al mulfaj sten. gazetoj, adaptis la sistemon Duploye al la skribo Braille, kaj poste al E. Li gvidis kursojn E-ajn en Paris kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la sten. medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al E en francaj kaj int. kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn, propagandilojn, kaj eldonis gazeton Fluganta Skribilo (v. Stenografio). Ĵus estas fondita nova Societo "Stenografa Instituto Tutmonda" (STT), kiu celas disvastigon de la Stenografio Duployè-Flageul. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Flandra Esperantisto. Organo de FLE, fond. en 1929; formato 27x18 cm Red. jan van Schoor.

        Flasch (flaŝ) Hellwig, Brunhilde, aŭstro-germanino, d-ro, prof. en Wien. Nask. 15 marto 1896 en Suczawa (tiam Bukovino). Ŝtata ekzamenkomisionano por E, de 1928. Kunlaboranto de A ŭ. E-isto kaj antaŭe de AKLE-Informoj. Originalaj poemoj kaj tradukaĵoj.

        Flatauer Otto, germano, direktoro kaj posedanto de du privataj komercaj lernejoj en Berlin. Nask en 1880, mortis 4 jan. 1928. Enkondukis E-n kiel laŭplanan fakon en siajn lernejojn. Artikoloj, ĉefe en la taggazeto Berliner Tageblatt. Provis krei mondoteatron per E.

        Floretoj. Porinfanaj rakontoj, trad. de la Vendreda Klubo en Winschoten. I931, 64 p. "Ok fabeloj, arte ilustritaj, diklitera, klara preso, modela aranĝo". (Butin, HDE, 1931, n-ro 14)

        Flourens (fluran) Jeanne, (ps. Roksano), francino, komercistino. Nask. 4 aŭg. 1871 en Vias (apud Montpellier), mortis 13 jul. 1928 en Marseille. E-iĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por E. En 1922 ŝi translokiĝis al  Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis E-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn prop artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, precipe literaturaĵojn, tradukojn kaj pri la modo. Plie ŝi verkis kaj publikigis aparte: Duonsurda, komedieto, 1907. La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto; komedio, 1909. La Senlaca Sinofero, 1911. La Morgaŭa Virino 1912. Eltiraĵo el la memorskriboj de Tolstoj l911. L. K. de l910. L. BASTIEN.

        Flower (flaŭer) Isaac, anglo, vestaĵ-tranĉisto. Nask. 31 marto 1901 en London. E-isto kaj SAT-ano de 1923. Sekr. de lab. EK en London, 1923-29, de BLEA ĝis 1929. Poste loĝis en Göteborg (Sved.), Haarlem (Ned.) kaj Mecklenburg (Germ.), laborinte ankaŭ por E. Reveninte al L gvidis kursojn kaj en 1932 fariĝis sekr. de la brita SAT-organizo. Artikoloj en S-ulo.

        Fluganta Skribilo. Gazeteto stenografia laŭ la Duployè-sistemo. Red. P. Flageul (Issy). Eld. de 1913. Trimonata.

        Flugel John Carl, anglo prof. en Londona Universitato. Nask. 13 jun. 1884 en Liverpool. Verkisto pri psikologiaj temoj. Prelegis ĉe Somera Universitato, UK Geneve, 1925.

        Foehr (for) Karl, germano, dir. de komerca kaj industria altlernejo en Kothen-Anhalt. Nask. 25 marto 1860 en Stuttgart, mortis 21 apr. 1930 en Freiberg. E estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de UK-j.

        Foiroj. v. Komerco.

        Fokso-Nukso. Memorinda, instrua kaj averta rakonto de Ignat Herrmann, trad. Moraviaj E-Pioniroj. 1932. 65 p "Majstroverketo pro la lerta kombino kaj evoluo. Traduko laŭdinda." (Butin, HDE, 1933, n-ro 1.)

        Folioj de la Vivo. De Rusinol, el la kataluna trad. Sabadell. 1910 (?), 104 p. "Tute interesaj kaj tradukindaj skizetoj. La stilo estas facila. Bona, klara estas la traduko." (Th. C., L. I, 1910, p: 46.)

        Foltánek Rudolf estas librejo en Wien kun E-fako. Ĉefdeponejo de F. Hirt por Aŭstrio kaj Hungarujo.

        Fonografo, v Gramofondiskoj.

        Font Cantallops (kantalops) Bartolome, hispano, katolika pastro. Nask. 20 okt. 1871 en Llumayor, Baleares. Stariginto de la vilaĝo San Serriol, kie strato nomiĝas E ka placo Z. Fondis la grupon EK Palma (1907).

        Font-Giralt Joan, hispano, pastro, prof. en la Seminario-Kolegio de S. Maria del Collel. Gvidanto de la katolika E-movado. Prez. de IKUE; red. kaj eld. de Espero Katolika, de I932. Ĉeestis plurajn UK-jn kaj aliajn kongresojn. Bona oratoro.

        Forel August, sviso, kuracisto, mondfama scienculo. Nask. 1848, mortis 27 jul. 1931 en Yvorne. "Lia plej konata libro La seksa problemo. . . Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu F sukcesis verki tiun libron. En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estas liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj. Gvidanto de la kontraŭ-alkohola movado. . . Li verkis egalbone france aŭ germane. Fidela membro de UEA, al kiu li regule pagis sian kotizon. F. subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj." (P., ,E', 1931, p: 137.)

        Forge Jean, ps. de verkisto Jan Fethke, poto, filmreĝisoro. Nask. 26 febr. 1903 en Oppeln. Kiel politeknika studento li ankaŭ laboras en redaktejo de Danzig-a taga ĵurnalo. Poste en Berlin li estis reĝisora asistanto ĉe la fama Universum Film A. G. (UFA) kaj redaktoro de fakrevuoj en Paris, Warszawa kaj Berlin. De 1928 aperas liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: "Transe de la strato" kaj "Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon." E-isto de 1919. Fininte siajn gimnaziajn studojn, li estis redaktanto de E Triumfonta. F. aktive partoprenas la polan E-movadon. En 1931 varbis por E la negron Kola Ajayi kaj preparis lian grandsukcesan prelegvojaĝon. Komence de t932 gvidis sukcesajn Cseh-metodajn kursojn en Svedlando. Lia unua romano, verkita dum la knabaj jaroj, aperis en 1921 germanlingve. Liaj plej gravaj E verkoj estas Abismo (1923) kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) tradukitaj en kelkajn lingvojn. En la unua, kiu estas priskribo kaj profunda analizo de animkonfliktoj, jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la E-a literaturo. Lia dua verko: Saltego trans Jarmiloj (1924) estas rakonto pri revojaĝo al la pasinto, malgraŭ ĝiaj specialaj humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la ĵus citita verko. Ankaŭ la tria, plej nova verko: "Mr. Tot aĉetas mil okulojn" estas fantazia aventur-romano, tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literaturalingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj romanoj. El tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la "Saltego".

        F. SZILAGYI

        For la Batalilojn. Romano de Bertha von Suttner, el la germana trad. Caumont, 1914, 320 p. Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.

        For la Neŭtralismon! Devizo de plejmulto el la klasbatalaj E-istoj, laŭ kiu ili ne partoprenas en la neŭtrala E movado. Samtitole presiĝis broŝuro de E. Lanti (1922, 16 p.), aperinta en pluraj eldonoj kaj en diversaj lingvoj.

        Formortinta Delsuno. Rakonto de R. Vermandere, el la flandra trad. Oscar Van Schoor, 1910, 119 p., kun 18 bildoj. "Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morto kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj." (A. E. W., British E-ist, 1911, p: 73.)

        Forster Jeno, hungaro, tajloro. Mortis 66-jara en Budapest 14 okt. 1919. Kasisto de HES dum multaj jaroj. Trad. la romaneton Fantomo en Lubló de Mikszáth. "Pro E li ofte ne zorgis pri sia propra tajlora negoco, kio kaŭzis multan ĉagrenon al lia familio" (H. E-isto, nov 1919.)

        Förster Friedrich Wilhelm, germano, d-ro fil., prof. por etiko kaj sociaj sciencoj en München kaj Berlin. Nask. 2 jun. 1869. Eminentulo en sia fako. Li estis ano de la Delegacio por alpreno de LI, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por E. Aktivulo por E dum la Int. Packongreso en München.

        Framasonoj. Komuneco de libere pensantaj homoj, kunigataj en loĝioj. La deveno estas de mezepokaj gildoj de la masonistoj. La konstruado estas komprenata laŭ morala senco. Konstitucio 1721 verkita de Anderson. Pro politikaj kaj religiaj konsideroj ofte atakataj." (UEA-1928) Jam dum la 1-a UK 1905 oni fondis Universalan Framasonan Ligon kaj ankaŭ dum aliaj UK-I la framasonoj aranĝis fakkunvenojn, ekz. dum la 7-a UK kun helpo de la lokaj loĝioj. En 1907 svisaj framasonoj (Bern) decidis larĝe uzi E-n por int. rilatoj, tiucele estis eldonita en E broŝuro kaj dissendita tra la tuta mondo, sed mankas informoj pri la efektiva uzado.

        Franca Esperantisto. Kiam en unio 1908 de Beaufront, prez. de SFPE transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plej multo de la francaj E-istoj tamen deklaris sin por E kaj intertraktis por anstataŭi la societon per "Fédération de France" kaj la gazeton L' E-iste per FE En dec. 1908 jam aperis la i-a n-ro. Ĝi ĉesis en dec. 1912 kaj reaperis post la mondmilito de apr. 1920-dec l921. IV-VIII+16-24 p. 25x19. Ĉefred. antaŭ la milito F. de Ménil kaj post la milito Th. Cart. FE estis precipe prop. gazeto, enhavis nur malampleksan lit. parton. - FE reaperis en 1933.

        P. TARNOW.

        Francujo. En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj E-istoj, troviĝas la nomoj de Louis de Beaufront, instruisto en Rumont, apud La Chapelle la Reine, de Henri Delachaux, desegnisto-geografiisto en la librejo Hachette kaj de Demonget, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo "Internacia aŭ Volapuk", la tradukon de broŝuro de L. Einstein.

        Beaufront aliĝis al E en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la somero de tiu sama jaro Gaston Moch, oficiro en Lorient.

        Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon "individuan", tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis Rene Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de Z kaj publikigis en Epernay lernolibron.

        En 1897 Moch publikigis ĉe Giard et Briere, grava pariza eldonisto, broŝuron, (aparta represo de artikolo el la "Revue Int. de Sociologie") kies plano kaj argumentoj estis poste centfoje reuzataj de la verkantoj de broŝuroj aŭ paroladoj por propagando. Li publikigis ankaŭ similan artikoton en la "Revue des Revues", kaj tiuj publikigoj interrilatigis lin kun Henri Bel, bibliotekisto de la Universitato de Montpellier, Gariel, sekretario de la "Association française pour 1'avancement des Sciences", d-ro Javal, Th. Ruyssen, generalo Sebert, Tarbouriech, Tenneson, Fried, Moscheles, senatano Lafontaine (de Bruselo) ktp. Leŭtenanto Lemaire baldaŭ poste publikigis en Belgujo prop. broŝuron similan al tiu de Moch.

        Samepoke Emile Lombard, prof. de germana lingvo en la liceo Michelet, en Paris, kiu ĵus fondis monatan multlingvan revuon "L'Etranger", tre bonvole akceptis en tiu revuo artikolojn pri kaj en E. Tiuj artikoloj varbis f-inon Alice Roux, prof. de germana lingvo en la gimnazio de Louhans (Francujo), kiu konigis E-n al lernanto de la knaba samurba gimnazio Gabriel Chavet, kaj en jan. 1897 Chavet fondis en Louhans la unuan francan E-istan klubon.

        En tiu epoko ekzistis en la tuta mondo ses E-istaj kluboj: en Nürnberg, Petrograd, Odessa, Uppsala, en Danujo kaj en Louhans, (Saone-et-Loire).

        Beaufront havis poste la ideon grupigi en unu sola societo ĉiujn personojn, kiuj interesiĝis pri E kaj en jan. 1898 aperis la unua numero de la revuo "L' Esperantiste", kiu anoncis la fondon de "Societe pour la propagation de 1' Esperanto" (SPPE). Ĝi estis int. societo, sed ĉar ĉiu prop. societo povas agadi nur pere de naciaj lingvoj, la SPPE, kvankam akceptante anojn de ĉiuj landoj, propagandis pere de franca lingvo. En la Komitato troviĝis Beaufront, prez. René Lemaire, sekr. Henri Hamel, Bel, L. Demarest, lernejestro, E. Roux de Grenoble, leŭtenanto Lemaire, Lombard kaj Moch. E. Roux faris, en tiu tempo, en Grenoble, sub ta protekto de la Asocio de Komerco kaj Industrio, la unuan publikan kurson de E en Francujo.

        En feb. 1898 okazis, por la unua fojo, gazetaj polemikoj pri E inter fama ĵurnalisto Fr. Sarcey kaj Chavet, en "L' Etranger" (Chavet) r>La D2peche de Toulouse" (Sarcey), "Lc Petrt Meridional" (Chavet) "Le Rappel" (Sarcey) kaj "Le Petit Meridionak" (Beaufront). La sekvantan jaron la svisa filozofo Naville prezentis E-n al la Franca Akademio de Sciencoj moralaj kaj politikaj, kaj ĉiu fakto naskis malfavoran artikolon de literaturisto Andre Theuriet, en "Le Journal". Dume kursoj organiziĝis en Limoges (Canet), en Lille (Louvret, en La Rochelle (Samuel Meyer). Beaufront konigis en Francujo la E-istan insignon, medaleton kun verda stelo sur blanka fono, fabrikatan de rusa E-ista juvelisto Stalberg, insignon kiu montriĝis necesa, kiam oni ricevis la viziton de alilanda E-isto.

        La jaro 1900 estis tre fruktodona. En feb. Charies Lambert, katedrestro en la Universitato de Dijon faris en tiu urbo paroladon pri E, kiu varbis Charles Meray, fama matematikisto, kiu, siavice, varbis multajn scienculojn, inter kiuj estis Ch. Laisant kaj Carlo Bourlet. Poste okazis kurso en Dijon.

        31 marto 1900 Moch faris paroladon pri E en la Lernejo pri Ĵurnalismo en Paris. Post la parolado multaj ĉeestantoj kuniĝis en la skribĉambro de la sekr. f-ino Dick May kaj decidis fondi Grupon E-istan, kiu ĝis tiu dato ne ekzistis en la ĉefurbo.

        Je tiu epoko la parizaj anoj de la SPPE estis apenaŭ kvindek kaj ilia kunvokado montris, ke ili apartenas al ĉiuj klasoj de la socio. Post du preparaj kunvenoj la Pariza Grupo estis fondita kun la jena estraro: Moch, prez., Chavet, sekr.-kas., f-ino Roux, Laisant, Voisin, Tarbouriech, d'Eyssaufier, Tenneson kaj Jean Frehis, ano de la Komitato kun la fondo de la Grupo de Paris komenciĝis la varbado de multaj samideanoj, kiuj posedis aŭ oficialajn postenojn aŭ gravan socian influon, kaj la propagando fariĝis pli ampleksa, li solida kaj pli efika.

        En la granda Tutmonda Ekspozicio, kiu okazis en Paris en 1900, la SFPE ne povis partopreni pro la nesufiĉeco de sia monpovoj kaj influoj. Sed la rusa ES "Espero" havis ĉambron en la rusa ekspozicio de la Palaco de Eduko kaj Instruo. Multaj E-istoj vizitis tiun ekspozicion, kaj okaze de tiuj vizitoj renkontiĝis diverslandaj samideanoj, kiuj povis provi per interparolado la uzeblecon de E.

        La 21 jul. 1900 okazis en Paris la unua E-ista vespermanĝo sub prezido de Beaufront; la partoprenantoj estis naŭ.

        Dum la Ekspozicio E estis prezentata en multaj int. kongresoj, kiuj kunvenis en Paris je tiu okazo, ĉu senpere de Beufront, Meray, Laisant, ktp., ĉu de la fondintoj de la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa int. Inter tiuj Kongresoj, en kiuj, por la unua fojo oni parolis pri E, ni citu la jenajn: Kongreso de vivantaj lingvoj, Kongreso de Filozofio, Kongreso de Asocio por progresigo de Sciencoj, Kongreso de Matematikistoj Kongreso de Kompara Historio, Kongreso de Teknika Instruo, Kongreso de Sindikaj Ĉambroj kaj Francaj Komercaj Ĉambroj en la fremdaj Landoj, Kongreso de Socia Instruo, de la Instituto de Sociologio, ktp.

        En la Kongreso de la Asocio por progresigo de Sciencoj Beaufront komunikis la faman raporton pri Esenco kaj evoluo de la lingvo int. (subskribita de Unuel (v.) je tiu epoko aperis en Paris nova lingvo int. la "lingvo blua" de Bollack, riĉa komercisto, kiu elspezis multe da mono por publikigi dikajn librojn de gramatiko kaj vortaro. Tiu lingvo estis tiel stranga kiel volapuko, sed malpli scienca. Pli riĉa ol la E-isto, Bollack povis havi en la Palaco de la socia Eduko de la Ekspozicio grandan standon, tenatan de oficisto vestata blue, kompreneble.

        En 1900 aliĝis al E Paul Fruictier, tiama studento de medicino, kiu poste ludis gravan rolon. Kaj je la fino de 1900 fondiĝis nova grupo en Dijon, kiu rapide grupigis grandan nombron de anoj; la tuta urbo Dijon konatiĝis kun E, dank' al la klopodoj de univ. prof.-oj Meray, Lambert, Lallemand.

        Ankaŭ en la fino de 1900 aperis artikoloj en la monata revuo de la plej grava franca turista asocio la "Touring Club", kiu grupigis pli ol cent mil anojn. La publikigo de tiuj artikoloj, verkitaj de Laisant, Gariel, Lambert, havis plej gravan influon sur la progresigo de la propagando. En komenco de 1901, prof. Bourlet, publikigis en tiu "Revue du Touririg Club" sian unuan artikolon pri E.

        En apr. 1901, Generalo Sebert, ano de la Akademio de Sciencoj, prezentis al tiu Akademio E-n kaj tiamaniere havigis al E la subtenon de multaj scienculoj; tiu prezento naskis multajn favorajn notojn en la scienca gazetaro.

        La "Touring Club", dank' al la insisto de Bourlet, decidis labori tre efike por E. La 29 apr. 1901, Beaufront faris publikan kurson en la sidejo de tiu societo. Ĉar la lernantoj estis tro multaj, oni devis organizi duan kurson, faratan de Bourlet, kiu havis inter siaj lernantoj Baronon de Menil, (verkonton de la muziko de la Espero), Buisson, ĉefstenografiiston de la Ĉambro de deputitoj, k. a.

        Th. Cart, prof. de germana lingvo en liceo Henri IV sekvis kelkajn kursojn de Bourlet, sed por rapide perfektigi sian konon de E li petis de Chavet privatajn lecionojn. "L'Esperantiste" de sept. 1901 sciigis, ke Bourlet kaj Cart ricevis la Ateston pri Kapableco.

        Meray propagandis E-n en Lyon kaj varbis la univ. prof. Offret; Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Grenoble (poste de Dijon), nove varbita, sendis en E cirkuleron por konigi la kursojn por fremduloj organizataj de la Universitato de Grenoble, montrante per tiu ekzempto, ke oni povas praktike utiligi E-n; Paul Jobart, presisto en Dijon, prezentis E-n en la Kongreso de la majstroj-presistoj; kaj en julio 1901, la estraro de la EG en Paris estis tiel reorganizata: Prez. Bourlet; vicprez. Cart ka Laisant. sekr. Chavet. Kun la elekto de Bourlet nova tre brila periodo komenciĝas por la franca propagando.

        Ĝis tiu dato, la nacia propagando de SPPE konsistis nur el la publikigo de la monata bulteno L' E-iste kaj de instruaj verkoj de Beaufront, el la starigo de servado de librovendo, el organizo de ekzamenoj kaj literaturaj konkursoj, publikigo de prop. folioj kaj broŝuroj.

        Beaufront, guvernisto de infanoj el riĉega familio, disponis tre malmulte da tempo por okupiĝi pri ĝenerala propagando kaj preskaŭ lia tuta tempo estis uzata por redaktado de la bulteno kaj de verkoj.

        La buĝeto de la Societo, je la 15 sept. 1901 montras, el elspezoj de 956,65 fr. la solan sumon de 9,85 snb la rubriko "propagando". Ĉiuj aliaj elspezoj estas dediĉataj al aĉeto de la "Commentaire sur la grammaire" de Beaufront, al publikigo de L' E-iste. En sept. 1901 eniras en la komitaton de la Societo novaj anoj, inter kiuj Bourlet kaj Fruictier.

        Tuj post sia elekto je la prezido de la Grupo de Parizo, Bourlet - tiu tre influa persono - ricevis tri venkojn. Unue, li havigis al la Grupo la permeson fari siajn kunvenojn en ĉambro de la Sorbonne (palaco de la pariza Universitato), kaj tiu permeso estis tre multvalora ne nur en si mem, sed ĉar ĝi ebligis la havigon de similaj permesoj en aliaj urboj por kursoj kaj kunvenoj en oficialaj ejoj.

        Poste Bourlet metode organizis la agadon de la Touring-Club kaj dank' al li, tiu potenca societo organizis novajn publikajn kursojn faritajn de Cart, Clarac, Wintzweiller kaj Chavet. La grupo de Paris havis sian sidejon en la loĝejo mem de la Touring Club. La Touring Club organizis paroladojn en ĉiuj provincoj, aranĝitajn de siaj provincaj delegitoj, donacante subvenciojn al la novaj grupoj.

        Fine, Bourlet klopodis ĉe la famega firmo Hachette, por ke ĝi unue publikigu paĝon pri E en sia Almanako, tre populara libro, kiu vendiĝis ĉiujare en multegaj ekzempleroj kaj por ke ĝi poste starigu tutan servadon de E-istaj eldonoj.

        La firmo Hachette faris kontraktojn kun Z kaj kun Beaufront, ne por monopoligi E-n, kiel oni malvere diris, sed por ebligi la regulan publikigadon de multaj E-istaj verkoj en speciala "Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof" kaj tiu raporto donis ĉiujn garantiojn pri la lingva valoro de tiuj publikigaĵoj. Samtempe Z ne "vendis sin" al Hachette, kiel oni senhonte diris, sed rezervis al tiu firmo la monopolon de la publikigo de siaj personaj verkoj.

        (Estas interese, ke Z cedis al Beaufront 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos por sia korektlaboro de la aprobitaĵ verkoj, krome, post la morto de Z, liaj heredontoj heredos nur la monajn rajtojn, sed la rajton pri aprobo heredos nur Beaufront, kaj post li R. Lemaire. Tiun vastan monopoligon de E, profitegan al Beautront, neniu konis tiumomente, krom la koncernatoj. - Noto de la red.)

        De la komenco de 1902, la prop. paroladoj, kursoj publikaj kaj senpagaj, fondoj de grupoj, multiĝis mirinde. En Besangon Saint-Loup, honora dekano de la Fakultato de sciencoj fondas grupon Rektoro Boirac faras paroladojn en Valence kaj Lyon; en Annecy Boucon, en Nice Huet, en Dijon kaj Beaune Meray, en Grenoble Aymonier, ĉiuj fervore laboras. E fariĝas temo tute aktuala. En Lyon P. Regnaud, prof pri sanskrito kaj kompara gramatiko elektas la demandon pri lingvo int. kiel temon de lia oficiala parolado ĉe la rekomenco de la Universitataj kursoj. Dank' al la agemo de prof. Offret, helpata de Bourlet kaj de la Touring Club, grupo fondiĝas en Lyon, post parolado de Boirac antaŭ mil aŭskultantoj. Prez. fariĝis la fama prof. Lepine; vicprez. Quinson kaj Dor, sekr. Offret, prof. pri mineralogio ĉe la Univ. kaj kasisto Hennecquin, prof. en la Fakultato pri literaturo. Justin Godart (pli malfrue ministro por Laboro) publikigis en la "Lyor Républicain" entuziasman artikolon por E.

Dume, Bourlet paroladas en Paris antaŭ la "Automobile-Club de France", "Societe des Anciens Eleves des Ecoles d'Arts et Metiers", "Societé de Geographie Commerciale", en Tarbes, en Lille ktp. kaj, konstatante la rimarkindan rezultaton de tiu agado, la Komitato de la SEPE, en kunsido de la 26-a de okt. 1902, oficiale komisias la Grupon de Paris por organizi grupojn en provinco. Samjare, la estraro de la nacia societo estas tiel modifata: Cart, vicprez.; (anstataŭ Hamel); Edouard Breon, sekr: kas. (anstataŭ Rene Lemaire). Plie, laŭ propono de Bourlet, Cart estis elektata prez. de la Komisiono por ekzamenoj de Atesto pri Kapableco.

        Kuraĝigite de la oficiala komisiado de la SFPE, la EG de Paris praktike organizas la fondon de provincaj grupoj. En ĉiu urbo, kie Bourlet posedas parencon, amikon, ekskolegon de la Normala Lernejo, kunlerninton, kamaradon ktp., li penas fari paroladon pri E kun helpo de la delegito de Touring-Club. Post tiu parolado, oni maflfermas kurson, kiu grupigas entuziasmajn lernantojn ĉirkaŭ instruisto, kiu, plej ofte, lernas mem E-n instruante ĝin. La instruado de E estas faciligata per diversaj novaj publikaĵoj: (L'E en dix leçons de Cart kaj Pagnier; E-aj Prozaĵoj, Dictionnaire E-français de Beaufront). Poste grupo fondiĝas, la grupo de Paris sendas al la nova grupo kolekton de libroj por ĝia biblioteko. Aliflanke la Touring-Club sendas monsumon por la komencaj paŝoj.

        En 1902 la grupon de Paris vizitis rusaj samideanoj, generalo Leviskij kaj Seleznjov. Okaze de la vizito de Seleznjov, la grupo organizis unuan prop. vespermanĝon, 15 nov. 1902.

        En la ĝenerala kunveno de la grupo de Paris, kiu okazis 30 jan. 1903, oni konstatis oficiale, ke dum la pasinta jaro la grupo de Paris organizis 18 kursojn en Paris, inter kiuj kelkaj havis cent lernantojn. Plie, kun la helpo de la Touring-Club, ĝi fondis 18 provincajn grupojn. Kelkaj el tiuj grupoj estis speciale prosperaj. En Boulogne-sur-Mer, en la grupo fondita de Menil kaj Michaux, tiu lasta faris kursojn al tricent personoj. Kaj la grupo de Lyon iniciatis vastan enketon pri la stato de disvastiĝo de E tra la mondo. G. CHAVET.

        La jaro 1903 alportis sufiĉe gravan ŝanĝon al la franca movado. Laŭ propono de Bourlet, la SPPE, kiu estis, kvankam franclingva, tamen int. laŭ siaj statutoj kaj rolo, fariĝis propre nacia, kaj nomiĝis de tiam "Societo Franca por Propagando de E." (SFPE), nomo, kiun ĝi konservis ĝis nun. Tiu ŝanĝo firmigis la socialan pozicion de la societo kaj havigis al ĝi subtenojn, kiujn ĝi ne povis pretendi sub la int. formo: ekz. la 12 nov. 1903 la Ministro pri milito permesis al la oficiroj aŭ soldatoj aniĝi al la SFPE, kaj la 16 dec. 1903 same la Ministro pri Maraferoj. De tiu momento ĝis la Ido-skismo (dec. 1908) la progreso de la E-movado estas regula, kiel montras la sekvantaj ciferoj.

        31 dec 1902 la jarlibro de la SPPE enhavis 1.800 nomojn, el kiuj 380 fremduloj kaj 1.420 francoj. 31 dec. 1903 2.543 membroj; 52 kursoj estis farataj en 33 urboj, de 49 prof. 31 dec. 1904 3.619 membroj kaj 67 grupoj; la sola Pariza Grupo organizis dumvintre 37 kursojn; buĝeto: 15.750 fr. 31 dec. 1905 4.052 rnembroj kaj 62 grupoj; krome elszistis 7 filiigitaj kaj 33 sendependaj grupoj (sume: 102); 144 kursoj, el kiuj 43 en Paris, kaj 101 en 71 urboj; buĝeto: 12.345 fr. el kiuj 2.643 fr. por la propagando. 31 dec. 1906 4.170 membroj kaj 81 grupoj; krome 8 filiigitaj kaj ĉ. 31 sendependaj (sume: 123 grupoj). 206 kursoj, el kiuj 63 en Paris kaj 143 en 67 urboj. buĝeto: 12.118 fr. 31 dec. 1907 2.900 membroj, 89 grupoj; krome 11 filiigitaj kaj 80 sendependaj (sume: 180 g.); 242 kursoj, el kiuj 53 en Paris kaj 189 en 68 urboj; 29 regule funkciantaj juĝantaroj por la Atesto pri Lernado; buĝeto 10.847 fr.

        En la supra tabelo oni povas rimarki, ke, dum la nombro de la kursoj kaj grupoj regule kreskis, tiu de la SFPE-anoj vegetis aŭ eĉ malkreskis. Tiu fakto devenis de la rivaleco inter la SFPE, estrita de Beaufront kaj la Pariza Grupo gvidita de Bourlet. La malkonsento inter tiuj du homoj okazis dum 1903, kiam Bourlet ekkonis la drakonan kontrakton inter Z kaj Beaufront; li sukcesis, post longa batalado, nuligi ĝin, kaj pro lia interhelpo Hachette faris senpere pli liberalan kontrakton kun Z, per kiu, interalie ĝi devigis sin eldoni en la "Kolekto Aprobita" gramatikojn kaj vortarojn en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj. Tiun ruinigon de sia hegemonta revo Beaufront neniam pardonis al Z nek al Bourlet, kaj tial li estis kaptonta la unuan okazon por aliĝi al reformo, kies iniciatoro li povus ŝajni.

        Alia kaŭzo de malforto ĉe la SFPE estis, ke ĝi konsistis nur el individuoj, ne el grupoj; neeviteble estis okazontaj malkonsentoj inter la grupestroj kaj la prez. de la SFPE, kiu havis kun ili nenian statutan rilaton. La situacio, interne de Francujo, estis tiam iel simila al tiu de UEA kontraŭ la naciaj societoj, post ta milito. Bourlet klare vidis la sekvindan vojon kaj iniciatis de 1904 agadon por kunigi la grupojn en federaciojn, kaj poste aliigi la SFPE en grandan federaciaron; tiu ideo realiĝas iom post iom, okaze de la ldo-skismo, kaj tia estas ja la nuna stato de la SFPE.

        Malgraŭ tiuj organizaj malfaciloj, la movado prosperis. 24 feb. 1904 la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Kanado); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frères: monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.

        7 aŭg. 1904 okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaux, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke "kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo". Ĉeestis inter la francoj Cape, Deligny, Bastien, Menil.

        Je sept. de 1904 translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier. Ĉirkaŭ tiu duonmonata revuo grupiĝis Cart, Corret, Robert k. a., kaj ili donis al ĝi la specialan karakteron, kiun ĝi konservis ĝis sia malapero: idea malvasteco, "despota" (Z). netoleremo kontraŭ ĉia novaĵo, ĉu lingva, aŭ organiza. Ĝi atakis unue Beaufront, ĉar li enlasis en la verkojn de la "Kolekto Aprobita" neologismojn, ekz. "grimpi" (kies Z-econ tiu ĉi pruvis), kaj post la eksesperantiĝo de Beaufront, ĝi plubatalis kontraŭ Bourlet kaj la grupo de La Revuo. Ne volante juĝi tiujn polemikojn, oni tamen ne povas ne konstati, ke el la grupo de L. I. eliĝis, krom la Sintakso de Fruictier, neniu valora verko, dum ĝiaj kontraŭistoj multigis la verkojn utilajn kaj gravajn (Gramatiko de Aymonier, Vortaroj de Grosjean-Maupin ktp), kaj potence helpis al la starigo de la int. organoj (Centra Oficejo, K. K. K.) necesaj por la movado.

        Tiu jaro vidis ankaŭ aperi la 1-an n-ron de la Int. Scienca Revuo (ĉefred. Fruictier) kaj fondiĝi la Medicina EG de F. (iniciatoro: dro P. Rodet).

        La sekvanta jaro, 1905, estis la jaro de la Unua Oficiala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Michaux renkontis multajn malfacilojn, ĉar la Parizanoj estus volintaj fari ĝin en Paris, sed dank' al la firma subteno de Z, kiu tre amike rilatis al Michaux, lia projekto prosperis; jam en okt. 1904 aperis komuna alvoko subskribita de Beaufront, prez. de la SFPE, Ballif, prez. de la Touring Club de France, Bourlet prez. de la Pariza Grupo kaj Michaux, prez. de la Bulonja Grupo. Kunigi tiujn kvar nomojn sube de unu alvoko ne estis tiam la plej facila afero en la preparo de la kongreso. En letero al Michaux, de la 26 nov. 1904 Z mem fiksis la ĝeneralan aspekton de tiu kongreso, kiu estis iĝonta modelo por la sekvantaj: "La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo... Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn al int. frateco el la tuta mondo. . . Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per ia danco de int. frateco?. (Krome) la kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laboro". La 25 jul. Z alvenis Parizon, loĝis ĉe Javal kun kiu li de antaŭe havis profesiajn ritatojn kaj la morgaŭon estis akceptata de Bienvenu-Martin, ministro por la publika instruado, kiu honoris lin per la kruco de la Honora Legio; li alvenas en Bulonjon la 3 aŭg. kaj prezidas la Kongreson, kiu komenciĝas la 5-an. El la 5 vicprez. estis tri francoj Boirac, Sebert kaj Michaux; sed efektive prezidis nur Boirac. Pro la ĉeesto de Bourlet, Beaufront ne venis, deklarante sin malsana. Post la malferma parolado de Z, kiu finiĝis per la "Preĝo sub la verda standardon", kantis ĥoroj, kaj estis ludata unuakta komedio "Mensogo pro amo". Sekvantan tagon okazis granda E-a koncerto, dum kiu oni ludis la 1-an grandan komedion tradukitan E-n "Edziĝo kontraŭvola", de Molière. En la kongresĉambrego estis ekspoziciataj komercaj, literaturaj, propagandaj dokumentoj. Oni faris ekskursojn, interalie Anglujon, al Dover. Enskribitaj estis 688 kongresanoj, el 20 nacioj. Tio estis grandega sukceso, kiu vekis entuziasmon inter la E-istoj kaj eĉ en la laika publiko. Oni de tiam ne plu povis kontesti la eblecon interkompreniĝadi pere de nura E. La Bulonja Kongreso donis viglan antaŭenpuŝon al la propagando kaj forte sentigis al la ĉeestantoj, ke E estas jam iel, vivanta lingvo.

        En tiu sama jaro fondiĝis la Presa E-ista Societo, kiu prenis sur sin la eldonadon de L.I., sub la gvidado de Cart; kaj la Societo E-ista por la Paco, sub la gvidado de G. Moch; ekaperis la unuaj n-roj de la Espero Pacifista (monata revuo) kaj de Tra La Mondo, ilustrita distra revuo (ĉefred. Cape-Montrosier). La 3 apr. 1906 estis oficiale elmetita antaŭ la Deputitaro "Projekto pri rezolucio, celanta inviti la Registaron al la enkonduko de la Lingvo Int. E en ĉiujn programojn de la Publika Instruado, kiuj enhavas la instruadon pri vivantaj lingvoj". Tiun projekton redaktis L. Cornet, deputito de Sens, kaj subskribis 11 aliaj deputitoj. Sammomente la, "Petit Parisien", kies eldonkvanto estis tiam "la plej granda en lamondo", decidis publikigi senpage la komunikaĵojn de la francaj E-aj grupoj; kaj citis 8 francajn hotelojn, ĉe kiuj funkcias E-ista interpretisto.

        La 1 sept. aperas la unua n-ro de La Revuo, direktata de Bourlet, kaj eldonita de Hachette. "La penso pri fondo de tiu Revuo, skribis poste Bourlet, venis al mi nur, por ke nia Majstro havu okazon regule publikigi siajn modetajn verkojn." Kaj efektive Z honoris ĝin per konstanta kunlaborado. Tiun iniciaton de Bourlet oni ne povas tro alte taksi: dank' ai li Z povis ricevi sufiĉe altan salajron, kiu ebligis al li la tradukadon de multaj klasikaj verkoj (de "Ifigenio" ĝis "Genezo"), kaj li akiris samtempe la rimedon publikigi ilin grandskale. Sen Bourlet kaj lia Revuo, ni ne havus tiun vastan Z-an verkaron, kiu definitive kreis la E-an literaturon kaj fiksis la E-an stilon.

        Samjare fondiĝis en Paris Grupo de E-istaj Komercistoj kaj en Reims la unua E-ista konsulejo, ĉe librovendisto Chauvillon.

        Ne estas tie ĉi la loko por detale paroli pri la "Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia", fondita en 1900 de Leau kaj Couturat. Ties historio estas tro longa kaj ankoraŭ malbone konata. Sed oni povas simple diri, ke Couturat, granda filozofo, E-iĝinta, rimarkis en la lingvo erarojn, kiujn li volis korekti; li manovris lerte por akiri la apogon de la amaso de E-istoj kaj la konfidon de la ĉefoj; li ŝajnis unue limigi sin je la forigo de la supersignoj, kaj pro tio akiris la aprobon de multaj bonaj E-istoj. Sed iom post iom li rimarkis, ke la strukturo de la lingvo estas tiel kompakta, ke se oni forigas la supersignojn, oni devas ŝanĝi ankaŭ grandan parton de la gramatiko (pro vortetoj kiaj: ŝi, ĝi, igi, ĉi ktp.) kaj de la vortaro; post mutaj provoj, korespondadoj, diskutoj kun aliaj reformemuloj, li, kun helpo de Beaufront, starigis projekton, kiun ili nomis Ido kaj prezentis al la Komitato de ia Delegitaro, sidanta en Paris de la 15 al la 24 okt. 1907. Tiu Komitato alprenis "principe E-n, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj, sub la kondiĉo de kelkaj modifoj farotaj laŭ la raporto de la sekretarioj (Leau kaj Couturat), kaj laŭ la projekto Ido". La Lingva Komitato rifuzis kunlabori kun la Komitato de la Delegitaro, okazis skismo inter la E-istoj, kiu, precipe en F, multe malfruigis la propagandon. La francaj E-istoj devis krei al si novan gazeton La Franca  E-isto, kies unua n-ro aperis nur en dec. 1908, ĉar "L'E-iste" estis la posedo de Beaufront. Ili devis reorganizi la SFPE, kies aliigon en federaciaron postulis unuafoje Bourlet la 24 jan. 1909 Tiu aliigo, obstine kontraŭita de Cart, efektiviĝis malgraŭ li, post minaco de skismo, en majo 1911. Tiumomente la SFPE konsistis el 10 federacioj, 143 grupoj kaj preskaŭ 10.000 membroj. Ekzistis 43 lernolibroj en franca lingvo (L'E en dix leçons, de Cartet Pagnier; Manuel d' E, de Chavetet Warnier; L'Eà l'Ecole, de Picard; Grammaire Complete, d' Aymonier; Versions et Themes, d' Aymonier et Grosjean-Maupin; Grammaire et Syntaxe, d' Esselin ktp), 58 verkoj tradukitaj el la franca (Moliere: Georgo Dandin, de Z; Renan: Vivo de Jesuo, de E. Gasse; Balzac: Eŭgenino Grandet, de E. Gasse; Moliere: La Avarulo, de 5. Meyer; Moliere: Don Juan, de Boirac; Leibnitz: Monadologio, de Boirac; Merimee: Carmen, de S. Meyer; Abato Prévost: Manon Lescaut, de Valliemie; Rolandkanto, de Dro Noel; Fragmente: Lafontaine: Fables, de Vaillant; Mistral: Mirejo, de Noel;) pluraj originalaj romanoj (La kastelo de Prelongo, kaj Ĉu li? de Vallienne), 9 E-aj gazetoj kaj 9 prop. bultenoj aperantaj en Francujo. WARINGHlEN.

        Dum la krizo de Ido, multaj grupoj estis eksiĝintaj el SFPE, kaj multaj aliaj, ne eksiĝintaj, ne pagis plu la kotizon. Granda parto el ili organiziĝis en regionaj Federacioj (la unua estis la Burgonja, 21 jul. 1907), kiuj deziris interligon, sendepende de SFPE. Cart, prez. de SFPE, deziris konservi la nunan formon (Societo de membroj); Bourlet postulis Societon de grupoj, kaj apogis la ideon de federacio de federacio). SFPE kunvokis delegitojn de la fidelaj grupoj (apr. 1909) por reekzameni la regularon; ĝi kunvokis ankaŭ la prez. de la 6 tiamaj fed., kiuj reprezentis 6000 anojn, kaj kiuj, krom la fed. de Provenco (200 anoj), postulis: forigon de izoluloj, malplikarigon de kotizoj, periodan renovigon de la tuta Komitato, kreon de ĝeneralaj servoj. La kunveno de delegitoj, reprezentantaj 600 anojn, ne akceptis tiun programon. Fine de 1909, 8 fed. ekzistis en preskaŭ tuta F. En jun 1910, tri el ili kreis Unuiĝon de fed. E-istaj de F. (Aiziere, Decourt, Duviard). En l9l0 la situacio estis do malfacila kaj malklara. La E-ista movado estis distranĉita en du partojn. Ekzistis: l. La Nacia Societo SFPE, la plej rnalnova el la naciaj societoj, sed neresaniĝinta post la krizo; 2. Regionaj Federacioj; 3. sendependaj grupoj; 4. izoluloj.

        Du projektoj de reorganizo konkurencis: tiuj de Paris, kaj de Bourges. La principo de la Pariza projekto estis: ĉiu E-isto estu en grupo, ĉiu grupo en federacio, ĉiu fed. en federaciaro; ne dezirindaj estas izoluloj kaj sendependaj grupoj. La projekto de Bourges konservis tiujn kategoriojn, favorante tamen la fed. pli ol la grupojn, kaj la grupojn pli ol la izolulojn; post korektoj ĝin akceptis 6224 voĉoj kontraŭ 425 kaj 1074 nepartoprenantoj.

        En l911 estas do starigita nova Societo, kiu kunigis la Nacian Francan Societon por Propagando de E, kies prez. estis Cart, kaj la unuiĝon de fed., kiun prez. Aiziere. La nova Societo, kiu konservis la nomon SFPE, entenis fed. kaj izolitajn grupojn; ĝi akceptis ankaŭ bonfarantajn anojn. Cart rezignis la prezidantecon. Rollet de L'Isle fariĝis prez., kaj la prez. de la Komisionoj estis: propagando, Bourlet; instruado, Cart; gazetaro, Archdeacon. La Societo publikigis bultenon.

        De 1907 ĝis 1910 la E-a movado en F. enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio, plenan de kontraŭpersonaj atakoj, pri kiuj neniu el la partioj estas senkulpa. Iom post iom la spiritoj repaciĝis, sed malrapide, ĉar dum 1911 daŭris disputo inter Cart kaj L.I. unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. En la fino de 1910 estis aperinta "Dictionnaire complet E-fr." de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, sed kiu enhavis multajn vortojn neoficialajn kaj ofte kritikeblajn. Cart akre atakis tiun verkon, nomante ĝin "malbona ago". La situacio de Cart, en la movado franca kaj en Akademio, donis al tiu atako specialan fortecon. La aŭtoro kaj Bourlet interŝanĝis kun li longdaŭran malafablan polemikon En dua eldono la aŭtoro forigis la plej gravan parton de la kritikitaj vortoj. Krom la personaj motivoj, tio estis epizodo de la ĉiama diskuto inter la kelkfoje netoleremaj "fundamentistoj" kaj la kelkfoje malseveraj "neologistoj". Sed en tiu epoko la diskuto estis aparte akra, pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Tiu konkurado estingiĝis iom post iom, kaj poste Cart proklamis la servojn, ktujn Grosjean-Maupin faris al E.

        En 1913, la gazeto "Franca E-isto" de Menu de Menil (fondita 1908) kunfandiĝis kun La Movado de Houbart (fond. 1909), kiu fariĝis la oficiala organo de SFPE. La Franca Federacio de Junaj E-istoj (Duviard, Pichon Delage), kiu estis eldoninta la gazeton "Juneco" (1909-1910), reorganiziĝis en 1913, kaj elektis ankaŭ "La Movado" kiel organon.

        En 1913 ekzistis 10 federacioj, 161 grupoj aliĝintaj al SFPE (inter kiuj la Pariza grupo kun pli ol 1000 anoj), kaj trideko da aliaj. El enketo de SFPE, al kiu nur 124 grupoj respondis, oni povis kalkuli 371 kursojn, kaj plie 46 en oficialaj instruadejoj; 45 urboj monhelpis la lokajn grupojn. Ekzistis 12 E-aj gazetoj, ne kalkulante bultenojn de grupoj kaj de federacioj.

        Oni komencis klopodi pri la deka Universala Kongreso, kiu estis okazonta en Paris la 2 aŭg. 1914. Bourlet, la tre agema prez. de la Pariza Grupo, volis prepari Kongreson tute "sensacian". Tre bedaŭrinde li mortis la 12 aŭg. 1913. La Komitato (Bricard, Chaussegros, Rollet de L'Isle kaj Warnier, sekr.) daŭrigis senlacan preparadon; la Kongreso aperis kiel imponega manifestacio: preskaŭ 4000 E-istoj estis aliĝintaj, kiam eksplodis la milito.

        De 1911 ĝis 1914 aperis en F. pluraj vortaroj (Boirac, Plena Vortaro E-E-a kaj E-franca - Chavetet Warnier, Dictionnaire F-E - C. Rousseau, Poliglota Vade-Mecum de Int. Farmacio - kaj Grosjean-Maupin, Dict F-E, kaj Dict. E-F.) Aperis ankaŭ dudeko da tradukoj (Fénelon, Aventuroj de Telemako de Vallienne - Balzac, La Vendetta, de Merckens, ktp.).

        Dum la milito SFPE sendis al la francaj batalantoj kaj militkaptitoj librojn kaj dokumentojn.

        Post la milito la movado estis tute malorganizita, kaj ankaŭ en tiu tempo la laboristaj E-istoj forlasis la neŭtralan movadon kaj formis siajn apartajn grupojn.

        Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝenerala kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj, kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun deziro, ke en ĉiu urbo la E-istoj formu grupojn.

        En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de E (laŭ instigo de Rollet de L'Isle), kaj la komenco de la senlaca propagando de Baudet en la komercaj rondoj.

        En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj vo1is konservi la principon de individueco - la novaj, kun Couteaux kaj Dubois, volis aliformigi la Societon en unuiĝon de grupoj; opiniante ke la propagando estas unue loka kaj regiona, poste nacia, ili atribuis unuarangan rolon al la grupoj, kiuj estus enkadrigitaj en regionajn federaciojn por gvidi kaj subteni ilin.

        La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaux. Rollet de L' Isle, prez, kaj Cart, vicprez, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prez. de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L' Isle kaj Sehert fariĝis Hon. Prez. En 1923 Eyquem estis elektita prez. de la Societo, kaj Couteaux, ĝen. sekr. iom post iom la regionaj prop. federacioj stariĝas en la tuta lando, kaj la varbado de anoj progresas unue malrapide, sed akceliĝas precipe de 1928.

        La 3 jun. 1922 bedaŭrinda bato frapas la francajn E-istojn. Leon Berard, ministro por la publika instruado, aperigas cirkuleron, per kiu li malpermesas, ke la Rektoroj de Akademioj allasu kursojn pri E en la Universitatojn, kaj disponigu lokon en lernejoj al la E-istaj asocioj. La ĉefa kaŭzo de tiu decido ŝajnas esti, ke Sovetio alprenis E-n; tamen en F. la proporcio de laboristaj grupoj estis nur 8%. Cetere Berard ne kondamnis E-n, sed li konsideris ĝin nur kiel skeletan lingvon por int. komercado; sendube lia opinio ŝanĝiĝis, ĉar poste li pensis, ke ĝi povas helpi al la pliproksimiĝo de la popoloj. Tiu decido alportis gravan malhelpon al niaj grupoj, el kiuj multaj kunvenis en lernejoj, kaj al la Propagando. En sept. 1924, François Albert, posteulo de Berard, decidis, ke la cirkulero estos de nun nuligita, kaj la 19 jun. 1925 li komunikis tiun decidon al la Rektoroj. Jam la 7 nov. l924 la Pariza grupo rekomencis siajn kunvenojn en la Sorbonne.

        En 1925 la registaro akceptas E-n kiel lingvon por telegramoj, kaj tuj poste la Konferenco de la Tutmonda Telegrafa Unuiĝo akceptas ĝin por la int. interrilatoj telegrafaj.

        Eyquem mortis la 27 jan. 1926, en la momento, kiam li ĉiumaniere klopodis ĉe la registaro, por ke la SFPE estu deklarata "Societo por publika utileco". Tia deklaro estas tre interesa por societoj en F., ĉar tiuj societoj rajtas posedi kapitalon, ricevi pertestamentajn donacojn, ktp.; ĝi estas nepre necesa por alporti firman financan bazon. Li ne povis sukcesi, ĉar la Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj kontraŭstaris.

        La 2 apr. 1926 estas elektita prez. Archdeacon. Li denove klopodis ĉe la Ministrejo malfavora, kun helpo de Guadet. Kvankam tiu provo ankoraŭ ne sukcesis, tamen oni povas esperi, ke baldaŭ ni atingos la celon.

        En majo 1928, ĉe la Nacia Kongreso en Parizo, oni diskutas pri unueco de la kotizoj por UEA kaj SFPE: unua gesto de SFPE por unueco de la ĝen. movado. Oni decidas ankaŭ, ke la franca lingvo kaj E estos la du lingvoj de la Naciaj Kongresoj.

        En majo 1928 (Nacia Kongreso en Lyon), unua diskuto pri ŝanĝoj en la int. regularo de E, kaj pri kunfandiĝo de la Naciaj Societoj kaj UEA. Unue oni kritikas precipe, ĉar la sama persono prezidas la Centran Komitaton, UEA kaj KR, kaj ĉar UEA ne publikigas detalajn kontojn. Oni konkludas, ke ankaŭ la int. movado bezonas definitivan regularon, kaj ke la tiama stato (Kontrakto de Helsinki, 1922) povas esti nur provizora, ĉar la kunekzisto de la Naciaj Societoj kaj de UEA malhelpas al la propagando. Unuparte la dueco de kotizoj malfaciligas varbadon de anoj; aliparte la elekto la kontroto de la delegitoj, la apogo kiun ili bezonas por agi efike, estas aferoj plenumeblaj nur de organizaĵoj lokaj, regionaj aŭ naciaj. Dubois, Iranea repr. en KR, estas komisiita por redakti plenan projekton de regularo, kiu tute kunfandos la Societojn kaj UEA. Tiu projekto, zorge ellaborita kaj aprobita preskaŭ unuvoĉe en 4 naciaj Kongresoj (1929, 1930, 1931, 1932), estis la bazo de la reformo adoptita dum la UK en 1932, kiu, post diversaj ŝanĝoj, fariĝis la Interkonsento de Kolonjo 1933.

        En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la "Ligo por la Homaj Rajtoj" enketas pri la Lingvo Int. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobas E-n, organizas paroladojn, ktp.

        1932 estas grava dato por E en F. La 30 jul. malfermiĝis la XXIV-a UK en Paris, sub la patronado de Lebrun prez. de la respubliko, kaj de 12 ministroj. Honora prez.: Andre Baudet; prez.: Warnier, dank' al kiu la kongreso sukcesis (1618 kongcesanoj), malgraŭ la ekonomia krizo kaj la apenaŭ kredeblaj malfacilaĵoj kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj de personoj kaj de mono en plej granda parto de Eŭropo. La ĉefa rezultato de la Kongreso estis la nuligo de la Kontrakto de Helsinki.

        En 1933, Ferez fondas "Les Legions E-istes" (prez. Marya Schmitter), Asocio de individuoj - eĉ ne ankoraŭ parolantaj E-n - por disvastigi la lingvon kaj triumfigi la idealon de paco.

        En la nuna tempo, la E-a movado en F. tre kontentige kreskas. Ĝin apogas la plimulto de la publika opinio, kaj ŝajnas, ke baldaŭ ĝi atingos plej kuraĝigajn rezultatojn. Sed, ĉar ĝi estas multaspekta, oni devas mencii aparte ĝiajn ĉefajn partojn.

        Konsisto de SFPE.

Jaroj        Federacioj       Grupoj            Anoj

1923        0                      12                    248

1928        13                    45                    1569

1933        16                    94                    3200

 

        Tiu tabelo enhavas la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo. Plie SFPE entenas 4 federaciojn specialistajn. Fed. E-ista Universitata de Fr. - Asocio F. de blinduloj-E-istoj. F. Ligo de la Amikoj de E. (fond 1930, hon. prez. prof. Langevin, prez. Gaudet). - Asocio amika de la E-istoj Policistoj en F kaj Kolonioj. 8 aliaj grupiĝoj ne aliĝis al SFPE- F. Ligo de Katolikaj E-istoj - Federacio E-ista Laborista - E SFIO (socialista) - Asocio de F. Poŝtistoj E-istaj - E kaj Commerce - Radio-Club E-iste de F. - La Maison de l'E - Grupiĝo E-ista de la Instruado - ne kalkulante la komunistan Asocion.

        Libroj. Post la milito la ĉefaj lernolibroj restas la samaj, kaj plie "Cours Pratique d'E" (1925); - Aperis "Plena Vortaro de E", verkita de Grosjean-Maupin, ktp. (1930), kaj kelkaj teknikaj vortaroj. Sed la gravaj literaturaj verkoj estas tre malmultaj: nur du verkoj tradukitaj el la franca: Molière: La Mizantropo, de Boucon, kaj Romains: Knock, de Corret; kaj la originalaj verkoj de R. Schwartz: Verdkata Testamento; Prozo Ridetanta, Anni kaj Montmartre, La stranga Butiko.

        Librejoj. Antaŭ la milito, la plej grava fr. eldonejo de E-aj libroj estis la mondfama firmo Hachette, dank' al Carlo Bourlet. Alia specialigita eldonejo estis la Presa E-ista Societo, fondita de Lengyel en 1904, kiun prezidis Cart. Ekzistis ankaŭ speciala librejo "La Librairie de l'E". Post la milito Hachette ne interesiĝis plu pri E; la Presa Societo fariĝis nur presejo, kaj la "Librairie de l'E" estis malaperinta.

        En 1920, la "Centra Librejo E-ista" aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj. Ĝi fariĝis la sola tut-E-a librejo en Francujo (direktoro Dauphin).

        Jaroj        Kapitalo          Vendo de libroj

        1920        45.000 fr. fr.           22.000 fr. fr.

        1924        4l.000                     73.000

        1928        71.000                    90.000.

        1932        86.000                    144.000

 

        Instruado. La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis

al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k. a.

        En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L'E al'Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis "L'E a l' Ecole", fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieux, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.

        Post la milito, la cirkulero Becard (1922), malhelpis la progresojn. Post ties nuligo (1924) la movado progresis. En 1926-1927 ekzistis kursoj nedevigaj - en liceoj kaj kolegioj: Strasbourg, Saint-Omer, Annecy, Alger ktp., kaj en porkomercaj kaj teknikaj lernejoj.

        La 20 dec. 1925, la Kongreso de la Unuiĝoj de Universitatoj por la Societo de la Nacioj, en Strasbourg, voĉdonis deziron por E.

        En la supera instruado, la 1 nov. 1926 fondiĝis en Lyon Franelanda E-ista Univ. Federacio (sekr. Despeyroux) poc helpi al disvastigo de E ĉe la Universitatanoj (prof. kaj studentoj). Ĝi havas nun Langevin kiel honoran prez., Thiry kiel prez. kaj Guadet kiel ĝen. sekr. Tiu Federacio konsistas el grupoj ĉe la Universitatoj. La unua Kongreso (Toulouse dec. 1927) estis brila sukceso; ĝi ricevis, kiel la sekvantaj, la patronadon de la Ministro por Publika Instruado.

        Sed precipe ĉe la unuagradaj instruistoj E sukcesis. Multaj el ili vidis en E ilon efikan por int. paciĝo kaj kontraŭmilita propagando. La plej konata propagandisto estas Ferez. En aŭg. 1932 li atingis belegan sukceson. Du gravaj ĉiujaraj Kongresoj de Ŝtataj Geinstruistoj okazis: unu en Clermont-Ferrand (Nacia Sindikato de Fr. Geinstruistoj, 80.000 ano)), la alia en Bordeaux (Unueca Sindikato pri Laika Instruado). Ili reprezentas grandan plimulton de la fr. instruistoj. Dank' al Ferez (Clermont-Ferrand) kaj Marly (Bordeaux) ili, kun fortaj motivoj kaj analogaj esprimoj, postulis enkondukon de E en ĉiujn lernejojn, kaj la oficiala organo de la Nacia Sindikato (L'Ecole Liberatrice) dediĉas kronikon por E.

        En dec. 1931, fondo de la "Groupement E-iste de l' Enseignement Primaire" (sekr. Despeyroux), kiu fariĝas (jan. 1933) la "Groupement E-iste de 1' Enseignement" (Desperroux kaj Ferez), kies organo estas la "Tribune E-iste" de Ferez.

        En 1932, pli ol 500 geinstruistoj parolas E-n, kaj kursoj estas malfermataj ĉe Superaj Lernejoj por Instruistoj en Grenoble (Dejean) kaj Nice (Avril).

        SFPE faris specialan propagandon ĉe la skoltoj. La 14 sept. 1924, laŭ instigo de Duval, kunveno de reprezentantoj de E kaj de skoltoj adoptis laborplanon. Duval fariĝis delegito de SFPE por propagando ĉe skoltoj. Okazis specialaj kursoj, ĉefe antaŭ la tendado en Gödöllö, 1933; ankaŭ favora artikoloj en skoltaj revuoj.

        Ekzamenoj kaj diplomoj. La Franca Societo organizis kvar kategoriojn de ekzamenoj kaj de diplomoj. 1. Atesto pri Lernado (elementa). 2. Supera Atesto pri Lernado (komerca kaj teknika. 3. Atesto pri Kapableco, por kandidatoj al profesoreco - ekzistas speciala Atesto pri Kapableco por alilanduloj. 4. Diplomo pri Supera Studoj E-istaj, por profesoroj ĉe Altaj Lernejoj, fidindaj tradukistoj, ktp. Sed de ĝia kreo (1926) nur unu E-isto akiris ĝin.

        Kunvenoj ekstergrupaj. Jam en 1900 SFPE decidis organizi 3 vespermanĝojn en Paris por grupigi la ĉiulandajn E-istojn loĝantajn provizore en la ĉefurbo. La unua (21 jul.) ricevis nur 9 kunmanĝantojn (2 alilandanojn); oni rezignis. Post kelkaj jaroj la Pariza Grupo decidis rekomenci la vespermanĝojn, (12 okt. 1904); ili fariĝis preskaŭ ĉiumonataj, la 12-an principe. La plej fama okazis la 1 aŭg. 1905, dum la ĉeesto de Z en Paris (250 personoj). Oni devas ankaŭ citi "La Barĉo" fondita de Cart por Atestuloj pri Kapableco. En 1907, oni organizis en Paris vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, tekunvenojn, promenekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj baldaŭ (1909) fariĝis "La E-ista Kabaredo", prapatro de "Verda Kato". Antaŭ la milito oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Paris. En 1924 Camescasse organizis ĉiujaŭde E-istan tagmanĝon. Sed la 12 dec. 1925 Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la l2-a trimonatajn; ili estas precipe prop. kunvenoj: oni invitas ĵurnalistojn, scienculojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝas kun 50 ĝis 100 E-istoj. En 1931 Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj). 1933 alia ĉiumerkrede Balliroan. Plie oni kreis rendevuejojn en Paris kaj provinco; la ĉie konata estas tiu de la kafejo Talma, fondita de Ferrari (ĉiusabate), en Paris. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la "Verda Kato", E-ista Kabareto en Paris, fondita en dec. 1920 de la E grupo "Amika Rondo". Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia "miaŭejo" ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon eI la famega "Nigra Kato", artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de V. K., inspiritaj de facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis V. K. en 1925, kaj verkis "Verdkata Testamento" en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard. Sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la V. K. ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Menil, Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.

        Domo de 1' Esperanto. "La Maison de l'E" estas Asocio de Amikoj de E, fondita en 1928, laŭ la iniciato de Archdeacon kaj Warnier, kun la patronado de eminentuloj aŭ gravaj personoj en ĉiuj fakoj de scienco, tekniko, komerco, turismo, aviado, ktp. Kotizoj altaj, minimume mil fr. ĉiujare. Ĝenerala celo: faciligi la int. rilatojn kaj helpi pli fruktodonan interkonatiĝon, malgraŭ la barilo de la lingvoj; propagandi E-n en la medioj speciale bezonantaj komunan lingvon. Organizas senpagajn kursojn, subvencias gazetojn kaj diversajn E-ajn organizaĵojn helpas al la ĝenerala propagando ktp. Ĝen. sekr. estas C. Rousseau.

        Radio. 7 apr. 1924, unua E-a disradiado el Paris (PTT). - En 1924: fondo de int. Radio-Asocio; ĝin prez. d-ro Corret, kiu paroladis en diversaj radiorondoj. Post raporto de Daniel Berthelot, membro de F. Instituto, la Komitato de la F Unuiĝo por Radio postulas E-n kiel helpan lingvon de Radio. Eyquem klopodis ĉe Herriot, registarestro, postulante disradiadojn en E. - 12 marto 1925, unua kurso ĉe oficiala stacio (PTT), de Cart, - 19 apr. 1925, la unua Kongreso de Radio-Amatoroj, en Paris, adoptas E-n kiel sian helpan lingvon uzotan apud la naciaj. En 1926 tri radiostacioj dissendis kursojn ĉiusemajnajn

Fondo de Int. Radio-Revuo, ĉefred. Corret, (daŭris unu jaron). En 1927 5 stacioj dissendis E-n (Cart, Corret, Delanoue, Deny, Rousseau). En 1932 13 stacioj (inter kiuj la ĉefaj), dissendis kursojn aŭ sciigojn. En 1933 ĉiusemajne, ĉe la stacio Tour Eiffel, SFPE disradias raportojn pri la turismaj regionoj en F. Ĉefaj aliaj kursgvidantoj ĉe la diversaj stacioj: Avril, s-ino Borel (Borel staciestro en Lyon), Bourdelon, Curnelle, Dubuisson, Favrel, Gicquel, Pinty, Pouchot, f-ino Rameau, Rivier, Rouquie, C. Rousseau, Sedillot, Trotin.

        Asocio "Radio-Club E-iste d e France". Fondita (1926) por disvastigi E-n ĉe radioamantoj kaj la francan industrion alilanden. Prez. Mesny, sekr. Favrel, aliaj membroj Archdcacon, Chiron, Corret, Wanier, Arger, Aisberg, Cart, Couteaux, Dubois, Houbart, Selves. Administras Favrel kun ges-roj Gaveau Inaŭguro (20 majo 1927) en la Sorbonne sub prez. de Lallemand, membro de F. Instituto. Ĉiuj gravaj radio-gazetoj represas la komunikaĵojn de Radio Club (ni citu i. a. generalon Cartier). En 1930 ĝi fondis la revuon Radio-E. Red. Favrel kun Mesny, Archdeacon, Corret, Gaveau. Plie Favrel organizas la F Centron pri Informado por Radio kaj E (30 delegitoj en Fr. kaj alilande) La unua kaj dua Naciaj Kongresoj de la "Radio-Clubs", RCEF aprobigis enkondukon de E kiel lingvon por interkomunikiĝo en Radio. En dec 1932, ĝi kreis la urĝbultenon SOS, kies abonantoj promesas agi tuj kaj amase, ĉiufoje kiam necesas influi rapide radiostacion. En 1932 kaj 1933, okupis standon en la Foiro de Parizo. Enspezoj: en 1929, 680 fr. fr. - en 1932, 3032 fr. fr.

        Nombra de anoj: 1 jan. 1929 45 1932 512 sept: 1933 1095

Ĝi organizis perkorespondan kurson kiu instruis: ĝis marto 1931 170 lernantojn, sept. 1933 670 lernantojn. Tiujn belajn rezultatojn oni dankas precipe al Favrel: animo de RCEF tuj de ĝia fondo. Tiu Asocio aliĝis al SFPE (1929), eksiĝis (1932), kaj poste ambaŭ asocioj interkonsentis pri akordiĝo (1933).

        Turismo. En okt. kaj dec.1900, unuaj artikoloj de Lambert kaj Laisant en la grava "Revue du Touring-Club de France". En apr. 1901, unua kurso farita de Beaufront ĉe la Touring-Club; tuj poste, alia de Carlo Bourlet. En nov. 1901, la sidejo de la Pariza Grupo fiksiĝas en la Oficejo de Touring-Club (sed la kunvenoj okazas en la Sorbonne). Dum kelkaj jaroj Touring-Club alportis gravan helpon al E, kaj ĝia Revuo varbis multajn E-istojn. Post la milito, la agado ĉe la Sindikatoj de Iniciato akompanas la propagandon ĉe la komercistoj. Iom post iom, tiuj sindikatoj interesiĝas pri E, pluraj presigas reklamilojn. En febr. 1932, la Unuiĝo de la Federacioj de tiuj Sindikatoj esprimis diversajn dezirojn por enkonduko de E en sindikatojn, hotelojn, ktp; pluraj sekretarioj ĉeestis kursojn. En 1930 kaj 1931, SFPE organizas kun la Itala Federacio Turisma karavanojn al Italujo. En 1931 la urbo Cannes, la unua, starigis indikajn platojn en E sur siaj vojoj (dank' al Cresp); poste la urbo Cagnes-ĉemaro (Guerrini). En 1932 la fr. fervojaj Societoj, okaze de la XXIV-a Kongreso en Paris, surmetis afiŝojn aŭ indikajn platojn en E en la ĉefaj limstacioj kaj en Paris; kelkaj konservis ilin depost tiu tempo. En 1932 kaj 1933 la Vojaĝoficejo Globe-Trotter en Paris organizas en sia sidejo kursojn pri E. En 1933 kreo degrupiĝo "E kaj Turismo", por helpi al turismo en Fr. kaj alilande per E. Iniciatinto: Dupuis. Prez A. Baudet, sekr: ĝen. Dupuis, kas. Marseille; alta patronado de subministro por turismo Appel; subvencio de la Norda fervoja Societo. Tiu grupiĝo organizis kolektivajn vojaĝojn propagandajn. En 1933, SFPE organizis karavanon al Köln kaj la bordoj de la Rejno (Petit), kun partopreno de Francoj, Hispanoj, Italoj kaj Katalunoj.

        Komerco. La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la "Ecole Pratique de Commerce" en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpretistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de Andre Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon - nedevigan - en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilatoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923 fondo de "E kaj Komerco". En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14 komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, Ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.

        Asocio: "E  et Commerce" fondita (1923) por helpi al disvastigo de fr. ekonomio (Balliman, Delanoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis "Societe Auxiliaire pour les Applications Commerciales de l'E". Ni citu ankaŭ: Andre Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.

        Sciencoj. Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de E en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de l'Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L'Isle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la "Ecole Centrale des Arts et Manufactures" (A. Baudet, Badoit, Courtet,. Deny, Dupuis, Marseille): En 1931; la med. gazeto "Le Phare Medical" malfetmis enketon pri E (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en E. (Briquet). - En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Int. Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de E en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la "Societe Frangaise des Electriciens" resumas ĉiujn artikolojn en E (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnt. Instituto por Intelekta Kooperado.

        Eminentuloj. En nuna F. preskaŭ neniu kontraŭbatalas E-n. Sed multaj eminentuloj aprobis formale aŭ bonvolis patroni. Jen kelkaj: Membroj de Franca Instituto: Appel, d' Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broea, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiére, Meillet, Painleve, Richet, Roux, generalo Sebert. Aliaj scienculoj: Aulard, M. Boulle; generalo Delcambre, Langevin. Membroj de la Medicina Akademio: Broca, Calmette, Pinard; Roux, Sergent, Richet ktp. Industriistoj: Eifel, Farman, Michelin. Verkistoj: H. Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Léon Frapié, Romain Rolland, Jules Romains. Komercistoj: Pascalis, Andre Baudet.

        Politikistoj (ministroj aŭ eksministroj): Fr. Albert, Anterion, Bonnefous, Chaumet, Daladier, Dalbiez, Gaston Gerard, Hennessy, Herriot, Honnorat, Leygues, de Monzie, Painleve, Steeg, kaj multaj deputitoj kaj senatanoj. En 1907 deputito Lucien Cornet prezentis projekton, subskribitan de 69 kolegoj, por enkonduko de E (nedevige) en la publikan instruadon. - Nun estas formata grupiĝo por E en la Ĉambro de la Deputitoj. Aliaj: Ferdinand Buisson, Albert Thomas. La lej famajn mi citis, ĉar nur en la Scienca Akademio (unu el la 5 partoj de Franca Instituto), pli ol 40 scienculoj subskribis deziresprimon por E (laŭ instigo de Rollet de 1'Isle).

        "Komuna lingvo estas la plej efika ilo por homfrateco, la esenca instrumento por paco" (Richet) - "Vi helpos por krei en la mondo tiun unuecon de direkto, kiun ni, ĉiuj kaj ĉiaj, deziras en nia lando" (Painleve) E estas la plej bela donaco al la homaro" (Prof. Gosset) - "E gardos la naciajn lingvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli" (Coppée) - "La sukceso de E malebligos la precipecon de fuŝita angla lingvaĉo, kaj helpos samtempe al defendo de la franca, kaj al pureco de ia angla." (Aulard) - Fine Meillet, la farna lingvisto, en sia libro "Les Langues dans l' Europe Nouvelle": "Vana estus teoria diskuto: E funkciis."

        Dum la 15 unuaj jaroj de intensa propagando en F, sufiĉe multaj verkistoj atakis E-n. Ni citu: Fr. Sarcey, kun kiu polemikis Chavet (v.) André Theuriet, kies opinio tamen ŝanĝiĝis, ĉar poste li permesis la tradukon de siaj verkoj Remy de Gourmont, kiu severe atakis E-n kaj skribis la antaŭparolon de broŝuro de Ernest Gaubert: "La Sottise Esperantiste" (la E-ista Stulteco), en kiu la aŭtoro opinias, ke jam ekzistas unu tutmonda lingvo, t. e. la franca. Lia frato Jean de Gourmont opinias, ke la tutmonda lingvo estas la latina. Sed, krom la lasta, tiuj atakoj okazis antaŭ la milito, kaj nun atakas publike E-n nur kelkaj ĵurnalistoj, kies nomojn ne konservos la estonto.

        Propagandistoj, kiuj utile agis por E en regiona propagando, sed ne estas menciitaj en la artikolo mem: Aussenac, en. sekr. de la Nordorienta Fed F-ino Barret (Valenciennes). Bosc (Le Havre). Botolelaky (Madagascar), aŭtoro de la unua ŝlosilo E-malgaŝa. Bourdelon, senĉesa propagandisto en gazetoj, enkondukis E-n en la Foiron de Marseille. Boyer, prez. de la Provenca Fed., igis favoraj al E dekkvinon da parlamentanoj Collin (Nancy). Coppet (mortinto), kiu estis longtempe komitatano de la Pariza Grupo. Courtinat (Lyon) F-ino Desmarest (Amiens). Doue (Paris). Ferrain, kiu reorganizis la Burgonjan Fed. post la milito. S-ino Ferran (Tours, paroladistino). Frecot (Nancy, mortis) Gabert (Saint-Etienne). Gassot, sekr. de la Centrorienta Fed. Genermont, longatempe komitatano de SFPE kaj de UEA. Gicquel, sekr. de la Centra Fed. Gillet (Paris, mortis). Gonon (Thiers). S-ino Honnorat (Limoges). Houze (Dunkerque), tre agema en la Norda Fed. kaj en radio. Prof. Jacoubet (Univ. Grenoble). Jossinet, sekr. de la Parizregiona Fed. Kapitano Leger, reorganizanto kaj prez. de la Normanda Fed. Leŭtenanto Mannevy (Conde), mortpafita en Marokko en 1912 Marly (Bordeaux), komitatano de SFPE de pli ol 20 jaroj. Merckens (mortis en 1911), unu el la unuaj batalantoj por E, verkis kun Cart kaj Berthelot la unuan nacian-E-an vortaron, trad. Balzac: la Vendetta, 1911. D-ro North (Strasbourg). Perrin (Calais), aŭtoro de la prop. folioj de G. P. Ploussu (Grenoble). Prochasson; reorganizis la movadon en Francokcidento post la milito, F-ino Rameau (Limoges). Ratefiarison, la unua atestulo pri kapableco en Madagascar post la milito. F-ino Recoura, prof. ĉe la Univ. Grenoble. Rivier, organizinto kaj en sekr. de la Nordafrika Fed. Robin, kiu prezidis la Normandan Fed. antaŭ kaj post la milito kaj organizis grupojn Sergent (Boulogne-sur-Mer), unu el la organizantoj de la 1-a UK en 1905 kaj S-ino Sergent. Solsona, E-ista presejmastro kaj eldonisto. Soubranne (Tulle). Thomas (Clermont-Ferrand), Tiard (Paris). Multaj francaj E-istoj estas menciitaj en la fakaj artikoloj, ktp L.BASTIEN

        Laboristoj. Sekve de decido favora al E, alprenita de la Int. Kontraŭmilita Kongreso (Amsterdam, 1902), la franca kontraŭmilita sekcio organizis en Paris dum vintro 1902-1903 kelkajn E-kursojn, kiuj liveris al la lab. E-movado la unuajn propagandistojn. En 1905 fondiĝis en Paris sekcio de "Paco-Libereco", celanta propagandi E-n en ĉiuj antaŭenemaj medioj: socialistaj, anarkiistaj, sindikataj kaj kooperaj. Kursoj estis organizitaj ĉe kooperativoj, socialistaj sekcioj kaj popolaj universitatoj. Cirkuleroj, kantoj, alvokoj, poŝtkartoj kaj prop. broŝuroj estis eldonitaj. Tiam Berthelot kreis la gazeton Int. Socia Revuo, kiu fariĝis la organo de "Paco-Libereco". Post kelkaj jaroj la asocio kuniĝis kun E-ista Laboristaro"; ŝanĝis la titolon je "Liberiga Stelo"; la sidejo estis en Paris. En 1910 membroj de Socialista Partio fondis ESFIO-n (Franca E Sekcio de la Int. Laboristaro). La sidejo estis en Paris. La grupo celis propagandi E-n en la Socialista Partio la sekr. estis Senrono. - En 1911, la sindikatanaj E-istoj fondis Sindikatan E-istan Federacion, kies sidejo estis en la Pariza Laborborso. Kunvenoj okazis akurate ĉiulunde kaj estis iom multnombre vizititaj. - En 1912 ekaperis Le Travailleur E-iste (La Laborista E-isto), kies prizorganto estis Louis kaj poste Habert. Tiu monata gazeto efike helpis al varbado en la sindikatoj. - Tiam en Paris tre bruis seso da Idistoj, kies agado malhelpis la propagandon. En la gazeto "La Bataille Syndicaliste" okazis polemiko pri la temo "Esperanto-Ido", kiun sekvis kontraŭparolado en la laborborso; la paroladoj, stenografiitaj, aperis broŝure. Ĉio estis aranĝita de la Sind. Fed.

        Post la milito mankis kelkaj el la plej agemaj propagandistoj: Aizieres, Raimond, Senrono, Souchaix, Blangarin, k. a. Sed novaj adeptoj revigligis la E-an aferon kaj en direktis laŭ klasbatala principo. Grupoj formiĝis en kelkaj urboj. Kursoj kal kunvenoj estis organizitaj. En aŭg. 1919 E. Adam (Lanti) publikigis franclingvan broŝureton. Le Travailleur E-iste reaperis ĉiumonate de aŭg. 1919. La redakcia sekr. estis E. Adam kaj la adm. L. Glodeau. La unuaj numeroj estis redaktataj plejparte en franca lingvo; de marto 1920 ĝi aperis E-lingve (kelkaj numeroj havis suplementon en franca lingvo). Fariĝinte la organo de "Liberiga Stelo", int. asocio restarigita en 1920, ĝi ĉesis aperi kiam tiu asocio fariĝis SAT. Ĝin anstataŭis Sennacieca Revuo. Ĝi helpis la reorganizon de la movado: Restariĝis la Sindikata E Fed. kaj ESFIO. Ankaŭ estis fondita tipografiista grupo, kiu disiĝis iom poste pro skismo en la sindikatoj.

        Dum ia unua postmilita kongreso de SFPE (Orléans, 1921) kelkaj proletaj E-istoj kunvenis aparte kaj fondis la Federacion de Revoluciemaj E-istoj franclingvanaj, kiu unuigis laboristan E-movadon en la franclingvaj teritorioj. Ĝi celis propagandi E-n en la revoluciemaj medioj. La sidejo, unue en Orleans (sekr.: L' Héritier), translokiĝis post kelkaj monatoj en Parizon, 23, rue Morere. La ĉefaj tiamaj pioniroj estis: Adam, Banmer, Boubou, Coldefy, Glodeau, Habert, Migny, Raulin, Marcel Roux, kaj aliaj. En 1922 la sidejo translokiĝis al Troyes; R. Cap fariĝis sekr. La Federacio aperigis grandformatan gazeton: L' E-iste Revolutionnaire; ĝi havis 4 n-rojn; red. estis Hugot-Raison. En 1923 la asocio ŝanĝis sian titolon je "Fédération E-iste Ouvriere" (FEO, Lab. E-ista Fed.). La sidejo revenis en Parizon (177, rue Bagnolet). Raguier iĝis sekr.; li aperigis 7 n-rojn de nova organo: L' Antinationaliste. Ambaŭ gazetoj ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de kelkaj Idistoj, kiuj dum la periodo 1919-1924 tre malhelpis la varbadon. Dum tiu periodo la Federacio atingis nur ĉ. 300 anojn.

        Ĉe la 4-a Kongreso H. Cachon estis elektita sekr.; li konservis tiun postenon ĝis 1933. Iom post iom, dank' al disciplina agado de ĉiuj Federacianoj, FEO koniĝas en la plej diverstendencaj laboristaj rondoj; la laboristaj gvidantoj pli atentas nian movadon; la varbado al la kursoj plifaciliĝas. De 1924 ĝis 1930, funkciis  "informservo" por la lab. gazetoj; la sekr. estis Chamarre; kaj dum la lasta jaro, L. Kaiser. En 1927 estis decidite presigi bultenon: Bulletin de la FEO, aperonta ĉiutrimonate, anstataŭ la maŝinskribita bulteno aperinta neregule de 1924; ĝi estas sendata senpage al la membroj kaj lernantoj. Ĝin redaktis la sekretario. Eldonkvanto: 2000 e-roj. En 1929 la bulteno reprenis la titolon: Le Travailleur E-iste. Nun (1933) ĝi aperas ĉiudumonate. (Eldonkvanto 3500-4000 e-roj.); ĝin redaktas A. Paris, delegito por la propagando.

        La konstanta kreskado de FEO estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la lab. E-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En l930-31, du agemaj FEO-anoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orleans kaj Nimes, starigis opozicion, kiu celis fari de FEO sekcion de la IPE, komunisttendenca organizo. Venkita de la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nimes (Gard), kaj la organon Proleta E-isto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al FEO, kiu en l931 havis 910 anojn en 40 grupoj.

        En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de FEO. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon: L' E-iste Socialiste. Chamarre estis helpita de prof. Despeyroux, kiu starigis E-Grupon de la Unuagrada Instruistaro.

        La disigaj asocioj malamike rilatas al FEO.

        Sekcioj: Ekde ĝia starigo FEO havas sekcion en Belgujo, kiun prizorgas Van Aelst. La sidejo estas: 24, rue de Sevigne, Bruxelles-Anderlecht. La sekcio estis prospera kaj ne suferis pro la komunista skismo, sed en l932 kelkaj membroj el la regiono de Liege fondis regionan federacion sendependan. La sekcio havas nun 130 membrojn en 7 grupoj.

        La svisa sekcio havis nur kelkajn membrojn, ĝis kiam fondiĝis grupo en Genéve, kiu estis dividata de la skismo.

        Komence de 1933 FEO kalkulis 760 membrojn en 26 grupoj - entenataj la belga kaj svisa sekcioj. - FEO estas ligita kun SAT per la Gotenburga Konvencio; ĝi kunlaboras amike kun tiu asocio, por kiu ĝi varbas. - Perletera kurso, starigita en 1921, konstante funkcias sub gvidado de E. Robert, (por Francujo) kiun helpas bonvolaj instruantoj. Meznombre la kurso ricevas ĉiutare 200 lernantojn el 300 informpetoj. La belga kaj svisa sekcioj ankaŭ funkciigas perkorespondan kurson.

        La federaciaj kongresoj okazis en Orleans (1921), Troyes (2922), Saint Denis (1923), Rouen (1924), Lyon (1925), Paris (1926), Ivry (1927), Bourges (1928), Saint-Etienne (1929),  Saint-Denis (1930), Nancy (1931), Bruxelles (1932), Lyon (1933).

        En 1921, dank' al monoferoj kaj pruntoj FEO eldonis 208-paĝan lernolibron (Cours Rationne) de J. Habert, ĉarpentisto, kaj M. Boubou, instruisto, kiuj rezignis siajn aŭtorrajtojn profite al FEO; ĝi estis reeldonata en pluaj 20.000 e-roj. Prop. broŝuro (36 p.) estis eldonata en 50.000 e-roj (1921, 26, 32). En 1925 aperis 76-paĝa broŝuro de Lanti en 2000 e-roj; en 1930 reeldonita 2000 e-re. Plie FEO presigis grandan kvanton da diversaj flugfolioj, afiŝoj, k. a. propagandiloj.

        Krom la jam cititaj, ni notu la nomojn de Simone Tinland, Paquier (nuna sekr.), A. Ozérée kaj Suzano Gallo (ambaŭ dronis antaŭnelonge akcidente), Devarennes, M. Roux, C. Roux, Capoulade, R. Launay, Rival, Valiere, k. a.

        Noto. Parto pri la antaŭmilita lab. movado pretiĝis laŭ notoj de J. Habert. H. CACHON

        Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12-16 aŭg. 1921; ĉ. 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprez. Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. - Int. Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30 marto-2 apr. 1929. Paroladoj E-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur en E. BRUIN.

        Franz (franc) Karl, aŭstro-germano, ŝparkasa ĉefoficisto en Wels. Longjara UEA-del.; bona parolanto; multaj kursoj.

        Fraŭlino Suzano. Novelo de V. G. Avsejenko, el la rusa trad. Medem. 1914, 64 p. "Agrabla legaĵo, nek valorega nek vulgara romaneto, interesa priskribo de vivo en soleca kolonio." (G. S., ,E', 1920, p: 13.)

        Fremdvortoj en Esperanto. Aŭtoro P. Neergaard, 1932, 60 p. Titoloj de la ĉapitroj: la naturo kaj la fonto de la fremdvortoj, starigo de principoj aplikeblaj je elekto de E-formoj de fremdvortoj ktp. Rekomendita de ISAE.

        Frenckell, von (frenkel) Karl, finnlandano, konsulo, dipl. inĝ., bankestro. Nask. 11 apr. 1880 en Helsinki. Prez. de la ES en Dresden, 1909-19. Dum jaroj afergvidanta sekr. de GEA. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Prez. de UK en Helsinki, 1922. Aranĝinto de int. antaŭkongresoj en Dresden, 1911 kaj 1921. Dumviva membro de UEA. Eldonis: Dresdenaj E Sciigoj, verkis artikolojn. Lastatempe laboras speciale por Rotary.

        Frenkel Roman, ruso, gimnazia dir. en Enisejsk (Siberio). Verkis: Verdaj Fajreroj (originalaj poemoj) 1908, 43 p.; tradukis: Maja Nokto de Gogol, 1912 ; kompilis: Krestomatio por infanoj, 1911. Kunlaboris je Tra la Mondo, La Revuo, La Bela Mondo, Danubo, Juna E-isto.

        Frey (frej) Rudotf Michael, aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato Wien. Nask. 1 febr. 1885 en Wien. Konatiĝis kun E per L. Siedi pro tia E-insigno dum febr. 1919. Fondis: tramvojista E-unuiĝo de W., 1922, A E-ista Pacifista Societo, 1924, E Organizo de la Ofichavantoj de W., 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) lumbild- kaj filmpropagandvojaĝon "por Aŭstrio" tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en W. multajn lumbild- kaj filmparoladojn pri la skandinavaj landoj kun speciala prop. por E. Iniciatinto de la "E konferenco, Wien, majo 1934".

        Fridöri Henriko, sviso. Mortis 12 apr. 1928. E-isto de 1906. Laboris por E precipe inter instruistoj. Estis prez. de EG en Zürich, ano de la ekzamena komitato kaj LK. Alfaris al E la instrumetodon de G. Egli, 1912 (Orcell Füssli). Kunlaboris je ,E' kaj Svisa Espero.

        Fridrich (fridriĥ) Rudolf, ĉeĥo, direktoro de gimnazio en Brno. Nask. 1878 en Wien. De 1920 ĝis 1924 li klopodis kunigi E-istojn de malgrandaj nacioj por komune pledi por rajtegalo; artikotoj pri la temo precipe en Nova Eŭropo kaj Progreso. Tradukis multajn ĉeĥajn beletristikaĵojn.

        Fried (frid) Alfred Hermann, aŭstro-germano, publicisto- Nask. 1864, mortis 1921 en Wien. Talenta kaj fervora pacifisto; ricevis la Nobel-pacpremion 1911. E-isto, verkis germanlingvan lernolibron, 1903; tria eld. 1905. Kunlaboris al L' E-iste.

        Friedrich Ellersiek G. m. b. H. Berlin, devenas de la plej malnova E-eldonejo en G. En nov 1903 fondiĝis la E-Verlag Müller und Borel, kun propra presejo. Posedantoj estis la fratoj Jean kaj Jules Borel (v.). La firmo eldonis la lernolibron de Borel, krome vortarojn de Christaller, Jürgensen kaj Zamenhof, diversajn aliajn verkojn, la kolekton: EBI. En febr.1904 aperis ĉe la firmo la monata gazeto "Esperantistische Mitteitungen" (E-aj Sciigoj), kiu poste estis almomata G. E-isto (v.). En apr. 1909 la firmo fondis propagandejon, nomatan "Deutsche E Centrate" (G E.Centro) kiun gvidis D-ro Linse. Ĝi celis konigi E-n en G. per flugfolioj kaj propagandaj broŝuroj kiujn ĝi eldonis. La plej konata estis la flugfolio "Die Esperanto-Sprache auf einem Blatte" (La lingvo E sur unu folio), kiu ankoraŭ nun ekzistas. D-ron Linse anstataŭis F. Ellersiek de l. nov.1909. La tuta eldonejo aktive laboris, sed pro la daŭra malsano de Jean Borel kaj la necesa pligrandigo de la presejo, la entrepreno kunfandiĝis kun tiu de Friedrich Ader, ekzistinta de 1909 en Dresden. La nova firmo sub nomo Ader und Borel G. m. b. H. ekfunkciis la 1 aŭg. 1912. En marto 1922 F. Ader eksiĝis el la firmo, lin anstataŭis F. Ellersiek, alligante la dume fonditan propran eldonejon. La nomo de la firmo ŝanĝiĝis al Ellersiek und Borel kun sidloko en Berlin.

        En tiu tempo apartenis jam al la eldonaĵoj de la firmo la Demandaro de Ladaveze, Dokumentoj de Möbusz, kaj la gazeto "E Praktiko" aperanta de 1919. De 1927 sola posedanto estas F. Ellersiek kaj la nomo de la firmo prenis la nunan formon.

        En apr. 1929 ankaŭ la firmo Mosse transdonis al Ellersiek siajn E-eldonaĵojn. La tiel kunigitaj firmoj ĝis nun eldonis 2.100 diversajn volumojn en la vendovaloro de ĉ. 200.- svfr.

        Dum la lastaj jaroj la firmo aranĝas ankaŭ karavanojn al la kongresoj.

        Friedrich (fridriĥ) Josef, ĉeĥo, fervoja konsilisto en Košice (Kassa). Nask. 13 jan. 1890 en Kromìøíž. E-isto depost sia 16-a jaro. Kunfondis ES-n en Olomouc 1911, estis unu el la Moraviaj E-Pioniroj. Dum la mondmilito vivis kiel militkaptito en Berezovka (orienta Siberio) kun J. Baghy. Depost 1919 gvidis la E-laboron en Koŝice (grupfondo en 1922) kaj en orienta Slovakujo. Komitatano de ĈAE.

        Friis Lorenz, dano, instruisto. Nask. 23 jan. 1904 en Sonderborg. Propagandis kaj gvidis kursojn en Broager kaj Aabyhoj. Fondis E klubon en Aabyhoj. Prez. de la ekzamena komitato por Jutlando, red. la lingvan paĝon de Dana E Gazeto, dir. de "Isosek" por Danujo. Verkis du E lernolibrojn. En 1930 edziĝis kun Cor Lignian. Amsterdam kiu post sia edziniĝo administras Danan E Librejon. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Fröding Karl Hjalmar, svedo, lignaĵisto, nun E-instruisto. Nask. 21 majo 1886 en Mullsjodal. Lernis E-n en 1902 en Svedujo. Organizis E klubon en Rockford, Usono, 1904. Diversaj kursoj. Fondis Skandinavan E Instituton, poste Amerikan E-Instituton. Eld. kaj red. Sk. E- isto-n, 1916-17 kaj 1922-23, kaj Scienca Gazeto, 1932. Trad. la rakonton de Jack London La forto de la fortuloj, (1914, 20 p.).

        Frollo Marta, rumanino. Mortis kiel monafiino. E-isto de 1889, kiam verkis vortareton, la unuan rumanan E-presaĵon.

        Frost Norman Wentworth, usonano, historiisto kaj geografiisto. Nask. 1 dec. 1884 en Cambridge (Massachusetts). E-isto de 1905. Red. de Amerika E-isto, 7918-22. Aŭtoro de Tricent jaroj de Historio Bostona; lernolibro, ktp.

        Fruictier (früftje) Paul, franco, d-ro med., ĉefredaktoro de du francaj med. gazetoj. Nask. 4 jan. 1879 en Amiens. Lernis E-n en 1900; post ses semajnoj renkontiĝis en Paris kun Sveda kuracisto, d-ro Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio. Komitatano de la SFPE, malfermis kursojn kaj havis i a. lernantojn Cart kaj Warnier. Dum multaj jaroj partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza grupo. En 1902 fariĝis ĉefred. de Lingvo Internacia, kiun presigis Lengyel en Szegszard (Hungarujo), kaj kun tiu ĉi fondis la Presan E-istan Societon en Paris 1905; fondis (1904) kaj redaktis ĝiŝ 1906 la Int. Sciencan Revuon. En 1906 aperigis kelkajn numerojn de Int. Medicina Revuo, redaktita en E kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi E-n inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento. - Verkis multajn artikolojn en E; la plimulto aperis en L. I. subskribitaj: O. Wood, P. Aliamet, ktp. Liaj plej konataj verkoj estas: E-a Sintakso, 1903, unua provo de plena gramatiko en E. E-a Vortfarado, 1914, Ambaŭ verkoj estas kunigitaj ka kompletigitaj antaŭnelonge de Grenkamp-Kornfeld, kun la titolo Kompleta Gramatiko de E. L. K. de 1905. L. BASTIEN.

        Frühwirth (früvirt) Matyas, hungaro, parlamentano. Nask. 1889. Kunfondinto de H. Katolika ES. Foje parolis pri E en la parlamento.

        Fuchs (fuks) Jenö, hungaro, d-ro, advokato. Nask. en 1878 en Nagydobos. E-isto de 1909, kiam li fondis grupon en Mátészalka kunlabore kun A. Marich. Del. de UEA en M. de 20 jaroj. Estis kunlaboranto de La Verda Standardo. Tradukis el la hungara Elektitaj Poemoj de Petöfi, 1910, 55 p. Trad. centojn da poemoj plejmulto en manuskripto, i. a de Petofi: Johano, la Bravulo.

        Fuchs (fuĥs) Theodor, aŭstro-germano, d-ro, membro de Akademio por Sciencoj en Wien. Mortis en 1925. Bone trad. poemojn de Z germanen, i. a La Vojo.

        Fuĵisaŭa Ĉikao, japano, antaŭe: membro de Konstanta Sekretariejo de Ligo de Nacioj Geneve; prof, de imp. Univ. de Kyusyu (historio moderna de int. politiko). Nun: publicisto, sekr. de studejo de spirita kulturo en J Ministrejo por Edukado; laboras por plibonigi kulturajn rilatojn inter J-ujo kaj Ĉinujo. L. K. Direktoro de J E Instituto. Honora membro de Hungara E Societo. Nask. 18 sept. 1893 en Tokyo-si. Fondis JEI kun Ossaka kaj Asai. Penis kun Privat por ke L. de N. faru utilan rezolucion por E kaj sukcesis. Ĉeestis UK en Hago kaj Praha. Prez. de JE Kongreso en Hukuoka, 1927, Tokyo, 1932. Flua E oratoro kaj poligloto. Verkis: "J kaj mondlingvo", Esperanto, 1922; "Pri historia evoluado de moderna J-ujo, kondukinta al ta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868", 1926.

        Fundamenta Krestomatio. Kompilita de Z 1903, 463 p., 10-11-a eld. 1924-27. Enhavo: Ekzercoj; Fabeloj kaj Legendoj. Anekdotoj; Rakontoj; El la Vivo kaj Sciencoj; Artikoloj pri E; 70 poemoj. "La teksto prezentas artikolojn represitajn el la E-isto 1889-1895 kaj el unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902." (BIL, p: 378.) "Ĉiuj artikoloj en la F. K. estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ - se ili estas skribitaj de aliaj personoj - iIi estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." (El la Antaŭparolo de Z.)

        Fundamento de Esperanto, eld. de Z en 1905, konsistas el kvar partoj: l.) Antaŭparolo, kie la aŭtoro de E montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj E povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj; 2.) Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj; 3.) Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon 4.) Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj. En la Deklaracio (v.) akceptita de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, la F. estis proklamita netuŝebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Jen la tuta teksto de la antaŭparolo de Z al la F., akceptenda kaj konsiderinda de ĉiuj E-istoj: "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi prlncipo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

        Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1) La 16-regula Gramatiko; 2) la "Universala Vortaro"; 3) la "Ekzercaro". Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li nemam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

        Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj, estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj, ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afeco - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.

        Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi tibro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉr se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune  kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon."

        La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kotrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

        Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

        1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".

        2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu farigos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontal generacioj.

        Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la "Fundamento" gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia "perfektiĝado" de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro.

        Mi finas do per la jenaj vortoj:

        1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;

        2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;

        3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

        La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. - Varsovio, julio 1905."

        L. ZAMENHOF.

        Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen, el la angla trad. Butler. I916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v). Bona traduko.

        Fundamentoj de Leninismo. De Stalin, el la rusa trad. 1931, 122 p. Multnombraj citaĵoj el verkoj de Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta." (G. S., ,E',1932, p: 40.)

        Funken Leo, germano, asekura reprezentisto. Nask. 21 jan. 1900 en Koblenz-Lützel. Ano de progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. E-isto de 1911. Prez. de la grupo en Koblenz. Gvidis multajn kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Efektivigis unuafoje "Verdan Libertempon" en 1925 en Bad Ems. Kunlaboranto de E gazetoj.

        Furmanik Adam Gabriel, polo, mariavita pastro. . . Nask. 20 dec. l870. Lia senlaca persistemo favorigis al E la M-an eklezion, kiu eldonas diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio, Del. de UEA dek jarojn.